Voĉlegu ['eko].
La ricerca della lingua perfetta. Bari: Laterza, 1993. Die Suche nach der vollkommenen Sprache. München: Beck, 1994. La búsqueda de la lengua perfecta. Barcelona: Crítica, 1994. La recherche de la langue parfaite dans la culture européenne. Paris: Seuil, 1994.
La problemo de font-orientita kaj cel-orientita traduko: la demando, ĉu traduko devas prioritate peri ĉiujn ecojn de la originalo (eĉ koste de sia propra valoro kiel teksto en la cellingvo), aŭ plie celi, ke ĝi mem estu plenvalora teksto en la cellingvo (eĉ koste de malfideleco al la originalo).
Angleca (neesperanta) uzo de la vorto parametro en la senco ‹limo›, ‹baro›. — Serpo.
Burro — butero, itallingve.
Butter — butero, germanlingve.
Taeschner, Traute: The Sun is Feminine («La suno estas ina»). Berlin: Springer-Verlag, 1983. La vorto por suno estas in-genra en la germana (die Sonne) kaj vir-genra en multaj aliaj lingvoj, i.a. la itala.
Pri la eksperimento vd. Corsetti, Renato: «Serĉataj: dudek gravedaj esperantistinoj» (Esperanto, nov. 1992, p. 186) kaj Corsetti, Renato — Csőke Csilla: «Andrea diras „ti-ta“. Disaj observoj pri la kreoliĝo de Esperanto» (Esperanto, apr. 1994, p. 62).
La irlanda aŭtoro Samuel Beckett (1906–1989) verkis kaj angle kaj france.
Afekcio: «la sento de agrableco aŭ malagrableco kiu akompanas iun sperton». (C.J. Adcock: Fundamentoj de psikologio. Liège: Someraj Universitataj Kursoj, 1976.)
«Kiel ĉiu lingvo, Esperanto evoluas, ĉar ĝi funkcias, kaj eĉ la reguloj formulitaj de la kreinto aŭ registritaj en lernolibro ne povus malhelpi tiun evoluadon». Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko: Intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet (François Lo Jacomo, Detlev Blanke). Rotterdam: UEA, 1993. Esperanto-dokumento 31E.
Tiun argumenton de Bernard de Fontenelle (1657–1757), franca verkisto kaj filozofo, eĥas d'Alembert en la enkonduka parolo al la Enciklopedio de Diderot.
Ĉirkaŭ la feria tago 15-a de aŭgusto (origine la festo de la ĉieliro de Maria) la aŭtomobila trafiko kaj la nombro de akcidentoj estas maksimumaj en Italio kaj en kelkaj aliaj landoj.
Hagège, Claude: Le souffle de la langue. Voies et destins des parlers d'Europe («La spiro de la lingvo. Vojoj kaj destinoj de eŭropaj idiomoj»). Paris: Odile Jacob, 1992. Precipe p. 269–273.
Jan Amos Komenský aŭ Komenio (1592–1670), ĉeĥa filozofo, teologo, pedagogo kaj pioniro de la didaktika scienco.
Chomsky-aj arboj: la usona lingvisto Noam Chomsky (1928–) enkondukis novan aliron al sintaksa strukturo surbaze de arboformaj skemoj, taŭgaj por la naskiĝanta komputiko (Syntactic Structures, 1957).
Metalingva komunikado estas perlingva komunikado pri la lingvo mem.
Willard V. Quine (1908–), usona logikisto.
Aludo al eseo de Umberto Eco, Travels in Hyperreality («Vojaĝoj en hiperrealo»), pri la kulto por la falso en Usono.
Basil Bernstein (1924–), usona socilingvisto.
La 18-an de decembro 1992, okaze de unu el la menciitaj seminarioj de Umberto Eco en Collège de France, Alessandro Zinna lingvistike analizis Esperanton, helpe de teorioj de la dana lingvisto Louis Hjelmslev (1899–1965), i.a. pri la rilato inter esprimaĵo kaj esprimato («Prolegomenoj al teorio pri lingvo», 1943).
Temas pri la libroj: 1) Lamberti, Vitaliano: Una voce per il mondo. Lejzer Zamenhof, il creatore dell'Esperanto («Voĉo por la mondo. Lejzer Zamenhof, la kreinto de Esperanto»). Milano: Mursia, 1991. 2) Migliorini, Elio: Manuale di Esperanto. Grosseto: CoEdEs, 1986.
Giuseppe Giacosa (1847–1906) kaj Edmondo de Amicis (1846–1908), italaj verkistoj, popularaj en sia epoko, el kies pluraj verkoj aperis Esperantaj tradukoj. Nun oni pli vaste legas nur la porinfanan Koro de Amicis (esperantlingve: 1936).
Pri la franca emo uzi pri ĉio la «ĝustan vorton» vd. Piron, Claude: La bona lingvo, Vieno-Budapeŝto: Pro Esperanto-HEA, 1989, p. 49–61.
Piĝino: «lingvo kiu ekestas kiam homoj el malsamaj lingvoj estas devigataj intertrakti» (Corsetti, Renato: «Andrea diras…», vd. punkton 4), kaj speciale tiu mikslingvo kun angla bazo kiu disvastiĝis en Azio. Kreolo: piĝino kiu «iĝas normale uzata en iu komunumo kaj transdonata de generacio al generacio kiel gepatra lingvo» (Corsetti, samloke).
Splashdown: alakviĝo de revenanta astronaŭta veturilo.
Salvi, Sergio: Le lingue tagliate. Milano: Rizzoli, 1975, pri la lingvoj de italaj minoritatoj. La titolon, kiu povas signifi «eltonditaj langoj» aŭ «eltonditaj lingvoj», ni eble povus mallerte redoni per «lingvoj por mutuloj».
Laŭ la libro de Eco mem (vd. noton [2]), kiu referencas al la verko Les langues vehiculaires («La interlingvoj») de Louis-Jean Calvet (Paris: PUF, 1981): «dum la Konvencio [t.e. inter 1792 kaj 1795] la abato Gregoire rimarkigis ke dek kvin el la dudek ses milionoj da francoj parolas ankoraŭ lingvojn malsamajn de tiu de Parizo».
Komisiono devanta proponi la novan terminologion por kroata aviado (cetere gvidata de esperantisto) sugestis la neologismon zrakomlat («aerdraŝilo») anstataŭ la ĝistiama helikopter, kio estigis viglan disputon.
La 5-an kaj 6-an de decembro 1992 Eco partoprenis la 5-an Internacian Kongreson de Hispana Asocio pri Semiotiko (vd. Esperanto, dec. 1992, p. 201).
La esprimon lingvovoreco uzas ekz. Andrea Chiti-Batelli en «Lingvo, potenco, hegemonio: Etnaj minoritatoj, internacia komunikado, eŭropa unueco», L'Esperanto, 3–4/1992, p. 17.
Frangla: la pamfleto Parlez-vous franglais? («Ĉu vi parolas la franglan?») de René Etiemble en 1966 satire avertis kontraŭ leksika angligo de la franca lingvo.
Logiciel estas sukcesa francigo de la angla software (ambaŭ: softvaro).
Jacques Ruffie, franca biologo.
Latino sine flexione estas simpligita latino, kies planon la itala matematikisto Giuseppe Peano publikigis en 1903 en Torino.
Clauzade, G. kaj Roux, C.: Likenoj de Okcidenta Eŭropo : Ilustrita determinlibro. Royan: Société Botanique du Centre-Ouest, 1985. 893 p.
Laŭ Zamenhof: «Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo».