La fenomeno Esperanto

Lo Jacomo: Finfine, dum kutime lingvo trudas iun mondpercepton, ĉu ni ne diru, ke ĉe Esperanto la instigo lerni venas de iu mondpercepto? Pli precize, ke la maniero kiel individuo sentas sin rilate la mondon igas lin serĉi ion alian, instigante al lernado de Esperanto?

Eco: Jen la alia flanko de la problemo, kaj unu el miaj malkovroj dum la menciitaj lastaj ses monatoj estis precize tiu ĉi. Mi ja agnosku, ke kompare kun aliaj projektoj je perfekta lingvo (unue perfekta, poste internacia lingvo), ekzistis malantaŭ Esperanto ideologio, pacema ideologio, kiu ludis gravan rolon: ĝi klarigas, kial tiu ĉi lingvo rezistis dum la aliaj fiaskis. Ja estas vera, sociologia konstato: ekzistas esperantista «religio», kiu puŝas la homojn lerni kaj paroli la lingvon, dum ne ekzistas volapuka «religio», nek ida nek…

Tion ĉi mi provis kompreni kaj klarigi. Tio devenas klare de la personeco mem de Zamenhof, de la socia, kultura kaj rasa situacio, en kiu li naskiĝis. Jen elemento laŭ mi tre atentinda, kiu klarigas la disvastiĝon kaj la rezistemon de la lingvo.

Estas vere, ke same kiel barbaro estis instigita lerni la latinan, ĉar ĝi estis maniero fariĝi Romia civitano, sekve enkondukiĝi en revindan civilizacion, same povas esti idealaj impulsoj logantaj al lernado de iu lingvo, kaj certe pli fortaj ol tiuj, kiuj hodiaŭ kondukas nin al lernado de la angla, kies kialoj estas nur praktikaj. Tio grave rolas.

Ĉiam fascinas min la fervoro rimarkebla ĉe studentoj pri la itala en usonaj universitatoj. Kial do usonano devus dediĉi sin al studado de la itala? Malantaŭ tio mi malkovras fortajn idealajn impulsojn: historio pri arto, strebo kompreni kelkajn aspektojn el ĝi; la itala estas la lingvo, kiu ebligas kompreni la skribajn verkojn mem de Rafaelo … Estas do foje, eĉ ofte, idealaj kialoj por lernado de lingvo, evidente.

Lo Jacomo: Esperanton eblas konsideri diversmaniere: unue temas pri projekto, poste pri lingvo, kiu transiris tiun ĉi projektan staton akirante lingvistikan civitanecon, interalie pro la problemo de la evoluo de Esperanto — projekto mem ne evoluas, dum Esperanto estas ja lingvo, kiu evoluas eĉ ne rimarkate. Krome, eblas paroli pri la fenomeno, pri ĉio sociologie kaj psikologie ligita al Esperanto kaj la kialoj de ĝia funkciado. Kiu el tiuj ĉi diversaj aspektoj aparte interesas vin?

Eco: Ne estas facile por mi respondi. Ĉar kiam mia amiko Zinna faris la Hjelmslevan analizon de Esperanto,[21] mi eksciis aferojn, kiujn mi ne konis. Sekve, Esperanto povus interesi min iam kiel mekanismo, tra sia lingva aspekto. Sed ĝis nun, tian laboron mi ne faris sufiĉe.

Kompreneble, ĝi pli interesis min pro siaj historio kaj ideologio, kiuj per si mem estas interesaj fenomenoj. Kaj jen la miskonata flanko. Homoj daŭre pensas pri Esperanto kvazaŭ proponata ilo: ili nenion scias pri la ideala impulso, kiu animas ĝin. Mi demandas min, kial oni tiom malmulte konas ĝin, ĉu pro via kulpo?

Same kiel estas malmulte da personoj, kiuj konas la pensojn de Kantio, same malmultaj konas la esperantistan ideologion. Sed ekzemple mi iĝis kaptita legante la biografion de Zamenhof pli ol legante la gramatikon de Migliorini.[22] Kio signifas: eble indus pli bone konigi ĝin … Kial neniam troviĝis — dum ekzemple pri la historio de s-ino Curie ja estis ĵusa filmo — filmo pri tiu persono? Mi ja demandas min, ĉar li ja estas sufiĉe fascinanta por krei historion.

Lo Jacomo: Eble pro mona problemo…

Eco: Ne tion ĉi ni debatu. Nu fine, responde al via demando, la historia-ideologia flanko de Esperanto restas draste nekonata.

Ertl: Cetere ni diru, ke ne nepre pro ideologiaj kialoj oni iĝas esperantisto. Eble ni konsideru paralelecon inter juda identeco kaj esperantista identeco: ne eblas diri, ke ekzistas aro da devigaj kriterioj por esti judo. Same pri Esperanto. Eblas esti esperantisto, ĉar ĝin oni parolas, sed ankaŭ se ĝin oni malbone parolas, tamen akceptas ĝiajn idealojn. Vi eble opinias, ke ja la ideologio…

Eco: Ne, «ideologion» mi celis kun tre vasta senco, kiel aron da ideoj, opinioj, mi diru … Mi estas kolektanto de malnovaj libroj. Estas ja ideologio de kolektantoj de malnovaj libroj. Tion oni faras pro kelkaj kialoj: la beleco de la objekto, la emo al esplorado, ia rilato estiĝanta inter kolektantoj kaj librovendistoj, oni korespondas. Estas ideologio … ja tre limigita, sed sufiĉa por krei amikecojn kaj eblojn interkompreniĝi. Kaj do, «ideologion» mi ne celis kun senco…

Lo Jacomo: … dogma…

Eco: … dogma. Prefere mi celis la sencon, kiun angloj kaj usonanoj donas al philosophy, parolante pri la philosophy de firmao, philosophy de skolta asocio … Mi diru, ĝenerala orientiĝo konsistanta el afekciaj kaj intelektaj eroj. Kaj mi insistu, ke kun tiu ĉi senco, ekzistas ja ideologio de Esperanto. Alikaze ne estus ĉiuj ĉi revuoj ktp., nur estus vendado de lernolibroj, kaj jen ĉio. Eĉ la ideo traduki ĉiujn verkojn de la monda literaturo devenas de ideologio, ne de praktika neceso. Mi vidis, ke oni tradukis Giacosa aŭ De Amicis:[23] ne diru al mi, ke la mondo bezonis tion … Traduki Giacosa, malgravajn verkistojn, estas elemento de ideologio … tute ne komparebla kun tradukado de la Enciklopedio aŭ de Ŝekspiro.

Lo Jacomo: Precize, Esperanto estas tia malofta lingvo, koncerne tradukadon, en kiu plejmulto el la tradukoj estas farita el la gepatra lingvo al Esperanto. Mi eĉ aŭdis profesian tradukiston aserti, ke por li estas pli facile traduki el la gepatra franca lingvo al Esperanto ol inverse. Kutime, koncerne tradukadon el unu lingvo al alia, oni ne asertas tion. Pro tio, esperantisto utiligas Esperanton por konigi sian propran identecon al la tuta mondo, t.e. precipe laŭ aktiva maniero. Tio komprenigas, ke oni klopodas traduki verkojn eĉ principe malgravajn, sed konsideratajn de oni mem kiel gravajn: jen maniero esprimi sin.

Eco: Jes ja, kaj povas esti nerekta maniero uzi ideologion.

Lo Jacomo: Tie kuŝas la diferenco kun aliaj planlingvoj, esence pasivaj, kiel Interlingua, en kiuj regas la opinio, ke tra la mondo nur deko da personoj havas ion por diri, aliaj bezonas nur legi, kaj do se kvin miliardoj da homoj legas kaj dek verkas, jen universala lingvo: tia estas la ideologio de Interlingua. Kontraŭe al tio, Esperanto asertas: ĉiu ajn havas ion por diri. Kaj precize tie kuŝas la ideologio de Esperanto, kiu laŭ mi estas ligita al la koncepto «rajto je diferenco». Se ni ne estus malsamaj, nenion ni havus por diri unu al la alia, sekve nia diferenco mem estigas la bezonon je komunikado, je esprimiĝo. Kion vi opinias pri tio?

Eco: Tre interese. Ion pli vi sciigis al mi … Nu, oni tradukas Giacosa kaj De Amicis ne nur por pruvi, ke la lingvo kapablas ĉion traduki, sed ĉar necesas doni al ĉiuj eblon esprimiĝi. Tion mi trovas tre interesa … tre ideologia! Estas ja filozofio … Bedaŭrinde, tio funkcias nur por esperantistoj: mi celas, ke tradukado de Giacosa esperantlingven utilas nur al esperantistoj, ne al aliaj.

Ertl: Estas tamen izolaj kazoj, kie oni uzis Esperantlingvan tradukon por poste retraduki, sekve Esperanto funkciis kiel ponto…

Eco: … kiel peranto.

Ertl: Jes ja, peranto. Tio koncernis ĉefe la ĉinan lingvon, ekzemple, kaj lingvojn tute malgrandajn aŭ malproksimajn. Bedaŭrinde, tio okazas malofte.

Kaj mi opinias, ke tiu ĉi fakto, ke oni multe kaj sufiĉe facile tradukas en Esperanton el la propra lingvo, konsistigas, refoje, tre interesan esplortemon. Mi diru, ke lingvaj normoj en Esperanto estas malpli rigidaj ol en aliaj lingvoj, kio rolas jen bone jen malbone. Tradukante el iu lingvo, oni nepre trudas iujn normojn el tiu lingvo, tio rezultas el la malrigideco de Esperanto.

Ekzemple, mia gepatra lingvo estas la hungara. Tradukante el la hungara, plej ofte, mi povus konservi la saman vortordon. Sed tio ne nepre estas stile ideala. Mi celas, ke bona tradukisto, kiu tradukas en Esperanton, ĉiam klopodas trovi ekvilibron inter kohereco de la origina teksto kaj la normoj de Esperanto. Sed tiuj ĉi normoj estas malpli rigidaj ol en aliaj lingvoj.

Eco: Kaj diru, se mi legos vian Esperantan tekston hungare pensitan, ĉu mi havos la impreson, ke estas malbone verkita teksto, aŭ ĉu mi povos tre bone kompreni senembarase? Kion vi spertas?

Ertl: Jen la demando. Tio krome dependas de la kapablo de la tradukisto: kion li lernis, kion li legis. Se li legis 200 esperantlingvajn librojn, li posedos bonan stilan ekvilibron. Tamen mi donu konkretan ekzemplon:

Eĉ en Esperanto, la normala vortordo estas: Subjekto — Verbo — Objekto: Mi — amas — vin. Se mi diras: Mi — vin — amas, mi iom akcentas ‹vin›, tamen ne nepre. Kaj jen kuŝas tikla punkto de Esperanto: ĉar eĉ inter la bonaj Esperanto-parolantoj, kelkaj ne konsideros la vortordon: Mi — vin — amas akcentita. Al ili ĝi aspektos natura, eble ĉar en iliaj gepatraj lingvoj tia estas la natura vortordo. Mi opinias, ke temas pri tikla punkto.

Tio dependas krome, mi diru, de la sociologia dispartiĝo de la esperantistoj. Iuj uzas bonan stilon, aliaj ne tre, tiuj ĉi estas pli influataj de skemoj el la propra lingvo.

Lo Jacomo: Fakte temas pri problemo je toleremo. Multaj lingvistoj rimarkas, ke en Francio, kie plurlingvismo estas konsiderata kiel escepto, oni opinias, ke normala homo scipovas unu lingvon. Tamen tiu ĉi situacio estas mem iel escepta, tiusence ke en la plejmulto el la landoj tra la mondo oni konsideras normala scipovon de pluraj lingvoj, oni scias ke la saman aĵon eblas nomi per pluraj vortoj, eĉ se temas nur pri dialektaj variaĵoj: neniel mirigas, ke sama objekto havas plurajn nomojn. Sed ja en Francio tio mirigas, ĉar nin oni edukis kun tia konformismo…

Eco: Same en Anglio. Francio kaj Anglio.

Ertl: Krome estas la koncepto pri la «ĝusta vorto».[24]

Lo Jacomo: Mi tute ne estas spertulo pri la angla lingvo — sed iu rimarkigis, ke pri parolmaniero la francoj multe malpli toleras erarojn ol la angloj. Se via angla lingvo estas komprenebla, tiuj ĉi ne riproĉas viajn erarojn.

Eco: Ne. Usonanoj sendube. Angloj, antaŭ dudek jaroj, ankoraŭ estis tre postulemaj; nun ili tute rezignis kaj tiusence usoneciĝis. Grandega estas la toleremo.

Lo Jacomo: Nu precize, ankaŭ en Esperanto estas tia toleremo. Kaj iu rimarkigis, ke tie eble kuŝas unu el la kialoj, pro kiuj la angla disvastiĝis pli ol la franca. Nome la fakto ke en la koloniitaj landoj homoj ne kuraĝis paroli franclingve, ĉar ĉiufoje, kiam ili eraris…

Eco: … ili estis diskriminaciataj.

Lo Jacomo: … dum ili multe pli facile kuraĝis paroli la anglan lingvon, ĉar en tiu ĉi lingvo iliaj eraroj estis tolerataj.

Eco: Tion mi taksas vera. Alia kialo estas, ke en la angla, por ĉiu aĵo estas preskaŭ ĉiam du vortoj: latina radiko kaj anglo-saksa radiko. Tio ebligas al homoj el malsamaj lingvaj tavoloj paroli ĉiu sian anglan. Ekzemple, kiam mi prelegas anglalingve, mi ĉiam impresas kiel tre kulturita persono. Kial? Ĉar instinkte mi elektas la vorton kun latina radiko, kiu estas kulture elstara. Sekve, mi impresas kvazaŭ mi konus pli da vortoj, dum mi fakte konas malpli, sed mi elektas la pli malfacilajn, kiuj por mi estas la pli facilaj.

Fakte … mi opinias, ke estus pli malfacile fari piĝinon[25] el la franca lingvo. Estas ja kreolaĵoj … sed oni efektive sukcesis, per piĝino, fari el la angla aglutinan lingvon. Piĝino enhavas aglutinan principon. Tio ne eblus kun la franca, nek kun la itala, verŝajne ankaŭ ne kun la germana.

Rimarku la kapablon de la angla lingvo, tre unusilaba, elfari onomatopeajn neologismojn (splashdown,[26] aŭ similaj aferoj). En la franca kaj en la itala, tio levus problemojn. Do probable ekzistas internaj kialoj por la fleksebleco de la lingvo, kio igos malfacila anstataŭigon de ĝi.

Lo Jacomo: Legante en Esperanto tekston kun vortaranĝo malsama ol tiu, kiun oni kutimas, eblas havi diversajn nivelojn de toleremo. Ekzistas germanoj uzantaj germanecajn konstruojn, kiujn oni mem ne uzus: ekzemple, iom longan determinan propozicion antaŭ substantivo. Principe nenio malpermesas tion en Esperanto, sed fakte mi mem ne uzus ĝin: se ĝi estas iom longa, ĝin mi lokas post la substantivo.

Ertl: Bonstilulo dirus: «homo sidanta en fotelo», sed eblas diri: «en fotelo sidanta homo». Estas stile iom nenormala, ne tre bela, tamen…

Lo Jacomo: Ja kelkaj germanoj uzas ĝin! Kaj ne aspektas ŝoke. Fakte, ni trafas tie la problemon pri komprenaj gradoj. Tiuj ĉi variaĵoj ne estas ŝokaj ĝis certa komprena grado, tamen estas klare, ke ju pli granda la postulo pri interkompreno, des pli interkonformaj devas esti la esprimo kaj ĝia enhavo. Enhavo pli malproksima al la esprimo ebligas pli grandan toleremon: ĝis certa grado oni opinias, ke la saman aferon oni esprimas laŭ pluraj manieroj, dum fakte ne estas tiel. Je la grado de profesia tradukado, ekzemple, malkovriĝas subtilaĵoj, kaj cele al tia komprena grado oni bezonas multe pli da rigoro. Mi ne scias, kion vi opinias pri tio…

Eco: Fakte mi estas lernanta. Tre amuza estas tiu ĉi intervjuo, dum kiu la intervjuato parolas malpli ol la intervjuantoj!

Ertl: Estos malbona intervjuo…

Eco: … sed interesa dialogo … ekzemple, mi ne pripensis la eblecon je inversigo de la vortordo. Mi ja komprenis, ke pro la akuzativo tio eblas, sed neniam mi pripensis la diversajn gradojn je toleremo.

Cetere, venante ĉi tien vi ja sciis, ke mi ne estas spertulo pri Esperanto, kaj ke vi ne povas esperi mirigajn rivelojn.

Ertl: Tamen eblas aŭdi neatenditajn vidpunktojn de personoj, kiuj…

Eco: Jes ja … Mi scias, ke estas interese havi eksterajn vidpunktojn, kiuj ne estas dogme kontraŭaj.

Загрузка...