La lingva politiko

Eco: Mi ja vidas, kio okazas nuntempe en Francio. Pro la temo elektita por mia kurso, min oni evidente kaptis por amaso da kunvenoj, kongresoj ktp, ĉar post Maastricht leviĝas ĉi tie la problemo de la sorto de la franca lingvo kaj, ŝajne, de la granda timo al la angla lingvo. Sed mi rediras al miaj francaj geamikoj: permesu, ke mi psikanalizu vin. Vi daŭre parolas pri la angla, dum via obsedanta fantomo estas ja la germana! Vin premas la timo, ke estontece estos ne la angla, sed la germana. Tiagrade, mi diras, ke vi estus pretaj, post mallonge, favori planlingvon por malhelpi alian lingvon enradikiĝi. Mi opinias tion vera. Eble estas ankoraŭ tro frue, sed ni eble atingos tion. Tiam, ĉiuj rezistoj de publikaj instancoj, pro la menciita kialo, povus ŝanĝiĝi.

Sed kiel oni planu tion — jen interesa problemo por vi —, kiam la registaroj eĉ ne kapablas gvidi seriozan kaj ekvilibran politikon rilate ekzistantajn lingvojn? Mi mencios kelkajn interesajn faktojn: pasintsemajne okazis en Itala Kultur-Instituto debato pri la instruado de la itala en Francio. Prelegis francaj leksikologoj kaj unu itala lingvisto: Tullio de Mauro, kiu preskaŭ ĉiam laboris pri la historio kaj la disvastiĝo de la itala lingvo, kaj kiu prezentis tre interesajn faktojn. Li kalkulis la loĝantaron de ĉiu lando, la lingvo-parolantaron, t.e.: aldonante al la francoj la belgojn…

Lo Jacomo: …francparolantajn…

Eco: … la malnetan nacian produkton de ĉiu lando — tre gravan ĉar signifan pri komercaj rilatoj — same kiel aliajn indicojn. Kaj, ĉu en Italio ĉu en Francio, eblas konstati, ke la distribuo de la lingvo-instruado en la lernejoj ne respondas al tiuj ĉi realaĵoj. Ekzemple: la loĝantaro kaj la malneta nacia produkto de Hispanio estas malpli altaj, ĝis nun, ol tiuj de Italio — multege koncerne loĝantaron, sed ankaŭ koncerne malnetan nacian produkton. Tamen, en Francio, fronte al, ni diru, 30% da instruado de la hispana lingvo, estas nur 2% da instruado de la itala. Svarmas la instruado de la angla, kaj kompare la germanan oni tre ete instruas — malgraŭ grandegaj loĝantaro kaj ekonomia potenco.

Lo Jacomo: Jes ja, se konsideri la problemon nur je la eŭropa nivelo.

Eco: Evidente! Ne la loĝantaro de Britio gravas, eĉ ne la usona, sed ekzemple la angloparolantaj japanoj.

Lo Jacomo: Koncerne la hispanan, mi aŭdis en Unesko, ke tiu ĉi lingvo atingis en Usono tian gravecon, ke oficistoj de Unesko multe pli ofte uzas la hispanan ol la francan.

Eco: Fakte. Sed imagu, ke vi fariĝus diktatoro de la franca ŝtato kaj bezonus pro tio plani, ĉar estontece vi bezonos difinitan nombron da personoj kapablaj rilati kun Germanio, alian nombron kun Bulgario … Tute evidente, vi estus devigataj kalkuli, se temas pri plano, ke el cent francaj infanoj, oni bezonas ja, ke ĉiuj lernu la anglan, sed oni ankaŭ bezonas, ke 40% lernu la germanan kaj 2% la bulgaran. Nu, la situacio nuntempa ne obeas tian raciecon.

Same en Italio: oni konstatas tie, ke instruado de la angla kaj de la franca situas samnivele. Nu, en la nuna historia tempo, evidente necesus instrui pli da angla. Kial do tiu instruado de la franca? Pro historiaj kialoj, kulturaj tradicioj preferataj al praktikaj bezonoj.

Se do la ministerioj pri edukado en la tuta mondo ankoraŭ ne kapablas, laŭvide, plani la fremdlingvan instruadon, kiel vi imagas planon por instrui Esperanton? Jen problemo.

Lo Jacomo: Tio ĉi pensigas min pri tre ĝenerala problemo: ĉu la sistemo servu la individuon aŭ la individuo la sistemon? Koncerne lingvojn, ĉu ni diru, ke individuo apartenas al lingvo aŭ lingvo al individuo? Ĉar opiniante, ke lingvo apartenas al individuo, ni forigas la neceson plani fremdlingvan instruadon, necesas proponi la eblon studi ĉiujn lingvojn, kaj fidi la merkatajn leĝojn…

Eco: Sama kontraŭdiro ekzistas inter inklina elekto kaj gvida plano en universitata instruado. En Italio, tipe, grandega kvanto da studentoj elektas la fakon beletro-filozofio — kredante ĝin pli facila —, aŭ eĉ juron … kaj ili utilos je nenio, ĉar ne estas sufiĉe da postenoj, dum mankas ekzemple geologoj.

Ne eblas kontraŭi personajn inklinojn: se iu devigus min studi geologion anstataŭ filozofion, mi estus tre malfeliĉa. Sed eblas konstrui instigajn planojn: se vi ne havas sufiĉe fortan inklinon — mi ja havis sufiĉe fortan inklinon al filozofiaj studoj, sed inter la centoj el miaj studentoj, kelkaj venis tien pro pura hazardo —, tiam mi instigas vin iamaniere studi geologion.

Vi vidas, ke tiel eblas samtempe respekti ĉies inklinon kaj plani la fremdlingvan instruadon ne estante diktatoroj. Same kiel eblas, ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto en Italio[13], instigi al uzado de neĉefaj vojoj, sciante ke alikaze estos kelkaj centoj da mortintoj pli. Neniun oni devigas uzi la neĉefan vojon, sed oni reklamas ĝin dirante: ha, kiel bele sur neĉefa vojo, kiel pli trankvile … kaj tio pli-malpli funkcias, kelkaj personoj diros: konsentite, tion mi elektas. Samon eblus fari koncerne lingvojn.

Загрузка...