Tiu ĉi verketo ne estas lernolibro. Ĝi ne celas doni konsilojn aŭ regulojn. Ĝi estas nur observa rigardo al la lingvo Esperanto en ĝia nuna viva stato. La unuaj kvar ĉapitroj priskribas la parolan materialon kompare kun tiu de aliaj lingvoj. La sekvantaj ĉapitroj montras, kiamaniere fleksiĝas tiu materialo sub la vigla ludo de la homaj sentoj, kiuj neeviteble postulas kaj trovas kontentigon de siaj esprimbezonoj. Kompreneble ĉi tiu studo tute ne estas kompleta, kaj fakte ĝi prezentas nur ĝeneralan ekvidon super vasta esplorinda kampo. Teknikajn esprimojn de lingvoscienco mi kiom eble evitis intence, por faciligi la legadon al ĝenerala publiko.
Al Profesoro Charles Bally, la konata lingvisto kaj fondinto de la stilistika scienco, mi enskribas ĉi tie mian memoran dankon pro lia decida voĉo en la kreo de la katedro, kiu ebligas tiun kurson, kaj pro la intereso, kiun li vekis al tiaj studoj pri lingvo kaj vivo. Al Profesoro Collinson, kiu bonvolis afable tralegi la presprovaĵon, mi ankaŭ esprimas sinceran dankon kaj bondeziron por la nova katedro pri Esperanto ĉe la Universitato en Liverpulo.
Ĝenevo, Junio 1930