Ĉi tie kaj poste E. Privat uzadas la adjektivon hindo-eŭropa; en ĉi tiu bitlibro ĝi estas ŝanĝita al la moderna formo de la termino: hindeŭropa. — Red.
T.e. «sed tial ĝi bezonas…». — Red.
T.e. «nombro(vort)on», «numeralon». — Red.
En ĉi tiu verko E. Privat uzadas la vorton etiketo en la senco de la nun oficiala etikedo. Por la oportuno de la legantoj en ĉi tiu eldono tiu arkaikaĵo ĉi tie kaj poste estas anstataŭigita per la vorto moderna. — Red.
En la moderna Esperanto «prezidento» havas specialan signifon «respublikestro»; «prezidanto» rilatas al «prezidento» kiel «studanto» al «studento». — Red.
Voĉlegu /bofrontisto/. Louis de Beaufront (1855–1935) estis unu el la plej aktivaj esperantistoj, kunaŭtoris kun Couturat /kutira'/ la reformprojekton Ido. Bofrontisto estas do «adepto de Ido», «idisto». — Red.
Tiu malaprobo ne plu validas. En la jaro 1974ª la Akademio «nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo» (La 8ª Oficiala Aldono). — Red.
La Akademio oficialigis la sufikson ·ism· per la 2ª Oficiala Aldono (1919). — Red.
En ĉi tiu verko E. Privat uzadas la vorton kolono en la senco de la nun oficiala kolumno. En ĉi tiu bitlbro la vortuzo estas modernigita. — Red.
Cetere tiuj du sufiksoj estis intencitaj de D-ro Zamenhof speciale por propraj antaŭnomoj, kaj oni trovas ilin ja ĉe Sonjo, Janĉjo ktp. Sed ili havis certe ŝancon pli enpenetri en la komunan lingvon tra la pordo malfermita per panjo kaj paĉjo sen la du supre montritaj kontraŭkondiĉoj. (Noto de la aŭtoro.)
Supozeble aludo al la franca que, kiu kombinas (aŭ konfuzas) la signifojn de la 3 indikitaj konjunkcioj esperantaj. — Red.