Sentaj intervenoj en elementajn signojn gramatikajn. Sentoplena uzo de -as, -o, -a, -e. Libera rajdado sur sintakso. Nelogika uzo de verbaj tempoj kaj modoj: -us, -u. Falsaj neoj. Falsaj demandoj. Diferenco inter aserto, priskribo kaj esprimo de sentoj. Fotografado kaj pentrado. Komuna lingvo kaj literaturo.
Ni konstatis la emon de la sentoj elekti prefere kiel plej trafan esprimilon ĉiam la malplej kutiman formon. Tiun emon oni konstatas ne nur en ordigo de la vortoj en frazo aŭ en uzo de sufiksoj, sed eĉ en rimarkindaj influoj ĉe la plej simplaj elementaj signoj gramatikaj, kiel -o, -a, -e, -as, -is ktp.
La plej konata estas la verbigo de adjektivoj: «El la maro roko grandegas.» Ĉiu sentas la esprimfortan diferencon inter tio kaj «estas grandega». Same «la maro bluas» aŭ «la kampoj verdas». Iu klopodis klarigi tiun fenomenon asertante, ke verdas similas kvazaŭ agon, kiel brilas aŭ radias. Li ne bezonis tiom klopodi. Certe la impreso estas simila, sed la lingva kaŭzo de la uzo estas antaŭ ĉio la malofteco de la formo kaj pro tio ĝia frapeco.
Ion tute similan vi rimarkos ĉe «imperiestre» anstataŭ «kiel imperiestro» por priskribi tonon de ordono, aŭ «instruista» anstataŭ «de instruisto» por priskribi prelegon. Ne cerbumu longe por serĉi abstraktajn filozofaĵojn, se mi ekkrios kiel blanka! kiom blanke! aŭ kia blanko! ekvidante la ĉionkovrantan neĝon je la unua vintra mateno. La plej forta estas la plej nekutima, nenio pli.
Fine, la gramatiko ne ekzistis en ĉielo antaŭ ol naskiĝis homoj. Ĝi estas nur konvencio por faciligi — kaj foje malfaciligi — la studon pri lingvoj. Miljarojn la homoj uzis hakilojn ŝtonajn kaj poste metalajn antaŭ ol lerni, ĉu hakilo estas substantivo kaj haki verbo. Eĉ hodiaŭ la angla lingvo ne diferencigas inter vesto kaj vesti (dress).
Eĉ ankoraŭ pli libera estas la rajdado de la sentoj sur la sintakso kaj ilia dancado kun la verbaj tempoj kaj modoj. Tie vi povos observi la plej petolajn forvagojn el la rekta vojo de la strato Logiko. Vi rakontas aferon, kiu okazis hieraŭ, do en la pasinteco, kaj jen mi aŭdas vin diri «jen alvenas tiu fripono, eniras sensalute, iras al la ŝranko…»
Ĉu tio estas logika? Ne, sed vi uzis -as anstataŭ -is por esprimi vian surprizon kaj igi min kompreni ĝin. Multaj lingvoj faras la samon, ĉar ili ne havas pli taŭgan rimedon.
Vi kare amas vian fileton kaj ne deziras al li doloron. Tamen oni aŭdis vin diri al la knabeto: «Metu la manon al la forno kaj vi ja bruligos vin». Ĉu vi efektive ordonas kaj volas, ke li faru tion ? Male, vi avertas, ke li ne faru. Logike vi devus diri «se vi metos…», sed tio estus tro trankvila. Simile vi krias: «Nu, prenu la tutan kukon sur vian teleron, kial ne? Ni lekos niajn fingrojn dume.» Tio estas ironio, ĉar li eltranĉis por si tro larĝan pecon. Tiu mallogikaĵo esprimas mokon, hontigon.
Esperanto posedas apartan formon por supozoj, hipotezoj, tio estas la verba finaĵo -us, ĝenerale uzata kun se. Logiko instruas diri: «Se vi aĉetus aŭtomobilon, vi konstatus, ke ĝi poste kaŭzas sufiĉe grandan elspezon ĉiujare pro riparoj, purigado ktp».
Tiel oni diras logike, tiel oni skribas eble en lernolibroj. Sed neniu parolas tiel. Kun sento kaj vivo la informanto ekkrias: «Aĉetu maŝinon kaj vi vidos, kiom ĝi kostas ĉiujare!» Kial uzi ordonan formon kun -u anstataŭ la logika supoza formo kun -us? Vi povus egale bone demandi kial vivi, kial ami.
Sed ne haltu tie. La logika formo por la deziro estas ĝuste -u, kaj ni devus diri: «Mi povu iam vojaĝi al Romo!» Tamen vi konstante aŭdas: «Se mi povus iam vojaĝi al Romo!» Tiu mallogikaĵo esprimas sopiron. Ĝi estas falsa supozo.
La tuta sintakso de vivanta lingvo abundas en tiaj falsaj supozoj, falsaj demandoj, falsaj neoj. La angla lingvo konstante uzas «Ĉu vi faris?» post asertoj, ke vi efektive faris ion. Ankaŭ en Esperanto ni ŝatas esprimi per ĉu, per kiom aŭ per ne nian surprizon, kiam ekzistas neniu ajn intenco demanda aŭ nea: «Ĉu vi parolas tiel al via panjo? Kiom da fojoj mi jam klarigis al vi?» Simile: «Janĉjo, vi ne faris tion!» kiam la fakto frapis la okulojn viajn kaj vi jam ekriproĉas.
Multaj hindeŭropaj lingvoj esprimas miron per tiaj esprimoj: «Vi ne diras!» kaj admiron per rimarkindaj demandaj formoj kiel ekzemple «Kion li posedas kiel sanon, fortikecon, elastecon?» Esperanto kontentiĝas per pli simplaj formoj kiel: «Kia sano, fortikeco, elasteco!» aŭ, por esprimi surprizon, la nudan kaj tre fortan «ĉu?» ekster la logika senco kaj starantan sole.
Lingvo absolute logika devus enteni apartajn gramatikajn formojn por esprimi ĉiujn sentojn. Tiam ĝi bezonus neniajn tiajn «nerektajn» esprimrimedojn. Sed eble mankus tiam salo kaj vivo. Ĉar ekzistas granda diferenco inter esprimi senton kaj nur aserti aŭ eĉ priskribi ĝin.
Mi ja povas tute bone trovi la trafajn vortojn por diri, ke «Min tre surprizas via neanoncita alveno. Ĝi min frapas kaj kortuŝas.» La sento estas tie asertita kaj priskribita. Sed se vi ekkrios: «Vi, tie ĉi! Ne eble! Ho mia Janĉjo!» Tiam la sento estos esprimita. La diferenco estas grandega, kvankam la senco tute sama.
Simila diferenco apartigas arton de simpla fotografado aŭ de nura muldado je mortinta figuro. Esprimante sian impreson, artisto forlasas logikan akuratecon, forigas, trograndigas, elektas, emas frapi per malkutimaj, eksterordinaraj formoj. Tion oni nomas lia originaleco.
Ĉiu lingvo posedas sian originalecon en la komunaj spontanaj esprimiloj uzataj kaj ripetataj de siaj parolantoj, sed ankaŭ en tio, samkiel pri vortradikoj, la lingvoj estas interparencaj.
Se temas ne pri spontana kaj komuna parolado, sed pri ellaborita kaj tute persona elekto de tiaj esprimiloj, kun intenco daŭre impresa kaj estetika, tiam ni tuŝas la kampon de literaturo.