3. Reagoj el ekstero

Pruntoj el ekstero. Komparo kun du akvujoj. Asimila potenco. Eksteraj afiksoj. «Administracio» kaj «Administrejo». Isto kaj ismo. Interna sistemeco. Batalo kun «internacieco». «Interkonsento» kaj «konvencio».

Ke vortaro kaj gramatiko estas profunde interpenetritaj en Esperanto, tion montras ankaŭ la reagoj de la ekstero. Pli ol iu alia lingvo, Esperanto prunteprenis el ekstero dum mallonga periodo tempa. Aperinte kun malgrandega vortaro, ĝi devis, pro la bezonoj de la uzado, egaliĝi al kapableco de la najbaroj vole, nevole. Tio estas fakto almenaŭ por la komuna lingvo kaj por tiuj el la kampoj teknikaj, kie Esperanto jam servas. En kelkaj aliaj kampoj teknikaj la enfluo ankoraŭ ne okazis, ĉar la uzo mankas.

Imagu akvujon novan kun iom da akvo kaj kelkaj fiŝoj. Metu ĝin inter plurajn aliajn akvujojn plenajn je akvo kun multego da fiŝoj kaj malfermu kontakton inter ĉiuj per tuboj.

Kio okazos? En la malpli plenan tuj enfluos amase akvo kaj fiŝoj ĝis samalteco de la nivelo ĉie. Pri la aliaj sekvoj, intermanĝado, naskado ktp de la fiŝoj vi mem imagu.

Sufiĉe simila montriĝis la situacio de Esperanto inter naciaj lingvoj. Ĝenerale ĝi sufiĉe firme rezistis kaj konservis sian ordeman karakteron eĉ dum kaj post la enfluo. La unueciga potenco de la medio efikis iom simile kiel en Usono ĉe la enmigrinta loĝantaro. Tamen interesaj influoj estas observindaj.

Ekzemple enfluis certa kvanto da internaciaj vortoj kun sufiksoj ne Esperantaj, kiel redakcio, evolucio, administracio, redaktoro, direktoro. Ankoraŭ nun ili batalas kun aŭtentikaj Esperantaj formoj redaktejo, evoluo, administrejo, redaktisto, direktisto, kaj fakte vivas apude en lingvo. Kiu venkos en tiu konkurenco? Laŭ observo de la nunaj faktoj ŝajnas, ke pli sukcesas ĝenerale la Esperanta formo, se ĝia senco estas plenegala kun la fremda, ekz. evoluo = evolucio, civilizo = civilizacio, sed kiam la senco estas iom malsama, la lingvo emas konservi ambaŭ por riĉigi siajn eblecojn de esprimado.

Administracio estas oportuna vorto por kovri ejon kaj aron da homoj, anoniman tuton de administrantaro en administrejo, kiun oni povu kulpigi pri multaj eraroj aŭ krimoj ne akuzante iun apartan personon. Same pri redakcio. Redaktoro estas funkcio, kiun povas plenumi okaza redaktanto aŭ profesia redaktisto. Same estis pri prezidento, kiu tamen preskaŭ malaperis sub la premo de la aŭtentika Esperanta formo prezidanto, malgraŭ la avantaĝoj konservi la eblecon uzi la adjektivon prezidenta (palaco aŭ dekreto).[5]

Interesa estas la ekstera internacia influo ĉe -ist. En Esperanto tiu sufikso primitive montris profesion, sed la fremda ondo envenigis amason da internaciaj nomoj, kiel socialisto, kalvinisto ktp. Pro analogio oni baldaŭ diris Esperantisto, Beaufront-isto[6] ktp. La sufikso ricevis duan vivantan sencon, iom similan al tiu de -ano, ĉar oni ja diras ankoraŭ Luter-ano, kristano, ne nur laŭ fundamenta reguleco, sed ankaŭ pro analogio kun eksteraj vortoj Lutherans, Luthériens, Christians, Chrétiens.

Similaĵo okazas ĉe landnomoj. Tiuj en malnovaj kontinentoj estas formataj el gentnomo kun sufikso -ujo (Italo, Italujo; Perso, Persujo). Dume tiuj de novaj landoj de Ameriko kaj Aŭstralio aperas male kiel geografiaj internaciaj nomoj: Kanado, Kolombio, Bolivio. Ĉar ne ekzistas tie nacia gento, la loĝantojn oni nomas simple per aldono de la sufikso -an same kiel urbaj aŭ kontinentaj nomoj Parizano, Aŭstraliano, Kolombiano.

La fakto, ke tiom multaj el tiaj nomoj finiĝas per -io, instigis analogie uzi Italio, Persio, ankaŭ sub influo de eksteraj internaciaj formoj Italie, Italien, Persia, Persien ktp. Kaj -io eĉ emis enkondukiĝi en la lingvon kiel geografia sufikso malgraŭ tre forta kontraŭstaro de Esperantista Akademio kaj oficialaj aŭtoritatoj.[7] Se ĝi sukcesus, tiam eble ĉiuj landnomoj iam unuformiĝus eĉ kontraŭ la internacieco, ĉar en laboristaj gazetoj oni vidis eĉ Kanadio, Meksikio (uzita de Zamenhof por distingi la landon de la ĉefurbo), kiuj estas tute ne internaciaj kaj eĉ iom monstraj.

Rimarkinda estas en Esperanto la ĉiutaga batalo inter la interna sistemeco, ema al unuecigo kaj la ekstera «internacieco» malpli regula. La interna unueciga forto estas tiel granda, ke reguleco rekreiĝas el malreguleco por konformiĝi al la interna medio.

Ĉar multaj vortoj eniris la lingvon kiel transformismo, kalvinismo ktp, -ismo fariĝis vivanta sufikso kaj libere uziĝas.[8]

La batalo inter eksteraj kaj internaj fortoj estas la ĉiutaga vivado de Esperanto. Por ĉiu nova bezono de la lingvo ekzistas ĉiam du eblecoj: ĉu formi vorton el propra fonto, ĉu prunti el ekstero. Kiam ekzistas tre internacia formo, jam konata de multaj nacioj, kiel telefontelegraf, la vorto kompreneble ĝeneraliĝis rapide kaj eĉ ne lasis tempon al iu provaĵo kiel germana Fernsprecher (malproksimparolilo), sed kiam internacia vorto ne ekzistas aŭ kiam ĝi estas internacia nur laŭforme, sed ne laŭsence, la propra Esperantaĵo venkas la batalon. Interkonsento estas pli sukcesa ol konvencio, ĉar ĝi garantias pli da sekureco ol vorto, kiu signifas en aliaj lingvoj tro da malsamaj aferoj: kongreso, moro, dokumento ktp.

Ankaŭ la ofteco ludas sian rolon. Se temas pri vorto ne tiom ofte uzata kiel kiropedist·veterinar·, esprimo piedflegistobestokuracisto multe pli sukcesas. La leĝo de la malpli granda peno efikas tie.

Загрузка...