Rezultatoj de la studo. Nura ekgusto. Kompara stilistiko. Internacia komuneco. Samaj bezonoj. Similaj procedoj. Miro kaj admiro. Hako, ripetado, trograndigo. Ironio. Sankcio de la kompreno. Unueco. Influoj de la ekstero. Reagoj. Limigita internacieco okcidenta. Influo de la Oriento. Esperantaj propraĵoj. Malsukceso de -ĉj kaj -nj. Ĝia klarigo.
La antaŭaj ĉapitroj ne pretendas esti plena kaj sistema studo de ĉiuj esprimrimedoj en Esperanto. Ili celas nur ekmontri la vojon al tia studo, kiu estus vasta kaj interesplena laborkampo por serĉistoj en lingvoscienco.
Ĝis nun oni plej ofte studis lingvojn el nura vidpunkto de iliaj ekzistantaj elementoj. Valorus ilin ekstudi ankaŭ el vidpunkto de ilia celo. Eĉ la multvalora iniciato de Profesoro Bally pri stilistiko ankoraŭ ne puŝis la lingvosciencon al sufiĉe radikala provo de metodrenverso. Mi ŝatus vidi studentojn esplori kaj priskribi, kiel Esperanto — aŭ alia lingvo — esprimas miron, admiron aŭ malŝaton ktp kaj klasigi la rimedojn laŭ la bezonoj kaj ne nur laŭ la eblecoj.
Fakte tia studo kondukus rekte al kompara kaj komuna stilistiko, unue de hindeŭropaj lingvoj, kaj poste de ĉiuj homaj lingvoj. Estas nedubeble, ke la bezonoj de la sentoj estas ĉie samaj kaj ke pluraj esprimrimedoj retroviĝas preskaŭ ĉie, speciale en la lingvoj — hindeŭropaj aŭ ne — de tiuj nacioj, kiuj partoprenas la saman komunan civilizon.
Cetere la ĉefaj bezonoj ne estas tiom multaj. Vi jam plenumos grandan parton de la esploro, se vi atentas pri la jenaj sentoj: surprizo kaj miro, bedaŭro kaj sopiro, timo kaj dubo, amo kaj malamo, kun korespondaj impresoj: admiro kaj malplaĉo, ironio karesa aŭ moka, ĝojo kaj malĝojo.
Fakte la procedoj estas sufiĉe limigitaj en ĉiuj lingvoj kaj nur ilia kombinado kreas abundan variecon de nuancoj. Observu ekzemple, ke miro, surprizo, timo kaj dubo preskaŭ same agas:
«Kio? Li? Tie ĉi? Ĉu eble?»
Tranĉo, hako de la frazo kaj reganta demandado, jen la komuna procedo, ne nur en Esperanto, sed en kiom da ceteraj lingvoj?
Sentaj juĝoj, favoraj aŭ malfavoraj, uzas ĉiam la rektan procedon de trograndigo kaj trovas en vortaro kaj sufiksoj abundan materialon por tio: «Bona, bonega, anĝelo, la plej bona sur tero!»
Sufikso, bildo, komparo servas egale al tiu konstanta emo. Eĉ simpla ripetado de primitivaj lingvoj ankoraŭ efikus en niaj: «Bona, bona, bona! Vi ne povas imagi eĉ kiom.»
Por esprimi malplaĉon, vi trovas tute simile: «Teda, teda, teda, netolerebla, mortiga»; kaj se tiuj procedoj ne sufiĉas, vi retrovas ĝuste la samajn, kiujn oni uzas jam por miro kaj surprizo: «Kion? Tio? Pentraĵo? Ĉu vi mokas?» Hako de la frazo en pecetojn, demandado, denove la samaj procedoj. Fakte la surprizo mem fariĝas rimedo por esprimi la malplaĉan senton. En multaj lingvoj vi observos tion.
Krom la trograndigo, vi notos ankaŭ la procedon ironian. Ĉu ĝi multe varias? Ne tiom. Rido venas el kontrasto. Tial ironio konstante uzas falsajn neojn aŭ falsajn malojn, diras «bela laboro!» por signifi skandalan fuŝaĵon aŭ nomas «kompatinda malriĉulo» usonan miliardulon.
Tamen sur la kampo pri ŝercoj kaj ironio, unu el la plej interesaj, mankas la sama grado de internacieco, kiun oni trovas en aliaj. Tial Esperanto, ĉiam gardata per la kontrolo de la kompreno, restis multe pli prudenta, kiel ni rimarkis en ĉap. 6. Ne forgesu, ke ĝin uzas por interparolo ĉefe diversnaciuloj kaj nur esceptokaze samlingvanoj. Tiu konstanta sankcio estas la plej efika konservanto kaj eĉ akcelanto de unueco.
Sub natura kontrolado kaj limigo Esperanto devis fatale fleksiĝi al ĉiuj postuloj de la sentoj, sen kiuj homoj ne estus homoj, sed nur intelektaj maŝinoj. Kaj tio estas la plej internacia parto de la lingvo, multe pli ol ĝia regula gramatiko kaj eĉ ol ĝia roman-germana vortaro.
Efektive la homa psikologio estas profunde unueca malgraŭ ĉiuj rasaj kaj lingvaj bariloj. Ĝi do emas al unueca speguliĝo. Samaj sentoj elŝprucas similmaniere en homan parolon. Plie, se la lingvaj sistemoj estas jam parencaj, kompreneble iliaj fleksiĝoj estos ankoraŭ pli similaj.
Ankaŭ ne forgesu la potencan agadon de la ekstero. Ni ĵus konstatis ĝin en la limiga kontrolo de la kompreno, sed ni ĝin observis ankaŭ en la enfluo de radikoj aŭ novaj sufiksoj. Kompreneble ĝi estas egale rimarkebla en la rimedoj de la lingvo por esprimi sentojn.
Ni ĝin montris jam ĉe la bildoj (leono aŭ anĝelo). Reprenu la ekzemplon de «mirinda». En granda nombro da lingvoj vi retrovas tiun procedon de interprunto de procedoj inter la diversaj sentoj: kiam trograndigo ne plu sufiĉas al admiro por sin esprimi, ĝi pruntas ĉe surprizo aŭ eĉ similas mem surprizon: «mirinda!» Internacia fenomeno.
Kio estos plej interesa, tio estas la studoj kaj kritikoj de Esperanto-parolantaj lingvistoj orientaj, ĉinaj aŭ japanaj. Ili montros al ni, kiuj el tiuj internaciaĵoj estas al ili facile aŭ malfacile kompreneblaj, kiuj ekzistas aŭ mankas en iliaj gepatraj lingvoj. Tiam ni havos ekbildon de tio, kio estas absolute internacia aŭ nur rilate internacia, kiel la radikaro de Esperanto.
La sankcio mem de la kompreno, ne nur en Okcidento, sed en Oriento, jam helpis en aliaj rilatoj la venkon de interna sistemeco kontraŭ ekstera «internacieco». Inter la rektaj rimedoj de sent-esprimado, tio ankaŭ efikas por plisukcesigi la proprajn Esperantaĵojn, kiel ekzemple la tre vivan sufikson ·eg, tiun nekompareblan ilon por trograndigi.
Ke la du karesaj sufiksoj ĉj kaj nj (el slava deveno) preskaŭ ne sukcesis, tion klarigas evidente du ĉefaj kaŭzoj: unue la fakto, ke ili ne konformiĝas al la interna sistemeco de la ceteraj sufiksoj, ĉiam komenciĝantaj per vokalo kaj aldoneblaj al la radikfino.
Forigi parton de la radiko por diri paĉjo, panjo, fraĉjo, franjo, tio timigas ĉiujn neslavajn parolantojn, instinkte sintenantajn al la solida bazo de la Esperanta analogio. La lingvo preskaŭ reĵetis tiujn du «fremdaĵojn» kaj anstataŭis ilin en la praktiko per pli facile uzebla -et. La logiko suferis, sed la analogio gajnis ĉiurilate, interne kun la ceteraj Esperantaj sufiksoj, kaj ekstere kun la tre internacia kutimo esprimi amon per procedoj de etigo, speciale, kiam temas pri virinoj kaj infanoj.
La dua kaŭzo de la malsukceso de ĉj kaj nj estas la fakto, ke la neslavaj nacioj ne tiom kutimas enmeti karesan nuancon en sian parolon. Multaj estas pli sinretenaj en esprimo de sentoj, speciale anglo-saksoj. Tial la internacia lingvo ne kreskigis ĉe si la uzon de tiu disponebla rimedo kaj parte malprofitis okazon de riĉigo[10], sed ankaŭ de malsimpligo.