Baptado de ŝipo. Oni delavas la postnomon de Fred la Malpura. Rustulo antŭhelpas la aferon de Tom Leven, li diras belan pledon kaj tranĉas fenestrovitron. La krozŝipo malaperis, sed ĝi fartas bone. Ili albordiĝas en Kalikato.
Fred la Malpura fariĝis la kapitano. Unue li ĝojis, li ja iam estis oficiro sur krozŝipo, sed poste li fariĝis malfeliĉa, ĉar oni devigis lin per vivdanĝeraj minacoj, ke li banu sin. La baniĝo kaj la sinlavado ankoraŭ kaŭzis kelkajn malpligrandajn komplikaĵojn, sed fine parte la kruda perforto, parte la persvado efikis. Ili banis sin kaj iele-iome reguligis la grasajn harbuklojn, pendantajn sur la orelojn kaj nukon, krome aliajn postulojn de la higieno, kiu estas postulata en la Angla mararmeo. Poste ĉiu serĉis en la deponejo konvenajn tolaĵojn, vestaĵon, ŝuojn, nek tio okazis sen malpli grandaj problemoj. La uniformon de la kapitano oni devis iomete aliformi por Fred la Malpura, sed la uniformo de la unua oficiro sidis sur la Ĉefkuracisto tiel, kvazaŭ ĝi estus almezurita lin. Nenio estis forportita de sur la ŝipo. La vestaĵoj, armiloj, ŝuoj, flamĵetiloj, medikamentoj estis en sufiĉe granda kvanto.
Fine sekvis iom da ekzercado, uzpreno de la armiloj, alviciĝo. Ĉio sukcesis bonege. Fine ja nur veraj matrisoj estis kune ĉi tie, kaj ilia senespera revo efektiviĝis, kiel en la fabelo. Ili havis sur si ĝenerale respektatan uniformon, kaj kiel la infanoj ŝatas ludi soldatludon fantazioriĉe, rilate la futuron, tiel ni povas imagi, ke tiuj homoj, kiuj ĉiuj soldatservis dum sia junaĝo, kaj ĝenerale ĉe la militmaristaro, kun kia ambicio, kun kia plenumiĝo de neatingebla revo ili efektivigos tiun seriozan soldatludon, sur serioza militŝipo?
Tamen la ordo rompiĝis por kelkaj sekundoj, kiam Fred la Malpura aperis sur la komandponto, salutante dekstren-maldekstren kun afabla rideto, li portis sur sia kapo ĉapelon kun ora rozeto, li havis nerekoneble puran vizaĝon, kaj longan, blankan barbon, similan al anĝelharo, li estis dekorita per ĉiuj ordenoj de la kapitano, kaj de tiuj de la unua kaj dua oficiroj.
Estas mirinde, ke ne trafis lin pafaro. La personaro, rekoninte lin, eksplodis per tondra vuvukrio. Fred kapbalancis afable ridetante, poste li diris la sekvan mallongan oratoraĵon al siaj amikoj:
— Soldatoj! — li komencis, kiel Napoleono. — Kiam mi staras sur la komandponto, kaj mi rigardas fiere vian miksan societon, mi deziras multe da feliĉo al ni ĉiuj al tiu ĉi idiotaĵo, pri kiuj ni povas esti fieraj, ĉar ĝi certe estas senekezempla en la mondhistorio. Bedaŭrinde mi ne povas diri al vi, ke vi estu ankaŭ en la futuro samtiel bravaj, honestaj homoj, kiaj vi estis ĝis nun, sed mi atentigas la subskribintojn pri tio, kiam mi demetis tiun uniformon, mi fariĝis fripono, kiam mi refoje demetos ĝin, mi fariĝos fripono denove, sed dum mi portas ĝin, kaj tio koncernas ankaŭ vin, dum tiu tempo mi estas oficiro denove, kaj vi ĉiuj soldatoj. Mi ĵuras al vi je le vera Dio, kiu faros ian malhonestan agon en tiu uniformo, mi tranĉos lian ventron ĝis lia gorĝo. Vi konas min bone, vi do povas kredi, ke mi faros tion. Ni entreprenis por mono, ke ni liberigos homon de ie. Sed tio ankoraŭ ne estas malhonesta ago. Kiu provos fari pli multe dum la ekspedicio, tiu estos mortinta homo.
La personaro vivuis lin, poste Sinjoro Ĉefkuracisto staris antaŭ lin, kiu salutis lin en streĉa pozo kaj diris:
— Mi raportas obeeme: la nombro de la personaro estas dek ok homoj.
— Vi povas foriri.
Fred la Malpura elprenis kontente cigaron el la supra poŝo de sia kamizolo, poste li remetis ĝin malrapide. Venis en lian kapon, ke neniu rajtas fumi sur la komandponto.
„… La nomon… de la krozŝipo… destinon… Jen estas… la militaviadilo… n-ro 146…”
Klabo jam sidis en la uniformo de la radiisto kaj tuj respondis:
„Krozŝipo Radzeer… survoje al Kalikato… kun lia ekscelenco Earl of Sudessex…”
„…Dankon… Oni ŝtelis… la krozŝipon Balmoral…”
„… Ni aŭdis tion… Ni atentis… Ni scias nenion pri ĝi…”
La aviadilo flugis sufiĉe malalte, kaj la piloto vidis klare tra sia binoklo la belegan kirasŝipon, brilantan en la sunradioj, kiel ĝi veturas plenvapore al Kalikato, ŝaŭm-plugante la glatan marsurfacon, kaj estis bone videbla sur la ferdeko la blankajn uniformojn, krome sur ĝia flanko la nomo de la krozŝipo:
„R A D Z E E R”
— Mi ne komprenas — diris Bradford. — Mi aŭdas aviadilojn flugi super ni, mi vidas militŝipojn tra la fenestro, kaj oni lasas preterveturi „Balmoral”-on antaŭ la buŝo. Ĝi ja estas mond-skandalo.
— Jes — konsentis Earl. — Sed mi pensas, ke mi scias la solvon. „Radzeer” dronis, kaj se mi ne eraras, ili farbis sur la flankon de la ŝipo la nomon „Radzeer”. Ili respondas al ĉiu radioalvoko, ke ili estas survoje kun ni al Ranguno, kaj ĝi koincidas kun la pozicio de la ŝipo, kion cetere sendubigas ankaŭ la nomo. Ili ne estas sultaj homoj, amiko mia. Mi ŝatus scii nur tion, kion ili volas de ni…
— De kie ili scias la celon de nia vojo?
— Ĉu vi vere ne konjektas tion? Ĉu vi memoras iun nokton, kiam ni paroladis pri generalo Kvang, survoje al Kolombo sur la ŝipo? Ni priparolis nian mision, kiel ni faros packontrakton anstataŭ la angla-franca komunaj operacioj. Ĉu vi memoras, ke subite okazis kurtcirkvito?
— Jes…
— Notu bone, ke iu subaŭskultis nin tra via kajuto, kaj dum la kurtcirkvito, kiun faris iu lia komplico, la subaŭskultinto elŝteliĝis el la kajuto.
— Brave!.. — diris tion Rustulo, kiu subaŭskultis ĝis nun, kaj nun li enpaŝis. Se iam ĉe la armeo en la plej ekstrema okazo, via ekscelenco povus dungiĝi, kiel detektivo-inspektoro.
— Ĉu ni devas toleri vian societon? — demandis Bradford akravoĉe.
— Vi ne, oldulo mia. Vi perdi vian honoron antaŭ mi. Vi ne permesis al mi eniri al Earl, kaj vi ne rajtis fari tion… Silentu!
— Atentu bone, ke mi ne liberuĝu de tie ĉi, ĉar mi pendumigos vin.
— Via ekscelenco — diris Rustulo kaj kliniĝis, — mi petis aŭdiencon en Kolombo, kaj mi ricevis groban rifuzon. Sed mi scias tiel, ke vera angla Earl parolas kun ĉiu, kiu proksimiĝas al li, kiel ĝentilulo. Ni ne konsideru tion, ke vi estas arestito. Mi ŝatus, se vi aŭskultus min en la afero de mortkondamnita soldato. Se sinjoro kapitano rajte agis, kaj mia peto ne estas plenumebla, mi tuj foriros, kaj mi ne plu ĝenos vin.
Earl ekmeditis por momento.
— Sinjoro kapitano ĉiuokaze rajtas disponi en tiaj aferoj, kiuj koncernas mian personon. Sed eble li havis tre rigoran starpunkton, rilate vin. Se vi volas nenion alian ol paroli kun mi, nun parolu. Jen bonvolu, sinjoro doktoro… Verhagen…
— Via ekscelenco honorus min, se vi nomus vin Rustulo — li rimarkis rikanante, — ĉar sinjoro kapitano konstatis, ke mi, kiel kuracisto ne povus blankmakuligi sangoguton inter du vitroj.
— Parolu — diris Earl kaj eksidis. Kapitano Bradford deturnis sin kaj nervoze tamburis sur iu bovokulo de la kajuto per siaj fingroj. Tiu tamburado kelkfoje altiris la atenton de Rustulo, tiel li komencis sian direndon balbutante.
— Antaŭ du jaroj… se mi memoras bone… aŭ mi ne povas rememori, ĉar antaŭ du jaroj… mi liveris varojn, kaj iel mi forgesis doganigi ĝin… mi estas distrita pri tiaĵo… kaj tiam mi havis bagatelan malagrablaĵon, tiel oni malliberigis min por duon jaro en Port Said… Mi do ne povas rememori, nur ĉi-jare, kiam mi fariĝis greka dogan-evitulo, mi renkontiĝis kun la Bubo… aŭ… — Subite li eksplodis: — Ekscelenco! Tom Leven estas senkulpa!
— Nur simple, amiko mia, nun mi ne estas arestito, vi ne estas pirato, ĝi estas aŭdienco, prezentu vian direndon! Kian rilaton vi havas al Tom Leven?
— Kiun vi bonvolis mencii, tiu knabin-vizaĝa sinjoro, aŭ tiu sinjor-aspekta knabino, li aŭ ŝi estas la frateto… fratineto de Tom Leven.
Bradford ĉesis tamburi por memoneto, kaj Rustulo estis dankema pro tio. Sed poste li komencis tamburi denove sur la vitro.
— Nu. Tiu junulo do estas virino. Se mi bone scias — la princo ekmeditis, — ŝi estas Edit Leven. La fratineto de tiu kompatinda kaptiano nomiĝis tiel. Kiel li venis inter rab… aŭ militmaristojn?
— Hm… Mi do rakontos tion dekomence. — Li rakontis la historion de la akcia societo. Bedaŭrinde ĉiu klopodo de Earl, por gardi sian seriozecon, pruviĝis vana. Kiam tiuj figuroj estis menciitaj unu post la alia, la Granda Ĉefo, la Faraono, fine Fred la Malpura, kiu malgajnis per hazardludo la bazan kapitalon kaj ŝtelis iun krozŝipon de la admiralitato pro sinjora devo, la princo ridis tiel, ke la seĝo tremis sub li.
Bradford rigardis lin kun severa, riproĉa mieno. Eh! Kion ajn skribas la ĵurnaloj pri li, li estas nematura infano. Lernato, havanta militistan uniformon! Ĝi estas abomendinda, stulta, malmorala historio, super kio ĉiu disĉiplinita soldato devas rompi bastonon… Li deturnis sin kun malestimo kaj tamburis plu sur la fenestro, ĉiam pli rapide kaj nervoze.
— Mi legis la anglajn ĵurnalojn en Kolombo — diris Rustulo, — kaj kiel la policistoj faras al kelkaj krimuloj… kiel diri… kiam oni ripetigas kun la deliktulo, kiel li transportas tra la pado la sakarinon, kaj nun li elprenu la tranĉilon por montri, kiel li piedbatis iun homon, kiel li pikis la alian… do, por diri tion…
— Rekonstrui, vi pensas pri tio, ĉu ne?
— Je mia vorto, policista konceptisto perdiĝis en via ekscelenco. Jes, mi pensis pri tio. Mi rekonstruas la okazaĵon. Kiam temas pri militista afero, bonvolu ne atenti tion, kion mi diras. Do oficiro, nun mi supozas, ke Tom Leven pravis, li kopiigis la desegnojn unu post la alia helpe de Helena Aldington. Por ke la inventaĵo de Tom Leven ne estu bona, ŝi devis ŝteli du gravajn desegnojn entute. Ni povas diri tiel, li transdonis la inventaĵon al tiu oficiro, kiu same prezentis ĝin, kiel sian propran. Via ekscelenco ankoraŭ estas tre juna, vi ne konas la virinojn. Ili ĉiam volas garantiaĵon. Ili ĉiam timas, ke oni trompas ilin. Mi rimarkas, ke iom da vero estas en tio… Do tiu virino, kiam la inventaĵo jam estis prezentita, antaŭ ol ŝi estus transdoninta la du lastajn desegnojn de Tom Leven al tiu alia oficiro, ŝi postulis de la koncernulo altan sumon aŭ geedziĝon, aŭ mi ne scias kion, pro kiu ŝi priŝtelis Leven-on. Tiel ŝi ne transdonis tiujn du gravajn desegnojn. Pro tio ne sukcesis la demonstro de la inventaĵo. Dume Tom Leven eksciis, ke iu same anonciĝis, kiel inventisto, rilate la aŭtomatajn marminojn, kaj li tuj kuregis al la virino. Tom Leven certe estis terure kolera. Li metis sian revolveron sur la tablon kaj diris, se li ne rericevos siajn desegnoj ne pli ol kvin minutoj, li mortpafos ŝian sinjorinan moŝton, kiel gaja familiestor la ovoŝelon en la celfapejo. Verŝajne videbliĝis sur li, ke li estas sufiĉe rezoluta, rilte sian intencon, tial la virino rapide transdonis la du desegnojn. Tom Leven eble malbenis ŝin, ĉiuokaze li kuregis al sia amiko por priparoli la aferon. La virino verŝajne diris al li ankaŭ la nomon de la oficiro. La plano, publikita en la ĵurnalo menciis malantaŭan, ĝardenan pordon. Nu do. Laŭ mi, se Tom Leven estas la murdisto, tiam, kiel li venis, kunportinte siajn ĉapelon kaj revolveron, foirintus tra la ĝardena elirejo. Sed li jam havis nenion sekreti ĉe la virino. Li forkuregis tra la ĉefenirejo. Li venigis taksion. Ne estas verŝajne, ke li murdis. Post nelonge alvenis la alia oficiro tra la ĝardena enirejo. Aŭ lia konfidenculo. Kvankam mi opinias, ke la oficiro mem estis tiu, kiu ŝtelis la inventaĵon. Se vi kontrolos, evidentiĝos, ke li havas multe da ŝuldoj. Venis do la oficiro. Li paŝis en la ĉambron de Helena Aldington. Ŝi akceptis lin plorante, verŝajne kun riproĉoj. La oficiro eksciis, ke Tom Leven kunpotris la du plej gravajn desegnojn. Subite li ekvidis liajn ĉapelon kaj revolveron. Ekideis al li, ke neniu vidis enveni lin, kaj Tom Leven foriris tra la ĉefenirejo. Kaj li ekvidis la papertranĉilon… Unu piko, kaj la sola ĉefatestanto, kiu sciis (ĉar ŝi ĵa ŝtelis tion), ke la posedanto de la inventaĵo estas Tom Leven, kaj ŝi sciis eble eĉ pli interesajn aferoj pri tiu oficiro, poste ŝi mortis…
— Sufiĉe! — diris Earl kategorie. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj tre serioza. — Vi asertas stultaĵojn, sinjoro.
— Sed! Sed! — turniĝis Bradford subite. — Parolu tranvile! Tiu oficiro do, kiu prezentis similan inventaĵon, kiel tiu de Tom Leven, li estas la murdisto laŭ vi!
— Jes! Mi pruvos tion…
— Ĉu vi scias, kiu estas tiu oficiro?
— Ne! Sed mia sola deziro estas trovi lin.
— Ĝi plenumiĝis — diris Bradford trankvile, — mi estas tiu oficiro!
— Estis tre malagrable por mi ĝisaŭskulti tion, kaj mi opinias la tuton stultaĵo. Ne prenu la aferon grave al via koro, Bradford. Tiu homo havas tre viglan fantazion.
— Mi pensas, ke li estas provokisto de iu malamika ŝtato — respondis Bradford. — Oni volonte kompromitus per ia malbela historio la anglan oficiraron.
La Ĝibulo enpaŝis, li regule mansalutis, kvar armitaj homoj estis malantaŭ li.
— Mi petas obeeme, bonvolu veni sur la ferdekon por promeni, ĉar se ni alvenos en Kalikaton, vi ne povos forlasi la kajuton.
Ili obeis senvorte. Ili promenis sur la ferdeko. Earl of Sudessex kaŝe observis tiujn homojn. Ili estis dece vestitaj, puraj militmaristoj. Kaj ŝajnis, ke ili plenumas ĉiun servon laŭregule. La ŝipo mem brilis, la kapitano sur la komandponto kun aro da ordenoj sur sia kamizolo, kun la neĝeblanka barbo konvenus eĉ al admiralo de flagŝipo. La unua oficiro faris regulan inspekton antaŭ la alviciĝinta personaro, kiel veraj militmaristoj antaŭ ol albordiĝo. Li ekvidis Rustulon kaj tiun knabon. Li invitis ilin mangeste. Dume ili atingis la lokon de la inspektado, kiam la Ĉefkuracisto ekvidis Earl-on, li akravoĉe kriis „rektiĝu”, poste „mansalutu!”. Bradford certe estus tre prijuĝinta la kolonelon, se li konjektus, kiom plaĉis al li la konduto de la rabistoj, fondintaj akcian societon.
— Diru — li alparolis Rustulon kaj la Bubon, rapidantajn al li, — efektive kiel vi imagas tiun tutan idiotaĵon? Ĉu vi volas sieĝi Rangunn?
— Eble ni okupos ĝin iomete — respondis Rutulo. — Ni havas unuarangan planon.
— Nu, rakontu ĝin — diris Earl, kaj li jam ridis antaŭe pri tio, kion li aŭdos.
— Bonega ĝi estas — komencis Rustulo rikanante. — La ŝipo alvenos al Ranguno, kie ĉiu atendos la junan, duone infanan kolonelon kaj la kapitanon.
— Kaj ili ne alvenos — diris Earl kaj li senintence fariĝis same bonhumora, kiel Rustulo.
— Male! Ĝuste tio estas la genia ideo! La Bubo, tiu knabin-aspekta sinjoro estos via ekscelenco, kaj mi anstataŭigos la malagrablan personon de kapitano Bradford. Ĝi estas bonega! Ĉu ne?
La rideto subite velkis de sur la lipoj de Earl. Li ne povis rigardi tiun historion el la humura vidpunko.
Malproksime la riparo de krozŝipo ekbrilis en la sunradioj, kaj la gardistoj reakompanis la du arestitojn en la salonon.
— Fermu, infano mia, tiun aerum-fenestreton — diris la princo al la armita maristo, sendita por priservi kaj gardi ilin.
— Mi raportas obeeme, ĝi ne estas malfermita.
— Damne, tamen estas trablovo ĉi tie! — diris Earl kolere. — Eble ĝi ne estas bone fermita.
— Ĝi estas fermita, nur Rustulo antaŭ nelonge eltranĉis ties vitron, Posttagmeze ni riparos tion.
La kapitano rigardis sur la fenestron, poste li fariĝis mortepala kaj rapide eksidis, ĉar liaj genuoj fleksiĝis.
Ili ankris antaŭ Kalikato. La personaro sidis sur la ferkonstruo ĉirkaŭ la tureto kaj kantis.
La haveno estis videbla en la malproksimo.
En la kuprokolora, malseka vespera krepusko pasaĝeroj de motorboatoj kaj velŝipoj preterveturis ilin, kiuj rigardis la grupon de kantantaj, gajaj „militmaristoj” kun rideto. La Ĝibulo eĉ ludis sur banĝo por ili. Kelkaj sveltaj ŝalupoj glitis al la ŝipo, indiĝenaj legomvendistinoj proponis pompajn natur-pentraĵ-similajn korbon da fruktoj, metitajn sur verdajn pizang-foliojn. La matrosoj aĉetis ses korbojn da fruktoj, ili ĵetadis kupromonerojn en la akvon, kaj malajaj infanoj suabakviĝis ŝrikante por kolekti tiujn. Ankaŭ la ĵonkoj de galanteriistoj ĉirkaŭis ilin. Militmaristoj ofte aĉetas ornam-objektojn por siaj amantinoj. Klabo jam cent kvindek foje donas la pozicion de la ŝipo respondante al radioalvoko, ĉiam menciinte, ke ili veturigas Earl of Sudessex-on al Rangunon…Рeskortate… Lia ekscelenco… el Kalikato… petas… neglekton…. de oficiala… kaj honor-vizito… pro nokta… tempesto… li malsanetas… Radzeer… Radzeer…
„Balmoral-on… oni vidis ĉe Sabang… ĝi navigis sudorienten… raportu… kion vi scias?… Admiralitato… Kalikato…”
„Proksime… al Borneo… ni renkontis kirasŝipon… Ni volis… haltigi ĝin… Ĝi malaperis… plenvapore… nordorienten… kun granda avantaĝo… Ni havas ordonon… veturi al Ranguno… kiel eble plej rapide… Tial ni ne povis persekuti ĝin… Ni ne scias pli multe… Radzeer… Radzeer… Radzeer…”
Poste ili povis navigi pace. „Radzeer” pro ĝia misio kaj pro la nimbo de la altranguloj, veturantaj sur la ferdeko, ankaŭ en tiu panika persekuto, ĝi povis daŭrigi sian vojon kun sia eleganta indiferenteco, kiu superis ĉiun skandalon, kaj ĝi estis grava pro altaj militistaj vidpunktoj.
Anticipe ĉe Kalikato la ŝipestro kaj lia herostatura unua oficiro surbordiĝis kun Rustulo kaj la Bubo. Ili vizitis iun amikon de Fred la Malpura, kiu havis malnovan, konservativan, ricelisten instituton sen la suburbo. Ili provizis sin per diversaj vestaĵoj tie laŭ manlibro, kiujn rajtis porti nur kapitanoj kaj koloneloj, apartenantaj al la angla ĉefstabo. Rustulo persistis ĉe tio, ke ili aĉetu ankaŭ blankajn gantojn, ĉar la reglamento preskribis, ke la membroj de la oficiraro havu gantojn dum solenaj okazaĵoj.
Vespere la sinjora publiko de motor- kaj velŝipoj ĝue rigardis, kiel oni trumpetas alarmon sur la krozŝipo „Radzeer”, la personaro viciĝas, grupiĝante laŭ postenoj, la kapitano diras kelkajn ordonoj en la paroltubon sur la komandponto, dume pro nekomprenebla kaŭzo li elprenas cigaron el sia supra poŝo, sed li denove remetas ĝin, fervoraj junuloj kuras kun longaj kabloj, grincas la ankro, kiel oni levas ĝin, kaj la unuaj radioj de la aperanta luno blindige respeguliĝas de sur la kirasŝipo, kiu ekveturas al Birmo per plena vaporo.