S E P A Ĉ A P I T R O

Tom Leven rolas tre malbone. La bankroto de la akcia societo. La malbona vetero estas bona antaŭsigno. Laŭ Rustulo la ludo estas farata grandmezure, kaj li pravas pri tio, sed iu batas lin je la kapo. La krozŝipo fine retroviĝas, sed ĝi estas nenie. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en la mondo!


1

Sekvan tagon la Bubo, post la matena interkonsiliĝo ekvojis kun la unua oficiro kaj kun du matrosoj. La du matrosoj estis Earl, kaj Bradford. Nur kvin indiĝenaj soldatoj iris kun ili. La princo precize klarigis al li, kion diri tute koncize dum la interkonsiliĝo. En la lasta momento evidentiĝis, ke la ruĝhara kapitano ne povas kuniri, ĉar li atendas gravan instrukcion el Londono. Tio estis la preteksto, ke Rustulo restu tie.

La malgranda karavano kun muloj, pakaĵportistoj staris sur la korto de la fortikaĵo, preta por ekmarŝi. La unua oficiro eĉ por momento ne moviĝis de apud la du matrosoj. Dume la altrangaj, anglaj oficiroj, la Bubo kaj Rustulo mallaŭte interparolis, iom malproksime.

— Nun estas la oka horo — diris Rustulo, — vi ekiros reen kun la Ĉefkuracisto je la dua horo posttagmeze, tiam vi jam estos tre malproksime de la urbo. Ĝi estos tre laciga afero.

— Ĉu vi forgesis, ke mi devenas el militista familio?

— Krome, mi esperas, ke ĉio iros glate. Atentu, ke vi revenu sur la ŝipon nerimarkite. Ĝis vespero mi certe estos kun Tom Leven sur „Radzeer”. La ŝipo atendu nin sub plena vaporo, kun levita ankro, kaj ni ekveturos tuj. Kiam ili revenos en Mandalay-on, tiam ni jam estos sur la oceano, eĉ ni jam elŝipiĝos sur la insulo Andaman, poste oni povos kapti nur niajn spurojn.

La karavano estis ekironta. La Bubo ambaŭmane prenis la manon de Rustulo kaj rigardis sur lin kun grandaj, humidaj okuloj por momento. Poste li forrapidis. Li vere bone sidis sur la ĉevalo. Baldaŭ la tunelo de la frandaro, kliniĝanta super la mallarĝa paŝejo englutis la trupon.


2

La sinjoro kapitano ekiris en la urbon, enpoŝiginte la manojn, fine denove dekorite per la malpermesitaj gantoj, fajfante, frapante siaj krurojn per la rajbastono kun osta prenilo. Li haltigis la unun preterpasantan rikiŝon, li sidiĝis komforte en ĝi, kaj la ĉino jam kuris kun la veturilo kaj kun la ruĝhara kapitano al la riz-kampoj. Post unu horo ili atingis la marĉon, kie oni faris kanalizon. Ĝi estis tre malbona loko. La torfa marĉo terura malbonodoris en la sufoka varmego, kaj li vane frapadis per sia bastono, ne estis defendo kontraŭ la amaso da moskitoj.

Eksonis la trumpeto, la malmultenombra gardistaro alviciĝis, kaj kiam la kapitano leĝere, ridetante elsaltis el la rikiŝo, li mansalutis dekstren-maldekstren kun humiliga bonvolo, la taĉmento staris senmove en atentopozo. Oni jam ricevis liajn ordonojn, rilate la viziton.

Tom Leven staris antaŭ li post kvin minutoj.

Rustulo iomete teruriĝis malgraŭ tio, ke li estis hardita homo. La anglo aspektis tre malbone. La haŭto sekiĝis sur lian saĝan, timeman vizaĝon, liaj okulkavoj sidis profunde, la vangostoj elstaris, liaj du brakoj, maldikaj kiel bastoneto, pendis inerte de sur liaj mallarĝaj ŝultroj, li havis maldensajn, grizajn harojn, liaj oreloj distaris tuberkuloze. Ŝajnis preskaŭ nekredeble, ke tiu homo estis angla oficiro antaŭ du jaroj.

Post nelonge ili sidis en la rikiŝo unu apud la alia, kaj la ĉino anhele kuris kun ili al la haveno. Rustulo diris nenion. Mi atendos, ĝis la ulo diros ion, li pensis.

— Dio mia… — ĝemis la legiano.

Li ne diros al li tuj, ke ankaŭ lia fratineto estas ĉi tie. Nur iom post ion, laŭvice. Mi opinias, li pensis, ke tiu homo estas malsana. Eble apopleksio kaptos lin pro la ekscitiĝo.

— Ĉu vi scias, ke mi estas stab-kapitano? Nu bone, ne timiĝu, mi konjektas, ke oni multe molestis vin pro tiu inventaĵo…

— Permesu, ke mi descendu… — li diris plorinde. — Mi havas nenian inventaĵon.

— Ĉu vi certe havas fratineton?

— Mi petas vin, sinjoro kapitano… Mi volas descendi.

— Frenezulo! Ĉu vi ne komprenas, ke ni volas liberigi vin? Kion vi timas? Kial vi plendaĉas? Kio okazus, se via frantineto estus ĉi tie?

— Mi petas vin, lasu min morti en paco!

— Ĉu vi ne ŝatus vidi vian fratineton?

— Ne, ne, ne! Mi volas vidi neniun! Dio mia! Ĝis kiam oni turmentos min?

Krevu, pensis Rustulo. Kiel povas fariĝis el soldato post iom da tempo tiel neŭroza maljunulino? Nu! Ĉu estis inde al la kompatinda virino suferi tiom pro tiu homo?

Ili alvenis al la ŝipo. Dika fumkolon leviĝis el la kamentubo. Rustulo decidis, ke li ne plu penados kun Leven. Ili faris sian devon, kaj fino. La Bubo inklinigos lin, kiam li revenos.

– Ĝis nun ĉi estas en ordo — kriis Fred de sur la komandponto. Neniu radiostacio serĉas „Balmoral”-on.

— Estu trankvila — respondis Rustulo, — ke oni pludaŭrigos tiun malnovan programeron en la radio hodiaŭ je la deka horo vespere. He, Ĝibulo! Donu al tiu homo manĝi ion, provizu lin per brando, cigaredo, banu lin, kaj donu al li normalan vestaĵon… Mil diabloj…

Li subpremis blasfemon. Reirinte al la rikiŝo, li sidis en ĝin kaj veturigis sin rapide al la poŝtejo, kunportante paketon kaj leteron.

Kiam li revenis, la turmentita legiano satmanĝinte kaj baniĝinte, en neĝeblanka uniformo de matroso dormis profunde en la kajuto de la unua oficiro.


3

— Mi atentigas vin — diris Earl al la Bubo, kiam ili disiĝis, — ke vespere mi informos la anglan admiralitaton, kaj ili faros ĉion por kapti vin.

— Ni estos gardemaj, ekscelenco — diris la Ĉefkuracisto, kaj li jam ekiris sur la paŝejo reen. La princo pensadis momenton, poste li etendis sian manon al la Bubo:

— Mi bedaŭrus, se vi implikiĝus en malagrablaĵon, ĉar vere la plej nobla intenco inspiris vin. Se oni arestos vin ĉiujn, vi povos kalkuli mian helpon antaŭ viaj juĝistoj, fraŭlino Leven.

— Fraŭlino?… Ĉu via ekscelenco scias… ke mi estas virino?

— Jes. Tiu gaja, ruĝhara junulo diris tion al mi.

Kaj la princo forgalopis post la karavanon.

Rustulo do sciis, ke ŝi estas virino!

La malkovro tute konfuzis ŝin. Ŝi nun komprenis, kial rigardas sur ŝin kelfoje kun tiel milda bedaŭro sia amiko. Ĉu ankaŭ la aliaj scias ĝin?

Ŝi longe galopis senvorte apud la Ĉefkuracisto. La sango puŝiĝis en ŝian vizaĝon, kaj ĝi ne volis ĉesi, ĉar ŝi konstante ruĝiĝis, kiam venis en sian kapon, ke Rustulo scias ŝian sekreton. Jes, Rustulo estas pli saĝa, ol la aliaj. Verŝajne li divenis tion el ŝiaj movoj, irmanireo. Kiom da takto kaj delikateco pruvas tio, ke li forsekretis sian malkovron.

— Ĉu vi ne povas rajdi pli rapide? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Jes. Mi nur enpensiĝis. Ĉu ni atingos la enfluejon de la rivero Irrawady, antaŭ ol revenus Earl kaj la kapitano?

— Ba! Infanludo! Maksimume ĝis la deka horo ni forlasos Rangunon. Sur la Hinda oceano oni povas kapti nur niajn spurojn. Antaŭen!

La lastaj fajroruĝaj rebriloj ankoraŭ ne malaperis sur la ĉielo, kiam la Ĉefkuracisto kaj la Bubo atingis la flankon de la krozŝipo, sidantaj en la profundo de ĵonko. Lasinte la ĉevalojn ekster la urbo, ili malligis senmastran, ĉinan boateton kaj atingis la krozŝipon nerimarkite, kie oni jam atendis ilin. Post du minutoj ili estis sur la ferdeko.

Intertempe la „kapitano” jam raportis al la generalo, ke laŭ la ordono de la admiralitato, ĝis la reveno de lia ekscelenco la ŝipo elveturos al la o.ceano, ĉar onidire ie en la proksimo aperis tiu certa krozŝipo, nomata „Balmoral”. Kvankam tiu afero ne koncernas lin, ankaŭ li partoprenos la kelktagan ekspedicion.

La Bubo kaj la Ĉefkuracisto alvenis je la sesa horo. La ŝipo jam atendis ilin, kiu estis sub plena vaporpremo. Je la sesa horo kaj dek kvin minutoj „Radzeer” ekveturis malsupren sur la rivero Irrawaddy.

La Bubo spiregante kuris al Rustulo:

— Kio okazis?! Ĉu vi savis lin?!

La ŝipo veturis per timiga rapideco laŭ la fluo de la rivero. Malproksime jam aperis la palaj lampoj de Ranguno.

— Venu! — diris Rustulo triumfe, poste li kaptis la brakon de sia amiko, tremanta pro ekscitiĝo, kaj li kunportis ŝin al la kajuto de la unua oficiro, kie la Ĉefkuracisto raziis sin, tiel li vekis la liberigitan legianon, kuŝantan sur la lito. Tiu sidis sur la rando de sia lito dormeme kaj stultmiene, kiam la pordo frap-malfermiĝis. Rustulo ekparolis triumfoplene sur la sojlo.

— Jen estas via frato! Vi povas enkadrigi lin.

La Bubo haltis ĉe la pordo kaj kelkajn sekundojn ŝi senvorte gaprigardis la legianon, poste ŝi diris mirante:

— Neniam mi vidis tiun homon en mia vivo. Kiu li estas?


4

Kvazaŭ domtegmento estus falinta sur ilin. La razilo haltis en la mano de la Ĉefkuracisto. La vizaĝo de Rustulo plilongiĝis, kaj li staris tie, kvazaŭ li estus metita en la montrofenestron de modbutiko por sinjoroj. La legiano palpembrumis timiĝinte, ĉar li sciis, ke oni batos lin denove. La knabino atendis respondon al la demando kun malesperiĝinta vizaĝo, kaj terura antaŭsento kunpremis ŝian koron.

…La ondoj plaŭdegante disiĝis ĉirkaŭ la vetureganta krozŝipo. „Radzeer” temis en ĉiuj eroj pro la troa rapideco, kaj la densa fumo, eliĝanta el la kamentubo, kiel ia longa funebra vualo ŝvebis malantaŭ ĝi super la rivero.

— Ĉu vi asertas tion… ke li ne estas via frato?

— Ba! Mia frato estas multe pli alta. Liaj ĉiuj trajtoj estas aliaj. Li tute ne similas al li.

— Diablo vidis tian historion — siblis la Ĉefkuracisto. Poste li subite metis la razilon sur la gorĝon de la legiano kaj kolere alkriegis lin: — Kiu vi estas?!

La legiano rigardis sur la duonvizaĝe sapumitan Ĉefkuraciston tiel, kiel kuirota kokino al la kuiristinon.

— Dio! Dio! Kion vi volas ankoraŭ de mi?! Sinjoroj, lasu min elŝipiĝi… — li lamentis sur la gorĝo kun la razilo.

— Atentu min — diris Rustulo, kiam li flankenŝovis la Ĉefkuraciston, — mi donas mian oficiran honorvorton, se vi rakontos ĉion sincere, ni surbordigos vin, ke vi volas…

— Mi ĵuras, ke mi ne havas inventaĵon! Ho, se mi havus nur unu inventaĵon, kiom mi suferas, kiom mi suferas…

— Ni scias tion bone, favulo — trankviligis lin Rustulo, — ke vi ne havas inventaĵon, ĉar ne vi estas Tom Leven. Sed se vi ne diros tuj, kiu vi estas, kaj kion vi scias pri Tom Leven, tiam mi ligos vin al la ankro, ke vi pendos super la akvo, kaj ĉiu krokodilo gustumos viajn piedojn, se tiuj atingos ĝin. Ĉinoj uzis foje tiun pridemand-manieron okaze de simila situacio, kaj ĝi montriĝis taŭga post la demordo de iu maleolo.

— Sinjoroj generaloj — komencis la soldato anime rompita, — nun mi rakontos ĉion sincere, miaj nevoj ne plu eltenas ĝin. Poste vi faru al mi, kion vi volas, pendumu aŭ kvaronumu min…

— Egalas — mansvingis Rustulo, — ni ne interkverelos pri tio. Jen estas cigaredo, infano mia, kaj rakontu fervore, tiel certe estos al vi pli bone, ol ni instigus vin.

— Mi nomiĝas Amiens. Gabriel Amiens. Senpripense mi rompis mian karieron en la vendohalo, kie mi estis pakaĵportisto. Miaj nervoj, sinjoro… Miaj nevoj jam tiam estis malbonaj… Ĝi okazis vespere. Mi kverelis kun mia amatino, mi ofendis ŝin, kaj nervoziĝinte, mi donis al ŝi kudan lecionon. Mi ĵetis al ŝi la petrol-lampon. Ŝi mortis. Tial eble mi ankoraŭ ne estintus kondamnita, sed kiam mi vidis, ke mia karulino brulas, kaj mi neniel povas savi ŝin, mi rapide elprenis el la ŝranko la juvelojn kaj monon. Se juĝista eraro konstatas ĝin rabmurdo, tiam mi devas meti mian kolon sub la gilotinon. Mi fuĝis de antaŭ la ariĝintaj homoj tra la subtegmento, kaj sur domtegmentoj. Mi vivis en konstanta timego pro la gilotino. Estas egale, kiel mi venis en Pireon. Tiom sufiĉas, ke mi dungiĝis al la legio pro mizero kaj la sufero. Mi veturis kun Tom Leven al Ĝibutio. Ŝajnis, ke li estas tre bona homo. Mi rakontis al li sincere ĉion. Mi diris al li, ke eble ankaŭ la legio ekstradicios min, ĉar mi estas franca civitano. Mi petis lin interŝanĝi niajn personajn legitimilojn antaŭ la alveno en Ĝibution. Li povas tranvile vivi sub mia nomo, oni ne rajtas ekstracidii kaj aresti lin, ĉar la persona priskribo ne konformas al li. Mi longe petegis. Unue li ne volis akcepti mian proponon, kvankam li sciis, ke li faros la pli bonan negocon. Fine li koncedis. Dio mia! Kio estas gilotino kompare tion! Iun tagon la majoro invitis min en sian loĝejon, li proponis al mi trinki brandon, li donis cigarojn, senvan tagon la kaporalo preskaŭ skuante eligis min el mia uniformo kaj sendis min purigi kanalon, aŭ mi mortu tie, aŭ mi transdonu la inventaĵon. Ankaŭ hodiaŭ mi sciis, kiam vi donis al mi manĝi, ke ĝi finiĝos per batado…

— Nu, kara Gabrielo, nun estu tiel bonvola arkanĝelo, ĉesigu tiun lamentadon. Rakontu, sed laŭeble mallonge kaj rapide, kion vi scias pri Tom Leven? — diris Rustulo.

— Mi ne scias… mi ne scias certaĵon. Jam pasis pli ol unu kaj duonjaro, kiam ni marŝis norden por subpremi la ribelon de iu tribo. Terura epidemio de tifo malsanigis nin en la marĉoj. Tiam ni jam revenis. Tie la bordo de Irrawaddy estas tre alta, kaj de tie ni ĵetadis la mortintoj malsupren en la riveron. Furiozis ankaŭ disenterio kaj ĥolero. Tom Leven malsaniĝis. Ni ne povis halti, la malsanula ĉaro postrestis ie en la marĉo. La kaporalo lasis lin kaj alian legianon en la vilaĝo Lisum. Ĝi estas proksimume cent jardojn en la ĝangalo. Tom Leven neniam plu revenis. Se mi bone scias, oni sendis ankaŭ patrolon por trovi lin, aŭ por Gabriel Amiens, ĉar li soldatservis havante mian nomon. La patrolo trovis nek la vilaĝon, kie oni lasis lin, ĉar la aŭtuna inundo de la marĉoj devigis iri la tribon norden, ĉe kiuj la du malsanaj soldatoj restis. Mi scias nur tiom. Reveninte bando de gerilanoj pafadis nin embuske, kaj mi grave vundiĝis. Kaj nun donu al mi manĝi, aŭ batu min, aŭ mi ne scias, kio sekvos ankoraŭ.

Ili silentis. Fine la Bubo ekparolis?

— Ĉio estis vana… Vi vane riskis vian vivon, vane ni luktis…

— Se lia ekscelenco ne estus liberiĝinta — pensadis Rustulo, — nun ni povus returniĝi.

Ili rapidis sur la ferdekon kaj diris la malbonan sciigon al la kolektiĝintaj homoj. Ne estis murmuro pro malkontento. Ili jam alkutimiĝis, ke ili riskas multe, kaj eblas, ke ili perdos ĉion.

— Ĵus ni preterveturis Rangunon — diris Fred la Malpura, — estas la naŭa horo kaj dek kvin minutoj. Post la deka horo ni elŝipigos la superfluan kargon, kaj ni albordiĝos ĉe iu kara insulo de la Hinda oceano.

— Knaboj — diris la Bubo, — mi bedaŭras, ke vane estis ĉio.

— Ne indas proli pri tio — diris Patterson raŭke, — la mokincito valoris tiom.

— Kaj nun surakvigu boaton. Lasu min surbordiĝi — diris la Bubo, kaj vidinte, kiel sulte oni rigardas lin, li ankoraŭ aldonis: — Kompreneble mi provos serĉi mian fraton. Eble li kuŝas ie senpove kaj malsane.

— Stultaĵo! — spiregis fajfante la dika usonano. — Via frato jam mortis delonge. Cetere, kiel vi volas penetri sola en la internon de Birmao?

— Post duonhoro ĉiuj anglaj krozŝipoj kaj aviadilsvarmoj de la Hinda oceano persekutos nin. Eĉ tio povas okazi, ke la angla admiralitato informis ankaŭ la francojn konfidence, ĝoju, se ni atingos la insularon Andaman sendifekte — diris Fred.

— Neniu povas malhelpi min en tio, ke mi provu serĉi mian fraton. Ankoraŭ estas pli bone surakvigi boaton, ol devigi min, ke mi ĵetu min en la riveron.

— Ni nur volas doni konsilon — diri la Ĝibul. — Sed se vi volas iri, iru do!

— Mi iros — respondis la Bubo rezolute.

— Ankaŭ mi — rimarkis Rustulo mallaŭte, — se ni estos duope, tiam ne minacon nin la enuo.

— Ni estos tirope — diris la Ĉefkuracisto, — estas tute egale, kie oni surbordiĝos kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Ek do, knaboj! Malsuprenigu la boaton!

…Post dek minutoj tri homoj kun iom da nutraĵo balanciĝis sur la flava, malpura surfaco de la rivero Irriwaddy, plena de svarmantaj krokodiloj. „Radzeer” tremante, blovzumante pro la ĝisekslpode tro hejtita kaldronego, eligante fumkolonon, veturegis al la proksima, tamen ŝajne ne atingebla celo, kie la rivero Irriwaddy kolektinte en kirliĝantan trombon sian malpuraĵon, de malproksime kunportitan, enfluas la maron. Estis la kvarono antaŭ la deka horo. Klabo elŝovis sian kapon el la radio-kajuto:

— Ne estos bone, se ni rampos tiel, kiel la arbaraj helikoj.

— Ĉu vi estas idioto?! — kriegis Fred. — Militŝipo ankoraŭ ne veturis tiel rapide ekde la kreo de la oceano. Ĝi povas eksplodi en kiu ajn momento.

— Al mi estas egale — diris Klabo kaj kraĉis sian maĉgumon el la kajuto ĝuste sur la Viktoria-ordenon de Fred la Malpura — mi nur tial molestas vin, ĉar mi kaptis la ordonon de kvardek du diversaj radiostacioj, ke oni dronigu, pafe displitigu, aŭ tuj neniigu per bomboj de aviadilo „Radzeer”-on, se ĝi ne kapitulacias je la unua ordono.

— Ni atingos la oceanon!

— Ĉu vi pensas? — ĝojadis Klabo. — Mi jam maltrankviliĝis, ĉar du korvetoj atendas ĉe la enfluejo. Estus malfacile peti, ke tiuj flankeniĝu iom el nia vojo.

Fred la Malpura elprenis cigaron, demordis ties finon kaj kriis en la paroltubon:

— Stop! — Poste li turniĝis al siaj amikoj, scivoleme alrapidantajn: — Sinjoro! La milita manovro finiĝis. Ni perdiĝis.

La mortpelita korzŝipo malakcelis blovegante. Fred kriis en la paroltubon:

— Kontraŭvaporo! Vi povas ekfumi.


5

Pluvegis. La malbona vetero jam la duan fojon protektis la pasaĝerojn de „Balmoral, havanta strangan sorton. La Ĉefkuracisto, Rustulo kaj la Bubo povis danki al la peza, tropika pluvego, ke ili sukcesis nerimarkite preterveturi Rangunon. Du parad-uniformaj soldatoj kaj unu maroficiro, ŝirmataj nur de maldika pluvmantelo, ŝteliris inter la tamarindoj, laŭte pluvbatataj. Sur la brusto de Rustulo pendis granda acetilenlampo, kiu apenaŭ prilumis la densan kurtenon de la pluvo, kaj la aerradikojn, ŝiratajn de la urgano, la sarmentojn de la lianoj, frapiĝantajn, kiel liberiĝintaj transmisiaj rimenoj. Ĝi ne estis tre sovaĝa tempesto, nur la nordorienta muson, antaŭsignanta la komenciĝontan pluvan sezonon, kiu varias per kelkaj pluvtorentoj la monotonan uragan-ciklon, daŭrantan kvar monatojn.

Ili jam preskaŭ atingis Mandalay-on, kaj ŝajnis, ke preteririnte la malsupran kajon, ili povos veni el la urbo en la ĝangalon sub la ŝirmo de la tempesto, kiam Rustulo haltis.

— Aŭskultu min. Ni daŭrigos la ludon eĉ plu grandmezure. Ni ne havas multon perdi. Preteriru la malsupran kajon, kaj atendu min trans la urbo, ĉe la komenco de la arbara vojeto.

— Kion vi volas fari? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Mi petos la generalon doni al ni ĉevalojn kaj gvidantojn.

— Sed certe ankaŭ ili ricevos la radiosignojn.

— Mi bazigas ĉion sur ĝi. Oni ne povas rakonti longe pere de radio. Mi jes. Iru!

— Rustulo! — La Bubo kroĉiĝis al lia brako. — Mi ne volas tion!

— Silentu! Nazmukulo!

— Vane vi kondutas krude. La princo rakontis, ke vi scias mian sekreton. Tial vi riskas tiom. Pro kavalireco. Stultaĵo! Por devendi virinon…

Rustulo kliniĝis al ŝi tute proksimen kaj flustris en ŝian orelon:

— Ne nur tial, Bubo, sciu tion, se eble ni oni restigus min longe en la fortikaĵo. Ne nur tial mi faris ĉion ĉi, sed ĉar…

Li ne finis tion. Li malaperis fulmrapide inter la arboj, kondukantaj al la fortikaĵo, tiel ferminte la diskuton. La Bubo volis postkuri lin, sed la Ĉefkuracisto kaptis ŝin je la brako kaj kuntrenis ŝin… Ili ŝteliris rapide preter la ondorompa digo, diste evitante la lampojn, kaj post nelonge ili estis ĉe la menciita vojeto.

Nur la bruo de la pluvego aŭdiĝis el la direkto de la arbaro. Rustulo ne venis. Pasis pezaj kvaronhoroj, la Bubo mordetis sian lipon ĝissange, la Ĉefkuracisto promenis nervoze, sed nenio, nenio, nur blinda mallumo, tondra uragano, ŝpruciĝanta akvo, kaj iu kriĉas subite vekiĝinta kakatuo preskaŭ per homa voĉo.

— Oni arestis lin… flustris la Bubo per rompiĝinta voĉo.

— Diru — demandis la Ĉefkuracisto ŝajne indiferente, — ĉu vi vere estas virino?

— Jes… Mi estas la fratineto de Tom Leven…

Iu ekparolis apud ili:

— Damne, ni iru! Nun jam ni devas iri!

— Rustulo! — La Bubo arde ekbrakumis lin, kaj nun la unuan fojon ŝi eksplodis per vera, virina ploro dum la longa aventuro.

— Dankon… — murmuretis la Ĉefkuracisto — sen tio sufiĉe da humido estas ĉi tie. Kion oni mesaĝis el la fortikaĵo?

— Jen tion — diris Rustulo kaj montris al la vojeto.

— Kvin indiĝenaj soldatoj venis kun kelkaj ŝarĝportantaj muloj kaj kun tri selumitaj ĉevaloj.


6

Rustulo paŝis antaŭ la generalon rezolute

— Ĉu sinjoro generalo aŭdis la hontindan okazaĵon?

— Ni kaptis multe da raportoj pri „Radzeer” pere de radio… Eksidu, sinjoro kapitano… Ni informiĝis surprizite, ke vi persekutas la krozŝipon.

Foriĝis la timo de Rustulo. Kiel li esperis, oni do ne diskonigis la rolon de la pseŭdo-stab-oficiroj en la tuta mondo. Signifis sufiĉe grandan honton eĉ tio, ke „Radzeer” estis la dua krozŝipo dum mallonga tempo, kiu malaperis el la angala floto.

— Okazis hontinda kaj malhonora afero. La personaro de „Radzeer” ribelis. Ili surbordigis min kun miaj du fidelaj matrosoj. Mi tre ŝatus postiri Earl-on, se vi disponigus urĝe por mi kaj por miaj du homoj malgrandan karavanon en Mandalay.

— Jes, tre volonte, sed eble ripozu iomete, sinjoro kapitano.

— Ne, ne… se ĝi povis okazi, tiam mi havas ĉiun kaŭzon maltrankvili. Ŝajnas, ke ili volas konfuzi la anglan-francan kunlaboron per sistema ribeligo kaj insido. Mi devas averti Earl-on pri multe pli da singardemo, kaj mi volas esti apud li.

…La indiĝenaj akompanantoj eĉ imagon en havis poste pri tio, kio okazas en superaj militistaj rondoj, kiel aperis neatendite sur la vojeto la antaŭtagmeze foririnta „altranga gasto” kun militmar-oficiro? Kion ili scias pri la sekretaj aferoj de la sinjoroj oficiroj? Ili obeis kaj marŝis.

— Rajdu konstante avane, duon mejlon antaŭ la kolumno — li diris al la Ĉefkuracisto, kiam la karavano jam iris sur la elefantvojo, kondukanta al nordo. — Neniel estas permesate al ni renkontiĝi kun la princo.

La Ĉefkuracisto rajdis antaŭen.

Ili galopis rapide kaj faris longan vojon ĝis aŭroro, ĉar konstanta vento blovis el dorsdirekto. La tempesto ĉesis dum la matena krepusko. La kelodora humo de la humida arbaro elspiris sufokajn vaporojn. Ankoraŭ nokte ili malproksimiĝis de la rivero Irriwaddy orienten por atingi la marĉan regionon.

La vojaĝo ne tro suferigis la Bubon. Ŝi estis forta knabino, hardita rilate la lacecon. Post duonhora ripozo ili rajdis kvin horojn.

Estis ĉirkaŭ tagmezo, kaj varmega nebulo kovris ĉion, kvankam eterna ombro regis sub la altegaj arboj de la ĝangalo. La ĉevaloj fariĝis ĉiam pli lacaj, hirudoj svarmis sur ties kruroj, ili vadis ĝisfemure en la sinkema grundo de la ĝangalo.

La Ĉefkuracisto revenis galopante el sia konstanta patrolado:

— Haltu!

La ĉevaloj, muloj, liberiĝitaj de la ŝarĝo, pendigis sian kapon ĝisteren pro inerteco. La Ĉefkuracisto iris antaŭen, la Bubo kaj Rustulo sekvis lin. Ili sciis, ke okazis ia eksterodinara afero. La Ĉefkuracisto haltis ĉe la kurbo de la vojeto kaj montris surteren. Disrompiĝinta korkoĉapelo kuŝis tie. Kelkaj butonoj kaj roverso de angla militmaristo kuŝis antŭ la ŝajne netrairebla aperturo de la veprejo. La grundo estis pidplugita.

— Kio okazis?

— Hm… — respondis Rustulo. — Mi ĵurus, ke la militmarista roverso estis sur la uniformo de la kaptiano, aŭ sur tiu de Earl. Ili ekiris tiel.

— Lukto okazis ĉi tie. Oni atakis ilin. Ĉu sango fluis, tio ne estas videbla, ĉar la tero rapide englutas ĝin.

— Mi opinias, ke ni englios inter la arbustojn — decidis Rustulo, — la Bubo reiris al la soldatoj, ili starigu tendojn, kaj se ni ne revenus post paso de unu horo, iu soldato rerajdu kun vi por venigi helpon, la aliaj sekvu min… Ne diskutu, nun mi komandas! Ŝanĝo de l’ front! Ekiru!

La Bubo volis diri ion, tamen li ekiris.

Rustulo kaj la Ĉefkuracisto surventriĝis kaj komencis rampi en duonmetron alta tunelo de la kreskaĵoj, kondukanta mezen de la densaĵo. Ili divenis rapide, ke ĝi estis lerte kamuflita aperturo de kaŝejo. Post unu minuta rampado ili povis stariĝis kaj daŭrigi sian vojon sur normala pado. Sed defalankiĝinte, ili kaŝiĝis malantaŭ montento. Multenombraj militistoj svarmis kelkajn cent metrojn malproksime. Ĉu ili mortigis la anglaj soldatojn? Hm… efektive ili devus daŭrigis sian vojon, antaŭ ol ankaŭ ili estus mortigitaj.

— Tamen — flustris Rustulo — ni ne povas lasi perei du blankajn homojn, kiel hundojn. Ni ĉirkaŭrigardos iomete.

Argilbrika dometo staris dekstre, malpli proksime de la tendaro. Soldato kaŭris sur ties sojlo.

— Rigardu lian fusilon… — flustris Rustulo. — Winchester. Ili estas sufiĉe bone armitaj indiĝenoj. Aŭskultu min: restu ĉi tie kiel postgvardio! Mi iros rigardi tiun kabanon pli proksime. Oni ne gardas ĝin malantaŭe. Cetere ili pensas, ke ili estas en plena sekureco.

Li rampis surventre el malantaŭ la monteto, ĝis li atingis arbuston. Poste li rampis proksimume cent metrojn maldekstren. Vidinte neniun, li rektiĝis iomete por ŝtelumi malantaŭ arbon.

Terura bato trafis lian kapon, kaj li svenis.


7

Kiam Rustulo rekonsciiĝis, li kuŝis sur la planko de la kabano ŝnurligite. Li vidis du homojn vidalvide, kiuj sidis ĉe tablo. Karbid-lampo lumis sur ĝi. Li aŭdis du obtuzajn tondrojn de tre malproksime, poste sinsekvajn eksplodojn. Li kapo terure doloris malakre. Nur malrapide klariĝis antaŭ liaj vidvibraj okuloj la figuroj de la du homoj, sidantaj ĉe la tablo. Li tuj rekonis iun: li estis kapitano Bradford. La alia estis ĉirkaŭ kvindek jara, alta, larĝŝultra, fort-makzela homo kun inteligenta vizaĝo. Li aspektis iom strange. Li havis nigran kuloton kaj botojn, krome logan, malhelkoloran redingoton, sur kiu pendis larĝa revolverzono kun du grandaj pistoloj Colt. Li ligis sian larĝan, rondforman, nigran grand-randan, molan ĉapelon sub sia mentono.

— Ĉu li estus generalo Kvang? Ŝajnas, ke oni cetere estus arestintaj ankaŭ la kapitanon. Bradford nun rimarkis, ke la kaptito malfermis siajn okulojn. Li proksimiĝis kun moka rideto sur la vizaĝo al li:

— Alo, junulo! Laŭ ĉina proverbo ankaŭ la plej malproksimaj riveroj pli malpli poste renkontiĝas en la maro. Mi ĝojas revidi vin.

— Miaflanke la feliĉo. Kiel vi fartas? — demandis Rustulo.

— Bone, ke vi ne perdis vian bonhumoron. Post nelonge vi bezonos iom da optimismo. Morgaŭ ni pendumos vin.

— Nu, mia instruisto tamen pravos. Tiutempe li kategorie asertis, ke mi havos multe da ŝanco al tiu fina rezulto. Sed mi ne komprenas tion, kial vi atendos ĝis morgaŭ? Ĉu nur ĉiun vendredon estas pendumo?

— Povas okazi eĉ tio, amiko mia, ke oni pendumos vin en Londono — diris la nigre vestita homo, — se gavas pro la angoj pendumi la ŝteliston de la krozŝipo, tiam eble ili faros negocon kun ni.

— Vidu Morrison — interrompis Bradford, — ni ne interŝanĝu tiun friponon, ni pendumu lin!

Morrison! Snyder Morrison! La afero nun komencis klariĝi antaŭ Rustulo. Li estas la internacia spiono, dungita de la japanoj!

— Konfidu tion al mi, Bradford. Povas esti, ke la kapo de tiu homo, kiu hontigis tutan Anglion, valoras minimume tiom, kiom la kapo de Earl.

Nun ili ambaŭ rigardis dekstren. Rustulo, kiu ĝis nun ne movis sian kapon pro la bato, nun ankaŭ li turniĝis senintence. Kelkajn paŝojn de li kuŝis lia eskcelenco, Earl of Sudessex, dorsapogiĝinte al la muro, ŝnurligite, en ŝirita vestaĵo, sur lia frunto estis malpura, sanga bandaĝo.

— Kial tiel malkomforte, ekscelenco? — demandis Rustolo.

— Mi opinias, ke okazis iom da patrujperfido. — respondis la princo langvore ridetante. — Sed kiel vi venis ĉi tien? Vi ja ekveturis al la Hinda oceano.

— Silentu — diris Snyder, — la kaptitoj ne rajtas paroli.

— Kanajloj maksimume povas mortigi min, sed ili ne ordonu al mi — respondis la princo malvarmkondute.

— Fermu vian buŝon, ĉar vi pentos amare! — alkriis lin Snyder.

— Vi troe amikiĝis kaj ekprotektis tian popolaĉon, kiel tiulo kaj liaj kompanoj! — diris Bradford.

— Vi pravas — respondis la princo. — Mi ne neas, ofte imponis al mi ilia lerteco, kaj kompreneble mi multe pli taksas la malriĉajn junulojn en la haveno, eĉ se ili sekvas kontraŭleĝajn vojojn, ol anglan stab-kapitanon, kiu estas patrujperfidulo.

— Je mia vorto — diris Rustulo, kaj li rigardis sin mem, — mi devas honti mian uniformon.

Bradford ne koleris, kun stranga rideto li starigis seĝon antaŭ la du kaptitojn, kaj li eksidis sur ĝin, kvazaŭ rajdante.

— Nu vidu, princo, por ke vi estu klarvida pri la afero, kaj lern estimi min, nun mi informas vin pri mia persono. Mi ne estas stab-oficiro. Malgraŭ tio, ke mi soldatservas dek ok jarojn en la angla armeo. Tiutempe oficiro finis militistan lernejon, laŭ la nomo Bradford. Li estis orfo. Liaj gepatroj ne vivis, neniu konis liajn parencojn. Antaŭ ses jaroj oni postenigis lin al la hinda armeo. Tiu junulo malaperis survoje, kaj mi anonciĝis anstatŭ li en Bokhara. Ĉu vi kompranas? Li havis dokumentojn, ordonon, kvalifikon, kaj mi simple prenis tiujn de li. Iam mi soldatservis, mi estis oficiro de la rezervarmeo. Mi estis sperta pri stab-aferoj, kiel inĝeniero kaj spiono. Bonŝance multaj iamaj samlernejanoj de Bradford mortis dum la mondmilito. Krome la nomo Bradford estas ĉiutaga, tiel mi riskis post la hinda soldatservo anonciĝi denove en Londono, kvankam mi povintus dizerti. Tiam jam konis min multe da anglaj oficiroj, servintaj en Hindio, kaj minacis min nur unu danĝero, ke iu samlernejano de la longe malaperinta Bradford divenos, ke mi rolas anstataŭ tiu, kiun li konis iam. Bonŝance ĝi ne okazis, kaj tiel mi faris la mondrekordon de la spionoj: senpere, kiel interna oficiro ĉe la ĉefstabo, mi povis kontaktiĝis kun Snyder Morrison, kun kiu mi laboris ĉe la sama agentejo por la japanoj.

— Dankon — diris Earl, — granda malpeziĝo estas scii tion, ke ne angala oficiro perfidis la patrujon. Se vi estas sencera al mi, diru, kio estas la celo de via insid-atako? Ĉu persona malamo?

— Mi vere ne havas kaŭzon al tio. Momente ankaŭ nia komisito intertraktas kun Kvang flanke de la japanoj, kaj ni ne ŝatus, se li nuligus niajn kalkulojn.

— Krome — interrompis Snyder, — ni esperas, ke la angla imperio taskas la vivon de Earl tiom, kiel tiun de spiono. Mia iu homo, Evans, sidas en la militista arestejo jam la duan jaron. Li estas kondamnita al dek kvin jaroj. Se unuiĝinte kun la trupoj de Kvang ni enportos la armilojn en Birmaon, ni proponos interŝanĝi vin kaj tiun tutmonde serĉatan ŝteliston de krozŝipo kontraŭ Evans. Ĝis tiam vi restos ĉi tie.

La armiloj alvenos post du semajnoj — respondis Earl, — oni certe rimarkos mian foreston kaj sendos militan ekspedicion por trovi min.

— Tiurilate mi sukcesis erarigi vin — rikanis Bradford, — ĉar la armil-transporto, kiel oni avizis, jam estas ĉe la landlimo, kaj ne pli ol du tagoj ni ekmarŝos por okupi vian provincon. — Earl spiris profunde kaj ekstreĉis siajn ŝnuroj pro la senpova kolero. Ĉio do estas vana.

— Vi jam povas moviĝadi! — ridis Bradford al la princo. — Vi ne havas eĉ hareton da espero. La akompanantaro de tiu ruĝhara fripono bivakis sur la mezo de la vojo. Ĉu vi pensis, ke ili reiros por venigi helpon? Ĉu vi aŭdis tiujn du eksplodojn. Ni ĵetis mangrenadojn inter ilin. Kie ĵus estis bivakejo, tie nun estas nur truo en la tero. Kaj neniu… — Kiam li estis dirinta tion, li forflugis subite. Grandarke li batiĝis al la pordo, kiu elŝiriĝis. Li transkapiĝis super la kapo de la gardisto kaj sterniĝis sveninte.

Rustulo, kiel li sidis apud la muro, tiris siajn krurojn ĝis sia ventro kaj plenforte piedbatis la seĝon, sur kiu parolis Bradford antaŭkliniĝante. Oni komencis flegi la kapitanon ekstere. Snyder staris senpere antaŭ la kaptiton:

— Mi ne skurĝas blankulon, sed vi vidos, ke mi punos vin severe. Dum tri tagoj vi ricevos nek manĝajon, nek akvon. Goodbye — kaj li lasis la kaptitojn tie.

Precipe la forpreno de la akvo estas kruela puno en la tropiko. Rustulo zorgis nek pri tio. Lia propra sorto ne interesis lin. La vortoj de Bradford signifis tion, ke la Bubo mortis. Li estis tie, kien oni ĵetis la mangrenadon. Baraktinte inter siaj ŝnuroj, li tute perdis sian memregon, flegmon, li sentis tiel, ke li devas disrompi sian kranion sur la muro.

— Trankvikiĝu, amiko mia — diris Earl, — tiel vi povas nur malbonigi vian situacion.

— Mi tute ne zorgas pri mia propra vivo.

— Tamen vi devas gardi vian sinregon. Se por nenio alia, sed por Anglio. Oni starigis tre insidan kaptilon ĉi tie, kaj tre multe da bonaj angloj mortos, se sukcesos tio, kion ili planis. Dio mia, mi nur povis aliri al Kvang.

— Ni havas esperon efektivigi tion, ekscelenco — klopodis Rustulo kolekti sian forton, — ni estis duope en la proksimo de la tendaro, kaj oni kaptis nur min. Mia amiko estas lerta homo, li faras nenion haste, eble li sukcesis kaŝiĝi. Li certe atendas la nokton kaj provos liberigi min.

— Tiam li faros grandan servon al Anglio. Ni do fidu tion. Ni ne havas alian esperon.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj oni enportis en la ĉambron la ŝnurligitan Ĉefkuraciston kun sangokovrita kapo.


8

Ĉiuj okuloj ekbrilis en la admiralitato, kiam ili fine ricevis informon, ke „Radzeer” dronis, kaj „Balmoral” sub tiu nomo estas survoje al la vasta maro el Mandalay. Du krozŝipo atendis ĉe la enfluejo de la rivero Irriwaddy. Aviadil-svarmo ekfugis, kaj ekpluvegis.

Sed tiu ŝipo aŭ povisflugi, aŭ transformiĝis submarŝipo, aŭ sorĉistoj direktis ĝin: malaperis.

La du krozŝipoj diligente atendis ĉe la enfluejo ĝis la dek unua horo. Fine la malpli granda ŝipo ekveturis al Ranguno. Ili trovis nenion. „Radzeer” folasis Mandalay-on, kaj oni raportis ankaŭ el Ranguno, ke ĝi traveturis tie. Sed ĝi ne troviĝis inter Ranguno kaj la enfluejo. Ĝi tute ne povis droni en la malalt-akva rivero. Maljuna radio-oficiro el Kalikato ŝiris sian barbon pro kolero. Je la dek unua horo nokte ĉiu sentis tiel, ke freneziĝos pro la afero. Ĉar „Radzeer” anonciĝis el la noda parto de la Bengala golfo, kaj elsendis S.O.S.-signalojn, precize difinante la pozicion de la ŝipo, raportante, ke bordoparto erodiĝis pro la tempesto, la ŝipo difektiĝis apud la borod kaj dronas. S.O.S., S.O.S. Kiel troviĝas „Radzeer” sur la maro anstataŭ la rivero? Ok korzŝipoj veturegis al la difinita loko, kaj „Radzeer”, kvazaŭ vidus ties proksimiĝon de ie, konstante informis ilin pri la loko de la bordo-deglito.

La korzŝipoj alvenis tien, la freŝa bordo-deglito estis videbla, sed „Radzeer” troviĝis nenie. La gardisto de la lumturo raportis, ke militŝipo tute ne navigis ĉi tie. Post unu horo du kilometrojn norde, proksime al la fiŝista vilaĝo Ruyel anonciĝis „Radzeer” raportante, ke la marfluo drivis ilin tien, ĝi dronas, kaj oni akcesore rimarkis, ke deponejo brulas, ĉar fulmo trafis ĝin. Kiam la korzŝipoj alvenis al la deponejo, ĝi ankoraŭ brulis. Ili trovis nek la spuron de „Radzeer”. La loĝantoj de la fiŝista vilaĝo estingis la fajron, kaj ili ĉiuj ĵuradis, ke militŝipo jam ekde semajnojn ne navigis ĉi tie. La komandanto de la persekutanta svarmo decidis tiel, ke li petos sian emeritigon eĉ en la aŭroraj horoj. Estas sendube, ke la ŝipo elsendinta la radiosignojn manovris ĉi tie, ĉar ili ja vidis la ter-degliton, kaj la brulon. Eĉ, ili vidis ankaŭ la proksimiĝantan krozŝipon. Nur ĝin neniu vidis. Militŝipon!

Matene aviadil-svarmo traserĉis la riveron Irriwaddy, malate flugante. La krozŝipo troviĝas nenie. Forlasinte Rangunon, ĝi ne aperis ĉe la enfluejo de la rivero, blokadita pere de la ŝipoj, tamen ĝi elsendis radiosignojn sur la Hinda oceano, sed ĝi nenie estas videbla.

Sed je la kvara horo posttagmeze „Radzeer” raportis al la komandejo de la haveno de Kalikato, ke la gvidŝipo „Kingsbay” nun navigas preter ĝi, oni prepariĝu por akcepti ĝin. Post kvaronhoro „Kingsbay” alvenis en Kalikaton.

Eĉ tiun tagon ĉiuj anglaj radiostacioj dissendis en la mondon la jenan telegramon:


Dudek mil pundojn da premio ricevos tiu, kiu difinos la pozicion de „Radzeer”!


La Admiralitato!

Ankaŭ ni! „Radzeer!”


Sed oni ne sukcesis trovi la ŝtelitan kozŝipon. Kvankam ĝi estis ie.


Загрузка...