Antaŭparolo de la Tradukinto

Vi tenas en la mano unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo. La Respubliko (greke: πολιτεια) estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. Kvankam la patrino de Platono reedziniĝis, la intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara. Sokrato estas iom mistera persono. Li ellaboris filozofian sistemon kiun li instruis al ĉiuj kiuj volis lerni. Ni ne scias ĉu li postulis pagon, sed en siaj verkoj Platono ofte mencias ke Sokrato estis tre malriĉa. Pri Sokrato ni scias ke li estis bone edukita kaj amiko de la ĉefintelektuloj de sia epoko, sed lia “hereza” instruado akiris por li multajn malamikojn, tiel ke kiam 70-jara, li estis ekzekutita pro “koruptado de junuloj, neglekto de la dioj adorataj de la civito, kaj malortodoksa religia instruado.” Ŝajne li neniam skribis siajn instruojn, sed nur instruis perbuŝe. Krom la portreto kiun ni povas kunmeti pere de informoj de Platono en siaj verkoj, restas por ni satira dramo de Aristofano, La Nuboj, verkita kiam Sokrato estis ĉ. 47- jaraĝa. Kiel amoplenaj kaj respektoplenaj estas la verkoj de Platono pri Sokrato, tiel amara kaj moka estas la dramo de Aristofano. Tiu malestimo estis dudirekta. Laŭ Platono, Sokrato trovis malmulton bonan por diri pri la dramistoj de tiu epoko kaj pri tio estas longaj diskutoj en ĉi tiu libro.

La du pliaĝaj fratoj de Platono, Glaŭkono kaj Adejmanto, estis studentoj de Sokrato, kaj Platono ofte mencias ilin kiel partoprenantojn en diskutoj kun Sokrato. Interesas ke Platono preskaŭ neniam mencias sin mem kiel diskutanton kun Sokrato, sed li dediĉis sian tutan karieron al la konservado de ties instruoj. Ni eĉ ne scias ĉu lia persona nomo efektive estis Platono aŭ ĉu ĝi originis kiel intima ŝercnomo (ĝi signifas “larĝa,” eble mallongigo de “larĝ- ŝultrulo” aŭ, iuj sugestas, “larĝ-nazulo!”). Sed ni ja scias ke li estis filo de tre honorinda Atenano nomata Aristono. Proksimume jardekon post la morto de Sokrato, Platono fondis sian Akademion, lernejon kiu poste fariĝis pra-universitato en kiu studis i.a. Aristotelo. La Akademio daŭris preskaŭ mil jarojn, sed estis abolita de la Romia Imperiestro Justiniano en la jaro 529 p.K., pro sia “pagana” instruado. Ni ne scias ĝuste kiam La Respubliko estis verkita sed verŝajne ne longe post la fondiĝo de la Akademio. Ĝi estas, do, unu el la “fruaj” verkoj de Platono kaj ankaŭ preskaŭ lia plej longa. Ĝin rivalas nur lia verko La Leĝoj (greke νοµοι), proksimume 30 paĝojn pli longa. Rivala ankaŭ alimaniere estas La Leĝoj, ĉar ĝi estas unu el liaj lastaj verkoj, ŝajne ankoraŭ ne kompletigita antaŭ ol li mortis kaj ĝi pritraktas ĝenerale la samajn temojn kiel La Respubliko kvankam el la perspektivo de 80-jarulo. Krome ĝi estas ankaŭ unu el la tre malmultaj verkoj de Platono en kiuj ne rolas Sokrato. Tial estas valore kompari la du ĉefverkojn, por vidi la evoluon de la pensado de Platono post prok-simume kvardek jaroj da instruado.

Ĝis nun etnalingvaj tradukoj, eĉ modernaj, malofte senambigue prezentas kelkajn el la temoj pritraktataj de Platono en ĉi tiu libro, precipe la seksajn (homoseksualajn kiel ankaŭ heteroseksualajn). Malpli intence, mi kredas, fuĝis de ilia atento la ŝercemo kaj ironiemo de Platono kaj liaj multaj vortludoj kiuj estas malfacile transigeblaj el la greka en alian lingvon. Mi provis konservi ĉiujn ĉi punktojn en mia traduko, ofte kun piednoto por ekspliki la bazon de vortludo kiu aliel ne estus komprenata de la legantoj.

Kvankam kaj psikologia teorio kaj religiaj kredoj formas fundamenton por la diskutado en ĉi tiu libro, ne eblas konstrui el la diskutoj psikologian aŭ religian sistemon. Ni povas ĝenerale diri ke niaj kutimaj distingoj inter “animo, spirito, menso,” kc. mankas en la verkoj de Platono. Unu el la plej ofte uzataj vortoj de Platono estas la greka vorto ψυχη “psyĥe” (prononcu la y kiel ü en la germana lingvo, aŭ la ordinara franca u) kiun li uzas por signifi tiun “parton” de la homo kiu ne estas fizika/korpa. Kvankam tiu greka termino estis kutime tradukata “animo” en malnovaj eldonoj de la verkoj de Platono, mi laŭeble evitas tiun tradukon, pro la speciala postplatona senco donita al ĝi de niaj familiaraj religioj. Sekvante la nun ĝenerale akceptatan kutimon, plejparte mi tradukis ĝin per “menso” kiam estas evidente ke tiu estas la intencita signifo. Sed kelkfoje mi tradukis ĝin per “psiko” kies pli larĝa signifo (“la psikologia esenco de persono”) pli klare trafas la intencitan sencon. Grandparte mi faris tion surbaze de diskutoj en aliaj verkoj de Platono, en kiuj li pli detale klarigas siajn psikologiajn kaj religiajn konceptojn. Kiam fojfoje li aludas al koncepto kiu respondas al la modernaj signifoj de la vorto “animo” mi ne hezitas uzi ĉi tiun vorton.

Kompreneble, tio ne signifas ke Platono ne diskutas ĉi tie pri religio. Tute male, la libro estas plenplena de diskutoj pri religio. Ĉefe li kritikas kredojn bazitajn sur la verkoj de Homero (kiujn oni opiniis sanktaj skriboj) kaj de la tragedi-dramistoj, sed ankaŭ de la t.n. “misteroj”. Escepto estas la lastaj paĝoj de ĉi tiu libro, en kiu estas prezentata instruo pri metempsikozo, temo fundamenta en pluraj aliaj liaj verkoj.

En la jaro 1578 p.K. Henri Estienne (kiu estas plej konata per latinigita formo de sia nomo, Stephanus), grava presisto kiu unuafoje presis multajn el la klasikaj grekaj verkoj, eldonis sian presitan grekan tekston de la verkoj de Platono. De tiam, establiĝis la kutimo referenci la enhavon de la platonaj verkoj per la paĝnombroj en la eldono de Stephanus kaj kutime ĉiu paĝo estas dividita en kvin preskaŭ egalajn partojn kiujn oni indikas per la literoj a-e. Ĉar preskaŭ ĉiuj mencioj pri Platono, citoj el liaj verkoj kaj indeksoj de liaj verkoj uzas la Stephanus-paĝnumeradon, mi daŭrigas la kutimon en la ekstera marĝeno de ĉiu paĝo indiki la lokon kie komenciĝas ĉiu Stephanus-paĝo per ĝia tradicia numero. Do, ekzemple, 541 apud la marĝeno signifas “ĉi tie komenciĝas paĝo 541 en la eldono de Stephanus.” Kompreneble la pozicio de tiuj numeroj devas esti nur proksimuma, ĉar la pozicio de vortoj kaj frazoj en la esperanta traduko neeviteble iom malsimilas al tiu en la greka teksto. La piednotoj de ĉi tiu traduko ĉiam uzas tiun numeradon por referencoj. Ekzemple, piednoto referencanta al “St. 341a-342c” signifas ke la leganto povas trovi la aluditan tekston de la komenco de 341 ĝis proksimume la mezo de 342 en la eldono de Stephanus. Do se vi volas trovi la paĝon de la traduko sur kiu aperas iu specifa teksto de Platono, kaj vi konas ĝian Stephanus-numeron, vi povas facile kaj rapide trovi ĝin rigardante la enmarĝenajn Stephanus-paĝnumerojn. Unu valoro de ĉi tiu sistemo estas ke vi povas uzi indekson de iu ajn nacilingva eldono de La Respubliko kaj trovi la rilatan tekston en la esperanta eldono, ĉar ĉiuj eldonoj de Platono indikas la Stephanus-numerojn. Kompreneble mi ne tradukis el la greklingva eldono de 1578, sed el la definitiva greka teksto editorita de J. Burnet kaj eldonita de la Presejo de la Universitato de Oksfordo.

Transskribo de propraj nomoj estas ankoraŭ malfacila problemo. Multaj el la propraj nomoj en ĉi tiu verko troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro kaj ŝajnis saĝe konservi ĝian literumadon de tiuj nomoj, eĉ kvankam ili ne plene kongruas inter si nek kun la greka originalo. Sed la plejmultaj nomoj ne troviĝas en tiu leksikono kaj mi devis uzi propran sistemon de transliterumado el la greka alfabeto en la espe- rantan. Pro la ĉiam kreskanta tendenco de nacilingvaj tradukistoj uzi transliterumadon kiel eble plej fidelan al la greka teksto (ĝis antaŭ nelonge oni kutimis uzi la latinajn transskribojn!), mi transskribas proprajn nomojn laŭ la greka literumado—escepto estas nur la jam menciitaj PIV -vortoj. Mi devis arbitre decidi pri kelkaj principoj. a, b, d, g, h, i/j, k, l, m, n, p, r, s, t, z restas en la esperanta transskribo precize kiel en la greka originalo. Sed mi uzis la esperantan e por la du grekaj literoj ε kaj η, kaj o por la du literoj ο kaj ω, dum f reprezentas la grekan literon φ, t la literojn τ kaj θ, ks la literon ξ kaj ĥ la literon χ. Tio konformas al la kutima nuntempa transskrib- sistemo en la plej multaj okcidentaj lingvoj kaj al la rekomendoj de PIV. Unu punkto tamen estas mencienda kaj eble provokos disputojn: Por la greka litero υ mi uzas, kiel en PIV, la literon i, kvankam υ laŭ la internacia fonetika alfabeto estas reprezentata per y kaj en la greka sonis kiel la modernaj germana ü kaj la ordinara franca u. Por eviti konfuzon mi ankaŭ sekvas la PIV an kutimon transskribi la grekan literduopon ου per la simpla vokalo u, escepte de kelkaj piednotoj kie konservo de la duopo ou estis necesa por komprenigi vortludojn aŭ etimologiojn. Mi esperantigis ĉiujn nomojn.

Per piednotoj mi mallonge informas pri ĉiu persono menciita en la teksto (kun escepto de kelkaj kies detalojn Platono mem donas). Por multaj legantoj tio estas superflua, sed aliaj legantoj trovos tiujn identigojn helpaj. Pri personaj nomoj ofte uzataj en ĉi tiu libro mi piednotas nur unufoje; sed malpli famajn nomojn mi piednotas kiam ajn tio ŝajnas dezirinda.

Platono ofte citas el aliaj verkoj, ne nur de Homero kaj la dramistoj sed ankaŭ de nun malpli konataj verkintoj. Kvankam pluraj cititaj verkoj jam ekzistas en esperanta traduko, mi retradukis ĉiujn citaĵojn, ĉar Platono ofte atentigas pri specifaj vortoj en la citaĵoj. La citaĵoj do perdas sian poezian karakteron, necesa ofero por klarigi liajn komentojn. Kiam eble mi per noto indikas la fontojn de liaj citaĵoj kvankam fojfoje lia citaĵo estas la nura restanta teksto de ies verko— tiukaze mi en la noto simple donas la oficialan kodnomon, ekzemple “Esĥilo, fragmento 160” (citita en St. 380a).

Du harfendojn mi deziras fari rilate al la titolo de ĉi tiu libro kaj al unu el la plej favorataj vortoj de Platono. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica. La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas “Socio” aŭ foje “Civitanismo.” Platono ja tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto.

La plej favorata vorto de Platono en ĉi tiu libro estas la greka termino δικαιοσυνη kaj diversaj aliaj derivaĵoj bazitaj sur la radikoδικαι-. La tradicia traduko estas “justeco” kaj “just-.” Sed kiel komentis Desmond Lee sur paĝo 65 de sia angla traduko de la verko, plejofte tiuj estas gravaj mistradukoj kiuj tre erarigas la komprenon de la leganto. La proponon traduki per “moraleco” kaj “moral-” mi tre zorge esploris kaj fine akceptis, kvankam, kiel Lee, kiam malpli larĝa senco estis klare celita, mi tradukis per “honest-,” “just-,” “dec-” kc. Iom estas direnda pri la stilo en ĉi tiu traduko. Platono estas konata kiel havanta la plej elegantan stilon troveblan en la antikva greka literaturo. Domaĝe, tiu stilo estas tute ne transdonebla en moderna lingvo. Malvolonte akceptinte tiun fakton (ĉar mi amas la originalan stilon de Platono), mi decidis uzi kiel eble plej bonan klasikesperantan stilon por la traduko. Farinte kaj zorge korektinte la tradukon, mi transsendis la manuskripton de ĉiu parto al Trevor Steele kies propra verkista stilo estas elstara inter nuntempaj esperantaj prozistoj. Li bonvole faris multajn sugestojn kiujn mi zorge studis kaj preskaŭ senescepte akceptis, kun escepto de la uzado de komoj. Post tio, mi retralegis la esperantan tekston, simpligante la frazstrukturon, sed atente evitante ŝanĝon de la senco de la originala teksto. Sekve pri la aktualaj stilo kaj interpunkcio respondecas nur mi.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Ni devas pardoni, do, ke—precipe en la fruaj partoj de la libro—la literatura karaktero de la libro havas multajn mankojn. Tio efektive ne estis plibonigebla en traduko kvankam mi provis laŭeble eviti unu ĝenon, laŭ la nuntempa kutimo de tradukantoj de la verkoj de Platono. Specife, la teksto enhavas tiom da “li diris” kaj “mi diris” ke la leganto vere enuas pro ili. Mi tre modere uzis iom da tradukista licenco kaj variigis la tekston per “demandis,” “respondis,” “interrompis” kc. Alia afero estas manpleno da esprimoj uzataj de la dialogantoj kiam ajn Sokrato paŭzas dum sia parolado, esprimoj kiujn Platono disŝutis en la tekston kvazaŭ laŭhazarde. “Certe,” “Nepre,” “Prave,” “Kompreneble,” “Sendube” kc. krom—tre malofte—“Jes” kaj “Ne”. Estante profesia psikanalizisto, mi tre interesiĝas pri la psikologiaj terminaro kaj konceptaro prezentataj de Platono en ĉi tiu libro. Mi do aparte zorgis profunde ekzameni kaj reesprimi en Esperanto la psikologian konceptaron de Platono. Li estis la unua prezentanto de multaj psikologiaj konceptoj kaj mem devis trovi taŭgajn terminojn por ili. Ĉar en Esperanto ankoraŭ (en 1993) mankas psikiatriaj kaj psikologiaj terminoj por multaj konceptoj, mi devis serĉi taŭgajn kaj facile kompreneblajn terminojn. Kiam eble, mi uzis tiujn en PIV ; kiam tio ne eblis, mi imitis Platonon kaj konstruis el komunlingvaj radikoj terminojn kies signifo estas klara kaj senambigua en la teksto en kiu ili aperas. Mi deziras aparte atentigi ke mi uzas la psikologian signifon de la vorto “arketipo,” laŭ la Suplemento de PIV, anstataŭ la tradiciajn tradukojn “Formoj” kaj “Ideoj”. Mi elektis tion, ne nur ĉar ĝi estas psikanalize familiara termino, sed ankaŭ ĉar Carl Jung kiu popularigis la vorton kaj koncepton en la moderna psikologio mem prenis la vorton kaj la difinon el la verkoj de fruaj platonismaj verkantoj kaj specife identigis “arketipo” kun la koncepto celita de Platono (efektive, la difino de arketipo en la Suplemento de PIV estas mallongigo de difino verkita de Jung).

Ĉar ĉi tiu estas ĉefverko de la filozofia literaturo, oni kutimas plenigi antaŭparolojn per diskutoj pri la konceptaro kaj celoj de Platono kaj kompari la enhavon de ĉi tiu libro kun tiu en aliaj liaj verkoj. Sed mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Estus malhonore al la verkinto kiu ŝanĝis la mondon, makuli lian tekston per antaŭkomentaro. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu.

Donald Broadribb

Bakers Hill WA, Aŭstralio

Junio 1993

Загрузка...