1

Temistoklo (5a jarcento a.K.) estis reganto de Ateno kaj tre sukcesa admiralo.

2

Pindaro (poeto, ĉ. 522-443 a.K.), do parte samtempulo kun Sokrato), fragmento 214.

3

Simonido (ĉ. 556-470 a.K., do tuj antaŭ la naskiĝo de Sokrato) estis tre sukcesa poeto kiu loĝis dum la plejparto de sia vivo en Ateno. I.a. li estis fama pro sia diro ke poezio estas parolata pentrado. Platono mencias lin en pluraj verkoj kaj foje citas lin.

4

Odiseado 19:395.

5

Biaso estis unu el la “Sep Saĝuloj de Grekio”, en la 7a jarcento a.K. Li estis politikisto, de kiu plu konataj estas kelkaj aforismoj. Pitako (ĉ. 650-570 a.K.) ankaŭ estis politikisto kaj dum dek jaroj diktatoro de Mitileno.

6

Dum c. 627-586 a.K. Periandro estis Tirano de Korinto, renoma kiel kruela despoto. Perdiko estis reĝo de Macenonio, ĉ. 450-413 a.K. Kserkso estis imperiestro de la Persia kaj Babilonia Imperioj, de 486 a.K. ĝis 465 a.K. kiam li estis murdita. Ismeniaso el Tebo laŭtracidie estis subaĉetita de la persoj.

7

Greke: “ψυχη” (= menso, psiko, animo) en ĉiu el ĉi tiuj frazoj.

8

Bendisa = Artemisa, la Diino de Pireo, en kies festo Sokrato partoprenas.

9

Ĉi tie, kiel ĝenerale en ĉi tiu teksto, la greka radiko dikai estas foje uzata kun larĝa senco (=moral-), kaj foje kun pli specifa senco (=just-). En la traduko mi devis elekti la plej taŭgan terminon por la kunteksto. En ĉi tiu alineo Glaŭkono difinas justan agon kiel tion, kion ordonas leĝo. En posta alineo (359b-360c) li plivastigos sian argumenton por apliki ĝin al ĉiaj formoj de moraleco kaj malmoraleco.

10

Sep kontraŭ Tebo , 592.

11

La tekstoj kaj personoj menciitaj estas ne plu konataj.

12

Populara eŭfemismo por Hadeso.

13

Pindaro, fragmento 213.

14

Poeto, ĉ. 710-645 a.K., anekdoto en frag. 86-89.

15

Aŭtoro nekonata.

16

Aŭ “damludisto”. Tiuepoke la du ludoj ankoraŭ ne tute apartiĝis.

17

Laŭ la rakonto Krono kastris sian patron Uranon.

18

La greka teksto estas ambigua. Ĝi povas signifi “amas Dion” aŭ “estas amata de Dio”.

19

T.e. ne permesos publikan prezenton de la dramo. Ĥoroj estis necesa parto de la rolantaro en la klasikaj dramoj.

20

La vorto signifas “abomenaĵo”.

21

La greka teksto ankaŭ estas tradukebla: “…estas terure morti por inda kamarado”.

22

= “nerikoltita” aŭ eble “nerikoltebla”.

23

Iliado 14:194 kaj s.

24

Odiseado 8:266 kaj s.

25

Iliado 9:515, 19:278.

26

La signifo de ĉi tiu kromnomo de Apolono estas ne plu konata.

27

La naturo de la antikva greka muziko estas multe pridisputata de la historiistoj de muziko. La antikva greka lingvo estis tonlingvo, t.e. ĉiu vorto havis propran tonon, sekve la melodio kaj la natura prononcado de vortoj devis esti intime kunligataj en kantado. Pri la naturo de la menciitaj modaloj oni nuntempe nenion scias.

28

Pro la variado de la nomoj kaj formoj de muzikinstrumentoj dum la jarcentoj, ne plu eblas rekoni precize kiujn instrumentojn Platono nomis per siaj grekaj terminoj. La traduko nur povas indiki ilian ĝeneralan karakteron.

29

Laŭ legendo, Marsiaso kaj Apolono partoprenis muzikkonkurson. Marsiaso ludis fluton, Apolono liron. Apolono venkis kaj Marsiaso estis mortigita.

30

Poezieksperto de la 5a jarcento a.K.

31

Homosekualeco inter matura viro kaj knabo estis kutima en Grekio. Sed ĉar Sokrato parolas al frato de Platono mem, eblas konjekti ke Platono memoras ĉi tie sian rilaton kun Sokrato, lia “kvazaŭpatro”.

32

Sirakuzo estis fama pro sia luksa kulinara arto.

33

T.e. liberaj civitanoj, nesklavoj.

34

Greke φυσαι, erudicia nomo por furzo. Estas atentinde ke la fondinto de scienca medicino, Hipokrato, vivis samtempe kiel Sokrato. Sciencaj diagnozoj kaj nomado de malsanoj laŭ simptomoj aŭ laŭ supozataj kaŭzoj estis kaj novaj kaj pridisputataj kiam ĉi tiu libro estis verkata.

35

Asklepio estis, laŭtradicie, la Dio kiu fondis medicinon. Kuracistoj do familiare estis nomataj “asklepiidoj”.

36

Greka poeto dum la 6a jarcento a.K.

37

Versoj ŝajne inspiritaj de Odiseado 1:351.

38

Aŭ “iu Dio”.

39

Populara eŭfemismo por la Dioj estrantaj Hadeson.

40

Orakolo kiu ricevis komunikojn de la Dio Apolono situis en Delfoj, kaj estis rigardata de la grekoj kiel la ĉefaŭtoritato pri la volo kaj planoj de la Dioj. La urbnomo “Delfoj” laŭ sia etimologio signifas “(pra)patrino”.

41

En la epoko de Sokrato natura ŝaflano estis ankoraŭ diverskolora; nur tre zorga bredado de ŝafoj dum postaj jarcentoj ebligis ke ni nun havu ŝafojn tute blankajn aŭ nigrajn. Oni do devis permane apartigi blankajn harojn disde la cetera lano. Tradukintoj de ĉi tiu teksto plejparte kredas ke Sokrato volas diri ke se oni provas tinkturi neblankan lanon, la purpura tinkturiteco nur mallonge daŭras. Povas tamen esti ke li diras ke nur purpura tinkturado de blanka lano estas permanenta. Arkeologiaj trovoj indikas ke jam ĉ. 3000 a.K. oni tinkturis lanon ruĝa, blua, verda, kaj flava en Mezopotamio kaj Egiptio.

42

Platono emas nekonsekvence uzi siajn terminojn nomante la sociajn klasojn. La profesia armeo foje estas nomata “batalistoj” kaj foje “gardistoj”. La regantoj de la civito estas malgranda grupo da plej kompetentaj personoj, do ofte Platono nomas ankaŭ ilin gardistoj, ne pro kapablo bataladi sed pro kapablo gardi la karakteron kaj leĝaron de la civito. La tri klasoj en la civito estas la ordinara publiko (metiistoj kc.), la profesia armeo/militistaro (malgranda), kaj la konsilio de regantoj (tre malgranda, eventuale eĉ nur unu persono) ĉi tie nomata la gardistoj.

43

Greke “kolero” (τυµοζ) tumos kaj “pasio” (επιθυµια) epitumia estas parencaj vortoj, tial la respondo.

44

Verŝajne proverba esprimo = “malsukcesi en entrepreno”. Estas sugestite ke originale la senco estis “fandi oron el arĝenterco”.

45

Nemeza estis dia personigo de puno al misagintoj.

46

Laŭvorte: “…ni diskutis, ekzistas neniuj ĝustaj posedo kaj utiligo de virinoj kaj infanoj ol sekvi la vojon, laŭ kiu ni iris komence. Ni provis…”

47

Aristofano, en sia dramo Asembleaninoj, ĉ. 429 a.K., satire mokas ĉi tiun temon.

48

Herodoto, kiu vivis samtempe kiel Sokrato, rakontas en sia Historio pri la muzikisto Ariono, kiun oni devigis salti en la maron el ŝipo por droni. Delfeno portis lin bonstatan al la tero.

49

Mi ne sekvas la tradician tradukon de la greka teksto ĉi tie. Kutime oni tradukas: “en kiu pri ĉio tia la vira sekso ne superas (greke: διαφεροντωζ) la virinan? … propraj al la ina sekso, kaj pri kiuj se virino estas superata (de viro) ŝi estas plej mokinda?” Tia traduko rekte kontraŭas la antaŭajn kaj la postajn alineojn, kaj la celon de la diskuto. Platono ĝis ĉi tie uzas la verbonδιαφερειν kun la senco “diferenci”, kaj S.C. Wodehouse tradukas nian adverbon “diference” per διαφεροντωζ (English-Greek Dictionary, Londono, 1932), kio plisencigas la tradukon.

50

Pindaro, fragmento 209.

51

Do virino 20-40-jaraĝa, viro 25-55-jaraĝa. La “ĉesas esti plej kapabla kuri” eble estas esprimo bazita sur konstato ke viro estas korpe plej forta antaŭ ol fariĝi 25-jara.

52

Oni ofte rimarkigis ke la detaloj en ĉi tiuj alineoj ne plene interakordas. La ĝenerala koncepto estas: je periodaj festoj per (falsita) lotado la plej altkvalitaj viroj kaj virinoj sekskuniĝos; kondiĉo de la lotado estas ke tiuj personoj estas ĝustaaĝaj (20-40 por virinoj, 25-55 por viroj). Personoj pliaĝaj rajtas koiti laŭvole, sed se koncipiĝos rezultas, ili devas abortigi la feton aŭ ĝin mortigi post la nasko.

53

T.e. lunaj monatoj. Tradicie oni tradukas: “…infanojn naskitajn dek monatojn kaj sep monatojn…”

54

La pastrino ĉe Delfoj kiu eldiris la orakolajn mesaĝojn donitajn de Apolono. Jam menciita antaŭe en ĉi tiu libro, ĉe 427, kiel ĉefaŭtoritato pri ĉio religia.

55

La nervsistemo ne estis konata en la epoko de Platono, sed estis evidente ke iu tia sistemo devas ekzisti en la korpo. Kvankam la roro de la cerbo ne estis bone komprenata, estis empirie sciate ke diversaj cerbopartoj havas proprajn funkciojn.

56

Hesiodo, Laboroj kaj Tagoj 40.

57

T.e. de rostita bovo.

58

Estis kutime lasi ke la armeo de la malamikoj forportu por entombigo la kadavrojn de siaj mortintoj.

59

Ĥoroj estis necesa parto de dramoj, kiuj originis en la dionizaj festoj kaj plu estis koncepte ligataj al tiuj festoj.

60

Nun, unuafoje en ĉi tiu libro, Platono mencias sian koncepton pri la arketipoj, kiujn li detale diskutos poste, speciale en ĉapitroj ses kaj sep. Ĉi-loke nur necesas atentigi ke li antaŭsupozas ke arketipoj de bono, belo, kc., ekzistas sendepende de siaj surteraj manifestiĝoj. Ekzemple, belo estas unusola arketipo, sed ni vidas ĝin nur en konkretaj manifestaĵoj. Nia ĉiutaga pensado emas paroli pri la beleco de io aŭ de iu, kaj supozi ke ekzistas multaj specoj de beleco, sed ke “belo” mem estas nur abstrakta koncepto sen reala ekzisto. Tamen Platono diras ke tiuj “abstraktaj konceptoj” havas realan ekziston.

61

En parto sep, komencante ĉe 514, Platono diskutas ĉi tiun temon detale. Ĉi tie li nur mencias ĝin, ĉar li celas nun precipe diskuti la naturon de scio kontraste kun supozo aŭ hipotezo.

62

“Viro kiu ne estis viro (eŭnuko) ĵetis ŝtonon kiu ne estis ŝtono (pumikon) kontraŭ birdon kiu ne estis birdo (vesperton) sidantan sur branĉeto kiu ne estis branĉeto (tigo).”

63

Vortludo: filo- = amanto de; -zof- estas esperantigo de la greka radiko signifanta “sci”.

64

La greka vorto ne specife emfazas seksan energion, sed psikan energion ĝeneralan.

65

Pli preciza traduko: “al la arketipo de ĉio reala”.

66

Poezia personigo de riproĉemo.

67

Laŭ anekdoto, oni demandis Simonidon “ĉu estas preferinde esti genia aŭ riĉa?” Li respondis: “Riĉa, ĉar oni trovas geniojn ĉe ĉi ties kortego”.

68

Aŭ “kaj ĝi ja estas rara”.

69

T.e. infanoj de sklav(in)o kaj mastr(in)o, ofta okazo en Ateno kie duono de la loĝantaro estis sklavoj.

70

Plurloke en siaj verkoj Platono mencias la “dian signon”, internan voĉon kiun ofte aŭdis Sokrato, kaj kiu avertis lin ke li ne faru ion intencitan.

71

Fragmento B6 de Heraklito: “(La suno) novas ĉiutage…ekbrulas kaj estingiĝas”. (Tr. Gerrit Berveling, eldonita en Simpozio 16 (1990) p.21. Heraklito (ĉ. 544-484 a.K.) pretendis ke ĉio konstante ŝanĝiĝas, nenio restas senŝanĝe.

72

Pri la koncepto de Sokrato rilatanta metempsikozon, vidu parton 10 de ĉi tiu verko.

73

Jen la fundamenta instruo de Platono: nur tio kio estas permanenta, eterne senŝanĝa, povas esti absolute vera kaj reala. Kio ŝanĝiĝas, tio estas kontingenca kaj ne estas reala en sia esenco.

74

Ĉi tiu frazo tradukas grekan vorton kiun oni uzis por averti ke oni ne diru ion por ke supernatura katastrofo ne okazu.

75

T.e., la Bono estas arketipo kiu transcendas la koneblan kosmon de ekzistantaĵoj kaj ĉion kion ni supozas reala.

76

Odiseado 11:489.

77

Frua formo de nia kutimo ĵeti moneron enaeren por faci decidon. Oni uzis ŝelojn, de kiuj unu flanko estis blanka kaj la alia flanko nigra.

78

Palamedo estis posthomera heroo, rolanta en nun perdita tragedio de Eŭripedo.

79

La teksto en ĉi tiuj alineoj estas malfacile komprenebla. Sed eble la leganto pli facile komprenas memorante ke laŭ la moderna neŭrologio la nervoj de la okuloj nur transsendas signalojn al la cerbo, kaj la cerbo mem devas interpreti pri kio estas la objekto vidata. En la epoko de Platono nek nervoj nek la funkcio de la cerbo estis konataj. Li do parolas pri “menso” anstataŭ “cerbo”, kaj “percepto” anstataŭ “nervsignalaro”.

80

Necesas memori ke matematika teoriado ankoraŭ estis parto de metafizikaj studoj. La koncepto pri nulo kiel numeralo ankoraŭ ne ekzistis. Por filozofoj estis speciale grave decidi ĉu ekzistas unusola Realo, la Unu, kiun ni perceptas nur po-pece, aŭ ĉu malunueco estas esenca parto de ĉia ekzisto.

81

Demokrito, kiu proponis ke ĉiu konkretaĵo estas disigebla ĝis restas nedisigeblaj eroj, vivis samtempe kiel Sokrato. Lia nova teorio pri eroj “atomoj” multe influis filozofian konsideradon pri la vera naturo de la Realo.

82

Pitagoro, kies teoremon Sokrato kritikas (“kvadrato farita sur la hipotenuzo de ortangula triangulo egalas la sumon de kvadratoj faritaj sur la aliaj du flankoj”) vivis ĉ. cent jarojn pli frue ol Sokrato, do liaj geometriaj instruoj ankoraŭ ŝajnis novaĵo. La problemo aludata de Sokrato estas ĉu matematikaj kalkuloj estas inventitaj de la homa menso aŭ ĉu ili ekzistas sendepende. Pri tiu demando ankoraŭ disputas teoriistoj kaj filozofoj de la matematiko.

83

Efektive, la unua matematika traktado de sferoj estis de Eŭklido iom post la morto de Platono. Ĝenerala traktado de solidoj devis atendi la duan jarcenton a.K., kiam pri ĝi temis pseŭdoeŭklida verko nun atribuata al Hipsiklo.

84

Ĉi tiu mokado je Glaŭkono estas ŝerca sed samtempe tre serioza. Sokrato estis finfine ekzekutita pro sia blasfema instruado. Kiel oni scias, la vidpunkto ke astronomio konigas la agadon de Dio restis dogmo dum pli ol du mil jaroj post la martiriĝo de Sokrato.

85

La greka tradicio atribuis ĉiun imponan artaĵon al la legenda Dajdalo (= PIV Dedalo).

86

Grekaj astronomoj ne sukcesis interakordigi lun-bazitan kaj sun-bazitan kalendarojn, sekve la rilato inter monatoj kaj jaro estis nesolvebla. Diversepoke oni enŝovis ekstrajn monatojn por ebligi reakordigon de monatoj kaj sezonoj.

87

Pitagoro, ĉ. la mezo de la 6a jarcento a.K., fondis religian sekton, kiu iom post iom fariĝis filozofia skolo kaj daŭris ĝis ĉ. 350 a.K., do floris dum la vivtempo de Sokrato. Pitagoro kaj liaj skolanoj emfazis matematikon. Ilia studo pri muziko montris ke fiksita matematika rilato ekzistas inter la muzikaj sonoj. Ili kredis trovi la saman rilaton inter la astroj. Pro tio, astronomio kaj reserĉo pri muziksonoj estis parencaj studtemoj.

88

T.e. fremdaj religiaj filozofioj.

89

Aŭ: “neracionalaj”.

90

Solono (ĉ. 640-560 a.K.) estis soci-reformisto en Ateno.

91

Profetino de Apolono, en Delfoj, kies orakoloj estis kredataj esti ordonoj de Dio.

92

Frazo tre ofte uzata en la poemoj atribuataj al Homero.

93

Ankoraŭ neniu eksperto pri la antikva greka matematiko sukcesis kontentige ekspliki la sekvantan formulon. La traduko estas nur unu el pluraj proponitaj kaj per ĝi povas ludi interpretantoj laŭ sia volo. La neludemaj legantoj eble plej bone agos se ili ignoros la tekston inter krampoj.

94

Cito el nekonata verko.

95

Vortludo netradukebla: “oligarkoj, regantoj de malmultaj” anstataŭ “malmultaj regantoj”.

96

En la greka teksto mankas ĉi tie tekstero, sed la senco de la enhavo restas klara.

97

Vidu Odiseadon 9:82s. Laŭ la rakonto, kiam oni manĝas la lotusfrukton oni forgesas siajn hejmon kaj parencaron.

98

Platono moke uzas la priskribon de inico en sekretan religian kulton por sia analogio ĉi tie.

99

Analogie kun la maniero laŭ kiu oni perlote elektas politikan oficiston.

100

Vortludo per la diversaj sencoj de “spirito”. Difino 10 en PIV (spirito = alkoholaĵo) plus difino 4 (karakteriza tendencaro de persono aŭ socio).

101

Vidu la piednoton pri ĉi tiu temo ĉe 455. (= Piednoto 49, paĝo 142.)

102

Fragmento 351.

103

Laŭ la tiama medicino flegmo estas likvo enkorpa kiu kaŭzas indiferentecon. Galo estas ankaŭ likvo enkorpa kaŭzanta pasiojn.

104

“δηµοζ” greke = la ĝenerala publiko; en ĉi tiu kunteksto, la personoj kiuj devas perlabori sian vivon, kontraste kun la riĉularo kaj la registaro.

105

Riĉega reĝo de Lidio, 560-546 a.K.

106

Antikva nomo de rivero en Lidio. La cito estas el Herodoto 1:55.

107

Cito el Iliado 16:776, priskribanta venkiton.

108

Efektive la cito estas el verko de Sofoklo (Fragmento 14). Estas iom surprize ke Platono misatribuas la citon ĉi tie.

109

La psikiatria terminaro en la epoko de Platono estis ankoraŭ ambigua. La greka teksto ĉi tie uzas la vorton µελαγχολικοζ, kiun leksikono kutime difinas kiel “deprimo”. Sed ŝajnas ke celita estas ia ajn psikoza stato.

110

En la greka teksto la termino uzita de Platono signifas specife la maskon portatan de aktoro en tragedio.

111

Greke φιλολογοζ “filoracio” vorto inventita de Platono laŭ la modelo de la aliaj filovortoj, en kiu “filo” = “amanto de”. Do: “amanto de racio”.

112

Mi kvazaŭ-anakronisme uzas ĉi tiun kinofilman terminon ĉi tie, memorige al la parabolo pri la kaverno, en kiu oni vidas nur ŝajnaĵojn, uzita en la komenco de parto sep de La Respubliko.

113

La senco de la greka teksto kies traduko aperas inter krampoj estas ne tute klara kaj la traduko estas parte konjekto. Platono ŝajne volas diri ke vera scio povas temi nur pri kio estas eterne reala, eterne daŭra. Li en aliaj (postaj?) dialogoj detale diskutas sian koncepton pri arketipoj, ke en la ekstermonda, ekstertempa, Realo kiu estas eĉ pli reala ol la ĉefdio Zeŭso mem troviĝas la vera esenco de ĉio spirite Vera. Pluraj ekspertoj pri Platono opinias ke li (aŭ Sokrato) konis la budhisman instruon pri nirvano kaj klopodas esprimi similan vidpunkton. En ĉi tiu traduko mi majuskligas la vortojn Vero/a kaj Realo/a kiam ŝajnas ke Platono volas emfazi tiun “Scion kiu superas ĉiun ordinaran scion”. Ni denove memoru la parabolon pri la kaverno: laŭ la vidpunkto de la personoj katenitaj en la kaverno, la ombroj kiujn ili vidas estas realaj—kaj tio estas vera, se ni konsideras nur ilian sperton kaj nenion alian. Sed tiu persono kiu liberiĝis de la katenoj kaj eliris en la eksteran mondon trovas ke ekzistas realo kiun la kavernuloj tute ne povas koncepti. Se ni aplikas tion al la materia mondo kaj la spirita Realo, la aĵoj de la materia mondo estas relative realaj—niaj manĝaĵoj, drinkaĵoj kc. ja ekzistas. Sed se ni komparas tion kun la spirita mondo, ni ekkonscias ke spiritaĵoj estas pli realaj kaj ni devas ŝanĝi nian koncepton pri kio efektive estas Reala. Laŭ Platono, kiu diskutos la temon en parto 10 de La Respubliko, niaj korpoj manĝas, trinkas, vivas, pereas, mortas, disiĝas, do estas nur relative realaj. Sed la spirita parto de homo ricevas sian propran spiritan “plenigaĵon”, estas eterne daŭra, ne spertas morton kaj pli vere meritas la adjektivon “reala”.

114

Stesiĥoro (c. 610-C.555 a.K.) estis poeto siatempe fama, sed nur proksimume cent versoj da poezio lia plu ekzistas. Platono aliloke (en sia dialogo Fajdros St. 243a kaj en la eble neaŭtentika Letero numero 3, St. 319e) diras ke pro sia mensogo pri la Troja batalo, Stesiĥoro blindiĝis kaj reakiris sian vidkapablon nur kiam li publike konfesis sian eraron. La dramisto Eŭripido en sia dramo Helena (412 a.K.) uzas tiun parton de la poemo de Stesiĥoro kiel bazon por la intrigo en sia dramo. Ĉar la originala poemo de Stesiĥoro kontraŭis la rakonton de Homero, kies verkojn oni kredis sanktaj, oni supozis ke Dioj blindigis Stesiĥoron pro la blasfemo.

115

Ĉar la Vero estas pretermonda arketipo, neniu terloĝanto povas sperti la Veran Plezuron mem sed nur imitaĵon. Sed ekzistas kvin gradoj de imitaĵoj, ĉiu iom pli for de la Vero laŭ la ordo de homaj specoj: filozofia reĝo, honorokrata, oligarkia, demokrata kaj tirana. (Vidu 545.)

116

T.e. 3x3=9, 9x9=81, 81x9=729. Ne estas klare kial oni kvadratigas kaj kubigas.

117

En la dramo Sep Kontraŭ Tebo de Esĥilo.

118

Estas neklare ĉu ĉi tie Platono identigas la multspecian beston kaj la leonon, aŭ ĉu la lasta frazo devas esti tradukita: “…kaj per insultoj ili kutimigas la leonon ekde juneco fariĝi simio”.

119

Vidu la antaŭan diskuton (329-398).

120

Ĉi tio rilatas al arketipoj—ke en la menso ni havas ĝeneralan koncepton pri ĉiu afero, al kies ekzempleroj ni donas unusolan nomon eĉ kvankam ilia aspekto varias. Ekzemple, Amo, kiun ni nomas unusola emocio, sed kiu havas multajn formojn. Simile estas pri Vero, Belo kaj ĉiuj abstraktoj. Laŭ Platono, kiel ni tuj vidos, tio estas vera ankaŭ rilate al konkretaĵoj. Sur ĉi tiu principo Kantio konstruis sian filozofian teorion pri la manieroj laŭ kiuj ni komprenas la mondon. Carl Jung, en nia jarcento, siavice uzis la filozofion de Kantio kiel bazon por Analiza Psikologio, kaj repopularigis la vorton “arketipo”.

121

Ĉi tiu temo estis priargumentita en 507.

122

En ĉi tiu sekcio mi plu uzas majusklon kiam la teksto temas pri la preterkosma Realo. Do “Ekzistus” = havus Veran, eternan Ekziston.

123

Likurgo (ĉ. 9a aŭ eble 7a jarcento a.K.) estis laŭlegende la aŭtoro de la leĝaro de Lacedemono = Sparto. Pri Ĥarondo nenio estas sciata. Solono (ĉ. 600 a.K.) estis grava politikisto kaj socireformisto en Ateno.

124

Taleso (ĉ. 6a jarcento a.K.) laŭdire prognozis la suneklipson de 586 a.K. Li estis fama geometro kaj filozofo. Anaĥarsio (ĉ. 6a jarcento a.K.) estas legenda persono, pri kio nenio certa estas sciata.

125

La nomo signifas “viandulo”.

126

Protagoro (ĉ. 490-post 421 a.K.) estis tiutempe fama edukisto, i.a. pri politiko kaj pri gramatiko. Li estas ĉefrolanto en la verko de Platono titolita Protagoro. Agnostika, Protagoro estas plu memorata ankoraŭ nun pro sia aforismo” la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj”. Laŭdire li kaj Sokrato tre bone konis unu la alian. Prodiko (ĉ. 465-post 399 a.K.) estis fama retoro.

127

Ne estas klare, ĉu en la sekvanta diskuto Platono parolas pri la emociaj spertoj de la aktoroj dum sia prezentado, aŭ pri la spertoj de la aŭskultantaro/rigardantaro. Verŝajne ambaŭ. Aristotelo post multaj jardekoj diskutos tiun temon pli detale.

128

La sama termino estis tradukita “menso” en la antŭa diskuto.

129

Longa diskuto pri tio troviĝis ĉe 435-441 kaj resumo ĉe 603.

130

Ekzistis pluraj Glaŭkoj en la greka mitologio. Ĉi tiu estis patrona dio de maristoj.

131

En parto 1, 532a-b.

132

Vortludo netradukebla. Alino (reĝo al kiu Odiseo longe rakontas siajn aventurojn, en Odiseado partoj 9-12) en la greka teksto estis literumita Αλκινουζ = αλκι- (fort-) -νουζ (menso). Ero estis literumita Eros (ηροζ) vorto skribe simila al (H)eros (ηρωζ) = heroo.

133

“Tie” estis familiara eŭfemismo por Hadeso.

134

Kablo ĉirkaŭis la cirkonferencon de triremo por teni firma la strukturon de la ŝipo. Ĉe la malantaŭo de la ŝipo la finoj de la kablo eniris la ŝipon, tiel ke oni povis pli streĉi ĝin laŭ bezono. La bildo pervorte prezentita de Platono ne estas klara kaj oni multe disputas pri la detaloj. Ŝajne la bildo estas ke luma kolono agas kiel akso por la turniĝo de la ĉielo kaj Platono volas ke ni imagu ke la planedoj ĉirkaŭiras ĝin kvazaŭ fadeno volviĝanta ĉirkaŭ ŝpinilon—kaj tiu sama lumo ankaŭ ĉirkaŭas la cirkonferencon de la tero kaj do estas la horizonto.

135

Greka ŝpinilo konsistis el stango kiu ĉe la kapo estis hokforma. Proksima al la malsupro estis peza bovloforma rondaĵo, tra kies mezo iris la stango. En la analogio donita de Platono, ni devas imagi ke la rondaĵo similis al vazo, en kiu estis dua, malpli granda vazo, en kiu estis tria, ankoraŭ pli malgranda vazo ktp.

136

La ok randoj do estis la orbitoj laŭorde de (1) la steloj, (2) Saturno, (3) Jupitero, (4) Marso, (5) Merkuro, (6) Venuso, (7) la suno kaj (8) la luno.

137

Mitologia kantanta virino (pli larĝasence ol indikas PIV).

138

Mitologia muzikisto.

139

Komence kun ĉi tiu nomo la diversaj nomitoj rolis en Iliado de Homero. La selektoj faritaj estas pro ilia reago al eventoj en tiu eposo.

140

Mitologia ĉasistino.

Загрузка...