“Nu,” mi diris, “el la multaj aspektoj de la organiziĝo de nia civito, mi opinias ke nia takso pri poezio estas plej grava.”
“Kial?” li demandis.
“Ĉar ni tute malpermesis imitadon.[119] Ŝajnas al mi ke nun tio estas eĉ pli forte malpermesenda, post nia ekzamenado de la naturo de la psiko.”
“Pro kio?”
“Mi eksplikos al ĉi tiu grupo—sed nepre ne ripetu al la tragediverkistoj kaj aliaj imitistoj kion mi diros. Estas fie kiam ili atakas la mensojn de la aŭskultantoj kiuj ne havas rimedon scii la veron.”
“Precize kion vi celas diri?”
“Ŝajnas ke mi devos diri ĝin,” mi respondis, “eĉ kvankam la amo kaj respekto kiujn jam de infaneco mi havas al Homero avertas ke mi ne rajtas diri tian opinion—ĉar li ja estas la instruisto kaj gvidanto de ĉiuj gravaj tragediverkistoj. Sed respekti homon pli ol la veron estas malinde, do mia opinio estas direnda.”
“Certe,” li diris.
“Aŭskultu, do, aŭ preferinde estas ke vi respondadu.”
“Nu, demandu.”
“Ĉu vi povas skizi por mi ĝuste kio estas imitado? Ĉar mi mem vere ne scias kiun celon ĝi havas.”
“Do kiel mi povus scii?”
“Ne estus mirinde,” mi diris, “ĉar ofte malakrevidaj okuloj rimarkas ion pli rapide ol la akrevidaj.”
“Vere,” li respondis. “Sed kiam vi ĉeestas, mi ja ne povus havi sufiĉe da kuraĝo por diri kion mi nur kredas vidi.”
“Ĉu do ni komencu nian enketon laŭ nia kutima metodo? Estas nia kutimo koncepti unusolan prototipon por la multaj diversaĵoj, al kiuj ni donas nur unu nomon.[120] Ĉu vi komprenas?”
“Mi komprenas.”
“Nun ni elektu kiun ajn grupon, laŭ via prefero. Ekzemple, ni povus diskuti pri la fakto ke ekzistas multaj specoj de litoj kaj de tabloj.”
“Certe.”
“Tamen, ekzistas nur unu koncepto—nome, lito, aŭ tablo.”
“Jes.”
“Kaj ni kutimas diri ke la ĉarpentisto kiu faras ĉiun el ili, laŭ tiu prakoncepto konstruas la litojn aŭ tablojn kiujn ni uzas. Kaj estas same pri aliaj objektoj. Neniu ĉarpentisto konstruas la koncepton mem, ĉu?”
“Tute ne.”
“Nun diru kiel vi nomus alian fabrikanton.”
“Kiun?”
“Personon kiu kapablas konstrui ĉion faratan de ĉiuj ajn metiistoj.”
“Tiu estus vere mirinda persono.”
“Vi kredos lin multe pli mirinda baldaŭ. Tiu unusola metiisto ne kapablas fari nur ĉiujn tiajn objektojn, sed ankaŭ li faras ĉion kreskantan sur la tero kaj ĉiujn vivaĵojn, eĉ sin mem kaj krome ankaŭ la teron kaj la ĉielon kaj Diojn kaj ĉion en la ĉielo kaj en Hadeso sub la tero.”
“Vi parolas pri nekredeble mirinda lertulo.”
“Ĉu vi ne kredas min?” mi demandis. “Diru al mi, ĉu vi kredas ke tia metiisto tute ne povus ekzisti? Aŭ ke laŭ unu senco tia metiisto povus ekzisti kaj laŭ alia senco li ne povus ekzisti? Ĉu vi ne agnoskas ke, laŭ unu senco, vi mem povas fari ĉion ĉi?”
“Kiel?”
“Ne estas malfacile,” mi diris. “Tio estas ebla plurmaniere kaj rapide. Se vi volas scii la plej rapidan metodon, nur prenu spegulon kaj ĉirkaŭmovu ĝin. Vi tre rapide faros la sunon kaj ĉion en la ĉielo kaj egale rapide la teron kaj vin mem kaj ĉion alian vivantan kaj fabrikaĵojn kaj kreskaĵojn kaj ĉion kion ni ĵus menciis.”
“Jes,” li diris, “sed ili estus nur iluzio, nenio vere ekzistanta.”
“Bonege!” mi diris. “Vi trafis la kernon de la argumento. Mi opinias ke pentristo estas ĝuste tia metiisto, ĉu ne?”
“Certe.”
“Sendube vi dirus ke li ne vere faras kion li faras. Tamen, laŭ unu vidpunkto, pentristo ja kreas liton.”
“Jes, la aspekton de lito,” li diris.[121]
“Nu kion pri lito farita de ĉarpentisto? Ni ja ĵus diris ke li ne konstruis la koncepton ‘lito’ kiun ni plejprave nomus Lito, sed nur konkretan liton.”
“Tio estis dirita.”
“Se li ne faras Veran Liton, li do ne faras Realaĵon, sed nur ion similan al Realaĵo. Se iu diras ke la fabrikaĵo de tiu litfaristo aŭ de alia metiisto estas plene Reala, li eraras, ĉu ne?”
“Neniu akceptanta nian argumenton povus kredi ke li ne eraras,” li diris.
“Do ne estas mirige ke la materialaĵo estas nur kvazaŭ ombro de la Vero.”
“Vi pravas.”
“Ĉu,” mi demandis, “vi deziras ke ni konsideru la naturon de imitado, surbaze de tia ekzemplo?”
“Se vi deziras tion.”
“Nu, ekzistas tri specoj de litoj. La unua estas la esenca naturo de lito. Mi kredas ke ni devus konkludi ke Dio faris ĝin.”
“Neeviteble.”
“La dua speco de lito estas kion ĉarpentisto faras.”
“Jes,” li diris.
“Kaj la tria speco estas kion pentristo faras.”
“Tiel estas.”
“Do la pentristo, la ĉarpentisto kaj Dio respondecas pri la tri specoj de litoj.”
“Jes, tri.”
“Do Dio, aŭ pro sia volo aŭ pro ia neceso, faris nur unusolan liton en la Reala Naturo. Li faris nur unusolan kaj ne du aŭ pli. Efektive, povus Ekzisti nur unu.”
“Kial?” li demandis.
“Ĉar se li ja estus farinta du, Ekzistus[122] Prototipo, de kiu tiuj du estus ekzemploj kaj tiu Prototipo estus la Vera Lito.”
“Vi pravas,” li diris.
“Mi kredas ke Dio sciis tion. Ĉar li volis esti Vera kreinto de Vere Ekzistanta Lito kaj ne de nur ekzemplo de lito, li estigis nur unu.”
“Mi supozas ke tiel estas.”
“Ĉu vi konsentas ke ni nomu Dion la Kreinto?”
“Tio estas prava,” li respondis, “ĉar li ja ekzistigis la naturon ne nur de litoj sed de ĉio.”
“Nu, ĉarpentisto konstruas liton.”
“Jes.”
“Ĉu pentristo ankaŭ estas metiisto kaj konstruas liton?”
“Tute ne.”
“Do kion ni ja povas diri pri lia lito?”
“Laŭ mia opinio,” li diris, “plej ĝuste estus diri ke li imitas la konstruaĵon faritan de tiuj metiistoj.”
“Bone,” mi diris. “Do laŭ vi, artisto estas triaranga, du nivelojn sub la Realo.”
“Certe,” li diris.
“Kaj estas same pri tragedipoeto. Kiam li nur imitas, li estas sur la tria nivelo, sub la Reĝo kaj Vero. Estas simile pri ĉiu artisto.”
“Sendube vi pravas.”
“Do ni interakordas pri imitistoj. Nun respondu pri pentristo. Ĉu, laŭ via opinio, li provas imiti la Veran Naturon de ĉio, aŭ nur aĵojn faritajn de metiistoj?”
“Nur aĵojn faritajn de metiistoj.”
“Aĵojn kiaj ili estas? Aŭ kiaj ili aspektas? Ankaŭ tio estas diskutenda.”
“Mi ne komprenas.”
“Nu, pensu pri lito. Se vi rigardas ĝin de la flanko kaj de unu fino kaj de alia perspektivo, ĉu ĝi ŝanĝiĝas? Aŭ ĉu nur estas ke ĝi havas plurajn aspektojn. Kaj same pri ĉio alia.”
“Jes, vi pravas. Ĝi aspektas diference, sed ĝi mem tute ne ŝanĝiĝas.”
“Do nun konsideru: Kion faras pentrado? Ĉu ĝi montras la Veran Naturon de tio kion ĝi imitas? Aŭ nur aspekton? Ĉu ĝi imitas la Veron aŭ nur fenomenon?”
“Fenomenon,” li respondis.
“Do imitado estas tre for de la Vero kaj ŝajne pro tio ĝi trafas nur parton, la videblan parton de tio kion ĝi imitas. Ekzemple, portretisto pentras por ni ŝufariston aŭ ĉarpentiston, aŭ alian metiiston kvankam li havas absolute neniom da kompreno pri iliaj metioj. Tamen lerta portreto de ĉarpentisto povas trompi infanojn kaj malsaĝulojn se ĝi estas malproksima de ili, tiel ke ili kredas ĝin ne nur bildo sed vera persono.”
“Jes ja.”
“Nu, mia amiko, mi kredas ke nia konkludo pri ĉiuj tiuj imitistoj devas esti ke kiam iu raportas al ni ke li renkontis personon kiu kapablas ĉiujn metiojn kaj scias pli pri ĉiu metio ol ĉiu alia persono, nu tiu raportanto estas nur simplulo kaj sendube lin trompis iu ĉarlatana imitisto. Li kredis tiun ĉarlatanon ĉar al li mem mankas kapablo distingi inter scio, malscio kaj imitado.”
“Tio estas tute vera.”
“Nun ni devas ekzameni la arton de tragedio kaj ĝian majstron Homero, ĉar estas dirate ke tiuj personoj scias la detalojn de ĉiu metio, do bona poeto, por bone poezii pri siaj temoj, scias ĉion pri ĉiuj homaj virtoj kaj malbono, kaj de religio—ĉar alie li ne povus poezii. Necesas enketi ĉu personoj kiuj renkontis tiujn imitistojn trompiĝis kiam ili vidis ties verkojn kaj ne komprenis ke temas pri trianivelaj diraĵoj kaj ne la Vero kaj ke estas facile tiel verki sen scii la Veron—ĉar temas pri nur bildoj kaj ne pri la Realo—aŭ ĉu oni pravas kaj bonaj poetoj efektive profunde scias tion, kion la publiko opinias bone dirita?”
“Certe tio estas ekzamenenda,” li diris.
“Nu, ĉu vi opinias ke se iu povus fari kaj modelon kaj bildon de la modelo, li vere fervore preferus dediĉi sian vivon al la farado de la bildoj?”
“Ne.”
“Laŭ mia opinio, se li havus veran scion pri la aferoj kies bildojn li preparas, li multe pli fervore dediĉus sian atenton al tiuj aferoj anstataŭ la bildoj. Li provus postlasi memorojn pri siaj honorinda agado kaj li multe preferus esti laŭdata al esti laŭdanto.”
“Mi akordas,” li diris, “ĉar la honoro kaj avantaĝo estas nekompareble pli grandaj.”
“Do ni ne serĉu respondon de Homero aŭ de iu alia poeto pri aliaj aferoj. Ni ne demandu ĉu iu el ili estis kuracisto anstataŭ nur imitanto de la vortoj de kuracistoj. Ni ne demandos kiuj el la klasikaj aŭ modernaj poetoj efektive kuracis personojn simile al Asklepio, aŭ postlasis medicinajn trovaĵojn por postaj generacioj kiel li. Kaj ni ne demandos ilin pri iu alia fako, ni ne atentos ilin. Sed kiam Homero provas paroli pri plej gravaj kaj granDiozaj aferoj, pri militoj kaj milita strategio kaj administracio de civitoj kaj la edukado de homoj, ni ja rajtas demandi: ‘Amiko Homero, se vi ne estas tri nivelojn for de la Vero, se vi ne faras nur bildojn, se vi ne estas simple imitanto laŭ nia difino, se vi ja estas sur la dua nivelo, se vi vere estas kompetenta diri kiaj agadoj plibonigas aŭ malbonigas homon dum lia privata vivo kaj lia publika vivo, diru al ni kiun civiton vi plibonigis simile al Likurgo rilate al Lacedomono kaj aliaj rilate al multaj civitoj grandaj kaj malgrandaj? Kiu civito proklamas vin kiel sian bonan leĝfarinton prosperigan? Italio kaj Sicilio ja nomas Ĥarondon, kaj ni Solonon[123]. Kiu civito nomas vin?’ ĉu li povus respondi?”
“Mi kredas ke ne,” respondis Glaŭkono. “Eĉ la admirantoj de Homero ne povus respondi.”
“Nu, ĉu vi povas memori sukcesan militon gviditan de li aŭ pri kiu li estis konsilisto?”
“Ne.”
“Ĉu li estas fama pro siaj lertaj inventaĵoj, simile al Taleso en Mileto aŭ Anaĥarsio en Scitio?[124]
”
“Nenion tian li faris.”
“Nu se li ne estis publika gravulo, ĉu oni diras ke Homero private fondis lernejon dum sia vivo, en kiu disĉiploj studis celante komuniki al venontaj generacioj lian vivfilozofion? Tiel Pitagoro tiom famiĝis kaj liaj disĉiploj ankoraŭ nun parolas pri pitagora vivmaniero kiu distingas ilin de la cetera publiko.”
“Neniu diras tion pri Homero,” li respondis. “Efektive, Sokrato, lia kamarado Kreofilo estis eĉ pli ridinda ol sia nomo[125] rilate al sia edukado, se oni parolas la veron pri Homero. Ĉar oni diras ke li tute malatentis lin dum sia vivo.”
“Tiel oni diras,” mi daŭrigis. “Sed, Glaŭkono, laŭ via kredo, se Homero vere kapablis instrui kaj plibonigi homojn, se li estis kapabla ne nur imiti sed efektive scii tiajn aferojn, kial li ne akiris multajn disĉiplojn kiuj honorus kaj amus lin? Protagoro de Abdero kaj Prodiko de Keoso,[126] kaj tre multaj aliaj sukcesas konvinki siajn privatajn studentojn ke oni ne estas kompetenta prizorgi familion aŭ civiton, se ili ne estras la edukadon. Ili estas tiel honorataj pro sia erudicio ke oni preskaŭ portas ilin sur siaj kapoj. Se Homero kapablus plimoraligi onin, liaj kunuloj ne estus lasintaj lin kaj Hesiodon ĉirkaŭiradi rapsodiante, sed opinius ilin pli valoraj ol oro kaj devigus ilin resti. Kaj se Homero kaj Hesiodo rifuzus resti, oni akompanus ilin kien ajn ili iris, ellernante iliajn instruojn.”
“Ŝajnas al mi, Sokrato,” li diris, “ke vi estas tute prava.”
“Konsekvence komencante kun Homero ni diros ke ĉiuj poetoj nur imitas bildojn de moraleco kaj de la aliaj temoj, pri kiuj ili verkas. Ili ne atingas la Veron, sed kiel ni ĵus diris, portretisto pentras la aspekton de ŝufaristo kvankam sciante tute nenion pri ŝufarado—kaj li ja pentras por personoj kiuj scias nenion pri ĝi, sed taksas la bildon nur per ĝiaj koloroj kaj desegnaĵoj.”
“Certe.”
“Kaj laŭ mia opinio ni prave dirus ke poeto uzas kvazaŭkolorojn por ĉiuj metioj. Liaj koloroj estas nomoj kaj vortoj. Sed li tute ne scias la metiojn, li nur imitas ilin tiel lerte ke liaj vortoj ŝajnigas al aliaj personoj ke li tre lerte informas pri ŝufarado per siaj metro kaj ritmo kaj tonoj. Kaj estas same kiam li poezias pri stragegio aŭ kiu ajn alia temo. Tiel granda estas la ĉarmo de poezio. Sed se ni senvestigas la poezion je ĝiaj koloroj kaj vidas ĝian enhavon mem, nu, mi kredas ke vi scias kiel aspektas la rezulto—vi ja rimarkis tion, ĉu ne?”
“Jes, certe,” li respondis.
“Analogio estas la belaj vizaĝoj de junuloj kies beleco malaperas kiam oni vidas ilin post la perdiĝo de ilia florado.”
“Perfekta analogio,” li komentis.
“Nun pripensu: La poeto kiu faras bildon, kiu imitas, scias, laŭ kion ni diris, nenion pri la realo sed nur pri aspektoj, ĉu ne?”
“Tiel estas,” li diris.
“Sed ni ne lasu tion nur duone ekzamenitan, ni kompletigu nian enketon.”
“Parolu,” li diris.
“Ni diru ke pentristo faris bildon de brido.”
“Jes.”
“Sed la bridon efektive faras ledisto kaj forĝisto.”
“Certe.”
“Ĉu la pentristo scias kia devas esti brido? Eĉ la farantoj, la forĝisto kaj ledisto, ne scias. Efektive, scias nur la uzanto, la ĉevalisto.”
“Tute vere.”
“Ĉu ne necesas simile paroli pri ĉio?”
“Ekspliku.”
“Tri teknikoj zorgas pri ĉiu faritaĵo: Uzado, konstruo kaj imitado.”
“Jes.”
“Nu, la valoro kaj beleco kaj ĝusteco de ĉiu objekto aŭ vivantaĵo aŭ ago estas taksendaj laŭ la celo por kiu ĝi estiĝis.”
“Vi pravas.”
“Do la neevitebla konsekvenco estas ke la uzanto estas la eksperto kiu informas la farinton pri kiel bone aŭ malbone li faris instrumenton por ĝia celata uzo. Ekzemple, flutisto informas flutfariston pri la kvalito de liaj flutoj kaj ordonas kiaj li devas fari siajn flutojn kaj la flutfaristo obeas.”
“Certe.”
“Do eksperto informas pri la kvalito de la flutoj kaj la faristo sekvas.”
“Jes.”
“Ni povas fari ĝeneralan konkludon: Faristo de instrumentoj ricevas sian scion pri la bona aŭ malbona kvalito de siaj faraĵoj per kunhelpo de eksperto kaj pro sia devo aŭskulti la eksperton. Tiu eksperto estas la uzanto.”
“Tiel estas.”
“Nu kiam temas pri artisto, ĉu li ricevis sian scion pri tio kion li desegnas per propra uzo, por tiel scii ĉu la bildo estas kaj bela kaj ĝusta? Aŭ ĉu li ricevis ĝustan komprenon per devo akompani la eksperton kaj ricevi ordonojn pri kiel li devas pentri?”
“Mi devas diri ‘ne’ rilate ambaŭ demandojn.”
“Do tiu imitanto, la artisto, nek scias nek ĝuste komprenas pri la kvalito de tio kion li imitas.”
“Ŝajnas ke ne.”
“Do poeto tre elegante komprenas tion, pri kio li poezias!”
“Neniel.”
“Tamen li imitadas, ne sciante ĉu li faras valorajn aŭ senvalorajn versojn. Lia sola kriterio estas ĉu la publiko, kiu tute ne scias pri la temoj, aprobas.”
“Kiel povus esti alie?”
“Mi kredas ke ni prave kunakordas ke imitanto scias nenion atentindan pri la temoj de sia poezio kaj li nur ludas, tute malkredinde. Kaj tio estas plej valida rilate al la imitantoj kiuj verkas trageDiojn, ĉu per jamboj, ĉu per eposoj.”
“Certe.”
“Je Zeŭso!” mi diris. “Tia imitado estas sur la tria nivelo sub la Vero, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Kion en la homo influas la forto kiun ĝi havas?”
“Mi ne komprenas.”
“Nu, jen: Objekto ne ŝajnas al niaj okuloj esti samdimensia kiam ĝi estas proksima kaj kiam ĝi estas malproksima.”
“Tiel estas.”
“Simile, stango aspektas malrekta kiam ni vidas ĝin en la akvo, sed rekta kiam ekster la akvo. Kaj koloroj trompas la okulojn, tiel ke objekto en bildo povas ŝajni konkava aŭ konveksa. Klare ke ĉi ĉiaj konfuzoj estas en la menso. Pro tiu konfuzebleco de la menso, pentrado de panoramoj ne malsuperas sorĉadon aŭ magion kaj aliajn tiajn trompojn.”
“Estas vere.”
“Mezurado kaj kalkulado kaj pesado estas vere valoraj helpiloj por korekti tiajn misaspektojn. Sekve, granda aŭ malgranda aŭ multeca aŭ peza aspekto ne regas nian scion, pro nia kapablo kalkuli kaj mezuri kaj pesi.”
“Nepre.”
“Kaj tia kalkulado estas ago de la menso.”
“Prave.”
“Tamen kvankam ni multfoje mezuris kaj pruvis ke io estas pli granda aŭ malpli granda ol io alia, aŭ same granda, la misaspekto povas resti.”
“Jes.”
“Sed ni diris ke ne estas eble kredi samtempe du malajn konkludojn pri unusama afero.”
“Ni prave diris tion.”
“Do tiu parto de la menso kiu kredas ion kontraŭan al la mezuro ne povas esti la sama parto de la menso kiu kredas la mezuron.”
“Ĝi ne povas.”
“Sed la parto kiu kredas konforme al mezuro kaj kalkulo devas esti la plej alta parto de la menso.”
“Jes.”
“Kaj la parto kiu kredas alie devas esti unu el la plej malaltaj.”
“Nepre.”
“Estas pri tio ke mi volis konsenton kiam mi diris ke la arto de desegnado kaj la aliaj artoj bazitaj sur imitado faras sian laboron tre malproksime de la Vero. Kaj ĉar ĝi estas malproksima de nia intelekto, ĝi estas kolego, kunulo kaj amiko de nenio sana aŭ vera.”
“Vi plene pravas.”
“Do imitado estas infanaĉo de kuniĝintaj gepatraĉoj.”
“Tiel ŝajnas.”
“Ĉu,” mi demandis, “tio estas valida nur rilate al vido, aŭ ankaŭ al aŭdo—tiu speco de imitado kiun ni nomas poezio?”
“Verŝajne ankaŭ al tio.”
“Ni ne fidu konkludon bazitan nur sur ‘verŝajno’ estigita de grafiko. Ni konsideru tiun parton de nia pensado kies kamarado estas poezia imitado, por vidi ĉu ĝi estas malalta aŭ altestiminda.”
“Tio ja estas necesa.”
“Ni konsideru la aferon tiel: Ni povas diri ke drampoezia imitado prezentas homojn kiuj agas volonte aŭ pro devigo kaj sekve de tiuj agoj ili opinias sin bonsortaj aŭ malbonsortaj. Kaj samtempe ili ĝojas aŭ malĝojas. Ĉu estas io aldonenda al tio?”
“Nenio.”
“Kaj dum ĉio ĉi, ĉu oni restas senemocia?[127] Aŭ ĉu, ĝuste kiel rilate al vido estis malakordo kaj kontraŭaj opinioj samtempe pri la samaj aferoj, tiel estas malakordo kaj sinkontraŭado rilate al agoj? Nun mi memoras ke ni ne bezonas diskuti tion, ĉar ni jam plene diskutis ĝin antaŭe. La menso estas plenplena de sennombraj sinkontraŭaĵoj samtempe.”
“Vi pravas,” li diris.
“Mi pravas,” mi komentis, “sed mi kredas ke nun ni devas ekzameni kion ni ellasis tiam.”
“Kio estas tio?” li demandis.
“Ni diris,” mi respondis, “ke inda viro kiun trafas la sorto perdi filon, aŭ ion alian tre karan al li, pli facile elportas tion ol aliaj personoj.”
“Certe.”
“Nun ni konsideru: Ĉu li ne sentas bedaŭron? Aŭ ĉu tio ne estas ebla, do li nur iel moderigas la doloron?”
“La vero estas ke li moderigas la doloron,” li respondis.
“Do diru al mi, ĉu vi kredas ke li plej kontraŭbatalas kaj rezistas la doloron kiam li estas vidata de siaj kunuloj? Aŭ kiam li estas sola?”
“Li eltenas multe pli kiam li estas vidata,” li diris.
“Kiam li estas sola, mi kredas ke li multe pli kuraĝas sonigi siajn dolorojn, kvankam li hontus fari tion se iu aŭskultus. Efektive, li faras multon kion li ne permesus alian personon vidi.”
“Tiel estas,” li diris.
“Estas ĉar racio kaj moroj postulas ke li eltenu, dum lia sufero postulas ke li lamentu.”
“Jes.”
“Ĉar ekzistas du malaj impulsoj pri la sama afero en unu persono, ni devas konkludi ke lia menso havas du partojn.”
“Devas esti.”
“Unu el ili estas konvinkita ke necesas sekvi la morojn.”
“Mi ne komprenas.”
“La moroj diras ke plej bone estas resti trankvila dum katastrofoj, ĉar ne estas klare ĉu la estontaj rezultoj estos bonaj aŭ malbonaj. Krome, oni gajnas nenion el sentoj de malplezuro. Kaj nenio homa vere meritas zorgojn. Plue, lamentado malfaciligas ĝuste tion kio devus esti plej helpa por ni.”
“Kaj kio estas tiu helpo?” li demandis.
“Meditado,” mi respondis. “Meditado pri kio okazis, kaj vidinte kiel la ĵetkuboj falis, akcepti la plej bonan agon kiun racio povas trovi. Ni ne laŭte ploru kiel infanoj kiuj kurante batiĝas kontraŭ meblon, sed ni kutimigu niajn mensojn kiel eble plej rapide kuraciĝi kaj restariĝi kaj per tia kuracado malebligu lamentadon.”
“Tio estas la plej bona maniero respondi al tia sorto,” li diris.
“Kaj ni povas diri ke la plej alta elemento en ni volonte sekvas tian racian respondon.”
“Klare.”
“Kaj nesatigeblan memoradon pri sufero kaj lamentoj ni povas nomi malracia kaj pigra kaj senkuraĝa.”
“Ni nomu ĝin tia.”
“Plej facile kaj plej varie reprezentebla estas afliktiĝo. Sed ne estas facile reprezenti racian, trankvilan karakteron kiu neniam varias. Kaj ne estas facile kompreni ĝin, precipe kiam la aŭskultantaro en la teatro konsistas el ĉiuspecaj personoj, ĉar temas pri dramigo de emocio kiu estas fremda al ili.”
“Nepre.”
“Do drampoeto klare ne laŭnature atentas ĉi tiun parton de la menso kaj lia lerteco ne estas bazita sur deziro kontentigi ĝin se li celas plaĉi al la publiko. Sed por li estas facile reprezenti malkvietan, miksemocian karakteron.”
“Klare.”
“Do ni prave situigas lin apud la pentriston, ĉar ili estas similaj rilate al malĝusta prezentado de la Vero. Ili ankaŭ estas similaj ĉar ili valorigas la plej malaltan parton de la menso. Tial ni prave ne akceptos tian poeton en nia bone regota civito, ĉar li ekscitas kaj nutras kaj fortigas la plej malaltan parton de la menso, detruante la intelekton. Estas same kvazaŭ oni fortigas la plej malnoblajn personojn inter la loĝantoj kaj poste transdonas al ili la civiton kaj detruas la plej indajn. Ni povas diri ke drampoeto kreas regnaĉon interne de la menso de individuo. Li bonvenigas la malintelektan parton de la menso kiu ne povas distingi inter kio estas grava kaj kio estas malgrava, sed supozas ke unusama afero estas foje granda, foje malgranda, farante bildojn kiuj estas tre malproksimaj de la Vero.”
“Certe.”
“Tamen ni ankoraŭ ne faris la plej gravan akuzon. Tio estas ke induloj povas esti damaĝitaj kun nur kelkaj esceptoj. Jen la vera krimo.”
“Nepre, se tio okazas.”
“Do aŭskultu atente. Kiam ni aŭdas Homeron aŭ alian tragediiston imiti heroojn suferantajn kaj longe lamentantajn kaj plendantajn kaj malĝojege sin batantajn, vi scias ke eĉ la plej bonaj el ni ĝuas la sperton kaj plonĝas en la emociojn, partoprenante en la suferoj kaj ni fervore aklamas la poeton kiu plej emociigas nin.”
“Jes, mi scias tion.”
“Sed kiam ni lamentas pro vera malfeliĉo kiu trafis nin, vi scias ke ni fiere strebas resti kiel eble plej trankvilaj kaj vire eltenantaj, ĉar ni opinias ke tio kion ni laŭdis en dramo estas virinaĉa.”
“Ankaŭ tion mi scias.”
“Ĉu do estas ĝuste,” mi demandis, “laŭdi la reprezentadon de tia viro kia ni mem hontus esti? Ni devus abomeni tion, sed, anstataŭe, ni ĝuas kaj laŭdas!”
“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Tio ne havas sencon.”
“Jes, ĝi havas sencon,” mi diris, “se vi konsideras ĝin el certa vidpunkto…”
“Kiel?”
“Konsideru ke ni perforte malpermesas al ni tiajn emociojn dum niaj propraj vivoj kaj tial malsatas je plorado kaj lamentado, ĉar laŭnature ni sopiras al ili. Nu, ĝuste per tiaj emocioj la poetoj satigas kaj distras nin. La plej alta parto de nia naturo neniam estis sufiĉe edukita pri tio per racia argumento aŭ per la moroj. Do kiam ĝi vidas la suferon de alia persono, ĝi tute ne hontas laŭdi kaj kompati ties lamentadon. Ĝi kredas gustumi plezuron kaj ĝi ne volus perdi tiun plezuron kondamnante la tutan poemon. Ĉar mi kredas ke ne multaj personoj konscias ke ili neeviteble sorbas kion esprimas aliaj personoj. Se oni nutras grandan kompaton pro alies suferoj, estas malfacile ne senti kompaton al si mem pro propraj suferoj.”
“Tute vere,” li diris.
“Ĉu vi konsentas, ke estas same pri ridado? Ĉar se en komeDio, aŭ ordinara vivo, vi aŭdas ŝercon, vi ĝuegas ĝin anstataŭ malaprobi ĝin kvankam vi mem hontus esti simile ridinda. Do vi agas precize kiel pri lamentado, ĉar vi racie detenas vin kiam vi volas fari ion ridindan, timante ŝajni malrafinita. Sed en teatro vi permesas ĝin kaj ĉar ĝi gajigas vin tie, ofte senscie vi fariĝas ia komikulo en via hejmo.”
“Tio ja vere okazas,” li diris.
“Kaj estas same rilate al la influo de poezio kiam erotiko aŭ kolero aŭ malĝojo aŭ plezuro aŭ iu ajn alia emocio akompanas ĉiun nian agon. Ĝi akvumas kreskantan emocion kiu devus velki kaj tiel faras ĝin nia mastro kvankam ni mem devus esti ĝia mastro por esti pli bonaj kaj pli malmizeraj anstataŭ pli malbonaj kaj pli mizeraj.”
“Mi ne scias alimaniere nomi la efekton,” li diris.
“Do, Glaŭkono,” mi diris, “kiam vi renkontas personojn kiuj gloras Homeron kaj diras ke li estas la ĉefedukisto de Grekio rilate al sociordo kaj instruo pri homa agado kaj ke pro tio ni devus akcepti lin kaj lerni de li kaj konformigi nian tutan vivon al liaj instruoj, ni amikiĝu kun ili kaj akceptu ke ili estas kiel eble plej bonvolaj kaj ni konsentu kun ili ke Homero estas la plej eminenta poeto kaj havas la unuan lokon inter tragediverkistoj. Sed ni scias ke nur himnoj al Dioj kaj poezio laŭdanta bonajn personojn estas permeseblaj en la civito. Se vi akceptos plezurigan Muzon vestitan per melodio aŭ eposo, la rezulto estos ke anstataŭ leĝoj kaj racio de ĉiam akceptita kiel plej bona, plezuro kaj malplezuro regos en la civito.”
“Tio estas plene vera,” li diris.
“Ni defendos nin,” mi daŭrigis, “kiam oni memorigos al ni nian opinion pri poezio ke ni prave neglektis ĝin tiam en la civito ĉar tia estas ĝia karaktero. Ni plu diru, por ke oni ne akuzu nin pri kruda neciviliziteco ke jam delonge estas kverelado inter filozofio kaj poezio, kiel atestas maksimoj kiaj ‘la hundino pervoĉe minacanta sian mastron’, kaj ‘eksperto pri sensenca parolado’, kaj ‘la plej lertaj pensantoj tamen malriĉas’ kaj senfina nombro da proverboj esprimantaj la tradician antagonismon. Tamen ni diros ke se iu povos pruvi per argumento ke plezurigaj poezio kaj imitado bezonas ekzisti en bone regata civito, ni fervore akceptos ilin, ĉar ili ĉarmas ankaŭ al ni. Sed estus malpie forlasi kion ni opinias vera. Ankaŭ vi, amiko, sendube konas tiun ĉarmon, precipe dum vi sentas ĝin per la vortoj de Homero.”
“Certe.”
“Estas do dezirinde ke poezio revenu, se ĝi povas defendi siajn melodion kaj ritmon.”
“Tute certe.”
“Ni permesu ke ĝi havu ĉampionojn, personojn kiuj mem ne estas poetoj sed kiuj amas poezion. Ili pledu por ĝi en prozo, montrante ke ĝi estas ne nur plaĉa sed ankaŭ utila por la socio kaj por la homa vivo. Ĉar ni ja profitos se ĝi montriĝos ne nur plaĉa sed ankaŭ utila.”
“Kiel ni povus ne profiti?” li diris.
“Kaj, mia kara amiko, se ili ne pruvos tion, ni agos simile al erotikemuloj kiuj konsciiĝas ke erotiko estas malutila al ili kaj sekve ili detenas sin de ĝi, eĉ se ili devos esti anime vere fortaj. Ankaŭ ni havas similan amon al tia poezio, amo instruita al ni pere de la eduka sistemo de niaj belaj socioj. Ni tre volonte trovos ke ĝi estas ne nur plej bona sed ankaŭ plej vera. Sed ĝis oni sukcese defendos ĝin, dum ni aŭskultos ĝin ni recitos al ni ĉi tiun argumenton kvazaŭ sorĉkanton por malebligi ke ni refalu en la infanecan amon al poezio kiun havas la publiko. Ni komprenos ke oni devas ne dediĉi sin serioze al tia poezio pro konvinko ke ĝi konigas la veron. Ni avertos ĝian aŭskultanton pri ĝia timenda influo sur la spirito kaj ke nia konkludo pri poezio devos esti leĝo.”
“Mi nepre konsentas,” li diris.
“Jes, ĉar, amiko Glaŭkono,” mi diris, “la batalo estas pli grava ol oni supozas, por ke Bono anstataŭu Malbonon. Neniu honoro, neniu riĉeco aŭ potenco, eĉ ne poezio tentu nin neglekti moralan vivon kaj ĉion virtan.”
“Mi konsentas kun vi,” li diris, “pro nia detala diskutado. Mi kredas ke ĉiu alia ankaŭ konsentus.”
“Tamen,” mi diris, “ni ankoraŭ ne diskutis la plej gravan premion kiun virto havigas.”
“Ĝi devas esti giganta,” li komentis, “se ĝi estas pli grava ol ĉio jam nomita.”
“Nu, ĉu,” mi demandis, “io gravega estas efektivigebla dum mallonga tempo? Ĉar la tempo inter juneco kaj maljuneco estas nur tre malgranda, se ni komparas ĝin kun eterno.”
“Ĝi estas preskaŭ nekonsiderinda,” li diris.
“Nu, ĉu vi kredas ke tiel malgranda tempo devus esti valorigata de io senmorta? Ĉu ĝi ne devus valorigi eternon?”
“Mi akordas kun vi,” li respondis, “sed kial vi demandas?”
“Ĉu vi ne konscias,” mi demandis, “ke nia psiko[128] estas senmorta kaj neniam pereas?”
Kun tre granda miro li rigardis min. “Je Zeŭso, ne! Ĉu vi argumentos ke tiel estas?”
“Se mi ne eraras,” mi respondis. “Kaj mi kredas ke vi akordos kun mi. Ne estas malfacile.”
“Por mi ne estas facile,” li diris. “Mi volonte aŭskultos vian ‘ne malfacilan’ argumenton.”
“Nu, aŭskultu,” mi diris.
“Do parolu,” li diris.
“Iujn aferojn vi nomas bonaj kaj aliajn malbonaj, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kaj ĉu vi akordas kun mi pri ili?”
“Kiel?”
“Kio ĉiam detruas kaj pereigas estas malbona. Kaj kio konservas kaj utilas estas bona.”
“Jes,” li diris.
“Pripensu. Ĉu vi akceptas ke estas malbono kaj bono rilatantaj al ĉio? Ekzemple, la okuloj suferas pro oftalmito kaj ekzistas ĉiaj mal- sanoj de la korpo. Greno suferas pro plantrusto. Ligno putras. Bronzo kaj fero suferas pro metalrusto. Ĝenerale, por ĉio estas propra malbono aŭ malsano.”
“Jes,” li diris.
“Nu kiam tia misaĵo atakas ion ĝi malbonigas ĝian staton kaj fine detruas kaj pereigas ĝin.”
“Certe.”
“Do estas nature ke por ĉio ekzistas specifa malbono kaj tio detruas ĝin. Se tio ne detruas ĝin, nenio alia pereigas ĝin. Bono neniam detruas kaj tio validas ankaŭ rilate al spertoj kiuj estas nek malbonaj nek bonaj.”
“Certe,” li respondis.
“Se, do, ni trovos ion ekzistantan kies malbonaj spertoj povas damaĝi sed ne plene detrui ĝin, ni devos konkludi ke laŭ sia naturo ĝi ne povas perei.”
“Estas verŝajne,” li diris.
“Ĉu, do,” mi demandis, “ekzistas io kapabla damaĝi la psikon?”
“Jes ja,” li respondis. “Ni ĵus diskutis precize tion. Malmoraleco, malmoderemo, malkuraĝo, senscio…”
“Sed ĉu iu el tiuj kapablas plene detrui ĝin? Komprenu ke ni devas eviti la supozon ke kiam oni ektrovas ke iu estas malmorala aŭ senscia, lia psiko estas difektita kaj pereas pro la malmoraleco. Konsideru: Malsano de korpo difektas kaj fine pereigas ĝin, tiel ke ĝi ne plu estas korpo. Ni ja ĵus diris ke ĉion povas trafi propra, natura malbono kiu atakas kaj detruas ĝin, tiel ke ĝi ne plu ekzistas—ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Nun ekzamenu la psikon sammaniere. Ĉu kiam malmoraleco kaj la aliaj malbonecoj firme restas en ies psiko, ili detruas kaj estingas ĝin? Ĉu ili mortigas ĝin kaj apartigas ĝin de la korpo?”
“Tute ne,” li respondis.
“Sed estus kontraŭlogike supozi ke kion io alia spertas detruas la psikon, sed nenio spertata de la psiko mem.”
“Jes, estus kontraŭlogike.”
“Pripensu, Glaŭkono,” mi diris. “Ni ne kredas ke malboneco de manĝaĵoj detruas la korpon, nek ilia malfreŝeco aŭ putriĝo aŭ io alia rilatanta al la manĝaĵoj. Manĝaĵoj havas sian naturon kaj la korpo havas naturon propran al si. La malboneco de manĝaĵoj estas tute diferenca de malsano de la korpo. Do ni neniam povas akuzi la manĝ- aĵon ke ĝi detruas la korpon. Ni povas diri nur ke malboneco de manĝaĵoj kreas kondiĉon favoran por ke la korpo fariĝu malsana.”
“Vi tute pravas,” li diris.
“Laŭ la sama logiko,” mi diris, “difekto de la korpo ne povas krei difekton de la psiko. Oni ne povas aserti ke psiko pereus pro difekto de io alia kaj ne propra difekto. Al ĉio apartenas nur propra difekto.”
“Tio estas logika,” li diris.
“Do ni devos aŭ diri ke la logiko estas erara, aŭ ke kvankam la korpo suferus febron aŭ alian malsanon, eĉ se ĝi estus mortigita, aŭ iu distranĉus la tutan korpon en pecetojn, la psiko ne pereus—tio ne estus ebla krom se iu povos pruvi ke pro suferoj spertataj de la korpo la psiko fariĝas pli malmorala kaj malpia. Ni ne povas permesi la aserton ke la psiko aŭ io alia pereas pro difektiĝo de io alia kaj ne pro propra difekto.”
“Sed,” li diris, “neniu povus pruvi ke morto pli malmoraligas la psikon.”
“Tamen,” mi daŭrigis, “ni supozu ke iu atakus la logikon kaj dirus ke morto ja plimalbonigas kaj malmoraligas, ĉar li rifuzas akcepti ke psikoj estas senmortaj. Tiukaze, ni dirus ke se li estas prava, malmoraleco mem estas mortiga, ĝuste kiel korpa malsano kaj ĝi pro sia naturo pereigas kiam oni infektiĝis per ĝi. La plej malmoralaj pereas rapide kaj malpli malmoralaj pereas nerapide. Ne estas kiel nun kiam pro verdikto de aliaj personoj maljustuloj estas ekzekutataj.”
“Je Zeŭso!” li diris. “Malmoraleco ŝajnas ne esti vere terura, se ĝi mortigas sian propran praktikanton—ĉar ĝi nuligas suferojn—sed mi kredas ke estas tute male: Ĝi laŭeble mortigas aliajn personojn. Ĝi vigligas sian posedanton, plene vekas lin, neniel ĝi mortigas lin.”
“Vi bone parolas,” mi diris. “Se la propraj fieco kaj malbono ne kapablas mortigi kaj pereigi psikon, des malpli povus difekto propra al io alia pereigi la psikon, aŭ ion alian ol sin mem.”
“Tio ja ne estus verŝajna.”
“Se ĝi ne povas esti detruita aŭ de propra misago aŭ de alies misago klare ĝi devas esti eterna kaj konsekvence senmorta.”
“Devas esti.”
“Do ni lasu la argumenton tia,” mi diris. “Kaj se estas tiel, vi devas konkludi ke eterne ekzistas la samaj psikoj. Ili ja ne povus malplimultiĝi, ĉar nenio detruas ilin. Kaj ili ne povus plimultiĝi, ĉar se ekekzistus pli da senmortuloj, ili devus estiĝi el mortaĵoj kaj la rezulto estus ke ĉio estus senmorta.”
“Vi pravas.”
“Sed,” mi diris, “ni ne povas kredi tion—la argumento ne permesas. Kaj ni ne povas akcepti ke laŭ sia plej vera naturo, la psiko estas multspeca kaj variema kaj plena de sinkontraŭaĵoj.”
“Kial vi diras tion?” li demandis.
“Ne estas facile,” mi diris, “esti eterna kvankam konsistante el kunmetaĵo de multaj partoj kaj efektive ne tre bona kunmetaĵo— tamen, la psiko montriĝis esti tia.”[129]
“Ja ne estus facile,” li diris.
“Nia ĵusa argumento, kaj multaj aliaj, pruvas nekontesteble ke la psiko devas esti senmorta. Sed por scii kia ĝi vere estas, anstataŭ kia ni vidas ĝin nun, necesas vidi ĝin kiam ĝi ne estas sub la influo de la korpo kaj aliaj malbonoj. Ni devas vidi ĝin puran, kio eblas per logika argumentado. Vi trovos ĝin multe pli bela kaj vi ankaŭ vidos pli klare moralecon kaj malmoralecon kaj ĉion kion ni ĵus diskutis. Ni ja prave parolis pri kia estas la psiko laŭ ĝia nuna aspekto. Sed ni rigardas ĝin kiel personoj rigardantaj la enmaran Glaŭkon[130]. Estas malfacile vidi lian praformon ĉar la originalaj partoj de lia korpo estis disrompitaj, disigitaj kaj damaĝitaj de la maro kaj alligiĝis al li ŝeloj kaj marherboj kaj rokoj. Rezulte, li pli similis monstron ol sian veran naturon. Ĝuste tiel la psiko aspektas al ni, rezulte de sennombraj malbonoj. Tial, Glaŭkono, necesas rigardi ĝin kia ĝi estas aliloke…”
“Kie?”
“En sia naturo mem. Rigardu ĝian amon al saĝeco. Rigardu al kio ĝi kroĉiĝas kaj kiujn ĝi akompanas pro tio ke ĝi estas parenco de dieco kaj senmorteco kaj eterneco. Rigardu kia ĝi estus, se ĝi dediĉus sin al senrezerva obeo al sia natura impulso, se ĝi estus levita el la maro en kiu ĝi nun restas, se oni purigus ĝin de la rokoj kaj ŝeloj—Ilii kovras ĝin ĉar ĝi festenas nun per teraĵoj. Multaj sovaĝaj teraĵoj kaj ŝtonaĵoj alligiĝis al ĝi, ĉar oni supozas ke ili feliĉigas ĝin. Necesas vidi ĝian veran naturon, ĉu ĝi estas plurforma, ĉu nur unuforma, ĉu kia ajn. Sed mi kredas ke nun ni jam sufiĉe ekzamenis ĝiajn sperton kaj formon en la homa vivo.”
“Nepre jes,” li diris.
“Nu,” mi diris, “mi kredas ke ni finis la argumenton kaj ni ne laŭdis la premiojn aŭ honorojn kiujn alportas moraleco—kiel pretendis Hesiodo kaj Homero laŭ vi. Ni trovis ke moraleco kaj virto estas plej bonaj por la psiko. Morala agado estas farenda, negrave ĉu aŭ ne oni posedas la ringon de Gigeso kaj eĉ ankaŭ la ĉapon de nevidebleco.”
“Vi plene pravas,” li diris.
“Nu, Glaŭkono,” mi diris, “nun oni ne rajtos riproĉi nin kiam ni krome diskutos la premiojn kiujn kaj homoj kaj Dioj provizas al la psiko pro moraleco kaj aliaj virtoj, ne nur dum oni vivas sed ankaŭ kiam oni mortis.”
“Vi pravas, neniu riproĉo estus farebla.”
“Do ĉu vi nuligos la specialan cirkonstancon kiun ni akceptis por la argumento?”
“Kiun?”
“Mi akceptis vian postulon ke oni kredu ke la morala persono estas malmorala kaj ke la malmorala persono estas morala. Vi volis tion, eĉ se efektive ne estus eble tiel trompi Diojn kaj homojn, por ke nia argumento povu distingi inter moraleco kaj malmoraleco sen eksteraj influoj. Ĉu vi memoras?”
“Mi mensogus se mi dirus ke ne.”
“Nu, nun ni sukcesis fari la distingon,” mi diris, “do mi petas ke vi redonu al moraleco honoron inter Dioj kaj homoj. Kaj mi volas ke ni konsentu ke moraleco estu rekonata kaj ke ĝi rericevu la premiojn kiujn oni donas al personoj kiuj estas agnoskataj kiel moralaj. Ĉar montriĝis ke moraleco donas profiton pro sia realeco kaj ĝi ne trompas tiujn kiuj akceptas ĝin.”
“Vi pravas, farante tiun peton,” li diris.
“Nu,” mi diris, “ĉu vi unue akceptos ke onia karaktero ne povas esti kaŝata disde Dioj?”
“Ni akceptas tion,” li diris.
“Do se ili ne estas kaŝeblaj, ĉu vi akceptas ke unu persono estas amiko de Dioj kaj alia persono ne, kiel ni konsentis jam je la komenco?”[131]
“Ni akceptas.”
“Kaj ni konsentis ke Dioj donas al sia amiko ĉian bonon, esceptante se li devas ricevi punon pro antaŭa peko.”
“Certe.”
“Do ni devas konkludi pri morala persono ke se li estas mizera, aŭ malsana aŭ lin trafas iu alia kondiĉo kiun oni supozas malbona, tio okazas por ke fine li ricevu bonon—ĉu dum li vivas, ĉu post lia morto. Ĉar Dioj neniam neglektas personon kiu fervore volas esti morala kaj per virta agado fariĝi tiel dia kiel eblas al homo.”
“Ne estas verŝajne,” li diris, “ke tia persono estus neglektata de Tiu, al Kiu li similas.”
“Kaj estas simile konkludende ke la malo validas rilate al malmorala persono?”
“Tute certe.”
“Do tiel Dioj premias moralan personon.”
“Jes, laŭ mia opinio,” li diris.
“Sed kion,” mi demandis, “li ricevas de homoj? Se necesas ĝuste prezenti la veron: Ĉu ne estas vere ke lerta senmoralulo similas al atleto kiu ŝajne kuras bone komence, sed kiu poste malrapidiĝas? Li estas tre rapida komence, sed fine li fariĝas ridinda kaj similas al hundo foriranta kun subtirita vosto, sen la krono de venkinto. Ekspertaj kuristoj atingas la celon kaj ricevas la premiojn kaj kronon. Ĉu ne estas ĝenerale simile rilate al moralaj personoj? Fine, pro siaj agoj kaj elekto de kunuloj kaj pro sia vivo mem, ili estas honorataj de la publiko kaj ricevas la premiojn?”
“Sendube.”
“Ĉu, do, vi permesos ke mi atribuu al ili ĝuste kion vi atribuis al senmoralaj personoj? Laŭ mi kiam moralaj personoj pliaĝiĝas, se ili deziras regi, ili regas; ili edziĝas aŭ edziniĝas laŭvole kaj laŭvole elektas edzojn kaj edzinojn por siaj infanoj. Efektive kion vi diris pri malmoralaj personoj, mi nun diras pri la moralaj. Kaj rilate al malmoralaj personoj, nu, la plejmulto, eĉ se ili sukcesas kaŝi sian malmoralecon dum ili estas junaj, fininte la kuron ili estas ridindaj, kaj fariĝinte maljunaj ili mizere suferas malrespekton de fremduloj kaj de kuncivitanoj. Oni batas kaj sovaĝe fitraktas ilin, ĝuste kiel vi plene prave diris—ili estas torturataj kaj bruligataj—nu, supozu ke vi aŭdis min ripeti ĉiujn iliajn suferojn. Pripensu: Ĉu vi akceptas kion mi diras?”
“Certe,” li respondis, “ĉar vi estas tute prava.”
“Do,” mi diris, “ni nun konstatis kiajn premiojn kaj donacojn moralaj personoj ricevas de Dioj kaj homoj krom tiujn kiujn moraleco mem provizas al ili.”
“Tre belaj kaj eternaj,” li komentis.
“Sed neniel kompareblaj rilate al nombro kaj gravo kun tiuj kiuj atendas ĉiun el ili post la morto. Necesas aŭskulti ankaŭ pri tio, por plene konstati ke ĉiu el ili ricevas kio estas justa laŭ nia argumento.”
“Parolu do,” li diris, “ĉar malmulton mi preferus ol aŭdi tion.”
“Nu, mi ne rakontos al vi kiel oni rakontis al Alkino,” mi diris, “sed mi ja rakontos al vi pri brava[132] viro, Ero, la filo de Armemio el Pamfilio. Oni kolektis la putrantajn kadavrojn dek tagojn post batalo, sed lia korpo estis ankoraŭ freŝa. Oni forportis ĝin al lia domo, intencante okazigi la funebraĵojn dum la dekdua tago. Sed dum li kuŝadis sur la kremaci-ŝtipoj li ekreviviĝis. Reviviĝinte, li informis pri kion li vidis Tie.[133] Li diris ke kiam lia psiko eliris, ĝi akompanis multajn aliajn al mirakla loko kie estis du fendegoj en la tero, proksimaj unu al la alia. Kaj rekte super ili en la ĉielo estis du identaj fendegoj. Inter ili sidis juĝistoj kiuj, farinte sian juĝon, ordonis ke la moralaj psikoj eniru la dekstran fendegon en la ĉielo kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikon pri sia moraleco. Kaj la juĝistoj ordonis ke la malmoralaj psikoj eniru la maldekstran fendegon en la tero kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikojn pri ĉio kion ili estis farintaj. Kiam Ero venis antaŭ la juĝistojn, ili diris ke li devos esti raportanto al la homaro pri kio okazas Tie. Ili ordonis ke li aŭskultu kaj rigardu ĉion en tiu loko. Li vidis ke post la juĝo la psikoj foriris kaj ke iuj eniris fendegon en la ĉielo kaj aliaj eniris fendegon en la tero. Li ankaŭ vidis psikojn supren venantajn el la fendego en la tero kovritajn de polvo, dum aliaj suben venis el la alia fendego en la ĉielo. Ĉiuj aspektis kiel alvenintaj post longa vojaĝo. Ili iris sur la kampon kvazaŭ por festo kaj bonvenigis siajn konatojn—kaj kiuj venis el la tero demandadis pri la spertoj de la enĉielen irintaj kaj kiuj venis el la ĉielo demandis pri la spertoj de la enteren irintaj.
“La eltere venintaj lamentante kaj plorante rakontis siajn memorojn pri kion ili suferis kaj vidis dum sia vojaĝo subtera—la vojaĝo daŭris mil jarojn—kaj la elĉiele venintaj rakontis pri siaj agrablaj spertoj kaj la nekredeble belaj vidaĵoj. Nu, Glaŭkono, longa tempo estus necesa por rakonti al vi ĉion. Sed li diris ke la plej grava afero estis ke ĉiu persono estis punita pro ĉiu malmorala ago, dekoble pro ĉiu fiago, tio estas, dekoble cent jarojn pro ĉiu ago, laŭ la premiso ke la homa vivo daŭras cent jarojn—por ke oni estu plene punita pro ĉiu fiago. Ekzemple, se iu kulpis pri la morto de multaj personoj, aŭ perfidis civitojn aŭ armeojn kaj transdonis ilin en sklavecon, aŭ kulpis pri iu alia krimo, tiu ricevis dekoble pli grandan suferon pro ĉiu kulpo. Kaj se iu faris bonajn agojn kaj estis morala kaj pia, tiu ricevis taŭgan rekompencon. Li ankaŭ parolis pri beboj kiuj mortis nelonge post sia naskiĝo, sed tio ne meritas diskuton. Kaj li raportis pri la pli grandaj repagoj donitaj al homoj kiuj malpie aŭ pie respektis Diojn kaj gepatrojn aŭ propramane murdis.
“Li diris ke li apudestis kiam iu demandis al alia, pri kie estas Ardiajo la Granda. Tiu Ardiajo de Pamfilio estis tirano de iu civito antaŭ mil jaroj. Li murdis sian maljunan patron kaj sian pli aĝan fraton kaj laŭdire li faris multajn aliajn malpiajn agojn. La respondo estis: ‘Li ne venis kaj neniam venos, ĉar tio estas unu el la teruraĵoj kiujn ni vidis. Kiam ni estis proksimaj al la elirejo, pretaj supreniri post ĉiuj niaj suferoj, ni subite vidis lin kaj aliajn,—plejparte ili estis tiranoj, sed inter ili estis ankaŭ treege pekintaj privatuloj—kiuj supozis ke ili ankaŭ supreniros, sed la elirejo rifuzis trairon. Ĝi muĝegis kiam ajn unu el tiuj nekuraceblaj fiuloj provis supreniri kaj ĝi ankaŭ muĝis kiam alproksimiĝis iu ankoraŭ ne sufiĉe punita.’ sonegon kaj kaptis kaj forkondukis ilin. Sed ili kunligis la manojn kaj piedojn kaj kapon de Ardiajo kaj aliaj, faligis ilin kaj bategis ilin kaj, tirinte ilin al la flanko de la vojo, torturis ilin per dornegoj. Kaj ili informis la apudstarantojn pri kial ili kondukis ilin kaj ĵetis ilin en Tartaron. Tio plej terurigis ilin, Ero diris, ĉar ĉiu ektimis ke la voĉo muĝegos kiam li supreniros. Kaj ĉiu ĝojegis, suprenirinte dum silento. Tiaj, do, estas la punado kaj venĝo kiel ankaŭ la feliĉoj. Kiam oni jam estis sur la kampo sep tagojn, la okan tagon ili devis stariĝi kaj marŝi. Post kvar tagoj ili atingis lokon kie ili supren povis vidi lumon kiu kiel kolono trairis la ĉielon kaj teron. Ĝi similis al ĉielarko, sed ĝi estis pli brila kaj pura. Post ankoraŭ unu tago ili atingis ĝin kaj tie, en la mezo de la lumo, ili trovis la pozicion de la finoj de la ĉenoj—la lumo estis ligita al la ĉielo kiel triremkablo[134] por stabile fiksi la cirkonferencon. De la finoj pendas la ŝpinilo de Neceso kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj. La akso kaj la hoko estis el ŝtalo kaj la peza turnilo[135] estis el miksaĵo de ŝtalo kaj aliaj aĵoj. La turnilo estis tia: Ĝi estis simila al niaj kutimaj turniloj, sed, laŭ kion li diris, ĝi estis granda kaj kava kiel vazo. Dua, malpli granda, sed ekzakte simila ujo estis en ĝi, perfekte konforma kaj en tiu estis tria kaj en tiu estis kvara kaj tiel plu, sume estis ok. Do estis ok turniloj, ĉiu interne de alia—tiel ke de supre oni vidis ok randojn kiuj kune konsistigis surfacon de turnilo ĉirkaŭ la akso. La akso trairis la mezon de la oka.
“La unua, plej ekstera turnilo havis la plej larĝan, rondan randon; post ĝi, la plej larĝan randon havis la sesa turnilo; post tiu, la plej larĝan randon havis la kvara turnilo; post tiu, plej larĝa estis la rando de la oka turnilo; post tiu, la sepa; post tiu, la kvina; post tiu, la tria; kaj la plej mallarĝan randon la dua. La plej larĝa rando estis plurkolora, tiu de la sepa estis plej brila, la oka ricevis sian koloron de la brilado de la sepa, la dua estis simila al la kvina, ili estis pli flavaj, la tria estis plej blanka, la kvara estis iom ruĝa kaj la sepa estis iom malpli blanka ol la tria.[136]
“La tuta grupo turniĝadis, sed la sep internaj ankaŭ turniĝadis malrapide laŭ kontraŭa direkto. Plej rapide turniĝadis la oka, post ĝi la sepa, sesa kaj kvina kiuj samrapide turniĝadis. Post ili, plej rapida estis la kvara kies direkto aspektis kvazaŭ kontraŭa. Post tiu sekvis la tria kaj plej malrapida estis la dua. La tuto turniĝadis sur la genuoj de Neceso. Sur ĉiu el la randoj staris sireno,[137] kiun la rando ĉirkaŭen kunportis. Ĉiu sireno sonigis unu noton kaj la notoj kune konsistigis oktavon. Tri aliaj sidis ĉirkaŭe sur tronoj je egalaj distancoj inter si. Ili estis la Destinoj, la filinoj de Neceso kun girlandoj ĉirkaŭ la kapoj kaj portantaj blankajn robojn. Ili estis la Disdonantino de Lotoj, kun la ŝpinistino kaj Neevitebleco. Ili kantadis laŭ la melodio de la sirenoj, la Lotistino pri la pasinteco, la ŝpinistino pri la aktualo kaj Neevitebleco pri la estonteco. La ŝpinistino foje per sia dekstra mano helpas la plej eksteran randon turniĝi, Neevitebleco per sia dekstra mano foje puŝas la internajn kaj la Lotistino puŝas la eksteran kaj internajn alterne, per siaj manoj. Kiam oni alvenis, oni devis iri rekte al la Lotistino. Oficialulo unue starigis ilin laŭ vico kaj poste li prenis de sur la genuoj de la Lotistino lotojn kaj ekzemplojn de vivoj. Li ekstaris sur alta poDio kaj diris:
“‘Proklamo de la Lotistino, juna filino de Neceso: Efemeraj psikoj, komenciĝas nova periodo de vivo por vi, finiĝonta per morto. Neniuj dajmonoj estos donitaj al vi, vi devos mem elekti proprajn dajmonojn. Kiu ricevos la unuan loton, tiu unue elektos vivon kiu fariĝos necesa por li. Virto havas neniun mastron. Ĉiu ricevos tiom da ĝi kiom li respektas aŭ ne respektas. La respondeco estas de la prenanto. Dio ne estas kulpa.’
“Dirinte tion, li disĵetis la lotojn inter ilin. Ĉiu prenis tiun kiu falis apud lin. Sed oni ne permesis ke Ero prenu loton. Ĉiu klare vidis kiun numeron li mem prenis. Post tio, la oficialulo metis la ekzemplojn de vivoj sur la teron antaŭ ili. Estis multe pli da vivoj ol da ĉeestantoj. La vivoj estis ĉiaspecaj, vivoj de ĉiaj bestoj kiel ankaŭ de ĉiaj homoj. Vivoj de tiranoj estis inter ili—iuj estis tiranoj dum la tuta vivo, aliaj estis de tiranoj kiuj sukcesis nur ĝis la mezo de la vivo kaj post tio fariĝis mizeraj kaj fuĝantaj kaj almozpetantaj. Estis vivoj de personoj famaj pro sia beleco aŭ forto aŭ atletiko, aŭ pro sia familio kaj ankaŭ estis vivoj de nefamaj personoj—viroj kaj virinoj. Sed ne estis rangoj laŭ karaktero, ĉar kiu prenis vivon, tiu neeviteble akiris respondan karakteron. Aliaj sortoj, ekzemple gradoj de riĉeco kaj malriĉeco, malsano kaj sano, estis disŝutitaj en la vivojn. Pro tio, Glaŭkono, estas danĝero por ĉiu homo. Tial estas urĝe ke ĉiu el ni forlasu ĉiun alian studon kaj anstataŭe studu kaj serĉu iun personon kiu povos instrui al ni la kapablon rekoni ĉu iu vivo estas bona aŭ malbona, tiel ke laŭeble ni elektos ĉiam la plej bonan. Ni devas zorge atenti ĉion jam diritan. Ni devas konsideri kiel ĉio rilatas al bona vivo, ĉu helpe, ĉu malhelpe. Ni devas povi rekoni kiel beleco reagas kiam ĝi estas kombinita kun malriĉeco aŭ riĉeco. Kaj kiel ĝi estigas bonon aŭ malbonon kiam ĝi estas kombinita kun la diversaj specoj de psikoj. Ni devas scii kiel nobeleco kaj manko de nobeleco kaj privata kaj publika vivoj kaj forteco kaj malforteco kaj kapablo facile lerni aŭ nur malfacile lerni kaj ĉiu alia karakterizaĵo natura en la psiko, aŭ akirita—ni devas konstati kiel ĉiuj tiuj aferoj interagas, por ke ni povu konsideri ilin kaj elekti laŭ iliaj influoj sur la karakteron de la psiko kaj tiel estigi pli bonan aŭ malbonan vivon. Ni nomas tiun vivon malbona kiu kondukas al malmoraleco. Kaj ni nomas tiun vivon bona kiu kondukas al moraleco. Ĉio alia estas forlasebla, ĉar ni trovis ke tiu elekto estas plej grava por vivanto kaj mortinto.
“Ni devas plejfirme teni ĉi tiun scion kiam ni eniras Hadeson, por ke tie ni ne estu trompataj de riĉeco kaj la aliaj similaj malbonoj kaj por ke ni ne ekelektu tiranismon kaj aliajn tiajn agojn kiuj rezultigas multajn nepardoneblajn malbonojn kiel ankaŭ suferojn. Ni devas ĉiam scii elekti moderan specon de vivo kaj eviti ekscesojn, laŭeble ne nur dum ĉi tiu vivo sed ankaŭ dum ĉiu posta vivo. Per tio homo fariĝas plej beata.
“Tiam la rakontanto raportis ke la Oficialulo plu parolis: ‘Eĉ por tiu kiu ricevis la lastan loton estos inda vivo, se li zorge elektos kaj sindediĉe vivos. Kiu havas la unuan loton, elektu saĝe kaj kiu havas la lastan loton, ne perdu esperon.’
“Li diris ke post tiuj vortoj, la persono ricevinta la unuan loton tuj aliris kaj elektis la plej grandan tiranecon. Pro siaj malsaĝeco kaj avid-emo li ne sufiĉe antaŭekzamenis ĝin kaj ne rimarkis ke kaŝita en ĝi estas la fatalo manĝi siajn infanojn kaj aliaj teruraĵoj. Kiam li poste ekzamenis ĝin zorge li batis sin kaj ploris pro sia elekto, ĉar li ne atentis la averton de la Oficialulo. Sed li ne kulpigis sin mem pri la malbono, li kulpigis la sorton kaj la dajmonojn kaj ĉion krom si. Li estis inter tiuj kiuj venis el la ĉielo. Dum sia pasinta vivo li vivis en bone regata socio kaj estis virta pro kutimo anstataŭ pro filozofio. Efektive, la plej multaj kiuj tiel miselektis estis venintaj el la ĉielo, ĉar ili ne estis spertintaj punojn. La plej multaj kiuj venis el la tero ne tiom rapide faris sian elekton, ĉar ili jam estis suferintaj kaj estis vidintaj alies suferojn. Pro tio kiel ankaŭ pro la lotado, okazis interŝanĝo de bono kaj malbono por la plej multaj psikoj. Tamen se iu dum la nuna vivo daŭre kaj saĝe dediĉas sin al filozofio kaj li ne estas inter la lastaj ricevantoj de lotoj, li ne nur havos feliĉan vivon ĉi tie, sed, laŭ la raporto, lia vojaĝo tien kaj reen ne estos subtera kaj malglata, sed glata kaj traĉiela.
Li diris ke estis vidinde kiel la psikoj selektis siajn vivojn. Oni devis senti kompaton kaj ridadon kaj miron rigardante tion. La plej multaj faris sian selekton konforme al siaj antaŭaj vivoj. Li diris ke li vidis la psikon kiu iam estis Orfeo[138] elekti la vivon de cigno, ĉar li malamis virinojn kaj rifuzis esti naskita de virino, ĉar virinoj murdis lin. Li vidis la psikon de Tamuro[139] preni la vivon de najtingalo kaj li vidis cignon preferi la vivon de homo kaj aliaj muzikantaj birdoj simile elektis. Li vidis ke la dudeka lotpreninto selektis la vivon de leono. Tiu estis Ajakso, la filo de Telamonio, kiu evitis preni la vivon de homo, memorante la juĝon pri armiloj. Li ankaŭ vidis Agamemnonon kiu simile malamis la homaron pro sia suferado, do interŝanĝis homan vivon kontraŭ tiu de aglo. Meze inter la lotprenintoj estis la psiko de Atalanta,[140] kiu, vidinte la grandajn honorojn donatajn al viratletoj, ne povis preterlasi tion, do ŝi prenis tian vivon. Post ŝi li vidis la psikon de Epejo la filo de Panopeoso, preni la vivon de tre lerta virino. Inter la lastaj li vidis la klaŭnon Tersito vesti sin per la haŭto de simio. Kaj li vidis ke, laŭhazarde, la psiko de Odiseo estis la plej lasta. Memorante siajn antaŭajn suferojn, li decidis malakcepti ĉian deziron je honoro. Li tre zorge serĉis vivon de nefama, ordinara viro. Li fine trovis ĝin kuŝantan ie, ignoritan de la aliaj. Kiam li vidis ĝin, li diris ke li farus la saman selekton se li estus la unua el la lotprenintoj, kaj li ĝoje prenis ĝin. Inter la aliaj, li vidis bestojn fariĝi homoj kaj inverse. La malmoralaj fariĝis sovaĝaj bestoj kaj la moralaj fariĝis amikaj bestoj kaj li vidis ĉian interŝanĝon.
“Kiam ĉiuj psikoj estis elektintaj siajn vivojn, laŭ la ordo de la lotoj ili iris al la Lotistino. Ŝi donis al ĉiu psiko ĝian selektitan dajmonon kiu devos gardi ĝian vivon kaj plenumigi la selektaĵon. Li tiam kondukis ĝin al la ŝpinistino kiu certigis ĝiajn loton kaj destinon per sia mano kaj la turniĝado de la ŝpinilo. Poste li denove kondukis la psikon al la ŝpinado de Neevitebleco kiu faris la destinon neevitebla. Post tio li kondukis ĝin al la trono de Neceso kaj ili pluiris sen rigardi malantaŭen. Kiam la aliaj ankaŭ alvenis, ili ĉiuj marŝis sur la Kampon de Forgeso kie estis tiel varmege ke oni apenaŭ povis spiri tie. Sur tiu kampo estis nek arboj nek plantoj.
“Kiam venis vespero ili bivakis apud la Rivero de Senzorgo kies akvon povas teni neniu ujo. Ĉiu devis trinki kvanton da akvo kaj tiuj kiuj ne plu estis prudentaj trinkis pli ol necesis. Kaj kiu trinkis la akvon, tiu forgesis ĉion. Post tio ili ekdormis kaj je la mezo de la nokto okazis tondro kaj tertremo. Subite ili estis disĵetitaj supren al naskiĝo, ardante kiel meteoroj. Sed al Ero estis malpermesite trinki la akvon. Li ne sciis kiel li reeniris sian korpon, sed subite li rigardis kaj vidis sin kuŝantan sur la ŝtipoj je la matenkrepusko.
“Do tiel, Glaŭkono, lia rakonto estis savita kaj ne pereis kaj ĝi povos savi ankaŭ nin se ni kredos ĝin, kaj ni trairos la Riveron de Forgeso sendanĝere se ni ne malpurigos niajn psikojn. Nu, tia estas mia kredo: Ke la psiko estas senmorta kaj kapablas konservi sin senmakula dum ĉiuj malbono kaj bono, ĉiam sekvante la vojon supren kaj ĉiel sagace atentante moralecon. Tiel ni estos amikoj, unuj de la aliaj kaj de la Dioj, ne nur dum ni restas ĉi tie sed ankaŭ kiam ni ricevos repagon pro tio kvazaŭ atletoj ricevantaj premiojn. Kaj tiel ni bone fartos ĉi tie kaj dum la miljara vojaĝo kiun ni diskutis.”