Marx — Engels
MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO
Esperanta traduko kaj postparolo de Detlev Blanke

Antaŭparolo al la germana eldono de 1872

La Ligo de Komunistoj, internacia asocio de laboristoj, kiu sub la tiamaj kondiĉoj kompreneble povis esti nur sekreta, komisiis dum la kongreso, okazigita en novembro 1847 en Londono, la subskribintojn verki detalan teorian kaj praktikan parti-programon destinitan por la publiko. Tiel ekestis la sekva «Manifesto», kies manuskripto migris kelkajn semajnojn antaŭ la Februara Revolucio[1] por preso al Londono. Unue publikigita germane, en tiu lingvo ĝi estis presita en Germanio, Anglio kaj Usono en almenaŭ dek du diversaj eldonoj. La angla teksto unue aperis en la jaro 1850 en Londono en «Red Republican», tradukita de Miss Helen Macfarlane (Mekfarlejn), kaj krome en 1871 aperis almenaŭ en tri diversaj tradukoj en Usono. La franca teksto unue aperis mallonge antaŭ la Junia Insurekcio 1848[2] en Parizo, lastatempe en «Le Socialiste» en Nov-Jorko. Novan tradukon oni preparas. Pola versio aperis mallonge post la unua germana eldono. Rusa versio aperis en Ĝenevo dum la sesdekaj jaroj. Ankaŭ en la danan ĝi estis tradukita baldaŭ post sia apero.

Kiom ajn ŝanĝiĝis la cirkonstancoj dum la lastaj dudek kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj, evoluigitaj en ĉi tiu «Manifesto» entute restas plene validaj ankaŭ hodiaŭ. Jen kaj jen oni devus plibonigi detalojn. Kiel la «Manifesto» mem klarigas, la praktika apliko de tiuj principoj ĉie kaj ĉiam dependos de la ekzistantaj historiaj kondiĉoj. Pro tio ankaŭ ne estas metita aparta akcento sur la revoluciajn intervenojn, proponitajn fine de la ĉapitro II. Tiu parto hodiaŭ aspektus multrilate alia. Rigarde al la grandega evoluo de la grandindustrio dum la lastaj dudek kvin jaroj kaj la progresinta partia organiziĝo de la laborista klaso, ligita al ĝi, rigarde al la praktikaj spertoj kolektitaj unue dum la Februara Revolucio kaj eĉ multe pli dum la Pariza Komunumo[3], kie unuan fojon la proletaro dum du monatoj havis la politikan potencon, rigarde al tio ĉi tiu programo hodiaŭ kelkaloke estas malnoviĝinta. La Komunumo aparte pruvis, ke «la laborista klaso ne simple povas preni en posedon la pretan ŝtatmekanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj». (Vidu „Der Bürgerkrieg in Frankreich. Adresse des Generalraths der Internationalen Arbeiter-Association“)[4], germana eldono, p. 19, kie la temo estas plutraktita). Plue kompreneblas, ke la kritiko pri la socialisma literaturo hodiaŭ estas mankhava, ĉar ĝi nur traktas ĝis 1847; la samo koncernas la rimarkojn pri la rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (ĉapitro IV), kvankam ili nuntempe ankoraŭ estas ĝustaj en la bazaj trajtoj, tamen laŭ sia prezento ili hodiaŭ estas malnoviĝintaj jam pro tio, ĉar la politika situacio totale transformiĝis kaj la historia evoluo elmondigis la plej multajn de la tie menciitaj partioj.

Tamen, la «Manifesto» estas historia dokumento, kiun ni ne plu rajtigas nin ŝanĝi. Pli posta eldono eble aperos kun enkonduko, kiu kovros la tempospacon de 1847 ĝis nun. La prezentata represo por ni venis tro neatendite, por lasi al ni la tempon por tia enkonduko.

Londono, la 24ª de junio 1872

Karl Marx, Friedrich Engels

Загрузка...