Antaŭparolo al la itala eldono de 1893

Al la itala leganto

La publikigo de la «Manifesto de la Komunista Partio» samtempis precize preskaŭ je la tago kun la 18ª de marto 1848, kiam okazis la revolucioj de Milano kaj Berlin, kiam en la centro de la eŭropa kontinento unuflanke kaj de la Mediteraneo aliflanke leviĝis du nacioj, kiuj ĝis tiam estis malfortigitaj pro teritoria dishakiteco kaj internaj kvereloj kaj pro tio subiĝintaj sub fremda regado. Dum Italio estis subigita al la imperiestro de Aŭstrio, Germanio devis porti, se ankaŭ ne tiel rekte, la ne malpli pezan jugon de la caro de ĉiuj rusoj. La efikoj de la 18ª de marto 1848 liberigis Italion kaj Germanion el tiu honto. Se ambaŭ grandaj nacioj estis restarigitaj kaj certagrade redonitaj al si mem en la tempo inter 1848 ĝis 1871, tiam, kiel diris Karl Marx, tio okazis pro tio, ĉar la samaj homoj, kiuj sufokis la revolucion de 1848, fariĝis kontraŭvole ties testamento-realigantoj.

La revolucio estis tiam ĉie la faro de la laborista klaso. Estis la laborista klaso, kiu starigis la barikadojn pagante per sia vivo. Nur la laboristoj de Parizo, kiam ili faligis la registaron, havis la deklaritan celon, faligi la burĝan reĝimon. Sed kiom ajn ili konsciis la neeviteblan antagonismon, ekzistintan inter ilia propra klaso kaj la burĝaro, nek la ekonomia progreso de la lando nek la spirita evoluo de la francaj laboristaj amasoj estis atinginta tiun gradon, kiu estus ebliginta reorganizon de la socio. Pro tio fine la fruktojn de la revolucio enpoŝigis la kapitalista klaso. En la aliaj landoj, kiel Italio, Germanio, Aŭstrio, Hungario, la laboristoj ekde la komenco faris nenion alian ol helpi al la burĝaro akiri la potencon. Tamen en neniu lando estas ebla la regado de la burĝaro sen nacia sendependeco. Tial la revolucio de 1848 devis sekvigi la unuecon kaj sendependecon de la nacioj, kiuj ĝis tiam ne havis ilin: Italio, Germanio, Hungario, Pollando sekvos siatempe.

Kvankam la revolucio de 1848 ne estis socialista revolucio, ĝi tamen ebenigis la vojon al tia, pretigis al ĝi la terenon. Kun la evoluo de la grandindustrio en ĉiuj landoj la burĝa reĝimo dum la lastaj 45 jaroj estis kreinta multnombran, koncentritan kaj fortan proletaron, estis produktinta — por uzi esprimon el la «Manifesto» — sian propran tombofosiston. Sen restarigo de la sendependeco kaj sen unueco de ĉiu eŭropa nacio estus realigita nek la internacia unuiĝo de la proletaro nek trankvila komprenema kunagado de tiuj nacioj por atingi komunajn celojn. Oni nur imagu komunan internacian agadon de italaj, hungaraj, germanaj, polaj, rusaj laboristoj sub la politikaj cirkonstancoj antaŭ 1848!

La batalegoj de 1848 do ne estis vanaj, ankaŭ ne vanaj la 45 jaroj, kiuj disigas nin de tiu revolucia etapo. La fruktoj ekmaturiĝas, kaj mi nur deziras, ke la publikigo de ĉi tiu itala traduko de la «Manifesto» estu bona antaŭsigno por la venko de la itala proletaro, tiel, kiel tio estis la publikigo de la originalo por la internacia revolucio.

La «Manifesto» juste akceptas la revolucian rolon, kiun ludis la kapitalismo dum la pasinteco. La unua kapitalisma nacio estis Italio. La fino de la feŭda mezepoko kaj la komenco de la moderna kapitalisma epoko estas markitaj per granda figuro — per la italo Dante, kiu samtempe estis la lasta poeto de la mezepoko kaj la unua poeto de la moderna tempo. Hodiaŭ, same kiel ĉirkaŭ la jaro 1300, komenciĝas nova historia epoko. Ĉu Italio donacos la novan Dante, kiu proklamos la naskiĝhoron de la proleta epoko?

Londono, la 1ª de februaro 1893

Friedrich Engels

Загрузка...