Notoj

[1]

La franca revolucio dum februaro 1848. (Trad.)

[2]

Ribelo de la pariza proletaro de la 23ª gis la 26ª de junio 1848, kiu markis la kulminon de la revolucio 1848–1849 en Eŭropo. (Trad.)

[3]

Revolucia registaro de la laboristaro, kreita per proleta revolucio la 18ªⁿ de marto 1871 en Parizo. La Pariza Komunumo estis la unua provo fari proletan revolucion kaj starigi la diktaturon de la proletaro. Ĝi ekzistis ĝis la 28ª de marto 1871. (Trad.)

[4]

«La civitana milito en Francio. Mesaĝo al la Ĝenerala Konsilantaro de la Internacia Laborista Asocio». (Trad.)

[5]

Ĉi tiu antaŭparolo al la dua rusa eldono de la «Manifesto» estas komune verkita de Marx kaj Engels. (Trad.)

[6]

La unua rusa traduko de la «Manifesto» aperis en 1869 en Ĝenevo, en la eldonejo «Volnaja russkaja tipografija». (Trad.)

[7]

La rusa ĵurnalo «Kolokol» (sonorilo) havis demokratian kaj revolucian tendencon kaj estis eldonita de 1857 ĝis 1867 de la demokrataj revoluciuloj Aleksandr Herzen (1812–1870) kaj Nikolaj Ogarjov (1813–1877). (Trad.)

[8]

Post la mortigo de la caro Aleksandro la Dua fare de membroj de la sekreta organizaĵo «Narodniki» (popolamikoj) dum marto 1881, la posteulo Aleksandro la Tria kaŝiĝis en la Kastelo Gatĉina proksime de Sankt-Peterburgo. (Trad.)

[9]

Karl Marx mortis la 14ªⁿ de marto 1883 kaj estis entombigita en la tombejo Highgate (Hajgit) en Londono. (Trad.)

[10]

«Al tiu penso», — mi diras en la antaŭparolo al la angla traduko, — «kiu laŭ mia opinio kapablas doni al la historiscienco la saman progreson kiel la teorio de Darwin al la naturscienco — al tiu penso ni ambaŭ estis malrapide alproksimiĝintaj jam kelkajn jarojn antaŭ 1845. Kiom memstare mi mem estis progresinta en tiu direkto, plej bone montras mia laboro „Lage der arbeitenden Klasse in England“ (La situacio de la laboranta klaso en Anglio). Sed kiam mi rerenkontiĝis kun Marx printempe de 1845 en Bruselo, li estis komplete ellaborinta tiun penson kaj metis ĝin al mi per preskaŭ same klaraj vortoj, kiel mi resumis ĝin supre.» (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

[11]

Proudhon, Pierre-Joseph (1809-1865), franca ekonomikisto kaj sociologo, publicisto, ideologo de la etburĝaro, unu el la fondintoj de la anarkismo. (Trad.)

[12]

Lassalle al mi persone ĉiam konfesis sin disĉiplo de Marx kaj kiel tiu staris sur la fundamento de la «Manifesto». Tamen, en sia publika agitado dum la jaroj 1862–1864 li nur restis ĉe la postuloj de produktadaj kooperativoj kun ŝtata kredito. (Noto de Engels)

[13]

Engels aludas al la parolado de Bevan, la prezidanto de la «Trade-Unions» (angla sindikato) de la urbo Swansea, kiun tiu estis farinta en la jaro 1887 kadre de la jarkongreso de la Trade-Unions. (Trad.)

[14]

Vera Ivanovna Zasuliĉ (1849–1919), rusa revoluciulino. En sia postparolo, kiun Engels en 1894 verkis al la artikolo «Socialaĵoj en Ruslando», li mencias kiel verkinton de la citita traduko G. V. Pleĥanov. Ankaŭ Pleĥanov atentigis en 1900 en pli posta eldono de la «Manifesto», ke la menciita traduko estas de li. (Trad.)

[15]

Adeptoj de Robert Owen (Oŭen) (1771–1858), angla utopieca komunisto. (Trad.)

[16]

Adeptoj de François Marie Charles Fourier (Furje) (1772–1837) franca utopieca socialisto. (Trad.)

[17]

“The Condition of the Working Class in England in 1844”. By Frederick Engels. Translated by Florence K. Wishnewetzky. New York — Lovell London, W. Reeves, 1888. (Noto de Engels)

[18]

Engels aludas je la antaŭparolo al la germana eldono de 1883. (Trad.)

[19]

La germana originalo, kiun Engels kredis perdita, estis tamen retrovita kaj iĝis la bazo de la esperantigo de la antaŭparolo al la dua rusa eldono de 1882. (Trad.)

[20]

En la kolonja proceso kontraŭ komunistoj (4.10.–12.12.1852) oni akuzis 12 membrojn de la Ligo de Komunistoj (1847–1852) pro ŝtatperfido. La akuzo baziĝis sur «protokollibro» pri la centra administrejo de la Ligo, fabrikaĵo de la prusa polico kaj sur aliaj falsaĵoj. En sia verko «Malkaŝigoj pri la kolonja proceso kontraŭ komunistoj» Marx prezentis la verajn kaŭzojn de la proceso kaj senmaskigis la prusan policismon. (Trad.)

[21]

Lassalle al mi persone ĉiam konfesis sin «disĉiplo» de Marx kaj kiel tiu kompreneble staris sur la fundamento de la «Manifesto». Alia afero estis kun tiuj liaj adeptoj, kiuj restis ĉe la postuloj de produktadaj kooperativoj kun ŝtata kredito kaj kiuj disdividis la tutan laboristan klason en ŝtathelpantojn kaj memhelpantojn. (Noto de Engels)

[22]

La unua kongreso de la Internacia Laborista Asocio okazis de la 3ª ĝis 8ª de septembro 1866 en Ĝenevo. La plej gravaj decidoj de la kongreso baziĝas sur la de Marx ellaboritaj «instrukcioj por la delegitoj de la Provizora Centra Konsilantaro pri la unuopaj demandoj». La kongreso akceptis i.a. ses el la entute naŭ de Marx verkitaj punktoj, inter ili rezolucion pri limigo de la taga labortempo. La Internacia Socialista Kongreso en Parizo, kiu fariĝis la fondokongreso de la 2ª Internacio, okazis de la 14ª ĝis 20ª de julio 1889. La kongreso ellaboris la bazon por internaciaj leĝoj por gardi la rajtojn de la laboristoj. La decido de la kongreso, je la 1ª de majo 1890 en ĉiuj landoj organizi manifestaciojn por la okhora labortago kaj internacia solidareco, fariĝis la naskiĝa horo de la bataltago de la laborista klaso. (Trad.)

[23]

Kongreso-Pollando oni nomis tiun parton de Pollando, kiu fariĝis parto de Ruslando sub la oficiala nomo Reĝa Regno Pollando. Tio okazis surbaze de la decidoj de la Kongreso en Vieno en la jaroj 1814/1815. (Trad.)

[24]

Otto von Bismarck (1815–1898), prusa politikisto kaj diplomato, ludis en 1871 gravan rolon ĉe la unuigo de Germanio sub prusa egido. Li estis kanceliero de la imperiestra Germanio de 1871–1890. (Trad.)

[25]

Aludo al la nacia ribelo, kiu komenciĝis en januaro 1863 sur pola tero (sed parto de la rusa imperio) kaj estis kruele sufokita per la caraj trupoj. (Trad.)

[26]

Temas pri la papo Pius la IX-a (1792–1878). (Trad.)

[27]

Temas pri la caro Nikolao la Unua (1796–1855), nomita «ĝendarmo de Eŭropo». (Trad.)

[28]

Klemens Lothar Wenzel (Vencel), princo de Metternich (1773–1859), aŭstra politikisto, malamiko de ĉiuj liberalaj aŭ naciaj movadoj, kiu provis kunteni la habsburgan monarkion per absolutisma polica reĝimo. (Trad.)

[29]

François Pierre Guillaume Guizot (Gizo) (1787–1874), franca liberala politikisto, faligita per la Februara Revolucio 1848. (Trad.)

[30]

Sub burĝaro estas komprenata la klaso de modernaj kapitalistoj, kiuj estas posedantoj de sociaj produktado-rimedoj kaj eluzas dungan laboron. Proletaro estas la klaso de la modernaj dungolaboristoj, kiuj, ĉar neposedantoj de propraj produktado-rimedoj, estas devigitaj vendi sian laborforton por povi vivi. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

[31]

Tio signifas, precize dirite, la skribita historio. En 1847 la antaŭhistorio de la socio, la socia organiziĝo, kiu antaŭiris ĉiun skribitan historion, estis preskaŭ nekonata. Ekde tio Haxthausen* malkovris la komunan proprieton je tero en Rusio. Maurer pruvis, ke ĝi estis la socia bazo, de kiu historie eliris ĉiuj germanaj triboj. Kaj iom post iom oni komprenis, ke la vilaĝa komunumo kun komuna terposedaĵo estis la praformo de la socio, de Hindio ĝis Irlando. Per sia glora malkovro de la vera naturo de gento kaj de ĝia pozicio en la tribo Morgan fine klarigis la internan organiziĝon de tiu praa komunisma socio en sia tipa formo. Per la disvolviĝo de tiu origina komunumo komenciĝas la disiĝo de la socio en apartaj kaj fine antagonismaj klasoj. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888 kaj al la germana eldono de 1890) Mi provis sekvi tiun procezon de disvolviĝo en «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato», dua eldono, Stuttgart 1886. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

* August Haxthausen (1792–1866), prusa barono, kiu studis en Ruslando (1843–1844) la agrikulturon kaj kamparanan vivon. (Trad.)

Georg Ludwig Maurer (1790–1872), germana historiisto, kiu studis la mezepokon. (Trad.)

Lewis Henry Morgan (1818–1881), usona etnografo, arkeologo kaj historiisto. (Trad.)

[32]

En la germana originalo „Pfahlbürger“ (palisburĝoj). Temas pri civitanoj de la feŭda Mezepoko, loĝintaj ekster la limpalisoj de urbo, kiuj ricevis burĝajn rajtojn, i.a. liberigo el la servuteco, pro ilia kunhelpo en la protekto de la urbo (kastelo, burgo). En figura senco: mallarĝhorizonta homo, filistro, ankaŭ etburĝo. La aŭtoroj de la Manifesto uzas ambaŭ signifojn. (Trad.)

[33]

«Komunumo» nomiĝis la en Francio evoluantaj urboj, eĉ antaŭ ol ili kapablis kiel «tria klaso» devigi siajn feŭdajn sinjorojn kaj mastrojn permesi lokajn memadministrojn kaj politikajn rajtojn. Ĝenerale dirite, ni ĉi tie mencias kiel la tipan landon por la ekonomia evoluo de la burĝaro Anglion, por la politika evoluo Francion. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

Tiel la urbanoj de Italio kaj Francio nomis sian urban kunvivadon, post kiam ili estis aĉetintaj aŭ eldevigintaj de siaj feŭdaj sinjoroj la unuajn memadministrajn rajtojn. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

[34]

Ekz. ŝtato kun parlamento aŭ alia formo, en kiu estas reprezentataj sociaj klasoj kaj tavoloj. (Trad.)

[35]

La krucmilitoj estis militaj kaj koloniigaj ekspedicioj dum la 11ª ĝis 13ª jarcentoj, entreprenitaj de kristanaj eŭropaj feŭdistoj kaj kavaliroj kontraŭ nekristanaj popoloj por pliampleksigi aŭ reakiri la potencon de la kristanaj feŭdistoj. (Trad.)

[36]

En la germana originalo „Lumpenproletariat“ ĉifonproletaro. Unu el la plej subaj sociaj tavoloj en kapitalismaj landoj (almozuloj, vagabondoj, krimuloj, prostituitinoj k.s.). Pro la konstanta senlaboreco kaj ruinigado de etburĝoj daŭre aperas tiu tavolo, el kiu la reakciularo facile prenas strikrompulojn, spionojn, provokistojn k.s. La ĉifonproletaro estas nekapabla organizi sin por politika batalo. (Trad.)

[37]

Temas pri movado por reformoj de la balotrajto en Anglio. (Trad.)

[38]

Ne temas pri la angla re staŭra periodo de 1660–1689 sed pri la franca de 1814–1830. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

[39]

Legitimistoj nomiĝis adeptoj de la dinastio de la Burbonoj, kiu regis en Francio de 1589–1793 kaj dum la restaŭra periodo de 1814–1830. (Trad.)

[40]

La grupo «Juna Anglio» fondiĝis komence de la 40-aj jaroj de la 19ª jarcento. En ĝi membris anglaj politikistoj kaj literaturistoj, kiuj apartenis al la Tory-partio. (Trad.)

[41]

Tio ĉefe koncernas Germanion, kie la kampara nobelaro kaj la junkraro proprakoste mastrumigas pere de siaj administrantoj grandan parton de siaj bienoj kaj samtempe ankaŭ estas grandproduktantoj de betsukero kaj terpoma brando. La pli riĉaj anglaj aristokratoj ankoraŭ ne tiom degeneris; sed ankaŭ ili scias, kiel egaligi la falon de la rento per la disponigo de sia nomo al pli malpli dubindaj fondintoj de akciaj societoj. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

[42]

Jean Charles Léonard Simonde de Sismondi (1773–1842), svisa historiisto, ekonomikisto. (Trad.)

[43]

La revolucia ŝtormo de 1848 forbalais tiun tutan aĉan direkton, prenante de iliaj reprezentantoj la emon daŭrigi la socialismumadon. Ĉefa reprezentanto kaj klasika tipo de tiu direkto estas sinjoro Karl Grün*. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

* Karl Grün (1817–1887), etburĝa germana publicisto. (Trad.)

[44]

Metaforo por la ideala kristana socio de la estonto. (Trad.)

[45]

François Noel Babeuf, nomita Gracehus Babeuf (1760–1797), franca revolucia utopieca komunisto. Ekzekutita pro partopreno en ribelo por daŭrigi la francan revolucion. (Trad.)

[46]

Falansteroj nomiĝis la socialistaj kolonioj planitaj de Charles Fourier. Cabet nomis sian utopion Ikario kaj tiel pli poste sian komunisman kolonion en Ameriko. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

Home-Colonies (kolonioj enlandaj) Owen nomas siajn komunismajn modelsocietojn. Falansteroj estis la nomo de sociaj palacoj, planitaj de Fourier. Ikario nomiĝis la utopia lando de fantazio, kies komunismajn instituciojn priskribas Cabet. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

[47]

Memstara politika movado de la angla proletaro meze de la 19ª jarcento ekde 1832 ĝis 1854. Nomata laŭ ĝia baza dokumento (People’s Charter, popola ĉarto), la «unua laborista partio de nia tempo» (Engels). (Trad.)

[48]

La reformistoj, adeptoj de la pariza gazeto «La Reforme», agitis por starigo de respubliko kaj la apliko de demokratiaj kaj socialaj reformoj. (Trad.)

[49]

Temas pri la partio, kiu siatempe estis reprezentita en la parlamento de Ledru-Rollin*, en la literaturo de Louis Blanc kaj en la taga gazetaro per la ĵurnalo «Reforme». La nomo «socialdemokratio» signifis ĉe ĝiaj inventintoj sekcio de la demokratia aŭ respublikana partio kun pli aŭ malpli da socialisma koloro. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888). La partio en Francio, siatempe nominta sin social-demokrata estis politike reprezentita per Ledru-Rollin kaj literature per Louis Blanc; ĝi do estis abisme malsama al la hodiaŭa germana socialdemokratio. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

* Alexandre-Auguste Ledru-Rollin (Ledri-Rolen) (1807–1874), franca publicisto, unu el la ĉefoj de la demokrata etburĝaro, estis redaktoro de la ĵurnalo «La Reforme», en 1848 membro de la provizora registaro. (Trad.)

Louis Blanc (Blan) (1811–1882), franca historiisto kaj etburĝa socialisto. (Trad.)

[50]

Dum la nacia liberiga batalo en Polando la ribeluloj sukcesis la 22ªⁿ de februaro 1846 konstitui en Krakovo Nacian Asembleon. La ribelo en Krakovo estis komence de marto 1846 disbatita de aŭstraj, prusaj kaj rusaj trupoj. (Trad.)

Загрузка...