Pri la Esperanta eldono de la «Komunista Manifesto»

I

La «Manifesto de la Komunista Partio» apartenas al la plej multe tradukitaj verkoj de la politika literaturo. «Nuntempe ĝi sendube estas la plej disvastigita, la plej internacia produkto de la tuta socialisma literaturo, la komuna programo de multaj milionoj da laboristoj ĉiulandaj de Siberio ĝis Kalifornio», skribis Engels jam en la jaro 1890.

Ĝi estas tradukita en pli ol 120 lingvojn. Aperis pli ol 1200 eldonoj.

Tiu ankaŭ hodiaŭ fascina malmultpaĝa dokumento de la komunismo, kiu «samvaloras kiel kompletaj volumoj» (Lenin), estis tradukita ankaŭ en Esperanton. Aperis du tradukoj kaj 6 eldonoj.

1. En la jaro 1908 en Ĉikago ĉe la eldonejo “Charles H. Kerr and Company” publikiĝis traduko de Arthur Baker: «Manifesto de la Komunista Partio de Karolo Marks kaj Frederiko Engels. El la Aŭtoritata Angla Traduko, Redaktita kaj Alnotita de Frederiko Engels. Tradukita Esperanten (de) Arturo Baker. Verkinto de “The American Esperanto Book”. Redaktoro de „Amerika Esperantisto“». La 65-paĝa libreto ankaŭ entenis la anglan tradukon de Samuel Moore kun antaŭparolo kaj notoj de Friedrich Engels.

En sia anglalingva antaŭparolo, karakterizante la tutmondiĝon de la batalo inter la organizita laboristaro kaj la posedantoj de la produktadorimedoj, Baker skribis:

En la disvolviĝo de tiu mondvasta batalo la internacia lingvo Esperanto devas ludi gravan rolon. Ĝuste kiel la telegrafoj, la fervojoj kaj la vaporŝipoj ebligas al la modernaj nacioj rapide decidi pri la rezulto de la milito inter la Rusa Kapitalo kaj la Japana Kapitalo, tiel Esperanto post multaj jaroj plirapidigos la rezulton de la lukto inter la Tuta Laboro kaj la Tuta Kapitalo.

La Manifeston li nomis “the fundamento of the great political and economic struggle” (la fundamento de la granda politika kaj ekonomia batalo).

La ideo de Baker, presi paralele al la Esperanta traduko la anglan version, estas tre bonvena, ĉar oni povas taksi la anglan tradukon de Moore kvazaŭ dua originalo, pro la fakto, ke Engels trarigardis, korektis kaj redaktis ĝin kaj pro tio sendube garantiis altgradan fidelecon al la de li kaj Marx verkita germana originalo.

Kiu estis Baker? Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (L. Kökény/V. Bleier 1933, p. 37) Arthur Brooks Baker (Bejkr) estis usona prelegisto kaj ĵurnalisto, naskita en 1877. Li fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono («La Amerika Esperantisto») kaj verkis broŝurojn kaj lernolibrojn pri Esperanto, eldonitajn en grandaj eldonkvantoj.

2. La dua provo traduki la Manifeston estas de Emil Pfeffer. En la volumo «Dokumentoj de Komunismo» (Leipzig: SAT 1923, 132 p.) aperis la 48-paĝa Manifesto. La aŭstro Pfeffer (naskita en 1891) publikigis beletrajn kaj sciencajn tradukojn, verkis lernilojn kaj redaktis kelkajn revuojn.

En la organo de „Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet“ (Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj), „Der Arbeiter-Esperantist“ («La Laborista Esperantisto» n-ro 11/12 1923, p. 58) ni trovas koncizan informon pri la libro el la plumo de la redaktoro Adolf Sproeck, kiu kritikis la tradukon de Pfeffer skribante, ke «la stilo… tro multe respegulas germanan stilon, kiu tute ne povas pretendi esti internacia».

Tiu kritiko estas rimarkinda, ĉar Pfeffer starigis al si altan celon. En lia antaŭparolo ni legas:

«Alpaŝante al la esperantigo de la Komunista Manifesto la Tradukanto estis gvidata de la intenco, doni al la Esperantistaro tradukon, kiu pli fidele respegulas la originalon ol la ĝis nun aperintaj tradukoj nacilingvaj. Kaj se malgraŭ la precizeco de la traduko la verko esperantigita surprizas per sia facila legebleco, tiu ĉi fakto estu konsiderata kiel plua pruvo de la mirinda taŭgeco de Esperanto por preciza redono de la scienca literaturo, kiel nova stimulo kaj firmigo por la Esperantistaj kamaradoj fervore daŭrigi sian gloran, nuntempe tiom urĝan laboron: enkonduki Esperanton en servon de l’tutmonda socialismo». (p. 5/6)

3. Aperis dua eldono en la jaro 1924, ankaŭ ĉe SAT.

4./5. De la unua eldono aperis post la milito du senŝanĝaj fotorepresoj en Tokio (eldonejo «Nauka», 1948 kaj 1949), el kiuj ni citis Pfeffer, kvankam la tradukinto ne estas menciita. Tio estas la tria kaj kvara eldonoj de Pfeffer.

6. Kvina eldono de la Manifesto en la traduko de Pfeffer, 56-paĝa broŝuro aperis en 1936 ĉe SAT (Parizo). Temas pri iom korektita represo de la unua. La korektoj koncernas i.a. anstataŭon de «kaj» per «k», kutima mallongigo en SAT-rondoj, anstataŭon de la malnova «proletario» per la pli moderna formo «proleto». Anstataŭ «plejbejo» ni trovas «plebano» anstataŭ «feŭdala» «feŭda» k.a. Evidente la «Plena Vortaro de Esperanto», eldonita en 1930 de SAT, efikis normige.

Al tiu eldono estis aldonita foto de Marx (sed strange, ne de Engels). La antaŭparolo de Pfeffer mankas. Anstataŭ ĝi aperas antaŭparolo pri la signifo de la Komunista Manifesto, verkita de Lucien Laurat (Lora) (pseŭdonimoj L. Lora, L. Revo). Ne estas klare, ĉu Pfeffer mem korektis la tekston aŭ ĉu tion faris Laurat.

II

Ĉar neniu el la menciitaj Esperantaj eldonoj estas plu havebla, la iniciato de la eldonejo «Progreso» reeldoni la Manifeston en Esperanta traduko estas tre salutinda. Kompleta retraduko necesis, inter alie pro tio, ĉar Esperanto intertempe fariĝis pli ol 100-jara. Kompreneble, la lingvo de 1908, de 1923 aŭ de 1936 ne estas la sama kiel de 1990. Ĝi evoluis. La kreskanta kvanto de socipolitikaj tekstoj stabiligis la ĉi-rilatan leksikon. La stilo fajniĝis.

Kiam ni akceptis la taskon traduki la Manifeston, ni ne tute konsciis pri la malfacileco de la afero. La teksto laŭ enhavo estas komuna verko de Karl Marx kaj Friedrich Engels. La unuan skizon por la enhavo verŝajne liveris Engels. Sed la finan tekston verkis Marx mem. La lingvaĵo de Marx ne ĉiam estas facile komprenebla. Ĝenerale agnoskita fakto. La stilo de Engels estas pli facile komprenebla.

Ni konfesas, ke ofte ni havis malfacilaĵojn tuj kompreni la esencon de Marx’aj frazoj. Kiel, do, ni procedis, klopodante liveri la trian tradukon de la Manifesto?

1. Pri diversaj dubaj punktoj ni konsultis la germanan specialiston el GDR pri la Manifesto, d-ron Wolfgang Meiser, kiu preparas la eldonon de la klasika teksto por MEGA, tio estas «Marx-Engels-Gesamtausgabe» (la kompleta Verkaro de Marx-Engels), scienca eldono kun 42 planitaj volumoj, preparata de la instituto pri Marksismo-Leninismo ĉe Centra Komitato de Socialisma Unuiĝinta Partio de Germanio, kunlabore kun la lnstituto pri Marksismo-Leninismo ĉe Centra Komitato de Komunista Partio de Soveta Unio.

2. Dum la tradukado mem ni tute ignoris la antaŭajn du Esperantajn versiojn. Nur post la pretigo de nia traduko ni iom komparis, kiel oni povas vidi en ĉi tiu eseo.

3. Gravegan helpon al ni donis la angla traduko (1888) de Samuel Moore (1830–1912) kaj la franca traduko (1885) de Laura Lafargue (1845–1911). Samuel Moore, kiel tradukinto de granda parto de la «Kapitalo» de Marx kaj amiko de Marx kaj Engels, estis bonege preparita por fari adekvatan tradukon. Laura Lafargue estis la filino de Marx. Ambaŭ eldonoj ankaŭ aperis ĉe la eldonejo «Progreso». Aparte la angla traduko tre helpis, ĉar kelkaloke ĝi estas pli klara ol la germana originalo. Foje ĝi iom diverĝas de la originalo, jen ion aldonas, jen ion ellasas. Se tio estis en la intereso de la komprenebleco de la teksto, ni foje (kvankam tre malofte) sekvis la anglan tradukon.

Jen kelkaj ekzemploj:

a) En la unua alineo temas laŭ la germana originalo i.a. pri germanaj policistoj (deutsche Polizisten). En la angla traduko ni trovas «police spies» (policaj spionoj). Baker tradukis laŭ la angla versio. Pfeffer kaj ni restis ĉe la originalo.

b) En la teksto (ĉapitro «Burĝoj kaj proletoj») mankas en la germana originalo indiko de landoj, sed ni trovas ilin en la angla traduko. Do laŭ tio la Esperanta traduko devus teksti: «Subpremita klaso dum la feŭdsinjora regado… jen sendependa urba respubliko (kiel en Italio kaj Germanio), jen tria impostodeva klaso de la monarkio (kiel en Francio)…» Baker sekvas la anglan version, menciante la landojn, Pfeffer kaj ni ne mencias la landojn.

c) En la unua alineo de la II-a ĉapitro ni i.a. trovas la frazon, kiu tekstas en la germana originalo: „Sie stellen keine besonderen Prinzipien auf“, ni trovas en la angla versio “They do not set up any sectarian principles of their own”. Pro tio ni elektis la pli klaran solvon: «Ili starigas neniujn sektecajn principojn…». Ankaŭ jam Baker profitas de la angla versio («Ili ne starigas sektajn principojn…») sed ne Pfeffer («Ili starigas neniajn specialajn principojn…»).

d) En la sama ĉapitro aliloke temas pri la koncepto (imago) de la burĝaro, laŭ kiu la burĝaj produktadomanieroj kaj proprieto-kondiĉoj estas eternaj leĝoj. La germana originalo: „Die interessierte Vorstellung … teilt ihr mit allen untergegangenen herrschenden Klassen“. Pfeffer tradukis laŭvorte «La interesitan imagon … vi dividas kun ĉiuj pereintaj regantaj klasoj». Tio ne donas klaran imagon, pri kio temas. La angla traduko estas mirinde klara: “The selfish misconception … you share with every ruling class that has preceded you” («La egoisman miskoncepton … vi partoprenas kun ĉiu gvidanta klaso, kiu antaŭis vin»). Pro tio Baker, pli kompreneble ol Pfeffer, tradukis: «La egoista malkompreno…» Kaj ni elektis: «La egoisma koncepto … tiun koncepton vi havas komuna kun ĉiuj aliaj malaperintaj regintaj klasoj».

e) Eĉ okazas foje, ke la angla traduko enhavas ideojn, kiuj tute mankas en la germana originalo. Engels verŝajne aldonis tion laŭ la sciokresko, akirita post la apero de la germana eldono.

Jen ekzemplo. Fine de la II-a ĉapitro aperas 10 intervenoj (Maßregeln), kiuj estu aplikotaj post la venko de la proletara revolucio. La 9ª interveno tekstas laŭ la germana originalo: «Vereinigung des Betriebs von Ackerbau und Industrie, Hinwirken auf die allmähliche Beseitigung des Unterschieds von Stadt und Land» (Kunigo de agrikulturo kun industrio, laŭgrada iom-post-ioma forigo de la diferenco inter urbo kaj vilaĝo.). En la angla versio oni aldone mencias, per kiu maniero tiu kunigo okazu, nome «by a more equable distribution of the population over the country» (per pli egala distribuo de la loĝantaro tra lando). Baker tradukis «… per pli egala disloĝiĝo de la popolo tra la kamparo». Tamen, nek Pfeffer nek ni aldonis tiun ideon, mankantan en la germana originalo.

f) Sed ankaŭ okazas, ke en la angla traduko mankas frazo, kiu aperas en la germana originalo. En la subĉapitro «La germana aŭ la „vera“ socialismo» de la III-a ĉapitro, en la dua alineo pri la socialisma kaj komunisma francaj literaturoj, importitaj al Germanio, mankas jena frazo: «Ĝi (la importita literaturo — D. B.) devis aspekti kiel superflua spekulativo pri la realiĝo de la homa naturo».

Jen nur kelkaj problemoj, kiuj devenas el la tre stimula komparo kun la angla traduko, komparo, kiu tre helpis trovi espereble akcepteblajn ekvivalentojn.

III

Aperis diversaj aliaj problemoj, kiujn mi devis solvi. Jen kelkaj:

1. Jam la titolo estis neklara. Baker nomas sian tradukon «Manifesto de la Komunista Partio». La titolo de la traduko de Pfeffer estas «La Komunista Manifesto». Tiu diferenco unuavide ŝajnas nekomprenebla. Ja la germana originalo el la jaro 1848 portas la titolon „Manifest der Kommunistischen Partei“. Kaj la angla traduko de 1888 nomiĝas «Manifesto of the Communist Party».

Fakte la diverslingvaj tradukoj de la Manifesto ankaŭ ne estas unuecaj.

Engels en leteroj al Marx ankaŭ ofte nomis ĝin Komunista Manifesto. En kelkaj lingvoj la titolo tradukiĝis «(La) Komunista Manifesto», ekz. pola traduko de 1882 «Manifest Komunistyczny». La germana eldono de 1890, por kiu Engels verkis antaŭparolon (vidu en ĉi tiu broŝuro), aperis kiel „Das Kommunistische Manifest“ («La Komunista Manifesto»).

Do la du titoloj evidente estis paralele uzitaj. Fakte estas eĉ pli logike nomi la dokumenton nur «La Komunista Manifesto», ĉar ne ekzistis Komunista Partio sed nur la «Ligo de Komunistoj», kiam aperis la verko. Verŝajne pro la influo de Marx la unua germana originalo portis la konatan titolon. Tiun modelon, malgraŭ ŝanceliĝoj, sekvis tamen la plej multaj tradukoj, krom la menciitaj, ekz. la franca «Manifeste du Parti communiste», la hispana «Manifesto del Partido Comunista», la itala «Il Manifesto dei Partito Comunista» kaj aliaj. Pro tio ni ankaŭ sekvis la germanan originalon.


2. Al la plej konataj frazoj de la Manifesto sendube apartenas la unua:

Ein Gespenst geht um in Europa — das Gespenst des Kommunismus.

Kaj jen problemo, kiel traduki la verbon de tiu frazo?

Tre nekontentiga estas la traduko de Pfeffer: «Fantomo ĉirkaŭvagas en Eŭropo —…» Kvankam la angla traduko estas sufiĉe klara “a spectre is haunting Europe”, ankaŭ la solvo de Baker ne kontentigas: «Fantomo vizitadas Eŭropon».

Pro tio ŝajnis al ni preferinde uzi la jam iom konatan neologismon «hanti» (angle haunt, france hanter) kun la ĝenerala signifo «ofte vizitadi, persekuti, plagi». Ĝuste tiun signifon laŭ PIV havas «hanti» (p. 373):

Vizitadi (se paroli pri fantomo): ~ata domo, kastelo, (figure) tiu sceno ~as lian memoron. Vidu: obsedi.


3. Malsame al la germana, la angla kaj aliaj lingvoj en Esperanto ne nur eblas distingi komunist’ kaj komunism’ (socialist’ kaj socialism’) sed ankaŭ regule formi la adjektivojn komunista/komunisma (socialista/socialisma). Tiun distingoeblecon oni foje povas uzi. Ĝenerale la partio estas «komunista» aŭ «socialista» ĉar temas pri partio de homoj, de komunistoj/socialistoj. Sed la alstrebataj sociordoj estas la komunisma aŭ la socialisma.


4. En la germana ni havas la fremdvortojn „Proletarier“ kaj „Proletariat“. En Esperanto «proleto/proletaro» (ankaŭ la pli malnovajn formojn «proletario/proletariaro»). De ambaŭ substantivoj en Esperanto eblas senprobleme derivi la adjektivojn «proleta/proletara» sed en la germana nur ekzistas „proletarisch“ (proleta). Ofte en la teksto aperas la kombinoj „proletarische Revolution“. Se oni volas substreki la klasan enhavon, oni devus traduki «proletara revolucio» ĉar temas pri revolucio ne nur farita kaj subtenita de proletoj, sed ankaŭ de burĝaj intelektuloj, kiel ekzemple de Marx kaj Engels. Se oni tamen volas akcenti la ĉefajn agantojn de la revolucio, oni tradukas per «proleta revolucio». Do, depende de la celita senco, ni uzis ambaŭ formojn.


5. En la 3ª subĉapitro de la tria parto ni tradukis la titolon per «La kritike-utopiecaj socialismo kaj komunismo». Baker tradukis «Kritika-Utopia Socialismo kaj Komunismo» kaj Pfeffer formulis «La kritike-utopista socialismo kaj komunismo». Unue ŝajnas al ni necese apliki la pluralon ĉe la adjektivo, ĉar ĝi koncernas du substantivojn. Sed pli gravas la demando, ĉu elekti «utopia» «utopiista» aŭ «utopiisma» «utopieca»? Ĉar por Marx kaj Engels nek la socialismo nek la komunismo en si mem estis utopio, pro tio ni devas akcenti la utopiecon de la traktitaj sistemoj de St-Simon, Fourier, Owen k.s. Ankaŭ en la germana originalo ni ne trovas „utopisch“ (utopia) sed ja „utopistisch“ (utopiista). Do Baker ne pravas kaj Pfeffer sekvas la germanan formon. Ĉar malpli gravis, ke la menciitoj estis utopiistoj, kaj multe pli substrekendas la utopieco de iliaj proponitaj socisistemaj celoj, ni elektis la tradukon «utopieca» kio ŝajnas al ni pli konforma.


6. Alia iom komplika problemo estas la distingo inter «propraĵo», «posedaĵo» kaj «proprietaĵo», fundamentaj nocioj por la marksismo. Laŭ PIV eblas, laŭ certaj kuntekstoj, uzi ilin sinonime. La germanan „Eigentum“ kaj „Eigentumsverhältnisse“ Pfeffer tradukis ĉiam per «propraĵo» kaj «propraĵrilatoj». Baker uzas «posedeco» «posedaĵo» «propreco» «proprecaj rilatoj» kaj «propraĵo». Por tiuj tradukoj ĉiam troviĝas nur la angla “property” aŭ “property relations”. Ni distingis inter «proprieto», «proprieto-rilatoj» kaj «proprietaĵo». Ĉar por la verkintoj de la Manifesto „Eigentum“ unuavice estis ekonomia kategorio, ni volis akcenti ĝuste tiun socian klasan rilaton, kiun spegulas la «proprieto». Laŭ PIV (p. 877) «proprieto» estas «rajto plene uzadi, disponi kaj eĉ detrui aĵon, en la limoj de la ekzistantaj leĝoj». Al la radiko «propriet’» rilatas la fundamente grava nocio «senproprietigi». Se temis pri certa konkretiĝo de la «proprieto» ni uzis «proprietaĵo».

7. Problemon ankaŭ prezentis la traduko de la germana „Pfahlbürger“», laŭvorte «palisburĝo» unuavice tute ne komprenebla esprimo. Marx ne nur ne klarigas tiun nocion, li ankaŭ uzas ĝin senaverte kun diversaj signifoj. Pro tio necesis klarigo en la noto. Pfeffer ne distingas ambaŭ signifojn. Ĉar Moore en sia angla versio tradukis „Pfahlbürger“» per “chartered burghers”, «Philistines» kaj “petty bourgeois Philistine”, Baker trovis pli bonan solvon ol Pfeffer tradukante «enrajtigitaj burĝoj», «germanaj filistroj» kaj «kapitaletulaj filistroj». Tamen ni simple uzis la laŭvortan tradukon «palisburĝaro» por unu signifo, kaj por la alia — «germana etburĝa filistraro» kaj «etburĝa filistraro».


8. Aŭ kiel traduki la germanan „Lumpenproletariat“ laŭvorte «ĉifonproletaro»?

Moore angligas tion per “dangerous class” kaj L. Lafargue simple transprenas la germanan vorton en la francan: lumpenproletariat. En la hispana traduko ni trovas «lumpenproletariado».

Kvankam ankaŭ en Esperantaj tekstoj jam aperis «lumpenproletoj» (vidu en «Cent tridek tri tagoj. Historia skizo de la hungarlanda proletara revolucio». Leipzig. EKRELO 1930, p. 138), ni tamen trovas la tradukon «ĉifonproletaro» sufiĉe elvokiva same kiel Pfeffer. Baker, laŭ la neklara angla esprimo, tradukis per «danĝera klaso».


9. Kaj fine sufiĉe miskompreniga estas la originalteksta esprimo „Weibergemeinschaft“ angle “community of women” laŭvorte «virinkomuneco» (tiel ankaŭ Pfeffer). Baker tradukis «komuneco je virinoj» kio estas iom pli klara. Tamen, nur la kunteksto klarigas, ke temas pri «Komuna posedo pri virinoj». Do, kial ne tiel traduki?


Jen nur kelkaj el la multaj problemoj, kiujn ni alfrontis. Eble ni ne ĉie trovis kontentigan solvon. Sed, ni konsolas nin, ke multaj tradukintoj en multaj lingvoj baraktis kun similaj aŭ kun aliaj malfacilaĵoj de tiu klasika teksto de la komunista mondmovado.

IV

Komparante specimenojn el ĉiuj tri Esperantaj versioj kun la germana originalo, la angla traduko kaj laŭ la ebleco, kun diversaj nacilingvaj tradukoj, la leganto eble malkovros pluajn nuancojn kaj tradukproblemojn. Ni invitas lin al tio prezentante al lia propra analizo kaj juĝo specimenon el la dua ĉapitro de la Manifesto:

germane (g) Proletarier und Kommunisten

angle (a) Proletarians and Communists

Baker (B) Proletarioj kaj Komunistoj

Pfeffer (3 eld.,P) Proletoj k Komunistoj

Blanke (Bl) Proletoj kaj Komunistoj.


g In welchem Verhältnis stehen die Kommunisten zu den

a In what relation do the Communists stand to the

B En kia rilato staras la komunistoj al la

P En kia rilato staras la komunistoj al la

Bl Kia estas la rilato de la komunistoj al la


g Proletariern überhaupt?

a proletarians as a whole?

B proletarioj kiel tuto?

P proletoj entute?

Bl proletoj kiel tuto?


g Die Kommunisten sind keine besondere Partei

a The Communists do not form a separate party

B La komunistoj ne estas aparta partio

P La komunistoj estas nenia speciala partio

Bl La komunistoj ne estas aparta partio


g gegenüber den anderen Arbeiterparteien.

a opposed to other working-class parties.

B opozicianta aliajn laborklasajn partiojn.

P rilate al aliaj laboristaj partioj.

Bl kontraŭ la aliaj laboristaj partioj.


g Sie haben keine von den Interessen

a They have no interests separate and apart

B Ili havas neniajn interesojn apartajn

P Ili havas neniajn de la interesoj

Bl Ili ne havas interesojn apartajn


g des ganzen Proletariats getrennten Interessen.

a from those of the proletariat as a whole.

B el tiuj de la tuta proletariaro.

P de l’tuta proletaro apartajn interesojn.

Bl de la tuta proletaro.


g Sie stellen keine besonderen Prinzipien auf,

a They do not set up any sectarian principles of their own

B lli ne starigas sektajn principojn siajn

P Ili starigas neniajn specialajn principojn,

Bl Ili starigas neniujn sektecajn principojn,


g wonach sie die proletarische Bewegung modeln wollen.

a by which to sharp and mould the proletarian movement.

B laŭ kiuj formi kaj modli la proletarian movadon.

P laŭ kiuj ili la proletan movadon volas formi.

Bl laŭ kiuj ili volas fasoni la proletan movadon.


g Die Kommunisten unterscheiden sich von

a The Communists are distinguished from

B La komunistoj estas distingataj el

P La komunistoj diferencas

Bl La komunistoj distingiĝas


g den übrigen proletarischen Parteien nur dadurch,

a the other working class parties by this only:

B la aliaj laborklasaj partioj nur per tiu ĉi:

P de la ceteraj proletaj partioj nur per tio,

Bl de la aliaj proletaj partioj nur per tio;


g daß sie einerseits in den verschiedenen nationalen

a In the national struggles of the proletarians

B En la naciaj bataladoj de la proletarioj

P ke unuflanke ili en la diversaj

Bl En la diversaj naciaj bataloj de la proletoj


g Kämpfen der Proletarier die gemeinsamen,

a of the different countries, they point out

B de diversaj landoj, ili elmontras kaj portas

P naciaj bataloj de l’proletoj akcentas la komunajn,

Bl ili elstarigas kaj respektigas la komunajn,


g von der Nationalität unabhängigen Interessen

a and bring to the front the common interests

B al la fronto la komunajn interesojn

P de la nacieco sendependajn, interesojn

Bl interesojn


g des gesamten Proletariats hervorheben und zur Geltung bringen,

a of the entire proletariat, independently of an nationality.

B de la tuta proletariaro, ne depende de ĉia nacieco.

P de l’tuta proletaro k substrekas ilian signifon,

Bl de la tuta proletaro, sendependajn de la nacieco.


g andererseits dadurch, daß sie in den verschiedenen Entwicklungsstufen, welche

a In the various stages of development which

B En la diversaj gradoj de disvolviĝado tra

P aliflanke per tio, ke ili en diversaj evoluaj ŝtupoj, kiujn

Bl En la diversaj evoluŝtupoj, kiujn trapasas


g der Kampf zwischen Proletariat und Bourgeoisie

a the struggle of the working class against the

B kiuj la batalado de la laborklaso kontraŭ la kapitalistaro

P la batalo inter proletaro k burĝaro

Bl la batalo inter proletaro kaj burĝaro,


g durchläuft, stets das Interesse der Gesamtbewegung

a bourgeoisie has to pass through, they always and everywhere

B devegas pasi, ili ĉiam kaj ĉie reprezentas la interesojn

P trakuras, reprezentas ĉiam la intereson de la tuta

Bl ili ĉiam reprezentas la interesojn de la


g vertreten. Die Kommunisten sind also praktisch

a represent the interests of the movement as a whole. The Communists, therefore, are on the

B de la movado kiel unu tuto. La komunistoj tial estas, unuflanke,

P movado. La komunistoj estas do praktike la

Bl tuta movado. Do la komunistoj praktike estas la


g der entschiedenste, immer weitertreibende Teil

a one hand, practically, the most advanced and resolute section

B praktike la plej antaŭa kaj decidema sekcio

P plej decidita, ĉiam pluen puŝanta parto

Bl plej energia, ĉiam antaŭenpuŝa parto


g der Arbeiterparteien aller Länder; sie haben

a of the working class parties of every country, that section

B el la laborklasaj partioj en ĉiu lando, tiu sekcio

P de laboristaj partioj el ĉiuj landoj; ili superas

Bl de la laborista klaso de ĉiuj landoj; ilia


g theoretisch vor der übrigen Masse des Proletariats

a which pushes forward an others; on the other hand, theoretically, they have

B kiu puŝas antaŭen ĉiujn aliajn; aliflanke, teorie, pli ol la

P teorie la ceteran mason de proletaro per la kompreno

Bl avantaĝo rilate la alian amason de la proletaro estas, ke


g die Einsicht in die Bedingungen, den Gang und

a over the great mass of the proletariat the avantage of clearly.

B granda masego de la proletariaro ili posedas tiun ĉi helpilon —

P pri la kondiĉoj, la iro k la ĝeneralaj rezultoj

Bl ili disponas ekkonojn pri la kondiĉoj, la marŝlinio kaj


g die allgemeinen Resultate der proletarischen Bewegung voraus.

a understanding the line of march, the conditions, and the ultimate general results of the proletarian move ment.

B ili klare komprenas la vojon de la marŝo, la kondiĉojn, kaj la finajn ĝeneralajn rezultatojn de la proletaria movado.

P de l’proleta movado.

Bl la ĝeneralaj rezultoj de la proleta movado.

Berlin (GDR), aprilo 1989
Загрузка...