Antaŭparolo al la dua rusa eldono de 1882[5]

La unua rusa eldono de la «Manifesto de la Komunista Partio», tradukita de Bakunin, aperis komence de la sesdekaj jaroj[6] en la presejo de «Kolokol»[7]. La Okcidento en ĝi (la rusa eldono de la «Manifesto») tiam nur povis vidi literaturan kuriozaĵon. Tia opinio hodiaŭ estus neebla.

Kian limigitan kampon la proleta movado ankoraŭ havis tiam (decembro 1847), plej klare montras la fina ĉapitro de la «Manifesto»: «La rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj» en la diversaj landoj. Tie mankas ĝuste Ruslando kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Estis la tempo, kiam Ruslando estis la lasta granda rezervujo de la tuta eŭropa reakcio; kiam la Unuiĝintaj Ŝtatoj absorbis la superfluan proletaran forton de Eŭropo per enmigrado. Ambaŭ landoj provizis Eŭropon per krudmaterialoj kaj samtempe estis merkatoj por la vendo de ĝiaj industriaj varoj. Do tiam ambaŭ landoj tiel aŭ aliel estis kolonoj de la ekzistanta eŭropa ordo.

Kiom malsame estas hodiaŭ! Ĝuste la eleŭropa enmigrado ebligas al Norda Ameriko gigantan agrokulturan produktadon, kies konkurenco ekskuas la fundamentojn de la eŭropa terproprieto, ĉu granda, ĉu malgranda. Krome, tio permesas al la Unuiĝintaj Ŝtatoj ekspluati siajn grandegajn industriajn fontojn per tiom da energio kaj en tia skalo, ke post malmulta tempo ili devas rompi la ĝisnunan industrimonopolon de okcidenta Eŭropo, aparte tiun de Anglio. Ambaŭ cirkonstancoj reefikas revoluciige al Ameriko mem. La malgranda kaj meza terproprietaĵoj de la farmantoj, la bazo de la tuta politika konstitucio, iom post iom estas venkitaj de la konkurenco de la grandaj farmbienoj. En la industriaj distriktoj samtempe unuan fojon disvolviĝadas amasa proletaro kaj okazas neimagebla koncentriĝo de kapitaloj.

Kaj nun Ruslando! Dum la revolucio de 1848/49 ne nur la eŭropaj princoj sed ankaŭ la eŭropaj burĝoj vidis en la rusa enmiksiĝo la solan savon kontraŭ la ĵus vekiĝinta proletaro. La caro estis proklamita ĉefo de la eŭropa reakcio. Hodiaŭ li estas militkaptito de la revolucio en Gatĉina[8], kaj Ruslando formas la avangardon de la revolucia agado en Eŭropo.

La «Komunista Manifesto» havis la taskon proklami la neeviteble antaŭstarantan dissolviĝon de la moderna burĝa proprieto. Sed en Rusio ni trovas, krom rapide ekfloranta kapitalisma trompo kaj nur ĵus evoluanta burĝa terproprieto, la duonon de la tero kiel komunan proprieton de la kamparanoj. Ekestas la demando: Ĉu la rusa obŝĉina, formo de la malnovega komuna proprieto je tero, kvankam forte subfosita, povos senpere transiri al la pli alta formo de komunisma komuna proprieto? Aŭ, ĉu inverse, ĝi devas antaŭe trairi la saman procezon de dissolviĝo, kiu karakterizas la historian evoluon de la Okcidento?

La hodiaŭ sole ebla respondo pri tio estas: Se la rusa revolucio fariĝos la signalo de proleta revolucio en la Okcidento, tiel, ke unu kompletigas la alian, tiam la nuna rusa komuna proprieto je tero povas servi kiel elirpunkto de komunisma evoluo.

Londono, la 21ª de januaro 1882

Karl Marx, Friedrich Engels

Загрузка...