Moseo estas la severa justeco en la revelacio, la Kristo estas la viva kaj daŭra amo.

(*-1 Psalmaro, 34:2. - Noto de la Aŭtoro.

Ĉe ĉi tiu respondo de la akuzito leviĝis ŝaŭmo de ekzaltiĝo inter la multenombra ĉeestantaro. Kelkaj koler- antaj fariseoj elkriadis insultojn, sed Saŭlo faris al ili ordonan geston, kaj la silentiĝo ebligis la rekomencon de la eldemandado. Donante al sia voĉo aŭtoritatan ton- on, li daŭrigis:

Vi estas izraelido kaj ankoraŭ juna. Konsiderinda inteligento servas al via klopodado. Ni do devas, antaŭ ol vin iel puni, klopodi por via reveno en la ŝafejon. Est­as nepre necese ame voki la defalintan fraton antaŭ la ekstremokaza uso de la armiloj. La Leĝo de Moseo pov- os havigi al vi eminentan situacion, dum kion vi havos de la sensignifa, senesprima parolo de la malklera na- zareta laboristo, kiu revis pri la gloro, sed pagis por siaj malsaĝaj esperoj sur malhonoriga kruco?

Mi malŝatas la pure konvencian valoron, kiun la Leĝo povus havigi al mi interŝanĝe kontraŭ la apogo al la monda politiko, kiu kun ĉiu tago estas alia, konsider- ante, ke nia sekureco kuŝas en la prilumita konscienco kun Dio kaj por Dio.

Sed kion vi atendas de tiu mistifikinto, kiu ĵetis konfuzon inter nin kaj fine mortis sur Kalvario? - ko- lere rediris Saŭlo.

La disĉiplo de la Kristo devas scii, al kiu li serv- as kaj por mi estas honoro esti humila instrumento en liaj manoj.

Ni bezonas nenian ennovaĵiston por la vivo en

Izrael.

Vi iam komprenos, ke, por Dio, Izrael signifas la tutan homaron.

Ĉe tiu ĉi tro brava respondo preskaŭ ĉiuj kunsidant- oj eksplodis per mokfajfado, elmontrante sian malkaŝan malamikecon kontraŭ la denuncito de Neĥemja. Kutim- inte al necedema regionismo, la izraelidoj ne toleris la ideon de kunfratiĝo kun tiuj popoloj, kiujn ili konsider­is barbaroj kaj idolanoj. Dum la pli ekzaltitaj elverŝis flamajn protestojn, la romanoj observadis la scenon, sci- volaj kaj interesitaj, kvazaŭ ili ĉeestus ian festan cere- monion.

Post longa paŭzo la estonta rabeno daŭrigis:

Vi jesigas la akuzon pri blasfemo, eldirante tiun principon kontraŭ la pozicio de la elektita popolo. Ĉi tio estas via unua kondamno.

Tio min ne timigas - diris la akuzito per firma tono. - Anstataŭ la fieraj iluzioj, kiuj kondukus la homon en pereigajn abismojn, mi preferas kredi kun la Kristo, ke ĉiuj homoj estas infanoj de Dio, meritantaj la amon de la unu sama Patro.

Saŭlo kolere mordis la lipojn kaj, aspektigante pli severa sian teniĝon de juĝanto, akre parolis plu:

Vi kalumnias Moseon per ĉi tiuj vortoj. Mi atend- as de vi ilian konfirmon.

Ĉi tiun fojon la alparolito direktis al li signifoplenan rigardon kaj diris:

Kial vi atendas de mi la konfirmon de miaj vort­oj, se vi juĝas arbitre? La Evangelio ne konas la kom- plikaĵojn de la kazuistiko. Mi ne malŝatas Moseon, sed mi ne povas ne proklami la superecon de Jesuo Kristo. Vi povas skribi verdiktojn kaj eldiri anatemojn kontraŭ mi, sed iu devas kunlabori kun la Savinto, por la restar- igo de la vero super ĉio kaj spite la plej dolorajn sekv- ojn. Mi ĉi tie staras, por ĝin fari, kaj mi scios pagi, pro la Majstro, la prezon de la plej pura fideleco.

Post kiam ĉesis la murmurado de la ĉeestantaro, Saŭlo reprenis la parolon:

La tribunalo rekonas vin kiel kalumnianton, kiu devas ricevi la punon rilatan al tiu abomeninda kvalitigo.

Tuj kiam la skribisto, kiu notis la vortojn de tiu eldemandado, registris ĉi tiujn novajn deklarojn, Saŭlo akcente diris, ne kaŝante la koleron, kiu lin posedis:

Oni tute ne forgesu, ke vi estas akuzita kiel sorĉ- isto. Kion vi respondas al ĉi tiu kulpigo?

Pri kio oni akuzas min en ĉi tiu rilato? - sentime demandis la predikanto de la "Vojo".

Mi mem vidis vin resanigi mutan junulinon en sabato, kaj mi ne scias la specon de sorĉaĵoj, kiun vi por tio uzis.

Ne mi faris tiun agon de amo, kiel vi certe aŭdis min, sed la Kristo, per mia mizereco, kiu havas nenion bonan.

Ĉu vi pensas, ke mi senkulpigas vin per tia naiva aserto? - ironie rediris Saŭlo. - Tia ŝajna humileco ne liberigas vin de kulpo. Mi vidis tiun okazaĵon, kaj nur sorĉarto povus klarigi ĝian strangan influan kaŭzon.

Tute ne konfuziĝante, la akuzito inspirite respondis:

Kaj tamen la judismo estas plena de tiaj faktoj, pri kiuj vi pensas, ke vi ilin ne komprenas. Dank'al kia sorĉarto Moseo sukcesis ŝprucigi el roko la fonton de vivanta akvo? Kia sorĉaĵo tio estis, ke la elektita popolo vidis disflankiĝi la malkvietajn ondojn, por ke ĝi forkuru de la sklaveco? Per kia talismano Josuo pretendis halt- igi la sunon? Ĉu vi en ĉio ĉi ne vidas la rimedojn de la Dia Providenco? De ni mem ni povas preni nenion, tamen en la plenumado de nia devo ni nepre atendu ĉion de la Dia Favorkoreco.

Analizante ĉi tiun koncizan respondon, kiu enhavis logikon, nerefuteblan rezonadon, la leĝisto el Tarso grinc- is per la dentoj. Ekrigardante la ĉeestantaron, li kons- tatis, ke lia antagonisto ĝuas la simpation kaj admiron de multaj. Li eĉ konsterniĝis. Kiel li rericevu trankvil- econ ĉe la impulsiĝema temperamento, kiu instigadis lin al emociaj ekstremoj? Ekzamenante la lastan aserton de Stefano, li sentis, ke estas por li malfacile aranĝi decid- igan argumentadon. Ne povante elmontri sian desapont- iĝon, ne kapablante trovi la ĝustan rediron, li konsideris la urĝecon de ia taŭga solvo kaj turnis sin al la ĉef- pastro jene:

La akuzito per sia propra parolo konfirmas la denuncon, kies objekto li estis. Li ĵus publike konfesis, ke li estas blasfemanto, kalumnianto kaj sorĉisto, tamen pro sia naskiĝo li rajtas lastan defendon, sendepende de mia juĝopinio. Mi do proponas, ke la kompetenta aŭto- ritatulo konsentu al li ĉi tiun rimedon.

Fikse rigardante la vizaĝon de la fiera leĝisto, ruĝan de kolero, kiu travidigis la tempeston, tondrantan en lia koro, granda nombro da pastroj kaj eminentuloj ekri- gardis unu alian kun mirego, kvazaŭ antaŭĝuante la unu- an malvenkon de Saŭlo, kies flama parolo ĉiam super- fortis ĉiajn kontraŭulojn.

La juĝanto de la afero akceptis tiun proponon, kaj sekve Stefano ekuzis rajton, kiun al li konsentis lia naskiĝo.

Stariĝinte, li noble ekrigardis la afliktitajn mienojn, kiuj lin serĉis de ĉiuj flankoj. Li rimarkis, ke la plej multaj ĉeestantoj supozas en lia figuro ian danĝeran mal- amikon de la rasaj tradicioj, tiaj estis iliaj agresemaj mienoj; sed li rimarkis ankaŭ, ke iuj izraelidoj lin ri- gardas simpatie kaj kompreneme. Uzante ĉi tiun sub- tenon, li sentis sin pli kuraĝa, povanta pli serene elvolvi la sanktaj n instruojn de la Evangelio. Pretervole venis al li en la memoron la promeco de Jesuo al siaj sekv- antoj, ke li staros ĉe ili en la momentoj, kiam ili devos atesti sian kredon per la parolo, kaj tial li devos ne tremi ĉe la malsaĝaj provokoj de la mondo. Pli ol iam li sent- is la konvinkon, ke la Majstro lin helpos ĉe lia pritrakt- ado de la doktrino de amo.

Post minuto da maltrankvila atendo li en impresa maniero ekparolis:

- Izraelidoj! Kiel ajn granda la malkonsento de niaj religiaj opinioj, ni ne povus modifi nian ligilon de frateco en Dio, la plej alta liveranto de ĉiaj favoroj. Al tiu Patro, grandanima kaj justa, mi levas mian peton, ke ni fidele komprenu la sanktaj n veraĵojn. En la pas- intaj tempoj niaj prapatroj aŭdis la grandiozajn kaj pro- fundajn admonojn de la senditoj de la Ĉielo. Por prepari estontecon de solida paco por siaj posteuloj, niaj pra­patroj travivis mizeraĵojn kaj necesbezonojn de la sklav- eco. Ilian panon malsekigis dolorlarmoj, ilia soifo sufok­is. Ili vidis fiaskintaj ĉiujn esperojn pri sendependeco, sennombraj persekutoj disbatis iliaj n hejmojn, pligrand- igante la suferojn en la bataloj de ilia migrado. La sankt­aj viroj de Izrael akceptis siajn nobligajn martiriĝojn kvazaŭ gloran kronon de triumfo. Nutris ilin la parolo de la Eternulo ĉe ĉiuj sortobatoj. Iliaj spertoj prezent- as potencan kaj sanktan posedaĵon; el tiuj ni havas la Leĝon kaj la Skribaĵon de la profetoj. Malgraŭ tio ni ne povas trompi nian soifon. Nia koncepto pri justeco estas frukto de miljara laborado, en kiu ni streĉas niajn plej grandajn fortojn, sed intuicie ni sentas, ke super tiu justeco ekzistas io pli alta. Ni havas la karceron por la deviintoj, la valon de la malpuruloj por tiuj, kiuj mal- saniĝas, sen la protekto de la familio, la ŝtonumadon sur la publika placo por la erarinta virino, la sklavecon por la ŝuldantoj, la tridek naŭ skurĝobatojn por tiuj plej malfeliĉaj. Ĉu tio sufiĉas? Ĉu la pasintatempaj le- cionoj ne estas plenaj de la vorto "favorkoreco"? Io parolas al nia konscienco pri ia supera vivo, kiu inspiras pli noblajn kaj belajn sentojn. Grandega estis la laboro tra multe da jarcentoj, sed la justa Dio respondis la angorajn vokojn de la koro, sendante al ni Sian amatan Filon, la Kriston Jesuo!

La ĉeestantaro aŭdis lin kun mirego, sed kiam li pli akcente parolis pri la nazareta Mesio, la alestantaj fariseoj, aliĝinte al la junulo el Tarso, eksplodis per pro- testoj, freneze kriante:

Anatemo! Anatemo! Punon al la defalinto!

Stefano serene ricevis tiun riproĉuraganon kaj, tuj kiam la ordo estis restarigita, firme daŭrigis:

Kial vi min tiel mokfajfas? Ĉia rapideca juĝo estas signo de malforteco. Antaŭe mi ne akceptis dis- kutadon, konsiderante, ke oni devas ekstermi ĉian fer- menton de malkonkordo; sed de tago al tago la Kristo kunvokas nin por nova laboro, kaj certe la Majstro vokas min hodiaŭ, por ke mi konversaciu kun vi pri liaj pro- fundaj veraĵoj. Ĉu vi deziras min ridindigi kaj moki? Tio ja devas kuraĝigi min, ĉar Jesuo en la plej alta grado ricevis tian saman traktadon. Malgraŭ via abomeno, est­as por mi honoro proklami la nesupereblajn glorojn de la nazareta profeto, kies grandeco venis helpe al nia mor- ala ruino, altigante nin al Dio per sia elaĉeta Evangelio.

Ankoraŭ unu hajlo da insultoj interrompis lian pa- rolon. Mordaj esprimoj kaj akraj ofendoj estis kontraŭ lin ĵetataj de ĉiuj flankoj. Stefano ne senkuraĝiĝis. Serene turnante sin al la ĉeestantoj, li ilin noble ekri-

() En Readmono, 25:3 ni legas: "Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli", kaj en II Korintanoj, 11:24: "De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu." - La Trad.

gardis kaj ricevis la senton, ke tiuj plej ekzaltitaj estas la fariseoj, tiuj plej funde atingitaj de la novaj veraĵoj.

Atendinte, ĝis refariĝos kvieteco, li denove ekparolis:

- "Amikaj fariseoj, kial vi obstinas en nekompreno? Ĉu vi timas la realecon de miaj asertoj? Se viaj protestoj sin bazas sur tiu timo, silentiĝu, ke mi plue parolu. Ri- marku, ke mi parolas pri niaj pasintatempaj eraroj, kaj kiu dividas kun iu kulpon, tiu atestas amon, en la kadro de kompensoj. Malgraŭ niaj malfortaĵoj Dio amas nin, kaj mi, konfesante mian propran malfortecon, povus pa- roli al vi nur kiel frato. Tamen, se vi esprimas mal- esperon kaj indignon, memoru, ke ni ne povas formeti de ni la realecon de nia profunda malgraveco. Ĉu vi iam legis la lecionojn de Jesaja? Estas grave konsi- deri la admonon (>), ke ni ne povas eliri rapidante, nek trompante nin mem, nek forkurante de niaj devoj, ĉar la Eternulo iros antaŭ ni kaj la Dio de Izrael gardos nin malantaue. Audŭ min! Dio estas la Patro, la Kristo estas nia Sinjoro.

"Vi multe parolas pri la Leĝo de Moseo kaj pri la Profetoj, tamen ĉu vi povas tute konscience aserti, ke vi absolute observas iliajn lumajn instruojn? Ĉu vi nun ne estas blindaj, rifuzante kompreni la dian mesaĝon? Tiu, kiun vi ironie nomas la nazareta ĉarpentisto, estis amiko al ĉiuj malfeliĉuloj. Lia predikado ne limiĝis je elvolv- ado de filozofiaj principoj: pli ĝuste, per ekzemplado, li renovigis niajn morojn, reformis la pli altajn ideojn, sigelante ilin per la dia amo. Liaj manoj honorindigis la laboron, kuracis ulcerojn, resanigis leprulojn, donis vidadon al blinduloj. Lia koro disdividiĝis al ĉiuj homoj laŭ la nova kompreno de amo, kiun li havigis al ni per la plej pura ekzemplo.

"Ĉu vi ne scias, ke la parolo de Dio havas aŭdant- ojn kaj praktikantojn? Estus al vi utile, se vi demandus vin mem, ĉu vi la Leĝon sole nur aŭdis, por ne falsi la ateston.

"Jerusalem ne ŝajnas al mi tiu sanktejo de tradicio de la kredo, kiun mi de infaneco konis per informoj de

(*) Jesaja, 52:12. - Noto de la Aŭtoro.

miaj gepatroj. Hodiaŭ ĝi faras la impreson de ia granda bazaro, kie oni vendas la sanktaĵojn. La Templo estas plena de komercistoj. La sinagogoj estas plenŝtopitaj de aferoj rilataj al mondaj interesoj. La fariseaj ĉeloj similas bolantan svarmejon de malnoblaĉaj interesoj. La lukso de niaj tunikoj skandalas. Via malŝparado mi- regigas. Ĉu vi ne scias, ke apud viaj muroj iom da mal- feliĉuloj mortas de malsato? Mi venas de la antaŭurboj, kie centriĝas granda parto de niaj mizeruloj.

"Vi parolas pri Moseo kaj la Profetoj, mi ripetas. Ĉu vi kredas, ke la respektindaj prapatroj komercis per la donoj de Dio? La granda leĝdonanto vivis meze en teruraj, doloraj spertoj. Jeremia pasigis longajn nokt- ojn de afliktoj, laborante por la netuŝebleco de nia re- ligia posedaĵo ĉe la diboĉoj en Babel. Amos estis malriĉa paŝtisto, ido de la laboro kaj humileco. Elija suferis ĉiaspecajn persekutojn kaj devis rifuĝi en dezerton, ri- cevinte nur larmoj n kiel prezon de lia iluminateco. Ezra estis modelo de sinofero por la paco de siaj samlandanoj. Jeĥezkel estis kondamnita al morto, ĉar li proklamis la veron. Daniel elportis la plej akrajn suferojn de kaptit- eco. Ĉu vi citas niajn iamajn heroajn instruantojn nur por tio, por pravigi la egoisman ĝuadon de la vivo? Kie vi konservas vian kredon? Ĉu en la senfara komforto aŭ en la produktanta laboro? Ĉu en la monujo de la mondo aŭ en la koro, kiu estas la dia templo? Vi inst- igas al ribelo, sed volas pacon? Vi ekspluatas la pro- ksimulon, kaj samtempe parolas pri amo al Dio? Ĉu vi ne pensas pri tio, ke la Eternulo ne povas akcepti laŭd- on el lipoj, dum la koro de la homo restas malpro- ksime de Li?"

Ĉe la blovo de tiu altega inspiro la ĉeestantaro ŝajnis ŝtoniĝinta, ne kapablanta preni ian decidon. Multaj el tiuj izraelidoj supozis, ke ili vidas en Stefano la re- aperon de unu el la pratempaj profetoj de ilia raso, sed la fariseoj, kvazaŭ rompinte la misteran forton, kiu ilin mutigis, eksplodis per surdiga kriegado, per delira gestado kaj per vomado de insultoj, penante malpliigi la fortan impreson, kiun faris la elokventaj kaj varmaj ekflugoj de la parolanto.

Ni ŝtonumu la fiulon! Ni frakasu la kalumnion! Anatemon al la vojo de Satano!

Intertempe Saŭlo stariĝis ruĝa de kolero. Li ne pov- is kaŝi la furiozon de sia impulsiĝema temperamento, eliĝantan el liaj malkvietaj kaj brilantaj okuloj. Li ra- pide ekpaŝis al la akuzito, komprenigante, ke li reprenos ties parolon, kaj la kunvenantaro tuj kvietiĝis, kvankam ankoraŭ daŭris susuro de sufokitaj komentarioj.

Rimarkinte, ke li suferos ian perforton, kaj ankaŭ, ke la fariseoj petis lian morton, Stefano fikse ekrigardis tiujn plej ironiantajn kaj flamantajn, kaj laŭte kaj tran- kvile diris:

Via sintenado min ne timigas. La Kristo zorge rekomendis al ni, ke ni ne timu tiujn, kiuj povas mortigi nur nian korpon.

Li ne povis daŭrigi sian paroladon. La tarsa junulo, kun manoj al la flankoj, kolera rigardo kaj krudaj gest- oj, kvazaŭ antaŭ li starus ia ordinara malbonfarinto, furioze kriis al li en la orelon:

Sufiĉe! Sufiĉe! Eĉ ne unu vorton plu! Nun, kiam estis al vi senutile konsentita la lasta helprimedo, ankaŭ mi uzos la rajton, kiun al mi donas mia deveno, antaŭ defalinta frato.

Kaj li forte ekpugnis la vizaĝon de Stefano, kiu ne- niel reagis. La fariseoj aplaŭdis tiun brutalaĵon per delira kriegado, kvazaŭ en festa tago. Donante liberan kuron al sia flamiĝemo, Saŭlo senkompate pugnadis plu sian viktimon. Sen rimedoj en la morala sfero, ĉe la logikeco de la Evangelio, li uzis perforton, kontentigante sian trudeman naturon.

Sub tiaj ekstremaj elprovoj, la predikanto de la "Vojo" petis Jesuon pri la helpo necesa, por ne fali ĉe la atesto. Malgraŭ la radikala reformo, kiun la influo de la Kristo trudis al liaj plej profundaj konvinkoj, li ne povis sin deteni ne senti la doloron de vundita digno; tamen li tuj penis reĝustigi sian fortojn, komprenante la abnegacion, kiun la Majstro predikis kiel plej altan lecionon. Li rememoris la suferojn de sia patro en Ko­rinto, revidis en la imago lian torturon kaj morton. Li revenigis en la memoron la doloran provon, kiun li mem travivis, kaj konsideris, ke se per la sola konado de la parolo de Moseo kaj de la Profetoj li tian moralan energion ricevis, por kontraŭstari tiujn nesciantojn de la Dia Boneco, kion do li ne povos atesti nun kun la Kristo en la koro? Ĉi tiuj pensoj alsvarmis al lia turmentata cerbo kiel ia ekstreme konsola balzamo. Tamen, malgraŭ la fortanimeco, kiu signis lian karakteron, oni vidis, ke li verŝas abundajn larmojn. Rimarkinte lian ploron, miks- itan kun la sango, ŝprucanta el la vundo, kiun la pugno- batoj faris en lia vizaĝo, Saŭlo el Tarso sin detenis, satigante sian koleregon. Li ne povis kompreni la pasiv- econ, kun kiu la atakito ricevis la batojn de lia forto, hardita en la sportekzercoj.

La sereneco de Stefano lin ankoraŭ pli konfuzis; sen- dube li staris antaŭ ia nekonata energio.

Mokridetante, li fine demandis:

Ĉu vi ne reagas, malkuraĝulo? Ĉu via skolo est- as ankaŭ doktrino de sendigneco?

La kristana predikanto, kvankam plorante, firme respondis:

Paco diferencas de brutaleco tiel same, kiel la forto de la Kristo malakordas kun la via.

Konstatinte tian grandan superecon de konceptado kaj pensado, la leĝisto ne povis kaŝi la resenton kaj la furiozon, kiuj vidiĝis tra liaj flamantaj okuloj. Ŝajnis, ke li troviĝas sur la supro de incitiĝo, kiu elfluis per la plej grandaj malsaĝaĵoj. Li kvazaŭ atingis la zeniton de la toleremo kaj rezistemo.

Turnante sin, por vidi, ĉu kun li konsentas liaj parti- anoj, kiuj tie prezentis la plimulton, li petis de la ĉef- pastro kruelan verdikton. Lia voĉo tremis pro la farita fizika peno.

Analizinte la kondamnan akton - li aldonis triumfe - kaj konsiderinte la gravajn insultojn, ĉi tie elvomitajn, mi, kiel juĝanto de la afero, petas, ke la juĝ- ato estu ŝtonumita.

Uragana aplaŭdado subtenis lian krudan parolon. La fariseoj, tiel akre trafitaj de la flamaj esprimoj de la disĉiplo de la Evangelio, supozis, ke ili tiamaniere venĝ- as tion, kion ili rigardis kiel kriman mokon al iliaj pre- rogativoj.

La supera aŭtoritatulo ricevis la proponon kaj jam intencis submeti ĝin al voĉdonado en la malgranda rondo de siaj plej eminentaj kolegoj.

Tiam Gamaliel, mallaŭte parolinte kun siaj altrangaj kolegoj, eble konsiderante la noblan karakteron kaj la nebrideblan impulsiĝemecon de sia ekslernanto, kompren- igante al ili, ke la proponita sankcio kuntrenus la tuj an morton de la predikanto de la "Vojo", stariĝis meze en la malkvieta kunsidantaro kaj grandanime rimarkis:

Havante voĉon en ĉi tiu tribunalo kaj ne dezir- ante trorapidigi la solvon de problemo de konscienco, mi proponas, ke oni pli prudente studu la petitan ver- dikton, tenante la akuziton en karcero, ĝis estos klarigita lia respondeco antaŭ la Justico.

Saŭlo komprenis la vidpunkton de sia eksinstruanto kaj deduktis, ke ĉi tiu agigas sian ĉie konfesatan toler- emon. Tiu propono treege kontraŭis liajn solidajn intenc- ojn, sed sciante, ke li ne povas malŝati la respektindan aŭtoritatecon de tiu majstro, li rediris:

En karaktero de juĝanto de la afero mi akceptas tiun proponon, tamen, se la puno, kiel dezirata, estas prokrastota, kaj konsiderante la venenon, elspiritan de la malrespekta kaj sendanka parolo de la juĝato, mi es- peras, ke li estos mankatenita kaj tuj kondukita en kar- ceron. Mi proponas krom tio, ke oni faru pli vastajn esplorojn pri la pseŭdo-piaj laboroj de la danĝeraj kred- antoj de la "Vojo", por ke estu elradikita la ĝermo de maldisciplino, kiun ili semis kontraŭ la Leĝo de Moseo; tia revolucia entrepreno trenos neantaŭvideblajn sekv- ojn kaj esence estas malordo kaj konfuzo en nia tendaro mem kaj abomeninda forgeso de la diaj ordonoj; ĝi tia- maniere kunhelpas por la disvastiĝo de la malvera doktri- no, kies kreskado pliseverigus la punojn.

Ĉi tiu nova propono estis plene aprobita. Laŭ sia profunda sperto pri la homoj Gamaliel komprenis, ke estas nepre necese fari kelkan cedon.

En tiu sama loko Saŭlo el Tarso estis rajtigita de la Sinedrio komenci la plej vastajn esplorojn pri la agado de la "Vojo", kun la ordono admoni, korekti kaj aresti ĉiujn izraelidojn, regatajn de sentoj ricevitaj el la Evan­gelio; de tiu momento ĉi tiu estis rigardata de la semida regionismo kiel fonto de ideologia veneno, per kiu la tro kuraĝa ĉarpentisto pretendis renversi la izraelidan vivon, diserigante ĝiajn plej legitimajn ligilojn.

La tarsa junulo, antaŭ Stefano, nun malliberigita, ricevis la oficialan komunikon kun triumfa rideto.

Tiel finiĝis tiu memorinda kunsido. Multenombraj kamaradoj alproksimiĝis al Saŭlo kaj lin gratulis pro lia flama parolo, ĵaluza pri la hegemonio de Moseo. La ekslernanto de Gamaliel ricevis la saluton de siaj amik- oj kaj kuraĝigite diris:

- Mi kalkulas je ĉiuj; ni batalos ĝis la fino.

La laboroj en tiu posttagmezo konsumis ĉies fort- ojn, sed la vekita interesiĝo estis grandega. Stefano estis ekstreme laca. Antaŭ la grupoj, kiuj foriris plej diverse konsiderante la faktojn, li estis manligita, antaŭ ol esti kondukita al la malliberejo. Gardante en la koro la sent- ojn de la Majstro, li, malgraŭ la laceco, sentis la kon- sciencon konsolata. Kun sincera interna ĝojo li konst- atis, ke Dio ankoraŭ unu fojon havigis al li okazon, por atesti sian fidon.

Post kelke da momentoj ŝajnis, ke la ombro de la krepusko rapide glitas en la malluman vesperon.

Suferinte la plej dolorajn humiligojn de kelke da fariseoj, kiuj unu post alia foriris kun profunda resento, jen nun li kun pezaj mankatenoj troviĝis en karcero sub la okuloj de krudaj kaj nesentemaj gardistoj.

VII

La unuaj persekutoj

Laŭ la karaktero de sia impulsiĝemo, Saŭlo el Tarso lasis sin posedi de la penso de venĝo, ĉar ja impresis lin la braveco de Stefano antaŭ lia aŭtoritateco kaj famo. Laŭ sia opinio tiu predikanto de la Evangelio lin publike humiligis, kio necesigis samvaloran kompenson.

Kvankam li nun ankoraŭ nelonge sin trovis en Jeru­salem, neniu el la tieaj rondoj kaŝis sian admiron al li. La intelektuloj de la Templo rigardis lin kiel energian personon, fidindan gvidanton, majstron en la supera ra- cionalismo. La pli malnovaj pastroj kaj leĝistoj de la Sinedrio rekonis lian akran inteligentecon kaj al li kon- fidis sian esperon pri la estonteco. En tiu tempo lia aktiva juneco, preskaŭ tute sin donanta al la servado al la Leĝo, por tiel diri, centrigis en si ĉiujn interesojn de la kazuistiko. Kun la psikologia penetremo, kiu lin karakterizis, la tarsa junulo sciis la rolon, kiun Jeru­salem asignis al li. Tial la kontraŭparoloj de Stefano dolorigis la plej sentemajn fibrojn de lia koro. En la fundo lia resento estis trajto de nobla kaj sincera juneco, tamen la vundita vantamo, la rasa fiero, la instinkto de superregado malklarigis lian spiritan vidadon.

En la profundo de sia meditado, li nun malamis tiun krucumitan Kriston, ĉar li abomenis Stefanon, tiam kon- sideratan kiel danĝeran malamikon. Li ne povis toleri ian ajn esprimon de tiu doktrino ŝajne simpla, sed kiu skuis la fundamenton de la starigitaj principoj. Li sem- kompate persekutos la "Vojon" en la persono de ĉiu, al ĝi aliĝinta. Li intence mobilizos ĉiujn disponeblajn sim- patiantojn, por plivastigi la necesan traserĉadon. Li certe devis preni en kalkulon la pacigajn admonojn de ia Ga­maliel kaj aliaj nemultaj spiritoj, kiuj laŭ lia opinio, lasos sin trompi de la filozofio de boneco, kiun la gali- leanoj estigis per la novaj skriboj, sed li estis konvink- ita, ke la plej multaj fariseoj, kun iu politika funkcio, staros sur lia flanko, kuraĝigante lin en la komencita entrepreno.

En la tago sekvanta la areston de Stefano li plej lerte ekpenis kolekti la unuajn fortojn. Serĉante sim- pation por la ampleksa persekutado, kiun li intencis efe- ktivigi, li vizitis la plej eminentajn personojn de la jud- ismo, sed sin detenis peti la kunhelpon de la rekonate pacemaj aŭtoritatuloj. La inspiro de la prudentaj lin ne interesis. Li bezonis temperamentojn similajn al lia, por ke la entrepreno ne fiasku.

Teksinte grandan planon kun samlandanoj, li petis aŭdiencon de la Provinca Kortumo, por ekhavi la apogon de la romanoj, komisiitaj por solvi ĉiujn politikajn afer- ojn de la provinco. La Prokuroro, kvankam li oficiale loĝis en Cezarea, kelkan tempon troviĝis en la urbo kaj tie sciiĝis pri la kuriozaj hieraŭaj okazaĵoj. Ricevinte la peton de la prestiĝohava leĝisto, li esprimis al tiu sian plenan solidarecon, laŭdante la atendatajn paŝojn. Logite de la flua parolo de la juna rabeno, li sentigis al ĉi tiu, kun la senzorgeco de la politikisto en ĉiuj tempoj kaj en ĉiaj cirkonstancoj rilate religiajn temojn, ke li kon- fesas en la fariseismo nekontesteblajn motivojn, por ba- tali kontraŭ la malkleraj galileanoj, kiuj tumultigas la ritmon de la fidmanifestiĝoj en la preĝejoj de la sankta urbo. Konfirmante siajn promesojn, li tuj donis al la tarsa junulo la necesan permeson por la celata faro, kom- preneble esceptinte la politikajn rajtojn, kiujn la roma superega aŭtoritato devis tenadi netuŝeblaj; sed sufiĉis al la sensperta rabeno la aliĝo de la ŝtataj estroj al la prezentitaj projektoj.

Kuraĝigite pri siaj intencoj de la preskaŭ ĝenerala aprobo al lia plano, Saŭlo komencis aranĝi la unuajn esplorojn, por malkaŝi la agojn de la "Vojo" en ĉiuj ĝiaj formoj. Blindigita de la ideo de iu publika venĝo, li pentris timegigajn bildojn en la superekscitita menso.

Tuj kiam eble, li arestos ĉiujn kulpulojn. En liaj okuloj la Evangelio kaŝis minacan ribelon. Li prezentos la ora- toraĵojn de Stefano kiel signalvorton de la revolucia partio por veki la abomenon de la malpli viglantaj ka- maradoj, kutimantaj cedi al la malbono, pretekstante pa- ciencan toleremon. Li kombinos la tekstojn de la Leĝo de Moseo kaj de la Sanktaj Skriboj, por pravigi la pens- on, ke oni devas konduki ĝis la morto tiujn, kiuj defalis de la principoj de la raso. Li pruvos la neriproĉindecon de sia nefleksebla konduto. Li faros ĉion, por meti Si- monon Petron en karceron. Laŭ lia opinio, tiu certe est- as la intelekta aŭtoro de la subtila intrigo, kiu ŝpiniĝis pri la memoro de ia simpla ĉarpentisto. En la flamado de la rapidecaj ideoj li eĉ venis al la konkludo, ke neniu ricevos indulgon de liaj nenuligeblaj decidoj.

En tiu tago, kiun li elektis, por viziti alte sidantajn aŭtoritatulojn, por ilin varbi al sia afero, aliaj surprizaj faktoj pliakrigis la zorgojn, kiuj lin premis. Hoŝea Marko kaj Samuel Natan, du tre riĉaj samlandanoj el Jerusa­lem, aŭdinte la personan defendon de Stefano, en la Si- nedrio, impresitaj de la elokventeco kaj ĝusteco de la parolo de la predikanto donis al ĉiu el siaj infanoj la koncernantan heredaĵon kaj donacis al la "Vojo" la rest- aĵon el siaj havaĵoj. Por tio ili iris al Simon Petro, al kiu kisis la manojn harditajn en la laboro, post kiam ili aŭdis lian parolon pri Jesuo Kristo.

La sciigo pri ĉi tiu fakto eksplodis en la fariseaj rondoj sub la formo de efektiva skandalo.

Saŭlo el Tarso eksciis tiun okazaĵon en la morgaŭa tago kaj taksis la ĝeneralan afekcion, kiun naskis la sintenado de Stefano. La defalo de tiuj du samreligianoj, kiuj transiris al la galileanoj, kaŭzis al li profundan in- dignon. Oni plie disfamigis, ke, donacante al la "Vojo" ĉiujn siajn havaĵojn, Hoŝea kaj Samuel kun larmoj de- klaris, ke ili akceptas la Kriston kiel la promesitan Me- sion. La komentarioj de liaj amikoj pri tio instigis lin al la plej forta revenĝo. Elektita de la kapricaj popolaj fluoj kiel la plej juna defendanto de la Leĝo, li ĉiam pli sentis sin devanta montri sian superecon en tiu posteno, kiun li konsideris sankta. Ĝuste tial, defendante sian mandaton, li formetos de si ĉiajn konsiderojn, kiuj povus ŝanceli ties rigorecon, kiun li rigardis kiel dian devon.

Konsiderante la seriozecon de la lasta okazaĵo, kiu minacis la stabilecon de la judismo en la sino mem de ĝiaj plej eminentaj personoj, li denove iris al la supereg- aj aŭtoritatuloj de la Sinedrio, por akceli la intencatajn punojn.

Observante la rajtigon, konsentitan de la plej altaj politikaj potenculoj de la provinco, Kajafas proponis, ke oni nomu la fervoran leĝiston el Tarso estro kaj plen- umanto de ĉiuj disponoj rilataj kaj necesaj al la gardo kaj defendo de la Leĝo. Koncernis lin do ellabori ĉiajn rimedojn, kiujn li opinios konvenaj kaj utilaj; la last- aj decidoj, precipe tiuj pli gravaj, estas rezervitaj al la Sinedrio.

Kontenta de la rezultato de la kunveno, kiun li im- provizis, la tarsa junulo diris, antaŭ ol adiaŭi siajn amikojn:

Ankoraŭ hodiaŭ mi rekvizicios la armean trupon, kiu devas agadi en la ĉirkaŭo de la urbo. Morgaŭ mi ordonos aresti Samuelon kaj Hoŝean, ĝis ili decidiĝos saĝiĝi, kaj en la fino de la semajno mi faros disponojn, por aresti la fiularon de la "Vojo".

Ĉu vi do ne timas la sorĉaĵojn? - ironie demand- is Aleksandro.

Tute neniel - li serioze kaj decideme respondis. - Aŭdinte, ke la militistoj mem fariĝas superstiĉaj sub la influo de la ekstravagancaj ideoj de tiuj feĉuloj, mi mem estros la ekspedicion, ĉar mi intencas enkarcerigi tiun Simonon Petron.

Simonon Petron? - Kun miro demandis unu el la ĉeestantoj.

Kial do ne?

Ĉu vi scias, kial Gamaliel forestis de nia hodiaŭa kunveno? - demandis tiu.

Ne.

Tial, ke, invitite de tiu sama Simon, li iris ĉir- kaŭrigardi la instalaĵojn kaj la farojn de la "Vojo". Ĉu vi ne trovas tion treege kurioza? Mi iamaniere havas la impreson, kvazaŭ la senfama estro de la galileanoj, mal- aprobante la konduton de Stefano antaŭ la Sinedrio, deziras rebonigi la situacion, penante alproksimiĝi al nia administra aŭtoritatulo. Kiu scias, eble ĉio ĉi estas iel utila. Almenaŭ eble ni paŝas al la necesa reharmoniiĝo.

Saŭlo elmontris pli ol surpriziĝon, ĝuste miregon.

Sed, kion signifas ĉio ĉi? Ĉu Gamaliel vizitas la "Vojon"? Mi ja dubas lian mensan sanecon.

Ni tamen scias - intermetis Aleksandro -, ke nia instruanto ĉiam plej ĝuste kondukis siajn agojn, kaj pensojn. Estus juste, ke li ne akceptus tiun inviton, pro konsidero rilate nin, tamen, se li tiel ne agis, ni ne riproĉu tiun decidon, kiun li certe prenis kun la nobleco de celoj, kiu lin ĉiam inspiris.

Konsentite - diris Saŭlo iom ĝenata -, tamen, malgraŭ mia amikeco kaj danko al li, eĉ Gamaliel ne povas ŝanĝi mian decidon. Povas esti, ke Simon Petro sin pravigos kaj saviĝos el la provoj, al kiuj li estos submetita, sed, kiel ajn ĝi estas, li devos iri en karceron por la necesaj demandoj. Mi suspektis lian ŝajnan hu- milecon. Por kia celo li kuraĝis forlasi siajn retojn, por pozi ian komplezeman bonfaranton de la malriĉuloj de Jerusalem? Mi en ĉio ĉi vidas planojn de ribelo, kiu probable ne estas tre malproksime. La plej malaltrang- aj kaj malkleraj iras en la fronto de la danĝeroj; la estroj de la detruado sin montras poste.

La konversacio vigle daŭris ankoraŭ kelkan tempon pri la ĝenerala atendo de la alproksimiĝantaj okazaĵoj, ĝis Saŭlo adiaŭis siajn amikojn kaj revenis hejmen, por pretigi la lastajn detalojn de sia plano.

La aresto de Stefano faris fortan efikon en la mo- desta eklezio de la "Vojo", naskante pravan timon ĉe la galileaj apostoloj. Petro ricevis tiun sciigon kun pro­funda malĝojo. En la junulo el Korinto li trovis help- anton sindonan kaj fraton. Krom tio pro la nobleco de siaj koraj ecoj Stefano fariĝis ia centra figuro, kiu alt- iris la atenton de ĉiuj. Al lia inspirata menso alsvarmis multenombraj problemoj, por kies solvo la eksfiŝisto el Kapernaum jam ne forhavis lian altvaloran kunhelpon. Amata de afliktitoj kaj suferantoj, li ĉiam havis la re- kuraĝigan parolon, kiu levadis la plej senesperan koron.

Petro kaj Johano maltrankviliĝis pli pro amo, ol pro ĉiaj aliaj konsideroj, sed Jakobo, filo de Alfeo, ne sukces- is kaŝi sian ĉagrenon pro la brava konduto de sia sam- kredano, kiu ne hezitis alfronti la fariseajn povojn, la aŭtoritatecon de la mastroj de la situacio. Laŭ lia opinio Stefano eraris rilate al admonoj; tiu devus esti pli mo- dera, meritis do esti arestita pro la tro varmaj argu- mentoj en la defendo de si mem. La diskuto degeneris en fermentaĵon. Petro igis lin vidi la oportunecon de tiu okazaĵo, por ke elmontriĝu la libereco de la Evan- gelio, kaj plipravigis siajn argumentojn per la logikeco de la faktoj. La decido de Hoŝea kaj Samuel, fordoni sin al la Kristo, estis citita por motivi la spiritan sukces- on de la "Vojo". La tuta urbo komentariis tiujn okaz- aĵojn; multaj alproksimiĝis al la eklezio kun sincera de- ziro pli bone koni la Kriston, kaj tio certe signifis la venkon de la afero. Jakobo tamen ne lasis sin venki eĉ de la plej fortaj argumentoj. La malkonkordo kreskis, sed Simon kaj la filo de Zebedeo starigis super ĉio la interesojn de la Mesaĝo de Jesuo. La Majstro montriĝis kiel sendito por ĉiuj senkuraĝaj kaj malsanaj homoj, kaj tiuj jam konis la modestan eklezion de Jerusalem, ricevis lumon el la parolo de vivo kaj vero. La malsanaj, la elreviĝintaj pri la sorto, la senprotektaj de la mondo, la senĝojaj iris al li por la konsolanta instruado. Estis bele vidi, kiel ili ĝojis en la doloro, kiam oni parolis al ili pri la eterna lumo de la reviviĝo. Tremantaj maljun- uloj larĝe malfermadis la okulojn, kvazaŭ vidante nov- ajn horizontojn de neantaŭviditaj esperoj. Homoj lacaj de la surtera batalado ridetis feliĉaj, kiam, aŭdante la Bonan-Novaĵon, ili komprenis, ke la maldolĉa ekzistado ne estas ĉio.

Petro observadis la suferantojn, kiujn Jesuo iam tiel amis, kaj ricevis novajn fortojn.

Eksciinte pri la nobla konduto de Gamaliel ĉe la akuzoj de la leĝisto el Tarso, kaj konvinkite, ke nur ĝi evitis la tujan ŝtonumadon de Stefano, li ekpensis inviti tiun viziti la senluksajn instalaĵojn de la eklezio de la "Vojo". Konigite al la kamaradoj, ĉi tiu ideo estis unu- anime aprobita. Johano estis la sendito, elektita por ĉi tiu nova tasko.

Gamaliel ne nur ĝentile akceptis la senditon, sed ankaŭ elmontris grandan interesiĝon pri tiu invito, kiun li akceptis kun la nobleco, ornamanta lian respektindan maljunecon.

Post la necesaj interkonsentoj la klera rabeno eniris en la malriĉan domon de la galileanoj, kiuj lin plej ĝoje akceptis. Simon Petro, kun profunda respekto, klar- igis al li la celojn de la institucio, sciigis lin pri la ating- itaj faroj kaj parolis pri la komforto al tiuj, malzorgate vivantaj. Li kore donacis al la vizitanto pergamenan kopion de ĉiuj notoj de Mateo pri la persono de la Kristo kaj ties gloraj instruoj. Gamaliel ĝentile dankis la eks- fiŝiston kaj traktis lin ankaŭ respekte kaj estime. Kom- prenigante, ke li deziras submeti al la ŝatinda juĝado de Gamaliel ĉiujn programojn de tiu humila eklezio, Simon kondukis la maljunan leĝiston al ĉiuj ĉambroj de la domo. Kiam ili venis al la vasta salono, kie dense troviĝis la plej diversaj malsanuloj, la granda raveno de Jerusalem ne povis kaŝi sian plej profundan impreson, ĝis larmoj kortuŝite de la sceno, kiu montriĝis antaŭ liaj mireg- antaj okuloj. En komfortaj litoj kuŝis maljunuloj kun haroj blankigitaj de la vintroj de la vivo kaj palegaj infanoj, kies dankoplenaj rigardoj sekvis la figuron de Petro, kvazaŭ ili estus antaŭ ia patro. Kiam li ankoraŭ ne faris dek paŝojn ĉirkaŭ la senluksaj kaj puraj mebloj, jen li haltis antaŭ mizeraspekta maljunulo. La kompat- inda, paralizita de la malsano, kiu lin frapis, laŭŝajne lin ankaŭ rekonis, kaj tuj komenciĝis dialogo:

Samonio, vi ĉi tie? - demandis Gamaliel kun miro. - Ĉu do estas eble, ke vi forlasis Cezarean?

Ha, ĝi estas vi, sinjoro! - respondis la demandito kun larmo en la angulo de la okuloj. - Bone estas, ke unu el miaj samlandanoj kaj amikoj ekvidis mian grand- an mizerecon.

La ploro sufokis lian voĉon, malebligante al li daŭrigi.

Sed viaj infanoj? Kaj viaj parencoj? En kies manoj troviĝas viaj bienoj en Samario? - demandis per- pleksa la maljuna instruanto - Ne ploru, Dio havas ĉi- am multe, por al ni doni.

Post longa paŭzo, dum kiu Samonio ŝajnis kunordigi la ideojn, por klarigi sian situacion, li povis forviŝi la larmojn kaj paroli plu:

Ha, sinjoro, kiel Ijob, tiel mi vidis mian korpon putri meze en la komfortaĵoj de mia domo; la Eternulo, laŭ sia saĝo, destinis por mi longajn elprovojn. Deklar- ita leprulo, mi vane petis helpon de la infanoj, kiujn la Kreinto donis al mia juneco: ili ĉiuj min forlasis. Miaj familianoj rapidis foriri, lasante min tute sola. La amik- oj, kiuj festenadis kun mi en Cezarea, ne rimarkate de mi, sin forpafis. Mi restis sola, senhelpa. Unu tagon, por la plej ekstrema turmento de mia malfeliĉo, la justicaj ekzekuciistoj venis al mi, por sciigi min pri tiu kruela verdikto: interkonsentinte, laŭ la konsilo de la maljust- eco, miaj infanoj senigis min je ĉiuj havaĵoj, proprigis al si miajn posedaĵojn kaj monon, kiuj estis la espero de honesta maljuneco. Fine kaj por plenigi mian sufer- adon, ili kondukis min en la lokon de la malpuruloj, kie ili forlasis min kvazaŭ krimulon, kondamnitan al morto. Mi sentis tian grandan forlason kaj malsaton, mi tra- vivis tiajn bezonojn, eble pro mia vivo, pasigita en la- borado kaj komforto, ke mi forkuris el tiu loko kaj ekiris longan vojon, esperante trovi en Jerusalem la iamajn alt- valorajn amikrilatojn.

Aŭdante ĉi tiun doloran rakonton, la maljuna majs­tro havis okulojn malsekajn de larmoj. Li konis Samo- nion en la plej feliĉaj tagoj de lia vivo. Pasloĝante en Cezarea, li estis honore akceptita en ties loĝejo, kaj tial li miris tiun doloran mizerecon.

Post malgranda paŭzo, dum kiu la malsanulo penis forviŝi la ŝviton kaj la larmojn, Samonio per malrapida voĉo daŭrigis:

Mi ekfaris tiun vojaĝon, sed ĉio konspiris kon- traŭ mi. Baldaŭ la ulcervunditaj piedoj ne povis paŝi plu. Mi treniĝadis, kiel mi nur povis, lacega kaj soifanta, kaj jen modesta ĉaristo, kortuŝita, min prenis kaj kon- dukis al ĉi tiu domo, kie la doloro trovas fratan konsolon.

Gamaliel ne sciis, kiel elmontri sian surpriziĝon, tia estis la emocio, kiu skuis lian internon. Ankaŭ Petro estis kortuŝita; kutiminte fari bonon, neniam pensante pri la antecedentoj de la helpato, li vidis en ĉi tiu afero konsolan elmontron de la ama povo de la Kristo.

La granda rabeno miregis ĉion, kion li tie vidis kaj aŭdis. Kun la sincereco al li propra, li ne povis kaŝi sian dankoplenan amikecon al la kompatinda malsanulo, sed sen rimedoj por lin preni el tiu malriĉa gastejo, li devis prezenti sian dankon al Simon Petro kaj aliaj kamaradoj de la eksfiŝisto el Kapernaum. Nur nun li konstatis, ke la judismo neniam ekpensis pri tiaj rifuĝejoj, kie regas amo. Trovante tie sian amikon lepra, li deziris sincere tiun helpi, sed kiel? Je la unua fojo li ekpensis pri la dolora okazo sendi iun amaton al la loko de la malpuruloj. Li, kiu konsilis tiun rimedon al tiom da homoj, nun tie troviĝis kaj konsideris la situacion de kara amiko. Ĉi tiu fakto lin profunde afekciis. Penante ne fari filozofi- ajn rezonojn, por ne fali en tro rapidajn konkludojn, li dolĉe diris:

Jes, vi havas motivon, por danki viajn bonfarant- ojn por ilia klopodado.

Kaj ankaŭ la Kriston por lia kompatemeco - akcente aldonis la malsanulo kun larmoj. - Mi nun kred- as, ke la grandanima profeto el Nazaret, per la atesto de amo, kiun li liveris al ni, estas la promesita Mesio.

La granda leĝisto komprenis la sukceson de la nova doktrino. Tiu Jesuo nekonata, ignorata de la plej kultur- ita societo en Jerusalem, venkis en la koro de la mal- feliĉuloj per la dono de abnegacia amo al tiuj, malpli favoritaj de la sorto. Li samtempe komprenis, ke li dev- as esti diskreta en tiu senfama medio pro sia prirespond- eco antaŭ la socio. Bezonante daŭrigi la konversacion, por montri sian altruismon kaj piecon, li ridetante diris:

Mi kredas, ke Jesuo estis ja modelo de abnegacio por ideoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ ne povis esplori aŭ kom- preni, sed de tio ĝis li estus rigardata kiel la Mesio mem...

Ĉi tiu interrompita frazo komprenigis la skrupulon de lia delikata koro, ŝanceliĝanta inter la malnova leĝo kaj la novaj revelacion de la Evangelio. Simon Petro ĝin tiel komprenis kaj vane serĉis ian rimedon, por turni la konversacion al alia direkto, sed Samonio mem, kiel zorg- ato de la Majstro, ekhelpis al la Apostolo, respondante al Gamaliel per saĝaj kaj justaj rimarkoj:

- Se mi estus sana, en plena konsento kun mia familio kaj en la ĝuado de la posedaĵoj, kiujn mi havigis al mi per penado kaj laboro, ankaŭ mi eble dubus tiun konsolan veraĵon, sed mi estas senfortiĝinta, forgesita de ĉiuj, kaj mi scias, kiu etendis al mi amikan manon. Kiel izraelidoj, amantoj de la Leĝo de Moseo, ni ĝis ho- diaŭ atendas ian Savonton en la mortema persono de iu monda princo, sed tia kredo nelonge daŭros. Iluziaj an- taŭjuĝoj estas tiuj, kiuj igas nin indukti ian superreg- adon de pereemaj fortoj. La malsaneco estas amplena kaj saĝa konsilanto. Por kio servas al vi iu profeto, kiu savus la mondon, sed poste nuliĝus meze en la sennomaj neniaĵoj de putrinta korpo? Ĉu ne estas skribite, ke ĉia maljusteco malaperos? (>) Kaj kia surtera potenca estro regus sen la apogo de la armiloj? La lito de doloro estas kampo de superbelaj, lumaj instruoj; en ĝi la konsumita animo iom post iom rekonas en la korpo la rolon de ia tuniko. Ĉio do, rilatanta al la vesto, ĉiam pli malgrav- iĝas, sed daŭras plu nia spirita realeco. La antikvuloj asertis, ke ni estas dioj (> ); en mia nuna situacio mi havas la perfektan impreson, kvazaŭ ni estus dioj, ĵetitaj en polvan kirloventon. Malgraŭ la pusaj ulceroj, kiuj pelis min for de miaj plej karaj korligiĝoj, mi pensas, mi volas, mi amas. En la malluma ĉelo de la sufero mi trovis la Sinjoron Jesuon, por lin pli bone kompreni. Hodiaŭ mi kredas, ke lia potenco mastros la naciojn, ĉar ĝi estas la forto de amo, venkanta la morton mem.

La voĉo de tiu homo, makulita de purpuraj vundoj, ŝajnis, pro sia grava tono, la klariono de la vero, eliĝanta el amaso da polvo. Petro kontente vidis la moralan pro- greson de tiu anonima almozulo, kaj tiel en sia koro taksis la revigligan forton de la Evangelio. Siaflanke Gamaliel perpleksiĝis ĉe la profunda signifo de tiuj espri-

(*) Jesaja, 32:1-18. - La Trad. (**) Palmaro, 82:6. - La Trad.

moj. La predikado de la Kristo el la lipoj de iu senhelpa malsanulo portis stampon de mistera kaj stranga beleco. Samonio parolis kun la tono de iu, kiu rekte spertis real- an renkontiĝon kun la nazareta profeto. Penante eviti ĉian eblon de religia debato, la nobla raveno ridetis kaj diris:

Mi konfesas, ke vi tre saĝe parolas. Se estas nekontesteble, ke mi havas aĝon, en kiu ne estus utile ŝanĝi la principojn, mi tamen ne povas paroli kontraŭ viaj supozoj, ĉar mi fartas bone, ĝuas la amon de miaj karuloj kaj havas senzorgan vivon. Mia kapablo de juĝ- ado devas do agi laŭ alia direkto.

Jes, vi pravas - rediris Samonio inspirita -, en la nuna momento vi ankoraŭ ne bezonas ian savanton. Jen kial la Kristo diris, ke li venis al la malsanuloj ( ) kaj al la afliktitoj (>).

Gamaliel komprenis la atingon de ĉi tiuj vortoj, kiuj donis materialon por meditado dum tuta vivo. Li sentis larmojn en la okuloj. La rimarko de Samonio penetris profunde en lian senteman koron de justulo, sed, rekon- ante, ke li devas konduti prudente, por ne konfuzi la sentojn de la popolo, en vido de sia oficiala funkcio, li dolĉe ridetis al sia kunparolanto, faciltuŝe frapis ties ŝultron kaj per tono de frata sincereco rediris akcente:

Vi eble estas prava: mi studos vian Kriston.

Kaj nun memoriĝante pri la malmulta tempo, kiun ili disponis, li rekomendis al Simon sian amikon, kiun li adiaŭis kun brakumo, por akompani la Apostolon el Ka- pernaum al la lastaj ĉambroj.

Antaŭ ol foriri, la klera rabeno gratulis la sekvant- ojn de Jesuo pro ilia verko en la urbo kaj, komprenante la delikatecon de sia misio en iafoje tiel malamika me- dio, konsilis al Petro nepre plenumi, en la eklezio de la "Vojo", ĉiujn formalaĵojn de la judismo. Laŭ lia opinio, estus juste zorgi, ke estu cirkumciditaj ĉiuj, kiuj petos lin pri rifuĝo; eviti malpurajn viandojn; ne forgesi la

r) Mateo, 9:i2. - La Trad. {")Mateo, ii:28. - La Trad.

Templon kaj ties principoj n. Gamaliel sciis, ke la gali­leanoj ne evitos al si persekutojn, des pli, ke tio estis institucio, iniciatita de homo, kondamnita de la Sinedrio al morto. Per ĉi tiuj konsiloj li celis rebati la brutal- aĵojn, kiuj pli aŭ malpli frue ja fariĝos.

Petro, Johano kaj Jakobo kortuŝite dankis lin por lia ama admono, kaj la malljuna leĝisto revenis hejmen forte impresita de la lecionoj en tiu tago kaj kunportante la notojn de Mateo, kiujn li tuj eklegis.

Post du tagoj la persekutoj, estrataj de Saŭlo el Tar- so, komencis skui Jerusalemon en ĉiuj sektoroj de ĝiaj religiaj laboroj.

Hoŝea Marko kaj Samuel Natan estis sen kulpatestoj arestitaj, por esti submetitaj al rigora enketo. La kun- helpantoj en tiu movado faris longajn listojn de la plej eminentaj izraelidoj, kiuj vizitadis la kunvenojn de la eklezio de la "Vojo". La tarsa junulo ordonis, ke oni starigu ĝeneralan enketon, tamen, dezirante parade el- montri kuraĝon antaŭ siaj malamikoj, li opiniis, ke li dev- as komenci la pli gravajn arestojn, post la enkarcerigo de Hoŝea kaj Samuel, en la nesto mem de la senfamaj galileanoj, kiuj aŭdacis alfronti lian aŭtoritatecon.

En la mateno de tre hela tago la estonta rebeno, kune kun kelke da kamaradoj kaj soldatoj, frapis je la pordo de la modesta domo, parade anoncante la celon de sia insida vizito. Simon Petro mem akceptis lin kun tute serenaj okuloj. Videbla teruro leviĝis ĉe la pli tim- emaj, ĉar du junuloj, kiuj kompaniis al la Apostolo, decidis kuri en la internon de la domo kaj diskonigi tiun okazaĵon.

Ĉu vi estas Simon Petro, iama fiŝkaptisto en Ka- pernaum? - iom arogante demandis Saŭlo.

Mi mem - li firme respondis.

Mi arestas vin! - diris la estro de la ekspedicio per triumfa tono.

Kaj li ordonis al du el siaj kamaradoj elpaŝi kaj tuj mankateni la Apostolon. Petro faris nenian kontraŭstar- on. Impresite de la pacema temperamento, kiun la sekv- antoj de la Nazaretano ĉiam montris, Saŭlo malŝate rimarkis:

La Majstro de la "Vojo" certe estis alta modelo de inercio kaj malkuraĝo. Mi ankoraŭ trovis nenian montron de digno ĉe liaj disĉiploj, kies reagokapableco ŝajnas mortinta.

Ricevinte en la vizaĝon tian pikantan insulton, la eks- fiŝisto serene rediris:

Vi eraras, ilin tiel juĝante. La disĉiplo de la Evangelio estas malamiko nur de malbono, kaj en sia agado li starigas amon super ĉiaj principoj. Cetere ni konsideras, ke ĉia jugo, kun Jesuo, estas facila.

La tarsa junulo, havanta tian altan povon, ne kaŝis la ĝenon, kiun ĉi tiu respondo kaŭzis al li kaj, montr- ante al la sekvanto de Jesuo, diris al unu el la viroj de la taĉmento:

Jona, zorgu pri li.

Kaj ironie akcentante siajn vortojn, li sin turnis al la ceteraj kun montro de malŝato al la mankatenita Apos- tolo, kiu lin serene, kvankam surprizite, rigardadis:

Ni ne diskutu kun ĉi tiu viro. Tiuj homoj de la "Vojo" ĉiam dronas en absurdaj rezonoj. Estas necese ne perdi tempon atentante la blindan malklerecon. Ni iru en la internon, ni arestu la ĉefojn. La klananoj de la ĉarpentisto estos nepre persekutataj ĝis ilia ekstermiĝo.

Decideme li ekpaŝis antaŭe kaj kuraĝe penetris en la domon, serĉante la plej internajn ĉambrojn. Ĉe ĉiu pordo li renkontis mizerulojn, kiuj lin mire kaj maldolĉe ekrigardis. Tiu vivanta bildo de tiom da engastigita mi- zero lin miregigis, sed li klopodis, por ne fleksi la senin- dulgan harditecon, ĉar li volis plendetale efektivigi siajn projektojn. Apud la plej vasta malsanulejo li renkontis la filon de Zebedeo, kiu aŭdis lian arestordonon, ne ŝanĝ- ante sian mienan serenecon.

Sentante la maldelikatajn manojn de la soldato, kiu lin mankatenis, Johano levis siajn okulojn al la Ĉielo kaj nur murmuris:

Mi rekomendas min al la Kristo.

La taĉmentestro ekrigardis lin kun profunda mal- ŝato kaj fiere diris al siaj kamaradoj:

Restas du el la plej suspektindaj: ni ilin serĉu.

Li parolis pri Filipo kaj Jakobo, kiel rektaj disĉiploj de la nazareta Mesio.

Post kelke da paŝoj ili facile trovis la unuan. Filipo lasis sin senproteste mankateni. Liaj filinoj lin afliktitaj kaj kun larmoj ĉirkaŭis.

Kuraĝon, infanoj! - diris li sentime - Ĉu ni estas superaj ol Jesuo, kiu estis persekutata kaj krucum- ita de la homoj?

Ĉu vi aŭdas, Klemento? - kolere demandis Saŭlo unu el siaj plej distingiĝaj amikoj. - Oni aŭdas nenion alian, ol parolojn pri la stranga Nazaretano! La unua parolis pri la jugo de la Kristo, la dua rekomendis sin al la Kristo, ĉi tiu tria parolas pri la supereco de la Kristo... Kien ni venos?

Per akraj vortoj elverŝinte sian koleron, li finis per konstanta rediraĵo:

Ni nepre iros ĝis la fino.

Post la kapto de tiuj tri adptoj restis la filo de Alfeo. Iu ekpensis serĉi lin en la barako, kie li loĝis; efektive ili tie lin trovis genuante, havante antaŭ la okul- oj rulon da skribaĵoj, kie troviĝis la Leĝo de Moseo. Oni vidis la marmoran palecon de lia vizaĝo, kiam Saŭlo alproksimiĝis kaj krude ekkriis:

Kio tio estas! Ĉu ĉi tie iu studas la Leĝon?

La frato de Levi turnis supren la okulojn plenajn de sincera timo kaj humile klarigis:

Sinjoro, mi neniam forgesis la Leĝon de niaj pra- patroj. Miaj prauloj instruis min ricevi surgenue la lum- ojn de la sankta profeto.

La konduto de Jakobo ne estis hipokrita. Ĉiam aŭd- inte, ke la sanktajn librojn de la liberiginto de Izrael stampas dia vorto, li tiujn plej profunde respektis. Atend- ante sian enkarcerigon, li pleniĝis de timo ĉe la minac- anta danĝero. Li ne povis pli bone kompreni, kiel liaj kunuloj, la dian kaŝitan sencon de la lecionoj de la Evan- gelio. Lia ofero inokulis al li nekaŝeblan timon. Efektive, li konsideris, nur parte kompreninte la Kriston, kiu rest- os, por direkti la komencitajn laborojn? La Majstro mort­is sur la kruco, kaj en ĉi tiu momento la jerusalemaj Apostoloj estis jam arestitaj. Li do devis defendi sin per la disponeblaj rimedoj, kiel li nur povos. Li ekpensis helpi al si per la supernaturaj virtoj de la Leĝo de Moseo, konforme al la malnovaj kredoj. Sur genuoj li atend- is la alproksimiĝantajn turmentistojn.

Ĉe tiu neatendita sintenado de Jakobo, Saŭlo el Tarso konfuziĝis. Nur tiuj homoj, profunde enradikiĝintaj en la judismo, genue legadis la instruojn de Moseo. Tute konscience li ne povos arestigi tiun homon. La argu- mento, kiu pravigis lian taskon ĉe la politikaj kaj relig- iaj aŭtoritatuloj de Jerusalem, estis la batalado kontraŭ la malamikoj de la tradicioj.

Sed, ĉu vi ne estis amiko de la ĉarpentisto?

Kun mirinda spiritoĉeesto la demandito respondis:

Mi neniam aŭdis, ke la Leĝo malhelpus iun havi amikojn.

Saŭlo konfuziĝis, sed daŭrigis:

Sed kion do vi elektas: ĉu la Leĝon aŭ la Evan- gelion? Kiun el ambaŭ vi akceptas preference antaŭ la dua?

La Leĝo estas la unua dia revelacio - lerte diris Jakobo.

Ĉe tiu ĉi respondo, kiu lin iom konsternis, la tarsa junulo momente konsideris kaj diris, turnante sin al la ĉeestantoj:

Bone do. Ĉi tiu viro estos plu en paco.

Tre kontenta de la rezultato de sia iniciativo, la filo de Alfeo nun kredis, ke la Leĝo de Moseo estas tuŝita de vivaj kaj daŭraj gracoj. En liaj okuloj la talismano, kiu konservis lin libera, estis la kodo de la judismo. De tiu tago la frato de Levi por ĉiam plifirmigos siajn su- perstiĉajn inklinojn. Tie havis sian originon de fanatik- eco, kiun la raportintoj pri la historio de la Kristanismo vidis en lia enigma persono.

Elirinte el la ĉambro de Jakobo, Saŭlo jam intencis foriri, sed jen, revenante al la pordistejo, por ordoni, ke la arestitoj estu forkondukitaj, li ekvidis tiun scenon, kiu lin plej profunde impresos. Ĉiuj malsanuloj, kiuj povis sin treni, ĉiuj gastoj, kapablantaj sin movi, ĉirkaŭis Petron, kortuŝite plorante. Kelkaj infanoj nomis lin "pa­tro", tremantaj maljunuloj kisis al li la manojn...

Kiu nun kompatos nin? - demandis maljunulino kun larmoj.

"Patro", kien oni vin forkondukos? - ame diris orfo, brakumante la arestiton.

Mi iras al la monto, infano - respondis la Apos-

tolo.

Kaj se oni mortigos vin? - rediris la kanabeto kun granda demando en la bluaj okuloj.

Mi renkontiĝos kun la Majstro kaj revenos kun li - bonkore klarigis Petro.

En ĉi tiu momento ekaperis Saŭlo, kiu revenis. Ri- gardante la amason da kripluloj, blinduloj, lepruloj kaj infanoj, kiuj plenŝtopis la salonon, li kolere ekkriis:

For! liberigu vojon!

Kelkaj sin retiris timigite, vidante la alproksimiĝ- antajn soldatojn, dum la pli obstinaj ne eliris for de sia loko. Leprulo, kiu apenaŭ staris, elpaŝis: la maljuna Samonio, rememorante tiun tempon, kiam li povis ordoni kaj esti obeata, kuraĝe alproksimiĝis al Saŭlo.

Ni devas ekscii, kien iros ĉi tiun arestitoj - li diris per serioza tono.

For! - ekkriis la tarsa junulo kun naŭza gesto. - Ĉu eble leĝisto donu kontentigon al malpura maljun- ulaĉo?

La armitaj gvardianoj provis antaŭeniĝi, por puni la tro bravan, sed la lepro defendis Samonion kontraŭ iliaj atakoj. Profitante el la situacio, la iama bienulo el Ce- zarea per firma tono rediris:

La leĝisto devas doni kontentigon nur al Dio, kiam li akurate plenumas siajn devojn, sed en ĉi tiu domo pa- rolas la kodoj de humaneco. Laŭ vi mi estas malpurulo, sed laŭ Simon Petro mi estas frato. Vi arestas la bon- ajn, sed liberigas la malbonajn! Kia justeco la via! Ĉu vi kredas nur al la Eternulo Cebaot? Vi nepre devas scii, ke, se la Eternulo estas la plej alta faranto de la ordo, la Evangelio instruas nin klopodi, por havi en Lia Pro- videnco la amon de Patro.

Aŭdante tiun dignan voĉon, fluantan el mizero kaj sufero, kvazaŭ ĝi estus ia alvoko de malespero, Saŭlo silentis mirplena. Post longa paŭzo la malriĉulo daŭrigis emfaze:

Kie estas viaj domoj por rifuĝo de la batitaj de la sorto? Kiam vi ekpensis pri ia azilo por la pli mal- feliĉaj? Vi eraras, supozante inercion en nia konduto. La fariseoj pelis Jesuon sur la Kalvarion de la krucumo kaj sekve senigis la malfeliĉulojn je lia potenca ĉeesto. Ĉar li faris bonon, Stefano estis enkarcerigita. Nun la Si- nedrio arestas la Apostolojn de la "Vojo", repagante ilian bonkorecon per la senlumeco de karcero, sed vi ĉiuj erar- as. Ni, la mizeruloj de Jerusalem, ja batalados kontraŭ vi. De Simon Petro ni luktos por la posedo eĉ de la om­bro mem. Se vi rifuzos kontentigi niajn petojn, ne for- gesu, ke ni estas lepruloj. Ni venenos viajn akvujojn. Vi pagos por via maliceco per la sano kaj la vivo.

Nun li ne povis daŭrigi. Ĉe la korprema atendo de ĉiuj Saŭlo krude ekkriis:

Silentu, fiulo! Kiel mi povis aŭdi vin ĝis nun? Eĉ ne unu vorteton plu!

Kaj montrante lin al unu el la soldatoj, li malŝate

siblis:

Sinezio, kalkulu al li dek bastonbatojn. Estas ne- pre necese puni lian impertinentan kaj vipuran langon.

Sur tiu sama loko, antaŭ ĉiuj kamaradoj, kiuj tim- igite sin retiris, Samonio sen ia plendo ricevis la punon. Al Petro kaj Johano staris larmoj en la okuloj. La ce- teraj malsanuloj kuntiriĝis teruregitaj.

Post tio granda silento regis la maltrankvilajn kaj dolorantajn korojn. La leĝisto el Tarso rompis la atend- on, ordonante, ke ĉiuj foriru direkte al la karcero.

Du palaj infanoj tiam alproksimiĝis al la eksfiŝisto el Kapernaum kaj larme demandis:

"Patro", ĉe kiu ni staros?

Petro sin turnis konsternita kaj dolĉe respondis:

La filinoj de Filipo staros ĉe vi... Se Jesuo per- mesos, miaj infanoj, mi ne longe forestos.

Saŭlo mem en la profundo de sia koro estis tuŝita, sed li ne deziris perfidi sin, lasante sin venki de la emocio, kiun tiu sceno naskis en li.

Petro komprenis, ke la silentaj larmoj de ĉiuj mal- eminentaj zorgatoj de la "Vojo" esprimas sindonan amon en tiu momento de korpremanta adiaŭo.

Post ĉi tiu entrepreno la tarsa junulo disvolvis siajn fortojn en la unua persekutado, kiun spertis homoj kaj kolektivoj de la naskiĝanta Kristanismo. Pli multe, ol kiom oni povis supozi, Jerusalem svarmis per homoj, kiuj interesiĝis pri la ideoj de la nazareta Mesio. Saŭlo uzis ĉi tiun cirkonstancon, por ankoraŭ unu fojon sentigi tian ideologian danĝeron, kia estis la Evangelio. Multenombr- aj homoj estis arestitaj. El la urbo komenciĝis amasa elirado. La konfesantoj de la "Vojo", disponantaj mon- rimedojn, preferis komenci novan vivon en Idumeo aŭ en Arabujo, en Kilikio aŭ en Sirio. Kiuj povis, tiuj sin tiris el la rigoro de la perfortaj enketoj, starigitaj kun tondrado de publika skandalo. La plej eminentaj per- sonoj estis enkarcerigataj, sen permeso komukikiĝi kun la ekstero, sed la simpluloj kaj senfamuloj, la pleban- oj, tiuj suferis grandan molestadon en la ĉambroj de la tribunalo, kie oni faris la eldemandadon. La gardistoj, dungitaj de Saŭlo por tiu abomeninda tasko, translimis la perfortaĵojn.

Ĉu vi apartenas al la "Vojo" de la Kristo Jesuo? - kun ironia rideto demandis unu el ili malfeliĉan vir- inon.

Mi... mi... - balbutis la kompatinda, kompren- ante la delikatecon de sia situacio.

Rapidu, respondu rapide! - malrespekte rediris la policisto.

La mizerulino tremente paliĝis, meditante pri la krud- aj pupnoj, kiujn ŝi ricevus, kaj plena de timego diris:

Mi... ne...

Sed por kio vi iris en la ribelajn kunvenojn?

Por preni medikamenton por malsana fileto.

Ĉe tia nea respondo la delegito de la Sinedrio ŝajne sereniĝis, sed tuj ekkriis al unu el siaj helpantoj:

Tre bone! La eldemanditino povas foriri pace, sed antaŭ ol ŝi foriros, la regularo ordonas ke oni regalu ŝin per kelke da glavobatoj.

Rezisti estis senutile. En tia stranga tribunalo, tra multaj sinsekvaj tagoj, fariĝis ĉiaspecaj punoj. De la respondoj de la eldemandito dependis enkarcerigo, skurĝ- ado, glavobatado, bastonado, turmentoj kaj mokfajfoj.

Saŭlo fariĝis la centra motoro de tiu terura maŝino kaj malamegata de ĉiuj amikoj de la "Vojo". Streĉante siajn fortojn, li ĉiutage vizitadis la rondojn de tiu serv- ado, kiun li kutime nomis "elpurigo de Jerusalem", plen- umante miregigan aktivecon, per kiu li tenadis la kons- tantan viglecon de la administraj aŭtoritatuloj, kuraĝigis helpantojn kaj delegitojn, instigis aliajn persekutantojn de la principoj de Jesuo, ne lasante malvarmiĝi la religi- an fervoron de la Sinedrio.

Unu semajnon post la arestoj en la modesta eklezio okazis tiu memorinda kunsido, en kiu Petro, Johano kaj Filipo estis juĝotaj. Tiu escepta kunveno vekis la plej grandan scivolon. Tie kolektiĝis ĉiuj eminentuloj de la superreganta fariseismo. Gamaliel venis, montrante pro- fundan deprimitecon.

Plej multe oni faradis konsiderojn pri la konduto de la almozuloj, kiuj, ne ricevinte la permeson eniri, dense staris en longaj vicoj sur la granda placo, protestante per tondra kriegado. Oni vane donis al ili bastonfrap- ojn ĉi tie kaj tie, ĉar tiu amaso da mizeruloj prenis nen­iam antaŭe viditan amplekson. La sceno estis kurioza kaj alarma. Fari disponon por forpeli tiun kolekton ŝajnis ne ebla entrepreno. La pilgrimantoj kaj malsanuloj estis en la nombro de multe da centoj. Estus senutile bridi tiun aŭ alian grupon, ĉar tio nur pliigus la indignon kaj malesperon de multaj. Kriegante, ili postulis la li- berigon de Simon Petro, kaj ĝin postulis tumulte, kvazaŭ postlasitaĵon, super kiu ili havus leĝan rajton.

En la solenejo ne nur la ĉeestantoj komentariis tiun fakton, sed ankaŭ la juĝistoj ne kaŝis profundan im- preson. Anas mem rakontis la sieĝon, per kiu lin ĝenis la helpatoj de Jerusalem. Aleksandro diris, ke al lia domo alamasiĝis centoj da afliktitoj, petantaj lian inter- helpon por la arestitoj. Saŭlo de tempo al tempo res- pondis al tiu aŭ alia per simplaj duonvortoj. Lia mal- luma mieno esprimis malnoblajn intencojn rilate al la destino de la Apostoloj de la Bona-Novaĵo, sidantaj antaŭ li, en la fundo de la salono, humilaj, serenaj, sur la benko de la ordinaraj krimuloj.

Oni tiam vidis, ke Gamaliel tenas kun la ĉefpastro intiman konversacion, kiu daŭris kelke da minutoj kaj vekis grandan scivolon ĉe liaj kolegoj. Tuj poste la res- pektinda leĝisto vokis sian ekslernanton por aparta in- terparolo, antaŭ ol ili komecos la laborojn. Liaj kolegoj komprenis, ke la tolerema kaj grandanima rabeno pledos por la afero de la sekvantoj de la Nazaretano.

Kian verdikton oni eldiros pri la arestitoj? - de­mandis la maljunulo kun bonkora interesiĝo, tuj kiam ili staris malproksime de la bruantaj grupoj.

Ĉar ili estas galileanoj - emfaze respondis Saŭlo de la supro de sia aŭtoritateco -, ne estos al ili konsent- ita la rajto de la parolo en la salono, kaj tial mi jam decidis la punon, kiu ilin trafos. Mi proponos la mort- igon de la tri kune kun Stefano per ŝtonumado.

Kion vi diras! - ekkriis Gamaliel surprizita.

Mi vidas nenian alian rimedon - diris la tarsa junulo -; ni devas elsarki ĉe la radiko la elkoviĝantajn malbonojn. Mi opinias, ke se tiun movadon ni rigardos tolereme, niaj manoj mem ŝancelos la prestiĝon de la judismo.

Tamen, Saŭlo - rediris la maljuna instruanto kun profunda bonkoreco -, mi devas voki al mia influo sur vian spiritan konstruitecon, por defendi tiujn homojn de la mortpuno.

La kaprica junulo palegiĝis. Li ne kutimis cedi pri siaj konceptoj kaj decidoj, lia volo estis ĉiam tirana, ne- fleksebla; sed Gamaliel ĉiam estis lia plej bona amiko. Tiuj sulkitaj manoj donis al li la plej sanktajn ekzempl- ojn; de ili li ricevis altvalorajn helpon en ĉiuj tagoj de sia vivo. Li komprenis, ke li staras antaŭ potenca baro por la tuta plenumo de siaj deziroj. La respektinda rabeno rimarkis lian perpleksecon kaj tuj insistis:

Neniu pli bone ol mi konas la noblecon de via koro, kaj mi super ĉiuj konfesas, ke viaj decidoj obeas la nesupereblan zorgon pri la defendo de niaj miljaraj principoj; sed la "Vojo', Saŭlo, laŭŝajne havas grandan celon, nome la renovigon de niaj homoj kaj religiaj va- loroj. Kiu ĉe ni iam ekpensis helpi al la malfeliĉuloj per la havigo de ama, frata hejmo? Antaŭ ol vi faris tiun punan traserĉadon, mi vizitis tiun modestan insti- tucion kaj povis plezuri, observante ĝian bonegan pro- gramon.

La juna leĝisto estis pala, aŭdante ĉi tiujn vort- ojn, kiuj, laŭ lia opinio, estis senduba signo de malfort- animeco.

Sed ĉu estas eble - li diris kun miro -, ke an- kaŭ vi legis la Evangelio de la galileanoj?

Mi ĝin ankoraŭ legas - senhezite jesigis Gama­liel -, kaj mi intencas pli profunde meditadi pri la nun okazantaj fenomenoj. Mi antaŭsentas grandajn ŝanĝojn ĉie. Mi intencas post nemultaj tagoj forlasi mian oficon, por iri en la dezerton. Kompreneble, ĉi tiujn miajn vort- ojn vi gardu kiel signon de reciproka konfido.

Treege impresite, la tarsa junulo ne sciis, kion res- pondi. Li suspektis, ke la respektinda majstro estas mense afekciita de troa meditado, sed la majstro, kva- zaŭ leginte lian penson, aldiris:

Ne opiniu min mense malvigliĝinta; la kadukeco de la korpo ne forviŝis de mi la kapablecon pensi kaj distingi mem. Mi komprenas la skandalon, kiu eksplod- us en Jerusalem, se iu rabeno de la Sinedrio publike ŝanĝus siajn plej intimajn konvinkojn, sed ni nepre kon- sentu, ke mi parolas al iu mia spirita infano, kaj sincere elvokante mian vidpunkton, mi faras ĝin nur, por de- fendi noblajn kaj justajn homojn kontraŭ nejusta kaj maltaŭga verdikto.

Via parolo - impete ekkriis Saŭlo - min pro- funde disrevigas!

Vi konas min de via infaneco kaj scias, ke la sincera homo ne povas zorgi pri siaj laŭdantoj aŭ be- daŭrantoj en la plenumado de sankta devo.

Kaj donante al la voĉo mildan akcenton, li insistis:

Ne devigu min en ĉi tiu kunsido ekpaŝi kun vi al publikaj debatoj skandalaj kaj atencantaj la aman trajton, kiun ĉiu vero devas kunporti. Liberigu ĉi tiujn homojn pro konsidero al nia pasinteco de interkompren- iĝo. Nur pri ĉi tio mi vin petas. Lasu ilin en paco, pro niaj korligiloj. Post kelke da tagoj vi ankoraŭ nenion bezonos konsenti al via maljuna instruanto. Vi estos mia anstataŭanto en ĉi tiu rondo, ĉar mi intencas post kelke da tagoj forlasi la urbon.

Kaj ĉar Saŭlo hezitis, li daŭrigis:

Vi bezonos longe primediti. La ĉefpastro scias, ke mi petos vian indulgon por la arestitoj.

Sed... kaj mia aŭtoritateco? - arogante de­mandis la junulo. - Kial akordigi indulgemon kun la neceso ekstermi la malbonon?

Ĉia aŭtoritateco estas de Dio. Ni estas nuraj iloj, mia infano. Neniu malaltiĝas, ĉar li estas bona kaj tolerema. Koncerne la plej dignan decidon, konvenan al ĉi tiu afero, ĝi estas la liberigo de ili ĉiuj.

Ili ĉiuj? - kun mirego demandis Saŭlo.

Kial do ne? - konfirmis la respektinda leĝisto. - Petro estas nobla homo, Filipo estas familiestro, eks- treme sin donanta al la plenumado de siaj devoj, Johano estas simplanima junulo, Stefano oferis sian koron al la malriĉuloj.

Jes, jes - interrompis la tarsa junulo. - Mi konsentas la liberigon de la tri unuaj, sub unu kondiĉo. Estante edzoj, Petro kaj Filipo povos resti en Jerusalem, limigante siajn laborojn per helpado al malsanuloj kaj mizeruloj; Johano estos ekzilita; sed Stefano devos su- feri mortpunon. Mi publike jam proponis la ŝtonumad- on, kaj mi ne vidas, kial mi cedus, ankaŭ tial, ĉar, por averta ekzemplo, almenaŭ unu el la disĉiploj de la ĉar- pentisto ja devas morti.

Gamaliel komprenis la forton de ĉi tiu decido el la vigleco de la vortoj, kiuj ĝin esprimis. Saŭlo diris tre klare, ke li ne cedos pri tiu miraklisto. La maljuna ra- beno ne insistis; por eviti skandalon, li konsentis, ke Ste­fano pagos per sia sinofero. Cetere, konsiderante la obs- tinan temperamenton de sia ekslernanto, al kiu la urbo donis tian grandan aŭtoritatecon, li opiniis, ke li ne mal- multe sukcesis, havigante indulgon al la tri justaj homoj, sin dediĉantaj al la komuna bono.

Komprenante la situacion, per firma tono diris la respektinda rabeno:

- Nu, tiel estu!

Kaj kun bonkora rideto li foriris de la iom maltrankvila kaj perpleksa junulo.

Post kelke da sekundoj, surprizante la tutan ĉeest- antaron, Saŭlo el Tarso, de sur la tribuno, proponis la liberigon de Petro kaj Filipo, kiel ankaŭ la ekzilon de Johano, kaj ree faris sian peton pri ŝtonumado de Ste- fano, ĉar li tiun rigardis kiel la plej danĝeran el la parti- anoj de la "Vojo". La aŭtoritatuloj de la Sinedrio, ple- zure konsiderante ĉi tiujn proponojn, ĉar ili sciis, ke tia decido plaĉos al la tiea grandnombra popolamaso, donis sian unuaniman konsenton; la morto de Stefano estis difinita por post unu semajno, kaj Saŭlo invitis siajn amikojn al tiu bedaŭrinda publika ceremonio, en kiu li mem prezidos.

VIII

La morto de Stefano

Malgraŭ sia intensa aktiveco la tarsa junulo ĉiam vizitadis la domon de Zeĥarja, kie, en la koro de Abigail, li ĝuis la necesan ripozon. Se la klopodoj en Jerusalem konsumadis liajn fortojn, tamen apud la amata virino li ilin kvazaŭ regajnis, en tiu dolĉa raviteco, kun kiu li atendis la realigon de la plej karaj esperoj. Li havis la impreson kvazaŭ la mondo estas ia batalkampo, kie li devas bataladi por la leĝo de Dio; tamen, estante justa kaj grandanima, la Eternulo havigis al li, en la sindon- eco de lia amatino, ian konsolrifuĝejon.

Abigail estis lia sentimenta mondo. La ĉiutagajn klopodojn, la rigorajn disponojn, kiujn lia ofico trudis al li, la severecon, kun kiu li devis trakti la aferojn, kon- fiditajn al lia juĝo, li transverŝis en la koron de sia fianĉ- ino, plenan de amo, pieco kaj justeco. Liajn ideojn ŝi ricevis kun ama atento, ŝi kvazaŭ moderigis per la ka- resemo de sia frata animo, kaj ilin revenigis al la amata fianĉo sub la formo de ĝustaj kaj amikaj proponoj.

Saŭlo estis kutiminta al tiu ĉiutaga altvalora inter- ŝanĝado de ideoj. Kiam lia koro ne ricevis la mildajn konsolojn en tiu domo ĉe la vojo al Jafo, li sentis sin skuata de siaj propraj energiaj, impetaj sentoj. Abigail korektadis lian spiriton, glatigadis la akraĵojn de lia per- fortema, kruda karaktero, kunhelpadis por la malpliri- gorigo de liaj arbitraj decidoj. Tutajn horojn la tarsa junulo raviĝis aŭdante ŝin, kvazaŭ ŝiaj sentoj de boneco estus ia dolĉa nutraĵo por lia animo, kiun la cerbostreĉ- oj, postulataj de la mondo, ofte varmegigis. Ne spert- inte la tiamajn galantajn aventurojn, ĉar li nepre deziris konservi pura sian konsciencon antaŭ la leĝo, li trovis en tiu virino, kiun lia koro elektis, la personiĝadon de ĉiuj revoj de sia esperplena juneco.

En la vespero, sekvanta la memorindan kunsidon en la Sinedrio, Saŭlo el Tarso, flanken metinte ĉiajn plej gravajn absorbajn demandojn, pli sopire iris al la domo de Zeĥarja. Liaj klopodoj en tiu tago skuis liajn fort- ojn. Li volis rapide trairi la distancon, droni en la ka- resoj de sia fianĉino, forgesi la zorgojn, bolantajn en lia menso, taŭzata de la plej kontraŭaj pensoj.

La nokto jam disfaldis la lunluman mantelon super la Naturon, kiam la juna leĝisto transpaŝis la sojlon de tiu domo, surprizante la noblan familion per delikata kaj elkora saluto.

La ĉeesto de la fianĉino inokulis ian balzamon al lia koro; post nelonge li ŝajnis revigliĝinta. Posedite de bonhumoro, nun, kiam la internaj fortoj ripozis ĉe mildaj karesoj, li entuziasme rakontis la lastajn okaz- aĵojn. Zeĥarja, kiel fidela observanto de la Leĝo, lin absolute pravigis rilate la faritajn decidojn. La persono de Stefano estis detale diskutata. La ekslernanto de Ga­maliel, kompreneble klarigis la aferon kiel konvene al li, pentrante la predikanton de la "Vojo" kiel homon inteligentan kaj, ĝuste pro tio, danĝeran, dank'al la re- voluciaj ideoj, kiujn lia flua parolo dissemadis.

Abigail kaj Rut ilin aŭskultadis silente, dum la du sinjoroj tenadis animitan konversacion.

Ĉe iu momento, aŭdinte rektan rimarkon de Saŭlo, la junulino demandis:

Ĉu do ne ekzistus ia rimedo, por almenaŭ modifi la difinitan punon?

Kion vi dezirus, ke ni faru? - emfaze respondis la junulo. - Tio ne estis malgranda indulgo, ke ni li- berigis la plej elstarajn ĉefojn, prenante en kalkulon la trobravecon de iliaj strangaj predikoj. Rilate Stefanon, ni faris ĉion, por ke li, kiel rekta ido de la triboj de Izrael, revenu al siaj fratoj. Li ribelis, kaj lia ribelo diktis lian kondamnon. Li min publike insultis en la Sinedrio, li tretis niajn plej sanktajn principojn, kritikis la plej eminentajn personojn de la fariseismo per men- sogaj kaj sendankaj ilustraĵoj.

Kaj li finis:

Kio min koncernas, mi estas kontenta. Mi ri- gardas la atendatan ŝtonumadon kiel unu el la faroj plej gravaj por la estonteco de mia kariero; ĝi atestos mian zorgon pri la defendo de nia plej ŝatinda posedaĵo. Ni devas konsideri, ke Izrael, dum siaj plej nigraj tagoj, preferis la religian emancipiĝon ol la politikan sendepend- econ. Ĉu ja ni povus elmeti niajn plej altajn moralajn valorojn al la malhonora influo de ia aventuristo?

La junulo nun ekpenis ŝanĝi la vojon de la konver- sacio, dum Rut ordonis disporti pokalojn da revigliga vino.

Antaŭ ol foriri, la tarsa junulo invitis sian fianĉ- inon al la kutima promeno. En tiu vespero ŝajnis, ke la Naturo sin ornamis per mirindaĵoj. La lunlumo, kiu reliefigis ĉiujn florojn per palaj tonoj, estis saturita de ĉarmegaj odoroj. La geamantoj, mano en mano, sur kru- da benko, ravite kontempladis tiun scenon. Saŭlo spertis dolĉan komforton. Lia koro faciliĝis. Jerusalem nebul- igis lian menson en kirlego da zorgoj, sed tiu modesta domo ĉe la vojo al Jafo kvazaŭ deŝarĝis de li koro ĉi- ujn ĉagrenojn, abunde portante al lia spirito grandegan konsolon.

Nun, mia kara, ĉio estas preta - li flame diris - Post ses tagoj de hodiaŭ Delila venos mem, por vin forkonduki. Vi ekkonos la urbon kaj miaj amikoj ho- noros en via nobla animo mian feliĉan elekton. Ĉu vi estas kontenta?

Jes, tre kontenta - ŝi dolĉe murmuris.

Ni jam organizis ampleksan amuzan programon. Mi volas konduki vin en Jeriĥon, kie iuj niaj amikoj nin ĝojege atendas. En Jerusalem mi konigos al vi ĉiujn plej gravajn konstruaĵojn. Vi estos ravita de la Templo kaj de la trezoroj, tie tenataj de la religia sindoneco de nia raso. Vi vidos la turon de la romanoj. Miaj sam- landanoj, kiuj vizitas la Sinagogon de la kilikianoj, in- tencas regali vin per altpreza donaco.

Abigail raviĝis, aŭdante lin. Tiu junulo impulsiĝema kaj krudmaniera en fremdaj okuloj, sed amema kaj sent- ema en intimaj rondoj, estis ĝuste ŝia idealo, la viro, kiun esperis ŝia karesema animo.

Neniu povas regali min per ia donaco pli alt- valora ol tiu, sendita de Dio al mia ekzistado, per via lojala kaj nobla koro - diris la junulino gaje ridetante.

Mi, mi gajnis multe pli - rediris la tarsa leĝ- isto -, ricevante al altprezan juvelon de via amo, kiu riĉigos mian tutan vivon. Iafoje, Abigail - li daŭrigis kun la entuziasmo propra al lia revema juneco -, en mia idealismo de venkoj por Jerusalem super la grandaj urboj de la mondo, mi pensas, ke mi venos al la maljuneco kiel venkinto plena de tradicioj de saĝo kaj gloro. De kiam mi renkontis vin, kreskis mia fido je la destino, mi plifortikigis miajn esperojn, mi havos vian kunhelpon en la grandega tasko, sterniĝanta antaŭ miaj okuloj. La romanoj asignas al la venkintoj triumfan kronon el laŭroj kaj rozoj; se Jerusalem iam donos al mi sian triumfan kronon, tiun ĉi mi ne metos ĉirkaŭ mian kap- on, sed ĝin kuŝigos ĉe viaj piedoj, kiel tributon de eter- na kaj sola amo.

"Ankoraŭ hodiaŭ - daŭrigis Saŭlo, fidante la est- ontecon - Gamaliel sciigis min, ke li baldaŭ forlasos la Sinedrion, por ke mi lin anstataŭu en lia prestiĝa fun- kcio. Jen, kara, nia unua gradmezura venko. Tuj kiam Delila revenos el Tarso, ni povos difini la feliĉegan tag- on de nia geedziĝo. Mi pensas, ke, ĉiam kune kun vi, mi bridos miajn impulsojn, miaj taskoj estos pli facilaj, mia ekzistado estos pli glata kaj pli feliĉa. Hejmo estas beno, kaj ni ja havos tian hejmon."

Mi neniam sentis min tiel feliĉa - diris la jun­ulino kun larmoj de ĝojo.

Li karesis ŝiajn manojn kaj, dezirante, ke ŝi kun li dividu liajn plej intimajn sentojn, aldonis:

Vi venos kun ni al la urbo ĝuste en la antaŭtago de la morto de la revolucia predikanto. La ekzekuto, kiel juste, obeos la ceremoniaron, starigitan de niaj mor- oj, kaj mi deziras, ke vi ĝin ĉeestu kune kun mi.

Sed kial? - ŝi demandis, iomete tremante.

Ĉar tie ni renkontos niajn plej eminentajn amik­oj n kaj mi deziras uzi la okazon, por nerekte prezenti vin al ili ĉiuj.

Ĉu vi ne povus evitigi al mi tiun spektaklon? - ŝi timeme insistis. - La morto de mia patro, en tur- mentoj, antaŭ la brutala soldataĉaro, neniam forviŝiĝis de mia menso.

Saŭlo ne kaŝis sian ĉagrenon kaj respondis:

Ĉu vi do ne komprenas? La afero de Stefano est- as ja tre malsama. Li estas homo, kiu por ni havas nenian signifon, kiu arogis al si la rolon de ribela kaj impertinenta reformisto. Lia persono ja reprezentas la daŭrigon de la malrespekto kaj insulto al la Leĝo de Moseo, kiujn en grandaj mezuroj iniciatis ia deliranta ĉarpentisto el Nazaret. Ĉu vi do opinias, ke oni ne punu rabiston, kiu trarompe penetris en iun loĝejon? Ĉu pun- on ne meritas la blasfemantoj en la sanktejo de la Eternulo?

Komprenante, ke ŝi malplaĉus al sia fianĉo, se ŝi el- montrus malkonsenton de opinio, la junulino diris:

Mi vidas, ke vi estas tre prava. Mi ne devas dis- kuti pri viaj saĝaj kaj ĝustaj argumentoj; cetere mi ja intecas akiri al mi la amikecon de viaj kamaradoj el la Sinedrio, ĉar mi ne perdas la esperon pri via protekto ĉe la afero de Jeziel, tuj kiam sin prezentos iu oportuna okazo por pluaj esploroj en Akajo. Sed aŭdu, Saŭlo: se vi permesas, mi iros, kiam la ceremonio estos proksima al sia finiĝo. Konsentite?

Al la tarsa junulo, kiu rimarkis ŝian alkonformigan bonvolon, heliĝis la mieno per bela rideto de kontenteco kaj li respondis:

Jes, konsentite, kaj mi esperas, ke vi vidos ĉion serene, certa, ke mi povus ŝarĝi min nur per justaj task- oj kaj estimindaj decidoj en la plenumado de la devo. Estas bedaŭrinde, ke la arestito montriĝis necedema en tia grado, ke li devigis min preni ekstremajn decidojn. Vi tamen kredu, ke mi faris ĉion, por eviti la lastan ri- medon. Mi uzis ĉiajn akordigajn procedojn, por deadmoni lin de tiuj danĝeraj iluzioj, sed lia konduto estis tiel in- cita, ke ĉia cedo fariĝis praktike ne ebla.

Ili ankoraŭ longe interŝanĝis elkorajn parolojn, kiujn la amika vespero zorge rikoltis en sian luman mantelon el steloj. Tio estis karesaj ĵuroj pri senmorta amo sub la beno de Dio, beno, kiun ili prenis kiel la plej altan celon de siaj sanktaj pensoj, projektoj kaj esperoj pri estonteco.

Estis jam malfrue nokte, kiam Saŭlo adiaŭis sian fianĉinon kaj kun feliĉa animo reiris Jerusalemon.

Post kelke da tagoj Abigail kune kun sia fianĉo kaj lia fratino sin direktis al la urbo, kies interesa mieno prezentis vidaĵojn novajn por ŝiaj okuloj. En tiu sama vespero, kiam ŝi venis, la domo de Delila pleniĝis de amikoj, kiuj iris esprimi al la virino, elektita de la koro de Saŭlo, sian estimon; kaj la junulino el Korinto ĉiujn ĉarmis per siaj naturdotoj kaj solida, bone prizorgita spiritokonstruo. Ŝia parolo, plena de koreco, laŭŝajne tre malproksime staris de la frivolaĵoj, kiuj karakterizis la tiaman junularon. Ŝi povosciis eldiri la plej delikat- ajn opiniojn ĉe la pritraktado de ĉiuj temoj, pri kiuj oni petis ŝian parolon, ĉerpante belajn deduktojn el la Leĝo kaj la Sanktaj Skriboj, por difini la pozicion de la virino ĉe la plej intimaj devoj en la familia vivado. La tarsa leĝisto fieris pri tiu ĝenerala admiro je ŝia vigla kaj simpatia persono. Kiel lia plej granda idealo, Abigail plenigis lian koron per belegaj promesoj. La mirego de liaj amikoj, kiuj lin gratulis per la rigardo, kreskigis en lia arda animo ian novan ĝojon.

La tago sekvanta naskiĝis hela kaj bela. En la bril- ega suno de Jerusalem Saŭlo adiaŭis sian amatan fianĉ- inon, por ankoraŭ frue matene zorgi pri la laboroj en la Sinedrio.

Ĝis baldaŭ do, en la Templo - li afable diris.

En la Templo? - demandis Delila kun miro, brakumante Abigailon.

Jes - li ĝentile klarigis -, Abigail ĉeestos la finan parton de la puno de Stefano.

Sed kiel do? - ankoraŭ demandis la juna si- njorino - Virinoj en la ceremonio?

La ŝtonumado okazos proksime al la altaro de la oferoj, ne en la sanktaj kortoj - li klarigis. - Laŭ mia opinio la ĉeesto de virinoj ne estos malpermesita, kaj eĉ se la pastroj decidus kontraŭe, tia decido tamen ne povus kontraŭstari mian personan intencon, kaj mi deziras, ke Abigail partoprenu en mia unua venko ĉe la defendo de niaj regantaj principoj.

La du sinjorinoj ridetis feliĉaj, konstatante liajn bonegajn dispoziciojn.

Kiel lastan rimedon, Saŭlo - diris Abigail, el- montrante trakvilecon kaj amemon -, nepre havigu al la kondamnito ekstreman okazon, por saviĝi de la morto. Post du monatoj en la karcero li eble rebakis siajn pli profundajn sentojn. Ankoraŭ unu fojon demandu lin, ĉu li persistas ĉe sia insultado al la Leĝo.

La tarsa junulo direktis al ŝi dankan rigardon, ĝoj- ante pri tia granda nobleco, kaj rediris:

Tiel mi agos.

En tiu tago, jam de tre frua mateno, la plej alta tribunalo en Izrael prezentis nekutiman movadon. La ekzekuto de la predikanto de la "Vojo" estis objekto de longaj komentarioj. Precipe la fariseoj nepre volis ri- cevi ĉiajn informojn, sed la modesta eklezio de Simon Petro ne kuraĝis alproksimiĝi por ia ajn pridemando. Saŭlo, kiel malkaŝa persekutanto kaj uzante la prero- gativojn de sia leĝa funkcio, anoncigis, ke neniu adepto de la "Vojo" povos ĉeesti la ekzekuton, okazontan en unu el la grandaj kortoj de la sanktejo. Longaj vicoj da soldatoj estis starigitaj sur la granda placo, por dis- peli ĉian grupon da mizeruloj, kiu estiĝos kun nekonataj intencoj, kaj ekde la unuaj horoj de la mateno multe da almozuloj en Jerusalem estis per glavo forpelataj for de la najbaraĵo de tiu loko.

Posttagmeze aŭtoritatuloj kaj vidamuloj, avidantaj sensacion, kolektiĝis en la Sinedrio, kun apenaŭ aŭdebla voĉmurmurado. Oni atendis la kondamniton, kiu fine alvenis ĉirkaŭita de armita eskorto, kvazaŭ ia ordinara kriminto.

Stefano montriĝis kun forte ŝanĝita aspekto, kvan- kam lia mieno ne perfidis la serenecon propran al lia animo. La treniĝanta paŝado, la grandega laceco, la eki- mozoj sur la manoj kaj piedoj, ĉio ĉi evidentigis la se- verajn fizikajn turmentojn, kiujn oni suferigadis al li en la ombro de la karcero. La longekreskinta barbo aliigis lian fizionomion, sed la okuloj konservis la lum- radiadon de pura boneco.

Meze en la ĝenerala scivolo Saŭlo el Tarso lin kon- tente ekrigardis. Stefano fine pagos por siaj malsaĝaĵoj kaj insultoj.

En la difinita momento la nepetegebla leĝisto voĉ- legis la akuzaĵon, sed antaŭ ol eldiri la verdikton, li, fi- dela al sia promeso, ordonis al la soldatoj puŝi la juĝaton ĝis lia tribuno. Sen ia kompato rigardante la predik- anton de la Evangelio, li krude demandis:

Ĉu vi nun estus preta ĵuri kontraŭ la nazareta ĉarpentisto? Pripensu, ke ĉi tiu estas la lasta oportuna okazo, ke vi konservus la vivon.

Ĉi tiuj vortoj, maŝine eldiritaj, strange sonis en la oreloj de la junulo el Korinto, kiu ilin ricevis en sia sent- ema kaj nobla animo, kvazaŭ aliajn pikilojn de ironio.

Ne insultu la Savinton! - brave diris la heroldo de la Kristo. - Nenio en la mondo igos min rezigni lian dian protekton! Morto por Jesuo estas gloro, ĉar ni scias, ke li sin oferis sur la kruco por la tuta homaro!

Sed torento da insultoj rompis lian parolon:

Sufiĉe! Ni lin tuj ŝtonumo! Morton al la fiulo! For la sorĉisto! Blasfemanto! Kalumnianto!

La kriegado timige kreskadis. Kelkaj pli ekscititaj fariseoj, trompante la viglecon de la gardistoj, proksim- iĝis al Stefano, provante lin senkompate treni, sed, ĉe la unua ektiro je la ŝirita kolumo, peco de lia froteluzita tuniko restis en iliaj manoj. Estis necesa la interveno de soldatoj, por ke la junulo el Korinto ne estu sur tiu sama loko disŝirita de la furioza kaj deliranta popol- amaso. Saŭlo kun krioj ordonis do al la soldatoj agi; li volis la ekzekuton de la disĉiplo de la Evangelio, sed kun la tuta antaŭdifinita ceremoniaro.

Al Stefano estis la vizaĝo ruĝa de honto. Li estis duonnuda kaj tial romana legiano helpis lin rearanĝi la restaĵojn el la disĉifonita vesto super la lumboj, por ke li ne restu tute nuda. Per la mano, tremanta pro la ri- cevitaj brutalaĵoj, li penis forviŝi la salivon, kiun la plej ekzaltitaj ĉeestantoj ĵetis al li sur la vizaĝon. Forta bato kontraŭ lian ŝultron tre dolorigis lian tutan brak- on. Li komprenis, ke alproksimiĝas liaj lastaj momentoj de vivo. La humiligo lin profunde suferigis, sed li re- memoris la rakonton de Simon pri Jesuo en ties lasta kriza momento. Antaŭ Herodo Antipas la Kristo simil- ajn ironiojn travivis de izraelidoj; li estis skurĝita, ridindigita, vundita; preskaŭ nuda, li elportis ĉiujn ofend- ojn sen ia plendo, sen ia malpli digna esprimo; li, kiu amis la malfeliĉulojn, kiu klopodis, por fondi doktrinon de konkordo kaj amo por ĉiuj homoj, kiu tiujn plej mal- feliĉajn benis kaj ame akceptis, li kiel premion ricevis krucon meze en supermezuraj turmentoj. Tiam Stefano ekpensis: "Kiu mi estas kaj kiu estis la Kristo?" Ĉi tiu interna demando lin iom konsolis. La Princo de Paco estis trenita tra la stratoj de Jerusalem sub hajlo da plej grandaj insultoj, kaj li estis la atendita Mesio, la Sanktoleito de Dio! Kial do, estante homo erarema, ŝarĝ- ita per sennombraj malfortaĵoj, li hezitu en la momento de la atesto? Kaj kun larmoj, fluantaj sur la vundita vizaĝo, li aŭdis en la koro la karesantan voĉon de la Majstro: "Ĉiu, kiu volas partopreni en mia regno, abne- gaciu sin mem, levu sian krucon kaj sekvu min" (>). Li devis do abnegacii sin mem, por akcepti la profitan oferon. Post ĉiuj torturoj li certe trovos la gloran amon de Jesuo kaj la belecon de ties senmorta karesemo. La humiligita kaj vundita predikanto rememoris sian pas- intecon de laboroj kaj esperoj. Li kvazaŭ vidis la sopir- atan infanecon, dum kiu la zorgado de lia patrino inokul- is al li la fundamentojn de la konsolanta fido; poste la noblajn junulajn aspirojn, la sindonecon de la patro, la amon de la fratineto, kiun la kapricoj de la destino rabis al li. Ekpensinte pri Abigail, li eksentis ian premon sur la koron. Nun, kiam li estis alfrontonta la morton, li deziris revidi ŝin por la lastaj rekomendoj. Li rememoris tiun lastan vesperon, kiam ili interŝanĝis tiom da karesaj

n Kp. Mateo, i6:24. - La Trad.

impresoj, tiom da frataj promesoj en la malluma karcero en Korinto. Malgraŭ la renovigaj laboroj de la kredo, en kies klopodoj li vigle partoprenis en Jerusalem, li nen- iam povis forgesi la devon ŝin ĉie ajn serĉi. Dum ĉirkaŭ li ĉiam pli kreskis la insultoj en la tondrado de indign- igaj krioj kaj minacoj, la kondamnito ploradis kun siaj rememoroj. Helpante al si per la promesoj de la Kristo en la Evangelio, li sentis ian animfaciligon. La penso, ke la fratineto vivos plue en la mondo konfidite al Jesuo, mildigis la turmentojn de lia koro.

Apenaŭ elirinte el siaj doloraj rememoroj, li aŭdis la aŭtoritatan voĉon de Saŭlo al la soldatoj:

- Denove mankatenu lin, estas finite, ni iru en la

korton.

Eletendante la manojn, por ricevi la katenojn, la dis- ĉiplo de Simon Petro suferis tiel fortajn batojn de sen- skrupula soldato, ke el la vunditaj manradikoj ekfluis multe da sango.

Stefano faris nenian kontraŭstaron. Iam kaj iam li levadis la okulojn, kvazaŭ petante la helpon de la Ĉielo por liaj apogeaj minutoj. Malgraŭ la milfajfoj kaj la vundoj, kiuj lin konsumis, li ĝuis neniam antaŭe konatan spiritan pacon. Ĉiuj tiuj suferoj en tiu ceremoniaro far- iĝis por la Kristo. Tiu momento estis lia dia oportuna okazo. La Nazareta Majstro vokis lian fidelan koron al la publika atesto pri la spiritaj valoroj de lia dia doktri- no. Fidplena, li rezonis: "Se la Mesio akceptis la mal- honoran morton sur Kalvario, por savi ĉiuj homojn, ĉu ne estas honoro doni la vivon por li?" Ĉu lia koro, ĉiam avidanta doni ateston pri sia fideleco al la Sinjoro, de kiam li ekkonis ties elaĉetan Evangelion, ja ne ĝoju ĉe la ĝusta okazo oferi al li sian propran vivon? Sed la ordono ekmarŝi elŝiris lin el liaj plej altaj pensoj.

La nobla predikanto de la "Vojo" ŝanceliĝis irante, sed havis serenan kaj firman rigardon, elmontrante bra- vecon en la lastaj momentoj de sia atesto.

En tiuj unuaj horoj de la posttagmezo la suno super Jerusalem estis ia ardanta fajrujo. Malgraŭ la terura varmo la popolo tre interesite alsvarmis al la Templo. Tiu estis la unua proceso rilate al la laboroj de la "Vojo" post la morto de ties fondinto. Distingiĝante de ĉiuj ceteraj judaj fluoj, tie troviĝantaj por la prestiĝo de la Leĝo de Moseo, la fariseoj laŭte eltrumpetis la okazaĵon. Ĉe la preterirado de la kondamnito ili nepre elvomis al li en la vizaĝon la plej trivialajn insultojn, sed li, kvan- kam elmontrante profundan malĝojon, iradis duonnuda, serena, indiferenta.

La kunsidosalono de la Sinedrio ne estis tre mal- proksima de la korto de la Templo, kie estis fariĝonta la funebra ceremonio. Post kelke da paŝoj la irado fin- iĝis, ĝuste tie, kie staris la granda altaro por la oferoj.

Ĉio estis preparita alkonforme, kiel Saŭlo kompren- igis pri siaj intencoj.

En la fundo de la vasta korto Stefano estis ligita al ŝtipo, por ke la ŝtonumado efektiviĝu akurate en la difinita horo.

La ekzekutantoj estos la reprezentantoj de la sina- gogoj de la urbo, ĉar tio estis honora tasko, komisiata al ĉiu, kiu povis agadi defende de Moseo kaj ties prin­cipoj. Ĉiu sinagogo nomis sian delegiton, kaj, komec- ante la ceremonion, Saŭlo, kiel estro de tiu afero, ak- ceptis unu post unu, apud la viktimo, kaj konservis en la manoj, laŭ la etiketo, la brilantajn mantelojn, ornam- itajn per purpuro.

Nun la tarsa junulo donis ordonon kaj la ekzekuto komenciĝis ĉe ridegoj. Ĉiu ekzekutanto malvarme ekcelis la preferitan punkton, penante ĉerpi la plej bonan re- zultaton.

Ridoj de ĉiuj sekvis ĉiun frapon.

Ni ŝparu lian kapon - diris unu el la plej flam- antaj -, por ke la spektaklo perdu neniom da intenseco kaj intereso.

Ĉiu prestiĝohava reprezentanto de la judismo sekvis la ekzekutanton, nomitan de la korifeoj de la sinagogo, atente kaj entuziasme kriegante: "Mortu la perfidinto! Mortu la sorĉisto!".

Celu al lia koro, en la nomo de la kilikianoj! - kriis iu el la popolamaso.

- Defaligu al li kruron, pro la idumeanoj! - apoge blekis alia senhonta voĉo.

En kelka distanco de la popolamaso, de proksime sekvante la movojn de la kondamnito, Saŭlo el Tarso ĝoje kaj kontente observis la vibradon de tiuj homoj. Kiel ajn ĝi estis, la morto de tiu predikanto de la Kristo prezentis lian unuan grandan venkon ĉe la akiro de la atento de Jerusalem kaj de ĝiaj prestiĝohavaj politikaj korporacioj. En tiu momento, kiam li estis la celo de tiom da aklamoj de la popolo de sia raso, li fieris pri la decido, kiu igis lin senkompate kaj senhalte perse- kutadi la "Vojon". Tamen tiu trankvileco de Stefano ja impresis lin profunde en la volforta kaj necedema koro. Kie tiu martiro povas ĉerpi tian serenecon? Sub la ŝton- oj, kiuj lin celis, tiuj okuloj rigardadis la ekzekutantojn ne palpebrumante, elmontrante nek timon nek konfuzit- econ!

Efektive, genue ligite al la torturoŝtipo, la junulo el Korinto konservis impresan pacesprimon en la helaj okul­oj, el kiuj rivere fluadis silentaj larmoj. La senkovra brusto estis ia sanganta vundo. La disĉifoniĝintaj vest- oj, pastiĝinte de ŝvito kaj sango, algluiĝis al lia korpo.

La martiro de la "Vojo" sentis sin tenata de grand­aj netuŝeblaj fortoj. Ĉe ĉiu frapo li sentis pliakriĝi la kruelegajn suferojn, kiuj taŭzis lian senfortiĝintan korp- on, sed interne li sentis superteran dolĉecon. Lia koro batis sentakte; la torakon ŝiris profundaj vundoj, la rip- oj estis rompitaj.

En tiuj ekstremaj momentoj li rememoris eĉ la plej etajn fidoligilojn, kiuj tenis lin ĉe ia pli alta vivo. Li rememoris ĉiujn preĝojn, kiujn li preferis en sia infan- eco. Li faris ĉion eblan, por bildigi sur la retino la mort­on de sia turmentata kaj nekomprenata patro. En sia animo li ripetis la Psalmon 23 de David, kiel li farad- is apud sia fratino en tiuj situacioj, kiuj ŝajnis neelir- eblaj: "La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos...". La vortoj de la Sanktaj Skriboj, kiel ankaŭ la promesoj de la Kristo en la Evangelio, kuŝis en la profundo de lia koro. La korpo konsumiĝadis en la tor- turo, sed la spirito estis trankvila kaj esperplena.

Nun li havis la impreson, kvazaŭ du manoj milde karesas liajn dolorantajn vundojn, donante al li dolĉan sensaĵon de malpli akra sufero. Sen ia timo li komprenis, ke venis al li la ŝvito de agonio.

Sindonaj amikoj el la spirita regiono ĉirkaŭis la martiron en liaj lastaj minutoj. En la apogeo de la fi- zikaj doloroj, kvazaŭ li transflugis grandegajn vidabism- ojn, la junulo el Korinto rimarkis, ke io disŝiriĝis en lia afliktita animo. Liaj okuloj kvazaŭ penetris en glorajn scenojn de la transtomba vivo. La legio da senditoj de Jesuo, kiuj lin ame ĉirkaŭis, ŝajnis al li la ĉiela kortego. Sur la luma vojo, etendiĝanta antaŭ li, li rimarkis, ke iu alproksimiĝas al li kun malfermitaj amikaj brakoj. Laŭ la priskribo, kiun li aŭdis de Petro, li konkludis, ke li rigardas la Majstron mem, venantan en la tuta brilego de sia dia gloro. Saŭlo rimarkis, ke la okuloj de la kondamnito estas senmovaj kaj radilumaj. Tiam la kristana heroo, movante la lipojn, laŭte ekkriis:

- Jen mi vidas la ĉielon malfermita kaj la Kriston reviviĝinta en la majesto de Dio!

Oni tiam vidis, ke du junaj virinoj kun intimaj gest- oj alproksimiĝas al la persekutanto. Delila lasis Abi- gailon ĉe sia frato kaj tuj adiaŭis, por kontentigi la vokon de alia amikino. La amplena fianĉino portis grek- modan tunikon, kiu ankoraŭ plibeligis ŝian ĉarman vi- zaĝon. Ĉu pro la elvolviĝanta dolora sceno, ĉu pro la ĉeesto de la amata virino, Saŭlo videble estis iom per- pleksa kaj emociita. La nesubigebla koro de Stefano kvazaŭ instigis lin konsideri la nekonatan trankvilecon, certe regantan en la spirito de la martiro.

Ĉe la ĉirkaŭanta kriegado kaj observante la mizeran situacion de la viktimo, la junulino apenaŭ retenis krion de mirego. Kiu estas tiu viro, ligita al la punŝtipo? Ĉu tiu leviĝanta kaj malleviĝanta brusto, kovrita de alglu- iĝinta sango, tiuj haroj, tiu pala vizaĝo, kiun la longe kreskinta barbo aliaspektigis, ĉu ili ne estas de ŝia frato? Ha, kiel pentri la grandegan angoron ĉe la surprizo de unu minuto? Abigail tremadis. Ŝiaj afliktoplenaj okuloj sekvis la plej malgrandajn movojn de la heroo, kiu ŝajnis indiferenta, en la ekstazo, kiu lin absorbis. Vane Saŭlo diskrete deturnis ŝian atenton, por ŝpari al ŝi dolorajn impresojn. Ŝajnis, ke la junulino vidas nenion, krom la kondamnito, konsumiĝanta de la elfluanta sango de la martireco. Ŝi nun rememoris... Forirante de la karcero, post la morto de sia patro, ĝuste tiel ŝi vidis Jezielon en la pozicio de la torturo. La abomeninda punŝtipo, la krudaj mankatenoj kaj la kompatindulo genuanta! Ŝi sentis impulsojn sin ĵeti antaŭ la ekzekutantojn, peti klarigon pri la situacio, ekscii, kiu estas tiu viro.

En tiu momento, ne sciante, ke li estas celpunkto de tia stranga atento, la predikanto de la "Vojo" eliris el sia impresa senmoveco. Vidante, ke Jesuo melankolie rigardadas la figuron de la leĝisto el Tarso, kvazaŭ bedaŭrante ties riproĉindajn deflankiĝojn, la disĉiplo de Simon eksentis en la koro por sia turmentanto veran amikecon. Li konis la Kriston, Saŭlo ne. Ekposedite de efektiva frateco kaj dezirante defendi sian persekut- anton, li per impresa tono ekkriis:

- Sinjoro, ne metu sur lin ĉi tiun pekon!

Tion dirinte, li turnis la okulojn, por ilin amplene fiksi sur sia turmentanto, sed jen li ekrimarkis apud tiu sian fratinon, vestitan kiel en la festaj tagoj, en la patra domo. Ĝi estis ja ŝi, la amata fratino, por kies amikeco lia koro tiel ofte batadis de resopiro kaj espero. Kiel klarigi ŝian ĉeeston? Eble ankaŭ ŝi foriris en la regnon de la Majstro kaj nun spirite revenis kun tiu, por bonvenigi lin el ia pli bona mondo? Li ekdeziris elkrii sian senfinan ĝojon, altiri ŝin, aŭdi ŝian voĉon en la kantoj de David, morti lulata de ŝiaj karesoj, sed lia gorĝo jam ne vibris, la emocio lin ekregis en la ekstrema momento. Li eksentis, ke la Majstro karesas lian frunt- on, kie la lasta ŝtonfrapo plugis sulkon el sango. Li aŭ- dadis arĝentajn voĉojn, kiuj malproksime kantadis sankt- ajn himnojn pri la diaj motivoj de la Prediko sur la Monto. Ne povante rezisti ankoraŭ longe al tiu torturo, la disĉiplo de la Evangelio sentis, ke liaj fortoj forsvenas.

Aŭdinte la esprimojn de la kondamnito kaj ricevinte lian luman kaj klaran rigardon, Abigail ne povis kaŝi sian korŝiran surpriziĝon.

Saŭlo! Saŭlo! Tio estas mia frato! - ŝi ekkriis terurita.

Kion vi diras? - mallaŭte balbutis la tarsa leĝ- isto, larĝe malfermante la okulojn. - Ne eble! Ĉu vi freneziĝis?

Ne, ne, tio estas li, estas li! - ŝi ripetadis treege pala. - Tio estas Jeziel, karulo - insistis Abigail te- rurita -; donu al mi unu minuton, lasu min paroli al la mortanto sole nur unu minuton.

Ne eble! - rediris la ĝenata junulo.

Saŭlo, pro la Leĝo de Moseo, pro niaj prapatroj, kontentigu mian peton! - ŝi ekkriis, tordante la manojn.

La ekslernanto de Gamaliel ne kredis la eblecon de tia koincido, krom tio estis diferenco en la nomo; estis necese antaŭ ĉio klarigi ĉi tiun detalon. Certe la mal- vera impreso de Abigail disfumiĝos ĉe la unua kontakto kun la agonianto. Ŝia sentema kaj amema tempreamento pravigis tion, kio en liaj okuloj estis absurdo. Rapide farinte al si ĉi tiujn konsiderojn, li severe diris al sia fianĉino:

Mi iros kun vi identigi la mortanton, sed ĝis ni povos tion fari, prisilentu viajn impresojn... Eĉ ne vort- eton, ĉu vi aŭdas? Estas necese ne forgesi la respekt- indecon de la loko, kie vi staras!

Tuj poste li vokis altrangan oficiston kaj seke diris:

Ordonu porti la kadavron en la kabineton de la pastroj.

Sinjoro - respekte rediris la oficisto -, la kon- damnito ankoraŭ ne estas mortinta.

Ne grave, eĉ tia li iru, ĉar mi elpremos lian pento- konfeson en la lasta momento.

La ordono estis senprokraste plenumita, dum Saŭlo regalis siajn amikojn kaj estimantojn per pluraj amfor- oj da bongustega vino, por festi lian unuan venkon. Poste, kun mulluma vizaĝo, maltrankvila, li ŝtelmove tra- ŝoviĝis, en kompanio de sia fianĉino, ĝis la salono, re- zervita al la pastroj de Jerusalem.

Traŝirante la grupojn, kiuj lin salutis per freneza aklamado, la tarsa junulo ŝajnis senkonsciiĝinta. Li kon- dukadis Abigailon je la brako delikate, sed senvorte. La surprizo lin mutigis. Se Stefano efektive estas tiu Je- ziel, kiun ili tiel sopire atendas? Dronante en premanta cerbumado, ili eniris en la izolitan ĉambron. Ordoninte al siaj helpantoj eliri, la juna leĝisto zorge fermis la pordon.

Abigail kun plej kora dolĉeco alproksimiĝis al sia sangokovrita frato kaj ambaŭ rimarkis, ke la viktimo ekmovas la sangelverŝantan kapon, kvazaŭ grandega, ne- venkebla forto vokis lin en la vivon. Vidigante la eks- treman penon de la agonio, Stefano murmuris:

Abigail!

Tiu voĉo estis nur bloveto, sed la rigardo estis kvie- ta, klara. Aŭdante lian hezitan kaj treniĝantan parolon, la tarsa junulo terurita repaŝis. Kion ĉio ĉi signifas? Li ne povus dubi. La viktimo de lia senindulga persekut- ado estis ja la tre kara frato de lia elektitino. Kia aranĝo de la destino forĝis tian situacion, kiu maldolĉigos lian tutan vivon? Kie troviĝis Dio, kiu lin ne inspiris en la labirinto da cirkonstancoj, kiuj pelis lin al tia senrimeda, kruela rezulto? Li sentis sin posedita de senfina ĉagreno. Li, elektinta Abigailon la anĝelo-protektanto de lia ek- zistado, nun devis por ĉiam rezigni tiun amon. La fiereco de viro ne permesos al li edziĝi kun la fratino de la supozita malamiko, konfesita kaj juĝita kiel ia ordinara kriminto. Perpleksa, li sin ne movis, kvazaŭ ia nevenk- ebla forto lin alnajlis al la tero, turnante lin en objekton de neelporteblaj ironioj.

Jeziel! - ekkriis Abigail, kisante kaj surverŝante per larmoj la frunton de la mortanto. - Kia mi vidas vin! Ŝajnas, ke la torturo daŭris al vi de la tago, kiam ni disiĝis unu de la dua!

Kaj ŝi plorsingultadis...

Estas al mi bone... - diris la disĉiplo de Jesuo, plej penante movi la rompitan dekstran manon kaj vid- igante la deziron karesi ŝiajn harojn, kiel en la tagoj de sia infaneco kaj unuatempa juneco. - Ne ploru! Mi est­as kun la Kristo!

Kiu estas la Kristo? - demandis la junulino - Kial oni nomas vin Stefano? Kiel oni tiel ŝanĝis vian personon?

La Kristo... Jesuo... estas nia Savinto... - klarigis la agonianto, dezirante ne perdi la rapide for- fluantajn minutojn - Nun oni nomas min Stefano tial..., ĉar bonkora romano liberigis min... sed petis min... gardi absolutan sekreton. Pardonu min... Mi obeis lian konsilon pro danko. Neniu estas danka al Dio, ne el- montrante dankon al la homoj...

Rimarkinte, ke lia fratino ankoraŭ plorsingultas, li daŭrigis:

Mi scias, ke mi estas tuj mortonta... sed la animo estas senmorta... Mi bedaŭras, ke mi foriras de vi nun..., kiam mi vin apenaŭ revidis, sed mi ja helpos vin el tie, kie mi staros.

Aŭskultu, Jeziel - diris la junulino kun korel- verŝo -, kion instruis al vi tiu Jesuo, ke li kondukis vin al tia dolora fino? Kiu tiel forlasas lojalan servanton, ĉu tiu pli ĝuste ne estas ia kruela mastro?

La mortanto ŝajnis admoni ŝin per la rigardo.

Ne tiel pensu - li pene respondis. - Jesuo est­as justa kaj kompatema..., promesis, ke li estos kun ni ĝis la maturiĝo de la mondaĝo... Iam vi komprenos... Min li instruis ami eĉ miajn turmentantojn...

Ŝi ameme, en larmoj, lin brakumis. Post paŭzo, kiam montriĝis, ke la viktimo troviĝas en la lastaj moment- oj de sia materia vivo, ili vidis, ke Stefano plej pene agitiĝas.

Kun kiu mi lasos vin?

Jen mia fianĉo - klarigis la junulino, montrante al la tarsa junulo, kiu ŝajnis ŝtoniĝinta.

La mortanto ekrigardis lin sen malamo kaj akcente

diris:

La Kristo benu vin ambaŭ... En via fianĉo mi havas ne malamikon, sed fraton... Saŭlo certe estas bona kaj grandanima, li defendis Moseon ĝis la fino... Kiam li konos Jesuon, tiam li servos al la Majstro, tiel same fervore... Estu al li amplena kaj fidela kunulino...

Sed la voĉo de la predikanto de la "Vojo" estis nun raŭka kaj apenaŭ aŭdebla. En la angoroj de la morto li frate kortuŝite rigardadis Abigailon.

Aŭdante liajn lastajn frazojn, la leĝinstruisto el Tar- so palegiĝis, volis esti malamata, malbenita. La kompato de Stefano, frukto de ia paco, kiun li, Saŭlo, neniam konis en la zenito de la mondaj pozicioj, lin profunde impresis; tamen, ne sciante kial, la rezignacio kaj la dolĉ- eco de la agonianto mordis lian rigidiĝintan koron. Sed interne li perfortis sin mem, por ne emociiĝi ĉe tiu do- lora vidaĵo; li ne fleksiĝos pro ia sentimentaleco; li abo- menos tiun Kriston, kiu laŭŝajne lin ĉie vokas, eĉ enŝov- iĝante inter lin kaj la adoratan virinon. La turmentata cerbo de la estonta rabeno estis ia erupcianta vulkano. Li malŝatis la fierecon de sia familio kaj elektis Abigail- on kiel sian kunulinon en la batalo de la vivo, kvankam li ne konis ŝian praularon. Li amis ŝin per la ligiloj de la animo, li eltrovis en ŝia delikata koro de virino ĉion, kion li revis dum siaj meditadoj en la monda sfero. Ŝi reprezentis liajn esperojn de junulo, estis la garantio de lia destino, la respondo de Dio al la alvokoj de lia ideal- ista juneco. Nun profunda abismo oscedas inter ili. Ŝi, fratino de Stefano! Neniu iam antaŭe kuraĝis alfronti lian aŭtoritatecon krom tiu flamanta predikanto de la "Vojo", kies ideoj neniam povos akordi kun liaj. Li abo- menis tiun junulon, pasie regatan de la delira idealo de ia ĉarpentisto, kaj atingis la supron de siaj intecoj de venĝo. Se li edziĝus kun Abigail, ili neniam estus feliĉaj: li estus la turmentanto, ŝi la viktimo. Krom tio lia fa- milio, alkroĉita al la rigoreco de la malnovaj tradicioj, ne povus, ekkoninte tiujn faktojn, toleri tian ligiĝon.

Posedite de premante senkuraĝeco, li metis la man- ojn al la brusto.

Plorante, Abigail observis la doloran agonion de sia frato, kies lastaj minutoj pasadis malrapide. Peza emo- cio ekposedis ĉiujn ŝiajn fortojn. Ŝajnis, ke en la doloro, kiu disŝiradis ŝiajn plej sentemajn fibrojn, ŝi ne vidas sian fianĉon, kiu sekvis ĉiujn ŝiajn movojn samtempe miregante kaj terurite. Sidiĝinte, por karese alpreni al si la mortanton, ŝi tre zorge subtenis lian kapon.

Rimarkinte, ke la frato direktis al ŝi lastan rigardon, ŝi afliktoplena ekkriis:

Jeziel, ne foriru... Restu kun mi! Ni neniam dis- iĝos unu de la dua!

Li, preskaŭ elspirante sian animon, murmuretis:

La morto ne disigas tiujn... kiuj sin reciproke

amas...

Kaj kvazaŭ rememoriĝinte pri io tre agrabla al lia koro, li larĝe malfermis la okulojn kun esprimo de grand- ega ĝojo:

Kiel en la Psalmo... de David... - li diris per tirata voĉo -, ni povas... diri... ke amo... kaj favorkoreco... sekvis nin... ĉiujn tagojn... de nia vivo... (>)

La junulino tre kortuŝite aŭskultadis liajn lastajn vortojn kaj forviŝadis la ŝviton, miksitan kan sango, de lia vizaĝo, kiu heliĝis de supertera sereneco.

Abigail... - li ankoraŭ flustris -, mi foriras en paco... Mi dezirus aŭdi de vi la preĝon... de la afli- ktitoj kaj agoniantoj...

Ŝi rememoris la lastajn momentojn de la torturo de sia patro, en tiu neforgesebla tago de ilia disiĝo en la karceroj en Korinto. Momente ŝi komprenis, ke tie agas aliaj fortoj. Nun ne Licinio Minucio kaj ties kruelaj partianoj, sed ŝia fianĉo mem, aliiĝinta en turmentiston per terura eraro. Pli ame ŝi karesis lian sangokovritan kapon, alpremis la mortanton al sia koro, kvazaŭ li est- us ia adorinda infano. Tiam, kvamkam laŭŝajne rigida kaj nefleksebla, Saŭlo el Tarso pli klare ekvidis tiun scenon, kiu neniam elviŝiĝos el lia menso. Tenante la mortanton en sia frata sino, la junulino levis la okulojn al la Ĉielo, elmontrante la varmajn larmojn, kiuj el ili fluadis. Ŝi ne kantis, sed la preĝo venis el ŝiaj lipoj kiel la natura petego de ŝia spirito al iu amanta sed nevid- ebla Patro:

Di', ho Patro de l' plorantoj,

De l' malgajaj, sklavigitaj,

Fortikaĵo de l' venkitaj,

Konsol' de ĉia sufer',

(*) Psalmaro, 23. - Noto de la Aŭtoro.

Kvankam en erar' ni ploras, Kaj de l' peko nutras flamon, Ni petegas Vian amon El ĉi ekzil' sur la Ter'.

En l' afliktoj de la vojo, En la nokto plej malhela, Via riĉa fonto bela Fluigas bonon sen fin'; L' eterna lumo Vi estas De l' ĝoj' kaj paco sur Tero, Nia pordo de l' espero, Kie Vi akceptas nin

Kiam ĉio nin forlasas En mondo de larma pano, Kiam blovas uragano Sur florojn de l' iluzi', Vi, Patro, estas la lumo, De la certeco la kanto, De ĉiaj baroj venkanto Kaj de l' dolor' tie ĉi.

En tago de nia morto, En forlaso aŭ turmento, Estu forges' nia sento De l' ombro, malbon', dolor'! Ĉe nia vesperkrepusko Ni sentu, ke viv' alia, Pura, lumas nin, ĉe Via Feliĉa paco, Sinjor'!

Kiam finiĝis la preĝo, la vizaĝo de Abigail estis malseka de ploro. Sub la dolĉa karesado de ŝiaj manoj Jeziel kvietiĝis. Neĝpaleco kune kun profunda mienseren- eco karakterizis lian kadavran vizaĝon. Saŭlo komprenis, ke li mortis, kaj dum la korinta junulino stariĝis plej delikate, kvazaŭ la kadavro de ŝia frato postulus la tut- an zorgemon de ŝia bona spirito, la tarsa junulo kun rigida mieno alproksimiĝis kaj severe parolis:

Abigail, estas finite, kaj ankaŭ forfinita estas ĉio inter ni ambaŭ.

La kompatinda virino terurita sin returnis. Ĉu do ne sufiĉis al ŝi la ricevitaj batoj? Ĉu tio estis ebla, ke ŝia amata fianĉo ne havas ian vorton de grandanima re- paciĝo en tiu malfacila horo de ŝia vivo? Ŝi ricevis la plej malvarman humiligon per la morto de Jeziel kaj al tio nun lian forlason? Konsternita de ĉio, kio ŝin trafis en Jerusalem, ŝi komprenis, ke ŝi devas uzi ĉiujn siajn fortojn, por ne subfali al la akraj elprovoj por ŝi des- tinitaj, kaj tuj rimarkis, ke en la fiereco de Saŭlo ŝi ne trovos konsolon. En momento ŝi ekvidis la rolon, kiun ŝi devas ludi en tia embarasa situacio. Flanken metante la virinan sentemon, ŝi kuraĝiĝis kaj digne, no­ble diris:

Forfinita ĉio inter ni ambaŭ - Kial? La sufero ne devus forpeli la sinceran amon.

Ĉu vi do min ne komprenas? - rediris la mal- humila junulo. - Nia geedziĝo fariĝis neefektivigebla. Mi ne povos edziĝi kun la fratino de malamiko, kies me- moron mi malbenas. Mi estis nefeliĉa, elektante ĉi tiun okazon por via vizito en Jerusalem. Mi hontas ne nur antaŭ tiu virino, kun kiu mi jam neniam povos edziĝe ligiĝi, sed ankaŭ antaŭ miaj parencoj kaj amikoj, pro la amara situacio, kiun la cirkonstancoj enmetis en mian vojon...

Abigail estis pala kaj dolore surprizita.

Saŭlo... Saŭlo... ne hontu antaŭ mia koro! Je- ziel mortis, estimante vin. Lia kadavro nin aŭskultas - ŝi afliktita akcentis. - Mi ne povas devigi vin edziĝi kun mi, sed ne turnu nian amon en surdan malamon... Estu mia amiko! Mi estas al vi eterne danka por la fe- liĉaj monatoj, kiujn vi ĝuigis al mi. Mi morgaŭ revenos en la domon de Rut... Vi ne hontiĝos per mi! Al neniu mi diros, ke Jeziel estis mia frato, eĉ ne al Zeĥarja! Mi ne volas, ke iu nia amiko konsideru vin ia turmentisto.

Rigardante ŝin en tiu humila grandanimeco, la jun­ulo el Tarso sentis impulsojn preni ŝin al la koro, kiel li farus al iu infano. Li ekvolis antaŭeniĝi, premi ŝin al la brusto, kovri per kisoj ŝian puran, senkulpan frunt- on, sed subite enkuris en lian menson liaj titoloj kaj oficoj; li ekvidis Jerusalemon ribelinta, nigriganta lian reputacion per amaraj ironioj. La estonta rabeno ne pov- os esti venkita; la instruisto de la rigida, neelpetebla Leĝo devos por ĉiam sufoki la homon.

Elmontrante nekortuŝitecon, li per kruda tono re­diris:

Mi akceptas vian silenton pri la hodiaŭaj bedaŭr- indaj okazaĵoj; vi morgaŭ revenos en la domon de Rut, sed ne esperu, ke mi daŭrigos miajn vizitojn, eĉ ne el nepravigebla ĝentileco, ĉar, laŭ la sincereco de la homoj de nia raso, kiu ne estas amiko, tiu estas malamiko.

La fratino de Jeziel ricevis tiujn klarigojn kun pro- funda mirego.

Vi do min tute forlasas? - ŝi demandis kun larmon.

Vi ne estas forlasita - li necedeme respondis -, vi havas viajn amikojn ĉe la vojo al Jafo.

Sed, unuvorte, kial vi tiel furioze malamis mian fraton? Li estis ĉiam bonkora... En Korinto li neniam iun ofendis.

Li estis predikanto de la malbeninda nazareta ĉar- pentisto - li kolere kaj krude rediris -; krom tio li humiligis min antaŭ la tuta urbo.

Premata de la severeco de liaj respondoj, Abigail tute eksilentis. Kian povon havas tiu Nazaretano, ke li alt- iras al si tiom da aldonitaj kaj estigas tiom da mal- amantaj? Ĝis tiam ŝi ne interesiĝis pri la persono de la fama ĉarpentisto, kiu mortis sur kruco kiel krimulo, sed ŝia frato diris al ŝi, ke li trovis en tiu la Mesion. Se la Kristo allogis tian kristalan karakteron, kiel Jeziel, li do ne povis esti ia ordinarulo. Ŝi rememoris la pas- intecon de sia frato, por konsideri, ke, ĉe la indigno de sia patro, li sukcesis tenadi sin super la sangligiloj mem kaj ame admonis la maljunulon. Se Jeziel estis sufiĉe forta kaj analizis la patrajn agojn kun la preciza saĝo, tiu Jesuo certe estis tre granda, por ke la frato sin de- diĉu al li, oferante al li sian vivon mem post la rericevo de sia libereco. Laŭ ŝia opinio Jeziel ne eraras; detempe de sia naskiĝo konante lian temperamenton, ŝi trovis ne eble, ke li lasis sin trompi rilate siajn religiajn konvink- ojn. Ŝi nun sentis sin altirita de tiu nekonata kaj mal- juste malamata Jesuo. Ĉi tiu instruis ŝian fraton ami la turmentantojn mem; kion do li povus doni al ŝia koro, soifanta kareson kaj pacon! La lastaj vortoj de Jeziel faris sur ŝin grandegan influon.

Absorbite de profunda meditado, ŝi ekvidis, ke Saŭlo malfermis la pordon kaj vokis kelke da helpantoj, kiuj alkuris, por plenumi liajn ordonojn. En nemulte da mi- nutoj la restaĵoj de Stefano estis forportitaj, dum mul- tenombraj amikoj, elverŝante sian parolemon kaj gajhu- moraj, ĉirkaŭis la junan paron.

Kio ĉi tio estas? - demandis unu el ili Abigailon, rimarkinte, ke ŝia tuniko estas makulita de sango.

La kondamnito estis izraelido - rapidis respondi la tarsa junulo, dezirante antaŭveni al ŝi pri klarigoj - kaj, kiel tian, ni helpis lin en la ekstrema horo.

Pli severa rigardo komprenigis al la junulino, kiel forte ŝi devas reteni siajn emociojn, for kaj super la efektivaj okazaĵoj.

Post nelonge la maljuna Gamaliel alvenis kaj petis de sia eksinstruato kelke da minutoj de aparta atento.

Saŭlo - li bonkore diris -, mi esperas en la plej proksima semajno foriri trans Damaskon. Mi iros ripozi ĉe mia frato kaj uzi la nokton de la maljuneco, por me- diti kaj ripozigi la spiriton. Mi pri tio jam sciigis la Sinedrion kaj la Templon, kaj mi pensas, ke vi post ne­multe da tagoj efektive ekokupos mian oficon.

La alparolito faris supraĵan geston de danko, kies malvarmeco apenaŭ kaŝis la deprimitecon, kiu konsumis lian animon.

Tamen - kore daŭrigis la nobla rabeno - mi havas lastan peton al vi, konsiderante, ke Simon Petro estas mia amiko; ĉi tiu konfeso vin eble skandalas, sed por mi estas agrable ĝin fari. Nu, mi ĵus ricevis lian viziton, kiam li petis mian interhelpon, ke la kadavro de la hodiaŭa viktimo estu donita al la eklezio de la "Vojo", kie ĝi estos tre kore enterigita. Mi estas la peranto de lia peto kaj esperas, ke vi ne rifuzos al mi ĉi tiun kom- plezon.

Vi diras "viktimo"? - demandis Saŭlo kun miro. - La ekzisto de ia viktimo supozigas ian turmentanton, kaj mi estas turmentato de neniu. Mi ja defendis la Leĝon ĝis la fino.

Gamaliel komprenis lian kontraŭparolon kaj rediris:

Ne vidu en miaj vortoj eĉ ombron da riproĉo. Nek la tempo nek des malpli la loko taŭgas por diskut- ado. Sed por ne dekliniĝi de la sincerecon, kiun vi ĉiam en mi vidis, mi devas mallonge diri al vi, ke mi iom post iom venas al iaj konkludoj pri la tiel nomata nazareta ĉarpentisto. Mi jam longe mature meditadas pri lia verko inter ni, sed mi estas tro maljuna kaj kaduka, por ini- ciati ian ajn renovigan movadon ĉe la judoj. En nia ek- zistado estas fazo, en kiu ne estas al ni permesite en- miksiĝi en la kolektivajn demandojn, sed en ĉia aĝo ni povas kaj devas entrepreni la klerigon aŭ perfektigon de ni mem. Tion mi nun faros. La dezerto, en la silenta majesteco de la izoliteco, estis ĉiam la alloga objekto de niaj prauloj. Mi eliros el Jerusalem, mi forkuros de la skandalo, kiun miaj novaj ideoj kaj agoj certe naskus; mi iros en la solulecon, por trovi la veron.

Saŭlo el Tarso estis perpleksa. Ankaŭ Gamaliel laŭ- ŝajne ricevis influon de strangaj sorĉaĵoj! La homoj de la "Vojo" sen ia dubo lin sorĉis kaj disbatis liajn lastajn fortojn, kaj la maljuna majstro fine kapitulacis, prenante teniĝon kun neantaŭvideblaj sekvoj! Saŭlo jam estis preta oponi, diskuti, voki lin en la realecon, sed la respektinda mentoro de la farisea junularo, komprenig- ante, ke li perceptas la kontraŭajn vibrojn de lia flam- anta spirito, diris:

Mi jam scias la enhavon de via intima respondo. Vi opinias min malfortanima, venkita: nu, ĉiu analizas tiel, kiel li kapablas, sed ne entiru min en la enuon de la kvereloj. Mi estas ĉi tie, nur por peti de vi komplezon, kaj mi esperas, ke vi ĝin ne rifuzos al mi. Ĉu mi povos fari la necesajn paŝojn, por tuj forporti la restaĵojn de Stefano?

Oni vidis, ke la tarsa junulo, premata de strangaj pensoj, ŝanceliĝas.

Konsentu, Saŭlo! Ĝi estas la lasta komplezo al la malnova amiko!

Mi konsentas - li fine diris.

Gamaliel adiaŭis lin kun gesto de sincera danko.

Denove ĉirkaŭita de multe da amikoj, kiuj penis ĝoj- igi lin, la juna leĝisto montriĝis tute senkonscia. Li vane levadis la pokalon de la tostoj. La disvaganta, melan- kolia rigardo vidigis la profundan memapartiĝon, en kiu li dronis for de la mondo. La neantaŭviditaj okazaĵoj naskis en lia menso ian svarmon da premantaj pensoj. Li volis pensi, li deziris retiriĝi en sin mem por la ne- cesa esplorado de la novaj perspektivoj de sia destino, sed ĝis la sunsubiro li devis obeadi la sociajn konvenci- ojn, kompaniante al siaj amikoj ĝis la fino.

Pretekstante la bezonon ŝanĝi siajn sangomakulitajn vestojn, Abigail foriris tuj post la vizito de Gamaliel, sed en la domo de Delila la kompatinda junulino estis atak- ita de alta febro, kio naskis ĉe ĉiuj en la domo kompaton kaj maltrankvilon.

Ĉe vesperiĝo Saŭlo revenis al la hejmo de sia frat­ino, kie oni sciigis lin pri la malsano de Abigail.

Decidinte konduki sian vivon laŭ aliaj vojoj, li penis sufoki sian emocion, por konsideri la faktojn kiel eble plej nature.

Plorante, la junulino el Korinto, timante pri la irado de la malsano, petis, ke oni rekonduku ŝin en la domon de Zeĥaija. Delila kaj la parencoj vane penis per am- plenaj rimedoj deadmoni ŝin de tio. La petego de Abi­gail al la energia spirito de Saŭlo estis tiel kortuŝanta, ke, laŭ la severeco, kiu karakterizis lian konduton, la ekslernanto de Gamaliel faris ĉiujn disponojn, por ŝin kontentigi, kaj ĉe vesperiĝo modesta veturito tre zorge eliris el Jerusalem laŭ la vojo al Jafo.

Rut, kun emocio kaj aflikto, akceptis la junulinon kun malfemitaj brakoj. Ŝi kaj ŝia edzo tiam rememor­is, ke nur ĉe la morto de la patro Abigail havis tiel altan febron kaj tiel profundan konsumitecon. Kun malluma vizaĝo Saŭlo ilin aŭdadis, penante maski sian emocion. Kaj dum la amikoj de la junulino klopodis, por ŝin ame flegi, la estonta rabeno, dronante en nebulego da inter- kontraŭaj pensoj, direktis sin al Jerusalem, intencante neniam plu reveni al tiu domo.

IX

Abigail kristaniĝinta

De post la martirigo de Stefano pliakriĝis en Jeru­salem la persekutado al ĉiuj disĉiploj aŭ simpatiantoj de la "Vojo". Kvazaŭ sub ia efektiva halucino, Saŭlo el Tarso, anstataŭinte Gamalielon en la plej gravaj religi- aj funkcioj en la urbo, lasis sin fascini de sugestioj de krula fanatikeco.

Senidulgaj enketoj estis farataj pri ĉiuj familioj, kiuj elmontris inklinon kaj simpation por la ideoj de la nazareta Majstro. La modestan eklezion, kie la bonkor- eco de Petro ĉiam ankoraŭ helpadis tiujn pli malfeliĉajn, severe gardis soldatoj kun la ordono malpermesi la pre- dikojn, kio estis la dolĉa konsolo de la nefavoritoj de la sorto. Obsedite de la penso defendi la farisean sankt- an propraĵon, la tarsa junulo sin fordonadis al la plej grandaj ekscesoj kaj tiranaĵoj. Virtaj homoj estis el- pelitaj el la urbo pro nuraj suspektoj. Honestaj labor- istoj kaj eĉ familiestrinoj estis pridemandataj en skan- dalaj publikaj procesoj, kiujn la persekutanto nepre volis starigi. Komenciĝis grandmezura elmigro, kian Jerusa­lem de longe ne vidis. La urbo ekfariĝis sen laboristoj. La "Vojo" altiris al siaj dolĉaj konsoloj la animon de la popolo, lacan de nekomprenemo kaj sinofero. Libera de la influhavaj admonoj de Gamaliel, kiu sin retiris en la dezerton, kaj sen la ama helpado de Abigail, kiu havigis al li noblajn inspirojn, la estonta rabeno ŝajnis ia frenezulo, en kies brusto la koro estus ŝtoniĝinta. Sendefendaj virinoj vane petadis de li kompaton; mizer- egaj infanoj senutile petis indulgon por la gepatroj, for- lasitaj kiel malfeliĉaj malliberigitoj.

La junulo el Tarso ŝajnis potencata de ia krima in- diferenteco. Eĉ la plej sinceraj petegoj renkontis en lia spirito ian akraĵan rokon. Nekapabla kompreni la cir- konstancojn, kiuj ŝanĝis liajn planojn kaj esperojn en la vivo, li imputis la fiaskon de siaj junulaj revoj al tiu Kristo, kiun li ne sukcesis kompreni. Tiun li ja malamos tra sia tuta vivo. Ne povante trovi lin, por fari rektan venĝon, li tiun por ĉiaj rimedoj persekutos en la per- sono de ties sekvantoj. En liaj okuloj tiu estis, tiu sen- fama ĉarpentisto, la kaŭzinto de lia malsukceso rilate al la amo de Abigail; tiun amon nun venenis en lia im- pulsiĝema koro strangaj sentoj, kiuj tago post tago fos- adis profundajn abismojn inter ŝia neforgesebla figuro kaj la rememoroj por li plej dolĉaj. Li neniam plu iris al la domo de Zeĥarja; kvankam tiuj amikoj, loĝantaj ĉe la vojo al Jafo, insistis por ekhavi sciigojn pri li, tamen li sin tenadis necedema en la rondo de sia sufok- anta egoismo. De tempo al tempo li sentis sin premata de ia stranga resopiro. Li forte suferis de la manko de la karesoj de Abigail, kies bildo neniam forviŝiĝis de lia hardiĝinta kaj sopiranta animo. Nenia virino povus anstataŭi ŝin en la amo de lia koro. Ĉe ekstremaj tur- mentoj li rememoris la agonion de Stefano, ties envi- indan pacon de la konscienco, ties vortojn de amo kaj de pardono; poste li ekvidis sian fianĉinon genuantan, petantan de li helpon kun lumo de nobleco en la pet- egantaj okuloj. Li ja neniam forgesos tiun afliktan kaj kortuŝantan preĝon, kiun ŝi eldiris, brakumante sian frat- on en la lastaj momentoj de lia vivo. Malgraŭ la kruela persekutado, kiu faris lin la motoro de ĉiuj agoj kontraŭ la humila eklezio de la "Vojo", Saŭlo sentis multiĝadi la spiritajn bezonojn en la animo, soifanta konsolon.

Kiam ok monatoj da senĉesaj luktoj pasis super la morto de Stefano, la tarsa junulo, kapitulacante antaŭ la resopiro kaj la amo, kiuj superregis lian animon, de- cidis revidi la florriĉan pejzaĝon de la vojo al Jafo, kie li certe regajnos la amon de Abigail kaj tiel ili rearanĝos ĉiujn projektojn de feliĉa estonteco.

Kun premata koro li ekprenis sian ĉareton. Kian teruran hezitadon li devis venki, ĉu reveni, aŭ ne, al la iama situacio, humiligante la vantecon de konvenciama kaj nefleksebla viro! La krepuska lumo superverŝis la Naturon per rebriloj de fajranta oro. Tiu intense blua ĉielo, tiu senkultura verdaĵo, la karesa venteto de la sun- subira horo, estis tiaj samaj. Li sentis sin revigliĝinta. Ankaŭ revoj kaj esperoj estis ĉiam ankoraŭ la samaj. Li pensadis pri la plej bona maniero rehavi la korinklin- on de la elektita virino, ne humiligante sian vantamon. Li rakontos al ŝi sian malesperon, siajn sendormajn nokt- ojn, la ĉiamecon de lia grandega amo, kiun nenio sukces- is detrui. Kvankam li tenadis senŝanĝa sian intencon eĉ ne vorteton diri pri la nazareta ĉarpentisto, li tamen sci- igos Abigailon pri la riproĉo de sia konscienco, ke li ne etendis al ŝi amikajn manojn en tiu momento, kiam ŝanceliĝis ĉiuj esperoj de ŝia animo de virino ĉe la ne- antaŭvidita dolora morto de ŝia frato en tiaj amaraj cir- konstancoj. Li klarigos la detalojn de siaj sentoj. Li ja diros, ke li ĉiam memoras pri ŝia angora kaj varma preĝo, dum tiuj momentoj, kiam Stefano trapasis la sojlon de la morto. Li tiros ŝin al sia koro, kiu ŝin neniam for- gesis, li kisos ŝiajn harojn, li teksos novajn projektojn de amo kaj feliĉo.

Dronante en tiaj pensoj, li atingis la enirpordon, ĉe kiu li rekonis la florantajn rozarbetaĵojn.

Lia koro sentakte batis, kiam Zeĥarja forte surpriz- ite aperis. Longedaŭra brakumo signis ilian revidiĝon. Abigail estis la temo de lia unua demando. Kun miro li rimarkis, ke Zeĥarja malĝojiĝis.

Mi pensis, ke iu el viaj amikoj jam portis la vi la malagrablan sciigon - li komencis dirante, dum la junulo lin sopire atentis. - Abigail antaŭ pli ol kvar monatoj malsaniĝis je la pulmoj, kaj, sincere parolante, ni havas neniom da espero pri ŝia resaniĝo.

Saŭlo estis nun palega.

Tuj kiam ŝi rapidece revenis el Jerusalem, ŝi pli ol monaton baraktis inter vivo kaj morto. Mi kaj Rut, ni ambaŭ vane klopodis, por ke ŝi rericevu la viglecon kaj la vizaĝoruĝon de la juneco; la kompatinda ekvelkis kaj baldaŭ iris senforta en la liton. Mi sopire petis pri via ĉeesto, por ke vi faru ĉion eblan por ŝi, sed vi ne venis. Ŝajnis al mi, ke iu nova medio ŝin resanigus, sed mankis al mi rimedoj por pli ampleksa entrepreno, kiel estis necese.

Sed, ĉu Abigail iamaniere plendis kontraŭ mi? - demandis Saŭlo afliktita.

Tute neniel. Ŝia neatendita reveno el Jerusalem, ŝia subita malsaniĝo kaj via nepreavigebla foriĝo for de ĉi tiu domo naskis ĉe ni dubojn kaj timojn, sed post la pli akra fazo de la febro ŝi tuj efektive ekfartis pli bone, kaj ŝi nin trankviligis pri tio. Ŝi klarigis vian bezonon foresti, dirante, ke ŝi scias pri viaj multaj politikaj okup- iĝoj kaj taskoj; ŝi danke parolis pri la akcepto, kiun viaj parencoj faris al ŝi, kaj kiam Rut, por konsoli ŝin, kvalitigas sendanka vian konduton, Abigail tuj elpaŝas, por vin defendi.

Saŭlo ekdeziris diri ion, dum Zeĥarja iom haltis, sed nenio venis al li en la kapon. La emocio, kiun al li kaŭzis la spirita nobleco de lia amata fianĉino, paralizis lian pensadon.

Malgraŭ ŝia klopodo por nin trankviligi - daŭr- igis la edzo de Rut -, ni havas la impreson, ke nian adoptitan filinon regas profundaj ĉagrenoj, kiujn ŝi pen- as kaŝi. Dum ŝi povis iradi, ŝi vizitadis la persikarbojn en tiu sama tempo, kiam ŝi kutime ĝin faradis kune kun vi. En la komenco mia edzino surprizis ŝin ploranta en la ombro de la nokto, sed ni vane penis ekscii la kaŭzon de ŝiaj intimaj suferoj. La sola motivo, kiun ŝi prezent- is, estis ĝuste la malsaneco, kiu ekkonsumis ŝian orga- nismon. Post kelka tempo ĉi tie pasigis unu semajnon mizera maljunulo, nomata Ananias, kaj tiam okazis io stranga: Abigail vidis lin en la domo de niaj farmantoj kaj ĉiun posttagmezon aŭdadis lin tutajn horojn; de tiam ŝi ekmontris grandan animfortecon. Ĉe sia adiaŭo la al- mozulo donacis al ŝi kiel memorigaĵon iom da paperaĵoj kun la instruoj de la fama ĉarpentisto el Nazaret...

De la ĉarpentisto? - interrompis Saŭlo kun vid- ebla ĉagreno. - Kaj poste?

Ŝi fariĝis fervora legantino de la tiel nomata Evangelio de la galileanoj. Ni konsideris, kiel konsilinde estus fortiri ŝin de tia spirita novaĵo, sed Rut rimarkigis, ke tio estas nun ŝia sola distraĵo. Efektive, de kiam ŝi komencis paroli pri la pridiskutata Nazareta Jesuo, ni ri- markis, ke Abigail ricevis profundan konsolon, kaj ja ni neniam plu vidis ŝin plori, kvankam ne estingiĝis en ŝia konsumita mieno la dolora esprimo de amareco kaj me- lankolio. De tiam ŝajnas, ke ŝia konversacio ricevis ali- ajn inspirojn. Ŝia doloro sin turnis en konsolan esprim- on de intima ĝojo. Pri vi ŝi parolas kun ĉiam pli pura amo. Ŝi faras la impreson, kvazaŭ ŝi eltrovis en la mis- teraj faldoj de la animo la energion de ia nova vivo.

Post spirĝemo Zeĥarja finis:

Tamen tiu ŝanĝiĝo ne retenis la iradon de la mal- sano, kiu ŝin iom post iom konsumas. Kun ĉiu tago ni vidas ŝin klini sin al la tombo simile al floro, kiu defalas de la tigeto ĉe la blovo de forta vento.

Saŭlo travivis nekaŝeblan angoron. Peza emocio taŭz- is lian kaprican kaj senteman animon. Al kio decidiĝi? Turmentaj demandoj frakasis lian spiriton. Kiu ja estas tiu Jesuo, kiu aperas antaŭ li ĉie? La interesiĝo de Abi­gail pri la persekutata Evangelio montris la venkon de la nazareta ĉarpentisto, kontrastantan kun la revoj mem de lia juneco.

Sed, Zeĥarja - demandis galhumore la leĝisto el Tarso -, kial vi ne malhelpis tian kontakton? Tiuj sorĉ- antaj maljunuloj trairadas la vojojn, dissemante kon- fuzon. Tiu via cedo miregigas min, ĉar nia fideleco al la Leĝo ne konsentas aŭ almenaŭ neniam devas konsenti cedojn.

La alparolito ricevis la riproĉon serene kaj akcente

rediris:

Antaŭ ĉio estas grave konsideri, ke mi vane petis la helpon de via ĉeesto, por orientiĝi. Cetere, kiu kuraĝus rifuzi la medikamenton al amata malsunulo? De kiam mi vidis ŝian sanktan rezignacion, mi decidis ne paroli pri ŝiaj novaj vidpunktoj en la kadro de religia kredo.

Kaj ĉar Saŭlo dronis en profunda meditado, ne sci- ante, kion respondi, tiu bonkorulo finis:

Venu kun mi, vi vidos per viaj propraj okuloj!

La junulo ŝanceliĝe sekvis ties paŝojn. La pensoj valsadis en lia doloranta cerbo. Tiuj neatenditaj sciigoj venenis lian koron.

Surdorse kuŝante sur la lito, flegate de la patrineca amo de Rut, la junulino el Korinto montris en la mieno profundan senfortiĝon. Pro ŝia altgrada malgrasiĝo la haŭto ricevis eburan koloron, sed la hela rigardo tra- vidigis absolutan spiritan trankvilecon. Ĉiela sereneco stampiĝis en ŝia malgaja mieno. Iam kaj iam reaperadis la dispneo, akompanata de longedaŭra aflikto, kaj tiam ŝi sin turnadis al la malfermita fenestro, kvazaŭ de tie atendante ian helpilon por sia laceco per la malvermeta venteto, venanta el la malavara sino de la Naturo.

Ekvidinte ŝin, Saŭlo ne kaŝis sian miregon. Siaflan- ke la junulino, ricevinte tiun agrablan surprizon, estis ekposedita de sincera kaj elverŝiĝanta ĝojo.

Aman saluton ambaŭ interŝanĝis, dum la okuloj es- primis la premantan sopiron, kun kiu ili atendis tiun momenton. La estonta rabeno ekkaresis ŝiajn delikatajn manojn, kiuj nun ŝajnis modlitaj el diafana vakso. Ili parolis pri la espero, kiu ilin kuraĝigis antaŭ la revidiĝo. Rimarkinte, ke ili deziras esti solaj, por pli libere kon- fidenci, Zeĥarja kaj Rut diskrete foriris.

Abigail! - forte emociite ekkriis Saŭlo, tuj kiam ili estis solaj - Mi foiĵetis de mi mian fieron kaj mian vantamon de politikisto, por veni ĉi tien demandi, ĉu vi pardonis min, ĉu vi min ne forgesis!

Forgesi vin? - ŝi respondis kun malsekaj okul­oj - Kiel ajn akra kaj longedaŭra la tempo de varma suno, la folio en la dezerto ne povas forgesi la bonfaran pluvon, kiu donis al ĝi vivon. Ne parolu al mi ankaŭ pri pardono, ĉar ĉu iu povas pardoni sin mem? Ni ambaŭ, Saŭlo, apartenas unu al la dua por eterne. Ĉu mi ne estis la koro de via cerbo, kiel vi ofte diris al mi?

Aŭdante la karesan tembron de tiu amata voĉo, la tarsa junulo emociiĝis en la profundo de sia flamiĝema animo. Tiu humileco kaj tiu karestono penetris lian kor- on, rehavigante al li la prudenton por la rekta vojo.

Tenante inter la siaj la blankajn manojn de sia fianĉ- ino, li ekkriis kun ekfulmo de ĝojo en la okuloj:

Kial vi diras, ke vi "estis" la koro, se vi ankoraŭ estas kaj por ĉiam estos? Dio benos niajn esperojn. Ni efektivigos nian idealon. Mi revenis, por forkonduki vin kun mi. Ni ja havos hejmon kaj en ĝi vi estos la reĝino!

Regata de nedifinebla ĝojo, lia fianĉino, kiu kun lar- moj lin rigardadis, murmuris:

Mi suspektas, Saŭlo, ke la surteraj hejmoj ne estas faritaj por ni! Dio scias, kiel varme mi deziris esti la amanta patrino de viaj infanoj, kiel zorge mi konserv- is la idealon super ĉiaj cirkonstancoj, por beligi vian ek- zistadon per miaj karesoj! De mia knabineco, en Korinto, mi vidis virinojn, kiuj ĝuegadis tiujn ĉielajn trezorojn, reprezentatajn de la amo de la edzo kaj infanoj, kaj mi pensis, ke la Sinjoro donos al mi tiun saman riĉaĵon el diaj esperoj, ĉar mi atendis la benojn de la hejma san- ktejo, por glori lin el mia tuta koro. Por laŭdi lin mi idealigis al mi la vivon de la amata viro, kiu helpus al mi starigi la altaron de la idaro, kaj tuj kiam vi venis mi organizis vastajn planojn de ia sankta kaj feliĉa viv- ado, en kiu ni povus honori Dion.

Saŭlo ŝin aŭskultis kortuŝita. Neniam antaŭe li vid- is en ŝi tian grandan rezonvastecon per tia tono de tran- kvila koreco.

Sed la Ĉielo - ŝi daŭrigis plena de rezignacio - fortranĉis de mi ĉian eblon ĝui tian feliĉon sur la Tero. Dum miaj unuaj tagoj de soluleco mi vizitis senhomajn lokojn, kvazaŭ serĉante vin, strebante al la helpo de via amo. Niaj plej amataj persikarboj kvazaŭ diradis, ke vi neniam revenos; la amika nokto konsilis al mi forgeson; la lunlumo, kiun vi min instruis ami, plifortigis miajn rememorojn kaj malpliigis miajn esperojn. El tiu ĉiu- vespera rondirado mi revenis kun elfluantaj larmoj, fru- ktoj de la malespero de la koro. Mi vane sopiris al via konsola parolo. Mi sentis min profunde sola. Por reme- mori kaj observi viajn admonojn, mi revenigis en mian spiriton vian atentigon al mi, ĉe la lasta fojo, kiam ni intervidiĝis, pri la amikeco de Zeĥarja kaj Rut. Estas vero, ke mi ne havas amikojn pli fidelajn kaj noblajn, ol ili, tamen mi ne povus esti por ili pli granda ŝarĝo, ol mi estas. Mi do miajn suferojn ne konfidis al ili. Dum la unuaj monatoj de via foresto mi senkonsole travivis mian grandan malfeliĉon. Tiam aperis ĉi tie respekt- inda maljunulo, nomata Ananias, kiu konigis al mi la sanktan lumon de la nova revelacio. Mi ekkonis la his- torion de la Kristo, la Filo de la Vivanta Dio; mi avide legis lian elaĉetan Evangelion, mi ricevis edifon el liaj ekzemploj. De tiu momento mi vin pli bone ekkomprenis, konante mian propran situacion.

Subite atako de tuso rompis ŝian rakontadon.

La vortoj de lia fianĉino falis en lian koron kvazaŭ gutoj el galo. Li neniam antaŭe spertis tiel akran mo- ralan doloron. Vidante la naturan sincerecon, la dolĉan korecon de ĉi tiuj konfesoj, li sentis sin pikata de akraj riproĉoj de la konscienco. Kiel li povis tiel malnoble for- lasi tiun virinon elektitan de lia animo, forgesante ŝian fidelecon kaj amon? Kiel ekposedis lin tia krueleco, ke li forgesis tiel sanktajn devojn? Nun li trovis ŝin kon- sumita, jam ne esperanta realigi sur la Tero siajn junul- inajn revojn. Krom tio ŝajnis, ke la malamata ĉarpent- isto okupas lian lokon en la koro de lia adorata fianĉino. En tiu momento li ne nur ekdeziris frakasi ties doktrin- on kaj adeptojn, sed ĵaluzis kontraŭ tiu en la kaprica animo. Kian potencon povas disponi tiu nazaretano sen- fama kaj martirigita sur la kruco, por konkeri la plej purajn sentojn de lia karesema fianĉino?

Abigail - li emociita diris -, forlasu la malgaj- ajn ideojn, kiuj povus veneni la revojn de nia juneco. Ne fordonu vin al iaj iluzioj. Ni renovigu niajn esperojn. Vi bladaŭ estos resaniĝinta. Mi scias, ke vi pardonis al mi la morton de via frato, kaj mia familio akceptos vin kun sincera ĝojo en Tarso. Ni estos feliĉaj, tre feliĉaj!

Liaj okuloj kvazaŭ ŝvebis en ia regiono el ĉarmaj revoj, penante revigligi en tiu amata koro siajn projekt- ojn por ia surtera feliĉeco. Sed ŝi, kunmiksante ridetojn kaj larmojn, rediris:

Sincere parolante, kara, ankaŭ mi dezirus revivi! Esti via, interplekti viajn junulajn revojn, forĝi stelojn por la ĉielo de via ekzistado: ĉio ĉi konsistigas mian ideal- on de virino! Ha, se mi povus, mi amplena irus al viaj parencoj, mi ja ilin konkerus por mia koro per granda koralligiĝo, sed mi antaŭsentas, ke la planoj de Dio est- as aliaj rilate al niaj destinoj. Jesuo vokis min en sian spiritan familion...

Ve al mi! - ekkriis Saŭlo, interrompante ŝian parolon. - Ĉie mi renkontas ion rilatan al la nazareta ĉarpentisto! Kia plago! Ne ripetu tion. Dio ne estus jus- ta, se Li forprenus vin de mia amo. Kiu do povas, kiel tiu Kristo, sin intermeti kontraŭ niaj planoj?

Sed Abigail fiksis sur li petegan rigardon kaj diris:

Saŭlo, kion utilus al ni malespero? Ĉu ne estus pli bone, se ni pacience kliniĝus antaŭ la sanktaj decidoj? Ni ne nutru malutilajn dubojn. Ĉi tiu lito estas lito de meditado kaj morto. La sango jam plurajn fojojn elfluegis el mia buŝo, anoncante la finon, sed ni kredas al Dio kaj scias, ke tiu fino estas sole nur de la korpo. Nia animo ja ne mortos, ni nin reciproke eterne amos...

Mi ne konsentas - li treege afliktita respond- is -, tiaj supozoj estas frukto de absurdaj instruoj, kiaj la predikoj de tiu fanatika nazaretano, kiu mortis sur la kruco inter humiliĝo kaj malbraveco. Vi neniam tia est­is, melankolia kaj senkuraĝa; nur la galileaj sorĉaĵoj povus konvinki vin pri tiaj pereigaj absurdoj. Penu re- zoni per vi mem! Kion alian donis al vi tiu krucumito, ol malĝojon kaj senkuraĝecon?

Vi eraras, Saŭlo! Mi ne sentas min senkuraĝa, kvankam konvinkita pri la neebleco de mia surtera fe- liĉeco. Jesuo estis ne ia vulgara lertulo pri sorĉaĵoj, sed la Mesio, disdonanta konsolon kaj vivon. Lia influo re- novigis miajn fortojn, kuraĝigis min kaj igis min efektive kompreni la diajn planojn. Lia Evangelio de pardono kaj amo estas la dia trezoro de la suferantoj kaj nefa- voritoj de la mondo.

La junulo ne sukcesis kaŝi la incitiĝon, kiu mordis lian animon.

Ĉiam tiu sama rediraĵo - li diris konfuzita -, tiu senŝanĝa aserto, ki li venis por la malfeliĉaj, la mal- sanaj, la neprotektataj de la fortuno. Sed la triboj de Izrael ne konsistas nur el tiaj homoj; kaj la sanaj homoj de la elektita popolo? kaj la familioj kun respektindaj tra- dicioj? Ĉu ili troviĝas ekster la influo de la Savinto? ()

- Mi jam de longe legadas la instruojn de Jesuo - per firma tono respondis la junulino - kaj mi pensas, ke mi komprenas viajn kontraŭparolojn. Plenumante la sanktan parolon de la profetoj, la Kristo malkaŝis al ni, ke la vivo estas ia tutaĵo el noblaj celadoj de la animo, por ke ni iru al Dio laŭ rektaj vojoj. Ni ne povas kon- cepti la Kreanton kvazaŭ ian senfaran kaj izolitan juĝ- iston, sed ja kiel Patron, sin plej ame donantan al la bono de Siaj infanoj. La sanaj homoj, pri kiuj vi pa- rolas, tiuj liberaj de malsanoj kaj suferoj, havantaj la realan benon de Dio, devis esti filoj laboremaj, interes- iĝantaj pri la produktado de la tasko, al kiu ili estas vokitaj por la feliĉo de siaj fratoj, sed en la mondo kon- traŭ niaj superaj inklinoj staras la malamiko, kiu nest- as en nia koro. Egoismo atakas la sanon, ĵaluzo mal- utilas la dian komision, simile kiel la rusto kaj la tineo detruas niajn vestojn kaj ilojn, kiam ni estas nezorgemaj. Malmultaj en la gajaj tagoj de abundeco ekpensas pri la dia protekto, kaj ankaŭ tre malmultaj laboras sen la instigo de ia sprono. Ĉi tio pruvas, ke la Kristo estas gvidilo por ĉiuj, konsolo por la plorantoj kaj kompaso por la saĝaj animoj, vokitaj de Dio por kunhelpi al la sanktaj laboroj de bonfarado.

Saŭlo miregis tiun klarecon de rezondao. Sed la kon- versacio postulis de la malsanulino pli grandan penon kaj sekvan laciĝon. La spirado fariĝis malfacila kaj baldaŭ la sango abunde ekfluis el ŝia buŝo. Tiu suferado, or- namita de kormildeco kaj humileco, profunde emociis kaj incitis ŝian fianĉon. Li komprenis, ke estus kruele ataki antaŭ la fianĉino tiun Jesuon, kiun li devis persekuti ĝis plena ekstermo. Li ne volis kredi, ke lia Abigail jam staras per unu piedo en la tombo. Li preferis rigardi la estontecon kun optimismo. Kiam ŝi resaniĝos, li igos ŝin reveni al siaj iamaj vidpunktoj. Li ne toleros la en- miksiĝon de la Kristo en ilian hejmon. Tamen en tiu introspekta esplorado li konkludis, ke li devas iom reteni

(*-1 Jesuo, en la hebrea lingvo, signifas Savinton. - La trad.

siajn kontraŭajn pensojn, por zorgi pri la esencaj demandoj de sia trankvileco mem. Post tiu krizo, kiu daŭris longajn kaj malgajajn minutojn, la grandaj okuloj de la juna malsanulino estis serenaj kaj helaj. Longe ri- gardante ŝin kun tiu dolĉa teniĝo de ekstrema rezignacio, Saŭlo el Tarso spertis intimajn kortuŝantajn skuojn. Lia flamiĝema temperamento facile sin fordonadis al eks- tremaj impresoj. Pli alproksimiĝante al al amata fianĉ- ino, li havis okulojn malsekajn de ploro. Li ekdeziris karesi ŝin, kiel li karesus infanon.

Abigail - li ame murmuris -, ni ne parolu plu pri religiaj aferoj. Pardonu min! Ni pensu pri nia flor- anta estonteco, ni forgesu ĉion, por plifirmigi niajn es­perojn.

Kaj la vortoj elŝprucadis el lia buŝo, ardante de emocio. La koreco, kiun ili travidigis, estis signo de lia pento kaj de la noblaj kaj sinceraj aspiroj, kiuj nun agit- iĝis en lia afliktita spirito. Dume, posedita de forta kon- sumiteco post tiu fortostreĉo, la junulino el Korinto tim- is daŭrigi la konversacion pro la atakoj de tuso, kiuj ŝin ofte minacis. Ŝia fianĉo, maltrankvila, komprenis la si- tuacion kaj, premante ŝiajn diafanajn manojn, ilin kor- tuŝite kisis.

Vi bezonas ripozon - li kore diris -, ne mal- trankviliĝu pri mi. Mi donos al vi miajn proprajn fort- ojn. Vi baldaŭ estos resaniĝinta.

Kaj ĉirkaŭvolvinte ŝin per rigardo plena de danko kaj ekstrema dolĉeco, li finis:

Mi vidos vin denove ĉiujn vesperojn, kiam mi pov- os foriĝi de Jerusalem, kaj tuj kiam vi povos, ni revidos la lunlumon en la ĝardenon, por ke la Naturo benu niajn revojn antaŭ la okuloj de Dio.

Jes, Saŭlo - ŝi per trenata voĉo rediris -, Jesuo donos al ni la plej bonan. Kiel ajn ĝi estas, vi tamen ĉiam estos en mia koro, ĉiam, ĉiam...

La leĝisto estis adiaŭonta, sed ekrimarkis, ke lia fianĉino diris al li nenion pri sia frato. La nobleco de tiu prisilentado lin impresis. Li preferus esti akuzata, pridiskuti la aferon kun ĉiuj ĝiaj doloraj cirkonstancoj, por ankaŭ prezenti sian senkulpigon, sed anstataŭ riproĉ- oj li trovis karesojn, anstataŭ mallaŭdoj noblan tran- kvilecon, per kiu la mildkora junulino povosciis kaŝi la projundajn vundojn, kiuj mordis ŝian animon.

Abigail - li iom hezite diris -, antaŭ ol foriri, mi dezirus sincere ekscii, ĉu vi pardonis al mi la morton de Stefano. Mi neniam plu povis paroli al vi pri la premantaj cirkonstancoj, kiuj kondukis min al tia be- daŭrinda fino, tamen mi estas konvinkita, ke via bon- koreco forgesis tiun mian eraron.

Kial vi rememoras ĉi tion? - ŝi rediris, penante tenadi la voĉon firma kaj klara. - Mia animo estas nun trankvila. Jeziel staras ĉe la Kristo kaj mortis post- lasante al vi amikan penson. Kion mi de mia flanko pov- us plendi, se Dio ĉiam estas tiel favorkora al mi? Ĝuste nun mi per mia tuta koro dankas la justan Patron por la graco de via estado en ĉi tiu domo. Mi jam de longe petadis la Ĉielon ne lasi min morti, antaŭ ol mi vin re- vidos kaj aŭdos...

Saŭlo mezuris la amplekson de tiu memvola grand- animaĵo kaj ne povis reteni la larmojn. Li adiaŭis la fianĉinon. La malvarmeta vespero malavaris sugestojn al lia spirito. Neniam antaŭe li tiel pensis pri la nesond- eblaj decidoj de la Eternulo, kiel en tiu momento, kiam li ricevis de la amata virino tiel profundajn instruojn pri humileco kaj amo. En la premata animo li spertis la interpuŝiĝon de du antagonismaj fortoj, kiuj inter si bataladis por la ekposedo de lia nobla kaj impulsiĝ- ema koro.

Dion li ne komprenis alie, ol kiel potencan kaj ne- cedeman mastron. Antaŭ Ties suverena volo, li pensis, fleksiĝas ĉia homa volo, sed li nun komencis serĉi la motivon de sia dolora maltrankvilo. Kial li nenie trovas la arde sopiratan pacon? Kaj tamen tiuj mizeraj homoj de la "Vojo" ridetantaj kaj trankvilaj fordonis sin en la malliberecon. Homoj malsanaj kaj kadukaj, sen ia es- pero en la mondo, elportadis liajn persekutojn kun laŭd- oj en la koro. Stefano mem, kies morto servis al li kiel neforgesebla ekzemplo, benis lin por la suferoj, ricevitaj pro amo al la nazareta ĉarpentisto. Tiuj senprotektaj estuloj ĝuis tian trankvilecon, kian li ne konis. La bildo de lia fianĉino malsana ne fortiriĝis de liaj okuloj. Abi­gail estis sentema kaj karesema, sed li memoris ŝian vir- inan senpaciencon, la intensecon de ŝiaj absorbaj zorgoj de virino, kiam li eventuale ne sukcesis akurate veni al la adorinda dometo ĉe la vojo al Jafo. Tiu nekonata Jesuo enverŝis fortojn en ŝian koron. Se nekontesteble estis, ke la malsano iom post iom estingas ŝian vivon, tamen videbla estis ankaŭ la renoviĝo de ŝiaj spiritaj fortoj. Lia fianĉino parolis al li kvazaŭ tuŝita de novaj inspiroj; tiuj okuloj kvazaŭ rigardis internen la scenojn de aliaj mondoj.

Ĉi tiu meditado ne ebligis al li admiri la Naturon. Reenirante en Jerusalemon, li havis la impreson, kvazaŭ li vekiĝis el ia sonĝo. Antaŭ li konturiĝis la majestaj linioj de la granda sanktajo. La rasofiereco pli forte pa­rolis al lia spirito. Ne eble estis konfesi superecon ĉe la homoj de la "Vojo". Sufiĉis por li ekvidi la Templon, por trovi en si mem la deziratajn klarigojn. Laŭ lia opi- nio la sereneco de la disĉiploj de la Kristo originis mem el la malklereco, kiu estis ilia trajto. Tiuj, kiuj amikiĝis al la galileanoj, ĝenerale estis nur tiaj homoj, kiujn la mondo forĵetis de si pro ilia korpa kadukeco, mankhava edukiteco, absoluta forlasiteco. Homo, respondeca antaŭ la mondo, certe ne povus akiri al si la pacon por tia mi- zera prezo. Ŝajnis al li, ke li ja solvis la demandon. Li daŭrigos la bataladon. Li kalkulis je la baldaŭa re- saniĝo de sia fianĉino; kiam nur eble, li edziĝos kun Abigail kaj ŝin facile deadmonos de la ne nur fantaziaj, sed eĉ danĝeraj allogoj de tiuj kondamnitaj instruoj. El la sfero de sia hejmo li, feliĉa, daŭrigos la persekutadon kontraŭ ĉiuj, kiuj forgesas la Leĝon, ŝanĝante ĝin je aliaj principoj.

Ĉi tiuj rezonoj iamaniere kvietigis liajn zorgojn. Sed en la sekvanta tago, malfrue matene, kuriero de Zeĥarja vundis lian animon per grava sciigo: Abigail fartis pli malbone, agoniis! Senprokraste li ekveturis al Jafo, so- pirante rabi sian amatinon al la superpendanta danĝero.

Rut kaj ŝia edzo estis konsternitaj. De frua mateno - la malsanulino falis en afliktantan prostracion. La sang- elvomoj senĉese sin reciproke sekvis. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi nur atendas la venon de sia fianĉo, por morti. Saŭlo aŭskultis ilin, pala kiel tolo. Muta, li direktis sin al ŝia ĉambro, kien la malvarmeta aero penetris parfumita, kun- portante la mesaĝon de la fruktejaj kaj ĝardenaj floroj, kiuj ŝajnis adiaŭi la delikatajn kaj karesajn manojn, kiuj ilin flegadis.

Abigail akceptis lin kun radio da plej granda ĝojo en la brilantaj okuloj. La ebureca tono de ŝia velkinta mieno rapide pliintensiĝis. Ŝia tuta aspekto elmontris la proksiman agonion. Saŭlo aliris kun premata koro. La unuan fojon en la vivo li sentis sin tremanta antaŭ la neforpelebla fato. Tiu rigardo, tiu marmora paleco, tiu angora sufero antaŭanoncis ŝian morton. Demandinte ŝin pri la kaŭzo de tiu neatendita prostracio, li ekprenis ŝiajn molajn manojn, kovritajn de la malvarma ŝvito de la mortantoj.

Kiel ĉi tio okazis, Abigail? - li demandis kons- ternita - Ankoraŭ hieraŭ, kiam mi disiĝis de vi, mi for- iris tiel plena de espero... Mi sincere petis Dion resan- igi vin por mi!

Treege kortuŝitaj, Zeĥarja kaj lia edzino foriĝis.

Rimarkinte, ke al lia fianĉino estas treege malfa- cile konigi siajn lastajn pensojn, Saŭlo genuiĝis apud ŝi, kovris ŝiajn manojn per varmaj kisoj. Tiu dolora agonio ŝajnis al li la nepreavigebla sufero, kiun la Ĉielo sendis al anĝelo. Li, kies spiriton elsekigis la hermeneŭtiko de la homaj leĝoj, sentis, ke li nun abunde ploras je la unua fojo. Vidante lian emocion tra la larmoj, kiuj si- lente fluis el liaj okuloj, Abigail, uzante sian lastan fort- on, penis lin karesi. Ŝi konis Saŭlon kaj jam konstatis la rigidecon de lia karaktero. Tiu ploro atestis la intim- an kalvarion de ŝia amato, sed ankaŭ elmontris la aŭ- roron de ia nova vivo por lia spirito.

Ne ploru, Saŭlo - ŝi apenaŭ flustris -, la morto ne estas la fino de ĉio...

Mi volas vin ĉe mi la tutan vivon - rediris la junulo, disfandiĝante en larmoj.

Tamen oni devas morti, por vivi efektive - re- diris la agoniantino, disrompante la vortojn per la mal- facila spirado. - Jesuo instruis al ni, ke se la grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola, sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto ( ). Ne ribelu kontraŭ la diaj decidoj, kiuj min forprenas de via mate­ria kunvivado! Se ni interligiĝus per geedziĝo, ni eble ricevus multe da ĝojo, ni havus hejmon kun niaj infanoj, sed, disbatante niajn esperojn pri ia pacema feliĉo sur la Tero, Dio plimultigas niajn belajn revojn... Tiel lon- ge kiel ni atendas nian nerompeblan ligitecon, mi vin helpos de tie, kie mi staros, kaj vi fordonos vin al la Eternulo per noblaj kaj elaĉetantaj klopodoj...

Oni vidis, ke la agoniantino aktivigas ekstremajn ri- medojn, por diri la lastajn vortojn.

Kiu havigis al vi tiajn ideojn? - demandis la junulo afliktita.

La pasintan nokton, post kiam vi foriris, mi ek- sentis, ke iu alproksimiĝas, plenigante la ĉambron per lumo... Tio estis Jeziel, kiu venis, por vidi min... Ekvid- inte lin, mi ekpensis pri Jesuo en la ĉarma mistero de lia reviviĝo. Li sciigis min, ke Dio benas nian strebadon al feliĉo, sed ke mi ankoraŭ hodiaŭ estos forportita en la spiritan vivon. Li instruis min sufoki la egoismon de mia animo, kuraĝigis min kaj faris al mi la agrablan sciigon, ke Jesuo vin tre amas, nutras esperojn al vi! Mi do ekpensis, ke estus utile min ĝoje fordoni al la manoj de la morto, ĉar, se mi estus plue en la mondo, mi eble malhelpus la mision, kiun la Savinto destinis por vi... Jeziel asertis, ke ni helpos vin de iu pli alta regiono! Kial do mi ne estos plu via kunulino? Mi sekvos viajn paŝojn sur la vojo, mi kondukos vin tien, kie troviĝas sen protekto niaj surteraj fratoj, mi helpos vian menson ĉiam trovi la veron! Vi ankoraŭ ne akceptis la Evan- gelion, sed Jesuo estas bona kaj havos ian rimedon, por unuigi niajn pensojn en la vera kompreno!

La peno de la mortantino estis grandega. La voĉo estingiĝis en ŝia gorĝo. El ŝiaj brilegaj okuloj la larm- oj abunde elfluadis.

Abigail! Abigail! - ekkriis Saŭlo en malespero.

(*-1 Kp. Johano, 12:24. - La Trad.

Sed post longaj minutoj da premanta maltrankvileco ŝi diris en stertora paroksismo:

- Jeziel estas jam veninta... por forkonduki min...

Saŭlo instinkte komprenis, ke venis la fatala momen­to. Li vane vokis la mortantinon, kies okuloj malklariĝ- adis; senrezulte li kisis ŝiajn malvarmegajn manojn, nun kovritajn de ia paleco de lumtrairebla neĝo. Kvazaŭ freneza, li krie vokis Zeĥarjan kaj Ruton. Ĉi tiu kun larmoj brakumis Abigailon, kiu de post la morto de ŝia filo estis ŝia tuta patrina trezoro.

La agoniantino fiksis la rigardon sur ĉiu el ambaŭ, kvazaŭ elmontrante koran dankon. Poste... unu sola silenta larmo estis ŝia lasta adiaŭo.

El la proksima ĝardeno fluadis dolĉaj odoroj; la kre- puska ĉielo ricevis tonojn de orbrilaj nuboj, birdoj, reven- ante al siaj nestoj, gaje trafugadis la aeron...

Peza malĝojo falis sur tiun domon ĉe la vojo al Jafo. Leviĝis al la ĉielo la adorata filino, la amata fianĉino, la karesema amikino de la floroj kaj de la birdoj.

Saŭlo el Tarso tie plu restadis muta, konsternita, dum Rut, ploregante, kovris per rozoj la adoratan mort- intinon, kiu ŝajnis dormi.

X

Sur la vojo al Damasko

Dum tri tagoj Saŭlo restadis ĉe siaj noblaj geamikoj, rememorante la neforgeseblan fianĉinon. Profunde de- primita, li serĉadis ian rebonigilon por siaj doloroj ĉe la rigardado de tiu pejzaĝo, kiun Abigail tiel multe amis. Kiel malĝojan konsolon al la malesperanta koro li penis ekscii la zorgojn de la mortintino en ŝia lasta tempo kaj kun larmoj aŭdadis la karesan parolon de Rut pri ĉio, rilatanta al la kara foririntino. Li akuzis sin mem, ke li ne venis pli frue, por liberigi ŝin de tiu dolora malsano. Posedite de premanta pento, li travivis la turmentadon de amaraj pensoj. Per la rigideco de siaj pasioj li ja neniigis ĉian eblon de feliĉo. Pro la rigoreco de lia sen- indulga persekutado Stefano trovis tiun teruran torturon; pro la nefleksebla fiero de sia koro li pelis sian fianĉinon en la nesondeblan internaĵon de tombo. Sed li ne povis forgesi, ke ĉiujn tiujn dolorajn kuntrafiĝojn kaŭzis tiu krucumita Kristo, kiun li ne povis konpreni. Kial li en ĉio renkontas postesignojn de la senfama nazareta ĉar- pentisto, kiun lia kaprica spirito malamas? Ekde la unua diskutado en la eklezio de la "Vojo", li neniam plu suk- cesis pasigi eĉ unu tagon ne vidante tiun homon en la mieno de iu stratiranto, en la admono de siaj amikoj, en la oficialaj dokumentoj de siaj punenketoj, en la buŝo de la mizeraj malliberigitoj. Stefano faris sian lastan elspiron, kun amo kaj ĝojo parolante pri li; Abigail en siaj lastaj minutoj konsoliĝis rememorante lin kaj ad- monis lin, Saŭlon, sekvi la nazaretanon. Pro tiu tuta amaso da konsideroj, kolektiĝintaj en la lacekonsumita menso, Saŭlo el Tarso pliakrigis sian personan malamon al la mokata Mesio. Nun, kiam li troviĝis sola, tute li- beriĝinta el apartaj zorgoj en la regiono de la koro, li penos ĉion fari, por puni ĉiujn, kiujn li trovos defalintaj de la Leĝo. Opiniante, ke la dissemado de la Evangelio lin malutilas, li rekomendos sian malnoblan persekutadon. Sen aliaj esperoj, sen novaj idealoj, ĉar mankis al li la fundamentoj por starigi al si iun hejmon, li per korpo kaj animo sin fordonos al la defendo de la Leĝo de Moseo, gardante la kredon kaj trankvilecon de siaj samlandanoj.

En la antaŭtago de sia reveno Jerusalemon, jen la juna leĝisto aparte konversacias kun Zeĥarja, kiu penis lin atente aŭdi.

Fine do - diris Saŭlo maltrankvila -, kiu estas tiu maljunulo, kiu sukcesis sorĉi Abigailon en tia grado, ke ŝi alprenis la strangan doktrinon de la Nazaretano?

Nu, nu - respondis Zeĥarja ne interesite -, li estas unu el tiuj mizeraj ermitoj, kiuj ordinare sin donas al longaj meditoj en la dezerto. Zorgante pri la spirita trezoro de tiu junulino, kiun Dio al ni konfidis, mi petis informojn pri lia deveno kaj pri liaj vivolaboroj, kaj mi sciiĝis, ke li estas homo honesta, kvankam treege malriĉa.

Kiel ajn ĝi estas - severe kontraŭdiris la jun- ulo -, mi ankoraŭ ne povis kompreni la motivojn de via tolero. Kial vi ne leviĝis kontraŭ la novaĵemulon? Mi havas la impreson, kvazaŭ la malgajaj kaj absurdaj ideoj de la adeptoj de la "Vojo" decide kunhelpis por la mal- sano, kiu mortigis nian malfeliĉan Abigailon.

Ĉion ĉi mi pesis en la animo, sed la mensa sinteno de la kara mortintino sin armis per grandega konsoliĝo post la kontakto kun tiu honesta kaj humila anakoreto. Ananias ŝin ĉiam traktadis kun profunda respekto, ŝin ĉiam akceptadis gaje, postulis nenian rekompencon, kaj tiel kondutis kontraŭ miaj servantoj mem, elmontrante senliman bonkorecon. Ĉu do estus juste kontraŭstari, malŝati bonfarojn? Estas vero, ke en la limoj de mia komprenpovo mi ne povos akcepti ideojn aliajn, ol tiuj, instruitaj de niaj prauloj, homoj respektindaj kaj nobl- aj, sed mi opiniis, ke mi ne rajtas senigi aliajn je la objekto de iliaj plej altvaloraj konsoloj. Krom tio, via foresto metis min en malfacilan situacion. Abigail faris el via persono la centron de ĉiuj siaj amaj interesoj. Ne komprenante la motivojn, kiuj igis vin ne plu veni al nia domo, mi kompatis ŝian profundan ĉagrenon, kiu el- montriĝis per senŝanĝa malĝojo. La malfeliĉa ne sukces- is kaŝi siajn dolorojn antaŭ niaj amplenaj okuloj. La trovado de ia rebonigilo estus providenca. De post la veno de Ananias, Abigail fariĝis tute alia, ŝi kvazaŭ sanĝ- is sian tutan aflikton en esperojn je pli bona vivo. Kvan- kam malsana, ŝi akceptadis la mizerulojn, kiuj venis paroli al ŝi pri tiu Jesuo, kiun ankaŭ mi mem ne povas kompreni. Tio estis najbaraj amikoj, simplanimaj hom­oj, ĉe kiuj laŭŝajne ŝi plezuris. Observante la senrimed- an malsanon, kiu ŝin konsumadis, mi kaj Rut kortuŝite sekvis ĉion tion. Kial ni ne tiel kondutu, se temis pri la spirita paco de plej amata filino en la lastaj tagoj de sia vivo? Eble vi ankoraŭ ne kapablas kompreni la sencon de mia konduto, en ĉi tiu afero, sed, laŭ tute bona konscienco, mi estas pravigita, ĉar mi scias, ke mi ja plen- umis mian devon, ne debarante de ŝi la rimedojn, kiujn ŝi opiniis necesaj por ŝia konsoliĝo.

Saŭlo aŭdadis lin kun miro. La sereneco kaj kon- sideremo de Zeĥarja rompis liajn plej fortajn impulsojn al riproĉo kaj severeco. La vualitaj akuzoj pri lia ne- motivita foriĝo for de sia fianĉino penetris lian koron, taŭzante ĉi tiun per pikanta memriproĉo.

Nu - li malpli krude rediris -, mi rekonsideras la motivojn, kiuj instigis vin elporti ĉion ĉi, sed mi tamen ne volas, ne povas kaj ne devas flanken meti la ŝuldiĝ- on, per kiu mi ŝarĝis min, por venĝi la ofendojn al la Leĝo.

Sed pri kia ŝuldiĝo vi parolas? - demandis Ze- ĥarja surprizita.

Mi volas diri, ke mi devas trovi Ananiason, por lin laŭmerite puni.

Kio do, Saŭlo! - oponis Zeĥarja dolore impres- ita. - Abigail ĵus iris en la tombon; ŝia spirito, kun naturo tre sentema kaj karesema, profunde suferis el kaŭzoj, kiujn ni ambaŭ, Rut kaj mi, ne scias, sed kiujn vi mem eble scias; la sola konsolo, kiun ŝi trovis, estis ĝuste la patra amikeco de tiu bonkora kaj honesta mal- junulo, kaj vi volas puni lin pro la bono, kiun li faris al ni kaj al tiu neforgesebla infano?

Sed la afero estas pri la defendo de la Leĝo de Moseo - per firma tono respondis la tarsa junulo.

Tamen - saĝe rimarkis Zeĥarja -, serĉfosante la sanktajn tekstoj n, mi trovis nenian preskribon, kiu rajtigus puni bonfarantojn.

Ĉe ĉi tiu justa rimarko la leĝisto faris koleretan mienon, sed, uzante sian hermeneŭtikon, sagace konsi- deris:

Sed unu afero estas la Leĝon studi kaj alia afero estas la Leĝon defendi. En la supera tasko, kiun mi portas sur la ŝultroj, mi ja devas esplori, ĉu la bono ne kaŝas la malbonon, kiun ni kondamnas. Ĉi tie kuŝas nia malkonsento. Mi devas puni la dekliniĝintojn tiel same, kiel vi bezonas pritondi la arbojn de via bieno.

Fariĝis longedaŭra silento. Ili dronis en profunda meditado, sur mense kaj intime malsamaj kampoj, kaj nun Saŭlo reprenis la parolon, demandante:

Kiam Ananias foriris de ĉi tiu regiono?

Antaŭ pli ol du monatoj.

Kaj ĉu vi sciiĝis pri la loko, kien li sin direktis?

Abigail diris al mi, ke li estas vokita Jerusalem- on, por helpi la malsanulojn de la malriĉaj kvartaloj, pro la embarasa situacio, kiun tie kreis la persekutado.

Nu, ankaŭ lia pereiga influo estos frakasita de la fortoj de nia vigleco. Reironte en la urbon morgaŭ, kiel mi intencas, mi penos lin lokalizi. Aliajn kapojn Ananias ja ne senprudentigos! Li neniam ekpensis pri la reago, kiun li eksplodigis en mia animo, kvankam ni persone ne konas unu la duan.

Zeĥaija ne sukcesis kaŝi sian ĉagrenon kaj rediris:

En la simpleco de mia kampara vivado mi ne pov- as trovi la motivon de la religiaj luktoj en Jerusalem; nu, tio estas demandoj propraj al viaj profesiaj taskoj kaj mi ne devas enmiksi min en la disponojn, kiuj plej taŭge konvenas.

Saŭlo longe restadis enpensa kaj poste ekkondukis la konversacion laŭ alia direkto.

En la sekvanta tago li forte konsternita reiris en la urbon, sopirante ŝtopi la malplenon de la koro, perdiĝinta en la labirinto de la senfaraj horoj. Al neniu li malkaŝis la grandan maldolĉon, kiu konsumadis lian animon. Re- tiriĝinte en absolutan silenton, li kun malluma vizaĝo reprenis siajn religiajn funkciojn.

En la hela suno de malfrua mateno jen li en la Si- nedrio vive demandas servohelpiston:

Isaak, ĉu vi plenumis miajn ordonojn rilate la de- ziratajn informojn?

Jes, sinjoro, inter la malliberigitoj mi trovis jun- ulon, kiu konas la maljunan Ananiason.

Tre bone - diris la tarsa leĝisto videble konten- ta -, kaj kie loĝas tiu Ananias?

Ha, tion li ne volis diri, kvankam mi forte insistis ĉe li. Li diris, ke li ne scias.

Tamen li eble mensogas - kolere rediris Saŭlo. - Tiuj homoj estas kapablaj al ĉio. Zorgu tuj, ke li senprokraste venu al mi. Mi povoscios elpremi el li la veron.

Jam konante liajn nenuligeblajn decidojn, Isaak hu- mile obeis. Post ĉirkaŭ unu horo du soldatoj eniris en la kabineton, kondukante mizermienan junulon. Perfid- inte nenian emocion, Saŭlo el Tarso ordonis, ke ili iru en la punĉambron, kie li post kelke da minutoj parolos al la malliberigito.

Pleniginte per notoj kelke da papirusoj, li decideme sin direktis al la punĉambro. Tie troviĝis ĉiuj abomen- indaj, malbenindaj iloj de la politika-religiaj persekutoj, kiuj venenis Jerusalemon en la tiutempaj luktoj.

Parade sidiĝinte, la tarsa junulo akre pridemandis la mizeran enkarcerigiton.

Cia nomo?

Matatias Johanan.

Ĉu ci konas la maljunan Ananiason, migradantan predikiston de la eklezio de la "Vojo"?

Jes, sinjoro.

De kiam?

Mi koniĝis kun li, kiam oni ankoraŭ ne arestis min, antaŭ monato.

Kaj kie loĝas tiu adepto de la ĉarpentisto?

Tion mi ne scias - timeme respondis la demand- ito. - Kiam mi koniĝis kun li, li loĝis en malriĉa kvar- talo de Jerusalem, kie li instruadis la Evangelion. Ana­nias ne havis konstantan loĝejon. Li venis de Jafo, halt- ante en pluraj vilaĝoj, kie li predikadis la veraĵojn de Jesuo Kristo. Ĉi tie li vivis irante de unu kvartalo en alian, en sia pia misio.

La tarsa junulo ne atentis tiun teniĝon de profunda humileco, kaj, kunŝovante la brovojn, minace aldonis:

Ĉu ci opinias, ke ci povas mensogi antaŭ leĝisto?

Sinjoro, mi ĵuras... - ĝemis la junulo.

Saŭlo ne bonvolis konsideri lian petegon. Turnante sin al unu el la soldatoj, li senindulge diris:

Julio, ni ne povas perdi tempon. Mi devas ricevi la necesan informon. Suferigu al li la torturon de la ungoj. Mi pensas, ke per tia rimedo li ne kuraĝos kaŝi plue la veron.

Ĉi tiu ordono estis tuj plenumita. Akrepintaj tortur- iloj estis prenitaj el granda polvoplena ŝranko. Post ne- multaj sekundoj Julio kaj lia kamarado, liginte la kom- patindan junulon al kruda ŝtipo, enigis la akrapintajn ilojn en la finon de la fingroj, kio elvokis ĉe la torturato korŝirajn kriojn. La juna malliberigito vane elkriadis siajn terurajn dolorojn; la turmentantoj aŭdadis lin in- diferente. Kiam la sango komencis elgutadi el sub la perforte eltirita ungo, la viktimo laŭte blekis:

Kompaton! Mi konfesos ĉion, mi diron, kie li trov- iĝas! Kompatu min!

Saŭlo ordonis, ke oni momente ĉesigu la punon, por aŭdi la novajn deklarojn.

Sinjoro! - plorante, diris la malfeliĉa. - Ana­nias jam ne troviĝas en Jerusalem. Ĉe nia lasta kunveno, tri tagojn antaŭ ol ni iris en la karceron, la maljuna dis- ĉiplo de la Evangelio adiaŭis nin, dirante, ke li nun loĝos konstante en Damasko.

Tiu lamenta voĉo estis ia eĥo de profundaj doloroj, amasiĝintaj en koro juna sed plena de amaraj disreviĝoj pri la vivo, sed Saŭlo ŝajne ne havis okulojn, por vidi tiajn kortuŝantajn suferojn.

Ĉu tio estas ĉio, kion ci scias? - li seke demandis.

Jes, mi ĵuras - humile respondis la junulo.

Ĉe tia kategoria aserto, travidebla tra la sincera ri- gardo kaj la emocia kaj malgaja tono de la voĉo, la leĝisto estis kontenta kaj ordonis rekonduki la malliber- igiton en la karceron.

Post du tagoj la tarsa junulo kunvokis kunvenon en la Sinedrio, kunsidon, al kiu li atribuis apartan gravecon. Ĉiuj liaj kolegoj venis al lia alvoko. Kiam la kunsido estis malfermita, la leĝisto el Tarso klarigis la motivon de tiu kunvoko.

Amikoj - fiere komencis -, antaŭ kelka tem­po ni kunvenis, por ekzameni la karakteron de la religia lukto, naskiĝinta en Jerusalem el la agado de la partiz- anoj de la nazareta ĉarpentisto. Feliĉe nia enpaŝo en la aferon venis en la tempo ĝusta, por antaŭforigi grand- ajn malbonojn dank'al la ruzeco de la falsaj miraklistoj, eksportitaj el Galileo. Je la kosto de teruraj penoj la atmosfero sennubiĝis. Estas vero, ke la urbaj karceroj estas plene ŝtopitaj, sed ĉi tiu dispono estas pravigebla tial, ke estas nepre necese bridi la revolucieman instinkt- on de la malkleraj amasoj. La tiel nomata eklezio de la "Vojo" limigis siajn laborojn al la helpado al senpro- tektaj malsanuloj. Niaj plej malaltklasaj kvartaloj estas en paco. Sereneco revenis al niaj okupiĝoj en la Templo. Sed ne tion saman oni povas diri rilate la najbarajn urb- ojn. Miaj demandoj al la religiaj aŭtoritatuloj de Jafo kaj Cezarea konigas la tumultojn, kiujn la adeptoj de la Kristo jam longe spite elvokas, kun grava malutilo por la ĝenerala ordo. Ne nur en tiuj ĉeloj ne devas far- adi sanigan laboron: ĵus venis al mi el Damasko alarmaj sciigoj, kiuj postulas tujajn decidojn. Tie nestas danĝer- aj individuoj. Maljunulo, nomata Ananias, tie nun mal- ordigadas la vivon de tiuj, kiuj bezonas pacon en la sinagogoj. Ne estas juste, ke la plej alta tribunalo de nia raso ne interesiĝas pri la izraelidaj kolektivoj en aliaj regionoj. Mi do proponas, ke ni etendu la bonefikecon de nia kampanjo al aliaj urboj. Por tio mi oferas mian tutan personan servemon, sen ia mona ŝarĝo por la domo, kie ni oficas. Sufiĉas por mi nur la necesa rajtigo, por agigi ĉiajn rimedojn, kiuj ŝajnos al mi konvenaj, inklu- zive de la kondamno al morto mem, kiam mi opinios ĝin necesa kaj oportuna.

La propono de Saŭlo estis ricevita kun elmontroj de simpatio; unu el la ĉeestantoj eĉ proponis specialan voĉon de laŭdo al lia viglanta zorgemo, kion unuanime aplaud- is la negranda kunvenantaro. Mankis al ĉi tiu la saĝ- eco de ia Gamaliel, kaj la ĉefpastro, devigite de la ĝe- nerala aprobo, ne hezitis doni la necesajn leterojn kun la absoluta rajtigo por arbitra agado. La ĉeestantoj brak- umis la junan rabenon, forte laŭdante lian akrevidan kaj energian spiriton. Sen ia dubo tiu juna kaj fortika mensa strukturo estis bonaŭgura garantio de pli granda estonteco ĉe la politika emancipiĝo de Izrael. Celpunkto de la flata kaj stimulanta parolo de siaj amikoj, Saŭlo el Tarso reliefigis la fieron de sia raso, nutrante esper- ojn al la venontaj tagoj. Estas vero, ke li maldolĉe suferis de la disruiniĝo de siaj junulaj revoj, sed li uzos la solulecon de sia ekzistado en la luktoj, kiujn li opiniis sanktaj, en la servado al Dio.

Havante en la manoj la leterojn, kiuj rajtigis lin agadi konvene, kunlabore kun la sinagogoj de Damasko, li akceptis la kompanion de tri respektindaj sinjoroj, kiuj proponis sin por lin akompani en karaktero de tre amik- aj servantoj.

Post tri tagoj la malgranda karavano eliris el Jeru­salem al la vasta ebenaĵo de Sirio.

En la antaŭtago de ilia alveno, kiam preskaŭ finiĝis la malfacila kaj laciga vojaĝo, la tarsa junulo sentis ĉiam pli akraj la amarajn rememorojn, kiuj al li konstante alsvarmis. Sekretaj fortoj devigis lin fari al si profund- ajn demandojn. Li rememoris la unuajn revojn de sia juneco. Lia animo baraktadis en kruelaj demandoj. De sia adoleskeco li ŝatis la internan pacon: li soifis stabil- econ, por elplenumi sian karieron. Kie trovi tiun seren- econ, kiu tiel frue estis la objekto de liaj plej intimaj meditadoj? Por tio la instruistoj de Izrael rekomendis la absolutan observadon de la Leĝo. Pli ol ĉion li gard- adis ĝiajn principoj n. Ekde la komencaj impulsoj de la juneco li abomenis la pekon. Li sin fordonis al la idealo per ĉiuj siaj fortoj servi al Dio. Li ne hezitis fari ĉion, kion li rigardis kiel devon, ĉe la plej krudaj kaj brutalaj agoj. Se nekontesteble estis, ke li havas sennombrajn estimantojn, li tamen havas ankaŭ potencajn malamik- ojn, dank'al sia karaktero nefleksebla ĉe la plenumo de tiuj devoj, kiujn li konsideris sanktaj. Kie do la spirita paco, al kiu li tiel forte sopiras en siaj senĉesaj klopod- oj? Kiel ajn li streĉis siajn fortojn, li vidis sin kvazaŭ ia vulkano el doloraj kaj profundaj zorgoj. Lian vivon karakterizis potencaj ideoj, sed en sia animo li batalad- is kontraŭ nerepacigeblaj antagonismoj. La scioj de la Leĝo de Moseo laŭŝajne ne sufiĉis al lia konsumanta soifo. La enigmoj de la destino mastris lian menson. La mistero pri la doloro kaj la diversaj destinoj superŝutis lin per nesolveblaj enigmoj kaj mallumaj demandoj, ta­men tiuj adeptoj de la krucumita ĉarpentisto elmontris nekonatan serenecon! Preteksti, ke ili ne konas la plej gravajn problemojn de la vivo, ne taŭgis ĉi tie, ĉar Stef­ano estis tre inteligenta homo kaj, mortante, vidigis im- presan pacon kaj spiritajn valorojn, kiuj inspiris miregon.

Kiel ajn insiste liaj kunuloj turnis lian atenton al la unuaj vidaĵoj de Damasko, malproksime bildiĝantaj, Saŭlo ne sukcesis eliri el la malluma monologo. Li ŝajnis ne vidi la paciencajn kamelojn, kiuj pezece paŝadis sub la tagmeza suno, bruleganta de la zenito. Vane ili invitis lin kune manĝi. Kelke da minutoj li restis en ĉarma mal- granda oazo, kie li atendis, ĝis finiĝos la manĝeto de liaj kamaradoj, kaj ekiris pluen, absorbite de la intensaj in- timaj pensoj.

Li mem ne povoscius klarigi, kio nun okazas. Liaj rememoroj atingis la tempojn de lia frua infaneco. Lia tuta laborplena pasinteco nete klariĝis ĉe tiu introspekta analizado. El inter ĉiuj familianoj reliefiĝis la memoro pri Stefano kaj Abigail, kvazaŭ instigante lin al pli pro- fundaj demandoj. Kial tiuj gefratoj el Korinto havigis al si tian influon sur ĉiujn problemojn de lia "mi"?Kial li atendis Abigailon sur ĉiuj vojoj de la juneco, kiu streb- adis al vivo pura? Li rememoris siajn plej eminentajn amikoj n, kaj ĉe neniu el ili li trovis moralajn ecojn si- milajn al la ecoj de tiu juna predikanto de la "Vojo", kiu spitis lian politika-religian aŭtoritatecon antaŭ la tuta Jerusalem, malŝatante humiligon kaj morton, kaj poste mortis, benante liajn maljustajn kaj senapelaciajn decidojn. Kia forto kunligis ilin en la labirintoj de la mondo, ke lia koro ilin neniam forgesis? La dolora vero estis tio, ke li troviĝas sen interna paco, malgraŭ la konkero kaj ĝuado de ĉiaj prerogativoj kaj privilegioj inter la plej eminentaj homoj de sia raso. En penso li preterpasis la junulinojn, kiujn li konis dum la vivo, tiujn plej karajn al lia infaneco, kaj ĉe neniu li povis trovi karakterizaĵojn egalajn al tiuj de Abigail, kiu divenad- is liajn plej kaŝitajn dezirojn. Turmentite de tiuj pro- fundaj demandoj, kiuj potencis lian menson, li kvazaŭ vekiĝis el ia granda premsonĝo. Estis eble tagmezo. Ankoraŭ tre malproksime, la vidaĵo de Damasko jam prezentis siajn konturojn: densaj fruktoĝardenoj, grizaj kupoloj duonmontriĝis fore. Firme rajdante, montrante la korpan rektecon de viro, kutiminta al la plezuroj de la sporto, Saŭlo iris antaŭe kun superreganta teniĝo.

Sed en certa momento, kiam li apenaŭ vekiĝis de siaj angoraj meditoj, li eksentis sin envolvita en lumojn malsamajn ol la suna. Li havis la impreson, kvazaŭ la aero fendiĝas simile al kurteno sub ia potenca nevidebla premo. En sia animo li supozis, ke lin atakas kapturno post la persista kaj dolora streĉado de la menso. Li ek- volis sin returni, peti la kunulojn pri helpo, sed li ilin ne vidis, kvankam li ja povis krii pri helpo.

- Jakob! Demetrio! Helpu al mi! - li ekkriis en malespero.

Sed la konfuziteco de la sentumoj prenis de li la konadon pri ekvilibro kaj li senprotekte falis de sur la besto sur la varmegan sablon. Nun ŝajnis, ke la vizio disvastiĝas ĝis la senfineco. Alia lumo frapis liajn duon- blindigitajn okulojn, kaj sur la vojo, kiun la fendita aero al li malkaŝis, li ekvidis aperi la figuron de majeste bela homo, ŝajnanta veni el la ĉielo al li renkonte. Ties tu- niko estis el lumantaj punktoj, la haroj atingis la ŝultr- ojn, laŭ la nazareta modo, la magnetaj okuloj, altirante per simpatio kaj amo, lumigis lian seriozan kaj mildan mienon, kie ŝvebis ia dia malĝojo.

La leĝisto el Tarso rigardadis lin kun profunda mir- ego, kaj tiam la nekonato per neforgesebla tono aŭdiĝis:

Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?

La tarsa junulo ne sciis, ke li preterkonscie staras sur la genuoj. Ne povante difini, kio okazas, li males- pere ekpremis la koron. Neretenebla sento de respekt- ego lin tutan ekposedis. Kion tio signifas? Kies estas tiu dia figuro, kiun li duonvidis sur la bildo de la nudi- ĝinta firmamento kaj kies ĉeesto superverŝis lian rapid- ege batantan koron per nekonataj emocioj?

Dum la kompanianoj ĉirkaŭis la junulon genuantan, nenion aŭdante nek vidante, kvankam ili en la komenco ekrimarkis ian grandan lumon en la alto, Saŭlo demandis per tremanta, timplena voĉo:

Kiu vi estas, ho Sinjoro?

Aŭreolita de ia milda lumo kaj per tono neimageble dolĉa, la Sinjoro respondis:

Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas!

Tiam montriĝis, ke la fiera kaj necedema leĝisto, konvulsie plorante, kurbiĝas al la tero. Aspektis, kvazaŭ la flama rabeno de Jerusalem estis morte vundita, mo- mente spertante la disruiniĝon de ĉiuj principoj, kiuj mo- delis lian spiriton kaj ĝis nun gvidis lin tra la vivo. Antaŭ liaj okuloj, nun kaj tie, staris tiu grandanima kaj nekomprenata Kristo! La predikantoj de la "Vojo" ne iluziiĝis! La parolo de Stefano estis la pura vero! La kredo de Abigail estis la reala vojo. Tiu homo estis la Mesio! La mirinda historio de lia resurekto ne estis ia le- genda artifiko, por plisolidigi la fortojn de la popolo. Efektive, li, Saŭlo, tiun ja vidas en la majesteco de lia dia gloro! Kia amo certe animas ties koron plenan de plej alta favorkoreco, ke tiu venis al li renkonte sur de- zertaj vojoj, al li, Saŭlo, kiu prenis sur sin la rolon de senindulga persekutanto de ties plej fidelaj disĉiploj! Laŭ la sincereco de sia arda animo li konsideris ĉion ĉi en la mallonga daŭro de unu minuto. Li eksentis ne- venkeblan honton pri sia kruela pasinteco. Torento da impetaj larmoj surverŝis lian koron. Li ekdeziris paroli, pentofari, elkrii siajn senfinajn disreviĝojn, ĵuri fidelec- on kaj sindonecon al la Mesio el Nazaret, se la sincera bedaŭro de la pentanta kaj disŝirita spirito sufokis lian voĉon.

Tiam li rimarkis, ke Jesuo alproksimiĝas, kaj, fiks- ante sur li karesan rigardon, la Majstro ame tuŝis liajn ŝultrojn, dirante per patra tono:

- Ne piedbatu kontraŭ la pikiloj!

Saŭlo komprenis. De post lia renkontiĝo kun Ste- fano profundaj fortoj ĉiumomente kaj ĉiuloke instigadis lin mediti pri la novaj instruoj. La Kristo vokis lin per ĉiaj rimedoj kaj en ĉiaj manieroj.

Ne povante kompreni la dian grandecon de tiu horo, liaj kunvojaĝantoj ekvidis lin pli varme ploranta.

La tarsa junulo plorsingultadis. Ĉe la dolĉa kaj persv- ada mieno de la nazareta Mesio li konsideris la tempon perditan sur malglataj kaj sendankaj vojoj. De nun li devas reformi la provizon de siaj plej internaj pensoj; la vido de Jesuo releviĝinta tute rebakis, en liaj mort- emaj okuloj, la religiajn konceptojn. Certe la Savinto kompatis lian lojalan kaj sinceran koron, aldonitan al la servado al la Leĝo, kaj malsuprenvenis de sia gloro, por eletendi al li siajn diajn manojn. Li, Saŭlo, estas la ŝafo, perdiĝinta en la pereigejo de la bruligaj kaj detru- antaj teorioj. Jesuo estas la Paŝtisto amika, kiu bon- volis fermi la okuloj n kontraŭ la sendankaj dornarbet- aĵoj, por lin ame savi. En palpebruma daŭro la juna rabeno konsideris la amplekson de tiu ago de amo. Larm­oj ŝprucis el la suferanta koro, simile kiel pura akvo el ia nekonata fonto. Sur tiu sama loko, en la majesta sanktejo de la spirito, li ĵuris al si mem, ke li por ĉiam sin donos al Jesuo. Subite li rememoris siajn krude do- lorajn elprovojn. La ideo pri iu hejmo estingiĝis kun Abigail. Li sentis sin tute sola kaj frakasita. Sed de hodiaŭ li sin fordonos al la Kristo kiel nura sklavo al ties amo, kaj ĉion faros, por pruvi al tiu, ke li scias kom­preni ties oferon, nome ke Jesuo helpas lin sur la ombra vojo de la homaj malbonagoj en tiu decidiga momento de lia destino. En larmoj, kiel neniam antaŭe en sia vivo, ĉe la mireganta rigardo de siaj kamaradoj kaj en la rosta varmego de tagmezo, li sur tiu sama loko faris sian unuan kredkonfeson..

Kion mi faru, Sinjoro?

Tiu decidema animo, eĉ en la momento de senkond- iĉa kapitulaco, humiligita kaj vundita ĉe siaj plej estim- indaj principoj, elmontris sian noblecon kaj lojalecon. Trovinte la plej grandan revelacion dank'al la amo, kiun Jesuo volonte manifestis al li, Saŭlo el Tarso ne elektas taskojn, por servi al li por la renovigo de siaj klopodoj de homo. Fordonante sin al Jesuo per sia tuta animo kvazaŭ plej malsupera servanto, li humile demandas, kion la Majstro deziras de lia kunlaborado.

Tiam, lin pli ame rigardante kaj komprenigante al li, ke la homoj devas harmonii en la komuna laboro de la edifo de ĉiuj, en la universala amo, en lia nomo, Jesuo respondis:

Leviĝu, Saŭlo! Eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari!

Tiam la tarsa junulo ne plu vidis la amindan figuron kaj havis la impreson, kvazaŭ li dronas en ia maro da ombroj. Vizaĝaltere, li ĉiam ankoraŭ ploradis, elvok- ante kompaton ĉe siaj kamaradoj. Li frotis al si la okul­ojn, kvazaŭ dezirante ŝiri la vualon, kiu malhelpis lian vidpovon, sed li sukcesis nur palpadi en densa malumo. Iom post iom li komencis rimarki la ĉeeston de siaj amik- oj, kiuj laŭŝajne komentariadis la situacion:

Nu, Jakob - diris unu el ili, montrante grandan maltrankvilecon -, kion ni nun faru?

Mi opinias, ke estus bone - respondis la alpa- rolito -, se ni irigus Jonan al Damasko, por peti tujan helpon.

Sed kio okazis? - demandis la respektinda mal- junulo, kiun lia amiko nomis Jona.

Mi tute klare ne scias - respondis Jakob impres- ita. - Mi antaŭe ekvidis intensan lumon en la ĉielo kaj tuj poste aŭdis, ke Saŭlo krias pri helpo. Mi povis ĝus- tatempe fari nenion por li, ĉar en tiu sama momento li falis de la besto, antaŭ ol ricevi ian helpon.

Maltrankviligas min - konsideris Demetrio - tiu dialogo kun la ombroj. Kun kiu li konversacias? Ni aŭd- as lian voĉon, sed vidas neniun: kio do nun okazas ĉi tie, kion ni ne povas kompreni?

Ĉu vi do ne vidas, ke nia estro deliras? - saĝe kontraŭmetis Jakob. - La longaj vojaĝoj en rostanta suno ordinare konsumas eĉ la plej fortikajn organismojn. Krom tio, kiel ni vidis, li de frue matene ŝajnas deprim- ita kaj malsana. Li sin ne nutris, malfortiĝis pro la penado dum ĉi tiuj tiel longaj tagoj, kiujn ni tre malfa- cile travivas ekde Jerusalem. Laŭ mia opinio - li finis, malĝoje balancante la kapon -, tio estas unu el tiuj okazoj de febroj, kiuj subite atakas en la dezerto...

Sed la maljuna Jona, kun larĝe malfemitaj okuloj, fikse kun forta miro rigardadis la plorsingultantan rabenon. Aŭdinte la opinion de siaj kunvojaĝantoj, li dir- is hezite, kvazaŭ li timus ofendi ian nekonatan estulon:

Mi havas grandan sperton pri tiaj iradoj sub la suno, brulanta de la zenito. Mi pasigis mian junecon pelante kamelojn tra la dezertoj de Arabujo, sed mi tie neniam vidis iun malsanulon kun ĉi tiuj signoj: la febro de tiuj, kiuj falas senfortaj sur la vojon, ne manifestiĝas kune kun delirado kaj larmoj; la atakito falas frakasita, sen reago. Ĉi tie ni observas nian mastron, kvazaŭ li konversacias kun iu nevidebla por ni. Mi ne inklinas akcepti ĉi tiun hipotezon, sed mi suspektas, ke en ĉio ĉi estas ia signo de la sorĉaĵoj de la "Vojo". La sekvantoj de la ĉarpentisto scias magiajn procedojn, kiujn ni anko- raŭ tute ne kapablas kompreni. Ni ja scias, ke nia leĝ- isto sin donis al la tasko persekutadi ilin ĉie, kie ili trov- iĝas. Ili eble teksis kontraŭ li ian kruelan venĝon. Mi proponis min, por veni Damaskon, celante foriĝi de miaj parencoj, kiuj laŭŝajne estas delogitaj de tiuj novaj do- ktrinoj. Kiam estis dirite, ke oni resanigas iun de lia bllindeco simple per surmetado de manoj? Tamen mia frato resaniĝis pere de la fama Simon Petro. Laŭ mia opinio nur sorĉarto klarigas tiajn aferojn. Vidante tiom da misteraj faktoj en mia domo mem, mi ektimis Satan- on kaj forkuris.

Retiriĝinte en si mem, surprizite de la lin ĉirkaŭ- anta densa mallumo, Saŭlo aŭdadis ĉi tiujn konsiderojn de siaj amikoj, spertante fortan malvigliĝon, kvazaŭ kon- sumita kaj blinda reveninte el grandega malvenko.

Forviŝante la larmoj n, li plej humile vokis unu el ili. Ĉiuj ili diligente alkuris.

Kio okazis? - demandis Jakob maltrankvila. - Ni estas afliktitaj pro vi. Ĉu vi estas malsana, sinjoro? Ni zorgos pri ĉio, kion vi trovos necesa...

Saŭlo faris malgajan geston kaj rediris:

Mi blindiĝis.

Sed kio estis? - demandis alia kompaniano, an- kaŭ zorgoplena.

Mi vidis Jesuon el Nazaret! - li respondis pent- eme, tute alia homo.

Jona faris signifoplenan signon, kvazaŭ dirante al siaj kunuloj, ke li estas prava, kaj ili rigardadis unu alian kun tre granda miro. Ili instinkte ekkomprenis, ke la menso de la juna rabeno estas afekciita. Jakob, kiel persono de lia intimeco, prenis sur sin la iniciativon de la unuaj disponoj kaj diris:

Sinjoro, ni bedaŭras vian malsanecon. Ni devas decidi pri la destino de la karavano.

La leĝisto el Tarso, elmontrante ian humilecon, kia neniam alkonformiĝis al lia regema temperamento, lasis fali larmon kaj profunde malĝoje rediris:

Jakob, ne ĝenu vin pro mi... Rilate tion, kio koncernas min fari, mi devas senprokraste veni Damas- kon. Rilate vin tri... - kaj la voĉo dolore rompiĝis, kvazaŭ premata de granda angoro, kaj amare daŭrigis -, agu tiel, kiel vi volos, ĉar ĝis nun vi estis miaj serv- antoj, sed de nun ankaŭ mi estas sklavo, mi jam ne apar- tenas al mi mem...

Ĉe tiu humila kaj malĝoja voĉo Jakob komencis plori. Li estis plene konvinkita, ke Saŭlo freneziĝis. Li vokis aparte la du kamaradojn kaj diris:

Vi ambaŭ revenu Jerusalemon kun la malĝoja novaĵo, dum mi kun nia leĝisto iros al la proksima urbo, por kiel eble zorgi pri ĉi tiu afero. Mi kondukos lin al liaj amikoj kaj ni serĉos ian helpon de iu kuracisto... Mi rimarkas, ke lia menso estas treege perturbita...

La juna rabeno sciiĝis pri iliaj decidoj preskaŭ ne- surprizite. Li pasive konsentis la decidon de sia servanto. En tiu momento, kiam li dronis en densa kaj profunda mallumo, lia imagemo estis plena de transcendaj kon- jektoj. La subita blindiĝo lin ne afliktis. El la sfero de tiu mallumo, pleniganta liajn karnajn okulojn, kvazaŭ elvenas la radiluma figuro de Jesuo antaŭ liajn spiritajn okulojn. Estis juste, ke estingiĝis lia vidpovo, por ke li por ĉiam konservu la memoron pri tiu glora minuto de sia aliiĝo por iu pli alta vivo.

Saŭlo ricevis la parolon de Jakob kun la humileco de iu infano. Senplende, senreziste li aŭdis la fortrotad- on de la karavano, returne iranta al Jerusalem, dum la maljuna servanto, posedite de grandega timo, oferis al li la amikan brakon.

Kun larmoj, fluantaj el la senesprimaj okuloj, kiuj kvazaŭ dronis en la nepenetrebla vizio en la malpleno, la fiera leĝisto el Tarso, gvidata de Jakob, piediradis en la varmega suno de la unuaj posttagmezaj horoj.

Kortuŝite de la benoj, kiujn li ricevis de la plej altaj sferoj de la vivo, Saŭlo ploradis, kiel neniam antaŭe. Li nun estis blinda kaj for de siaj karuloj. Sufokanta an- goro bolis en lia premata koro, sed la vizio de la reviv- iĝinta Kristo, ties neforgesebla parolo, ties esprimo de amo troviĝis en lia aliiĝinta animo. Jesuo estas la Sin­joro, neatingebla por la morto. La Majstro direktos liajn paŝojn sur la vojo, donos al li novajn ordonojn, elsekigos la ulcerojn de vantamo kaj fiero, kiuj mord- adis lian koron, kaj precipe havigos al li fortojn, por korekti la erarojn de siaj tagoj de iluzio.

Impresite kaj malĝoja, Jakob gvidis sian amikan es- tron, demandante sin mem, kial tiu senĉesa kaj silenta ploro.

Envolvita en la mallumo de la kelkatempa blindeco, Saŭlo ne rimarkis, ke la densa mantela de la krepusko ĉirkaŭvolvas la Naturon. Malhelaj nuboj akcelis la ves- periĝon, dum sufokaj ventoj blovadis de la vastega eben- aĵo. Li malfacile akompanis la paŝojn de Jakob, kiu deziris plirapidigi la iradon, timante la pluvon. Kun de- cidema kaj energia koro, li ne atentis la malhelpaĵojn, kiuj leviĝadis antaŭ lia dolora marŝado. Mankis al li la vidado, li do bezonis ian gvidanton; sed Jesuo rekomend- is al li eniri en la urbon, kie estos al li dirite, kion li devas fari. Li devis obei al la Savinto, kiu honoris lin per la plej altaj malkaŝoj de la vivo. Per ŝanceliĝaj paŝoj, vundante al si la piedojn ĉe ĉiu malfirma movo, li iel ajn irados, por plenumi la diajn ordonojn. Estis nepre necese ne atenti la malfacilaĵojn, ne forgesi la cel- on. Kio grava tio estas, la rigardo en mallumo, la reveno de la karavano Jerusalemon, la peniga piedirado al Da- masko, la erara supozo de liaj kunuloj pri tiu neforges- abla okazaĵo, la perdo de la honoraj titoloj, la forpuŝo, kiun li suferos de la pastroj liaj amikoj, la nekompreno de la tuta mondo, kompare kun la kulmina fakto de lia destino?

Kun la profunda sincereco, kiu karakterizis liajn eĉ plej sensignifajn agojn, Saŭlo el Tarso konsideris nur tion, ke Dio ŝanĝis Sian decidon pri li; li do estos al Li fidela ĝis la fino.

Kiam la krepuska malhelo fariĝis pli densa, du ne- konataj viroj eniris en la antaŭurbon de Damasko. Kvan- kam la forta vento forblovis la tempestajn nubojn al la dezerto, dikaj pluvogutoj tie kaj tie faladis sur la varm- an polvon de la stratoj. La fenestroj de la loĝodomoj klakbrue fermiĝadis.

Damasko povis rememori la tarsan junulon, belan kaj triumfantan. Ĝi konis lin ĉe siaj plej brilaj festoj. Ĝi kutime aplaŭdadis lin en la sinagogoj. Sed, vidante sur la stratoj iradi tiujn du lacajn kaj magajajn virojn, ĝi tute ne povus rekoni lin en tiu junulo, malfirme paŝ- anta, kun mortintaj okuloj...

FINO DE LA UNUA PARTO

DUAPARTO

I

Direkte al la dezerto

Kien ni iru, sinjoro? - time demandis Jakob, tuj kiam ili ekiris sur la tordaj stratoj.

La tarsa junulo momente konsideris kaj respondis:

Mi ja kunportas iom da mono, tamen mi troviĝas en tre malfacila situacio: mi sentas, ke mi bezonas pli ĝuste moralan helpon, ol fizikan ripozon. Mi devas trovi iun, kiu helpus min kompreni, kio okazis. Ĉu vi scias, kie Cadok loĝas?

Jes, sinjoro - diris lia servanto kortuŝita.

Konduku min tien... Vidiĝinte kun iu amiko, mi ekpensos pri ia gastejo.

Ne longe daŭris kaj jen ili ĉe la pordo de konstru- aĵo kun kurioza kaj majesta aspekto. Bonformaj muroj ĉirkaŭis vastan korton, ornamitan de floroj kaj arbustoj. Eksidinte apud la enirpordego, Saŭlo diris al sia kunulo:

Ne estus bone, se mi alproksimiĝus sen ia avizo. Mi neniam vizitis Cadokon en ĉi tiu stato. Eniru en la korton, voku lin kaj rakontu al li, kio fariĝis al mi. Mi atendos ĉi tie, des pli, ke mi ne povas fari eĉ unu paŝon.

Lia servanto senprokraste obeis. La benko, kie li ripozis, staris kelke da paŝoj malproksime de la larĝa enirpordego, sed, restinte sola, sopirante aŭdi iun amik- on, kiu lin komprenus, Saŭlo trovis la muron, palpante ĝin. Ŝanceliĝe kaj tremante, li sin malfacile trenis kaj atingis la enirejon, kie li restis.

Veninte al la alvoko, Cadok penis ekscii la motivon de tiu neatendita vizito. Jakob humile klarigis, ke li venis el Jerusalem akompanante la leĝiston, kaj detale elvolvis ĉiujn okazaĵojn dum la vojaĝo, kiel ankaŭ ilian celon; sed kiam li tuŝis la plej ĉefan epizodon, Cadok mir- konsternite malfermegis la okulojn. Estis por li malfa- cile kredi tion, kion li aŭdas, sed li tamen ne povis dubi la sincerecon de la rakontanto, kiu siaflanke apenaŭ kaŝ- is sian propran miregon. Tiu homo tiam parolis pri la mizera stato de sia estro, pri lia blindeco, pri la abundaj larmoj, kiujn li verŝadis. Saŭlo ploras?! Lia amiko en Damasko ricevis tiujn strangajn sciigojn treege surpriz- ite kaj mallonge manifestis siajn unuajn impresojn per respondo, kiu konfuzis Jakobon:

Kion vi al mi rakontas, tio estas preskaŭ never- ŝajna, tamen en ĉi tiuj cirkonstancoj estas ne eble akcepti vin ambaŭ ĉi tie. De antaŭhieraŭ mia domo estas plena de gravaj amikoj, ĵus venintaj el Citium (>) por granda kunsido en la sinagogo, la plej proksiman sabaton. Mi mem supozas, ke Saŭlo subite menskonfuziĝis, kaj mi ne volas elmeti lin al malpli respektaj opinioj kaj komen- tarioj.

Sed, sinjoro, kion mi diru al li? - hezite inter- metis Jakob.

Diru, ke mi ne estas hejme.

Tamen... mi troviĝas sola kun li, kiu estas per- turbita kaj malsana, kaj, kiel vi vidas, la vespero estas tempesta...

Cadok momente konsideris kaj rediris:

La solvo de ĉi tiu demando ne estas malfacila. Ĉe la plej proksima angulo vi atingos straton, kiun oni nomas "Rekta strato" kaj post kelke da paŝoj vi venos al la gastajo de Judas, kiu ĉiam havas multe da dispon- eblaj ĉambroj. Mi poste penos veni tien, por ekscii, kio okazis.

Aŭdinte tiajn vortojn, kiuj ŝajnis pli ĝuste ia ordono, ol respondo al peto de amiko, Jakob surprizite kaj sen- kuraĝigite lin adiaŭis.

Sinjoro - li diris al la rabeno, reveninte al la

(*) Urbo de la insulo Kipro. - La Eldonistoj.

enirpordego -, via amiko Cadok bedaŭrinde ne estas hejme.

Ĉu li ne estas hejme? - ekkriis Saŭlo kun miro. - Mi de ĉi tie aŭdis lian voĉon, kvankam ne tion, kion li diradis. Ĉu ankaŭ miaj oreloj estas difektitaj?

Ĉe ĉi tiu rimarko tiel esprimplena kaj sincera Jakob ne povis plu kaŝi la veron kaj raportis al la rabeno la akcepton, kiun li ricevis, la deteniĝan kaj malvarman konduton de Cadok.

Sekvante la paŝojn de sia gvidanto, Saŭlo ĉion aŭdis muta, forviŝante larmon. Li ne supozis, ke lin tiel ren- kontos kolego, kiun li ĉiam konsideris nobla kaj lojala en ĉiaj cirkonstancoj de la vivo. La surprizo lin pikis. Estis kompreneble, ke Cadok timas pri la renoviĝo de liaj ideoj, sed ne estis juste forlasi malsanan amikon al la vespera malbonvetero. Tamen en la kirlego da ĉagrenoj, kiuj komencis ŝveligi lian koron, li subite rememoris tiun vidon je Jesuo kaj meditis pri tio, ke efektive li nun havas kun si travivaĵojn, kiajn tiu amiko ne povis sperti; tiam li venis al la konkludo, de se la roloj estus invers- igitaj, li eble agus tiel same.

Kiam lia kompaniano finis sian raporton, li rezigna- ciplena konsideris:

Cadok estas prava. Ne estus dece ĝeni lin per la priskribo de la fakto tiam, kiam li sidas ĉe la tablo kun amikoj, havantaj gravajn funkciojn en la politiko. Krom tio mi estas blinda... Mi estus do ia ŝtipo, sed ne gasto.

Ĉi tiuj konsideroj kortuŝis lian vojkamaradon, kiu cetere elperfidis al la juna rabeno siajn proprajn timojn. En la vortoj de Jakob, Saŭlo duonvidis ian neklaran es- primon de nerpravigeblaj timoj. La konduto de Cadok eble pligrandigis suspektojn de Jakob. La admonoj de Cadok estis malklaraj, ŝanceliĝaj. Ĉi tiu ŝajnis timoplena, kva- zaŭ antaŭvidante minacojn al lia persona trankvileco. En la plej simpla parolo li travidigis la timon esti akuz- ita kiel portanto de iu manifestaĵo de la 'Vojo". Dank'al la amplekso de sia psikologia juĝokapablo la tarsa jun­ulo ĉion ĉi komprenis. Vere li, Saŭlo, estis la plej alta estro de la detrua kampanjo, sed de nun li dediĉos sian vivon al Jesuo, kaj tial li kompromitos ĉiun, kiu rekte kaj malkaŝe alproksimiĝos al li. Lia aliiĝo elvokos multe da protestoj en la fariseaj rondoj. En la hezita parolo de sia gvidanto li antaŭsentis la timon esti akuzita pri ia sorĉaĵo aŭ magiaĵo.

Efektive, post kiam ili sin komforte aranĝis en la modesta gastejo de Judas, la kompaniano de Saŭlo diris maltrankvila:

Sinjoro, mi bedaŭras, ke mi devas paroli pri miaj interesoj, sed, laŭ la faritaj projektoj, mi bezonas re- veni Jerusalemon, kie atendas min du filoj, por ke ni loĝu konstante en Cezarea.

Perfekte - rediris Saŭlo, respektante liajn skru- pulojn -, vi povos foriri ĉe mateniĝo.

Tiu voĉo, iam agresiva kaj aŭtoritatema, nun estis indulgema kaj milda, kaj tuŝis la koron de la servanto ĉe ĝiaj plej sentemaj fibroj.

Tamen, sinjoro, mi hezitas - diris la maljunulo, jam pikita de la riproĉo de sia konscienco -, vi nun est- as blinda, vi bezonas ian helpon, por rericevi la vidadon, kaj mi sincere bedaŭras, ke mi forlasas vin senprotekta.

Ne maltrankviliĝu pro mi - rediris la leĝisto rezignacie -; kiel vi scias, ke mi restos senprotekta? Mi estas konvinkita, ke miaj okuloj estos resaniĝintaj tre baldaŭ. Cetere - Saŭlo daŭrigis, kvazaŭ konsolante sin mem -, Jesuo ordonis al mi eniri en la rubon, por ke mi eksciu, kio al mi konvenas. Li do certe ne lasos min ne scianta, kion mi devas fari.

Tiel parolante, li ne povis vidi la esprimon de kom- pato, kun kiu lin rigardadis Jakob, perpleksa kaj frakas- ita. Tamen, malgraŭ la doloro, kiun al li kaŭzis lia estro en tia stato, kaj rememorante la punojn, trudatajn al la sekvantoj de la Kristo en Jerusalem, tiu lia kamarado ne sukcesis forpeli de si la timojn de sia animo kaj for- iris ĉe ektagiĝo.

Saŭlo nun estis sola. Kun la densa vualo de la blindeco li povos sin doni al sia profunda kaj malĝoja meditado.

Lia plena kaj malfermita monujo certigis al li la servemon de la gastejestro, kiu de tempo al tempo venis al li, por ekscii liajn bezonojn, sed la gasto estis vane invitata al manĝoj kaj amuzoj, ĉar nenio fortiris lin de lia morna soluliĝo.

Tiuj tri tagoj en Damasko estis tempo de rigora spirita disciplino. Lia aktiva persono ĉesigis la mondajn laborojn, por esplori la pasintatempajn erarojn, la nun- ajn malfacilaĵojn kaj la estontajn farojn. Li devis al- konformiĝi al la nekontraŭebla reformo de sia "mem". En la premateco de sia spirito li efektive sentis sin for- lasita de ĉiuj siaj amikoj. La sintenado de Cadok estis ekzempla kaj, li pensis, reprezentis tiun de ĉiuj liaj sam- religianoj, kiuj ja neniam rezignacie konsentos lian aliĝ- on al la novaj idealoj. Neniu kredos tian influon ĉe lia neatendita konvertiĝo, tamen li devos bataladi kon- traŭ ĉiuj skeptikuloj, ĉar Jesuo, por paroli al lia koro, elektis la plej helan kaj brilantan horon de la tago, sur vasta kaj senarba loko kaj ĉe la sola kompanio de tri viroj multe malpli kleraj ol li kaj ĝuste pro tio neka- pablaj ion kompreni per sia mensa krudeco. Taksante la homajn valorojn, li travivis la neelporteblan angoron de tiuj, kiuj troviĝas tute forlasitaj, sed en la kirlego de la rememoroj li klare vidis la figurojn de Stefano kaj Abi­gail, kiuj havigis al li konsolajn emociojn. Nun li kom- prenis tiun Kriston, kiu venis en la mondon precipe por la malfeliĉaj kaj malĝojaj. Iam li ribelis kontraŭ la na- zareta Mesio, en kies agado li supozis ian nekompreneblan plezuron ĉe sufero; nun, pli bone esplorante sin mem, li sukcesis ĉerpi el sia propra sperto la plej profitajn konkludojn. Malgraŭ la titoloj en la Sinedrio, la poli- tikaj devoj, la renomo, ĉio ĉi, kio faris lin estimata ĉie, kio nun li estis alia, ol iu bezonanta la dian protekton? La mondaj konvencioj kaj la religiaj antaŭjuĝoj havigis al li ian ŝajnan trankvilecon; sufiĉis, ke venis la nepri- kalkulita doloro, por ke li taksu siajn grandegajn bezon- ojn. Abisme dronante en la lin envolvanta blindeco, li fervore preĝis, turnis sin al Dio, ke ĉi Tiu ne lasu lin senhelpa, petis Jesuon klarigi lian menson, turmentatan de la ideoj de angoro kaj senprotekteco.

En la tria tago de varmaj preĝoj jen la gastejmastro sciigis lin, ke iu deziras paroli al li. Ĉu Cadok? Saŭlo soifis ian karesan, amikan voĉon. Li enkondukigis la vizitanton. Tie staris maljunulo kun trankvila kaj sim- patia mieno, sed la konvertito ne povis vidi liajn respekt- indajn grizajn harojn kaj lian noblan rideton.

La silento de la vizitanto montris, ke ili ne konas unu alian.

Kiu vi estas? - demandis la blindulo kun miro.

Frato Saŭlo - dolĉe respondis la demandito -, la Sinjoro, kiu aperis al vi sur la vojo, sendis min en ĉi tiun domon, por ke vi regajnu la vidadon kaj ricevu la lumon de la Sankta Spirito.

Aŭdinte lin, la junulo el Tarso afliktite ekpalpis en la mallumo. Kiu estas tiu viro, kiu sciis tiujn okazaĵojn sur la vojo? Ĉu iu konato de Jakob? Sed... tiu tono de kompatoplena, karesa voĉo?

Via nomo? - li demandis iom terurita.

Ananias.

Ĉi tiu respondo estis revelacio. La persekutata ŝafo venis renkonte al la karnoŝira lupo. Saŭlo komprenis la lecionon, kiun la Kristo al li donas. La ĉeesto de Ana­nias revokis en lian memoron la faktojn plej sanktajn por li. Ananias estis la inicinto de Abigail en tiun doktrinon kaj la motivo de lia vojaĝo Damaskon, kie li renkontis Jesuon kaj la renovigan veron. Posedite de profunda respekto, li ekvolis antaŭenpaŝi genuiĝi antaŭ tiu disĉiplo de la Sinjoro, kiu lin dolĉe nomis "frato", kortuŝite kisi ties bonfarajn manojn, sed li nur palpis en la aero, ne sukcesante plenumi tiun plej agrablan deziron.

Загрузка...