Mi dezirus kisi vian tunikon - li humile kaj dan- ke diris -, sed, kiel vi vidas, mi nun estas blinda!
Jesuo sendis min ĝuste por tio, por ke vi rehavu la vidadon.
Tre kortuŝita, la maljuna disĉiplo de la Sinjoro ri- markis, ke la kruela persekutanto de la apostoloj de la "Vojo" estas nun tute alia homo. Aŭdante lian parolon plenan de fido, Saŭlo el Tarso travidigis tra la mieno signojn de profunda interna ĝojo. El la vualitaj okuloj ekfluadis kristalaj larmoj. Tiu flamanta kaj kaprica jun- ulo lernis esti humana kaj humila.
Jesuo estas la eterna Mesio! Mi metis mian anim- on en liajn manojn! - li diris samtempe kortuŝita kaj esperplena. - Mi pentas mian vojon!
Plorante de sincera pento, ne sciante esprimi sian dankon pro tiu horo kaŭze de la mallumo, kiu malfacil- igis lian iradon, li humile genuiĝis.
La grandanima maljunulo ekdeziris antaŭeniĝi, mal- helpi tiun agon de ekstrema sinofero, konsiderante sian propran naturon de erarema kaj neperfekta homo; sed, dezirante stimuli ĉiujn rimedojn de tiu flamanta animo, por la bono de ĝia plena konvertiĝo al la Kristo, li kor- tuŝita alproksimiĝis kaj, metinte la kalan manon sur tiun turmentatan frunton, diris:
Frato Saŭlo, en la nomo de Dio Ĉiopova mi bapt- as vin en la novan kredon al Kristo Jesuo!
Ĉe la varmaj larmoj, kiuj fluadis el liaj okuloj, la tarsa junulo penteme diris:
La Sinjoro volontu pardoni miajn pekojn kaj pri- lumi miajn intencojn por iu nova vivo.
Nun - diris Ananias, metinte la manojn sur liajn senlumajn okulojn kaj per amoplena tono -, en la nomo de la Savinto mi petas Dion, ke vi ree ricevu vian vid- povon.
Se plaĉas al Jesuo, ke tiel estu - kortuŝite diris Saŭlo -, mi oferas miajn okulojn al liaj sanktaj servoj por ĉiam.
Kaj kvazaŭ ekagis grandaj nevideblaj fortoj, li ek- sentis, ke de liaj dolorantaj palpebroj falis peza subs- tanco, kvazaŭ skvamoj, kaj dume la vidpovo refariĝis, pleniĝante per lumo. Tra la malfermita fenestro li vidis la helan ĉielon super Damasko kaj spertis nedifineblan feliĉon ĉe tiu oceano da brilegaj lumoj. La matena vent- eto, kvazaŭ parfumo el la suno, venis kisi lian frunton kaj por lia koro estis ia beno de Dio.
Mi vidas! Nun mi ja vidas! Glorata estu la savinto de mia animo! - li ekkriis, etendante la brakojn en impeto de danko kaj amo.
Ankaŭ Ananias ne plu sin detenis; ĉe tiu granda elmontro de la favorkoreco de Jesuo la maljuna disĉiplo de la Evangelio brakumis la tarsan junulon, plorante de danko al Dio pro la ricevitaj favoroj. Tremante de ĝojo, li levis Saŭlon per siaj servemaj brakoj, subtenante ties animon surprizitan kaj konfuzitan de ĝojego.
Frato Saŭlo - li entuziasme diris -, ĉi tiu estas nia granda tago; ni nin reciproke brakumu ĉe la san- kta memoro al la Majstro, kiu interfratigis nin per sia granda amo!
La damaska konvertito ne diris eĉ unu vorton. La danklarmoj lin sufokis. Brakumante la iaman predikist- on, per esprimoplena silenta gesto, li faris ĝin, kvazaŭ li trovis la sindonan kaj amantan patron de lia nova ek- zistado. Dum kelke da sekundoj ili silentadis, ravitaj de la dia fingro, kvazaŭ du fratoj, tre amantaj unu la duan kiuj repaciĝis sub la okuloj de Dio.
Saŭlo nun sentis sin vigla kaj lertmova. En minuto ŝajnis, ke li rericevis ĉiujn fortojn de sia vivo. Rekonsci- iĝinte de la dia ĝojo, kiu lin feliĉigis, li ekprenis la manon al la maljuna disĉiplo kaj respekte ĝin kisis. Al Ananias larmoj staris en la okuloj; li mem ne povis esti antaŭ- vidinta la grandegajn ĝojojn, kiuj atendis lin en la mo- desta gastejo sur la Rekta strato.
Vi revivigis min por Jesuo - li ĝojplena diris -; mi apartenos al li por eterne. Lia favorkoreco revigligos mian malfortecon, kompatos miajn vundojn, sendos help- on al la mizereco de mia peka animo, por ke la koto de mia spirito turniĝu en oron de lia amo.
Jes, ni apartenas al la Kristo - jesigis la grand- anima maljunulo kun ĝojo elverŝiĝanta el liaj okuloj.
Kaj kvazaŭ subite fariĝinte ia knabeto, avidanta ins- truojn, Saŭlo el Tarso, sidiĝinte apud sian amikan bon- faranton, petis de li ĉiajn informojn pri la Kristo, pri ties senmortaj konsiloj kaj agoj. Ananias raportis al li ĉion, kion li sciis pri Jesuo pere de la Apostoloj, post la krucumo, kiun ankaŭ li ĉeestis en Jerusalem, en tiu tragedia posttagmezo sur Kalvario. Li diris, ke li estis ŝuisto en Emaus kaj ke li iris en la sanktan urbon por la Pasko, kaj tie li akompanis la korŝiran dramon tra la stratoj plenŝtopitaj de popolanoj. Li parolis pri la kompato, kiun vekis ĉe li la Mesio kun dorna krono kaj sub la milfajfado de la furioza kaj senkonscienca po- polaĉo. Profundan emocion li elmontris, priskribante la penigan iradon de Jesuo sub la kruco, protektata de sen- kompataj soldatoj kontraŭ la popola furiozo, kiu sovaĝe blasfemis kontraŭ Jesuo. Scivola pri la irado de la okaz- aĵoj, li sekvis la kondamniton ĝis la monto. De sur la tortura kruco Jesuo adresis al li neforgeseblan rigardon. Laŭ lia spirito tiu rigardo esprimis sanktan alvokon, kiun li nepre devis kompreni. Profunde impresite, li ĉion ĉe- estis ĝis la fino. Post tri tagoj, ankoraŭ sub la pezo de tiuj doloraj impresoj, jen venis al li la ĝojiga sciigo, ke la Kristo releviĝis de la mortintoj en la eternan glor- on de la Ĉiopova. La disĉiploj de la Mesio estis ebriaj de feliĉo. Li tiam iris al Simon Petro, por pli bone ek- koni la personon de la Savinto. Tiel superbela estis la priskribo, tiel altaj la instruoj, tiel profundaj la inform- oj, kiuj prilumis lian spiriton, ke li senhezite akceptis la Evangelion. Dezirante partopreni en la laboro, kiun Jesuo postlasis al siaj adeptoj, li revenis Emauson, forcedis sian materialan havon kaj atendis la galileajn Apostol- ojn en Jerusalem, kie li kuniĝis kun Petro en la unuaj laboroj de la eklezio de la "Vojo". La esenco de la ins- truoj de la Kristo vigligis lian spiriton. La malsanetoj de la maljuneco malaperis. Tuj kiam Johano kaj Filipo venis Jerusalemon, por kunlabori kun la iama fiŝkaptisto el Kapernaum en la starigo de la Evangelio, ili inter- konsente decidis transforigi lin en Jafon, por kontent- igi sennombrajn petojn de fratoj, dezirantaj ekkoni la doktrinon. Li tie estis, ĝis la persekutoj, plistreĉigitaj post la morto de Stefano, devigis lin foriri.
Saŭlo sorbadis liajn vortojn kun aparta raviteco, kiel iu, kiu enpaŝis en ian novan mondon. La menciado de la persekutoj pliakrigis la pikantajn riproĉojn de la kons- cienco. Kompense, la animo estis plena de sinceraj de- ziroj, promesantaj ian novan vivon.
- Efektive - li diris, dum la rakontanto faris long- an paŭzon -, mi venis Damaskon kun rajtigo de la Tem- plo, por forkonduki vin arestitan en Jerusalemon, sed vi venis kun ordono de Jesuo kaj al li vi min por ĉiam ligis. Se mi katenus vin, en mia senscio, mi pelus vin al tur- mentado kaj morto; vi, savante min de la peko, turnis min en volontan kaj feliĉan sklavon!
Ananias ridetis treege kontenta.
Saŭlo tiam petis lin paroli pri Stefano, pri kio Ananias lin afable kontentigis. Poste li petis informojn pri ties veturado de Jafo al Jerusalem. Tre singarde li de- ziris de sia bonfaranto ian aludon al Abigail. Sian peton li faris kun tia amplena tono, ke la maljuna disĉiplo, kompreninte lian intencon, milde parolis:
Vi ne bezonas konfesi viajn junulajn sopirojn: en viaj okuloj mi legas, kion vi antaŭ ĉio deziras. Inter Jafo kaj Jerusalem mi longe estadis najbare de unu sam- landano, kiu, kvankam fariseo, neniam malhelpis siajn servantojn ricevi la sanktajn ĝojojn de la Bona-Novaĵo. Tiu viro, Zeĥarja, havis en sia domo veran ĉielan anĝel- on; tio estis la juna Abigail, kiu, ricevinte de miaj manoj la bapton, konfesis, ke ŝi vin tre amas. Ŝi paroladis pri via amo kun varma koreco kaj ofte invitis min preĝi por via konvertiĝo al Jesuo Kristo!
Saŭlo lin emociite aŭdadis kaj post nelonga halto, dum kiu la kormilda maljunulo ŝajnis mediti, diris, kva- zaŭ parolante en sia animo:
Ho, se ŝi ankoraŭ vivus!
Ananias aŭdis ĉi tiun rimarkon sen surprizo kaj
diris:
De kiam Abigail venis al mi, mi rimarkis, ke ŝi ne longe restos plu sur la Tero. Ŝia pala vizaĝo, la in- tensa brilo de ŝiaj okuloj parolis al mi pri ŝia stato de ia ekzilita anĝelo; sed ni devas kredi, ke ŝi vivas en la senmorta regiono, kaj eble ŝiaj petoj ĉe la piedoj de Jesuo kunhelpis por tio, ke la Majstro vokis vin al la lumo de la Evangelio proksime al la pordegoj de Da- masko!
La maljuna disĉiplo de la "Vojo" estis kortuŝita. Ri- cevante tiujn karesajn rememorigojn, Saŭlo ploradis. Li ja komprenis, ke Abigail ne povas esti mortinta. Lia vido je Jesuo reviviĝinta sufiĉis por li, por disbati ĉiujn dub- ojn. Certe tiu anĝelo, elektita de lia animo, kompatis liajn malkorektaĵojn kaj insiste petis la Sinjoron helpi lian malnoblan spiriton; kaj dank'al feliĉa kuntrafiĝo tiu sama Ananias, kiu preparis ŝian koron por la benoj de la Ĉielo, etendis al li siajn amikajn manojn, plenajn de amo kaj pardono. De nun li por ĉiam apartenos al tiu amplena kaj justa Kristo, kiu ja estas la promesita Mesio. Kun la ekstremaj emocioj, kiuj karakterizis liajn sentojn, li komencis konsideradi la povon de la Evangelio, ekzamenente ĝiajn senlimajn aliigajn rimedojn. Li volis penetrigi sian spiriton en ĝiajn lumajn kaj alteg- ajn lecionojn, bani sin en tiu rivero de vivo, kies akvo de la amo de Jesuo fekundigas la plej sekajn kaj dezert- ecajn korojn. Tiu profunda meditado nun posedis lian tutan animon.
Ananias, mia majstro - entuziasme diris la eks- rabeno - kie mi povos ekhavi la sanktan Evangelion?
Antaŭ ĉio, ne nomu min majstro; tio estas kaj ĉiam estos la Kristo; ni ĉiuj, per aldono de dia favor- koreco, estas disĉiploj, fratoj en la bezono kaj en la el- aĉeta laboro. Rilate la ekhavon de la Evangelio, nur en la eklezio de la "Vojo", en Jerusalem, ni povos ricevi kompletan kopion el la notoj de Levi.
Kaj serĉfosante en eluzita sako, li elprenis kelke da flaviĝintaj pergamenfolioj, sur kiuj li sukcesis kolekti iom da elementoj de la apostola tradicio. Prezentante tiujn disajn notojn, Ananias aldiris:
Pri tio buŝe transdirita, mi tenas parkere pres- kaŭ ĉiujn instruojn; pri tio, tuŝanta la parton skribitan, jen vi ĉi tie havas ĉion, kion mi posedas.
La tarsa junulo, forte mirante, ricevis tiujn notojn. Li tuj kliniĝis super la malnovajn skribaĵojn kaj kun nekaŝebla interesiĝo ilin glutadis.
Konsiderinte kelke da minutoj, li diris:
Se eble, mi petus vin lasi ĉe mi ĉi tiujn altvalor- ajn instruojn ĝis morgaŭ. Mi pasigos la hodiaŭan tagon, kopiante ilin por mia persona uzado. La gastejmastro aĉetos por mi la necesajn pergamenfoliojn.
Kaj kvazaŭ jam ricevinte tiun misiistan spiriton, kiu dum lia restanta vivo difinis liajn eĉ plej malgrandajn agojn, li zorge konsideris:
Ni devas serĉi al ni ian rimedon, por disvastigi la novan revelacion kun la plej granda amplekso. Jesuo estas ia helpilo de la Ĉielo. Malfrui kun lia mesaĝo estas plidaŭrigi la malesperon de la homoj. Cetere la vorto "evangelio" signifas "bonan novaĵon". Estas nepre ne- cese dissemadi tiun novaĵon de la plej alta regiono de la vivo.
Dum la maljuna predikanto de la "Vojo" lin inte- resite observadis, la konvertito apud Damasko vokis la gastejestron, por aĉeti la pergamenfoliojn. Judas sur- priziĝis, konstatinte tiun strangan resaniĝon. Kontent- igante lian scivolon, la tarsa junulo parolis sen ĉirkaŭ- frazoj:
Jesuo sendis al mi kuraciston. Ananias venis, por resanigi min en lia nomo.
Kaj antaŭ ol tiu sinjoro retrankviliĝis el sia mirego, li superŝutadis tiun per rekomendoj pri la folioj, kiujn li deziris, kaj donis la necesan sumon da mono.
Lasante liberan kuron al la entuziasmo, kiu bolis en lia animo, li denove sin turnis al Ananias, al kiu li elvolvis siajn planojn:
Ĝis hodiaŭ mi okupis mian tempon per la stud- ado kaj ekzegezo de la Leĝo de Moseo, sed nun mi plen- igos miajn horojn per la spirito de la Kristo. Mi laboros super ĉi tiu tasko ĝis la fino de miaj tagoj. Mi penos komenci mian laboron ankoraŭ ĉi tie en Damasko.
Kaj farinte kelkan paŭzon, li demandis sian bonfar- anton, kiu aŭdadis lin silente:
Ĉu vi konas en ĉi tiu urbo junulon fariseon kun la nomo Cadok?
Jes, li estas la kondukanto de la persekutoj en ĉi tiu urbo.
Nu - ĝentile daŭrigis la tarsa junulo -, mor- gaŭ estos sabato kaj okazos prelego en la sinagogo. Mi intencas iri al miaj amikoj kaj publike paroli al ili pri la alvoko de la Kristo al mi. Ankoraŭ hodiaŭ mi volas studi viajn notojn, ĉar ili donos al mi temon por mia unua prediko pri la Evangelio.
Sincere parolante - diris Ananias kun sia sperto pri la homoj -, mi opinias, ke vi devas esti tre singarda dum ĉi tiu nova religia fazo. Viaj amikoj en la sinagogo eble ne estas preparitaj, por ricevi la lumon de la tuta vero. La malsincereco ĉiam disponas rimedojn, por provi konfuzi ĉion, kio estas pura.
Sed se mi ja vidis Jesuon, mi do ne rajtas vual- igi nekontesteblan malkaŝon - rediris la neofito, kva- zaŭ reliefigante antaŭ ĉio la bonan intencon, kiu lin movis.
Bone, mi ne diras, ke vi elturnu vin de la atesto - trankvile klarigis la maljuna disĉiplo -, sed mi devas rekomendi la plej grandan mezuratecon en la konduto, ne pro la doktrino de la Kristo, supera kaj nevundebla por ĉiaj atakoj de la homoj, sed ja pro vi mem.
Kio min tuŝas, mi povas timi nenion. Se Jesuo rehavigis al mi la lumon de la okuloj, li do certe pri- lumos miajn vojojn. Mi volas sciigi Cadokon pri tiu okazaĵo, kiu donis novan direkton al mia destino, kaj la okazo ne povus esti pli ĝustatempa, ĉar mi scias, ke li nun gastigas en sia domo kelke da famaj levidoj, ĵus venintaj el Kipro.
La Majstro benu viajn bonajn intencojn - diris la maljunulo ridetante.
Saŭlo sentis sin feliĉa. La ĉeesto de Ananias lin sen- fine konsolis. Kvazaŭ malnovaj kaj fidelaj amikoj, ili tagmanĝis duope. Tuj poste kaj ĉiam kontenta, la nobla sendito de la Kristo foriris, lasante la eksrabenon tute donita al la skrupula kopiado de la tekstoj.
En la sekvanta tago Saŭlo el Tarso ellitiĝis bon- humora kaj sangvina. Li sentis sin revigliĝinta por nova vivo. La amaraj rememoroj forflugis de lia menso. La influo de Jesuo plenigis lin per fortodonaj kaj daŭremaj ĝojoj. Li havis la impreson, kvazaŭ li elhakis en sia animo novan pordon, tra kiu rapide enblovis la inspiroj de ia pli granda mondo.
Post la unua manĝo, malgraŭ la ĉagreno, kiun kaŭzis al li la konduto de Cadok, li penis vidiĝi kun tiu amiko, instigite de la sincereco, kiu signis liajn eĉ plej sensignif- ajn agojn en la vivo, sed ne trovis lin en lia loĝejo; unu servanto informis, ke lia mastro eliris kune kun kelke da gastoj al la sinagogo.
Saŭlo iris tien. La laboroj de tiu tago estis jam komencitaj. Oni jam faris la legadon de la tekstoj de Moseo. Unu el la levidoj el Citium estis preninta la pa- rolon por la koncernaj komentarioj.
La eniro de la eksrabeno vekis la scivolon de ĉiuj. La plej multaj ĉeestantoj sciis lian personan gravecon kaj ankaŭ lian flaman kaj trafan parolon. Sed Cadok, ekvidinte lin, paliĝis kaj ankoraŭ pli, kiam la tarsa jun- ulo petis lin pri aparta parolo. Kvankam ĝenata, Cadok iris al li renkonte. Ili sin reciproke salutis, ne kaŝante la novan impreson, kiun ili jam nun havis unu pri la dua.
Ĉe la unuaj rimarkoj de la novebakita ano de la Evangelio, faritaj per afabla tono, la amiko el Damasko diris, elmontrante sian ofenditan fieron:
Efektive, mi sciis, ke vi troviĝas en la urbo, kaj eĉ iris al vi en la gastejon de Judas, sed la informoj de tiu gastejmastro estis tiaj, ke mi detenis min iri en vian ĉambron; mi eĉ petis de li sekreton pri mia vizito. Ŝajnis ja nekredeble, ke ankaŭ vi kapitulacis antaŭ la sorĉaĵoj de la "Vojo"! Mi ne povas kompreni tian aliiĝon de via fortika menso.
Sed, Cadok - tre trankvile rediris la tarsa junulo -, mi ja vidis Jesuon resurektintan...
Lia amiko faris grandan penon, por reteni tondran ridegon.
Ĉu tio ja fariĝis - moke kontraŭmetis la amiko -, ke via sentimentala temperamento, tiel malinklina al mistikaĵoj, lasis sin venki en tiu afero? Ĉu vi ja kredas tiajn viziojn? Ĉu vi ne povas supozi, ke vi estis ludilo de iu alivestita adepto de la 'Vojo"? Via nuna konduto kaŭzos al ni profundan honton. Kion diros la stultuloj, kiuj konas nenion pri la Leĝo de Moeseo? Kaj nia po- zicio en la superreganta partio de la raso? La kolegoj de la fariseismo larĝe malfermos la okulojn, kiam ili ekscios pri via krianta defalo. Mi akceptis la taskon persekuti la krimulojn de la nazareta ĉarpentisto, brid- ante iliajn danĝerajn laborojn, nur pro la amikeco, kiun mi portis por vi, kaj ne doloras vin la perfido al la an- taŭaj promesoj? Konsideru, kiel malfacila fariĝos nia celo, kiam diskoniĝos la sciigo, ke vi kapitulacis antaŭ tiuj senkulturaj kaj senkonsciencaj homoj.
Saŭlo fiksis la okulojn sur sia amiko, elmontrante grandegan konsternitecon en la maltrankvila rigardo. Ĉi tiuj akuzoj estis la unuaj manifestiĝoj de la akcepto, kiu atendis lin en la rondo, de la malnovaj kamaradoj de religiaj bataloj kaj edifoj.
Ne - li diris, funde sentante ĉiun vorton -, mi ne povas akcepti viajn riproĉojn. Mi ree diras, ke mi ja vidis Jesuon el Nazaret, kaj mi devas proklami, ke en li mi agnoskas la Mesion, promesitan de niaj plej eminentaj profetoj.
Cadok faris larĝan geston de miro, rimarkinte tiun tonon de certeco kaj sincereco, sed Saŭlo daŭrigis, kon- vinkite:
Cetere mi opinias, ke en ĉiu tempo ni devas kaj povas rebonigi la pasintatempajn erarojn, kaj kun tiu flameco de la fido mi estas preta rebonigi miajn vojojn. Mi de nun laboros por mia firmeco en Kristo Jesuo. Ne estas juste, ke mi perdu tempon en iaj sentimental- ecaj konsideroj, flanken metante la veron; kaj tiel mi agos por la bono de miaj amikoj mem. La amantoj de la realaĵoj de la vivo ĉiam estis la plej malamataj homoj en la tempo, kiam ili vivis. Kio do! Ĝis hodiaŭ miaj predikoj fontadis el la tekstoj, kiujn ni ricevis de la respektindaj prauloj, sed hodiaŭ miaj asertoj baziĝas ne nur sur la kolekto da tradiciaĵoj, sed ankaŭ sur la ates- ta pruvo.
Cadok ne sukcesis kaŝi sian surpriziĝon.
Sed... via pozicio? Kaj viaj parencoj? Kaj via nomo? Kaj ĉio, kion vi ricevis de tiuj, kiuj ĉirkaŭigas vian personon per fervoraj ŝuldiĝoj? - demandis Cadok, revokante lin en la pasintecon.
Nun mi staras ĉe la Kristo kaj ni ĉiuj apartenas al li. Lia dia parolo vokis min al pli varmaj kaj aktivaj penoj. Al tiuj, kiuj min komprenos, mi ja ŝuldas la plej sanktan dankon; kontraŭ tiuj, kiuj ne povos min kom- preni, mi havos la plej serenan teniĝon, konsiderante, ke la Majstro mem estis kondamnita al krucumo.
Ĉu ankaŭ vi portas la manion de martireco?
La demandito prenis belan teniĝon de persona digno kaj rediris:
Mi ne povas vane atenti malsaĝajn opiniojn. Mi atendos, ĝis via amiko el Kipro finos sian prelegon, por rakonti mian travivaĵon en la ĉeesto de ĉiuj.
Ĉu pri tio paroli ĉi tie?
Kial do ne?
Estus pli saĝe, se vi ripozus de la vojaĝo kaj de la malsaneco, kiam vi pli bone meditus pri la afero, des pli, ke mi esperas al viaj rekonsideroj pri la okazintaĵo.
Sed vi ja scias, ke mi ne estas ia infano, kaj mi devas klarigi la veron, kia ajn la cirkonstanco.
Kaj se oni vin mokfajfos? Kaj se vi estos ri- gardata kiel perfidulo?
La fideleco al Dio devas esti, en niaj okuloj, pli granda ol ĉio ĉi.
Tamen eble oni ne donos al vi la parolon - konsideris Cadok, renkontinte la kontraŭstaron de la forto de tiuj enradikiĝintaj konvinkoj.
Mia situacio estas sufiĉa por tio, por ke neniu kuraĝu rifuzi al mi tion, kio estas laŭ la justeco.
Nu, tiel estu. Vi respondos por la sekvoj - finis Cadok ĝenita.
En tiu momento ili ambaŭ komprenis la larĝecon de la abismo, kiu ilin apartigis unu de la dua. Saŭlo rimarkis, ke la amikeco, kiun Cadok ĉiam elmontradis al li, estis bazita sur pure homaj interesoj. Forlasinte la falsan karieron, kiu havigis al li prestiĝon kaj brilon, li vidis disfumiĝi ties amikecon. Sed el ĉi tiu konsidero tuj venis al li en la kapon tio, ke ankaŭ li eble same kondutus, se li ne havus Jesuon en sia koro.
Serena kaj brava li intence ne alproksimiĝis al la loko, kie troviĝis la eminentaj vizitantoj, kaj direktis sin al la larĝa estrado, kie oni starigis novan tribunon. Kiam finiĝis la disertacio de la levido el Citium, Saŭlo ekaperis antaŭ ĉiuj ĉeestantoj, kiuj lin salutis kun mal- trakvilaj rigardoj. Li afable salutis la direktantojn de la kunveno kaj petis la permeson elvolvi siajn ideojn.
Cadok anticipe ne kuraĝis estigi antipatian atmos- feron, lasante, ke ĉio iradu laŭ la cirkonstancoj; tial la pastroj premis al Saŭlo la manon kun sama simpatio, kiel ĉiam, kaj treege ĝoje ricevis tiun lian proponon.
Havante la parolon, la eksrabeno levis la frunton kun tia sama digno, kian li montradis en siaj triumfaj tagoj.
Viroj de Izrael! - li solene komencis. - En la nomo de la Ĉiopova mi hodiaŭ, je la unua fojo, anoncas al vi la veraĵojn de la nova revelacio. Ni ĝis nun ne konis la kulminan fakton en la vivo de la homaro. La promesita Mesio jam venis, kiel asertis la profetoj, kiuj gloriĝis per virto kaj suferado. Jesuo el Nazaret estas la Savinto de la pekuloj.
Bombo, kiu eksplodus en tiu ĉambro, ne naskus pli grandan miregon. Ĉiuj, perpleksaj, fikse rigardadis la parolanton. La kunvenantaro estis ŝtoniĝinta. Tamem Saŭlo post kelka paŭzo brave daŭrigis:
Ne miru pro ĉi tio, kion mi al vi diras. Vi ja konas mian konsciencon laŭ la honesteco de mia vivo, laŭ mia fideleco al la diaj leĝoj. Nu, apogita ĝuste al ĉi tiu pasinteco, mi hodiaŭ parolas al vi, riparante la pretervolajn erarojn, kiujn mi faris ĉe la sinceraj impuls- oj en kruela kaj maljusta persekutado. En Jerusalem mi antaŭ kaj pli ol ĉiuj aliaj kondamnis la apostolojn de la "Vojo"; mi iniciatis la unuiĝon de romanoj kaj iz- raelidoj por la senhalta malebligo de ĉiaj entreprenoj, tuŝantaj la Nazaretanon; mi perforte traserĉis sanktajn hejmojn, enkarcerigis virinojn kaj infanojn, submetis kelkajn el tiuj al mortpuno, okazigis multenombran elmi- gron de la laboristoj, kiuj pace laboradis en la urbo por ĝia progreso; mi starigis por ĉiuj plej sinceraj spiritoj reĝimon el mallumo kaj teruro. Ĉion ĉi mi faris, erare supozante, ke mi defendadas Dion, kvazaŭ la Superega Patro bezonus iajn mizerajn defendantojn! Sed dum la vojiro al ĉi tiu urbo, rajtigite de la Sinedrio kaj de la Provinca Kortumo, por invadi aliulajn hejmojn kaj per- sekuti sendanĝerajn kaj senkulpajn homojn, jen Jesuo ekaperis al mi proksime al viaj pordegoj kaj ĝuste tag- meze sur tiu senarba kaj senhoma ebenaĵo, demandis min: - Saŭlo, Saŭlo kial vi min persekutas?
Ĉe tiu ĉe rememoro lia elokventa parolo moliĝis kaj liaj larmoj abunde fluadis. Li paŭzis, rememorante tiun okazaĵon decidigan de lia destino. La aŭdantoj lin ri- gardadis kun mirego.
Kio ĉi tio estas? - demandis iuj el ili.
La leĝisto el Tarso ŝercas! - ridetante diris aliaj, konvinkitaj, ke la juna oratoro celas pli grandan parol- efekton.
Ne amikoj - li vigle rediris -, mi neniam ŝercis antaŭ vi sur la sanktaj tribunoj. La justa Dio ne per- mesis, ke mia krima perfortemo iru ĝis la fino, malpro- fite por la vero, kaj konsentis, per aldono de favorkoreco, ke la mizera servanto ne renkontu la morton, antaŭ ol alporti al vi la lumon de la nova kredo!
Malgraŭ la ardo de la prediko, kiu postlasis en ĉiuj oreloj emociajn eĥojn, stranga voĉmurmurado leviĝis en la ĉambro. Iuj pli ekzaltiĝemaj fariseoj mallaŭte demand- is Cadokon pri tiu neatendita okazaĵo kaj ricevis la kon- firmon, ke Saŭlo efektive ŝajnas treege menskonfuzita, dirante, ke li vidis la nazaretan ĉarpentiston proksime al Damasko. Tuj fariĝis terura tumulto en la tuta ĉam- bro, ĉar iuj vidis en la okazo danĝeran defalon de la rabeno kaj aliaj ian subitan malsanon, kiu lin frenezigis.
Viroj el mia iama kredo - pli energie tondris la voĉo de la tarsa junulo -, vi senutile provus maski la veron. Mi ne estas perfidulo, nek estas malsana. Star- as antaŭ ni nova erao, antaŭ kiu ĉiuj niaj religiaj ka- pricoj estas sensignifaj.
Hajlo da insultoj subite interrompis lian parolon.
Malkuraĝulo! Blasfemanto! Hundo de la "Vojo"! For la perfidinto de Moseo!
La pikmokoj flugadis de ĉiuj flankoj. Tiuj plej kor- ligitaj al la eksrabeno, kiuj inklinis kredi lin atakita de seriozaj mensperturboj, venis en konflikton kun la pli krudaj kaj rigoraj fariseoj. Kelke da bastonoj estis fort- ege ĵetitaj kontraŭ la tribunon. La grupoj, kiuj sin in- terbatis, faris grandegan tumulton en la sinagogo, el kio la parolanto rimarkis, ke ili staras ĉe la rando de ne- rebonigeblaj malfeliĉoj.
Tiam unu el la plej aĝaj levidoj suriris la grandan estradon, de kie li plej eble ekkriegis kaj petis la ĉe- estantojn akompani lin en la deklamado de unu el la Psalmoj de David. Ĉi tiu invito estis akceptita de ĉiuj. Tiuj plej ekzaltiĝintaj eldiris la preĝon plenaj de honto.
Saŭlo sekvis la scenon kun profunda interesiĝo.
Post la preĝo la pastro kun incita emfazo diris:
- Ni bedaŭru ĉi tiun epizodon, sed ni ne faru tu- multon, kiu donas nenion utilan. Ĝis hieraŭ Saŭlo el Tarso honoradis niajn vicojn kiel modelo de triumfo; hodiaŭ lia parolo estas por ni ia dorna branĉo. Li havas respektindan pasintecon, sed ĉi tiu lia konduto meritas de ni nur kondamnon. Ĉu perfido? Ĉu frenezeco? Mi ĝin certe ne scias. Se la parolanto estus alia homo, ni sen ia meditado lin ŝtonumus, sed kontraŭ iama kolego la procedoj devas esti malsamaj. Se li estas malsana, li indas nur kompaton; se perfidulo, li povas meriti nur absolutan malŝaton. Jerusalem juĝu lin kiel sian sendit- on. De nia flanko ni fermu la predikojn en la sinagogo kaj rifuĝu en la pacon de la fidelaj plenumantoj de la Leĝo.
La eksrabeno elportis ĉi tiun riproĉon kun granda sereneco, kiu vidiĝis tra liaj okuloj. En sia animo li sentis sin vundita ĉe sia memestimo; la restaĵoj el la "malnova homo" postulis revenĝon kaj tujan kompenson sur tiu sama loko en la ĉeesto de ĉiuj. Li ekvolis denove paroli, postuli la parolon, devigi siajn kamaradojn aŭdi lin, sed sentis sin kaptita de nereteneblaj emocioj, kiuj bridis liajn eksplodajn impulsojn. Senmova, li vidis, ke malnovaj amikoj el Damasko trankvile forlasas la ĉam- bron, farante al li eĉ ne supraĵan saluton. Li vidis ankaŭ, ke la levidoj el Citium laŭŝajne lin komprenas per ri- gardo de simpatio, dum Cadok lin fikse rigardadis kun ironio kaj venkrikanado. Tio estis la veninta repuŝo. Kutiminte al la aplaŭdoj ĉie, kien ajn li venis, li estis viktimo de sia propra iluzio, kredante, ke por sukcese paroli pri Jesuo, sufiĉas la efemeraj laŭroj, jam konker- itaj el la mondo. Li eraris. Liaj egaluloj metis lin flank- en kiel senutilan. Nenio doloris lin pli ol tio, ke lia servemo ne estas uzata, dum en lia animo ardis pastra fervoro. Li tolerus, se oni lin vangofrapus, lin arestus, lin skurĝus, sed oni ne forprenu de li la okazon libere diskuti, ĉiujn venkante kaj konvinkante per la logikeco de siaj argumentoj. Tiu forlaso lin profunde vundis, ĉar, flanken metante ĉian alian konsideron, li konfesis al si, ke li agas ne por sia propra persono, ne pro vant- amo aŭ egoismo, sed por liaj kolegoj mem, alkroĉitaj al la rigidaj kaj neflekseblaj konceptoj de la Leĝo. La sinagogo iom post iom fariĝis senhoma ĉe la varmego de la unuaj posttagmezaj horoj. Saŭlo eksidis sur kruda benko kaj ekploris. Tio estis la batalo inter la iama vantamo kaj la komenciĝanta abnegacio de si mem. Por konsolo de la premata animo li rememoris la rakonton de Ananias en tiu parto, en kiu Jesuo diris al la mal- juna disĉiplo, ke li montros, kiom multe liaj sekvantoj devas suferi pro lia nomo.
Frakasita, li foriris de la preĝejo al sia bonfaranto, por sin konsoli per ties parolo.
Ananias ne montriĝis surprizita ĉe la rakontado de tiuj okazaĵoj.
Mi estas ĉirkaŭita de grandegaj malfacilaĵoj - diris Saŭlo iom konsternita. - Mi sentas en mi la devon dissemi la novan doktrinon, feliĉigante niaj similulojn. Jesuo plenigis mian koron per neatendita energio, sed la korsekeco de la homoj timigas eĉ la plej fortajn.
Jes, vere - klarigis la pacienca maljunulo -, la Sinjoro komisiis al vi la taskon de semanto; vi havas tre bonan volon, sed kion faras homo, ricevante tiajn ŝarĝojn? Antaŭ ĉio li penas amasigi la semojn en sia aparta kolektujo, por ke la klopodo estu fruktodona.
La neofito atentis la atingon de ĉi tiu komparo kaj demandis:
Sed, kion vi deziras diri sub ĉi tio?
Mi volas diri, ke homo kun pura, honesta vivo, sen la eraroj de la bonintenco mem, estas ĉiam preta planti bonon kaj juston sur la vojo, kiun li iras; sed tiu, kiu jam eraris aŭ portas ian kulpon, devas atesti sian fidon en la propra suferado, antaŭ ol instrui. Tiuj, kiuj ne estas tute puraj aŭ kiuj nenion suferis sur la vojo, neniam estos komprenataj de iu, kiu nur aŭdas ilian par- olon: kontraŭ ilia instruado staras ilia vivo mem. Krom tio, ĉio, kio rilatas al Dio, postulas grandan pacon kaj profundan komprenemon. Koncerne vin, vi devas pensi pri la leciono de Jesuo, kiu restadis tridek jarojn inter ni, preparante sin por toleri nian ĉeeston nur dum tri. Por ricevi taskon de la Ĉielo, David intime vivis kun la Naturo paŝtante ŝafojn; por traesplori la vojojn de la
Savonto, Johano, la Baptisto, longe meditadis en la akraj dezertoj de Judujo.
Ĉi tiuj dolĉaj konsideroj de Ananias gutadis en la prematan animon de Saŭlo simile al ia revigliga balzamo.
Kiam vi estos pli multe suferinta - daŭrigis la bonfaranto kaj sincera amiko -, vi estos rafininta vian komprenpovon pri la homoj kaj la aferoj. Nur la doloro sola instruas nin esti humanaj. Kiam la homo enpaŝas en la plej danĝeran fazon de sia ekzistado, post la ma- tena infaneco kaj antaŭ la vespero de la maljuneco; kiam la vivo abundas per energio, Dio venigas al li la infan- ojn, por ke per la klopodoj lia koro mildiĝu. Laŭ via konfeso, vi eble neniam estos patro, sed vi ĉie havos ĉe vi la infanojn de Kalvario. Ĉu vi en Jerusalem ne vidis Simonon Petron ĉirkaŭitan de malfeliĉuloj? Vi kredeble havos sur la Tero pli grandan hejmon, kien vi estos vok- ita, por praktikadi fratecon, amon, pardonon... Ni ja devas morti por la mondo, por ke la Kristo vivu en ni...
Ĉi tiuj tiel puraj kaj mildaj rimarkoj penetris la spiriton de la eksrabeno kvazaŭ balzamo, konsolanta per la anonco de pli vastaj horizontoj. La amoplenaj vortoj de Ananias igis lin rememori iun, kiu lin tre amis. Kun la cerbo, lacigita de la hodiaŭaj luktoj, Saŭlo klopodis por pli bone fiksi la ideojn. Ha, nun li tute klare reme- moris: tiu iu estas Gamaliel. Subite venis al li la deziro vidi la maljunan instruanton. Li komprenis la kaŭzon de tiu rememoro, nome, ke ankaŭ li, Gamaliel, kiam ili laste estis kune, parolis al li pri la bezono, kiun li sentis pri la senhomaj lokoj, por mediti pri la superbelaj novaj veraĵoj. Li sciis, ke lia eksinstruanto sin trovas nun en Palmira, kune kun iu frato. Kiel li do ankoraŭ ne ek- pensis pri sia iama instruanto, kiu estis por li kvazaŭ patro? Gamaliel lin certe akceptos kun malfermitaj brak- oj, ĝojos pri liaj plej freŝdataj konkeroj, donos al li bon- volajn konsilojn pri la vojo, kiun li devas iradi.
Absorbite de dolĉaj rememoroj, li per signifoplena rigardo dankis Ananiason kaj kortuŝite diris:
Vi estas prava... Mi iros en la dezerton, ans- tataŭ reveni Jerusalemon rapidece, eble sen fortoj por alfronti la nekomprenemon de miaj kolegoj. Mi havas en Palmira malnovan amikon, kiu min volonte akcept- os. Tie mi kelkan tempon ripozos, ĝis mi povos enpro- fundiĝi en la senhomajn regionojn, por meditadi pri la ricevitaj instruoj.
Ananias kun rideto aprobis ĉi tiun ideon. Ankoraŭ longe ili konversaciis ĝis la momento, kiam la vespero envolvis la animon de la aĵoj en sian mantelon el densa ombro.
La malnova predikisto tiam kondukis la novan adpt- on al humila kunveno, kiu okazis en tiu sabato jam plena de grandaj disreviĝoj por la eksrabeno.
Damasko propre ne havis ian eklezion, tamen ĝi kal- kulis multenombrajn kredantojn, kuniĝintajn per la re- ligia idealo de la "Vojo". La rondo de preĝantoj kun- venis en la domo de modesta lavistino, samkredantino, kiu luigis la ĉambron, por helpi al paralizita infano. Kun profunda miro la tarsa junulo rimarkis tie minia- turon de tiu sceno, kiun li ekvidis je la unua fojo, kiam li ne povis reteni la fortan deziron ĉeesti la famajn pre- dikojn de Stefano en Jerusalem. Ĉirkaŭ kruda tablo kolektiĝis mizeraj plebaj homoj, kiajn li ĉiam tenadis malproksime de sia socia sfero: analfabetaj virinoj kun infanoj ĉe la brusto, maljunaj senedukaj masonistoj, la- vistinoj, kiuj nur fuŝis la lingvon, maljunuloj kun trem- antaj manoj, apogitaj al fortikaj bastonoj, plej mizeraj malsanuloj, elmontrantaj signojn de doloraj kadukaĵoj. La ceremonio ŝajnis ankoraŭ pli simpla, ol tiuj de Simon Petro kaj ties galileaj kamaradoj. Ananias estris kaj prezidis en la kunsido. Sidiĝinte al la tablo, simile al pa- triarko en la sino de sia familio, li petis la benojn de Jesuo por la bonvolo de ĉiuj. Tuj poste li legis la instruojn de Jesuo, ĉi tie kaj tie ĉerpante kelkajn sentencojn de la Dia Majstro sur la disaj pergamenfolioj. Komen- tariinte la legitan paĝon, ilustrante ĝin per la rakontado de signifoplenaj faktoj, kiujn li konis aŭ persone tra- vivis, la maljuna disĉiplo de la Evangelio forlasadis sian lokon, preteriradis la vicojn da benkoj kaj metadis la manojn sur la malsanulojn kaj mizerulojn. Ordinare, laŭ la kutimo en la unuaj kristanaj ĉeloj de la unua jar- cento, rememore de la ĝojo de Jesuo, disdonanta tiun manĝon al siaj disĉiploj, fariĝis modesta distribuo de pano kaj pura akvo en la nomo de la Sinjoro. Saŭlo kortuŝite prenis al si iom el la simpla pano. Por lia animo la mizera nutraĵo havis la dian guston de la uni- versala frateco; la klara kaj malvarma akvo de la kruda kruĉo gustis al li kvazaŭ ia fluidaĵo de amo, fluanta el Jesuo al ĉiuj estuloj. En la fino de la kunveno Ananias varme preĝadis. Rakontinte la vizion de Saŭlo kaj sian propran, li petis la Savinton protekti la novan servanton, irontan al Palmira, por pli zorge meditadi pri la multego de liaj korfavoroj. Aŭdante lian peton, kiun la varmo de la amikeco vestis per aparta korelverŝo, Saŭlo ek- ploris de danko kaj komparis la emocion de la rabeno, kio li estis, kun la servanto de Jesuo, kio li nun deziris esti. En la pompaj kunvenoj de la Sinedrio li neniam aŭdis iun kamaradon preĝi al la Cielo kun tiu supera sincereco. Ĉe tiuj siaj plej korligitaj li trovis nur van- ajn laŭdojn, pretajn turniĝi en malnoblaĉajn kalumniojn, kiam li ne povis konsenti al ili materialajn favorojn. Ĉie nur supraĵa estimo, frukto de la ludado de malsu- peraj interesoj. Ĉi tie la situacio estis alia. Neniu el ĉi tiuj homoj nefavortiaj de la sorto, venis peti de li iajn komplezojn; ĉiuj ŝajnis kontentaj en la servado al Dio, kiu ilin tiel kolektis por penigaj, konsumantaj la- boroj; kaj, krom tio, ili ankoraŭ petis Jesuon doni al li spiritan pacon por lia entrepreno.
Kiam finiĝis la kunsido, al Saŭlo el Tarso staris larmoj en la okuloj. En la eklezio de la "Vojo", en Jerusalem, la galileaj apostoloj traktis lin kun aparta res- pekto, konsiderante lian socian kaj politikan pozicion, de li, ĝuanta la privilegiojn, kiujn al li konsentis la mondaj konvencioj; sed la kristanoj en Damasko lin pli vive impresis, ligis lian animon, ekposedis ĝin por ne- rompebla kateniĝo per tiu esprimo de konfido kaj kor- eco, traktante lin kiel fraton.
Unu post unu ili ĉiuj manprenis lin, dezirante al li feliĉan vojon. Kelke da pli humilaj maljunuloj kisis li- ajn manojn. Tiaj atestoj de amikeco naskis en li nov- ajn fortojn. Se la amikoj de la judismo, spitantaj kaj agresemaj, malŝatis lian parolon, li nun komencis ren- konti sur sia vojo la infanojn de Kalvario. Li laboros por ili, li dediĉos al ilia konsolado siajn junulajn fortojn. La unuan fojon en sia vivo li ekmontris interesiĝon pri la rideto de la infanetoj. Kvazaŭ dezirante reciproki la ricevitajn elverŝojn de simpatio, li ekprenis en la brak- ojn malsanan knabeton. En la ĉeesto de la ridetanta kaj dankoplena patrino li ekkaresis la bubon, mallerte glatigis liajn harojn. Inter la pikemaj dornoj de lia flam- anta animo komencis elvolviĝi la florojn de karesemo kaj danko.
Ananias estis kontenta. Kune kun la plej fidindaj fratoj li akompanis la novicon ĝis la gastejo de Judas. Tiu modesta nekonata grupo trairis la straton, super- verŝatajn de lunlumo, kvazaŭ unu animo, revigliĝante per kristanaj komentarioj. Saŭlo miris, ke li tiel rapide trovis tiun harmoniorimedon, kiu havigis al li perfektan konfidon por ĉiuj. Li havis la impreson, kvazaŭ en la veraj rondoj de la Kristo la amikeco estas io malsama ol ĉio, kio ĝin esprimas en la mondumaj kolektiĝoj. En la diverseco de la sociaj luktoj la superreganta trajto de la rilatoj nun, en liaj okuloj, resume konsistis en la profitoj el la individua intereso, dum en la unueco de penoj en la laboroj de la Majstro ekzistas ia dia stampo de konfido, kvazaŭ la ŝuldiĝoj havas la dian, la originan influon. Ĉiuj parolis, kvazaŭ naskiĝintaj en sama hejmo. Se ili prezentis ian ideon indan je pli granda konsiderado, ili tion faris serene kaj komprenante sian devon; se ili pritraktis negravajn kaj simplajn temojn, la komentarioj havis tonon de sincera kaj konsola ĝojo. Ĉe neniu el ili li vidis la intencon ŝajni malpli sincera en la de- fendado de siaj vidpunktoj, sed, kontraŭe, ĉe ĉiuj estis simpleco de traktado sen ia ombro da hipokriteco, ĉar ili ordinare sentis sin sub la protekto de la Kristo, kiu antaŭ la konscienco de ĉiu el ili estis la nevidebla ĉe- estanta amiko, kiun neniu devis trompi.
Konsolita kaj kontenta, ke li trovis amikoj n laŭ la ĝusta senco de ĉi tiu vorto, Saŭlo venis al la gastejo de Judas, kie li plej kortuŝite adiaŭis ĉiujn. Lin mem sur- prizis la tono de intimeco, per kiu la vortoj eliĝis el liaj lipoj. Nun li komprenis, ke la vorto "frato", vaste uzata inter la adeptoj de la "Vojo", ne estas io sensignifa kaj vana. La kompanianoj de Ananias konkeris lian koron. Li neniam forgesos siajn fratojn el Damasko.
En la morgaŭa tago, dunginte servanton, indikitan de la gastejestro, Saŭlo el Tarso ĉe mateniĝo, kvankam surprizinte la domomastron pro sia decidemo, ekiris al la fama urbo, situanta en oazo meze de la dezerto.
Frue matene jen ekiris el la pordegoj de Damasko du modeste vestitaj viroj, antaŭ malgranda kamelo, ŝarĝ- ita per la necesaj provizoj.
Saŭlo nepre volis foriri tiamaniere, piede, por ko- menci sian vivon kun sintrudoj, kiuj poste estos por li treege bonefikaj. Li ne plu vojaĝos kiel leĝisto, akom- panata de servantoj, sed kiel disĉiplo de Jesuo, limigita al ties programoj. Li tial opiniis preferinde vojaĝi kiel bedueno, por lerni ĉiam kalkuli je siaj propraj fortoj. Sub la rostanta varmego de la tago, sub la refreŝigantaj benoj de la krepusko, lia penso estis fiksita sur tiu, kiu vokis lin de la mondo al nova vivo. La vesperoj en la dezerto, kiam la lunlumo plenigas per revo la senhomec- on de la senviva pejzaĝo, estas stampitaj de mistera beleco. Sub la foliaro de iu izolita daktilarbo la kon- vertito apud Damasko profitis la silenton por profundaj meditoj. La stelpunkktita firmamento sendis nun al lia spirito senĉesajn konsolajn mesaĝojn. Li estis konvink- ita, ke lia animo estas forprenita al novaj horizontoj, ĉar per ĉiuj aĵoj de la Naturo ŝajnis al li, kvazaŭ li ri- cevas la penson de la Kristo, kiu karese paroladis al lia koro.
II
La Teksisto
Kvankam kutiminte al la konstanta sceno de la al- veno de fremdlandanoj al la urbo, dank'al ĝia plej favora situacio en la dezerto, tamen la stratirantoj en Palmira kun profunda interesiĝo rimarkis la preterpasadon de tiu bedueno sekvata de modesta servanto, kiu tiradis kadukan kamelon, anhelantan de laceco. Sendube laŭ la karakterizaj trajtoj de lia vizaĝo kaj en la serena ener- gio, kiu travidiĝis tra lia rigardo, ili rekonis en li iun judon.
De sia flanko Saŭlo iradis kun indiferenta mieno, kvazaŭ li jam longe vivus en tiu loko.
Sciante, ke la frato de sia iama instruanto tie estas el la plej konataj kaj bonstataj negocistoj, li ne malfa- cile ekhavis informojn de unu samlandano, kiu sciigis lin pri ties loĝejo.
Preninte al si ĉambron en ia ordinara gastejo, por revigliĝi de la laciga vojaĝo, li esploris sian monujon, por alkomformigi sian programon. La mono konsumiĝad- is, apenaŭ sufiĉis por pagi la sindonan vojkamaradon, kiu estis por li fidela amiko tra la tuta peniga irado. Eksciinte, kiom li devas pagi, kaj konstatinte la nesufiĉ- econ de siaj moneroj, li humile diris al tiu:
Jehuda, mi nunmomente ne havas sufiĉe, por pli bone pagi la servon, kiun vi faris al mi. Mi tial donas al vi duonon de tiu sumo kaj plie la kamelon kiel pagon por la restanta ŝuldo.
La servanto mem kortuŝiĝis ĉe la humila tono de ĉi tiu propono.
Ne estas necese tiom multe, sinjoro - li rediris konfuzita. - La valoro de la besto estas sufiĉa kaj eĉ troa; tiel vi ne restos sen mono. Mi kontentiĝas je iaj kelke da moneroj, je nur tiom, kiom necese pro la reveno.
Saŭlo direktis al li rigardon de danko kaj, dirante, ke li ne povos pli longe reteni la amikon, fordungis ĉi tiun kun karesaj vortoj kaj deziresprimoj por feliĉa re- veno Damaskon.
Poste, irinte en la malriĉan ĉambron, kiun li prenis al si, li konscience ekmeditis pri la lastaj okazaĵoj de sia vivo.
Li troviĝis sola, sen parencoj, sen amikoj, sen mono.
Nelonge antaŭ ol decidi postkuri Ananiason, li ne hezitus dekreti la morton de iu ajn, kiu profetus la est- ontecon, kiu lin atendas. Lia ekzistado, liaj planoj ŝanĝ- iĝis eĉ per la plej etaj detaloj. Kion li nun faru? Kaj se li ne trovos en Palmira la helpon de Gamaliel, kiel li atendis laŭ siaj plej profundaj esperoj? Li konsideris la amplekson de la malfacilaĵoj, starantaj antaŭ liaj okuloj. Ĉio malfacila. Li troviĝis simile al homo, kiu perdis familion, patrujon, hejmon. Premanta maldolĉo minacis invadi lian koron. Sed subite li rememoriĝis pri la Kristo kaj la memoro pri tiu majesta vizio revigligis lian fra- kasitan spiriton. Fidante multe pli al tiu, kiu etendis al li la manojn, ol al siaj propraj fortoj, li penis kvietigi la skuojn de sia animo, donante ripozon al la laca korpo.
La morgaŭan tagon, malfrue matene, li eliris sur la straton plena de zorgoj kaj angoro. Observinte la ri- cevitajn informojn, li haltis ĉe la pordo de impona kons- truaĵo en kies fronto funkciis grandaj butikoj.
Demandinte pri Ĥizkija, li estis tuj akceptita de grandaĝa sinjoro, kun ridetanta kaj respektinda mieno, kiu lin tre simpatie salutis. Tio estis la frato de Gamaliel, kiu, tuj familiare ektraktante sian samlandanon, ĵus venintan de malproksime, ĝuigis al li konsolan konver- sacion. Delikate penante ekscii pri la respektinda rabeno de Jerusalem, Saŭlo plej volonte ricevis de Ĥizkija la necesajn sciigojn.
- De kiam li venis Palmiran - diris Ĥizkija afli- ktita -, mia frato ekŝajnis al mi tute alia homo. Eble lia transloĝiĝo de Jerusalem influis por tiu profunda ali- iĝo. La malsameco de socia atmosfero, la ŝanĝo de mor- oj, la klimato, la manko de kutimaj laboroj, ĉio ĉi kredeble malutilis lian farton.
Kiel do? - demandis la junulo, ne kaŝante sian surprizon.
Li pasigas tutajn tagojn en iu forlasita kabano, kiun mi posedas, en la ombro de kelke da daktilarboj, en unu el la multaj nin ĉirkaŭantaj oazoj, kaj tio, notu al vi, sole nur por legi kaj mediti pri ia malgrava man- skribaĵo, kiun mi ne sukcesis kompreni. Krom tio, li ŝajnas al mi tute seninteresiĝinta pri niaj religiaj laboroj; li vivas kvazaŭ ekster la mondo. Li parolas pri iaj vizioj el la ĉielo, konstante parolas pri ia ĉarpentisto, kiu fariĝis Mesio de la popolo kaj sin nutris per imagaj aferoj, nerealaj revoj. Iafoje mi kun profunda bedaŭro observas lian mensan kadukiĝon. Mia edzino atribuas ĉion tion al lia grandaĝeco, sed mi kredas, ke tion pli ĝuste, aŭ almenaŭ plejparte, kaŭzis la streĉeco de la studado, de la longaj meditoj.
Ĥizkija iom haltis kaj dume Saŭlo fiksis sur li akran kaj signifoplenan rigardon, komprenante la konduton de la maljuna instruanto.
Ĉe ankoraŭ unu rimarko de la tarsa junulo, tiu ba- biladis plue:
En la sino de mia familio Gamaliel estas trakt- ata kvazaŭ nia patro. Estas vero, ke mi devas danki la komencon de mia vivo al lia grandega frata sindoneco, kaj ĝuste tial mi kaj mia edzino interkonsentis kun niaj infanoj pri la paca atmosfero, kie devas ĉi tie vivi la estimata kaj nobla malsanulo. Kiam li vaste parolas pri tiuj religiaj iluzioj, kiuj okupas lin en lia mensa pertur- bo, neniu en ĉi tiu domo lin kontraŭas. Ni ja scias, ke li jam ne parolas mem. Tiu potenca menso paliĝis, tiu stelo estingiĝis. Konsiderante ĉi tiujn dolorajn cirkons- tancojn, mi eĉ dankas Dion, kiu lin kondukis al mi ĉi tien, por ke li finu siajn tagojn ĉirkaŭita de nia familia amo kaj libera de la mokado, kies objekto li eble estus en Jerusalem, kie ne ĉiuj kapablas kompreni kaj honori lian eminentan pasintecon.
Sed la urbo ĉiam respektis en li ian neforges- eblan majstron - rediris la junulo, kvazaŭ dezirante defendi siajn proprajn sentojn de amikeco kaj estimo.
Jes - diris konvinkite la negocisto -, tia homo de via intelekta nivelo estas preparita por ĉion kompreni, sed la ceteraj? Vi sendube scias pri la senindulga per- sekutado, kiun faras la aŭtoritatuloj de la Sinedrio kaj de la Templo kontraŭ la simpatiantoj de la fama naza- reta ĉarpentisto. Palmira sciiĝis pri ĉi tiuj faktoj per multenombraj malriĉaj samlandanoj, kiuj plej rapide for- lasis Jerusalemon, sub la minaco de malliberigo kaj mor- to. Nu, ĝuste dank'al la persono de tiu homo Gamaliel vidigis la unuajn montrojn de mensa malforteco. Se li estus tie, kio estus kun lia senprotekta maljuneco? Kom- preneble multaj amikoj, kiel vi, estus pretaj por lia de- fendo, sed la afero eble pliserioziĝus, eble aperus poli- tikaj mallamikoj, postulantaj malagrablajn disponojn. De nia flanko ni povus provi nenion, por rebonigi la situa- cion, ĉar ja lia frenezeco estas trankvila, apenaŭ rimark- ebla, kaj ni tute ne sukcesus toleri lian apologion al tiu krimulo, kiun la Sinedrio najlis sur la kruco, destinita al rabistoj.
Saŭlo sentis sin treege ĝenata, aŭdante ĉi tiujn vort- ojn, nun, laŭ lia opinio, tiel maljustajn kaj supraĵajn. Li komprenis la delikatecon de la momento kaj la na- turon de la psikoligiaj rimedoj, kiujn li devas uzi, por sin ne kompromiti kaj por ankoraŭ pli ne endanĝerigi la situacion de la klera instruanto.
Dezirante ŝanĝi la direkton de la konversacio, li serene demandis:
Kaj la kuracistoj? kia la opinio de la kompe-
tentaj?
Ĉe la lasta ekzameno, al kiu li pro nia insistado sin submetis, ili trovis, ke la estimata malsanulo, krom perturbo, suferas grandan astenion, kiu iom post iom konsumadas liajn lastajn vivofortojn.
Saŭlo, ĉagrenita, faris ankoraŭ kelke da rimarkoj kaj, rekonsiderinte siajn unuajn impresojn rilate al la afebla akcepto de Ĥizkija, kun la helpo de knabo, serv- anta en la domo, ekiris al la loĝejo de Gamaliel, kie la iama mentoro akceptis lin surprizite kaj ĝoje.
La ekslernanto rimarkis, ke Gamaliel efektive el- montras profundan malviglecon. Senfine ĝoja, Saŭlo lin ame ĉirkaŭprenis kaj amike kisis liajn tremantajn kaj ŝrumpintajn manojn. Liaj haroj ŝajnis pli blankaj; la haŭto, sulkita de respektindaj faltoj, aspektis kiel ala- bastro, kun nedifinebla paleco.
Ili longe paroladis pri siaj resopiroj, pri la okaz- aĵoj en Jerusalem, pri la foraj amikoj. Post la koraj komencaj vortoj la tarsa junulo raportis al la respekt- inda majstro la gracojn, kiujn li ricevis proksime al Damasko. La voĉo de Saŭlo havis la vibrantan tonon de la fajro kaj sincereco, per kiuj li kutime stampis siajn emociojn. La maljunulo aŭdis lian rakonton kun ne esprimebla mirego; el la vivaj kaj serenaj okuloj gut- adis larmoj de emocio, kiuj tamen ne falis. Tiu atesto plenigis lin per profunda konsolo. Li ja ne vane akceptis tiun saĝan kaj amoplenan Kriston, nekomprenatan de liaj kolegoj. Fininte sian raporton, Saŭlo el Tarso havis la rigardon vualita de ploro. La bonkora maljunulo lin emociite brakumis, prenante lin al sia koro.
Saŭlo, mia infano - li diris ĝojega -, mi ja sciis, ke mi ne eraras pri la Savinto, kiu tiel profunde parolis al mia konsumiĝanta maljuneco per la spirita lumo de sia elaĉetanta Evangelio. Jesuo bonvolis etendi siajn amoplenajn manojn al via sindonema spirito. La vizio ĉe Damasko sufiĉos pro la konsekrado de via tuta ek- zistado al la amo de la Mesio. Estas vero, ke vi forte klopodadis por la Leĝo de Moseo, ne hezitante veni al ekstremaĵoj por ĝia defendo, sed nun estas veninta la momento, ke vi klopodu por tiu, kiu estas pli granda ol Moseo.
Sed mi estas forte senkonsila kaj konfuzita - fidplene diris la junulo el Tarso. - De post tiuj okazaĵoj mi rimarkas, ke mi estas objekto de strangaj kaj radi- kalaj ŝanĝiĝoj. Laŭ mia absolute sincera temperamento mi ekvolis komenci mian bataladon por la Kristo en Damasko, sed mi ricevis de niaj tieaj amikoj la plej akrajn montrojn de malŝato kaj ridindigo, kiuj min tre suferigis.
Mi subite vidis min sen kamaradoj, sen iu ajn. Kelkaj anoj de la "Vojo" konsilis mian frakasitan animon per esprimoj de frateco, sed tio ne estis sufiĉa por kompensi la travivitajn amarajn disreviĝojn. Cadok mem, kiu en sia infaneco estis zorgato de mia patro, superĵetis min per riproĉoj kaj mokoj. Mi ekdeziris reiri Jerusalemon, sed laŭ la sceno en la sinagogo de Damasko mi komprenis tion, kio min en granda mezuro atendus ĉe la aŭtoritat- uloj de la Sinedrio kaj de la Templo. Kompreneble la profesio de rabeno ne povas interesi mian sinceran spi- riton, alie mi mensogus antaŭ mi mem. Sen laboro, sen mono, mi baraktas en ia labirinto da nesolveblaj demandoj, sen la helpo de iu koro pli sperta ol mia. Mi tial decidis iri en la dezerton kaj veni al vi por la ne- cesa helpo.
Kaj finante sian parolon, kun petegantaj okuloj, kiuj elmontris la teruran angoron, kiu uraganis en lia animo, li ekkriis:
Amata majstro, vi ĉiam vidis la solvojn, kiujn trovas bono tie, kie mia neperfekteco vidis nur frakas- antan ombron. Helpu mian koron, dronantan en sufoka premsonĝo. Mi bezonas servi al tiu, kiu volontis ŝiri min el la mallumo de malbono, kaj mi ne povas forhavi vian helpon en ĉi tiu malfacila horo de mia vivo!
Ĉi tiujn vortojn li diris per profunde kortuŝanta tono. Kun okuloj firmaj, kvankam prilumitaj de ekstr- ema mildeco, la grandanima maljunulo ekkaresis liajn manojn kaj emocioplena ekparolis:
Ni en speciala maniero ekzamenu viajn dubojn, por studi ian solvon taŭgan por ĉiuj problemoj laŭ la instruoj kiuj nin hodiaŭ prilumas.
Kaj post paŭzo, dum kiu li ŝajnis ordigi la temojn, li daŭrigis:
Vi parolis pri la malŝato, kiun vi spertis en la sinagogo de Damasko, sed la ekzemploj estas klaraj kaj konvinkaj. Ankaŭ mi hodiaŭ estas rigardata kiel tran- kvila frenezulo ĉe miaj familianoj. En Jerusalem, vi vidis, Simon Petro estis konsiderata malestiminda, ĉar li amis la mizerulojn de Dio kaj ilin gastigis; Stefano mortis sub ŝtonfrapoj - kaj kio ankoraŭ? La Kristo mem, elaĉetinto de la homoj, ne evitis la torturon de malho- noriga kruco inter rabistoj, kondamnitaj de la juĝistoj de la mondo. La leciono de la Majstro estas tro granda, por ke liaj disĉiploj esperu iajn politikajn regadojn aŭ financajn potencojn en lia nomo. Se li, kiu estis plej altgrade pura kaj neimitebla, travivis suferojn kaj mis- komprenojn en ĉi tiu mondo, ne estas do juste, ke ni esperu ripozon kaj glatan vivon en nia mizera stato de pekuloj.
La tarsa junulo aŭdis tiujn mildajn kaj energiajn vortojn kun suferanta animo, precipe rilate al la perse- kutoj kontraŭ Petro kaj al la rememoro pri Stefano, ĉe kio la malnova amiko havis la delilkatecon ne eldiri la nomon de la turmentinto.
- Koncerne la malfacilaĵojn, pri kiuj vi diras, ke vi ilin travivis, post la okazaĵoj en Damasko - serene daŭrigis Gamaliel -, en miaj okuloj spertaj en la pro- blemoj de la mondo tio ja estas justa kaj natura. Niaj prauloj, antaŭ ol ricevi la manaon de la ĉielo, trapasis nigrajn tempojn de mizero, sklaveco kaj sufero. Sen la afliktoj en la dezerto Moseo neniel trovus en la sen- viva roko la fonton de viva akvo. Kaj vi mem, vi eble ne pli profunde iam meditis pri la revelacioj rilataj al la Promesita Lando. Kia regiono tiu estis, se, en pli vasta senco komprenante Dion, ni trovas en ĉiuj lokoj de la mondo fontojn de Lia protekto? Folriĉaj kaj amikaj daktilarboj kreskas en la varmegaj sablejoj. Ĉu tiuj helpemaj arboj ne turnas eĉ la dezerton en benindajn lokojn, plenajn de la dia pano, por kvietigi nian malsat- on? En miaj solulaj meditadoj mi venis al la konkludo, ke la Promesita Lando de la diaj revelacioj estas la Evangelio de la Kristo Jesuo. Kaj la meditado inspiras al ni pli profundajn komparojn. Kiam niaj plej bravaj prapatroj klopodis por konkeri tiun privilegiitan region- on, grandnombraj homoj provis senkuraĝigi la plej per- sistemajn, dirante, ke tiu lando estas neloĝebla, la aero estas malsaniga kaj alportas mortigajn febrojn, la loĝ- antoj estas malsocietemaj, manĝantoj de homa karno; tamen Josuo kaj Kaleb, per heroa peno, penetris la ne- konatan landon, venkis la unuajn malhelpaĵojn kaj re- venis dirante, ke en tiu lando fluadas lakto kaj mielo. Ĉu ni ĉi tie ne havas perfektan simbolon? La dia reve- lacio certe parolis pri ia benita regiono, kies spirita kli- mato estas farita el paco kaj lumo. Alkonformiĝi al la Evangelio estas eltrovi alian landon, kies amplekso perd- iĝas en la senfineco de la animo. Apud ni staradas homoj, kiuj faras ĉion eblan, por debati nin de la konkerita entrepreno. Ili akuzas la lecionon de la Kristo kiel krim- an kaj revolucian, ili vidas en lia ekzemplo intencojn de malordigo kaj morto, ili konsideras tian apostolon, kiel Simon Petro, tromemfida kaj malklera; sed, pensante pri tiu miregiga sereneco, kun kiu Stefano elspiris sian anim- on, mi vidis en li la modelon de la brava kaj digna kun- batalanto, kiu revenis de la instruoj de la "Vojo", por diri al ni, ke en la Lando de la Evangelio ekzistas fontoj de la lakto de saĝo kaj de la mielo de la dia amo. Estas do necese iradi sen ripozo kaj ne atentante la barojn sur la vojo. Ni iru al la senlima domo, kiu altiras al si nian koron.
Gamaliel iom interrompis sian amikan kaj tre kon- solan parolon. Saŭlo miris ĉion ĉi. Tiuj tiel simplaj komparoj, tiuj altvaloraj deduktoj el la studado de la antikva Leĝo, rilate al Jesuo, lin perpleksigis. La saĝo de tiu maljunulo refreŝigis liajn fortojn.
- Vi parolis pri via embaraso - daŭrigis la res- pektinda amiko, dum la junulo lin fikse rigardadis kun kreskanta interesiĝo - rilate la ŝanĝon de profesio kaj la mankon de mono por la plej urĝaj bezonoj... Tamen, Saŭlo, sufiĉos pro vi iom pensi pri la realeco de la fakt- oj, por klare vidi. Maljunulo, kiel mi, troviĝas en la situacio de Moseo, rigardanta la Promesitan Landon, ne povante tamen ĝin atingi; sed rilate vin, ni konfesu, ke vi estas ankoraŭ tre juna. Vi povas pligrandigi vian energion per ekzercado de viaj fortoj kaj enpaŝi en la regionon de la aspiroj de la Savinto pri ni. Por tio estas nepre necese plisimpligi la vivon, rekomenci la bataladon. Josuo ne povus venki la malhelpaĵojn sur la vojo sole nur per la legado de la sanktaj skribaĵoj, nek per la favoroj de siaj estimantoj. Li certe per superhomaj pen- oj manipulis krudajn ilojn, ebenigis vojojn, kie oscedis abismoj.
Kaj kion vi konsilas al mi en ĉi tiu rilato? - plej atente interrompis la junulo, dum la maljuna ins- truanto faris longan paŭzon.
Mi intecas diri, ke mi konas vian patron, kiel ankaŭ lian bonstaton. Elmontrante sian amon, li kom- preneble rifuzus al vi nenian helpon en ĉi tiuj cirkons- tancoj, sed via patro estas homo kaj povas morgaŭ esti vokita en la spiritan vivon. Lia helpo estus do grand- valora, sed ja negranda sen via propra klopodo por la solvo de viaj problemoj. Vi travivas fazon, en kiu ener- gia laboro estas nepre necesa. Jen la demando pri la familio. Nun ni konsideru vian profesian staton. Ĝis nun vi estis rabeno de la Leĝo, vi manie pensadis nur pri la aliulaj eraroj, pri la diskutoj de la kazuistiko, pri via elstara situacio inter la leĝistoj; vi gajnis monon el la vigleco super aliaj homoj, sed Dio vokis vin, por kon- troli viajn proprajn erarojn, same kiel Li vokis min mem. La Promesita Lando bildiĝas antaŭ niaj okuloj. Estas necese venki kaj marŝi. Kiel leĝisto vi tion ne povus fari. Vi devas do rekomenci la laboron, kiel farus homo, kiu senutile serĉadis oron tie, kie ĝi ne kuŝis. La demando estas pri laboro, pri persona penado.
La junulo el Tarso longe fiksis la okulojn malsek- ajn de emocio sur la nobla maljunulo kaj diris:
Jes, nun mi komprenas...
Kion vi lernis kiel infano, antaŭ ol vi atingis la nunan pozicion? - demandis la antaŭzorgema maljunulo.
Konforme al la moroj de nia raso mia patro igis min lerni la metion de teksisto, kiel vi scias.
Vi ne povus ricevi de la patraj manoj pli utilan donon - diris Gamaliel kun serena rideto. - Via patro estis antaŭzorgema, kiel ĉiuj familiestroj de la popolo de Dio, pensante ekzerci viajn manojn en la materiala laboro, antaŭ ol la cerbo pleniĝos per amaso da ideoj. Estas skribite, ke ni devas manĝi panon en la ŝvito de nia vizaĝo. Laboro estas la sankta movado de la vivo.
Iom haltinte, kvazaŭ penante pli profunde meditadi, la maljuna mentoro de la farisea junularo daŭrigis:
Vi estis senfama teksisto, antaŭ ol ricevi la ho- norajn titolojn de Jerusalem. Nun, kiam vi prezentas vin, por servi al la Mesio en la Jerusalem de la homaro, estas konsilinde, ke vi denove estu modesta teksisto. La obskuraj taskoj estas grandaj instruantoj de la submet- iĝemo. Ne sentu vin humiligita, revenante al la teksilo, kiu nun aperas al mi kvazaŭ nobla amiko. Vi nun havas neniom da mono, neniom da materialaj rimedoj... De la unua ekrigardo, se ni konsideras vian reliefan pozicion en la mondo, estus pravigeble peti helpon de parencoj aŭ amikoj, sed vi estas nek malsana, nek kaduka: vi ĝuas sanon kaj havas forton; ĉu do ne estus pli noble el ili fari ilojn de helpo al vi mem? Ĉia honesta laboro havas la sigelon de la beno de Dio. Esti teksisto, est- inte rabeno, estas en miaj okuloj pli honoriga ol kuŝi sur iaj iluziaj titoloj, konkeritaj en iu mondo, kie la plej multaj homoj ne scias, kio estas bono kaj vero.
Saŭlo komprenis la grandecon de ĉi tiuj esprimoj kaj, prenante lian manon, kisis ĝin kun profunda res- pekto kaj diris:
Mi ne atendis de vi ion alian, ol ĉi tiujn senkaŝ- econ kaj sincerecon, kiuj prilumas mian spiriton. Mi denove lernos la vojon de la vivo, mi trovos en la bruo de la teksilo la mildajn kaj amikajn stimulojn de la sankt- iga laboro. Mi kunvivos kun tiuj homoj, malpli favor- itaj de la sorto, mi pli interne penetros en iliajn ĉiu- tagajn maldolĉojn; en kontakto kun la aliulaj doloroj mi ja povoscios regi miajn proprajn malsuperajn impulsojn kaj fariĝos pli pacienca kaj pli humana!
Posedite de granda ĝojo, la klera maljunulo ekka- resis liajn harojn kaj emociite ekkriis:
Dio benos viajn esperojn!
Ili longe silentis, kvazaŭ dezirante senfine daŭrigi tiun gloran momenton de kompreno kaj harmonio.
Rompis la silenton Saŭlo, kiu, vidigante tra la ri- gardo la multajn zorgojn de sia animo, timoplene diris:
Mi intencas repreni la metion de mia knabeco, sed mi ne havas monon por la vojaĝo. Se estus eble, mi praktikus mian metion ĉi tie, en Palmira...
Li paroladis hezite, vidigante al sia respektinda ami- ko la honton, kiun li nun spertis, farante al li tian konfeson.
Kial do ne? - vive rediris Gamaliel. - Mi opi- nias, ke la malfacilaĵoj por la reveno ne estus malgrand- aj. Al tiaj baroj mi ne alkalkulas la demandon pri la mono, ĉar ni iel ajn povus ekhavi ĝin por la plej urĝaj elspezoj. Mi parolas nur pri la danĝeroj de la situacio, kiujn vi travivis. Mi trovus ĝin justa, se vi revenus Jeru- salemon aŭ Tarson, plene konsciante viajn novajn dev- ojn. Ĉiu plantaĵo ĉe sia ekkreskado estas malfortika. La ĉikanoj de la fariseismo, la malvera sciado de la leĝ- istoj, la familiaj vantaĵoj povus sufoki la gloran semon, kiun Jesuo ĵetis en vian ardan koron. La plej promes- anta kreskaĵido ne disvolviĝos, se oni kovros ĝin per rub- oj kaj koto. Estas konsilinde, ke vi revenu al via lulilo, al niaj kunuloj kaj al via familio, kiel foliriĉa arbo, honorante la sindonecon de la Dia Kultivisto.
Sed kion mi faru? - demandis Saŭlo maltran-
kvila.
La iama instruanto momente konsideris kaj res- pondis:
Vi scias, ke la oazoj estas grandaj komercejoj de ledartikloj. La transporta servado dependas tute de la plej lertaj kaj sindonaj teksistoj. Kompreninte ĉi tion mia frato starigis plurajn labortendojn en la plej mal- proksimaj oazoj, por kontentigi la bezonojn de sia ko- merco. Mi konversacios kun Ĥizkija pri vi. Mi ne diros al li, ke la koncerna homo estas iu granda estro en Jerusalem, kiu intencas dum kelka tempo foriĝi de la societo, ne tial, ke mi timas hontigi vian nomon aŭ devenon, sed tial, ke mi opinias utile, ke vi gustumu humilecon kaj solulecon sur via nova vojo. La konvenciaj konsideroj povus konfuzi vin nun, kiam vi devas neniigi la "mal- novan homon" per la forto de sinofero kaj disciplino.
Mi ĝin komprenas kaj obeas por mia propra bono - atente rediris Saŭlo.
Efektive, Jesuo donis al ni pri ĉio ĉi ekzemplon, vivante en nia medio sen nia scio.
La tarsa junulo ekmeditis pri la amplekso de ĉi tiuj sugestoj. Li komencos novan ekzistadon, humile ekpren- os la teksilon. Li ĝojis, rememorante, ke la Majstro sia- flanke ne trovis neinda de li la stablon de ĉarpentisto. La dezerto havigos al li konsolon, laboron, silenton. Li gajnos jam ne la facile haveblan monon de la senrajta estimo, sed la rimedojn necesajn por la vivado ĉe la alta valoro el la venkitaj baroj. Gamaliel estas ja prava. Ne estus dece peti la favoron de la homoj, post kiam Dio faris al li la plej grandan el ĉiaj favoroj, priluminte lian konsciencon por ĉiam. Estas vero, ke en Jerusalem li estis kruela turmentisto, sed li aĝis nur tridek jarojn. Li penos repaciĝi kun ĉiuj, kiujn li ofendis pro sia sekta rigoreco. Li sentis sin juna, li laboros por Jesuo tiel longe, kiel li havos fortojn.
La ama parolo de la maljunulo ŝiris lin el lia pro- funda meditado.
Ĉu vi havas la Evangelion? - demandis la mal- junulo kun bonkora interesiĝo.
Saŭlo montris al li la parton, kiun li havis kun si, kaj sciigis pri la peno, kiun li donis al si, en Damasko, por kopii ĝin el la manuskriptoj de tiu grandanima pre- dikisto, kiu resanigis lian subitan blindecon. Gamaliel ĝin atente ekzamenis kaj, longe enpensiĝinte, diris:
Mi havas kompletan kopion el la notoj de Levi, impostisto en Kapernaum, kiu fariĝis Apostolo de la Me- sio, noblan memoraĵon de Simon Petro pro mia mizera amikeco; nun mi ne plu bezonas ĉi tiujn notojn, kiujn mi ja konsideras sanktaj. Por gravuri en la memoron la instruojn de la Majstro, mi penis ilin ĉiujn kopii kaj por ĉiam ilin fiksis en la animo. Mi posedas jam tri kompletajn ekzemplerojn de la Evangelio, faritajn de mi mem, sen la helpo de iu skribisto. Tiel, rigardante la donacon de Petro kiel sanktan relikvon de nobla korlig- iĝo, mi volas fordoni ĝin en viajn manojn. Vi kunportos la foliojn, skribitajn en la eklezio de la "Vojo", kiel fi- delajn kunulojn en via nova laboro.
La eksrabeno tre emociite aŭskultadis lian parolon.
Sed kial vi fordonu estimindan memoraĵon pro mi? - li kortuŝite demandis. - Mi forte ĝojus, ricev- ante unu el la kopioj, faritaj de viaj manoj!
La maljuna instruanto fiksis trankvilan rigardon sur la pejzaĝo kaj per profeta voĉo rediris:
Mi venis al la fino de la vojo, mi devas atendi la morton de la korpo. Anstataŭ forlasi la donacon de Petro al homoj, kiuj ne povas rekoni en ĝi la voloron, kiun ni al ĝi atribuas, estas juste doni ĝin al fidela amiko, kiu kapablas taksi ĝian sanktan karakteron. Krom tio mi estas konvinkita, ke mi ne povos plu reveni Jeru- salemon; en ĉi tiu mondo estos por mi ebla nenia rekta parolo al la galileaj Apostoloj pri la lumo, kiun la Sav- into enverŝis en mian spiriton, kaj mi timas, ke la adept- on de Jesuo vin ne tuj komprenos, kiam vi revenos en la sanktan urbon. Vi do havos ĉi tiun memoraĵon, por prezenti vin al Petro en mia nomo.
Tiu profeta tono impresis la tarsan junulon, kiu klin- is la kapon kun larmaj okuloj.
Post longa paŭzo, kvazaŭ penante rearanĝi siajn ide- ojn kun perfekta saĝo, Gamaliel afable daŭrigis:
Mi vidas vin, en la estonteco, doninta vin al Jesuo kun tia sama varma fervoro, kun kia mi vin konis de- diĉita al Moseo. Se la Majstro vokis vin al la servado al li, tiel estis tial, ke li fidas vian komprenemon de fidela servanto. Kiam la manpenado ĝuigos al vi la li- berecon elekti la novan sekvendan vojon, Dio benos vian koron, por ke vi disverŝu la lumon de la Evangelio inter la homoj ĝis la lasta tago de vivo sur la Tero. En tiu laborado, mia infano, se vi renkontos nekomprenon kaj lukton en Jerusalem, ne malesperu kaj ne senkuraĝiĝu. Vi tie semis iom da konfuzo en la spiritoj, kaj tiel estas juste, ke vi rikoltu la sekvojn. Sed en ĉia tasko pensu pri la Kristo kaj iru antaŭen kun via sincera penado. Ne konsternu vin suspektoj, kalumnio kaj mallojaleco: memoru, ke Jesuo ĉion ĉi brave venkis!
Saŭlo sentis profundan ripozon ĉe ĉi tiu amplena, karesa, lojala admono. Aŭdante ĝin, li longe restis dron- anta en varmaj larmoj, kiuj atestis lian penton pri sia pasinteco kaj liajn esperojn je la estonteco.
En tiu posttagmezo Gamaliel eliris el la kruda ka- bano, direktante sin kune kun sia ekslernanto al sia frato, kiu nun kun evidenta ĝojo akceptis la junan tars- anon en sian domon.
La brilega inteligenteco kaj la komunikiĝema jun- eco de la eksleĝisto konkeris la koron de Ĥizkuja kaj de ties familianoj per bela elmontro de spontanea amikeco.
Vespere de tiu sama tago, post la domaj ceremonioj de la kutima lasta manĝo, la maljuna rabeno de Jerusalem konigis al la negocisto la situacion de sia pro- tektato. Li diris al sia frato, ke Saŭlo estis lia lernanto ekde sia infaneco, laŭdis ties personajn meritojn kaj fine parolis pri ties efektiva kriza financa situacio. Kaj en la ĉeesto de la interesato mem, kiu ĉiam pli estimis tian saĝan kaj grandaniman maljunulon, ĉi tiu diris, ke la junulo intencas labori kiel teksisto en la tendoj en la dezerto kaj petis Ĥizkijan per sia bonkoreco helpi tiajn noblajn aspirojn al propraj laboro kaj penado.
La komercisto de Palmira ekmiris.
Sed ĉi tiu junulo - li ĝentile rimarkis - tute ne bezonas izoliĝi, por perlabori la vivon. Mi disponas rimedojn, por lokumi lin ĉi tie, en la urbo mem, kie li estos en konstanta kontakto kun ni.
Mi tamen preferus vian afablan helpon en la dezerto - per signifoplena tono diris Saŭlo.
Kial? - demandis Ĥizkija interesite. - Mi ne komprenas, kiel junulo, kia vi estas, vivus solece en la senlimaj etendaĵoj da sablo. La enmigrintoj el Jerusalem, se fraŭloj, ne elportis la kondiĉojn, kiujn mi prezent- is al ili en la malproksimaj oazoj; nur kelke da geedzoj akceptis tiujn proponojn kaj tien iris. Koncerne vin, mi ne komprenas, kial vi, kun tia intelekta provizo, preferas esti ia senfama teksisto, apartiĝinta for de ĉiuj...
Gamaliel komprenis, ke la mirego de lia frato povos konduki ĉi tiun al eraraj supozoj pri la juna amiko, kaj antaŭ ol ia nejusta suspekto elkrepuskos en ties esplor- ema spirito, li saĝe konsideris:
Via demando, Ĥizkija, estas komprenebla, ĉar la decido de Saŭlo aspektas strange ĉe ĉiu praktika homo. Li estas junulo talenta, donanta belajn esperojn kaj, krom tio, tre instruita. Malpli saĝaj homoj povus eĉ su- pozi en lia konduto la deziron liberiĝi de la sekvoj de ia krimo, sed ne tiel estas. Pli sencere parolante, mi devas diri, ke mia ekslernanto volas poste sin doni al la dissemado de la parolo de Dio. Ĉu vi do opinias, ke se Saŭlo elektus la karieron de la niatempa venkanta jun- ularo, li preferus Palmiran ol Jerusalemon? Lia situacio ne estas do nur ia afero de monbezono, sed ankaŭ la neceso mediti pri la plej gravaj problemoj de la vivo. Ni ja scias, ke la profetoj kaj la homoj de Dio iris en la dezertajn lokojn, por senti la efektivajn inspirojn de la Plejaltulo, antaŭ ol sukcese diskonigi la sanktan parolon.
Se tiel estas... - rediris lia frato venkita.
Kaj meditinte kelke da minutoj, la negocisto ree parolis:
En la regiono, kiun ni konas kun la nomo "oazo de Dan", pli ol kvindek mejlojn malproksima de ĉi tie, mi ĝuste antaŭ monato enloĝigis junan geedzan paron da teksistoj, venintan kun la lasta aro da rifuĝintoj. Ili estas Akvila kaj lia edzino, Priskila, kiu estis servantino de mia edzino, kiam senprotekta orfa kvabino. Ĉi tiuj bonaj laboristoj estas hodiaŭ la solaj loĝantoj de la oazo; Saŭlo povus kompanii al ili. Tie ekzistas propraj tendoj, komforta domo kaj teksiloj necesaj por la laboro.
Kaj kia estas la laboro? - demandis la tarsa junulo, interesita pri sia nova tasko.
La speciala laboro en tiu plej fora metiejo - iom fiere klarigis Ĥizkija - estas la preparado de lantapiŝoj kaj de la fortikaj teksaĵoj el kaproharoj, destinataj por vojaĝobarakoj. Ĉi tiuj artikloj estas grandkvante liver- ataj de nia firmo. Ilian manipuladon mi lokis tiel mal- proksime, konsiderante la urĝajn bezonojn de miaj ka- ravanoj, uzataj en mia komercado kun la tuta Sirio kaj aliaj pli prosperantaj lokoj de la ĝenerala negocado.
Mi ĉion faros, por respondi al via konfido - diris kontenta la eksrabeno.
La konversacio ankoraŭ longe daŭris kun konsider- oj pri la perspektivoj, la kondiĉoj kaj la bonaĵoj de tiu negocado.
Post tri tagoj Saŭlo profunde emociite adiaŭis sian instruanton. Ŝajnis al li, ke tiu amika brakumo estas la lasta, kaj tiel longe, ĝis la kameloj de la karavano ekiris al la vastega ebenaĵo, la junulo envolvis la mal- junulon en la karesajn vibrojn de la korŝira adiaŭo.
En la morgaŭa tago, irante flanke de granda Vico da paciencaj kameloj, la servantoj de Ĥizkija foriris kun riĉa ŝarĝo da ledoj, lasante Saŭlon ĉe Akvila kaj ties edz- ino, en granda oazo, prosperanta meze en la dezerto.
La du gelaboristoj en tiu malgranda metiejo akcept- is lin kun la plej koraj elmontroj de frateco kaj sim- patio. Saŭlo jam de la unua ekrigardo rekonis en ili la plej noblajn spiritajn ecojn. La juneco de la grandanim- aj geedzoj elverŝiĝis per belaj esprimoj de laboro kaj braveco. Priskila plej fervore klopodadis por stampi ĉion per la juveloj de sia amo. Ŝiaj malnovaj hebreaj kan- zonoj sonadis en la granda silento kiel plej alte kaj har- monie belaj notoj. Post la hejmaj laboroj jen ŝi apud la edzo super la teksilo ĝis la plej malfruaj horoj de la krepusko. Ŝia edzo, siaflanke, ŝajnis posedi privilegi- tan temperamenton, el tiuj, kiuj ne bezonas ian spronon por agi. Plene konsciante la respondecon pri siaj taskoj, Akvila senripoze laboradis en la ombro de la akceptemaj kaj amikaj arboj.
Saŭlo komprenis la benon, kiun li ricevis. Li havis la impreson, kvazaŭ li trovis en tiuj du frataj animoj, kiuj spirite neniam disiĝos de la grandeco de lia misio, du loĝantojn de iu mondo malsama, kiun li ĝis tiam ne povis koni en sia vivo.
Akvila kaj Priskila, prefere ol geedzoj, ŝajnis efe- ktivaj gefratoj. Tuj en la unua tago de komuna laboro la eksleĝisto rimarkis ilian reciprokan respekton, la ab- solutan interkonformecon de la ideoj, la altan kompren- on de devoj, kiu signis iliajn eĉ plej sensignifajn agojn, kaj precipe la senkulpan ĝojon, kiu montriĝis en ĉiuj iliaj faroj. Iliaj puraj, noblaj moroj ravis lian animon, seniluziiĝintan ĉe la homaj hipokritaĵoj. La manĝoj estis simplaj; ĉiu objekto havis sian uzadon kaj sian al- konforman lokon, kaj la vortoj, kiam ekster la rondo de la komuna ĝojo, neniam degeneris en klaĉadon aŭ frivolaĵojn.
La unua tago pasis ĉe tre agrablaj surprizoj por la eksrabeno, soifanta pacon kaj solecon por siaj novaj studoj kaj meditoj. Lia laborkamarado plej komplezeme klopodis, por solvi liajn malgrandajn malfacilaĵojn en tiu metio, kiun li jam longe ne praktikadis. Akvila kom- preneble miris tiujn delikatajn manojn, tiujn malsamajn manierojn, neniom similajn al tiuj de iu ordinara teks- isto, sed, kun la nobleco, kiu lin karakterizis, li nenion demandis pri la motivoj de la izoliĝo de la junulo.
En tiu sama vespero, post la laboro, la geedzoj kom- forte eksidis ĉe foliriĉa palmo, direktante al la nova kun- vivanto esplorantajn rigardojn, kiuj esprimis nekaŝeblan maltrankvilon. Silente, ili malvolvis malnovajn pergamen- rulaĵojn kaj komencis tre atente legi.
Saŭlo rimarkis tiun timoplenan sintenadon kaj al- proksimiĝis.
Efektive - li per karesa tono diris -, la vespero en la dezerto invitas al meditado... La senlima etend- aĵo da sablo ŝajnas ia oceano, staranta senmove... La milda venteto estas la mesaĝo de la malproksimaj urb- oj... Mi havas la impreson, kvazaŭ ni troviĝas en ia templo de nerompebla paco ekster la mondo...
Akvila miris pri ĉi tiuj elvokaj figuroj kaj ekricevis pli grandan simpation por tiu nekonata junulo, eble sen- igita je la plej karaj korligiĝoj kaj treege malĝoje ri- gardanta la senliman ebenaĵon.
Vere - li ĝentile rediris -, mi ĉiam kredis, ke la Naturo konservis la dezerton kvazaŭ ian altaron de dia silento, por ke la filoj de Dio havu sur la Tero iun lokon por perfekta ripozo. Ni do profitu nian estadon en la soluleco, por pensi pri la justa kaj sankta Patro, konsiderante Lian malavarecon kaj grandecon.
Dum tio Priskila kliniĝis super la unuan parton de la pergamenrulaĵo kaj enprofundiĝis en la legadon.
Okaze leginte, de malproksime, la nomon de Jesuo, Saŭlo alpaŝis al ili kaj, ne povinte kaŝi sian grandan in- teresiĝon, demandis:
Akvila, mi portas tian profundan amon al la na- zareta profeto, ke mi permesas al mi demandi, ĉu vi legas pri la grandeco de la Ĉiela Patro el la instruoj de la Evangelio?
La junajn geedzojn forte surprizis tia neatendita demando.
Jes... - hezite respondis la pridemandito -, sed, se vi venis el la urbo, vi do ja scias la persekut- ojn kontraŭ ĉiuj homoj, ligitaj al la "Vojo" de la Kristo Jesuo...
Saŭlo ne kaŝis sian ĝojon, konstatinte, ke liaj kun- uloj, amantaj legadon, estis kapablaj interŝanĝi pli altajn ideojn de la nova lernado.
Kuraĝigite de la konfeso de sia amiko, li sidiĝis sur la krudaj ŝtonoj kaj, interesite preninte tiujn pergamen- foliojn, demandis:
Ĉu notoj de Levi?
Jes - respondis Akvila pli trankvila kaj cert- iĝinte, ke antaŭ li sin trovas iu samidealano -; mi ilin kopiis en la eklezio de Jerusalem, antaŭ ol foriri de tie.
Saŭlo tuj alportis tiun kopion de la Evangelio, kiu por lia koro estis unu el plej altvaloraj memoraĵoj de lia vivo. Ili kontente komparis inter si la tekstojn kaj la instruojn.
Kun sincera frata interesiĝo la eksrabeno demandis:
Kiam vi ambaŭ eliris el Jerusalem? Mi tre ĝojas, renkontante fratojn, kiuj proksime konas nian sanktan urbon. Kiam mi eliris el Damasko, mi ne antaŭvidis, ke Jesuo destinis por mi tiajn agrablajn surprizojn.
Ni el tie eliris antaŭ kelke da monatoj - respondis Akvila, nun kun plena konfido al la spontaneeco de la aŭditaj vortoj. - Ni estis devigitaj tion fari dank'al la persekutoj.
Ĉi tiu brutala aludo al lia pasinteco konfuzis la tars- an junulon en la plejprofundo de lia koro.
Ĉu vi ekkonis Saŭlon el Tarso? - demandis la teksisto per tono de naiveco, travidiĝanta tra liaj okuloj. - Kurioze - li daŭrigis, dum la junulo serĉis ian res- pondon -, la fama malamiko de Jesuo havas tian saman nomon, kiel vi.
La eksrabeno opiniis pli bone obei fidele la konsilon de Gamaliel. Estis preferinde kaŝi sin, sperti la justan riproĉon al la kondamninda pasinteco, humiliĝi antaŭ la opinio de la ceteraj homoj, kiel ajn senindulgaj tiuj estas, ĝis la kunfratoj de la "Vojo" plene pruvos al li la Fidel- econ de la atesto.
Jes, mi lin ekkonis - li mole respondis.
Nu - daŭrigis Akvila, komencante rakonti siajn travivaĵojn -, tre povas esti, ke pro via estado en Da- masko kaj Palmira vi ne tute klare scias pri la turment- oj, al kiuj la fama leĝisto ofte kaj arbitre nin submetis. Eble Saŭlo mem, kiel mi kredas, ne povis ekscii pri la kruelaĵoj, farataj de la senskrupulaj viroj, kiujn li havis sub sia komando, ĉar tiuj persekutoj estis tiaj, ke, kiel frato de la "Vojo", mi ne povas konsenti, ke iu edukita rabeno povas preni sur sin la respondecon por tiom da maljustaj faroj.
Dum la eksleĝisto vane serĉis ian taŭgan respondon, Priskila sin entermetis, dirante kun simpleco de koro:
Esta evidente, ke la rabeno el Tarso ne povis scii pri ĉiuj krimoj, farataj en lia nomo. Simon Petro mem, unu tagon, antaŭ ol ni kaŝe foriris, vespere, diris al ni, ke neniu malamu Saŭlon, ĉar, malgraŭ ties rolo ĉe la morto de Stefano, estis ne eble, ke li ordonis fari tiom da abomenindaj kaj malicaj agoj.
Nun, kiam li aŭdas la plej humilajn, Saŭlo kom- prenis la amplekson de la krima kampanjo, kiun li entre- prenis, donante okazon al tiom da ekscesoj de subaltern- uloj kaj partianoj.
Sed - li demandis kun miro -, ĉu vi tiel multe suferis? Ĉu vi estis kondamnita la ia puno?
Ne malmultaj suferis tiajn samajn ĝenojn, kiel mi - respondis Akvila kiel klarigon -, dank'al la kon- damninda konduto de iaj fanatikaj furiozuloj, elektitaj kiel fervoraj helpantoj de tiu entrepreno.
Kiel tio fariĝis? - demandis Saŭlo tre interesita.
Mi donos al vi ekzemplon. Prezentu al vi, ke unu samlandano, nomata Joĥai, plurajn fojojn demandis mian patron pri la eblo aĉeti de li bakejon en Jerusalem. Mi prizorgadis mian tendon, mia maljuna patro siajn task- ojn. Ni vivis feliĉe, kaj, konsiderante nian pacon, mal- graŭ la atakoj de tiu ambiciulo, mia patro neniam ek- pensis forlasi la fonton de siaj vivrimedoj. Sed Joĥai, tuj ĉe la komenco de la persekutoj, havigis al si reliefan pozicion. Ĉe tiaj faroj ĉiam venkas la malnoblaj karakt- eroj. Sufiĉis, ke oni donis al li iom da aŭtoritato por tio, ke la enviulo tuj etendis siajn krimajn dezirojn. Est- as vero, ke mi kaj Priskila estis el la unuaj, kiuj vizit- adis la eklezion de la "Vojo", ne nur pro samsentemo, sed ankaŭ tial, ke mi devis danki al Simon Petro la re- sanigon de malnovaj kadukaĵoj, kiuj suferigis min de la infaneco. Sed mia patro, kvankam simpatiante kun la Savinto, ĉiam diradis, ke li estas tro maljuna por ŝanĝi siajn religiajn ideojn. Alkroĉita al la Leĝo de Moseo, li ne povis kompreni ian ĝeneralan reformadon de prin- cipoj en rilato al kredo. Ĉi tio tamen ne deturnis la malicajn instinktojn de tiu ambiciulo. Unu tagon Joĥai frapis nian pordon, akompanata de armitaj soldatoj, kun ordono por aresti nin tri. Senutile estus rezisti. La leĝ- isto el Tarso estis eldoninta decidon, laŭ kiu ĉia rezisto kuntrenis morton. Jen ni iris en la malliberejon. Mia patro vane ĵuris fidelecon al la Leĝo. Post la eldemand- ado mi kaj Priskila ricevis la ordonon reveni hejmen, sed la maljunulo estis senkompate enkarcerigita. Liaj mo- destaj havoj estis tuj konfiskitaj. Post multe da klopod- oj ni sukcesis, ke li revenu en nian kunvivadon, sed la brava maljunulo, kies sola apogo estis mia fila sindon- eco, en sia kadukeco kaj vidveco, elspiris sian animon en niaj brakoj, en la tago, kiu sekvis lian liberigon, de ni tiel sopire atendatan. Kiam li revenis al ni, li aspektis kvazaŭ ia fantomo. Karitemaj soldatoj portis lin pres- kaŭ agoniantan. Mi ankoraŭ povis vidi liajn rompitajn ostojn, liajn vundojn kun nuda karno, lian haŭton streke taŭzitan de skurĝoj. Per hezitantaj vortoj li priskribis la bedaŭrindajn scenojn en la karcero. Joĥai mem, kune kun partianoj, faris persone la lastajn turmentojn. Ne povante rezisti al tiaj suferoj, mia patro transdonis sian animon al Dio.
Akvila estis profunde emociita. Briletanta larmo akompanis la dolorajn rememorojn.
Kaj la estro de tiu entrepreno? - demandis Saŭ- lo senfine kortuŝita. - Ĉu li staris aparte de tiu krimo?
Mi pensas, ke jes. La krueleco estis tro granda, por ke oni atribuu al li sole nur la punon pro religiaj motivoj.
Sed ĉu vi ne uzis ian peton pri justeco?
Kiu kuraĝus tion fari? - mire demandis la meti- isto de Ĥizkija. - Iuj el miaj amikoj sin turnis kun tio al la juĝaj povoj, sed tiun sian deziron je justeco ili pag- is per pli kruelaj punoj.
La eksrabeno komprenis la ĝustecon de ĉi tiuj asert- oj. Nur nun lia spirito vidis sufiĉe, por taksi la malnovan blindecon, kiu lin vualis. Akvila estis prava. Li, Saŭlo, ofte estis surda por la plej kortuŝantaj petoj. Li ĉiam tenadis eĉ la plej absurdajn decidojn de siaj senkons- ciencaj komisiitoj. Li rememoris Joĥain mem, kiu ŝajn- is al li tiel servema dum tiu tempo de senklereco.
Kaj kion vi pensas pri Saŭlo? - li subite demandis.
Tute ne sciante, kun kiu li interŝanĝas la plej intim- ajn pensojn, Akvila senhezite respondis:
La Evangelio ordonas rigardi lin kiel fraton, kiu plej bezonas la lumon de Jesuo Kristo. Mi lin neniam vidis; timante la malbonagojn, faratajn en Jerusalem, mi venis ĉi tien, plej urĝe forkurante, kaj mi ĉiam preĝ- as al Dio por li, esperante, ke ia radio de la Ĉielo lin prilumu, ne tiom por mi, sentaŭgulo, sed pro Petro, kiun mi konsideras ia dua patro tre amata. Mi pensas, ke fariĝus mirindaĵoj, se la eklezio de la "Vojo" povus agadi libere. Mi opinias, ke la galileaj Apostoloj meritas sen- dornan kampon por la semado de Jesuo.
Turninte sin al sia edzino, dum la junulo el Tarso silentis, la teksisto diris interesita:
Ĉu vi memoras, Priskila, kiel ni petis por la per- sekutanto per la intimaj preĝoj de la eklezio? Por klarigi al nia spirito malforta en pardonado, Petro ofte instruis nin rigardi la nepetegeblan rabenon kiel fraton, kies menson la perfortaĵoj nebuligis. Por ke niaj pli intens- aj resentoj disfumiĝu, li rakontadis sian propran pas- intecon, dirante, ke ankaŭ li, pro nescio, pli ol unu fojon malkonfesis la Majstron. Li reliefigadis niajn homajn malfortaĵojn, admonadis nin al pli bona kompreno. Unu tagon li eĉ asertis, ke tiu persekutado de Saŭlo estas utila, ĉar ĝi instigis nin pensi pri niaj propraj mizeraĵoj, por ke ni viglu super nia respondeco antaŭ Jesuo.
La ekslernanto de Gamaliel havis okulojn malsek- ajn de ploro.
- La fama fiŝkaptisto el Kapernaum sendube estas unu el la grandaj fratoj de la malfeliĉuloj - li konvink- ite murmuris.
La konversacio prenis alian direkton, post kiam Pris- kila partoprenis en la finaj vortoj de tiu temo, dirante, ke ŝi konas multe da virinoj en Jerusalem, kiuj, kvankam iliaj edzoj kaj infanoj estis en karceroj, tamen sincere petis Jesuon prilumi la faman persekutanton de la "Vojo". Poste ili parolis pri la Evangelio. La mantelo el steloj kovris iliajn grandiozajn esperojn, dum Saŭlo per plena gorĝo trinkadis la puran akvon de la sincera amikeco en tiu tiel malgranda nova mondo.
Inter tiuj karesaj, frataj konversacioj la tagoj ra- pide pasadis. De tempo al tempo venis el Palmira an- koraŭ provizoj kaj aliaj rimedoj. La tri loĝantoj de tiu silenta oazo interplektadis aspirojn kaj pensojn pri la Evangelio de Jesuo, la sola libro de iliaj meditoj en tiu tiel malproksima regiono.
La eksrabeno havis nun alian aspekton, ĉe la rekta kontakto kun la agresemaj fortoj de la Naturo. La haŭ- to, brunigita de la suno, havigis al li la aspekton de homo kutima al la krueleco de la dezerto. La longe kresk- inta barbo aliigis lian mienon. La manoj, kiuj iam ma- nipuladis librojn, fariĝis kalaj kaj fortikaj. Aliflanke, la soluleco, la severa disciplinado, la peniga teksilo riĉ- igis lian animon per lumo kaj sereneco. La trankvilaj kaj enfalintaj okuloj atestis la novajn konkerojn de lia spirito. Li fine komprenis tiun nekonatan pacon, kiun Jesuo deziris al siaj disĉiploj; li nun povosciis klarigi al si la sindonecon de Petro, la trankvilecon de Stefano ĉe la momento de la malhonoriga morto, la fervoron de Abigail, la bravecon de la adeptoj de la "Vojo", kiujn li persekutadis en Jerusalem. La meminstruado, ĉe la ne- havado de la tiamaj rimedoj, lernigis al lia sopiranta animo tiun superbelan sekreton, fordoni sin al la Kristo, por ripozi en ties nevideblaj akceptemaj brakoj. De kiam li per sia tuta koro kaj animo sin fordonis al la Majstro, la riproĉoj de la konscienco, la doloroj, la malfacilaĵoj kvazaŭ forflugis de lia spirito. Li ricevadis ĉian labor- on kiel bonaĵon, ĉian bezonon kiel instruilon. Senpene li korligiĝis al Akvila kaj ties edzino, kvazaŭ ili naskiĝis kune. Foje tiu lia amiko malsaniĝis kaj ŝajnis baldaŭ mortonta, konsumata de forta febro. Ĉi tiu aflikta situa- cio, la sinsekvaj sablotempestoj malvigligis ankaŭ Pris- kilan, kiu iris en la liton ĉe nemultaj esperoj je savo, sed Saŭlo kondutis kun eksterordinaraj braveco kaj zor- go. Sincere fidante Dion, li atendis la restarigon de la kvieteco kaj ĝojo. Plezurante, li vidis Akvilan denove super la teksilo kaj la kunulinon revene al la domaj la- boroj, kun novaj montroj de paco kaj konfido.
Kiam pli ol unu jaro pasis super tiu solejo, karava- no, veninta el Palmira, portis al li mallongan letereton: la negocisto komunikis al li la ja longe antaŭviditan morton de sia frato.
La foriro de Gamaliel en la regnon de la morto estis ja por li dolora surprizo. La maljuna instruanto, post lia patro, estis la plej bona amiko, kiun li havis en la vivo. Li ekmeditis pri ties lastaj konsiloj, li pesis ties profundan saĝecon. Sub ties influo li ricevis la dezir- itan pacon, por alkonformiĝi al la necesa spirita situacio, tiel, ke li rearanĝu sian ekzistadon. En tiu tago pensoj de profunda resopiro turmentadis lian senteman animon.
Posttagmeze, post la manĝo kaj en la tempo de la kutimaj preĝoj, la eksrabeno ekrigardadis la geedzojn kun pli granda mildeco, kiu travidiĝis tra liaj sinceraj okuloj.
Kiam ĉiu el ili enprofundiĝis en la meditadon de la Dia Evangelio, jen la tarsa junulo ekparolis iom time, neakorde kun sia decidema temperamento:
- Akvila, mi ofte, en la soleco de nia laboro, pensas pri la monstreco de la malbono, kiun al vi faris la leĝisto el Tarso. Kion vi farus, se vi iam okulo al okulo ren- kontus tiun turmentiston?
Mi penus ami en li iun fraton.
Kaj vi, Priskila? - li demandis la virinon, kiu scivola lin fikse rigardadis.
Tio estus tre bona okazo, por atesti la amon, pri kiu Jesuo donis ekzemplojn en siaj diaj instruoj.
La eksleĝisto resereniĝis kaj, laŭtigante la voĉon, akcente diris:
Mi ĉiam opiniis, ke ĉiu homo en administrado res- pondas por ĉiaj eraroj de siaj subuloj rilate la ĝeneralan programon de servoj; sekve, laŭ mia pensmaniero, mi ne tiel forte kulpigas Joĥain, kiu fariĝis ia vulgara krimulo, trouzante prerogativon, kiun li ricevis, por plenumi tiom da abomenindaj venĝoj.
Al kiu do vi imputus la mortigon de mia patro? - demandis Akvila impresita, dum lia amiko iom haltis.
Mi opinias, ke Saŭlo el Tarso devas respondi por tiu proceso. Estas vero, ke li ne rajtigis tiun kruelaĵon, sed li kulpiĝis pro sia persona indiferenteco rilate la de- talojn de la tasko, kiu koncernis lian oficon.
La geedzoj ekmeditis pri la motivo de tiaj demandoj, dum la junulo silentis en retiriĝa sintenado.
Fine, per humila kaj kortuŝanta voĉo li rekomencis
paroli:
Miaj geamikoj, sub la inspiro de la Sinjoro estas juste, ke ni konfesu niajn kulpojn unu al alia. Miaj manoj, kaliĝintaj en laborado, mia penado, por bone lerni la virtojn de la fido, pri kiu vi ambaŭ konstante donas ekzemplojn antaŭ miaj okuloj, devas esti atesto pri mia spirita renoviĝo. Mi estas Saŭlo el Tarso, la sangavida persekutanto, turniĝinta en pentofarantan servanton. Mi multe eraris, sed nun mi multe bezonas. Laŭ sia favor- koreco Jesuo disŝiris la mizeran tunikon de miaj iluzioj. La revirtigaj suferoj penetris mian koron kaj ĝin lavis per doloraj larmoj. Mi formetis de mi ĉion, kio signifas honoraĵojn kaj mondajn valorojn, por ekpreni la sav- antan krucon kaj sekvi la Majstron sur la vojo de la spirita elaĉeto. Estas vero, ke mi ankoraŭ ne povis doni min al la konstruaj kaj sanktigaj luktoj, sed mi persist- as ĉe la klopodo abnegacii min mem, forpuŝante la pas- intecon de malbonagoj, por meriti la krucon de mia lev- iĝo al Dio.
Akvila kaj ties edzino lin rigardadis kun mirego.
- Ne dubu mian parolon! - li plorante daŭrigis. - Mi prenas sur min la respondecon por miaj bedaŭrind- aj faroj, sed pardonu min, konsidere al mia krima sen- scieco!
La teksisto kaj ties edzino komprenis, ke la larmoj sufokis lian voĉon. Kvazaŭ posedita de forta emocio, Saŭlo komencis konvulsie plori. Akvila alproksimiĝis kaj lin brakumis. Ĉi tiu ama konduto ŝajnis pliakrigi la doloran penton, ĉar la ploro ekfluis pli intense. Li re- memoris tiun momenton, kiam li renkontis la sinceran amikecon de Ananias, kaj vidante sin ĉi tie en la brakoj de frato, li lasis la larmojn plene lavi lian koron. Li sentis la neceson elverŝi amajn sentojn. La iama vivado en Jerusalem estis esprimo de konvenciamo kaj sekeco de koro. Kiel eminenta leĝisto li tiam havis multe da estimantoj, sed en neniu li trovis fratan altiriĝemon. En tiu loketo en la dezerto la atmosfero estis alia. Antaŭ li staris digna kaj homesta viro, sindona kaj laborema kamarado, iama viktimo de liaj senindulgaj, kruelaj per- sekutoj. Kiom da homoj, kiel Akvila kaj ties edzino, pro li diskuris en la mondon kaj nun manĝas la amaran panon de la ekziliĝo! La grandaj sentoj neniam okupas la animon per unu fojo, per sia tuta beleco. Homo, ve- nenita de malbono, similas vazon da vinagro, kiu devas esti malplenigata iom post iom. La vido je Jesuo estis por li viva, nepasema okazaĵo, sed por povi kompreni la tutan amplekson de siaj novaj devoj, li nepre iru la mallarĝan vojon de la akraj, amaraj provoj. Li ja vidis la Kriston, sed por iri al tiu, li devos paŝi returne kaj transiri abismojn. La disreviĝoj en la sinagogo de Da- masko, la konsolo apud la maleminentaj fratoj sub la direktado de Ananias, la manko de mono, la severaj kons- iloj de Gamaliel, la anonimeco, la soluleco, la forlaso de la homoj plej karaj por li, la peza teksilo ĉe la varmego de dezerto, la nehavado de ĉia materiala komforto, la ĉiutaga meditado pri la iluzioj de la vivo - ĉio ĉi estis altvalora helpo por lia venka decido. La Evangelio fun- kciis kiel lampo dum lia malfacila vojiro al la eltrovo de si mem, por ke li mezuru la plej urĝajn bezonojn.
Streĉe brakumante sian amikon, kiu penis viŝi liajn larmojn, li rememoris, ke en Damasko, post la majesta vido je la Mesio, li eble konservis en sia animo la fieron povoscii instrui, la amon al la katedro de instruanto en Izrael, la despotan inklinon devigi sian simululon pensi tiel, kiel li, dum nun li povis esplori sian kulpan pasint- econ kaj senti la ĝojon de la repaciĝo, humile turnante sin al sia viktimo. En tiu momento li havis la impreson, kvazaŭ Akvila reprezentas la tuton de ĉiuj homoj, ofend- itaj de liaj kruelaj ekscesoj. Milda sereneco plenigis lian koron. Li sentis sin pli malproksime de la fiero, de la memestimo, de la amaraj ideoj, de la teruraj kons- ciencoriproĉoj. Ĉiu guto da ploro estis iom da galo, kiun li ĉerpis el sia animo kaj kiu refojigis lian senton de trankvileco kaj korfacileco.
Frato Saŭlo - diris la teksisto, ne kaŝante sian ĝojon -, ni gaju antaŭ la Sinjoro, ĉar, kiel fratoj, ni estis for unu de alia, kaj nun ni troviĝas denove kune. Ni ne parolu pri la pasinteco: ni konsideru la povon de Jesuo, kiu nin aliigas por sia amo.
Priskila, kiu ankaŭ ploris, kortuŝite intermetis:
Se Jerusalem scius ĉi tiun venkon de la Mesio, ĝi donus dankon al Dio!
Sidante kun siaj du kunvivantoj sur la maldensa gazono de la oazo, ĉe la blovado de la vento, kiu mild- igis la kruelecon de la varma posttagmezo, kaj ĉe la kunfratiĝo de ili tri en la majesteco de la komuna kredo, la tarsa junulo rakontis al ili la neforgeseblan okazaĵ- on en la vojiro al Damasko, elmontrante la profundajn ŝanĝojn en sia vivo.
La geedzoj ploris de emocio kaj ĝojo, aŭdante tiun favorkoraĵon de Jesuo, kiu en iliaj piaj okuloj estis ne nur esprimo de koreco al la erarinta servanto, sed beno de amo al la tuta homaro.
De post tiu tago la tasko ŝajnis al ili pli facila, la baroj malpli penigaj. Pasis neniu krepusko, en kiu ili ne parolis pri la glora dono de la Kristo proksime al Damasko.
Nun, kiam la Majstro nin kunigis - diris Akvila kontenta -, ni foriru de la dezerto, ni proklamu tra la tuta mondo la favorojn de Jesuo. Mi kaj Priskila ne havas multe da familiodevoj. Pro la morto de mia patro ni troviĝas solaj rilate al la pli pezaj devoj, kaj estas konsilinde, ke ni ne preterlasu la okazon, por helpi la disvastigon de la Bona-Novaĵo. Krom la instruoj de Levi ni nun havas ankaŭ la vidon je Jesuo releviĝinta, por ilustri nian parolon.
Post longa tempo, kelkajn tagojn antaŭ ol ili reko- mencos siajn luktojn en la grandaj urboj, aŭdante iliajn entuziasmajn vokojn, Saŭlo demandis pri la projektoj, kiujn ili dorlotis.
De post via malkaŝo - diris la teksisto plena de konfido kaj espero -, mi nutras grandan idealon. Ĝi ŝajnas nekredebla ĉe la unua ekrigardo, sed mi revas antaŭ ol morti iri Romon kaj anonci la Kriston al la fratoj el la malnova Leĝo. Via vido sur la vojo al Da- masko min kuraĝigas! Mi raportos tiun okazaĵon eĉ al tiuj plej indiferentaj kaj donos iom da lumo al tiuj plej sensaĝaj. Kiel humila servanto al la homoj, mi scios fordoni min al la interesoj de la Savinto.
Sed kiam vi intencas foriri?
Kiam la Majstro malfermos la vojon ĉe la unua oportuna okazo. Ĉe tio ne forlasos Palmiran.
Post paŭzo, dum kiu Saŭlo restis enpensiĝa, Akvila demandis:
Kial vi ne venu kune kun ni Romen?
Ha, se mi ĝin povus! - diris la eksrabeno, komprenigante sian deziron. - Mi pensas, ke Jesuo deziras vidi min antaŭ ĉio repaciĝinta kun ĉiuj, kiujn mi ofend- is en Jerusalem. Krom tio mi bezonas revidi miajn ge- patrojn, por estingi la resopiron.
Efektive, post la veno de granda karavano, kiu al- kondukis iliajn anstataŭontojn, la tri gefratoj de la "Vojo", servataj de unu kamelo, forlasis la oazon di- rekte al Palmira, kie la familio de Gamaliel ilin plej ame akceptis.
Akvila kaj lia edzino tie restis kelkan tempon en servado al Ĥizkija, ĝis ili povos realigi la ĉarman idealon labori en la potenca Romo de la cezaroj, sed Saŭlo el Tarso, nun tiel rezistanta al la vetero, kiel iu bedueno, dankinte sian bonfaranton por lia komplezo kaj kun larmantaj okuloj adiaŭinte siajn amikojn, denove ekiris Damaskon, radikale aliiĝinte de la meditoj dum tri sin- sekvaj jaroj, pasigitaj en la dezerto.
III
Luktoj kaj humiligoj
La vojirado fariĝis sen incidentoj. En sia nova sol- uleco la tarsa junulo konstatis, ke nevideblaj fortoj pri- semas lian menson per grandiozaj kaj konsolaj inspiroj. En la sino de la vespero plena de steloj li havis la im- preson, kvazaŭ li aŭdas ian karesan kaj saĝan voĉon, kiu esprimas alvokojn de plej alta amo kaj de plej viva espero. De post la momento, kiam li foriĝis de la estim- inda kompanio de Akvila kaj ties edzino, kiam li vidis sin tute sola por la grandaj entreprenoj de sia nova destino, li trovis internajn fortojn, ĝis tiam neantaŭ- viditajn, ĉar nekonataj.
Li ne povis difini tiun spiritan staton, sed vera estis tio, ke de tiam, sub la direktado de Jesuo, Stefano staras apud li kiel fidela kompaniulo.
Tiuj admonoj, tiuj dolĉaj kaj amikaj voĉoj, kiuj helpis lin dum lia tuta apostolado kaj atribuitaj rekte al la Savinto, venadis de tiu nobla martiro de la "Vojo", kiu spirite sekvis lin dum tridek jaroj, konstante refreŝ- igante liajn fortojn por la plenumado de la elaĉetantaj taskoj de la Evangelio.
Jesuo tiele volis, ke la unua viktimo de la persekutoj en Jerusalem restu por ĉiam ligita al la unua turment- anto de la prozelitoj de lia doktrino de vivo kaj elaĉeto.
Anstataŭ la sentoj de memriproĉo kaj perplekseco pro la kulpa pasinteco, anstataŭ la resopiro kaj senku- raĝigo, kiuj iafoje pikis lian koron, li nun sentis brilajn promesojn en la renoviĝinta spirito, tamen ne povante klarigi al si la sanktan devenon de tiel profundaj esperoj. Malgraŭ la rimarkindaj fizionomiaj ŝanĝoj, kiujn al li kaŭzis la vivado kaj la klimato en la dezerto, li eniris en Damaskon kun sincera ĝojo en la animo, nun tute sin fordoninta al la servado al Jesuo.
Kun neesprimebla ĝojo li brakumis la maljunan Ana- niason, kiun li informis pri siaj spiritaj edifoj. La res- pektinda maljunulo tre bonanime reciprokis lian korel- verŝon. Nun la eksrabeno ne bezonis izoliĝi en ia gastejo ĉe nekonatoj ĉar la fratoj de la "Vojo" kun malfermitaj brakoj loĝigis lin ĉe si. Ĉiutage li sentis la konsolan emocion de la unua kunveno, kiun li ĉeestis, antaŭ ol retiriĝi en la dezerton. La frata malgranda grupo kun- venis ĉiun vesperon, interŝanĝante novajn ideojn pri la instruoj de la Kristo, komentariante la mondajn okaz- aĵojn laŭ la Evangelio, parolante pri celoj kaj konkludoj. Saŭlo estis informita pri ĉiuj novaĵoj, koncernantaj la doktrinon, kaj spertis la unuajn efikojn de la malkon- sento inter la judoj kaj la amikoj de la Kristo rilate la cirkumcidon. Lia flamanta temperamento komprenis la amplekson de la tasko, destinita por li. La formalaĵ- emaj fariseoj de la sinagogo jam ne ribelis kontraŭ la laboroj de la "Vojo", se nur la sekvanto de Jesuo antaŭ ĉio fidele observis la principojn de Moseo. Nur Ananias kaj iaj nemultaj rimarkis la subtilecon de la kazuistik- istoj, kiuj intence vekis konfuzon en ĉiuj sferoj, malakcel- ante la venkan marŝon de la savanta Bona-Novaĵo. La eksleĝisto rekonis, ke dum lia forestado la maniero de persekutado fariĝis pli danĝera kaj nerimarkebla, ĉar la kruelajn sed senkaŝajn karakterizaĵojn de la komenca entrepreno sekvis la montroj de farisea hipokriteco, kiu sub la preteksto de cedemo kaj bonvolemo dronigos la personon de Jesuo kaj la grandecon de ties diaj instruoj en kriman kaj intencitan forgeson. Konsente kun la novaj decidoj de sia konscienco, li ne intencis reiri en la sinagogon de Damasko, por ne ŝajni ia pavema instru- anto, batalanta por la savo de aliulo, antaŭ ol zorgi pri sia propra perfektiĝo; tamen ĉe tio, kion li vidis kaj ko- lektis kun granda psikologia juĝokapablo, li komprenis, ke estas utile alfronti ĉiajn sekvojn kaj montri la mal- akordojn inter la farisea formalismo kaj la Evangelio, nome kio estas la cirkumcido kaj kio estas la nova kredo.
Li elvolvis antaŭ Ananias la projekton okazigi la diskut- adon de tiu temo kaj la grandanima maljunulo stimulis lian intencon restarigi la veron sur ĝiaj veraj funda- mentoj.
Por ĉi tio, en la dua sabato post sia veno en la urb- on, la arda predikanto iris en la sinagogon. Neniu re- konis la rabenon el Tarso en lia eluzita tuniko, en lia haŭto, brunigita de la suno, en lia malgrasega vizaĝo, en la pli viva brilo de liaj profundaj okuloj.
Post la reglamentaj legado kaj komentarioj de pec- oj el la Leĝo kaj kiam estis permesita la parolo al la sinceraj studantoj de la religio, jen la nekonato suriris la tribunon de la instruantoj de Izrael kaj, penante in- teresi la grandnombran kunvenantaron, unue parolis pri la sankta karaktero de la Leĝo de Moseo, entuziasme ekzamenante la mirindajn kaj saĝajn promesojn de Je- saja, ĝis li entreprenis la studadon de la ceteraj profetoj. La ĉeestantoj aŭskultadis lin kun profunda atento. Kelk- aj pensi identigi tiun voĉon, kiu ŝajnis al ili ne fremda. La fajra prediko vekis konkludojn de granda amplekso kaj beleco. Brilega spirita lumo disradiis el tiuj elo- kventaj ekflugoj.
Tiam la eksrabeno, konstatinte la magnetan povon, jam agantan sur la multenombran aŭdantaron, ekparolis pri la Nazareta Mesio, komparante ties vivon, farojn kaj instruojn kun la tekstoj, kiuj anoncis lin en la sanktaj skriboj.
Kiam li ektuŝis la demandon pri la cirkumcido, jen la kunvenantaron eksplodis per furioza kriegado.
- Tio estas li! Li estas la perfidinto! - blekis tiuj plej kuraĝaj, identiginte la eksleĝiston de Jerusalem. - Ŝtonoj al la blasfemanto! Li estas la hundo de la sekto de la "Vojo"!
La estroj de la religia servado, siaflanke, rekonis la iaman kamaradon, nun rigardatan kiel defalinton de la Leĝo, kulpulon, al kiu oni devis suferigi akrajn, kruel- ajn punojn.
Saŭlo ĉeestis la refariĝon de tiu sceno, kiam li pa- rolis en la elita kunveno antaŭ la levidoj el Kipro. Li senemocie alfrontis la situacion, ĝis la religiaj aŭtorit- atoj sukcesis kvietigi la tumultantojn.
Post la plej akraj fazoj de la agitiĝo la sinagogestro arogante ordonis al la parolanto deiri de la tribuno, por respondi liajn demandojn.
La konvertito apud Damasko en palpebruma daŭro komprenis, ke li bezonas sian tutan flegmon, por sukcese eliri el tiu malfacila aventuro, kaj tuj, sen protesto obeis.
Ĉu vi estas Saŭlo el Tarso, iama rabeno en Jerusalem? - emfaze demandis tiu aŭtoritatulo.
Jes, per la graco de la Kristo Jesuo! - li firme kaj decideme respondis.
Ne estas nun ĝustatempa ia parolo pri la ĉar- pentisto el Nazaret! Interesas nin sole nur vin tuj aresti, laŭ la instrukcioj, kiujn ni ricevis de la Templo - en solena sintenado rediris la judo.
Aresti min? - demandis Saŭlo kun miro.
Jes.
Mi ne rekonas en vi la rajton aresti min - diris la predikanto.
Ĉe tia energia konduto vidiĝis mirego en ĉies mieno.
Kial vi hezitas? - rediris la judo - Via devo estas nur obei.
Saŭlo el Tarso lin severe ekrigardis kaj klarigis:
Mi kontraŭstaras, ĉar, kvankam mi ŝanĝis mian religian kredon, mi tamen estas leĝisto, kaj krom tio, rilate al la politika situacio, mi estas roma civitano kaj do ne povas obei buŝajn arestordonojn.
Sed vi estas arestita en la nomo de la Sinedrio.
Kie la letero?
Ĉi tiu neatendita demando konsternis la aŭtoritat- ulon. Antaŭ pli ol du jaroj venis el Jerusalem tiu ofi- ciala letero, sed neniu povis antaŭvidi tiun okazon. La ordono estis zorge arkivita, sed ne povis esti tuj elmontr- ita, kiel postulis la cirkonstancoj.
Tiu letero estos prezentita post nemulte da horoj - iom hezite diris la sinagogestro.
Kaj kvazaŭ pravigante sin, li aldonis:
Ekde la skandalo de via lasta prediko en Damasko ni havas ordonon de Jerusalem, por vin aresti.
Saŭlo energie fiksis sur li sian rigardon kaj, turn- ante sin al la ĉeestantaro, kiu mirege kaj admire observ- adis lian moralan bravecon, diris laŭte kaj bone aŭdeble:
Viroj de Izrael, mi portis al via koro tion, kion mi plej bonan posedas, sed vi forpuŝas la veron, ŝanĝ- ante ĝin je la eksteraj formalaĵoj. Mi vin ne kondamnas. Mi vin bedaŭras, ĉar ankaŭ mi estis tia, kiel vi. Tamen, kiam venis mia tempo, mi ne rifuzis la amikan helpon, kiun la Ĉielo al mi proponis. Vi superĵetas min per akuzoj, vi riproĉas miajn nunajn religiajn konvinkojn; sed kiu el vi estus preta diskuti kun mi? Kie la sincera batalanto de la spirita kampo, kiu dezirus kune kun mi sondi la sanktajn skribojn?
Profunda silento sekvis ĉi tiun inviton.
Neniu? - demandis kun triumfa rideto la flama defendento de la nova kredo. - Mi konas vin, ĉar an- kaŭ mi iradis tiujn vojojn. Ni tamen konsentu, ke la fariseismo nin pereigis, ĵetante niajn plej sanktajn es- perojn en ian oceanon da hipokritaĵoj. Vi respektegas Moseon en la sinagogo; vi treege zorgas pri la eksteraj formalaĵoj, sed kia estas la mieno de via interna vivo? Kiom da doloroj vi kaŝas sub la brilanta tuniko! Kiom da vundoj vi maskas per trompaj vortoj! Same kiel mi, tiel vi devus senti teruran naŭzon kontraŭ tiom da abo- menindaj maskoj! Se ni montrus la krimojn, kiujn oni faras en la ombro de la Leĝo, ni ne havus sufiĉe da skurĝoj, por puni la kulpulojn, nek la ĝustan nombron de la malbenoj nepre necesaj al la pentrado de similaj abomenindaĵoj! Mi suferis tiajn samajn ulcerojn, kiel vi, ankaŭ mi venenis min en tia sama mallumo, kaj mi venis, por alporti al vi la nepre necesan resanigilon. Vi forpuŝas mian fratan kunhelpon, tamen vi vane ribelas kontraŭ la regenerantaj procesoj, ĉar nur Jesuo sola pov- os nin savi! Mi alportas al vi la Evangelion, mi montras al vi la elaĉetan pordon por niaj malnovaj mizeraĵoj, sed vi volas rekompenci mian klopodon per karcero kaj malbono? Mi rifuzas ricevi tian pagon interŝanĝe kon- traŭ mia spontanea iniciativo! Vi ne povos aresti min, ĉar la parolo de Dio ne estas katenita. Se vi ĝin for- ĵetas, aliaj min komprenos. Ne estas juste, ke mi for- donu min al viaj kapricoj, dum la farenda laboro postulas de mi sinoferon kaj bonvolon.
La direktantoj mem de la kunveno ŝajnis potencataj de grandaj, nedifineblaj magnetaj fortoj.
La tarsa junulo ĵetis superregantan rigardon sur ĉi- ujn ĉeestantojn, elmontrante la rigidecon de sia potenca animo.
- Via silento parolas pli elokvente, ol paroloj - li iom aŭdace diris. - Jesuo ne permesas al vi aresti lian modestan kaj fidelan servanton. Lia beno prilumu viajn spiritojn por la vera kompreno de la realaĵoj de la vivo.
Tion dirinte, li decideme sin direktis al la elirpordo, dum la mireganta rigardo de la ĉeestantoj sekvis lin, ĝis li firmpaŝe malaperis en unu el la mallarĝaj stratoj, kiuj kondukis al la granda placo.
Kvazaŭ vekiĝinte post la aŭdaca provoko, la kun- veno degeneris en varmegan diskutadon. La sinagog- estro, kiu ŝajnis treege impresita de la parolo de la eks- rabeno, ne kaŝis sian sendecidecon, baraktante inter la amaraj veraĵoj, diritaj de Saŭlo, kaj la ordono por tuja aresto. Liaj pli energiaj kamaradoj penis levi lian ka- rakteron de aŭtoritatulo. Estis necese por ĉiu prezo aresti la tro bravan parolinton. Tiuj plej decidemaj tuj ekserĉis tiun leteron el Jerusalem, kaj tuj kiam ili ĝin trovis, ili decidis peti la helpon de la civilaj aŭtoritat- uloj, entreprenante klopodojn en ĉi tiu rilato. Post tri horoj estis faritaj ĉiuj disponoj por la aresto de la tro kuraĝa predikisto. La unuaj taĉmentoj estis senditaj al la pordegoj de la urbo. Ĉe ĉiu el tiuj lokis sin mal- granda grupo da fariseoj, akompanataj de du soldatoj, por fiaskigi ĉiun provon de elŝteliĝo.
Poste oni komencis ĝeneralan esploradon en la domo de ĉiuj homoj, suspektataj pri simpatio kaj rilatoj kun la disĉiploj de la Nazaretano.
De sia flanko Saŭlo, elirinte el la sinagogo, ekpens- is iri al Ananias, sopirante lian amoplenan kaj konsilan parolon.
La klera maljunulo aŭdis lian raporton pri la okaz- aĵoj kaj aprobis lian konduton.
Mi scias, ke la Majstro - fine diris la junulo - kondamnis la kverelojn kaj neniam kompaniis al diskut- emuloj, sed li tamen neniam indulgis la malbonon. Mi estas preta rebonigi mian kulpan pasintecon. Mi alfront- os la nekomprenemon de Jerusalem, por elmontri mian radikalan aliiĝon. Mi petos pri pardono ĉiujn, kiujn la malsaĝeco de mia nesciado ofendis, sed mi tute ne povos perterlasi la okazon aserti, ke mi estas sincera kaj ver- ama. Ĉu mi servus al la Majstro, humiligante min antaŭ malnoblaj ekspluatoj? Jesuo kiel nur eble bataladis kaj liaj disĉiploj ne alie povos konduti.
La bonkora maljunulo akompanadis liajn vortojn per jesaj gestoj. Kuraĝiginte lin per sia aprobo, Ananias rekomendis al li la plej grandan singardon; estus saĝe kiel eble plej baldaŭ foriĝi de ĉi tie, de lia kabano. La judoj en Damasko scias pri lia partopreno en la resaniĝo de sia amiko, tial li ofte elportadis iliajn insultojn kaj mokojn. Ili certe venos al li, por lin aresti. Li do opi- nias, ke estus bone, se la junulo rifuĝus en la domon de tiu samreligia lavistino, kie ili kuntime preĝadas kaj studadas la Evangelion. Ŝi ja lin bonkore akceptos.
Saŭlo senhezite obeis ĉi tiun konsilon.
Post tri horoj la maljuna Ananias estis vizitita kaj pridemandita. Ĉe sia diskreta konduto li estis enkarcer- igita por pluaj esploroj.
Pridemandate de la religia aŭtoritatulo, li respond- adis nur jene:
Saŭlo certe estas kune kun Jesuo.
Laŭ siaj skrupuloj de konscienco la grandanima mal- junulo opiniis, ke li tiele ne mensogas antaŭ la homoj, nek kompromitas fidelan amikon. Enkarcerigite kaj sen ia komuniko kun la ekstero dum dudek kvar horoj, li estis liberigita post doloraj punoj. Dudek bastonfrapoj serioze vundis liajn vizaĝon kaj manojn. Tamen, tuj kiam li vidis sin libera, li atendis la vesperon kaj singarde iris al la malriĉa kabano, kie okazadis la predikoj de la "Vojo". Revidinte sian amikon, li elvolvis al ĉi tiu plan- on, kiu savos la situacion.
Kiam mi estis infano - plezure diris Ananias -, mi ĉeestis la forkuron de unu homo trans la muregojn de Jerusalem.
Kaj kvazaŭ revenigante la detalojn de tiu fakto en lacan memoron, li demandis:
Saŭlo, ĉu vi timus fuĝi en vimenkorbo?
Kio! - diris la junulo ridetante. - Ĉu Moseo ne komencis sian vivon en korbo sur la akvo?
La maljunulo trovis amuza la aludon kaj klarigis sian projekton. Ne tre malproksime de tie kreskis altaj arboj ĉe la muregoj de la urbo. Oni levos la fuĝonton en granda korbo kaj poste, kun apenaŭ rimarkeblaj mov- oj, li povos malsupreniri sur la transan lokon; li tiel komencos sian vojon al Jerusalem, kiel li intencas. La eksrabeno spertis grandegan ĝojon. En tiu sama tempo la domomastrino iris peti la helpon de tri el la plej fid- indaj samkredanoj. Kiam la ĉielo fariĝis pli malluma en la unuaj horoj post noktomezo malgranda grupo ko- liktiĝis ĉe la murego, en loko pli malproksima de la cen- tro de la urbo. Saŭlo kun larmoj kisis la manojn al Ananias. Per mallaŭta voĉo li adiaŭis siajn amikojn, um unu el ili donis al li grandan pakon da hordeokukoj. Sur la supro de la foliriĉa kaj malhelverda arbo la plej juna atendis la signalon. La tarsa junulo eniris en sian improvizitan veturilon kaj la elŝteliĝo fariĝis en la si- lenta sino de la nokto.
Sur la transa flanko li facile eliris el la korbo, sed li lasis sin preni de strangaj pensoj. Ĉu estas juste tiele fuĝi? Nenian krimon li faris. Ĉu ne estas malkuraĝo sin ne prezenti antaŭ la civila aŭtoritatulo por la necesaj klarigoj? Samtempe li konsideris, ke tiun lian konduton ne naskis iaj infanecaj kaj malnoblaj sentoj, ĉar li iras Jerusalemon sentime, li penos vidiĝi kun siaj iamaj ka- maradoj, malkaŝe parolos al ili, kaj konkludis, ke ne est- as pravigeble, ke li senreziste sin oferu al la tirana fa- natikeco de la damaska sinagogo.
Ĉe la unuaj radioj de la suno la forkurinto troviĝis jam malproksime. Kiel solan provizon li kunportis la hordeokukojn kaj la Evangelion, donacitan de Gamaliel kiel memoraĵon pri tiel longa tempo da soluleco kaj batalado.
La vojirado estis tre malfacila kaj peniga. La laciĝo devigis lin konstante halti. Pli ol unu fojon li sin turnis al la aliula karitemo tra tiu fortojn konsumanta irado. Per la helpo de kameloj, ĉevaloj aŭ dromedaroj la vo- jaĝo de Damasko ĝis Jerusalem ne postulis malpli ol unu semajnon da lacegigaj marŝoj, sed Saŭlo iradis piede. Li eble povus uzi la definitivan helpon de ia karavano, de kiu li ricevus la necesajn rimedojn, sed li preferis familiarigi sian potencan volon kun la plej akraj baroj. Kiam la laciĝo inspiris al li la deziron atendi la even- tualan kunhelpon de iu homo, li penis venki la senku- raĝiĝon, denove stariĝis, apogis sin al improvizitaj ten- iĝiloj.
Post dolĉaj rememoroj en tiu loko, kie li spertis la gloran vidon je la releviĝinta Mesio, li denove travivis karesajn emociojn, penetrante en Palestinon, malrapide trairante vastajn regionojn de Galileo. Li nepre volis ekkoni la kampon de la unuaj luktoj de la Majstro, ident- iĝi kun la plej karaj lokoj, viziti Kapernaumon kaj Na- zareton, aŭdi la parolon de la filoj de tiu regiono. Jam en tiu tempo la flama Apostolo al nacianoj deziris plene sciiĝi pri ĉiuj faktoj rilataj al la vivo de Jesuo, penis ilin senerare kompili, por postlasi al siaj fratoj en la tuta mondo la plej bonan kolekton da informoj pri la Dia Sendito.
Kiam li venis Kapernaumon, ora krepusko super- verŝis per lumomirindaĵoj la gracian pejzaĝon. La eks- rabeno pie malsupreniris ĝis la bordoj de la lago, raviĝis en la rigardado de la plaŭdantaj akvoj. Pensante pri Jesuo, pri la povo de ties amo, li ekploris, regata de stranga emocio. Li deziris esti vivinta kiel ia nekonata fiŝkaptisto, por ĉerpi tiujn diajn instruojn el ilia fon- to mem.
Du tagoj n li tie restis en dolĉa raviteco. Ne rekon- igante sin, li iris al Levi, kiu lin volonte akceptis. Li elmontris al tiu sian sindonecon kaj konadon de la Evan- gelio, parolis pri la utileco de ties notoj. La filo de Alfeo ĝojis sub la influo de tiu inteligenta kaj kuraĝiga parolo. En Kapernaum Saŭlo travivis horojn ĉarmajn por lia emociiĝema spirito. Ĝi estis loko de predikoj de la Majstro; kelkan distancon plue staris la dometo de Simon Petro; ankoraŭ plue la impostejo, kie la Majstro vokis Levin por la plenumo de grava rolo inter la Apos- toloj. Li brakumis tie loĝantajn fortikajn homojn, kiuj, iam blindaj kaj lepraj, estis resanigitaj de la favoraj manoj de la Mesio. Li iris Dalmanutan, kie li konatiĝis kun Magdalena. Li riĉigis la impresiĝeman mondon de siaj observoj, rikoltante ĝis tiam nekonatajn informojn.
Post kelke da tagoj, ripozante en Nazaret, jen li apud la pordegoj de la sankta urbo de la izraelidoj, kon- sumita de laciĝo, de la penigaj iradoj, de la sendormaj noktoj, dum kiuj liaj suferoj ofte ŝajnis al li senfinaj.
Sed en Jerusalem atendis lin aliaj ne malpli doloraj surprizoj.
Absorbis lin premantaj demandoj. Li neniam plu ion sciis pri siaj gepatroj, siaj amikoj, sia karesema fratino, siaj familianoj, ĉiam vivantaj en lia memoro. Kiel lin akceptos liaj plej sinceraj kamaradoj? Afablan ak- cepton li ne povis atendi de la Sinedrio. La epizodo en Damasko komprenigis al li la animstaton de la anoj de la Tribunalo. Vere, li estis sen iaj formalaĵoj elpelita el la plej distingiĝa rondo de lia raso; kompense, li estis vokita de la Kristo en la senliman mondon de la etern- aj veraĵoj.
Dronante en ĉi tiuj konsideroj, li trairis la pordegon de la urbo, rememorante tiun tempon, kiam li en rapida bigo eliradis, el alia loko, al la domo de Zeĥarja ĉe la vojo al Jafo. La rememoroj pri la plej feliĉaj horoj de la juneco plenigis per larmoj liajn okulojn. La strat- irantoj de Jerusalem tute ne povis supozi, kiu estas tiu malgrasa kaj pala viro, kun longa barbo kaj enfalintaj okuloj, kiu iradas kun paŝo treniĝanta de laceco.
Post granda penado li atingis loĝejon, kiun li konis. Lia koro vivege ekbatis. Kvazaŭ nura almozulo, li frapis je la pordo en korprema atendo.
Severmiena viro lin seke akceptis.
Ĉu vi estus tiel bona kaj povus informi - li hu- mile demandis -, ĉu ankoraŭ ĉi tie loĝas unu sinjorino, nomata Delila?
Ne - sovaĝe respondis la viro.
Tiu akra rigardo ne favorigis okazon de pluaj de- mandoj, tamen li kuraĝis ankoraŭ demandi:
Ĉu vi povus fari al mi la komplezon diri, kies ŝi transloĝiĝis?
He, he! - kolere rediris la domomastro -, ĉu mi donu kontentigon al iu almozulo? Vi nun demandos min, ĉu mi aĉetis ĉi tiun domon; vi poste demandos pri la prezo, postulos datojn kaj aliajn informojn pri la an- taŭaj loĝantoj, konsumos mian tempon per lavango da tedaj demandoj!
Kaj fiksante sur Saŭlo la senemociajn okulojn, li per unu fojo finis:
Mi scias nenion, ĉu vi aŭdas? For de tie ĉi!
La forkurinto el Damasko serene revenis sur la straton, dum tiu ulo malŝarĝis siajn malsanajn nervojn, brue ĵetfermante la pordon.
La ekslernanto de Gamaliel ekmeditis pri la amara realeco de tiu unua simbola akcepto. Jerusalem certe neniam plu povos lin koni. Malgraŭ la dolora impreso li ne lasos sin kapti de senkuraĝiĝo. Li decidis iri al Aleksandro, parenco de Kajafas kaj kamarado de li, Saŭlo, en la laboroj en la Sinedrio kaj en la Templo. Lacega, li kun negrandaj esperoj frapis je ties pordo. Unu domoservanto, post la unua demando, alportis al li la ĝojigan sciigon, ke lia mastro ne longe lin atendigos. Efektive, post momento Aleksandro kun nekaŝebla sur- priziĝo akceptis la nekonaton.
Ĝojante, ke li ricevis la atenton de malnova amiko, Saŭlo alpaŝis kaj ĉi tiun plej kore salutis.
La klera izraelido ne sukcesis kaŝi sian desapont- iĝon kaj iom simpatie demandis:
Amiko, por kio vi venis al ĉi tiu domo?
Ĉu do estas eble, ke vi min ne rekonas? - demandis Saŭlo bonhumore, kvankam treege laca.
Via mieno ne estas por mi tute fremda, tamen...
Aleksandro! - li fine ekkriis ĝojoplena. - Vi do jam ne memoras Saŭlon?
Granda brakumo estis la respondo de la amiko, kiu interesite ekkriis, ŝanĝante la traktadon:
Tre bone! Fine do! Dank'al Dio mi vidas, ke vi estas resaniĝinta! Mi ne eraris, esperante, ke vi revenos! Granda estas la patreco de la Dio de Moseo!
Saŭlo tuj rimarkis lian eraron. Sentante, ke estas malfacile sin komprenigi, li serĉadis la plej bonan ma- nieron klarigi la aferon, dum la amiko daŭrigis:
Sed kiel do vi aspektas! Nu, vi ŝajnas pli ĝuste ia bedueno de la dezerto... Diru al mi: kiel longe daŭr- is via obstina malsaneco?
Saŭlo faris al si kuraĝon kaj rediris:
Sed vi certe eraras aŭ estas neĝuste informita, ĉar mi neniam estis malsana.
Ne eble! - ekkriis Aleksandro videble ĉagrenita post tiom da elmontroj de amikeco. - Jerusalem bolas per legendoj pri vi. Cadok antaŭ tri jaroj venis ĉi tien, por peti energiajn disponojn de la Sinedrio, por ke klar- iĝu via situacio, kaj post longaj debatoj li kunportis kaptordonan leteron kontraŭ vi. De tiu tempo mi klo- podis kiel malesperulo, por ke estu ŝanĝitaj la artikoloj de la kondamna dokumento. Mi asertis, ke, se vi prenis sintenadon simpatian por la homoj de la "Vojo", tia decido sendube obeis al celoj, kiujn ni ne kapablis tuj kompreni, kiel ekzemple pli efike esploradi iliaj n revo- luciajn laborojn.
Saŭlo ne povis sin deteni kaj rebatis, antaŭ ol lia amiko daŭrigos:
Sed en ĉi tiu okazo mi estus ia hipokritulo mal- lojala kaj neinda je mia ofico kaj je mi mem.
Aleksandro, ĝenata, kunŝovis la brovojn.
Efektive, mi konsideris ĉiajn hipotezojn, kaj ĉar mi ne povis rigardi vin kiel hipokritulon - li akcente diris, penante sin korekti -, mi sukcesis pruvi, ke via konduto en Damasko originis el pasonta frenezeco. Ne estis juste pensi alie, des pli, ĉar, en la kontraŭa okazo, vi estus ankaŭ malsincera kontraŭ ni, en la sfero de la fariseismo.
La eksrabeno eksentis la delikatecon de la situacio. Li renovigis siajn religiajn ideojn, sed li ja staris antaŭ amiko. Dum multaj lin forlasis, tiu lin frate akceptis. Li devis do tiun ne ĉagreni, tamen estis neeble kaŝi la veron. Li eksentis, ke liaj okuloj estas malsekaj. Li ne- pre, por ĉia prezo devis atesti pri la Kristo, eĉ se li per tio perdus la plej grandajn korligiĝojn en la mondo.
Aleksandro - li humile diris -, estas vero, ke mi iniciatis la grandan persekutadon kontraŭ la "Vojo", sed nun mi devas konfesi, ke mi eraris. La galileaj Apos- toloj estas pravaj. Ni staras sur la sojlo de grandaj ŝanĝoj. Proksime al la pordegoj de Damasko Jesuo aper- is al mi en sia glora resurekto kaj admonis min al la servado al lia Evangelio de amo.
Lia parolo elfluis timeme, kun la deziro ne vundi la kredon de la amiko, kiu malgraŭ tio vidigis profundan disreviĝon sur la palega vizaĝo.
Ne diru tiajn absurdojn! - li ironie kaj ridet- ante ekkriis. - Bedaŭrinde mi vidas, ke la malsano ĉiam ankoraŭ konsumas viajn fizikajn kaj mensajn fortojn. La damaska sinagogo estis prava. Se mi vin ne konus de la infaneco, mi nun nomus vin blasfemanto kaj de- falinto.
La tarsa junulo, malgraŭ sia vira energio, estis kons-
ternita.
Cetere - daŭrigis lia amiko, prenante afekte pro- tekteman sintenadon - ekde la komenco de via vojaĝo mi ne konsentis pri via mizera akompanantaro. Jona kaj Demetrio estas iaj stultuloj kaj Jakob havas muŝon en la cerbo. En tia kompanio ĉia via perturbo nepre kun- trenus grandajn moralajn malfeliĉojn al nia pozicio.
Tamen, Aleksandro - iom humiligita diris la eks- rabeno - mi devas insisti pri la vero. Mi ja vidis per ĉi tiuj okuloj la Mesion el Nazaret; lian voĉon mi aŭdis el lia propra buŝo. Kompreninte la erarojn, en kiuj mi vivadis, laŭ mia malĝusta koncepto pri kredo, mi iris en la dezerton. Tie mi restis tri jarojn en krudaj laboroj kaj longaj meditoj. Mia konvinko ne estas supraĵa. Ho- diaŭ mi kredas, ke Jesuo ja estas la Savinto, la Filo de la Vivanta Dio.
Nu, via malsaneco - fiere daŭrigis Aleksandro, ŝanĝante sian tonon de intimeco - renversis la vivon de via tuta familio. Hontante la sciigojn el Sirio, Ĵakvo kaj Delila transloĝiĝis de Jerusalem en Kilikion. Eksci- inte pri la ordono de la Sinedrio aresti vin, via patrino mortis en Tarso. Via patro, kiu vin plej zorge edukis, esperante de via inteligenteco la plej brilan gloron de nia raso, vivas deprimita kaj malfeliĉa. Viaj amikoj, lacaj elporti la ironiojn de la popolo en Jerusalem kaj vin senutile serĉinte, vivas sensociete kaj humiligite. Ĉu vin ne doloras la vido je tia bildo? Ĉu tia doloro, kiel ĉi tiu, ne sufiĉas, por refari vian mensan ekvilibron?
Al la eksleĝisto angoro mueladis la koron. Post tiom da afliktaj tagoj, post tiom da ĉagrenoj, travivitaj por iom da kompreno kaj ripozo ĉe la karuloj, jen li nun vid- as, ke ĉio ĉi estas iluzio kaj vantaĵo. La familio disbat- ita, la patrino mortinta, la patro malfeliĉa; la amikoj lin abomenas; Jerusalem superĵetas lin per ironioj.
Vidante lin en tia situacio, la amiko ĝojis en sia animo, sopire atendante la efikon de siaj vortoj.
Enpensiĝinte unu minuton, Saŭlo akcente diris:
Mi bedaŭras tiajn malĝojajn okazaĵojn kaj mi atestigas Dion, ke mi ne intence kunhelpis por tio. Tamen eĉ tiuj, kiuj ankoraŭ ne akceptis la Evangelion, devus kompreni, laŭ la iama Leĝo, ke ni devas ne esti fieraj. Moseo, malgraŭ la energio de siaj rekomendoj, instruis bonecon. La lin postirintaj profetoj estis sendit- oj, kiuj alportis profundajn mesaĝojn al niaj koroj, perd- iĝintaj en malbonagado. Amos intigis nin strebi al la Eternulo, por sukcesi vivi. Mi bedaŭras, ke miaj amant- oj opinias sin ofenditaj; estas necese konsideri tion, ke antaŭ ol aŭdi ian vanan juĝon de la mondo, ni devas celadi al la juĝo de Dio.
Por mallonge diri, vi do persistas en viaj eraroj? - iom malamike demandis Aleksandro.
Laŭ mia sento mi ne eraras. Dank'al la ĝene- rala nekompreno - digne konsideris la eksrabeno -, ankaŭ mi troviĝas en malfacila situacio, sed la Majstro ja venos al mi kun sia helpo. Mi lin memoras kaj ĝuas profundan konsolon. La karesoj de la familio kaj la estimo de la amikoj estis en la mondo mia sola riĉaĵo, sed mi legis en la notoj de Levi la historion de unu riĉa junulo, kiu instruas min, kiel konduti en ĉi tiu horo ( ). De la infaneco mi penis severe plenumi miajn devojn, sed, se, por ekhavi la prilumon de Jesuo, estas necese fari uzon el la riĉaĵo, kiu al mi restas, mi forrifuzos eĉ la estimon de ĉi tiu mondo!
Aleksandro ŝajnis kortuŝiĝi ĉe la melankolia tono de ĉi tiuj lastaj vortoj. Saŭlo faris la impreson de iu tuj ploronta.
Via menso estas profunde konfuzita - rediris Aleksandro -, nur iu frenezulo povus tiel konduti.
Gamaliel ne estis frenezulo kaj akceptis Jesuon kiel la promesitan Mesion - diris la eksleĝisto, elvok- ante la respektindan memoron de la granda rabeno.
Mi tion ne kredas! - tondris la kunparolanto kun grandesinjora maniereco.
Saŭlo silente klinis sian vizaĝon. Estis granda lia humiliĝo en tiu momento. Rigardite kiel frenezulo, nun li estas rigardita kiel mensogulo. Malgraŭ tio, ĉe la apogeo de la perplekseco, li konsideris, ke lia amiko nun ne kapablas lin plene kompreni. Kiam li ankoraŭ me- ditadis pri tiu embarasa situacio, Aleksandro reprenis la parolon:
Bedaŭrinde mi bezonas konvinkiĝi pri la kaduk- eco de via cerbo. Por momento vi povos resti en Jerusalem senĝene, sed estas konsilinde ne pligrandigi la skandalon de via malsaneco per falsaj panegiroj pri la ĉarpentisto el Nazaret. La decido de la Sinedrio, kiun mi tiel pene ekhavis, povus ŝanĝiĝi. Pri la ceteraĵo - li finis, kvazaŭ forpelante la junulon -, vi scias, ke mi ĉiam ankoraŭ estas al via dispono por iu definitiva ko- rektado de konduto, en ĉia tempo.
Saŭlo komprenis la averton; ne estis do necese pli- daŭrigi la intervidiĝon. Lia amiko lin ĝentile elpelas.
Post du minutoj li denove troviĝis sur la strato. Estis preskaŭ tagmezo, varma tago. Li sentis soifon kaj malsaton. Li serĉfosis la monujon: ĝi estis preskaŭ mal- plena, restaĵo el tio, kion li ricevis de la malavaraj man-
(>) Mateo, 19:16 ĝis 23. - Noto de la Aŭtoro.
oj de la frato de Gamaliel, kiam li definitive forlasis Palmiran. Li elserĉis al si la plej modestan pensionon de unu el la plej malriĉaj kvartaloj de la urbo. Post simpla manĝo kaj antaŭ ol falis la karesaj ombroj de la vespero, li esperplena ekiris al tiu rebonigita malnova domego, kie Simon Petro kaj ties kompanianoj plej fer- vore laboradis por la afero de Jesuo.
Survoje li rememoriĝis pri tiu tago, kiam li tien iris kune kun Cadok aŭdi Stefanon. Kiel nun ĉio okazis inverse! La iama kritikisto reiris, por esti kritikata. La juĝisto, turniĝinta en juĝoton, dronigis la koron en strangan prematecon. Kiel oni akceptos lin en la ekle- zio de la "Vojo"?
Antaŭ la modesta domo li haltis. Penetrinte en la pasintecon, kun premata animo, li pensis pri Stefano. Antaŭ siaj kolegoj en la Sinedrio, en la fronto de la aŭtoritatuloj de la judismo, alia estis lia sintenado. Li sciis iliajn apartajn mizeraĵojn, ankaŭ li surmetis la fa- riseajn maskojn kaj povis do taksi iliajn kriantajn erar- ojn. Sed fronte al la galileaj Apostoloj sankta respekt- ego trudiĝis al lia konscienco. Tiuj homoj, konsentite, estis krudaj kaj simplaj, ja vivis for de la tiamaj inte- lektaj valoroj, sed estis la unuaj kunlaborantoj de Jesuo. Krom tio li ne povus alproksimiĝi al ili, ne spertante profundan memriproĉon. Ili ĉiuj suferis ĝenojn kaj hu- miligojn pro li. Se Gamaliel ne interhelpus, eble Petro mem estus ŝtonumita... Li bezonis plifirmigi sian kom- prenon pri humileco, por elmontri sian varman deziron al sankta kunlaborado kun la Kristo. En Damasko li luktis en la sinagogo kontraŭ la hipokriteco de iamaj kamaradoj; en Jerusalem li plej brave alfrontis Aleksan- dron; tamen ŝajnis al li, ke alia devas esti lia konduto tie, kie li devis abnegacii sin mem, por repaciĝi kun tiuj, kiujn li estis vundinta.
Dronante en profunda meditado, li tremetante frapis je la pordo. Unu el la helpantoj de la interna servado, nomata Proĥoro, diligente alkuris, por al li malfermi.
- Frato - humile diris la tarsa junulo -, ĉu vi povas informi, ĉu Petro estas en la domo?
Mi iros kaj ekscios - amike respondis la de- mandito.
Se jes - iom hezite aldiris Saŭlo -, diru al li, ke Saŭlo el Tarso deziras paroli al li en la nomo de Jesuo.
Proĥoro treege pala balbutis ian "jes", fiksis sur la vizitanto la miregantajn okulojn kaj heziteme foriĝis, ne kaŝante sian grandegan surpriziĝon. Jen la persekut- anto revenis post tri jaroj. Tiu frato nun rememoris tiun unuan diskuton kun Stefano, kiam la granda pre- dikanto de la Evangelio ricevis tiom da insultoj. Post nelonge li eniris en la ĉambron, kie Petro kaj Johano konversaciis pri la internaj demandoj. La sciigo falis inter ilin kvazaŭ ia bombo. Neniu povus antaŭvidi ion tian. Ili ne kredis tiun legendon, kiun Jerusalem ĉe ĉiu komentario ornamadis per nekonataj detaloj. Estis ne eble, ke la senkompata persekutanto de la disĉiploj de la Sinjoro konvertiĝis al la afero de ties Evangelio de amo kaj elaĉeto.
Antaŭ ol irigi la kurieron returne al la neatendita vizitanto, la eksfiŝisto de la "Vojo" sendis voki Jakobon, por ke la tri kune decidu, kion ili faru.
La filo de Alfeo, aliiĝinta en severmoran asketon, larĝe malfermis la okulojn.
Post la unuaj opinioj, kiuj, rapidece eldiritaj, es- primis pravajn timojn, Simon tre saĝe diris:
Vere, li malbonfaris al ni, kiom li nur povis, tamen ne pri ni mem ni devas timi, sed pri la afero de la Kristo, kiu estas al ni konfidita.
Mi senriske asertas, ke tia historio pri konvertiĝo estas nenio krom farso, por ke ni falu en aliajn insidojn - iom mole rediris Jakobo.
De mia flanko - diris Johano -, mi petas Je- suon inspiri nin, kvankam mi memoras tiujn skurĝofrap- ojn, kiujn mi ricevis en la karcero laŭ la ordono de Saŭlo. Antaŭ ĉio estas nepre necese ekscii, ĉu efektive la Kristo aperis antaŭ li proksime al Damasko.
Sed kiel ni ĝin eksciu - diris Petro, profunde komprenante la situacion. - Nia elemento de tia inform- iĝo estas Saŭlo mem; li estas la kampo, kiu elmontros, aŭ ne, la sanktan planton de la Majstro. Laŭ mia opinio, devante prizorgi posedaĵon, kiu ja al ni ne apartenas, mi ne povas konduti alie, ol kiel konsilas la homa sin- gardemo. Ne saĝe estas malfermi al li niajn pordojn, ĉar ni ne konas lian intencon. Ĉe la unua fojo, kiam li ĉi tie estis, Saŭlo el Tarso estis traktita kun la res- pekto, kiun la mondo al li donadis. Mi elektis por li la plej bonan lokon, por ke li aŭdu la parolon de Stefa- no. Bedaŭrinde lia malrespekta kaj ironia konduto vekis skandalon, kiu kulminis per la aresto kaj morto de nia kunulo. Li venis meminiciate kaj revenis, por nin aresti. La fratan amon, kiun ni al li montris, li repagis per mankatenoj kaj ŝnuroj. Tiel parolante, mi tamen ne devas forgesi la instruon de la Majstro pri la pardono, kaj tial mi denove asertas, ke mi pensas ne pri mi, sed pri la respondeco por la aferoj, kiuj estas al ni konfiditaj.
Ĉe tiel saĝaj konsideroj liaj amikoj silentis, kaj dume la eksfiŝisto aldonis:
Sekve ne estas al mi permesite akcepti lin en ĉi tiun domon sen pli zorga esploro, kvankam mi ja havas sinceran bonvolon por tio. Tiamaniere decidante ĉi tiun aferon, mi kunvokos kunvenon por hodiaŭ vespere. La demando estas ja tre grava. Saŭlo el Tarso estis la unua persekutanto de la Evangelio. Mi volas, ke ĉiuj kunla- boru kun ni pri la prenendaj decidoj, ĉar mi mem volas ŝajni nek maljusta, nek neantaŭgardema.
Post longa paŭzo li diris al la sendito:
Iru Proĥoro. Diru al li, ke li revenu poste, ĉar mi ne povas flanken meti la plej urĝajn farendaĵojn.
Kaj se li insistos? - demandis la helpanto mal- trankvila.
Se li efektive venis ĉi tien en la nomo de Jesuo, li do scios kompreni kaj atendi.
Saŭlo senpacience atendis la kurieron. Li bezonis trovi iun, kiu lin komprenus kaj sentus lian ŝanĝiĝon. Li estis lacega. La eklezio de la "Vojo" estis lia lasta espero.
Proĥoro tre hezite transdiris al li la respondon. Ne- nio pli estis necesa, por ke li ĉion komprenu. La galileaj Apostoloj ne kredis lian vorton. Nun li pli klare ekza- menis la situacion. Li komprenis la nedifineblan kaj grandiozan favorkorecon de la Kristo, kiu lin neatendite vizitis en la plejprofundo de lia spirita abismo proksime al Damasko. Laŭ la malfacilaĵoj, por iri al Jesuo, li kalkulis, kiom da boneco kaj kompato estus necesaj, por ke la Majstro lin akceptu, farante al li sanktajn admon- ojn ĉe tiu neforgesebla renkontiĝo.
La helpanto rigardis lin simpatie. Saŭlo ricevis la respondon treege ĉagrenite. Li paliĝis kaj ektremis, kva- zaŭ hontante sin mem. Krom tio li aspektis malsana, liaj okuloj estis enfalintaj, li kvazaŭ havis nur haŭton kaj ostojn.
Mi komprenas, frato - li diris kun malsekaj okuloj. - Petro havas justajn motivojn...
Ĉi tiuj vortoj tuŝis Proĥoron ĉe la plejprofundo de la animo; por vidigi sian volontecon helpi la vizitanton, li demandis, montrante perfektan konadon de la faktoj:
Ĉu vi ne kunportas el Damasko ian prezenton de Ananias.
Mi jam havas ĉe mi tiun de la Majstro.
Kiel do? - demandis la helpanto de Petro kun
miro.
Jesuo diris en Damasko - serene respondis la vizitanto -, ke li montros, kiom koncernas min suferi por lia nomo.
En sia animo la eksleĝisto treege resopiris siajn frat- ojn el Damasko, kiuj lin plej simplakore traktis. Tamen li samtempe konsideris, ke tia nuna konduto estas justa, ĉar en Damasko li montris en la sinagogo kaj apud Ananias, ke lia konduto ne estas ŝajniga. Pripensante, ke Jerusalem nun lin ĉie akceptas kiel ian vulgaran men- sogulon, li eksentis varmajn larmojn, elŝprucantajn el liaj okuloj, sed por ke la kunparolanto ne rimarku, ke lia sentemo estas vundita, li diris, pravigante siajn larmojn:
Miaj okuloj estas lacaj de la suno, rostanta super la dezerto! Ĉu vi povus doni al mi iom da malvarm- eta akvo?
La ekleziano lin tuj kontentigis. Post momento Saŭ- lo trempis la manojn en grandan kruĉon kaj lavis al si la okulojn per pura akvo.
Mi revenos poste - li post tio diris, etendante la manon al la helpanto de la apostoloj, kiu impresite foriĝis.
Maldolĉe spertante la malviglecon, la lacecon, la for- lason de la amikoj, la plej akrajn disreviĝojn, la junulo el Tarso foriris kun ŝanceliĝantaj paŝoj.
Vespere, kiel li decidis, Simon Petro, montrante ad- mirindan naturan saĝon, kunvenigis siajn plej gravajn kunulojn, por konsideri la aferon. Krom la galileaj Apos- toloj tie troviĝis ankaŭ la fratoj Nikanoro, Proĥoro, Par- menas, Timon, Nikolao kaj Barnabas; ĉi tiu lasta estis alkolektita al la grupo da pli proksimaj helpantoj de la eklezio dank'al la noblaj ecoj de sia koro.
Permesite de Petro, Jakobo komencis la konversa- cion, eldirante sian malaprobon al ĉia tuja helpo al tiu lasthora konvertito. Johano konsideris, ke Jesuo estas tiel potenca kaj kapablas aliigi eĉ la plej malicajn spirit- ojn, tiel same, kiel rekuraĝigi la plej malfeliĉajn. Pro- ĥoro konigis siajn impresojn pri la persista persekutanto de la Evangelio, reliefigante la kompaton, kiun ties farto vekis en la eĉ plej nesentemaj koroj. Siavice Barnabas diris, ke ankoraŭ en Kipro, antaŭ ol definitive trans- loĝiĝi en Jerusalem, li aŭdis de kelke da levidoj pri la kuraĝo, kun kiu la konvertito parolis en la sinagogo de Damasko tuj post sia vido je Jesuo.
La eksfiŝisto el Kapernaum, impresita de la opinio de sia kunulo petis de ĉi tiu detalojn. Barnabas diris ĉion, kion li sciis, kaj montris la deziron, ke oni la plej bonvoleme decidu la aferon.
Nikolao, rimarkinte la atmosferon de bonvolo, kiu estiĝis ĉirkaŭ la persono de la eksrabeno, oponis kun la rigideco de siaj principoj:
Ni konsentu, ke ne juste estas forgesi la kripl- ulojn, vivantajn en ĉi tiu domo, viktimojn de la abomen- inda sovaĝeco de la partianoj de Saŭlo. La sanktaj skrib- oj rekomendas singardon kontraŭ la lupoj, kiuj penetras en la ŝafejon en ŝafaj feloj. Tiu leĝisto, kiu faris al ni tiom multe da malbono, ĉiam preferis la plej laŭtajn manifestiĝojn kontraŭ la Evangelio en la Sinedrio. Kiu scias, ĉu li nun teksas kontraŭ ni ian novan grandefekt- an reton?
Ĉe tia demando la bonkora Barnabas silente klinis la vizaĝon. Petro rimarkis, ke la kunvenantaro dividiĝis en du grupojn: sur unu flanko estis li kaj Johano, kiuj subtenis la favoran opinion; sur la dua flanko Jakobo kaj Filipo estris la kontraŭan movadon. Konsiderante la averton de Nikolao, li milde diris:
Amikoj, antaŭ ol eldiri ian personan vidpunkton, ni faru la plej bone, pensante pri la senlima boneco de la Majstro. Dum la laboroj en mia vivo, antaŭ Pente- kosto, mi konfesas, ke ĉiaspecaj kulpoj prisemas mian vojon de malfortanima kaj pekanta homo. Mi ne hezit- adis vundi la plej malfeliĉajn kaj eĉ instigis la Kriston al tio! Kiel vi scias, mi estis el tiuj, kiuj malkonfesis la Sinjoron ĉe la ekstrema horo. Nun konante la veron per ĉiela inspiro, ni ne juste forgesus la Kriston en ĉiu entrepreno. Ni devas pensi, ke se Saŭlo el Tarso penas fari uzon el tiaj rimedoj, por ataki per pluaj frapoj la servantojn al la Evangelio, li do estas ankoraŭ pli be- daŭrinda, ol antaŭe, kiam li nin malkaŝe turmentadis. Ĉar li do estas iu malfeliĉulo, mi tial tute ne vidas mo- tivon, por ne etendi al li fratajn manojn.
Rimarkinte, ke Jakobo estas preta defendi la opinion de Nikolao, Simon Petro post mallonga paŭzo daŭrigis:
Nia frato ĵus parolis pri la figuro de la lupo, kiu penetras en la ŝafejon en la felo de senkulpaj ŝafoj. Mi konsentas ĉi tiun montron de zorgemo. Ankaŭ mi ne povis akcepti Saŭlon, kiam li hodiaŭ frapis je nia pordo, ĉar mi devas gardi la respondecon, al mi konfiditan. Mi volis decidi nenion sen via kunhelpo. La Majstro instruis nin, ke nenia utila laboro povas fariĝi sur la Tero sen la frata kunhelpado. Sed, uzante la prezentitan opinion, ni sincere ekzamenu la neantaŭviditan demandon. Vere, Jesuo rekomendis al ni gardi nin kontraŭ la fermentaĵo de la fariseoj kaj diris, ke la disĉiploj devas esti pru- dentaj kiel serpentoj kaj simplaj kiel kolomboj. Ni kon- sentu, ke Saŭlo el Tarso povas ja esti tia figura lupo. Eĉ tiel, konstatinte vera ĉi tiun okazon, ni devus decidi profundan demandon. Se ni klopodas en tasko de paco kaj amo, kion ni faru kun la lupo post lia nepre necesa identigo? Ĉu ni lin mortigu? Ni scias, ke ne tio estas nia pensmaniero. Ĉu ne estus pli racie pensi pri ia ebla malsovaĝigo? Ni ja konas krudajn homojn, kiuj sukcesas mastri sovaĝajn hundojn. Kio estus do kun la spirito, kiun Jesuo postlasis al ni kiel sanktan posedaĵon, se el malnoblaj timoj ni ne praktikus bonon?
Ĉi tiu emfaza parolo de la apostolo faris surprizan efikon. Jakobo mem ŝajnis konsternita pro siaj antaŭaj konsideroj. Nikolao vane klopodis pri novaj argumentoj, por formuli aliaj n kontraŭdiraĵojn. Rimarkinte la far- iĝintan pezan silenton, Petro serene diris:
- Mi do, amikoj, proponas, ke ni invitu Barnabason persone viziti la tarsan leĝiston en la nomo de ĉi tiu domo. Li kaj Saŭlo ne konas unu la duan, kaj tial tiu oportuna okazo estas des pli bona, ĉar, vidante lin, la tarsa junulo nenion bezonas rememori pri sia pasinteco en Jerusalem. Se li la unuan fojon estus vizitita de iu el ni, li eble konfuziĝus, supozante, ke niaj vortoj estas de iu, kiu petus de li kontentigon pri antaŭaj faroj.
Johano varme aprobis ĉi tiun ideon. Ĉe la saĝeco de tiu parolo de Petro, Jakobo kaj Filipo montriĝis kon- tentaj kaj trankvilaj. Ili interkonsentis la esploradon de Barnabas por la sekvanta tago. Ili interesite atendos Saŭlon el Tarso. Se efektive lia konvertiĝo estis reala, des pli bone.
La diakono de Kipro distingiĝis per sia granda bon- koreco. Lia karesa kaj humila parolo, lia repacigemeco kunhelpis en la eklezio por la trankvila solvo de ĉiuj aferoj.
Kun amika rideto Barnabas brakumis la eksrabenon matene, en la pensiono, kie ĉi tiu gastis. Nenia trajto de ties nova personeco signis tiun faman persekutanton, por kiu Simon Petro devis kunvoki siajn amikojn, por decidi pri lia akcepto. La eksleĝisto estis plena de hu- mileco kaj malsana. Nekaŝebla laceco travidiĝis tra liaj eĉ plej malgrandaj gestoj. La mieno ne maskis grandan suferon. Li respondis al la amikaj vortoj de la vizit- anto kun malgaja, sinĝena rideto. Estis tamen videbla la plezuro, kiun la vizitanto al li faris. La spontanea ago de Barnabas lin kortuŝis. Laŭ ties peto Saŭlo ra- kontis al tiu la vojaĝon al Damasko kaj la gloran vidon je la Majstro, kio prezentis la neforgeseblan signilon de lia vivo. La aŭdanto ne kaŝis sian simpation. Post ne- multe da horoj li sentis sin tiel identiĝinta kun la nova amiko, kvazaŭ ili estus konatoj unu al la dua jam de multe da jaroj. Post la konversacio Barnabas pretekstis ion, por iri al la gastejmastro, al kiu li pagis por la gast- ado. Poste li invitis sian amikon akompani lin al la eklezio de la "Vojo". Saŭlo hezitis, sed Barnabas in- sistis super li.
Mi timas tien iri - iom sendecide diris la tarsa junulo -, ĉar mi jam multe ofendis Simonon Petron kaj liajn kunulojn. Nur per aldono de favorkoreco de la Kristo mi sukcesis ricevi ian radion da lumo, por ne tute perdi miajn tagojn.
Nu, nu! - ekkriis Barnabas, bonhumore frap- ante lin sur la ŝultron. - Kiu ja ne eraris tra sia vivo? Jesuo nin ĉiujn helpas ne pro nia merito, sed tial, ke ni, kiel pekuloj, bezonas tian helpon.
Post nemultaj minutoj ili jam iradis sian vojon, dum kiu la sendito de Petro rimarkis la kadukan sanstaton de la iama rabeno. Tre pala kaj malvigliĝinta, ĉi tiu ŝajn- is pene marŝadi; liaj manoj tremadis, li sentis sin febra. Li lasis sin konduki, kvazaŭ iu, konanta la neceson pri helpo. Lia humileco kortuŝis lian kamaradon, kiu pri li aŭdis tiom da malhonoraj famoj.
Kiam li venis al la domo, Proĥoro malfermis al ili, sed nun Saŭlo ne senfinan tempon atendis. Barnabas amike ekprenis lian manon, kaj ili direktis sin al la vasta salono, kie Petro kaj Timon ilin atendis. Ili ĉiuj salutis unu alian en la nomo de Jesuo. La iama persekutanto nun estis pli pala. De sia flanko, Simon, vidante lin, ne kaŝis geston de mirego ĉe la ŝanĝiĝo de lia aspekto.
Tiuj enkaviĝintaj okuloj, la ekstrema malvigleco pa- rolis al la galileaj Apostoloj pri profundaj suferoj.
Frato Saŭlo - diris Petro kortuŝita -, Jesuo volas, ke vi estu bone veninta en ĉi tiun domon.
Tiel estu - rediris la ĵusveninto kun malsekaj
okuloj.
Timon lin brakumis kun karesaj vortoj, anstataŭ Johano, kiu ĉe mateniĝo foriĝis, en komisio de la kunfrat- aro de Jafo.
Venkinte la ĝenatecon de la unua kontakto kun la personaj amikoj de la Majstro, post tiel longa foresto, la tarsa junulo, kontentigante ilian peton, baldaŭ plen- detale raportis tiun okazaĵon proksiman al Damasko, el- montrante grandegan emocion per la larmoj, kiuj abunde fluadis sur lia vizaĝo. Li senfine kortuŝiĝis, rememor- ante tian grandan favorkoraĵon. Petro kaj Timon havis jam nenian dubon: la vizio de la eksrabeno estis ja reala. Ili ambaŭ, kune kun Barnabas, sekvis tiun priskribon ĝis la fino kun okuloj malsekaj de ploro. Efektive la Majstro revenis, por konverti la kruelan persekutanton de lia doktrino. Vokante Saŭlon el Tarso en la rifuĝ- ejon de sia amo, li ankoraŭfoje donis la senmortan ins- truon pri la pardono kaj favorkoreco.
Fininte sian raporton, la eksleĝisto estis laca kaj senfortiĝinta. Insiste demandite pri siaj novaj esperoj, siaj projektoj de spirita laboro, kaj ankaŭ pri tio, kion li intencas fari en Jerusalem, li tuj konfesis sian pro- fundan dankon por tia amika interesiĝo kaj iom time diris:
Mi bezonas komenci aktivan fazon de laborado, per kiu mi forviŝus mian kulpan pasintecon. Estas vero, ke mi ĉian por mi eblan malbonon faris kontraŭ la eklezio de Jesuo, en Jerusalem, sed se la favorkoreco de Jesuo longigos mian restadon en la mondo, mi uzos la tempon vastigante ĉi tiun domon de amo kaj paco ĝis aliaj lokoj de la Tero.
Jes - saĝe rediris Simon -, la Mesio certe re- freŝigos viajn fortojn, ke vi povu plenumi tian noblan entreprenon en la oportuna tempo.
Saŭlo ŝajnis revigliĝi ĉe tia kuraĝiga parolo. Kom- prenigante, ke li deziras plifirmigi la konfidon de la aŭd- antoj, li prenis el la faldoj de la eluzita tuniko perga- menrulaĵon kaj, prezentante ĝin al la eksfiŝisto el Ka- pernaum, emocioplene diris:
Jen relikvo el la amikeco de Gamaliel, riĉaĵo, kiun mi sendisiĝe kunportas. Nelonge antaŭ ol morti, li do- nacis al mi kopion el la notoj de Levi rilataj al la vivo kaj faroj de la Savinto. Li tre ŝatis ĉi tiujn notojn, ĉar li ilin ricevis de ĉi domo, ĉe sia unua vizito en ĝi.
Elvokante dolĉajn rememorojn, Simon Petro kun viva interesiĝo ekprenis tiun rulaĵon. Saŭlo konstatis, ke la donaco de Gamaliel trafis la celon, antaŭviditan de la noblanima donacinto. De tiu momento la okuloj de la iama fiŝkaptisto fiksiĝis sur Saŭlo kun pli granda konfido. Petro parolis pri la bonkoreco de la nobla ra- beno, informiĝante pri lia vivo en Palmira, pri liaj lastaj tagoj, pri lia forpaso. Lia disĉiplo ĉion ĝoje klarigis.
Ree tuŝante la demandon pri siaj novaj perspektivoj, Saŭlo, ĉiam humile, pli vaste traktis ĝin, dirante:
Mi havas multe da planoj de laboro por la est- onteco, sed mi sentas min senforta kaj malsana. La peno, kiun de mi postulis la lasta vojaĝo, sen iaj rimedoj, pli difektis mian farton. Mi sentas en mi febron, la korpo doloras, la animo estas konsumita.
Ĉu mankas al vi mono? - bonkore demandis
Simon.
Jes... - li mole respondis.
Tiaj bezonoj - klarigis Petro - jam parte estas kontentigitaj. Ne tro zorgu pri tio. Mi rekomendis al Barnabas pagi la unuajn elspezojn en la gastejo; pri la cetero, ni invitas vin restadi ĉe ni tiel longe, kiel vi vol- os. Uzu niajn rimedojn tiel, kiel plaĉos al vi.
La gasto kortuŝiĝis. Rememorante la pasintecon, li sentis sin vundita ĉe sia memestimo, sed samtempe li petis Jesuon helpi lin, por ne preterlasi la oportunajn okazojn, por sin instrui.
Mi akceptas... - li respondis hezite, elmontrante sinĝenecon. - Mi restos ĉe vi tiel longe, kiel mia farto bezonos flegadon...
Kaj kvazaŭ por li estis malfacile aldoni peton al la komplezo, kiun li jam akceptis, post longa paŭzo, en kiu oni vidis lian penon por paroli, li kortuŝe petis:
Se eble, mi dezirus okupi tiun saman liton, en kiu Stefano kuŝis dank'al la grandanimeco de ĉi tiu domo.
Barnabas kaj Petro forte emociiĝis. Ĉiuj jam an- taŭe interkonsentis diri nenion pri tiu predikanto, mort- igita sub mokokrioj kaj ŝtonfrapoj. Ili ne volis reme- morigi la pasintecon antaŭ la damaska konvertito, eĉ tiam, se lia konduto ne estus absolute sincera.
Aŭdante lin, la iama fiŝisto el Kapernaum preskaŭ ekploris. Kun plej granda sindonemo Petro plenumis lian peton, kaj sekve li estis kondukita en la internon de la domo, kie li enlitiĝis inter tre blankaj tukoj. Petro faris ankoraŭ ion: kompreninte la profundan signifon de tiu deziro, li alportis al la konvertito apud Damasko la sim- plajn pergamenrulaĵojn, kiujn tiu martiro ĉiutage uzadis por la studado kaj meditado de la Leĝo, de la Profetoj kaj de la Evangelio. Malgraŭ la febro Saŭlo ekĝojis. Profunde emociite, li legis la nomon "Abigail", plurajn fojojn skribitan en la plej amataj pecoj de tiuj sanktaj notoj. Tie troviĝis frazoj propraj al la dialektiko de la amata fianĉino, datoj, kiuj absolute koincidis kun ŝiaj intimaj malkaŝoj, kiam ili ambaŭ konversaciis pri la pasinteco en la fruktoĝardeno de Zeĥarja. La vorto "Korinto" ofte montriĝis. Tiuj dokumentoj kvazaŭ hav- is voĉon, parolis al lia koro pri ia granda kaj sankta frata amo. Tiun voĉon li aŭdis silente kaj ĝian parolon li avare konservis. Li al neniu malkaŝos siajn animajn dolorojn. Sufiĉis al aliuloj la grandaj eraroj de lia poli- tika vivo, la memriproĉoj, la rebonigoj, kiujn, kvankam li ilin faris antaŭ ĉiuj, tre malmultaj amikoj sukcesis kompreni. Rimarkinte lian teniĝon de konstanta medi- to, Petro plej fervoris en sia frata helpado: jen amikaj paroloj, jen komentarioj pri la povo de Jesuo, jen for- todonaj buljonoj, jen sukriĉaj fruktoj, jen kuraĝigaj vortoj. Pro ĉio ĉi la malsanulo kortuŝiĝis, ne sciante, kiel esprimi sian nepereeman dankon.
Li tamen rimarkis, ke Jakobo, filo de Alfeo, eble timante liajn antaŭajn farojn, ne komplezas al li eĉ per unu vorto. Pozante severan plenumanton de la Leĝo de Moseo, en la eklezio de la "Vojo" li iam kaj iam estis vidata de la tarsa junulo kvazaŭ ia senemocia ombro, glitanta kaj murmuranta preĝojn inter la malsanuloj. Ĉe la unuaj momentoj li sentis, kiel doloras al li tia malŝato, sed li baldaŭ konsideris la bezonon humiliĝi antaŭ ĉiuj. Li ankoraŭ nenion faris, kio povus jesigi siajn novajn konvinkojn. Kiam li mastris en la Sinedrio, ankaŭ li ne indulgis la lasthorajn aliĝojn.
Tuj kiam li ekresaniĝis, li, jam plene identiĝinte kun la korligiĝo de Petro, petis de ĉi tiu konsilojn pri la planoj, kiujn li teksis, insistante pri absoluta mal- kaŝeco, por ke li povu alfronti la situacion, kiel ajn se- veraj la cirkonstancoj.
Laŭ mia opinio - saĝe diris la Apostolo -, ne ŝajnas al mi prudenta via restado en Jerusalem nun, dum ĉi tiu fazo de renoviĝo. Sincere parolante, ni devas ri- gardi vian novan animstaton same, kiel iun altvaloran planton, kiu ekkreskas. Estas necese liberigi la dian ĝermon de la fido. Se vi restus ĉi tie, vi ĉiutage ren- kontus de unu flanko la necedemajn pastroj n, batalant- ajn kontraŭ via koro, kaj de alia flanko la nekompren- eblajn homojn, kiuj parolas pri la grandegaj malfacilaĵoj por la pardono, kvankam ili mem plene konas la instru- ojn de la Majstro en ĉi tiu rilato. Vi certe scias, ke la persekutado kontraŭ la simpatiantoj por la "Vojo" post- lasis tre profundajn sulkojn en la animo de la popolo. Ne malofte ĉi tien alvenas kripluloj, kiuj malbenas tiun movadon. Tio, Saŭlo, en niaj okuloj apartenas al pas- inta tempo, kiu neniam revenos, sed tiuj homoj ĝin ne tuj povas kompreni. En Jerusalem vi neĝustaloke starus. La ĝermo de viaj novaj konvinkoj renkontus legiojn da malamikoj kaj vi eble ektroviĝus sub la kaprico de la incitegiĝo.
La junulo aŭdis ĉi tiujn avertojn kun premata koro, ne protestante. La apostolo estis prava. En la tuta urbo trafos lin trivialaj kaj detruaj kritikoj.
Mi revenos Tarson... - li humile diris. - Eble mia maljuna patro komprenos mian situacion kaj helpos miajn paŝojn. Mi scias, ke Jesuo benos miajn klopod- ojn. Se estas necese rekomenci la ekzistadon, mi do ĝin rekomencos en la hejmo, ek kiu mi devenis...
Simon lin ekrigardis kun mildaj okuloj, mirante tiun spiritan aliiĝon.
Ĉiutage ili refaris siajn amikajn konversaciojn. La konvertito apud Damasko, brile inteligenta, montris ne- satigeblan scivolon pri la persono de la Kristo, pri liaj eĉ plej malgrandaj faroj kaj plej subtilaj instruoj. Aliajn fojojn li petis de la eksfiŝisto ĉiajn eblajn informojn pri Stefano, kaj ĝojis pro la memoro pri Abigail, kvankam li avare konservis la detalojn de sia junula amintrigo. Li tiam sciiĝis pri la pezaj laboroj de tiu predikanto de la Evangelio, kiam tiu estis en karcero, pri lia sindon- eco al unu lia samlandano, nomata Sergio Paŭlo, pri lia forkuro en kaduka farto, en la palestina haveno, pri lia eniro en la eklezion de la "Vojo" kiel mizerulo, pri la unuaj scioj pri la Evangelio kaj sekva prilumado en la Kristo Jesuo. Li raviĝis, aŭdante la simplajn kaj amoplenajn rakontojn de Petro, kiu vidigis sian respekt- egon por la martiro, sed gardante sin ĉagreni lin en lia karaktero de pentanta turmentisto.
Tuj kiam li povis ellitiĝi, li iris aŭdi la predikojn en tiu sama salono, kie li la unuan fojon insultis la fraton de Abigail. La komentariantoj de la Evangelio estis plej ofte Petro kaj Jakobo. La unua paroladis kun profunda singardo, kvankam li uzadis mirindajn simbolajn esprim- ojn. La dua ŝajnis turmentata de la judiga influo. Jakobo faris la impreson, kvazaŭ li iris returne, kiel la plej multaj ĉeestantoj, al la fariseaj regularoj. Liaj parol- adoj dekliniĝis de la modelo de libereco kaj amo en Jesuo Kristo. Li montriĝis enfermita en la malvastaj koncept- oj de la reganta judismo. Multaj el la periodoj de liaj paroladoj temis pri la malpuraj viandoj, la devoj al la Leĝo, la ordonoj pri la cirkumcido. Ankaŭ la medio ŝajn- is tute alia. La eklezio multe pli similis ian ordinaran sinagogon. Izraelidoj en solena sintenado esploradis per- gamenfoliojn kaj papirusojn, kiuj enhavis la ordonoj n de Moseo. Saŭlo vane serĉis la impresan bildon de la suferantoj kaj kripluloj, kiajn li vidis en tiu salono, kiam li tie estis la unuan fojon. Instigite de tre granda sci- volo, li konstatis, ke Simon Petro tre bonkore ilin ak- ceptas en apuda ĉambro. Li pli proksimiĝis kaj tiam li povis vidi, ke dum la predikado estas ekzakta kopio de la scenoj en la sinagogoj, la afliktitoj seninterrompe sin reciproke sekvas en la modesta ĉambro de la eksfiŝisto el Kapernaum. Iuj eliradis kunportante kruĉojn da me- dikamento, aliaj oleon kaj panon.
Saŭlo estis impresita de ĉio ĉi. La eklezio de la "Vojo" ŝajnis forte aliiĝinta. Io mankis al ĝi. La ĝene- rala atmosfero estis ia klimato de sufoko de ĉiuj ideoj de la Nazaretano. Li tie jam ne sentis la grandan vi- bradon de frateco kaj de unuigo de principoj per la spiri- ta sendependeco. Post zorgaj meditadoj li ĉion ĉi atri- buis al la foresto de Stefano. Ĉi tiu mortis kaj kun li estingiĝis la klopodo pri la libera Evangelio, ĉar ja Stefano estis la dia fermento de la renovigo. Nur nun li konvinkiĝis pri la grandeco de ties altega tasko.
Li ekdeziris peti la parolon, paroli kiel en Damas- ko, vipi la erarojn de interpreto, foskui la polvon, kiu amasiĝis sur la grandega kaj sankta idealismo de la Kris- to, sed li rememoris la avertojn de Petro kaj silentis plu. Nun ne estis juste riproĉi aliulan konduton, se li ankoraŭ ne montris proprajn farojn, por atesti pri sia propra revirtiĝo. Se li provos paroli, li eble aŭdos just- ajn riproĉojn. Krom tio, li rimarkis, ke liaj iamaj kon- atoj, nun frekventantoj de la eklezio de la "Vojo", tute ne forlasante siajn erarajn principojn, lin strabe rigard- adas, ne kaŝante ian malŝaton, konsiderante lin mense perturbita. Tamen per ekstrema peno li bridis la de- ziron sin bati kun ili en tiu salono mem, por la restarigo de la pura vero.
Post tiu unua kunveno li serĉis oportunan okazon, por esti duope kun la eksfiŝisto el Kapernaum, por sciiĝi pri la viditaj ennovaĵoj.
- La fulmotondro, kiu sin ĵetis sur nin - volonte klarigis Petro, ne dirante eĉ unu vorton pri la iama kon- duto de Saŭlo -, instigis min al serioza meditado. De post la unua traserĉado de la Sinedrio en ĉi tiu domo, mi rimarkis ĉe Jakobo profundan ŝanĝiĝon. Li fordonis sin al vivado de granda asketeco kaj severa plenumado de la Leĝo de Moseo. Pri tiu ŝanĝiĝo de lia konduto mi multe pensis, sed de alia flanko mi konsideris, ke li mal- bona ne estas. Li estas kunulo zorgema, sindona kaj lojala. Mi silentis kaj poste mi konkludis, ke ĉio havas sian pravon de ekzisto. Kiam la persekutoj pli streĉis la sieĝon, la konduto de Jakobo, kvankam nemulte laŭd- inda, koncerne la liberecon de la Evangelio, estis iel bon- fara. Eĉ la plej kruelaj delegitoj respektis lian kulton al Moseo, kaj liaj sinceraj amikrilatoj inter la judoj ebli- gis al ni konservi la riĉaĵon, kiun ni ricevis de la Kristo. Mi kaj Johano travivis korpremajn horojn, konsiderante tiujn problemojn. Ĉu ni tiam estis malsinceraj, ĉu ni falsis la veron? Afliktite, ni petis inspiron de la Majstro. Dank'al lia dia lumo ni venis al saĝaj konkludoj. Ĉu estus juste, ke ankoraŭ juna vinberujo luktus kontraŭ sovaĝa figarbo? Se ni kontentigus la personan impulson batali kontraŭ la malamikoj de la sendependiĝo de la Evangelio, ni do nepre forgesus la kolektivan aferon. Ne pardoninda estus sperta direktilisto, kiu ĵetus sian ŝipon kontraŭ rokon, kun malutilo por ĉiuj, kiuj fidis lian lert- econ. Ni do konstatis, ke la malfacilaĵoj estas grand- nombraj kaj ke ni devas, kvankam plej malgranda estis nia kapableco, konservi la ankoraŭ junan arbon de la Evangelio por tiuj, kiuj venos post ni. Krom tio, Jesuo instruis, ke ni atingas altajn celojn en ĉi tiu mondo, nur cedante ion de ni mem. Per la helpo de Jakobo la fari- seismo konsentas iradi kune kun ni; nu, laŭ la instruoj de la Majstro ni irados kiom eble plej da majloj. Kaj mi eĉ pensas, ke se Jesuo tiel instruis nin, tiel estas, ĉar dum la irado ni havas la oportunajn okazojn por ion lernigi kaj por montri, kiaj ni estas.
Dum Saŭlo lin rigardadis, plej admirante liajn saĝ- ajn vortojn, la apostolo finis:
- Tio forpasos! La afero apartenas al la Kristo. Se ĝi apartenus al ni, ĝi certe fiaskus; ni mem, ni estas nenio krom simplaj kaj neperfektaj kunhelpantoj.
Saŭlo konservis ĉi tiun instruon kaj enpense retiri- ĝis en sin mem. Nun en lia konscienco Petro ŝajnis al li multe pli granda. Tiu sereneco, tiu kapablo kompreni eĉ la plej sensignifajn faktojn atestis antaŭ li ties pro- fundan spiritan klerecon.
Nun resaniĝinte, la tarsa junulo, antaŭ ol preni ian decidon pri la nova irenda vojo, ekdeziris revidi Jerusa- lemon, instigite per komprenebla impulso de korligiĝo al tiuj lokoj, kiuj vekis en li tiom da rememoroj. Li vizitis la Templon, spertante la kontraston de la emocioj. Li ne kuraĝis penetri en la Sinedrion, sed, sopirante, iris al la sinagogo de la kilikianoj, kie, li supozis, li revidos noblajn kaj ĝentilajn amikojn. Tamen eĉ tie, kie kole- ktiĝis liaj samlandanoj, loĝantaj en Jerusalem, li estis akceptita malvarme. Neniu invitis lin paroli. Nur iaj kelke da konatoj de lia familio seke manpremis lin, sed tute malkaŝe evitis lian kompanion. Tiuj plej ironiemaj, post la religiaj servoj, kun mokridetoj faris al li kelke da demandoj. Lia konvertiĝo proksime al Damasko estis kritikata per pikantaj kaj humiligaj ŝercoj.
Ĉu tio ne estis ia mistifiko de la sorĉistoj de la "Vojo"? - diris unuj.
Ĉu tio ne estis Demetrio, kiu sin vestis kiel Kristo kaj tiel malklarigis liajn malsanajn kaj lacajn okulojn? - demandis aliaj.
Li aŭdadis la ironiojn, kies objekto li estis. Ili tra- ktadis lin kiel frenezulon. Tiam, ne retenante la impuls- iĝemon de sia honesta koro, li kuraĝe suriris podion kaj fiere diris:
Fratoj el Kilikio, vi eraras. Mi ne estas freneza. Vi ne ekpensas eldemandi min, ĉar mi vin konas kaj po- voscias mezuri la farisean hipokritecon.
Tuj eksplodis konfklikto. Malnovaj amikoj vomis in- sultojn. Tiuj pli konsideremaj ĉirkaŭis lin tiel, kiel ili agus kun iu malsanulo, kaj petis lin silentiĝi. Saŭlo dev- is perforti sin mem por bridi sian indignon; malfacile li sukcesis regi sin kaj foriris. Sur la strato li sentis sin atakita de bolantaj ideoj. Ĉu ne estus pli bone batali tute malkaŝe, prediki la veron sen konsidero al la religi- aj maskoj, kiuj svarmis en la urbo? En liaj okuloj estis pravigeble pensi pri iu kampanjo, deklarita kontraŭ la fariseaj eraroj. Kaj se, kontraŭante la avertojn de Petro, li en Jerusalem fariĝus estro de pli vasta agado fa- vore al la Nazaretano? Ĉu li ne kuraĝis persekuti ties disĉiplojn, kiam ĉiuj leĝistoj estis komplezemaj? Kial li nun ne entreprenu ian kompenson, iniciatante inversan movadon? Li sendube trovus kelkajn amikojn, kiuj aliĝ- us al li por tiu energia klopodo. Per tiu ago li helpus sian fraton mem en lia honoriga laboro favore al la mi- zeruloj.
Tute absorbita de tiaj perspektivoj, li eniris en la faman Templon. Li rememoris la plej malproksimajn tagojn de sia infaneco kaj unuatempa juneco. La tiea mov- ado de la popolo jam ne vekis en li la antaŭan intereson. Instinkte li alproksimiĝis al la loko, kie Stefano mortis. Li bildigis al si kun ĉiuj detaloj tiun doloran scenon. Amara premateco sufokis lian koron. Li fervore ekpreĝ- is al la Kristo. Li eniris en la ĉambron, kie li iam est- is duope kun Abigail, aŭdante la lastajn vortojn de tiu martiro de la Evangelio. Li fine komprenis la noblecon de tiu animo, kiu lin pardonis en la horo de sia morto. Ĉiu vorto de la mortanto nun strange resonis en liaj orel- oj. La nobleco de Stefano lin ravis. Tiu predikanto de la Evangelio sin oferis por Jesuo! Kial do ankaŭ li ne same agu? Estis juste resti en Jerusalem, sekvi ties heroajn paŝojn, por ke la instruado de la Majstro estu komprenata. Rememorante la pasintecon, la tarsa jun- ulo enprofundiĝis en varmegajn preĝojn, petis la inspiron de la Kristo por siaj novaj vojoj. Tiam la damaska konvertito, manifestante siajn spiritajn kapablojn, frukton de severa disciplinado, ekrimarkis, ke ia lumradia figuro subite aperis al li kaj dolĉe diras:
Foriru de Jerusalem, ĉar viaj iamaj kamaradoj nunmomente ne akceptos vian ateston!
Sub la protekto de Jesuo, Stefano sekvis liajn pas- ojn sur la vojo de la lernado, malgraŭ sia transcenda pozicio. Saŭlo, kompreneble, pensis, ke ĉi tiun amikan averton faris la Kristo mem, kaj forte impresite, direktis sin al la eklezio de la "Vojo", kie li informis al Simon Petro tiun okazaĵon.
Tamen - li aldone diris al la grandanima apos- tolo, kiu lin aŭskultadis kun miro - mi devas ne kaŝi, ke mi intencis agiti la religian opinion de la urbo, defendi la aferon de la Majstro, restarigi la veron en ĝia plena karaktero.
Dum la eksfiŝisto lin aŭskultadis silente, kvazaŭ serĉ- ante trafan respondon, la nova disĉiplo daŭrigis:
Ĉu Stefano sin ne fordonis al la sinofero? Mi sentas, ke ĉi tie mankas al ni kuraĝo egala al tiu de la martiro, pereinta sub la ŝtonfrapoj de nia senscieco.
Ne, Saŭlo - firme rediris Petro -, ne saĝe estas tiel pensi. Mi havas pli grandan sperton pri la vivo, kvankam mi ne posedas kapitalon da inteligento similan al via. Estas skribite, ke disĉiplo ne estas super sia instruanto. Ĉi tie, en Jerusalem, ni vidis Judason implik- ita en insidon egalan al ĉi tiu. En la afliktaj tagoj de tiu tragedio sur Kalvario, kiam la Sinjoro elmontris la bonegecon kaj diecon de sia amo, kaj ni donis la amaran ateston pri nia tre malgranda fido, ni kondamnis la mal- feliĉan kunulon. Kelkaj el niaj fratoj ĝis hodiaŭ tem- adas tian saman opinion, kiel en la unuaj tagoj, sed, en kontakto kun la realeco de la mondo, mi venis al la konkludo, ke Judas estis pli ĝuste malfeliĉa ol malica. Li ne kredis la valoron de senpagaj faroj, ne konsentis alian povon krom tiu de la estroj de la mondo. Li ĉiam maltrankvile sopiris la tujan venkon de la ideoj de la Kristo. Ni ofte vidis lin senpacience kvereli pro la star- igo de la Regno de Jesuo en la kadro de la politikaj principoj de la mondo. La Majstro ridetis kaj ŝajnigis, ke li ne komprenas tiajn sugestojn, ĉar li konsciis sian dian programon. Antaŭ ol esti apostolo, Judas estis ne- gocisto; li kutimis vendi sian varon kaj senprokraste rivevi la monon. Laŭ miaj nunaj meditoj mi supozas, ke li ne povis alie kompreni la evangelion, ne sciante, ke Dio estas longepacienca kreditoro, kiu grandanime atendas nin ĉiujn, kiuj estas nenio alia ol mizeraj ŝuld- antoj. Li eble profunde amis la Mesion, sed la senpa- cienco igis lin preterlasi la sanktan oportunan okazon. Pro la sola deziro plifruigi la venkon li teksis la tra- gedion de la kruco dank'al sia malvigleco.
Saŭlo, forte mirante ĉi tiujn justajn konsiderojn, lin aŭdadis, kaj la bonkora apostolo daŭrigis:
Dio estas la Zorganto de ĉiuj. Neniu estas for- gesita. Por ke vi pli bone faru al vi opinion pri la si- tuacio, ni supozu, ke vi estu pli feliĉa ol Judas. Ni imagu vian personan venkon en la afero. Ni konsentu, ke vi povus altiri al la Majstro la tutan urbon. Kio poste? Ĉu vi devus kaj povus respondi por ĉiuj, kiuj aliĝus al vi klopodo? Vi ja povus altiri, sed neniel konverti. Ĉar ne estus por vi eble kontentigi individue ĉiujn, vi fine estus tiel same abomenata. Se Jesuo, kiu ĉion povas en ĉi tiu mondo sub la egido de la Patro, pacience atendas la konvertiĝon de la mondo, kial do ni, de nia flanko, ne povas atendi? La plej bona pozicio de la vivo estas la ekvilibro. Ne prave estas deziri fari nek malpli, nek pli ol tion, kio nin koncernas, des pli, ĉar la Majstro diris, ke "sufiĉas por la tago ĝia propra malbono".
La konvertito apud Damasko plej forte miris. Simon prezentis nekontesteblajn argumentojn. Lia inspiro mir- egigis Saŭlon.
En vido de la okazintaĵo - serene daŭrigis la eksfiŝisto -, estas grave, ke vi foriru, tuj kiam vesper- iĝos. La batalo, komencita en la sinagogo de la kiliki- anoj, estas multe pli pereiga, ol la malpacoj en Damasko. Povas okazi, ke morgaŭ oni pensos vin enkarcerigi. Krom tio la averto, kiun vi ricevis en la Templo, ne estas tia, ke ni prokrastus fari la nepre necesajn disponojn.
Saŭlo sincere akceptis ĉi tiun proponon. Malmultajn fojojn en sia vivo li aŭdis tiel saĝajn konsiderojn.
Ĉu vi intencas reveni Kilikion? - per patreca tono demandis Petro.
Mi jam ne havas, kien iri - respondis kun rezignacia rideto.
Nu, vi iros Cezarean. Tie ni havas sincerajn amikojn, kiuj povos al vi helpi.
La programo de Simon Petro estis precize plenumita. Nokte, kiam Jerusalem dronis en profunda silento, mo- desta rajdanto transiris la pordegojn de la urbo direkte al la vojoj, kondukantaj al la granda palestina haveno.
Torturate de la konstantaj zorgoj de sia nova vivo, li venis Cezarean kun la decido ne longe tie resti. Li transdonis la leterojn de Petro, kiuj rekomendis lin al la fidelaj amikoj. Simpatie akceptita de ĉiuj, li ne renkontis malfacilaĵojn por repreni la vojon de la urbo de sia naskiĝo.
Irante nun al la scenejo de sia infaneco, li sentis sin treege emociita ĉe la plej etaj rememoroj. Ĉi tie iu malebenaĵo de la vojo elvokis en lia menso ĉarmajn bild- ojn; tie iu grupo de maljunaj arboj vekis apartan atent- on. Plurajn fojojn li preterpasis karavanojn da kameloj, kiuj rememorigis al li la patrajn entreprenojn. Tiel ak- tiva estis lia spirita vivo dum la lastaj jaroj, tiel grandaj la aliformiĝoj, ke la hejma vivo aspektis al li kvazaŭ ia bona sonĝo, antaŭ longe disfumiĝinta. Per Aleksandro li ricevis la unuajn sciigojn pri sia hejmo. Li bedaŭris la forpason de la patrino ĝuste tiam, kiam li la plej multe bezonis ŝian bonkoran komprenemon, sed siajn zorgojn en ĉi tiu rilato li transdonis al Jesuo. De la maljuna patro ne estus racie atendi ĝustan komprenon: spirito formalaĵema, absolute enradikiĝinta en la fariseismo, lia patro certe ne aprobos lian konduton.
Kun premata animo li atingis la unuajn stratojn de Tarso. La rememoroj seninterrompe sekvis unu alian.
Frapinte je la pordo de la patra hejmo, li komprenis, laŭ la indiferenta mieno de la servistoj, kiel aliiĝinta li revenis. La du plej malnovaj servistoj lin ne rekonis. Li tenis sin silente kaj atendis. Post longa atendo lia patro iris al li renkonte. La maljuna Isaak, apogante sin al bastono, en akuta fazo de necedema reŭmatismo, ne kaŝis sian miregon: li tuj rekonis sian filon.
Mia filo! - li ekkriis energie, penante mastri la emocion. - Ĉu tio estas ebla, ke miaj okuloj min trompas?
Saŭlo lin kore brakumis, kaj ambaŭ iris en la in- ternon de la domo.
Isaak sidiĝis kaj, penante penetri la animon de sia filo, kun akra rigardo kaj per riproĉa tono demandis:
Ĉu vi do estas ja resaniĝinta?
Por la junulo tia demando estis ankoraŭ unu bato kontraŭ lian korsentemon. Li sentis sin laca, frakasita, disreviĝinta; li bezonis ian kuraĝigon por rekomenci sian ekzistadon en pli alta idealismo, kaj jen eĉ lia patro ri- proĉas lin per absurdaj demandoj! Sopirante komprenon, li per kortuŝanta tono rediris:
Mia patro, pro kompato, gastigu min! Mi ne estis malsana, sed nun mi estas mizera koncerne la spiriton! Mi sentas, ke mi ne povos rekomenci mian karieron en la vivo sen ia ripozo! Etendu al mi viajn manojn!
Konante la patran severecon kaj la amplekson de siaj propraj bezonoj en tiu malfacila momento de sia vojo, la eksleĝisto de Jerusalem tute humiliĝis, esprim- ante per milda voĉo la tutan lacecon de sia koro.
La maljuna izraelido lin firme, severe rigardadis kaj senkompate diris:
Vi ne estis malsana? Kion do signifas tiu bedaŭr- inda komedio proksime al Damasko? La infanoj povas esti sendankaj kaj sukcesas forgesi, sed la patroj, se ili neniam forviŝas siajn infanojn el sia menso, scias pli bone senti la kruelecon de ilia konduto... Ĉu vin ne doloras vidi nin venkitaj kaj humiligitaj ĉe la honto, per kiu vi super) etis nian domon? Konsumita de ĉagrenoj, via patri- no trovis faciligon por sia koro en la morto, sed mi? Ĉu vi kredas min nesentema por via defalo? Mi eltenis nur tial, ke mi nutris la esperon strebi al la Eternulo, supozante, ke ĉio tio estas nenio krom ia miskompreno, ke ia mensa perturbo implikis vin en la nekomprenemon kaj nepravigeblajn kritikojn de la mondo! Mi edukis vin kun la tuta amo, kiun ĉiu patro el nia raso kutime de- diĉas al sia unu sola filo... Vi reprezentis glorajn pro- mesojn por nia gento. Mi min foroferis por vi, mi super- ŝutis vin per karesoj, mi ne domaĝis penojn, por ke vi povu havi la plej klerajn instruantojn, mi prizorgis vian junecon, mi donis al vi mian tutan koron - Kaj tiele vi reciprokas la sindonecon kaj karesojn de via hejmo?
Saŭlo povis alfronti multe da armitaj viroj, ne perd- ante la senhezitan kuraĝon, kiu karakterizis liajn ten- iĝojn; li povis vipi la kondamnindan konduton de aliaj, okupi la plej danĝeran tribunon, por esplori la homajn hipokritaĵojn, sed antaŭ tiu maljunulo, kiu jam ne povis ŝanĝi sian kredon, kaj konsiderante la amplekson de ties sanktaj patraj sentoj, li ne reagis kaj ekploris.
Vi ploras? - tre seke daŭrigis la maljunulo. - Mi neniam donis al vi ekzemplon de malkuraĝo! Mi heroe klopodis en la plej malfacilaj tagoj, por ke al vi manku nenio. Via morala maforteco estas frukto de la ĵur- rompo, de la perfido. Viaj larmoj fontas el neretenebla memriproĉo! Kiel do vi ekiris la vojon de la abomen- inda mensogo? Por kio vi ŝpinis la scenon apud Damas- ko, por fornei tiujn principojn, kiuj nutris vin ekde la lulilo? Kial vi forlasis la brilan situacion de rabeno, de kiu ni tiel multe esperis, por fariĝi kamarado de iaj sentaŭguloj, kiuj neniam havis la aman tradicion de iu hejmo?
Ĉe ĉi tiuj maljustaj riproĉoj la tarsa junulo plorsin- gultadis, eble la unuan fojon en sia vivo.
Kiam mi ekciis, ke vi intencas edziĝi kun ia junulino sen konataj gepatroj - senindulge daŭrigis la maljunulo -, mi surpriziĝis kaj esperis, ke vi tion diros rekte al mi. Poste Delila kaj ŝia edzo devis rapidece forlasi Jerusalemon, mordate de honto pro la arestordo- no, petita de la damaska sinagogo kontraŭ vi. Mi ofte cerbumadis, ĉu ne tiu malaltklasa virino, kiun vi elektis kaŭzis tiajn grandajn moralajn malfeliĉojn. De pli ol tri jaroj mi ĉiutage ellitiĝas, por mediti pri via krima konduto malutile por viaj plej sanktaj devoj!
Aŭdante tiujn maljustajn dirojn pri la persono de Abigail, la junulo rekuraĝiĝis kaj humile murmuris:
Patro, tiu virino estis ja sankta! Dio volis, ke ŝi ne estu plu en ĉi tiu mondo! Se ŝi ankoraŭ nun vivus, mi eble havus sanan cerbon, por taŭge aranĝi mian nov- an vivon.
Ĉi tiu respondo ne plaĉis al lia patro, kvankam lia kontraŭdiro estis farita per tono de obeo kaj afableco.
Nova vivo? - li kolere blekis. - Kion vi volas diri per tio ĉi?
Saŭlo forviŝis la larmojn kaj rezignacie respondis:
Mi volas diri, ke tiu epizodo proksime al Damasko ne estis ia iluzio kaj ke Jesuo reformis mian vivon.
Ĉu vi ne povus vidi en ĉio ĉi ian absolutan fre- nezaĵon? - demandis lia patro kun mirego. - Ne eble! Kiel do vi forlasis la amon de la familio, la respektindajn tradiciojn de via nomo, la sanktajn esperojn de viaj kar- uloj, por sekvi ian nekonatan ĉarpentiston?
Saŭlo komprenis la moralan suferon de sia patro, kiam ĉi tiu parolis en tia maniero. Li eksentis impulson ĵeti sin en liajn amplenajn brakojn, paroli al li pri la Kristo, havigi al li realan komprenon de la situacio; sed samtempe antaŭvidante la malfacilaĵon, ke la patro lin komprenu, li ĉi tiun rezignacie rigardadis, dum la mal- junulo ankoraŭ havis malsekajn okulojn, elmontrante la ĉagrenon kaj la doloron, kiuj lin posedis.
Kiel tio povas esti? Se la malbeninda doktrino de la nazareta ĉarpentisto trudas kriman indiferentecon por la plej sanktaj ligiloj de la vivo, kiel do oni povus nei, ke ĝi estas malutila kaj bastardeca? Ĉu estas saĝe preferi ian aventuriston, kiu mortis inter krimuloj, ol la dignan kaj laboreman patron, kiu maljuniĝis en la ho- nesta servado al Dio?
Sed, patro - diris la junulo per peteganta voĉo -, la Kristo estas la promesita Savinto!
Isaak fariĝis ankoraŭ pli furioza.
Vi blasfemas! - li kriis. - Ĉu vi ne timas in- sulti la Dian Providencon? La esperoj de Izrael ne pov- us kuŝi sur iu frunto, kiu konsumiĝis per sango ĉe la puno inter rabistoj! Vi frenezumas! Mi postulas, ke vi rekonsideru vian konduton.
Dum li faris paŭzon, la konvertito oponis:
Estas fakto, ke mia pasinteco estas plena de kulp- oj, en tiu tempo, kiam mi ne hezitis persekuti la repre- zentantojn de la vero, sed de tri jaroj ĝis hodiaŭ mi memoras nenian agon, kiu postulas ian rekonsideron.
Ŝajnis, ke la maljunulo atingis la supron de la ko- lero, kaj li acide diris:
Mi bedaŭras, ke saĝaj paroloj ne alkonformiĝas al via konfuzita prudento. Mi konstatas, ke mi ĝis nun karesis vanan esperon, morti malamante neniun. Bedaŭr- inde mi estas devigita rekoni en viaj nunaj decidoj agojn de iu frenezulo aŭ ordinara krimulo. Por ke niaj teniĝoj estu klare difinitaj, mi do petas vin definitive elekti inter mi kaj la malŝatinda ĉarpentisto!
Eldirante ĉi tiun ordonparolon, la patra voĉo estis obtuza, ŝanceliĝa, elmontranta profundan suferon. Saŭlo komprenis kaj vane serĉis ion repacigan argumenton. La nekomprenemo de la patro lin afliktis. Li neniam tiel multe kaj tiel intense meditis pri la instruo de Jesuo rilata al la familiaj ligiloj. Li sentis sin intime ligita al la nobla muljunulo, volis helpi ĉi tiun pri ties intelekta rigideco, mildigi ties tiranan naturon, sed li komprenis la barojn, kiuj leviĝis antaŭ liaj sinceraj deziroj. Li sciis, kiel severe estis ellaborita lia propra karaktero. Antaŭ- sciante, ke senutilaj estus alvokoj de la koro, li mur- muris samtempe humile kaj angore:
Mia patro, ni ambaŭ bezonas Jesuon!
La maljunulo, necedema, direktis al li flaman rigard- on kaj krude rediris:
Vi elektis! Vi havas jam nenion por fari en ĉi tiu domo!
La maljunulo tremis. Estis videbla lia spirita peno por tia decido. Edukita laŭ la neflekseblaj normoj de la Leĝo de Moseo, Isaak suferis kiel patro; tamen li elpelis sian filon, al kiu oni tiel esperis, kvazaŭ li plenumus ian devon. La amanta koro inspiris al li kompaton, sed la prudento de homo, enfermita en la senindulgajn dogm- ojn de la raso, sufokis lian naturan impulson.
Saŭlo rigardis lin en silenta kaj petega teniĝo. La hejmo estis la lasta espero, kiu ankoraŭ restis al li. Li ne volis kredi tiun lastan perdon. Li fiksis sur la mal- junulo la larmantajn okulojn kaj post longa tempo da streĉa atendado petegis kortuŝe, kiel ne estis al li kutime:
Mankas al mi ĉio, patro. Mi estas laca kaj mal- sana! Mi havas neniom da mono, mi bezonas la aliulan favorkorecon.
Kaj akcentante sian doloran plendon:
Ĉu ankaŭ vi min forpelas?
Isaak sentis, ke ĉi tiu peto vibras en la plejprofundo de lia koro, sed, eble pensante, ke tiam krudeco pli efikas ol mildeco, li seke respondis:
Refaru vian impreson, ĉar neniu vin forpelis. Vi mem absolute forlasis viajn amikojn kaj la plej purajn korligiĝojn! Ĉu vi travivas necesbezonon? Vi do petu la ĉarpentiston pri la alkonforma helpo... Li, kiu faris ti- ajn monstrajn absurdojn, ja havos sufiĉe da povo, por al vi helpi.
Grandega doloro frapis la spiriton de la eksrabeno. La esprimoj pri la Kristo suferigis lin multe pli ol la rektaj riproĉoj, kiujn li ricevis. Ne sukcesante sufoki sian angoron, li sentis, ke varmaj larmoj ruliĝadas sur la vangoj, brunigitaj de la suno super la dezerto. Li nen- iam antaŭe spertis tian amaran ploron; eĉ ne dum tiu afliktanta blindeco, sekvanta lian vidon je Jesuo, li tiel amare ploris. Kvankam forlasita en ia sennoma gastejo, blinda kaj deprimita, li sentis la protekton de la Majstro, kiu lin vokis al sia servado. Li havis la impreson, kva- zaŭ li troviĝas pli proksime al la Kristo. Li ĝojis ĉe la plej akraj doloroj, ĉar li ricevis, proksime al Damasko, ties gloran kaj rektan alvokon. Sed post ĉio, li vane serĉadis apogon ĉe la homoj, por komenci la sanktan taskon. Tiuj pli amikaj rekomendis al li teni sin for. Laste jen lia patro, maljuna kaj bonstata, rifuzas doni al li la manon ĉe la plej dolora momento de lia vivo, for- pelas lin, montras abomenon al liaj reformantaj ideoj, ne toleras lian amikecon kun la Kristo. Sed meze en la larmoj, fluantaj el la okuloj, li rememoris Ananiason; kiam ĉiuj forlasis lin en Damasko, jen la sendito de la Majstro aperis kaj lin rekuraĝigis. Lia patro ironie parolis al li pri la povo de la Sinjoro; jes, Jesuo ja havigos al li la nepre necesajn rimedojn. Ĵetante sur la patron neforgeseblan rigardon, li humile diris:
- Adiaŭ do, patro! Vi prave parolas, ĉar mi estas certa, ke la Mesio min ne forlasos!
Per ŝanceliĝaj paŝoj li iris al la elirpordo. Li ĉir- kaŭĵetis la rigardon, nebulitan de ploro, sur la malnov- ajn ornamaĵojn en la ĉambro. La brakseĝo de lia patrino staris kiel kutime. Li rememoris tiun tempon, kiam la okuloj de la patrino legadis al li la unuajn sciojn pri la Leĝo. Ŝajnis al li, kvazaŭ ŝia ombro signas al li kun amplena rideto. Neniam antaŭe li spertis tian grandan malplenon en la koro. Li troviĝis tute sola. Li ektimis sin mem, ĉar li neniam vidis sin en tia situacio.
Post dolora meditado li silente foriris. Li indife- rente ekrigardis la movadon sur la strato, kiel iu, kiu perdis ĉiun intereson pri la vivo.
Kiam li ankoraŭ ne faris multe da paŝoj al sia ne- certa destino, li aŭdis, ke oni lin insiste vokas. Li haltis, atendante, kaj tiam konstatis, ke tiu estas maljuna serv- anto de la patro, kiu kuras post lin.
Post nelonge la servanto transdonis al li pezan mon- ujon, amike dirante:
Via patro sendis al vi ĉi tiun monon kiel me- mora)on.
Saŭlo eksentis en sia animo la ribelon de la "mal- nova homo". Li ekpensis alvoki sian propran dignon, por fordanki la humiligan donacon. Tiel agante, li kom- prenigos al la patro, ke li estas filo, sed ne almozulo. Li donos al la maljunulo instruon, li montros sian pro- pran valoron, sed samtempe li konsideris, ke tiaj kruelaj provoj eble fariĝas kun la konsento de Jesuo, por ke lia ankoraŭ fiera koro lernu la veran humilecon. Li sentis, ke li venkis multe da baroj, ke li superstaris la situacion en Damasko kaj en Jerusalem, ke li superfortis la krud- aĵojn de la dezerto, ke li elportis la nefavorecon de la klimatoj kaj la dolorajn laciĝojn; nun la Majstro pro- ponis al li lukti kun si mem, por ke la "malnova homo" formortu, ebligante la renaskiĝon de la energia sed milda kaj amoplena koro de la disĉiplo. Tiu estos eble la plej streĉa el ĉiuj bataloj. Li rapide komprenis la situacion kaj, penante sin mem superforti, kun rezignacia rideto ekprenis la monujon, ĝin humile kaŝis inter la faldojn de la tuniko, danke salutis la servanton kaj diris, pen- ante elmontri ĝojon:
Sinezio, transdiru al mia patro la ĝojon, kiun li faris al mi per sia elkora donaco, kaj diru al li, ke mi petas Dion lin helpi.
Konsiderante tian novan situacion, li vidis en la kon- duto de la patro ian eĥon de la malnovaj moroj de la judismo. Kiel patro, Isaak ne volis ŝajni sendanka kaj necedema, penante helpi lin, sed kiel fariseo li neniam toleros la ŝanĝon de ideoj de la filo.
Kun indiferenta humoro li prenis simplan manĝon en modesta gastejo. La movadon de la stratoj, jen kion li ne povis elporti. Li soifis meditadon kaj silenton, be- zonis aŭdi la konsciencon kaj la koron, antaŭ ol fin- decidi la novajn planojn de la vivo. Li penis foriĝi de la urbo. Kiel anonima ermito, li ekpensis iri al senkul- tura kamparo. Longe vaginte, li atingis la ĉirkaŭaĵon de Taŭruso. Tiam eksekvis unu post alia la malgajaj ombroj de la vesperiĝo. Lacekonsumita, li eksidis apud unu el la tieaj multaj kavernoj forlasitaj. Tre malpro- ksime Tarso kuŝis inter arbaĵoj. La vesperaj ventetoj vibris en la medio, tamen ne rompante la serenecon de la aĵoj. Dronante en la kvieteco de la Naturo, Saŭlo mense ekiris returne ĝis la tago de sia radikala aliiĝo. Li rememoris sian forlasitecon en la gastejo de Judas, la indiferentecon de Cadok pri lia amikeco, la unuan kun- venon en Damasko, kie li ricevis tiom da mokfajfoj, iron- ioj kaj sarkasmoj. Li iris Palmiran, sopirante la helpon de Gamaliel, por enprofundiĝi en la aferon de la Kristo, sed la nobla instruanto konsilis al li izoliĝi en la de- zerto. Li rememoris la terurajn malfacilaĵojn ĉe la teks- ilo kaj la absolutan mankon de rimedoj en la soleca oazo. En tiuj longaj kaj silentaj tagoj li neniam povis forgesi sian formortintan fianĉinon kaj klopodis, por spi- rite superstari la disbatitajn revojn. Kiel ajn fervore li studadis la Evangelion, li en sia plejprofundo sentis memriproĉon pro la ofero de Stefano, kiu, laŭ lia opinio, estis la tomboŝtono de lia rozokolora fianĉeco. Liaj nokt- oj svarmis per premegaj angoroj. Iafoje, en afliktantaj premsonĝoj, li sentis sin denove en Jerusalem, subskrib- ante sub maljustaj verdiktoj. La viktimoj de tiu granda persekutado akuzadis lin, terurite rigardante lin, kvazaŭ lia fizionomio estus tiu de iu monstro. La espero al la Kristo rekuraĝigis lian decideman spiriton. Post akraj provoj li forlasis la solulecon, por reveni al la societa vivo. Denove en Damasko, li estis akceptita de la sina- gogo kun minacoj. La iamaj amikoj kun profunda iro- nio super) etis lin per kruelaj epitetoj. Li devis fuĝi, kvazaŭ ia ordinara krimulo, transsaltante muron en la silento de la nokto. Poste li iris Jerusalemon, esperante, ke oni lin komprenos, sed Aleksandro, en kies klera spi- rito li esperis trovi pli bonan komprenon, akceptis lin kvazaŭ ian viziulon kaj mensoganton. Treege laca, li frapis je la pordo de la eklezio de la "Vojo", sed li devis enloĝiĝi en gastejaĉon dank'al la pravaj suspektoj de la galileaj Apostoloj. Malsana kaj senforta, li estis kon- dukita al Simon Petro, kiu donis al li tre saĝajn kaj bonkorajn instruojn, sed kiu, kiel iam Gamaliel, konsilis al li antaŭan enmemiĝon, diskretecon, unuvorte lernadon. Li vane serĉadis ian rimedon interkonsentigi la cirkons- tancojn, por kunhelpi por la afero de la Evangelio: ĉiuj pordoj ŝajnis fermitaj al lia celado. Fine li iris Tarson, sopirante la familian helpon, por rekomenci la vivon. La patra konduto faris nenion, krom pliakrigi liajn dis- reviĝojn. Forpelante lin, la patro ĵetegis lin en abismon. Nun li komencis kompreni, ke rekomenci la ekzistadon estas ne reveni al la laboroj de la iama nesto, sed ko- menci el la tuta animo la internan penadon, forviŝi la pasintecon ĝis la plej etaj restaĵoj, unuvorte esti alia homo.
Li komprenis la novan situacion, sed ne povis reteni la larmojn, kiuj abunde elfluadis.
Kiam li rekonsciiĝis, jam fariĝis plena noktiĝo. La ĉielo de la Oriento radilumis per steloj. Mildaj ventoj blovis de malproksime kaj malvarmetis lian brulantan frunton. Li faris al si oportune, kiel li povis, inter la krudaj ŝtonoj, ne kuraĝante preterlasi la silenton de la amika Naturo. Kvankam ankoraŭ implikita en siaj amaraj konsideradoj, li sentis sin pli trankvila. Li kon- fidis al la Majstro siajn akrajn zorgojn, petis Jesuon helpi lin per sia favorkoreco kaj penis teni sin en ripozo. Post la varma preĝo li ĉesis plori, kaj tiam ŝajnis al li, kvazaŭ ia nevidebla supera forto malplidolorigis la vund- ojn de la premata animo.
Post nelonge, en la dolĉa kvieteco de la doloranta cerbo, li eksentis, ke la dormo lin ekmastras. Mildega sensacio de ripozo havigis al li grandan korfaciligon. Ĉu li estis dormanta? Li havis la impreson, kvazaŭ li pe- netris en ian regionon el ĉarmegaj revoj. Li sentis sin facilmova kaj feliĉa. Ŝajnis al li, kvazaŭ li estas for- portita sur kampon, superverŝitan de printempa lumo, malproksime de ĉi tiu mondo. Brilantaj floroj, kvazaŭ el kolora nebulo, disvolviĝadis laŭlonge de mirindaj voj- oj, konstruitaj en tiu regiono, banata de nedifineblaj lumoj. Ĉio parolis al li pri ia malsama mondo. En liaj oreloj sonis dolĉaj harmonioj, kvazaŭ kavatinoj, malpro- ksime ludataj sur diaj harpoj kaj liutoj. Li deziris ident- igi la pejzaĝon, difini ĝiajn formojn, riĉigi observojn, sed ia profunda sento de paco lin tutan ravis. Li certe eniris en ian mirindan regnon, ĉar la spiritaj mirindaĵ- oj, kiuj montriĝis antaŭ liaj okuloj, superis ĉiun kom- prenon ().
Kiam li apenaŭ vekiĝis el tiu raviteco, jen lin ek- posedis nova surprizo, nome la alproksimigo de iu, kiu delikate paŝadas. Post nelonge li ekvidis antaŭ si Ste- fanon kaj Abigailon, junajn kaj belajn, en vestoj tiel brilaj kaj blankaj, ke ili ŝajnis peploj el diafana neĝo.
Ne povante esprimi la sanktan emocion de sia animo, Saŭlo el Tarso genuiĝis kaj ekploris.
La du gefratoj, kiuj revenis, por lin kuraĝigi, al- proksimiĝis kun amika rideto.
Leviĝu, Saŭlo! - plej bonkore diris Stefano.
Kio tio estas? Vi ploras? - dolĉe demandis Abigail. - Ĉu vi estas senkuraĝa jam nun, kiam via tasko apenaŭ komenciĝas?
La tarsa junulo, nun staranta, eksplodis per kon- vulsia ploro. Tiuj larmoj ne estis nur ia faciligo de koro, forlasita en la mondo, sed esprimis senfinan ĝojon, gran- degan dankon al Jesuo, ĉiam malavara je protekto kaj bonfarado. Li ekdeziris alpaŝi, kisi la manojn al Stefano, peti de li pardonon pri la abomeninda pasinteco, sed ĝi estis la martiro de la "Vojo", kiu, en la lumo de sia glo- ra resurekto, alproksimiĝis al la eksrabeno kaj lin kore brakumis, kvazaŭ iun amatan fraton. Poste, kisante lian frunton, li milde murmuris:
Saŭlo, ne haltadu en la pasinteco! Kiu en la mondo ne eraris? Nur Jesuo estis pura!
La ekslernanto de Gamaliel sentis sin en efektiva oceano da feliĉo. Li volis paroli pri sia grandega ĝojo,
(*) Poste, en sia Dua Epistolo al la Korintanoj (12:2-4) Saŭlo diris: "Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon; kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias), ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis ne- direblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli". El tiu glora sperto la Apostolo al nacianoj eltiris novajn kon- kludojn pri siaj rimarkindaj ideoj rilate la spiritan korpon. - Noto de la Aŭtoro.
danki por tiel altvaloraj donacoj, sed neretenebla emocio sigelis liajn lipojn kaj konfuzis lian koron. Apogite al Stefano, kiu silente al li ridis, li vidis Abigailon pli bela ol iam, rememorante al li la printempajn florojn ĉe la modesta domo apud la vojo al Jafo. Li ne povis eviti la pripensojn de la viro, forgesi la disfumiĝintajn ver- ojn, kiujn li rememoris precipe en tiu glora minuto de sia vivo. Li ekpensis pri la hejmo, kiun li povus esti konstruinta; pri la amo, kun kiu la korinta junulino zorgus pri la karaj infanoj; pri la nesubstituebla amo, kiun ŝia sindoneco povus al li dediĉi. Sed, komprenante liajn plej internajn pensojn, lia spirita fianĉino alprok- simiĝis, ekprenis lian dekstran manon, kaligitan de la krudaj laboroj en la dezerto, kaj emocie diris:
Hejmo neniam al ni mankos... Ni ĝin havos en la koro de ĉiuj, kiuj venos al ni. Rilate infanojn, ni havas la grandegan familion, kiun Jesuo heredigis al ni laŭ sia favorkoreco... La infanoj de Kalvario estas ankaŭ niaj... Ili troviĝas ĉie, atendante la hereda)on de la Savinto.
La tarsa junulo komprenis ĉi tiun amikan rimarkon kaj ĝin konservis en la plejprofundo de la koro.
Ne fordonu vin al senkuraĝiĝo - grandanime kaj fervore daŭrigis Abigail. - Por niaj prauloj ekzist- is la Eternulo Cebaot, kiu mastris la venkojn kaj po- sedis la oron kaj la arĝenton de la mondo, sed por ni ekzistas la Patro, kiu estas la sinjoro de nia koro. La Leĝo distingis nian fidon laŭ la riĉeco de la materiaj donoj ĉe la oferoj, sed la Evangelio nin konas laŭ nia senlima konfido kaj la aktiva fido en la servado al la Ĉiopova. Estas necese esti fidela al Dio, Saŭlo! Eĉ se la tuta mondo leviĝus kontraŭ vin, vi posedus la neel- ĉerpeblan trezoron de la fidela koro. La venka paco de la Kristo estas la paco de la laboranta animo, kiu obeas kaj fidas... Ne piedbatu denove kontraŭ la pikiloj. For- viŝu de vi la pensojn de la mondo. Kiam vi elpremos el vi la lastan guton de la vinagraĵo de la surteraj ilu- zioj, tiam Jesuo plenigos vian spiriton per nevelkemaj lumoj!
Spertante grandegan konsolon, Saŭlo eĉ konsterniĝis pro sia nekapableco eldiri ian ajn frazon. La admonoj de Abigail restos en li por ĉiam. Li neniam plu lasos la senkuraĝiĝon ekposedi lin. Grandega espero nun plen- igis lian internon. Li laboros por la Kristo ĉie kaj ĉiam. La Majstro oferis sin por ĉiuj homoj; dediĉi al li sian ekzistadon estas nobla devo. Dum li ŝpinadis ĉi tiujn pensojn, li rememoriĝis pri sia malfacilaĵo harmonii kun la ceteraj homoj: li renkontos luktojn. Tiam revenis en lian memoron tiu promeso de Jesuo, ke kie fratoj kunvenas en lia nomo, tie li estas meze de ili. Sed ĉio ŝajnis al li subite malfacila ĉe tiu rapida intelekta klo- podo. La sinagogoj malamikas unu kontraŭ alia. La eklezio de Jerusalem mem denove inklinis al la judigaj influoj. Tiam Abigail ankoraŭfoje respondis liajn intern- ajn alvokojn, plej dolĉe dirante:
- Vi postulas kunulojn, akordantajn kun vi ĉe la evangeliaj edifoj, tamen vi devas memori, ke Jesuo mem tiajn ne havis. La Apostoloj povis konsenti kun la Majstro nur per la helpo de la Ĉielo, post la Resurekto kaj Pentekosto. Tiuj plej amataj dormadis, dum li, en ago- nio, preĝadis en la ĝardeno. Unuj malkonfesis lin, aliaj malaperis en la decida horo. Konsentu kun Jesuo kaj laboru. La vojo al Dio estas dividita en senfinan nombr- on da tavoloj. La spirito paŝos sola de unu sfero en alian. Ĉia altiĝo estas malfacila, sed nur tiel ni ekhavas la efektivan venkon. Rememoru la "mallarĝan pordon", de la evangeliaj instruoj, kaj marŝu. Kiam oportune, Jesuo vokos al via laboro tiujn, kiuj povos konsenti kun vi en lia nomo. Dediĉu vin al la Majstro en ĉiuj mo- mentoj de via vivo. Servadu al li energie kaj ame, kiel iu, kiu scias, ke spiritaj faroj postulas la kunlaboron de ĉiuj sentoj, kiuj nobligas la animon.
Saŭlo estis ravita. Li ne povus esprimi la karesajn sensaĵojn, kiuj agitiĝadis en lia koro, posedita de nevort- igebla ĝojo. Antaŭ liaj spiritaj okuloj etendiĝis radi- luma estonteco. Li ekdeziris moviĝi, danki ŝin por tiu superbela donaco, sed la emocio malebligis al li ĉian koran manifestiĝon. Kion de nun li faru, por venki? Kiel li kompletigu la sanktajn sciojn, kiujn li devas praktike ekzempli, ne vundante aliajn? Komprenigante, ke ŝi aŭd- as liajn eĉ plej sekretajn demandojn, Abigail alpaŝis kaj ĉiam amplena diris:
Saŭlo, por la certeco de la venko sur la malglata vojo, memoru, ke estas necese doni: Jesuo donis al la mondo ĉion, kion li posedis, kaj antaŭ ĉio donis al ni la intuician komprenon de niaj malfortaĵoj, por ke ni to- leru la homajn mizeraĵojn...
La tarsa junulo rimarkis, ke intertempe Stefano adiaŭas lin, direktante al li fratan rigardon.
Siaflanke Abigail plej ame premis al li la manojn. La eksrabeno dezirus plidaŭrigi tiun delikatan vidon ĝis la fino de sia vivo, esti apud ŝi por ĉiam, sed la kara estaĵo jam montris la intencon foriri. Li do klopodis, por plej rapide fari liston de siaj spiritaj bezonoj, dez- irante aŭdi ŝin pri la problemoj, kiuj lin okupis. So- pirante profiti ĝis la plej lastaj momentoj tiun gloran, paseman minuton, Saŭlo mense preterpasigis grandan nombron da demandoj. Kion li faru, por perfekte kom- preni la planojn de la Kristo?
Amu! - senhezite respondis Abigail.
Kiel ni agu, por riĉiĝi pri la dia virto? Jesuo kon- silis ami eĉ la malamikojn, se li, Saŭlo, konsideris, kiel malfacila tio devas esti. Penige estas atesti sindonecon sen la efektiva kompreno de la aliaj homoj. Kiel konduti, por ke la animo atingu tian altan povon de klopodado kun Jesuo Kristo?
Laboru! - respondis al amata fianĉino, bonkore ridetante.
Abigail estis prava. Estas necese fari la internan perfektigon. Li arde deziris ĝin fari, kaj por tio li izol- iĝis en la dezerto dum pli ol mil seninterrompaj tagoj. Tamen, reveninte en la rondon de la kolektiva penado, por klopodi kun iamaj kamaradoj, liaj noblaj esperoj turniĝis en dolorajn disreviĝojn. Kiajn aranĝojn fari kontraŭ la frakasanta senkuraĝiĝo?
Esperu! - ŝi ankoraŭ diris komplezeme, dezir- ante rimarkigi, ke la animo devas esti ĉiam preta obei la dian programon, kia ajn la cirkonstanco kaj sen iaj personaj kapricoj.
Aŭdante ŝin, Saŭlo konsideris, ke la espero ĉiam estis la kunulo de liaj plej akraj tagoj. Li scios atendi la estontecon kun la benoj de la Plejalta. Li fidos Ties favorkorecon. Li ne preterlasos la oportunajn okazojn por la elaĉeta servado. Sed... la homoj? Ĉie bolis la konfuziteco de la spiritoj. Li konfesis, ke efektive la ĝenerala konsento pri la instruoj de la Dia Majstro estas unu el la plej malfacilaj faroj en la dissemado de la Evangelio; sed, krom tio, ŝajnis, ke la homojn ne inte- resas ankaŭ la vero kaj la lumo. La izraelidoj alkroĉ- iĝis al la Leĝo de Moseo, fortikigante la sistemon de la fariseaj hipokritaĵoj; la sekvantoj de la "Vojo" denove alproksimiĝis al la sinagogoj, foriĝis de la nacianoj, severe submetis sin al la cirkumcidado. Kie staras la liber- eco de la Kristo? Kie la grandaj esperoj, kiujn lia amo alportis al la tuta homaro, ne esceptinte la filojn de aliaj rasoj? Ili interkonsentis, ke estas nepre necese ami, labori, esperi, sed kiel agi en la sfero de tiel heterogen- aj fortoj? Kiel harmoniigi la grandiozajn instruojn de la Evangelio kun la indiferenteco de la homoj?
Abigail pli ami premis liajn manojn, esprimante sian adiaŭon, kaj dolĉe respondis:
- Pardonu!
Tuj poste ŝia lumanta figuro ŝajnis dissolviĝi, kva- zaŭ farita el eroj da aŭroro.
Ravite de ĉi tiu mirinda parolo, Saŭlo vidis sin sola, ne sciante, kiel esprimi sian ensorĉitecon. En tiu regiono, kiu kroniĝis per ĉielaj lumoj, sentiĝis mistere belaj vibr- oj. En liajn orelojn ĉiam ankoraŭ venis malproksimaj eĥoj de superteraj harmonioj, kiuj ŝajnis mesaĝoj de amo el foraj sunoj... Li genuiĝis kaj preĝis! Li dankis la Sinjoron por la mirindeco de Liaj benoj. Post nelonge, kvazaŭ nevideblaj fortoj rekondukis lin en la medion de la Tero, li vidis sin sur la kruda kuŝejo inter la ŝtonoj. Ne povante klarigi al si tian eksterordinaran fenomenon, Saŭlo el Tarso en ia ekstazo ekrigardadis la ĉielon.
La senlima blua firmamento ne estis ia abismo, sur kies fono brilas steloj... En liaj okuloj la spacego ricevis novan signifon: ĝi devas esti plena de vivantaĵoj, kiujn al la ordinara homo ne estas donite kompreni.
Ekzistas korpoj ĉielaj same, kiel ekzistas surteraj. La homo ja ne estas forlasita de la plej altaj povoj de la Kreitaĵaro. La boneco de Dio superas ĉian homan inte- ligenton. Kiuj demetis de si la karnon, tiuj revenas de la spirita regiono, por konsoli tiujn, kiuj restas malproksime. Por Stefano li estis kruela turmentanto; por Abigail, sendanka fianĉo; tamen la Sinjoro permesis, ke ili ambaŭ revenu al la nigra medio de la mondo, revigl- igante lian koron. La ekzistado sur nia planedo ricevis novan sencon en liaj profundaj meditoj. Neniu estas forlasita. Eĉ la plej mizeraj homoj havas en la Ĉielo iun sindonan akompananton. Kiel ajn doloraj la homaj provoj, la vivo nun ricevis por li novan mienon de etern- aj harmonio kaj beleco.
La Naturo estis trankvila. La lunlumo disradiis en la alto per neesprimeble ĉarmaj vibroj. De tempo al tempo la vento delikate susuradis, disportante misterajn mesaĝojn. Karesaj ventpuŝoj kvietigis la kapon de nia pensanto, kiu raviĝis rememorante siajn ĵusajn mirind- ajn viziojn en la nevidebla mondo.