Travivante ian ĝis tiam nekonatan pacon, li havis la impreson, ke li en tiu momento renaskiĝas por iu tute alia ekzistado. Ia stranga sereneco ekposedis lian spi- riton. Ia malsama kompreno feliĉigis lin por la reko- menco de la irado tra la mondo. Li por ĉiam konservos la devizon de Abigail: amo, laboro, espero kaj pardono estos liaj sendisiĝaj kunuloj. Plene donante sin al ĉiuj estaĵoj, li atendos la oportunajn okazojn, kiujn Jesuo konsentos al li, detenante sin krei mem situaciojn, kaj, en ĉi tiu kadro, li povoscios toleri la aliulan sensciecon aŭ malfortecon, konsciante, ke ankaŭ li portas kondamn- indan pasintecon, kiu, eĉ tia, meritis la kompaton de la Kristo.
Nur post longe, kiam la delikataj ventetoj de la ma- teniĝo anoncis la tagon, la eksleĝisto sukcesis endormiĝi. Kiam li vekiĝis, estis malfrua mateno. Tre malproksime Tarso estis rekomencinta sian kutiman movadon.
Li leviĝis, kuraĝigite kiel neniam antaŭe. Tiu spirita konversacio kun Stefano kaj Abigail refreŝigis liajn fortojn. Pretervole li rememoriĝis pri la monujo, kiun la patro sendis al li. Li ĝin elprenis, por kalkuli la mon- rimedojn, kiujn li povas disponi por novaj entreprenoj. La patra donaco estis abunda, sed li ne tuj povis decidi, kion li faru kun tiu mono.
Longe meditinte, li decidis aĉeti teksilon. Tio estos la rekomenco de la lukto. Por plifirmigi siajn novajn intencojn, li opiniis utile praktiki en Tarso la metion de teksisto, ĉar tie, en sia naskiĝurbo, li iam paradis kiel granda intelektulo kaj aplaŭdata atleto.
Post nelonge li estis konata de siaj samurbanoj kiel senfanma tapiŝisto.
La sciigo pri ĉi tiu fakto malagrable eĥis en lia iama hejmo, kaŭzante la transloĝiĝon de la maljuna Isaak, kiu, lin malkaŝe senherediginte, iris en unu el siaj bienoj ĉe la bordo de Eŭfrato, kie li atendis la morton apud filino, ne kapablante kompreni sian tre amatan unue- naskiton.
Tiel, dum tri jaroj, la soleca teksisto en la najbar- aĵo de Taŭruso donis ekzemplon de humileco kaj laboro, fervore atendante, ĝis Jesuo vokos lin al la atesto.
IV
Unuaj apostolaj laboroj
Turniĝinte en simplan laboriston, Saŭlo el Tarso prezentis rimarkinde alian fizionomion. Lia mieno de asketo fariĝis pli neta, sed la okuloj, elmontrantaj la homon ekvilibrecan kaj decideman, travidigis ankaŭ pro- fundan kaj nedifineblan pacon.
Komprenante, ke lia situacio ne permesas al li el- pensi grandajn projektojn de laboro, li kontentiĝis far- ante tion eblan. Li sentis plezuron montrante al siaj iamaj kamaradoj en la venkaj horoj, ĉe la tarsaj festoj, la ŝanĝiĝon de sia konduto. Li kvazaŭ fieris, ke li vivas de la modesta enspezo el sia peniga laborado. Plurajn fojojn li trairis la plej multemovajn placojn, portante mem pezajn ligaĵojn da kapraj haroj. Liaj samurbanoj admiris lian humilan konduton, kiu nun estis lia plej reliefa trajto. La altsocietaj familioj rigardadis lin kom- pateme. Ĉiuj, kiuj konis lin en la ora stadio de lia jun- eco, ne ĉesis bedaŭri tian aliiĝon. La plej multaj trakt- is lin kvazaŭ ian trankvilan frenezulon. Tial neniam mankis mendoj al tiu teksisto el la ĉirkaŭaĵo de Taŭruso. La simpatio de liaj samurbanoj, kiuj neniam tute komprenis liajn novajn ideojn, havis la efikon stimuli lian penadon, pliigante liajn mizerajn monrimedojn. De sia flanko li vivis trankvile kaj kontente. La programo de Abigail estis konstanta mesaĝo al lia koro. Li ĉiutage ellitiĝis kun la penso ami ĉion kaj ĉiujn; por ĉiam iradi la rektajn vojojn, li diligente laboradis. Se atakis lin ardaj deziroj, ekscitiĝoj, por ke li malĝustatempe pli- intensigu sian laboradon, li pacienciĝis kaj atendis; se iu lin kompatis, se aliaj alnomis lin frenezulo, defalinto aŭ fantaziulo, li penis forgesi la aliulan nekomprenemon per la sincera pardono, pensante pri la multaj fojoj, kiam ankaŭ li ofendis aliajn pro senscieco. Li estis nun sen amikoj, sen karuloj, alportante la disreviĝojn de la so- lulecoj; tamen, se li ne havis sindonajn kunulojn, li do ne havis motivon, por timi suferojn el falsaj amikrilatoj. Li penis trovi en la teksilo la altvaloran kunlaboranton, kiu ne rifuzis al li la oportunajn okazojn sin plibonigi. Per ĝi li teksadis diversdesegnajn tapiŝojn, kiel ankaŭ barakojn kaj tendojn, ekzerciĝante en la pacienco nepre necesa al aliaj laboroj, kiuj lin ankoraŭ atendis sur la vojoj de la vivo. La nokto estis beno por lia spirito. Lia ekzistado fluadis sen aliaj pli gravaj epizodoj, kaj jen unu tagon, surprizis lin la neatendita vizito de Barnabas.
La ekslevido el Kipro troviĝis en Antioĥia, barakt- ante en la respondeco por seriozaj demandoj. La tie fondita eklezio postulas la kunlaboradon de inteligentaj servantoj. Oni devas solvi sennombrajn spiritajn mal- facilaĵojn, fari intensajn servojn. Tiun institucion ini- ciatis disĉiploj el Jerusalem laŭ la bonkora inspiro de Simon Petro. La eksfiŝisto el Kapernaum konsideris, ke oni devas profiti la fazon de kvieteco dum la persekutoj, por ke estu etenditaj la ligiloj de la Kristo. Antioĥia estis el la plej grandaj laboristaj centroj. Ne mankis kontribuantoj al la pagado de la servoj, kvankam la grandioza entrepreno renkontis eĥon nur en la plej mo- destaj laborlokoj, sed malmultaj estis la efektivaj inte- lektaj laborantoj. Ankaŭ pri ĉi tiu afero montriĝis la komprenemo de Petro, por ke ne manku al la teksisto el Tarso la necesa oportuna okazo. Rimarkinte ĉi tiujn malfacilaĵojn, Petro indikis Barnabason, por direkti tiun ĉelon de la "Vojo", kaj konsilis al li vidiĝi kun la da- maska konvertito, por ke ties talento atingu novan kamp- on de spirita ekzerciĝado.
Saŭlo treege ĝoje akceptis tiun amikon.
Konstatinte, ke liaj foraj amikoj memoras lin, li ek- sentis, kvazaŭ li ricevis freŝajn fortojn.
La samdoktrinano elvolvis la altan planon de la ek- lezio, kiu petis lian fratan kunhelpon, la disdividadon de la servoj, la konstantan kunlaboradon, kiun ili povos dis- poni por la afero de Jesuo Kristo. Barnabas laŭdegis la sindonecon de la maleminentaj homoj, kiuj kunlabor- adis kun li. Tamen la institucio bezonis sindonemajn fratojn, kiuj profunde konus la Leĝon de Moseo kaj la Evangelio de la Majstro, por ke ne ricevu malutilon la partoi rilata al la intelekta prilumado.
La eksrabeno ricevis edifon ĉe ĉi tiu parolo de la vizitanto kaj ne hezitis kontentigi tiun alvokon. Li nur metis unu kondiĉon, nome, ke li praktikadu plu sian metion, por ne esti ŝarĝo por siaj samdoktrinanoj en Antioĥia. Estis senutila ĉia kontraŭdiro de Barnabas en ĉi tiu rilato.
Diligenta kaj servema, Saŭlo el Tarso baldaŭ en- loĝiĝis en Antioĥia, kie li komencis aktive kunlabori kun la amikoj de la Evangelio. Dum tutaj horoj en la tago li riparis tapiŝojn aŭ okupis sin per teksado. Tiel li ens- pezis tiom, kiom necese por vivi, fariĝante iu modelo en la nova eklezio. Kun la granda kapitalo da spertoj el la luktoj kaj suferoj en la mondo, li neniam okupis la plej ĉefajn lokojn. En "La Agoj de la Apostoloj" lia nomo estas ĉiam citata la lasta, kiam ili parolas pri la kunlaborantoj de Barnabas. Saŭlo estis lerninta atendi. En la kolektivo li preferis de plej modestajn laborojn. Li sentis sin bone zorgante pri la multenombraj mal- sanuloj. Li memoris pri Simon Petro kaj penis plenumi siajn novajn devojn kun senpretenda bonkoreco, kvankam li stampis ĉion per la trajto de siaj malmildetaj sincereco kaj malkaŝemo.
La eklezio ne estis riĉa, tamen la bonvolo de ĝiaj anoj kvazaŭ provizis ĝin per abundaj gracoj.
Antioĥia, kosmopolita urbo, fariĝis ia fokuso de gran- da malĉastado. En ĝia medio, ornamita per multekost- aj marmoraĵoj, kiuj elmontris la riĉegecon de ĝiaj loĝ- antoj, svarmis ĉiaj ekscesoj. Tiuj pli riĉaj senbride sin fordonadis al la voluptaj plezuroj. La boskoj estis kun- venejoj de amorantaj paroj, krime indiferentaj al ĉio cetera. La bonstato de la urbo ebligis grandajn ekstra- vagancojn. La urbo estis plena de komercistoj, kiuj sen- halte malamikis unu kontraŭ alia, plena de malnoblaj ambicioj, de pasiaj dramoj. Sed ĉiutage vespere kun- venadis en la modesta domo, kie funkciis la ĉelo de la "Vojo", grandaj grupoj da masonistoj, da malriĉegaj soldatoj, da mizeraj terlaboristoj, kiuj ĉiuj sopire atendadis la mesaĝon pri ia pli bona mondo. Ankaŭ, grandnom- bre, venis humilklasaj virinoj. La plej multaj el la vi- zitantoj interesiĝis pri konsiloj kaj konsoloj, rebonigiloj de iliaj korpaj kaj spiritaj kadukaĵoj.
La plej elektitaj predikantoj estis ordinare Barnabas kaj Manaen, kiuj instruis pri la Evangelio mikskonsist- ajn aŭdantarojn. Saŭlo el Tarso limiĝis je kunlaborado. Li mem rimarkis, ke Jesuo certe rekomendis al li tute rekomenci siajn provojn. Foje li faris ĉion eblan, por prediki ĝeneralajn temojn, sed li nenion atingis. La pa- rolo, iam tiel facila, kvazaŭ reteniĝis en la gorĝo. Li komprenis, ke estas juste suferi la turmentojn de la re- komenco, pro la oportunaj okazoj, kiujn li ne sciis kon- sideri ŝatindaj. Malgraŭ la baroj, kiuj staris kontraŭ lia laborado, li tamen neniam lasis sin regi de senkuraĝ- iĝo. Kiam li okupis la tribunon, li renkontis grandegan malfacilaĵon ĉe la esprimado de la plej simplaj ideoj. Iafoje li eĉ ruĝiĝis de honto antaŭ la publiko, kiu lin aŭskultadis plej interese dank'al lia famo de predikisto de Moseo, en la Templo de Jerusalem. Krom tio la be- lega okazaĵo proksime al Damasko ĉirkaŭis lin per nobla kaj justa scivolo. Barnabas mem kelkafoje miris lian malklaran dialektikon ĉe la interpretado de la Evange- lioj kaj pensis pri la tradicio de ties pasinteco kiel ra- beno, kion li persone ne konis, kaj pri la timo, kiu ek- posedis Saŭlon, ĝuste en la momento, por konkeri la publikon. Tial li estis diskrete forigita de predikado kaj difinita por aliaj taskoj. Saŭlo komprenis kaj ne sen- kuraĝiĝis. Se li ne povis tuj repreni la predikadon, tiam li denove pretiĝos por tio. Kun ĉi tiu intenco li reten- adis malaltklasajn fratojn en sia laborejo kaj dum la manoj firme teksadis, li konversaciis pri la misio de la Kristo. Vespere li entreprenis en la eklezio paroladet- ojn, en kiuj partoprenis ĉiuj ĉeestantoj. Tiel longe, ĝis oni organizos la superan direktadon por la laboroj de la kunvenoj, li sidis kune kun la laboristoj kaj soldatoj, kiuj grandnombre ĉeestis. Li interesigis la atenton de lavistinoj, malsanaj junulinoj, obskuraj patrinoj. Li kel- kafoje voĉlegadis pecojn el la Leĝo kaj el la Evangelio, faradis komparojn, instigadis novajn opiniojn. Meze de tiu konstanta laborado la instruo de la Majstro ŝajnis ĉiam tuŝita de kreskanta lumo. Baldaŭ la ekslernanto de Gamaliel fariĝis amiko, amata de ĉiuj. Saŭlo sentis sin treege feliĉa. Li ĝojegis ĉiam, kiam li vidis sian malriĉan laborejon plena de fratoj, kiuj el simpatio iris al li. La mendoj ne ĉesis; li havis ĉiam sufiĉe da laboro, por esti ŝarĝo por neniu. Tie li koniĝis kun Trofimo, kiu poste estis lia fidela kamarado ĉe multe da malfacilaj okazoj; tie li la unuan fojon brakumis Titon, kiam ĉi tiu sindona kunlaboranto apenaŭ eliris el la infaneco.
Por la eksrabeno la ekzistado ne povus esti pli tran- kvila nek pli bela. Lian tagon plenigis la harmoniaj notoj de digna kaj konstrua laboro; vespere li kunsidis en la eklezio kun fratoj kaj plezure sin donis al la stud- ado de la Evangelio.
La institucio en Antioĥia tiam estis pli alloga, ol la eklezio mem de Jerusalem. Tie oni vivis en medio kun pura simpleco, ne farante al si zorgon el la rigorismaj ordonoj de la judismo. Ekzistis riĉeco, ĉar laboro ne mankis. Ĉiuj amis la tagajn devojn, atendante la ves- peran ripozon en la kunsidoj en la eklezio, kvazaŭ benon de Dio. La izraelidoj, for la la fokuso de la fariseaj postuloj, kunlaboradis kun la nacianoj, kaj ĉiuj sentis sin kunigitaj per potencaj frataj ligiloj. Pri la cirkum- cido parolis tre malmultaj, kaj ĝuste tial ili estis reten- ataj per la admono al frateco kaj unuiĝo. La kunvenoj estis regataj de fortaj influoj de spirita amo. La soli- dareco stariĝis sur aliaj fundamentoj. La doloroj kaj la ĝojoj de unu apartenis al ĉiuj. La komuneco de pens- oj pri unu sola celo okazigis ĉarmajn manifestiĝojn de spiriteco. En difinitaj vesperoj fariĝis la fenomenoj, tiel nomataj "senperaj voĉoj". La institucio en Antioĥia estis unu el la maloftaj apostolaj grupoj, kie tiaj manifest- iĝoj atingis altegan gradon. La tie reganta frateco prav- igis tiun favoron de la Ĉielo. En la ripozotagoj la mal- granda societo organizadis evangeliajn studojn en la kamparo. La interpretado de la instruoj de Jesuo far- iĝis en iu agrabla soleca loko de la Naturo, preskaŭ ĉiam sur la bordo de Oronto.
Saŭlo en ĉio ĉi trovis ian malsaman mondon. Sian restadon en Antioĥia li rigardis kiel helpon de Dio. La reciproka konfido, la sindonaj amikoj, la bona kompren- emo estis sankta nutraĵo de la animo. Li penis uzi la okazon, por riĉigi sian spiritan provizon.
La urbo estis plena de malpli noblaj moralaj aspekt- oj, sed la modesta grupo de la senfamaj disĉiploj ĉiam pli kreskadis rilate efektivajn spiritajn valorojn.
Tiu eklezio fariĝis respektinda dank'al siaj karitaj faroj kaj tiuj fenomenoj, kies centra organizaĵo ĝi estis.
Altklasaj vojaĝantoj ĝin vizitadis plenaj de interes- iĝo. Tiuj pli malavaraj nepre volis subteni ĝiajn ŝarĝojn pri socia bonfarado. Tiam foje aperis tre juna kuracisto, nomata Luko. Pasloĝante en la urbo, li ekrilatis kun la eklezio, instigite de la sincera deziro lerni ion novan. Lia atento fisiĝis speciale sur tiu viro kun iom kruda aspekto, kiu agitadis la opiniojn, antaŭ ol Barnabas mal- fermos la laborojn. Tiu konduto de Saŭlo, elmontranta la noblan celadon al samtempaj instruado kaj lernado, impresis lin en tia grado, ke li prezentis sin al la eks- rabeno, dezirante tiun pli ofte aŭdi.
- Perfekte - ĝoje diris la Apostolo kontenta -, mia laborejo estas al via dispono.
Kaj tiel longe, dum Luko restis en la urbo, ili am- baŭ ĉiutage pasigis kelkan tempon en profitaj konver- sacioj pri la instruado de Jesuo. Iom post iom reprenante sian kapablon de argumentado, Saŭlo el Tarso baldaŭ inokulis al la spirito de Luko la plej purajn konvinkojn. Ekde la unua intervidiĝo la gasto de Antioĥia forestis de neniu el tiuj modestaj kaj konstruaj kunvenoj. En la antaŭtago de sia foriro li faris rimarkon, kiu por ĉiam ŝanĝis la alnomon de la disĉiploj de la Evangelio.
Kiam Barnabas finis la komentariojn en tiu vespero, nia kuracisto ekprenis la parolon por adiaŭi siajn frat- ojn. Li parolis emociite kaj, finante, li saĝe konsideris:
- Fratoj, forirante de vi, mi portas la intencon la- bori por la Majstro, uzante por ĉi tio la tuton de miaj mizeraj fortoj. Mi neniel dubas la amplekson de ĉi tiu spirita movado. Laŭ mia opinio, ĝi aliigos la tutan mond- on. Dume mi atentigas vin pri la neceso, ke ni donu al ĝiaj manifestiĝoj ian pli difinitan unuformecon. Mi volas paroli pri la titoloj, kiuj signas nian kolektivon. Mi ne vidas en la vorto "vojo" ian perfektan nomon, kiu es- primus nian klopodadon. La disĉiploj de la Kristo estas nomataj "irantoj", "pilgrimantoj", "vojantoj", sed ekzistas ĉiaspecaj vojantoj kaj vojoj. Ankaŭ la malbono havas siajn vojojn. Ĉu ne estus pli ĝuste, se ni nin reci- proke alnomus "kristanoj"? Ĉi tiu titolo rememorigus al ni la ĉeeston de la Majstro, vigligus nin en lia nomo kaj perfekte karakterizus niajn laborojn en konsento kun liaj instruoj.
Ĉi tiu propono de Luko estis aprobita kun ĝenerala ĝojo. Barnabas mem lin kortuŝite brakumis, dankante lin por la saĝa propono, kiu ja kontentigis iajn aspirojn de la tuta societo. Saŭlo plifirmigis siajn bonegajn im- presojn pri tiu supera alvokiĝo, kiu komencis elmontriĝi.
La morgaŭan tagon la novekonvertito kun larmoj de danko adiaŭis la eksrabenon. Li estis forironta Grek- ujon, sed nepre volis rememori Saŭlon en ĉiuj detaloj de sia nova tasko. De ĉe la pordo de sia kruda laborejo la eksleĝisto rigardadis la figuron de Luko, ĝis li mal- aperis malproksime, kaj kun malsekaj okuloj revenis al la teksilo. Agrable kortuŝite, li konfesis al si, ke dank'al la manipulado de la Evangelio li lernis esti fidela kaj sindona amiko. Li komparis la nunajn sentojn kun la antaŭaj ideoj kaj konstatis profundajn diferencojn. Iam liaj rilatoj estis ligitaj kun sociaj konvenaĵoj, la amikoj venadis kaj foriradis, ne postlasante fundajn signojn en lia vibrema animo; nun lia koro renoviĝis en Jesuo
n Kp. Agoj, 11:26. - La Trad.
Kristo, fariĝis pli sentema, kunvivante kun la diaj afer- oj, la sinceraj korligiĝoj en ĝi por ĉiam enĉiziĝis.
La propono de Luko rapide etendiĝis al ĉiuj evan- geliaj grupoj, enkalkulante Jerusalemon, kiu ĝin ricevis kun aparta simpatio. Post nelonge la vorto "Kristan- ismo" ĉie anstataŭis la vorton "Vojo".
La eklezio de Antioĥia ĉiam ankoraŭ montriĝis la plej bele evoluinta. El ĉiuj grandaj urboj alsvarmis sinceraj kunlaborantoj. La kunvenoj estis ĉiam plenaj de revelacioj. Grandnombraj fratoj profetadis, inspir- ataj de la Sankta Spirito ( ) . Tie Agabo, inspirite de la intelektoj de la supera regiono, ricevis la mesaĝon pri la pezaj elprovoj, kiujn Jerusalem estis travivonta.(> ) La direktantoj de la institucio estis treege impresitaj. Ĉe insistado de Saŭlo, Barnabas sendis amikon al Simon Petro, konigante la novaĵon kaj admonante lin vigli. La sendito revenis kun la impreso de surpriziĝo de la eksfiŝisto, kiu dankis Barnabason por la amikaj petoj. Efektive, post kelke da monatoj unu sendito de la eklezio de Jerusalem rapidece venis al Antioĥia kun alarmaj kaj doloraj sciigoj. En longa letero Petro ra- portis al Barnabas la lastajn faktojn, kiuj lin afliktis. Li skribis en tiu sama tago, kiam Jakobo, filo de Zebedeo, estis ekzekutita meze en parada publika spektaklo. He- rodo Agripo ne toleris liajn predikojn plenajn de sincer- eco kaj justaj petoj. La frato de Johano venis el Galileo kun la primitiva malkaŝemo, kun kiu estis anoncata la nova Regno. Ne alkonformiĝinte al la farisea kon- venciamo, li pelis tro malproksimen la sencon de siaj profundaj admonoj. Fariĝis absoluta ripeto de la okaz- aĵoj, kiuj signis la morton de Stefano. La judoj ekfu- riozis kontraŭ la konceptoj pri religia libereco. Lia konduto, sincera kaj senartifika, estis rigardita kiel ribelo.
(*) Ĉiu devas ja scii, ke "Sankta Spirito" estas la nomo de la legio de la Spiritoj, sanktigitaj en la lumo kaj amo, kiuj kunlaboras kun la Kristo ekde la unuaj tempoj de la homaro. - Noto de la Aŭtoto. (>>) Vd. en Agoj, 11:28, 21:10 k. a. - La Trad.
Teruraj persekutoj senĉese eksplodis. La letero de Petro informis ankaŭ pri la premantaj malfacilaĵoj de la eklezio. La urbo suferis malsaton kaj epidemiojn. De unu flanko la kruela persekutado streĉis sian sieĝon, de la dua flanko senfinaj vicoj da malsataj kaj malsanaj hom- oj frapadis je lia pordo. La eksfiŝisto petis de Antioĥia la eblan helpon.
Ĉi tiujn sciigojn Barnabas prezentis kun premata animo. La diligenta kolektivo volonte kunsentis al siaj fratoj el Jerusalem.
Kiam estis kolektitaj la helpkotizoj, la ekslevido el Kipro sin proponis por esti la postanto de la respondo de la eklezio, sed Barnabas ne povos iri sola. Leviĝis malfacilaĵoj ĉe la elekto de la necesa kunulo. Saŭlo el Tarso senhezite proponis sin por esti ties konpaniulo. Li laboras je sia propra konto - li klarigis al siaj amikoj - kaj tial li povos akompani Barnabason, ne for- gesante la devojn, kiuj restos farotaj, en atendo de lia reveno.
La disĉiplo de Simon Petro ekĝojis kaj plezure ak- ceptis tiun proponon.
Post du tagoj ili ambaŭ kuraĝe ekiris al Jerusalem. La irado estis tre malfacila, sed ili trairis la vojojn en la kiel eble plej mallonga tempo.
Grandegaj surprizoj atendis la senditojn de Antioĥia, kiuj jam ne trovis Simonon Petron en Jerusalem: la aŭ- toritatuloj estis arestintaj la eksfiŝiston el Kapernaum tuj post la bedaŭrinda ekzekuto de la filo de Zebedeo. Amaraj sortobatoj trafis la eklezion kaj ĝiajn disĉiplojn. Saŭlo kaj Barnabas estis akceptitaj speciale de Proĥoro, kiu informis ilin pri ĉiuj okazintaĵoj. Ĉar li persone petis la kadavron de Jakobo, por ĝin entombigi, Simon Petro, sen kompato, sen ia respekto, estis arestita de la krim- aj partianoj de Herodo, sed post kelkaj tagoj iu anĝelo vizitis la karceron de la Apostolo kaj lin liberigis ( ).
(*-1 "Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue al- donis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante
Proĥoro raportis ĉi tiun fariĝon kun okuloj brilantaj de fido. Li diris pri la ĝojo de la fratoj, kiam Petro ves- pere rakontis sian liberigon. La pli prudentaj kunuloj tiam admonis lin eliri el Jerusalem kaj atendi en la ko- menciĝanta eklezio de Jafo la bonordecon de la situacio. Proĥoro sciigis, kiel malvolonte la Apostolo konsentis tiun saĝan proponon. Johano kaj Filipo jam forestis. La aŭtoritatuloj toleris la eklezion nur pro konsidereco rilate la personon de Jakobo, filo de Alfeo, kiu pro sia konduto de profunda asketeco impresis la popolan mens- on, estigante ĉirkaŭ si atmosferon de netuŝebla respekto. En la sama vespero de sia liberigo Petro, laŭ sia insist- ado, estis kondukita de siaj amikoj al la eklezio. Li de- ziris restadi, ne pensante pri la sekvoj, sed kiam li vidis la domon plena de malsanuloj, malsatantoj, ĉifonvest- itaj almozuloj, li devis forcedi al Jakobo la direktadon de la societo kaj foriri Jafon, por ke la situacio de tiuj kompatinduloj ne fariĝu pli danĝera pro li.
Saŭlo estis forte impresita de ĉio tio. Kune kun Barnabas li decidis tuj aŭdi Jakobon, la filon de Alfeo. La Apostolo ilin volonte akceptis, sed oni povis tuj ri- marki liajn timojn kaj zorgojn. Li ripetis la informojn de Proĥoro mallaŭte, kvazaŭ li timis la ĉeeston de de- nuncantoj; li parolis pri la neceso cedi al la aŭtoritat- uloj, pri tiu precedenco, la morto de la filo de Zebedeo, pri la esencaj ŝanĝoj, kiujn li faris en la eklezio. Ĉe la foresto de Petro li starigis novajn disciplinojn. Neniu povas paroli pri la Evangelio, samtempe ne parolante pri la Leĝo de Moseo. Nur la cirkumciditoj povas aŭdi
lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante el- konduki lin post la Pasko al la popolo. Tial Petro estis gard- ata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la mal- liberejon. Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj". (Agoj, 12:3 ĝis 7 .) - La Trad.
la predikojn. La eklezio estis egaligita al la sinagogoj. Saŭlo kaj la kunulo aŭdis lin forte surprizitaj kaj silente transdonis al li la monhelpon de Antioĥia.
La okaza foresto de Simon aliigis la strukturon de la evangelia entrepreno. Al ambaŭ ĵusvenintoj ĉio ŝajn- is malsama kaj malpli bona. Precipe Barnabas aparte rimarkis ion, nome, ke la filo de Alfeo, altigita ĝis la provizora estreco, ilin ne invitis gasti en la eklezio. La disĉiplo de Petro tial iris al la domo de sia fratino Maria Marko, la patrino de la estonta evangeliisto, kiu ilin tre ĝoje akceptis. Al Saŭlo estis bone en tiu medio de pura kaj simpla frateco. Siaflanke Barnabas rekonis, ke la domo de lia fratino fariĝis la loko, preferata de la frat- oj, plej sin donantaj al la Evangelio. Tie ili kunvenis vespere pordofermite, kvazaŭ la vera eklezio de Jerusalem transigis sian sidejon en malgrandan familian rond- on. Observante la intimajn kunvenojn en la hejma san- ktejo, la eksrabeno rememoris la unuan kolektiĝon en Damasko. Ĉio tie estis afablaĵoj, karesoj, akcepto en la koron. La patrino de Johano Marko estis unu el la plej bravaj kaj grandanimaj disĉiplinoj. Rimarkinte la mal- facilaĵojn de la fratoj el Jerusalem, ŝi ne hezitis meti siajn havaĵojn al la dispono de ĉiuj mizeruloj kaj mal- fermi siajn pordojn, por ke la evangeliaj kunvenoj, en sia plej pura aspekto, ne ricevu rompon de la kontinueco.
La parolo de Saŭlo ŝin vive impresis. Ravis ŝin precipe la priskriboj de la frata klimato de la eklezio de Antioĥia, kies altajn kvalitojn Barnabas ne ĉesis in- siste laŭdi.
Maria sciigis sian fraton pri sia granda revo; ŝi volis konsekri sian filon, ankoraŭ tre junan, al Jesuo. De longe ŝi preparadis la infanon por la apostoleco, tamen Jerusalem dronis en senhaltaj religiaj luktoj. La perse- kutoj eksplodadis ĉiam kaj denove. La kristana orga- nizaĵo de la urbo spertis projundajn alternadojn; nur la pacienco de Petro sukcesis tenadi la kontinuecon de la dia idealo. Ĉu ne estus pli bone, se Johano Marko transirus en Antioĥian, apud sian onklon? Barnabas ne kontraŭstaris ĉi tiun planon de la entuziasmoplena fratino. Siaflanke la junulo sekvis la konversaciojn, montriĝante kontenta. Demandite pri sia opinio, Saŭlo rimarkis, ke la gefratoj prenas decidoj n, ne konsultante la koncernatan personon. La junulo sekvis tiujn projekt- ojn ĉiam afabla kaj ridetante. Tiam la eksleĝisto, pro- funda konanto de la homa animo, ekprenis la parolon, penante lin pli rekte interesi.
Johano - li bonkore diris -, ĉu vi ja sentas en vi efektivan alvokiĝon al la servado al Jesuo?
Jes, sendube! - iom konfuzite respondis la ado- leskulo.
Sed kiel vi difinas vian intencon? - denove demandis la eksrabeno.
Mi pensas, ke la servado al Jesuo estas gloro - li respondis iom ĝenate sub la esplorado de tiu akra kaj sondanta rigardo.
Saŭlo konsideris momenton kaj diris:
Via intenco estas laŭdinda, sed vi devas ne for- gesi, ke ĉia eĉ plej malgranda monda gloro venos nur post la faro. Se tiel estas en la mondo, kio estas kun laboro por la regno de la Kristo? Des pli, ke sur la Tero ĉia gloro forpasas, sed tiu de Jesuo estas eterna!
La junulo notis al si ĉi tiun rimarkon kaj, kvankam konfuzita de la profundeco de ties paroloj, diris:
Mi sentas min preparita por la laboroj por la Evangelio kaj, krom tio, al patrino tre plaĉas, ke mi lernu la plej bonajn instruojn en ĉi tiu rilato, por ke mi fariĝu predikanto de la veraĵoj de Dio.
Maria Marko ekrigardis sian filon plena de patrina fiero. Saŭlo komprenis la situacion, eldiris ian ŝercon kaj fine diris:
Vere, la patrinoj ĉiam deziras al ni ĉiajn glorojn de ĉi tiu kaj de la transa mondo. Laŭ ilia koro, neniam ekzistus maliculoj. Sed, kio nin koncernas, ni devas memori la evangeliajn tradiciojn. Ankoraŭ hieraŭ mi rememoris la laŭdindan maltrankvilecon de la edzino de Zebedeo, sopiranta la glorigon de siaj filoj! Jesuo ricevis ŝian patrinan deziron, sed demandis ŝin, ĉu la kandidatoj al lia Regno kiel necese prepariĝis por trinki el lia ka- liko... Kaj ankoraŭ nun ni vidis, ke la kaliko, destin- ita por Jakobo, enhavis vinagron tiel amaran, kiel tiu proponita al la Mesio sur la kruco.
Ĉiuj silentis, sed Saŭlo daŭrigis gaje, ŝanĝante la impreson de la aŭdantoj:
Ĉi tio ne signifas, ke ni senkuraĝiĝu antaŭ la malfacilaĵoj kontraŭ nia strebado al la veraj gloroj de la Regno de Jesuo. La baroj refreŝigas la fortojn. La dia celo devas esti nia plej alta celo. Se vi tiel pensas, Johano, mi ne dubas viajn estontajn venkojn.
Patrino kaj filo ridetis trankvilaj.
Sur tiu sama loko ili kombinis inter si la forveturon de la junulo en kompanio de Barnabas. Lia onklo an- koraŭ parolis pri la nepre necesa disciplino, pri la sin- oferemo, kiun postulas la nobla misio. Kompreneble, Antioĥia estis ja profunde paca medio, sed ankaŭ rondo kun viglaj kaj konstantaj laboroj. Johano devos formeti de si ĉian ideon pri malardiĝo, por sin fordoni, per korpo kaj animo, al la servado al la Majstro, absolute kom- prenante sian plej justajn devojn.
La junulo ne hezitis preni sur sin ĉi tiun ŝuldiĝon sub la karesa rigardo de sia patrino, kiu penis subteni liajn decidojn per la sincera kuraĝo de sia koro dediĉ- ita al Jesuo.
Post nemultaj tagoj la tri amikoj direktis sin al la ĉarma urbo ĉe Oronto.
Dum Johano Marko ravite rigardadis la pejzaĝojn, Saŭlo kaj Barnabas longe konversaciadis pri ĝeneralaj interesoj de la Evangelio. La eksrabeno revenis treege impresita de la situacio de la eklezio en Jerusalem. Li sincere deziris iri Jafon, por paroli al Simon Petro, sed liaj fratoj deadmonis lin de tio. La aŭtoritatuloj tenadis sin en vigleco. Pluraj membroj de la Sinedrio kaj de la Templo eĉ postulis la morton de ĉi tiu Apostolo. Ĉia pli grava movado sur la vojo al Jafo povus elĉenigi la ti- ranecon de la herodaj agentoj.
Sincere parolante - diris Saŭlo al Barnabas, montriĝante maltrankvila -, mi revenas kun frakasita animo al niaj laboroj en Antioĥia. Jerusalem faras la impreson de profunda disruiniĝo kaj granda indiferent- eco pri la instruoj de la Kristo. La altaj kvalitoj de Simon Petro, en la estreco de la movado, trankviligas min, sed ni devas firme stari apud li. Pli ol iam mi estas konvinkita pri tiu altega realaĵo, ke Jesuo venis al siaj propraĵoj, sed neniu lin komprenis.
Jes - konsideris la ekslevido el Kipro, dezirante forpeli la zorgojn de sia kamarado -, mi fidas antaŭ ĉio la Kriston, due mi multon esperas de Petro...
Tamen - senhezite diris Saŭlo -, ni devas kon- sideri, ke en ĉio estas necesa perfekta ekvilibro. Ni pov- as nenion fari sen la Majstro, sed ni ne povas forgesi, ke Jesuo starigis en la mondo eternan verkon, kaj por ĝin komenci, li elektis dek du kunlaborantojn. Estas vero, ke ĉi tiuj ne ĉiam kontentigis la atendon de la Sinjoro, tamen ili estis ja la elektitoj. Tiel ni ankaŭ devas ekzameni la situacion de Petro. Li nekontesteble estas la vera estro de la apostola kolegio dank'al sia supera spirito, agordanta kun la penso de la Kristo en ĉiaj cirkonstancoj, sed li neniel povas agadi sola. Kiel ni scias, el la dek du amikoj de Jesuo kvar restis en Jerusalem, kie ili konstante ekloĝis. Johano estis dev- igita foriri, Filipo devis kun sia familio forlasi la urbon, Jakobo iom post iom revenas al la fariseaj kolektivoj. Kio estos kun Petro, se al li mankos la necesa kun- helpado?
Barnabas ŝajnis serioze meditadi.
Mi havas ideon, kiu laŭŝajne venis el pli alte - diris la eksleĝisto sincere kortuŝita.
Kaj li daŭrigis:
Mi opinias, ke la Kristanismo ne trafos sian cel- on, se ni atendos paŝojn nur de la izraelidoj, rigidiĝintaj en la malhumileco de la Leĝo. Jesuo asertis ke liaj dis- ĉiploj venos el oriento kaj el okcidento ( ). Ni, kiuj antaŭsentas la tempeston, kaj precipe mi, kiu ĝin konas en ĝia furiozo, ĉar mi estis turmentisto, ni devas altiri
(*) Tiel laŭ Mateo, 8:11; sed ankaŭ "el nordo kaj el sudo", laŭ Luko, 13:29 . - La Trad.
al ni tiujn disĉiplojn. Mi volas diri, Barnabas, ke ni devas venigi al ni la nacianojn el tie, kie ajn ili sin trovas. Nur tiel la movado estos denove tutaĵo laŭ la senco de universaleco.
La disĉiplo de Simon Petro faris geston de miro. La eksrabeno ĝin rimarkis kaj diris:
Ĉe tio estas kompreneble antaŭvideblaj multe da protestoj kaj grandegaj luktoj, tamen mi povas vidi neni- ajn aliajn rimedojn. Ne estas juste forgesi la eminet- ajn servojn de la jerusalema eklezio al la malriĉuloj kaj mizeruloj, kaj mi eĉ pensas, ke la pia helpado de ĝiaj la- boroj ofte estis ĝia tabulo de savo. Sed ekzistas aliaj ago- kampoj, aliaj esencaj horizontoj. Ni povos helpi multe da malsanuloj, havigi ripozoliton al la pli malfeliĉaj, sed sur la Tero ĉiam estis kaj estos malsanaj kaj lacaj korp- oj. En la kristana laborado tia klopodo ne povos esti flanken metita, sed sur la unua loko devas esti la pri- lumado de la spirito. Se la homo portus la Kriston en sia interno, la kadro de la bezonoj estus tute alia. La kompreno de la Evangelio kaj de la ekzemplado de la Majstro reformus la konceptojn pri doloro kaj sufero. La mizerulo trovus rimedojn en sia propra klopodado, la malsanulo sentus en pli daŭra malsaneco ian defluilon de la neperfektaĵoj. Neniu estus almozulo, ĉar ĉiuj hav- us kristanan lumon por la reciproka helpado, kaj, fine, la baroj de la vivo estus amataj kiel benindaj punoj de amanta Patro je tumultaj infanoj.
Barnabas ŝajnis entuziasmiĝi ĉe ĉi tiu ideo, sed, pens- inte minuton, diris:
Sed, ĉu tiu entrepreno ne devus esti iniciato de Jerusalem?
Mi pensas, ke ne - tuj respondis Saŭlo. - Est- us absurdo pliigi la zorgojn de Petro. Supermezura estas tiu alsvarmo de mizeraj kaj senfortaj homoj, venantaj al li el ĉiuj provincoj. Simon tute ne povus plenumi tian taskon.
Sed la ceteraj kamaradoj? - demandis Barnabas, montrante solidarecon.
La ceteraj sendube protestos. Precipe nun, kiam la judismo ensorbas la apostolajn penojn, estas prave antaŭsenti multe da krioj. Tamen la Naturo mem ins- truas pri ĉi tio. Ĉu ni ne tiel forte plendas kontraŭ la doloro? Sed kiu plej multe bonfaras al ni? Iafoje nia savo kuŝas ĝuste en tio, kio ŝajnis al ni efektiva mal- feliĉo. Estas nepre necese skui la marasmon de la je- rusalema institucio, kunvokante la necirkumciditojn, la pekulojn, la eksterleĝulojn, alie post nemulte da jaroj Jesuo estos prezentata kvazaŭ ia vulgara aventuristo. Supozeble, post la morto de Simon, al la malamikoj de la principoj, instruitaj de la Majstro, estos tre facile kri- pligi la notojn de Levi. La Bona-Novaĵo estos malŝat- ata, kaj se post kvindek jaroj de hodiaŭ iu demandos pri la Kristo, tiu ricevos kiel respondon, ke la Majstro estis ia ordinara kriminto, kiu pagis sur la kruco por la deflankiĝoj de sia vivo. Enfermi la Evangelion en Je- rusalemon estus kondamni ĝin al estingiĝo en la fokuso de tiom da religiaj malkonsentoj, sub la politikaĉo de la homoj. Ni bezonas disporti la novaĵon de Jesuo al aliaj gentoj, interligi la regionojn de Kristana interkompren- iĝo, konstrui novajn vojojn... Estas eĉ juste, ke ni an- kaŭ notu tion, kion ni scias pri Jesuo kaj lia dia ek- zemplado. Ankaŭ aliaj disĉiploj povus skribi tion, kion ili vidis kaj aŭdis, ĉar laŭ la praktiko mi konstatas, ke Levi ne faris pli plenajn notojn pri tio, kion li scias pri la Majstro. Kelke da situacioj kaj faktoj li ne registris. Ĉu ne estus konsilinda ankaŭ tio, ke Petro kaj Johano notu siajn pli intimajn rimarkojn? Mi ne hezitas aserti, ke niaj posteuloj ofte traserĉos la taskon, al ni kon- fiditan.
Barnabas ĝojis ĉe tiel allogaj perspektivoj. La ad- monoj de Saŭlo estis plej justaj. Oni devas disporti plen- ajn informojn tra la mondo.
Vi estas prava - li diris kun miro -, ni devas pensi pri tiuj laboroj, sed kiel ilin plenumi?
Nu - respondis Saŭlo, provante ebenigi la mal- facilaĵojn -, se vi volos estri ĉian ajn klopodon pri tio, vi povas kalkuli je mia senkondiĉa kunhelpo. Nia plano estus disvolvata per la organizado de sindonaj misiistar- oj, celantaj nenion krom plene servadi al la dissemado de la Bona-Novaĵo de la Kristo. Ni komencus ekzemple en regionoj, ne tute konataj, ni kreus la kutimon instru- adi la evangeliaj n veraĵojn al la plej diversaj grupoj; post ĉi tiu provo ni irus al aliaj regionoj, ni portus la instruojn de la Majstro al aliaj gentoj...
Lia kompaniano aŭdis lin, karesante sincerajn esper- ojn. Reanimite, li diris al la konvertito apud Damasko, skizante la unuan punkton de la programo:
De longe, Saŭlo, mi bezonas reveni al mia nask- iĝolando, por solvi kelkajn familiajn problemojn. Kiu scias, ni povus komenci la apostoladon tra vilaĝoj kaj urboj de Kipro? Laŭ la rezultado, ni irus pluen al aliaj regionoj. Mi estas informita, ke la regionon, kie kuŝas Antioĥia, en Pisidio, loĝas simplanimaj kaj bonkoraj homoj, kaj mi pensas, ke ni el tiu entrepreno rikoltus bel- ajn fruktojn.
Vi povos kalkuli je mi - decideme diris Saŭlo el Tarso. - La situacio postulas la laboron de kuraĝaj fratoj, kaj la eklezio de la Kristo ne povos venki per memkomfortemo. Mi komparas la Evangelion kun ia sem- lima kampo, kiun la Sinjoro konfidis al ni, por ke ni ĝin kultivu. Kelkaj laboristoj devas resti apud la font- oj, zorgante pri ilia pureco, aliaj displugas la grundon en difinitaj lokoj. Oni ja ne povas forhavi la kunlabor- on de tiuj, kiuj bezonas manipuli krudajn ilojn, dishaki densajn lianarbarojn, distranĉi dornarbetojn, por ke la lumo de la suno superverŝu la vojojn.
Barnabas konfesis bonega tiun projekton, sed kon-
sideris:
Tamen ni devas ankoraŭ ekzameni la demandon pri mono. Mi havas iajn kelke da moneroj, sed nesufiĉ- ajn por ĉiuj elspezoj. De alia flanko ni ne povus tro- ŝarĝi la ekleziojn...
Sendube! - rediris la eksrabeno. - Kie ni halt- ados, tie mi povos praktikadi mian metion. Kial do ne? Ĉiu eĉ tre malriĉa vilaĝo ĉiam havas luoteksilojn... Mi do instalos al mi moveblan laborejon.
Barnabas trovis amuza ĉi tiun rimedon kaj kon- sideris:
Viaj klopodoj estos ne malgrandaj. Ĉu vi ne tim- as la neantaŭvideblajn malfacilaĵojn?
Kio! - ekkriis Saŭlo per firma tono. - Se Dio ne permesis al mi la vivon en familio, tiel estis certe por tio, por ke mi min fordonu sole nur al servado al Li. Kie ni estos, tie ni do instalos la modestan laborejon; kaj kie ne estos tapiŝoj, por ripari aŭ teksi, tie estos sandaloj.
La disĉiplo de Simon Petro entuziasmiĝis. La plua vojaĝo estis difinita por la projektoj de la farota eks- kurso. Io tamen estis konsiderenda: krom la neceso sub- meti la planon al la aprobo de la eklezio de Antioĥia, oni ankaŭ devos pensi pri la juna Johano Marko. Barnabas penis interesi sian nevon pri iliaj konversacioj. La jun- ulo baldaŭ konvinkiĝis, ke li devos aliĝi al la misio, en la okazo, se la anaro en Antioĥia ĝin ne malaprobos. Li interesiĝis pri ĉiuj detaloj de la planita programo. Li ĉie ajn sekvos la laboron de Jesuo.
Kaj se leviĝos multe da baroj? - saĝe demandis lin Saŭlo.
Mi povoscios ilin venki - emfaze respondis Johano.
Sed ni eble renkontos sennombrajn malfacilaĵojn - daŭrigis la eksrabeno, preparante lian spiriton. - Se la Kristo, kiu estis senpeka, ricevis krucon meze en mok- oj kaj skurĝoj, ĉar li instruadis la veraĵojn de Dio, kion ni atendu, ni malfortaj, mizeraj animoj?
Mi ja trovos la necesajn fortojn.
Saŭlo lin ekrigardadis, mirante la firman decidemon, kiun liaj vortoj travidigis, kaj rimarkis:
Se vi donos ateston tiel grandan, kiel la kura- ĝo, kiun vi elmontras, mi neniel dubas la altecon de via misio.
Ĉe vigligaj esperoj la projekto finiĝis kun belaj pers- pektivoj de laboro por la tri amikoj.
En la unua kunveno, raportinte siajn personajn ob- servojn koncerne la eklezion de Jerusalem, Barnabas elvolvis tiun planon al la ĉeestantoj, kiuj lin atente aŭd- is. Iuj plejaĝuloj plendis, ke tio forprenus parton de la eklezio, eldiris sian deziron, ke ne rompiĝu la harmonia kaj frata tuto, sed la parolanto ree klarigis la novajn bezonojn de la Evangelio. Kiel eble plej fidele li pentris la okazaĵojn en Jerusalem, resume sciigis siajn konver- saciojn kun Saŭlo el Tarso kaj reliefigis la konvenecon de la alvoko de novaj laborantoj al la servado al la Majstro.
Kiam li traktis la demandon kun la tuta meritita seriozeco, la estroj de la kolektivo ŝanĝis sian opinion. Fariĝis ĝenerala interkonsento. Efektive la situacio, klar- igita de Barnabas, estis tre serioza. Liaj emfazaj ar- gumentoj estis plej justaj. Se daŭrus plu la marasmo en la eklezioj, la Kristanismo estis destinita al pereo. Sur tiu sama loko la disĉiplo de Simon ricevis de ĉiuj senkondiĉan aprobon, kaj en la momento de la preĝoj aŭdiĝis en tiu medio de pura simpleco la voĉo de la Sankta Spirito, rekomendanta, ke Barnabas kaj Saŭlo estu difinitaj por evangelizi la nacianojn.
Tiu supera rekomendo, tiu voĉo el la ĉielaj faldoj eĥis en la koro de la eksrabeno kvazaŭ ia kanto de spi- rita triumfo. Li sentis, kvazaŭ li ĵus trairis ian grand- egan dezerton, por denove iri renkonte al dolĉa kaj eter- na mesaĝo de la Kristo. Por konkeri la spiritan dignon, li spertis nur suferojn, komencante de la dolora blindeco proksime al Damasko. Li sopiris al Jesuo. Li havis brulan, teruran soifon. Li vane petis komprenon de la amikoj, li senutile klopodis pri la milda sino de la fa- milio. Sed nun, kiam la plej alta parolo vokis lin al la servado, li estis posedita de senfina ĝojego. Tio estis la signo, ke li estis rigardita kiel inda je la klopodoj, konfiditaj al la disĉiploj. Pensante pri tio, kiel la pas- intaj doloroj ŝajnas al li bagatelaj, infanecaj, kompare kun la grandega ĝojo, kiu plenigas lian animon, Saŭlo el Tarso ekploregis kaj spertis mirindajn sensaĵojn. Neniu el la ĉeestantaj fratoj, eĉ ne Barnabas, povus taksi la grandiozecon de la sentoj, kiujn tiuj larmoj malkaŝis. Profunde emociite, la eksleĝisto rekonis, ke Jesuo vo- lontis akcepti liajn bonvolajn oferojn kaj klopodojn. La Majstro lin vokis, kaj por kontentigi tiun alvokon, li iros ĝis la randoj de la mondo.
Multenombraj kamaradoj kunhelpis en la komencaj paŝoj por la entrepreno.
Baldaŭ, plene fidante Dion, Saŭlo kaj Barnabas, kune kun Johano Marko, adiaŭis siajn fratojn kaj ekiris al Seleŭkia. La vojaĝo direkte al la marbordo fluis en tre gaja atmosfero. De tempo al tempo ili ekripozis sur la bordo de Oronto por revigliga manĝeto. En la ombro de kverkoj, en la paco de florantaj arbaroj la misiistoj teksadis konsiderojn pri siaj unuaj esperoj.
En Seleŭkia ili ne longe atendis ŝipon. La urbo ĉiam svarmis per pilgrimantoj, sin direktantaj al Okcidento, kaj ricevis grandan nombron da ĉiaspecaj ŝipoj. Entu- ziasmigite de la akcepto, kiun al ili faris iliaj samkred- anoj, Barnabas kaj Saŭlo enŝipiĝis, por iri Kipron, ĉe kortuŝanta kaj karesa adiaŭo.
Al la insulo ili venis, kune kun la juna Johano Mar- ko, sen menciindaj incidentoj. En Citium ili restadis multe da tagoj, kaj tie Barnabas solvis plurajn aferojn, rilatantajn al lia familia intereso.
Antaŭ ol foriri, ili vizitis la sinagogon en sabato, in- tencante komenci sian taskon. Kiel estro de la misio, Barnabas prenis la parolon, penante kompari la tekston de la Leĝo, studita en tiu tago, kun la instruoj de la Evangelio, el kio li montris la superecon de la misio de la Kristo. Saŭlo rimarkis, ke lia kunulo elvolvas la tem- on kun iom tro granda respekto al la judaj tradicioj. Oni klare vidis, ke Barnabas deziras antaŭ ĉio konkeri al si la simpation de la aŭdantaro; ĉe iaj punktoj li elmontris, ke li timas komenci la laboron, kio kaŭzus konfliktojn, neniel akordantajn kun lia temperamento. La izraelidoj montriĝis surprizitaj, sed ĝojaj. Observ- ante ĉi tiun scenon, Saŭlo ne sentis sin tute kontenta. Fari riproĉojn al Barnabas estus maldanko kaj mal- disciplino; konsenti kun la rideto de liaj samurbanoj, persistantaj en la eraroj de la farisea ŝajnigo, estus for- nei fidelecon al la Evangelio.
Li penis rezignacii kaj atendis.
La misiistaro vizitis multenombrajn lokojn meze en vibroj de granda simpatio. En Amatonto la anoncantoj de la Bona-Novaĵo restis pli ol unu semajnon. La parolo de Barnabas estis senfine cedema kaj havis kiel ĉefan trajton la grandan zorgon ne vundi la sentemecon de la fariseoj.
Post multe da klopodo ili venis al Nea-Pafos, kie loĝis la Prokonsulo. La sidejo de la provinca regado estis bela urbo, plena de naturaj ĉarmaĵoj, distingiĝanta per solida kulturo. Sed la disĉiplo de Petro estis lace- konsumita, li neniam antaŭe havis tiel intensajn apostol- ajn laborojn. Konante la neperfektecon de la parolo de Saŭlo en la servoj en la eklezio de Antioĥia, li timis kon- fidi al la eksrabeno la rektan respondecon por la ins- truado. Kvankam sentante sin tre laca, li faris la pre- dikon en la sinagogo en la sabato, tuj sekvanta la tagon de lia veno, sed tiam li estis die inspirita. Kun ekster- ordinara brilo li prezentis la Evangelion. Saŭlo mem profunde kortuŝiĝis; la sukceso estis grandega. La duan kunvenon ĉeestis la plej eminentaj homoj; judoj kaj ro- manoj tie estis en streĉa atendo. La ekslevido denove faris la apologion de la Kristo, teksante konsiderojn kun mirinda spirita beleco. La eksleĝisto, komisiita por la informaj servoj de la misio, plezure kontentigis ĉiujn konsultojn kaj petojn. Neniu urbo montris tiel grandan interesiĝon kiel tiu; la romanoj grandnombre venis peti klarigojn pri la celoj de tiuj kurieroj, ricevis sciigojn pri la Kristo, esprimante ĝojojn kaj esperojn, montriĝis plej bonvolemaj por la Apostoloj. Entuziasmigite de la sukceso, Saŭlo kaj Barnabas aranĝis kunvenojn en priv- ataj domoj, disponigitaj de simpatiantoj al la doktrino de Jesuo speciale por ĉi tiu celo, kaj tie ili komencis belan entreprenon de resanigoj. Senfine ĝoja, la tarsa teksisto vidadis alveni longajn vicojn de la "infanoj de Kalvario". Tio estis afliktitaj patrinoj, disreviĝintaj mal- sanuloj, senesperaj maljunuloj, suferantaj orfoj, nun ir- antaj al la misiistoj por helpo. La sciigo pri resanigoj, konsideritaj kiel neeblaj, plenigis Nea-Pafoson per efe- ktiva mirego. La misiistoj surmetis la manon, eldirante varmajn preĝojn al la Nazareta Mesio, aŭ disdonadis puran akvon en ties nomo. Treege laca kaj opiniante, ke la nova aŭdantaro ne postulas pli grandan erudicion, Barnabas komisiis sian kunulon por predikadi la Bonan- Novaĵon, sed, forte surprizite, li konstatis, ke Saŭlo estas radikale tute alia. Lia parolo ŝajnis tuŝata de ia nova lumo; li ĉerpis el la Evangelio tiel profundajn kon- kludojn, ke la ekslevido lin nun aŭdadis, ne kaŝante sian miron. Barnabas rimarkis precipe la zorgon, kun kiu la eksleĝisto prezentas la instruojn de la Kristo al la almozuloj kaj suferantoj. Li paroladis kiel iu, kiu multe da jaroj kunvivadis kun la Sinjoro, kun fluantaj larmoj menciadis iujn pecojn de la instruoj de la Majstro. Dolĉega konsolo plenigis la spiriton de la homa- masoj. Tage kaj nokte laboristoj kaj studantoj kopiadis la notojn de Levi.
Ĉi tiuj okazaĵoj agitis la opinion de la tuta urbo. La rezultatoj estis plej kuraĝigaj. Tiam grandega sur- prizo trafis la spiriton de la misiistoj.
Estis jam malfrue matene, Saŭlo akceptadis multe da mizeruloj, kaj jen anoncigis sin roma legiano. Barnabas kaj lia kamarado fordonis la servojn al Johano Marko kaj iris malfermi al la vizitanto.
La Prokonsulo Sergio Paŭlo - diris la kuriero per solena tono - ordonis al mi inviti vin viziti lin en la palaco.
Ĉi tiu parolo estis pli ĝuste ordono ol nura invito. La disĉiplo de Simon tion tuj komprenis kaj respondis:
Ni kore dankas kaj ankoraŭ hodiaŭ iros al lia
moŝto.
La eksrabeno konfuziĝis. Treege mirigis lin ne nur tiu fakto per si mem. Li vane penis rememori ion rilat- an al ĝi. Sergio Paŭlo? Ĉu li ne konas iun kun ĉi tiu nomo? Li penis remerori la romandevenajn junulojn, al li konatajn. Fine venis en lian memoron tiu konver- sacio de Petro pri la persono de Stefano, kaj li konklud- is, ke la Prokonsulo ne povas esti iu alia, ol tiu sama liberiginto de la frato de Abigail.
Ne komukikante al Barnabas siajn intimajn impresojn, li kun tiu ekzamenis la situacion. Kion celas tiu delikata ordono? Laŭ la famo tiu politika estro de longe suferas necedantan malsanon. Ĉu li deziras resaniĝi aŭ, kiu scias, instigite de la judoj, krei ian motivon, por ilin elpeli el la insulo? Sed la situacion ili ja ne solvos per konjektoj.
Komisiinte Johanon Markon por kontentigi ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la doktrino, rilate la bezonatajn in- formojn, la du amikoj decideme ekvojiris.
Kondukite tra longaj galerioj, ili venis al sinjoro ne maljuna, kuŝanta sur larĝa divano kaj vidiganta ekstrem- an senfortiĝon. Malgrasa, pala, elmontrante profundan disreviĝon pri la vivo, la Prokonsulo tamen trasentigis grandegan bonkorecon tra la milda disradiado de la hu- mila kaj melankolia rigardo.
Li akceptis la misiistojn tre simpatie kaj prezentis al ili judan magiiston kun la nomo Bar-Jesuo, kiu jam de longe lin kuracadis. Sergio Paŭlo singardeme ordonis al la gardistoj kaj servistoj forlasi la ĉambron. Kiam tie estis nur la kvar homoj, en tre intima rondo, la mal- sanulo kun amara sereneco parolis:
Sinjoroj, pluraj amikoj sciigis min pri viaj su- kcesoj en ĉi tiu urbo Nea-Pafos. Vi resanigis danĝerajn malsanojn, revenigis la fidon al multaj senfiduloj, kon- solis mizerajn suferantojn... Jam de pli ol unu jaro mi zorgas pri mia kadukiĝinta sano, kaj tial mi nun pres- kaŭ ne taŭgas plu por la ŝtata servado.
Montrante al Bar-Jesuo, kiu, kontraŭe, fiksis malic - an rigardon sur la vizitantoj, la roma estro daŭrigis:
Antaŭ longe mi, maltrankvila kaj fidante la nia- tempan sciaron, dungis ĉi tiun vian samlandanon, sed la rezultatoj ĝis hodiaŭ estis bagatelaj. Mi venigis vin, dezirante elprovi viajn sciojn. Ne miru mian konduton. Se mi povus, mi estus persone irinta al vi, ĉar mi konas la limojn de miaj prerogativoj, sed, kiel vi vidas, mi estas antaŭ ĉio homo, bezonanta helpon.
Saŭlo aŭdis ĉi tiujn vortojn, profunde emociita de la natura bonkoreco de la eminenta malsanulo. Barnabas estis perpleksa, ne sciante, kion diri, sed la eksleĝisto, mastrante la situacion kaj preskaŭ certa, ke tiu estas la sama persono, kiu aperis en la ekzistado de la venkinta martiro, prenis la parolon kaj konvinkite diris:
Nobla Prokonsulo, ni efektive havas ĉe ni la po- tencon de iu granda kuracisto. Ni povas resanigi ĉiam, kiam la malsanuloj estas pretaj lin kompreni kaj sekvi.
Kiu do li estas? - demandis la malsanulo.
Li estas nomata Kristo. Lia formulo estas sankta - emfaze daŭrigis la teksisto - kaj estas des- tinita por kuraci antaŭ ĉio la kaŭzon de ĉiaj homaj mi- zeraĵoj. Kiel ni scias, ĉiuj korpoj de la Tero ja iam mortos. Tial, dank'al nenuligeblaj naturaj leĝoj ni en ĉi tiu mondo neniam havas perfektan fizikan sanon. Nia or- ganismo sufera la agadon de ĉiuj ĉirkaŭantaj okazaĵoj. La varmo ĝenas, la malvarmo tremigas, la nutrado ŝanĝ- as nian estecon, la agoj de la vivo aliigas niajn kutim- ojn. Sed la Savinto instruis nin, ke ni strebu al saneco pli reala kaj altvalora, nome la saneco de la spirito. Posedante ĝin, ni estos farintaj aliaj la kaŭzon de la zorgado de nia vivo kaj ni fariĝos kapablaj ĝuadi tiun ioman fizikan sanon, kiun la mondo povas havigi en la kadro de siaj forpasemaj manifestiĝoj.
Dum Bar-Jesuo, ironie kaj ridetante, aŭskultis ĉi tiun komencon, Sergio Paŭlo atente kaj kortuŝite sekvis la parolon:
Sed kiel trovi tian kuraciston? - demandis la Prokonsulo, pli interesite pri sia resaniĝo, ol pri la alta metafizika senco de la aŭditaj rimarkoj.
Li estas la perfekta boneco - klarigis Saŭlo el Tarso - kaj lia konsolanta agado estas ĉie. Eĉ antaŭ ol ni lin komprenas, li ĉirkaŭigas nin per la esprimo de sia senlima amo!
Rimarkinte la entuziasmon, kun kiu la tarsa misiisto paroladis, la politika estro de Nea-Pafos per esploranta rigardo demandis Bar-Jesuon pri la afero.
La juda magiisto, elmontrante profundan malŝaton,
diris:
Ni pensis, ke vi estas armitaj per ia nova scien- co... Mi ne volas kredi tion, kion mi aŭdas. Ĉu vi ja opinias, ke mi scias nenion pri la falsa nazareta profeto? Ĉu vi kuraĝas eniri en la palacon de iu gubernatoro en la nomo de ia mizera ĉarpentisto?
Saŭlo mezuris la tutan amplekson de tiuj ironioj kaj sentime respondis:
Amiko, kiam mi portis la farisean maskon, mi ankaŭ tiel pensis, sed nun mi konas la gloran lumon de la Majstro, la Filo de la Vivanta Dio!
Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per tono de konvinko tiel varma, ke la izraelida ĉarlatano mem palegiĝis. Ankaŭ Barnabas paliĝis, dum la nobla patricio observadis la flaman predikiston kun videbla interesiĝo. Post korpre- ma atendo Sergio Paŭlo diris:
Mi rajtas dubi pri neniu tiel longe, ĝis konklud- igaj pruvoj devigos min ĝin fari.
Kaj penante fikse rigardi la fizionomion de Saŭlo, kiu alfrontis lian esplorantan rigardon, li serene daŭrigis:
Vi parolas pri tiu Kristo Jesuo kaj plenigas min per mireto. Vi diras, ke lia boneco helpas al ni, eĉ an- taŭ ol ni lin konas. Kiel mi havu ian konkretan pruv- on pri via aserto? Se mi ne komprenas tiun Mesion, kies kurieroj vi estas, kiel do mi sciu, ĉu lia helpo min iam influis?
Saŭlo subite rememoris la konversaciojn de Simon Petro, kiam ĉi tiu rakontis al li la antaŭaĵojn de la martiro de la Kristanismo. En momento li ordigis la plej malgrandajn epizodojn, kaj uzante ĉiujn oportunajn okaz- ojn, por reliefigi la senliman amon de Jesuo, kiel fariĝis en la plej etaj faktoj de lia apostola kariero, li kun aparta akcento respondis:
Prokonsulo, aŭdu min! Por elmontri al vi, aŭ pli bone, por al vi rememorigi la favorkorecon de Jesuo el Nazaret, nia Savinto, mi turnos vian atenton sur gravan okazaĵon.
Dum Barnabas ekmontris profundan miron ĉe la maltima sintenado de sia kamarado, la politikisto akrig- is sian scivolon.
Ĉi tio ne estas la unua fojo, kiam vi suferas se- riozan malsanon. Antaŭ preskaŭ dek jaroj, provante la unuajn paŝojn en la politika vivo, vi enŝipiĝis en la hav- eno de Cefalonio direkte al ĉi tiu insulo. Vi vojaĝadis al Citium, sed antaŭ ol la ŝipo venis al Korinto, atakis vin terura febro, via korpo disfendiĝis per malignaj vundoj...
Vaksa blankeco kovris la vizaĝon de la estro de Nea-Pafos. Metinte la manon sur la bruston, kvazaŭ por bridi la plirapidiĝintan batadon de la koro, li eks- treme konfuzita leviĝis.
Kiel vi scias ĉion ĉi? - li demandis terurita.
Ĝi ne estas ĉio - serene diris la misiisto -, atendu la ceteraĵon. Vi plurajn tagojn estis inter vivo kaj morto. La kuracistoj en la ŝipo vane studadis vian malsanon. Viaj amikoj vin forlasis. Kiam vi troviĝis tute forlasita, malgraŭ la politika prestiĝo de via funk- cio, la Nazareta Mesio, en la silento de sia dia kompat- emo, sendis iun al vi.
Ĉe la vekiĝo de la malnovaj rememoroj la Prokon- sulo sentis sin profunde kortuŝita.
Kiu estis tiu kuriero de la Savinto? - daŭrigis Saŭlo, dum Barnabas lin mirege rigarddis. - Unu el viaj intimuloj? Iu iminenta amiko? Unu el viaj altaj kolegoj, kiuj ĉeestis viajn dolorojn? Ne! Nur ia senva- lora sklavo, ia sennomulo, sidanta ĉe la mortigaj remiloj. Jeziel vigladis ĉe vi tage kaj nokte! Kaj kion la monda sciaro ne sukcesis fari, tion atingis la koro, posedita de amo al la Kristo! Ĉu vi nun komprenas? Via amiko Bar-Jesuo parolas pri ia sennoma ĉarpentisto, ia Mesio, kiu preferis la kondiĉon de ekstrema humileco, por al- porti al ni la altvalorajn torentojn de siaj gracoj! Jes, ankaŭ Jesuo, simile kiel tiu sklavo, kiu rehavigis al vi la perditan sanon, fariĝis servanto al la homo, por kon- duki lin al iu pli bona vivo! Kiam ĉiuj nin forlasas, li estas ĉe ni; kiam niaj amikoj foriĝas de ni, lia boneco pli alproksimiĝas. Por eviti la mizerajn eventualaĵojn de ĉi tiu mortema vivo, estas necese kredi al li kaj lin senripoze sekvi!
Ĉe la konvulsia ploro de la Prokonsulo, Barnabas, perpleksa, konsideris: Kie lia kunulo ĉerpis tiajn pro- fundajn malkaŝojn? Laŭ lia opinio Saŭlo el Tarso en tiu momento iluminiĝis per la mirinda kapablo de pro- fetaĵoj.
Sinjoroj, ĉio ĉi estas nuda vero! Vi portis al mi la sanktan sciigon pri iu Savinto! - ekkriis Sergio Paŭlo.
Rimarkinte la kapitulacon de la malavara patricio, kiu abunde provizis lian monujon, la izraelida magiisto, kvankam tre surprizita, energie ekkriis:
Mensogo! Ili estas mensoguloj! Ĉio ĉi estas verko de Satano! Ĉi tiuj viroj kunportas aĉajn sorĉaĵojn de la "Vojo"! For la kanajlan ekspluatadon!
Lia buŝo ŝaŭmis, liaj okuloj brilegis de kolero. Saŭlo tenadis sin trankvila, flegma, preskaŭ ridetanta. Poste li rediris kun forta akcento:
Trankviliĝu, amiko! Furiozo ne estas amiko de vero kaj preskaŭ ĉiam kaŝas malnoblajn interesojn. Vi akuzas nin kiel mensogulojn, sed niaj vortoj eĉ je unu colo ne deflankiĝis de la realeco de la okazaĵoj. Vi diras, ke nia forto venas de Satano, sed kiel nekonsekvence! Kiu ja klopodus kontraŭ si mem? Vi asertas, ke ni kunportas sorĉaĵojn; se amo estas tiu talismano, ni ja ĝin portas en la koro, sopirante transigi al ĉiuj estuloj ĝian bonfaran influon. Fine, vi ofende alnomas nin senhont- aj ekspluatistoj, sed ni venis ĉi tien vokite de iu, kiu honoris nin per sincereco kaj konfido, kaj neniel ni povus proponi la gracojn de la Savinto kiel ian komercaĵon.
Sekvis varma disputo: Bar-Jesuo plej vigle penis pruvi la malnoblecon de la intencoj de Saŭlo, dum ĉi tiu ĉion eblan faris, por elmontri noblecon kaj amikecon.
La Prokonsulo vane penis deadmoni la judon daŭrigi plu la kverelon. Siaflanke, Barnabas, multe pli fidante la spiritajn kapablojn de sia amiko, sekvis tiun kunbek- iĝon, ne kaŝante miron ĉe la senlimaj rimedoj, kiujn elmontris la tarsa misiisto.
En momento dum la disputo, kiu jam daŭris pli ol unu horon, la magiisto pikis per la parolo la personon kaj la farojn de Jesuo Kristo.
Preninte pli energian teniĝon, la Apostolo diris:
Mi ĉion eblan faris, por konvinki vin sen rektaj elmontroj, tiel, ke mi ne vundus la respektindan parton de viaj konvinkoj; vi tamen suferas blindecon kaj nur en ĉi tiu stato vi povos vidi la lumon. Same kiel vi, ankaŭ mi jam vivis en mallumo, kaj en la momento de mia persona renkontiĝo kun la Mesio, estis necese, ke la mallumo plidensiĝu en mia spirito, por ke la lumo re- aperu pli brila. Ankaŭ vi ricevos tian bonfaron. La kor- pa vidado estingiĝos, por ke vi povu vidi la veron spirite!
Tiam Bar-Jesuo ellasis krion:
Mi blindiĝis!
Fariĝis kelka konfuzo en la ĉambro. Barnabas al- paŝis kaj subtenis la izraelidon, kiu afliktite palpadis en la aero. La teksisto kaj la gubernatoro alproksimiĝis surprizitaj. Estis vokitaj servantoj, kiuj elkore kaj dili- gente faris ĉion necesan en tiu momento. Dum kvar te- ruraj horoj Bar-Jesuo ploradis, dronante en la densa ombro, kiu invadis liajn lacajn okulojn. Post ĉi tiu tempo la misiistoj sur genuoj ekpreĝis... Milda sereneco elkrepuskiĝis en la vasta ĉambro. Poste, Saŭlo metis la manojn sur lian frunton; tiam kun ekĝemo de korfacil- iĝo la maljuna izraelido rericevis la vidadon kaj kon- fuzita kaj frakasita foriris.
Sed la Prokonsulo, forte interesite pri la tre impres- antaj faktoj de tiu tago, vokis la misiistojn aparte kaj diris emociita:
Amikoj, mi kredas la diajn veraĵojn, kiujn vi anoncas, kaj sincere deziras partopreni en la esperata Regno. Malgraŭ tio, estus bone, se mi plene sciiĝus pri viaj laborceloj, unuvorte pri viaj planoj. Mi ja scias, ke vi ne komercas pri viaj spiritaj kapabloj, kaj mi pro- ponas min, por helpi vin per miaj rimedoj, per ĉio al mi ebla. Ĉu mi povus ekscii viajn projektojn?
La du misiistoj rigardis unu la alian surprizitaj. Barnabas ankoraŭ ne estis reveninta al si de la mirego, kiun lia kunulo al li kaŭzis. Siaflanke, Saŭlo apenaŭ kaŝis sian propran miregon pri la spirita helpo, kiun li ricev- is, penante konfuzi la malicajn intencojn de Bar-Jesuo. Tamen, rekonante la noblan kaj sinceran interesiĝon de la provincestro, li ĝoje klarigis:
La Savinto fondis la religion de amo kaj vero, ne- videblan kaj universalan institucion, kie kolektiĝus ĉiuj bonvolemaj homoj. Nia celo estas havigi al la dia ver- ko videblan mienon, starigante templojn, kiuj kunfrat- iĝus laŭ samaj principoj en lia nomo. Ni ĝuste taksas la delikatecon de tia entrepreno kaj ja kredas, ke sur nia vojo leviĝas la plej grandaj malfacilaĵoj. Preskaŭ ne eble estas trovi la homan rimedon, nepre necesan al tiu tasko, sed oni ja devas konkretigi la planon. Kiam fiaskos la laborantoj de la videbla institucio, ni esperos al ia ĉiela eklezio, kie en la lumo de la universaleco Jesuo estos la superega estro de ĉiuj armeoj, sin dediĉantaj al bono.
Ĝi estas plej bela iniciato - rediris la Prokon- sulo, elmontrante noblan interesiĝon. - Kie vi komenc- is la konstruadon de la sanktejoj?
Nia misio faras siajn unuajn paŝojn ĝuste nun. La disĉiploj de la Mesio fondis la ekleziojn de Jerusalem kaj Antioĥia. Nun ni ne havas aliajn edukajn ĉelojn krom ĉi tiuj. Ĉie ekzistas multe da kristanoj, sed ili kunvenas en privataj domoj. Ili ne havas propre tem- plojn, kie ili povus pli efike doni helpon kaj fari pro- pagandon.
En Nea-Pafos estos do la unua eklezio, frukto de via rekta laborado.
Saŭlo ne sciis, kiel esprimi sian dankon por tiu mem- vola grandanimaĵo. Profunde kortuŝite, li tiam alpaŝis kaj, kune kun la kiprano, dankis la patricion por tiu malavaraĵo, kiu donos prestiĝon kaj faciligos la apostol- olajn laborojn.
La tri amikoj ankoraŭ longe paroladis pri la pers- pektivaj entreprenoj. Sergio Paŭlo petis ilin indiki tiujn homojn kapablajn konstrui la novan templon, dum Barnabas kaj lia kamarado parolis pri siaj esperoj.
Nur vespere la misiistoj povis reveni al la modesta domo de la predikoj.
Mi estas impresita de ĉio ĉi! - diris Barnabas, rememorante la okazintaĵon. - Kion vi faris? Mi pens- as, ke hodiaŭ estas la plej granda tago de via ekzistado. Via parolo havis ian sanktan kaj malsaman nuancon; nun animas vin la kapablo profeti... Krom tio la Majstro favoris vin per la povo superregi la malicajn ideojn. Ĉu vi vidis, kiel tiu ĉarlatano sentis la influon de grand- aj fortoj, kiam vi faris vian alvokon?
Saŭlo atente aŭdis kaj plej simplanime rediris:
Ankaŭ mi ne scias, kiel vortigi mian miregon pro la ricevitaj gracoj. Ni fariĝis iloj de la konvertiĝo de la Prokonsulo dank'al la Kristo, ĉar vero estas, ke per ni mem ni neniom valoras.
Mi neniam forgesos la hodiaŭajn okazaĵojn - diris la ekslevido kun miro.
Kaj post paŭzo:
Saŭlo, kiam Ananias baptis vin, ĉu li ne sugestis, ke vi ŝanĝu vian nomon?
Mi ne pensis pri tio.
Nu, mi opinias, ke vi de nun devas konsideri vian vivon kiel ian vivon novan. Vi ricevis la lumon de la graco de la Majstro, vi havis vian Pentekoston, vi estis konsekrita kiel Apostolo por la diaj laboroj de la elaĉeto.
La eksleĝisto ne kaŝis sian miron kaj rediris:
Ĝi estas tre signifoplena por mi, ke iu politika estro estas altirita al Jesuo per nia helpo, des pli, ĉar nia tasko celas kunvoki la nacianojn al la dia suno de la savanta Evangelio.
En sia animo li rememoris la ligilojn, kiuj lin ka- tenis al la figuro de Stefano, la bonkoran influon de tiu roma patricio, kiu liberigis tiun junulon el la pezaj la- boroj de la sklaveco, kaj silente elvokante la memoron pri tiu martiro, diris kortuŝita:
Mi scias, Barnabas, ke multaj el niaj samdoktrin- anoj ŝanĝis siajn nomojn, kiam ili konvertiĝis al la amo de Jesuo; ili tiamaniere volis signigi sian disiĝon for de la fatalaj trompoj de la mondo. Sed ankaŭ la aliiĝo de la gubernatoro, la lumo de la graco, kiu akompanis nin dum la hodiaŭaj okazaĵoj, instigas min serĉi ian mo- tivon de senmortaj memoraĵoj.
Post longa paŭzo, komprenigante, kiel longe li pri- pensis, por preni tiun decidon, li diris:
Intimaj motivoj, tute respektindaj, devigas min de nun rekoni bonfaranton en la politika estro de ĉi tiu insulo. Ne multe ŝanĝante mian nomon, mi de hodiaŭ ĝin skribos laŭ la maniero de la romanoj.
Tre bone - diris lia kunulo -, inter "Saŭlo" kaj "Paŭlo" tre malgranda diferenco ekzistas, nur tiu rilata al skribado kaj prononco. Ĉi tiu decido estos bela honorado al nia unua misia venko ĉe la nacianoj kaj samtempe estos agrabla memoraĵo de tiel nobla spirito.
Sur ĉi tiu fakto estis bazita la ŝanĝo de unu litero en la nomo de la ekslernanto de Gamaliel. Kun solida kaj energia karaktero, la rabeno de Jerusalem, eĉ far- iĝinte modesta teksisto, ne volis ŝanĝi sian naturan fi- delecon, kiam li eniris en la Kristanismon. Se li servadis al Moseo kiel Saŭlo, li do kun tiu sama nomo servos ankaŭ al Jesuo Kristo. Se li eraris kaj estis malica en la unua stato, li uzos la oportunan okazon, kiun al li donis la Ĉielo, li rebonigos sian ekzistadon, li estos bona kaj justa homo en la dua. En ĉi tiu rilato li konsideris nenian sugeston de siaj amikoj. Li estis la unua per- sekutanto de la kristana institucio, necedema turment- anto de la komenciĝanta prozelitismo, sed li nepre volis havi ĉiam ankoraŭ la nomon Saŭlo, por memori la mal- bonon, kiun li faris, kaj por kiel eble plej klopodi por la tuta bono, kiun li povos dissemi. Sed en ĉi tiu momento la figuro de la karmemora Stefano dolĉe parolis al lia koro. Stefano estis lia plej granda ekzemplo por la spirita marŝo. Tiu estis la Jeziel tre kara al Abigail. Por serĉi lin, ili ambaŭ faris la reciprokan promeson senhezite iri iren ajn. La du gefratoj el Korinto estis tiel vivaj en lia sentema animo, ke li ne povis forviŝi de sia memoro la plej malgrandajn faktojn de ilia vivo. La mano de Jesuo kondukis lin al la Prokonsulo, la li- beriginto de Jeziel el la sklaveco; la eks-sklavo iris Je- rusalemon kaj tie fariĝis disĉiplo de la Kristo! La eks- rabeno sentis sin feliĉa, ĉar li ricevis helpon de la dia armeo, siavice fariĝante liberiginto de Sergio Paŭlo, ka- tenita al suferado kaj al la danĝeraj iluzioj de la mondo. Estis juste gravuri en la menso iun nedefroteblan me- moraĵon de tiu, kiu, lia viktimo en Jerusalem, nun estas benita frato, kiun li ne sukcesis forgesi en ia ajn momento de sia vivo kaj de sia apostola servado.
De tiam la konvertito apus Damasko, memore de la neforgesebla predikanto de la Evangelio, kiu mortis ŝtonumita, alprenis la nomon "Paŭlo", kaj tiel ĝin skrib- is, ĝis la finiĝo de siaj tagoj.
La sciigo pri la resaniĝo kaj konvertiĝo de la Pro- konsulo plenigis Nea-Pafoson per mirego. La misiistoj ne plu ripozis. La eklezio treege kreskis malgraŭ la pro- testo de la izraelidoj, kiu estis cetere preskaŭ nula. Nun en plena saneco, la provincestro liveris ĉion necesan por la konstruado de la preĝejo. La aktiveco estis grand- ega, kaj la du kurieroj de la Evangelio ne ĉesis doni dankon al Dio.
La sukceso aŭreolis ilin per profunda estimo, kaj jen al Paŭlo iris Bar-jesuo, por peti de li konfidencan parolon. La eksrabeno ne hezitis lin akcepti: tio estis por Paŭlo bona okazo, por elmontri al la maljuna izrael- ido siajn noblajn kaj sincerajn intencojn. Li do tiun akceptis plej afable.
Bar-Jesuo ŝajnis posedita de forta sinĝenado. Res- pekte salutinte la misiiston, li iom konfuzita diris:
Nu, mi devis malfari tiun miskomprenon en la afero de la Prokonsulo. Pli ol mi, neniu deziris lian re- saniĝon, kaj sekve neniu restus pli danka al via helpo, kiu liberigis lin de tiel dolora malsano.
Mi vin tre dankas por via opinio kaj mi ĝojas pro via kompreno - ĝentile diris Paŭlo.
Tamen...
La vizitanto hezitis, ĉu li malkaŝu, aŭ ne, siajn plej intimajn celojn. Atentante lian hakitan parolon, tamen ne divenante ĝian kaŭzon, la eksrabeno komplezeme ku- raĝigis lin:
Kion vi deziras diri? Parolu malkaŝe, sencere-
monie!
Nu - li rediris pli kuraĝigita -, mi de longe karesas la penson demandi vin pri viaj spiritaj kapabloj. Mi pensas, ke ekzistas nenia pli granda trezoro, por ven- ki en la vivo...
Paŭlo estis perpleksa, ne sciante, kian direkton iros la konversacio. Alcelante la plej delikatan punkton de sia pretendo, Bar-Jesuo daŭrigis:
Kiom vi ricevas el via servado?
Mi ricevas la favorkorecon de Dio - respondis la misiisto, nun komprenante la celon de tiu neatendita vizito. - Mi vivas de mia laborado kiel teksisto, kaj ne estus dece komerci per tio, kio apartenas al la Patro, sidanta en la Ĉielo.
Apenaŭ kredeble! - ekkriis la magiisto, larĝe malfermante la okulojn. - Mi estis konvinkita, ke vi kunportas iajn talismanojn, kiujn mi estis preta aĉeti por ĉia prezo.
Kaj dum la eksrabeno lin rigardadis plena de kom- pato pro lia senscieco, la vizitanto parolis plu:
Sed, ĉu tio estas ebla, ke vi faras tiajn aferojn sen la helpo de sorĉaĵoj?
La misiisto lin pli fikse ekrigardis kaj respondis:
Mi konas nur unu solan efikan sorĉaĵon.
Kio ĝi estas? - demandis la magiisto kun fajr- eranta kaj avida rigardo.
Tio estas la fido je Dio kun abnegacio de ni mem.
La maljuna izraelido elmontris, ke li ne komprenis la tutan signifon de ĉi tiuj vortoj, oponante:
Nu, jes, tamen la vivo havas siajn urĝajn bezon- ojn. Oni nepre devas antaŭvidi kaj kolekti rimedojn.
Paŭlo pensis minutojn kaj diris:
Per mi mem, mi povas klarigi al vi nenion, sed Dio ĉiam havas iun respondon por ĉiaj niaj demandoj. Ni konsiliĝu kun Liaj eternaj veraĵoj. Ni vidu, kia me- saĝo estas difinita por via koro.
Laŭ sia kutimo li estis malfermonta la Evangelion, sed la vizitanto rimarkigis:
Mi konas nenion de tiu libro. Al mi ĝi do povos fari nenian admonon.
La misiisto komprenis lian kontraŭstaron kaj demandis.
Kion vi do konas?
Moseon kaj la Profetojn.
Paŭlo ekprenis la pergamenrulaĵon, kie oni povis legi la malnovan Leĝon, kaj transdonis ĝin al la suspektema maljunulo, por ke ĉi tiu malfermu ĝin senelekte, laŭ la tiamaj moroj, kaj legu la koncernan sentencon. Bar- Jesuo, kun videbla malvolonto, diris:
Mi legas la Profetojn nur surgenue.
Vi povas legi tiel, kiel vi volas, ĉar interesas nin antaŭ ĉio la kompreno.
Elmontrante sian farisean hipokritecon, la ĉarlatano genuiĝis kaj solene malfermis la tekston sub la serena kaj esploranta rigardo de la eksrabeno. La maljuna iz- raelido paliĝis. Li gestis, kvazaŭ li ne volas legi, sed Paŭlo rimarkis tiun apenaŭ videblan movon kaj, alpro- ksimiĝinte, iom energie diris:
Ni legu la eternan mesaĝon de la senditoj de Dio.
Tio estis peco el la Sentencoj de Salomono, kiun Bar- Jesuo forte ĉagrenite voĉlegis:
"Du aferojn mi petis de Vi; ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos: falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas. Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, kaj mal- bonuzus la nomon de mia Dio." ()
La magiisto stariĝis konfuzita; la misiisto mem miregis.
Ĉu vi vidis, amiko? - demandis Paŭlo. - La parolo de vero estas tre elokventa. Tio estas granda ta- lismano, en nia ekzistado, se ni scias vivi per niaj pro-
(*-1 Sentencoj, 30:7 ĝis 9. - Noto de la Aŭtoro.
praj rimedoj, ne translimante tion necesan al nia spi- rita riĉiĝo.
Jes, efektive - rediris la ĉarlatano - ĉi tiu pro- cedo de konsiliĝo estas tre interesa. Mi serioze meditos pri la hodiaŭa sperto.
Tuj poste li adiaŭis la Apostolon, murmurinte iajn kelkajn vortojn, kiuj apenaŭ maskis la konfuzon, kiu lin ekposedis.
Impresite de la okazaĵo, la teksisto, konsekrita al la Kristo, notis al si tiujn profundajn admonojn, por pli- firmigi sian programon de spiritaj laboroj sen malnoblaj interesoj.
La misiistoj, ŝarĝitaj per multe da laboro, restis en Nea-Pafos ankoraŭ kelke da tagoj. Johano Marko kun- helpis, kiel li nur povis, sed Barnabas iam kaj iam sur- prizis lin malĝoja kaj lamentanta; la junulo ne antaŭ- kalkulis tiom da laboro antaŭ si.
Sed tiel estas pli bone - akcente diris Paŭlo -; la servado al la bono estas la murego, defendanta kon- traŭ la tentoj.
La junulo rezignaciis, tamen lia ĉagreniĝo estis evi- denta. Krom tio, fidela observanto de la judismo, mal- graŭ sia profunda amo al la Evangelio, la filo de Maria Marko sentis grandajn skrupulojn ĉe la bonvolemo de sia onklo kaj de la alia misiisto koncerne la nacianojn. Li ja per tuta koro deziris servi al Jesuo, sed ne povis forigi la Majstron for de la tradicioj de sia lulilo.
Dum la semoj, ĵetitaj en Kripro, ekĝermis en la grun- do de la koroj, la laboristoj de la Mesio, enprofundiĝ- intaj en grandajn esperojn, forlasis Nea-Pafoson.
Multe konversaciinte, Paŭlo kaj Barnabas decidis etendi la mision ĝis la popoloj de Pamfilio, kio forte skandalis Johanon Markon, kiu miris tian decidon.
Sed kion ni faros kun tiaj strangaj homoj? - kolerete demandis la junulo. - Ni scias, en Jerusalem, ke tiu lando estas loĝata de ekstreme malkleraj homoj, kaj krom tio, ke en Pamfilio ĉie svarmas rabistoj.
Tamen - konvinkite konsideris Paŭlo - mi pens- as, ke ĝuste pro tio ni devas iri al tiu regiono. Por aliaj pli grandan intereson povas prezenti iu vojaĝo al Ale- ksandrio, sed ĉiuj tiaj grandaj kernoj estas plenaj de majstraj parolistoj. Ili posedas gravajn sinagogojn, alt- ajn konojn, elstarajn figurojn en scioj kaj riĉeco. Ili ne servas al Dio nur pro malvolonto aŭ malmoliĝo de la koro. Pamfilio, kontraŭe, estas tre malriĉa, rudimenta, bezonanta spiritan lumon. Antaŭ ol instrui en Jerusalem, la Majstro preferis paroli en Kapernaum kaj aliaj apenaŭ konataj vilaĝoj de Galileo.
Ĉe ĉi tiu nerebatebla argumento Johano sin detenis
insisti.
Post nemultaj tagoj per senluksa ŝipo ili venis al Atalia, en kies pejzaĝoj, ĉirkaŭantaj Cestron, Paŭlo kaj Barnabas trovis grandan ĉarmon.
En tiu tre malriĉa loko ili sukcesege predikadis la Bonan-Novaĵon sub libera ĉielo. Rimarkinte en sia ka- marado superan trajton, Barnabas kvazaŭ transdonis la estrecon de la entrepreno al la eksrabeno, kies parolo tiam kapablis veki plej grandajn raviĝojn. La simpla popolo ricevis la predikadon de Paŭlo kun profunda in- teresiĝo. Li paroladis pri Jesuo kvazaŭ pri ia ĉiela pri- nco, kiu vizitis la mondon kaj poste reiris en la sferon de la spirita glorado, por tie atendi siajn amatajn regat- ojn. Vidiĝis la atendo, kiun la loĝantoj de Atalia donis al tiu afero. Iuj petis kopiojn de la instruoj de la Evangelio, aliaj komplezadis la senditojn de la Majstro per ĉio, kion plej bonan ili posedis. Tre kortuŝitaj, ili ri- cevadis la elkorajn donacojn de siaj novaj amikoj, kio preskaŭ ĉiam estis pladoj da pano, oranĝoj aŭ fiŝo.
La estado en Atalia naskis aliajn problemojn: estis nepre necese ion kuiri. Barnabas delikate difinis sian nev- on por tiu tasko, sed la junulo ne sukcesis kaŝi sian malkontentecon. Rimarkinte lian sinĝenadon, Paŭlo kom- plezeme antaŭiĝis:
- Ni ne faru al ni zorgojn el la naturaj demand- oj. Ni de nun penu limigi niajn prinutrajn bezonojn kaj gustojn. Ni manĝos nur panon, fruktojn, mielon kaj fiŝ- on; tiel, la kuirlaboro estos pli simpla kaj limiĝos je la preparado de rostitaj fiŝoj, pri kio mi estas tre sperta ekde mia izoliĝo en Taŭruso. Johano ne turmentiĝu per ĉi tiu demando, ĉar estas juste, ke ĉi tiu parto estu sub mia respondeco.
Malgraŭ tia nobla konduto de Paŭlo la junulo estis ĉiam ankoraŭ malgaja.
La misiistoj baldaŭ luis ŝipon kaj ekveturis al Perga. En ĉi tiu urbo, rilate grava por la regiono, kie ĝi kuŝis, ili predikadis la Evangelion kun grandega sindono. En la malgranda sinagogo ili plenigis la sabaton per vigla movado. Kelke da judoj kaj multenombraj nacianoj, pleje homoj malriĉaj kaj simplaj, ĝoje akceptis la misi- istojn. La sciigoj pri la Kristo vekis fortan scivolon kaj raviĝon. La modesta domo, luita de Barnabas, pleniĝis per homoj, sopirantaj ekhavi kopion de la notoj de Levi. Paŭlo ĝojegis, spertis neesprimeblan ĝojon, rilatante kun tiuj senfamaj kaj simplaj koroj, kiuj faris en lia spirito laca de la kazuistiko la dolĉan impreson de ia spirita virgeco. Iuj demandis pri la rango de Jesuo en la hie- rarkio de la dioj de la paganismo; aliaj deziris ekscii, kial oni krucumis la Mesion, sen ia konsidero rilate lian altan titolon kiel Sendito de la Eternulo. Tiu regiono svarmis per superstiĉoj kaj kredaĉoj. La juda kulturo ŝtoniĝis interne de la muroj de la sinagogoj. Kvankam plej multe klopodante ĉe la izraelidoj, predikante en la rondoj de tiuj, kiuj sekvis la Leĝon de Moseo, la misiist- oj tamen vekis la interesiĝon de la plej malaltaj klasoj de la popolo pro la resanigoj kaj la amplena invito de la Evangelio, ĉe kio la laboristoj de Jesuo plej streĉis siajn fortojn.
Plene kontentaj, Paŭlo kaj Barnabas decidis de tie tuj iri al Antioĥia en Pisidio. Informite pri ĉi tio, Johano Marko ne sukcesis pli longe reteni siajn profundajn tim- ojn kaj demandis:
- Mi pensis, ke ni ne iros trans Pamfilion; kial do iri al Antioĥia? Ni ne havas rimedojn, por trairi tiajn grandajn abismojn. La arbaroj svarmas per banditoj, la kaskadoplena rivero ne ebligas veturadon de barkoj. Kaj la noktoj? Kiel dormi? Tian vojaĝon oni ne povas provi sen ĉevaloj kaj servantoj, kion ni ne havas.
Paŭlo konsideris minuton kaj rediris:
Nu, Johano, laborante por iu, ni devas labori kun amo. Mi opinias, ke anonci la Kriston al tiuj, kiuj lin ne konas pro siaj naturaj malfacilaĵoj, estas por ni glo- ro. La servemo neniam ŝarĝas aliajn per la plej peniga parto. La Majstro ne transdonis sian krucon al siaj kunuloj. Rilate nin, se ni disponus multe da sklavoj kaj ĉevaloj, ĉu ne ili portus la plej pezan respondecon kon- cerne la propre materiajn demandojn? La afero de Jesuo estas tiel granda en niaj okuloj, ke ni devas konkuradi kontraŭ la ceteraj homoj pri ĉia ajn parto de ĝia plen- umado, por nia propra bono.
La junulo aspektis pli afliktita. La energio de Paŭ- lo lin senaplombigis.
Sed - li daŭrigis tre pala - ĉu ne estus pli saĝe, se ni irus Aleksandrion kaj aranĝus almenaŭ iajn pli facilajn rimedojn?
Dum Barnabas sekvis la dialogon kun la sereneco propra al li, la eksrabeno daŭrigis:
Vi atribuas tro grandan gravecon al la kontraŭ- aĵoj. Ĉu vi jam ekpensis pri la malfacilaĵoj, kiujn la Sinjoro certe superis, por veni al ni? Eĉ se li devus nur libere trapasi la spiritajn abismojn, por veni en nian rondon de perverseco kaj malklereco, ni devas preni en kalkulon la ŝliman muregon de niaj strukturaj mizeraĵ- on... Kaj vi timiĝas antaŭ iaj kelke da paŝoj da vojo inter ni kaj Pisidio?
La junulo silentiĝis videble ĉagrenita. La argument- ado, en liaj okuloj, estis tro forta kaj ebligis al li nenian fluan konteston.
Vespere Barnabas, videble maltrankvila, alproksim- iĝis al sia kunulo kaj sciigis lin pri la intencoj de sia nevo. La junulo decidis reveni Jerusalemon por ĉia pre- zo. Paŭlo flegme aŭdis liajn klarigojn, kiel iu, kiu povis per nenio oponi al tiu decido.
Ĉu ni ne povus akompani lin almenaŭ ĝis iu loko pli proksima al lia celo? - demandis la ekslevido el Kipro kiel zorgema onklo.
Celo? - ripetis Paŭlo kun miro. - Ni jam hav- as nian celon. Ekde nia unua konversacio ni planis la ekskurson al Antioĥia. Mi ne povas malhelpi, ke vi kom- paniu al la junulo, sed mi ja ne devas ŝanĝi la deciditan vojiron. Se vi decidos reveni, mi iros pluen sola. Mi pensas, ke la entreprenoj de Jesuo havas sian ĝustan momenton de plenumado, kaj ni devas ĝin profiti. Se ni prokrastos la viziton en Pisidio ĝis la venonta monato, eble estos tro malfrue.
Barnabas konsideris kelke da minutoj kaj emfaze
rediris:
Via rimarko estas nekontestebla. Mi ne povas rompi la devoligilojn. Krom tio Johano estas jam ma- tura homo kaj povos reveni sola. Dank'al la patrina zorg- ado li havas la monon necesan por tio.
Kiam ne bone uzata - trankvile finis Paŭlo -, la mono ĉiam detruas la ligilojn kaj la plej sanktajn devojn.
La konversacio finiĝis kaj Barnabas denove ekdonis konsilojn al sia nevo, forte impresita de la kuraĝo de Paŭlo.
Post du tagoj, antaŭ ol iri en la ŝipon, kiu lin kon- dukos al la enfluejo de Cestro, la filo de Maria Marko kun ĝenateca rideto adiaŭis la jerusaleman eksleĝiston.
Paŭlo lin senĝoje brakumis kaj diris per tono de serena averto:
Dio vin benu kaj protektu. Ne forgesu, ke an- kaŭ la irado al la Kristo estas farata laŭ vicoj. Ni ĉiuj devas alveni bone; tiuj, kiuj devojiĝas, devas alveni bone je sia propra konto.
Jes - diris la junulo plena de honto -, mi penos labori kaj servadi al Dio per mia tuta animo.
Vi agos bone kaj plenumos vian devon, tiel kon- dutante - akcente diris la eksrabeno. - Ĉiam memoru, ke, dum li havis ian okupon, David estis fidela al la Ĉio- pova, sed, kiam li ekripozis, li sin fordonis al adultado; Salomono, dum la pezaj laboroj de la konstruado de la Templo, portis puran fidon, sed, kiam li ekripozis, li estis venkita de la malĉastado; Judas komencis bone kaj estis rekta disĉiplo de la Sinjoro, sed sufiĉis la impreso el la triumfa eniro de la Majstro en Jerusalemon por tio, ke li cedis al la perfido kaj morto. Ĉe tiom da ekzempl- oj antaŭ niaj okuloj, estas utile, ke ni neniam ripozu.
La nevo de Barnabas foriris, sincere tuŝita de ĉi tiuj vortoj, kiuj de tiam lin ĉiam akompanadis kiel kons- tanta alvoko.
Tuj poste la du misiistoj direktis sin al la apenaŭ ireblaj vojoj. Je la unua fojo ili devis tranokti elmet- itaj al la roso, en la sino de la Naturo. Venkinte krutaĵ- ojn, ili trovis kavernon, kie ili sin kaŝis, por ripozigi la muelitan kaj dolorantan korpon. La dua tago de ilia marŝado fluis kun la ĉiam sama nerompebla braveco. La nutrado konsistis el kelke da panoj, kunportitaj el Perga, kaj sovaĝaj fruktoj, ĉi tie kaj tie ŝiritaj. Deci- demaj kaj bonhumoraj, ili alfrontis kaj superis ĉiajn kon- traŭaĵojn. Ie kaj ie ili devis transiri la riveron tie, kie ili renkontis ne transpaseblajn barojn; ili tiam singarde palpadis la fluejon de la torentoj per longaj verdaj verg- oj aŭ traesploradis danĝerajn nekonatajn vojojn.
La soluleco inspiris al ili belajn pensojn. Sankta optimismo elvidiĝis el iliaj eĉ plej malgravaj diraĵoj. Ili ambaŭ karesadis dolĉajn memorojn pri la pasinteco plena de amo kaj esperoj. Kiel homoj, ili travivis ĉiajn homajn bezonojn, sed profunde kortuŝanta estis la fidel- eco, kun kiu ili sin fordonis al la Kristo, konfidante al lia amo la plenumon de la sanktaj deziroj al pli alta vivo.
En la dua vespero ili enlokiĝis en kaverneton iom malproksiman de la mallarĝa vojo, tuj post la lastaj ko- loroj de la krepusko. Post tre simpla manĝeto ili vigle ekteksis konsiderojn pri la faroj de la jerusalema ekle- zio. Estis jam profunda nokto, tamen iliaj voĉoj ankoraŭ rompadis la grandan silenton. Elvolvante la temojn, ili ekparolis pri la altegaj flankoj de la Evangelio, laŭdeg- ante la grandecon de la misio de Jesuo Kristo.
Se la homoj scius... - diris Barnabas, farante komparojn.
Ili ĉiuj kolektiĝus ĉirkaŭ la Sinjoro kaj ripozus - kompletigis Paŭlo plena de konvinko.
Li estas la Princo, kiu regos super ĉiuj.
Neniu iam portis al ĉi tiu mondo pli grandan riĉaĵon.
Ha! - konsideris la disĉiplo de Simon Petro -, la trezoro, kiun li alportis, riĉigos la Teron por ĉiam.
Kaj tiel ili konversaciadis, uzante belajn figurojn el la ordinara vivo, por bildigi la eternajn bonaĵojn, kaj jen stranga brueto vekis ilian atenton. Ĉe la lumeto de torĉo, kie brulis rezinoj, du armitaj viroj sin ĵetis kon- traŭ ilin.
La monujon! - ekkriis unu el la rabistoj.
Barnabas iomete paliĝis, sed Paŭlo estis flegma kaj trankvila.
Donu ĉion, kion vi havas, aŭ vi mortos! - ekkriis la dua rabisto, levante ponardon.
Fikse rigardante sian kamaradon, la eksrabeno or-
donis:
Donu al ili la restantan monon; Dio alie kontent- igos niajn bezonojn.
Barnabas elŝutis ĝian enhavaĵon el la monujo, kiun li kunportis inter la faldoj de la tuniko, kaj la banditoj avide ekprenis la malgrandan sumon.
Rimarkinte la pergamenfoliojn de la Evangelio, kiujn la misiistoj legadis en la lumo de la improvizita torĉo, unu el la rabistoj suspektoplene kaj ironie demandis:
Kio estas tiuj dokumentoj? Vi paroladis pri ia riĉega princo... Ni aŭdis pri ia trezoro... Kion ĉio tio signifas?
Kun mirinda spiritoĉeesto Paŭlo klarigis:
Ho, jes, ĉi tiuj dokumentoj estas efektive la gvid- ilo de la riĉega trezoro, al ni alportita de la Kristo Jesuo, kiu ja regos super la estroj de la Tero.
Unu el la banditoj, treege interesite, ektrarigardis la rulaĵon kun la notoj de Levi.
Kiu trovos tiun trezoron - decideme daŭrigis Paŭlo -, tiu neniam plu havos iajn bezonojn.
La rabistoj zorge konservis ĉe si la Evangelion.
Danku Dion, ke ni ne forprenas de vi la vivon - diris unu el ili.
Kaj estinginte la tremlumetantan torĉon, ili mal- aperis en la noktan mallumon. Kiam la misiistoj estis solaj, Barnabas ne sukcesis kaŝi sian perpleksecon.
Kaj nun? - li demandis kun tremanta voĉo.
La misio iras ankoraŭ bone - respondis Paŭlo plena de kuraĝo. - Ni ne antaŭvidis la bonegan okaz- on, por konigi la Bonan-Novaĵon al tiuj rabistoj.
Mirante tian grandan serenecon, la disĉiplo de Petro
rediris:
Sed ili forprenis de ni ankaŭ la lastajn hordeo- panojn kaj krome la mantelojn...
Ni tamen trovos ian frukton survoje - decideme diris Paŭlo -, kaj rilate la mantelojn, ni ne afliktiĝu, ĉar ne mankos la musko de la arboj.
Kaj dezirante trankviligi sian kunulon, li aldonis:
Efektive, ni jam havas neniom da mono, sed mi pensas, ke ne estos malfacile ricevi laboron ĉe la tapiŝ- istoj el Antioĥia en Pisidio. Krom tio, la regiono kuŝas tre malproksime de la grandaj civilizaj kernoj, kaj mi povas havigi iajn novaĵojn al miaj sammetianoj. Ĉi tiu cirkonstanco estos utila por ni.
Ŝpininte novajn esperojn, ili ekdormis sub libera ĉie- lo, revante pri la ĝojoj de la Regno de Dio.
En la morgaŭa tago Barnabas estis ankoraŭ mal- trankvila. Demandite de sia amiko, li korpremate kon- fesis:
Mi rezignacias pri la absoluta foresto de materiaj rimedoj, sed mi ne povas forgesi, ke ili forprenis de ni la evangeliajn notojn, kiujn ni posedis. Kiel ni rekomencu nian taskon? Grandan parton el la instruoj ni tenas parkere, tamen ne ĉiujn esprimojn ni povas kontroli...
Paŭlo faris signifoplenan geston kaj, malbutonante la tunikon, elprenis ion, kion li konservadis ĉe la koro.
Vi eraras, Barnabas - li diris kun bonhumora rideto -, mi havas ĉi tie tiun Evangelion, kiu rememor- igas al mi la bonkorecon de Gamaliel. Tio estis donaco de Simon Petro al mia maljuna mentoro, kiu siavice ĝin donis al mi nelonge antaŭ ol morti.
La misiisto el Kipro kunpremis en la manoj tiun ter- zoron de la Kristo. La ĝojo denove ekprilumis lian koron. Ili povis ne havi ĉiajn bonaĵojn de la mondo, sed la parolo de Jesuo estis nepre necesa. Venkinte ĉiaspec- ajn barojn, ili venis Antioĥian treege malvigliĝintaj. Pre- cipe Paŭlo, ĉe iuj momentoj en la nokto, sentis sin laca kaj febranta. Barnabas suferis oftajn tusatakojn. La unua kontakto kun la kruda Naturo kaŭzis al la du anoncantoj de la Evangelio fortan organan perturbon.
Malgraŭ sia kaduka farto la teksisto el Tarso tuj en la mateno, kiam ili alvenis, penis informiĝi pri la ledaĵometiejoj, ekzistantaj en tiu urbo.
Antioĥian en Pisidio loĝis granda nombro da izrael- idoj. Ĝia komerca movado estis vigla. La stratoj havis bone provizitajn butikojn kaj malgrandajn metiejojn por diversaspecaj industriaĵoj.
Fidante la Dian Providencon, ili luis tre modestan ĉambron, kaj dum Barnabas ripozis de la ekstrema lac- eco, Paŭlo iris al unu el la laborejoj, indikitaj de frukto- komercisto.
Bonaspekta judo, kune kun tri helpantoj, meze en grandnombraj bretoj kun sandaloj, tapiŝoj kaj aliaj multaj uzaĵoj, koncernantaj lian metion, direktis gravan ne- gocojn. Sciante ties nomon, pro la interesiĝo, kiun li montris, parolante al la dirita komercisto, la eksleĝisto el Jerusalem demandis pri sinjoro Ibrahim kaj estis akceptita kun granda scivolo.
- Amiko - klarigis Paŭlo sen ĉirkaŭfrazoj -, mi estas via metia kolego, kaj, premata de urĝaj bezonoj, mi venis, por peti de vi la grandgan komplezon dungi min en vian laborejon. Mi devas fari longan vojaĝon, kaj, havante neniom da mono, mi turnas min al via grandanimeco, esperante vian konsenton.
La tapiŝisto rigardadis lin simpatie, sed iom sus- pektante. Samtempe lin mirigis kaj al li plaĉis la sin- cereco kaj senĝeneco de la vizitanto. Konsiderinte kelk- an tempon, li iom malprecize rediris:
Nia laboro estas tre malmulta, kaj, sincere pa- rolante, mi ne disponas sufiĉe da kapitalo, por pagi multe da metiistoj. Ne ĉiuj homoj aĉetas sandalojn; la jung- ilaroj longe kuŝas en atendo de karavanoj, kiuj nur iam kaj iam haltas ĉi tie; malmulte da tapiŝoj ni vendas, kaj se ne estus la ledoplektaĵoj por improvizitaj tendoj, mi pensas, ke ni ne havus tion necesan, por tenadi la ne- gocon. Kiel vi vidas, ne estus facile havigi al vi laboron.
Tamen - rediris la eksrabeno, kortuŝita de la sincereco de sia dialoganto - mi kuraĝas insisti pri mia peto. Tio estus por nur iaj kelke da tagoj... Krom tio mi kontentiĝus laborante interŝanĝe kontraŭ pano kaj loĝejo por mi kaj por malsana kamarado.
La bonkora Ibrahim kortuŝiĝis ĉe ĉi tiu konfeso. Post longa paŭzo, dum kiu la tapiŝisto de Antioĥia an- koraŭ ŝanceliĝis inter "jes" kaj "ne", Paŭlo fine diris:
Tiel granda estas mia bezono, ke mi insistas ĉe vi, en la nomo de Dio.
Envenu - diris la negocisto, venkita de lia ar- gumentado.
Kvankam malsana, la sendito de la Kristo plej fer- vore alfalis al laborado. Malnova teksilo estis rapide instalita apud stablo, kovrita per tranĉiloj, marteloj kaj ledaĵoj.
Paŭlo eklaboris, ĉiam kun amika rigardo kaj afabla parolo al ĉiu kamarado. Anstataŭ imponi al ili pro sia kompetenteco, li observadis la labormanieron de la help- antoj de Ibraim kaj bonkore, senafekte sugestis rimed- ojn, kiuj utilus al la laboro.
Tuŝite de liaj sinceraj konfesoj, la metiejestro sendis manĝon al Barnabas. La eksrabeno brile superis la unuajn malfacilaĵojn, spertante la ĝojon de granda venko.
En tiu vespero, kune kun sia kamarado li adresis al Jesuo preĝon el plej profunda danko. Ili paroladis pri sia nova situacio: ĉio iras bone, tamen estas necese pensi pri la mono, per kiu ili pagu por la luado de la ĉambro.
Edifite de la ekzempla konduto de sia amiko, nun Barnabas penis lin kuraĝigi:
- Ne grave, Jesuo prenos en kalkulon nian bonvol- on, li ne lasos nin senhelpe.
En la sekvanta tago, kiam Paŭlo revenis de la me- tiejo, li devis iom maltrankvile atendadi sian kunulon. La servanto de Ibrahim, kiu portis al Barnabas lian manĝ- on, tiun ne trovis. Post kelka afliktiĝo la eksrabeno treege surprizite malfermis al li la pordon. La disĉiplo de Petro aspektis ekstreme senfortiĝinta, sed grandega ĝojo travidiĝis tra lia rigardo. Barnabas klarigis, ke ankaŭ li aranĝis al si enspezigan laboron: li sin dungigis ĉe argilaĵisto, kiu bezonis laboristojn, por profiti la fa- voran veteron. Ili kortuŝite brakumis unu la duan. Se ili estus atingintaj la regadon de la mondo, per senpena riĉeco, ili ne tiel kore ĝojus. Honesta servo, eĉ plej modesta, sufiĉis al iliaj koroj, prilumitaj de Jesuo Kristo.
En la unua sabato de ilia estado en Antioĥia la heroldoj de la Evangelio iris al la tiea sinagogo. Tre kontenta de la kunlaborado de sia nova dungito, Ibrahim donacis al li du ne novajn tunikojn, kiujn Paŭlo kaj Barnabas ĝoje surmetis.
Ĉiuj homoj, "kiuj timis Dion", kunepremiĝis en la salono. La du misiistoj sidiĝis sur la loko, rezervita al vizitantoj aŭ nekonatoj. Post la legado kaj komenta- riado de la Leĝo kaj la Profetoj, la direktanto de la re- ligiaj servoj laŭte demandis ilin, ĉu ili deziras diri kelke da vortoj al la ĉeestantoj.
Paŭlo tuj stariĝis kaj akceptis la inviton. Kun nobla sintenado li direktis sin al la modesta tribuno kaj kun altega elokventeco ekparoladis pri la Leĝo. La aŭdant- aro, ne kutiminta al tiel pompa stilo, sekvadis lian flu- antan parolon, kvazaŭ ili ektrovis veran profeton, kiu dis- semas mirindaĵojn. La izraelidoj ĝojegis. Kiu estas tiu viro, pri kiu povus fieri eĉ la jerusalema Templo mem? Sed ĉe umu momento la parolo de la oratoro fariĝis ape- naŭ komprenebla por ĉiuj. Lia superega parolo anoncis ian Mesion, jam venintan al la mondo. Kelkaj el la judoj streĉis la orelojn. Tiu estis la Kristo Jesuo, per kiu la homoj devas esperi la gracon kaj la veron de la saviĝo. La eksleĝisto rimarkis, ke multaj el tiuj mienoj montras malkontenton, sed la plej multaj ĉeestantoj lin aŭskultadis kun neesprimebla vibrado de simpatio. La raporto pri la faroj de Jesuo, lia dia ekzemplado, lia morto sur kruco elŝiradis larmojn el la aŭdantaro. La si- nagogestro mem estis absolute konfuzita...
Post tiu longa parolado la nova misiisto estis bra- kumita de granda nombro da ĉeestantoj. Ibrahim, kiu ĵus ekkonis tiun lian aspekton, lin ĝojege gratulis. Eŭs- tako, tiu argilaĵisto, kiu dungis Barnabason, tre emoci- ite alproksimiĝis, por lin komplimenti. Tamen malkon- tentuloj ne mankis; la sukceso de Paŭlo pikis la farisean spiriton de kelkaj.
La morgaŭan tagon Antioĥia en Pisidio estis posed- ita de la afero. La metiejoj de Ibrahim kaj de Eŭstako fariĝis lokoj por grandaj diskutoj kaj babiladoj. Paŭlo tiam parolis pri la resanigoj, kiujn oni povas fari en la nomo de la Majstro. Maljuna onklino de lia mastro li- beriĝis el longedaŭra malsano per nura surmeto de man- oj kaj preĝoj al la Kristo. Du infanetoj de la argilaĵ- isto resaniĝis per la helpo de Barnabas. La du misiistoj de la Evangelio tuj ricevis tre bonan reputacion. La bono kreskis, sed kreskis ankaŭ kontraŭ ili la malamikemo de tiuj, pli alte sidantaj en la urbo. Komenciĝis movado kontraŭ la Kristo. Malgraŭ la kontinueco de la predikoj de Paŭlo, ĉe la potencaj izraelidoj grandiĝis la perse- kutoj, la mokoj kaj la ironioj. Tamen la senditoj de la Bona-Novaĵo ne senkuraĝiĝis. Subtenataj de tiuj plej sinceraj, ili fondis eklezion en la domo de Ibrahim. Kiam ĉio iris bone, jen la eksrabeno, ankoraŭ dank'al la pen- igaj travivaĵoj dum la trairado de la marĉoj de Pamfilio, serioze malsaniĝis, maltrankviligante ĉiuj fratojn. Dum tuta monato li troviĝis sub la pereiga potenco de kon- sumanta febro. Barnabas kaj la novaj amikoj estis ne- supereble zorgemaj en lia flegado.
Ekspluatante ĉi tiun incidenton, la malamikoj de la Evangelio komencis agitadon, superĵetante per ironiado la situacion. Ce pli ol tri monatoj la du misiistoj anonc- adis la novan Regnon, reformadis la religiajn ideojn de la popolo, resanigadis la plej necedamajn malsanojn, sed kial la potenca predikisto sin mem ne resanigis? Svarm- is tial la mordantaj diraĵoj kaj la malhonorigaj opinioj.
Sed la kunfratoj estis senlime sindonaj. Paŭlo estis flegata plej ame en la hejmo de Ibrahim, kvazaŭ tiu estis por li nova hejmo.
Resaniĝinte, la brava teksisto pli entuziasme reko- mencis la predikadon de la nova veraĵoj.
Rimarkante lian kuraĝon, la judoj, bolante de ĵalu- zo, faris koluzion, por lin senindulge elpeli el la urbo. Dum pluraj monatoj la eksleĝisto el Jerusalem bataladis kontraŭ la frapoj de la fariseismo, reganta en la urbo, ĉiam superstarante kalumniojn kaj insultojn. Sed kiam li elmontradis sian decidemon kaj animfirmecon, tiam la malkontentaj izraelidoj minacadis Ibrahimon kaj Eŭs- takon per forigo de privilegioj kaj ekzilo. La du mal- novaj loĝantoj de Antioĥia en Pisidio estis akuzitaj kiel simpatiantoj de la revolucio kaj malordo. Tre emociite, ili ricevis la formalan komunikon, ke nur la foriro de Paŭlo kaj Barnabas povos evitigi al ili, malnovaj loĝ- antoj, enkarcerigon kaj skurĝadon.
La misiistoj de Jesuo ekpripensis pri la malfacila situacio de siaj amikoj kaj decidis foriri. Al Ibrahim staris larmoj en la okuloj; Eŭstako ne sukcesis kaŝi sian konsternitecon. Ĉe la demandoj de Barnabas, la eksra- beno elvolvis la planon de iliaj estontaj laboroj. Ili iros al Ikonio, kaj tie predikos la veraĵojn de Dio. La dis- ĉiplo de Simon Petro tion senhezite aprobis. Kolektinte siajn fratojn en unu vespero memorinda por ĉiuj, kiuj travivis ĝiajn profundajn emociojn, la kurieroj de la Bona-Novaĵo ilin adiaŭis. Dum pli ol ok monatoj ili tie instruadis la Evangelion, alfrontis ridindigojn kaj sar- kasmojn, spertis tre amarajn elprovojn. Iliajn laborojn la mondo nun premiis per elpelo, kvazaŭ ili estus iaj or- dinaraj krimuloj; tamen la eklezio de la Kristo estis ja fondita. Paŭlo parolis pri tio iom fiere, malgraŭ la larm- oj, ruliĝantaj el liaj okuloj. La novaj disĉiploj ne miru la nekomprenemon de la mondo, des pli ĉar la Savinto mem ne evitis la malhonorigan krucon, kaj li aldonis, ke la vorto "kristano" signifas "sekvanton de la Kristo".
Por eltrovi kaj ekkoni la superbelaĵojn de la Regno de Dio, oni devas senripoze labori kaj suferi.
Siaflanke la amika ĉeestantaro kun larmoj ricevis liajn admonojn.
En la morgaŭa mateno, kun letero de rekomendo de Eŭstako kaj granda kvanto da memoraĵetoj de siaj sam- kredanoj, ili sentimaj kaj feliĉaj ekvojiris.
La irado, en distanco pli ol cent kilometrojn longa, estis malfacila, sed la pioniroj ne retenis sin ĉe la kon- siderado de ia ajn baro.
Veninte en la urbon, ili prezentis sin al tiu amiko de Eŭstako, kun la nomo Onesiforo. Tie ili estis akcept- itaj kun elkora gastamo kaj en la tuj sekvanta sabato, eĉ antaŭ ol komenci siajn profesiajn laborojn, Paŭlo iris al la sinagogo, por sciigi la celon de sia vizitado en la regiono. Lia unua parolado en la sinagogo naskis flam- an diskutadon. La politika sfero de la urbo konsistis el judoj riĉaj kaj kompetentaj en la Leĝo de Moseo; la meza klaso estis grandnombre el nacianoj. Ĉi tiuj lastaj ricevis la parolon de Paŭlo kun profunda interesiĝo, sed la unuaj tuj de la komenco eksplodis per furioza reago. Okazis tumultoj. La arogantaj idoj de Izrael ne povis toleri ian Savinton, kiu senreziste sin foroferis al la kruco, destinita por la rabistoj. Tamen la parolo de la Apostolo trovis tiel grandan favoron ĉe la popolo, ke la nacianoj de Ikonio disponigis al li vastan salonon, por ke ĉiun vesperon ili ricevu la evangelian instruadon. Ili volis informojn pri la nova Mesio, interesiĝis pri ĉiuj liaj faroj, eĉ plej malgrandaj, kaj pri liaj eĉ plej simplaj sentencoj. La eksrabeno, plena de danko kaj simpatio, akceptis tiun taskon. Ĉiutage, post la ordinara laboro, densa amaso da ikonianoj kolektiĝis, avidante lian vi- bran parolon. Mastrante la administradon, la judoj bal- daŭ reagis, sed estis senutile provi timigi la predikanton per la plej teruraj minacoj: li predikadis pli kuraĝe, spite ĉion. Siaflanke Onesiforo subtenis lin, kaj baldaŭ estis fondita la eklezio en lia domo mem.
La izraelidoj ne ĉesis nutri la intencon elpeli la misi- istojn, kaj jen iu okazaĵo venis helpe al ili.
Ĝi estis tio, ke iu fianĉinigita junulino, okaze aŭd- ante la predikojn de la apostolo, ĉiutage eniradis en la salonon, strebante al novaj instruoj. Ravite de la pro- mesoj de la Kristo kaj sentante grandegan pasion por la ensorĉanta persono de la parolanto, ŝi bedaŭrinde for- logiĝis, forgesinte la devojn, kiuj ŝin ligis al ŝia fianĉo kaj al la patrina amo. Tekla - kiel ŝi estis nomata - jam ne observis la sanktajn ligilojn, kiujn ŝi devis ho- nori en la hejmo. Ŝi forlasis la tagan laboron kaj sopire atendadis la krepuskon. Teoklia, ŝia patrino, kaj Tami- ris, ŝia fianĉo, malagrable frapitaj, observadis la aferon. Tian senprudentiĝon ili imputis al Paŭlo. Siaflanke la eksleĝisto trovis stranga tian konduton de la junulino, kiu ĉiutage enŝoviĝis per signifoplenaj demandoj, rigard- oj kaj afektaĵoj.
Foje, kiam Paŭlo estis revenonta al la domo de One- siforo kune kun Barnabas, la junulino petis lin pri in- tima parolo.
Ĉe liaj respektaj demandoj Tekla ruĝiĝis kaj bal-
butis:
Mi... mi...
Diru, infano - iom zorgoplene diris la Aposto- lo -, vi imagu al vi, ke vi staras antaŭ patro.
Sinjoro - ŝi sukcesis diri, anhelante -, mi ne scias kial, mi estas forte impresita de via parolo.
Kion mi instruas - klarigis Paŭlo -, tio ne est- as mia; ĝi venas de Jesuo, kiu deziras al ni ĉion bonan.
Kiel ajn ĝi estas - ŝi pli timoplene diris -, mi vin tre amas!
Paŭlo ektimiĝis; li ne antaŭkalkulis tian amdeklar- on. La esprimo "mi vin tre amas" ne estis dirita per tono de pura frateco, sed per ia tendenca nuanco, kiun la Apostolo sub forta impreso rimarkis. Longe medit- inte pri tia neantaŭvidita situacio, li akcente rediris:
Infano, tiuj homoj, kiuj sin reciproke amas spi- rite, unuiĝas en la Kristo por la eterneco de la plej sanktaj emocioj; nu, kiu scias, vi ja amas la mortontan karnon?
Mi bezonas vian amon - diris la junulino, ri- gardante lin kun larmoj.
Jes - diris la eksrabeno -, sed ni ambaŭ bezonas la amon de la Kristo. Nur apogite al li, ni povas havi kuraĝon meze en niaj malfortaĵoj.
Mi vin ne povos forgesi - singulte diris la junulino, vekante en li kompaton.
Paŭlo enpensiĝis. Li rememoris sian junecon, la ver- ojn, kiujn li teksis kune kun Abigail. En minuto lia spirito esploris tutan mondon da dolĉaj kaj sopiraj re- memoroj; kaj kvazaŭ reveninte de ia mistera lando el ombroj, li diris, kvazaŭ al si mem:
Vere, amo estas sankta, sed pasio estas venena. Moseo rekomendis, ke ni amu Dion super ĉio, kaj la Maj- stro aldiris, ke ni amu unu alian en ĉiaj cirkonstancoj de la vivo...
Kaj fiksante la okulojn, nun tre brilajn, sur la plo- ranta junulino, li iom acide diris:
Ne enamiĝu en viron, faritan el koto kaj peko, kaj destinitan por morto!
Kiam Tekla ankoraŭ ne revenis al si de sia propra miro, ŝia fianĉo, konsternita, eniris en tiun apartan ĉam- bron. Tamiris brue elkriis siajn unuajn protestojn, sed la sendito de la Bona-Novaĵo tre serene aŭdis liajn ri- proĉojn. Lia fianĉino malbonhumore kontraŭparolis al li, konfirmis sian simpation por Paŭlo, malkaŝe konigis siajn plej intimajn intencojn. La junulo skandaliĝis. La Apostolo pacience atendis, ĝis la fianĉo lin demandos. Kaj kiam vokita al sinpravigo, li per frata tono klarigis:
Amiko, ne afliktiĝu kaj ne flamiĝu ĉe okazaĵoj, naskitaj de profunda miskompreno. Via fianĉino estas simple malsana. Ni anoncadas la Kriston, sed la Sav- into havas malamikojn, ĉie kaŝitajn, egale kiel la lumo havas kiel malamikon la konstantan mallumon; sed la lumo venkas ĉian mallumon. Sen grandaj kontraŭaĵoj ni komencas nian misian laboron en ĉi tiu urbo. La judoj nin ridindigas, sed ili tamen trovis en niaj agoj nenion, kio pravigus ilian malkaŝan persekutadon. La nacianoj nin ame brakumas. Nia penado pace disvolv- iĝas, kaj nenio nin senkuraĝigas. La nevideblaj anta- gonistoj de vero kaj bono certe ekpensis influi ĉi tiun kompatindan infanon, por fari ŝin ia ilo, malordiganta nian taskon. Kredeble vi ne tuj min komprenos, tamen la realaĵo alia ja ne estas.
Tamen, vidigante, ke li mem suferas tiun saman ma- lican influon, Tamiris kolere blekis:
Vi estas ia fia sorĉisto, jen la vero! Mistifikanto de la stulta kaj malklera popolo, deloganto de impres- iĝemaj junulinoj! Vi insultas vidvinon kaj honestan vir- on, kia mi estas, enŝoviĝante en la malfortan spiriton de pripatra orfino.
Li ŝaŭmis de kolero. Paŭlo aŭdadis liajn akuzojn kun granda flegmo.
Kiam la junulo ĝislace rabiis, la Apostolo ekprenis sian mantelon, faris adiaŭan geston kaj emfaze diris:
Kiam ni estas sincerajn, ni ĝuas neskueblan tran- kvilecon. Ĉiu akceptas la veron, kiel li nur povas. Pensu do kaj komprenu tiel, kiel vi kapablas.
Kaj li forlasis tiun lokon, por iri al Barnabas.
Sed la parencoj de Tekla ne restis senagaj ĉe tio, kion ili rigardis kiel malhonorigon. En tiu sama ves- pero, uzante ĉi tiun pretekston, la judaj aŭtoritatuloj de Ikonio ordonis aresti la senditon de la Bona-Novaĵo. Vico da malkontentuloj alsvarmis al la pordo de Onesiforo, vomante plej vundajn insultojn. Malgraŭ la interhelpo de la amikoj Paŭlo estis ĵetita en karceron, kie li su- feris la torturon de la tridek naŭ batoj. Li estis akuzita kiel deloginto de koroj kaj blasfemanto kaj revoluciulo, kaj tial estis necesa granda sindono de liaj ĵus konvertitaj kun- fratoj, por reĝuigi al li la liberecon.
Post kvin tagoj da mallibereco ĉe severaj punoj, li revenis hejmen, kie li estis ĝojege akceptita de Barnabas.
La afero de Tekla ricevis amplekson de granda skan- dalo, sed la Apostolo, en la unua vespero post sia liber- igo, kunvenigis la doman eklezion, kiun li fondis kune kun Onesiforo, kaj klarigis la situacion por plena in- formiĝo de ĉiuj.
Barnabas opiniis, ke ili ne pli longe povos tie rest- adi: ankoraŭ unu malpaco kun la aŭtoritatuloj kredeble malutilos ilian mision. Tamen Paŭlo montriĝis forte de- cidema; se necese, li nun predikos la Evangelion sur la stratoj, konigante la veron al la nacianoj, ĉar la izrael- idoj plezuris en kriantaj deflankiĝoj.
Pridemandite, Onesiforo konsideris la situacion de tiu malfeliĉa junulino, fariĝinta objekto de la popola iro- niado. Tekla estis fianĉino kaj pripatra orfino. Tamiris kreis la fabelon, ke Paŭlo estas simple ia potenca sorĉ- isto. Se, kiel fianĉino, ŝi estos denove renkontita en akompano de la Apostolo, la tradicio preskribis, ke ŝi estu kondamnita al ŝtiparumo.
Eksciinte la superstiĉojn de tiu regiono, la eksrabeno eĉ minuton ne hezitis: li forlasos Ikonion en la morgaŭa tago, ne tial, ke li kapitulacas antaŭ la nevidebla mal- amiko, sed tial, ĉar la eklezio estas jam fondita kaj ne juste estas kunhelpi por la morala torturo de iu infano.
La decido de la Apostolo meritis la aprobon de ĉiuj. Oni metis la fundamentojn por la daŭrigo de la evan- gelia lernado. Onesiforo kaj la ceteraj fratoj prenis sur sin la devon zorgi pri la semoj, ricevitaj kiel ĉiela donaco.
Dum la konversacioj Barnabas dronis en pensoj. Kien ili iru? Ĉu ne estas praviginde pensi pri reveno? La malfacilaĵoj kreskadis de tago al tago kaj la farto de ambaŭ, de kiam ili troviĝis apud Cestro, forte ŝanĝ- iĝis. Tamen la disĉiplo de Petro, konante la bravecon kaj decidemon de sia kunulo, pacience atendis, ĝis la temo spontanee kaj nature elaperos.
Helpe al liaj zorgoj, unu el la ĉeestantaj amikoj vi- vece demandis Paŭlon:
Kiam vi ambaŭ intencas foriri?
Morgaŭ - respondis la Apostolo.
Sed, ĉu ne estus pli bone ripozi kelke da tagoj? Viaj manoj estas ŝvelintaj kaj via vizaĝo estas vundita de la skurĝoj.
La eksleĝisto ridetis kaj bonhumore rediris:
La afero estas ne nia, sed de Jesuo. Se ni tro zorgos pri ni mem, koncerne suferojn, tiam ni ne el- faros nian taskon; kaj se ni haltos ĉe malfacilaj pasaĵoj, tiam ni restos ĉe la baroj, sed ne ĉe la Kristo.
Liaj spritaj kaj konkludigaj argumentoj kreis at- mosferon de bonhumoro.
Ĉu vi reiros Antioĥian? - interesite demandis Onesiforo.
Barnabas akrigis la orelojn, por detale ekscii la res- pondon, dum lia kamarado respondis:
Certe ne: Antioĥia jam ricevis la elaĉetan Bom- an-Novaĵon. Kaj Likaonio?
Nun rigardante al la ekslevido el Kipro, kvazaŭ pet- ante lian aprobon, li akcente diris:
Ni iros antaŭen. Ĉu vi ne konsentas, Barnabas? La popoloj de tiu regiono bezonas la Evengelion. Se ni tiel ĝojas ĉe la sciigoj de la Kristo, kial do ilin rifuzi al tiuj, kiuj bezonas la bapton de la vero kaj de la nova kredo?
Lia kunulo faris jesan signon kaj plena de rezigna- cio konsentis, dirante:
Sendube. Ni iros antaŭen; Jesuo al ni helpos.
Kaj la ĉeestantoj komencis studi la situacion de Lis- tra kaj ankaŭ la interesajn morojn de ĝia simplanima loĝantaro. Onesiforo tie havis fratinon vidvinon, kun la nomo Lojda. Li donos al la misiistoj leteron de reko- mendo; ili estos gastoj de lia fratino tiel longe, kiel ili bezonos tie restadi.
La du anoncantoj de la Evangelio ĝojegis. Precipe Barnabas preskaŭ krevis de ĝojo, formetante la nigran penson, ke ili eble estus tute solaj en tiu urbo.
En la sekvanta tago, sub kortuŝantaj adiaŭdiroj, la misiistoj ekprenis la vojon, laŭ kiu ili sin direktis al sia nova batalkampo.
Post tre peniga vojaĝo ili venis al Listra en grizeta krepusko. Ili estis lacekonsumitaj.
La fratino de Onesiforo malavaris al ili ĝentilaĵojn. Lojda estis maljuna vidvino de bonstata greko kaj loĝis kune kun sia filino Eŭnike, ankaŭ vidva, kaj sia nepo Timoteo, kies inteligenteco kaj noblaj sentoj estis la plej granda ĉarmaĵo de ambaŭ sinjorinoj. La senditoj de la
Bona-Novaĵo estis akceptitaj en tiun hejmon kun evi- dentaj almontroj de simpatio. La nesuperebla koreco de tiu familio estis konsola balzamo por ili ambaŭ. Laŭ sia kutimo, Paŭlo ĉe la unua oportuna okazo parolis pri sia grandega deziro labori dum sia estado en Listra, por ne fariĝi objekto de klaĉado aŭ kritiko, sed la domestrino formale kontraŭstaris al tio. Ili estas ŝiaj gastoj. La sola rekomendo de Onesiforo ilin trankviligu. Krom tio, ŝi klarigis: Listra estas tre malriĉa urbo, havas nur du sensignifajn metiejojn, kie oni neniam faras tapiŝojn.
Paŭlo estis tre kortuŝita de tiu frata gastigo. En tiu sama vespero, kiam ili alvenis, li observis, kiel karese Timoteo, aĝanta nemulte pli ol dek tri jarojn, ekprenis la pergamenrulaĵojn de la Leĝo de Moseo kaj la Sankt- ajn Skribojn de la Profetoj. La Apostolo lasis, ke la du sinjorinoj komentariu tiujn revelaciojn kune kun la kna- bo, ĝis li estos invitita partopreni en ilia konversacio. Kiam tio fariĝis, li uzis la okazon, por unuafoje prezenti la Kriston al la ravita koro de la aŭdantaro. Tuj kiam li ekparolis, li rimarkis la profundan impreson de la du sinjorinoj, kies okuloj brilis de emocio, kaj la malgranda Timoteo aŭskultadis lin kun tiaj elmontroj de interesiĝo, ke li ofte karesis ties enpensiĝan kapon.
La parencoj de Onesiforo ĝojege ricevis la Bonan- Novaĵon. En la morgaŭa tago ĉiuj en tiu domo parolis pri nenio alia. La junuleto faris ĉiaspecajn demandojn, kaj la Apostolo lin kontentigis kun frataj ĝojo kaj intereso.
Dum tri tagoj la misiistoj dolĉe ripozigis siajn fizik- ajn fortojn. Paŭlo uzis la okazon, por vaste konversacii kun Timoteo apud la granda stalo, kien la kaproj enko- lektiĝis.
Nur en la plej proksima sabato ili ekpensis pli in- time ekrilati kun la loĝantaro. En Listra svarmis plej strangaj legendoj kaj kredaĉoj. La judaj familioj estis tre malmultaj, kaj la naiva popolo akceptis kiel veraĵojn ĉiuj mitologiajn figurojn. La urbo ne havis sinagogon, sed malgrandan templon, konsekritan al Jupitero, kiun la kamparanoj akceptis kiel la absolutan patron de la dioj de Olimpo. Ekzistis organizita kultado. La kunven- oj fariĝadis periode, la oferoj estis grandnombraj.
Sur nuda placo estis matene moviĝado en la mal- riĉa bazaro.
Paŭlo komprenis, ke li ne trovos pli bonan lokon por sia unua rekta kontakto kun la popolo.
De sur ia improvizita tribuno el ŝtonoj, kuŝigitaj unu sur alian, li komencis la predikadon per forta kaj kor- tuŝanta voĉo. La popolanoj subite ekalsvarmis; kelkaj venis el pacaj domoj, por ekscii la motivon de tiu kom- pakta amaso. Neniu ekpensis pri aĉeto de viando, fru- ktoj, verdaĵoj. Ĉiuj volis aŭdi la nekonatan fremdulon.
La Apostolo parolis unue pri la profetaĵoj, kiuj anoncis la venon de la Nazaretano, kaj poste raportis la farojn de Jesuo ĉe la homoj. Li pentris la bildon de Galileo per la plej brilaj koloroj de sia priskriba talento, parolis pri la humileco kaj abnegacio de la Mesio. Kiam li raportis la miregindajn resanigojn, kiujn la Kristo faris, li rimarkis, ke negranda grupo de la ĉeestantoj superĵetas lin per ofendaj ŝercoj. Flamante de fervoro en sia religia elokventeco, Paŭlo rememoris tiun tagon, kiam li vidis Stefanon en la nomo de la Sinjoro resanigi mutan junulinon.
Konvinkita, ke la Majstro lin ne forlasos, li ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la grandan homamason. En la dis- tanco de kelke da metroj li ekvidis mizeran almozulon, kiu sin pene trenadis. Impresita de la evangelia parol- ado, la kriplulo de Listra alproksimiĝis, movante sin per la brakoj, kaj, pene sidiĝinte, fiksis la okulojn sur la predikanto, kiu lin plej kortuŝite observadis.
Agigante la potencon de sia fido, Paŭlo lin fikse rigardadis kaj aŭtoritate diris:
- Amiko, en la nomo de Jesuo, stariĝu rekte sur viaj piedoj!
La kompatinda, kun okuloj fiksitaj sur la Apostolo, facile leviĝis, kaj la homamaso, miregante, ellasis kriojn. Kelkaj repaŝis teruritaj, aliaj serĉis per la okuloj Paŭlon kaj Barnabason, kaj ravite, ĝojante, ilin rigardadis. La kriplulo komencis saltadi de ĝojo. Lia eksterordinara resaniĝo, de li, longe konata en la urbo, allasis ja nen- ian dubon.
Multaj el tiuj genuiĝis; aliaj rapidis al ĉiuj finoj de Listra, por anonci, ke la popolo ricevis la viziton de la dioj. La placo en malmultaj minutoj estis tute plena; ĉiuj deziris vidi tiun almozulon, kiu ricevis sian facilan moviĝadon. La okazaĵo rapide disvastiĝis. Barnabas kaj Paŭlo estis rigardataj kvazaŭ Jupitero kaj Merkuro, mal- leviĝintaj el Olimpo. La Apostoloj, ĝojante pro tiu fa- vorkoraĵo de Jesuo, sed tre surprizitaj de la konduto de la likaonianoj, tuj komprenis ilian eraron. Ĉe la respekto de ĉiuj Paŭlo denove suriris la improvizitan tribunon kaj klarigis, ke li kaj lia kunulo estas nuraj mortemaj homoj, kaj reliefigis la favorkoraĵon de la Kristo, kiu volontis konfirmi la promeson de la Evangelio en tiu ne- forgesebla momento, sed li vane klarigis la aferon. Ĉiuj aŭdadis lin genuante, senmove. Tiam iu maljuna pastro, vestita laŭ la tiamaj ritoj, subite sin prezentis, konduk- ante du bovojn kun girlandoj el floroj kaj farante solen- ajn afektaĵojn kaj riverencojn. La servanto al Jupitero laŭte invitis la popolon al la ceremonio de la ofero al la vivantaj dioj.
Paŭlo rimarkis la popolamasan moviĝadon kaj mal- suprenirinte sur la centron de la placo, el plena gorĝo ekkriis, malfermante la tunikon sur la brusto:
Ne estu malpiaj! Ni ne estas dioj... Vidu! Ni ja estas nuraj homoj el karno!
De proksime sekvate de Barnabas, li forprenis el la manoj de la maljuna pastro la delikatan ledplektaĵon, kiu interligis la bestojn, liberigante la du pacemajn taŭrojn, kiuj tuj ekmanĝis la verdajn kronojn.
La servanto al Jupitero ekdeziris protesti, sed bal- daŭ silentis tre ĉagrenita. Meze en la plej strangaj ko- mentarioj la misiistoj foriris, sopirante al ia preĝoloko, kie ili povus altigi ĝis Jesuo siajn esprimojn de ĝojo kaj danko.
Granda venko! - iom fiere diris Barnabas. - La favorkoraĵoj de la Kristo estis grandnombraj, la Sinjoro pensas pri ni!
Paŭlo enpensiĝis kaj rediris:
- Kiam ni ricevas multe da favoroj, ni devas pensi pri la multo de la atestoj. Mi opinias, ke ni spertos grandajn elprovojn. Efektive, ni ne forgesu, ke la triumfa eniro de la Majstro en Jerusalemon antaŭiris la tortur- ojn sur la kruco.
Konsiderante la altan signifon de ĉi tiuj asertoj, lia kamarado en profunda silento falis en mediton.
Lojda kaj ŝia filino radiis de ĝojo. La resanigo de la kriplulo havigis al la anoncantoj de la Bona-Novaĵo reliefan situacion. Paŭlo uzis tiun okazon, por fondi la unuan ĉelon de la Kristanismo en tiu urbeto. La komenc- aj paŝoj estis faritaj en la domo de la grandanima vidv- ino, kiu disponigis al la misiistoj ĉiajn rimedojn por ŝi havigeblajn.
Tiel, kiel en Nea-Pafos, ili instalis en tre malriĉa kabano la sidejon de la laboroj de informo kaj helpo. Anstataŭ Johano Marko pri ĉiuj servoj helpis la knabo Timoteo. Multe da homoj kopiadis la Evangelion dum la tago, kaj el ĉie alvenis malsanuloj, bezonantaj tujan helpon.
Malgraŭ tia sukceso kreskis ankaŭ la malamemo de kelkaj kontraŭ la nova doktrino.
La nemultaj judoj en Listra decidis konsulti la aŭto- ritatulojn de Ikonio rilate la du nekonatojn. Ĉi tio sufiĉis por tio, ke la horizonto nubiĝis. La komisiitoj revenis kun amaso da malfavoraj sciigoj. La aferon de Tekla oni pentris per nigraj koloroj. Paŭlo kaj Barnabas estis akuzitaj kiel blasfemantoj, sorĉistoj, ŝtelistoj kaj delog- antoj de honestaj virinoj. Precipe Paŭlo estis prezent- ata kiel timinda revoluciulo. La afero estis diskutata en Listra sekrete. La administrantoj de la urbo invitis la pastron al Jupitero partopreni en la kampanjo kon- traŭ la trompistoj, kaj kiel facile ili kredis tiujn diojn, tiel ĉiuj ekatribuis al la predikantoj la plej grandajn mal- moralaĵojn. Oni interteksis krimajn aranĝojn. De post la alveno de la du nekonatoj, kiuj paroladis en la nomo de ia nova profeto, Listra vivis agitata de malsamaj ideoj. Estis necese bridi la trouzojn. La parolo de Paŭlo estis tro kuraĝa kaj postulis efikan punon. Fine oni decidis, ke la flama predikanto estu ŝtonumita ĉe la unua okazo, kiam li parolos antaŭ la publiko.
Ne sciante, kion oni insidis kontraŭ li, la Apostolo al nacianoj, lasante Barnabason, kuŝantan sur sia lito pro eksceso de laboro, prenis kun si la knabon Timoteon en la sekvanta sabato ĉe vesperiĝo, kaj iris al la placo, kie li ankoraŭfoje anoncis la veraĵojn kaj promesojn de la Evangelio de la Regno.
La placo prezentis neordinaran movadon. La pre- dikanto rimarkis la ĉeeston de multe da suspektindaj kaj tute nekonataj mienoj. Ĉiuj sekvis liajn eĉ plej mal- grandajn gestojn kun videbla scivolo.
Plej serene li suriris la tribunon kaj komencis paroli pri la eterna gloro, kiun la Sinjoro Jesuo alportis al la suferanta homaro, sed kiam li apenaŭ komencis la evan- gelian predikon, jen sub la furiozaj krioj de tiuj pli flam- iĝemaj amase ekpluvegis ŝtonoj.
Paŭlo subite rememoris la neforgeseblan figuron de Stefano. Certe la Majstro destinis por li tian saman morton, por ke li elpagu la malbonon, kiun li faris kon- traŭ tiu martiro de la eklezio en Jerusalem. La mal- molaj ŝtonetoj atingis al li la piedojn, la bruston, la frunton. Li eksentis, ke la sango fluas el lia vundita kapo, kaj genuiĝis sen ia plendo, petegante Jesuon fort- igi lin en tiu dolora pasaĵo.
Ĉe la unuaj momentoj Timoteo, terurite, komencis kriadi, petante pri helpo, sed unu viro kun atletaj brakoj singarde alproksimiĝis kaj flustris en liajn orelojn:
Silentiĝu, se vi volas esti utila!
Ĉu do vi, Gajo? - ekkriis la knabo kun larm- antaj okuloj, sentante kelkan konsolon, ke li havas amik- on en tiu tumulto, kie li estis implikita.
Jes - murmure respondis tiu -, mi ĉi tie staras, por helpi al la Apostolo. Mi ne povas forgesi, ke li re- sanigis mian patrinon.
Kaj rigardante la movadon de la krima popolaĉo, li aldonis:
Ni ne povas perdi eĉ sekundon. Ne longe daŭros kaj oni forportos lin en la forĵetejon. Se tio okazos, penu sekvi nin kun iom da akvo. Se la misiisto ne mort- os, vi havigos la unuajn helpojn, ĝis mi sciigos pri tio vian patrinon!
Ili tuj disiĝis. Plej afliktite, la junuleto vidis la pre- dikanton surgenue, kun okuloj fiksitaj sur la ĉielo, en ia neforgesebla ekstazo. Strietoj da sango malsupren fluadis el lia rompita frunto. Ĉe unu momento la kapo ekpendis kaj la korpo senapoge falis. La homamaso ŝajn- is posedita de mirego. Profitante tiun momenton, kiam vidiĝis nenia decido, Gajo enŝoviĝis, alproksimiĝis al la senmova Apostolo, faris signifoplenan geston al la ĉe- estantoj kaj kriis:
La sorĉisto estas mortinta!
Lia giganta figuro vekis la simpation de la senkons- cienca popolaĉo. Ekklakis aplaŭdoj. La iniciatintoj de tiu malnobla atenco malaperis. Gajo komprenis, ke neniu kuraĝas preni sur sin la individuan respondecon. Per strangaj vibroj la pli malicaj blekadis:
Ekster la urbon! Ekster la urbon! La sorĉisto en la forĵetejon! La sorĉisto en la for... ĵet... ejon!
Maskante la kompaton per elmontroj de ironio, la amiko de Paŭlo diris al la kontentigita amaso:
Mi forpostos la restaĵojn de la sorĉisto!
La popolaĉo faris surdigan bruegon kaj Gajo penis kiel eble plej zorge treni la misiiston. Ili kun krioj laŭ- iris longajn stratetojn ĝis dezerta loko, iom malproksima de la muregoj de Listra, kie ili delasis Paŭlon duonmortint- an en la balaaĵostakon.
La korpulentulo kliniĝis, kvazaŭ por konstati la morton de la ŝtonumito, kaj zorge vidinte, ke ĉi tiu an- koraŭ vivas, kriis:
Ni forlasu lin al la hundoj, kiuj zorgos pri la ceteraĵo! Ni festu la faron per iom da vino!
Sekvante sian tiumomentan ĉefon, la homamaso for- iris, kaj tiam Timoteo alproksimiĝis al tiu loko, profit- ante la ombron de la verperiĝo. Kurinte al ne tre mal- proksima baseno, destinita por la publiko, la knabo plen- igis per pura akvo sian netramalsekiĝan ĉapon kaj donis al la vundito la unuan helpon. Kun larmoj li rimarkis, ke Paŭlo malfacile spiras, kvazaŭ droninte en profunda sveno. La junulo el Listra sidiĝis apud li kaj plej kore banis lian vunditan frunton. Post kelke da minutoj la Apostolo rekonsciiĝis kaj ekesploris la situacion. Timo- teo informis lin pri ĉio. Tre kortuŝite, Paŭlo dankis Dion, ĉar li rekonis, ke nur la favorkoreco de la Plej- altulo povis esti farinta tian potencaĵon, por savi lin de la krimaj intencoj de la senprudenta popolaĉo.
Post du horoj tri silentaj figuroj alproksimiĝis. Tre afliktite, Barnabas forlasis la liton, kvankam febranta, por akompani Lojdan kaj Eŭniken, kiuj avizite de Gajo, alrapidis por la unua kuracado.
Ĉiuj donis dankon al Jesuo kaj Paŭlo trinkis iomet- on da refortiga vino. Kun potenca spirita strukturo, malgraŭ la brutalaĵoj, la teksisto el Tarso stariĝis kaj revenis hejmen kune kun siaj amikoj, delikate alapogite al Barnabas, kiu oferis al li sian amikan brakon.
La resto de la nokto fluis en frataj konversacioj. La du senditoj de la Bona-Novaĵo timis atakon de la popolo al la grandanimaj sinjorinoj, kiuj ilin gastigis kaj helpis. Ili devis do foriri, por antaŭhaltigi pli grandajn ĝenojn kaj embarasojn.
Lojda vane penis dekonsili de foriro la predikant- ojn de la Kristo; Timoteo senrezulte kisis la manojn al Paŭlo kaj petis lin ne foriri. Timante pli bedaŭrind- ajn okazaĵojn kaj doninte la instrukciojn necesajn al la naskiĝanta eklezio, ili trapasis la pordegojn de la urbo ĉe mateniĝo direkte al Derbe, kiu situaciis iom mal- proksime.
Post peniga irado ili atingis sin novan laborkamp- on, kie ili estis pasigontaj pli ol unu jaron. Kvankam sin donante al manlaborado, per kiu ili aranĝis al si la panon de la vivo, la du kamaradoj bezonis ses monatojn, por restarigi sian difektitan sanon. Kiel sennomaj teksisto kaj argilaĵisto, Paŭlo kaj Barnabas longe restadis en Derbe, ne vekante la publikan scivolon. Nur revigl- iĝinte de la travivitaj afekcioj, ili rekomencis la dissem- adon de la Bona-Novaĵo de la Regno de Jesuo. Vizitante la ĉirkaŭaĵojn, ili estigis grandan interesiĝon de la sim- pla popolo pri la elaĉeta Evangelio. Malgrandaj kristan- aj rondoj estis fonditaj en atmosfero de multe da ĝojo.
Post longa tempo da laboro ili decidis reiri al la komenca kampo de sia penado. Venkante malfacilajn fazojn, ili vizitis kaj kuraĝigis ĉiujn fratojn, posten- antajn en la diversaj regionoj de Likaonio, Pisidio kaj Pamfilio.
De Perga ili malsupreniris al Atalio, de kie ili ŝip- iris al Seleŭkia kaj de ĉi tie al Antioĥia, en Sirio.
Ili ambaŭ estis spertintaj la malfacilecon de la plej krudaj laboroj. Ili ofte vidis sin perpleksaj antaŭ la kaprompaj demandoj de la entrepreno: interŝanĝe kon- traŭ la frata sindoneco ili ricevis mokojn, skurĝojn kaj perfidajn akuzojn; tamen tra la korpa kadukeco kaj la vundoj ili disradiis nevideblajn ondojn da intensa spirita ĝojo. Tiel estis, ĉar meze inter la dornoj de la mal- glata vojo la du bravaj kamaradoj tenadis alte la dian kaj konsolan krucon, abunde disĵetante la benatajn sem- ojn de la Elaĉeta Evangelio.
V
Luktoj por la Evangelio
La revenon de Paŭlo kaj Barnabas en Antioĥia signis grandega ĝojo. La frata anaro, profunde emociita, admiris la faron de siaj fratoj, kiuj portis al tiel mal- riĉaj kaj malproksimaj regionoj la diajn semojn de vero kaj amo.
Dum multe da sinsekvaj vesperoj la ĵusvenintoj buŝe raportis siajn faritaĵojn, mankigante nenian detalon. La eklezio de Antioĥia vibris de ĝojo kaj donis dankon al la Ĉielo.
La du sindonaj misiistoj revenis en fazo de grandaj malfacilaĵoj por la institucio. Ili ambaŭ kun bedaŭro tiujn rimarkis. La malkonsentoj en Jerusalem penetris ĝis la societo de Antioĥia; luktoj pri la cirkumcido flamis. La plej eminentaj estroj mem malkonsentis inter si pro dogmaj asertoj. Tiel profundaj fariĝis la divid- linioj, ke la voĉoj de la Sankta Spirito jam ne mani- festiĝis. Manaen, kies penoj en la eklezio estis nepre necesaj, staradis malproksime pro la senrezultaj kaj ve- nenaj diskutoj. La fratoj estis treege konfuzitaj: unuj estis partianoj de la deviga cirkumcido, aliaj batalis por senkondiĉa libereco, konsentita de la Evangelio. Plej mal- trankvile la tarsa predikanto observadis la furiozajn polemikojn rilate al puraj kaj malpuraj nutraĵoj.
Provante starigi la ĝeneralan harmonion pri la ins- truoj de la Dia Majstro, Paŭlo senutile paroladis, klar- igante, ke la Evangelio estas libera kaj ke la cirkumcido estas sole nur ia konvencia karakterizaĵo de la juda maltoleremo. Malgraŭ lia nekontestebla aŭtoritateco, kiu ĝuis prestiĝon ĉe la tuta anaro, dank'al la spiritaj me- ritoj, kiujn li konkeris dum sia misio, la malkonsentoj daŭradis plue.
Kelke da homoj, venintaj el Jerusalem, ankoraŭ pli komplikis la situacion. Tiuj malpli rigoremaj parolis pri la absoluta aŭtoritateco de la galileaj apostoloj. Oni flustradis, ke la aprolo de Paŭlo kaj Barnabas, kiel ajn inspirata el la instruoj de la Evangelio, ne estas sufiĉe rajtigita, por sin prezenti en la nomo de Jesuo.
La eklezio de Antioĥia ŝanceliĝis en grandega per- plekseco; ĝi perdis sian spiriton de unueco, kiu ĝin ka- rakterizis de ĝiaj unuaj tempoj. Ĉiu instruadis la do- ktrinon el sia persona vidpunkto. La nacianojn oni tra- ktadis kun mokoj; oni organizis kampanjojn favore por la cirkumcido.
Forte impresite de la situacio, Paŭlo kaj Barnabas kombinis ekstreman rimedon: ili decidis inviti Simonon Petron persone viziti la institucion en Antioĥia. Konante lian spiriton liberan de religiaj antaŭjuĝoj, la du kamarad- oj adresis al li longan leteron, sciigante, ke la laboroj de la Evangelio bezonas lian grandvaloran kunhelpon kaj insistante pri lia prestiĝa agado.
La kuriero zorge transdonis tiun leteron, kaj al la granda surprizo de la kristanoj en Antioĥia la eksfiŝisto el Kapernaum venis en la urbon, elmontrante grandan ĝojon pro la tempo de fizika ripozo, kiun al li havigis tiu ekskurso.
Paŭlo kaj Barnabas ĝojegis. Akompanante Simonon, venis Johano Marko, kiu ne tute forlasis la evangeli- ajn laborojn. La grupo travivis belajn horojn de intimaj konfidencoj pri la misiaj vojaĝoj, inteligente raportitaj de la eksrabeno, kaj pri la faktoj, okazantaj en Jerusalem de post la morto de la filo de Zebedeo, kiujn Simon Petro pentris per vivaj koloroj.
Perfekte informite pri la religia situacio en Antioĥia, la eksfiŝisto diris:
- En Jerusalem niaj luktoj estas tiaj samaj. De unu flanko la eklezio ĉiutage plena de mizeruloj, de alia flanko la senhaltaj persekutoj. En la centro de ĉiuj laboroj staras Jakobo kun plej krudaj postuloj. Mi iafoje sentas la impulson lukti, por restarigi la liberecon de la principoj de la Majstro, sed - kiel agi? Kiam la religia tempesto minacas per detruo la riĉaĵon, kiun ni sukcesis transdoni al la afliktoj de la mondo, la fariseismo ren- kontas la rigoran observadon de Jakobo kaj estas devig- ita paralizi la kriman agadon, de longe komencitan. Se mi klopodos, por nuligi lian influon, mi samtempe ĵetos la jerusaleman institucion en la abismon de pereo pro la politika agitado de la granda urbo. Kaj la programo de la Kristo? Kaj la mizeruloj? Ĉu estus juste, se ni mal- utilus tiujn malpli favoritajn de la sorto pro ia persona punkto de vidado?
Kaj ĉe la profunda atento de Paŭlo kaj Barnabas la bonkora kamarado daŭrigis:
- Ni ja scias, ke rilate la demandon pri la necir- kumciditoj Jesuo postlasis nenian rektan solvon, sed li instruis, ke ne laŭ la karno ni atingos la Regnon, sed per la menso kaj la koro. Sed, konante la influon de la Evangelio sur la popolan animon, la aŭtoritatema fa- riseismo ne ĉesas nin observadi kaj ĉion faras, por elra- diki la arbon de la Evangelio, kiu ekkreskas ĉe la simplaj kaj pacemaj homoj. Ni do nepre devas plej zorgi, ke ni neniel difektu la dian planton.
Liaj amikoj faradis grandajn gestojn de aprobo. Elmontrante sian neordinaran talenton, por direkti iun ideon kaj kunigi la multajn malkonsentantajn, Simon Petro havis unu vorton taŭgan por ĉiu situacio, unu ĝust- an klarigon por ĉia eĉ plej simpla demando.
La anaro en Antioĥia ĝojegis. La nacianoj ne kaŝis la ĝojon, kiu bolis en ilia animo. La nobla Apostolo per- sone vizitadis ĉiujn, sendistinge kaj senprefere. Li ĉiam antaŭmetadis bonan rideton al la zorgoj de la amikoj, kiuj timis la "malpuran" nutraĵon, kaj kutime demand- adis, kiaj substancoj ne estas benitaj de Dio. Paŭlo akompanadis liajn paŝojn, ne kaŝante sian intiman kon- tentecon. Per laŭdinda klopodo por interkonsento, la Apostolo al nacianoj ne sin detenis iradi kun li al ĉiaj lokoj, kie ekzistis fratoj, konfuzitaj de la ideoj de dev- iga cirkumcido. Rapide ekestis rimarkinda atmosfero de konfido kaj unuformeco de opinioj. Ĉiuj samdoktrinanoj ĝojegis.
Sed jen venis el Jerusalem tri senditoj de Jakobo. Ili alportis leterojn por Simon, kiu ilin akceptis kun grandaj elmontroj de estimo. De tiam la atmosfero ŝanĝ- iĝis. La eksfiŝisto el Kapernaum, tiel inklina al la sim- pleco kaj sendependeco en la Kristo Jesuo, tuj retiriĝis. Li ne plu kontentigis la invitojn de la necirkumciditoj. La intimaj kaj elkoraj festoj, aranĝitaj honore al li, jam ne havis lian gajan kaj amikan ĉeeston. En la eklezio li tute ŝanĝis sian konduton. Li estis ĉiam kune kun la senditoj el Jerusalem, kiuj lin neniam forlasadis, kaj as- pektis severa kaj malgaja, neniam parolante pri la li- bereco, kiun la Evangelio havigis al la homa konscienco.
Profunde ĉagrenite, Paŭlo rimarkis tiun aliiĝon. Laŭ lia spirito, rigore kutiminta al la libereco de opinio, tiu fakto estis sentofenda kaj dolora; pligravigis ĝin tio, ke ĝi venis ĝuste de iu kredanto, kiel Simon, alte sidanta kaj absolute respektinda. Kiel kompreni tian konduton, tute ne akordantan kun tio, kion oni atendis? Konsi- derante la grandecon de sia tasko ĉe la nacianoj, ĉia demando de liaj amikoj pri tio lin konfuzis. Amante la senkaŝajn kondutojn, li ne estis el tiaj laboristoj, kiuj kapablas atendi. Post du semajnoj da korprema atendo dezirante doni klarigon al la grandnombraj necirkum- ciditoj en Antioĥia, invitite paroli el la tribuno al siaj kamaradoj, li komencis per laŭdego al la religia liber- iĝo de la mondo de post la veno de Jesuo Kristo. Li citis la elmontrojn, kiujn la Majstro grandanime faris pri sia potenco antaŭ la impostistoj kaj pekuloj. Petro aŭdadis lin, miregante tiajn grandajn erudicion kaj ri- medojn de hermeneŭtiko, por instrui la ĉeestantojn pri la plej malfacilaj principoj. Ankaŭ la kurieroj de Ja- kobo miregis, ĉiuj lin atente aŭdadis.
Ĉe unu momento la teksisto el Tarso fikse rigardis la galilean Apostolon kaj diris:
- Fratoj, defendante nian senton de unuiĝo en Jesuo, mi ne povas kaŝi nian nekontentecon ĉe la last- aj okazaĵoj. Mi volas paroli pri la konduto de nia tre amata gasto Simon Petro, kiun ni devus nomi "majstro", se ĉi tiu titolo efektive kaj laŭrajte ne apartenus al nia Savinto ().
La surprizo kaj la mirego de ĉiuj estis grandaj. An- kaŭ la Apostolo el Jerusalem miris, sed aspektis tre tran- kvila. La senditoj de Jakobo elmontris profundan ĝenat- econ. Barnabas estis palega. Sed Paŭlo brave daŭrigis:
Simon ĉiam estis por ni vivanta ekzemplo. La Majstro lin postlasis al ni kvazaŭ rokon de nepereema fido. En lian noblan koron ni metis niajn plej grandajn esperojn. Kiel do ni rigardu lian konduton, foriĝi de la necirkumciditaj fratoj de post la alveno de la senditoj el Jerusalem? Antaŭ ol tiuj venis, li ĉeestis niajn in- timajn vesperlaborojn, manĝis el la pano de niaj tabloj. Mi tiel penas malkaŝe klarigi ĉi tiun demandon ne el la deziro skandali iun ajn, sed tial, ĉar mi kredas ian Evan- gelion nur liberan de ĉiuj eraraj antaŭjuĝoj de la mon- do, konsiderante, ke la parolo de la Kristo ne estas alkroĉita al ĉiaj ajn malnoblaj interesoj de la pastraro.
La tiea atmosfero malheliĝis de ekscititeco. La na- cianoj el Antioĥia rigardadis la parolanton kun raviteco kaj danko; la simpatiantoj al la fariseismo, kontraŭe, ne kaŝis sian malamon ĉe tiu kuraĝo, kiu ĝislimis aŭ- dacon. Tiam kun okuloj flamantaj de nedifineblaj sent- oj, Barnabas prenis la parolon, dum la predikanto faris paŭzon, kaj diris:
Paŭlo, mi estas el tiuj, kiuj bedaŭras vian konduton en ĉi tiu rilato. Per kia rajto vi povas ataki la puran vivon de la kontinuiganto de la Kristo Jesuo?
Ĉi tion li parolis per tre kortuŝanta tono, per voĉo sufokita de larmoj. Paŭlo kaj Petro estis liaj plej bonaj kaj karaj amikoj.
Anstataŭ konfuziĝi ĉe tiu demando, la oratoro tiel same sincere respondis:
(*) La vortoj de Paŭlo en la Epistolo al la Galatoj (2:11 ĝis 14) rilatas al fakto, okazinta pli frue ol tiu kunveno de la disĉiploj. - Noto de la Aŭtoro.
- Ni ja havas unu rajton, nome tiun, vivi kun la vero, abomeni hipokritecon kaj, kio estas pli sankta, savi la nomon de Simon for de la fariseaj atakoj, kies fleksiĝ- ojn mi ja konas, ĉar ili konsistigas la nigran abismon, el kiu mi sukcesis eliri en la lumon de la elaĉeta Evan- gelio.
La parolado de la eksrabeno daŭris plu per kruda kaj senkaŝa tono. De tempo al tempo Barnabas lin in- terrompis, pliflamigante la diskutadon. Tamen dum tiu tuta diskutado la persono de Petro la plej multe impresis pro la nobla sereneco de sia severa mieno.
En tiuj nemultaj momentoj la galilea Apostolo kon- sideris la altegecon de sia tasko sur la spirita batal- kampo por la venkoj de la Evangelio. Sur unu flanko staras Jakobo, plenumanta altan mision ĉe la judismo; el lia konservativemeco fariĝis feliĉaj okazaĵoj por la solideco de la jerusalema eklezio, starigita kiel komenca ĉelo por la kristanigo de la mondo; sur alia flanko, la potenca persono de Paŭlo, la brava amiko de la nacian- oj, plenumanta plej belan taskon; el liaj heroaj faroj fontis tuta torento da lumo por la idolkultaj popoloj. Kiu la pli granda en liaj okuloj de kamarado, vivinta apud la Majstro kaj de tiu ricevinta la plej eminentajn instruojn? En tiu momento la eksfiŝisto petegis Jesuon konsenti al li la inspiron necesan por la fidela plenumo de siaj devoj. Ne povante pravigi sin per la sola intenca karaktero de siaj agoj, alie li eksplodigus pli grandan skandalon por la kristana institucio, apenaŭ elkoviĝinta en la mondo, li sentis la dornon de la misio, enpikitan en lia brusto mem. Kun larmoj, dum Paŭlo kaj Barnabas kverelis, li havis la impreson , kvazaŭ li denove vidas la Sinjoron en la tago de Kalvario. Neniu tiun komprenis, eĉ ne la amataj disĉiploj. Poste ŝajnis al li, ke li vidas Jesuon, mortantan sur la kruco de la martireco. Ia kaŝita forto instigis lin atente rigardadi la lignaĵon. La kruco de la Kristo nun ŝajnis al li ia simbolo de perfekta ekvilibro. Unu linio horizontala kaj unu linio vertikala, unu sur la dua, formas ortangulan figuron. Efektive, la tortura ilo sendis al li silentan mesaĝon.
Estas necese esti justa, sen partiemo aŭ misinklino. La Majstro ĉiujn sendistinge amis, disdividis la eternajn bon- aĵojn al ĉiuj homoj. En liaj kompatplenaj kaj favor- emaj okuloj nacianoj kaj judoj estas fratoj. Li nun ĝuis eksterordinaran sagacecon, por konscience ekzameni la situacion. Li devas ami Jakobon pro lia grandanima zorg- emo por la izraelidoj, kaj ankaŭ Paŭlon el Tarso pro lia ekstrema sindoneco al ĉiuj, kiuj ne havas ideon pri iu justa Dio.
La eksfiŝisto el Kapernaum rimarkis, ke la plej multaj ĉeestantoj lin celas per scivolaj rigardoj. Liaj jeru- salemaj kunuloj travidigis koleron tra la palegeco de la vizaĝoj. Ŝajnis, ke ĉiuj vokas lin al la diskutado. Al Barnabas la okuloj estis ruĝaj de ploro, kaj Paŭlo ŝajnis ĉiam pli senĝena, vipante la hipokritecon per sia frakas- anta rezonado. La Apostolo preferus la silenton, por ne skui la varman fidon de tiuj, kiuj kolektiĝis en la eklezio en la lumo de la Evangelio, kaj mezuris la amplekson de sia respondeco en tiu neforgesebla minuto. Koleri estus neigi la meritojn de la Kristo kaj perdi la util- econ de liaj faroj; inklini al Jakobo estus partiemo, tute pravigi la argumentojn de Paŭlo ne estus juste. Li penis kolekti en la menso la instruojn de la Majstro kaj rememoris tiun neforgeseblan sentencon, ke kiu volos esti la plej granda, tiu estu la servanto de ĉiuj. Ĉi tiu pres- kribo havigis al li grandegan konsolon kaj multe da spirita forto.
La kunbekiĝo ĉiam pli kaj pli flamadis. La partioj ĝisekstreme streĉis siajn klopodojn por venki unu alian. La kunveno estis plena de flustroj. Estis nature antaŭ- vidi ian vulkanan eksplodon.
Simon Petro stariĝis. Lia mieno estis serena, sed la okuloj estis plenaj de larmoj, kiuj tamen ne elfluis.
Uzante pli longan paŭzon, li ekparolis per laŭta voĉo, kiu tuj kvietigis la tumulton:
- Fratoj! - li noble diris. - Mi multe eraris en ĉi tiu mondo. Ĝi estas sekreto por neniu, ke mi eĉ mal- konfesis nian Majstron en la plej dolora momento de la Evangelio. Mi mezuras la favorkorecon de la Sinjoro laŭ la profundeco de la abismo de miaj mizeraĵoj. Se mi eraris ĉe la tre amataj fratoj en Antioĥia, mi petas par- donon pri miaj kulpoj. Mi submetas min al via juĝado kaj petas ĉiujn submetiĝi al la juĝado de la Plejaltulo.
Ĉiuj estis kvazaŭ fulmobatitaj. Komprenante la efik- on de sia sinpravigo, la eksfiŝisto finis, dirante:
Konfesinte la grandecon de miaj spiritaj mankoj kaj rekomendante min al viaj preĝoj, ni transiru, fratoj, al la komentarioj de la hodiaŭaj pecoj el la Evangelio.
La ĉeestantoj miregis ĉe tiu neantaŭkalkulita finiĝo. Oni supozis, ke Simon Petro revenĝe faros longan pa- roladon. Neniu ankoraŭ povis reveni al si de la surprizo. Laŭ antaŭa interkonsento la Evangelio devis esti komen- tariata de la galilea Apostolo, sed la eksfiŝisto, antaŭ ol residiĝi, tre serene diris:
Mi petas nian fraton Paŭlo el Tarso bonvoli legi kaj komentarii la notojn de Levi.
Malgraŭ sia natura ĝenateco la eksrabeno konsideris la altan meriton de ĉi tiu peto, tuj formetis ĉiujn eks- trememajn sentojn de sia arda koro kaj per bela im- provizaĵo parolis pri la legado de la skribaĵoj de la Bona-Novaĵo.
La prudenta konduto de Simon Petro savis la nask- iĝantan eklezion. Taksante laŭ ilia ĝusta valoro la pen- ojn de Paŭlo kaj Jakobo, li antaŭforigis skandalon kaj tumulton en la sanktejo. Dank'al lia frata abnegacio tiu incidento estis apenaŭ rimarkita en la historio de la primitiva kristanaro, kaj eĉ la preterpasa parolo de Paŭ-
en lia epistolo al la galatoj, malgraŭ ĝia tiama formo rigida kaj esprimiva, ne povas doni ideon pri la minac- anta danĝero de skandalo, kiu pendis super la kristana institucio en tiu memorinda tago.
La kunveno finiĝis sen pluaj malpaciĝoj. Simon iris al Paŭlo kaj lin gratulis pro la beleco kaj elokventeco de lia parolado. Li nepre volis rekonsideri la incidenton, por ĝin amike pritrakti. La demando pri la nacianoj,
diris, ja meritas grandan interesiĝon. Kial rifuzi la lumon de la Kristo al tiu, kiu naskiĝis malproksime de la judaj societoj, se la Majstro mem asertis, ke la dis- ĉiploj venos el okcidento kaj el oriento? ( ). La milda kaj nobla konversacio realproksimigis inter si Paŭlon kaj Barnabason, dum la eksfiŝisto intence paroladis, kviet- igante la animojn.
La eksleĝisto defendadis plue sian tezon per solida argumentado. Komence sinĝene, li poste, dank'al la bon- volemo de la galileano, nature vaste paroladis, rericev- inte la serenecon. La demando estis ja komplikita. Ĉu transplanti la Evangelion en la judismon ne sufokos ĝi- ajn diajn kapablojn? - demandis Paŭlo, firmigante sian vidpunkton. Sed la miljara penado de la judoj? - demandis Petro, atentigante, ke, kiel li komprenis, se Jesuo asertis, ke lia misio estas la ĝusta plenumo de la Leĝo, oni do ne povos forigi la novan for de la antaŭa reve- lacio. Agi alie estus tio sama, kiel deŝiri de sukriĉa trunko branĉon verdantan, destinitan por frukti.
Ekzameninte ĉi tiujn gravajn argumentojn, Paŭlo el Tarso tiam diris, ke estus konsilinde kunvenigi en Jerusalem la plej sindonajn samkredanojn, por pli vasta de- bato de la afero. Laŭ lia opinio, la rezultoj estus bon- faraj, ĉar ili elmontrus ĝustan konduton, kiu ne donus materialon por sofismoj, tiel konformaj al la fariseaj gusto kaj kutimo.
Kvazaŭ iu, kiu forte ĝojus, trovinte la ŝlosilon de iu malfacila problemo, Simon Petro volonte konsentis tiun proponon, dirante, ke li plej interesse deziras, ke tiu kun- veno fariĝu kiel eble plej baldaŭ. En sia animo li kon- sideris, ke tio estus tre bona okazo, por ke la disĉiploj en Antioĥia konstatu la kreskantajn malfacilaĵojn en Jerusalem.
Vespere ĉiuj fratoj iris al la eklezio por la adiaŭo de Simon kaj por la kutimaj preĝoj. Petro preĝis kun sankta fervoro, kaj ĉiuj sentis sin envolvitaj en bonfar- ajn vibrojn de paco.
La incidento postlasis en ĉiuj kelkan perpleksecon, sed la saĝa kaj afabla konduto de la eksfiŝisto sukcesis
(*) Vd. la piednoton sur pĝ. 317. - La Trad.
tenadi plu la kunecon de ĉiuj ĉe la Evangelio por la daŭr- igo de la nobligaj taskoj.
Konstatinte la perfektan repaciĝon de Paŭlo kaj Barnabas, Simon Petro reiris Jerusalemon kune kun la senditoj de Jakobo.
En Antioĥia la situacio estis ĉiam ankoraŭ malfirma. La senfruktaj diskutoj daŭris plu flamantaj. La juda influo batalis kontraŭ la nacianoj kaj la liberaj kristan- oj formale rezistis al la antaŭjuĝa konvenciemo. Tamen la eksrabeno ne ripozis. Li kunvokis kunvenojn, en kiuj li klarigis la celojn de tiu kunsido, kiun Simon promesis al ili ĉe la unua oportuna okazo. Vigla batalanto, li multobligis siajn proprajn fortojn, por tenadi la sende- pendecon de la Kristanismo, kaj publike promesis alporti de la eklezio de la galileaj Apostoloj leterojn, kiuj ase- kurus la pozicion de la nacianoj en la konsola doktrino de Jesuo kaj tiel oni foiĵetus la absurdajn altrudojn rilate la cirkumcidon.
Liaj disponoj kaj promesoj ekflamigis novajn lukt- ojn. La rigoraj observantoj de la antaŭaj ordonoj dubis tiujn konsentojn de Jerusalem.
Paŭlo ne senkuraĝiĝis. En sia animo li al si pre- zentis sian alvenon al la eklezio de la Apostoloj, detale ekzamenis, en sia superekscitita imagemo, la tutan po- tencan argumentadon, kiun li uzos, kaj vidis sin kiel venkinton el tiu demando, kiu bildiĝis antaŭ liaj okuloj kiel esence grava por la estonteco de la Evangelio. Li penos pruvi la grandan kapablon de la nacianoj por la servado al Jesuo. Li raportos siajn sukcesojn en la lon- ga ekskurso dum pli ol kvar jaroj tra tiuj malriĉaj kaj preskaŭ nekonataj regionoj, kie la nacianoj ricevis la sciigojn pri la Majstro kun forta ĝojo kaj komprenemo multe pli alta, ol liaj samrasanoj. Pliigante siajn nobl- ajn projektojn, li decidis konduki kun si la junan Titon, kiu, kvankam veninta el inter la paganoj kaj aĝanta neplenajn dudek jarojn, estis en la eklezio de Antioĥia unu el la plej klaraj kapoj en la servado al la Sinjoro. De kiam Paŭlo venis el Tarso, Tito korligiĝis al li kiel bona frato. Rimarkinte lian laboremecon, Paŭlo instruis al li la metion de tapiŝisto, kaj ĝuste li estis ties subs- tituinto en la modesta laborejo dum la tuta tempo de la unua misio. Li estos eminentulo de la renoviga povo de la Evangelio. Kiam li parolos en la kunveno, li cer- te mirigos tiujn plej klerajn per siaj alte ekzegezaj ar- gumentoj.
Karesante esperojn, Paŭlo el Tarso faris ĉiujn dis- ponojn por la sukceso de siaj planoj.
Post kvar monatoj unu sendito el Jerusalem alportis la atenditan sciigon de Petro rilate la kunvenon. Helpate de la aktiveco de Barnabas, la eksrabeno akcelis la ne- cesajn disponojn. En la antaŭtago de sia foriro li suriris la tribunon kaj, ne konfuziĝante ĉe la ironia rideto, kiun kelke da izraelidoj singarde kaŝis, ree faris la promeson pri la konsentoj, esperataj de la nacianoj.
En la morgaŭa mateno la karavaneto foriris. Ĝi kon- sistis el Paŭlo kaj Barnabas, Tito kaj ankaŭ du fratoj, kiuj ilin akompanis kiel helpantoj.
Ili faris malrapidan vojaĝon, haltante en ĉiuj vilaĝoj por predikoj pri la Bona-Novaĵo, dissemante resanigojn kaj konsolojn.
Post multe da tagoj ili alvenis Jerusalemon, kie ili estis plej ĝoje akceptitaj de Simon. Kune kun Johano la grandanima Apostolo ilin frate gastigis. Ĉiuj gastoj ekokupis la departementon, kie troviĝis multe da mizer- uloj kaj malsanuloj. Paŭlo kaj Barnabas ekzamenis la ŝanĝojn, faritajn en la domo. Aliaj pavilonoj, kvankam modestaj, staris transe, sur ne malgranda areo.
- La servoj pligrandiĝis - bonkore klarigis Simon -; la nombro de la malsanuloj, kiuj venas al ni, kreskas kun ĉiu tago. Estis necese konstrui novajn ĉambrojn.
La vico da litoj ŝajnis senfina. Kripluloj kaj mal- junuloj distris sin en la suno, inter la amikaj arboj de la korto.
Paŭlo miris la amplekson de tiuj konstruoj. Post nelonge Jakobo kaj aliaj kamaradoj venis saluti siajn fratojn el la institucio de Antioĥia. La eksrabaeno fikse ekrigardis la Apostolon, kiu estris la pretendojn de la judismo. La filo de Alfeo nun ŝajnis al li tute aliiĝinta.
Liaj trajtoj similis tiujn de iu "instruisto de Izrael", kun ĉiuj neesprimeblaj karakterizaĵoj de la fariseaj moroj. Li ne ridetis. Liaj okuloj travidigis ian pretendon je su- pereco, kiu ĝislimis indiferentecon. Liaj gestoj estis pri- kalkulataj, kiel tiuj de iu pastro de la Templo en la ceremoniaj aferoj. La teksisto ĉerpis al si la konkludojn el tia teniĝo kaj atendis la vesperon, kiam komenciĝos la preparaj diskutoj. En la lumo de kelke da torĉoj sidis ĉirkaŭ granda tablo pluraj personoj, nekonataj al Paŭlo. Ili estas novaj kunlaborantoj en la eklezio de Jerusalem - bonkore klarigis Petro. La eksrabeno kaj Barnabas ĉe la unua ekrigardo ricevis pri ili nebonan impreson. La nekonatoj similis anojn de la Sinedrio en ilia hierarkio kaj konvencia pozicio.
Kiam ili venis al la salono, la konvertito apud Da- masko estis frapita de sia unua disreviĝo. Rimarkinte, ke al la reprezentantoj de Antioĥia kompaniis junulo, Jakobo alpaŝis kaj demandis:
Fratoj, estas juste, ke ni eksciu, kiu estas tiu junulo, kiun vi venigis kun vi en ĉi tiun privatan salonon. Nia zorgo estas bazita sur la tradiciaj ordonoj, laŭ kiuj oni devas esplori la devenon de la junuloj, por ke ne tumultiĝu la servoj al Dio.
Ĉi tio estas nia brava kunlaboranto en Antioĥia - klarigis Paŭlo samtempe fiera kaj kontenta. - Li estas nomata Tito kaj estas unu el niaj grandaj esperoj en la kultivejo de Jesuo Kristo.
La Apostolo lin fikse ekrigardis sen surprizo kaj redemandis:
Ĉu li estas ido de la elektita popolo?
Li devenas el nacianoj - iel fiere respondis la eksrabeno.
Cirkumcidita? - ĵaluze demandis la filo de Alfeo.
Ne.
Ĉi tiun "ne" Paŭlo diris iom kolerete. La postuloj de Jakobo lin ekscitis. Aŭdinte tiun negativan vorton, la galilea Apostolo per firma tono rediris:
Mi do pensas, ke ne juste estos enlasi lin en la kunsidon, ĉar li ja ne plenumis ĉiujn ordonojn.
Ni apelacias al Simon Petro - emfaze diris Paŭ- lo. - Tito estas reprezentanto de nia institucio.
La eksfiŝisto el Kapernaum estis palega. Starante inter la du grandaj reprezentantoj: de la judismo kaj de la nacianismo, li devis kristane decidi la neatenditan malfacilan demandon.
Ĉar lia rekta partopreno malfruis kelke da minutoj, tial la tarsa teksisto daŭrigis:
Efektive, la kunsido devos solvi tiajn plej inte- resajn demandojn, por ke oni starigu la verajn rajtojn de la nacianoj.
Nun Simon, konante ambaŭ kverelantojn, rapidis doni sian opinion, dirante per paciga tono:
Jes, la afero estos ja objekto de nia atenta ek- zamenado en la kunsido.
Kaj intence turnante la okulojn al la eksrabeno, li daŭrigis, klarigante:
Vi apelacias al mi kaj mi akceptas la peton; ni tamen devas pli profunde studi la oponon de Jakobo. Li estas sindona estro en ĉi tiu domo kaj ne estus juste malŝati lian servemon. Fakte, la konsilantaro diskutos tiujn aferojn, kio signifas, ke ĉi tiu demando ne estas ankoraŭ solvita. Mi do proponas, ke la frato Tito estu cirkumcidita morgaŭ, por ke li partoprenu en la debatoj, kun la supera inspiro, pri kiu mi scias, ke li ĝin havas. Per ĉi tiu sola faro la horizonto nepre klariĝos, por la trankvileco de ĉiuj disĉiploj de la Evangelio.
La subtileco de lia argumentado disbatis la barojn. Se ĝi ne plaĉis al Paŭlo, ĝi tamen kontentigis la plimult- on, kaj kiam la junulo el Antioĥia reiris en la internon de la domo, la kunsido komenciĝis per antaŭtemaj dis- kutoj. La eksrabeno estis malgaja kaj konsternita. La konduto de Jakobo, la novaj anoj, fremdaj al la Evan- gelio, kiuj voĉdonos en la kunsido, la paciga ago de Simon Petro, ĉio ĉi lin profunde ĉagrenis. Tiu altrudo koncerne Titon aspektis al li kvazaŭ ia krimo. Li sent- is impulsojn reiri Antioĥian, akuzi kiel hipokritulojn kaj "tombojn blankigitajn" la judigajn fratojn. Sed la emancipoleteroj, kiujn li promesis al siaj kunuloj-naci- anoj? Ĉu ne estos pli prudente repuŝi sian vunditan ofendiĝemon pro amo al siaj samidealanoj? Ĉu ne estos pli juste atendi definitivajn decidojn kaj kumiliĝi? La penso, ke liaj amikoj kalkulas je liaj promesoj, lin tran- kviligis. Profunde ĉagrenite, la damaska konvertito aten- te sekvis la unuajn debatojn. La komencaj demandoj jam duonmontris la grandajn ŝanĝojn, kiujn oni intencis enmeti en la Evangelion de la Majstro.
Unu el la ĉeestantaj fratoj eĉ rimarkis, ke la naci- anoj devas esti konsiderataj kiel la "brutaro" de la po- polo de Dio: barbaroj, kiujn oni submetu per forto, por ilin servigi en la plej pezaj laboroj de la elektitoj. Alia demandis, ĉu la paganoj estas similaj al la ceteraj homoj, konvertitaj al Moseo aŭ al Jesuo. Rigidmiena maljunulo kuraĝis aserti tiun malsaĝaĵon, ke viro sukcesas esti tuta viro nur cirkumcidita. Krom la nacianismo aliaj frivolaj temoj donis materialon por debatoj. Unu el la kunsidantoj proponis, ke la kunveno devas normigi la aferon pri la malpuraj nutraĵoj kaj ankaŭ la plej taŭgan procedon, por lavi la manojn. Jakobo argumentadis kaj paroladis kiel ĝisfunda konanto de ĉiuj ordonoj. Petro aŭdadis kun granda sereneco. Li neniam respondis, kiam la temo prenis la formon de konversacio, kaj atendis oportunan momenton, por esprimi sian opinion. Li prenis pli energian teniĝon nur tiam, kiam unu el konsil- antoj petis, ke la Evangelio de Jesuo fariĝu parto de la libro de la profetoj kaj sekve estu per unu fojo submet- ita al la Leĝo de Moseo. Tio estis la unua fojo, kiam Paŭlo vidis la eksfiŝiston necedema, eĉ iom kruda, pruv- ante la absurdecon de tia propono.
La laboroj estis interrompitaj malfrue nokte, en la fazo de nura preparado. Jakobo kolektis, por konservi, la pergamenrulaĵojn kun notoj, surgenue preĝis, kaj la kunsidantoj disiris, por nova kunveno en la morgaŭa tago.
Simon serĉis la kompanion de Paŭlo kaj Barnabas, por iri en la ripozoĉambron.
La teksisto el Tarso estis konsternita. La cirkumcido de Tito aspektis al li kiel frakaso de liaj neflekseblaj principoj. Li ne rezignaciis pri tio kaj sentigis al la eks- fiŝisto la amplekson de siaj ĉagrenoj.
Sed kio estos tia malgranda cedo - demandis ĉiam afabla la Apostolo el Kapernaum - kompare kun tio, kion ni intencas fari? Ni bezonas pacan atmosferon, por klarigi la demandon pri la devigeco de la cirkumcido. Ĉu vi per ia promeso ne estas ligita al la nacianoj de Antioĥia?
Paŭlo rememoris tiun promeson, kiun li faris al siaj fratoj, kaj respondis:
Jes, vere.
Ni do konfesu la neceson de granda prudento, por veni al ĝustaj solvoj. La malfacilaĵoj, en ĉi tiu ri- lato, ne implikas nur la eklezion de Antioĥia. La anaroj de Cezarea, de Jafo kaj de aliaj regionoj baraktas en tiaj samaj embarasoj. Ni ja scias, ke ĉiaj eksteraj ce- remonioj estas absolute senutilaj por la animo, tamen, konsiderante la respektindajn principojn de la judismo, ni ne povas abrupte deklari eksterman militon al ĝiaj tradicioj. Estas saĝe lukti kun granda prudento, krude ofendante neniun.
La eksrabeno aŭdis ĉi tiujn admonojn de la Apostolo kaj, rememorante la liktojn, kiujn li mem ĉeestis en la fariseaj rondoj, silente ekmeditis.
Post kelke da paŝoj ili atingis la salonon, ŝanĝitan en dormoĉambron de Petro kaj Johano. Ili eniris. Dum Barnabas kaj la filo de Zebedeo vigle konversaciadis, Paŭlo, sidante apud la eksfiŝisto, dronis en profundaj pensoj.
Post kelke da momentoj la eksleĝisto, elirinte el sia absorbiteco, turnis sin al Petro kaj diris:
Estas por mi malagrable konsenti la cirkumcid- on de Tito, sed mi vidas nenian alian rimedon.
Altirite de ĉi tiu konfeso, ankaŭ Barnabas kaj Jo- hano lin atente ekaŭskultis.
Tamen, fleksiĝante antaŭ tiu dispono - li plej malkaŝe daŭrigis -, mi ne povas ne rekoni en tia fakto unu el la plej kriantaj elmontroj de hipokriteco. Mi kon- sentos tion, kion mi neniel akceptas. Mi iom pentas, ke mi ŝuldiĝis al io kontraŭ niaj amikoj en Antioĥia; mi ne supozis, ke la abomeninda politiko de la sinagogoj tute invadis la eklezion de Jerusalem.
La filo de Zebedeo fiksis sur la konvertito apud Damasko siajn tre klarajn okulojn, kaj Simon serene respondis:
La situacio estas ja tre delikata. Precipe post la buĉado de kelkaj el niaj plej amataj kaj servemaj ka- maradoj, la religiaj malfacilaĵoj en Jerusalem multiĝas kun ĉiu tago.
Kaj ĉirkaŭrigardante la ĉambron, kvazaŭ dezirante fidele esprimi tre danĝeran penson, li daŭrigis:
Kiam la situacio fariĝis pli serioza, mi ekpensis pri la eblo de mia transiĝo en alian eklezion; poste mi ekpensis akcepti la lukton kaj reagi, sed unu nokton, tiel belan kiel ĉi tiu, kiam mi preĝadis en ĉi tiu ĉambro, mi ekrimarkis la ĉeeston de iu, kiu delikate alproksimiĝas. Mi staris genue, kiam la pordo malfermiĝis, al mia grandega surpriziĝo. Tio estis la Majstro! Lia vizaĝo estis tia sama, kiel en la belaj tagoj ĉe Tiberiado. Li min serioze kaj ame ekrigardis kaj diris: "- Petro, atentu la "infanojn de Kalvario", antaŭ ol pensi pri viaj kapric- oj!" Tiu mirinda vizio daŭris minuton, kaj tuj poste mi komencis rememori la maljunajn, la mizerajn, la mal- klerajn kaj la malriĉajn, kiuj venas al ni pri helpo. La Sinjoro rekomendis al mi atenti la portantojn de la kru- co. De tiam mi deziris nenion, krom servi al ili.
Al la Apostolo staris larmoj en la okuloj, kaj Paŭlo estis forte impresita de tiu parolo, ĉar li memoris, ke li aŭdis la esprimon "infanoj de Kalvario" el la spiritaj lipoj de Abigail, kiam li ŝin tiel vidis en la silento de la nokto, alproksimiĝante al Tarso.
Efektive, la lukto estas granda - konsentis la damaska konvertito, ŝajnante pli trankvila.
Kaj montriĝante konvinkita pri la neceso ekzameni la realecon de la ordinara vivo, malgraŭ la beleco de la miregindaj manifestiĝoj de la nevidebla mondo, li daŭrigis:
Ni tamen devas trovi ian rimedon, por liberigi la evangeliajn veraĵojn el la homa konvenciismo. Kio estas la precipa motivo de la superregado de la fariseismo super la eklezio de Jerusalem?
Simon Petro senkaŝe klarigis:
La plej grandaj malfacilaĵoj kuŝas en la mona demando. Ĉi tiu domo ĉiutage nutras pli ol cent homoj n kaj krom tio helpadas malsanulojn, orfojn kaj senpro- tektajn estulojn. Por la tenado de la laboroj estas nepre necesaj multe da kuraĝo kaj multe da fido, ĉar neevit- eblaj estas la ŝuldoj kontraŭ la bonfarantoj de la urbo.
Sed la malsanuloj - respekte demandis Paŭlo -, ĉu ili ne laboras, pli bone fartante?
Ili ja laboras - respondis la Apostolo. - Mi organizis laborojn de plantado por tiuj resaniĝintaj kaj ne povantaj tuj foriri el Jerusalem. Per tio la domo ne bezonas aĉeti legomojn kaj fruktojn. Tiuj, pli bone fartantaj, prenas sur sin la rolon de flegantoj de tiuj malpli sanaj. Ĉi tiu aranĝo ebligis al ni fordungi du pagatajn servantojn, kiuj helpadis nin ĉe la frenezuloj nekuraceblaj aŭ malpli facile kuraceblaj. Kiel vi vidas, ĉi tiuj detaloj ne estas preterviditaj, sed eĉ tiel la ekle- zio dronas en elspezoj kaj ŝuldoj, kiujn nur la kontri- buado de la judoj povas malpliigi aŭ nuligi.
Paŭlo komprenis, ke Petro estas prava. Tamen, plej dezirante havigi sendependecon al la klopodoj de siaj samideanoj, li diris:
Mi do admonas, ke ni devas loki ĉi tie servant- ojn, kiuj ebligus al la domo vivi per propraj rimedoj. La orfoj, la maljunuloj kaj la viroj al io utilaj povos fari laborojn krom la terkultivaj kaj produkti ion por la nepre necesa enspezo. Ĉiu laborus konforme al siaj propraj fortoj sub la direktado de pli spertaj fratoj. La produktado de la laboroj asekurus la ĝeneralan vivoten- adon. Kiel ni scias, kie estas laboro, tie estas riĉeco, kaj kie kunlaborado, tie paco. Tio estas la sola rimedo, por emancipi la jerusaleman eklezion el la altrudoj de la fariseismo, kies artifikojn mi ja konas de la komen- co de de mia vivo.
Petro kaj Johano estis ravitaj. La ideo de Paŭlo estis bonega, venis helpe al iliaj premantaj zorgoj ĉe la malfacilaĵoj, kiuj ŝajnis senfinaj.
Via projekto estas admirinda - diris Petro -; ĝi ja solvus grandajn demandojn de nia vivo.
La filo de Zebedeo, kies okuloj radiis de ĝojo, sia- flanke, ekpritraktis la aferon, oponante:
Sed la mono? Kie ni ekhavus la kapitalon nepre necesan al tia grandioza entrepreno?!
La eksrabeno profunde ekmeditis kaj respondis:
La Majstro helpos niajn bonajn intencojn. Barnabas kaj mi, ni ambaŭ faris longan ekskurson en la servado al la Evangelio kaj dum ĝia tuta daŭro ni vivis per nia laborado: mi teksisto, li argilaĵisto, en tiuj lok- oj, kie ni haltadis. Post la unua provo ni povus nun reiri al tiuj samaj regionoj kaj viziti aliaj n, petante help- rimedojn por la eklezio de Jerusalem. Ni pruvus nian personan malprofitemon, vivante per nia penado, kaj ri- koltus la donacojn ĉie, konsciante, ke se ni laboradas por la Kristo, estus juste, se ni ankaŭ petus pro amo al la Kristo. La kolektado starigus la liberecon de la Evangelio en Jerusalem, ĉar ĝi estus la materialo necesa al definitivaj konstruoj en la kadro de la enspeziga la- borado.
Estis tiele skizita tiu programo, kiun la grandanima Apostolo al nacianoj estis obeonta dum siaj restantaj tagoj. Plenumante ĝin, li suferos la plej kruelajn akuz- ojn, sed en la sanktejo de sia sindona kaj sincera koro Paŭlo, krom la grandiozaj apostolaj servoj, ankaŭ faros kolektadon por Jerusalem ĝis la fino de sia surtera ekzistado.
Aŭdinte lian planon, Simon stariĝis kaj brakumis lin, kortuŝite dirante:
Vere, mia amiko, ne vane Jesuo persone venis al vi proksime al Damasko.
Neordinara fakto en lia vivo, larmoj staris en la okuloj de Paŭlo. Li signifoplene ekrigardis la eksfiŝist- on, konsiderante en sia animo siajn ŝuldojn de danko al la Savinto, kaj diris:
- Mi faros nenion alian, ol mian devon. Mi neniam povos forgesi, ke Stefano eliris el la litoj de ĉi tiu domo, kiuj ankaŭ al mi mem jam servis.
Ĉiuj estis treege kortuŝitaj. Barnabas faris entu- ziasmajn konsiderojn pri tiu ideo kaj riĉigis la planon per grandnombraj detaloj.
En tiu nokto la sindonaj disĉiploj de la Kristo revis pri la sendependeco de la Evangelio en Jerusalem, pri la emancipiĝo de la eklezio, liberiĝinta el la absurdaj altrudoj de la sinagogo.
La morgaŭan tagon oni solene cirkumcidis Titon sub la zorga direktado de Jakobo kaj ĉe la profunda naŭzo de Paŭlo el Tarso.
La vesperaj kunsidoj daŭris ankoraŭ pli ol unu se- majnon. En la unuaj vesperoj, preparante la spiritojn por malkaŝe defendi la aferon de la nacianoj, la eksfiŝ- isto el Kapernaum petis la reprezentantojn de Antioĥia esprimi sian impreson pri la vizitoj al la paganoj en Ki- pro, Pamfilio, Pisidio kaj Likanonio. Paŭlo, treege mal- kontenta de tiuj postuloj, truditaj al Tito, petis Barna- bason paroli en lia nomo.
La ekslevido el Kipro faris longan raporton pri ĉiuj okazaĵoj, estigante miregon ĉe ĉiuj, kiuj aŭdis lin pri la supermezura povo de la Evangelio super tiuj, kiuj ĝis tiam ankoraŭ ne ekkonis iun puran kredon. Poste, an- kaŭ obeante rimarkojn de Paŭlo, Tito ekparolis, profun- de emociite de la interpreto de la instruoj de la Kristo, ĉe kio li elmontris, ke li posedas belan kapablon pro- feti; Jakobo mem lin admiris kaj pli ol unu fojon lin brakumis.
Preskaŭ ĉe la finiĝo de la kunsidoj oni ankoraŭ dis- kutadis pri la devigeco de la cirkumcido rilate al la nacianoj. La eksrabeno sekvadis la debatojn silente, mirante la rezistemon kaj toleremon de Simon Petro.
Konstatinte, ke la malkonsentoj daŭros senfine, la eksfiŝisto stariĝis kaj petis la parolon; tiam li faris la noblan kaj saĝan admonon, pri kiu sciigas la "Agoj de la Apostoloj" (15 : 7 ĝis 11) :
- Fratoj - li komencis per energia kaj serena tono -, vi ja scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis nin, por ke la nacianoj aŭdu la veraĵojn de la Evangelio kaj kredu al Lia Regno. La Patro, kiu konas la korojn, don- is la parolon de la Sankta Spirito al cirkumciditoj kaj necirkumciditoj. En la glora tago de Pentekosto la voĉ- oj manifestiĝis publike en Jerusalem kiel al la idoj de Izrael, tiel ankaŭ al tiuj de la paganoj. La Ĉiopova or- donis, ke la veraĵoj estu anoncataj sendistinge. Jesuo asertis, ke la kunlaborantoj de la Regno venos el oriento kaj el okcidento ( ). Mi do ne komprenas, kiel tiom da malkonsentoj, se la situacio estas ja tiel klara en niaj okuloj. La Majstro praktike montris la neceson de kons- tanta harmonio: li konversaciadis kun la leĝistoj de la Templo, vizitadis la domon de la impostistoj, havis ku- raĝigan vorton por ĉiuj senesperaj, akceptis la ekstrem- an torturon inter rabistoj. Kial do ni volu izoligi tiujn, kiuj havas la plej grandan bezonon? Ankoraŭ unu ar- gumento, kiun ni devas ne forgesi, estas tio, ke la Evangelio venis en la mondon, kiam ni jam havis la Leĝon. Se la Majstro ĝin ame kaj plej sinofere portis al ni, ĉu estus juste, se ni enfermiĝus en iaj konvenciaj tradicioj, forgesante la laborkampon? Ĉu la Kristo ne ordonis, ke ni prediku la Bonan-Novaĵon al ĉiuj nacioj? Kom- preneble, ke ni ne povos malŝati la havon de la izrael- idoj. Ni devas ami en la idoj de la Leĝo, kiaj ni estas, la manifestiĝon de profundaj suferoj kaj de altaj spertoj, kiuj atingas nian koron per tiuj, kiuj antaŭiris la Kriston en la miljara entrepreno gardi la fidon je la unu sola Dio; sed tiu rekono devas inklinigi nian animon strebadi al la elaĉeto de ĉiuj homoj. Forlasi la nacian- ojn al ilia propra sorto estus forĝi feran katenon ans- tataŭ praktiki tiun amon, kiu kovras ĉiujn pekojn (**}. Ĝuste pro tio, ke ni bone komprenas la judojn kaj tre estimas la diajn ordonojn, ni devas starigi la plej grand-
(*-1 Vd, la piednoton sur pĝ. 317. - La Trad.
(**-1 Tiel en Sentencoj, 10:12; en I Petro, 4:8, la Apostolo skribis ke "amo kovras amason da pekoj". - La Trad.
an fratecon kun la nacianoj, ŝanĝante ilin en elementojn de dia fruktado. Ni kredas, ke Dio purigas niajn korojn per la fido, sed ne per la regularoj de la mondo. Hodiaŭ ni donas dankon al la Ĉielo pro la glora venko de la Evangelio, kiu estigis nian liberecon: kiel do altrudi al la novaj disĉiploj jugon, kiun, ni konfesu, ni ne povas elporti? Mi do opinias, ke la cirkumcido ne devas esti ago deviga por tiuj, kiuj konvertiĝos al la amo de Jesuo Kristo, kaj kredas, ke ni saviĝos nur per la dia graco de la Majstro, favoro, grandanime konsentata al ni, kiel ankaŭ al ili.
La parolo de la Apostolo efikis sur la boladon de la opinioj simile al forta ĵeto da malvarma akvo. Paŭlo radiis de ĝojego, dum Jakobo ne sukcesis kaŝi sian ĉa- grenon.
La admono de la eksfiŝisto donis materialon por multego da interpretoj: ĝi parolis pri la ama respekto al la judoj, sed ankaŭ pri ia jugo, kiun li ne povis elporti. Neniu tamen kuraĝis malkonfesi liajn nedubeblajn pru- denton kaj saĝon.
Post la preĝo Simon petis Paŭlon eldiri sian person- an impreson rilate la nacianojn. Pli esperplena, la eks- rabeno la unuan fojon en la konsilio prenis la parolon, kaj, invitinte Barnabason fari ĝeneralan komentarion, petis, kune kun li, la kunsidantaron konsenti al la pagan- oj la necesan sendependecon koncerne la cirkumcidon.
Nun en ĉio estis ia noto de ĝenerala kontenteco. La rimarkoj de Petro profunde impresis ĉiujn fratojn. Tiam Jakobo prenis la parolon kaj, vidante sin prekaŭ sola ĉe sia vidpunkto, diris, ke Simon estis tre bone inspirita en sia alvoko, sed li petis tri amendojn, por ke la situa- cio estu perfekte klara. La paganoj estos liberigitaj de la cirkumcido, sed devis preni sur sin la ŝuldiĝon de- teni sin de malpuriĝoj ĉe idoloj, de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj.
La apostolo al nacianoj estis kontenta. La plej gran- da baro estis formovita.
La morgaŭan tagon la laboroj estis elfinitaj kaj oni protokolis la decidojn sur pergameno. Petro zorgis, ke ĉiu frato kunportu leteron, kiel ateston de la decidoj, laŭ la peto de Paŭlo, kiu deziris elmontri tiun dokument- on kiel mesaĝon pri la liberigo de la nacianoj.
Demandite de la eksfiŝisto, kiam ili estis duope, pri siaj personaj impresoj rilate tiujn laborojn, la jerusalema eksleĝisto respondis kun rideto:
Unuvorte, mi estas kontenta. La plej malfacila el la demandoj estas solvita. La devigeco de la cirkumcido por la nacianoj estis en miaj okuloj ia krimo. Kon- cerne la amendojn de Jakobo, ili min ne impresas, ĉar idolkulto kaj malĉasteco estas abomenindaĵoj en la indi- vidua vivo de ĉiu; pri manĝoj mi opinias, ke ĉiu krist- ano povas manĝi ĉion, kio al li plej multe plaĉas, kondiĉe ke li sin detenu de iaj ekscesoj.
Petro ridetis kaj klarigis al la eksrabeno siajn nov- ajn planojn. Esperplena li parolis pri la ideo, ke estu farata ĝenerala monkolektado por la eklezio de Jerusalem, kaj elmontrante sian tute propran prudenton, diris maltrankvila:
Via projekto pri ekskursoj kaj propagando de la Bona-Novaĵo, celante rikolti iom da rimedoj por la solvo de niaj pli gravaj taskoj, naskas en mi pravan ĝojon, tamen mi de longe meditas pri la situacio de la eklezio de Antioĥia. Laŭ tio, kion mi mem konstatis, mi opi- nias, ke la institucio bezonas sindonajn servantojn, kiuj alternus en la konstantaj ĉiutagaj laboroj. Via foresto, des pli bedaŭrinde kun Barnabas, kaŭzos malfacilaĵojn, se ni ne faros la necesajn aranĝojn. Jen kiel mi pro- ponas al vi la kunhelpon de du sindonaj kunuloj, kiuj min ĉiam anstataŭas en pli pezaj taskoj. Ili estas Silas kaj Barsabas, du disĉiploj amikaj al la nacianoj kaj la liberalaj principoj. Iam kaj iam ili malkonsentas kun Jakobo, kio estas natura; mi supozas, ke ili estos bon- egaj helpantoj de via programo.
Paŭlo vidis en ĉi tiu propono la paŝon, kiun li deziris. Apud Barnabas, kiu partoprenis en la konversacio, li tre kortuŝite dankis la eksfiŝiston. La eklezio de Antioĥia havos do tiujn necesajn rimedojn, kiujn postulis la evan- geliaj laboroj. La proponita aranĝo forte plaĉis al li, des pli, ĉar li tuj eksentis por Silas grandan simpation, supozante en tiu lojalan, viglan kaj sindonan kamaradon.
La misiistoj el Antioĥia post tiu kunveno ankoraŭ restis en la urbo tri tagojn, dum kiuj Barnabas ripozis en la domo de sia fratino; Paŭlo fordankis tiun invit- on de Maria Marko kaj restis en la eklezio, studante la estontan situacion kune kun Simon Petro kaj la du nov- aj kunelpantoj.
En atmosfero de granda harmonio la laboristoj de la Evangelio detale trarigardis ĉiujn postulojn de la projekto.
Io notinda estis la propravola sensocietiĝo de Paŭlo, nur apud la galileaj Apostoloj, sed neniam elirante sur la straton, por eviti kontakton kun la vivanta scenejo de sia uragana pasinteco.
Fine, kiam ĉio estis preta kaj interkonsentita, la misiistoj decidis reveni al Antioĥia. En ĉiuj mienoj mon- triĝis ĝojo kaj sankta espero pri la estontaj tagoj; tamen okazis kurioza incidento, kiun estas nepre necese relief- igi. Laŭ peto de sia fratino, Barnabas decidis akcepti la kunlaboradon de Johano Marko por nova provo, ke ĉi tiu servu al la Evangelio. Konsiderante la bonan in- tencon, kun kiu li konsentis la petojn de sia fratino, la ekslevido el Kipro trovis nenecese demandi pri tio sian kamaradon, sed Paŭlo ne ĉagreniĝis: li ricevis la decidon de Barnabas kun kelka miro, kore brakumis la junulon kaj atendis, ĝis la disĉiplo de Petro ion diros rilate la estontecon.
La grupo, nun kun Silas, Barsabas kaj Johano Mar- ko, ekiris al Antioĥia en la plej bona humoro de harmonio. Alternante en la predikato de la eternaj veraĵoj, ili anoncadis la Regnon de Dio kaj faradis resanigojn ĉie, kien ili alvenis.
Veninte al sia destino, ĉe grandaj ĝojelmontroj de la nacianoj, ili organizis la celitan planon, por ĝin tuj efikigi. Paŭlo konigis sian intencon reiri al la jam fond- itaj kristanaj societoj kaj etendi la evangelian migradon ĝis aliaj regionoj, kie la Kristanismo ne estis konata. Ĉi tiun planon ĉiuj aprobis. La institucio de Antioĥia ri- cevos la kunlaboradon de Barsabas kaj Silas, la du sin- donaj kunuloj, kiuj ĝis tiam estis du fortaj kolonoj de la laboroj en Jerusalem.
Post la prezento de la parola raporto pri la farotaj klopodoj Paŭlo kaj Barnabas komencis pensi pri la lastaj detalaj disponoj.
Nun - diris la ekslevido el Kipro - mi esperas, ke vi konsentos tion, kion mi decidis rilate al Johano.
Johano Marko? - demandis Paŭlo kun miro.
Jes, mi deziras kunpreni lin kun ni, por alfari lin al la misio.
La eksrabeno kunŝovis la brovojn, kiel li ĉiam far- adis, kiam li estis malkontenta, kaj rediris:
Mi ĝin ne aprobas: via nevo estas ankoraŭ tro juna por tiaj entreprenoj.
Nu, mi promesis al mia fratino akcepti lin en niajn laborojn...
Ne eble.
Tiam fariĝis inter ili ambaŭ disputo, en kiu Barnabas vidigis sian malkontentecon. La eksrabeno penis pravigi sin, dum la disĉiplo de Petro prezentis kiel mo- tivon de sia insistado sian ligitan vorton kaj iom ĉa- grenite mallaŭdis la sintenadon de sia amiko. Tamen la eksleĝisto ne lasis sin konvinki. La reakcepto de Johano Marko, li diris, ne estas justa; tiu povos denove ne res- pondi al ilia konfido, dekliniĝi de la prenitaj ŝuldiĝoj, preterlasi la oportunan okazon de la sinofero. Li reme- morigis la persekutojn en Antioĥia en Pisidio, la neevit- eblajn malsanojn, la moralajn dolorojn, kiujn ili travivis en Ikonio, la kruelan ŝtonumadon sur la placo de Listra. Ĉu la junulo en tia mallonga tempo estas preparita, por kompreni la profundecon de ĉiuj ĉi okazaĵoj, ĉe kiuj la animo estas instigata ĝoji pro la atesto?
Barnabas estis ĉagrenita, havis malsekajn okulojn.
En la fino de la finoj - li diris kortuŝite -, neniu el ĉi tiuj argumentoj laŭ tute bona konscienco min konvinkas kaj al mi klarigas. Unue, mi ne vidas, kial ni rompus niajn korligilojn...
La eksrabeno ne lasis lin fini kaj diris:
Nur ne tio! Nia amikeco staras multe pli alte ol tiuj cirkonstancoj. Niaj ligiloj estas ja sanktaj.
Nu - akcente rediris Barnabas -, kiel mi do komprenu vian rifuzon? Kial ni ne havigu al la junulo ankoraŭ unu provon de reboniga laboro? Ĉu ne estus nekaritemo flanken meti iun oportunan okazon eble pro- videncan?
Paŭlo fikse ekrigardis sian amikon kaj respondis:
Mia intuicio, en ĉi tiu rilato, estas malsama ol la via. La amikeco al Dio, Barnabas, preskaŭ ĉiam estas neakordigebla kun la amikeco al la mondo. Se ni leviĝ- as, por fidele plenumi nian devon, la ideoj de la mondo leviĝas kontraŭ nin. Ni ŝajnas malicaj kaj sendankaj. Tamen aŭskultu min: neniu trovas fermitaj la pordojn de la oportunaj okazoj, ĉar ilin malfermas al ni la Ĉio- pova. La okazoj estas unuj samaj por ĉiuj, sed la kamp- oj devas esti malsamaj. En la ĝustadire homa laboro la provoj povas esti ĉiutage ripetataj. Ĉi tio estas justa. Sed mi opinias, ke se en la servado al la Patro ni inter- rompas ian komencitan taskon, tio estas signo, ke ni ankoraŭ ne posedas ĉiajn spertojn necesajn al la kom- pleta homo. Se homo ankoraŭ ne havas ĉiujn plej nobl- ajn sciojn pri sia vivo kaj siaj devoj sur la Tero, kiel do li sukcese sin donus al la dia servado? Kompreneble ni ne povas aserti, ĉu tiu aŭ tiu alia jam finis la serion de siaj homaj provoj kaj ke li de hodiaŭ estas sufiĉe lerta por servi al la Evangelio, ĉar en ĉi tiu rilato ĉiu elmontriĝas mem. Mi ja kredas, ke via nevo atingos tiun pozicion post ankoraŭ kelke da luktoj. De nia flan- ko, ni ja devas konsideri, ke ni estas farontaj ne ian provon, sed ateston. Ĉu vi komprenas la diferencon?
Barnabas komprenis la grandegan gravecon de ĉi tiuj koncizaj, nerefuteblaj motivoj, kaj silentis, dirante post sekundoj:
Vi estas prava. Ĉi tiun fojon mi do ne povos iri kun vi.
Paŭlo eksentis la tutan malĝojon, kiu travidiĝis tra ĉi tiuj vortoj kaj, longe meditante, emfaze diris:
- Ni ne malĝoju. Mi nun pensas pri la eblo de via foriro, kune kun Johano Marko, al Kipro. Li tie trovus kampon taŭgan por la al li necesaj laboroj kaj sam- tempe zorgus pri la institucio, kiun ni fondis en tiu in- sulo. Laŭ ĉi tiu plano ni tenadus plue nian perfektan kunlaboradon, ankaŭ rilate la monkolektadon por la ekle- zio de Jerusalem. Superflue estas paroli pri la utileco de via ĉeesto en Nea-Pafos kaj Salamis. De mia flanko, mi kunprenus Silason kaj penetrus en Taŭruson, kaj la eklezio de Antioĥia ankoraŭ havus la servojn de Barsa- bas kaj Tito.
Barnabas estis plene kontenta. Ĉi tiu projekto ŝajn- is al li bonega. Paŭlo, en liaj okuloj, estis ĉiam ankoraŭ la junulo, kiu trovas oportunajn solvojn.
Post nemultaj tagoj, direkte al Kipro, kie li servis al Jesuo, ĝis li poste iros Romon, Barnabas kun sia nevo foriris al Seleŭkia; ĉe la adiaŭo li kaj Paŭlo brakumis unu la alian kiel du tre amataj fratoj, kiujn la Majstro vokis al malsamaj destinoj.
VI
Migradoj kaj sinoferoj
En kompanio de Silas, kiu akordis kun lia strebado al laboro, la eksrabeno foriris de Antioĥia, enprofundiĝis en la montarojn kaj post grandegaj malfacilaĵoj atingis sian naskiĝurbon. Lia kamarado, indikita de Simon Pe- tro, baldaŭ kutimiĝis al lia labormaniero. Silas havis paceman temperamenton, kiun pliriĉigis rimarkindaj spi- ritaj kvalitoj pro lia absoluta sindoneco al la Dia Majstro; siaflanke Paŭlo estis plene kontenta de lia kun- helpado. Tra longaj kaj apenaŭ ireblaj vojoj, ili sin nutradis mizere, preskaŭ nur per okaze trovataj sovaĝaj fruktoj. Tamen la jerusalema disĉiplo elmontradis egal- an bonhumoron en ĉiaj cirkonstancoj.
Antaŭ ol atingi Tarson, ili predikadis la Bonan-Nov- aĵon tra la tuta vojaĝo. Romaj soldatoj, mizeregaj sklav- oj, modestaj karavanistoj ricevis el iliaj lipoj la konsol- ajn instruojn de Jesuo, kaj ne malmultaj rapidece kopiis al si iajn kelkajn notojn de Levi, prefere tiujn, kiuj plej alĝustiĝis al ilaj personoj mem. Laŭ ĉi tiu maniero la Evangelio ĉiam pli disvastiĝadis, plenigante la korojn per esperoj.
En la urbo de sia lulilo, nun pli mastrante siajn kon- vinkojn, la teksisto, kiu sin fordonis al Jesuo, abunde dissemadis la ĝojojn de la Elaĉeta Evangelio. Multaj admiris sian samurbanon, ĉiam pli rimarkinde ŝanĝiĝ- inta; aliaj daŭrigis la malbelan kampanjon de ironiado kaj bedaŭrinda forgeso pri si mem; tamen Paŭlo sentis sin firma en la fido, kiel neniam antaŭe. Li trovis la malnovan domon, kie li naskiĝis, revidis la plaĉan lokon, kie li ludadis dum sia frua infaneco, rigardadis la sport- ejon, kie li kondukadis sian roman bigon; revivigante ĉi tiujn faktojn, li tamen ne suferis ilian frakasantan influon, ĉar li ĉion transdonis al la Kristo kiel havaĵon, kiun li iam poste ekposedos, kiam li estos plenuminta sian dian komision.
Post nelonga estado en la ĉefurbo de Kilikio, Paŭlo kaj Silas ekpenis atingi la suprojn de Taŭruso, en nova etapo de la malglata komenciĝanta migrado.
Noktojn sub la roso, multegon da sinoferoj, minac- ojn de banditoj, sennombrajn danĝerojn travivis la misi- istoj, kiuj ĉiuvespere transdonis al la Dia Majstro la re- zultatojn de la rikolto kaj matene petis lian favorkorecon nepre havigi al ili la altvaloran oportunan okazon de laboro, kiel ajn peza la ĉiutaga tasko.
Plenaj de tiu aktiva fido, ili venis al Derbe, kie la eksrabeno emociite brakumis la amikojn, kiujn li sukcesis fari post sia dolora resaniĝo ĉe la unua vojaĝo.
La Evangelio ĉiam ankoraŭ agadis sur ĉiuj kampoj. Profunde emociite, la damaska konvertito, dum la na- tura disvolviĝado de la laboroj, komencis ricevi sciigojn pri la agado de Timoteo. La juna filo de Eŭnike, laŭ la famo, povosciis mireginde pliriĉigi siajn konojn. La mal- granda kirstanaro de Derbe jam ŝuldis al li eminentajn bonfarojn. Pli ol unu fojon la nova disĉiplo tien iris en aktivaj misioj. Li dissemadis resanigojn kaj konsol- ojn. Lia nomo estis benata de ĉiuj. Plena de ĝojo, la eksrabeno, fininte siajn taskojn en tiu urbeto, ardante de sopiro direktis sin al Listra.
Lojda akceptis lin, kaj ankaŭ Silason, tiel same ĝoje, kiel je la unua fojo. Ĉiuj volis sciigojn pri Barnabas, kaj Paŭlo komplezeme kaj plezure ilin donis. En la post- tagmezo de tiu tago la damaska konvertito kun korel- verŝado brakumis Timoteon. La junulo revenis de sia ĉiutaga laboro kiel paŝtisto. Post nemulte da minutoj Paŭlo sciis la amplekson de liaj spiritaj progresoj kaj akiroj. La eklezio de Listra estis riĉa per gracoj. La kristana junulo sukcesis konverti multajn: du judoj el la plej influaj en la urba regado, el la plej grandaj instig- antoj de la ŝtonumado de la Apostolo, nun estis fidelaj observantoj de la doktrino de la Kristo. En tiu momento oni pensis pri la konstruado de iu preĝejo, kie la mal- sanuloj ricevus helpon kaj la forlasitaj infanoj havus varman neston. Paŭlo ekĝojis.
En tiu sama vespero okazis en Listra granda kun- veno. La Apostolo al nacianoj tie trovis koran atmos- feron, kiu havigis al li grandan konsolon. Li elvolvis la celon de sia vojaĝo, samtempe kiel li konfesis sian zorgon pri la disvastigado de la Evangelio kaj aldonis la aferon pri la eklezio de Jerusalem. Kiel en Derbe, tiel ĉi tie ĉiuj amikoj kontribuis laŭpove. Paŭlo ĝojegis, konstatante la palpeblan venkon de klopodoj de Ti- moteo ĉe la malalta klaso.
Profitante lian estadon en Listra, la bonkora Lojda konfidencis al li siajn personajn bezonojn. Ŝi kaj Eŭnike havis en Greklando parencojn per la patro de Timoteo, kiuj insiste petis pri ilia persona ĉeesto, por havi ĉe si ilian koran amikecon. La monrimedoj, kiuj al ili restas en Listra, estas preskaŭ elĉerpitaj. Krom tio ŝi deziras, ke Timoteo sin fordonu al la servado al Jesuo, prilum- ante al si la koron kaj la intelekton. La grandanima maljunulino kaj ŝia filino projektis do sian definitivan transloĝiĝon kaj demandis la Apostolon, ĉu li povas akcepti la kompanion de la junulo, almenaŭ kelkan temp- on, ne nur por tio, ke li faru pli da akiroj sur la kampo de la praktiko, sed ankaŭ tial, ĉar tio plifaciligus la transiĝon de ĉiuj en tiel foran lokon.
Paŭlo volonte konsentis: kun sincera plezuro li akceptis la kunlaboradon de Timoteo. Siaflanke la junulo, eksciinte ĉi tiun decidon, estis tiel ravita, ke li ne havis vorton, por esprimi sian profundan dankon.
Kelkajn tagojn antaŭ ol ili foriros, Silas saĝe sin enmiksis en la aferon kaj demandis la Apostolon, ĉu ne estus bone cirkumcidi la junulon, por ke la judismo ne malhelpu la apostolajn laborojn; por plifortigi sian argumentadon, li citis la barojn kaj akrajn luktoj n en Jerusalem. Paŭlo longe konsideris, pensis pri la neceso dissemi la Evangelion, skandalante neniun, kaj konsentis tiun proponon. Timoteo estis predikonta publike; li kun- vivos kun la nacianoj, sed pleje kun la izraelidoj, mastr- oj de la sinagogoj kaj aliaj institucoj, kie la religio estis instruata al la popolo. Estis do saĝe pripensi tiun dis- ponon, por ke la junulo ne estu ĝenata ĉe ili.
La filo de Eŭnike senhezite obeis. Post kelke da tagoj, adiaŭinte siajn fratojn kaj tiujn noblajn sinjor- inojn, kiuj en larmoj deziris al ili la pacon de Dio, la misiistoj foriris el Ikonio plenaj de forta kuraĝo kaj de solida intenco servadi al Jesuo.
Laŭ la amplena spirito de predikado kaj frateco, etendante la povon de la elaĉetanta Evangelio super la animojn kaj neniam forgesante la helpon al la eklezio de Jerusalem, la disĉiploj vizitis ĉiujn vilaĝetojn de Ga- latujo, iom longe restante en Antioĥia, en Pisidio, kie ili iel perlaboris sian vivtenon.
Paŭlo ĝojegis. Liaj penoj, kune kun Barnabas, ne estis senfruktaj. En la plej malproksimaj lokoj, tie, kie li ĝin ne atendis, jen venis sciigoj el la antaŭe fonditaj eklezioj. Tio estis bonfaroj al mizeruloj, pli bona farto aŭ resaniĝoj de malsanuloj, konsoloj al homoj en eks- trema malespero. La Apostolo spertis la ĝojon de sem- into, kiu ekvidas la unuajn florojn kiel brilajn promes- ojn de la kampo.
La senditoj de la Bona-Novaĵo trairis Frigion kaj Galatujon sen gravaj persekutoj. La nomo de Jesuo estis nun eldirata kun pli da respekto.
Kiam la eksrabeno plej multe laboradis por la dis- konigado de la Evangelio en Azio, li unu nokton, post la kutimaj preĝoj, ekaŭdis voĉon, kiu amplene diris al li:
- Paŭlo, ni iru antaŭen! Ni portu la lumon de la Ĉielo en aliaj n ombrojn; aliaj fratoj atendas vin sur la senfina vojo!
Tio estis Stefano, la amiko en ĉiuj horoj, kiu, repre- zentante la Dian Majstron apud la Apostolo al nacianoj, instigis lin al la dissemado en aliajn grundojn.
La brava kuriero de la eternaj veraĵoj komprenis, ke la Sinjoro destinis por li novajn traesplorendajn kamp- ojn. La morgaŭan tagon, informinte Silason kaj Timo- teon pri la okazintaĵo, li inspirite finis:
Mi do estas konvinkita, ke la Majstro vokas min al novaj tasko. Estas juste. Cetere mi konfesas, ke ĉi tiuj regionoj jam ricevis la dian semon.
Kaj post paŭzo li daŭrigis:
Ĉi tiun fojon ni ne renkontis multe da malfacil- aĵoj. Antaŭe, kun Barnabas, ni spertis elpelojn, karce- ron, batojn, ŝtonojn, sed nun nenio tia okazis. Tio signif- as, ke ĉi tie jam ekzistas firmaj bazoj por la venko de la Kristo. Estas do necese iri tien, kie staras la baroj, kaj ilin disbati, por ke la Majstro estu konata kaj glor- ata, ĉar ni ja troviĝas implikitaj en batalo kaj ni devas ne forlasi la frontojn.
La du disĉiploj aŭdis kaj ekpenis mediti pri la grand- eco de tiaj paroloj.
Post semajno jen ili piediris direkte al Misia, tamen Paŭlo intuicie ekkomprenis, ke ne tiu estus la nova kam- po de agado. Li ekpensis iri al Bitinio, sed tiu voĉo, pri kiu la nobla Apostolo supozis, ke ĝi estas de la "Spirito de Jesuo" ( ), inspiris al li ŝanĝi sian projekton, rekomendante malsupreniri al Troas. Veninte al sia celo, ili lacekonsumitaj enloĝiĝis en modestan gastejon. Paŭ- lo, kiel signifoplenan vizion de la spirito, ekvidis viron makedonan, kiun li identigis laŭ la karakteriza vesto, maltrankvile gestantan al li kaj dirantan: "Transpasu al Makedonujo kaj nin helpu!"(**). La eksleĝisto komprenis ĉi tiun fakton kiel ordonon de Jesuo rilate liajn novajn taskojn. Pri ĝi li sciigis siajn kunulojn tuj en la sekvanta mateno, ne forgesante pesi la grandegan malfacileco de la permara vojaĝo, ĉar li havis neniom da mono.
Tamen - li finis - mi kredas, ke la Majstro tie provizos nin per ĉio necesa.
Silas kaj Timoteo respekte silentis.
(*) Agoj, 16:7. - Noto de la Aŭtoro. {") Agoj, 16:9. - La Trad.
Elirinte matene sur la sunan straton, jen la Apos- tolo ekvidis butikon kaj tien ekiris kun senpacienca ĝojo: tio estis Luko, kiu laŭŝajne faris aĉetojn.
La eksrabeno kune kun la disĉiploj alproksimiĝis kaj delikate frapis lin sur la ŝultro:
Vi ĉi tie? - demandis Paŭlo kun kora rideto.
La du amikoj ĝoje brakumis unu alian. La predik- isto de la Evangelio prezentis al la kuracisto la novajn kamaradojn kaj informis lin pri la celo de sia ekskurso tra tiuj regionoj. Siavice Luko diris, ke de du jaroj li estas komisiita por la kuracoservoj sur granda ŝipo, tie ankranta, transite al Samotrake.
Paŭlo plej interesite ricevis ĉi tiun informon. Tre impresite de tiu renkontiĝo, li konigis al la amiko la aŭdan revelacion pri ilia irado kaj ankaŭ la hieraŭan vizion.
Kaj konvinkite pri la helpon de la Majstro en tiu momento, li per certeca tono diris:
Mi estas certa, ke la Sinjoro sendis la necesajn rimedojn per vi. Ni devas transpasi al Makedonujo, sed ni havas neniom da mono.
Rilate ĉi tion - malkaŝe diris Luko - ne mal- trankviliĝu. Mi ja ne havas riĉecon, sed mi gajnas ho- norarion. Ni estos vojkamaradoj, kaj mi ĉion tre ple- zure pagos.
La konversacio daŭris plu animita, dum kiu la gasto de Antioĥia raportis siajn konkerojn por Jesuo. Tra siaj vojaĝoj li uzis ĉiujn oportunajn okazojn por la Evangelio, havigante al ĉiuj, kiuj venis al li, la trezorojn de la Bona-Novaĵo. Kiam li diris, ke li troviĝas tute sola en la mondo pro la forpaso de sia patrino en la spiritan sferon, Paŭlo emfaze diris al li:
Nu, Luko, se vi nun ne estas ligita per tuj kon- tentigenda ŝuldiĝo, kial do vi ne donus vin tute al la laboroj de la Dia Majstro?
Ĉi tiu demando iom emociis la kuraciston, kvazaŭ ia revelacio. Kiam forpasis la surpriziĝo, Luko iom sem- decide respondis:
Efektive, tamen estas konsiderendaj la profesiaj devoj...
Sed - rediris Paŭlo -, kio estis Jesuo, se ne la Dia Kuracisto de la tuta mondo? Ĝis hodiaŭ vi kuracis korpojn, kiuj pli aŭ malpli frue iale pereos. Ĉu prizorgi la spiriton ne estus pli utila peno? Per ĉi tio mi ne in- tencas diri, ke oni devas malŝati la propre mondan me- dicinon: tia tasko koncernus homojn, kiuj ankoraŭ ne posedas tian spiritan kapitalon, kian vi havas. Mi ĉiam opiniis, ke la korpa medicino estas tuto el sanktaj prov- oj, kiujn la homo ne povas flanken meti, ĝis li decid- iĝos fari la dian kaj neŝanĝeman provon de la spirita kuracado.
Luko serioze ekmeditis pri ĉi tiuj vortoj kaj rediris:
Vi estas prava.
Ĉu vi volas kunlabori kun ni ĉe la evangelizado de Makedonjo? - demandis la eksrabeno kun sento de venko.
Mi ja iros kun vi - fine diris Luko.
Ĉe la kvar disĉiploj de la Kristo fariĝis grandega
ĝoj°.
En la sekvanta tago la misiistoj veturis al Samo- trake. Luko klarigis sian konduton, kiel li nur povis, petante de la ŝipestro forpermeson por unu jaro; kaj prezentinte anstataŭonton, li facile ricevis konsenton pri sia intenco.
Sur la ŝipo, kiel li ĉie faris, Paŭlo uzis ĉiujn okaz- ojn por la predikado. La plej etaj aferoj inspiris gran- diozajn evangeliaj n temojn al lia supera hermeneŭtiko. La ŝipestro mem, vera romano, plezuregis lin aŭdante.
Dum tiuj vojaĝoj Paŭlo el Tarso ekrilatis kun granda nombro da simpatiantoj de la Evangelio, akirante al si multe da amikoj, cititaj en liaj estontaj epistoloj.
Elŝipiĝinte, la misiistoj, nun kun la altvalora kun- laborado de Luko, ripozis du tagojn en Neapolis kaj de tie iris al Filipi. Preskaŭ veninte al la urbo, Paŭlo pro- ponis, ke Luko kaj Timoteo per aliaj vojoj iru al Tesa- loniko, kie ili kvar poste kolektiĝos. Laŭ ĉi tiu programo neniu vilaĝo estus flanke lasita kaj la semoj de la Regno de Dio estus ĵetataj eĉ en la plej simplajn mediojn. Ĉi tiu ideo estis ĝoje aprobita.
Luko sin ne detenis kaj demandis, ĉu Timoteo estas cirkumcidita; li konis la ĉikanojn de la judoj kaj ne deziris malpaciĝojn en siaj komencaj laboroj.
- Ĉi tiu demando - klarigis la Apostolo - estas jam necese solvita. La sovaĝaj humiligoj, truditaj al juna samkredano, kiun mi kunprenis al Jerusalem, ne al konsilio de la sinagogo, sed al kunveno de la eklezio, igis min pensi pri la situacio de Timoteo, kiu ofte bezonos la favorojn de la izraelidoj en la daŭro de la predikoj. Tiel longe, ĝis Dio cirkumcidos tiom da hardiĝintaj koroj, ni nepre devas agadi prudente, sen kolizioj, kiuj vanigus niajn klopodojn.
Post ĉi tiu klarigo de la afero ili eniris en la urbon, kie la kuracisto kaj la junulo el Listra iom ripozis, antaŭ ol foriri al Tesaloniko laŭ malsamaj vojoj, por plimult- igi la fruktojn de la misio.
Ili prenis al si ĉambron en mizera gastejo, kiun la loĝantoj de la urbo rezervis por la fremdlandanoj. Post tri noktoj la amikoj de Jesuo iris al la preĝodomo, kiu staris ĉe la bordo de la rivero Gangas. Filipi ne havis sinagogo, kaj la sanktejo, destinita por la preĝoj, kvankam nomata "domo", estis nenio alia, ol agrabla natura loko, ĉirkaŭita de ruinaj muroj.
Sciante pri la religia stato de la ubro, Paŭlo tien iris kun siaj kamaradoj. Kun granda surpriziĝo la misi- istoj tie vidis nur sinjorinojn kaj knabinojn preĝantajn. La eksrabeno decideme eniris en tiun rondon el virinoj kaj parolis pri la celo de la Evangelio, kvazaŭ li starus antaŭ grandnombra publiko. Tiuj virinoj estis ravitaj de lia flama kaj belega parolo. Ricevante sciigojn pri la Majstro, ili diskrete forviŝadis la larmojn, fluantajn sur iliaj vizaĝoj, kaj unu el ili, nomata Lidia, digna kaj grandanima vidvino, alproksimiĝis al la misiistoj kaj, konfesante, ke ŝi estas konvertita al la atendita Savinto, oferis al tiuj sian propran domon, por ke ili fondu la novan eklezion.
Paŭlo el Tarso ŝin longe rigardis kun larmoj. Aŭd- ante sian voĉon plenan de kristata sincereco, li rememor- is, ke en oriento, en la neforgesebla tago de Kalvario, nur virinoj akompanis Jesuon ĉe tiu dolora travivaĵo kaj estis la unuaj homoj, kiuj vidis lin post lia glora relev- iĝo; nun ankoraŭ ili, en la dolĉa spirita kunveno, ricev- as, la unuaj en okcidento, la parolon de la Evangelio. Silente la Apostolo al nacianoj rigardadis la grandan nombron da knabinoj, genuantaj en la karesa ombro de la arboj. Observante iliajn helkolorajn vestojn, li havis la impreson, kvazaŭ li vidas antaŭ si gracian aron da tre blankaj kolomboj, tuj disportontaj la instruojn de la Kristo tra la mirinda ĉielo super Eŭropo.
Tial, kontraŭ la atendo de la kunuloj, la energia predikisto afable respondis al Lidia:
Ni akceptas vian gastigon.
De post tiu minuto estis forĝita inter Paŭlo el Tar- so kaj lia amata eklezio de Filipi la plej bela amikeco.
Lidia, kies domo estis tre bonstata dank'al ŝia ko- mercado per purpuro, kun neesprimebla ĝojo engastigis la disĉiplojn de la Mesio. Dume Luko kaj Timoteo vo- jaĝadis plue. Silas kaj la eksleĝisto el Jerusalem sin fordonis al la servado al la Evangelio ĉe la noblaj fili- pianoj.
La urbo distingiĝis per sia roma spirito. Ĉe la strat- oj estis pluraj temploj, konsekritaj al la antikvaj dioj. Kaj ĉar nur virinoj iris al la preĝodomo, tial Paŭlo, kun la maltimemo, kiu lin karakterizis, decidis predikadi la Evangelion antaŭ la tuta publiko.
En tiu sama tempo en Filipi estis antaŭdiristino, kiu famiĝis en la ĉirkaŭaĵoj. Simile kiel laŭ la tradici- oj el Delfoj, ŝiaj paroloj estis rigardataj kiel neerarema orakolo. Tio estis knabino, kies mastroj ekspluatadis ŝiajn psikajn kapablojn. La mediumeco estis profitata de malpli progresintaj Spiritoj, kiuj plezuris donante res- pondon pri mondaj aferoj. La situacio estis tre enspez- iga por tiuj, kiuj ŝin malnoble ekspluatadis. Okazis, ke tiu junulino ĉeestis la unuan predikon de Paŭlo, ricev- itan de la popolo kun nesuperebla sukceso. Post tiu evan- gelia instruado la misiistoj observis la knabinon, kiu per laŭta voĉo, kiu impresis la publikon, komencis kriadi:
Akceptu la senditojn de Dio la Plejalta! Ili pro- klamas al vi la vojon de savo!
Paŭlo kaj Silas iom perpleksiĝis, tamen nenion rediris, diskrete konservante tiun okazaĵon en la koro. Sed en la sekvanta tago tiu fakto refariĝis, kaj dum tuta semajno la disĉiploj de la Evangelio aŭdadis, post la predikoj, la estulon, kiu ekposedis la knabinon kaj su- perŝutis ilin per laŭdoj kaj grandefektaj titoloj.
La eksrabeno ekde tia unua manifestiĝo penis in- formiĝi, kiu estas tiu nekonata junulino kaj tiam eksciis la antaŭaĵojn de la afero. Instigite de la facila mongajno, ŝiaj mastroj instalis kabineton, kie la antaŭdiristino ak- ceptadis la klientojn. Siaflanke ŝi iom post iom pasis de viktimo al kunfirmanino, ĉar riĉa estis la enspezo. Paŭlo, kiu neniam toleris komercadon per la ĉielaj bon- aĵoj, komprenis la kaŝitan aranĝon de la okazaĵoj kaj, mastrante ĉiujn detalojn de la afero, atendis, ĝis la vizit- anto el la nevidebla mondo denove aperos.
Tial, post la prediko sur la placo, kiam la junulino komencis krii: "Akceptu la senditojn de la savo! Ili estas ne homoj, sed anĝeloj de la Plejaltulo!", la konvertito apud Damasko firmpaŝe malsupreniris de la tribuno kaj, direktante sin al la parolantino, regata de ia stranga influo, imfaze ordonis al la manifestiĝanto:
Malica Spirito, ni estas ne anĝeloj, sed laborant- oj, luktantaj kontraŭ niaj propraj mizeraĵoj pro amo al la Evangelio. En la nomo de Jesuo Kristo mi ordonas al vi, ke vi eliru el ŝi por ĉiam! Mi malpermesas al vi, en la nomo de la Sinjoro, ke vi dissemu konfuzon inter la homoj, instigante malnoblajn interesojn de la mondo malprofite por la sanktaj interesoj de Dio!
La kompatinda knabino tuj rericevis fortojn kaj li- beriĝis el tiu malbonfara influado.
Ĉi tiu fakto naskis grandegan miron inter la popolo. Silas mem, kiu iel plezuradis aŭdante la parolojn de la antaŭdiristino, rigardante ilin kiel ian spiritan konsolon, miregis.
Kiam ili estis duope, li deziris, ke Paŭlo klarigu al li la motivojn de tia konduto, kaj demandis:
Ĉu ŝi ja ne paroladis en la nomo de Dio? Ĉu la propagando, kiun ŝi faradis, ne estis do altvalora hel- po al ni?
La Apostolo ridetis kaj respondis:
Ĉu, Silas, oni povas sur la Tero taksi iun laboron, antaŭ ol ĝi estas finita? Tiu Spirito ja parolis pri Dio, tamen ne venis de Dio. Cetere, kion ni faris, por ricevi laŭdojn? Tage kaj nokte ni bataladas kontraŭ la neper- fektaĵoj de nia animo. Jesuo ordonis al ni instrui, por ke ni amare lernu. Vi ja scias, kiel mi senĉese luktas kontraŭ la dorno de la malsuperaj deziroj. Kiel do! Ĉu juste estus, ke ni akceptu ne merititajn titolojn, se la Majstro deklinis de si la epiteton "bona"? Estas kom- preneble, ke se tiu Spirito estus veninta de Jesuo, aliaj estus liaj vortoj: li stimulus niajn klopodojn, kompren- ante niajn malfortaĵojn. Cetere, mi penis informiĝi pri tiu junulino kaj mi scias, ke ŝi estas hodiaŭ la ŝlosilo de granda komerca movado.
Silas estis impresita de ĉi tiuj plej pravaj klarigoj, sed, esprimante sian malfacilecon pri ilia plena kompre- no, diris:
Tamen, ĉu tiu okazaĵo estas instruo, por ke ni ne ekrilatu kun la nevidebla regiono?
Kiel vi povis veni al tia konkludo? - respondis la eksrabeno kun granda miro. - Kristanismo sen pro- fetismo estus ia korpo sen animo. Se ni fermos la pord- on de komunikiĝado kun la sfero de la Majstro, kiel do ni ricevos liajn instruojn? La pastroj estas homoj, la temploj estas el ŝtono. Kio estus kun nia tasko sen la lumo de la supera regiono? El la grundo fontas multe da nutraĵo, sed nur por la korpo; por la nutrado de la spirito nia animo devas suprenflugi al la Ĉielo kaj kal- kuli je la helpo de Dio. En ĉi tiu rilato nia tuta agado kuŝas en la ricevitaj donoj. Ĉu vi jam pensis pri la Kristo sen resurekto kaj sen interparolo kun siaj dis- ĉiploj? Neniu povas ŝlosi la pordojn, kiuj kondukas nin al la Ĉielo. La Kristo vivas kaj neniam mortos. Li kun- vivis kun siaj amikoj, post Kalvario, en Jerusalem kaj Galileo; li alportis pluvon da lumo kaj saĝo al siaj galileaj kunlaborantoj, ĉe Pentekosto; li vokis min pro- ksime de Damasko; li irigis senditon, por liberigi Petron, kiam la nobla fiŝisto ploradis en la karceron...