Posttagmeze en tiu sama tago granda nombro da plejaĝuloj de Izrael venis en lian ĉambron.

Paŭlo el Tarso elvokis antaŭ ili la multepromesajn novaĵojn pri la Regno de Dio, klarigis sian pozicion, pa- rolis pri la juveloj de la Evangelio. La aŭdantoj montr- iĝis iom interesitaj, sed, ĵaluzaj pri siaj tradicioj, fine prenis singardan kaj neklaran teniĝon.

Kiam li finis sian entuziasman paroladon, la rabeno Menandro diris en la nomo de ĉiuj:

Via parolo meritas nian plej grandan estimon, ta- men, amiko, ni nenian sciigon ankoraŭ ricevis el Judujo pri vi. Ni iom scias pri tiu Jesuo, pri kiu vi kore kaj respektoplene parolas. En Romo oni parolas pri li kiel pri ia krima revoluciulo, kiu meritis en Jerusalem la torturon, destinitan al la rabistoj kaj maliculoj. Lia dok- trino estas rigardata kiel kontraŭa al la esenco de la Leĝo de Moseo. Malgraŭ ĉio ĉi ni tamen sincere deziras aŭdi vin pri la nova profeto kun la necesa trankvileco. Cetere ne estas juste, ke nur ni solaj aŭdas tiujn strang- ajn novaĵojn. Estas konsilinde, ke via parolo estu di- rektata al la plimulto el niaj fratoj, por ke unuopaj juĝoj ne malutilu la interesojn de la tuto.

Paŭlo el Tarso kaptis la subtilecon de ĉi tiu rimar- ko kaj petis, ke ili difinu la tagon de lia prediko al pli granda aŭdantaro; ĉi tiu propono estis ricevita de la maljunaj judoj kun prava intereso.

En la tago asignita, granda amaso da izraelidoj kune- premiĝis en kaj ekster la modesta ĉambro, kie la eks­rabeno instalis la novan sidejon de evangeliaj laboroj. Li predikis la instruojn de la Bona-Novaĵo kaj, de ma- teno ĝis posttagmezo, pacience klarigis la gloran mision de Jesuo. Iuj malmultaj liaj samrasanoj laŭŝajne kom­prenis la novajn instruojn, dum la plej multaj nur far- adis bruajn demandojn kaj senfruktajn polemikojn. La Apostolo rememoris tiun tempon de siaj vojaĝoj kaj vidis tie ĝustan ripetiĝon de la incitaj scenoj en la aziaj sina- gogoj, kie la judoj sin flame donadis al streĉaj bataloj.

La vespero alproksimiĝis kaj la diskutoj ankoraŭ varme daŭradis. La suno iom post iom formalaperadis, orkolorigante la supron de la foraj montetoj. Rimark- inte, ke la eksrabeno iom ripozis, por iom pli longe respi- ri, Luko alproksimiĝis kaj flustris:

Doloras min konstati, kiom vi klopodas, por venki la spiriton de la judismo!

Paŭlo el Tarso iom konsideris kaj respondis:

Jes, konstati la volan ribelon tedas la koron, ta- men la sperto pri la mondo instruis min iel difini la pozicion de la spiritoj. Ekzistas du klasoj da homoj, por kiuj estas pli malfacila la renoviga kontakto de Jesuo. La unua estas tiu, kiun mi vidis en Ateno kaj kiu kon- sistas el homoj, venenitaj de la trompema sciaĵaro de la Tero, homoj, kiuj kristaliĝas en ian imagan superecon kaj sin tre alte taksas: tiaj, laŭ mia opinio, estas la plej malfeliĉaj. La dua estas tiu, kiun ni vidas ĉe la obstin- aj judoj, kiuj, ne komprenante kredon sen religiaj lukt­oj, ŝtoniĝas en la fiero pri raso kaj persistas en malvera interpreto de Dio. Tial ni opinias pli bona la parolon de la Kristo, kiu konsideris la malriĉajn en spirito kaj la pacigantojn sur la Tero feliĉaj homoj. Malmultaj kleraj nacianoj kaj tre malmultaj judoj, sekvantaj la malnovan Leĝon, estas preparitaj por la benita lernejo de la perfektiĝado ĉe la Dia Majstro.

Luko ekmeditis pri la saĝa parolo de la Apostolo, sed tiam la bruaj kaj incitantaj disputoj de la izraelid- oj ŝajnis la rapida fermento de neevitebla pugnobatalo. Strebante al paco, la eksrabeno denove suriris la tribunon kaj diris:

- Fratoj, ni evitu la senrezultajn kverelojn kaj ni aŭdu la voĉon de nia propra konscienco! Ekzamenu plu la Leĝon kaj la Profetojn, en kiuj vi ĉiam trovos la pro- meson pri la Mesio, jam veninta... Detempe de Moseo ĉiuj mentoroj de Izrael parolis pri la Majstro per fajraj signoj... Ni ne kulpas vian spiritan surdecon... Pren- ante kiel motivon la pikantajn kunbekiĝojn, ĵus okaz- intajn, mi rememoras tiun instruon de Jesaja, ke multaj vidos, sed ne konservos, kaj iliaj oreloj estos malferm- itaj, sed ne aŭdos. Tio estas la hardiĝintaj spiritoj, kiuj, pliakrigante siajn proprajn mizeraĵojn, kulminas per mal- esperaj luktoj, por ke Jesuo poste povu ilin konverti kaj resanigi per la balzamo de sia senlima amo. Tamen vi povas esti konvinkitaj, ke ĉi tiu mesaĝo estos ĝoje ri- cevita de la simplanimaj kaj malfeliĉaj nacianoj, kiuj est­as ja la feliĉaj de Dio.

Ĉi tiu malkaŝa kaj flama deklaro de la Apostolo atingis la aŭdantaron kvazaŭ fulmo kaj trudis absolutan silenton, sed, dekliniĝante de la sentoj de la plimulto, juda maljunulo alproksimiĝis al la damaska konvertito kaj diris:

Mi ja komprenis la ĝustan sencon de via parolo, tamen mi dezirus peti vin, ke ĉi tiu Evangelio estu plue instruata al nia gento. Ekzistas bonintencaj sekvantoj de Moseo, kiuj povus profiti de la instruado de Jesuo, tiel riĉiĝante per ĝiaj eternaj valoraĵoj.

Ĉi tiu delikata kaj sincera peto estis farita per kor- tuŝanta tono. Paŭlo kun profunda emocio brakumis tiun simpatianton de la nova doktrino kaj rediris:

Ĉi tiu senluksa ĉambro estas ankaŭ via. Venu koni la penson de la Kristo ĉiam, kiam plaĉos al vi. Vi povos kopii ĉiujn notojn, kiujn mi posedas.

Kaj ĉu vi ne instruas en la sinagogo?

Nun, mallibera, kiel mi estas, mi ne povos ĝin fari, sed mi ja skribos leteron al niaj bonvolemaj fratoj.

Post nemulte da minutoj la densa homamaso disiĝis ĉe la unuaj ombroj de la vespero.

De tiam la kamaradoj de Paŭlo ekvidis, ke li, pro- fitante la lastajn horojn de ĉiu tago, skribadas ian do- kumenton, al kiu li donis profundan atenton. Iafoje ili vidis lin en larmoj dum la skribado, kvazaŭ dezirante fari el la mesaĝo ian tenujon de sanktaj inspiroj. Post du monatoj li donis sian verkon al Aristarĥo, por ĝin kopii, dirante:

Ĉi tiu estas la epistolo al la hebreoj. Mi nepre volis ĝin skribi mem, farante uzon el miaj propraj rimed- oj, ĉar mi ĝin dediĉas al miaj samrasanoj kaj penis skribi ĝin per la koro.

La amiko komprenis lian intencon kaj antaŭ ol ko- menci fari la kopiojn, atentis la apartan stilon kaj la grandiozajn kaj neordinarajn ideojn.

Kaj Paŭlo ĉiam plue laboradis por la bono de ĉiuj. Kiel malliberulo, li havis la kiel eble plej komfortan si- tuacion. Li fariĝis sindona bonfaranto de ĉiuj gardistoj, kiuj atestis pri lia apostola klopodado. Al iuj li faciligis la koron per la ĝojoj de la Bona-Novaĵo; aliajn li liber- igis de kronikaj, doloraj malsanoj. La bonfaro ofte ne limiĝis je la interesato, ĉar la romaj legianoj venigadis al li parencojn, korligitojn kaj amikojn, por profiti el la rilatoj kun tiu homo, konsekrita al la interesoj de Dio.

Jam en la tria tago li ne estis plu mankatenita, ĉar la soldatoj trovis nenecesa tian formalaĵon, nur gardante lian pordon kiel nuraj amikoj. Ne malofte tiuj bonkor- aj militistoj invitis lin promeni tra la urbo, precipe sur la Vojo Appia, kiu fariĝis lia preferata loko.

Kortuŝite, la Apostolo dankis ilin por tiaj elmontroj de indulgemo.

La bonaĵoj el lia kunevivado fariĝis kun ĉiu tago pli klaraj. Impresite de lia eduka parolo kaj de liaj ĝen- tilaj manieroj, multaj legianoj, antaŭe kulpaj kaj mal- zorgemaj, estis nun elementoj utilaj al la administrado kaj al la socio. La soldatoj komencis konkuri pri la gardado de lia ĉambro, kaj tio estis la plej bona atesto de lia spirita valoro.

Samtempe kiel senĉese vizitata de fratoj kaj sen- ditoj de liaj karaj eklezioj en Makedonujo kaj Azio, li daŭrigadis sian klopodon ame helpi la malproksimajn amikojn kaj kunlaborantojn per alte inspirataj leteroj.

Jam preskaŭ du jarojn lia apelacio al Cezaro kuŝis forgesita sur la tabloj de la mallaboremaj juĝistoj, kiam okazis plej grava fakto. Unu tagon iu amika legiano venigis al la damaska konvertito sinjoron kun vire energ- iaj trajtoj, laŭaspekte kun la aĝo de ĉirkaŭ kvardek jaroj. Tio estis Akacio Domicio, persono kun granda politika influo kaj, de kelka tempo, blindiĝinta en mis- teraj cirkonstancoj.

Paŭlo el Tarso lin bonkore akceptis kaj, metinte sur lin la manojn, klarigante al li, kion Jesuo deziras de tiuj, kiuj ricevas lian bonfaremon, emocie diris:

Frato, nun mi invitas vin vidi, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo!

Mi vidas! Mi vidas! - ekkriis la romano, posed- ita de plej granda ĝojo; kaj li tuj, per instinkta movo, genuiĝis kun larmoj kaj diris:

Via Dio estas vera!

Profunde danka al Jesuo, la Apostolo oferis sian brakon, por ke li leviĝu, kaj en tiu sama momento Do­micio penis ekkoni la spiritan enhavon de la nova dok- trino, por reboniĝi kaj ŝanĝi sian vivmanieron. Li tuj komplezeme notis al si la informojn rilatajn al la pro- ceso de la eksrabeno kaj emfaze diris, adiaŭante:

- Dio helpos min, por ke mi povu pagi la bonon, kiun vi al mi faris! Koncerne vian situacion, ne dubu la decidon, kiun ĝi meritas, ĉar en la plej proksima se- majno ni estos atingintaj la solvon de la proceso per la absolvo, konsentita de Cezaro!

Efektive, post kvar tagoj la maljuna servanto de la Evangelio estis vokita, por fari deklarojn. Laŭ la leĝaj ordonoj li venis sola antaŭ la juĝistojn kaj kun mirinda spriteco respondis ĉiujn, eĉ la plej detalajn demandojn, kiujn oni pafis kontraŭ lin. La patriciaj juĝistoj kons- tatis la senvalorecon de la akuzo, la stultecon de la ar- gumentoj, prezentitaj de la Sinedrio, kaj ne nur konsi- derante la politikan situacion de Akacio, kiu uzis en la afero la tutan influon, kiun li povis disponi, sed ankaŭ pro la profunda simpatio, kiun disradiis la persono de la Apostolo, klarigis la proceson per la plej noblaj opi- nioj kaj sendis ĝin per Domicio al la verdikto de la Imperiestro.

La grandanima amiko de Paŭlo ĝojis pro la komenca venko, konvinkita pri la baldaŭa liberigo de sia bonfar- into. Senprokraste li agigis siajn plej bonajn amikrilat- ojn, inter kiuj Popean Sabinan, kaj fine atingis la im- periestran absolvon.

Paŭlo el Tarso ricevis la sciigon kun esprimoj de danko al Jesuo. Pli, ol li mem, ĝojegis liaj amikoj, kiuj festis la okazaĵon per memorindaj korelverŝoj, sed la konvertito apud Damasko vidis en tio ne nur ian motivon por persona ĝojo, sed la devon pliintensigi la disvastigon de la Evangelio de Jesuo.

Dum tuta monato, ĉe la komenco de la jaro 63, li vizitadis la kristanajn ekleziojn en ĉiuj kvartaloj de la imperia ĉefurbo. Lia ĉeesto estis konkure dezirata de ĉiuj rondoj, kiuj lin akceptadis kun koraj elmontroj de respekto kaj amo dank'al lia morala aŭtoritateco. Organizinte servoplanojn por ĉiuj hejmaj eklezioj, fun- kciantaj en la urbo, kaj post sennombraj ĝeneralaj pre- dikoj en la silentaj katakomboj, la senlaca laborulo de- cidis foriri Hispanujon. Liaj kunlaborantoj vane petis lin rezigni pri tia vojaĝo: nenio deadmonis lin de ĝi. De longe li nutradis la deziron viziti la ekstremon de la okcidenton, kaj, se eble, li dezirus morti, konvinkita, ke li portis la Evangelion ĝis la randoj de la Tero.

X

Renkonte al la Majstro

Kelke da tagoj antaŭ lia foriro al la hispanaj na- cianoj, jen la Apostolo ricevis kortuŝantan leteron de Simon Petro. La eksfiŝisto el Kapernaum skribis al li el Korinto, anoncante sian baldaŭan venon al la imperia ĉefurbo. La letero estis kora kaj emocia, plena de amar- aj kaj malĝojaj konfidencoj. Petro konfidis al la amiko siajn lastajn disreviĝojn en Azio kaj montriĝis forte in- teresita pri tio, kio al li okazis en Romo. Ne sciante, ke la eksrabeno jam ricevis liberigon, li penis tiun frate konsoli. Antaŭ li, Simon, decidis rifuĝi apud siajn frat- ojn en la imperia metropolo, kie li esperis ĉiam ajn esti utila al la amiko. Ankoraŭ en tiu sama intima dokumen- to li petis, ke Paŭlo uzu la kurieron, por komuniki al la romaj kunfratoj lian intencon resti kelkan tempon ĉe ili.

La damaska konvertito plej kortuŝita legis kaj re- legis tiun amikan mesaĝon.

Per la sendito, frato el la eklezio de Korinto, li est- is avizita, ke la respektinda Apostolo el Jerusalem venos al la haveno de Ostia post ĉirkaŭ dek tagoj.

Li eĉ momenton ne hezitis. Li faris uzon el ĉiuj por li disponeblaj rimedoj, sciigis siajn intimulojn kaj pretigis modestan domon, kie Petro povos enloĝiĝi kun la familio. Li estigis la plej bonan etoson por la akcepto al la respektinda kamarado. Pro lia proksima vojaĝo al Hispanujo, liaj amikoj faris al li donacojn, kiujn li ne akceptis, indikante al ili la bezonojn de Simon, al kiu nenio manku. Ĉiujn domajn uzaĵojn, kiujn li posedis, li transportis el la senluksa ĉambro, kiun li luis apud la Pordego Lavernal, en la dometon destinitan al Simon, proksime al la izraelidaj tombejoj ĉe la Vojo Appia. Ĉi tiun ekzemplon de kunlaborado ĉiuj rigardis kiel alte ŝatindan. La plej malriĉaj fratoj nepre volis donaci mal- grandajn uzaĵojn al la respektinda Apostolo, kiu alvenos kun malplenaj manoj.

Informite, ke la ŝipo ennaĝas en la havenon, la eks- rabeno ekrapidis al Ostia. Luko kaj Timoteo, ĉiam akom- panantaj lin, kune kun aliaj sindonaj kunlaborantoj, subtenis lin ĉe la malgrandaj neebenaĵoj de la vojo, ĉi tie kaj tie oferante al li la brakon.

Oni ne povis aranĝi pli malkaŝan akcepton. La sen- brua persekutado kontraŭ la adeptoj de la Nazaretano streĉis la sieĝon de ĉiuj flankoj. La lastaj honestaj konsilantoj de la Imperiestro iom post iom malaperadis. Romo pleniĝis de teruro ĉe la monstreco kaj kvanto da ĉiutagaj krimoj. Noblaj homoj el la patricioj kaj el la popolo estis viktimoj de kruelaj atencoj. Atmosfero de teroro regis ĉiujn politikajn agojn, kaj en la kadro de ĉi tiuj malfeliĉegoj la kristanoj ricevadis la plej brutajn punojn dank'al la malamika sintenado de tiuj, kiuj alkon- formiĝis al la malnovaj dioj kaj sin regalis per la plez- uroj de diboĉa kaj senzorga ekzistado. Pri ĉiaj okaz- antaj malfacilaĵoj estis akuzataj kaj responsigataj la sekvantoj de Jesuo. Se eksplodis iu pli forta tempesto, tia fenomeno havis kiel kaŭzon la adeptojn de la nova doktrino. Se fariĝis plisevera vintro, estis akuzataj ĉi tiuj, ĉar neniu, kiel la disĉiploj de la Krucumito, tiel multe malŝatis la sanktejojn de la iama kredo, abomen- ante la favorojn kaj la oferojn al la protektantaj dioj. Ekde la regado de Klaŭdio oni dissemadis naŭzajn fam- ojn pri la kristanan laboroj. La imagemo de la popolo, avida je la disdonoj de tritiko ĉe la grandaj festoj en la cirko, elpensadis ne ekzistantajn situaciojn, nask- ante strangajn, absurdajn opiniojn pri la kredantoj de la Evangelio. Ĝuste tial, ekde la jaro 58, la tute pacemaj kristanoj estis kondukataj en la Grandan Cirkon kvazaŭ revoluciemaj aŭ ribelintaj sklavoj, kiuj devos esti eks- termataj. La tiraneco kreskis kun ĉiu tago. Tiuj rom- anoj pli aŭ malpli distingindaj, ĉu pro sia nomo, ĉu pro sia financa situacio, kiuj simpatiis la doktrinon de la Kristo, kiel ĉiam ne suferadis publikajn hontigojn, sed la malriĉuloj, la laboristoj, la infanoj de la plebo, tiuj estis pelataj po centoj al la martirigo. Tial la amikoj de la Evangelio preparis nenian publikan honoradon al Simon Petro ĉe lia alveno; kontraŭe, ili donis al tiu okazaĵo tute intiman karakteron, ke ĝi ne nasku revenĝ- ajn agojn de la regantaj monstroj.

Paŭlo el Tarso, ĝojplena, etendis la brakojn al sia malnova amiko el Jerusalem. Simon venigis kun si la edzinon kaj infanoj n, krom ankoraŭ Johano. Lia nob la parolo estis plena de novaĵoj por la Apostolo al naci­anoj. Post nemultaj minutoj li eksciis pri la morto de Jakobo kaj pri la novaj torturoj, kiujn la Sinedrio trud- is al la jerusalema eklezio. La maljuna eksfiŝisto bon- humore rakontis la lastajn incidentojn de sia sorto. Eĉ la plej pezajn atestojn li komentariis kun rideto kaj la tutan raporton li traplektis per laŭdoj al Dio. Parol- inte pri siaj luktoj tra multaj kaj ripetitaj migradoj, li sciigis la eksrabenon, ke dum kelke da tagoj li rifuĝis apud Johanon, en Efeso, kaj iris kune kun la filo de Zebedeo al Korinto, kie ili decidis veni al la ĉefurbo de la Imperio. Siavice, Paŭlo raportis la taskojn, kiujn li en la lastaj jaroj ricevis de Jesuo. Admirindaj estis la optimismo kaj la kuraĝo de ĉi tiuj viroj, kiuj, ardante de la mesia kaj amanta spirito de la Majstro, konsider- adis la disreviĝojn kaj dolorojn de la mondo kiel kron- ojn de la vivo!

Post ĉi tiuj mildaj ĝojoj de la revidiĝo la grupo dis- krete sin direktis al la dometo, destinita al Simon Petro kaj lia familio.

Sentante la bonegecon de tiu elkora akcepto, la eks- fiŝisto ne povosciis, kiel esprimi la ĝojegon de sia animo. Kiel Paŭlo, veninte al Puteoli, tiel li havis la impreson, kvazaŭ li troviĝas en ia mondo malsama, ol tiu, kie li ĝis nun vivis.

Ĉe lia alveno pliintensiĝis la apostolaj servoj, tamen la predikisto al nacianoj ne flanken metis sian penson iri Hispanujon. Farante al si motivon, ke Petro lin eĉ pli efike anstataŭos, li decidis en la difinita tago foriri per malgranda ŝipo, veturonta al Gallujo. Nenion helpis amikaj protestoj, eĉ ne la insistado de Simon, ke li pro- krastu sian vojaĝon. Akompanata de Luko, Timoteo kaj Demas, la maljuna defendanto de la nacianoj, ardante per grandiozaj projektoj, forveturis ĉe la matenruĝo de bela tago.

La misio vizitis parton de Gallujo kaj direktis sin al Hispanujo, kie ĝi pli longe restis en la regiono de Tortosa. Ĉie la parolo kaj faroj de la Apostolo gajnis novajn korojn por la Kristo, dissemante la servojn de la Evangelio kaj refreŝigante la esperojn de la popolo en la lumo de la Regno de Dio.

Sed en Romo la situacio estis ĉiam pli serioza. Pro la maliceco de Tiĝelinus, estranta la Departementon de la Pretoranoj, pliakriĝis la teruro ĉe la disĉiploj de Jesuo. Mankis nur iu edikto, per kiu la romaj civitanoj, simpa- tiantaj la Evangelion, estus publike kondamnataj, ĉar la liberiĝintoj, la devenintoj de aliaj popoloj kaj la plebaj infanoj jam plenŝtopis la karcerojn.

Simon Petro, kiel reliefa persono de la movado ne konis ripozon. Malgraŭ la natura malvigleco de maljun­ulo, li penis kontentigi ĉiujn aperantajn bezonojn. Lia potenca spirito superstaris ĉiajn sortobatojn kaj plenum- adis ĉiujn devojn kun plej granda sindoneco al la afero de la Vero. Li flegadis la malsanulojn, predikadis en la katakomboj, trairadis longajn distancojn, ĉiam vigla kaj ĝoja. La kristanoj en la tuta mondo neniam povos for- gesi tiun legion da abnegaciuloj, kiuj ilin antaŭiris ĉe la unuaj kredatestoj, travivante dolorajn kaj maljustajn situaciojn, priverŝante per sango kaj larmoj la kultiv- ejon de la Kristo, brakumante unu allian, reciproke kon- solataj en la plej nigraj horoj de la historio de la Evan- gelio, en la abomenindaj spektakloj en la Cirko, en la afliktopreĝoj, kiuj leviĝis el la forlasitaj tombejoj.

Tiĝelinus, granda malamiko de la prozelitoj de la Nazaretano, penadis pliakrigi la situacion per ĉiuj rimed- oj, kiujn disponis lia abomeninda kaj perversa aŭto- ritateco.

Kiam la filo de Zebedeo sin preparis por reveni Azion, jen grupo da pedeloj de la persekutantoj surpriz- is lin en kora kaj inspirata prediko, per kiu li adiaŭis siajn kunfratojn en Romo, esprimante emocian dankon al Jesuo. Malgraŭ siaj respektaj klarigoj Johano estis arestita kaj senkompate trabastonata, kaj kune kun li dekoj da fratoj estis enŝlositaj en la feĉajn karcerojn de Eskvilino.

Petro ricevis ĉi tiun informon dolore surprizita. Li sciis la amplekson de la laboroj, kiuj atendas en Azio lian noblan kamaradon, kaj petis la Sinjoron ne forlasi ĉi tiun, por la fina justa absolvo. Kiel li kondutu en tiaj malfacilaj cirkonstancoj? Li sin turnis al la influaj amik- oj, kiujn li havis en la urbo, sed ankaŭ tiuj amikoj havis nenian politikan prestiĝon ĉe la tiaman administraj ka- binetoj. La kristanoj en pli reliefa financa pozicio ne kuraĝis alfronti la sufokantan ondon da persekutado kaj tiraneco. La malnova estro de la jerusalema eklezio ne senkuraĝiĝis. Li devis liberigi sian amikon kaj por tio li kiel eble uzos siajn fortojn. Komprenante la prav- an timemon de la romanoj, simpatiantaj kun la Kristo, li rapide kunvokis kelke da intimaj amikoj, por ekza- meni la aferon.

Dum la debatoj unu el ili proponis voki Paŭlon. La Apostolo al nacianoj havas en la ĉefurbo de la Imperio multe da eminentaj amikoj. Por lia absolvo la iniciato venis rekte de la rondo de Popea Sabina. Multaj milit- istoj, kunlaborintoj de Afranio Burrus, lin estimas. Akacio Domicio, kiu kalkulas je altaj influuloj ĉe la pre- toranoj, estas lia sindona kaj senkondiĉa amiko. Neniu pli efike, ol la eksteksisto el Tarso, povos preni sur sin la delikatan taskon savi la malliberulon. Ĉu do ne estos pravigeble peti lian helpon? Oni konsideris la urĝe- con de ĉi tiu paŝo, des pli, ĉar multe da kristanoj ĉiu- tage mortis en la malliberejo de Eskvilino, vundite de bolanta oleo. Tiĝelinus kaj kelke da anoj de la krima adminstrado faris al si amuzon el la turmentoj de la viktimoj. Oni ĵetadis la oleon sur la malfeliĉulojn ĉe la torturoŝtipoj. Aliaj malliberuloj, kun ligitaj manoj, estis enigataj en grandajn barelojn da bolanta akvo. La estro de la pretoranoj postulis, ke iliaj samreligianoj ĉeestu la martirigon por averta ekzemplo al ĉiuj. La malliberuloj sekvadis tiujn barbaraĵojn, silente plorante. Kiam oni konstatis la morton de la viktimo, iu soldato prenis sur sin la taskon ĵeti liajn viscerojn al la mal- sataj fiŝoj en la vastaj basenoj de la abomenindaj malli- berejoj. Ĉe tia terura ĝenerala situacio, ĉu oni povos kalkuli je la interhelpo de Paŭlo? Hispanujo kuŝas tre malproksime. Lia veno eble neniom utilos ĉe la persona afero de Johano, sed Petro konsideris la oportunecon de ĉi tiu rimedo kaj diris, ke ili plue klopodos por la filo de Zebedeo. Nenio tamen malhelpas, ke oni tuj sin turnu al la prestiĝo de Paŭlo, des pli, ke la situacio de mo­mento al momento fariĝas pli malbona. Tiu jaro 64 komenciĝis kun teruraj perspektivoj. Oni ne povis flan- ken meti la servojn de iu energia kaj decidema homo en la direktado de la interesoj de la afero.

Ĉe ĉi tiu opinio de la respektinda jerusalema Apos­tolo, la kunsidantaro aprobis la prezentitan proponon. Unu frato, kiu fariĝis sindona kunlaboranto de Paŭlo, en Romo, estis urĝe sendita Hispanujon. Tiu sendito est­is Krescencio, kiu ĉe la grandega korpremateco de ĉiuj forveturis de Ostia, portante la leteron de Simon.

Post longa migrado la Apostolo al nacianoj kelkan tempon restis en Tortosa, kie li sukcesis kolekti grandan nombron da kunlaborantoj, sin donantaj al Jesuo. Liaj apostolaj klopodoj daŭradis senĉese, kvankam ne tiel in­tense pro la fizika laceco. La moviĝado de la epistoloj malpliiĝis, sed ne tute ĉesis. Por kontentigi la bezonojn de la eklezioj en oriento, Timoteo forveturis de Hispan­ujo al Azio, portante amikajn leterojn kaj rekomendojn. Ĉirkaŭ la Apostolo kolektiĝis nova aro da diligentaj kaj sinceraj kunlaborantoj. En ĉiuj lokoj Paŭlo el Tarso instruadis laboron kaj abnegaciemon, pacon de la kons- cienco kaj praktikadon de bono.

Kiam li planis novajn vojaĝojn kune kun Luko, jen aperis en Tortosa la kuriero de Simon.

La eksrabeno legis la leteron kaj decidis tuj reveni al la imperia ĉefurbo. Tra la koraj vortoj de la malnova amiko li iel komprenis la seriozecon de la okazaĵoj. Krom tio, Johano devis reiri al Azio; Paŭlo ja sciis ties bom- faran influon en Jerusalem. En Efeso, kie la eklezio konsistas el judoj kaj nacianoj, la filo de Zebedeo ĉiam estis nobla kaj ekzempla persono, libera de sektemo. Paŭlo el Tarso ekzamenis la bezonojn de la evangelia agado ĉe la orientaj eklezioj kaj konkludis, ke la reiro de Johano estas urĝa; li tial decidis senprokraste enpaŝi en la aferon.

Kiel aliajn fojojn, tiel nun nenion helpis la konsi- deroj de liaj amikoj rilate la demandon de lia sano. Tiu energia kaj decidema viro, malgraŭ siaj blankaj haroj, tenadis la saman spiriton rezolutan, noblan kaj neŝancel- eblan, kiu lin karakterizis en la delonge forpasinta jun- eco. La aktiva moviĝado de ŝipoj en la komenco de Majo 64 lin favoris, kaj tial ne estis por li malfacile reveni al la haveno de Ostia, apud la kamaradojn.

Simon Petro akceptis lin kortuŝita. En nemultaj horoj la damaska konvertito konis la neelporteblan si- tuacion, kiun en Romo kreis la krima agado de Tiĝelinus. Johano estas ĉiam ankoraŭ en karcero, malgraŭ la ape- lacioj al la tribunaloj. La iama fiŝisto el Kapernaum, en signifoplenaj konfidencoj, malkaŝis al sia kunulo, ke lia koro antaŭdiras al li ankoraŭ dolorojn kaj kruelajn atestojn. Profeta sonĝo anoncis al li krudajn persekut- ojn kaj elprovojn. En unu el la lastaj noktoj li vidis strangan bildon: ia giganta kruco ŝajnis envolvi en sian ombron la tutan familion de la disĉiploj de la Sinjoro. Paŭlo el Tarso lin aŭdis interesite kaj eldiris sian plenan akordon pri liaj antaŭsentoj. Malgraŭ la forte nuba aero ili decidis agadi multope, por liberigi la filon de Zebedo.

Fluadis la monato Junio.

La eksrabeno sin ĵetis al intensaj klopodoj, iris al Akacio Domicio, por peti lian interhelpon kaj apogon. Ankoraŭ plue: konsiderante, ke la malrapideco de la dis- ponoj povos rezultigi fiaskon, lin helpata de eminentaj amikoj, penis vidiĝi kun multaj anoj de la Imperia Kort- ego kaj eĉ venis al Popea Sabina, por peti ŝian helpon en la afero de la filo de Zebedeo. La fama favoritino aŭdis lin forte surprizita. Tiuj konigoj pri ia vivo eter- na, tiu koncepto pri Dio ŝin teruris. Kvankam nekaŝita malamikino de la kristanoj, dank'al sia simpatio al la judismo, Popea tamen estis impresita de la asketa figuro de la Apostolo kaj de la argumentoj por la plifortigo de lia peto. Ne kaŝante sian admiron, ŝi promesis kon- gentigi lin, tuj konigante al li la disponojn, kiujn ŝi sen- prokraste faros.

Paŭlo foriris, esperante la absolvon de la kamarado, ĉar Sabina promesis liberigi ĉi tiun en la daŭro de tri tagoj.

Reveninte al la eklezio, li sciigis la fratojn pri sia intervidiĝo kun la favoratino de Nerono, sed, fininte sian raporton, li iom mire rimarkis, ke iuj kamaradoj mal- aprobas tiun lian paŝon. Li tiam petis ilin klarigi kaj pravigi ĉian dubon. Aŭdiĝis ne grandvaloraj konsider- oj, kiujn li ricevis kun sia neskuebla sereneco. Oni diris, ke ne estas laŭdinte turni sin al ia diboĉa korteganino, por peti de ŝi iun favoron. Tia konduto ŝajnis ne deca al sekvantoj de la Kristo. Popea estas virino kun ĉie- konate malĉasta vivado, festenadas en la orgioj de Pa- latino, distingiĝas per sia skandala voluptamo. Ĉu estos do saĝe peti de ŝi protekton por la disĉiploj de Jesuo?

Paŭlo el Tarso ricevis ĉi tiujn bagatelajn konsiderojn kun anĝela pacienco kaj saĝe rediris:

- Mi respektas kaj ŝatas vian opinion, sed antaŭ ĉio mi konsideras necesa la liberigon de Johano. Se mi estus la malliberulo, mi ne opinius la aferon tiel urĝa kaj tiel serioza. Mi estas maljuna, senfortiĝinta, kaj tial estos por mi pli bone, kaj eble pli utile, mediti pri la favorkoreco de Jesuo post la kradoj de iu karcero. Sed Johano estas rilate juna, estas fortika kaj sindona; la kristanismo en Azio ne povas malhavi lian konstruan klopodadon, ĝis aliaj laborantoj estos vokitaj al la dia kultivejo. Koncerne viajn dubojn mi devas prezenti ar- gumenton, kiu postulas konsideradon. Kial vi opinias nedeca iun peton al Popea Sabina? Ĉu vi tiel same pens- us, se mi irus al Tiĝelinus aŭ al la Imperiestro mem?

Ĉu ili ne estas viktimoj de tiu sama prostituado, kiu nigrigas la favoratinojn de ilia kortego? Se la paŝojn pri la liberigo de nia kamarado mi interkonsentus kun ia ebria militisto, el Palatino, vi eble sen rezervoj aplaŭd- us tiun mian faron. Fratoj, estas necese kompreni, ke la morala ruiniĝo de la virino preskaŭ ĉiam naskiĝas el la morala putreco de la viro. Mi konsentas ke Popea ne estas la persono plej deca en ĉi tiu afero, dank'al la agitiĝado de sia vivmaniero, tamen tiu estas la paŝo, kiun la cirkonstancoj indikis, kaj mi devas liberigi la sindonan disĉiplon de la Sinjoro. Cetere mi penis uzi ti- ajn rimedojn, rememorante la admonon de la Majstro, kiu rekomendas, ke la homo faru al si amikojn per la mamono de maljusteco ( ). Mi opinias, ke ĉia rilato kun Palatino estas esprimo de la maljusta riĉeco, sed ankaŭ ke estas utile servigi tiujn, kiuj restas "mortintaj" en pekado por iu ago de karito aŭ fido, per kiu ili liberiĝu el la ligiloj kun la kulpa pasinteco, helpate de la mano de fidelaj amikoj.

Ĉi tiu klarigo de la Apostolo plenigis la ĉambron per granda trankvileco. Per nemulte da vortoj Paŭlo el Tar- so vidigis al siaj kamaradoj transcendajn veraĵojn en la spirita sfero.

La promeso ne malplenumiĝis: post tri tagoj la filo de Zebedeo estis liberigita. Johano estis ekstreme sen- fortiĝinta. La brutalaĵoj, la vidado je la teruraj scenoj en la karcero, la angora atendado estis dronintaj lian spiriton en dolora perplekseco.

Petro ĝojegis, sed la eksrabeno, atenta al la nerva streĉiteco en la urbo, konsilis la senprokrastan reiron de la galilea apostolo al Azio. La efesa eklezio lin atendas. Jerusalem devas kalkuli je lia abnegacia kaj amika kun- laborado. Johano ne havis oportunon por longaj kon- sideroj, ĉar Paŭlo, kvazaŭ posedita de amaraj antaŭsent- oj, iris al la haveno de Ostia, por aranĝi lian forveturon, profitante napolan ŝipon, baldaŭ irontan al Mileto. Sur- prizite de tiuj disponoj kaj ne povante kontraŭstari al

(*-1 Luko, 16:9. - Noto de la Aŭtoro.

la decidema eksrabeno, la filo de Zebedeo enŝipiĝis ĉe la fino de Junio 64, dum la ceteraj amikoj restis en Romo, por la bona batalado favore al la Evangelio.

Ju pli nigra la horizonto, des pli solida fariĝis la grupo de la samkredanoj en la Kristo Jesuo. Multiĝadis la kunvenoj en la malproksimaj forlasitaj tombejoj. Dum tiuj tagoj de suferoj, la predikoj ŝajnis pli belaj.

Paŭlo el Tarso kaj liaj kunlaborantoj sin plej varme donadis al spiritaj edifoj, kiam la urbon subite ekskuis miregiga okazaĵo. La 16-an de Julio 64, matene, ekest- is proksime al la Granda Cirko fortega brulo, kiu ek- prenis la tutan kvartalon inter la montetoj Celio kaj Palatino. La fajro komenciĝis en vastaj magazenoj plen- aj de brulema materialo kaj disvastiĝis kun miregiga rapiceco. Oni vane kunvokis laboristojn kaj plebanojn, por mildigi ĝian intensecon; senutile la grandnombra kaj densa popolamaso uzis ĉiajn rimedojn, por rebonigi la situacion. La flamoj ĉiam leviĝadis kaj furioze sin stern- adis, postlasante amasojn da ruboj kaj ruinoj. La tuta Romo, jam absorbita de siaj minacaj kaj teruraj pasioj, alkuris, por vidi la pereigan spektaklon. La fajro ra- pidege ruliĝis ĉirkaŭ Palatino kaj invadis Velabron. La unua tago finiĝis kun afliktantaj perspektivoj. La ĉielo kovriĝis per densa fumo, kaj granda parto de la mont- etoj heliĝis de la abomeninda lumego de la terura brulo. La elegantaj konstruaĵoj sur Aventino kaj Celio ŝajnis sekaj arboj de flamanta arbaro. Pliakriĝis la konstern- iteco de la viktimoj de la grandega katastrofo. Ĉio ard- is en la najbaraĵo de la Forumo. Plej malfacile komenc- iĝis la eliro. Ĉe la pordegoj de la urbo ŝtope svarmis homoj, poseditaj de profunda teruro. Timegplenaj best- oj kuradis tra la stratoj, kvazaŭ pelataj de nevidebl- aj persekutantoj. Solidaj malnovaj domoj disfaladis kun infera bruego. Ĉiuj loĝantoj de Romo deziris foriĝi de tiu brulego. Jam neniu kuraĝis ataki la senbridan fajron. La dua tago montriĝis kun tiu sama neforges- ebla spektaklo. La popolanoj rezignis savi ion kaj kon- tentiĝis povante enterigi la sennombrajn mortintojn, trovatajn en alireblaj lokoj. Dekoj da homoj trairadis la stratojn en terurakcentaj ridegoj; frenezo atakadis tiujn pli impresiĝemajn. Improvizitaj brankardoj kon- dukadis vunditojn sen difinita destino. Longaj vicoj in- vadis la sanktejon, por forsavi la riĉajn figurojn de la dioj. Miloj da virinoj, kun doloraj petegoj, laŭtege far- ante voton de penigaj oferoj, sekvis la nekortuŝeblan figuron de la protektantaj dioj. Kompatemaj viroj pren­is kun si, en la kirlego de la konsternitaj homamasoj, la piedpremitajn aŭ nur vunditajn infanojn. La tuta urboparto, kondukanta al la Vojo Appia, direkte al Albo, estis plenŝtopita de rapidantaj kaj disreviĝintaj forir- antoj. Centoj da patrinoj kriadis pri siaj malaperintaj infanetoj, kaj ne malofte oni rapide faris disponojn, por helpi al tiuj, kiuj freneziĝis. La tuta loĝantaro dezir- egis samtempe forlasi la urbon. La situacio fariĝis danĝ- era. La ribelinta popolaĉo atakadis la portseĝojn de la patricioj. Nur la sentimaj rajdistoj sukcesis trarompi la homan maron, kio vekis novajn blasfemojn kaj la- mentojn.

La fajro jam estis preskaŭ tute konsuminta la no- belajn kaj riĉajn palacetojn de la Carinae kaj ĉiam an- koraŭ disbatadis la romajn kvartalojn inter la valoj kaj la montetoj, kie la loĝantaro estis tre densa. Dum tuta semajno, tage kaj nokte, ardis la detruanta fajro, dis- semante afliktojn kaj ruinojn. El la dek kvar distriktoj, en kiujn la imperia metropolo estis dividita, nur kvar estis netuŝitaj. Tri estis ia amaso da fumantaj ruboj kaj la ceteraj sep konservis nur iajn postesignojn de la pli altvaloraj konstruaĵoj.

La imperiestro troviĝis en Antium, kiam komenciĝis la fajro, kiun li mem planis, ĉar vere estas, ke, dezir- tante konstrui iun novan urbon per la grandegaj monri- medoj, venantaj el la tributantaj provincoj, li projektis tiun faman brulegon kaj tiel venkis la kontraŭstaron de la popolo, kiu ne deziris la translokigon de la sanktejoj.

Krom ĉi tiu entrepreno urboplanisma, la filo de Agripino havis, en ĉio, kiel karakterizan trajton sian sa- tanan originalecon. Li flatis al si, ke li estas genia art- isto, sed ja estis ia monstra histriono, kiu markis siajn paŝojn en la politika vivo per neforviŝeblaj fiaj krimoj. Ĉu ja ne estus amuze prezenti al la mondo Romon flam- antan? Laŭ lia opinio nenia spektaklo estus tiel nefor- gesebla, kiel tia. El la senvivaj cindroj li rekonstruus la detruitajn kvartalojn. Li estus malavara por la vi- ktimoj de la supermezura katastrofo. Li ekpaŝus en la historion de la Imperio kiel grandanima administranto kaj amiko de la suferantaj regatoj.

En tia intenco li interkonsentis tiun atencon kun la korteganoj, kiuj ĝuis liajn plej grandajn konfidon kaj intimecon, kaj foriris de la urbo, por ne veki suspekton en la spirito de la pli honestaj politikistoj.

Li tamen ne povis mem antaŭvidi la amplekson de tiu terura malfeliĉego. La brulo prenis nedezirindan grandecon. Liaj malpli dignaj konsilistoj ne povis antaŭ- kalkuli la vastecon de tiu katastrofo. Rapidece tirite el siaj krimaj plezuroj, la imperiestro alvenis ĝustatempe, por observi la lastan tagon de fajro kaj tiam li kons- tatis la karakteron de la abomeninda ago. Irinte al unu el la plej altaj lokoj, li rigardadis la amason da ruinoj kaj sentis la seriozecon de la situacio. La ekstermado de la privataj posedaĵoj estis supermezura. Oni ne pov­is antaŭvidi tiajn dolorajn sekvojn. Rekonante la justan indignon de la popolo, Nerono decidis publike paroli, samtempe verŝante iajn kelke da larmoj per sia ekster- ordinara kapablo simuli. Li promesis helpi la rekons- truadon de la privataj domoj, deklaris, ke li dividas la suferadon de ĉiuj kaj ke Romo restariĝos sur la fum- antaj ruboj pli impona kaj pli bela. Grandega homamaso aŭskultadis lian parolon, atentante ĉiujn liajn gestojn. La imperiestro, en sia teatreca gestado, prenadis kortuŝ- antajn teniĝojn. Li parolis pri la forperditaj sanktejoj, dronante en larmoj. Ĉe ĉiu pli efekta frazo li alvokadis la protekton de la dioj. La popolanaso emociiĝis. Nen- iam antaŭe la imperiestro montriĝis tiel patre kortuŝita. Ne estus juste dubi liajn promesojn kaj rimarkojn. Ĉe iu momento lia parolo ekvibris pli patosa kaj esprim- pova. Li antaŭ la popolo solene prenos sur sin la ŝuld- iĝon senindulge puni la prirespondantojn. Li elserĉos la bruligintojn, li senkompate venĝos tiun roman malfel- iĉon. Li eĉ petas ĉiujn urbanojn kunagi kun li, elserĉ- ante kaj denuncante la kulpulojn.

Kiam la parolo de la imperiestro fariĝis pli signifo- plena, tiam oni rimarkis, ke la popolamaso strange agit- iĝas. Nun frakase grandega plimulto unuiĝis kun te- rura krio:

- Kristanoj al la rabobestoj! Al la rabobestoj!

Jen la filo de Agripino trovis la solvon, kiun li serĉ- is. Vane serĉinte en la superekscitita spirito la novajn viktimojn de siaj fiaj maĥinacioj, homoj, al kiuj li pov­os imputi la kulpon de tiuj bedaŭrindaĵoj, li nun ekvidis en la minaca bleko de la popolaĉo la respondon al lia pereiga cerbumado. Nerono sciis la malanon de la vul- garularo kontraŭ la humilaj sekvantoj de la Nazaret- ano. La disĉiploj de la Evangelio sin tenadis ekster kaj super la tiamaj malmoralaj kaj brutaj moroj. Ili ne ir- adis en la cirkojn, deturnadis sin de la paganaj temploj, ne adorkliniĝadis antaŭ la idoloj kaj ne aplaŭdadis la politikajn tradiciojn de la Imperio. Krom tio ili predik- adis iajn strangajn instruojn kaj laŭŝajne atendadis ian novan regnon. La granda histriono de Palatino eksentis, ke ia ondo da ĝojo invadas liajn miopajn kaj ŝvelruĝajn okulojn. La voĉo de la roma popolo ne povus esti pli bona. La krimintoj certe estas la kristanoj; sur ilin ja devas fali la venĝanta glavo. Li interŝanĝis kun Tiĝelinus in- teligentan rigardon, kvazaŭ dirante, ke ili hazarde kaptis la neantaŭviditan solvon, kaj tuj deklaris al la furioz- iĝinta popolaĉo, ke li senprokraste faros disponojn, por bridi la ekscesojn kaj puni tiujn, kulpantajn pri la ka- tastrofo; fine, ke tiu brulo estos rigardata kiel krimo kontraŭ la ŝtato kaj sakrilegio, por ke ankaŭ la punoj estu esceptaj.

La popolo freneze ekaplaŭdis, antaŭĝuante la sen- saciojn en la cirko kun grimacoj de monstroj kaj kantoj de martiriĝintoj.

La fia akuzo peze efikis sur la disĉiplojn de Jesuo kvazaŭ naŭza ŝarĝo.

La unuaj arestoj fariĝis simile al ia malbeninda pla- go. Multe da familioj, timante la senkompatajn turment- antoj, rifuĝis en la tombejon kaj la ĉirkaŭaĵojn de la duone detruita urbo. Oni faradis ĉiaspecajn trouzojn. Sendefendaj junulinoj estis fordonataj, en la karceroj, al la sovaĝa instinkto de monstraj soldatoj. Respektindaj maljunuloj estis kondukataj en la malliberejon en man- katenoj kaj sub bastonoj. Infanoj estis ŝirataj el la patrinaj brakoj ĉe larmoj kaj kortuŝantaj petoj. Dis- ruiniga tempesto trafis la sekvantojn de la Krucumito, kiuj, kun okuloj turnitaj al la ĉielo, submetiĝis al mal- justaj punoj.

Neniom valoris por Nerono la saĝaj atentigoj de la noblaj patricioj, kiuj ankoraŭ konservis la tradiciojn pri prudento kaj honesteco. Ĉiuj, kiuj venis al la imperia aŭtoritatulo, altmerite farante justajn proponojn, estis rigardataj kiel suspektindaj, pliakrigante la situacion.

La filo de Agripino kaj liaj helpaj korteganoj decid- is, ke oni donu al la popolo la unuan spektaklon en la komenco de Aŭgusto 64, kiel efektivan elmontron de la oficialaj paŝoj kontraŭ la supozitaj aŭtoroj de la abomeninda atenco. La pluaj viktimoj, t.e. ĉiuj arest- itoj, venintaj en karceron post la inaŭgura festo, servos kiel ornamo al la estontaj ĝojoj, laŭgrade kiel la urbo povos revestiĝi per la novaj planataj konstruaĵoj. Por tio, oni decidis tuj rekonstrui la Grandan Cirkon. Antaŭ ol kontentigi la bezonojn de la kortego mem, la imperi- estro deziris la simpation de la malklera kaj suferanta popolo, nutrante tion, kio povos kontentigi ĝiajn strang- ajn kapricojn.

La unua buĉado, destinita amuzi la popolan spiriton, havis lokon en grandegaj ĝardenoj, en la ne detruita urboparto, meze en hontindaj orgioj, en kiuj partopren- is la plebo kaj multe da patricioj, kiu sin fordonis al malĉastado kaj libertineco. La festo daŭris sinsekvajn noktojn ĉe la lumo de bonega iluminado kaj la harmonia ritmo de multenombraj orkestroj, kiuj plenigis la aeron per karesaj melodioj. Sur la artaj lagoj glitadis gra- ciaj barkoj, artiste lumprovizitaj. Inter la verdaĵo, fa- vorate de la nokta mallumo, kiun la potencaj torĉoj ne tute sukcesis disbati, ĝissate sin paŝtis la diboĉo. Apud tiuj festaj esprimoj staris tiuj de la torturo de la kom- patindaj kondamnitoj. La kristanoj estis transdonataj al la popolo por tiu puno, kiun ĝi opiniis plej taŭga. Por tio, kun regulaj interspacoj, la ĝardenoj estis plenaj de krucoj, ŝtipoj, skurĝoj kaj multe da aliaj turment- iloj. Imperiaj gvardianoj helpadis tiujn punojn. Ĉe pre- paritaj ŝtiparoj troviĝis bolantaj akvo kaj oleo, kiel an- kaŭ inkandeskaj ferpintaĵoj por ĉiu, kiu volos ilin uzi.

La ĝemoj kaj plorsingultoj de la malfeliĉuloj ironie agordis kun la harmoniaj notoj de la liutoj. Unuj el- spiris sian animon ĉe larmoj kaj preĝoj, sub la Mok- fajfado de la popolaĉo; aliaj stoike sin donis al la tor- turo, rigardante al la alta stela ĉielo.

Eĉ la plej esprimpova lingvo estas malriĉa, por vort- igi la grandegajn dolorojn de la kristana anaro dum tiuj plej afliktaj tagoj. Malgraŭ la neesprimeblaj turmentoj la fidelaj sekvantoj de Jesuo elmontris al tiu perversa kaj putranta socio la povon de la fido, alfrontante la por ili destinitajn torturojn. Pridemandate en la tribu- naloj, en tia tragika momento, ili malkaŝe eldiradis sian fidon al la Kristo Jesuo kaj akceptadis la suferojn hu- mile, por lia nomo. Tia heroeco kvazaŭ ankoraŭ pli in- citadis la spiritojn de la bestiĝinta popolaĉo. Oni el- pensadis novajn specojn de torturado. La perverseco ĉiu- tage prezentadis novajn numerojn el sia venena abund- eco de rimedoj. Tamen ŝajnas, ke la kristanojn posedis ia energio malsama ol tiu, konata sur la kampoj de san- goverŝaj bataloj. La nevenkebla pacienco, la potenca fido, la morala rezistokapablo miregigis eĉ la plej ku- raĝajn homojn. Ne malmultaj fordonis sin al la ofero, kantante. Ĉe tia granda braveco la improvizitaj turment- istoj ofte timis la misteran venkan povon kontraŭ la morto.

Post tiu aŭgustmonata masakrado, ĉe granda popola entuziasmo, daŭris plu la senhalta persekutado, por ke ne manku la kontingento da viktimoj en la periodaj spektakloj, donataj al la popolo ĝoje pro la rekonstru- ado de la urbo.

Ĉe tiuj torturoj kaj hekatombo la koro de Paŭlo el Tarso sangadis de doloro. Tiu uragano konfuzis ĉiujn sferojn. La kristanoj el oriento plejparte klopodis por forlasi la batalkampon, al tio devigite de trudaj cirkons- tancoj de la privata vivo, sed la maljuna Apostolo, kune kun Petro, malaprobis tian konduton. Escepte de Luko, ĉiuj senperaj kunlaborantoj, konataj detempe de Azio, estis revenintaj. Tamen la eksteksisto, kunsentante al tiuj senhelpaj, nepre volis ilin subteni en tiuj eksteror- dinaraj afliktaj momentoj. La hejmaj eklezioj silentis. La grandaj salonoj, luitaj en Suburra por la predikoj de la doktrino, estis fermitaj. Al la sekvantoj de la Maĵtro restis nur unu rimedo, por intervidiĝi kaj sin reciproke konsoli per komunaj preĝoj kaj larmoj, nome la kunvenoj en la forlasitaj katakomboj. Kaj efektive ili ne domaĝis penojn por amase veni al tiuj malgajaj dezertaj lokoj. En tiuj forgesitaj tombejoj ili trovadis la fratan konsolon pri la tragedia momento, kiun ili tra- vivis. Tie ili preĝadis, komentariadis la lumajn instru- ojn de la Majstro kaj ĉerpadis novajn fortojn por la baldaŭaj atestoj.

Apogite al Luko, Paŭlo el Tarso alfrontadis la nokt- an malvarmon, la densajn ombrojn, la malglatajn vojojn. Dum Simon Petro klopodis sur aliaj kampoj, la eksra­beno iris al la estintaj tomboj, kie li inokulis al siaj afliktitaj fratoj la inspiron de la Dia Majstro, torente fluantan el lia flama animo. La predikoj ofte okazadis malfrue en la nokto, kiam majesta silento tronis super la Naturo. Centoj da disĉiploj aŭskultadis la luman pa­rolon de la maljuna Apostolo, spertante la potencan in- fluon de lia fido. En tiuj sanktaj ejoj la damaska kon­vertito aliĝadis al la kantoj, kiuj miksiĝis kun doloraj ploroj. La sankta spirito de Jesuo en tiuj momentoj kvazaŭ ŝvebadis super la kapo de tiuj sennomaj martir- oj, inspirante al ili ĉielajn esperojn.

Du monatoj estis jam pasintaj post tiu abomeninda festo kaj la movado en la malliberejoj kreskadis kun ĉiu tago. Bruaj memorfestoj estis atendataj. Kelkaj riĉaj domoj sur Palatino, rekonstruitaj laŭ moderaj kaj eleg- antaj linioj, postulis honoradon de la ŝtata povo. La rekonstruado de la Granda Cirko estis tre progresinta. Estis do nepre necese plani decajn festojn. Por tio la karceroj estis plenplenaj; ne mankos personoj por la tragedio. Oni projektis pitoreskajn ludojn de marbataloj kaj, en la cirko, homajn ĉasadojn, kiel ankaŭ la prezent- adon de famaj teatraĵoj kun mitologia gusto.

La kristanoj preĝadis , suferadis, atendadis.

Unu nokton Paŭlo direktis al la fratoj sian koran parolon, komentariante la Evangelion de Jesuo. Liaj es- primoj ŝajnis, pli ol iam antaŭe, die inspirataj. La noktaj ventetoj penetris en la funebran kavernon, prilumatan de kelke da bruletantaj torĉoj. La loko estis plena de virinoj kaj infanoj apud multe da viroj, enkovritaj per manteloj.

Post la kortuŝanta prediko, kiun ĉiuj aŭdis kun larmoj, la eksteksisto el Tarso emfaze finis:

- Jes, fratoj, Dio estas pli bela en la tagoj tra- gediaj. Kiam mallumo minacas la vojon, tiam la lumo estas pli altvalora kaj pura. En ĉi tiuj tagoj de sufero kaj morto, kiam la mensogo renversis la veron kaj la virto estas anstataŭita de la krimo, ni rememoru Jesuon sur la malhonoriga kruco. La kruco havas por ni dian mesaĝon. Ni ne evitigu al ni la sanktan ateston, dum la Majstro, kvankam senmakula, renkontis en ĉi tiu mon­do nur silentajn batalojn kaj neesprimeblajn suferojn. Ni ĉerpu al ni forton el la veraĵo, ke lia regno ankoraŭ ne estas el ĉi tiu mondo. Ni altigu nian spiriton ĝis la sfero de lia senmorta amo. La urbo de la kristanoj ne sidas sur la Tero; ĝi ne povus esti tiu Jerusalem, kiu krucumis la Dian Senditon, nek ĉi tiu Romo, kiu ple- zuras verŝante la sangon de la martiroj. En ĉi tiu mon­do ni estas en la fronto de ia sensanga batalo, klopod- ante por la eterna venko de la paco de la Sinjoro. Ni do ne esperu ripozi en la loko de laborado kaj de la vivaj atestoj. De la nedetruebla urbo de nia fido Jesuo nin rigardas kaj faciligas nian koron. Ni marŝu al li renkonte per la torturoj kaj doloraj situacioj de per- plekseco. De la supro de Kalvario li leviĝis al la Patro;

ni sekvos liajn postesignojn, humile akceptante la suferojn, kiuj pro lia amo estos por ni destinataj...

Aŭdante la profetajn parolojn de la Apostolo, la ĉeestantoj ŝajnis ekstazantaj. Inter tiuj malvarmaj kaj indiferentaj ŝtonoj la samkredantoj sentis sin pli unu- iĝintaj. En ĉiuj rigardoj brilis la certeco pri la spirita venko. En tiuj esprimoj de doloro kaj espero estis la silenta ŝuldiĝo sekvi la Krucumiton ĝis lia Regno de Lumo.

La parolanto faris paŭzon, sentante sin regata de stranga emocio.

En ĉi tiu neforgesebla momento, taĉmento da soldat- oj trarompe penetris en tiun medion. La centestro Vo- lumnio, en la fronto de la armitoj, laŭte donis ordonojn, dum la pacemaj kredantoj, surprizite, ŝtoniĝis de teruro.

En la nomo de Cezaro! - ekkriis la imperia servanto, ĝojegante.

Kaj ordonante al la soldatoj streĉi la rondon ĉir- kaŭ la sendefendajn kristanojn, li daŭrigis sian teatrec- an blekadon:

Kaj neniu forkuru! Kiu tion provos, tiu havos hundaĉan morton!

Apogite al fortika bastono, ĉar en tiu nokto Luko ne estis apud li, Paŭlo, rekte starante kaj elmontrante sian moralan energion per firma tono rediris:

Kial ni forkurus? Ĉu vi ne scias, ke la kristanoj konas la Majstron, al kiu ili servas? Vi estas sendito de ia monda reganto, kiun ĉi tiuj tomboj atendas; ni, ni estas laborantoj de la grandanima kaj nemortema Savinto!

Volumnio lin fikse ekrigardis kun miro. Kiu estas ĉi tiu maljunulo plena de energio kaj batalemo? Mal- graŭ la miro, kiun tiu vekis ĉe li, la centestro elmontris sian malkontentecon per ironia rideto. Spite rigardante la eksrabenon per profunde malestimaj okuloj, li diris:

Bone atentu, kion vi ĉi tie diras kaj faras...

Kaj post ridego li arogante sin turnis al Paŭlo:

Kiel do vi kuraĝas alfronti la aŭtoritatecon de Aŭgusto? Certe ekzistas fortaj diferencoj inter la im- periestro kaj la jerusalema krucumito. Mi ne komprenas lian savpovon, kiu forlasas siajn viktimojn en karceroj aŭ ĉe torturoŝtipoj...

Ĉi tiuj vortoj estis traplektitaj per mordanta ironio, sed la Apostolo respondis per sama nobleco de konvinko:

Vi ne eraras, centestro! La diferencoj estas ja grandegaj! Vi obeas bedaŭrindan kaj malestimindan per- sekutanton kaj ni laboras por iu savinto, kiu amas kaj pardonas. La romaj administrantoj ventkape povas el- pensi kruelaĵojn, sed Jesuo neniam ĉesos nutri la fonton de benoj!

Ĉi tiu respondo elmovis grandan sensacion ĉe la aŭd- antaro. La kristanoj aspektis pli trankvilaj kaj fido- plenaj, la soldatoj ne kaŝis la grandegan impreson, kiu ilin posedis. Kvankam rekonante la sentimecon de tiu brava spirito, la centestro ne volis ŝajni malfortanima en la okuloj de siaj subuloj kaj kolere ekkriis:

Nu, Lucilio: tri bastonbatojn kontraŭ ĉi tiun im- pertinentan maljunulon!

La soldato alpaŝis al la Apostolo, kiu sin tenis ne konsternita. Ĉe la silenta mirego de la ĉeestantoj la bastono fajfis en la aero kaj plene frapis la vizaĝon al la Apostolo, kiu, eĉ tiel, ne ŝanĝis sian sintenon. La tri batoj estis rapidaj, kaj jen flueto da sango ekruliĝis sur lia ŝirita vizaĝo.

La eksrabeno, al kiu oni antaŭe elprenis la apogiĝ- ilon, iom malfacile tenis sin starante, tamen ne perdante la bravecon, kiu karakterizis lian energian animon. Li rigide ekrigardis siajn turmentantojn kaj firme diris:

Vi povas vundi nur la korpon. Vi povos ligi al mi la piedojn kaj la manojn, rompi mian kapon, sed miaj konvinkoj estas netuŝeblajn, netrafeblaj por viaj ĉas- procedoj.

Ĉe tia granda sereneco Volumnio apenaŭ ne repaŝis terurita. Li ne povis kompreni tiun moralan energion, kiu leviĝis antaŭ liaj miregantaj okuloj. Li nun ekkred- is, ke la kristanoj, senprotektaj kaj sennomaj, posedas ian povon, kiun lia inteligento ne sukcesis atingi. Im- presite de tiu kontraŭstaro, li rapide ekaranĝis la vic- ojn de la kompatindaj persekutatoj, kiuj, humilaj, sem- hezite lin obeis. La maljuna tarsa Apostolo prenis lokon inter la arestitoj, elmontrante nenian ĉagrenon aŭ ri- belon. Atente observante la konduton de la soldatoj, li ekkriis, kiam marŝis tiu amaso da viktimoj kaj turment- antoj ĉe la unua kontakto kun la malvarma nokta roso:

- Ni postulas la plej grandan respekton al la vir- inoj kaj infanoj!

Neniu kuraĝis ion rediri al ĉi tiu admono, farita per serioza tono. Volumnio mem laŭŝajne obeadis senkons- cie la admonojn de tiu viro kun potenca, nevenkebla fido.

La grupo marŝis silente, tra la senhomaj vojoj, kaj alvenis al la Malliberejo Mamertina, kiam la unua ek- lumo de la matenruĝo strekadis la ĉielon super la ho- rizonto.

Komence ĵetite en malluman korton, ĝis ili estos individue lokitaj en kraditaj kaj naŭzaj apartaĵoj, la disĉiploj de la Sinjoro profitis tiujn malmultajn moment- ojn por reciproka konsolado, por interŝanĝi edifajn ideojn kaj konsilojn.

Paŭlo el Tarso tamen ne ripozis. Li petis aŭdiencon de la malliberejestro, kio estis prerogativo, konsentita al lia titolo de roma civitano, kaj estis tuj kontentigita. Li tute malkaŝe elvolvis sian doktrinon kaj, impresante la aŭtoritatulon per sia fluanta kaj alloga parolo, insistis pri la paŝoj, koncernantaj lian aferon, petante la ĉeeston de pluraj amikoj, kiel Akacio Domicio kaj aliaj, por ke ili faru deklarojn pri liaj honestaj konduto kaj ante- cedentoj. La administranto hezitis pri la konvena decido. Li estis ricevinta la formalan ordonon enkarcerigi ĉiujn anojn de societoj, aliĝintaj al la abomenata kaj perse- kutata kredo. Tamen tiuj ordonoj de pli alta aŭtoritat- ulo enhavis iajn limigojn, por iamaniere gardi la "hu- miliores" ( ), al kiuj la kortego prezentadis rimedojn por liberiĝo, se nur ili faros ĵuron al Jupitero, forneante la Kriston Jesuo. Ekzameninte la titolojn de Paŭlo kaj

(' Humiliores estis maleminentaj homoj sen ia titolo de socia digno. - Noto de la Aŭtoro.

konante per liaj buŝaj informoj la prestiĝajn rilatojn, kiujn tiu povis disponi en la romaj rondoj la direktoro de la Malliberejo Mamertina decidis konsiliĝi kun Akacio Domicio pri tio farenda en tiu afero.

Vokite, por studi tiun demandon, la amiko de la Apostolo tuj venis kaj, post longa interparolo kun la malliberejestro, iris al la enkarcerigito.

Domicio diris al sia bonfarinto, ke la situacio estas tre serioza; ke la estro de la pretoranoj havas plenpovon, por direkti la kampanjon laŭvole; ke oni nepre devas esti plej prudenta; ke, kiel lasta rimedo, restas nur peto al la grandanimeco de la imperiestro, antaŭ kiun la Apos- tolo devus veni, por sin persone defendi, en la okazo, se estus favore decidita la peticio, kiun li prezentus al Cezaro en tiu sama tago.

Aŭdante ĉi tiujn konsiderojn, la eksrabeno rememor- is, ke unu nokton, dum la tempesto, inter Greklando kaj la insulo Melita, li aŭdis la profetan voĉon de kuriero de Jesuo, kiu anoncis, ke li, Paŭlo, iam staros antaŭ Cezaro, sed ne klarigis la motivon de tia okazaĵo. Ĉu ne tiu estas la antaŭvidita momento? Miloj da fratoj estas en karceroj aŭ en ekstrema malespero. Akuzite kiel brulfarintoj, ili ne havis ian firman kaj decid- eman voĉon, kiu defendus ilian aferon kun la necesa sentimemo. Li ja vidis en Akacio ties interesiĝon pri lia liberiĝo, tamen tra la delikataj duondiroj montriĝis ia diskreta invito, ke li kaŝu sian kredon antaŭ la imperi­estro, en la okazo, se la imperiestra moŝto lin aŭdience akceptos. Li komprenis la timon de sia amiko, tamen, en sia animo, li deziris ricevi tiun intervidiĝon kun Ne- rono, por al tiu klarigi la altegajn principojn de la Kristanismo. Li fariĝos advokato de siaj persekutataj kaj malfeliĉaj fratoj. Li alfrontos, vizaĝo kontraŭ vi- zaĝo, la triumfantan tiranecon, li krios por la rebonigo de ties maljusta ago. Se li estos denove arestita, li re- iros en la karceron kun la konscienco edifita per la plen- umo de sankta devo.

Post nelonga medito pri la oportuneco de tiu rimedo, kiu ŝajnis al li providenca, li insistis ĉe Domicio, ke tiu lin subtenu per la interhelpoj, kiujn la amiko disponos.

La amiko de la Apostolo plej diligente klopodis, por trafi tiun celon. Uzante la prestiĝon de ĉiuj, kiuj vivis kiel subuloj apud la imperiestro, li sukcesis ekhavi la deziratan aŭdiencon, por ke Paŭlo el Tarso sin defen- du kiel konvene, per rekta peto al la aŭtoritateco de Aŭgusto.

En la difinita tago li estis inter gardistoj allasita al Nerono, kiu akceptis lin scivola en vastan salonon, kie la imperiestro kutimis kolekti la senfarajn favoratojn de sia krima kaj ekscentra kortego. La persono de la eksrabeno lin ja interesis. Li volis koniĝi kun tiu viro, kiu agigis grandan nombron el liaj intimuloj, por apogi ties apelacion. La ĉeesto de la Apostolo lin forte dis- revigis: kian valoron ja povas havi tiu maljunulo kun tia sensignifa kaj skeleta aspekto? Apud Tiĝelinus kaj aliaj malicaj konsilistoj li kun ironio fikse rigardis la personon de Paŭlo. Tiel granda intereso pri tia vulgara ulo estis ja nekredebla. Kiam li ekpensis revenigi la Apostolon en la kerceron, ne aŭdinte ties peton, unu el la korteganoj diris, ke estus konsilinde doni la pa- rolon al Paŭlo, por ke oni taksu ties mensan kadukecon. Nerono, kiu neniam preterlasadis ian okazon, por paradi per siaj artistaj pretendoj, juĝis ĉi tiun proponon bona kaj ordonis al la malliberulo laŭplaĉe paroladi.

Inter du gardistoj la inspirata predikanto de la Evangelio noble levis la kapon, fikse ekrigardis Cezaron kaj la kamaradojn de ties ventkapa akompananaro kaj per firma voĉo ekparolis:

- Imperiestro de la romanoj, mi komprenas la pro- fundan signifon de ĉi tiu horo, kiam mi al vi parolas, apelaciante al viaj sentoj de grandanimeco kaj justeco. Mi ĉi tie turnas min ne simple al ia erarema viro, al iu homa estulo, sed ja al la administranto, kiu devas esti konscienca kaj justa, al la plej granda el la regantoj en la mondo, homo, kiu, pli bone ol teni la sceptron kaj la kronon de grandega imperio, devas rigardi sin kiel la grandaniman patron de milionoj da infanoj!

La parolo de la maljuna Apostolo resonadis en la salono kvazaŭ ia profunda novaĵo. La imperiestro lin rigardadis mirante kaj kortuŝite; la kapricema tempera- mento de Nerono estis impresiĝema por personaj aludoj, en kiuj tronus brilaj figuroj. Rimarkinte, ke li impon- as al la negranda aŭdantaro, la damaska konvertito pli kuraĝe daŭrigis:

- Fidante vian grandanimecon, mi klopodis por ĉi tiu neforgesebla horo, por apelacii al via koro, ne sole por mi, sed ankaŭ por miloj da viroj, virinoj kaj infan­oj, kiuj suferas en la karceroj aŭ pereas en la cirkoj de torturoj. Mi ĉi tie parolas en la nomo de tiu nekal- kulebla multego da suferantoj, kun malvarma krueleco persekutataj de favoratoj de via kortego, kiu devus kon- sisti el honestaj kaj humanaj sinjoroj. Ĉu al viaj oreloj ne venas la angoraj lamentoj de vidvinoj, maljunuloj kaj infanoj? Ho Aŭgusto, reganta sur la trono de Klaŭdio, eksciu, ke ondo da malicaĵoj kaj abomenaj krimoj balaas la kvartalojn de la imperia ĉefurbo, eltirante dolorajn plorsingultojn al viaj kompatindaj zorgatoj! Apud viaj reglaboroj certe rampas plej danĝeraj vipuroj, kiujn oni devas mortigi por la trankvileco kaj honesta laborado de via popolo. Tiuj malicaj kunhelpantoj deklinas viajn penojn for de la rekta vojo, dissemas teruron ĉe la klas- oj, nefavoritaj de la sorto, minacas la pli malfeliĉajn! Tio estas ili, kiuj akuzas la konfesantojn de doktrino de amo kaj elaĉeto. Ne kredu la trompon de iliaj konsiloj, kiuj elspiras kruelecon. Eble neniu klopodis tiel, kiel la kristanoj, por helpi al la viktimoj de la konsumanta brulego. Dum la nobelaj patricioj forkuradis de Romo ruinigata, dum la plej timemaj rifuĝis en la plej ŝirmit- ajn lokojn, la disĉiploj de Jesuo trakuradis la flamant- ajn kvartalojn, malakrigante la suferadon de la mafeliĉ- aj viktimoj. Kelkaj oferis sian vivon al la honoriga altruismo, sed fine, vidu, la sinceraj laborantoj de la Kristo ricevis de monstraj kalumniantoj kiel rekompenc- on la nigrigan nomon de aŭtoroj de la abomeninda kri- mo. Ĉu via konscienco ne doloris, kiam vi subtenis tiajn fiajn asertojn, sen ia senpartia kaj rigora enketo? En la ŝaŭmado de la kalumnioj mi aŭdis nenian voĉon, kiu klarigus al vi la aferon. Mi supozas, ke vi estas implik- ita en tiaj tragediaj iluzioj, ĉar mi ne kredas la kripl- iĝon de via aŭtoritateco, destinita al la plej bonaj decidoj favore por la Imperio. Tial, ho imperiestro de la ro- manoj, rekonante la grandiozan povon en viaj manoj, mi kuraĝas laŭte sonigi mian voĉon, por via plena in- formiĝo. Atentu la gloran amplekson de viaj devoj. Ne cedu al la rabio de senkonsciencaj kaj kruelaj poli- tikistoj. Memoru, ke en iu vivo pli alta, ol ĉi tiu, oni postulos de vi kalkulojn pri via konduto en la ŝtataj aferoj. Ne nutru la pretendon, ke via sceptro estas eter- na. Vi estas delegito de iu potenca Sinjoro, kiu loĝas en la Ĉielo. Por konvinkiĝi pri la specialeco de tia si- tuacio, nur ekrigardu la nebulan pasintecon. Kio fariĝis viaj antaŭirintoj? Tra viaj luksaj palacoj paŝadis venk- intaj militistoj, improvizitaj reĝoj, heredintoj fieraj pri siaj tradicioj. Kie tiuj estas? La historio sciigas nin, ke ili suriris la tronon ĉe la deliraj aplaŭdoj de la po- polamasoj. Ili venis malhumilaj, dekretante la morton de la malamikoj, ornamitaj per la sangoplenaj restaĵoj de la viktimoj, tamen sufiĉis blovo por tio, ke ili ekglit- is de la brilego de trono en la mallumon de tombo. Unuj forpasis pro la fatalaj sekvoj de siaj detruaj ekscesoj mem; aliaj, murdite de la infanoj de la ribelo kaj mal- espero. Rememorigante tian situacion, mi intencas, ne aliigi la kulton al la vivo en kulton al la morto, sed ja montri, ke la plej granda riĉeco de homo estas la paco de la konscienco pro la plenumita devo. Pro ĉiuj ĉi mo- tivoj mi apelacias al via grandanimeco, ne sole por mi, sed ankaŭ por ĉiuj niaj samkredanoj, ĝemantaj en la sen- lumeco de la karceroj, atendante la glavon de la morto.

Nun, dum la longa paŭzo, kiun faris la elokventa parolanto, povis vidiĝi la stranga sensacio, kiun naskis lia diskurso. Nerono estis palega. Tiĝelinus, treege incit- iginta, serĉis ian rimedon, por duondiri iun malpli dign- an an rimarkon pri la petanto. La tre malmultaj korteg- aninoj, tie troviĝantaj, vidigis la neesprimeblan emocion, kiu afekciis ilian nervan sistemon. La amikoj de la estro de la pretoranoj montriĝis indignantaj, ruĝiĝintaj de kolero. Aŭdinte unu el la korteganoj, la imperiestro ordonis, ke la petanto sin tenu silente, ĝis li faros la unuajn decidojn.

Ĉiuj estis poseditaj de mirego. De iu senforta, mal- sana grandaĝulo oni ne povis atendi tian konvinkpovon, ian sentimecon, kiu ĝislimis frenezon laŭ la pensamaniero de la patricioj. Pro multe malpli grava kulpo maljunuloj kaj honestaj konsilistoj de la kortego estis ekzilitaj aŭ kondamnitaj al morto.

La filo de Agripino ŝajnis afekciita. Li jam ne al- metadis al la okulo la impertinentan smeraldon kvazaŭ monoklon. Li havis la impreson, kvazaŭ li aŭdis nigr- ajn profetaĵojn. Maŝine li gestadis, kiel al li propre, kiam io lin absorbis aŭ trafis liajn nervojn. La admonoj de la Apostolo penetris en lian koron, ties vortoj kvazaŭ por ĉiam resonos en liaj oreloj. Tiĝelinus rimarkis la delikatecon de la situacio kaj alproksimiĝis.

Dia Cezaro - per voĉo apenaŭ aŭdebla kaj sklav- aĉe flustris la estro de la pretoranoj -, se vi volos ĉi tiu fiulo povos morti ankoraŭ hodiaŭ, ĉi tie...

Ho ne, ne - rediris Nerono kortuŝita -, ĉi tiu viro estas el la plej danĝeraj, kiajn mi ĝis hodiaŭ ren- kontis. Neniu, kiel li, kuraĝis komentarii la nunan si­tuacion per tiaj esprimoj. Kvazaŭ gardantojn de la pa­rolo, mi vidas multe da eble eminentaj personoj, kiuj, kuniginte potencajn elementojn, povus fari al mi grand­an malbonon.

Mi konsentas - diris la interparolanto hezitante, tre mallaŭte.

Tiel do - prudente daŭrigis la imperiestro -, oni devas ŝajni grandanima kaj sagaca. Mi por momento lin pardonos, rekomendante, ke li ne foriru de la urbo, ĝis plene klariĝos la situacio de la sekvantoj de la Krist- anismo...

Tiĝelinus aŭskultadis lin kun angora rideto, kaj la filo de Agripino finis, flustrante:

Vi tamen sekvu ĉiujn liajn paŝojn, tenadu lin kaŝe gardata, kaj kiam ni festos la restarigon de la Granda Cirko, ni uzos la okazon, por ekspedi lin en ian malproksiman lokon, kie li devos por ĉiam malaperi.

La abomeninda pretoranestro ridetis kaj diris:

- Neniu pli bone solvus ĉi tiun malfacilan de- mandon.

Post ĉi tiu nelonga konversacio, neaŭdebla por la ceteraj ĉeestantoj, Nerono deklaris, forte surprizante la korteganojn, ke li konsentas al la apelaciinto la liber- econ, por kiu tiu pledis en sia unua defendo, sed pro- krastas la absolvon ĝis tiam, kiam oni definitive konklud- os pri ia respondeco de la kristanoj. Tiel do la defend- anto de la Kristanismo povos libere restadi en Romo, sed ligita al la ŝuldiĝo ne foriĝi de la sidejo de la Im- perio, ĝis lia persona afero estos sufiĉe klarigita. La estro de la pretoranoj skribis la verdikton sur pergameno. Siaflanke, Paŭlo el Tarso estis rekuraĝigita kaj ĝojega. La ruza monarko ŝajnis al li ne tiel malbona, eĉ inda je amikeco kaj danko. Li sentis sin posedita de granda ĝojo, ĉar la rezultatoj de lia unua defendo estis tiaj, ke ili havigas novajn esperojn al liaj samkredanoj.

Paŭlo reiris en la karceron kaj la administranto ri­cevis oficialan noton pri la lastaj disponoj al li rilataj. Nur tiam oni lin liberigis.

Kun granda espero li serĉis siajn amikojn, sed ĉie aŭdis nur senkuraĝigajn informojn. La plej multaj el liaj pli intimaj kaj servemaj kunlaborantoj estis mal- aperintaj, arestitaj aŭ mortintaj. Multaj forkuris, tim- ante la ekstreman oferon. Fine tamen li havis la ple- zuron denove renkonti Lukon. Tiu pia kuracisto inform- is lin pri la doloraj kaj tragediaj okazaĵoj, kiuj ĉiutage fariĝadis. Ne sciante, ke soldato sekvas lin de malpro- ksime, por lokalizi lian novan loĝejon, Paŭlo, akompan- ata de sia amiko, venis al malriĉa domo en la ĉirkaŭaĵo de la Pordego Kapena. Bezonante ripozi kaj revigligi la senfortiĝintan korpon, la maljuna predikanto iris al du noblaj kredantoj, kiuj lin ĝojege akceptis: tiuj estis la geedzoj Lino kaj Klaŭdia, fervoraj servantoj de Jesuo.

La Apostolo al nacianoj enloĝiĝis en tiu malriĉa hej- mo, devante iri al la Malliberejo Mamertina ĉiun trian tagon, ĝis definitive klariĝos lia situacio.

Malgraŭ la konsolo, kiun li ĝuis, la respektinda ami­ko de la nacianoj havis strangajn antaŭsentojn. Iafoje mirigis lin mem, ke li meditas pri la kronado de sia apostola laborado, kvazaŭ jam nenio al li restus, krom morti por Jesuo. Tiajn pensojn li penadis forpeli de si, por bataladi plue por la dissemado de la evangeliaj ins- truoj. Pro sia organisma kadukeco li ne povis plu iri al la predikado en la katakomboj, sed uzis la amikan kaj sindonan helpadon de Luko por tiuj epistoloj, kiujn li opiniis necesaj. Inter ĉi tiuj enviciĝas la lasta letero, kiun li skribis kaj sendis al Timoteo per du amikoj, kiuj forveturis Azion. Paŭlo skribis ĉi tiun lastan dokument- on al la tre amata disĉiplo, posedite de nedifinebla emo- cio, kiu plenigis al li la okulojn per abundaj larmoj. Lia nobla animo deziris konfidi al la filo de Eŭnike siajn lastajn disponojn, sed li bataladis kun si mem, por ne konfesi sian malvenkon. Skribante elkorajn vortojn, la eksrabeno sentis sin kvazaŭ ia disĉiplo, vokita al pli alt- aj sferoj, sed ne povanta forlasi sian kondiĉon de homo, kiu ne deziras kapitulaci en la batalado. Samtempe kiel li konfidis al Timoteo sian konvinkon, ke li finis sian karieron, li petis tiun sendi lian vastan ledmantelon, kiun li lasis en Troas ĉe Karpo, ĉar li bezonis ian ŝirmilon por la senforta korpo. Konigante al la amiko siajn last­ajn impresojn, plenajn de prudento kaj amo, li petis ties klopodon, ke Johano Marko venu al la sidejo de la Imperio, por helpi lin en la apostola laborado. Kiam lia tremanta kaj faltoplena mano melankolie skribis: "Nur Luko estas kun mi" ( ), la konvertito apud Damasko haltis, plorante super la pergamenfolioj, sed en tiu mo­mento li eksentis, ke karesas lian kapon iaj malpezaj flugiloj. Milda konsolo ekposedis lian amplenan kaj brav- an koron. Ĉe ĉi tiu loko de la letero li rekuraĝiĝis kaj denove elmontris batalemon, kaj finis per la rekomend- oj, koncernantaj la bezonojn de la materia vivo kaj liajn evangeliajn laborojn.

Paŭlo el Tarso donis la leteron al Luko, por ĝin ekspedi, sed ne sukcesis kaŝi siajn funebrajn antaŭsent- ojn. Vane la karesema kuracisto kaj sindona amiko pen-

(*-1 Dua Epistolo al Timoteo, 4:11. - Noto de la Aŭtoro.

is forbati tiujn zorgojn; senutile Lino kaj Klaŭida provis lin distri.

Kvankam li ne forlasis la laborojn konformajn al la nova situacio, la maljuna Apostolo dronis en profunda meditado, el kiu li eliris, nur por kontentigi la ordinar- ajn bezonojn.

Efektive, kiam pasis kelke da semajnoj post tiu le- tero al Timoteo, armita grupo vizitis la loĝejon de Lino post noktomezo, en la antaŭtago de la grandaj festoj, per kiuj la ŝtata administrantaro deziris signigi la re- konstruon de la Granda Cirko. La domomastro, lia edz- ino kaj Paŭlo el Tarso estis arestitaj; saviĝis Luko, ĉar li tranoktis aliloke. La tri viktimoj estis kondukitaj en karceron sur la monteto Eskvilino, atestante potencan fidon ĉe la komenciĝanta martirigo.

La Apostolo estis ĵetita en malluman ĉelon, pov- ante komunikiĝi kun neniu. La soldatoj mem ektimis ĉe lia kuraĝo. Adiaŭante Linon kaj ties edzinon, dum ĉi tiu abunde ploradis, la brava predikanto ilin brakumis, dirante:

- Ni estu kuraĝaj. Ĉi tio kredeble estas la lasta fojo, ke ni nin reciproke salutas per la materiaj okuloj, sed ni ja revidiĝos en la regno de la Kristo. La tirana povo de la Cezaro atingas sole nur la mizeran korpon...

Laŭ formala ordono de Tiĝelinus la malliberulo estis izolita for de ĉiuj siaj kamaradoj.

En la senlumeco de la karcero, kiu aspektis kvazaŭ ia malseketa kaverno, li faris retrospektivan ekzamenon de ĉiu faroj dum sia vivo kaj fordonis sin al Jesuo, plene fidante lian dian favorkorecon. Li sincere ekde- ziris resti apud siaj fratoj, kiuj certe estis destinitaj por la morgaŭaj fiaj spektakloj, esperante kun ili dividi la kronon de la martiroj, kiam sonos la ekstrema horo.

Li ne povis dormi, konsiderante la horoj n, pasintajn de la momento de lia aresto, kaj konvinkiĝis, ke la tago de la ofero estas ne malproksime. Eĉ ne radieto da lumo penetris la naŭzan malvastan ĉelon. Li perceptis nur iajn forajn malprecizajn murmurojn, kiuj ŝajnis al li kva- zaŭ kolektiĝo de homoj sur la stratoj. La horoj tren- iĝadis en laŭŝajne senfina atendado. Post angora laceco li sukcesis havi iom da horoj da dormo; kiam li vekiĝis, li ne kapablis kalkuli, kiom da horoj forpasis. Li estis soifa kaj malsata, sed fervore preĝis kaj eksentis, ke el la fontoj de la nevidebla providenco fluadas dolĉa kon- solo por lia animo. En sia koro li maltrankviliĝis pri la situacio de siaj kamaradoj. Unu gardisto informis lin, ke grandega nombro da kristanoj estos kondukita en la cirkon, kaj li suferis, ĉar li ne estis vokita, por morti pro Jesuo kune kun siaj fratoj en la areno de la martir- iĝo. Dronante en ĉi tiuj konsideroj, li post nelonge ek- sentis, ke iu singarde malfermas la pordon de la karcero. Kondukite eksteren, la eksrabeno ekvidis antaŭ si ses armitajn virojn, kiuj lin atendis apud granda veturilo. Malproksime, sur la horizonto punktita per steloj, pentr- iĝis la mirindaj tonoj de la baldaŭa aŭroro.

La Apostolo silente obeis la ekskorton. Liajn kalajn manojn ili brute ligis per maldelikataj ŝnuroj. Unu nokto- gardisto, videble ebria, alproksimiĝis kaj sputis sur lian vizaĝon. La eksrabeno rememorigis al si la suferojn de Jesuo kaj ricevis tiun insulton, farante nenian geston de ofendita memestimo.

Ĉe ankoraŭ unu ordono li prenis lokon en la vetur- ilo apud la ses armitoj, kiuj lin observadis, mirante ti- ajn grandajn serenecon kaj bravecon.

La ĉevaloj ektrotis vigle, kvazaŭ dezirante moderigi la humidan malvarmecon de la mateno.

Kiam ili venis al la tombejoj, kiuj sekvis unu alian laŭlonge de la Vojo Appia, la nokta ombro preskaŭ tute disfandiĝis, anoncante tagon kun radiluma suno.

La militisto, kiu komandis la eskorton, ordonis halt- igi la veturilon kaj, eliriginte la malliberulon, hezite diris al li:

- La estro de la pretoranoj, laŭ verdikto de Ce­zaro, ordonis, ke vi estu ekzekutita en la tago, sekvanta tiun, kiam mortis la kristanoj, difinitaj por la festoj de la cirko, hieraŭ okazintaj. Vi do sciu, ke vi travivas viajn lastajn minutojn.

Trankvila, kun brilantaj okuloj kaj ligitaj manoj, Paŭlo el Tarso, ĝis tiam silenta, diris, mirigante la tur- mentantojn per sia majesta sereneco:

Mi deklaras mian ekscion pri la krima tasko, kiun koncernas vin plenumi... La disĉiploj de Jesuo ne timas la turmentantojn, ĉar tiuj povas neniigi nur la korpon. Ne pensu, ke via glavo povos estingi al mi la vivon, ĉar, travivante ĉi tiujn forpasantajn minutojn en karna korpo, mi do estas senprokraste penetronta en la sanktejojn de la vivo eterna kun mia Sinjoro Jesuo Kristo, tiu sama, kiu prenos kalkulojn de vi, kiel ankaŭ de Nerono kaj de Tiĝelinus!

La malica taĉmento estis konsternita de mirego. Tiu morala energio en la ekstrema momento skuus eĉ la plej fortajn. Rimarkinte la perpleksecon de ĉiuj kaj skrupule observante sian komision, la eskortestro pren- is sur sin fari la ekzekuton. Liaj subuloj ŝajnis kons- ternitaj, nervaj, tremantaj. La decidema komisiito de Tiĝelinus ordonis do al la malliberulo antaŭeniĝi dudek paŝojn. Paŭlo el Tarso ekmarŝis serene, kvankam, en la koro, rekomendante sin al Jesuo, komprenante la be- zonon de spirita subteno por la plej granda atesto.

Sur la difinita loko la sendito de Tiĝelinus elingigis la glavon, sed, en ĉi tiu momento, lia mano ektremis, kiam li fikse ekrigardis sian viktimon, kaj li diris ape- naŭ aŭdeble:

Estas al mi dolore, ke mi estas komisiita por ĉi tiu tasko, kaj en la koro mi ne povas min deteni be- daŭri vin...

Levante la kapon, tiom, kiom por li eble, Paŭlo el Tarso senhezite rediris:

Mi ne estas inda je bedaŭro. Prefere kompatu vin mem, ĉar mi mortos, plenumante sanktajn devojn en strebado al vivo eterna, dum vi ankoraŭ ne povas eviti la maldelikatajn devojn de la pasema vivo. Ploru pri vi, ja pri vi, ĉar mi, mi foriros al la Sinjoro de Paco kaj Vero, kiu donas vivon al la mondo, dum vi fininte vian sangotaskon, devos reveni al la naŭza kunevivado de la ordonantoj de mallumaj krimoj de via tempo!

La ekzekutonto ĉiam ankoraŭ lin rigardadis kun mirego, sed Paŭlo, rimarkinte la tremadon, kun kiu li tenas la glavon, decideme instigis:

- Ne tremu! Plenumu vian devon ĝis la fino!

Fortega frapo vundis lian gorĝon, preskaŭ tute for- tranĉante la maljunan kapon, kiu blankiĝis ĉe la suferoj de la mondo.

Paŭlo el Tarso peze falis, eldirinte eĉ ne unu vort- on. La senviva korpo buliĝis sur la tero kiel ia mal- belega kaj senutila restaĵo. La sango torente elfluadis ĉe la lastaj kuntiriĝoj de la rapida agonio, dum la es- korto, konsternita, muta, reen ekmarŝis en la triumfa matena lumo.

La brava disĉiplo de la Evangelio sentis la aflikton de la lastaj fizikaj reefikoj, sed iom post iom ekspertis ian mildan sensaĵon de revigliga faciligo. Ŝajnis al li, kvazaŭ iaj karesantaj kaj helpemaj manoj lin delikate tuŝas kaj, ĉe tiu sola dia kontakto, forviŝas la teruran impreson de liaj amaraj suferoj. Surprizite, li rimarkis, ke oni lin transportas malproksimen, kaj pensis, ke grandanimaj amikoj deziras lin helpi en iu pli oportuna loko, por ke ne manku al li la dolĉa konsolo de la kvieta morto. Post kelke da minutoj la doloroj estis tute mal- aperintaj. Sub la impreso, ke li troviĝas en la ombro de ia foliriĉa kaj amika arbo, li ĝuadis la karesadon de matenaj ventetoj, kiuj malvarmete preterblovadis. Li provis stariĝi, malfermi la okulojn, ekkoni la ĉirkaŭ- aĵon: ne eble! Li sentis sin senfortiĝinta, simila al re- saniĝanto de longa kaj tre serioza malsano. Li kiel eble kolektis siajn mensajn fortojn kaj ekpreĝis, petegante Jesuon permesi la prilumadon de lia animo en tiu nova situacio. Precipe la nevidado dronigis lin en premanta atendo. Li rememoris tiujn tagojn en Damasko, kiam la blindeco invadis liajn okulojn de pekulo, senvidigitajn de la glora lumo de la Majstro. Li rememoris la fratan korecon de Ananias kaj ekploris sub la influo de tiuj rememoroj. Post granda penado li sukcesis leviĝi kaj konsideris, ke la homo devas servi al Dio, eĉ se li palpas en densa mallumo.

Tiam li aŭdis paŝojn de iu, kiu facile alproksimiĝas. Subite venis al li en la kapon tiu neforgesebla tago, kiam li estis vizitita de la sendito de la Kristo, en la gastejo de Judas.

Kiu vi estas? - li demandis tiel, kiel iam, ĉe tiu neforgesebla travivaĵo.

Frato Paŭlo... - ekparolis la ĵusveninto.

Rekoninte tiun amatan voĉon, la Apostolo al naci- anoj interrompis lin, ekkriante kun neesprimebla ĝojego:

Ananias! Ananias!

Kaj li falis sur la genuojn, konvulsie plorante.

Jes, estas mi - diris la respektinda estulo, met- ante la luman manon sur lian kapon. - Unu tagon Jesuo ordonis, ke mi redonu al vi la vidadon, por ke vi povu koni la malglatan vojon de liaj disĉiploj, kaj ho- diaŭ, ho Paŭlo, li konsentis al mi la feliĉon malfermi viajn okulojn por la rigardado al la vivo eterna. Leviĝu! Vi jam venkis la lastajn malamikojn, vi ricevis la kron­on de la vivo, vi atingis aliajn sferojn de la Elaĉeto!

La Apostolo stariĝis, dronante en larmoj de ĝojanta danko, dum Ananias, metante la dekstran manon sur li­ajn estingiĝintajn okulojn, milde ekkriis:

Vidu denove, en la nomo de Jesuo! Detempe de la revelacio apud Damasko vi dediĉis la okulojn al la servado al la Kristo; ekrigardu nun la belaĵojn de la vivo eterna, por ke ni ambaŭ povu ekfugi renkonte al la amata Majstro.

Tiam la sindona laboranto de la Evangelio ekvidis la mirindaĵojn, kiujn Dio destinas por ĝiaj laborantoj en la ombroplena mondo. Miregante, li rekonis la ĉirkaŭ- aĵon. Ne malproksime troviĝis la katakomboj ĉe la Vojo Appia. Misteraj fortoj estis forigintaj lin de la malgaja sceno, kie putradis liaj sangaj restaĵoj. Li sentis sin juna kaj feliĉa. Li nun komprenis la grandecon de la spirita korpo en medio fremda al la surteraj organismoj. Liaj manoj jam ne havis faltojn, lia haŭto estis libera de cikatroj. Li havis la impreson, kvazaŭ li sorbis ian mis- teran eliksiron de la juneco. Radilume blanka tuniko envolvis lin kun graciaj ondoj. Kiam li apenaŭ vekiĝis el sia raviteco, jen iu faciltuŝe frapis lian ŝultron: tio estis Gamaliel, kiu venis por frata kiso. Paŭlo el Tarso sentis sin la plej feliĉa el la estuloj. Brakumante kune la maljunan instruanton kaj Ananiason, per unu sola elkora ekmovo, li ekkriis kun larmoj:

Nur Jesuo povus konsenti al mi tian ĝojon, kiel ĉi tiu!

Kiam li apenaŭ ĉi tion diris, jen komencis alveni malnovaj kamaradoj el la surteraj luktoj, iamaj amikoj, sindonaj fratoj, kiuj venis lin saluti ĉe lia transpaŝo de la sojlo de la eterneco. La raviĝoj de la Apostolo sen- halte sekvis unu post alia. Kvazaŭ ili restus en Romo, atendante lin, ĉiuj martiroj ĉe la hieraŭaj festoj alvenis, kantante apud la katakomboj. Ĉiuj deziris brakumi la noblan disĉiplon, kisi liajn manojn. Tiam, donante la im- preson, ke ĝi naskiĝas el iaj mirindaj fontoj de la trans- aĵo, aŭdiĝis karesa melodio, akompanata de arĝentosonaj voĉoj, kiuj certe estis de anĝeloj. Miregante la belecon de tiu kompozicio, nevortigebla en homa lingvo, Paŭlo aŭdis la respektindan amikon el Damasko, kiu komplez- eme klarigis:

Ĉi tio estas la himno de la liberiĝintoj!

Rimarkante lian intensan emocion, Ananias demand-

is, kia lia unua deziro en la sfero de la elaĉetitoj. Paŭlo el Tarso, en si mem, ekpensis pri Abigail kaj la sanktaj aspiroj de sia koro, kiel farus ĉiu homo, sed nun, okup- ante sin nur pri la dia servado, kiu ordonas forgesi ĉi- ajn, eĉ la plej simplajn kapricojn, kaj ne perfidante la dankemon al la favorkoreco de la Kristo, li kortuŝite respondis:

Mia unua deziro estus revidi Jerusalemon, kie mi faradis tiom da malbono, kaj tie preĝi al Jesuo, por prezenti al li mian dankon.

Tuj kiam li tion diris, jen la luma anaro ekmoviĝis. Miregante la flugpovon, Paŭlo rimarkis, ke nun distanc- oj signifas nenion por lia spirita kapableco.

De pli alte ĉiam ankoraŭ fluadis plej belaj harmo- nioj. Tio estis himnoj, glorantaj la feliĉon de la labor- antoj venkintaj kaj la favorkorecon de la benoj de la Ĉiopova.

Paŭlo deziris alkonformigi tiun ravan iradon al siaj rememoroj. Por tio la grupo laŭiris la Vojon Appia ĝis Arisio, de kie ĝi turniĝis direkte al Puteoli, en kies ekle­zio ĝi preĝis dum kelke da minutoj da senkompara fe- liĉo. De tie la spirita karavano iris al la insulo Melita, poste al Peloponezo, kie Paŭlo raviĝis ĉe la rigardado al Korinto, donante liberan kuron al karesaj kaj dolĉaj rememoroj. Flamante de frata entuziasmo, la ceteraj ekskursantoj akompanadis la bravan disĉiplon sur la vojo de la sanktaj rememoroj, vibrantaj en lia koro. Ateno, Tesaloniko, Filipi, Neapolis, Troas kaj Efeso estis lokoj, kie la Apostolo longe haltadis, preĝante en larm­oj de danko al la Plejaltulo. Trafluginte la regionojn de Pamfilio kaj Kilikio, ili kun ĝojo kaj sankta respekto eniris en Palestinon. Sur ĉiuj vojoj aliĝis senditoj kaj laborantoj de la Kristo. Paŭlo ne sukcesis taksi la ĝoj- on de lia veno al Jerusalem sub la belega blua tono de la krepusko.

Akceptinte la proponon de Ananias, ili kolektiĝis sur la supro de Kalvario kaj tie kantis himnojn de es- peroj kaj lumo.

Rememorante la erarojn de sia nigra pasinteco, Paŭ- lo el Tarso genuiĝis kaj direktis al Jesuo varman peton. La elaĉetitaj kunuloj enmemiĝis, dum li, ekstaze, en larmoj, penis formuli sian dankon al la Dia Majstro. Tiam sur la tolo de la senlima spaco pentriĝis eksteror- dinare bela bildo. Kvazaŭ ŝirinte la nemezureblan bluan volbon, jen ekaperis, en la vasteco de la firmamento, ia luma vojo kaj tri figuroj, kiuj alproksimiĝis, disradiante fortan brilon. La Majstro okupis la mezon, akompanata de Stefano dekstre kaj de Abigail sur la flanko de la koro. Miregante, ravite, la Apostolo povis nur etendi la brakojn, ĉar la voĉo estingiĝis ĉe la apogeo de la emocio. Abundaj larmoj perlis sur lia vizaĝo, en grandioza eks- tazo. Abigail kaj Stefano alpaŝis al li. Ŝi, obeante im- pulson de la koro, delikate ekprenis liajn manojn, dum Stefano lin varme brakumis.

Paŭlo ekvolis ĵeti sin en la brakojn de la du fratoj el Korinto, kisi iliajn manojn en sia feliĉego, sed, simile al obeema infano, kiu ĉion ŝuldas al sia sindona kaj bona instruanto, li serĉis la rigadon de Jesuo, por senti lian aprobon.

La Majstro indulgeme kaj bonkore ridetis kaj pa­rolis:

- Jes, Paŭlo, estu feliĉa! Nun venu en miajn brak- ojn, ĉar estas laŭ la volo de mia Patro, ke turmentantoj kaj martiroj por ĉiam kolektiĝu en mia regno!

Kaj tiele kune, feliĉaj, la fidelaj laborantoj de la elaĉetanta Evangelio sekvis la paŝosignojn de la Kristo, direkte al la sferoj de Vero kaj de Lumo...

Malsupre en la foraĵo Jerusalem ravite rigardadis la vesperan krepuskon, atendante la lunlumon, kiu ne malfruos kun siaj unuaj ekbriloj.

FINO

G L O S A R O

Mi ĉi tie prezentas proprajn nomojn, uzitajn en ĉi tiu traduko, sed ne ĉiujn. Kelkajn mi trovis nenie, tial mi devis ilin forĝi; tiujn, kiel ankaŭ tiujn en la Nova Testamento, en la Malnova Testamento kaj komunuzajn, mi ĉi tie ne re- gistras escepte de iaj nemultaj. Kelkajn mi prezentas, kvan- kam ili estas konataj, jam ekzistantaj en la literaturo de Esperanto, sed ĉu por komparo kaj debato pri formoj, ĉu por instruiĝo de la leganto.

ALBALONGO. Nomo, kiun oni vidas en "Quo Vadis", de la fama antikva urbo de Latio, konkuranto de Romo. En la "Enciklopedia Vortaro", de Wtister, kaj en la "Grand Dictionnaire Esperanto-Frangais", de Prof. G. Waring- hien, oni vidas simple "Albo".

ANTIUM. Antikva urbo en Latio. En la Esperanta traduko de "Quo Vadis" ankaŭ "Antium".

CARINAE. Pron. "karine". Latina nomo de strato en la antikva Romo. Ankaŭ tiel en "Quo Vadis".

CESTRO. Lat. Cestros, gr. Kestros. Rivero de Pisidio, Mal- grand-Azio, trafuanta ankaŭ Pamfilion. Hodiaŭ nomata de unuj "Aksu", de aliaj "Karahissar".

CITIUM. Lat. Citium. Urbo de Kipro.

EŬNIKE. El la gr. Euneike Eunike. En la latinlingvaj surskriboj Eunica. En II Timoteo, 1:5, Eŭnike, tial mi preferis ĉi tiun; tamen en "Quo Vadis" Eunice.

KALOI-LIMENES. Greka nomo, signifanta "Belaj Havenoj", kaj tiel en Agoj, 27:8. La Vulgato skribas Boniportus.

Hodiaŭ konata kiel "Kalo-Limniones". Golfeto kaj have- no de la insulo Kreto. Mi preferis restigi la nomon, kiun al ĝi donis la Aŭtoro.

MAMERTINA MALLIBEREJO. Lat. Career Mamertinus. En "Quo Vadis" Mamertina malliberejo; en "Pabiola" Ma- mertena Kareero. La formo, kiun mi nun alprenis, estas tiu sama, kiun mi proponis en mia traduko "Antaŭ du mil jaroj. . .", portugallingva verko ankaŭ de Emmanuel.

NEA-PAFOS. Ekzistis iu "Pafos", kiu estis forlasita, kaj tiam oni konstruis novan uibon, 15 km malproksime de la unua. Tiun "novan" la Aŭtoro nomas Nea-Pafos, kiu estas ja la konata "Pafos". Eble ni povus ĝin nomi en Esperanto "Nov-Pafos", simile al "Nov-Jorko", "Nov- Zelando" k.a.

ORONTO. Rivero de Sirio, hodiaŭ nomata Aassi. Lat. kaj gr. Orontes; en "Quo Vadis" Oronto.

PALMIRA. Urbo de Sirio, proksima al Dezerta Arabujo. El la gr. Palmyra, lat. Palmyra, Palmira. Oni diras, ke la sirianoj nomas ĝin "Tadmor" kaj la grekoj "Palmy­ra". En I Reĝoj, 9:18, II Kronikoj, 8:4, k.a. estas citita iu "Tadmor"; en Jeĥezkel, 47:19 oni legas "Tamar".

POPEA SABINA. Lat. Poppaea Sabina; en "Quo Vadis" Sabina Poppaea. Mi preferis "Popea" laŭ Kabe, en sia "Unua Legolibro". Kabe ne citas la duan nomon de la fama korteganino, tial ĝi povus ja esti "Sabina".

PORDEGO KAPENA. Lat. Porta Capena; ĉi tiun latinan formon oni vidas en "Quo Vadis" kaj en la "Unua Lego­libro", de Kabe. Mi preferis traduki: "Porta" estus "Pord- ego" (ne, ĝustadire, "Pordo"), kaj faciligi la prononcon: "Kapena".

PORDEGO LAVERNAL. El la lat. Porta Lavernalis.

SARONA GOLFO. Lat. Saronieus sinus. Hodiaŭ nomata "Egina golfo", inter Peloponezo kaj Atiko. "Saron" est­as, ŝaĵnas, la nomo de iu reĝo aŭ rivero, aŭ de ambaŭ.

SUBURRA. Lat. Subura Suburra, antikva malbonfama kvartalo en Romo. Ankaŭ Suburra en "Quo Vadis" kaj "Fabiola".

TRASTEVERE. Ankaŭ "Transtevere": italaj nomoj de la lat. Transtiberium. Unu el la dek kvar regionoj, en kiujn Aŭgusto dividis Romon, sed neniam aparteninta al la "urbs" mem. En "Quo Vadis" Transtibro, traduko, kiun mi aprobas; mi tamen preferis restigi la nomon, kiun al ĝi donis la Aŭtoro.

VOJO APPIA. Lat. Appia via. En "Quo Vadia" Via Appia kaj Appia vojo. Mi preferis la formon, kiun oni vidas en la "Unua Legolibro", de Kabe.

VOJO NOMENTANA. Lat. Nomentana via. En "Quo Va­dis" Via Nomentana. Por unuformeco mi preferis "Vojo Nomentana".

l-*-1 El la Ĉap. 53, de Jesaja. - Noto de la Aŭtoro.


(*-1 Mateo. - Noto de la Aŭtoro.

Загрузка...