La voĉo de Paŭlo en ĉi tiuj profundaj elvokoj hav- is mirindan akcenton. Silas komprenis kaj silentis kun larmantaj okuloj.

Sed tiu okazaĵo havis pli grandajn efikojn, ol tiuj, kiujn la Apostoloj de la Majstro povis atendi. La antaŭ- diristino ne plu ricevis la viziton de tiu estulo, kiu dis- donadis ĉiaspecajn respondojn. La pasie kutimaj kon- sultantoj vane iris al ŝi. Vidante sin senigitaj je tiu facila enspezo, tiuj negocistoj, trafitaj de tia malprofito, levis grandan agitadon kontraŭ la misiistoj.

Disvastiĝis la famo, ke Filipi, dank'al la trokuraĝo de la revolucia predikisto, estis senigita je la protekto de la spiritoj de Dio. La fanatikuloj ekzaltiĝis. Post tri tagoj Paŭlo kaj Silas sur la placo mem estis surpriz- itaj de atako de la popolamaso, ligitaj al tre pezaj ŝtip- oj kaj senkompate vergobatitaj. Sub la mokfajfado de la malklera homamaso ili humile submetiĝis al tiu tortu- ro. Kiam ili sangadis sub la kruelaj vergoj, la aŭtoritat- uloj enpaŝis en la aferon kaj ili, senfortaj kaj ŝanceliĝe paŝantaj, estis ĵetitaj en malliberejon. En la senluma kaj turmenta nokto, ne povante dormi pro la akregaj doloroj, la disĉiploj de Jesuo pasigis la tempon en preĝ- oj, saturitaj de luma fervoro. Ekstere muĝis la tempesto per timegigaj tondroj kaj siblantaj ventoj. Ŝajnis, ke la tuta Filipi estas ĉe siaj fundamentoj skuata de la fra- kasanta uragano. Estis jam post noktomezo kaj la du Apostoloj laŭte preĝadis. Vidante ilin preĝantaj, la plej proksimaj kaptitoj, ŝajnis, ilin akompanadis, laŭ la es- primo de la mienoj. Paŭlo tra la kradoj ilin rigardis kaj, pene alproksimiĝinte, komencis predikadi la Regnon de Dio. Kiam li konsideradis la subitan tempeston, kiu trafis la animon de la disĉiploj, dum Jesuo dormadis en la ŝipeto, mirakleca okazaĵo ekfrapis la rigardon de la malliberuloj: la multepezaj pordoj de la grandnombraj karceroj senbrue malfermiĝis. Silas palegiĝis; Paŭlo ĝin komprenis kaj eliris renkonte al siaj kamaradoj. Per impresa tono li predikadis plu la eternajn veraĵojn de la Sinjoro; kaj ekvidinte dekojn da viroj kun vila brusto, longa barbo kaj malgaja animo, kvazaŭ ili tute forgesis la mondon, la Apostolo al nacianoj pli entuziasme pa- rolis pri la misio de la Kristo kaj petis, ke neniu penu fuĝi. Tiuj, kiuj rekonos sian kulpon, danku la Patron por la bonfaro de la puno; tiuj, kiuj opinios sin senkulp- aj, elverŝu sian ĝojon, ĉar nur la torturoj de la justulo povas savi la mondon. Ĉi tiuj argumentoj de Paŭlo re- tenis tiun tutan strangan malgrandan aŭdantaron: neniu ekpensis iri al la elirpordo; kolektiĝinte ĉirkaŭ tiun ne- konaton, kiu tiel bone povosciis paroli al la malfeliĉuloj, multaj kun larmoj genuiĝis kaj konvertiĝis al la Savinto, kiun li bonkore kaj energie anoncis.

Ĉe tagiĝo, post la tempesto, la malliberejestro vek- iĝis, ĝenata de tiu eksterorda voĉbruado. Vidante la pordojn malfermitaj kaj timante pri sia respondeco, li instinkte provis mortigi sin, sed Paŭlo alpaŝis kaj ne- ebligis al li tiun ekstreman agon, klarigante al li, kio okazis. Ĉiuj malliberuloj humile reiris en siajn karcer- ojn. Lukano, la malliberejestro, konvertiĝis al la nova doktrino. Antaŭ ol la taga lumo superverŝis la kamp- ojn, jen li plej kortuŝite faris al la Apostoloj urĝkurac- adon, lavante al ili la batvundojn. Loĝante apud la mal- liberejo, li kondukis la disĉiplojn en la internon de sia hejmo, ordonis regali ilin per nutraĵo kaj revigliga vino. Tuj frue matene la urbestroj de Filipi estis informitaj pri tiuj okazaĵoj. Timoplene, ili ordonis liberigi la pre- dikistojn, sed Paŭlo, dezirante asekuri la kristanajn la- borojn, komenciĝantajn en la eklezio, fondita en la domo de Lidia, diris, ke li estas romano, por ke la urbestroj de Filipi pli respektu la ideojn de la nazareta profeto. Li forpuŝas la ordonon de liberigo kaj postulas la ĉe- eston de la urbestroj: tiuj timplene venis. La Apostolo anoncis al ili la Regnon de Dio kaj, elmontrante al ili si­ajn titolojn, devigis ilin aŭskulti lian paroladon pri Jesuo. Li sciigis ilin pri la evangeliaj laboroj, kiuj elkrepusk- iĝis en la urbo, ĉe la kunhelpado de Lidia, kaj faris kon- siderojn pri la rajto de la kristanoj ĉie. La urbestroj prezentis al li sian senkulpigon, garantiis la tenadon de la paco al la naskiĝanta eklezio kaj, prenante kiel pre- tekston la gradon de sia respondeco antaŭ la popolo, pet- is Paŭlon kaj Silason foriri de la urbo, por antaŭhaltigi pluajn tumultojn.

La eksrabeno estis kontenta, kaj reveninte en la loĝ- ejon de la nobla vendistino de purpuro kune kun Silas, kiu konfesis al si lian animfortecon, ne kaŝante sian miregon, tie restadis kelke da tagoj, kunmetante la pro- gramon de la laboroj sur la nova kampo de Jesuo. Poste ili vojaĝis al Tesaloniko, haltante ĉie, kie estis lokoj aŭ vilaĝoj, atendantaj sciigojn pri la Savinto.

En tiu nova agmedio ili denove estis kun Luko kaj Timoteo, kiuj ilin sopire atendadis. La laboroj daŭris plu intensegaj. Ĉie tiuj ĉiam samaj kolizioj. Antaŭjuĝ- emaj judoj, homoj malsinceraj, nedankemaj kaj indife- rentaj koluziadis kontraŭ la jerusalema eksleĝisto kaj ties sindonaj kamaradoj.

Paŭlo eĉ en la plej malgrandaj luktoj tenadis sin forte kaj noble. Pluvis ĉagrenoj, afliktoj sur la placo, maljustaj akuzoj, kruelaj kalumnioj; teruraj minacoj ofte subite trafis la dian neprofitemon de liaj faroj, ta­men la brava disĉiplo de la Sinjoro iradis ĉiam antaŭen serena kaj firma tra la agitadoj, vivante sole nur de sia laboro kaj konsilante al la amikoj tiel same konduti. Estis nepre necese, ke Jesuo venku en la koroj: jen la plej ĉefa programo. Ĉi tiun realaĵon li superstarigis su­per ĉia intereso, repuŝante ĉian kapricon; la misio daŭr- is plu meze en grandegaj doloroj kaj baroj, tamen solida kaj venkanta pri sia dia celo.

Post nekalkuleblaj malpaciĝoj kun la judoj en Te­saloniko la eksrabeno decidis transiĝi en Berean. Anko- raŭ klopodoj, sindonoj, turmentoj. La misiaj laboroj, ĉiam pace komenciĝantaj, poste iradis meze en flamaj luktoj.

La rigoremaj judoj en Tesaloniko sin ne detenis kaj iris Berean. La urbo agitiĝis kontraŭ la disĉiploj de la Evangelio, la koroj ekzaltiĝis. Luko, Timoteo kaj Silas estis devigitaj foriri el la urbo kaj ekvagadis tra la naj- baraj vilaĝoj. Paŭlo estis arestita kaj skurĝita. Dank'al grandegaj klopodoj de la simpatiantoj de Jesuo li estis liberigita, kun la kondiĉo kiel eble plej baldaŭ forlasi la urbon.

La eksrabeno senprokraste konsentis; li sciis, ke post li kaj per supermezuraj penoj ĉiam ekstaros ia hejma eklezio, kiu, protektata de la favorkoreco de la Majstro, diskreskos ĝis senfineco, por proklami la superregecon de la Bona-Novaĵo.

Estis nokto, kiam liaj samidealanoj sukcesis konduki lin el la karcero sur la straton. La Apostolo al nacianoj penis informiĝi pri siaj kamaradoj kaj eksciis pri la ilin afliktantaj sortobatoj. Li rememoris, ke Silas kaj Luko estas malsanaj kaj ke Timoteo bezonis renkontiĝi kun sia patrino en la haveno de Korinto. Estus pli bone ĝuigi al siaj amikoj iom da ripozo en la bolegado de la renov- igaj laboroj. Ne estus juste peti ilian kunhelpon, dum li mem sentis la neceson ripozi.

La fratoj en Berea insistis pri lia foriro. Estis tro riske doni kaŭzon al pluaj malpaciĝoj. Tiam Paŭlo de- cidis efektivigi longdatan planon: li vizitos Atenon, plen- umante delongan idealon. Impresite de la helena kul- turo, kiun li ricevis en Tarso, li ofte karesis la sopiron koni la glorajn monumentojn, la majestajn templojn, la kleran kaj liberan spiriton de Ateno. Kiam ankoraŭ tre juna, li pensis pri tiu vizito en la grandioza urbo de la malnovaj dioj, decidinte doni al ĝi la trezorojn de la kre- do, konservatajn en Jerusalem: li iros al la kleraj kaj sendependaj anaroj kaj parolos pri Moseo kaj ties Leĝo. Nun pensante pri la efektivigo de tiu projekto, li kon- sideris, ke li havigos al la atena spirito multe pli riĉ- an lumon: li anoncos al la fama urbo la Evangelion de Jesuo. Kiam li parolos antaŭ la publiko, li certe ne ren- kontos la tumultojn, kio tiel plaĉas al la izraelidoj. Li jam antaŭĝuis la plezuron paroladi al la popolamaso, kutiminta al la traktado de la spiritaj aferoj. Certe la filozofoj senpacience atendas sciigojn pri la Kristo: ili do ricevos el liaj evangeliaj predikoj la veran sencon de la vivo.

Lulante sin en tiuj esperoj, la Apostolo al nacianoj decidis fari la vojaĝon en akompano de kelke da pli fi- delaj amikoj, sed ĉi tiuj de la atenaj pordegoj revenis al sia urbo, forlasante lin tute sola.

Paŭlo eniris en la urbon tre emociita. Ateno ankoraŭ elmontris multe da eksteraj belaĵoj. La monumentoj de ĝiaj respektindaj tradicioj preskaŭ ĉiuj staris; mildaj harmonioj vibradis en la tre blua ĉielo; ridantaj valoj estis tapiŝitaj de floroj kaj parfumoj. La granda animo de la Apostolo raviĝis, kontemplante la Naturon. Li re- memoris tiujn noblajn filozofojn, kiuj enspiris tiun sam- an aeron. La gloran pompon de la atena pasinteco, kaj sentis sin transportita en ian miriandan sanktejon. Sed la stratiranto ne povis vidi lian animon kaj de Paŭlo vidis nur la malgrasegan korpon, kiun la manko de viv- necesaĵoj faris strangaĉa. Multaj prenis lin kiel ian al- mozulon, ian homan ĉifonaĵon el la granda amaso, kiu senĉese enfluadis el la senprotekta oriento. La sendito de la Evangelio, en la entuziasmo de siaj noblaj intenc- oj, ne povis rimarki la interkontraŭajn opiniojn pri li. Plena de kuraĝo li decidis fari predikojn surstrate, en la posttagmezo de tiu sama tago. Li sopiris stari fronte al la atena spirito, tiel same, kiel li nun staris antaŭ la materiaj belaĵoj de la urbo. Sed lian klopodon kronis dolora fiasko. Ĉe la unua momento alproksimiĝis multe da homoj, sed kiam ili aŭdis liajn parolojn pri Jesuo kaj la resurekto, granda parto el la ĉeestantoj eksplodis per incite ironia ridegado.

Ĉu ĉi tiu filozofo estas ia nova dio? - ŝerce demandis preterpasanto.

Li aspektas tro senhelpa por tio - respondis la demandito.

Kia dio estus tia? - demandis alia. - Vidu, ke liaj manoj tremas! Li mienas malsana kaj senfortiĝinta. Lia barbo estas sovaĝa, kaj li estas kovrita de cikatroj!

Li estas frenezulo - ekkriis maljunulo, pretend- anta profundan saĝon. - Ni ne perdu tempon.

Paŭlo ĉion ĉi aŭdis, vidis la vicon de la forirantoj, indiferentaj kaj malmolkoraj, kaj eksentis grandan frost- on en la koro. Ateno staris tre malproksime de liaj es- peroj. La popola amaso donis al li la impreson de ia grandega kolektiĝo de homoj, venenitaj de falsa kulturo. Pli ol unu smajnon li persistis en la publikaj predikoj sen rimarkindaj rezultatoj. Neniu interesiĝis pri Jesuo kaj des malpli ekpensis oferi al li gastigon pro nura sim- patio. Tio estis la unua fojo, de kiam li komencis sian misiistan taskon, ke li foriros el iu urbo, ne fondinte eklezion. Eĉ en la plej krudaj vilaĝoj ĉiam iu kopiadis la notojn de Levi, por komenci la evangelian laboradon en ia modesta hejmo; en Ateno aperis neniu, kiu inter- esiĝus pri la legado de la evangeliaj tekstoj. Tamen tiel forta estis la insistado de Paŭlo super kelke da emi­nentaj personoj, ke ili kondukis lin en la Areopagon, por ke li ekrilatu kun la homoj plej kleraj kaj inteligentaj de tiu tempo.

La anoj de tiu elita societo ricevis lian viziton pli scivole ol interesite.

La Apostolo eniris tien dank'al Dionisio, klera kaj nobla homo, kiu kontentigis lian peton, por observi, kiel granda estas lia kuraĝo ĉe la prezentado de la nekonata doktrino.

Paŭlo komencis impresante la aŭdantaron per tio, ke li parolis pri la "Dio nekonata", kultata sur la atenaj altaroj. Lia vibranta parolo havis neordinarajn nuanc- ojn; la figuroj estis multe pli riĉaj ol tiuj, registritaj de la aŭtoro de la "Agoj". Dioniso mem miregis. La Apos­tolo montriĝis al li tre malsama ol tia, kian li vidis sur la placo. Paŭlo paroladis altfluge, emfaze; la figuroj vastiĝis per eksterordinaraj koloroj; sed kiam li ekpa- rolis pri la releviĝo de la mortintoj, aŭdiĝis forta kaj longedaŭra murmurado. La aeropaganoj ridetis, pik- mokoj pluvis. La atena intelekta aristokrataro ne povis cedi pri siaj sciencaj antaŭjuĝoj.

Tiuj pli ironiemaj forlasis la salonon kun sarkasmaj ridegoj, dum tiuj malpli flamiĝemaj, konsidere al Dio­nisio, kun neesprimebla rideto alproksimiĝis al la Apost- olo, dirante, ke ili volonte lin denove aŭskultos, tiam kiam li ne permesos al si la ekstravagancon komentarii fikciajn aferojn.

Paŭlo kompreneble konsterniĝis. Ĉe tiu momento li ne kapablis veni al la konkludo, ke la falsa kulturo ĉiam vidos en la vera klereco esprimon de iaj imagaj, sensenc- aj aferoj. La konduto de la Aeropago ne ebligis al li veni al la fino. Baldaŭ la luksa salono estis preskaŭ silenta. Al la Apostolo tiam venis en la kapon, ke estas preferinde alfronti la tumulton de la judoj. Kie estos batalo, tie ĉiam estos fruktoj por deŝiri. La diskutoj kaj la kolizioj ĉe multaj okazoj estis kvazaŭ ia disfosado de la spirita grundo por la dia kultivejo. Sed tie li renkont- is la malvarmecon de la glacio. La marmoro de la fier- aj kolonoj tuj bildigis antaŭ li la situacion. La atena kulturo estis bela kaj pene prizorgata, impresis per sia grandioza ekstero, sed ĝi nun estis malvarma pro la ri- gideco de la intelekta morto.

Nur Dionisio kaj unu juna sinjorino, nomata Dama­ns, kaj iaj kelke da servantoj en la palaco restis apud li, treege ĝenataj, kvankam inklinaj al la afero.

Malgraŭ sia disreviĝo Paŭlo el Tarso faris ĉion ebl- an, por forblovi la nubon de malĝojo, kiu ombris ĉiujn, komencante de li mem. Li duonridetis de rezignacio kaj provis ion bonhumoran. Dionisio ankoraŭ pli fortikigis sian admiron je la potencaj spiritaj ecoj de tiu homo aspekte tiel mizera, sed tiel energia kaj ĵaluza pri siaj konvinkoj.

Antaŭ ol ili foriris, Paŭlo parolis pri la eblo, ke oni fondu ian eklezion, eĉ se en ia hejmo, kie oni studus kaj komentarius la Evangelion, sed la ĉeestantoj amas- igis senkulpigojn kaj pretekstojn. Dionisio diris, ke li bedaŭras sian nepovadon subtenadi tiun entreprenon pro manko de tempo; Damaris elmetis la hejmajn devojn; la servantoj en la Aeropago ĉiuj prezentis grandegajn malfacilaĵojn: unu estis tre malriĉa, alia estis malmulte komprenata... Paŭlo ricevis ĉiujn senkulpigojn, tenante konsternan mienesprimon, simile al semisto, vidanta ĉir- kaŭ si nur ŝtonojn kaj dornarbetojn.

La Apostolo al nacianoj serene adiaŭis ĉiujn, sed apenaŭ li estis sola, li ekploregis. Al kio atribui la dolor- an fiaskon? Li ne tuj povis kompreni, ke Ateno tiam suferis centjaran intelektan veneniĝon, kaj opiniante sin forlasita de la potencoj de la supera regiono, la eksra- beno sin tutan fordonis al terura senkuraĝiĝo. Li ne rezignaciis pri la malvarmeco de ĉiuj, des pli, ĉar la nova doktrino apartenis ne al li, sed al la Kristo. Kiam li ne ploradis, esprimante sian propran doloron, li plorad- is pro la Majstro, pensante, ke li, Paŭlo, ne respondis al la atendo de la Savinto.

Dum multe da tagoj li ne sukcesis disfumigi la nub- on de maltrankvilo, kiu ombris lian animon. Tamen li rekomendis sin al Jesuo kaj petis lin protekti la grand- ajn devojn de lia vivo.

En tiu kirlego da duboj kaj afliktoj jen ekaperis la helpo de la Majstro al la amata Apostolo: Timoteo al- venis el Korinto, portante bonajn novaĵojn.

VII

La Epistoloj

La nepo de Lojda portis al la eksrabeno multe da konsolaj novaĵoj. Li estis jam enloĝiginta la du sinjor- inojn en la urbo, portis iom da mono kaj parolis al li pri la disvolviĝado de la kristana doktrino en la mal- nova ĉefurbo de Akajo. Unu sciigo aparte plaĉis al li: Timoteo raportis al li sian renkontiĝon kun Akvila kaj Priskila. Ĉi tiuj du homoj, kiuj kunsentiĝis al li ĉe la grandegaj malfacilaĵoj en la dezerto, nun laboradis en Korinto por la gloro de la Sinjoro. Li ekĝojis profunde, en sia animo. Krom la multaj personaj motivoj, kiuj vokis lin al Akajo, t.e. la neforviŝeblaj rememoroj pri Jeziel kaj Abigail, ankaŭ la deziro brakumi la amikajn geedzojn estis decida cirkonstanco de lia tuja foriro.

La brava perdikisto eliris tre konsternita el Ateno. La fiasko antaŭ la greka kulturo pelis lian esploreman spiriton al plej turmentaj konsideroj. Li nun komencis kompreni, kial la Majstro preferis Galileon kun ĝiaj mal- eminentaj kaj korsimplaj homoj, liaj kunlaborantoj; li pli bone komprenis, kial la Kristo malkaŝe parolis pri la savo kaj malkovris sian naturan pliamon por la ne- favoritoj de la sorto.

Timoteo rimarkis lian strangan malĝojon kaj vane penis konvinki lin, ke pli konsilinde estas vojaĝi per ŝipo pro la facilaĵoj ĉe Pireo; li tamen decidis nepre iradi piede, por viziti la interajn unuopajn lokojn.

- Sed mi sentas, ke vi estas malsana - oponis la disĉiplo, penante lin dekonsili. - Ĉu ne estus pli pru- dente, se vi ripozus?

Rememorante siajn travivitajn senkuraĝiĝojn, la Apostolo diris:

Tiel longe, kiel ni povas labori, ni devas imagi en la laboro ian eliksiron kontraŭ ĉiaj malbonoj. Cetere estas juste uzi la tempon kaj la oportunon.

Mi tamen pensas - motivis la juna amiko -, ke vi povus iomete prokrasti...

Kial prokrasti? - rediris la eksrabeno, ĉiel klo- podante por forbati la ĉagrenojn pri Ateno. - Mi ĉiam estis konvinkita, ke Dio urĝe bezonas servojn bone far- itajn. Se ĉi tio estas karakterizaĵo de niaj mizeraj labor- oj en ĉi tiu mondo, kial do prokrasti aŭ malplenumi la sanktajn devojn de nia animo al la Ĉiopova?

La junulo konsideris la ĝustecon de ĉi tiuj asertoj kaj silentis. Ili tiel trairis pli ol sesdek kilometrojn, dum kelke da tagoj da marŝado kaj intertempoj de predikoj. En tiu laborado ĉe simplanimaj homoj Paŭlo el Tarso sentis sin pli feliĉa. La kampuloj ricevis la Bonan-Nov- aĵon pli ĝoje kaj pli kompreneme. Hejmaj eklezietoj estis fonditaj ne malproksime de la golfo Saron.

Absorbite de la karesaj rememoroj pri Abigail, li trairis la istmon kaj eniris en la multemovan kaj bruan urbon. Li brakumis Lojdan kaj Eŭniken en dometo pro- ksima al Kenkrea kaj tuj penis vidiĝi kun la malnovaj geamikoj el la "oazo de Dan".

Posedite de plej granda ĝojo, la tri amikoj inter- ŝanĝis brakumojn. Akvila kaj lia edzino longe parolad- is pri la evangeliaj laboroj, al kiuj ili estis vokitaj de la favorkoreco de Jesuo. Kun brilantaj okuloj, kvazaŭ ili estus venkintaj ian grandan batalon, ili raportis al la Apostolo, ke ili realigis sian idealon, dum kelka tempo restadi en Romo. Kiel senfamaj teksistoj ili loĝis en malnova ruina domego en Trastevere kaj faris siajn unu- ajn predikojn en la medio mem de cezaraj pompoj. La judoj estis deklarintaj malkaŝan militon al la novaj prin- cipoj. Tuj ĉe la unua trumpetvoko de la Bona-Novaĵo leviĝis grandaj tumultoj en la malriĉa kaj senprotekta judkvartalo. Priskila rakontis, ke grupo da furiozaj iz- raelidoj nokte penetris trarompe en ŝian ĉambron kun instrumentoj por skurĝado kaj puno. Ŝia edzo longe restis en la metiejo, kaj tial ŝi ne povis eviti la krue- lajn skurĝojn. Nur tre malfrue ŝin helpis Akvila, kiu trovis ŝin rulita en sango. La tarsa Apostolo ĝojegis pro tia atesto. Siavice li sciigis al siaj geamikoj la dolorojn, kiujn li pro la nomo de Jesuo Kristo ĉie suferis. Tiuj komunaj torturoj montriĝis kiel favoroj de Jesuo, kiel eternaj glortitoloj. Kiu amas, tiu turmentiĝas, por ion doni, kaj tiuj, kiuj amis la Majstron, sentis sin ekstreme feliĉaj, ke ili ion suferas pro sia sindoneco al lia nomo.

Dezirante repreni la serenecon de siaj viglaj laboroj, forgesante la atenan malvarmecon, Paŭlo parolis pri sia projekto, fondi eklezion en Korinto; Akvila kaj lia edz- ino tuj montriĝis pretaj fari ĉion por ĝia realigo. La eksrabeno akceptis ilian noblan oferon kaj ekloĝis kune kun ili en ilia domo, kie li ĉiutage okupis sin pri sia metio.

Korinto konstante vekadis rememorojn karajn por lia koro. Ne komunikante al siaj amikoj tiujn rememor­ojn, bolantajn en lia sentema animo, li iris revidi tiujn lokojn, pri kiuj Abigail ravite ĉiam paroladis. Kun plej granda zorgo li lokalizis tiun regionon, kie probable kuŝ- is la bieneto de la maljuna Joĥedeb, nun unuigita kun la vastegaj proprietoj de la heredintoj de Licinio Minu- cio; li rigardadis la malnovan malliberejon, el kiu lia fianĉino sukcesis fuĝi, por saviĝi de tiuj monstroj, kiuj murdis ŝian patron kaj sklavigis ŝian fraton; li longe pensis pri la haveno de Kenkrea, el kiu Abigail unu tag- on ŝipiris, por konkeri lian koron laŭ la supera kaj ne- ŝanĝebla decido de la Eternulo.

Paŭlo per korpo kaj animo sin fordonis al sia kruda laboro. La vigla manlaborado havigis al li dolĉan for- geson pri Ateno. Komprenante la neceson de kelka tem­po de kvieteco, li instigis Lukon ripozi en Troas, ĉar Timoteo kaj Silas trovis laboron kiel kamelpelistoj.

Sed antaŭ ol li denove faris siajn predikojn, komenc­is alveni al Korinto senditoj el Tesaloniko, Berea kaj aliaj lokoj de Makedonujo, kie li iam fondis siajn amat- ajn ekleziojn. Ĉi tiuj baraktis en urĝe premantaj aferoj, kiuj postulis lian delikatan kunhelpon. Sentante emba- rason por ĉion sola kontentigi kun la necesa preteco, li denove vokis Silason kaj Timoteon, por lin helpi. Uz- ante la oportunajn okazojn en sia profesio, ĉi tiuj am- baŭ povus efike kunagi por la solvo de la neantaŭviditaj demandoj.

Plikuraĝigita de la kunhelpo de tiuj amikoj, Paŭlo la unuan fojon parolis en la sinagogo. Lia flama parolo rikoltis eksterordinaran sukceson. Judoj kaj grekoj em- tuziasme parolis pri Jesuo. La teksisto estis invitita ĉiusemajne daŭrigi siajn religiajn komentariojn, sed tuj kiam li ektraktis pri la rilatoj inter la Leĝo kaj la Evan- gelio, jen reŝprucis la malpaciĝoj. La izraelidoj ne to- leris la superecon de Jesuo super Moseo, kaj, se ili kon- sideris la Kriston kiel profeton de la raso, ili tamen ne konsentis, ke li estas Savinto. Paŭlo akceptis la pro- vokojn, sed ne sukcesis cedigi tiel hardiĝintajn korojn; la diskutadoj daŭris plurajn sinsekvajn sabatojn, ĝis, unu tagon, kiam la flama kaj sincera parolo de la Apostolo forte vipadis la fariseajn erarojn, unu el la plej eminent- aj estroj de la sinagogo akre al li ordonis:

Tenu la buŝaĉon, ci senhonta vortŝutanto! La si­nagogo ĝis hodiaŭ toleris ciajn artifikojn per efektive mireginda paciencemo, sed en la nomo de la plimulto mi ordonas, de ci por ĉiam foriru! Ni volas scii nenion pri cia Savinto, mortigita same, kiel tiuj hundoj la krucanoj!

Ĉe tiaj malrespektaj esprimoj pri la Kristo la okuloj de la Apostolo pleniĝis de larmoj. Li nature pripensis la situacion kaj rediris:

Ĝis nun, en Korinto, mi penis diri la veron al la popolo, elektita de Dio por la sankta konservado de la dia unueco, sed, se vi ĝin ne akceptas, mi de hodiaŭ iros al la nacianoj! Falu sur vin mem la maljustaj malbenoj, per kiuj vi superĵetis la nomon de Jesuo Kristo!

Kelkaj el la izraelidoj pli varmsangaj ekintencis ata- ki lin, naskante tumulton, sed unu romano, nomata Tito Justo, ĉeestanta ĉe la kunveno kaj kiu ekde la unua prediko sentis sin forte altirita al la potenca persono de la Apostolo, alproksimiĝis kaj etendis al li siajn brakojn de amiko. Paŭlo povis do sendifekte eliri el la salono kaj iris al la domo de sia bonfaranto, kiu disponigis al li ĉion necesan al la organizado de aktiva eklezio.

La teksisto ĝojegis. Tio estis la unua konkero por iu definitiva establaĵo.

Kun la helpo de ĉiuj simpatiantoj de la Evangelio, Tito Justo aĉetis domon por la komenco de la religiaj servoj. Akvila kaj Priskila estis la precipaj kunlaborant- oj, krom ankaŭ Lojda kaj Eŭnike, por ke estu plenum- itaj la programoj, aranĝitaj de Paŭlo, simile al la kara organizacio de Antioĥia.

La eklezio de Korinto komencis tiam doni la frukt- ojn plej riĉajn pri spiriteco. La urbo estis fama per sia malĉasteco, sed la Apostolo kutime diradis, ke el la marĉ- oj ofte naskiĝas la plej belaj lilioj; kaj ĉar tie, kie estas multe da pekado, estas multe da memriproĉo kaj sufero, en egalaj cirkonstancoj la eklezio kun ĉiu tago kresk- adis, kunigante la plej diversajn kredantojn, kiuj alven- adis, sopirante forlasi tiun Babelon, putrantan de mal- virtoj.

Pro la ĉeesto de Paŭlo la eklezio de Korinto ricevis apartan gravecon, kaj preskaŭ ĉiutage alvenadis send- itoj el la plej foraj regionoj. Tio estis kurieroj el Ga- latujo petantaj helprimedojn por la eklezioj de Pisidio; kamaradoj el Ikonio, Listra, Tesaloniko, Kipro, Jerusa­lem. Ĉirkaŭ la Apostolo kreiĝis kolegieto da sekvantoj, da konstantaj kunuloj, kiuj kun li laboradis ĉe la plej etaj taskoj. Paŭlo tamen en la animo turmentiĝis de zorgoj. La aferoj estis diversaj kaj urĝaj. Li ne povis flanken meti ilian tenadon: li sin ŝarĝis per pezaj devoj antaŭ la fratoj en Korinto; li devis atendi la monkolekt- adon, destinitan al Jerusalem; li ne povis forlasi la an- taŭe fonditajn ekleziojn. Iom post iom li ekkomprenis, ke ne sufiĉis ekspedi komisiulojn. La petoj alamasiĝ- adis el ĉiuj lokoj, kie li iam estis, disportante la ĝojojn de la Bona-Novaĵo. Liaj fratoj, plenaj de amo kaj kon- fido, kalkulis je lia sincereco kaj sindoneco, devigante lin intense bataladi.

Sentante sin ne kapabla samtempe kontentigi ĉiujn bezonojn, la abnegacia disĉiplo de la Evangelio, foje, profitante la silenton de la nokto, kiam la eklezio estis senhoma, kun larmoj petis Jesuon nepre havigi al li la rimedojn necesajn al la plena efektivigo de lia tasko.

Fininte la preĝon, li sentis sin envolvita en mildan lumon. Li havis la klaran impreson, ke li ricevas la vi- ziton de la Sinjoro. Sur la genuoj, spertante neesprim- eblan emocion, li aŭdis serenan, amplenan admonon:

Ne timu - diris la voĉo -, ĉiam ankoraŭ ins- truadu la veron kaj ne silentu, ĉar mi estas kun vi.

La Apostolo lasis liberan kuron al la larmoj, elflu- antaj el lia koro. Tiu ama zorgemo de Jesuo, tiu ad- mono, kiel respondo al lia alvoko, penetris en lian animon per karesaj ondoj. La ĝojo en tiu momento estis sufiĉe granda, por kompensi ĉiujn dolorojn kaj suferojn sur la vojo. Dezirante profiti la sanktan inspiron en tiu for- pasanta momento, li ekpensis pri la malfacilaĵoj, kiujn li devas venki, por kontentigi la plurajn fratajn eklezi- ojn. Ĉi tio estis sufiĉa por tio, ke la dolĉega voĉo res- pondis:

Ne turmentiĝu pro la bezonoj de via tasko. Estas kompreneble, ke vi ne povas mem samtempe helpi, sed vi povas unutempe ĉiujn kontentigi per la povoj de la spirito.

Li penis trafi la ĝustan sencon de ĉi tiu parolo, sed tio estis por li malfacila.

Tamen la voĉo milde daŭrigis:

Vi povus solvi ĉi tiun demandon, skribante al ĉiuj fratoj en mia nomo; tiuj bonvolemaj scios kompreni, ĉar la valoro de la tasko kuŝas ne en la persona ĉeesto de la misiisto, sed en la spirita enhavo de lia parolo, de lia ekzemplado kaj de lia vivo. De hodiaŭ Stefano staros pli proksime al vi, transigante al vi miajn pensojn, kaj la laboroj por la evangelizado povos pligrandiĝi por la bono de la suferoj kaj de la bezonoj de la mondo.

La sindona amiko de la nacianoj ekvidis, ke la lumo estingiĝis; la silento denove regis inter la senornamaj muroj de la korinta eklezio; sed, kvazaŭ trinkinte la dian akvon de la eterna lumo, li havis sian spiriton en ne- esprimebla ĝojo. La ja pli diligente rekomencos la labor- ojn, li sendos al la plej malproksimaj anaroj sciigojn pri la Kristo.

Efektive, tuj la morgaŭan tagon alvenis kurieroj el Tesaloniko kun tre malagrablaj sciigoj. La judoj su- kcesis veki en la tiea eklezio novajn kaj strangajn dub- ojn kaj kverelojn. Timoteo konfirmis tion per personaj observoj. Oni petis la urĝan ĉeeston de la Apostolo, sed ĉi tiu decidis efektivigi la inspiron de la Majstro, kaj rememorante, ke Jesuo promesis al li partoprenigi Ste- fanon en la dia tasko, li opiniis, ke li devas ne agi sola, kaj tial li vokis Timoteon kaj Silason, por kunredakti kun li la unuan el liaj famaj epistoloj.

Tiel komenciĝis la cirkulado de tiuj nepereemaj le- teroj, kies spirita esenco venis el la sfero de la Kristo per la amplena kunhelpo de Stefano, sinoferema kaj fi- dela kunulo de tiu, kiu en sia juneco permesis al si far- iĝi la unua persekutanto de la Kristanismo.

Komprenante la altan spiriton de kunagado en la diaj aferoj, Paŭlo el Tarso neniam pensis skribi sen iu; en tiu momento li deziris la kompanion de la plej indaj kunuloj, helpis al si per iliaj inspiroj, konsciante, ke la kuriero de Jesuo, kiam li ne trovas en sia sentimenta dispozicio la kapablojn necesajn por la konigo de la de- ziroj de la Sinjoro, havas en la amikoj taŭgajn instru- mentojn.

De tiam tiuj amataj kaj famaj leteroj, trezoro el vibroj de iu supera mondo, estis ĉie kopiataj kaj sentat- aj. Kaj Paŭlo ĉiam plue skribadis, sed ne sciis, ke tiuj altvaloraj dokumentoj, ofte skribataj en momentoj de plej granda korpremateco, estas destinitaj ne al iu aparta eklezio, sed al la tutmonda kristanaro. La epistoloj ri- cevis rapidan sukceson. La fratoj interkonkuris en la plej senfamaj lokoj, por havi iliajn tekstojn el konsoloj, kaj Simon Petro mem, ricevinte en Jerusalem la unuajn kopiojn, kunvenigis la eklezion; kortuŝite ilin leginte, li diris, ke la leteroj de la konvertito apud Damasko dev- as esti rigardataj kiel leteroj de la Kristo al siaj dis- ĉiploj kaj sekvantoj, kaj ankaŭ ke ili signas novan lu- man periodon en la historio de la Evangelio.

Tre kuraĝigita de tiuj sukcesoj, la eksleĝisto klo- podis por riĉigi la korintan eklezion per ĉiuj spertoj, kiujn li havis el la institucio en Antioĥia. La kristanoj de la urbo vivis en ia oceano da neesprimeblaj triumfoj. La eklezio havis propran departementon por helpado al tiuj, kiuj bezonis panon, vestojn, medikamentojn. Res- pektindaj maljunulinoj alternis en la sankta tasko ak- ceptadi homojn, malpli favoritajn de la sorto. Ĉiuves- pere okazis kunsidoj, por komentarii iun pecon el la vivo de la Kristo; post la ĉefa prediko kaj kiam ĉiu esprimis sian penson, ĉiuj eksilentis, por mediti pri tio, kion ili ricevis el la Ĉielo per la profeteco. Tiuj ne kapablaj profeti posedis sanigivajn naturdotojn, kiuj estis uzataj por la bono de la malsanuloj en proksima ĉambro. La nun- tempa evangelia mediumeco estas tiu sama profeteco de la apostolaj eklezioj.

Kiel iafoje okazis en Antioĥia, tiel ankaŭ ĉi tie pri iaj pecoj pli malfacile interpreteblaj leviĝis negravaj malkonsentoj, kiujn Paŭlo rapidis kvietigi, sen malutilo por la edifa frateco.

Ĉe la fino de la laboroj de ĉiu vespero, dolĉa kaj sincera preĝo signis la momenton de ripozo.

La institucio okulvideble progresadis. Aliĝinte al la grandanimeco de Tito Justo, aliaj bonstataj romanoj al- prenis al si la Evangelion, riĉigante la organizaĵon per novaj povoj. La malriĉaj izraelidoj havis en la eklezio amikan hejmon, kie Dio sin manifestis al ili per montr- oj de boneco, dum, kontraŭe, en la sinagogoj anstataŭ pano por la mordanta malsato, anstataŭ balzamo por la vundoj de la korpo kaj de la animo, ili renkontis nur la krudecon de la tiranaj antaŭjuĝoj sur la lipoj de senkompataj pastroj.

Kolerante pri la nesuperebla sukceso de la entre- preno de Paŭlo el Tarso, kiu loĝis en la urbo jam jaron kaj ses monatojn, fondinte efektivan kaj perfektan ri- fuĝejon por la "infanoj de Kalvario", la judoj el Korinto teksis teruran plano de persekutado al la Apostolo. La sinagogo estis ĉiam malpli vizitata. Estis necese neniigi la kaŭzon de ĝia socia senkrediteco. La eksrabeno el

Jerusalem tre kare pagos por sia aŭdaco, propagandi la Nazaretan Mesion malprofite al Moseo.

Estis prokonsulo en Akajo, sed loĝanta en Korinto, nobla kaj klera romano, kiu en siaj funkcioj ĉiam agadis laŭ la justeco. Junio Galiono estis frato de Seneko kaj homo bonkora kaj alte edukita. La proceso, starigita kontraŭ la eksrabeno, iris al li por juĝo absolute sen la scio de Paŭlo, kaj tiel granda estis la amaso de la akuzoj, prezentitaj de la izraelidoj, ke la administratoro devis arestigi la Apostolon por la komenca enketo. La sinagogo tre insiste petis, ke ĝi ricevu la taskon konduki la akuziton en la tribunalon. Tute ne suspektante la motivon de tia peto, la prokonulo ĝin konsentis kaj or- donis, ke la interesatoj iru al la publika aŭdienco en la sekvanta tago.

Kun la ordono en la mano la pli flamiĝemaj izrael- idoj decidis aresti Paŭlon en tiu sama tago, en momento, kiam la fakto povos skandali la tutan eklezion.

Vespere, ĝuste kiam la eksrabeno, profunde inspir- ata, komentariadis la Evangelion, armita grupo haltis ĉe la pordo kaj el ĝi elpaŝis kelke da pli eminentaj judoj, kiuj sin direktis en la internon de la domo.

La arestordonon Paŭlo plej serene aŭdis, sed ne same la kunsidantaro. Ekbolis granda tumulto en la salono. Iuj pli varmsangaj junuloj estingis la torĉojn, sed la brava Apostolo, per severa kaj emocianta alvo- ko, kriis:

Fratoj, ĉu vi do volas la Kriston sen atesto?

Ĉi tiu demando tondris en la salono kaj kvietigis ĉiujn korojn. Ĉiam flegma, la eksrabeno ordonis, ke oni ekbruligu la lumojn, kaj etendante la manojn al la mir- antaj judoj, diris per neforgesebla tono:

Mi estas preta!

Iu el la grupo, pikita de tiu spirita supereco, elpaŝis kaj frapis lian vizaĝon per la skurĝoj.

Kelkaj el la kristanoj protestis, la portintoj de la ordono de Galiono lin akre riproĉis, sed la kaptito, el- montrante neniom da indigno, pli laŭte ekkriis:

- Fratoj, ni ĝoju en la Kristo Jesuo. Ni estu tran- kvilaj kaj ni gaju, ĉar la Sinjoro juĝis nin indaj lin sekvi!

Granda sereneco tiam fariĝis inter la anaro. Pluraj virinoj mallaŭte plorsingultadis. Akvila kaj lia edzino direktis al la Apostolo neforgesebaln rigardon, kaj la malgranda grupo ekiris al la karcero en la nokta mal- lumo. Ĵetite en la fundon de malseketa ĉelo, Paŭlo estis ligita al la torturoŝtipo kaj devis ricevi la tridek naŭ batojn. Li mem miris. Ĉiela paco plenigis lian koron per dolĉaj konsoloj. Kvankam tute sola, ĉe kruelaj per- sekutantoj, li sentis refortigita sian fidon al la Kristo. En tia animstato lin ne doloris la teruraj batoj, kaj la turmentantoj vane incitis lian flaman spiriton per in- sultoj kaj ironioj. En tiu kruda, dolora elprovo li ĝoje rimarkis, ke li atingis, en la interna mondo, la regionon de tiu dia paco, kiuj Dio havigas al Siaj infanoj post la dornaj senĉesaj luktoj, kiujn ili tenadas por la konkero de si mem. En iamaj tempoj la amo al la justo lin pel- adis al pasioregataj situacioj, al apenaŭ briditaj deziroj, al akraj polemikoj, sed ĉi tie, elportante la skurĝojn, kiuj frapis liajn duonnudajn ŝultrojn kaj fosis sangant- ajn sulkojn, li faris al si pli vivan bildon de la Kristo, li havis la impreson, kvazaŭ li venas en ties kompat- emajn brakojn, post teruraj, malglataj iradoj ekde la mo­mento, kiam li falis proksime al Damasko en ian abismon el larmoj kaj mallumo. Dronante en superteraj pensoj, Paŭlo el Tarso spertis sian unuan grandan ekstazon. Li ne plu aŭdis la sarkasmojn de siaj senindulgaj turmentantoj, sed sentis, ke lia animo etendiĝas en la senliman spacon, travivante ravantajn emociojn de neesprimebla feliĉo. Ia milda dormo sensensigis lian koron, kaj nur ĉe mateniĝo li revenis al si el tiu dolĉa ripozo. La suno lin gaje vizitis tra la kradojn. La brava disĉiplo de la Evangelio vigle leviĝis, rearanĝis siajn vestojn kaj pa- cience ekatendis.

Nur posttagmeze tri soldatoj malsupreniris en la karceron de la judaj punoj kaj elkondukis la arestiton al la prokonsulo.

Paŭlo plej serene iris antaŭ la tribunalan seĝon. La salono estis plena de flamantaj izraelidoj, sed la Apos­tolo rimarkis, ke la plej multaj ĉeestantoj estas grekoj kun simpatiaj mienoj, eĉ multaj el ili estas liaj personaj konatoj el la helpservoj de la eklezio.

Junio Galiono, tre zorgema pri sia ofico, sidiĝis an- taŭ la maltrankvila rigardo de la interesplenaj ĉeestantoj.

Laŭ la oficiala moro la prokonsulo devos aŭdi la pledantojn, antaŭ ol eldiri ian verdikton, malgraŭ la plendoj kaj akuzoj, registritaj sur pergameno.

Por la judoj estis parolonta unu el la potenculoj de la sinagogo, nomata Sostenes, sed ĉar ne aperis la re- prezentanto de la eklezio de Korinto, por defendi la Apostolon, tial la aŭtoritatulo postulis la senprokrastan plenumon de tiu formalaĵo. Paŭlo el Tarso, tre surprizite, en sia animo petis Jesuon esti la patrono de lia afero, kaj jen elpaŝis sinjoro, kiu sin proponis, por depozicii en la nomo de la eklezio. Tio estis Tito Justo, tiu grand- anima romano, kiu nun ne preterlasis la okazon de la atesto. Tiam fariĝis neatendita fakto: la tieaj grekoj eksplodis per tondra aplaŭdado.

Junio Galiono ordonis, ke la akuzantoj komencu si­ajn necesajn publikajn deklarojn.

Sostenes tiam ekparolis, forte subtenate de la ĉe- estantaj judoj. Li akuzis Paŭlon kiel blasfemanton, de- falinton de la Leĝo, sorĉiston, acide parolis pri ties pas- inteco, diris, ke ties parencoj mem tiun forlasis. La prokonsulo atente aŭskultadis, sed kun kurioza teniĝo: per la montrofingro de la desktra mano li premis la orel- on, ne atentante la miregon de ĉiuj, sed la sinagogestro ĉe tia sinteno senaplombiĝis. Fininte sian akuzon tiel pasian, kiel maljustan, Sostenes demandis la administra- toron de Akajo pri lia konduto, kiu postulis ian kontent- igon, por ne esti prenata kiel ia malrespekto. Sed Galiono, tre trankvila, respondis humure:

- Mi pensas, ke mi ĉi tie sidas, ne por doni ian kontentigon pri miaj personaj agoj, sed por plenumi la devojn de la Justico. Tamen, obeante la kodon de la homa frateco, mi diras, ke, laŭ mia opinio, ĉiu administr- anto aŭ juĝanto de aliula afero devas destini unu orelon por la akuzo kaj la duan por la defendo.

Dum la judoj plej konsternite kunŝovis la brovojn, la korintanoj plezure ridegadis. Paŭlo mem trovis amuza tiun aserton de la prokonsulo, ne povante kaŝi la sanan rideton, kiu subite prilumis lian vizaĝon.

Post tiu sprita incidento Tito Justo alpaŝis kaj ne- detale ekparolis pri la misio de la Apostolo. Liaj vortoj obeadis altan blovon de inspiro kaj spirita beleco. Aŭd- ante el la buŝo de unu sampatrujano la historion de la konvertito apud Damasko, Junio Galiono montriĝis forte impresita kaj emociita. Iam kaj iam la grekoj ektondr- is per ekkrioj de aplaŭdo kaj ĝojo. La izraelidoj kom­prenis, ke ilia afero de momento al momento diseriĝas.

Ĉe la fino de la kunsido la politika estro de Akajo prenis la parolon, por konkludi, ke li vidas nenian krim- on ĉe la disĉiplo de la Evangelio; ke la judoj devas, antaŭ ol fari ian maljustan akuzon, ekzameni la noblan laboradon de la korinta eklezio, ĉar, li opinias, ĉi tie ekzistas nenia ofendo de la izraelidaj principoj; ke la sola malkonsento de vortoj ne pravigas perfortaĵojn; li finis deklarante frivolaj la akuzojn kaj dirante, ke li ne deziras funkcii kiel juĝanto en tiaspeca afero.

Ĉiu lia aserto estis brue aplaŭdita de la korintanoj.

Kiam Junio Galiono deklaris, ke Paŭlo konsideru sin plene liberigita, la aplaŭdoj atingis la deliron. La aŭto- ritatulo rekomendis, ke la foriro fariĝu en ordo, sed la grekoj atendis la malsupreniron de Sostenes kaj, kiam ekaperis la paveca figuro de la "majstro", ili lin sem- kompate atakis. Fariĝis grandega tumulto sur la longa ŝtuparo, apartiganta de la strato la tribunalon, kaj tial Tito Justo afliktoplena alproksimiĝis al la prokonsulo kaj petis lian interhelpon. Sed Galiono, preparante sin plue por reveni hejmen, direktis al Paŭlo simpatiorigard- on kaj flegme rediris:

- Ni ne zorgu pri tio. La judoj estas tre kutimaj al tiaj tumultoj. Se mi, kiel juĝanto, gardis unu orelon, ŝajnas al mi, ke Sostenes, kiel akuzanto, devus gardi la tutan korpon.

Kaj nekonsternite li direktis sin al la interno de la domo. Tiam Paŭlo, aperante sur la supro de la ŝtuparo, ekkriis:

- Fratoj, repaciĝu pro la Kristo!

Ĉi tiu admono trafis plene la tumultantan grandnom- bran homamason. Ĝia efiko estis tuja. Ĉesis la bruoj kaj la krioj. La lastaj luktantoj kvietigis la agitiĝant- ajn brakojn. La konvertito apud Damasko komplezeme alkuris, por helpi al Sostenes, kies vizaĝo sangadis. La tiutagan senkompatan atakinton la kristanoj de Korinto, plenumante la peton de Paŭlo, plej zorge kondukis en lian hejmon.

Forte kolerante pro sia fiasko, la tieaj izraelidoj forĝis novajn atakojn, sed la Apostolo, kunveniginte la anojn de la Evangelio, sciigis, ke li deziras foriri Azion, por kontentigi insistajn vokojn de Johano ( ), por la definitiva fondo de la eklezio de Efezo. La korintanoj delikate protestis, penante reteni lin, sed la eksrabeno per firma tono montris la konvenecon de la vojaĝo kaj aldonis, ke li esperas reveni baldaŭ. Ĉiuj kunservantoj en la eklezio estis konsternitaj. Precipe Febe, disting- inda kunlaborantino de lia apostola klopodado en Ko- rinto, ne sukcesis kaŝi la larmojn el la koro. La fervora disĉiplo de Jesuo komprenigis, ke la eklezio estas fond- ita kaj bezonas nur la kontinuecon de la atento kaj zorg- emo de la kunuloj. Ne estus juste, laŭ lia opinio, denove alfronti la furiozecon de la izraelidoj, kaj ŝajnis al li prudente atendi la kunhelpon de la tempo por la neces- aj faroj.

Post monato li foriris al Efeso, preninte kun si Ak- vilan kaj ties edzinon, kiuj volontis lin akompani.

Ĉe la adiaŭo al la urbo lia penso turnis sin al la pasinteco, al la esperoj de ia surtera feliĉo, kiujn la jaroj enabismigis en sin. Li vizitis tiujn lokojn, kie Abigail kaj ŝia frato ludis en sia infaneco, saturiĝis per dolĉaj,

(*) Johano tre frue komencis siajn laborojn en la ekle- zio de Efeso, kvankam sen apartiĝo de Jerusalem. - Noto de la Aŭtoro.

neforgeseblaj rememoroj, kaj en la haveno de Kenkrea, memorige al la foriro de la amata fianĉino, razigis al si la kapon, refarante sian promeson de eterna fideleco, laŭ la tiamaj popolaj moroj.

Post malfacila vojaĝo, plena de malagrablaj incident- oj, Paŭlo kaj liaj kunuloj venis al la celita loko.

La eklezio de Efeso baraktis en turmentaj problemoj. Johano serioze klopodadis, por ke la evangelia penado ne degeneru en senfruktajn kverelojn: tamen la teksist- oj, venintaj el Korinto, donis al li, kiom necese, ĉian helpon.

Inter la fajraj kunbekiĝoj, kiujn li devis tenadi kun la judoj en la sinagogo, la eksrabeno ne flanken metis iajn sentimentajn farojn, kies plenumon li de longe de- ziris. Kun plej alta grado da delikateco de sentoj li vizitis la Patrinon de Jesuo en ŝia senluksa dometo, ri- gardanta al la maro. Lin forte impresis la humileco de tiu simplanima kaj amplena homo, kiu pli ĝuste ŝajnis ia anĝelo en virinaj vestoj. Paŭlo el Tarso interesiĝis pri ŝiaj dolĉaj rakontoj pri la nokto de la naskiĝo de la Majstro, fiksis en sia koro ŝiajn diajn impresojn kaj promesis kiel eble plej baldaŭ reveni, por rikolti la in- formojn necesajn el la Evangelio, kiun li intencis skribi por la estontaj kristanoj. Maria tre ĝoje metis sin al lia dispono.

Tamen la Apostolo, iom longe kunlaborinte por la plifirmigo de la eklezio kaj konsiderante, ke Akvila kaj Priskila komforte loĝas kaj estas kontentaj, decidis for- iri al novaj lokoj. Liaj fratoj vane penis lin dekonsili de tio, petante lin iom pli longe restadi en la urbo. Pro- mesante reveni tuj, kiam la cirkonstancoj tion ebligos, li diris, ke li devas iri Jerusalemon, por transdoni al Simon Petro la frukton el la kolektado dum sinsekvaj jaroj en la lokoj, kie li estadis. La filo de Zebedeo, kiu konis tiun malnovan projekton, pravigis lin, ke li senprokraste faru tiun vojaĝon.

Denove trovante sin kune kun li, Silas kaj Timoteo kompaniis al li en tiu nova ekskurso.

Tra grandegaj malfacilaĵoj, sed ĉiam kun vere pia entuziasmo predikante la Bonan-Novaĵon, ili venis al la haveno de Cezarea, kie ili restis kelke da tagoj, disdon- ante tra la vojoj, konsolojn kaj resanigojn. Kiam ili ven- is al la ĉefurbo de la judismo, la eksfiŝisto el Kapernaum ilin plej ĝojege akceptis. Simon Petro montris grandan korpan senfortecon dank'al la teruraj kaj senĉesaj klo- podoj, por ke la eklezio sen pli fortaj skuoj elportu la ŝtormojn de la unua tempo, sed liaj okuloj konservis tiun saman serenecon de la fidelaj disĉiploj.

Paŭlo transdonis al li la iometon da mono, kies uzado asekuros pli grandan sendependecon al la jeru- salema institucio, por la ĝusta disvolviĝado de la entre- preno de la Kristo. Petro kortuŝite dankis kaj kun larm­oj lin brakumis. La malriĉuloj, la orfoj, la senhelpaj maljunuloj kaj la resaniĝantoj de tiam havos benatan lernejon de sanktiga laboro.

Petro rimarkis, ke ankaŭ la eksrabeno estas korpe kadukiĝinta: tre malgrasa, tre pala, haroj jam grizaj, ĉio en Paŭlo elmontris la intensecon de liaj luktoj; manoj kaj vizaĝo estis strekitaj de cikatroj.

Antaŭ ĉi tiu vido, la eksfiŝisto entuziasme parolis al li pri liaj epistoloj, dissemitaj en ĉiuj eklezioj kaj avide legataj; profunde sperta en spiritaj demandoj, li eldiris sian konvinkon, ke tiuj leteroj fontas el rekta inspiro de la Dia Majstro: tiun opinion Paŭlo el Tarso ricevis tre emociite pro la meminiciato de la kunbatalanto. Krom tio - plezure aldonis Simon - ne povus ekzisti ia eduka rimedo tiel profunda, kiel tiu. Li konas en Palestino kristanojn, kiuj havas ĉe si multe da kopioj de la me- saĝo al la tesalonikanoj. La eklezioj de Jafo kaj Anti- patris, ekzemple, komentariadis la epistoloj n frazo laŭ frazo.

La eksrabeno eksentis grandegan kuraĝigon, por daŭrigi la elaĉetan bataladon.

Post kelke da tagoj li iris kun la disĉiploj en An- tioĥian. Li kelkan tempon ripozis apud la amataj ka- maradoj, sed lia potenca laborkapableco ne permesis pli grandajn periodojn de senfareco.

Dum tiu tempo ne pasis semajno, en kiu li ne ak­ceptis delegitarojn de pluraj eklezioj el la plej malpro- ksimaj lokoj. Antioĥia en Pisidio plendis pri malfacil- aĵoj, Ikonio petis pluajn vizitojn, Berea kriis pri help- rimedoj, Korinto bezonis klarigojn, Koloso insistis pri lia baldaŭa ĉeesto. Per la servemo de siaj tiamaj kunuloj Paŭlo el Tarso sendadis al ili leterojn post leteroj, ĉiujn plej kore kontentigante. En tiaj cirkonstancoj la Apos- tolo al nacianoj neniam plu troviĝis sola en la evangelia misio. Liaj epistoloj, kiujn li skribadis ĉiam helpate de multenombraj disĉiploj kaj kiuj poste estis en la manoj de la venontaj kristanoj, estas plejparte plenaj de dolĉ- aj kaj delikataj personaj priparoloj.

Fininte sian estadon en Antioĥia, li revenis al sia naskiĝurbo, kie li predikis la eternajn veraĵojn kaj su- kcesis interesigi grandan nombron da tarsanoj pri la realaĵoj de la Evangelio. Poste li denove penetris la alt- aĵojn de Taŭruso, vizitis la ekleziojn de Frigio kaj Ga- latujo, fortikigante siajn samkredanojn, por kio li uzis multe da tempo. Dum tiu senlaca kaj senĉesa klopod- ado li sukcesis varbi novajn disĉiplojn al Jesuo, disdon- ante grandajn bonfarojn en ĉiuj lokoj, prilumataj de lia parolo edifa, ĉar ankaŭ ilustrata per faktoj.

Ĉie luktoj senĉesaj, ĝojoj kaj doloroj, angoroj kaj amaraĵoj de la mondo, kiuj ne malvarmigis liajn esper­ojn al la promesoj de Jesuo. De unu flanko la rigor- emaj izraelidoj, obstinaj kaj malkaŝaj malamikoj de la Savinto; de alia la nedecidemaj kristanoj, ŝanceliĝantaj inter la personaj interesoj kaj la falsaj interpretoj. Ta- men la tarsa misiisto, sciante, ke la sincera disĉiplo dev- as ĉiutage sperti la sensaĵojn de la "mallarĝa pordo", neniam lasis sin posedi de senkuraĝiĝo kaj ĉiumomente plifortigis sian decidon ĉion elporti, peni, fari kaj kons- trui por la Evangelio, tute sin doninte al Jesuo Kristo.

Venkinte la senhaltajn batalojn, li decidis reveni al Efeso, interesite pri la skribado de la Evangelio kon- forme al la rememoroj de Maria.

Tie li jam ne vidis Akvilan kaj Priskilan, kiuj estis revenintaj Korinton kune kun ia Apolos, kiu distingiĝis per sia klereco inter la ĵuskonvertitoj. Kvankam intenc- inte nur kelke da pli longaj konversacioj kun la nefor- gesebla filino de Nazaret, li estis devigita entrepreni seriozan batalon por helpi la kunlaborantojn de Johano. La sinagogo estis haviginta al si grandan politikan in- fluon super la eklezio de la urbo, kiu minacis ruiniĝon. La eksrabeno ekrimarkis la danĝeron kaj senkondiĉe ak- ceptis la lukton. Dum tri monatoj li diskutadis en la sinagogo, en ĉiuj kunvenoj. La urbo, kiu baraktadis en kruelaj duboj, laŭŝajne atingis komprenpovon pli altan kaj pli riĉan per lumo. Farante ĉiam pli da mirigaj re- sanigoj, Paŭlo, unu tagon metinte la manojn sur kelk- ajn malsanulojn, estis ĉirkaŭita de ia neesprimebla lumo el la spirita mondo. Tiuj sanktaj voĉoj, manifestiĝintaj en Jerusalem kaj Antioĥia, parolis antaŭ la publiko. Ĉi tiu fakto ricevis grandegan eĥon kaj havigis pli grand- an valoron al la argumentoj de la Apostolo kontraŭ la judoj.

En Efeso oni paroladis pri nenio alia. La eksrabeno estis subite levita ĝis la apogeo de la estimo. La izrael- idoj ĉie cedadis kampon. La teksisto profitis la okazon, por fiksi pli fundajn evangeliajn radikojn en la koroj. Sekvante la klopodojn de Johano, li penis organizi en la eklezio la servojn por helpado al tiuj malpli favoritaj de la sorto. La institucio riĉiĝis per spiritaj valoroj. Komprenante la gravecon de la eklezio de Efeso por la tuta Azio, Paŭlo el Tarso decidis plidaŭrigi sian estad- on tie. Venis disĉiploj el Makedonujo. Akvila kaj lia edzino estis revenintaj el Korinto; Timoteo, Silas kaj Tito vigle kunlaboradis, vizitante tiujn jam starigitajn kristanajn fondaĵojn. Tiamaniere vigle helpate, la grand- anima Apostolo en la nomo de la Sinjoro ĉiam pli mult- igadis resanigojn kaj bonfarojn. Batalante por la venko de la principoj de la Majstro, li igis multajn formeti de si danĝerajn kredaĉojn kaj superstiĉojn, por sin fordoni al la amplenaj brakoj de la Kristo.

Ĉi tiu fekunda laborado daŭris jam pli ol du jar- ojn, kaj jen fariĝis okazaĵo, kiu profunde efikis ĉe la efesanoj.

La urbo dediĉis specialan kulton al la diino Dia­na (). Malgrandaj statuoj, fragmentaj figuroj de tiu mitologia diaĵo montriĝis en ĉiuj lokoj kaj ankaŭ en la ornamaĵoj de la loĝantaro; sed la predikoj de Paŭlo ŝanĝ- is la preferojn de la popolo. Preskaŭ neniu plu interes- iĝis pri aĉetado de figuroj de la diino. Sed tiu kulto estis tiel enspeziga, ke la tiamaj arĝentaĵistoj, havantaj kiel ĉefon unu metiiston kun la nomo Demetrio, prezent- is fortan proteston antaŭ la koncernaj aŭtoritatuloj.

Tiuj, kiuj ricevis malutilon, motivis sian proteston, dirante, ke la kampanjo de la Apostolo neniigas la plej bonajn popolajn tradiciojn de la distinginda kaj pros- pera urbo. La kultado al Diana venas de la prapatroj kaj meritas pli da respekto; krom tio tuta klaso da sanaj homoj fariĝos senlaboruloj.

Demetrio ekagis. La arĝentaĵistoj kolektiĝis kaj pag- is agitantojn. Ili sciis, ke Paŭlo parolos en la teatro, en tiu sama vespero, kiu sekvis la definitivajn interkon- sentojn. Pagite de la metiistoj, la maliculoj ekdisvast- igis famojn ĉe la plej kredemaj. Ili false distrumpetis, ke la eksrabeno pretiĝas por trarompe penetri en la tem- plon de Diana, por forbruligi la kultobjektojn. Ili al- donis, ke la ikonoklasta bando eliros el la teatro, por plenumi la pereigan projekton. La koroj flamiĝis. La plano de Demetrio funde impresis la imagemon de la pli simplanimaj. Ĉe vesperiĝo sin lokis granda popolamaso sur la vasta placo en atenda sintenado. Fariĝis plena vespero, la homamaso ĉiam kreskadis. Kiam en la teatro oni ekbruligis la unuajn lumojn, la arĝentaĵistoj pensis ke la Apostolo tie troviĝas. Kun minacaj sakraĵoj kaj gestoj la amaso ekimpetis furioze kriante, sed nur Gajo kaj Aristarĥo, fratoj el Makedonujo, tie estis, prepar- ante la teatron por la vesperaj predikoj. Ili ambaŭ estis arestitaj de tiuj pli flamantaj. Konstatinte la foreston de la eksrabeno, la senkonscienca amaso sin direktis al la metiejo de Akvila kaj Priskila, sed ankaŭ ĉi tie Paŭlo ne troviĝis. La senluksa laborejo de la kristanaj geedzoj

(*-1 En Agoj, 19:24 "Artemis", greka nomo de Diana. - La Trad.

estis tute disruinigita per kruelaj frapoj: teksiloj sovaĝe rompataj, ledobjektoj furioze ĵetataj sur la straton. Fine la geedzoj estis arestitaj sub mokfajfoj de la ekscitita amaso.

La sciigo pri ĉi tiuj okazaĵoj rapidege disvastiĝis. La revolucia ondo, dank'al sia festa karaktero, entren- adis adeptojn sur ĉiuj stratoj. Soldatoj vane alkuris, por reteni la popolamason; la plej grandaj penoj estis senutilaj. Iam kaj iam Demetrio suriris ian improvizitan tribunon kaj parolis al la popolo, venenante la korojn.

Gastante en la loĝejo de unu amiko, Paŭlo el Tarso plene sciiĝis pri la gravaj faktoj, kiuj pro li fariĝas. Lia unua impulso estis tuj iri al siaj arestitaj kamarad- oj, por ilin liberigi, sed la fratoj malpermesis lian eliron. Tiu dolora nokto restis neforgesebla en lia vivo. Mal­proksime oni aŭdadis la tondran kriegadon: "Granda est­as la Diana de Efeso! Granda estas la Diana de Efe- so!" (>). Sed la Apostolo, perforte retenata de siaj kunuloj, devis rezigni ĉian klarigon al la popolo sur la strato.

Nur post longe la urboskribisto sukcesis paroli al la popolo, konsilante ilin prezenti la aferon al iu juĝejo, flanken metante la frenezan intencon fari mem juston.

La kunvenintoj disiris nelonge antaŭ noktomezo, sed obeis la aŭtoritatulon, nur vidinte Gajon, Aristarĥon kaj la geteksistojn en karcero.

La morgaŭan tagon la nobla Apostolo al nacianoj iris kune kun Johano vidi la ruinojn de la metiejo de Akvila. Ĉio estis rompitaĵoj sur la strato. Paŭlo forte ĉagrenite ekpensis pri siaj malliberigitaj amikoj kaj kun larmplenaj okuloj diris al la filo de Zebedeo:

- Kiel profunde ĉio ĉi min malĝojigas! Akvila kaj Priskila estas miaj kunbatalantoj ekde la unuaj horoj de mia konvertiĝo al Jesuo. Por ili mi devus suferi ĉion pro la multe da amo, kiun mi al ili ŝuldas; tial mi opi- nias nejuste, ke ili suferas pro mi.

(*) La teksto en Agoj, 19:28.34 iom diferencas, sed ne esence. La Trad.

Pli ĝuste, pro la Kristo! - prave rediris Johano.

La eksrabeno ŝajnis konsenti la rimarkon kaj diris:

Jes, la Majstro nin konsolos.

Kaj longe enmemiĝinte, li diris:

De pli ol dudek jaroj ni senhalte bataladas en Azio... Nun mi devas senprokraste foriri de Ionio. La frapoj venis de ĉiuj flankoj. Interŝanĝe kontraŭ la bono, kiun ni deziras, oni faras al ni la malbonon, kiun oni nur povas. Ve al ni, se ni ne portus sur ni la stampojn de la Kristo Jesuo!

La nobla predikisto, tiel brava kaj fortika, ploradis! Johano tion rimarkis, ekrigardis liajn antaŭtempe griz- iĝintajn harojn kaj penis deturni la temon:

Ne foriru nunmomente - li zorgeme diris -, via ĉeesto ĉi tie ankoraŭ estas necesa.

Ne eble - li malĝoje respondis -, la revolucio de la metiistoj daŭrus plu. Ĉiuj fratoj kare pagus por mia kompanio.

Sed, ĉu vi ne intencas skribi la Evangelion laŭ la rememoroj de Maria? - dolĉe demandis la filo de Zebedeo.

Jes, vere - kun amara sereneco konfirmis la eksrabeno -, tamen mi ja devas foriri. Se mi plu ne revenos, tiam mi venigos iun kamaradon, por rikolti la necesajn notojn.

Vi tamen povus restadi ĉe ni.

La teksisto el Tarso trankvile ekrigardis sian kun- ulon kaj humile klarigis:

Vi kredeble eraras. Mi naskiĝis por senhalta ba- talado, kiu devos daŭri ĝis la fino de miaj tagoj. Antaŭ ol trovi la lumon de la Evangelio, mi krime eraris, kvan- kam dezirante servi al Dio. Mi tre frue fiaskis en la espero de ia hejmo. Mi fariĝis malamata de ĉiuj, ĝis la Sinjoro kompatis mian mizeran situacion, vokante min proksime al Damasko. Tiam malfermiĝis abismo inter mia animo kaj la pasinteco. Forlasite de la amikoj de mia infaneco, mi devis iri al la dezerto kaj rekomenci la vivon. El la tribuno de la Sinedrio mi reiris al la peza kruda teksilo. Kiam mi revenis Jerusalemon, la jud- ismo rigardis min kiel malsanulon kaj mensoganton. En Tarso mi spertis la forlason de la plej karaj parencoj. Poste mi rekomencis en Antioĥia tiun taskon, kiu kon- dukis min al la servado al Dio. De tiam mi senĉese laboradis, ĉar eĉ multe da jarcentoj da servado ne su- fiĉus, por pagi, kion mi ŝuldas al la Kristanismo. Kaj mi elpaŝis al predikado. Mi migradis tra pluraj urboj, mi vizitadis centojn da vilaĝoj, sed el nenia loko mi foriris sen akraj luktoj. Mi ĉiam eliradis tra la pordo de kar- cero, per ŝtonumado, per skurĝado. En marvojaĝoj mi pli ol unu fojon spertis ŝiprompiĝon; eĉ ne en la mal- larĝa sino de ia naĝveturilo mi ĝis hodiaŭ povis eviti lukton. Sed Jesuo ĉiam instruas al mi la saĝon de la anima paco en perfekta harmonio kun lia amo.

Ĉi tiuj vortoj estis dirataj per tono de tiel sincera humileco, ke la filo de Zebedeo ne sukcesis kaŝi sian admiron.

Vi estas feliĉa, Paŭlo - li konvinkite diris -, ĉar vi komprenis la programon de Jesuo rilate vin. Ne doloru vin la rememoro pri la travivitaj turmentoj, ĉar la Majstro devis foriri de la mondo per la torturoj de la kruco. Ni gaju pro la malliberigoj kaj suferoj. Se la Kris­to foriris, sangante el tiel doloraj vundoj, ni do ne rajt- as sekvi lin sen cikatroj...

La Apostolo al nacianoj treege atentis ĉi tiujn kon- solajn vortojn kaj rediris:

Estas vere!

Cetere - aldonis lia kunulo emociita -, ni dev- as kalkuli je multenombraj kalvarioj. Se la Senmakula Ŝafido suferis sur la malhonoriga kruco, kiom da krucoj ni do bezonos, por atinge nian elaĉeton? Jesuo venis al la mondo dank'al grandega favorkoreco. Li dolĉe signis al ni, vokante al ni por iu pli bona vivo... Nun, mia amiko, simile al la prauloj de Izrael, kiuj eliris el la sklav- eco en Egiptujo je la kosto de plej grandaj klopodoj ni tiel devas liberiĝi el la pekoj, kiuj nin sklavigas, per- fortante nin mem, disciplinante la spiriton, por ke ni kolektiĝu al la Majstro responde al lia senfina boneco.

Paŭlo enpensiĝe balancis la kapon kaj rediris:

De la momento, kiam la Sinjoro bonvolis voki min al la servado al la Evangelio, mi pri nenio alia pensas.

Laŭ ĉi tiu kora tono ili longe konversaciis, ĝis la Apostolo al nacianoj pli kuraĝigite finis:

Kion mi el ĉio ĉi konkludas, tio estas, ke mia misio en oriento estas finita. La servemo postulas, ke mi iru antaŭen... Mi esperas prediki la Evangelion de la Regno en Romo, en Hispanujo kaj ĉe malpli konataj popoloj...

Lia rigardo estis plena de gloraj vizioj, kaj Johano humile diris:

Dio benos viajn vojojn.

Li ankoraŭ iom longe restis en Efeso, plej forte klo- podante pri la malliberigitoj. Sukcesinte ilin liberigi, li decidis forlasi Ionion kiel eble plej baldaŭ. Sed li estis ekstreme malfortika, kvazaŭ la lastaj luktoj kunagis por la ruinigo de liaj plej bonaj fortoj. Akompanata de amikoj, li iris al Troas, kie li restis kelke da tagoj, edi- fante la fratoj n en la fido. Sed lia laceco fariĝis ĉiam pli serioza. La maltrankviligaj zorgoj disbatis liajn nerv- ojn. Li sentis en la animo profundan angoron, kiun la maldormemo kun ĉiu tago faris pli premanta. Neniam forgesinte la amon de siaj fratoj en Filipi, Paŭlo tiam decidis serĉi al si ian rifuĝejon, sopirante kelkajn mo- mentojn ripozi. La Apostolo estis akceptita kun sendub- aj montroj de amo kaj estimo. La infanoj, protektataj de la institucio, superŝutis lin per esprimoj de kora amik- eco. Alia agrabla surprizo lin tie atendis: Luko okaze troviĝis en la urbo kaj iris, por lin brakumi. Tiu ren- kontiĝo revigligis lian deprimitan animon. Vidante lin, la kuracisto forte maltrankviliĝis. Paŭlo aspektis al Luko ekstreme senforta, malgaja, malgraŭ la neskuebla fido, kiu nutris lian koron kaj elverŝiĝis el liaj lipoj. Li klar­igis, ke li estis malsana, ke li multe suferis ĉe la lastaj predikoj en Efeso, ke li troviĝas sola en Filipi post la reveno de kelke da amikoj, kiuj lin akompanis, ke la plej fidelaj kunlaborantoj foriris Korinton, kie ili lin atendas.

Forte mirante, Luko ĉion silente aŭdis kaj demandis:

Kiam vi forveturos?

Mi intencas resti ĉi tie du semajnojn.

Kaj ĉirkaŭrigardinte la pejzaĝon, li finis per iom amara tono:

Efektive, mia kara Luko, mi pensas, ke ĉi tiu estas la lasta fojo, kiam mi ripozas en Filipi...

Nu, kial? Estas neniaj motivoj por tiaj malĝoj- aj pensoj.

Paŭlo rimarkis la maltrankvilecon de sia amiko kaj rapidis forviŝi lian unuan impreson:

Mi supozas, ke mi devos foriri al okcidento - li klarigis kun rideto.

Tre bone! - rediris Luko reanimita. - Mi nun elfinos la aferojn, kiuj min venigis ĉi tien, kaj iros kune kun vi al Korinto.

La Apostolo ekĝojis, kaj ja des pli ekĝojis pro la kompanio de kamarado el tiuj plej sindonaj. Ankaŭ Luko ĝojis pro la eblo helpi lin en la veturado. Tre pene li kaŝis la doloran impreson, kiun kaŭzis al li la farto de la Apostolo. Malgrasega, vizaĝo pala, okuloj enfalintaj, la eksrabeno aspektis korpe plej mizere, sed la kuracisto penis ne elmontri siajn afliktajn konjektojn.

Kiel kutime, Paŭlo el Tarso dum la vojaĝo al Korinto parolis pri sia projekto iri Romon, por porti al la ĉefur- bo de la Imperio la mesaĝon de la amo de la Kristo Jesuo. La kompanio de Luko, la alieco de regionoj re- vigligis lian organismon. La kuracisto mem miris la na- turan reagon de tiu potencvola viro.

Tra la vojo, dank'al okazaj predikoj dum longa irado aliĝis al ili kelke da pli fervoraj kamaradoj.

Denove en Korinto, la eksrabeno daŭrigis siajn epis- tolojn, ame reorganizis la programon de servoj de la eklezio, kaj en la rondo de siaj plej intimaj amikoj pa- roladis pri nenio alia, ol pri sia grandioza projekto viziti Romon, celante helpi la kristanojn, jam ekzistantajn en la urbo de Cezaroj, fondi instituciojn similajn al tiuj de Jerusalem, Antioĥia, Korinto kaj aliaj pli gravaj lok- oj en oriento. Intertempe li reakiris la latentajn fortojn de la kaduka organismo. Li plej streĉe klopodadis pri sia plano, kunordigante ideojn post ideoj de la celita programo en la imperia ĉefurbo. Li proponis multegon da disponoj. Li pensis pri la preparado de sia alveno, sendante antaŭe leteron, per kiu li rememorigus la kon- solantan doktrinon de la Evangelio kaj nomus, kun kora saluto, ĉiujn fratojn, kiujn li konis en la medio de Romo. Akvila kaj Priskila estis reirintaj de Efeso en la ĉefurb- on de la Imperio, intencante rekomenci la vivon: ili do estus liaj plej amataj helpantoj. Por tio Paŭlo uzis kel- ke da tagoj por redakti tiun faman dokumenton, kiun li finis per amaso da apartaj kaj longaj salutoj. Tiam okazis epizodo, apenaŭ konata al la konfesantoj de la Kristanismo. Konsiderante, ke ĉiuj fratoj kaj predikist- oj estas homoj treege okupitaj pri la plej diversaj taskoj kaj ke al Paŭlo estas malfacile trovi iun, kiu portos la faman leteron, la fratino, nomata Febe, granda kunhelp- antino de la Apostolo al nacianoj en la haveno de Ken- krea, sciigis lin, ke ŝi estas ironta Romon, por viziti parencojn, kaj proponas sin volonte porti la dokumenton, destinitan por prilumi la estontan kristanaron.

Paŭlo ĝojegis, kiel ankaŭ ĉiuj fratoj. La epistolo estis finita gaje kaj entuziasme. Tuj kiam foriris la bra- va senditino, la eksrabeno kunvenigis la negrandan ko- lekton da plej amataj disĉiploj, por starigi la definitivajn bazojn de la granda migrado. Li komencis, klarigante, ke la vintro estas proksima, sed tuj kiam venos la tempo de marveturado, li ŝipiros al Romo. Praviginte la bon- egecon de la plano, ĉar la Evangelio estis jam enplant- ita en la plej gravajn regionojn de oriento, li petis siajn intimajn amikojn diri al li, kiel kaj ĝis kia grado ili povos lin helpi. Timoteo respondis, ke Eŭnike en tiu momento ne povas forhavi lian zorgadon pro la morto de la respektinda Lojda; kiel li klarigis, li devas reveni al Tesaloniko, kaj Aristarĥo konfirmis lian senkulpigon. Sopater parolis pri siaj malfacilaĵoj en Berea. Gajo in­tends foriri al Derbe en la morgaŭa tago. Tiĥiko kaj Trofimo prezentis kiel pretekston la urĝan neceson iri al Efeso, de kie ili intencas transloĝiĝi en Antioĥian, naskiĝurbon de ili ambaŭ. Preskaŭ ĉiujn ceterajn io nepovigis partopreni en la ekskurso. Nur Silas diris, ke li povos ĝin fari, kiaj ajn la cirkonstancoj. Luko, kiu ĝis tiam silentis, diris, ke li estas preta kaj decidinta dividi la laborojn kaj ĝojojn de la misio en Romo. El ĉiuj kunvenintoj nur du povos lin akompani, tamen Paŭ-

montriĝis rezignaciinta kaj tre kontenta. Sufiĉis al

Silas kaj Luko, kutimaj al lia maniero de propagando kaj posedantaj la plej belajn atestojn de laboro kaj sin- doneco al la afero de Jesuo.

Ĉio iradis glate, la interkonsentita plano antaŭvid- igis grandajn rezultatojn, kaj jen, en la morgaŭa tago, unu pilgrimanto, malriĉa kaj malgaja, aperis en Korinto, veninte per unu el la lastaj ŝipoj, ankrintaj ĉe Pelopo- nezo, por la longa travintrado. Li venis el Jerusalem, iris al la eklezio kaj insiste demandis pri Paŭlo, por transdoni al tiu konfidencan leteron. Vidinte la strang- an kurieron, la Apostolo surpriziĝis: tiu estis la frato Obadja, kiun Jakobo komisiis, por doni tiun leteron al la eksrabeno. Ĉi tiu ĝin iom nerve ekprenis kaj disrulis.

Laŭgrade kiel li ĝin legadis, li fariĝis pli pala.

Tio estis konfidenca, plej grava dokumento. La filo de Alfeo informis la eksleĝiston pri la doloraj okazaĵ- oj, fariĝantaj en Jerusalem. Jakobo sciigis, ke la tiea eklezio travivas ankoraŭ unu el la plej teruraj persekut- adoj de la flanko de la Sinedrio. La rabenoj decidis re- komenci la torturojn kontraŭ la kristanoj. Simon Petro estis elpelita el la urbo. Granda nombro da kunfratoj suferadis persekutojn kaj turmentojn. La eklezio estis atakita de senkonsciencaj judoj kaj ne ricevis pli serioz- ajn difektojn pro la respekto, kiun la popolo havis por ĝi. Per siaj pacigaj klopodoj li sukcesis kvietigi tiujn pli flamiĝemajn, sed la Sinedrio opinias necesa ian in- terparolon kun Paŭlo, por konsenti la ĉeson de siaj agoj. La konstanta kaj efektiva agado de la Apostolo al na- cianoj sukcesis ĵeti ĉie la parolon de Jesuo. El ĉiuj flank- oj la Sinedrio ricevadis konsultojn, plendojn, alarmajn sciigojn. La sinagogoj iom post iom dezertiĝadas. Tia situacio postulas klarigojn. Apogante sin al ĉi tiuj pre- tekstoj, la plej alta tribunalo de la izraelidoj ĵetis te- rurajn atakojn kontraŭ la kristanan organizaĵon de Je­rusalem. Jakobo tre serene raportis ĉi tiujn okazaĵojn kaj petis Paŭlon el Tarso ne forlasi la eklezion en tiu horo de akraj luktoj. Li, Jakobo, estas nun maljuna kaj laca. Sen la kunlaborado de Petro, li timas perei. Li do petas la damaskan konvertiton veni al Jerusalem kaj alfronti la persekutojn pro Jesuo, por ke la leĝistoj de la Sinedrio kaj de la Templo ricevu sufiĉe da klarigo pri ilia afero. Li opinias, ke povos okazi nenio malbona al la eksrabeno, ĉar ĉi tiu pli bone komprenos paroli al la religiaj aŭtoritatuloj, por ke la afero havu la justan sukceson. La iro al Jerusalem havus nur unu solan celon, nome klarigi al la Sinedrio, kiel ja nepre necese. Post tio, kion Jakobo opiniis plej grava, por savi la eklezion de la ĉefurbo de la judismo, Paŭlo revenus tran- kvila kaj feliĉa tien, kie al li plej plaĉus.

La mesaĝo estis plena de amaraj esprimoj kaj de ardaj alvokoj.

Paŭlo el Tarso finis la legadon kaj rememoris la pasintecon. Per kia rajto la galilea Apostolo faras al li tian peton? Jakobo sin ĉiam lokis en antagonisma pozicio. Malgraŭ sia inpetema, sincera, nerompebla tem- peramento, li, Paŭlo, ne povis malami tiun fraton; ta­men li sin ne sentis sufiĉe alligita al la filo de Alfeo, ke li fariĝus lia absoluta kunulo ĉe tia malfacila afero. Li serĉis ian izolitan angulon de la eklezio, sidiĝis kaj ekmeditis. Sentante ian malinklinon rezigni iri Romon, malgraŭ la projekto, farita en Efeso kelkajn tagojn antaŭ la ribelo de la arĝentaĵistoj, viziti la ĉefurbon de la Imperio, nur denove irinte al Jerusalem, li ekpensis konsiliĝi kun la Evangelio, por disbati tiel grandan per- pleksecon. Li disrulis la pergamenfoliojn kaj, ilin sen- elekte ekrigardinte, legis jenan averton el la notoj de Levi: "Konsentu rapide kun via kontraŭulo" () .

Ĉe ĉi tiuj saĝaj vortoj li sin ne detenis de mirego, ricevante ilin kiel dian admonon, ke li ne preterlasu la oportunan okazon estigi kun la galilea Apostolo la san- ktajn ligilojn de la plej pura frateco. Ne estas prav- iginde nutri personajn kapricojn en la afero de la Kristo.

n Mateo, 5:25. - Noto de la Aŭtoro.

En la nuna rilato la interesato pri lia ĉeesto en Jerusa­lem estas ne Jakobo, sed la eklezio, tiu sankta institu- cio, kiu fariĝis prizorganto de la malriĉaj kaj de la mal- feliĉaj. Ĉu inciti la furiozon de la fariseoj kontraŭ ĝin ne estus elĉenigi ian tempeston kun neantaŭvideblaj sekvoj por la senhavuloj kaj nefavoritoj de la mondo? Li rememoris sian junecon kaj la longedaŭran persekut- adon, kiun li permesis al si fari kontraŭ la disĉiploj de la Krucumito. Li klare rememoris tiun tagon, kiam li ordonis aresti Petron ĉe la kripluloj kaj la malsanuloj, kiuj plorante tiun ĉirkaŭis. Li rememoris, ke Jesuo vok- is lin al la dia servado, proksime al Damasko; ke de tiam li suferadis kaj predikadis, oferante sin mem kaj instruante la eternajn veraĵojn, organizante amoplenajn kaj gastigemajn ekleziojn, kie la "infanoj de Kalvario" havus konsolon kaj rifuĝon, laŭ la admonoj de Abigail. Tiel li venis al la konkludo, ke li ŝuldas al la suferantoj en Jerusalem ion, kion li devas redoni. Iam li nutradis konfuzon, senigis ilin je la ama helpado de Stefano, ini- ciatis senindulgajn ekzilojn. Multe da malsanuloj en la urbo de la rabenoj estis devigitaj fornei la Kriston en lia ĉeesto. Ĉu ĉi tiu ne estas la okazo oportuna por la pago de lia grandega ŝuldo? Nun en la lumo de la plej sanktaj spertoj de la vivo ĉe la amata Majstro, Paŭlo el Tarso leviĝis kaj firmpaŝe direktis sin al la kuriero, kiu lin humile atendis:

Amiko, venu kaj ripozu, ĉar vi tion ja bezonas. Vi portos la respondon post nemulte da tagoj.

Ĉu vi iros Jerusalemon? - demandis Obadja iom maltrankvila, kvazaŭ konante la gravecon de la afero.

Jes - respondis la Apostolo.

La sendito estis plej kore trankvila. Paŭlo deziris aŭdi lian personan impreson pri la persekutado, denove ĵetita kontraŭ la disĉiplojn de la Kristo, penis starigi ian planon pri tio, kion li devas fari, sed ne sukcesis eviti iajn altrudajn kaj ŝajne nesolveblajn zorgojn. Kiel li kondutu en Jerusalem? Kiajn klarigojn li donu al la rabenoj de la Sinedrio? Kian ateston li donu?

Tre maltrankvila li ekdormis en tiu nokto post tur- menta kaj konsumanta pensado. Tiam li sonĝis, ke li staras sur longa hela vojo kun tonoj de mirinda opaleca lumo. Farinte nemulte da paŝoj, li estis brakumita de du karesemaj kaj amikaj estuloj: tio estis Jeziel kaj Abigail, kiuj lin plej kore ĉirkaŭprenis. Ravite, li eĉ ne unu vorton povis diri. Abigail dankis lin por la deli- kateco de liaj emocioplenaj rememoroj en Korinto, pa­rolis al li pri la ĝojoj de sia koro kaj gaje finis:

Ne estu maltrankvila, Paŭlo. Vi ja devas iri Jerusalemon por la nepre necesa atesto.

En sia animo la Apostolo rekonsideris la planon de sia iro al Romo, kun la nobla celo instrui la kristanajn veraĵojn en la sidejo de la Imperio. Sufiĉis, ke li pensis, por ke la kara voĉo denove aŭdiĝis per familiara tono:

Trankviliĝu, ĉar vi iros Romon, por plenumi alt- egan devon, ne kiel vi volas, sed laŭ la planoj de la Plejaltulo...

Kaj tuj kun ia anĝela rideto:

Poste estos nia eterna kuniĝo en Jesuo Kristo, por la dia tasko de amo kaj vero en la lumo de la Evan- gelio.

Ĉi tiuj vortoj penetris en lian animon kun la forto de ia profunda revelacio. La Apostolo al nacianoj ne povoscius klarigi, kio fariĝis en la interno de lia spirito. Li sentis samtempe doloron kaj plezuron, maltrankvilon kaj esperon. La surprizo ŝajnis malhelpi, ke li sekvu plue tiun neforgeseblan vizion. Jeziel kaj lia fratino, ame gestadante al li, malaperis kvazaŭ envolvitaj en tra- videblan nebulon. Li vekiĝis kun saltanta koro kaj tuj konkludis, ke li devas pretiĝi por la lastaj atestoj.

En la sekvanta tago li kunvenigis la amikojn kaj kamaradojn en Korinto. Li ordonis al Obadja per pro- pra buŝo klarigi la situacion en Jerusalem kaj sciigis sian planon iri al la ĉefurbo de la judismo, antaŭ ol iri Romon. Ĉiuj komprenis la sanktajn postulojn de la nova decido, sed Luko elpaŝis kaj demandis:

Laŭ la ŝanĝo de la projekto, kiam do vi intencas

foriri?

Post kelke da tagoj - li per firma tono res­pondis.

Ne povas esti - rediris la kuracisto -; ni ne povas konsenti, ke vi piediru al Jerusalem; cetere vi bezonas ripozi iajn kelkajn tagojn post tiom da luktoj.

La eksrabeno momenton konsideris kaj konsente

diris:

Vi estas prava. Mi restos en Korinto kelke da semajnoj; mi tamen intencas vojaĝadi laŭ stadioj, por viziti la kristanajn societojn, ĉar mi havas la intuicion, ke mi baldaŭ foriros Romon kaj ne plu vidos en mort- ema korpo la amatajn ekleziojn...

Ĉi tiujn vortojn li diris melankolie. Luko kaj la ce- teraj kunuloj silentadis kaj la Apostolo daŭrigis:

Mi profitos la tempon, por instrukcii Apoloson pri la necesaj laboroj de la Evangelio en la diversaj lok­oj de Akajo.

Tuj poste, por forviŝi la impreson de siaj malpli kuraĝigaj asertoj rilate sian vojaĝon al Romo, li re- animis la ĉeestantaron per optimismaj kaj esperigaj pa- roloj. Li organizis grandan programon por la disĉiploj, rekomendante al la plej multaj el ili laborojn ĉe la ekle- zioj en la tuta Makedonujo, por ke ĉiuj fratoj estu sur siaj postenoj okaze de lia adiaŭo; aliaj estis senditaj Azion kun tiaj samaj instrukcioj.

Kiam li estis en Korinto jam tri monatojn, la judoj rekomencis siajn persekutojn kontraŭ la institucio. La ĉefa sinagogo de Akajo estis ricevinta sekretajn inform- ojn el Jerusalem. Oni postulis tute simple la pereigon de la Apostolo por ĉiu prezo. Paŭlo rimarkis la insid- on kaj, prudente adiaŭinte la korintanojn, piediris, kune kun Luko kaj Silas, por viziti la ekleziojn de Make­donujo.

Li ĉie predikadis la parolon de la Evangelio, konvink- ite, ke tio estas la lasta fojo, kiam li vidas tiujn lokojn.

Kortuŝite li ĉie adiaŭis siajn malnovajn amikojn, farante rekomendojn, kvazaŭ por ĉiam forironte. Virin- oj dankoplenaj, maljunuloj kaj infanoj alsvarmis, por kareseme kisi liajn manojn. En Filipi, kies frata anaro pli intime paroladis al lia koro, liaj vortoj vekis torent- ojn da larmoj. Tiu amoplena eklezio, floranta por Jesuo sur la bordo de Gangas, nutris por la Apostolo al naci- anoj apartan korinklinon. Lidia kaj ŝiaj multaj help- antoj, per ja homa impulso, deziris reteni lin ĉe si, insistadis, ke li ne iru pluen, pro la timo al la persekut- oj de la judismo. La Apostolo, serena kaj fidoplena, diris:

- Ne ploru, fratoj. Mi estas konvinkita pri tio, kio min koncernas, kaj mi ne devas esperi florojn kaj feliĉ- ajn tagojn. Estas mia devo atendi la finon, en la paco de la Sinjoro Jesuo. La homa ekzistado estas kampo de senĉesa laborado, kaj la lastaj suferoj estas la krono de la atesto.

Tio estis admonoj plenaj de esperoj kaj ĝojoj, por kuraĝigi tiujn pli timemajn kaj revigligi la fidon en la malfortaj kaj suferantaj koroj.

Konsiderinte finita sian taskon en Filipi kaj ĉirkaŭ- aĵoj, Paŭlo kaj liaj kunuloj ŝipiris al Troas. En ĉi tiu urbo la Apostolo plej sukcese faris sian lastan predikon en la sepa vespero post sia alveno; tiam okazis la fama akcidento al Eŭtiĥo, kiu falis el fenestro de la tria etaĝo de la domo, kie plenumiĝis la evangeliaj ceremonioj, kaj al kiu tuj helpe kuris la eksrabeno; ĉi tiu levis lin duon- mortintan, sed lin resanigis en la nomo de Jesuo.

En Troas aliaj kunfratoj aliĝis al la negranda anaro. Obeante la rekomendon de Paŭlo, ili kune kun Luko kaj Silas ekveturis al Asos, por malkare lui ian malnovan fiŝkaptan barkon, ĉar la Apostolo preferis veturi tia- maniere inter la multenombraj insuloj kaj havenoj, por adiaŭi siajn fratojn kaj amikojn, tie laborantajn. Tiel okazis; kaj dum liaj kunhelpantoj veturis en komforta ŝipo, la eksrabeno iris piede pli ol dudek kilometrojn da vojo, nur pro la plezuro brakumi la maleminentajn daŭr- igantojn de lia grandioza apostola klopodado.

Poste, haviginte al si ian tute nebonan barkon, Paŭ- lo kaj la disĉiploj veturis pluen al Jerusalem, disdonante konsolojn kaj spiritajn helpojn ĉe la humilaj kaj sen- famaj eklezioj.

Sur ĉiuj marbordoj vidiĝis kortuŝantaj gestoj, amar- aj adiaŭoj, sed en Efeso la sceno estis multe pli mal- ĝoja, ĉar la Apostolo estis petinta la ĉeeston de la plej- aĝuloj kaj de la amikoj, por aparte paroli al iliaj koroj. Li ne deziris elŝipiĝi, por antaŭhaltigi novajn konfliktojn, kiuj plimalfruigus lian iradon, sed por atesti amon kaj dankon, ĉiuj fratoj senescepte iris al li renkonte, kio emociis lian ameman animon.

Maria mem, profundaĝa, venis de malproksime kune kun Johano kaj aliaj disĉiploj, por diri ian parolon de amo al la brava paladino de la Evangelio de ŝia Filo. La maljunuloj akceptis lin kun varmaj elmontroj de amikeco, la infanoj oferis al li manĝaĵojn kaj florojn.

Treege kortuŝite, Paŭlo el Tarso adiaŭe predikis, kaj kiam li konigis sian antaŭsenton, ke li tien ne plu revenos en mortema korpo, aŭdiĝis laŭtaj ĉagrenesprim- oj ĉe la efesanoj.

Kvazaŭ tuŝitaj de la spirita grandeco de tiu mo- mento, preskaŭ ĉiuj genuiĝis sur la blanka etendaĵo de la marbordo kaj petis Dion protekti la diligentan ba- talanton de la Kristo. Ricevante tiajn belajn esprimojn de koreco, la eksrabeno kun larmoj brakumis ĉiujn, unu post unu. La plej multaj ĵetiĝis en liajn amikajn brak- ojn, plorsingultante, kisante liajn kalajn kaj fortikajn manojn. Al la fino brakumante la Sanktan Virgulinon, Paŭlo ekprenis ŝian dekstran manon kaj sur ĝin delikate premis kison de fila amo.

La veturado daŭris plu kun samaj karakterizaĵoj: Rodo, Patara, Tiro, Ptolemais kaj fine Cezarea. En ĉi tiu lasta ili gastis ĉe Filipo, kiu tie de longe konstante loĝadis. La malavara kunbatalanto informis Paŭlon pri ĉiuj okazaĵoj en Jerusalem, kie oni multe esperis el lia persona klopodo por la subtenado de la eklezio. La nobla galileano, nun tre maljuna, parolis pri la spirita mieno de la urbo de la rabenoj, ne kaŝante la timojn, kiujn al li kaŭzis la situacio. Ne nur tio afliktis la misiistojn. Agabo, jam konata de Paŭlo en Antioĥia, venis el Jud- ujo kaj en mediuma tranco, en la unua intima kunsido en la domo de Filipo, eldiris la plej dolorajn antaŭ- vidaĵojn. La perspektivoj estis tiel nigraj, ke eĉ Luko mem ekploris. La amikoj petis Paŭlon el Tarso, ke li foriru; estus preferindaj la libereco kaj la vivo por la bono de la afero.

Sed li, ĉiam preta kaj decidema, parolis pri la Evan- gelio, komentariis tiun pecon, en kiu la Majstro profetis la torturojn, kiuj atendis lin sur la kruco, kaj entu- ziasme finis:

- Kial ni ploru, dispremante la koron? La sekv- antoj de la Kristo devas esti pretaj al ĉio. De mia flan­ko, mi estas preta doni ateston, eĉ se mi devas morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo!

Kiam la impreso de la antaŭdiraĵoj de Agabo ankor- aŭ ne forviŝiĝis, la domo de Filipo ricevis novan sur- prizon en la sekvanta tago. La kristanoj el Cezarea kondukis al la eksrabeno unu senditon de Jakobo, kun la nomo Mnason. La galilea Apostolo eksciis pri la al- veno de la damaska konvertito al la palestina haveno kaj rapidis komunikiĝi kun li per kuriero, sin donante al la komuna afero. Mnason klarigis al la eksrabeno la motivon de sia ĉeesto, avertante lin pri la danĝeroj, al kiuj li riskus en Jerusalem, kie la sektisma malamo boladas kaj iris ĝis la plej kruelaj persekutoj. Dank'al la ekzaltiteco kaj vigleco de la judismo Paŭlo devus ne iri tuj al la eklezio, sed ekgasti en lia domo, kien Jakobo iros, por intime paroli al li, Paŭlo, por ke ili ambaŭ decidu, kio plej konvenas al la sanktaj interesoj de la Kristanismo. Post tio, la Apostolo al nacianoj estus akceptita en la institucion de Jerusalem, por diskuti kun la nunaj estroj pri la destino de la institucio.

Paŭlo trovis tre saĝaj la zorgojn kaj sugestojn de Jakobo, sed preferis sekvi la buŝajn proponojn de la kuriero.

Peza onbro premis la spiriton de la kunuloj de la granda Apostolo, kiam la karavano, akompanata de Mna­son, foriris de Cezarea direkte al la ĉefurbo de la jud- ismo. Kiel ĉiam, Paŭlo el Tarso anoncis la Bonan-Nov- aĵon en la plej senfamaj vilaĝoj.

Post kelke da tagoj da malrapida irado, por ke ĉiuj evangeliaj laboroj estu kontentige plenumitaj, la disĉipl- oj de la Evangelio, poseditaj de maltrankviligaj zorgoj, transpaŝis la pordegojn de la urbo de la rabenoj.

Maljunaspekta kaj senfortiĝinta, la Apostolo al na- cianoj ekrigardis la konstruaĵojn de Jerusalem, fiksante la okulojn sur tiu senviva kaj malgaja vidaĵo, kiu re- memorigis al li la jarojn de lia tumulta kaj por ĉiam formortinta juneco. Li altigis la penson ĝis Jesuo kaj petis lin pri inspiro en la plenumado de la sankta servado.

VIII

La martireco en Jerusalem

Obeinte la rekomendojn de Jakobo, Paŭlo el Tarso ekgastis en la domo de Mnason antaŭ ĉia intertrakto kun la eklezio. La galilea Apostolo promesis viziti lin en tiu sama vespero.

Antaŭvidante gravajn okazaĵojn en tiu fazo de sia ekzistado, la eksrabeno uzis la tagon, farante laborplan- ojn por tiuj disĉiploj, agantaj pli rekte sub lia direktado.

Vespere, kiam densa ombrovualo envolvis la urbon, Jakobo venis kaj tre humile salutis sian kamaradon. An- kaŭ li estis maljunaspekta, senforta, malsana. La kon- vertito apud Damasko, alie, ol iam antaŭe, eksentis plej grandan simpation por lia persono, kiu ŝajnis tute ŝanĝ- ita de la batoj kaj ĉagrenoj de la vivo.

Post la unuaj impresoj pri la vojaĝoj kaj evangeliaj faroj, la kamarado de Simon Petro petis la eksrabenon difini al li lokon kaj horon por pli intima konversacio. Paŭlo tuj kontentigis lian peton kaj ambaŭ iris en apart- an ĉambron.

La filo de Alfeo komencis, klarigante la motivon de siaj grandaj zorgoj. De pli ol unu jaro la rabenoj Eliakim kaj Ĥanoĥ decidis revivigi la persekutojn, kiujn li, Paŭlo, starigis dum sia tumulta direktado de la Si- nedrio. Ili diris, ke la iama leĝisto kulpis pri la magi- aĵoj kaj sorĉaĵoj de la degenerinta anaro, kompromit- ante la aferon de la judismo, kaj do ne estas juste to- leradi plu la situacion nur tial, ĉar la tarsa leĝisto perdis la prudenton proksime al Damasko. Tiu iniciato ricevis grandegan popularecon en la religiaj rondoj de Jerusa­lem, kaj la plej grava leĝodona institucio de la raso, nome la Sinedrio, aprobis la proponitajn paŝojn. Kon- fesante, ke la evangeliza entrepreno de Paŭlo kaj ties kunuloj ĉie donis mirindajn esperfruktojn, laŭ la sen- ĉesaj sciigoj el ĉiuj sinagogoj de la regionoj, kiujn ili vizitis, la granda tribunalo antaŭ ĉio dekretis la areston de la Apostolo al nacianoj. Multenombraj procesoj por individuaj persekutoj, ne elfinitaj de Paŭlo el Tarso pro lia neatendita konvertiĝo, estis rekomencitaj, kaj - kio estis pli abomeninda - kiam la juĝotoj estis jam mort- intaj, tiam oni punadis iliajn idojn, kiuj do estis tortur- tataj, humiligataj, malhonorataj!

La eksrabeno ĉion ĉi aŭdis silente, miregante.

Jakobo daŭrigis dirante, ke li ĉion eblan faris, por mildigi la akrecon de la situacio. Li agigis influajn po- litikistojn, kiujn li povis peti, kaj tiel sucesis malpli- rigorigi iajn pli maljustajn verdiktojn. Malgraŭ la ekzilo de Petro li penis tenadi plu la helpadon al la nefavor- itoj de la sorto kaj ankaŭ la kolonion de servado, fond- itan el inspiro de la damaska konvertito kaj kie la re- saniĝantoj kaj senprotektuloj havis bonegan medion de pagata kaj paca laborado. Post pluraj interparoloj kun la Sinedrio, pere de amikoj influaj en la judismo, li havis la plezuron vidi malpliakrigitaj la postulojn, kiujn oni metis al li, Paŭlo, nome: ke la eksleĝisto el Tarso estus libera agadi, povus bataladi plu por siaj intimaj konvinkoj, sed li donus publikan kontentigon rilate la privilegiojn pri raso, koniderante la demandojn, kiujn la Sinedrio prezentus al li per Jakobo, kiu montriĝis lia amiko. La kunulo de Simon Petro klarigis, ke la post- uloj estis komence tre rigoraj, sed nun, dank'al grand­egaj klopodoj, ili limiĝis je ia negrava devo.

Paŭlo el Tarso lin aŭskultadis plej kortuŝita. Posed- ante luman evangelian sciaron, li opiniis, ke nun venis la momento atesti sian sindonecon al la Majstro ĝuste per tiu sama persekutorgano, kiun lia senscieco pas- intatempe kreis. En tiuj rapidaj minutoj li streĉis la memoron kaj ekvidis iamajn terurajn bildojn... Mal- junuloj estis torturataj en lia ĉeesto, por ke li sentu la plezuron de la kristana apostateco ĉe la refarado de la promeso de eterna fideleco al Moseo; patrinoj de fa- milio, elŝirataj el siaj modestaj hejmoj, devigataj ĵuri per la malnova Leĝo, ke ili forneas la nazaretan ĉar- pentiston, abomenante la krucon de lia martireco kaj malhonoro. La plorsingultoj de tiuj humilaj virinoj, mal- konfesantaj sian kredon, ĉar ili estis vunditaj ĉe tio plej nobla, kion ili posedis, nome la patrina instinkto, nun penetris en liajn orelojn kvazaŭ krioj de angoro, postul- antaj dolorajn elaĉetojn. Ĉiuj pasintatempaj scenoj nun preterŝoviĝadis antaŭ lia spirita retino, sen manko de eĉ la plej sensignifa detalo. Fortikaj junuloj, subten- antoj de multemembraj familioj, eliris stumpitaj el la karcero; aliaj junuloj petis venĝon, infanoj postulis la li- berigon de la patroj. Meze en la tumultantaj rememoroj, nun bildiĝis al li la honora morto de Stefano sub la ŝtonĵetoj kaj insultoj de la popolo; li revidis Petron kaj Johanon deprimitaj kaj humilaj antaŭ la juĝisto, kvazaŭ malbonfarantoj kaj krimuloj. Nun li staris antaŭ la filo de Alfeo, kiu lin neniam tute komprenis, parolanta al li en la nomo de la pasinteco kaj en la nomo de la Kris- to, kvazaŭ admonante lin elpagi siajn lastajn dolorajn ŝuldojn.

Paŭlo el Tarso eksentis, ke larmo elŝprucas el liaj okuloj, tamen ne fluante. Kia torturo lin atendas? Kiaj la ordonoj de la religia aŭtoritatulo, pri kiuj Jakobo parolis kun klare videbla interesiĝo?

Kiam la kamarado de Simon pli longe paŭzis, la eksrabeno tre kortuŝita demandis:

Kion ili postulas de mi?

La filo de Alfeo fiksis sur li la serenajn okulojn kaj klarigis:

Post longa rezistado la izraelidoj, kunvenintaj en nia eklezio, decidis peti de vi nur tion, pagi la elspezojn de kvar malriĉaj viroj, kiuj faris la promeson esti na- zoreoj, kaj iri kun ili al la Templo dum sep sinsekvaj tagoj, por ke la tuta popolo povu vidi, ke vi ĉiam an- koraŭ estas bona judo kaj lojala ido de Abraham... Ĉe la unua ekrigardo, la elmontro povas ŝajni infaneca, tamen ĝi celas, kiel vi vidas, kontentigi la farisean vant- amon.

La eksrabeno faris geston ja propran al li, kiam li estis ĉagrenita, kaj diris:

Mi pensis, ke la Sinedrio decidis postuli mian morton...

Jakobo komprenis, kiom da naŭzo elverŝas tia ri- marko kaj rediris:

Mi ja scias, ke tio naŭzas vin, tamen mi insistas, ke vi cedu, ne ĝustadire pro ni, sed pro la eklezio kaj pro tiuj, kiuj iam estonte nin helpos.

Tio - oponis Paŭlo kun grandega disreviĝo - estas nenia nobleco. Tia postulo estas ia profunda ironio kaj celas fari el ni iajn infanojn, tiel sensaĝa ĝi estas. Ĝi estas ne persekuto, sed humiligo; ĝi estas la deziro elmontri memkonsciajn homojn, kvazaŭ ili estus vent- kapaj kaj malkleraj buboj...

Sed Jakobo, prenante karesan teniĝon, kian la eks­rabeno neniam antaŭe vidis en li ĉe iaj ajn cirkonstanc- oj de la vivo, parolis kun plej granda frata koreco, en nova lumo elmontriĝante al sia mireganta kamarado:

Jes, Paŭlo, mi komprenas vian pravan abomenon. La Sinedrio per tio intencas ridindigi niajn konvinkojn. Mi scias, ke la torturo sur la strato vin malpli dolorus, tamen, ĉu vi pensas, ke tio ne estas por mi doloro de multe da jaroj? Ĉu vi kredus, ke mia konduto naskiĝas de ia senkonscia kaj krima fanatikeco? Mi tre frue kom- prenis, ekde la unua persekuto, ke la harmoniigo de la eklezio kun la judoj kuŝas plej precipe en miaj manoj. Kiel vi ja scias, la fariseismo ĉiam vivis en frapanta elmontrado de hipokriteco, sed ni konsentu ankaŭ, ke ĝi estas la superreganta, tradicia partio de niaj religiaj aŭtoritatuloj. De la unua tago mi ĉiam devas iradi kun la fariseoj multe da mejloj, por ekhavi ion por la ten- ado de la eklezio de la Kristo. Hipokritaĵo? Ne tiel opiniu. La Majstro, en Galileo, ofte instruis nin, ke la plej bona atesto konsistas en malrapida, ĉiutaga mort- ado por la venko de lia afero; ankaŭ tial li asertis, ke Dio ne deziras la morton de la pekulo, ĉar ĝustadire nur estingante niajn ĉiutagajn kapricojn, ni trovas la luman ŝtuparon, por supreniri al lia senlima amo. La atento, kiun mi dediĉas al la judoj, estas ĝemelo de la koreco, kiun vi portas por la nacianoj. Al ĉiu el ni Jesuo kon- fidis taskon malsaman pri la formo, sed saman en la fundo. Se mi ofte kaŭzis misinterpretojn de mia kon- duto, tio ĉagrenas mian spiriton, kutimiĝintan al la sim- pleco de la galilea medio. Kion utilus al ni detruanta konflikto, dum ni havas grandiozajn devojn por prizorgi? Estas por ni grave scii morti, por ke niaj ideoj transiru kaj floru en la ceteraj homoj. Personaj luktoj, kontraŭe, velkigas la plej fortikajn esperojn. Ĉu estigi disiĝojn kaj proklami iliajn malutilojn, en la eklezio de la Kristo, ne rezultigus, ke ni per niaj propraj manoj ekstermus la sanktan planton de la Evangelio?

La parolo de Jakobo sonis saturita de boneco kaj saĝo kaj valoris kiel konsola revelacio. La galileanoj estis multe pli kleraj, ol ĉiu ajn el la plej instruitaj ra­benoj de Jerusalem. Li, Paŭlo, kiu venis en la religian mondon per famaj lernejoj, kiu ĉiam, dum sia juneco, havis la inspiron de ia Gamaliel, li nun admiris tiujn ŝajne krudajn homojn, venintajn el la kabanoj de fiŝ- kaptistoj, kiuj en Jerusalem atingis neforgeseblajn inte- lektajn venkojn nur tial, ĉar ili povosciis silenti, kiam oportune, havante krom la sperto pri la vivo grandegan kapitalon da boneco kaj abnegaciemo laŭ la modelo de la Dia Majstro.

La konvertito apud Damasko nun ekvidis la filon de Alfeo en nova lumo. Liaj grizaj haroj, la faltoplena kaj vakspala vizaĝo atestis akrajn kaj senĉesajn laborojn. Nun li vidis, ke la vivo postulas pli ĝuste komprenemon ol konadon. Li supozis, ke li konas la galilean Apos- tolon laŭ ties psikologia kapableco, sed li venis al la konkludo, ke nur en tiu momento li povis kompreni tian fraton laŭ la titolo, kiun tiu rajtas.

Kiam la kamarado de Simon Petro faris pli longan paŭzon, Paŭlo el Tarso lin ekrigardis plej simpatie kaj emociite diris:

- Mi vidas, ke vi estas prava, tamen tiu postulo devigas havi monon. Kiom mi devos pagi por la verdikto? Izoliĝinte kaj malproksime de la judismo jam longajn jarojn, mi ne scias, ĉu la ceremonioj forte ŝanĝiĝis.

La ordonoj estas tiuj samaj - rediris Jakobo -, ĉar vi devos sanktigi vin per ili; laŭ la tradicio, vi pag- os por la aĉeto de dekkvin ŝafoj krom ankaŭ por la reglamentaj manĝaĵoj.

Ĝi estas absurdo! - oponis la Apostolo al na­cianoj.

Kiel vi ja scias, la religia aŭtoritatulo postulas ce ĉiu nazoreo tri bestojn por la laboroj de konsekrado.

Akra postulo - diris Paŭlo kortuŝita.

Tamen - rediris Jakobo kun rideto - nia paco valoras multe pli ol tion, kaj ne nur ĝin, sed ankaŭ la estontecon de la Kristanismo ni devas ne kompromiti.

La konvertito apud Damasko longe tenis la vizaĝon apogita sur la desktra mano, vidigante la profundecon de sia meditado, kaj fine diris per tono, kiu elmontris lian grandegan sentemon:

Jakobo, kiel vi, tiel mi mem hodiaŭ atingis pli altan gradon da kompreno de la vivo. Mi pli bone kom­prenas viajn argumentojn. La homa ekzistado estas ja ia supreniro el la mallumo en la lumon. Junceco, pre- tendo al aŭtoritateco, centrigo de nia persona sfero nask- as multe da iluzioj, makulante de ombroj la plej sankt- ajn aferojn. Estas mia devo fleksiĝi antaŭ la postuloj de la judismo, fruktoj de persekutado, kiun mi mem iam iniciatis.

Li haltis, montrante malfacilecon, por tute konfesi sian kulpon, sed, prenante pli humilan teniĝon, kiel iu, kiu havas nenian elturniĝon, iom time daŭrigis:

Dum miaj luktoj mi neniam pensis, ke mi estas ia viktimo, sed mi ĉiam rigardadis min kiel antagoniston de malbono. Nur Jesuo, kun siaj senmakulaj pureco kaj amo, povis diri, ke li estas anĝelo, buĉita de nia nigra maliceco; koncerne min, kiel ajn multe oni min ŝtonumis kaj vundis, mi ĉiam opiniis, ke tio estas tro malmulte kompare kun tio, kion mi devis suferi ĉe la justaj atest- oj. Sed nun, Jakobo, zorgigas min negrava malfacilaĵo; Kiel vi ja scias, mi ĝis hodiaŭ vivis absolute de mia teksista laboro, kaj nun mi ne havas monon, per kiu mi povus fari la antaŭvideblajn elspezojn... Tio estus la unua fojo, kiam mi devus turni min al aliula monujo dum la solvo de la demando koncernas sole nur min...

Liaj vortoj elmontris sinĝenon, miksitan kun la mal- ĝojo, kiun li ordinare sentis en la tagoj de humiliĝo kaj malfeliĉo. Ĉe tia esprimo de abnegaciemo Jakobo, per impulso de kora spontaneeco, ekprenis lian manon, kisis ĝin kaj diris:

- Ne zorgu: ni scias, en Jerusalem, pri la grandeco de viaj personaj klopodoj, kaj ne estus saĝe, se la ekle­zio ne interesiĝus pri tiuj nepravigeblaj postuloj. Nia institucio pagos ĉiujn viajn elspezojn. Ne malmulte est- as, ke vi konsentas tiun oferon.

Ili ankoraŭ longe konversaciadis pri la demandoj, rilatantaj al la propagando de la Evangelio, kaj en la sekvinta tago Paŭlo kaj liaj kamaradoj iris al la eklezio de Jerusalem, kie ilin akceptis Jakobo kune kun ĉiuj judaj plejaĝuloj, simpatiantaj kun la Kristo kaj sekv- antaj Moseon, kolektiĝintaj por lin aŭdi.

La kunsido komenciĝis per rigora ceremoniaro, en kiu la eksrabeno rimarkis la amplekson de la influo de la fariseoj en la institucio, destinita por esti la luma kulturejo de la Dia Majstro. Liaj kamaradoj, kutimintaj al la sendependeco de la Evangelio, ne sukcesis kaŝi sian miron, sed per gesto la damaska konvertito igis ĉiujn silenti plu.

Invitite, por klarigi sian konduton, la eksrabeno leg- is longan raporton pri siaj klopodoj ĉe la nacianoj, kion li faris kun granda konsideremo kaj ekstrema prudento.

La judoj, kiuj tamen laŭŝajne okupis definitive la eklezion, tenante plu la malnovan konduton de la instru- antoj de Izrael, per sia parolperanto Kenan diris al la eksleĝisto konsilojn kaj riproĉojn. Ili deklaris, ke ankaŭ ili estas kristanoj, sed severaj observantoj de la malnova Leĝo; ke Paŭlo ne devas batali kontraŭ la cirkumcido kaj ke li devas doni plenan kontentigon pri siaj agoj.

Ĉe la profunda mirego de siaj kamaradoj la eksra- beno tenadis sin silenta, kun neantaŭvidita sereneco ri- cevante la insultojn kaj riproĉojn.

Fine Kenan prezentis tiun proponon, pri kiu Jakobo hieraŭ parolis. Por kontentigi la postulon de la Sinedrio, la teksisto el Tarso devos sanktigi sin en la Templo kun kvar tre malriĉaj judoj, farintaj la promeson esti nazoreoj, kaj pagi por ĉiuj elspezoj.

La amikoj de Paŭlo ankoraŭ pli miregis, vidante lin leviĝi inter tiu antaŭjuĝema kunsidantaro kaj deklari sin preta plenumi la ordonon.

La reprezentanto de la plejaĝuloj pedante kaj longe ankoraŭ paroladis pri la normoj de la raso, kaj estis aŭdata de Paŭlo kun anĝela pacienco.

Reveninte al la domo de Mnason, la eksrabeno de- cidis konigi al siaj kamaradoj la motivojn de sia kon- duto. Kutiminte konfide respekti liajn decidojn, ili ne faris al li eble superfluajn demandojn, sed deziris akom- pani la Apostolon al la Templo de Jerusalem, por iom profiti el lia sincera sinofero rilate la estontecon de la evangeliismo. Paŭlo emfazis la konvenecon, ke li iru sola, sed Trofimo, kiu ankoraŭ kelke da tagoj restadis en Jerusalem, antaŭ ol reveni Antioĥian, insistis kaj atingis, ke la Apostolo akceptis lian kompanion.

La apero de Paŭlo el Tarso en la Templo, kien li akompanadis kvar rasfratojn en profunda mizereco, por kun ili sanktigi sin kaj pagi por ilia promeso, kaŭzis grandegan sensacion en ĉiuj rondoj de la fariseismo. Ekflamiĝis akraj, brutaj diskutoj. Tuj kiam ĝi vidis la eksrabenon humiligita, la Sinedrio ekpensis altrudi nov- ajn verdiktojn: al ĝi jam ne sufiĉis la antaŭaj altrudoj. En la dua tago de la sanktigo la popola movado estis terure kreskinta; ĉiuj volis vidi la faman leĝiston, kiu freneziĝis proksime al Damasko pro la sorĉarto de la ga- lileanoj. Paŭlo observadis la boladon de la medio ĉirkaŭ lia persono kaj petadis Jesuon nepre havigi al li la ne­cesajn fortojn. En la tria tago, manke de alia preteksto por pli granda kondamno kelkaj leĝistoj diris, ke Paŭlo estas tiel malrespekta kaj sin akompanigas en la sankt- ajn lokojn per grekdevena viro, fremda al la izraelidaj tradicioj. Trofimo naskiĝis en Antioĥia, el grekaj ge- patroj, kaj dum multe da jaroj vivis en Efeso; tamen, malgraŭ la sango, fluanta en liaj vejnoj, li konis la re- gulojn de la judismo kaj en la lokoj, destinitaj por la kultado, li kondutis plej respekte. Tamen la aŭtoritat- uloj ne volis konsideri ĉi tiujn apartaĵojn. Estis necese denove kondamni Paŭlon el Tarso, kaj ili ja ĝin faros por ĉiu prezo.

La eksrabeno ekrimarkis la insidon, kiu ŝpiniĝis ĉir- kaŭ li, kaj petis la disĉiplon ne plu akompani lin al la monto Morija, kie oni faradis la religiajn servojn. Sed la malamo de la fariseoj ĉiam plue fermentadis.

En la hieraŭo de la lasta tago de la farisea purigo la konvertito apud Damasko kun sia ĉiam sama humil- eco ĉeestis la ceremoniojn, sed tuj kiam li sin lokis, por preĝi kune kun siaj kamaradoj, kelkaj flamiĝemuloj ĉir- kaŭis lin kun minacaj esprimoj kaj teniĝoj.

Morton al la defalinto! Ŝtonojn kontraŭ la per- fidinton! - kriis tondra voĉo, skuante la salonon.

Paŭlo havis la impreson, ke tiuj krioj estas la sig- nalo por pli gravaj perfortaĵoj, ĉar tuj eksplodis infera kriegado. Iuj ekscititaj judoj kaptis lin je la kolumo de la tuniko, aliaj krude senmovigis liajn brakojn kaj trenis lin sur la grandan korton, destinitan por la movoj de la granda publiko.

Ci pagos pro cia krimo! - diris unuj.

Ci devas morti! Izrael hontas cian estadon en la mondo! - kriis aliaj pli furiozaj.

La Apostolo al nacianoj sin fordonis tute senreziste. En palpebruma daŭro li konsideris la profundan celon de sia veno al Jerusalem kaj konkludis, ke li estis vokita ne nur por la infaneca devo akompani en la Templon kvar rasfratojn, senhelpajn en sia necesbezono. Estis lia devo elmontri, en la urbo de la rabenoj, la solidecon de siaj konvinkoj. Li nun komprenis la subtilecon de la cirkonstancoj, kiuj kondukis lin al la atesto. Unue la repaciĝo kaj la pli bona konado de tia kamarado, kiel Jakobo, per kio li obeis ordonon, kiu ŝajnis al li iom infaneca; due lia granda deziro pruvi la fidon kaj la for- donitecon de sia animo al Jesuo Kristo. Treege sur- prizite, meze en profundaj kaj doloraj rememoroj, li ri- markis, ke la flamantaj izraelidoj lasis lin sub la kaprico de la furioza popolamaso, ĝuste sur tiu sama korto, kie Stefano antaŭ dudek jaroj estis ŝtonumita. Iuj senpru- dentiĝintaj judoj perforte ekkaptis lin kaj lin ligis al la torturoŝtipo. Dronante en siaj rememoroj, la ganda Apostolo apenaŭ sentis la vangofrapojn, kiujn oni al li donis. Li rapide teksis la plej kuriozajn konsideradojn. En Jerusalem la Dia Majstro suferis la plej dolorajn torturojn; sur tiu sama loko, kie li nun estas, la nobla Jeziel sin oferis pro la Evangelio sub la batoj kaj Mok- oj de la popolaĉo. Li tiam hontis pri la turmento, farita el lia propra iniciato kontraŭ la frato de Abigail. Nur nun, ligite al la torturoŝtipo, li komprenis la grandecon de la sufero, kiun fanatikeco kaj malklereco kaŭzas en la mondo. Kaj li rezonis: - La Majstro estas la Sav- into de la homoj kaj ĉi tie suferis por la elaĉeto de ĉiuj. Stefano estis lia disĉiplo, sindona kaj amplena, kaj an- kaŭ ĉi tie spertis la turmentojn de la morto. Jesuo estis la Filo de Dio, Jeziel estis la Apostolo. Kaj li, Paŭlo? Ĉu tie ne estis la pasinteco kaj postulis dolorajn elpag- ojn? Ĉu ne estas juste, ke li multe suferu, pro la multe da sufero, kiun li travivigis al aliaj? Li prave ĝojis en tiuj amaraj momentoj, ne nur tial, ke li ekprenis sian krucon kaj sekvas la amatan Majstron, sed ankaŭ, ĉar li havis la okazon suferi tion saman, kion Jeziel plej maldolĉe trapasis.

Ĉi tiuj konsideradoj havigis al li kelkan konsolon. Lia konscienco sentis sin malpli peza. Li atestos sian fidon en Jerusalem, kie li renkontiĝis kun la frato de Abigail; mortinte, li povos alproksimiĝi al ties granda koro kaj triumfe rakonti al tiu siajn proprajn oferojn. Li petos de tiu pardonon kaj gloros la bonecon de Dio, kiu kondukis lin al tiu sama loko por la justa pago. Etendante la rigardon, li duonvidis la malgrandan pord- on al la ĉambreto, kie li troviĝis kun la amata fianĉino kaj ŝia frato, baldaŭ forironta el la mondo en la eks- tremaj momentoj de la agonio. Ŝajnis al li, kvazaŭ li ankoraŭ aŭdas la lastajn vortojn de Stefano, miksitajn kun boneco kaj pardono.

Kiam li apenaŭ elvenis el siaj rememoroj, la unua ŝtonfrapo vekis lin, por ke li aŭdu la kriegadon de la popolo.

La granda korto estis plena de minacaspektaj izrael- idoj. Sarkasmaj insultoj tranĉadis la aeron. La sceno estis tia sama, kia en tiu tago, kiam Stefano forflugis de la Tero: samaj ofendoj, samaj mokaj mienoj de la turmentantoj, sama senindulga malvarmeco de la fana- tikaj ekzekutistoj. Paŭlo mem miregis, konstatante la kuriozajn koincidojn. La unuaj ŝtonoj trafis al li la bruston kaj la brakojn, lin forte vundante.

Ĉi tiu estos en la nomo de la sinagogo de la kili- kianoj! - diris junulo meze de ĥoraj ridegoj.

La ŝtono flugis siblante kaj la unua breĉis la vizaĝ- on de la Apostolo. Flueto da sango ekmalsekigis liajn vestojn, sed eĉ ne minuton li kun sia miregiga sereneco deturnis la rigardon for de siaj ekzekutantoj.

Sed Trofimo kaj Luko, sciiĝinte pri la seriozeco de la situacio, ekde la unuaj momentoj, per amiko, kiu ĉe- estis la komencon de la torturo, tuj iris peti la helpon de la romaj aŭtoritatuloj. Timante novajn embarasojn ili ne konigis la titolojn de la konvertito apud Damasko, sed diris nur, ke li estas homo, kiu ne devas suferi de la mano de iaj senkonsciencaj kaj fanatikaj izraelidoj.

Unu ĉefkapitano senprokraste organizis taĉmenton da soldatoj. Forlasinte la fortikaĵon, ili decideme pe- netris en la korton. La popolamaso deliradis en ia ura- gano da surdigaj krioj kaj blekoj. Obeante la ordonon de sia komandanto, du centestroj firme elpaŝis kaj mal- igis la kaptiton, ŝirante lin el tiuj barbaroj, kiuj avide konkuris pri li.

For la malamikon de la popolo! Li estas krimulo! Malbonfaranto! Ni dispecigu la rabiston!

Ŝvebis en la aero la plej strangaj ekkrioj. Ne trov- inte sufiĉe aŭtoritatajn rabenojn por la klarigoj, la roma ĉefkapitano ordonis, ke la akuzito estu mankatenita. Tiu oficito estis konvinkita, ke Paŭlo estas iu danĝera mal- iculo, kiu jam longe fariĝis terura turmentilo de la provincanoj. Nenian alian klarigon li trovis, por prav- igi tiom da malamo.

Kun kontuzita brusto, kun vnditaj vizaĝo kaj brak- oj, la Apostolo eskortita de la subuloj de Cezaro, ek- marŝis al la Turo Antonia, dum la popolaĉo, post la mal- granda anaro, senĉese kriegadis: - Morton! Morton!

Kiam li estis enironta en la unuan korton de la granda roma fortikaĵo, Paŭlo, fine kompreninte, ke li ne venis Jerusalemon, nur por akompani kvar mizerajn na- zoreojn sur la monton Morija, sed por doni pli kon- vinkan ateston de la Evangelio, humile demandis la ĉef- kapitanon:

Ĉu vi permesas, ke mi diru al vi ion?

Rimarkante liajn bonedukitajn manierojn, la noblan tonon de lia parolo en pura greka lingvo, la kohortestro, tre mirante, respondis:

Ĉu vi ne estas tiu egipta bandito, kiu antaŭ kelka tempo organizis tiun bandon da rabistoj, kiuj disruinigas ĉi tiujn regionojn?

Mi ne estas rabisto - respondis Paŭlo, ŝajnanta ia stranga figuro pro la sango, kiu makulis lian vizaĝon kaj senluksan tunikon. - Mi estas civitano el Tarso kaj petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.

La roma militisto forte miris pri tia alta bontoneco kaj povis fari nenion alian, ol cedi, kvankam hezitante.

Sentante sin en unu el siaj grandaj momentoj de atesto, Paŭlo el Tarso supreniris kelkajn ŝtupojn de la grandega ŝtuparo kaj ekparolis en la hebrea lingvo, im- presante la amason pro la profunda sereneco kaj ele- ganteco de sia parolado. Li komencis, konigante siajn unuajn luktojn, siajn memriproĉojn pro tio, ke li per- sekutis la disĉiplojn de la Dia Majstro; li rakontis sian iradon al Damasko, la senliman bonecon de Jesuo, kiu permesis al li tiun gloran vizion, kun vortoj de admono kaj pardono. Vive rememorante Stefanon, li parolis pri sia eraro, ke li konsentis ties morton.

Aŭdante lian rafinitan, mistere belan parolon, Klaŭ- dio Lisias, la roma ĉefkapitano, kiu lin arestis, spertis neesprimeblajn sensaĵojn. Ankaŭ li ricevis iajn bonfar- ojn de tiu nekomprenata Kristo, pri kiu la oratoro pa- rolis en tiaj amaraj cirkonstancoj. Farante al si skru- pulon, li sendis voki la ĉefkapitanon Zelfos, el egipta deveno, kiu akiris iajn romajn titolojn dank'al sia riĉeco, kaj petis:

Amiko - li apenaŭ aŭdeble flustris -, mi ne deziras ĉi tie preni iajn decidojn rilate la aferon de ĉi tiu viro. La popolaĉo furiozas, kaj eble fariĝos tre serioz- aj okazaĵoj. Mi dezirus vian tujan kunhelpon.

Jes, sendube - decideme respondis lia kolego.

Kaj dum Lsias klopodis por pli detale ekzameni la personon de la Apostolo, kiu en impresa maniero parol- adis, Zelfos plej diligente faris koncernajn disponojn. Li plifortigis la garnizonon, starigis kordonon de izolado, celante gardi la oratoron kontraŭ ia subita atako.

Post detala raporto pri sia konvertiĝo, Paŭlo el Tar- so ekparolis pri la grandeco de la Kristo, pri la promesoj de la Evangelio; sed kiam li traktis pri siaj rilatoj kun la spirita mondo, el kiu li ricevadis la konsolajn mesaĝ- ojn de la Majstro, tiam la senkonscienca, furioza popol- aĉo per malnoblaj impetoj ekagitiĝis. Granda nombro da izraelidoj demetis siajn mantelojn kaj ĵetis polvon en la aeron, per impulso, karakterizanta malklerecon kaj malicecon. La momento estis plej serioza. Tiuj pli flam- antaj provis rompi la kordonon de la soldatoj, por ma- sakri la kaptiton. La agado de Zelfos estis rapida. Li ordonis konduki la Apostolon en la internon de la Turo Antonia. Kaj dum Klaŭdio Lisias iris hejmen, por iom mediti pri la grandiozeco de la aŭdita parolo, lia kolego faris energiajn disponojn, por dispeli la popolamason. Ne malmultaj obstine blekadis plu sur la strato, sed la ofi- ciro ordonis disirigi la kalcitrantojn per sturmado de kavalerio.

Kondukite en humidan karceron, Paŭlo rimarkis, ke la soldatoj traktas lin plej malrespekte. Liaj vundoj lin terure suferigis. La kruroj estis doloraj kaj malfirmaj.

La tuniko estis penetrita de sango. La senkompataj kaj ironiemaj gardistoj ligis lin al dika kolono, traktante lin same, kiel la ordinarajn krimulojn. La Apostolo sentis sin senforta kaj febranta, rekonante, ke por li ne estos facile rezisti al la baldaŭa torturo. Li konsideris, ke ne estas juste sin tute fordoni al la malicaj intencoj de la lin gardantaj soldatoj. Li rememoris, ke la Majstro sin oferis sur la kruco, ne kontraŭstarante al la krueleco de la homoj, sed ankaŭ, ke li asertis, ke la Patro ne deziras la morton de la pekulo. Li ne povis havi la pre- tendon fordoni sin tiel same, kiel Jesuo, ĉar nur ĉi tiu portas sufiĉe da amo, por esti sendito de la Ĉiopova; kaj ĉar li sin konfesis pekulo, konvertiĝinta al la Evan­gelio, tial estis justa lia deziro laboradi, ĝis la lasta tago de siaj kapabloj sur la Tero, por siaj homfratoj kaj por sia propra spirita klerigado. Li rememoris la saĝon, kun kiu Petro kaj Jakobo ĉiam kondutis, por ke la taskoj, konfiditaj al ilin ne suferu nepreavigeblajn difektojn. Nun, konstatinte sian malgrandan ŝancon al organisma rezis- to, en tiu neforgesebla horo, li kriis al la soldatoj:

Vi ligis min al la kolono, destinita al krimuloj, kaj tamen vi povas imputi al mi nenian kulpon! Mi nun vidas, ke vi preparas skurĝojn por la torturo, dum sango min jam kovras ekde la martirigo, al kiu min submetis la freneza popolaĉo...

Unu el la gardistoj, iom ironiema, interrompis lin kaj diris:

Be! Ĉu vi do ne estas Apostolo de la Kristo? Estas famo, ke via Majstro mortis sur la kruco, dirinte eĉ ne vorteton, kaj fine li eĉ petis pardonon por la ek- zekutantoj, motivante ĝin per tio, ke ili ne scias, kion ili faras...

La kamaradoj de la ŝercanto eksplodis per laŭta rid- egado, sed Paŭlo el Tarso, elmontrante la tutan noblec- on de sia koro en la brilego de la rigardo, senhezite rediris:

Jes, ĉirkaŭita de la malklera kaj senkonscienca popolo, en la tago de Kalvario, Jesuo petis Dion pardoni la spiritan mallumon, en kiu dronis tiuj homoj, kiuj star- igis por li la malhonoran lignaĵon; sed la komisiitoj de la imperia registaro ja ne povas esti ia amaso, kiu ne konscias siajn proprajn agojn. La soldatoj de Cezaro devas konscii, kion ili faras, ĉar, se vi ne scias la leĝojn, por kies plenumo vi ricevas soldon, estus do pli juste, ke vi rezignu viajn postenojn.

La gardistoj restis senmovaj, frapitaj de mirego. Sed Paŭlo per firma voĉo daŭrigis:

Nun mi demandas: ĉu estas laŭleĝe pro vi skurĝi roman civitanon ne kondamnitan?

La centestro, kiu kontrolis la aranĝojn por la skurĝ- ado, haltigis la komencajn disponojn. Kun miro la cent- estro vokis Zelfoson. Eksciinte la okazaĵon, la ĉefka- pitano, treege mirante, demandis la Apostolon:

Diru al mi, ĉu vi estas romano?

Jes.

Ĉe la certeca tono de ĉi tiu respondo Zelfos opini- is prudente ŝanĝi la konduton kontraŭ la malliberigito. Timante embarasojn, li ordonis, ke oni forprenu la eks- rabenon for de la ŝtipo, kaj permesis al li fari al si senĝene en la malvasta spaco de la ĉelo. Nur tiam Paŭ- lo el Tarso sukcesis havi iom da ripozo sur malmola kuŝejo kaj pli respekte kaj estime ricevis kruĉon da akvo. Li kvietigis la fortan soifon kaj ekdormis, mal- graŭ la sangantaj kaj doloraj vundoj.

Zelfos tamen ne estis trankvila; li tute ne sciis la socian rangon de la akuzito. Timante embarasojn mal- utilajn por lia pozicio, ja enviinda el la politika vidpun- kto, li klopodis, por vidiĝi kun la ĉefkapitano Klaŭdio Lisias. Eksciinte la motivon de la maltrankvileco de sia kamarado, tiu diris:

Ĉi tio min mirigas, ĉar al mi li diris, ke li estas judo el Tarso en Kilikio.

Zelfos tiam konfesis, ke estas por li mafacile klar­igi la aferon kaj diris:

Laŭ tio, kion vi diras, li ŝajnas al mi pli ĝuste ia ordinara mensoganto.

Ho ne! - ekkiriis Lisias. - Li kredeble posedas dokumentojn pri civitaneco de la Imperio kaj kondutis laŭ motivoj, kiujn ni ne kapablas kompreni.

Rimarkinte, ke lia amiko incitetiĝis en la animo pro tiu lia supozo, Zelfos rapidis ĝin korekti:

Via opinio estas justa.

Mi devas ĝin eldiri laŭ tute bona konscienco - aldonis Lisias bone inspirita -, ĉar tiu viro, ne konata al ni ambaŭ, parolis pri tre seriozaj demandoj.

Zelfos ekpensis momenton kaj rediris:

Konsiderante ĉion ĉi, mi proponas, ke li estu mor- gaŭ prezentita al la Sinedrio. Mi pensas, ke nur tiel ni povus trovi ian rimedon, por solvi la aferon.

Klaŭdio Lisias ricevis ĉi tiun proponon nevolonte. En sia animo li pli inklinis helpi la defendon de la Apos­tolo. Ties parolo, flamanta de fido, lin vive impresis. En malmultaj sekundoj li ekzamenis ĉiujn ŝancojn por kaj kontraŭ tia agado. Preni la akuziton for de la per- sekuto de tiuj plej ekzaltitaj estus ago justa; sed dis- puti kun la Sinedrio estus konduto, kiu postulus pli da prudento. Li tre proksime konas la judojn kaj pli ol unu fojon spertis la grandecon de iliaj pasioj kaj kapric- oj. Ankaŭ komprenante, ke li devas veki ĉe sia kolego nenian suspekton rilate al sia religia kredo, li faris jesan geston kaj diris:

Mi konsentas vian proponon. Ni morgaŭ lin trans- donos al la juĝistoj kompetentaj en aferoj de kredo. Vi povus lasi tion en miaj manoj, ĉar la malliberulo estos akompanata de eskorto, kiu gardos lin kontraŭ ĉia bru- talaĵo.

Tiel estis. En la morgaŭa mateno la plej alta tri- bunalo de la izraelidoj estis sciigita de la ĉefkapitano Klaŭdio Lisias, ke tiu predikanto de la Evangelio ne longe post tagmezo venos antaŭ la juĝistojn por la necesaj esploroj. La aŭtoritatuloj de la Sinedrio forte ekĝojis. Ili fine revidos la defalinton de la Leĝo vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Ĉi tiu novaĵo diskoniĝis kun neordinara rapideco.

De sia flanko, Paŭlo, en la soluleco de la karcero, estis feliĉigita de granda surprizo en tiu mateno de nigr- aj perspektivoj. Jen okazis, ke, kun la permeso de la ĉefkapitano, maljuna sinjorino kaj ŝia ankoraŭ juna filo eniris en la ĉelon, por lin viziti. Tio estis lia fratino Delila kun lia nevo Stefanio, kiuj post multe da klopodo sukcesis havi permeson por mallonga intervidiĝo. Kun larmoj de emocio la Apostolo brakumis la noblan si- njorinon, kiu aspektis tre senfortiĝinta. La juna Stefa­nio ekprenis la manojn al sia onklo kaj ilin respekte kaj ame kisis.

Delila parolis pri sia intensa resopiro pri li, per la poezio de sia koro de virino rememorigis familiajn epi- zodojn; la eksleĝisto el Jerusalem ricevadis ĉiujn sciig- ojn, ĉu bonajn, ĉu malbonajn, kun neskuebla sereneco, kvazaŭ ili venus de ia mondo tute malsama ol lia. Li tamen penis konsoli sian fratinon, kiu ĉe iu pli dolora rememoro verŝadis torenton da larmoj. Paŭlo nedetale raportis siajn vojaĝojn, luktojn, barojn sur la vojoj, ir- ataj pro Jesuo. La respektinda sinjorino, kvankam star- anta aparte de la veraĵoj de la Kristanismo, tre ĝentile ne volis tuŝi religiajn temojn, limigante sin je la amik- ecaj motivoj de sia frata vizito, kaj ĉe sia adiaŭo ŝi ploregis. Ŝi ne povis kompreni la rezignaciemon de la Apostolo, nek ĝuste taksis lian abnegaciemon. En sia animo ŝi bedaŭris lian sorton kaj, en la fundo, tiel same, kiel la plej multaj el ŝiaj samurbanoj, ŝi malŝatis tiun Jesuon, kiu regalis siajn disĉiplojn nur per krucoj kaj suferoj.

Sed Paŭlo el Tarso ricevis grandan konsolon de ŝia ĉeesto; precipe la inteligenteco kaj vigleco de Stefanio, dum ilia nelonga konversacio, estigis en li plej grandajn esperojn pri la spirita estonteco de la nevo.

Kiam li ankoraŭ karesadis en la menso ĉi tiun agra- blan impreson, jen multenombra eskorto sin lokis apud la ĉelo, por akompani lin al la Sinedrio en la oportuna momento.

Tuj post tagmezo li sin prezentis antaŭ la tribunalo kaj ekrimarkis, ke la kunvenejo de la grandaj leĝistoj de Jerusalem, plena de densa popola amaso, travivas unu el siaj solenaj tagoj. Lia ĉeesto vekis torenton da ko- mentarioj. Ĉiuj volis vidi, ekkoni tiun defalinton de la Leĝo, tiun leĝiston, kiu forneis kaj malŝatis la sanktajn titolojn. Plej kortuŝite, la Apostolo ankoraŭ unu fojon rememoris la personon de Stefano. Nun estis lia vico atesti pri la Evangelio de vero kaj savo. La agitiĝado en la Sinedrio redonis al li tian saman atmosferon de la antaŭaj tempoj, kiujn li tie travivis. Ĝuste tie li trud- is la plej krudajn humiligojn al la frato de Abigail kaj al la adeptoj de Jesuo. Estis do juste atendi nun akrajn kaj elaĉetajn suferojn. Krom tio, por plenigi la mal- dolĉon, la stranga koincido: la ĉefpastro, kiu prezidis en la proceso, estis nomata ankaŭ Ananias! Ĉu ironio de la destino?

Tiel, kiel okazis en la afero de Jeziel, post la legado de la akuza akto estis donita la parolo al la Apostolo, por sin defendi, pro konsidero al liaj denaskaj prero- gativoj.

Paŭlo plej respekte ekpravigis sin. Sufokitaj ridoj ne malofte rompis la tiean silenton, elmontrante la sar- kasme malamikan etoson de la aŭdantaro.

Kiam lia elokventeco ekimpresis ĉiujn pro la fideleco de lia kristana atesto, la ĉefpastro trudis al li silenton kaj emfaze kriegis:

Kiam iu ido de Izrael, kvankam havanta romajn titolojn, malrespektas la tradiciojn de ĉi tiu domo per asertoj, ofendantaj la memoron de la profetoj, li fariĝas inda je severaj riproĉoj. La akuzito laŭŝajne ne scias la devon sin konvene esprimi kaj jen deliras en iaj mi- steraj ideoj, propraj al lia senbrida kaj krima obsedo por la revolucia ĉarpentisto el Nazaret! Mia aŭtoritateco permesas neniajn translimaĵojn en la sanktaj lokoj. Mi do ordonas, ke oni frapu al Paŭlo el Tarso la buŝon kiel venĝon al liaj insultaj vortoj.

La Apostolo direktis al li neesprimeble serenan ri- gardon kaj rediris:

Pastro, viglu super via koro, por ne fari maljust- ajn punojn. Tiaj homoj, kiel vi, similas la blankigitajn murojn de la tomboj, sed vi ja devas scii, ke ankaŭ vi estos vundita de la justeco de Dio. Mi plej profunde konas tiujn leĝojn, kies plenumanto vi fariĝis. Se vi ĉi tie sidas, por juĝi, kial do vi ordonas, ke oni min frapu?

Sed antaŭ ol li povis daŭrigi, malgranda grupo da subuloj de Ananias antaŭeniĝis kun skurĝetoj kaj vund- is liajn lipojn.

Ĉu vi kuraĝas insulti la ĉefpastron? - ili ekkriis koleraj. - Vi pagos por la insultoj!

La frapoj, ĉe la aplaŭdado de ĉiuj, strekadis la res- pektindan faltoplenan vizaĝon de la eksrabeno. Ironiaj voĉoj senĉese leviĝadis el la fia homamaso. Iuj petis pli grandan rigoron, aliaj tondre postulis la ŝtonumadon. La sereneco de la Apostolo donis plenan ateston kaj pli incitis la impulsiĝemajn kaj krimajn temperamentojn. Iuj grupoj da pli malŝatindaj izraelidoj elpaŝis kaj, kun- agante kun la turmentantoj, kraĉis sur lian vizaĝon. La tumulto ĝeneraliĝis. Paŭlo ekprovis paroli, pli detale klarigi siajn pensojn, sed la konfuzo estis tiel infera, ke jam ne ekzistis aŭdado nek interkompreniĝo.

La ĉefpastro konsentis la malordon intence. La ĉefaj anoj de la Sinedrio deziris pereigi la eksleĝiston, kostu, kiom ĝi kostos. La tribunalo volontis fari tiun juĝadon kiel farson, ĉar ĝi rimarkis la personan interesiĝon de Klaŭdio Lisias pri la malliberulo; alie Paŭlo el Tarso estus mortigita en Jerusalem, por kontentigi la abomen- indajn sentoj n de la senkaŭzaj malamikoj de lia benata apostola misio. Laŭ la peto de la ĉefkapitano, ĉeestanta en tiu memorinda kunveno, Ananias sukcesis serenigi tiun atmosferon. Post malesperaj petoj la alestantoj silentiĝis, en atendo.

Al Paŭlo la vizaĝo sangadis, la tuniko disĉifoniĝis, sed, kio ĉiujn miregigis, lia rigardo, alie ol iam, en tiaj cirkonstancoj, travidigis grandan fratan trankvilecon, el- montrante, ke li komprenas kaj pardonas la ofendojn de la senklereco.

Pensante, ke li mastras la situacion, la ĉefpastro aregante diris:

Vi devus morti kiel via Majstro, sur malŝatinda kruco! Vi defalinto de la sanktaj tradicioj de la patr- ujo, vi blasfemanta krimulo, por vi ne sufiĉas, kiel justa puno, la suferoj, kiujn vi komencas sperti inter la veraj idoj de Izrael!

Anstataŭ timuliĝi, la Apostolo flegme rediris:

Tro rapida via juĝo... Mi ne meritas la krucon, kiel la Elaĉetinto, ĉar ĝia aŭreolo estas tro glora por mi; tamen ĉiuj torturoj de la mondo estus justaj, per kiuj oni punus tian pekulon, kiel mi. Vi timas la su- ferojn, ĉar vi ne konas la eternan vivon, vi rigardas la elprovojn simile al iu, kiu vidas nenion trans ĉi tiuj pasemaj tagoj de la homa ekzistado. La politikaĉo de- baris vian spiriton de la sanktaj vizioj de la profetoj! La kristanoj, vi sciu, konas alian spiritan vivon; iliaj esperoj ne kuŝas en falsaj venkoj, kiuj putros kune kun la korpo en la tombo! La vivo estas ne tion, kion ni vidas en la banaleco de ĉiuj surteraj tagoj, sed pli ĝuste es- primo de glora senmorteco kun Jesuo Kristo!

La parolo de la oratoro nun ŝajnis magnetizi la tutan aŭdantaron. Eĉ Ananias mem, malgraŭ la surda kolero, sentis sin ne kapabla por ĉiu reago, kvazaŭ io mistera devigis lin aŭdadi ĝis la fino. Kun nerompebla sereneco Paŭlo daŭrigis:

Vundu min plue! Kraĉu sur mian vizaĝon! Skur- ĝu min! Ĉi tiu torturo ekzaltas min por ia pli alta es- pero, ĉar mi jam starigis en mia interno sanktejon, kiu estas neatingebla por viaj manoj kaj kie Jesuo ja regn- os por ĉiam!

"Kion vi celas - li per firma voĉo parolis plue - per viaj tumultoj kaj persekutoj? Nu, kia la motivo por tiom da senrezultaj kaj ruinigaj luktoj? La kristanoj klopodas, same kiel Moseo, por la kredo je Dio kaj je nia glora resurekto. Estas senutile dividi, enblovi mal- pacon, peni maski la veron per la iluzioj de la mondo. La Evangelio de la Kristo estas la suno, kiu prilumas la tradiciojn kaj la faktojn de la malnova Leĝo!"

Tiam, malgraŭ la perplekseco de multaj, eksplodis nova tumulto. Kun gestoj kaj senprudentaj esprimoj la sadukeoj sin ĵetis kontraŭ la fariseoj n. La ĉefpastro vane pensi kvietigi la batalantojn. Pli flamanta grupo provis alproksimiĝi al la eksrabeno, en la intenco lin gorĝpremi.

Nun Klaŭdio Lisias kunvokis la soldatojn kaj ekpa- rolis al la ĉeestantaro per minacaj vortoj. Mirante tiun strangan fakton, ĉar la romanoj neniam ekpensis sin enmiksi en religiajn aferojn de la raso, la malpacantaj izraelidoj tuj submetiĝis al lia ordono. Tiam la ĉefka- pitano sin turnis al Ananias kaj postulis, ke ĉi tiu fermu la kunvenon, aldonante, ke la malliberulo revenos en sian karceron de la Turo Antonia, ĝis la judoj decidos pli prudente kaj trankvile studi la aferon.

La aŭtoritatuloj de la Sinedrio ne kaŝis sian mireg- on, sed, ĉar la provincestro estis ĉiam ankoraŭ en Ce- zarea, tial ne estus prudente ne kontentigi lian repre- zentanton en Jerusalem.

Antaŭ ol okazos novaj tumultoj, Ananias deklaris, ke la juĝado de Paŭlo el Tarso, laŭ la ricevita ordono, daŭros plu en la plej proksima kunsido de la tribunalo, okazonta post tri tagoj.

La gardistoj tre zorge forkondukis la malliberulon, dum la pli eminentaj izraelidoj penis bridi la unuopajn protestojn de tiuj, kiuj akuzis Klaŭdion Lisiason kiel homon partian kaj simpatianton al la nova kredo.

Rekondukite al sia silenta ĉelo, Paŭlo povis spiri pli libere kaj revigliĝi, por alfronti la situacion.

Sentante pravan simpation al tiu brava kaj sincera viro, la ĉefkapitano faris por li novajn disponojn. La eksleĝisto estis pli kontenta kaj trankvila. Li havis apud si gardiston, por servi al li pri ĉio, kion li bezonis, ricev- is akvon abunde, medikamentojn, nutraĵojn kaj la viziton de la plej intimaj amikoj. Ĉi tiuj elmontroj lin tre kor- tuŝadis. Spirite, li sentis sin eĉ pli konsolita, sed doloris lin la vundita korpo, kaj fizike li estis tute senfortiĝinta. Dum kelke da minutoj konversaciinte, laŭ permeso, kun Luko kaj Timoteo, li eksentis, ke iuj doloraj zorgoj taŭz- as lian koron. Ĉu estus juste pensi pri vojaĝo al Romo nun, kiam lia farto estas tiel mizera? Ĉu li longe re- zistus al la teruraj persekutoj, komencitaj en Jerusalem? Tamen la voĉoj el la Supera Mondo promesis al li tiun vojaĝon al la ĉefurbo de la Imperio... Li ne devas dubi la promesojn, faratajn en la nomo de Kristo. Iom da laceco, kune kun granda aflikto, jen ekŝancelis liajn ĉiam viglajn esperojn. Sed, posedite de ia nerezistebla dormemo, li rimarkis, kiel aliajn fojojn, ke intensa lumo inundas la ĉelon, samtempe kiel ia dolĉega voĉo flustr- as al li:

Ĝoju pro la doloroj, kiuj elaĉetas kaj prilumas la konsciencon! Eĉ se multiĝos la suferoj, tenadu viv- antaj la diajn triumfojn de la espero! Konservu vian bravecon, ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo!

Subite li sentis, ke novaj fortoj revigligas lian ka- dukan organismon.

La matena lumo renkontis lin preskaŭ perfekte bon- fartanta. Frue en la tago Stefanio iom maltrankvila iris al li. Akceptite kun kora interesiĝo, la junulo informis sian onklon pri la minacaj projektoj, teksiĝantaj en la ombro. La judoj ĵuris pereigi la Apostolon, eĉ se por tio ili devus murdi Klaŭdion Lisiason mem. La Sinedrio nun estas kampo de abomenindaj klopodoj. Oni planas murdi la predikiston al la nacianoj, en hela luma tago, en la plej proksima kunsido de la Tribunalo. Pli ol kvar- dek bandanoj, el la plej fanatikaj, per solena ĵuro inter- konsentis efektivigi la pereigan projekton. Paŭlo aŭdis ĉion kaj, trankvile vokinte la gardiston, diris al li:

Mi petas vin konduki ĉi tiun junulon al la ĉef- kapitano, por ke ĉi tiu aŭdu lin pri urĝa afero.

Stefanio estis do kondukita al Klaŭdio Lisias, al kiu li prezentis la denuncon. La sagaca kaj nobla patricio, kun la politika takto, kiu karakterizis liajn decidojn, promesis konvene studi la demandon, ne ebligante la su- pozon pri iuj definitivaj disponoj, por fiaskigi la kun- ĵuron. Dankante por la informo, li rekomendis al la junulo la plej grandan singardecon rilate komentariojn de la situacio, por ne pliflamigi la partiajn spiritojn.

En la soluleco de sia kabineto la roma ĉefkapitano serioze pensadis pri tiuj malgajaj perspektivoj. Laŭ sia intrigemeco la Sinedrio povos instigi manifestaciojn de la ĉiam ŝanĝanima kaj atakema popolo. Pasiaj rabenoj eble kunvokos banditojn kaj murdos lin en spektaklecaj cirkonstancoj. Sed la denunco venis de junulo, preskaŭ knabo, kiu, krom tio, estas nevo de la malliberulo. Ĉu li diris la veron aŭ ĉu li estas nura ilo de ebla mistifiko pro korinklino, trompo diktita de prava maltrankvileco de la familio? Kiam li ankoraŭ ne sukcesis malimpliki siajn dubojn, por preni ian decidon, iu petis de li la kom- plezon de intervidiĝo. Dezirante iom ripozi de tiel gravaj pensoj, li tuj konsentis la peton. Li malfermis la luksan pordon kaj kvietmiena maljunulo jen montriĝis ridet- anta. Klaŭdio Lisias ekĝojis. Li tiun konis proksime. Li al tiu ŝuldis komplezojn. La neatendita vizitanto estis Jakobo, kiu venis, por uzi sian noblan influon interhelpe por la granda kamarado en liaj evangeliaj predikoj. La filo de Alfeo ree elvolvis la planon, antaŭ kelke da mi- nutoj jam denuncitan de Stefanio. Kaj li iris pluen: li rakontis la kortuŝantan historion de Paŭlo el Tarso, montriĝante senpartia atestanto de ties tuta vivo kaj klarigante, ke la Apostolo venis en la urbon pro lia in- sistado, por ke ili kombinu oportunajn disponojn rilat- ajn al la propagando. Li finis sian respektan raporton, petante de sia eminenta amiko efikajn paŝojn, por antaŭ- forigi tiun monstran atencon.

Nun pli maltrankvila, la ĉefkapitano diris:

Viaj konsideroj estas justaj, tamen estas por mi malfacile fari tujajn disponojn. Ĉu ne estus pli bone atendi la faktojn kaj tiam reagi kontraŭ la forto per la forto?

Jakobo duonmontris rideton de dubo kaj rediris:

Mi opinias, ke via aŭtoritateco trovos urĝajn ri- medojn. Mi konas la pasiojn de la fariseoj kaj la furioz- econ de iliaj manifestaĵoj. Mi neniam povos forgesi la abomenindan fermenton de la fariseoj en la tago de Kal- vario. Mi timas ne nur pri la sorto de Paŭlo, sed an- kaŭ pri vi mem. La popolamaso en Jerusalem ofte est­as krima.

Lisias faldis la frunton kaj longe meditis. Ŝirante lin el lia sendecideco, la maljuna galileano prezentis al li la ideon transforigi la malliberulon en Cezarean, por pli justa juĝado. Tio havus la utilon forpreni la

Apostolon el la incitita atmosfero de Jerusalem, tuj ĉe la komenco fiaskigus la planon de murdo; krom tio la ĉef- kapitano ne estus trafita de iaj maljustaj suspektoj kaj tenadus sendifekta la tradician respekton al lia nomo de la flanko de la malicaj kaj sendankaj judoj. Ĉi tion konus nur la plej intimaj amikoj, kaj la patricio destinus eskorton el kuraĝaj soldatoj, por akompani la malliber- ulon; la eliro el Jerusalem okazus post noktomezo.

Klaŭdio Lisias konsideris la bonegecon de ĉi tiuj pro- ponoj kaj promesis ilin efektivigi en tiu sama nokto.

Tuj kiam Jakobo foriris, la romano vokis du fidind- ajn helpantojn kaj donis la unuajn ordonojn, por ke estu aranĝita eskorto, forta, el cent tridek soldatoj, ducent lancistoj kaj sepdek rajdistoj, sub kies protekto Paŭlo el Tarso devos sin prezenti antaŭ la provincestro Feli- kso en la granda palestina haveno. La subuloj, obeante la ricevitajn instrukciojn, destinis por la malliberulo unu el la plej bonaj ĉevaloj.

Malfrue en la nokto Paŭlo el Tarso estis vokita, kio lin forte surprizis. Klaŭdio Lisias per malmultaj vortoj klarigis al li la celon de sia decido, kaj la multnombra karavano silente ekiris direkte al Cezarea.

Dank'al la sekreta karaktero de la disponoj la voj- aĝo fariĝis sen menciindaj incidentoj. Nur post multe da horoj venis el la Turo Antonia la unuaj informoj pri tio, kaj tiam la judoj, tre desapontitaj, konvinkiĝis pri la senutileco de ĉia revenĝo.

En Cezarea la provincestro kun mirego akceptis la karavanon. Li konis la renomon de Paŭlo, kiel ankaŭ ties luktojn kontraŭ la samrasanoj, sed tiu taĉmento el kvarcent soldatoj, por protekti unu malliberulon, estis ja io miriga.

Post la unua eldemandado la plej grava reprezent- anto de la Imperio en la provinco diris:

- Konsiderante la judan devenon de la akuzito, mi lin ne povas juĝi, ne aŭdinte la kompetentan organon de Jerusalem.

Kaj li ordonis, ke la Sinedrio plej urĝe venigu iun sian reprezentanton en la sidejon de la regado.

La izraelidoj ĝojegis ĉe ĉi tiu ordono.

Sekve de tiu decido, kvin tagojn post la transforigo de la Apostolo, Ananias mem nepre volis estri la aron da aŭtoritatuloj de la Sinedrio kaj de la Templo, kiu iris Cezarean kun plej strangaj projektoj pri la situacio de la antagonisto. Konante la potencon de la rezonado kaj la ĉarmecon de la parolo de la eksleĝisto el Tarso, la maljunaj rabenoj prenis kun si Tertulon, unu el la plej distingindaj talentuloj, kiuj kunlaboradis en la respekt- inda kolegio.

En tribunalo improvizita por decidi la aferon, la oratoro de la Sinedrio ricevis la parolon la unua, kion li faris per teruraj akuzoj kontraŭ la juĝato, pentrante per nigraj koloroj ĉiujn laborojn de la Kristanismo kaj fine petante la provincestron transdoni la akuziton al liaj samrasanoj, por ke li estu de ili dece juĝata.

Ricevinte la permeson pravigi sin, Paŭlo ekparolis plej serene. Felikso tuj rimarkis liajn altajn intelektajn naturdotojn, lian dialektikan perfektecon, kaj kun ne- ordinara interesiĝo aŭskultadis lian argumentadon. La plejaĝuloj el Jerusalem ne povis kaŝi sian koleron. Se eble, ili distranĉus la Apostolon sur tiu sama loko, tiel granda estis la incititeco, kiu ilin furiozigis, kontraste kun la videbla trankvileco de la parolo kaj de la persono de la oponanta oratoro.

La provincestro estis en granda embaraso por eldiri la verdikton. De unu flanko li vidis la plejaĝulojn de Izrael en preskaŭ ataka teniĝo, postulantaj rajtojn de raso; de alia flanko li rigardadis la Apostolon de la Evan- gelio trankvilan, flegman, spiritan mastron de la afero, per sia eleganta kaj pripensata parolo instruantan pri la malklaraj punktoj de tiu kurioza proceso.

Konfesante en sia animo la senfinan valoron de tiu malfortika, maljunaspekta viro, kies haroj ŝajnis griz- iĝintaj pro doloroj kaj sanktaj spertoj, la provincestro Felikso rapide ŝanĝis sian unuan impreson kaj fermis la kunsidon per jenaj vortoj:

- Sinjoroj, mi konfesas, ke ĉi tiu proceso estas pli grava, ol kiel mi opiniis de la unua ekrigardo. Mi tial decidas prokrasti la definitivan verdikton, ĝis la ĉefka- pitano Klaŭdio Lisias estos aŭdita, kiel necese.

La plejaĝuloj mordis la lipon. La ĉefpastro vane petis pri la daŭrigo de la laboroj. La delegito de Romo ne ŝanĝis sian vidpunkton, kaj la multenombra kunsid- antaro disiĝis, ĉe la grandega ĉagreno de la izraelidoj, kiuj kun longa nazo devis reiri al Jerusalem.

Sed Felikso de tiam ekrigardis la malliberulon kun pli da estimo. En la sekvanta tago li vizitis Paŭlon kaj donis al tiu permeson, por akcepti siajn amikojn en la administrejo. Veninte al la konkludo, ke Paŭlo havas grandan prestiĝon ĉe ĉiuj sekvantoj de la doktrino de la nazareta profeto, li tuj ekpensis tiri ian profiton el la situacio. Ĉiam, kiam li vizitis la Apostolon, li rimarkis ĉe ĉi tiu pli grandan mensan penetremon, kiu lin inte- resis pro ties parolo viva kaj vibranta per saĝaj observ- oj pri la konceptado kaj sperto de la vivo.

Unu tagon la provincestro lerte tuŝis la sferon de la personaj interesoj, sugestante al li la utilecon de lia liberiĝo, por ke li kontentigu la aspirojn de la kristana anaro, kiun li tiel alte distingigis en la socio. Sed Paŭlo decideme rebatis:

Mi ne tute ĝuste dividas vian opinion. Mi ĉiam opiniis, ke la unua virto de kristano estas lia preteco ĉie ajn obei la volon de Dio. Mi nun estas mallibera certe ne sen Lia helpo kaj protekto, kaj tial mi pensas, ke Jesuo opinias pli bone en la nunaj tagoj tenadi min mallibera. Mi do servos al li tiel same, kiel se mia kor- po estus tute libera.

Tamen - daŭrigis Felikso, ne kuraĝante rekte tuŝi sian celon - via liberiĝo ne estus io tre malfacila...

Kiel do?

Ĉu vi ne havas amikojn riĉajn kaj influhavajn en ĉiuj provincaj lokoj? - dubasence demandis la regist- ara delegito.

Kion vi celas per ĉi tio? - siavice demandis la Apostolo.

Mi pensas, ke se vi ekhavus la monon sufiĉan, por kontentigi la personajn interesojn de tiuj, kiuj par- toprenos en la proceso, vi post ne multe da tagoj estus tute libera de la Justico.

Paŭlo komprenis ĉi tiujn apenaŭ vualitajn duondir- ojn kaj noble reparolis:

Mi nun komprenas. Vi parolas pri ia Justico, submetita al la krima kaprico de la homoj. Tia Justico min ne interesas. Mi preferas morti en la karcero, ol bari la spiritan savon de eĉ la plej malalta el la oficistoj de Cezarea. Doni al ili monon interŝanĝe kontraŭ ia malmorala sendependeco estus kutimigi ilin al alkroĉiĝo al havaĵoj, kiuj al ili ne apartenas. Mia laborado estus do ia evidente pervesa klopodado. Cetere, kiam nia kons- cienco estas pura, tiam neniu povas embarasi nian liber- econ, kaj mi ja sentas min tiel libera ĉi tie, kiel ekstere, sur la strato.

La provincestro ricevis ĉi tiun senvualan kaj akran admonon kaj kaŝis sian konfuzitecon. La leciono lin kru- de humiligis, kaj de tiam li ne plu interesiĝis pri la afero. Tamen li estis jam komentariinta inter siaj plej intimaj amikoj la speciale dotitan inteligentecon de la malliberulo de Cezarea kaj post kelke da tagoj lia juna edzino Drusila esprimis al li sian deziron koniĝi kaj aŭdi la Apostolon. Malvolonte, ne povante deturni sin de ŝia peto, li fine kondukis ŝin antaŭ la eksrabenon.

Kiel denaska judino, Drusila, alie ol ŝia edzo, ne kon- tentiĝis per nuraj supraĵaj demandoj. Dezirante sondi liajn plej profundajn ideojn, ŝi petis lin fari ĝeneralan komentarion pri tiu nova doktrino, kiun li alprenis al si kaj pri kiu li klopodadas, por ĝin diskonigi.

Antaŭ eminentuloj de la provinca kortumo la brava Apostolo al nacianoj faris brilan panegiron de la Evan­gelio, reliefigante la neforgeseblan ekzempladon de la Kristo kaj la devojn de la prozelitismo, kiu burĝonadis en ĉiuj loketoj de la mondo. La plej multaj ĉeestantoj aŭskultadis lin kun videblaj montroj de interesiĝo; sed kiam li komencis paroli pri la releviĝo el la mortintoj kaj pri la devoj de la homo antaŭ sia multobla respond- eco en la spirita mondo, tiam la provincestro paliĝis kaj interrompis la predikon.

Sufiĉe por hodiaŭ! - li aŭtoritateme ekkriis. -

Miaj familianoj povos aŭdi vin ian alian fojon, se ĝi plaĉ- os al ili, ĉar mi, mi ne kredas la ekzistadon de Dio.

Paŭlo el Tarso serene ricevis ĉi tiun parolon kaj bonkore rediris:

- Mi dankas vin por la ĝentileco de via deklaro, sed, via provincestra moŝto, mi tamen kuraĝas atentigi vin aparte pri la neceso bone pesi la aferon, ĉar homo, kiu diras, ke li ne konsentas la patrecon de la Ĉiopova, ordinare timas la juĝadon de Dio.

Felikso ĵetis sur lin koleran rigardon kaj foriris kune kun la siaj, promesante al si mem forlasi la mal- liberulon en la manoj de lia propra sorto.

Pro tio, kvankam respektata dank'al sia malkaŝem- eco kaj lojaleco, Paŭlo devis amare travivi du jarojn kiel malliberulo en Cezarea, tempon, kiun li uzis por ten- adi konstantajn rilatojn kun siaj amataj eklezioj. Sen- nombraj mesaĝoj venadis kaj iradis, alportante konsult- ojn kaj forportante opiniojn kaj instrukciojn.

Intertempe la eksleĝisto de Jerusalem atentigis Luk- on al la malnova projekto pri ia biografio de Jesuo kun la helpo de la informoj de Maria; li bedaŭras sian ne- povadon iri Efeson kaj tial li komisias sian kamaradon por tiu tasko, kiun li opinias esence grava por la adeptoj de la Kristanismo. La amika kuracisto plene kontent- igis tiun lian deziron, postlasante al la venontoj la alt- valoran raporton pri la vivo de la Majstro, riĉan per diaj lumo kaj esperoj. Kiam Luko finis siajn evangeli- ajn notojn, la agema spirito de la Apostolo al nacianoj reliefigis al li la neceson de iu verko, kiu registrus la multeflankan agadon de la Apostoloj tuj post la ĉieliro de la Kristo, por ke la mondo konu la glorajn revelaci- ojn en Pentekosto; tiel naskiĝis la bonega raporto de Luko, nome la Agoj de la Apostoloj.

Malgraŭ sia stato de malliberulo la konvertito apud Damasko ne malpliintensigis sian laboradon eĉ unu tag- on, uzante ĉiajn rimedojn, kiajn al li nur eblajn, por la dissemado de la Bona-Novaĵo.

La tempo flugadis rapide. La izraelidoj neniam re- zignis sian unuan planon pereigi la bravan ĉampionon de la ĉielaj veraĵoj. La provincestro estis plurfoje de- mandita pri la oportuno resendi la enkarcerigiton en Jerusalemon, sed, rememorante Paŭlon, lia konscienco hezitadis. Krom tio, kion li per si mem observis, li an- kaŭ aŭdis la ĉefkapitanon Klaŭdio Lisias, kiu plej res- pekte parolis al li pri la eksrabeno. Prefere timante la supernaturajn kapablojn, atribuatajn al la Apostolo, ol pro sindoneco al siaj devoj de administranto, li rezistis al ĉiuj elpensaĵoj de la judoj, persistante en sia decido gardi la akuziton ĝis montriĝos la oportuna okazo por pli saĝa juĝado.

Du jarojn da mallibereco registris la dosiero de la granda amiko de la nacianoj. Imperiestra ordono estis transforiginta Felikson en la administradon de alia pro- vinco. Ne forgesinte la ĉagrenon, kiun al li kaŭzis la malkaŝemeco de Paŭlo, li nepre volis forlasi ĉi tiun al la kaprico de lia sorto.

La nova provincestro, Porcio Festo, alvenis Cezarean meze en bruega popola manifestacio. Jerusalem ne volis deteni sin de la politikaj honoroj, kaj tuj kiam la emi- nenta patricio ekregis, li iris viziti la grandan urbon de la rabenoj. La Sinedrio uzis la okazon, por insiste postuli la transdonon de la malamiko, kiun ĝi havis de tiom da jaroj. Grupo da leĝistoj de la malnova Leĝo penis ceremonie vidiĝi kun la grandanima romano, por peti de li la redonon de la malliberulo, por ke ĉi tiun juĝu la religia tribunalo. Festo ĝentile akceptis la ko- misionon kaj montriĝis inklina ĝin kontentigi, sed, pru- denta nature kaj pro la devo de sia ofico, deklaris, ke li preferas solvi la aferon en Cezarea, kie li povos koni la demandon kun la nepre necesaj detaloj. Por ĉi tio li invitas la rabenojn akompani lin ĉe lia reveno al tiu urbo. La izraelidoj ekĝojegis. Disvastiĝis terure minac- aj projektoj por la akcepto de la Apostolo en Jerusalem.

La provincestro tie restis dek tagojn, sed, antaŭ ol li revenos Cezarean, iu kun premata, afliktita koro iris al ĉi tiu urbo. Tio estis Luko, kiu, diligenta kaj serv- ema, penis informi la malliberulon pri ĉiuj tiuj strangaj okazaĵoj. Paŭlo el Tarso atente kaj trankvile lin aŭs- kultadis, sed kiam lia kamarado ekraportis la planojn de la Sinedrio, la amiko de la nacianoj paliĝis. Estis per unu fojo decidite, ke la defalinto estos krucumita same kiel la Dia Majstro, sur tiu sama loko de la Kranio. Oni faris preparojn por la fidela enscenigo de la dramo sur Kalvario. La akuzito portos la krucon ĝis tie, sub la sarkasmoj de la popolaĉo, kaj eĉ oni parolis pri la torturo de du rabistoj, por ke refariĝu ĉiuj detaloj de la martirigo de la Ĉarpentisto.

Malmulte da fojoj la Apostolo elmontris tiel grand­an impreson de mirego. Fine, acidhumora kaj energia, li ekkriis:

Mi ĉie spertis skurĝojn, ŝtonumadojn kaj insult- ojn, sed el ĉiaj persekutoj kaj elprovoj ĉi tiu estas la plej absurda...

La kuracisto mem ne sciis, kiel kompreni ĉi tiun aserton, sed tiam la eksrabeno daŭrigis:

Ni ja devas antaŭhaltigi tion per ĉiaj rimedoj, kiujn ni disponas. Kiel rigardi tiun ekstravagancan de- cidon refari per mi tiun kalvarian scenon? Kiu disĉiplo kuraĝus submetiĝi al tia ridiga imitado, kun la mal- nobla celo atingi la nivelon de la Majstro per atesto al la homoj? La Sinedrio eraras. Neniu en la mondo suk- cesos havi tian Kalvarion, kian havis la Kristo. Ni scias, ke en Romo la kristanoj, prenataj por plej mizeraj sklav- oj, komencas morti kiel oferaĵoj. La malicaj potencoj de la mondo elĉenigas kirlegon da hontindaĵoj kontraŭ la sekvantojn de la Evangelio. Se mi devos atesti pri Jesuo, mi ĝin faros en Romo. Mi scios morti apud miaj kamaradoj, kiel ordinara kaj pekanta homo, sed mi ne submetiĝos al la rolo de imitanto de la promesita Mesio. Sekve, ĉar la nova provincestro ree debatos la proceson, mi apelacios al Cezaro.

La kuracisto faris geston de mirego. Kiel la pli- multo el la eminentaj kristanoj de ĉiuj tempoj, tiel Luko ne sukcesis kompreni tiun teniĝon, kiu de la unua ek- rigardo ŝajnis ia rifuzo al atesto.

Tamen - li iom hezite oponis - Jesuo ne ape- laciis al altaj aŭtoritatuloj ĉe la sinofero sur la kruco, kaj mi timas, ke la disĉiploj ne kapablos laŭdeve kom- preni vian konduton.

- Mi ne konsentas kun vi - decideme rediris Paŭ-

-; se la kristanaj eklezioj ne kapablos kompreni mian decidon, tiam mi preferas esti de ili rigardata kiel ped- anta kaj malatenta en ĉi tiu grava horo de mia vivo. Mi estas pekulo kaj devas ne ŝati la laŭdon de la homoj. Se ili min kondamnos, ili ne eraros. Mi estas neper- fekta kaj devas atesti en ĉi tiu efektiva stato de mia vivo. Alie mi maltrankviligus mian propran konscienc- on, naskante ian falsan homan estimon.

Forte impresite de ĉi tiu rezonado, Luko konservis la neforgeseblan instruon.

En la tria tago post tiu intervidiĝo la provincestro reiris al la sidejo de la Provinca Regado, akompanata de multenombra aro da izraelidoj, decidintaj atingi, ke la fama malliberulo estu al ili transdonita.

Porcio Festo, kun la trankvileco, kiu karakterizis li­ajn politikajn sintenadojn, tuj penis ekkoni la situacion. Li detale reviziis la proceson, el kiu li sciiĝis pri la roma civitaneco de la akuzito, laŭ la reganta leĝaro. Rimark- inte la insistadon de la rabenoj, kiuj montris grandegan senpaciencon pri la decido de la afero, li kunvokis kun- sidon por nova ekzameno de la depozicioj de la akuzito, por kontentigi la regionan politikon de Jerusalem.

La konvertito apud Damasko, korpe deprimita, sed ĉiam spirite fortika, venis al la kunsido sub la malama rigardo de siaj samrasanoj, kiuj klopodadis pri lia trans- forigo por ĉiu prezo. La tribunalo de Cezarea altiris grandan homamason, kiu deziregis ĉeesti la novan juĝ- adon. La izraelidoj disputadis, la kristanoj en defenda teniĝo faradis konsiderojn pri la debatoj. Pli ol unu fojon Porcio Festo devis laŭtigi la voĉon, postulante atenton kaj silenton.

Malferminte tiun neordinaran kunsidon, la provinc- estro kun nobla energio demandis la akuziton. Paŭlo el Tarso respondis ĉiujn demandojn kun la sereneco al

propra. Malgraŭ la evidenta malamikeco de la judoj li deklaris, ke li per nenio ilin ofendis kaj ne memoras ian agon en sia vivo, per kiu li eble atakis la Templon de Jerusalem aŭ la leĝojn de Cezaro.

Festo komprenis, ke li traktas kun klera kaj emi- nenta spirito kaj ke ne tiel facile estos transdoni Paŭlon al la Sinedrio, kiel li komence pensis. Kelkaj rabenoj estis insistintaj ke li nur simple ordonu transkonduki la malliberulon en Jerusalemon sen konsidero al iaj leĝaj preskriboj. Pri tio la provincestro ne hezitus, uzante sian politikan influon, sed li ne volis fari ian arbitran agon, opiniante, ke li antaŭe devas koni la moralajn ecojn de tiu homo, celata de la intrigoj de la fariseoj. En sia animo li konsideris, ke se tiu estus ia ordinara persono, li sentime povus tiun transdoni al la tirana aŭ- toritateco de la Sinedrio, kiu certe formortigus la Apos- tolon; sed tiel ne estus, se li konstatus noblecon kaj inteligentecon ĉe la malliberulo, ĉar, kun sia subtila po- litika senco, li ne deziris havigi al si iun malamikon, kiu povus lin iam malutili. Konstatinte la altajn intelektajn kaj moralajn naturdotojn de la Apostolo, li tute ŝanĝis sian teniĝon. Li tuj pli prudente ekrigardis la kunpa- rolanton kaj venis al la konkludo, ke estos krimo partie agi en la afero. Krom tio, ke la akuzito elmontris kul- turon, tiu estas roma civitano laŭ leĝe ricevitaj titol- oj. Ŝpinante novajn konjektojn kaj forte surprizante la arogantajn reprezentantojn de la Sinedrio, Porcio Festo demandis la malliberulon, ĉu tiu konsentas reiri Jerusa- lemon, por tie esti juĝata, antaŭ li mem, de la religia tribunalo el siaj samrasanoj. Kompreninte la insidon de la izraelidoj, Paŭlo el Tarso trankvile respondis, mireg- igante la ĉeestantaron:

- Via provincestra moŝto, mi staras antaŭ la tri- bunalo de Cezaro, por esti juĝita per unu fojo. Jam pli ol du jarojn mi atendas la decidon de iu proceso, kiun mi ne povas kompreni. Kiel vi ja scias, mi neniun ofend- is. Mian areston naskis sole nur la religiaj intrigoj de Jerusalem. Pri ĉi tio mi invitas tiujn plej postulemajn doni sian ateston. Se mi faris ian malnoblaĵon, mi mem petas mortverdikton. Kiam estis kunvokita la nova juĝ- ado, mi, farante juston al via grandanimeco de konscien- ca kaj honesta administranto, supozis, ke vi estos sufiĉe kuraĝa kaj rompos kun la kanajlaj aspiroj de la Sine- drio. Mi ĉiam ankoraŭ fidas vian aŭtoritatecon, vian sem- partiecon, purajn de favoroj, kiujn neniu povos postuli de via honoriga kaj delikata ofico. Profunde ekzamenu tiujn akuzojn, kiuj retenas min en karcero de Cezarea! Vi tiam konstatos, ke nenia provinca aŭtoritato povos transdoni min al la tiraneco de Jerusalem! Konfesante ĉi tiun altvaloran cirkonstancon kaj apogante min sur miaj titoloj, kvankam mi sincere kredas viajn saĝajn kaj justajn juĝojn, mi jam nun apelacias al Cezaro!

Ĉi tiu neatendita teniĝo de la Apostolo al nacianoj miregigis ĉiujn. Porcio Festo, tre pala, enprofundiĝis en seriozan meditadon. De sia juĝista seĝo li grandanime jam instruis la vojon de la vivo al multe da akuzitoj kaj maliculoj, tamen en ĉi tiu neforgesebla horo de sia ekzistado li staris antaŭ juĝato, kiu parolis al lia koro. La respondo de Paŭlo valoris kiel ia programo de just- eco kaj ordo. Treege malfacile li plurfoje petis la ĉeest- antojn kvietiĝi. La reprezentantoj de la judismo flame diskutadis inter si; iuj pli rapidjuĝemaj kristanoj mal- laŭde komentariadis la konduton de la Apostolo, supraĵe rigardante ĝin, kvazaŭ ĝi estis ia rifuzo je atestado. La provincestro urĝe kunvokis la malgrandan konsilion de la plej influaj rabenoj. La eminentuloj de la malnova Leĝo insistis pri disponoj pli energiaj, supozante, ke Paŭlo reboniĝos per kelke da bastonbatoj. Tamen, ne perterlasante la oportunan okazon por ankoraŭ unu prestiĝa instruo por sia politika vivo, la provincestro ŝtopis al si la orelojn kontraŭ la intrigoj de Jerusalem, asertante, ke li neniel povos cedi pri la plenumo de sia devo en tiu signifoplena momento de sia ekzistado. Li, ĉagrenita, petis pri senkulpigo la maljunajn politikistojn de la Sinedrio kaj de la Templo, kiuj fiksadis sur li koleregajn okulojn, kaj eldiris tiujn famajn vortojn:

- Vi apelaciis al Cezaro, al Cezaro vi devos iri!

Per ĉi tiu proverbiĝinta esprimo estis finitaj la laboroj de la nova juĝado. La reprezentantoj de la Si­nedrio foriris terure koleraj, kaj unu el ili blekis al la malliberulo, kiu serene ricevis la insulton:

- Nur la malbenindaj defalintoj apelacias al Ceza- ro. Iru for al la nacianoj, vi fia mistifikanto!

La Apostolo lin bonvoleme ekrigardis, pretiĝante por reveni en la karceron.

La provincestro senprokraste ordonis, ke oni pri- atentu la peton de la akuzito por la daŭrigo de la juĝ- ado. En la morgaŭa tago li longe studadis la aferon, sed sentis sin trafita de forta ŝanceliĝo. Li ne povos irigi la akuziton al la ĉefurbo de la Imperio, ne motiv- ante lian tiel daŭran malliberecon en la karceroj de Ce- zarea. Kiel agi? Nu, post kelke da tago jen Herodo Agripo kaj Berenike venis saluti la novan provincestron, per ceremonia kaj neatendita vizito. La imperiestra de- legito ne povis kaŝi la absorbajn zorgojn, kiuj lin okupis, kaj post la etiketaj solenaĵoj, kiujn rajtis tiel eminent- aj gastoj, li rakontis al Agripo la historion de Paŭlo el Tarso, kies persono enlogis eĉ tiujn plej indiferentajn. La palestina reĝo, kiu konis la renomon de la eksrabeno, esprimis la deziron lin proksime observi; tion Festo kon- sentis plej ĝoje, ne nur pro la okazo havigi plezuron al la altklasa gasto, sed ankaŭ tial, ke li esperis el ties impresoj ion utilan, por ilustri la proceson de la Apos- tolo, kiun li devas sendi Romon.

Porcio donis al tiu akcepto festan karakteron. Li invitis la plej eminentajn personojn en Cezarea kaj tiel kolektis apud la reĝo brilantan societon en la plej bona kaj plej vasta aŭditorio de la Provinca Kortumo. Unue okazis baletoj kaj muzikaĵoj; tuj poste la konvertito apud Damasko, konvene eskortata, estis prezentita de la provincestro mem per vortoj diskretaj, sed koraj kaj sinceraj.

Herodo Agripo tuj kaj forte estis impresita de la mal- sanaspekta, malgrasa figuro de la Apostolo, kies seren- aj okuloj esprimis la nerompeblan energion de lia raso. Scivola pli bone koni la juĝoton, li rodonis, ke tiu per propra buŝo sin defendu.

Paŭlo ekkomprenis la profundan signifon de tiu mi- nuto kaj elokvente kaj sincere ekraportis siajn traviv- aĵojn. La reĝo lin aŭdadis kun mirego. La eksrabeno parolis pri sia infaneco, citis rememorojn el sia juneco, sciigis sian abomenon, kontraŭ la sekvantoj de la Kristo Jesuo kaj, per riĉa inspiriteco, pentris sian renkontiĝon kun la reviviĝinta Majstro apud Damasko, en la intensa lumo de la suno. Poste li rakontis siajn klopodojn ĉe la nacianoj, la persekutojn, kiujn li ĉie suferis pro la Evangelio, kaj finis, vive dirante, ke malgraŭ ĉio liaj predikoj ne kontraŭas, sed pli ĝuste jesigas la profet- aĵojn de la malnova Leĝo detempe de Moseo.

Donante liberan kuron al sia arda kaj potenca imag- emo, la parolanto havis triumfajn kaj brilantajn okulojn. La aristokrata kunsidantaro estis ekstreme impresita de la raportataj faktoj kaj elmontris entuziasmon kaj ĝoj- on. Herodo Agripo tre pala, havis la senton, kvazaŭ li eltrovis unu el la plej profundaj voĉoj de la dia reve- lacio. Porcio Festo ne kaŝis la surprizon, kiu subite trafis lian spiriton. Li ne supozis en la malliberulo tiel grandajn fidon kaj konvinkipovon. Aŭdante la Apos- tolon kun la okuloj plenaj de ĝojo kaj lumo priskribi la plej belajn scenojn el sia apostolado, inokulante al la atenta kaj kortuŝita aŭdantaro novajn kaj kuriozajn ideojn, la provincestro ekpensis, ke tiu estas ia super- tera frenezulo, kaj laŭte diris al li, dum pli longa paŭzo:

Paŭlo, vi frenezas! Multe da studado vin fre- nezigas!

Anstataŭ ektimi, la eksrabeno noble respondis:

Vi eraras! Mi ne frenezas! Antaŭ via aŭtoritat- eco de eminenta romano mi ne kuraĝus paroli en tia ma- niero, ĉar mi konstatas, ke vi ne estas necese preparita por min aŭdi. Ankaŭ la patricioj de Aŭgusto apartenas al Jesuo Kristo, sed ili ankoraŭ ne plene konas la Sav- inton. Al ĉiu homo oni devas paroli konforme al lia spirita kapableco. Ĉi tie, via provincestra moŝto, mi pa- rolas sentime tial, ĉar mi turnas min al reĝo, kiu ja komprenas la sencon de miaj paroloj. Herodo Agripo certe aŭdis Moseon ekde sia infaneco. Li estas romano laŭ la kulturo, sed nutris sin per la revelacio de Dio al liaj prauloj. Neniu el miaj asertoj sendube estas al li nekonata, alie li perfidus sian sanktan devenon, ĉar ĉiuj filoj de tiu nacio, kiu akceptis la unu solan Dion, devas koni la revelacion de Moseo kaj de la profetoj. Ĉu vi tion kredas, reĝo Agripo?

Ĉi tiu demando kaŭzis fortan miregon. Eĉ la pro- vincestro mem ne kuraĝus tiel senĝene sin turni al la reĝo. La eminenta posteulo de Antipas estis forte sur- prizita. Plej granda paleco kovris lian vizaĝon. Neniu iam antaŭe tiel parolis al li, dum lia tuta vivo.

Rimarkinte lian mensan staton, Paŭlo el Tarso kom- pletigis sian potencan argumentadon, aldonante:

Mi ja scias, ke vi kredas!

Konfuzite de la senĝeneco de la parolanto, Agripo ekskuis la kapon, kvazaŭ dezirante forpuŝi ian altrud- iĝeman penson, duonridetis, komprenigante, ke li mastr- as sin mem, kaj per ŝerca tono ekkriis:

Be! En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi kristano...

La Apostolo ne lasis sin venki kaj rediris:

Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, vi fariĝu disĉiplo de Jesuo; ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultis nin hodiaŭ.

Porcio Festo komprenis, ke la reĝo estas multe pli impresita, ol kiel oni supozis, kaj, dezirante ŝanĝi la tie- an atmosferon, proponis, ke la eminentaj personoj foriru por la posttagmeza manĝo en la palaco. La eksrabeno estis rekondukita en la karceron, postlasante ĉe la aŭd- antaro nepereeman impreson. Berenike, kortuŝita, ekpa- rolis la unua, petante indulgemon por la malliberulo. La ceteraj dividis tian saman bonvoleman simpation. Herodo Agripo pensi fari dignan aranĝon por la liber- igo de la Apostolo, sed la provincestro diris, ke, konante la moralan energion de Paŭlo, li prenis serioze ties ape- lacion al Cezaro kaj por tio estis jam skribitaj sur per- gameno la unuaj instrukcioj. Skrupule obeante la rom- ajn leĝojn, li kontraŭstaris al la propono, kvankam petante la intelektan helpon de la reĝo por la praviga letero, kun kiu la akuzito devos sin prezenti al la kon- cerna aŭtoritatulo en la ĉefurbo de la Imperio. Dezir- ante konservi sian politikan trankvilecon, la posteulo de la Herodoj faris nenian alian sugeston, nur bedaŭrante, ke la malliberulo jam apelaciis al lasta instanco. Li tial penis kunhelpi por la redaktado de la dokumento, mal- aprobante la konduton de la predikanto de la Evangelio nur pro tio, ke Paŭlo elmovis multajn religiajn luktojn inter la simpla popolo, neakorde kun la unueco de la kredo, celata de la Sinedrio kiel defenda fortikaĵo de la tradicioj de la judismo. Por tio la reĝo mem subskribis kiel atestanto, havigante pli grandan gravecon al la asert- oj de la imperiestra delegito. Porcio Festo, treege ĝoja, dankis por la helpo. La problemo estis solvita, kaj Paŭlo el Tarso tiam povos foriri Romon kune kun la plej bal- daŭ forveturonta grupo da kondamnitoj.

Estas superflue diri, ke li serene ricevis ĉi tiun sci- igon. Post interparolo kun Luko, li petis, ke la eklezio de Jerusalem estu avizita, kiel ankaŭ tiu de Cidon, kie la ŝipo certe ricevos kargon kaj pasaĝerojn. Ĉiuj amik­oj en Cezarea estis vokitaj por la servo de la kortuŝ- antaj mesaĝoj, kiujn la eksrabeno adresis al la amataj eklezioj, escepte de Timoteo, Luko kaj Aristarĥo, kiuj proponis sin, por lin akompani al la ĉefurbo de la Im- perio.

La tagoj rapide fluis, ĝis venis la momento, kiam la centestro Julio kun sia eskorto iris al la malliberuloj, por ilin konduki al la ŝipo. La centestro havis plenan rajtigon, por fari ĉiajn disponojn, kaj tuj simpatiinte kun la Apostolo, li ordonis, ke ĉi tiu estu kondukata al la ŝipo sen mankatenoj, alie ol la ceteraj malliberuloj.

Apogite al la brako de Luko, la teksisto el Tarso trankvile revidis la klaran kaj bruantan scenon de la stratoj, karesante la esperon pri ia vivo pli alta, en kiu la homoj povus ĝuadi fratecon en la nomo de la Sinjoro Jesuo. Lia koro dronis en dolĉaj meditoj kaj varmaj preĝoj, kaj jen lin surprizis densa homamaso, kiu prem- iĝis kaj agitiĝis sur la vasta marborda placo.

Vicoj da maljunuloj, junuloj kaj infanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li je nemulte da metroj de la marbordo. En la fronto, Jakobo, kadukiĝinta kaj profundaĝa, plej pene veninta el Jerusalem, por doni al li la fratan kison. La flama defendanto de la nacianoj ne sukcesis regi sian emocion. Aroj da infanoj ĵetis sur lin florojn. Rekon- ante la noblecon de tiu heroa spirito, la filo de Alfeo ekprenis lian dekstran manon kaj ĝin kore kisis. Li tie estis kune kun ĉiuj kristanoj el Jerusalem, kiuj povis veni. Tie troviĝis kunfratoj el Jafo, el Lida, el Antipa- tris, el ĉiuj lokoj de la provinco. La infanoj el la naci- anoj kuniĝis kun la judaj etuloj, kiuj kore salutadis la malliberan Apostolon. Kriplaj maljunuloj respektoplene alproksimiĝadis kaj ekkriadis:

Pli bone ne foriru!

Malaltrangaj virinoj dankis por la bonfaroj, kiujn ili ricevis el liaj manoj. Resaniĝintoj parolis pri la laborko- lonio, kiun li proponis kaj por kies fondo li kunhelpis en la jerusalema eklezio, kaj laŭte proklamis sian dankon. La nacianoj, konvertiĝintaj al la Evangelio, kisis al li la manojn kaj demandis:

Kiu de nun instruos nin esti infanoj de la Plej-

altulo?

Amplenaj infanoj alkroĉiĝis al lia tuniko sub la ri- gardo de miregantaj patrinoj.

Ĉiuj petis lin resti, ne foriri, baldaŭ reveni por la benataj laboroj de Jesuo.

Subite li rememoris la iaman scenon de la aresto de Petro, kiam li, Paŭlo, fariĝinte turmentanto de la dis- ĉiploj de la Evangelio, vizitis la eklezion de Jerusalem, estrante punan ekspedicion. Tiuj korelverŝoj de la popolo milde tuŝis lian animon; ili signifis, ke li jam ne estas tiu senindulga turmentanto, kiu ĝis tiam ne estis povinta kompreni la dian favorkorecon; ili esprimis la kvitigon de lia ŝuldo antaŭ la animo de la popolo. Kun iom fa- ciligita konscienco li rememoris Abigailon kaj ekploris. Li tie sentis sin kvazaŭ en la medio de la "infanoj de Kalvario", kiuj dankplene lin brakumis. Tiuj almozuloj, tiuj kripluloj, tiuj infanoj estis lia familio. En tiu ne- forgesebla momento de sia vivo li sentis sin identiĝinta kun la kadro de la universala harmonio. Mildaj ventetoj el malsamaj mondoj kvietigis lian animon, kvazaŭ li estus atinginta ian dian regionon post venko el granda batalo.

La unuan fojon iuj etuloj nomis lin "patro". Li pli ka- reseme kliniĝis al la lin ĉirkaŭantaj infanetoj. Ĉiujn okazaĵojn en tiu neforgesebla horo li prenis kiel ian ben- on de Jesuo, kiu ligis lin al ĉiuj estuloj. Antaŭ li la kvieta oceano ŝajnis ia vojo senfina kaj promesanta mis- terajn kaj dolĉajn belaĵojn.

Julio, la centestro de la eskorto, kortuŝite alproksim- iĝis kaj delikate diris:

Bedaŭrinde jen venis la momento forveturi.

Kaj, vidante tiun manifestadon de amikeco al la Apostolo, ankaŭ li havis larmantajn okulojn. Multajn krimintojn li jam vidis en tiaj samaj cirkonstancoj, kaj ili ĉiuj estis nekonformiĝintoj, malesperuloj aŭ malfe- liĉaj pentantoj, sed tiu estis serena kaj preskaŭ feliĉa; ia neesprimebla ĝojo elverŝiĝis el ties brilantaj okuloj. Krom tio li sciis, ke tiu viro, sin donanta al la bono de ĉiuj estuloj, faris nenian kulpon; ĝuste tial li tenis sin apud Paŭlo, kvazaŭ dezirante dividi la korelverŝojn de la popolo, kvazaŭ elmontrante la estimon, kiun la Apos- tolo meritas de li.

La Apostolo al nacianoj la lastan fojon brakumis siajn amikojn. Ĉiuj ploradis diskrete, kiel sinceraj dis- ĉiploj de Jesuo, kiuj ne ploras sen konsolo: patrinoj genuis kun siaj infanoj sur la blanka sablo, maljunuloj plej pene sin apogis sur siaj krudaj bastonoj. Ĉiuj, kiuj brakumis la ĉampionon de la Evangelio, genuiĝis, pet- ante la Sinjoron beni lian novan iradon.

Fininte la adiaŭon, Paŭlo kun heroa sereneco diris:

Ni ploru de ĝojo, fratoj! Nenia pli granda gloro en ĉi tiu mondo ekzistas por homo, ol troviĝi sur la vojo al la Kristo Jesuo! La Majstro iris renkonte al la Patro per la torturoj sur la Kruco! Ni benu nian ĉiutagan krucon. Ni ja devas porti la signojn de la Sinjoro Jesuo! Mi ne kredas, ke mi povos ĉi tien reveni en ĉi tiu sem- forta korpo de miaj materiaj luktoj. Mi esperas, ke la Sinjoro permesos al mi la lastan ateston en Romo, tamen mi estos ĉe vi per la koro; mi revenos al niaj eklezioj spirite; mi kunhelpos ĉe viaj klopodoj en la pli amaraj tagoj. La morto nin ne disigos, tute same, kiel ĝi ne disigis la Sinjoron for da la societo de liaj disĉiploj. Ni neniam staros malproksimaj unu de alia, kaj ĝuste tial Jesuo promesis esti kun ni ĉiujn tagojn, ĝis la ma- turiĝo de la mondaĝo!

Julio kortuŝite aŭdis ĉi tiun admonon. Luko kaj Aristarĥo mallaŭte plorsingultadis.

Tuj poste la Apostolo ekprenis la brakon al la amika kuracisto kaj, proksime sekvate de la centestro, decid- eme kaj serene ekpaŝis al la ŝipo.

Centoj da homoj, en pia enmemiĝo kun larmoj kaj preĝoj, sekvis la manovrojn por la ekveturo. Dum la ŝipo malrapide foriĝadis, Paŭlo kaj liaj kunuloj kun larm- antaj okuloj rigardadis Cezarean. La silenta amaso de tiuj, kiuj, plorante, restis, mansignadis kaj ondadis sur la marbordo, kiun la distanco iom post iom malklarig- adis. Plena de ĝojo kaj danko, Paŭlo el Tarso haltigis la rigardon sur tiu kampo de streĉaj luktoj kaj ekme- ditis pri tiuj multaj jaroj da malbonagoj kaj necesaj re- pagoj. Li rememoris la infanecon, la unuajn revojn kaj la maltrankviliĝojn de la juneco, la edifajn servojn al la Kristo, kaj sentis, ke li forlasas Palestinon por ĉiam. Grandiozaj pensoj lin absorbadis, kaj jen Luko alproks- imiĝis kaj, montrante malproksimen al la amikoj, an- koraŭ genuantaj, ekkriis:

Malmulte da faktoj min tiel profunde kortuŝis en la mondo, kiel ĉi tiu! Mi registros en miaj notoj, kiel vi estis amata de ĉiuj, kiuj ricevis per viaj frataj manoj la benon de Jesuo.

Paŭlo laŭŝajne profunde meditis pri ĉi tiu konsidero kaj rediris:

Ho ne, Luko! Ne skribu pri iaj virtoj, kiajn mi ne havas. Se vi amas min, ne elmetu mian nomon al malveraj juĝoj. Parolu, ja parolu, pri la persekutoj, ki­ujn mi elmovis kontraŭ la sekvantoj de la sankta Evan­gelio, pri la favoro, kiun la majstro konsentis al mi pro­ksime al Damasko, por ke eĉ la plej nesentemaj homoj ne malesperu pri sia savo kaj atendu lian favorkorecon en la ĝusta momento. Menciu la batalojn, kiujn ni de la unua momento ĝis nun tenadas, pro la altrudoj de la fariseismo kaj la hodiaŭaj hipokritaĵoj. Parolu pri la venkitaj baroj, la doloraj humiligoj, la sennombraj mal- facilaĵoj, por ke la estontaj disĉiploj esperu al la spirita elaĉeto ne dank'al la falsa senfareco de la mondo, fid- ante la nekompreneblan favoron de la dioj, sed per akraj laboroj, per benataj klopodoj por la sinperfektigo. Pa­rolu pri niaj konfliktoj kun la potencaj kaj kleraj homoj, pri niaj servoj ĉe tiuj nefavoritaj de la sorto, por ke la estontaj sekvantoj de la Evangelio ne timu pli mal- facilajn kaj delikatajn situaciojn, konsciante, ke la ku- rieroj de la Majstro ilin helpos ĉiam, kiam ili fariĝos veraj iloj de frateco kaj amo tra la vojoj, kiujn iras la evolucio de la homaro.

Post longa paŭzo, dum kiu li konstatis la atenton, kun kiu Luko sekvis lian inspiratan rezonadon, li per serena kaj firma tono daŭrigis:

- Sed ĉiam prisilentu la estimelmontrojn, la favor- ojn, kiujn ni ricevis en nia misio, ĉar tia rekompenco apartenas nur al Jesuo: li forigis niajn premantajn mi- zeraĵojn, havigante al ni tion, kio al ni mankis; lia mano nin karite ekprenis kaj rekondukis nin sur la sanktan vojon. Ĉu vi ne raportis al mi viajn doloraj n luktoj n en la fora pasinteco? Ĉu mi ne diris al vi, kiel malica kaj senklera mi iam estis? Kiel li apud Damasko pri- lumis miajn ombrajn vojojn, tiel ankaŭ li kondukis vin en la eklezion de Antioĥia, por ke vi aŭdu liajn etern- ajn veraĵojn. Kiel ajn multe ni studas, ni sentas ian abismon inter ni kaj la eterna sciaro; kiel ajn pene ni laboras, ni ne sentas nin indaj je tiu, kiu nin helpas kaj gvidas ekde la unua momento de nia vivo. Ni nenion posedas mem! La Sinjoro ŝtopas la malplenon de nia animo kaj faras la bonon, kiun ni ne havas. Tiuj trem- antaj maljunuloj, kiuj nin brakumis kun larmoj, tiuj in- fanoj, kiuj nin ame kisis, ili tion faris al la Kristo. Ja­kobo kaj liaj kamaradoj venis el Jerusalem, ne nur por esprimi al ni sian koran fratecon, sed por atesti amon al la Majstro, kiu kunigis nin en sama vibrado de sankta solidareco, kvankam ili ne povoscias vortigi kaŝitan meĥanismon de tiuj grandiozaj, altegaj emocioj. Meze en ĉio ĉi, Luko, ni estis nuraj mizeraj servantoj, kiuj uzis la havaĵojn de la Sinjoro, por pagi niajn proprajn ŝuld- ojn. Li havigis al ni favorkorecon, por ke la justeco plenumiĝu. Tiuj ĝojoj kaj tiuj ĉielaj emocioj aparten- as ja al li... Ni do tute ne zorgu pri la raporto de iaj okazaĵoj, kiuj malfermus pordon al nekomprenebla vant- amo. Sufiĉu al ni la profunda konvinko, ke ni likvidis niajn kriantajn ŝuldojn...

Luko kun miro aŭdis ĉi tiujn oportunajn kaj prav- ajn konsiderojn, ne sciante esprimi la surprizon, kiun ili al li kaŭzis.

Vi estas prava - li fine diris -, ni estas tro malfortaj, ke ni atribuus al ni ian valoron.

Cetere - aldonis Paŭlo - la batalo de la Kristo estas komencita. Ĉiu venko apartenos al lia amo, sed ne al nia klopodado de ŝuldoplenaj servantoj... Skribu do viajn notojn en la plej simpla maniero kaj komentariu nenion, se ne por glorado de la Majstro en lia senmorta evangelio!

Dum Luko serĉadis Aristarĥon, por transsciigi al li ĉi tiujn saĝajn kaj korajn sugestojn, la eksrabeno ĉiam ankoraŭ rigardadis la domaron de Cezarea, kiu nun est- ingiĝis en la horizonto. La ŝipo dolĉe veturadis, foriĝ- ante de la marbordo... Tra multe da horoj li tie rest- adis, meditante pri la pasinteco, kiu bildiĝis antaŭ liaj spiritaj okuloj kvazaŭ ia grandega krepusko. Dronante en la rememoroj, interplektitaj per preĝoj al Jesuo, li tie restis en signifoplena silento, ĝis ekbrilis sur la tre blua firmamento la unuaj noktaj astroj.

IX

La malliberulo de la Kristo

La ŝipo el Adramitio en Misia, en kiu veturis la Apostolo kaj liaj kamaradoj, en la sekvanta tago haltis ĉe Cidon, kie ripetiĝis la hieraŭaj kortuŝantaj scenoj. Julio permesis, ke la eksrabeno iru al siaj amikoj sur la bordo, kaj la adiaŭo fariĝis kun admonoj je esperoj kaj multe da larmoj. Paŭlo el Tarso akiris moralan in- fluon super la ŝipestro, ŝipanoj kaj gardistoj. Lia fla- ma parolo konkeris la atenton de ĉiuj. Li paroladis pri Jesuo, ne kiel pri ia neatingebla persono, sed kiel pri iu majstro amplena kaj amika al la homoj, proksime sekv- anta la evoluadon kaj elaĉeton de la surtera homaro detempe de ties komenciĝo. Ĉiuj deziris aŭdi lian parol- on rilatan al la Evangelio kaj al ties influo sur la est- ontecon de la popoloj.

El la ŝipo ofte montriĝis vidaĵoj plej karaj al la rigardo de la Apostolo. Post veturado preter Fenicio ekaperis la konturoj de la insulo Kipro, kio vekis agrabl- ajn rememorojn. Proksime al Pamfilio li ekĝojegis pro la plenumita devo, kaj fine venis al la haveno de Mira en Likio.

Tie Julio decidis preni aleksandrian ŝipon, veturontan al Italujo. Tiel la vojaĝo daŭris plu, sed kun malfa- voraj perspektivoj. La ŝipo portis tro multan kargon. Krom granda kvanto da tritiko, ĝi havis en si ankaŭ ducent sepdek ses animojn. Alproksimiĝis la tempo mal­facila por navigado. La ventoj forte blovadis, kontraŭ- ante la veturadon. Post multe da tagoj ili ankoraŭ iradis proksime al Knido. Venkinte grandegajn malfacilaĵojn, ili sukcesis halti ĉe kelkaj lokoj de Kreto.

Rimarkante la kontraŭaĵojn de la irado kaj obeante sian propran intuicion, la Apostolo, fidante la amikecon de Julio, vokis lin aparte kaj proponis, ke ili travintru en Kaloi-Limenes. La kohortestro akceptis ĉi tiun pro­ponon kaj ĝin prezentis al la ŝipestro kaj al la piloto, kiuj ĝin juĝis malsaĝa.

Kio ĉi tio estas, centestro? - emfaze demandis la ŝipestro, kun iom ironia rideto. - Ĉu ni ion kredus al tiuj malliberuloj? Hm, mi vidas, ke tio estas ia subtile kaj saĝe forĝita plano por fuĝo... Tamen, kio ajn ĝi estas, tiu propono estas neakceptinda, ne nur pro la fido, kiun ni devas havi pri niaj profesiaj rimedoj, sed ankaŭ tial, ke ni bezonas atingi la havenon de Fenikso por la necesa ripozo.

La centestro senkulpigis sin, kiel li nur povis, kaj foriris iom konsternita. Li dezirus protesti, klarigante, ke Paŭlo el Tarso ne estas ia simpla ordinara malli- berulo, ke la Apostolo parolas ne nur en sia nomo, sed ankaŭ en tiu de Luko, kiu ankaŭ estas el la plej lertaj maristoj. Tamen ne bone estus por li kompromiti sian brilan militistan kaj politikan situacion, kontraŭstarante al la provincaj aŭtoritatuloj. Estas preferinde ne insisti, alie li eble estus miskomprenata de siaj samklasanoj. Li iris al la Apostolo kaj sciigis tiun pri la respondo. Anstataŭ ĉagreniĝi, Paŭlo trankvile rediris:

Ni ne malĝoju pro tio! Mi estas certa, ke la mal- helpoj estos multe pli grandaj, ol kiel ni povas imagi. Ni tamen ja ĉerpos el tio ian profiton, ĉar, en la afliktaj horoj, ni rememoros la povon de Jesuo, kiu avertis nin ĝustatempe.

La vojaĝo daŭris plu meze inter timoj kaj esperoj. La centestro mem nun estis konvinkita pri la netaŭga- tempeco de la halto ĉe Kaloi-Limenes, ĉar dum la du tagoj post la konsilo de la Apostolo la vetero tre pli- boniĝis. Sed tuj kiam ili troviĝis en marmezo, direkte al Fenikso, subite atakis ilin uragana vento. Nenion help- is ĉio, kion ili urĝe faris kontraŭ ĝi. La ŝipo ne povis alfronti la tempeston, kaj oni devis lasi ĝin laŭ la ka- prico de la fortega vento, kiu ĝin forportis tre mal- proksimen, envolvitan en densan nebulegon. Tiam ko- menciĝis teruraj suferoj por tiuj homoj, izolitaj en la kirlego de la malkvietaj ondoj. La tempesto ŝajnis sem- fina. Jam preskaŭ du semajnojn la vento senĉese, ruin- ige muĝadis. La tuta ŝarĝo da tritiko estis elĵetita, ĉion, kio estis troo da pezo, sen tuja utileco, englutis la ne- satigebla kaj muĝanta monstro!

La persono de Paŭlo estis nun rigardata respektege. La ŝipanaro ne povis forgesi lian konsilon. La piloto kaj la ŝipestro estis konfuzitaj, kaj tiu malliberulo ricevis unuanimajn respekton kaj estimon. Precipe la centestro konstante staris apus li, konvinkite, ke la eksrabeno havas supernaturajn kaj savipovajn kapablojn. La mo- rala deprimiteco kaj la marmalsano dissemis senkuraĝ- iĝon kaj teruron. Sed la grandanima Apostolo helpadis ĉiujn individue, devigis ilin nutri sin, ilin rekuraĝigis. Iam kaj iam li elokvente aŭdigis sian voĉon kaj, kun la necesa permeso de Julio, parolis al siaj kamaradoj, kun li dividantaj tiun maldolĉan horon, penante identigi la spiritajn demandojn kun tiu konvulsia spektaklo de la Naturo.

- Fratoj! - li laŭte diris al tiu stranga homamaso, kiu lin aŭdadis afliktegita. - Mi kredas, ke ni baldaŭ atingos teron, sed ni trudu al ni la devon neniam forgesi la nunan teruran instruon. Ni penu iri tra la mondo simile al viglanta maristo, kiu, ne sciante, kiam venos la tempesto, tamen estas certa, ke ĝi ja venos. La trans- iro de la homa ekzistado en la spiritan vivon similas ĉi tiun amaran momenton, kiun ni de multe da tagoj tra- vivas en ĉi tiu ŝipo. Vi ja scias, ke pri ĉiuj danĝeroj ni estis avizitaj en la lasta haveno, kiu invitis nin rest- adi, ne riskante ruinigajn akcidentojn. Ni penetris la marmezon je nia propra konto. Ankaŭ la Kristo Jesuo konsentas al ni la ĉielajn avertojn per sia Evangelio el Lumo, sed ni ofte preferas la abismon de la doloroj kaj tragediaj spertoj. La iluzio, simile al la suda vento, ŝajnas neigi la admonojn de la Savinto, kaj ni iradas plue laŭ la vojo de nia kripla imagemo, kaj jen la tem­pesto atakas subite. Ni ja devas transiri de unu vivo en alian, por rektigi la neeviteblan direkton. Ni komenc- as elĵetante la pezan ŝarĝon de niaj kruelaj eraroj, ni forlasas la krimajn kapricojn, por plene akcepti la alte- gan volon de Dio. Ni rekonas nian sensignifecon kaj mizerecon, trafas nin ia grandega naŭzo pri la eraroj, kiuj nutris nian koron, tiel same, kiel ni sentas la neni- aĵon, kia ni estas en ĉi tiu skeleto el malfortikaj tabuloj, flosanta sur englutejo, ni, prenitaj de marmalsano, kiu naskas en ni plej terurajn naŭzojn! La fino de la homa ekzistado estas ĉiam ia tempesto, kiel ĉi tiu, en la ne- konataj regionoj de la interna mondo, ĉar ni neniam estas preparitaj, por aŭdi la diajn admonojn, kaj serĉas la afliktantan kaj detruan tempeston laŭ la vojo, kiun ni al ni mem konstruas.

La ĉeestantaro aŭdadis lian parolon posedita de ne- esprimebla teruro. Vidante, ke ĉiuj sin reciproke brak- umas, kunfratiĝante en la komuna afliktiĝo, li daŭrigis:

- Ni rigardu la bildon de niaj suferoj. Vidu, kiel la danĝero instruas tujan amikecon. Ĉi tie troviĝas ni, romaj patricioj, negocistoj el Aleksandrio, plutokratoj el Fenicio, aŭtoritatuloj, soldatoj, malliberuloj, virinoj kaj infanoj... Kvankam ni diferencas unu de alia, antaŭ Dio la doloro samniveligas niajn sentojn por sama celo de saviĝo kaj restarigo de la paco. Mi pensas, ke la vivo sur seka tero estus tute alia, se la homoj tie in- terkompreniĝus tiel same, kiel ĉi tie nun sur la mara etendaĵo.

Aŭdante ĉi tiun apostolan parolon, iuj retenis sian kolereton, sed la granda plimulto alproksimiĝis, rekon- ante lian superan inspiron kaj dezirante rifuĝi en la ombron de lia heroa virteco.

Post dek kvar tagoj da nebulego kaj tempesto la aleksandria ŝipo atingis la insulon Melita. Ĉiuj ĝojegis, sed la ŝipestro, konstatinte, ke la danĝero estas jam for kaj sentante sin humiligita de la konduto de la Apostolo dum la vojaĝo, sugestis al du soldatoj murdi la malli- berulojn el Cezarea, antaŭ ol tiuj povos fuĝi. La subuloj de la centestro prenis sur sin la iniciaton de tiu faro, sed Julio decideme kontraŭstaris, elmontrante la spiritan aliiĝon, kiu lin nun feliĉigas en la lumo de la elaĉetanta Evangelio. Tiuj malliberuloj, kiuj povosciis naĝi, kuraĝe sin ĵetis en la akvon; la ceteraj alkroĉiĝis al improviz- itaj boatoj, direkte al la marbordo.

La indiĝenoj de la insulo kaj ankaŭ la malmultaj romanoj, tie loĝantaj en administra servado, simpatie akceptis la ŝiprompiĝulojn, sed, ĉar ili estis multaj, ne estis eble ĉiujn dece enloĝigi. Malvarmego frostigis eĉ la plej rezistemajn, sed Paŭlo, elmontrante sian indon kaj sperton ĉe la alfrontado al malbona vetero, decidis doni ekzemplon al tiuj pli senkuraĝiĝintaj, zorgante, ke oni senprokraste ekbruligu fajron. Grandaj lignaroj estis rapide ekbruligitaj por la varmigo de la ŝiprompiĝuloj, sed kiam la Apostolo ĵetis faskon da sekaj branĉoj en la kraketantan flamon, vipuro enpikis en lian manon si- ajn venenajn dentojn. La eksrabeno ĝin trankvile ten- adis en la aero, ĝis ĝi falis en la fajron, kio miregigis ĉiujn. Luko kaj Timoteo alproksimiĝis afliktitaj. La kohortestro kaj kelke da amikoj estis forte malĝojaj, ĉar la insulanoj, tion rimarkinte, kriis alarmon, dirante, ke tiu reptilio estas el la plej venenaj en la regiono kaj ke ĝiaj viktimoj ne postvivas pli ol iajn kelke da horoj.

Iuj el la indiĝenoj, impresite de la fakto, diskrete foriĝis de tie; aliaj, plenaj de timo, asertis:

Ĉi tiu viro sendube estas granda kriminto, ĉar, saviĝinte de la furiozaj ondoj, li venis ĉi tien, por esti punita de la dioj.

Ne malmultaj atendis la morton de la Apostolo, mo- mento post momento, sed Paŭlo, kiel nur eble varmig- ante sin, observis ĉies mienon kaj fervore preĝis. Ĉe la antaŭdiro de la insulanoj Timoteo pli alproksimiĝis kaj sciigis lin pri tio, kion oni diradis pri li.

La eksrabeno ridetis kaj rediris:

Ne zorgu. La opinioj de la vulgarularo estas ja senbazaj, mi pri tio havas propran sperton. Ni atentu niajn devojn, ĉar la senklereco estas ĉiam preta transiri de malbeno al laŭdo kaj inverse. Tre povas esti, ke post kelke da horoj ili rigardos min kiel ian dion.

Efektive, kiam ili vidis, ke li ne elmontris eĉ la plej malgrandan signon de doloro, la insulanoj ekrigardis lin kvazaŭ ian supernaturan estulon. Ne atakite de la ve- neno de la vipuro, li do ne povis esti iu ordinara homo, sed devis esti ia sendito el Olimpo, al kiu ĉiuj ŝuldis obeon.

Intertempe Publio Apiano, la plej alta oficisto en Melita, venis al tiu loko kaj ordonis la unuajn disponojn por helpo al la ŝiprompiĝuloj; ili tiam estis kondukitaj en vastajn neokupitajn barakojn, proksimajn al lia domo, kaj tie ricevis varman buljonon, medikamentojn kaj vest- ojn. La imperia delegito destinis la plej bonajn ĉambr- ojn de sia propra loĝejo por la ŝipestro kaj la centestro Julio, konsiderante la gravecon de la respektivaj oficoj, ĝis ili povos havigi al si novajn loĝlokojn en la insulo, sed la kohortestro, nun sentante sin plej forte ligita al la Apostolo, petis la grandaniman roman oficiston gast- igi la eksrabenon laŭ la estimo, kiun tiu rajtas, sam- tempe kiel li laŭdis ties heroecon.

Eksciinte la altan spiritan nivelon de la damaska konvertito kaj aŭdante la mirindajn faktojn, kiujn oni atribuis al tiu koncerne resanigojn, Publio kortuŝita dir- is al la centestro:

- Bone do! Feliĉa estas via propono, des pli, ĉar mia patro estas ĉi tie malsana kaj tial mi dezirus elprovi la potencon de tiu sankta viro el la popolo de Izrael!

Invitite de Julio, Paŭlo donis sian konsenton sentime kaj tiel sin prezentis en la domo de Publio. Kondukite antaŭ la malsanan maljunulon, li metis sur tiun siajn kalajn kaj faltoplenajn manojn, samtempe kiel li eldiris kortuŝantan kaj varman preĝon. La maljunulo, kiu brul- is de mortiga febro kaj forkonsumiĝadis, tuj ricevis pli bonan farton kaj donis dankon al la dioj de sia kredo. Surprizite, Publio Apiano vidis lin leviĝi kaj peni kapti la manon de sia bonfarinto, por ĝin respekte kisi; sed la eksrabeno profitis de la situacio kaj en tiu sama ĉam- bro eklaŭdis la Dian Majstron, predikante la eternajn veraĵojn kaj klarigante, ke ĉiaj havaĵoj venas de lia favora kaj justa koro, sed ne de homoj malriĉaj kaj pekantaj, kiel li, Paŭlo.

La delegito de la Imperio tuj deziris ekkoni la Evan- gelion. Preninte el la faldoj de la tuniko la ĉifoniĝint- ajn pergamenfoliojn de la Bona-Novaĵo, la solan riĉaĵon, kiu restis en liaj manoj post la tempesto, Paŭlo el Tarso iomete fiere ekelvolvis la pensojn kaj instruojn de Jesuo. Publio ordonis, ke oni kopiu tiun dokumenton kaj pro- mesis interesiĝi pri la situacio de la Apostolo, uzante siajn amikrilatojn en Romo, por havigi al li la liberecon.

La sciigo pri tiu okazaĵo disvastiĝis en nemulte da horoj. Oni paroladis pri nenio alia, ol pri tiu providenca viro, kiun la dioj sendis al la insulo, por ke malsanuloj resaniĝu kaj la popolo ricevu novajn revelaciojn.

Kun la konsento de Julio la eksrabeno kaj liaj ka- maradoj, aranĝis al si de la administranto malnovan sa- lonon, kie la evangeliaj laboroj regule fariĝis dum la monatoj de la severa vintro. Grandega nombro da mal- sanuloj estis resanigitaj. Plej mizeraj maljunuloj ĉe la lumo de la ĉielaj trezoroj ricevis novajn esperojn. Kiam revenis la tempo de navigado, Paŭlo estis jam kreinta en la tuta insulo grandan kristanan familion, plenan de paco kaj noblaj faroj por la estonteco.

Zorgante pri la devoj de sia komisio, Julio decidis forveturi kun la malliberuloj per la ŝipo "Kastoro kaj Polukso", kiu tie travintris kaj estis ironta al Italujo.

En la tago de la enŝipiĝo la Apostolo havis la kon- solon konstati la sinceran interesiĝon de la novaj amikoj de la Evangelio, kortuŝite ricevante montrojn de frata koreco. La sankta standardo de la Kristo ankaŭ tie ekflagris por ĉiam.

La ŝipo direktiĝis al la itala marbordo sub favoraj

ventoj.

Kiam ili venis Sirakuzon, en Sicilio, Paŭlo el Tarso, subtenate de la grandanima centestro, nun sindona ami- ko, profitis la tri tagojn da restado en la urbo por pre- dikado pri la Regno de Dio, kio varbigis multe da homoj al la Evangelio.

Poste la ŝipo traveturis la markolon, haltis ĉe Regio kaj de ĉi tie direktiĝis al Puteoli, ne malproksime de Vezuvo.

Antaŭ ol ili elŝipiĝis, la centestro respekte alprok- simiĝis al la Apostolo kaj diris:

Mia amiko, ĝis nun vi troviĝis sub la rekta pro- tekto de mia persona amikeco, sed de nun ni vojaĝos sub la esploraj rigardoj de homoj, loĝantaj en la najbar- aĵo de la metropolo, kaj ni devas konsideri vian kara- kteron de malliberulo...

Rimarkinte lian naturan sinĝenecon, miksaĵon el hu- mileco kaj respekto, Paŭlo rediris:

Nu, Julio, ne maltrankviliĝu! Mi ja scias, ke vi ne povas vin deteni mankateni min, por fidele plenumi vian devon. Rapidu fari tion, ĉar ne estus dece kom- promiti amikecon tiel puran, kiel nia.

La kohortestro havis malsekajn okulojn, sed, pren- inte el sia saketo la mankatenojn, emfaze diris:

Mi dividas la ĝojon restadi kun vi. Mi dezirus esti, same kiel vi, iu malliberulo de la Kristo!

Paŭlo, ekstreme kortuŝita, eletendis la manon kaj de tiam restis ligita al la centestro, sub la karesa rigardo de la tri kamaradoj.

Julio ordonis, ke la ordinaraj malliberuloj estu lok- itaj en kraditaj arestejoj kaj ke Paŭlo, Timoteo, Aris- tarĥo kaj Luko estu kune kun li, en modesta pensiono. Ĉe la humileco de la Apostolo kaj ties kunlaborantoj la kohortestro ŝajnis pli grandanima kaj frata. Dezirante plaĉi al la maljuna disĉiplo de Jesuo, li tuj ordonis es- plori, ĉu en Puteoli ekzistas kristanoj kaj, se jes, ke ili venu al li, por koniĝi kun la laboristoj en la sankta sem- ado. La soldato, komisiita por tio, post kelke da horoj alkondukis noblaspektan maljunulon, nomatan Sisto Fla- kus, kies mieno elradiis la plej vivan ĝojon. Apenaŭ enirinte, li iris al la maljuna Apostolo kaj kisis ties man- ojn, surverŝis ilin per larmoj, esprimante spontanean korecon. Tuj ekestis konsola konversacio, en kiu Paŭlo partoprenis emociita. Flakus informis, ke la urbo de longe havas sian eklezion; ke la Evangelio progresas en la koroj; ke la leteroj de la eksrabeno fariĝis temo por meditado kaj studado en ĉiuj kristanaj hejmoj, kiuj re- konis en liaj laboroj la mision de iu kuriero de la sav- inta Mesio. Preninte sian malnovan sakon, li sur tiu sama loko eltiris la kopion de la Epistolo al la Romanoj, kiun kun aparta zorgemo konservis ĉe si la kunfratoj de Puteoli.

Paŭlo ĉion ĉi aŭdis agrable impresita, kaj ŝajnis al li, kvazaŭ li venis en ian novan mondon. Siaflanke, Julio preskaŭ krevis de ĝojo, kaj, donante liberan kuron al sia natura entuziasmo, Sisto Flakus ekspedis sciigojn al siaj kamaradoj. La modesta gastejo iom post iom pleniĝis de novevenintoj. Tio estis bakistoj, negocistoj kaj meti- istoj, kiuj rapidis veni, por manpremi la amikon de la nacianoj. Ĉiuj volis sorbi la parolojn de la Apostolo, vidi lin proksime, kisi liajn manojn. Paŭlo kaj liaj kun- uloj estis invititaj paroli en la eklezio tiun saman ves- peron; eksciinte, ke la centestro intecas forveturi Romon en la sekvanta tago, la sinceraj disĉiploj de la Evangelio, en Puteoli, petis Julion permesi la restadon de Paŭlo ĉe ili almenaŭ dum sep tagoj, kion la kohortestro volonte konsentis.

La eklezio travivis tutajn horojn da grandega ĝojo. Sisto Flakus kaj liaj kamaradoj irigis du senditojn al Romo, por ke la amikoj en la imperia ĉefurbo eksciu la venon de la Apostolo. Kaj kantante korajn laŭdojn, la kredantoj pasigis tagojn da senfina feliĉo.

Post tiu semajno de fruktodonaj, feliĉaj laboroj la centestro atentigis al la neceso forveturi.

La trairenda distanco superis ducent kilometrojn, dum sep tagoj da senhalta kaj laciga irado.

La malgranda grupo formarŝis, akompanata de pli ol kvindek kristanoj el Puteoli, kiuj iris kune kun la eks- rabeno ĝis la Vendejo de Apio, rajdante fortikajn ĉeval- ojn, kiel zorgema eskorto de la veturiloj de la gardistoj kaj malliberuloj. En ĉi tiu loko, malproksima de Romo iom pli ol kvardek mejojn, atendis la Apostolon al na- cianoj la unua reprezentantaro de la disĉiploj de la Evangelio en la imperia ĉefurbo. Tio estis kortuŝitaj maljunuloj, kune kun noblaj kamaradoj, kiuj apenaŭ ne portis la eksrabenon en la brakoj. Julio ne povis kaŝi la surprizon, kiu tuŝis lian animon. Li neniam antaŭe vojaĝis kun tiel influa malliberulo. El la Vendejo de Apio la karavano direktis sin al la loko, nomata "La Tri

Gastejoj"; nun aliĝis al la vojaĝantoj granda veturilo, portanta la romajn plejaĝulojn, sed ĉiam kun akompano de fortaj kaj decidemaj rajdistoj. En ĉi tiu regiono, kun stranga nomo dank'al la granda komforto de siaj gastej­oj, ankoraŭ veturiloj kaj novaj amikoj atendis Paŭlon el Tarso kun grandegaj ĝojelmontroj. La Apostolo nun rigardadis la regionojn de Latio posedite de dolĉaj emoci- oj. Li havis la impreson, kvazaŭ li albordiĝis al ia mondo malsama ol lia Azio plena de streĉaj bataloj.

Kun la permeso de Julio, la figuro, plej elstare re- prezentanta la romajn plejaĝulojn, sidiĝis apud Paŭlo en tiu triumfa vojaĝofino. La maljuna Apolodoro, cert- iĝinte pri la simpatio de la kohortestro al la doktrino de Jesuo, fariĝis pli viva kaj detala en siaj raportoj, respondante la demandojn de la Apostolo.

Vi venis Romon en oportuna tempo - diris la maljunulo per rezignacia tono -; ni havas la impreson ke niaj suferoj por Jesuo estos pli grandaj. Ni estas en la jaro 61, sed jam de tri jaroj la disĉiploj de la Evan- gelio komencis morti en la arenoj de la cirko pro la san- kta nomo de la Savinto.

Jes - ĝentile rediris Paŭlo el Tarso. - De kiam mi ankoraŭ ne estis arestita en Jerusalem, mi jam aŭdis pri la nerektaj persekutoj, farataj de la romaj aŭtori- tatuloj kontraŭ la adeptoj de la Kristanismo.

Ne malmultaj - aldonis la maljunulo - jam verŝis sian sangon en la hommortigaj spektakloj. Sub la mokoj de la senkonscienca popolaĉo, niaj kamaradoj faladas en centoj, disŝirataj de la sovaĝaj bestoj aŭ ĉe la torturoŝtipoj...

La centestro, tre pala, demandis:

Sed kiel tio povas fariĝi? Ĉu iaj leĝaj preskriboj pravigus tiajn krimojn?

Nu, kiu povas paroli pri justeco dum la regado de Nerono? - respondis Apolodoro kun rideto de sankta rezignacio. - Antaŭ nelonge mi perdis amatan filon en unu el tiuj monstraj buĉadoj.

Sed kiel? - demandis la miranta kohortestro.

Tre simple - klarigis la maljunulo -: la krist- anoj estas kondukataj en la cirkojn de torturo kaj morto kvazaŭ kulpaj kaj mizeregaj sklavoj. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas ia leĝa fundamento, kiu pravigus similajn kon- damnojn, tial la viktimoj estas mensoge nomataj kvazaŭ sklavoj, kiuj meritis la ekstremajn punojn.

Sed, ĉu ne ekzistas almenaŭ unu politikisto, kiu povus senmaskigi ĉi tiun fian artifikon?

Preskaŭ ĉiuj honestaj kaj justaj politikistoj est­as ekzilitaj, krom tiuj multaj, kiujn la senperaj subuloj de la Imperiestro pelis al memmortigo. Ni supozas, ke ne longe daŭros kaj komenciĝos la malkaŝa persekutado kontraŭ la disĉiploj de la Evangelio. Ĉi tiun decidon ĝis nun prokrastis nur la interhelpo de kelkaj sinjorinoj, konvertiĝintaj al Jesuo, kiuj ĉion eblan faras por la defendo de niaj idealoj. Se ĉi tio ne estus, la situacio kredeble montriĝus pli dolora.

Ni devas abnegacii nin mem kaj preni la krucon - diris Paŭlo el Tarso, komprenante la severecon de la tempoj.

Ĉio ĉi estas tre stranga por ni ekster via rondo mem - prave konsideris Julio -, ĉar ni vidas nenian motivon por tia tiraneco. Estas malsaĝaĵo la persekut­ado kontraŭ la adeptoj de la Kristo, homoj, kiuj klopod- as por la ellaborado de ia pli bona mondo, dum tie ĉi kaj tie prosperas tiom da societoj de malbonfarantoj, kiuj devas esti leĝe disbatitaj. Sub kia preteksto oni entreprenas tiun kaŝitan kampanjon?

Apolodoro ŝajnis enmemiĝi kaj diris:

Oni akuzas nin kiel malamikojn de la ŝtato, kiuj subfosas ĝiajn politikajn fundamentojn per renversaj kaj detruaj ideoj. La koncepto pri boneco, en la Krist- anismo, donas motivon por tio, ke multaj misinterpretas la instruojn de Jesuo. La bonstataj romanoj, la kleraj, ne toleras la ideon pri ia homa frateco. Laŭ ilia pens- maniero, malamiko estas malamiko, sklavo estas sklavo, mizerulo estas mizerulo. Ne venas en ilian kapon la penso, eĉ ne por momento forlasi la orgion de la vantaj kaj krimaj plezuroj, por mediti pri la altigo de la socia nivelo. Tre malmultaj estas tiuj, kiuj zorgas pri la pro- blemoj de la plebo. Al karitema patricio oni montras kun mokoj. En tia klimato tiuj ne favoritaj de la sorto trovis en la Kristo Jesuo plej amatan Savinton kaj la avaruloj mortigendan malamikon, por ke la popolo ne karesu esperojn. Ekzamenante ĉi tiun cirkonstancon, ni povas imagi al ni la progresadon de la kristana doktrino ĉe la afliktitoj kaj malriĉuloj, se ni konsideras, ke Romo ĉiam estis ia grandega monda veturilo de triumfo kun la aŭtoritatemaj kaj tiranaj turmentistoj sur la kon- duksido kaj ĉirkaŭita de malsataj homamasoj, ie kaj ie kolektantaj al si la manĝorestaĵojn. La unuaj kristanaj predikoj fariĝis ne rimarkate, sed kiam la popolo mem montris, ke ĝi komprenas la altan signifon de la nova doktrino, jen ekestis la akraj bataloj. Antaŭe kun kulto libera, la Kristanismo poste komencis esti severe kon- trolata. Oni diradis, ke niaj rondoj fontas el sorĉaĵoj kaj magiaĵoj. Poste, ĉar okazis ribeletoj de sklavoj en la nobelaj palacoj de la urbo, tial niaj kunsidoj por preĝ- oj kaj spiritaj bonfaroj estis malpermesitaj. La societoj estis perforte likviditaj. Dank'al la garantioj, kiujn ĝuas la kooperativoj por funebraj ceremonioj ni ekkunvenis malfrue nokte en la katakomboj. Eĉ tiel, malkaŝitaj de la partianoj de la Imperiestro, niaj preĝorondoj tra- vivas barbarajn torturojn.

Ĉio ĉi estas ja terura! - ekriis la kortuŝita centestro - Plej miriga estas tio, ke ekzistas oficistoj, pretaj plenumi tiel maljustajn ordonojn!

Apolodoro ridetis kaj rediris:

La nuntempa tiraneco ĉion pravigas. Ĉu vi mem ne kondukas Apostolon kiel malliberulon? Mi tamen kon- fesas, ke vi estas al li granda amiko.

Ĉi tiu komparo de la maljuna kaj sagaca pensulo iomete paligis la centestron.

Jes, jes - tiu balbutis, penante klarigi sian penson.

Paŭlo el Tarso, konstatinte la situacion kaj emba- rason de sia amiko, helpis lin, klarigante:

Sed la vero estas, ke mi estis enkarcerigita ne pro maliceco aŭ eraro de la romanoj, ne konantaj Jesuon Kriston, sed de miaj samrasanoj mem. Ĝustadire, ne nur en Jerusalem, sed ankaŭ en Cezarea, mi renkontis la plej sinceran bonvolon de la delegitoj de la Imperio. En ĉio ĉi, amikoj, regas la nepraj devoj de la servado al la Majstro. Por la necesa sukceso de siaj elaĉetaj klopod- oj la disĉiploj ne povos iradi en la mondo sen la signoj de la kruco.

La konversaciantoj kontente ekrigardis unu alian. La klarigo de la Apostolo plene prilumis la demandon.

La multenombra grupo atingis Albon, kie nova aro da rajdistoj atendis la bravan misiiston. De ĉi tie ĝis Romo la karavano moviĝis pli malrapide, travivante ĉiel- ajn ĝojosensaĵojn. Paŭlo el Tarso, tre kortuŝita, admir- adis la apartan belecon de la scenoj, sterniĝantaj laŭ- longe de la Vojo Appia. Post kelke da minutoj la voj- aĝantoj atingis la Pordegon Kapena, kie centoj da virinoj kaj infanoj atendis la Apostolon. Kortuŝanta sceno!

La irantaro haltis, por ke liaj amikoj lin brakumu. Treege emociite, la centestro sekvis tiun neforgeseblan okazaĵon, rigardante blankharajn maljunulinojn, kiuj plej kore kisadis la manojn de Paŭlo.

Ravite de tiaj korelverŝoj, la Apostolo ne sciis, ĉu li rigardos la miregindajn scenojn de la sepmonta urbo, ĉu li retenos siajn emociojn, por spirite sin klini, el- montrante dankon al Jesuo.

Obeante la amikajn admonojn de Apolodoro, la gru- po dissiĝis.

Opaleca krepusko milde superverŝis la tutan Romon. Karesaj ventetoj blovis el malproksime, farante pli agra- bla la varman posttagmezon. Konsiderante, ke Paŭlo bezonas ripozon, la centestro decidis pasigi la nokton en gastejo kaj prezenti sin kune kun la malliberuloj la morgaŭan tagon en la Kazerno de la Pretoranoj, post kiam ili ĉiuj refreŝiĝos de la longa kaj laciga vojaĝo.

Nur en la sekvanta mateno li iris al la koncernaj aŭtoritatuloj, al kiuj li prezentis la akuzitojn. Tiu estis feliĉa ideo, ĉar la eksrabeno nun sentis sin tute revigl- iĝinta. En la antaŭtago Luko, Timoteo kaj Aristarĥo disiĝis de li, por enloĝiĝi ĉe siaj samidealanoj, ĝis ili povos firme starigi por si privatajn loĝejojn.

En la Kazerno de la Vojo Nomentana la centestro renkontis altrangajn oficistojn, kiuj tute bone povus aŭdi lin rilate al la afero, kiu venigis lin al la ĉefurbo de la Imperio; li tamen nepre volis atendi Generalon Burrus, persona amiko de la imperiestro kaj konata dank'al sia tradicia honesteco, por klarigi la aferon de la Apostolo.

La generalo lin rapide kaj komplezeme akceptis kaj sufiĉe sciiĝis pri la afero de la eksrabeno, kiel ankaŭ pri ties personaj antecedentoj kaj pri la luktoj kaj tur- mentoj, kiujn Paŭlo de longe travivas. Preninte la do- kumentojn, senditajn de la Kortumo de Cezarea, por zorge ilin gardi, li promesis plej interesse studadi la de- mandon. En la ĉeesto de la Apostolo li asertis al la centestro, ke, se la dokumentoj pruvos la roman civit- anecon de la akuzito, ĉi tiu povos ĝui la favoron de la "eksterkarcera mallibereco", nur akompanate de gard- isto, ĝis la favorkoreco de Cezaro decidos la apelacion.

Antaŭ ol tiuj dokumentoj estos ekzamenataj, Paŭlo estis enkarcerigita kune kun la ceteraj akuzitoj. Julio lin adiaŭis kortuŝita, la gardistoj brakumis la eksrabenon, malĝojaj kaj respektoplenaj. La altrangaj oficistoj de la Kazerno sekvis tiun scenon kun nekaŝebla miro. Nenia malliberulo ĝis tiam eniris tien ĉe tiaj elmontroj de kor- eco kaj estimo.

Post semajno, dum kiu estis al li permesita konstan- ta kontakto kun Luko, Aristarĥo kaj Timoteo, la Apos­tolo ricevis ordonon, por preni loĝejon en la najbaraĵo de la malliberejo; tia privilegio estis al li konsentita dank'al liaj titoloj, kvankam li devis resti sub la rigardo de iu policano, ĝis la definitiva juĝo de lia apelacio.

Helpate de samdoktrinanoj, loĝantaj en la urbo, Luko luis modestan ĉambron de domo ĉe la Vojo Nomentana, kien, plena de kuraĝo kaj fido al Dio, transloĝiĝis la brava predikanto de la Evangelio.

Anstataŭ lasi fali la manojn antaŭ la malhelpoj, li ĉiam plue redaktadis konsolantajn kaj saĝajn epistolojn al la malproksimaj anaroj. En la dua tago post sia transloĝiĝo li rekomendis al la tri kunuloj serĉi al si laboron, por ne esti ŝarĝo por la fratoj, aldonante, ke li,

Paŭlo, vivos de la pano de la enkarcerigitoj, kiel juste, ĝis Cezaro povos decidi pri lia peto.

Tiel, efektive, li agadis: ĉiutage li iradis al la kradoj de la karcero kaj tie li manĝadis sian nutroporcion. Li tiam uzadis tiuj horojn de kunevivado kun la krimintoj aŭ la viktimoj de la homa maliceco, por prediki la kon- solajn veraĵojn de la Regno, kvankam tiuj en katenoj. Ĉiuj en spirita raviteco lin aŭdis, ĝojante pro la sciigo, ke ili ne estas forlasitaj de la Savinto. Tio estis krim- uloj el Eskvilino, banditoj el la provincaj regionoj, mal- bonfarantoj el Suburra, servantoj ŝtelistoj, kiujn iliaj mastroj transdonis al la Justico, por la necesa revirt- igo, kaj malriĉuloj, persekutataj de la tirana despotismo kaj suferantaj la teruran influadon de la difektoj de la administrado.

La parolo de Paŭlo efikis kiel ia balzamo el sanktaj konsoloj. La malliberuloj ricevis novajn esperojn kaj multaj konvertiĝis al la Evangelio, kiel ekzemple One- simo, la revirtiĝinta sklavo, kiu eniris en la historion de la Kristanismo per la elkora epistolo al Filemon.

En la tria tago de sia nova situacio Paŭlo el Tarso vokis siajn amikojn, por efektivigi certajn entrepren- ojn, kiujn li opiniis nepre necesaj. Li atentigis, ke estas grava iu interkonsento kun la izraelidoj, al kiuj li be- zonis havigi la lumon de la Bona-Novaĵo, sed en tiu momento li ne povos viziti la sinagogon. Tamen, ne re- tenante la fortajn impulsojn de sia vigla menso, li petis Lukon kunvoki la potenculojn de la judismo en la ĉef- urbo de la Imperio, por prezenti al ili ian eksponon de principon, kiun li opinias konvena.

Загрузка...