La strato estis mallarĝa, la domoj elŝvitis odoron jen muskecan jen iom ŝiman, el kafejo aŭdiĝis fremdasona, melankolia muziko.
Karat sonorigis ĉe pordo. Bruoj aŭdiĝis interne, sed neniu venis. Li ree sonorigis. Finfine la pordo malrapide malfermiĝis. Staris antaŭ li virino eble 30-jara, kun bela vizaĝo, sed vestita brune kaj nigre en tia maniero, ke la korpoformoj eĉ ne diveneblis.
“Polico”, li diris, kaj eniris tuj.
Du infanoj pasis de ĉambro al alia turnante al li scivolemajn okulojn. Rigardis ankaŭ alia virino, multe pli aĝa ol la unua, kiu fermis la pordon de la ĉambro kie ŝi staris. Jano havis tempon mire ekvidi modernan kuirejon. Ke li ekmiris montris ke li havis antaŭjuĝon, kaj tio lin incitis. Io en la doma etoso igis lin nerva. Ĉu la malfacile interpreteblaj bruoj? Ŝajnis al li ke la domo plenas je homoj. Pluraj familioj eble loĝis en ĝi.
La belvizaĝa virino tie staris sen diri ion ajn, sen inviti lin eniri, kaj li sentis embarason.
“Ĉu ni povus ie sidi kaj paroli?” li demandis.
“Mia edzo… for”, ŝi mallerte prononcis.
“Mi atendos lin”, li diris, kaj metis en sian voĉon tiom da firmeco ke ŝi povis nur akcepti lin.
“Venu”, ŝi proponis, kaj kondukis lin al alia pordo. Kiam ŝi ĝin malfermis, Karal estis refoje surprizita.
En la ĉambro ja estis nenio. Nur granda belega tapiŝo surplanke, du pufseĝoj, divano, eta malalta tableto kaj ligna kofro: malmultaj aĵoj, kiuj fakte pli akcentis ol nuligis la impreson pri vakuo.
Li sidiĝis sur la divanon.
“Ĉu…?” li komencis, sed ŝi jam estis for.
Aŭdiĝis flustraj voĉoj kaj fu-fu-ridoj kiuj impresis malplaĉe, kvazaŭ oni mokus lin.
Jano bedaŭris ke li diris: “Mi atendos” sen informiĝi pri la probabla daŭro. Li estis neracie certa ke lia “kliento” ne povas malproksimi, kaj tial li nenion demandis. Verŝajne li enirante pensis ke oni provos lin forruzi kaj pro tio decidis mem enpaŝi firme. Nun li sentis sin iom ridinda.
Post deko da minutoj, li decidis ke la atendo sufiĉas kaj ke li nun foriros, eventuale kun ordono al Halim Uŝtari veni policejen. Sed precize tiumomente la pordo malfermiĝis.
La meĥanikisto elmetis sian brilan rideton.
“Pardonu la virinojn”, li basvoĉis. “Ili neniam sentas sin komforte kun fremduloj. Kiel mi povas helpi vin?”
“Se paroli sincere, mi ne scias”, malkaŝe diris Karal. “Eble babilante ni ekscios ion utilan. La akcidento misteras al mi ne malpli ol al aliuloj.”
“Mi estas je via dispono.”
“Fakte, de kiom da tempo vi laboras en Valmu?”
“Dek du jaroj.”
“Ĉu multaj albanoj laboras kiel vi en negranda entrepreno?”
“Ne. Mi estas escepto. Preskaŭ ĉiuj laboras mine.”
“Kiel okazis ke vi trovis dungon en valmua garaĝo?”
“Pluraj el miaj parencoj kaj amikoj laboras en la minejo. Mi estas meĥanikisto. Kiam dungo vakiĝis, ili indikis al mi. Mi venis.”
“Ĉu plaĉas al vi?”
“Jes. Valmu estas agrabla urbeto. Negranda, oni sentas sin hejme. La naturo estas bela. La salajro… nu, povus esti pli alta… sed kompare kun aliaj lokoj… En la garaĝo la etoso estas sufiĉe plaĉa.”
“Kial ne plene plaĉa?”
La albano ŝultrolevis, kvazaŭ por substreki la absurdecon de tia demando. ‘Ĉu dungitula vivo povus esti plene plaĉa?’ lia movo videble signifis. Tamen li respondis:
“Pro Fortaroko, la estro. Inter la du aliaj laboristoj kaj mi regas granda konfido, kamaradeco. Sed la estro… eble li faras sian plejon… tamen li ne rilatas al ni kun rekta koro, se vi komprenas mian diron. Estas io oblikva en la rilatoj, mi ne povas diri alimaniere.”
“Kaj Alsjo, la mastro?”
“Ni malofte vidas lin. Ne per propra pena laboro li akiras sian riĉon.”
“Kiamaniere vi albanoj, kiel kolektivo, sentas vin ĉi-urbe?”
Halim denove levis la larĝajn ŝultrojn.
“Fremdaj”, li simple diris. “La valmuanoj ne estas malbonaj kontraŭ ni, sed ni sentas… fremdecon, neegalecon, kiel diri? Fojfoje impresas kvazaŭ ili riproĉus nian ĉeeston. Ne ni tamen petis laboron ĉi tie, sed la minekspluatantoj serĉis laboristojn kaj petis nin veni.”
“Kion la albanoj ĝenerale pensis pri Jendrik?”
“Ili havis al li intensan malamon.”
“Kial?”
“Ĉar li malpermesis ke ni havu propran tombejon, kaj la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco. Oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj supereca sinteno al malgranda fremda popolo, ktp.”
“Ĉu vi konscias ke tio, kion vi ĵus diris, ne faciligas vian pozicion rilate al la krimo?”
“Jes. Sed estas la vero. Ĉu mi diru la veron, aŭ tion kio povas helpi min el viaj suspektoj?”
“La veron, kompreneble”, Jano respondis, sin demandante ĉu temas pri ekstrema malkaŝeco aŭ pri ekstrema lerto en la arto montri sin senkulpa.
“La vero estas ke mi neniel kulpas pri la morto de s-ro Jendrik. Mi do diras la veron, ĉar ju pli la vero koniĝos, des pli pruviĝos mia senkulpeco. Mi trankvile asertas ke mi ege malŝatis s-ron Jendrik, sed ankaŭ ke mi ne kaŭzis lian akcidenton.”
“Ĉu vi konscias ke nur vi havis okazon fuŝi la bremsosistemon de la koncerna aŭto?”
“Jes. Laŭŝajne.”
“Kion vi diras pri tio?”
“Ke mi ne kapablas kompreni. Tamen mi scias ke mi ne prilaboris la aŭton post kiam la estro restiris ĝin garaĝen. Mi ĝin tuŝis nur kiam s-ro Jendrik repetis ĝin: mi tiam translokis plurajn aŭtojn kiuj ŝtopis la vojon, kaj stiris lian eksteren al li. Mi dubas ĉu mi tiam manipulis ĝin pli ol tridek sekundojn.”
“Kiel vi komentos, se mi diras ke mi arestos vin, ĉar la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi, dum ili montras ĉiujn aliajn senkulpaj?”
“Mi diros ke estas maljusteco, misjuĝo, sed komprenebla misjuĝo. Mi diros ke mi estis malbonŝanca. Mi diros ke eĉ se ĉiuj homoj surtere deklarus min krimulo, Alaho estas ĉioaŭda, ĉiovida, Alaho estas ĉioscia kaj saĝa. Mi atendos en malliberejo ke la vero riveliĝu. Kaj mi diros ankaŭ ke ne estas bona justico, kiu kondamnas homon senpruve, nur ĉar cirkonstancoj ŝajne ariĝas kontraŭ li.”
“Vi estas ege kuraĝa.”
“S-ro policano, se vi estus vivinta vivon similan al la mia, aŭ vi ne plu ekzistus, aŭ vi estus lerninta tion, kion vi nomas kuraĝo. Elekton mi fakte ne havis.”
“Vi akceptas vian sorton fatalisme. Vi tamen povus ribeli.”
“Vi min ne komprenis! Mi luktos, mi batalos per ekstrema energio por pruvi mian senkulpecon, por konvinki la mis-akuzantojn. Sed diru al mi: kiel mi povas pruvi ke mi ne tuŝis la aŭton dum tiuj horoj, se neniu ĉeestis? La vero donas forton al mia animo, sed ĝi videblas nur al Alaho kaj mi. Se vi ne kredas min, mi ne povas vin persvadi perforte. Mi sidas en la manoj alahaj.”