28


Estis kvarono antaŭ la sesa vespere. Pluvis regula monotona pluvo jam plurajn horojn nun. Aŭtisto haltigis sian veturilon antaŭ la garaĝo kaj petis benzinon. Stefano iris ĝin doni.

“La polico plu suspektas ion pri via garaĝo, ŝajnas”, diris la kliento, dum Stefano plenigis la benzinan rezervujon.

“Ĉu vere?” la junulo demandis.

“Jes! Policisto ĵus telefonis al mi por demandi ĉu mi aĉetis benzinon ĉe vi la sabaton kiam tiu Jendrik mortis. Mi respondis ke jes. Ili volis scii kiu min servis. Kion ili imagas? Kiel mi povus memori ĉu estis vi aŭ iu via kolego? De unu fojo al alia estas tamen ĉiam la samaj vizaĝoj, ĉu ne?”

“Efektive. Tiu polico! Bando da nekapabluloj, miaopinie!” diris Stefano, tuj bedaŭrante sian esprimon kaj esperante — post la freŝdataj juĝistaj admonoj — ke ĉi tiu kliento ne rilatas iamaniere kun la aŭtoritatoj.

La kliento pagis kaj forveturis. Stefano rigardis sian brakhorloĝon, ĉar estis lia vesperdeĵora tago. “Ankoraŭ iom pli ol du horojn kaj duonon”, li murmuris al si sin turnante. Surprizite li konstatis ke malantaŭ li staras Halim, iom pala, kun stranga nedeĉifrebla esprimo. Tiu rapidmove foriris kaj proksimiĝis al Petro.

*

Nemultaj klientoj venis ĉi-hore. Stefano trovis iom stulta la nepran insiston de la mastro ke la garaĝo restu malfermita ĝis la oka kaj duono. Ĉu ĝi ne kostas pli, salajre, ol ĝi enspezigas? Sed por s-ro Alsjo estis maniero reklami.

La junulo sidis interne aŭskultante sian transistoran radion. Li rigardis la horloĝon. Estis la horo fermi. Li mallumigis, kaj komencis malsuprenigi la pezan ferkurtenon, kiam li aŭdis kurajn paŝojn en la pluvo. Virina voĉo vokis: “Stefan’!”

Estis Ana, refoje senspira.

“Stefano, venu tuj, mi timas, mi iris al la loĝejo de Petro. Lia pordo estas ŝlosita, sed estas lumo interne. Neniu respondas. Mi devis viziti lin ĉi-vespere. Li estis tiel stranga la lastan tempon. Fumis, drinkis. Vi scias, ĉu ne? Mi timas, venu. La pordistino vidis lin eniri, sed ĵuras ke li restis ene. Se li elirintus, ŝi estus vidinta lin, ĉar ŝi restis la tutan tempon en la enirejo helpante la edzon ripari mi-ne-scias-kion.”

La juna viro estis impresita. Li ne povis forgesi la strangan esprimon de Halim, kaj ties rapida iro al Petro post kiam li provizis klienton per benzino. Li ŝlosis la garaĝon kaj ŝin akompanis. Ili tamburis sur la pordon, sonoris, vokis. Okazis nenio.

“Mi tuj informos la policon”, li diris. “Eble estas nenio, sed se li atendis vin ĉe si…”

Li kuris for.

Policisto baldaŭ alvenis kun seruristo. Ili malŝlosis la pordon. Estis unuĉambra loĝejo kun apartaj kuirejeto kaj minimuma banĉambro. Petro kuŝis surlite. La policisto tuj kaptis lian manradikon, kaj faris unue dubeman grimacon, poste uf-spiron. La pulso malfacile percepteblis, sed la junulo estis ankoraŭ viva.

Sur tableto apudlita troviĝis noto, skribita per strange deprimita mano:


Mi ne plu povas elporti la streĉon. Mi uzas la solan eliron: meti finon al mia vivo. Estas mi kiu aranĝis la akcidenton. Adiaŭ, ĉiuj. Mi havis fuŝitan vivon pro ŝi kaj pro li. Ili igis mian patron kaj fratinon sin mortigi, mian fraton vivaĉi en frenezulejo, kaj min sperti vivon senelire grizan. Dio min pardonu.

Загрузка...