La foto estis demandostariga. Necesis ĝin turni orienten. Tio estis la malfacilaĵo: ĝin taŭge orienti. Meze sidis s-ino Tereza Jendrik kun ĉiuflanke unu infano. Unu estis knabino vestita kiel Vilma Fortaroko, sed tute ne estis ŝi. La alia estis Stefano, vestita per elegantaj vestoj, kiajn li neniam surhavis. Li strange similis s-inon Jendrik. Sed kial estis tiel malfacile orienti la foton?
*
Tiu sonĝo ankoraŭ tre klaris en la menso de Jano kiam li vekiĝis. Li rapidis ĝin noti, ĉar li sciis ke sonĝoj disfibriĝas for post mallonga daŭro se oni ne fiksas ilin tuj surpapere.
Voĉo lin tiris el la revo.
“Ĉu vi iros al Valmu hodiaŭ?” Ĝoja demandis.
“Jes, tuj post la matenmanĝo.” Kaj li ekscitiĝe aldonis: “Ĝoja, mi sonĝis!”
Li neniam kuraĝis diri ĝin eĉ al Remon, al kiu li tamen sentas neordinaran konfidon. Sed fakto estas ke ĉe Jano funkcias stranga mensa procezo. Fine de enketo, li preskaŭ ĉiam faras sonĝon kiu lin impresas kaj el kiu notiĝas detaloj nesufiĉe atentataj ĝis tiam, kvazaŭ li nekonscie registrus aferojn kiuj, se neglektitaj maldorme, uzas la vojon de sonĝo por iĝi rimarkitaj.
“Kio estis en via sonĝo?” Ĝoja demandis.
“Temis pri orientado. Tion verŝajne sugestis la konflikto pri la albanaj tomboj. Ankaŭ pri la foto de s-ino Jendrik. La sonĝo estis preciza, sed nun mia memoro nebulas.”
“Ĉiaokaze ĝi indikas ke vi devus scii pli pri la tombo-orientado.”
“Efektive, iu faris al mi mencion pri tio. Kiu? Ĉu la loka polico? La maljunulo ĉe la restoracia bufedo? Kiu alia? Ne, estis io pli preciza. Diable! Se mi nur rememorus…”
Dum li aŭtis al Valmu, la memoro revenis. La mencion faris la sicilia pastro dum ilia unua renkontiĝo.
Karal subite paliĝis. Ŝajnis ke li duonvidas eblan solvon al la problemo. Almenaŭ ĝi taŭgus kun la respektivaj karakteroj, kio jam estus multo. Kelkajn punktojn neglektitajn nun necesos kontroli.
*
“Jen”, diris Ĝako, trovinte la petitan raporton. Karal direktis scivolan vizaĝon al li. La loka policisto klarigis:
“Efektive, tombo estis reorientita Mekken dum la nokto de sabato la 3-a. La laboro estis frue farata kaj farita. Estas la sola kazo kiam ni ricevis indikon pri la tempo. Alifoje, ni matene konstatis ke la albanoj venis ŝanĝi la orientadon dumnokte, sed ni havis neniun ideon pri la horo. Ĉi-okaze, la tombeja gardisto estas certa ke ĉio estis en ordo je la sesa posttagmeze. Je la deka ebriulo telefonis al ni ke la tombo — provizoraĵo por ĵus enterigito — kuŝis ne laŭlinie. Li stas duonfreneza viro kiu pretendas poeti kaj kiu serĉis inspiron en la tombejo tiunokte. Nu, li estis ebria, sed Nestoro rapide iris kontroli, kaj konstatis ke li pravas.”
“Estas strange fari tian laboron tiel frue en la nokto”, Karal komentis. “Ili multe pli riskas esti vidataj, ĉu ne?”
“Fakte, ne”, la uniformulo respondis. “Neniu vizitas la tombejon post noktiĝo. Neniu atentos bruon tie, kaj tia laboro fariĝas tre diskrete. Krome, la trafika bruo eĉ pli kovras la eventualan manipulon de laboriloj aŭ la parolojn tiuhore ol pli malfrue en la nokto, kiam ĉio ĉie silentas.”
“Efektive, jes, mi ne pensis pri tio. Nu, dankon. Kaj nun, mi ŝatus liston de la personoj kiuj klientas ĉe Ejga-Garaĝo, ĉar…”