Petro sidis en apogseĝo, kun stranga, indiferenta esprimo kaj maniero sin teni kvazaŭ li volus envolvi sin en sin.
‘Tiu reprovos sin mortigi je la unua okazo’, Karal pensis. Laŭte li demandis:
“Sed kiel la ideo venis al vi?”
“Mi delonge pensis pri venĝo”, la juna meĥanikisto respondis. “Miaj infanaj revoj obsede temis pri tio ke mi mortigas mian patrinon kaj ŝian ulon, kaj ĉerpas triumfan ĝuon el la venĝo. Mi ĉiam pensis ke iutage mi retrovos ŝin kaj ŝin humiligos, ŝin devigos rampi surgenue antaŭ mi kaj peti pardonon, petadi pardonon. Kaj la pardonon mi rifuzos.”
“Per akcidento vi senigis vin je tiu ĝuo!” Jano rimarkigis.
Petro ĵetis al li akran rigardon.
“Mi ne plu estas infano. Mia revado evoluis. Fakte la ideo venis al mi de Cezaro Birman, la libristo. Li sidis en restoracio kun iu maljunulino, kaj mi sidis ĉe la apuda tablo. Li menciis planon de krimromano kiun li elpensis.”
“Ĉu vi tuj decidis ĝin apliki?”
“Tute ne. Sed ĝi registriĝis en mia menso. Li diris ke aŭtante al Monto Baruna, li rimarkis ke ĉe la ĝirejo, kie okazis la terfalo, la rubo kiu okupas la tutan ŝoseon devigas iri laŭ angulo tiel akuta, pli ol harpingla, fakte, ke oni devas multe manovri: necesas retrostiri, reiri antaŭen, retrostiri refoje ĉiam turnante la stirradon, reiri antaŭen kaj retro-stiri trian fojon por povi pasi preter tiu rubamaso en montvoja zigzagero kun tiel malmulte da spaco por ĝiri. Post tiu loko, la vojo iras supren ĝis la kulmino de Eta Baruna, kaj poste malsupren laŭ forta deklivo ĝis la ĝirejo kiu signas la re-alsupradon sur Granda Baruna.”
“Kaj kie okazis la akcidento de ges-roj Jendrik”, Jano diris kompletige.
“Ekzakte”, la juna viro jesis. “Ĝuste pro tio, kion Birman diris. Li klarigis ke oni havus perfektan krimon se oni eltrovus sistemon malhelpantan ke la bremsoj funkciu, sed aranĝitan tiamaniere ke la bremso-inhibo okazu nur post tri retrostiroj.”
“Kaj tian sistemon vi imagis?”
“Jes. La ideo de Birman impresis min. Mi fantaziis meĥanismon per kiu la bremsosistemo funkcius nur depende de regilo fiksita per tri sekurpecoj tiamaniere ligitaj al la rapidumstango ke ĉiufoje kiam oni metas tiun sur retroiran pozicion, unu el la eroj malkroĉiĝas. Post tri retrostiroj, la tri sekurigiloj estas malkroĉitaj kaj la bremsoj ĉesas funkcii. La granda avantaĝo de tiu sistemo estas ke oni povas atesti ke la veturilo funkcias normale kiam la kliento ĝin reprenas el la garaĝo, kaj ke la bremsoj estas normalaj komence de la vojo; alie li ne povus halti ĉe la du interkruciĝoj antaŭ ol komenci la alsupradon sur Eta Baruna.”
“Sed tia sistemo estas neuzebla, ĝi postulas tro multajn hazardojn.”
“Jes. Efektive, mi ne estus aranĝinta la aferon se ne okazus duobla hazardo. Unue, la estro sendis min por ripari aŭton paneintan sur tiu vojo. Kiam mi alvenis al la rubfalo kaj faris tiun trifojan manovron, la vortoj de la libristo kaj mia fantaziaĵo kvazaŭ reaktiviĝis miamense. Tre malofte prezentiĝas tia situacio.”
“Kaj la dua hazardo estis ke Jendrik lasis la aŭton por garaĝa kontrolo tiuepoke, do antaŭ ol la rubo de la ŝton- kaj terfalo estis forbalaita, ĉu ne?”
“Ĝuste. Jendrik telefonis komence de la semajno por demandi kiam li povus lasi la aŭton. Fortaroko estis for, kaj respondis mi. Estis malfacile trovi taŭgan tagon. Finfine li diris ke tiu sabato taŭgos se ni konsentos gardi la aŭton ĝis la vespero aŭ ĝis dimanĉo matene, ĉar li bezonos ĝin en la dimanĉa posttagmezo. Sabate, li ien trajnos kaj revenos nur malfrue. Fortaroko tiam reaperis kaj diris ke jes, ni faros tion.”
“Tiam necesis trovi sistemon por devigi lin uzi tiun vojon sabaton dumnokte.”
“Jes. Mi pensis pri tio kaj sendis ĉantaĝan leteron, certa — pro la nuna atmosfero en la urbo — ke li obeos ĝin. Mi sciis per Ana ke la ReVaanoj jam sendis anonimaĵojn al li, kaj kelkfoje kunvenas en la ĉaledo de Rijoka tie supre.”
“Sed vi ne estis certa ke ambaŭ ges-roj Jendrik iros?”
“Ne. Mi provis redakti la anoniman leteron tiel ke ŝi sentu emon akompani lin. Sed se nur li mortus, mi jam estus tre kontenta, kaj poste mi decidus pri ŝi.”
“Ĉu vi pensis ke li povus uzi la manbremson?”
“Jes, ankaŭ tiu estis malkonektita.”
“Ĉu vi ne havis dubojn pri via sistemo?”
“Ne. Mi estas bona meĥanikisto. Komence mi ne estis certa kaj provis ĝin, kiam mi deĵoris sola post la sesa posttagmeze, ĉe aŭtomobiloj kiujn oni petis nin vendi brokante. Mi provis, kaj perfektigis la sistemon.”
“Sed kiel vi planis ĝin aranĝi en la veturilo de Jendrik?”
“Mi intencis peti al Halim interŝanĝi kun mi la vesperan deĵoron. Ni ĝenerale estas tre trankvilaj por fari kion ni volas tiutempe. Mi pensis ke tiel mi mem redonos la veturilon al s-ro Jendrik kaj demandos kiadirekte mi elirigu ĝin, ĉu urben, ĉu monten. Se li dirus ‘urben’, mi pretekstus lastminutan kontroleton kaj forprenus mian sistemon. Se li dirus ‘monten’ mi simple lasus ĝin.”
“Sed oni estus suspektinta vin tuj!”
“Jes kaj ne. Vi tuj suspektis kolegon Halim, ĉu ne? Sed ĉu vi arestis lin? Mia reputacio estas same bona kiel lia. Kian motivon vi imagus? Mi ne estus konservinta la taglibron hejme se estus ia rekta suspekto kontraŭ mi. Kiel vi povus scii pri mia rilato kun…” — li havis dum sekundero vizaĝtordan esprimon — “… kun mia patrino?”
“Sed mi antaŭvidis bonan planon”, li plu klarigis post paŭzeto. “Mi estus dirinta ke iu vokis min telefone, asertante ke li parolas nome de Ana Rijoka, ke ŝia aŭto paneis dum ŝi veturis al la familia lignodomo, kaj ke ŝi petas min urĝe veni ripari. Mi estus aldoninta ke mi foriris en la riparveturilo, kaj revenis tri kvaronhorojn poste ne trovinte ŝin. Tio lasus tempon dum kiu Fortaroko, Stefano, iu ajn povus veni kaj fuŝi la bremsojn. Ĉar Ana Rijoka dirus ke ŝi ne iris tien nek paneis, ĉiuj konkludus ke iu vokis min for intence por saboti la aŭton. Kiel vi povus pruvi mian kulpon? Eĉ se vi akuzus min, bona advokato persvadus la ĵurion ke estas dubo pri mia kulpeco. Se, en raciaj limoj, dubo restas, la ĵurio ne rajtas deklari min kulpa pri murdo.”
“Efektive, ni havus fortajn suspektojn, sed ne sufiĉajn por konvinki ĵurion.”
“Mi sciis pri la anonimaj leteroj, mi povis forŝovi la kulpon sur la bubojn de Vinstrato, ĉar ili estas almenaŭ tridek kaj estus neeble ke tridek homoj, pri kiuj oni scias ke ili mortminacis Aleksandron Jendrik, havus taŭgajn alibiojn. Eble eĉ mi povus konvinki anonimletere la policon ke la libristo Birman konceptis la planon, ke li menciis ĝin al maljuna sinjorino certe facile retrovebla, ĉar mi jam vidis ŝin plurfoje en tiu kvartalo. Tiam la polico serĉus kaj serĉus pensante ke estas tiu grupo, sed sen povi fiksi la kulpon sur iu preciza, nek sur la grupo kolektive. Ĉar Ana Rijoka estas filino de ties prezidanto, ŝajnus des pli verŝajne ke ili uzis ŝian nomon por min forlogi.”
“Vi impresas min. Tiu plano eble estus pli bone sukcesinta ol la realigita, ĉar en ĝi pordo estis malfermita al dubo pro via pseŭdoforiro, dum ĉi-foje vi ne lasis tiun eblecon. Kial okazis la planŝanĝo?”
“Plej simple. Halim mem petis min ŝanĝi. Ĵus mortis albano, kiun oni enterigis laŭ la ĝenerala tomblinio. Li volis iri ŝanĝi la orientadon, por meti ĝin al Mekko, inter la oka kaj naŭa, kiam estas nokto sed ankoraŭ trafikbruo. Gravis ke li havu alibion, do li petis min komplete silenti pri la interŝanĝo de niaj deĵorvesperoj. Estis decidite ke li restos ĝis la sepa, kaj ke mi foriros kun Stefano kaj restos ian tempon kun tiu, por ke ĉiuj havu la iluzion ke ni nenion ŝanĝis. Je la sepa mi iris anstataŭi lin.”
“Ĉu vi ne timis ke Halim konfesos la anstataŭadon?”
“Ne. Li ne volis ke iu ajn sciu pri lia partopreno en la tomboŝanĝo. Kaj mi estis certa ke li neniam imagos min kulpa. Mi pensis ke li certe fidos ke la afero finfine solviĝos sen tio ke ni devus priparoli la deĵorproblemon. Ankaŭ li ne povus prezenti al si ke mi havas motivon.”
“Kaj se ni estus arestintaj lin?”
“Mi ne scias kion mi farus. Eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus…”
Dum tiu longa konversacio, Karal miris pri la malvarmeco de Balgana. La junulo parolis tute trankvile, kvazaŭ la diskuto ne rilatus al li, kvazaŭ ne temus pri murdo, pri murdo al la propra patrino. Oni eĉ sentis sporade specon de fiero pri la brila elpensaĵo.
“Kiel vi eksciis pri via patrino?” la policano demandis.
“Per Luko, mia frato. Nia fratino menciis ion pri valmua arkitekto al li. Tial mi serĉis laboron en Valmu.”
“Kie vi estis edukata?”
“En diversaj orfejoj. Sed kiam Luko aĝis dek ses jarojn, li fariĝis skizofrenia, kaj oni metis lin en mensmalsanulejon. Li estis rigardata danĝera, ĉar li parolis nur pri mortigi nian patrinon kaj ŝian amanton. Kelkfoje li havis terurajn agresajn krizojn. Jam en la orfejoj ni babilis pri tiu mortigo. Vidu, eble ankaŭ mi estas danĝera skizofreniulo, sed neniu tion rimarkis ĝis nun.”
Kiel malvarme li parolis! Kvazaŭ temus pri nekonato.
“Estas mi,” li daŭrigis, “kiu retrovis mian patrinon en Valmu. Ŝi ne tiom ŝanĝiĝis kompare kun la fotoj kiujn Luko konservis. Kiam mi diris al mia frato kiel ŝi nomiĝas nun, kiu ŝi estas, li petis pli kaj pli da detaloj pri la familio Jendrik. Nur poste mi eksciis kial: li sendis al ili anonimajn leterojn esperante ke ili malamikos unuj al la aliaj. En tiuj leteroj li diris ke ĉiu malfidelas kun iu alia el la familio. Mi foje aŭdis s-inon Fortarokon diri al sia edzo ke Tereza Jendrik konfidis al ŝi en la restoracio ke ŝi ne plu povas fidi Doran, la bofratinon, pro tiu suspekto.”
“Ĉu via frato posedis dokumentojn?”
“Luko? Ne. Nur kelkajn malnovajn fotojn. Sed antaŭ ne tre longe, leĝista-notaria oficejo aŭstralia sendis al mi pakaĵon. Mia fratino, kiu, tre juna, elmigris Aŭstralion, ĵus mortis, kaj ŝi antaŭe petis ke oni retrovu min kaj havigu al mi la fotoalbumon, la taglibron de mia patro, diversajn familiajn dokumentojn, inkluzive de identiga karto de mia patrino, kiun ŝi estis lasinta post si.”
“Ĉu vi scias kiel ŝi faris por ke neniu iam ajn ataku ŝin justice pro forlaso de la geedza loĝloko kaj de la infanoj?”
“Ne. Mi diskutis pri tio kun Luko, mia frato, kiun mi regule vizitas (li ne estas tiel freneza kiel “ili” diras). Li pensas ke la arkitekto sukcesis havigi al ŝi falsajn pasporton, identigan karton, naskiĝ-atestilon, familian dokumentaron, ktp, kun alia familia nomo kaj sen mencio ke ŝi havas infanojn. Kiu povas pagi, falsantojn facile trovas. Li edziĝis al ŝi en Usono, kie oni nur ĵuras pri la ĝusteco de la identeco, nomo, naskiĝdato, ktp, sen devi prezenti pruvajn dokumentojn. En Usono falsĵuro estas gravega se malkovrita, sed ili ne intencis resti tie, do ŝi ne riskis multon. Kiam ŝi revenis kun aŭtenta atestilo pri usona edziniĝo, kiu aŭdacus suspekti la edzinon de s-ro Jendrik, filo de la fama Jendrik, frato de alia fama Jendrik…?”
“Kiam vere formiĝis en vi la projekto ilin formortigi?”
“Kiam mi ricevis leteron el Aŭstralio laŭ kiu fakte mia fratino metis mem finon al sia vivo. Amikino ŝia skribis al mi ke ŝi ĉiam malfeliĉis, lasttempe eksedziĝis, i.a. ĉar la edzo volis havi infanojn kaj ŝi nepre ne, kaj fine elektis memmortigon. Tiam mi pensis: mia patro mortigis sin mem, mia fratino mortigis sin mem, Luko estas en frenezulejo kaj mi iris de orfejo al orfejo, de garaĝo al garaĝo, kaj nun mia amatino Ana eĉ ne estas certa ke ŝi amas min kaj parolas pri disiĝo. Kaj kial ni ĉiuj tiel mizeras? Nur ĉar nia patrino nin abrupte forlasis. Mi mortigos ŝin kaj ŝian deloginton. Poste mi mortigos min.”
“Sed se vi intencis ĉesigi la propran vivon, kial vi ellaboris tiun komplikan planon?”
“Eble ĉar mi estas frenezulo kiel frato Luko. Sed eble ĉar ju pli mi pensis ke mi ilin mortigos, des malpli mi pensis ke valoras la penon ilin sekvi inferen.”
“Ĉu vi iam ajn pensis pri la heredaĵo?”
“Mi? Heredaĵo? De k…? De ili? Ĉu…? Sed vi pravas! Mi eble rajtas heredi! Oj, ne. Oni ne heredas de iu kiun oni mortigis. Ne, neniam tiu penso trafis min. Mi estus povinta… Mi pensis ke ne eblas pruvi mian filecon. Cetere, ĝi altirus la suspekton al mi, ĉu ne? Mono fakte ne multe interesas min.”
“Ĉu vi sciis ke via patrino komisiis privatan detektivon retrovi ŝiajn infanojn?”
“Kion? Ŝi volis retrovi nin? Ŝi do sentis ankoraŭ ion al ni? Amon? Kiel estus eble? Ne, ne amon, ian sentimentalan scivolemon… Ne, mi ne sciis. Ekde sia foriro, se ŝi volis, ŝi povis resti informata pri ni, ĉu ne? Sed ŝi preferis turni la paĝon definitive, vivi kvazaŭ ŝi neniam estus naskinta, rekomenci ĉion de nulo. Ŝi volis forgesi, kaj sukcesis nur perdi la kontakton…”
Jano sin demandis ĉu li rakontus la trompon pri Vilma, sed li decidis ne. Tio povus esti senutile suferiga por la knabo.
“Kaj ĉu la detektivo ion trovis?” demandis ĉi-lasta.
“Nenion, li estis trompulo, ne vere serĉis”, respondis Karal pensante: ‘li verŝajne trovis vin, sed estante amiko de Jobo kaj Vilma Fortarokoj, li preferis kombinaĵon kiu lasos al li pli da mono…’
“Ĉu mi povas demandi kial vi eksuspektis min?” scivolis Petro Balgana.
“Vin perfidis via vizaĝo”, la polica detektivo klarigis. “Vi havas la saman frunton kaj la samajn okulojn kiel via patrino. Ankaŭ en la haroj estas io simila. Kiam mi tion pensis vidinte belegan portreton de s-ino Jendrik, mi opiniis ke eble tie kuŝas motivo neglektita. Tiam evidentiĝis al mi ke mi neniam ricevis konfirmon pri la fakto ke Halim deĵoris ĝis la naŭa. Ni ĉiam rigardis tion certa ĉar vi ne havis motivon. Sed se vi havas motivon, eble la deĵoroj interŝanĝiĝis. Tiukaze, kial la albano neniam diris ĝin? Eblis hipotezi ke li bezonis mem alibion. Tiam mi ekpensis pri la similtempa tomboŝanĝo. Halim sciis ke ni fakte povas nenion pruvi kontraŭ li, ke ĉiam restus ĉe ĵurio normalmezura dubo, kaj estis saĝe por li nenion konfesi por eviti suspekton pri la tombo-afero. Sed kial vi tamen fine decidis pri sinmortigo?”
“Ĉar mi ne plu elportis la streĉon. Ĉu oni vere povas vivi kun la ideo ke la polico serĉadas onin kaj estas pli kapabla ol oni unuavide pensis? Kaj ankaŭ ĉar Halim diris ke kliento ĵus menciis esploron fare de la polico por scii kiu deĵoris garaĝe la faman sabaton vespere. Tio kaŭzis al mi panikon.”
“Kaj kio pri la eksplodigo de la aŭto?”
“Same. Mi ektimis ke oni trovos la sistemon, aŭ spurojn de ĝi. Mi havis delonge dissaltigan plastaĵon kun la eksplodigilo. Luko ilin fabrikis aŭ akiris tuj antaŭ ol arestiĝi.”
“Ĉu vi bedaŭras vian agon?”
“Bedaŭri, tio signifas nenion. Faritaĵon ne eblas malfari, ĉu? El mia tuta ekzisto, estis la sola periodo dum kiu mi sentis min plenplene viva. Mi havis celon, justecan celon. Mi estis preta je ĉiuj sekvoj. Nun mi ne plu scias.”
Li haltis subite, kun fiksaj okuloj. Li demandis kun objektiveco preskaŭ kortuŝa, al kiu — unuafoje — humileco ne mankis:
“Ĉu mi estas frenezulo?”
“Mi ne povas respondi”, Karal diris. “Nur psikiatria fakulo povos diri. Kvankam laŭ mi vi rezonas kun perfekta racio.”
La knabo rigardis antaŭ sin, ĉiam fikse.
“Espereble mi frenezas”, li diris.
“Kial?” demandis la policano.
Tiam — plej strange ĉe tia ŝajne senemocia knabo — Petro komencis plori silentajn, kvietajn, neviŝatajn larmojn, tra kiuj li prononcis:
“Mi ŝatus loĝi kun Luko.”
Kaj li turnis al Karal vizaĝon tute novan, ege esprimplenan, sur kiu legiĝis tia profundo de homa kormizero, tia fundo de soleco, ke al la detektivo la okuloj malsekiĝis. ‘Li saniĝas el tutviva, neniam diagnozita psikozo’, tiu pensis.
Kaj li ektremis pensante pri la sekvo.
La fakuloj ja trovos Petron mense sana.