La nekropsia raporto kaj la raporto de la kuracisto de Jendrik sciigis nenion neatenditan. Tamen estis utile havi konfirmon pri tio ke, kiam okazis la akcidento, la arkitekto ne estis sub la influo de alkoholaĵo aŭ de ia drogo. Li estis, kiom eblis certiĝi, tute sana, kaj la morton kaŭzis la falo pere de ost-rompo krania kaj frakaso de la spino. La edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis.
*
La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva, nature tre bela loko, estas aranĝita kiel parketo kun benkoj kaj arbetoj. Tie promenis Stefano, serĉanta senlaciĝon. Li ekrimarkis malnovan ŝtonon, fiksitan en restaĵo de multjarcenta urbomuro. Io estis gravurita, sed bedaŭrinde grandparte forviŝita pro la antikveco.
La junulo komencis deĉifri:
Tjazo kaj Mikva
en paro likva,
Mikva kaj Tjazo
en amekstazo
…
Plue estis pli kaj pli malfacile. Li penis legi, streĉante la okulojn, kiam lin frapis laŭta frazo elstaranta el murmuro kiu zumis al liaj oreloj jam kelkajn minutojn, sed kiun li ĝis tiam tute ne atentis. La voĉo estis konata. Li singarde turnis sin, kaj klinante la kapon, li vidis, sur benko al li kaŝita per kelkaj arbetoj, la kolegon Petron Balganan kune kun ties amatino Ana. Li penis ilin aŭdi:
“… nur ke mi trovas vin nerva ekde tiu akcidento, kaj tio starigas al mi demandojn”, la knabino diris kvazaŭ sindefende.
Stefano aŭdis virvoĉan zumadon, sed ne sukcesis kapti ĝian sencon. La voĉo de Petro ĉiam estis aparte obtuza.
“Komprenu min,” ŝi revortis, “mi min demandas pri mia patro… mi estas zorga, zorgega pro la… nu, vi scias kion mi rakontis… ili estis vere minacaj kelkfoje, kiel scii? Kaj nun vi, via garaĝo, ĉio. Vi fumas duoble pli ol antaŭe. Ankaŭ mia patro. Mi ne plu scias sur kiu min apogi.”
Stefano senbrue iom pli proksimiĝis. Li volis ne perdi la respondon de l’ kolego.
“Apogu vin sur mi, kara, kiel antaŭe”, diris ĉi-lasta. “Nenio funde ŝanĝiĝis, nur supraĵe. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion. Eble troviĝas iu murdema en la garaĝo!” La lastan frazon li prononcis tre emfaze, antaŭ ol aldoni:
“Provu imagi. Kolegon, estron, kiuj ĉiam rilatis kun mi normale, same kiel mi al ili, mi nun jen suspektas, jen forĵetas el suspekto, jen refoje suspektas. Estas lacige por la nervoj.”
“Petro!” ŝi moliĝis. “Jes, kompreneble. Tio devas esti malfacile elportebla. Pardonu min. Sed ankaŭ mi fojfoje angoras. Vi ja scias ke…”
Damne! Motorboato forlasis la kajon kaj ekiris sur Tjazo kun raketada-pafkrakada bruo kovranta la junulinan voĉon. Kiam aŭdeblo revenis, parolis Balgana:
“… de suspektoj. Se vi iam estus suspektata pri murdo — ĉu vi aŭdas min? murdo — vi scius ke oni ne plene povas kontroli la nervojn. Eble ili ne suspektas min nun, sed mia vico venos, kaj ili certe ne forigis min el la listo.” Lia tono abrupte ŝanĝiĝis, dum li rigardadis la brakhorloĝon. “Ej!” li ekkriis, “ĉu vi vidis la horon? Ni rapidu, aŭ ni maltrafos la komencon.”
Kaj ili fulme paŝis for, dum Stefanon invadis aro da sindemandoj.