10


Jano malkontentis. La personeco de Halim Uŝtari lin incitis. Li sentis la albanon pli forta ol li, sed ne povis difini ĉu ties forto venas de supera ruzo aŭ de la simpla potenco de la vero en homo kun profunda kredo religia.

Li decidis konsulti la lokajn policistojn.

*

Lin akceptis la freŝvizaĝa blondulo kiun li jam vidis komence.

“Fermita ularo”, la juna policisto klarigis, post kiam Karal vortigis siajn demandojn pri la albanaro. “Ni ne konas ilin. Pro siaj lingvo, kutimoj, pensmaniero, ili enŝlosas sin en mondo kiun ni ne kapablas penetri. Nur unu persono eble povos helpi vin: Patro Manganella, la pastro de la sicilianoj…”

*

Patro Manganella estis tre malalta kaj maldika, preskaŭ nano, fakte. Sed liaj okuloj fajris, liaj brakoj gestis larĝe, kaj lia lango maŝinpafis elokventon je apenaŭ sekvebla kadenco. Impresis, kvazaŭ li dediĉis tiom da energio al nerva funkciado, ke nenio plu restis por kreski aŭ amasigi rezervojn. Paŝante tien kaj reen, tien kaj reen, en sia eta ĉambro, li respondis al Karal:

“Jes. Mi estas katolika pastro, kompreneble, kaj mi estas je la servo de l’ siciliaj laboristoj. Sed, kiel vi scias, ankaŭ turkoj, grekoj, albanoj laboras en la minejo aŭ en aliaj entreprenoj de la regiono, kaj neniu okupiĝas pri ili. Jes ja, estas socialaj asistantinoj, sed tiuj ne sufiĉas. Ili jam estas plene okupitaj per la juraj kaj materialaj problemoj. Kiam temas pri io pli intima, pli konscienca, pli profundkora, la turkoj, grekoj, albanoj havas neniun kun kiu paroli. Nur min.”

Li paŭzis, rigardis Karal farante grandan geston iom teatran, kaj rekomencis paŝadi parolante:

“Foje okazis problemo pri greka laboristo, ortodokso. Sicilia kolego lia petis min helpi. Mi kompreneble faris laŭ mia povo. Tiel komenciĝis la afero. Nun mi havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj. Pri religio mi parolas nur kun miaj sicilianoj, krom se la aliaj faras al mi demandojn. Sed ne malofte mi helpis albanojn kaj ili akceptas min vere frate nun. Kio estas via problemo?”

Karal rakontis.

“Uŝtari? Estas tuta tribo da Uŝtarioj. Jes, mi konas la meĥanikiston. Halim, ĉu ne? Ne estas li.”

“Ne estas li, ĉu?”

“Ne estas li kiu krimis, se krimo entute okazis.”

“Kial vi estas tiel certa?”

“Nu, kara policano, kiam vi estos aŭdinta konfesojn de kompleta gamo da homtipoj, vi instinkte scios distingi la honestajn disde la malhonestaj. Halim sen ia dubo apartenas al la honestula kategorio.”

“Ankaŭ mi aŭdis multajn konfesojn, patro.”

“Do ankaŭ vi scias. Kion diras via instinkto?”

“Ke Halim estas senkulpa.”

“Vi havas sanan instinkton. Trovu do alian klarigon al via mistero.”

“Mi ŝatus. Sed la faktoj…”

“Ej, faktoj!” La pastro faris larĝan simetrian geston per la du brakoj, ĉe kiu ambaŭ manoj sin turnis por fine resti momenton senmovaj kun la platoj supren. “La faktoj aranĝeblas. Se vi nur scius kiom da ruzaj faktaranĝoj miaj bravaj sicilianoj ĉe l’ konfesa sakramento jam rakontis al mi!”

“Ĉu Halim havus motivon por kaŭzi la morton de Aleksandro Jendrik?”

“Unuavide ne. La albanoj ne amis la arkitekton, nek la grekoj, turkoj aŭ sicilianoj, cetere. Sed de neamo aŭ eĉ malamo al mortigo la sojlo estas alta.”

“Ĉu vi scias ion pri la tombeja afero?”

“Jes. Stulta obstinaĵo de Jendrik. Ĝi vekas ankaŭ en mi specon de malamo. La islamaj albanoj petis de la aŭtoritatoj ĉu apartan tombejon, ĉu la rajton entombigi siajn mortintojn orientitaj al Mekko. Jendrik sen komprenebla kaŭzo — por sadisme ofendi, aŭ pro stulta pedanteco pri bonorda laŭliniigo — ĉiam retorikis kaj voĉdonis kontraŭ tiu propono en la Komunuma Konsilantaro. Pro lia ega influo, la sampartianoj — lia klientaro, kiu ne aŭdacus kontraŭdiri lin — same voĉdonis. Ili havas minimuman plimulton, sed tamen plimulton. Sekve la albanoj ne rajtas enterigi siajn mortintojn laŭ la ĝusta rito. Ĉu ne hontinde?”

“Kiel ili reagis?”

“Kolerege. Kaj ili emfazas sian decidemon jene. Ili dumtage enterigas samgentanon laŭ la regularo de la tombeja aŭtoritato, t.e. paralele kun la aliaj tomboj; la administracio do estas kontenta. Sed la sekvantan matenon…”

La malgranda pastreto alprenis mienon de komplotanto. Li kurbigis la dorson kvazaŭ por ŝtele antaŭenpaŝi, dum liaj manoj faris alterne gestojn imitantajn silentan, kaŝan iron. Li estis perfekta komedianto, kiel parole, tiel ankaŭ mime, kaj Karal ne povis ne ridi antaŭ tia komika ludado.

“… la sekvantan matenon oni konstatas ke la tombo ne plu estas bonorde laŭlinia, ĝi estas orientita Mekken! Ili venis dumnokte por ĝin ŝanĝi! Tio ankoraŭ okazis pasintan semajnon. Tiam la aŭtoritatoj reparaleligas la tombon, kaj la albanoj rekomencas, ĝis oni aranĝas gardadon. Ili malvenkas finfine, sed la tuta urbo indignas kaj mokas la aŭtoritatojn. Je la venonta elektado, la konservativuloj perdos sian plimulteton, mi pri tio ne dubas.”

“Ĉu tia ofendo al religia sento ne povus veki deziron kaŭzi la morton de l’ ĉefa respondeculo?”

“La vundo certe tre profundas. Kaj mi kredas kelkajn el ili kapablaj mortigi por afero kiun ili rigardas justa. Sed ili mortigus per tranĉilo aŭ revolvero. Ili estas treege fieraj kaj dignaj. Murdo maskita kiel akcidento aperus al ili ago malfortula, senkuraĝula, eĉ pli: ne vira. Forte kaj brave aspekti ili tiom bezonas! Konduti vire estas kvazaŭ moto ĉe ili. Ili uzus alian metodon. Eĉ se unu aŭ du el la tuta grupo tion farus, certe kulpus neniu el familio Uŝtari.”

“Mi aŭdis ke la albanoj estas venĝemaj. Ĉu vere?”

“Kiom mi scias, jes. Mi ne volus esti tre asertema tiurilate. Tamen mi aŭdis ke jes, pli ol multaj aliaj.”

“Ĉu do povus esti venĝo, eble pri alia afero ol la tomba?”

“Laŭ mi ne, pro la metodo. Tio tute ne kongruas kun ilia honorkodo, kiu estas ege potenca.”

Jano faris grimacon. Tiu konstanta ripetado pri la albana honorkodo lin ĉagrenis. Finfine, ĉu temis pri karnaj homoj aŭ pri abstrakta ŝablono pri-albana?

“Patro, patro! Vi ne helpas min”, li grumblis. “Kaj ne helpi iun helpindan estas nekristane.”

“Male, filo”, la pastro kontraŭpafis. “Mi helpas vin trovi la veron rezignante tro facilan pseŭdosolvon. Tamen lasu min kristane grandanimi kaj donaci ideon al vi.”

“Ĉu vere? Ĉu bonan?”

“Bonan aŭ malbonan, kiel scii? Sed pensu. Se iu volus malutili al Halim…”

“Jes?”

“Eble li kredigus murdo simplan akcidenton.”

“Kiel?”

“Kial vi estas tiel certaj ke okazis krimo?”

“Ĉar iu eksplodigis la aŭton.”

“Precize. Nu, imagu ke al Aleksandro Jendrik okazis rompo de cerba vaskulo tiel ke li ne plu povis uzi la dekstran kruron. La edzino ne havis tempon kompreni kio okazas, jam ili faris la grandan salton. Ĉu vi sekvas mian rezonon?”

“Jes. Vi volas diri ke iu, eksciinte pri la katastrofo kaj pri la fakto ke Halim estas la sola ebla suspektoto, eksplodigis la aŭtorestaĵon por direkti la serĉadon krimen. Jes, mi vidas vian…”

“Ĉu ne brila ideo?”

“Brila, sendube. Sed ne ĉio brila estas oro, ĉu? Kaj kia maniero paroli pri la propra brilado! Patro, kie estas via kristana modesto, ĉu ĝi ne akompanas la grandanimecon?”

“Mi estas nur parte kristano. Plene kristani estus superhome. Kaj oni diras ke mi estas multe pli… kiel diri?… pike ĉarma dank’ al tiu mia ne-tro-modesteco.” Li komike mienis.

“Patro! Malpli kaj malpli kristane!”

“Ŝŝ! Mi flustros al vi pripensigon: sian modestecon al ĉiuj elmontri, ĉu estus kristane? Ne, ĉu? Tial mi kaŝas mian… modeste!”

“Patro, vi efektive estas brila!”

La pastran vizaĝon lumigis radia rideto.

“Ĉu ne?” li diris, kun okulumo. Kaj li adiaŭe premis la manon de Karal.

Загрузка...