27

Tio estis la plano de Bill. Li sciis, ke oni serĉos lin ĉie sur la vojoj, kampoj kaj en ŝarĝtrajnoj; sed en Connicted, de kie li fuĝis galopante, ĉekalkane kun la morto, nenio serĉos lin.

— Atentu min, Buldog… Vi ne sciis, kion vi entreprenis per tio, ke vi akceptis min kun la virino…

— Idiotaĵo… li grumblis, karesante sian malpuran, grandan barbon surper sian mantelon.

— Tamen mi rakontos ĉion ĉi, kion mi jam diris al Kornulo la Ŝovaĝa

Fininte tion, Buldog sidis longe en silento.

— Malbenita historio. Kiel vi volas elsaviĝi?

— Nun mi scias nur tion, ke mi devas ripozi unu tagon. La inflamo malhelpas min en ĉio. Dum tiu tempo ĉirkaŭrigardu iomete por ekscii ion kaj alian.

— Ĉu poste? — demandis Kornulo la Sovaĝa, preskaŭ respondante kun akcento, esprimanta malesperiĝon.

— Ni vidos tion… Eble sukcesos fuĝi ien, Orienten kun la virino… Nun donu al mi malvarman akvon kaj ion por kompresi…

Li dormis ĝis posttagmezo kontinue. Kiam li malfermis siajn okuloj, Edith sidis apud li. Ŝi ĵus vringis la trempitan tukon.

— Vi dormis tre profunde — ŝi diris ridetante. — Plurfoje mi ŝanĝis la kompensaĵon sur via ŝultro sen tio, ke vi estus vekiĝinta dume.

— Kie estas Buldog?

— Mi ne scias. Kornulo la Sovaĝa dormas sur la skribotablo.

Estis tiel. La dumetra skeleto ronkis sur la malgranda skribotablo, li metis siajn longajn krurojn alten, tiel, ke la kalkano de liaj trouzitaj botoj, faritaj el ledo de bovo, apogiĝis al la rando de la ŝranko.

Li ronkis kun mirinda, stertora triumfo.

— Kial vi ne diris, ke vi vundiĝis?… La vundo inflamiĝis tial, ĉar vi ne zorgis pri tio.

— Mi ne ŝatas la kompaton. Tio estas familia kutimo ĉe mi. Mia patro sur la morta lito petis severe la servistojn, se li mortos, li ne estas hejme por la kondolenc-vizitantoj! Kiel vi fartas?

— Tre bone. Mi nur ne kuraĝas rigardi en la spegulon

— Je mia vorto, vi ne havas kaŭzon al tio. Vi impresas unuarenge, kiel moroza ĉasisto — li respondis, kiam li okulmezuris Edith-on, aspektantan infane en la vasta rajdopantalono kaj grandega feloĉasista mantelo. — Mi miras nur tion, ke vi ne timas resti sola en tiel granda vestaĵo.

Estis mirinde. Ili ŝercis kaj ridetis unu al la alia. Tra la fenstro penetris la sunradioj, gajaj pro la vapora, humida brilo de la pejzaĝo post la pluvo. Kvazaŭ ili ne estus sidantaj en la ombro de la morto, ĉi tie, interne, en la kaptilo.

— Estis saĝe reveni. Neniu serĉas nin ĉi tie.

— Jen vidu — fanfaronis Bill — , ankaŭ mi povas havi sagacajn ideojn. Bvonvolu doni al mi tiun ledan rimenzonon de sur la tablo. Dankon…

Li ĵetis la zonon al Kornulo, kiu elprenis sian revolveron kaj salte leviĝis pafprete.

— Ne ronku jam, kiel ia vaporsegilo!

Kornulo viŝis la dormon el siaj okuloj.

— Ĉu ni jam ekiras?

— Se nur ni havus tiun celo, ke oni linĉu nin, tiam jes.

Kornurlo ĝustigis sian revolverzonon ĝemante, kiun li ne demetis eĉ en dormo.

— Se nur mi scius, kien mi iros nun, kaj kie mi akiros novan vagonon… Mi alkutimiĝis esti ĉefluanto.

— Infanlido. Mi havas unuarangan planon, ĝi signifas bonegan enspezon. Konvena al mi! Granda risko, malmulte da laboro…

Buldog revenis kun sia kutime serioza, sed kun nenidira mieno. Tri vizaĝoj ridigardis al li atendeme. Unuavice li rigardis la glason sur la tablo.

— Almenaŭ povintus kuiri freŝan kafon tiu, kiu eltrinkis ĝin, ke li sufo…

— Mi eltrinkis ĝin — diris Edith rapide, anticipante la ofendon.

— Ĉu vere?… Hm… Ankaŭ vi povintus kuiri..

— Ĉu vi estis en la urbo?… — demandis Bill.

— Nu?… Ĉu vi pensas, ke mi iris fiŝkapti — li respondis moroze. — Mi vizitis gastejon de Todler.

— Kio estis tie?

— Malbonodoro… Mi dekutimiĝis de la fumo kaj de la malbenitaj vestoj de la kaŭbojoj…

— Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

Li murmuris… li tiradis sian zonon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando el sia poŝo, kaj kelkajn rompiĝintajn cigaredojn.

— Okazis nenio grava… La persekutantoj galopis Orienten al Kondlow… Kaj… oni do estas ankoraŭ koleraj kaj parolas pri vi, sed multaj homoj jam vetas je ĉevalkonkursoj… hm…

Li metis la kafon tien. Bill rigardis lin kun esplora rigardo.

— Mi opinias — li diris al Edith — , estus bone, se vi tondus vian hararon iom malpli longa. Kiel vi povas fari tion sola… Estus pli oportune, se oni ne vidus tuj, ke vi estas virino…

— Bone. Kie mi trovos tondilon?

En la angulo de la najbara ĉambro toviĝas malnova valizo… Tie vi trovos tondilon, kudrilon, fadenon kaj kaptilon pro lupoj.

Edith rapidis en la alian ĉambron.

— Nun parolu — diris Bill.

Buldog serĉadis en la poŝo de sia mantelo.

— Mi kolektis multe da skribaĵo…

— Ĉu lastfoje ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo vi kolektas la tabulojn?

— Tiuj ne estas tabuloj, sed skribaĵoj.

Li elprenis multe da ĉifitaj paperoj.

— Jen estas la unua… Rajdantaj senditoj portis ĝin al Denver, kaj oni fiksi tiun sur ĉiun trian arbon.

La skribaĵo tekstis jene:


CIRKULERO!


Mil dolarojn da premio estos donita al tiu, kiu kaptos vive aŭ mort la laŭdiran Bill Teksason, kiu estas mezalta, nigrahara, blankdenta, famekonata fripono en Arizono kaj en kelkaj ĉirkaŭaj ŝtatoj. Nomito fuĝis al Kondlow en societo de okulfrape bela virino.

en la nomo

de Gubernatoro de Ŝtato Nevado:

ŝerifo Thompson el Connicted


Ili silentis…

— Nu?… — demandis Bill.

— Oni do traesploras ĉiun trajnon, veturantan Orienten, kaj ĉiu bremsisto estas tre atentema — rimarkis Kornulo la Sovaĝa. — Grupoj serĉas vin sur landvojoj, tra montoj kaj valoj, tio nun jam estas verŝajna.

— Hm… — meditis Billl. — Mi havas multe da bonaj amikoj inter la paŝtistoj kaj felĉasistoj per kaptiloj, kaj ili fajfas pri la premio…

Bill serĉadis inter la skribaĵoj kaj elprenis alian paperfolion.

— Knabo disportas ĝin sur rapida ĉevalo. Tiu estas videbla ĉie.

Ĝi estis skribaĵo multiplikita per kopipapero.


HOMOJ!


Bill Teksaso alpafis min embuske kaj fuĝigis mian edzinon. Tial mi mortigos lin. Kiu akceptos ilin en sian domon, kiu donos manĝaĵon al la fuĝintoj aŭ helpos ilin kiel ajn, mi mortigos tiun, mi ekbruligos ties domon, mi pereigos ties bestojn, tiel min helpu Dio!

La Lordo


— Tio estas la pli malbona — murmuris Buldog. — Pro la alia ni devas timi nur la ŝerifojn kaj la urbanojn. Ĝi fortimigas ĉiun. Oni scias, ke la Lordo plenumas sian minacon…

Bill salte leviĝis kaj fajfadis.

— Mia ŝultro resaniĝis. Ni ekiros eĉ hodiaŭ.

— Kien?

— Ĝi estas tre simpla. Tien, kie oni ne timas la Lord-on, kie oni ne konjektas la vojon de eskapo: al Meksikio.

— Tio estas saĝa ideo! — kriis Kornulo. — Oni ne serĉos vin sude, nur oriente de Kindlow…

Kornulo la Sovaĝa eraris en tiu afero.

Загрузка...