8

Bill Teksaso staris surprizite.

Kio ĝi estas denove?! Ĉu la bela senorita estas… la edzino de la rabisto?

Tio do estas terura… Li rabis ies edzinon. La rabisto vivas malbonan geedzan vivon, li kverelas kun sia edzino, kiam alvenas al ili freneza kaŭbojo, kiu mortpafas la edzon, kaj nun li staras ĉi tie nokte sur la landvojo kun la vidvino. Se nur la Lordo mortis.

Kaj tio estas la pli bona afero.

Sed kial venis la virino renkontiĝi kun sia divorcinta edzo, se lastatempe ŝi ĝojis, kiam ŝi povis forfuĝi?

— La novaĵo kvazaŭ estus iom batinta min je la kapo — li respondis fine mallaŭte. — Nun kien vi volas iri?

La virino eklevis sian ŝultron:

— Mi ne scias.

— Permesu, ke mi akompanu vin, ankaŭ mi volis iri tien.

La timo malaperis. Li denove fariĝis la antaŭa, gaja homo.

Sed la knabino staris tiel timiĝinte, senkonsile en la nokto, ke Bill tre ekkompatis ŝin.

— Vidu — li diris. — La rabistoj certe ofendiĝos, ke mi mortpafis la ĉefon, do post nelonge multaj banditoj sekvos nin. Eble ili kredos, ke en la mallumo, ni falis en la abismon, tiel ni trovos vojon por eskapo, eble ili divenos la trompon, kaj tiam ni devos rapidi iomete, ĉar ili kaptos nin, kaj mi ne kredus, ke ni povus kalkuli taktan traktadon.

— Sed… kien?

— Ĉu vi ne havas iun, kiu povus defendi vin? Ĉu parencon? Hejmon?

— Mi havas. Sed mi ne volas, ke la Lordo kaj lia bando ataku ilin.

— Trovita! Iru Orienten! La Lordo ne povas sekvi vin en Nov-Jorkon aŭ en Filadelfion, kaj okcidenta bandito estas nur publike danĝera vagabondo tie. Ne estas revolverheroo, kaj la polico defendas la plej malfortan homon kontraŭ la plej potenculoj…

— Tio… estus bone… Sed… Kiel?

— Kiel? Rapide! Jes, tio estas le plej ĝusta maniero: rapide.

— Ĉu vi… ĉu vi havas monon?

Bill Teksaso ridis supereme.

— Kompreneble jes! Feliĉe mi gajnis hodiaŭ malgrandan revolveron kaj preskaŭ tri dolarojn…

— Ĉu tri? Ĉu el tio vi volas vojaĝi al Filadelfio?

— Kial ne? Sinjore… Ĉu vi, Lady, ne havas eĉ unu groŝon? — li demandis respektoplene.

— Mia mantelo… mia burso restis tie.

— Dank’ al Dio!

— Kiel?

— Tiel la Lady almenaŭ devas akcepti mian akompanon

Rideto trapasis sur la vizaĝo de la knabino.

— Ne… nomu min Lady. Mia fraŭlina nomo estas Edith Brent. Bonvolu nomi min tiel.

— Ni do priparolis tion, ni rapidu plu, ĉar oni trovos nin.

Li ekprenis la pojnon de la knabino, kaj dvojiĝinte, li ekiris kun li malrapide al la kampoj, konturiĝantaj en la malpura krepusko.

Загрузка...