31

…Edith komence ĝojis, ke la knabo, pri kiu ŝi pensis je la unua ekrigardo, ke li inklinas al ĉiuspeca impertinenteco, li traktas ŝin tiel senpersone, petoleme, iafoje patrece. Ŝi ne sentis en la proksimo de Bill, ke ŝi estas virino, ŝi ne timis eĉ pro momento, kiam ŝi estis en duopo kun tiu knabo en la arbaro, aŭ en la profundo de la ŝarĝvagono, fermita per ferpordo, pri kiu ŝi scis nur tion, ke li estas vagabondo.

Bill eĉ plu restis bona kamarado, adoleske mokema, kaj parte dum li kuregis al freneza danĝero, al senpripensaj entreprenoj, aliparte li gardis Edithon kun frata tenero. Komence tio liberigis la virinon de granda timzorgo, kaj ĝi agrablis al ŝi.

Sed nun jam tio iomete nervozigis ŝin. Fine ja temen estas virino. Tre bela virino. Kaj ŝi havas eĉ vantecon. Komencis ĉikani ŝin, ke Bill signas nek per ekrigardo, nek per vorto, ke iafoje li konsciiĝas pri tio. Tiel, kiel Bill traktis ŝin, ŝi povintus esti la avino aŭ la nevino de la knabo. Ĉu vere tiel indiferenta estas por li, ke la virino, kiun li savis, por kiu li riskas sian vivon preskaŭ ĉiumomente, estas bela kaj juna?…

Fine de la pensoserio ŝi ektiris la bridon kolere, ke la ĉevalo eklevis sian kapon, kaj ĝi paŝadis nervoze retro.

— Kio okazis? — demandis Bill

— Nenio.

— Interese — komencis rakonti la knabo gaje. — Admirindaj regionoj troviĝas en Arizono. Ofte en la proksimo de grandurbo situas tiel sovaĝa pejzaĝo, kvazaŭ ne estus homloĝata loko tra mejloj. La koloniuloj simple evitas ĝin, ĉar la tero estas iom malseka aŭ ŝtona, ĝi do bezonus iom da laboro, kaj tiuj homoj alkutimiĝis, ke benita, preta, kultivebla tero atendu ilin. Ĉu ĝi ne estas interesa?

— Jes.

— “Hm… Kial pendas la nazo de ŝia sinjorina moŝto?”, pensis Bill. “Io premas ŝian stomakon, tio certas.” Ĉu eble li ne esti sufiĉe ĝentila al ŝi? Li devas estis singarda, rilate tiun dorlotitan knabinon, ĉar ŝi ofendiĝos, kaj cetere ili havas sufiĉe da problemoj.

Ili atingis la supron de iu monteto.

— Tie brulas io! — kriis Edith, turniĝinte. Domo brulegis malproksime, ĉe Connicted.

— Jes… Vere estas fajro tie. Ŝajnas, ke iu ne estingis la lampon…. Aŭ io simila…

La virino rigardis en la malproksimon, kuntirinte siajn okulojn por ekvidi ion ĉe la lumo de la incendio…

— Nu, venu, ni rapidu… — diris Bill kaj ektiris ankaŭ la bridon de la ĉevalo de Edith.

— Ĉu vi ne scias, ke flamas la fajro?

— Eble en la gastejo. Ĝi ne estas videbla el tiel granda distanco.

Li ne diris la veron. Li vidis bone, ke brulas la domo de Buldog…


32

Aŭrore aperis Pomac en la malproksimo. Ili evitis ĝin grandarke, rajdante la Okcidento. Edith aspektis laca.

— Kie ni ripozos? — ŝi demandis.

— Ni povas riski unu horon. Ĉi tie, en la proksimo liĝas iu mia amiko. Li estas diplomita homo. Li estas Ĉefkuracisto de ŝafoj. Li kuracas la malsanajn bestoj kun ŝtata permesilo, kaj iam mi estis adistanto ĉe li.

— Ĉi vi pensas, ke oni jam estas sur nia spuro?

— Mi tute ne pensas tion. Sed estus bone estis en sekureco kiel eble plej rapide…

La Ŝaf-ĉefkuracisto loĝis en malgranda domo. Pro ia enigma arkitektura kaŭzo, la konstuaĵo staris dorse al la vojo kun orgojla malestimo. La ĉefkuracisto elvenis sen ĉemizo, en ĉifona, leda pantalono, nudpiede. Li estis tre trampa ŝafisto. La lampo jam lumis en la kuirejo, kaj blankhara virino muelis kafon. Sur la planko proksimume dekok jara junulo martelis ion.

— Bonan matenon — salutis Bill.

La vizaĝo de la ĉefkuracisto montris, ke la cirkulero de la Lordo jam alvenis ankaŭ ĉi tien.

— Atentu min, Brady. Temas pri tio, ke donu al mi glason da akvo, pecon da pano kaj duonhoran ripozon. Sed se vi volas, mi iros plu.

La ŝafkuracisto fermis la pordon, por ke oni ne aŭdu en la kuirejo, kion ili parolas antaŭ la domo, poste li venis al la ĉevalo proksimen. Li tuter ne atentis pri Edith.

— Vi helpis min fuĝi tra la atlebenaĵo Kolorado, kiam ĉiu kanajlo sekvin min el Nevado pro tiu ĉevalaĉo. Nun mi kvitigos la konton. Sed poste mi ne plu volas scii pri vi. Mi ne kontektiĝas kun rabistoj de virinoj…

— Vi estas stulta, la Lordo volis rabi la virinon, kaj…

— Tio ne interesas min. Ĝi estas la afero de la Lordo kaj la via. Nun mi dirsas nur tion, ke vi iru al la alia flanko de la domo, dume mi malfermos interne la malantaŭan pordon. Laŭeble restu silenta. Mi portos ankaŭ manĝaĵon. Ni devas esti singardaj pro mia helpanto. Li ne ŝatas min, ĉar mi draste batis lin pro lantondilo, kaj li certe pereigus min, se li povus. Iru!

Dum ili iris al la malantaŭa enirejo, Bill diris ridante.

— Stranga ulo estas tiu Brady. Tamen mi ŝatas lin.

— Ili… ĉiuj kredas tion, ke vi fuĝigis min tial, ĉar ni amas unu la alian — rimakis la virino.

Bill rikanis.

— Jes… Kia idiotaĵo. Hopla… kial vi spronas la ĉevalon, ni ja ne volas galopi… Eĉ. Nun ni elseliĝos. Etendu vian manon, reĝino…

— Dankon, mi elseliĝos sola… Kaj vi ne devas konstante ŝercadi stulte…

“”Mi nur sciu, kio okazis al ŝia hepato?” — cerbumis Bill. “Ĉar ŝi estas kolera pro io pri mi, tio certas…”

En la malluma ĉambro jam Brady atendis ilin kun manĝaĵo.

— Dum vi manĝas, mi zorgos pri la ĉevaloj… — li flustris. — Foriru ene de unu horo, antaŭ ol la suno leviĝus.

— Bone, Brady

Ili manĝis en la mallumo, kiel ili povis. Sed ili sidadis nek duonhoron, kiam Brady revenis denove. Li malfermis la pordon, ke la lumo inundis la ejon, kaj diris:

— Estus bone, se vi forirus. Mia helpanto forrajdis. Mi ne scias, kien. Eblas, ke li iris kazeigejo por prunteperi ŝmiraĵon, sed ankaŭ tio eblas, ke li ekvidis min kun vi ĉirkaŭ la ĉevaloj, kaj li jam venigas la “Lord”-on ĉi tien.

— Aŭskultu min, Brady, se iam mi forgesus al vi…

— Tio ne interesas min — li diris mansvingante, poste li eliris kaj fermis la pordon.

— Ni rapidu…

Post unu minuto ili sidis en la selo, kaj Bill rajdis tiel rapide, ke Edith apenaŭ povis sekvi lin.

Загрузка...