28

Austin rimarkis de malproksime la forĝiston, rajdantan en granda polvonubo, kiu rapidegante klopodis atingi Kondlow-on. Li ne vidis precize, ke la selo de la alia ĉevalo estas malplena. La griza, malproksima polvonubo signalis, ke iu galopas tien…

Li ekspronis sian ĉevalon kaj komencis galopi rapide. Jam aperis la unuaj domoj de la urbeto, kiam li atingis la dormemokulan senditon.

— Haltu!

— Mi ne povas… Mi rapidas…

Austin ne diskultis multe. Li saltigis sian ĉevelon antaŭ lin kaj kaptis lian brakon. La posedanto de la “ĉevalbenzinejo” preskaŭ falis el la selo. Li etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la fremdulo kaptis lian gorĝon tiel, ke lia spiro tuj haltis.

— Hundo! Ĉu mi strangolu vin?!

— Kion vi volas?… — li demandis pli milde, post mallonga tusado.

— Kie vi ŝtelis la du ĉevalojn?

— Mi ne ŝtelis tiujn… Rapide lasu min libera, ĉar la du ĉevalojn…

— Silentu! Rakontu, kiu konfidis tiujn al vi, kaj kiel, sed tre rapide!

La forĝisto ne hezitis longe. La fremdulo ŝajnis moroza karaktero, kaj li havas estimindan premon. Li rakontis simple la historion, pri la viro kaj virino, kiun li cetere konas bone, li ofte vizitis lin por aĉeti ĉiuspecajn varoj, poste ili kartludis, kaj regajninte la prezon de la aĉetitaj bagateloj, li foriris. Li estas bonfama vagabondo en Usono, laŭ la nomo Bill Teksaso, kaj nekredeblas pri li, ke li estus ŝtelisto de ĉevaloj, aŭ tiaĵo…

— Transdonu la leteron al mi…

— La letero ne estas adresita al vi…

La tubo de pistolo, subite direktiĝanta al li, igis lin tamen transdoni la leteron. Li vidis malgaje, ke la nekonato malfermas ĝin, kaj traleginte, li metas en sian poŝon.

— Redonu ĝin…

— Superfluas… Via konato ŝtelis la du ĉevalojn en Connicted, tial li sends tiujn kun vi al Kindlow, por ke li vojerarigu la persekutantojn…

Sen plua klarigo li turniĝis kun sia ĉevalo kaj forgalopis en tiun direkton, de kie li alvenis.

La forĝisto staris senkonsile. Fine li decidis tiel, ke li iros en Kindlow-on, al la ŝerifo.

Dume la Lordo esploris la spurojn, sed tiuj fariĝis ĉiam pli konfuzaj, precipe tiam, kiam la ĉevalo de Austin interrajdis.

— Tri ĉevaloj galopis tien, tio estas klare videbla… — diris la rabisto, kiu nomiĝis “Henny la Ĝiba”, kies iu skrapolo rompiĝis ie, kaj de tiam lia iu ŝultro elsstris deformiĝinte. Krome li estis terure straba, kaj li havis tiel grandan brustokeston, kiel ia malbone remburita majorineto.

— Tri ĉevaloj… — siblis La Lordo kolere — , ĉar tiu idiota Austin rajdas antaŭ ni kaj konfuzas la spurojn…

Ĉiuokaze ni devas sekvi tiujn ĝis Kindlow.

— Tio estas bona — rimarkis la ĝibulo. — Ili je devis trapasi tie.

— Ĝi estuzs tro simpla — diris la Lordo — ,la ulo ne estas tiel stulta, ke li rajdu postlasinte tiel bone videblajn spurojn.

— Sed la du ĉevaloj…

— Ni vidos tion… Antaŭen!

Ili apenaŭ galopis unu mejlon, kiam Gunner rajdis renkonte kun siaj tri homoj. Tiuj anticipis ilin, ĉar tiuj ĉirkaŭrajdis la valon laŭ granda duoncirklo, sur dekliva tereno, kun pli granda rapideco.

— Reen! — kriis la kaprobarbulo. — La kanajlo trompis nin.

— Mi sciis — diris la Lordo kaj blasfemis. — Kiu rajdas antaŭ ni?

— Stultulo, al kiu oni konfidis du ĉevalojn. Austin atingis, pridemandis lin kaj renkontiĝis kun ni. Li diris tion, ke li ne kuraĝas veni antaŭ viajn okulojn, kvankam li havas gravajn informojn.

La Lordo tuniĝis al malproksima arbogrupo, kie neniu videbliĝis.

— Venu ĉi tien! — li kriis

Austin paŝis el inter la arboj kaj iris al ili.

Lordo — li diris — , la ulo ne estas en Kindlow, almenaŭ li iris ne sur tiu vojo

— Parolu!

Li rakontis ĉion. Fine li transdonis la leteron. La ĉefo de la rabistoj tralegis ĝin.

— En ordo. Ni returniĝos.

— Kvankm, se sur alaia vojo, sed ili devis veni ĉi-direkten…

— Tamen ni devas trovi ilian spuron…

— Austin staris. Li atendis, ke oni reakceptu lin. Sed la Lordo akolere alkriaĉis lin.

— Forportu vin!

La malgranda trupo forgalopis, kaj Austin daŭrigis sian vojon aparte, sekvante la rabistojn.

Загрузка...