35

Austin, la sola rajdisto galopos rapide… Li ne kuraĝis renkonti sian ĉefon. Pli-malpli poste la Lordo perdos sian paciencon, kaj tiam kun tiu mirakla movo, kiam estas videbla nur la ekbrilo de la fajro, li mortigos lin. La fiulo! Kial li malamas lin? Ĉar li laboris por sia propra profito? Ridinde! Fine ja, se li estas rabisto…

Li atingis la silentan urbon. Senhomaj, mallarĝaj stratoj, ter- kaj unuetaĝaj domoj, en kiuj ankoraŭ ĉiu dormas… Kelkaj ĉasistoj galopis al la drinkejo el la direkto de la montoj. Li havis bonan ĉasakiraĵon. Nigra amaso reliafiĝis sur la unuĉevala ĉaro. Ili certe vekos la drinkejmastron por drinki je la sukceso.

Iu rajdisto ne irisas kun ili, aŭ eblas, ke li ankoraŭ havas aranĝendan aferon ie. Li disiĝas de la aliaj, kaj li rajdas renkonta al la rabisto.

— Alo! Austin! — li krias, ekvidinte lin.

— Teddy!.. He!

— Kion vi serĉas ĉi tie? Denver Hill ne estas bona loko por tiaspeculo, kiel vi…

— Kial? Ĉu eble vi scias ion pri mi?

Teddy eklevis sian ŝultron.

Mi ne estas juĝisto. Por mi egalas, ĉu estas pruvaĵo. Temas pri tio, ĉu vi apartenas al la bando de la Lordo? Se jes, tiam vi venis en malbonan lokon. Ĝi ne estas la urbo de podagraj farmistoj kaj pacaj feraĵkomercistoj.

— Mi scias, sen frenezulo, ke ĉasistoj loĝas en Denver Hill, kaj rabistoj malofte venas ĉi tien…

— Do. Nur tial mi diris. Mi estis mia amiko en Otavo, kiam ni laboris sur la farmbieno de Bount. Se estas vere, kion oni parolas, ke nun vi estas rabisto, aŭ, eksciu, ke ĉi tie oni draste traktis ankaŭ Tom Fisher-on kaj lian tutan bandon…

— Venu en flankstraton — diris Austin, ĉar la proksimiĝantaj hufoj jam klakis sur la pavimo de la urbo. — Mi volas diri ion al vi.

Ili deflankiĝis al la kampa vojo. Ĝi estis sakstrato, kaj ĝi larĝiĝis antaŭ la metiejo de la forĝisto, por lasi liberan lokon al kvar-kvin ĉevaloj, kie la bestoj atendis vice la hufferadon okaze de granda trafiko.

— Kion vi volas diri?

— Diru, ĉu vi estas riĉa?

— Mi estas ĉasisto. Neniu el tiuj estas riĉulo…

— Hm… vi povus perlabori kvinmil dolarojn, Teddy.

— Mi ne faras “tiaĵon…”

La klakado de la hufoj silentiĝis. Ĉu ili elseliĝis? Kie ili komencos serĉadi, pensis Austin.

— Tute ne temas pri “tiaĵo” — li respondis. — Ĉu vi aŭdis pri la afero de la Lordo?

— Jes. Ia fiulo fuĝigis lian edzinon. Anticipe tiu homo murdis. Mi volonte vidus la Lord-on pendi, sed se li pafos serion da kugloj en tiun ulon, li do pravos.

— Sed se mi aŭ vi mortpafos lin, ni ricevos dekmil dolarojn. La Lordo anoncis tiom da premi, kaj “Li” ĉiam tenas sian vorton. Krome ni povas fari tion senpune, ĉar tiu homo estas ekster la leĝo pro la murdo… Duope ni povus venki lin, ĉar tiu ulo estas ruza. Se vi aŭ mi mortpafos lin, ni dividos la monon inter ni… Nu?

— Kie estas tiu homo?

— Ĉi tie. En tiu ĉi urbo, ni sekvis liajn spurojn. Mi alvenis pli frue, poste venis la Lordo kun Bob la Putoro… kiu estas abomeninda, stulta bubo…

La okuloj de Teddy eĉ pli grandiĝis.

— Ĉu la Lordo… estas ĉi tie?… En Denver Hill?

— Jes. La bando glopis al Meksikio. Neniu konas la Lord-on ĉi tie, li povis veni ĉi tien trankvile.

— Sed vi… konas lin?

— Kian idiotaĵon vi demandas?

— Aŭskultu min, Austin — diris la ĉasisto subite, ekscitite. — Tiu ulo eble nur tragalopas la urbon, sed laLordo, kiun vi konas, estas ĉi tie…

— Mi ne komprenas…

— Vi volas dividi dekmil dolarojn kun mi. Estas fuĝanto, kiun estas malfacile kapti, kaj persekutanto… kiu, valoras same tiom da mono. Kaj li estas ĉemane…

— Ĉu same tiom da mono?…

— Ankaŭ la kapo de la Lordo valoras dekmil dolarojn…

La spronoj de Austin ektremis sub la ventro de la ĉevalo pro timo, ke la besto komencis retropaŝadi.

— Ĉu la Lord-on…?

— Vidu… Mi ne deziras al la virin-rabisto, ke li saviĝu senpune… Sed kvinmil dolaroj estas alta sumo… Krome la Lordo tamen estas freneza bandito. Montru lin al mi, kaj la ceterajn konfidu al mi…

Li pensadis. La Lordo malamas lin… Li ne reakceptas lin. Eĉ. Iun tagon li mortigos lin…

— Ne ekzistas homo, kiu povus mortigi lin vizaĝ-al-vizaĝe — li klarigis al Teddy, — sed se vi montros lin al mi, kaj vi iros nerimarkite malantaŭ lin…

— Silentu! Rato! Oni ankoraŭ neniun mortpafis embuske en Denver Hill. Nek banditon…

— Sed ne ekzistas homo, vizaĝ-al-vizaĝe…

— Mi tute ne volas lukti kun li. Ni kaptos lin! Se li ne kapitulacos, tiam li ticevos tridek kuglojn.

— Malbone… Li fuĝos…

— Ĉu de tie ĉi? Arestito ankoraŭ ne fuĝis de ŝerifo Colter.

Voĉo aŭdiĝis de ie:

— Austin estas ĉi tie, li povas scii kion ajn… mi serĉos lin…

— Li estas tiu knabo — li flustris al Teddy — , kun kiu la Lordo venis…

— Bone — respondis Teddy Ewans — , ni iru al Colter.

Загрузка...