33


Bona, malnova kontakto certigis Bill-on ĉe ŝafisto por halti kelkajn horoj sen danĝero. Tiu homo estis dika, kaj oni tranĉis lian iu kruron post lukto kun lupo. Li havis ankaŭ grandan filon,, kiu gvidis ilin sur sekretaj, arbaraj vojoj, ĝis ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Pomac. Bill havis ankaŭ tie fidindan inter siaj “amikoj”; Cashel-on, kiu estis vojkontrolisto. Li loĝis en malgranda kabano kaj faris raporton al la preterirantaj inĝenieroj pri la ŝoseo por malmulte da salajro.


— Vi estas fia homo, Bill… — Cashel akceptis la lin tiel — , mi ne volas amikiĝi kun vi, sed ankorŭfoje maĝu, trinku ĉe mi, kaj iru kun beno de Dio… Mi tute ne konjektas, kiel vi restos vivantaj, ĉar ekzistas neniu, kiu me vidus justa, ĉu la Lordo mortigos vin, ĉu la oni pendumos vin leĝe pro via krimo… Sed oni ŝatis vin ĉie, kaj la Lord-on malamis. Sed nul li pravas…

— Ne babilaĉu tiel multe, maljuna ŝtipo. Alifoje ni parolos pri tio, se mi vizitos vin denove. Koncerne mian haŭton, jam pluraj homoj ŝatintus vidi ĝin remburita., sed ĝis nun mi gardsi tion, kaj nek poste mi devas timi ĝin. Diru, kiel mi atingos rapide la montpasejon Malgranda Urso por veni inter la montojn, antaŭ ol falos la neĝo…

— Hm… Ĉu vi volas iri en Meksikion?

— Jes…

Mi pensas, ke dum du semajnoj vi povas estis tie, eĉ malrape ĉe la Malgranda Urso, se vi iros tra la tereno de la indianoj Chenney, kia la rovero Cocos disiĝas je tro branĉoj. Sed tie nur la indianoj konas tiun vojon, kie vi ne dronos en la marĉo.

— Kiel mi atingos la terenon de la indianoj tra la kampaj vojoj?

— Estas plej bone trairi ĉe la Ŝtono Luna, ĝi estas tre malalta monto, ĝuste ĉe la komenco de la Roka Montaro…

Dankon…

Kiam ili forrajdis, Cashel elprenis sian pipon, turniĝis kaj promenetis al la arbaroj por kontroli la vojon. Li tute ne returniĝis. Ne estas homo tiu, kiu rabas alies edzinon. Eĉ tiam ne, se la koncernulo estas Bill Teksaso, la temerarulo…

Dume Bill kaj Edith forgalopis al la malproksimaj montoĉenoj de la Roka Montaro…

— Kion dirus tiu via amiko?

— Ni ricevis tre utilajn konsilojn de li. Ni nur atingu la Ŝtonon Lunan, senprobleme.

— Kial?… Ĉu eble la vojo estas danĝera?

— Denver Hill krucas nian vojon, kiu estas abomeninda urbo. Nur ĉasistoj loĝas tie. Ili estas orgojlaj, naŭzaj homoj.

— Kiom longe daŭras la vojo ĝis tie?

— Du tagojn.

— Sed ni ne havas manĝaĵon… AĈu eble vi havas amikon survoje…

— Bedaŭrinde, fidinda ne. Sed ni helpos nin… Mi havas karan konaton… Malnovan groton, supre, en la montoflanko… Bonega ideo! — li kriis subite, entuziasme.

— Kiel?

— Vi restos en la groto, kaj mi vizitos nokte iun mian iaman samklasanon en Denver Hill. Tiu donos manĝaĵon, ĉar mi estis lia hejma instuisto, kaj mia patro foje pruntedonis monon al lia onklino…

Liaj okuloj brilis denove. La knabino jam konis tiun brilon, kiam la knabo babiladis konfuze, kaj lin ekscitis jam freneza antaŭsento de alia, freneza entrepreno.

Tiam subite vekiĝas en li la “temerarulo”, kiu renversas senhezite la pacon de urboj kaj rajdas freneze, interbatadas, senpripense, gaje, preskaŭ kun ĝojo…

— Mi ne volas, ke vi faru tiaĵon…

— Pst! Mi disponas. Ni elgrimpos el la embaraso, ne timu…

Ili elvenis el inter la arboj. Alia incendio ekflagris malproksime en la nokto.

— Vidu… Kio brulas tie?

— Maljuna mormono loĝas tie, kiu aŭtune reiras al urbo Salt Lake, kaj li ekbruligas sian someran kabanon, kiu estas farita el kano, por ke ĝi ne donu azilejon al nekredantoj… Ni rapidu…

Ili galopis.

Tiun agon sur la lipoj de Bill Teksaso ne aperis moka rideto. Li vidis bone, ke proksimume la domo de la ŝaf-ĉefkuracisto povas esti tie, kie la flamoj flagras.

Li venas!

Noktomeze ili grimpis sur alian altaĵon. Rerigardinte de sur la monteto, malproksime, malantaŭ ili, denove ekflagris lumo de flamoj en la nokto, kun minaca brulo.

La domo de la vojkontrolisto Cashel brulis, tie…

Li venas, venas, venas” Bill Teksaso murmuris tion en si mem, dum li rigardis la malproksiman fajron, kaj malvarma angoro sidis sur lia brustokesto. Kiel la demono de la venĝo, la fajro kaj morto signalas lian vojon… tiel venas la Lordo.

Загрузка...