14

Bulkin estis mortepala kaj senkonsila. Apud li staris la maldika ĉevalbredisto kaj la du aliaj gastoj, kiel ili enrapidis aŭdinte la pafon.

La Lordo kuŝis sur la planko. Ŝajnis, ke li estas mortinta. Sed nun li ekmoviĝis pene kaj apogiĝis permane. Li metis sian alian manon sur sian ventron ĉe la rimenzono, kaj ruĝa humido ekbrilis inter liaj fingroj.

— Mi estas trafita, Bulkin… Se vi volas… nun vi povas trnsdoni min al la polico… Ĝi signifas… dek mil dolarojn… por via kvaropo…

Ili silentis. Tio estas vere granda sensacio. La Lordo kuŝas ĉi tie, senpove. Kaj li forsendis ankaŭ la rabistojn.

— Kiel ajn estas — diris la Lordo iom langvore, se kun sia kutima aplombo — , unuavice zorug pri mia vundo, ĉar mi mortos pro sangoperdo, poste, se vi volas… venigu… Clifford-on…

Ili metis lin sur la liton. La ĉevalbredisto foriris.

La kuglo deglitis sur lia ripo, kaj tiel ĝi ne penetris profunden. Bulkin eksentis ĝin per sia difingro sub la frakasiĝinta ripo. La vundo sangis forte, sed ĝi ne ŝajnis danĝera…

— Elpremu ĝin, Bulkin…

— Mi ne estas sperta pri tio…

— Mi klarigos tion… — li respondis kun mallaŭtiĝanta, sed same kun malvarma voĉo. — Metu iun vian manon sub la kuglon… Kunpremu la karnon ĉirkaŭ ĝi per viaj dik- kaj montrofingroj… tiel… kvazaŭ vi pinĉus… Nun kunpremu ĝin tutforte… Tiel… Pli forte…

Malklara ŝvito kovris lian frunton, sed cetere eĉ sur lia neniu trajto estis videbla, ke li kiel terure suferas.

— Atendu — li diris. — Ŝajnas, ke la aperturo fermiĝis… Eble ĝi estis malgrandkalibera aĵaĉo… Vastigu la vundon per tranĉilo…

La drinkejmastro estis mortepala.

— Mi ne… povas…

— Eh! Stultulo…! Donu la tranĉilon al mi!

La lipoj de la Lordo jam estis bluaj, kaj lia vizaĝo blanka, kiel la gipso. Li forprenis la tranĉilon de Bulkin, ŝovis ĝin tra la aperturo kaj turnadis tion…

— Nun… metu vian manon sub ĝin… Tiel… Pinĉu tion… kunpremu… Pli forte.

Klako…

La malgranda kuglo kuŝis sur la planko. La Lordo ĝemis profunde.

— Bandaĝu… tion… rapide…

Kiam ili vindis lian trunkon per la lasta tolpeco, la ĉevalbredisto enpaŝis tra la pordo, kaj ŝerifo Clifford estis kun li.

Загрузка...