ĈAPITRO 24


1

La Ekscelenco alvenis en la havenon de Almira per la usona krozŝipo, kaj li atendis la ŝipon Radzeer. Posttagmeze la admiralo, Ruĝa Krifo kaj la Ekscelenco faris viziton sur la angla ŝipo, kaj ili interkonsiliĝis afable kun admiralo Parker.

La admiralo aŭskultis la historion atenteme.

— Ĉu princo St. Antonio mortis laŭ via opinio?

— Jes — respondis la Ekscelenco.

— Mi ege bedaŭras. Mi tre ŝatis tiun simpatian junulon… Ĉiuokaze Warins forlasos la insulon kun sanganta kapo!

— Sinjoro admiralo… Bob Warins estas mia edzo… Bonvolu konsideri tiun cirkonstancon, se… vi arestos lin… — interrompis Ana Alvarez.

— Sinjorino — diris la admiralo respektoplene — , oni ne decidos pri la sorto de Bob Warins sen peti vian opinion…

— Kion fari, rilate la futuron? — demandis la usonano.

— Se vere vagabondo uzurpas la tronon, tiel eĉ unu kontraŭtorpeda ŝipo de la Home Fleet moviĝos por defendi lian regadon — respondis la anglo.

— Kiel ni povus venigi la problemon al definitiva solvo?

— Mi petos aŭdiencon de lia reĝa moŝto — diris Parker — , kiun mi konas tre bone. Mi opinias, ke vi akceptos, se mi identigos lin.

— Nepre — respondis la usonano.

Posttagmeze oficiro alvenis sur la ŝipon kaj diris, ke lia reĝa moŝto volonte akceptos vespere admiralon Parker kaj lian usonan kolegon, krome la filinon de la eksprezidento Alvarez en la reĝa burgo.


2

Ĉiu lustro brilis plenlume en la halego de la reĝa burgo. La korteganoj en solena vestaĵo estis tiel enfermiĝemaj, kiel po unu tre proksima funebranta parenco.

— Ĉu vi pensas, ke tiu vagabono aperos ĉi tie? — demandis Alvarez sian filinon. Sed Ana apenaŭ atentis lin. Ŝi rigardis ien en la nenion, ŝi estis malgaja.

Nun ĉiu rigardis direktiĝis al la pordo. Alvenas delegitaro, gvidate de kapitano, kiu havis neĝe blankan barbon: Fred la Malpura!

Sed ne nur li venis. Malantaŭ li staris Charley la Lunmiena, la Ĉefkuracisto, la Kanibal Bebo kaj la Granda Bubalo. Taĵon ne vidis la malnova burgkastelo de la familio St. Antonio! Konsciante sian ĝenan elegantecon, ili paŝetadis timeme! Ministro Pollino paŝis al la kapitano:

— Mi ĝojas, sinjoro… Mi aŭdis multe pri vi… Kie vi ricevis viajn ordenojn?

— En la magazeno Simon Arzt.

… Sur la vizaĝoj estis videbla atendo, ekscitiĝo, soleneco. Poste fariĝis granda silento.

— Lia reĝa moŝto! — anoncis la posteulo de hidalgo Gomperez.

Du oficiroj envenis en streĉa pozo. Poste aŭdiĝas rapidaj, sed decidaj, firmaj paŝoj kaj aperas la reganto ridetante! La plej juna marŝalo en la mondo! Ekscitita rukto estas aŭdebla en la granda silento.

— La Sovaĝa Bubo!..

Sed oni kvazaŭ ne estus aŭdintaj tion. Ĉiu rigardas admiralon Parker, kiu paŝas al la reĝo.

— Reĝa moŝto! — li diras kun sincera ĝojo — vere mi estas tre feliĉa saluti vin en via regno.

Sed nun okazis granda kaoso, ĉar Ana Alvarez svenis…


3

Rekonsciiĝinte, ŝia laca kapo ripozas sur ora epoleto. Neniu estas ĉirkaŭ ili. Ili sidas en kvieta saloneto.

— Ana — diras la reganto — , mi esperas, ke nun jam vi ne havos pretekston kontraŭ mia familio…

— Ho… vi… primokis min — ŝi respondas kolere, sed ŝi lasas ripozi sian kapon plu sur la epoleto.

— Se vi volas divorci, ĉiuokaze vi havas bonegan kaŭzon por tio. Antaŭ la geedziĝo mi asertis, ke mi estas plurfoje murdinta, kaj poste evidentiĝis, ke mi erarigis vin… Nu? Ĉu vi divorcos…

La filino de Alvarez ne respondis. Ŝajnis, ke ŝi pensadas. Sed ŝi lasis ripozi sian kapon definitive sur la epoleto, kaj dum ŝi pesadis la decidon, lia reĝa moŝto ekkisis ŝin.

Kompreneble forte, kiel li kutimis fari tion.


4

Fred la Malpura partoprenis aŭdiencon en la privata apartamento de la reĝino.

— Ne ploru, Helena. Tiu knabo povos rekompenci ankaŭ vin por ĉio.

— Kiom multe mi suferis… Li ja estas via filo. Mi pensis, ke la voĉo de la sango de lia patro montriĝos sur li.

– Ĝi do ne fariĝis sdelakto — diris Fred la Malpura, la kapitano kun tromemfida rideto. — Li neniam devas ekscii, ke li ne estas originala St. Antonio. Kial?

— Diru… Teodoro… Ĉu vi mortigis… Fernadez-on?

— Ne. Kapitno de la usona Sekreta servo faris tion. Fernandez interkonsentis kun Warins. Fernandez malamis la fremd-devenan St. Antonion. Plie li komplotis kun Warins, kiu estus permesinta, ke oni liveru de tie ĉi armilojn por la ĉinoj, simpatiantaj kun la japanoj. La usonano do mortigis Fernandezon.

Ili silentis.

— Adiaŭ, Helena.

— Kien vi iros, Teodoro?…

— Sur la oceanon…

La virino rigardas la tapiŝon kun klinita kapo…

– Ĉu vi pardonis min… Teodoro?

Silento… La reĝino levas sian kapon malrapide, kaj ŝi estas en la ĉambro sola. Fred la Malpura, la kapitano foriris senbrue, kaj ŝi neniam plu vidis lin.


Загрузка...