ĈAPITRO 25 La letero de Jimmy la Ĝisorela al la reganto


XII

Datita ĉi tie en Sanfrancisko post la paso de nia regado, propramane.

Altestimata sinjoro reĝo, via kara patrino, kaj via estimata edzina moŝto! Hodiaŭ mi ricevis kaj malfermis vian supre datitan leteron.

Nun mi altestimante respondas kaj informas vin!

Vian koran inviton, ke mi ekloĝu en via kortego por vivi trankvile, kiun via Reĝa moŝto certigus, mi devas rifuzi kun sincera bedaŭro. Ĉar tie granda ŝarĝo estas por mi la nenifaro. Mi estas urbano, eĉ se ne regitrita, kio estas nur simpla formalaĵo. Sed la urbanoj malfacile alkutimiĝas al la provinca vivo. Kaj insulo, kiel ajn malgranda ĝi estas, tamen estas kortego, do ne la vasta mondo. Kvankam mi volonte rememoras la belan peridoon de mia regado, kiu prosperigis la landon… Eĉ tio ne surprizus min, se oni eternigus mian brilperiodon en Almira, kaj promenante mi trovus mian statuon sur la ĉefplaco. Ĉar la popolo enfermis min en sian koron, kaj estas bone, ke mi tamen ne devas glui paper-sakektojn, kio cetere okazas dum enkarcerigo.

Mi vizitis ankaŭ la klubojn en Singapuro. Ili jam ne estas tiuj, kiuj ili estis. Vanek falis en la manojn de la polico, kiam dum ŝtelo oni kaptis lin ĉe freŝa faro. Mi opinas, ke li ĝojus, se via raĝa moŝto skribus kelkajn liniojn al li. Vidu Vanek, ke via reĝa moŝto ne forgesas viajn amikojn, kiam ili falis en malagrablan situacion. Tendnenulo la Fervora diris, ke mi skribu al vi, ke via reĝa moŝto, se vi havas el kio, donu al li du kaj duonon da dolaroj, kiujn li repagis al nia komuna amiko Tulipo por via reĝa moŝto. Ĉar reganto ne rajtas fari ŝuldon. Li diris tion. Ni regantoj scias, ke ĝi ne estas vera. Sed kiam sidis tiu Tendenulo sur trono?

Ĉi tie jam nenio estas la malnova. Ĉio estas enua kaj trankvila. La kompatinda Medolo mortis pro ambaŭflanka pistolpafo, kvankam mi mesaĝis al li, ke Hobo Fischer liberiĝis. Mi diras: ĉio estas enua kaj trankvila ĉi tie, tiel mi tuj veturis al Hongkongo, ĉar tie mi havas nenion por fari. Kaj tiaĵon mi aranĝas.

Nun mi estas en Sanfrancisko pro la sama afero.

Se via reĝa moŝto farus tiun komplezon, ĉar mi forgesis mian tranĉilon en sinjoro nomata Firmin. Li estas fosita apud la rapid-fotografejo. Se iam vi promenas tien, kaj vi ne havas alian ŝtat-aferon, elfosu tiun homon kaj elprenu mian tranĉilon el li! Tiu Firmin ne meritas ĝin. Ties prenilo estas farita el perlamoto. Ĝi estas facile rekonebla. Sed nur tiam plenumu mian peton, se vi vere ne havas alian aferon, kaj vi volonte faros tion.

La morto okazis jene: ĵetinte vian reĝan moŝton sur la teron, mi vidis timiĝinte, kion mi faris. Sed mi ne havis tempon ekkonsciiĝi, kiam aperis la fantom-kapitano. Wirth. Kiu direktis la ŝipon Honolulu-Star.

Kaj li direktis revolveron al mi:

— Jen estas la tempo, Jose — li diris. — Vi povas foriri. Sed tre rapide.

— Kiu vi estas? — mi demandis lin idiote.

— Mi estas kapitano Wirth, membro de la Sekreta servo. Motorboato atendas vin en la haveno, kiu veturigos vin al Tahitio… Kaj li donis eĉ monon al mi. (Mi dankas, ke ankaŭ via reĝa moŝto sendi tion al mi. La mono estas la sola bona afero, kaj ne damaĝas, se oni havas multe el ĝi.)

Foririnte, ekideis al mi dumvoje forporti la foton de tiu Firmin. Alveninte tien, mi kaŝrigardis tra la fenestro kaj timiĝis.

La mortvizaĝa, maljuna virino kuŝis tie, forte batita je la kapo. Sed ŝi ankoraŭ vivis, kiam mi verŝetis akvon sur ŝin.

— Sinjoro… — ŝi diris — Firmin mortigis min… La akcioj…

…Evidentiĝis do, ke Firmin kaj la virino estis akciuloj, sub la regado de prezidento Alvarez. Kiam oni forpelis la respublikestron la kurzo de la akcioj falis. Sed ili ambaŭ havis tiujn senvalorajn. Lastfoje, kiam Egmont kaj Gomperez venis fotografigi sin, ili eksciis dume, ke la altranguloj aĉetos la senvalorajn akciojn de ili. Firmin vendis tiujn por bagatela sumo. Sed la virino diris, ke ŝi ne vendos, ĉar tiuj estas memoraĵoj. Tiel do ili kunportis la akciojn de Firmin. Kiam alvenis Pollion por fotografigi sin, li jam ne povis aĉeti akciojn. Tial li vivas eĉ hodiaŭ, nur li scius kial?

Anticipe okazis, ke Egmont kaj la aliaj, funebrantaj parencoj eksciis de la arestita Bonifaco, ke venas Alvarez kun siaj trupoj kaj venkos. Li devas fuĝi. Sed tiam la akcioj denove havos bonan kurzon! Kaj ili aĉetis la malnovajn akciojn.

Kiam jam ankaŭ Firmin eksciis, ke revenos Alvrez, li preskaŭ freneziĝis, ke li vendis la valorpaperojn por bagatela sumo. Sed Egmont elĵetis lin. Ankaŭ Gomperez. Tiam li mortigis ilin, ĉar li sciis, ke oni suspektos Warins-on pri la krimfaro. Fine li batfaligis kaj rabis la akciojn de la morotkapan sinjorinon.

Kiam mi ekstaris de apud la vundita virino, ĝi okazis ĝustatempe. Ĉar Firmin volis batfaligi min el dorsdirekto, kiu revenis pro io. Sed mi estis ekstrinta, kaj li ne trafis min.

Nu, sekvis mallonga korpekzerco, poste mi enfosis lin (p. m.) Sed mi forgesis mian instrumenton en la fotografisto.

Nun mi finas mian leteron kun suba estimo, kiel malnova amiko de via reĝa moŝto, ankaŭ hodiaŭ, mi kisas la manojn de via kara patrina moŝto kaj de tiu de via edzina moŝto.

Datita nun sube: Via iama kolego;

eks Jimmy la Ĝisorela, propramane.


En Almira eĉ hodiaŭ oni volonte rememoras Jimmy la Ĝisorelan, la unuan reganton de la mondo, kiu estis en cidira rilato kun la popolo post tintigo de glasoj. Anakŭ nun estas valida la “LEX ĜISORELA 193… I. L, a.: “PRI LA DEVIGA SIMPLECO DE LA ASPEKTO EN LA KRON-KONSILIO”, kiu preskribas, ke ĉiu devas partopreni la kron-konsilion en ŝtrumpoj. La Granda Bubalo restis en Almiro, kiel la korpogardisto de lia reĝa moŝto, kaj li havis tre bonan sorton.


Ĉu Fred la Malpura?

Iu rakontis, ke antaŭ nelonge oni vidis lin en Alasko, kie li malfermis ludkazinaĉon en la regiono de la eterna neĝo, kaj laŭdire la orfosistoj serioze okupiĝis pri la penso linĉi lin. Sed kiam ili estus efektivigintaj tion, la kapitano jam estis for, ĉar li havas tiel akran menson, kiel la razilo.

Foje rondiris famo, ke li mortis, sed poste evidentiĝis, ke li estas la kapitano de tiu malnovega vaporŝipeto, kiu venis helpe al la luksa vaporŝipo Tokio-Maru en diboĉanta tempesto, kaj ili savis kvindek pasaĝerojn. Kiuj poste rimarkis, ke iliaj ĉiuj valoraĵoj malaperis.

De tiam li aperas de tempo al tempo en Kantono, en Triesto aŭ en Rio-de-Ĵanejro; morne, sola, kiel la Fluganta Nederlandano, kondamnita al vagado inter la havenoj, kaj nur malmulte da homoj scias, ke malantaŭ la malnova vestaĵo kaj la ŝirita ĉemizo tamen batadas tia koro, kiu iam povis ami, dolori kaj timzorgi.

Загрузка...