ĈAPITRO 10 La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua


V

Ni, lia Reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua skribas ĉion ĉi, datitan kiel supre, propramane, en la unua jaro de nia regado, pro la favoro de la sorto, iun tagon.

Nun mi devas alproprigi tiun esprimmanieron, ĉar mi vidas tiajn leterojn ĉiutage kaj mi subskribas tiujn. Sed mi ankoraŭ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis tiel, ke sur la ŝipo mi paroladis kun la reĝo ĝuste pri tio, kiam mi ankoraŭ kredis tion, ke regi estas granda afero.

Mi divenis, ke regi tute ne estas malfacile, nur akiri tronon en tiu granda tumultado.

Ĉar la tuta mondo estas tia, kiel granda tumultado: foje oni estas antaŭe, foje malantaŭe.

La unuan jaron de mia regado mi alvenis sur la insulon, en ties ĉefurbon Almira. Sur la bordo okazis rostado de okso, salvo per kanonoj kaj raketoj, flagornamo kaj muziko. Multe da soldatoj formis spaliron, oni svingis per tukoj, kaj kelkcent homoj diris al mi: Vivu! Vivu!

Plurfoje mi travagadis la mondon, sed en neniu haveno mi spertis tiel belan bonvenon.

Ni surbordiĝis tiel, ke la hidalgo iris antaŭe, kiu kalviĝis denove, nekovrinte sian kapon. Li tenis la ĉapelon en sia mano. Poste sekvis mi kaj Egmont kaj la funebranta parencaro malantaŭ ni. Dume sonis muziko, sed ĉiu mansalutis aŭ staris kun nekovrita kapo, kaj tiam la popolamaso rimarkis denove, ke Vivu la reĝo, kio estas tre konvena aklamo en tia situacio.

Sinjoro Egmont, kiun mi konas longe, ĉar mi scias, ke li estas la frato de mia patrino, kaj sur lia frunto estas malnova cikatro por vundo de glavo, li ekparolis jene:

— Gestadu Reĝa moŝto!

Obeeme plenumante lian peton, mi okulumis kaj inviteme kapbalancis, sed tiam sinjoro Egmont, la frato de mia patrino fariĝis tute nervoza.

— Ne tiel, Reĝa moŝto, sed per via mano.

Tiam mi ŝerceme minacis mian popolon per mia montrofingro, kaj Egmont diris ĝemante, ke plie ni finu tion por iom da tempo. Nenio estas bona al tiu Egmont. Kvankam mi jam komencis fari tion tute bone

Kiam ankaŭ mi paŝis sur la bordon, denove sonis muziko, ĉiu kriis: “vivu!”, kaj oni kondukis min al kaleŝo flordekorita.

Nun ni veturis al la citadelo. Ĉar tie altiĝis monto, kaj sur ĝi estis citaldelo. La forvaginta reganto jam parolis pri tio, kio troviĝas sur la montosupro, tio estas la citadelo.

Ĝi estas vera fortikaĵo kun muroj, kanon-embrazuroj kaj supre la ĉielo. Ankaŭ ĉi tie oni honorpafis per kanono kaj ni veturegis en la fortikaĵkorton, kie la tuta garnizono (ĉiuj 20 homoj) staris orde en vico. Ili faris salvon, ni feliĉe alvenis kaj descendis.

Poste venis antaŭ min el la pordego, alta, ridetema, bela virno, sed ŝi estis tute blankhara.

— Nun sekvos la patrinreĝo, mi pensas, ŝi certe ploros pro sia filo.

Sed estas nekompreneble! Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?

Ŝi etendas siajn brakojn kaj venas al mi:

— Filo mia!

Jes. Ŝi diris, ke mi estas ŝia filo. Kvazaŭ mi ne scius. Kiel vi opinias? Se mi almenaŭ similus al lia reĝa moŝto. Sed tute ne.

Mi devas freneziĝi por tio!

Sed tiu virino estis tiel afabla, ŝi ĉirkaŭbrakumi kaj kisis min, kio jam longe ne okazis al mi, kaj ankaŭ mi kisis ŝin. Ĉar pli ol dek jarojn patrino ne kisis min.Ĝi agrablis al mi, malgraŭ tio, ke la virino estis alies patrino.

La patrina kiso kaj brakumo tamen estis la mia, kaj mi ne estus ŝanĝinta tion por la kiso de vera belulino.

Ĉar okazas tiaj idiotaĵoj, kaj mi ĵuras je mia krono (kio ne estas bagatelo ĉe reĝo), tiam mi amis tiun reĝinon same, kiel mian propran panjon.

Kvankam mi tre amis ŝin, sed la kompatindulino, kiu estis tre bona, dormas sian eternan dormo en la tombejo de Davonshire.

Mi ne hontis skribi tion, ĉar ankaŭ vagabondo havas patrinon same, kiel pli bonaj homoj…

…Por reveni al la temo, mi jam en mia infanaĝo estis tre scivola, laŭ mia naturo. Iam mi rompis la buston de lordo Nelson por vidi, kio estas en ĝi.

Nenio estis en ĝi, nur vakuo. Sed mi vidis tion. Ankaŭ nun estis tiel, ĉar mi ne sciis, kio estas tiu ludo al mi ĉi tie? Mi restis sola kun hidalgo Gomperez, kiu certe scias ĉion en sia cerbo pri tiu ĉi afero, kaj mi volonte estus rompinta lian kapon, kiel la buston por vidi, kio estas en ĝi?

Eblas, ke nur vakuo.

— Reĝa moŝto — diras la hidalgo, — ĉu vi volas ripozi?

Tiam mi jam estis en mia ĉambro, en mia reĝa apartamento.

— Mi ŝatus paroli kun sinjoro Egmont.

— Morgaŭ antaŭtagmeze dum la aŭdienco laŭkutime.

— Tuj — mi diris per kategoria voĉo. Tiam li eliris kun malĝoja mieno. Li estis malgaja, ĉar por li gravas la kortega etiketo, kiel oni diras.

Venis sinjoro Egmont.

— Reĝa moŝto — li diras — , surprenu la marŝalan uniformon, ĉar ĝi estas la vestaĵo de la reĝo.

— Ĉu mi estas la nova reĝo ĉi tie?

— Jes. Fernandez, kiu estas regento mortis, kaj ni ne kandidatigis novan regenton, ni leĝigis tion antaŭ unu monato. Tiel do vi povas praktiki viajn reĝajn rajtojn, al kio vi havis junaĝon. Sed nun ĝi ne gravas, ĉar vi jam ne estas tiel junaĝa.

— Vidu! — mi diris simple. Vi estas la frato de mia patrino, mi konas bone la vundon sur via frunto. Vi scias, ke mi ne estas mi, sed la anstataŭiganto de la reĝo. La vera St. Antonio estas en Singapuro. Sed kiel mi opiniu pri ĉio ĉi?

Li diris post mallonga hezito:

— Mi estus mortpunita, se mi kredus reĝa moŝto, kion vi diras: ke vi ne estas la vera reganto. Laŭ niaj leĝoj, kiu uzurpas la reĝan moŝtecon, tiun oni kondamnas al pendumo.

— Sed la reĝo komisiis min.

— Nun estus malfacile pruvi tion, minacate de kondamno al matena pendumo.

Diable! La situacio komencas fariĝis varmega. Sed sinjoro Egmont ridas.

— Sed ĝi estas nur ŝerco. Via reĝa moŝto ŝercas, ĉu ne? Vi estas nia reĝo, ĉu ne?

— Mi estas tio — mi respondis mallaŭte, kaj li lasis min tie sola, por ke la lakeo vestu min per la marŝala uniformo, tiel do nun komenciĝos tre malagrabla situacio.


Загрузка...