ĈAPITRO 7


1

Lia reĝa moŝto ne falis sur malmolaĵon. Susuro aŭdiĝis ĉirkaŭe, kaj li kuŝis inerte, narkotite sur la pajlo, kien li falis el la alto.

Friska aerblovo tuŝis lian vizaĝon kaj aŭdis frapiĝantajn sonojn. La maro estas ie proksime… Li senѴis mildan balanciĝon…

Ŝipo! Kiel li povis falis el la drinkejo sur ŝipon?

Ie, neniu scias, el kiom da malproksimo aŭdiĝis la voĉo de la vera Trebitsch desupre.

— Hej, Tulipo! Alvenis nova homo! Mi ricevos tri dolarojn!

Nun el la proksimo de la princo rekriis vingusta, raspa baritono:

— Nur singarde rilate tiujn tri dolarojn! Unue mi rigardos la koncernulon! Mi ricevas multe da riproĉoj de ĉiu, ke viaj varoj mortas unu post la alia.

— Tiu ĉi estas boneg-kvalita! — kriis Tendenulo la Fervora malsupren, pri kiu oni ne konjektis ĉi-regione, ke efektive li estas identa kun la vera Trebitsch. — Li estas mezalta, bone nutrita, iom frenezeta homo. Li estas tre simpatia! Se mi sukcesintus ricevi unu gramon da opio hodiaŭ, mi ne estus vendinta lin. Li kostas preskaŭ neniom por tri dolaroj!

Klaketo. Akra lumo de poŝlampo ĵetiĝis sur la princon. Kvazaŭ pugnofrapo estus trafints liajn okulojn, li kuŝis sur la pajlo blinde kun konvulsiiĝinta vizaĝo.

— Oni draste batis lin! — kriis la raspa baritono apud li. — Mi donos du dolarojn por li.

— Friponaĵo! — rekriegis Tendenulo la Fervora. — Vi estas senkora hundo! Vi parolas pri vivulo, kvazaŭ li estus napo!

— La haŭto estas tute krevinta sur lia vizaĝo!

— Nu kaj? Li ne estas florvazo, ke krevinte oni pagu malpli multe por ĝi! Tion vi devas diri pli frue, ne post la livero!

— Mi redonos lin, se vi volas! Aŭ mi ĵetos lin en la maron! Al mi ne diru, ke mi trompis vin.

— Mi donos lin al vi por du dolaroj kaj okdek cendoj!

— Du dolaroj!

— Neniam! Senaniam uzuristo! Prefere ĵetu lin en la maron! Sed mi ne akceptos tiun friponaĵon.

— Du dolaroj kaj tridek cendoj, sed eĉ unu cendon ne pli.

— Kvindek!

— Nu bone, sed ekde nun mi ne transprenos malbonkvalitan varon. Donu la monon al Pasero…

La princo ne povis diri eĉ unu vorton dum la marĉandado. Liaj okuloj komencis alkutimiĝis al la lumo de la poŝlampo, kiun la nekonata aĉetanto fiksis dum la marĉandado al najlo ĉe la fino de mastosimila stango.

… Kaj nun rigardu per la iom vidvibraj okuloj de lia reĝa moŝto tiun homoѮ, kiu do relative malmultekoste aĉetis la regantan arkidukon St. Antonio de Vicenzo Y Galapagos, la reĝon de la insularo Feliĉo. Kaŝe akiri tian homon por du kaj duono da dolaroj eĉ nuntempe estas favorpreza aĉeto.

La posedanto de la reĝo estis maristo.

Li estis malalta kaj nekredeble dikstatura, tamen ne grasa homo, kies mallonga, dikaj brakoj finiĝis en larĝaj, harkovritaj, grandegaj manoj. Lia trunko sidis sur kolonlaĝaj femuroj. Lia karnoriĉa, rondforma, sed falta vizaĝo, lia ruĝa, plata nazo, liaj densaj, longaj vangoharoj kaj la mallonga pipo memorigis la homojn al desegnofilm-figuro. Lia blanka, pura, tola pantalono, lia blua bluzo kaj rondforma, rubanda, marista ĉapo estis okulfrapaj en tiu ĉirkaŭajo pro ties pureco. Li blovis fumringojn el sia mallonga pipo.

— Grimpu de sur la fojnoamaso — li diris trankvile, sed tre trenate.

Lia reĝa moŝto obeis kun akredoloraj membroj. Li estis sur la ferdeko de barĝo. Ĉirkaŭe aŭdiĝis la mallaŭta ondfrapiĝo de la nigra maro, dekstre, sed tre malproksime, lampoj trembrilis tra la nebulo. Tie situas la haveno de Singapuro, kien li alvenis per la ŝipo Honolulu-Star.

— Kiu vi estas? — demanis la malaltstarura homo.

Nun trafulmis la kapon de la princo, ke ĝis nun li suferis pro sia obstineco, ĉar li volis ĉiumaniere konvinki ilin pri tio, ke li estas arkiduko St. Antonio. Nun li ŝanĝas tiun metodon.

— Mi nomiĝas Pedro! — li diris.

— Atentu min, Pedro! Mi vendas maristojn por ke ili laboru sur iuj certaj ŝipoj. Tiuj ŝipoj ekveturas por longa vojo, kaj la provianto ne estas malbona, kaj eble oni pagos ankaŭ iom da mono, se ĉio iros glate. Oni liveras opion kaj armilojn al la malproksimaj insuloj. Nun subskribu la kontrakton, kaj morgaŭ vi komencos labori.

— Oni ruze trompis min! Neniu faris kontrakton kun mi!

— Vi do ne subskribos ĝin!

— Ne!

— Tiam mi batos vin — diris Tulipo kun bedaŭro.

La konstanta murmuro de la maro estis timiga muziko al ilia interparolado. Tulipo, kiu aĉetis la reĝon, malrapide ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis por trovi ian bonan batilon.

— Mi avertas vin, ke mi liberiĝis el Batavio, kaj nun mi portas gravan sciigon por la Kluboj de Singapuro — kriis lia reĝa moŝto subite.

… Li rapide revokis en sian memoron, kion diktis Jimmy la Ĝisorela, kaj li lernadis ĝin el sia notlibro, dum la ŝipo Honolulu-Strar albordiĝis.

— Kion vi diras? — demandis la maristo gaprigardante.

— Mi kunportis mesaĝon… Al la Granda Bubalo… al Medolo, al Vanek la Dornhara kaj por Fred la Malpura…

La posedanto de la reganto elprenis sian pipon el inter siaj dentoj kaj paŝis antaŭ la princon. Fine lia reĝa moŝto sukcesis diri tiajn nomojn, kiuj vekis iom da respekto ĉi tie.

Li ne atingis multe, menciante la nomon de la angla reĝo.

— Ĉu vi kons la Grandan Bubalon?

— Jes! — li respondis rapide. — Mi konas lin bone. Dank’ al mia patro… mi estas membro de la klubo Fidelaj Pomoj

Nun fine oni rigardis sur lin tiel, kiel arkiduko St. Antonio estas malkaŝanta sian inkogniton.

Kaj sufiĉis al tio apelacii kelkajn rabistojn.

— Diablo forportu Tendenulon la Fervoran — blasfemis Tulipo. — Tian varon por du kaj duno da dolaroj. Venu kun mi! Sed atentu min: se vi eble nun mensogis:

— Mi ne mensogis!

— Estus pli bone, se vi dirus la veron, tiam okazos nenio. Vi iros sur la ŝipon, kaj mi ne perdos du kaj duonon da dolaroj.

La perdo de la aĉetprezo tuŝis lin tre dolore.

— Akompanu min al la Granda Bubalo — li respondis aplombe.

Eble li povos fuĝi dumvoje, li pensis. Cetere reganto ne decas retroiĝi.

— Nu venu!

Unu movo, kaj la lampo estingiĝis. La karnoriĉa mano ekprenis la brakon de arkiduko St. Antonio. Nek ŝraŭbŝlosilo povintus fiksi ĝin pli forte. La amareta, fiŝ-odora aero friske golfadis al li en la mallumo. Ili trairis la barĝon. La murmuro de la maro fariĝis ĉiam pli laŭta, kaj la fluso alvenis kun plaŭdetoj. Kelkaj friskaj guteroj de la altenfrapiĝantaj ondoj tuŝis lian vizaĝon. Ili estis en la fino de la barĝo.

— Jen estas paŝ-ponto, kiu kondukas al la bordo. Singarde venu post min, ĉar se vi falos en la akvon inter la ripo de la ŝipo kaj la bordo, tiam neniu povos savi vin.

Ili paŝis sur la oblikvan, mallarĝan lignotabulon kaj iris rapide, trankvile ĝis la bordo. Tulipo kaptis lian brakon tie. Ili estis en blinda mallumo.

— Vi ankoraŭ povas pripensi la aferon!

— Gvidu min!

Ili iris rapide, ĉar la posedanto de lia reĝa moŝto konis la vojon bone ankaŭ en la mallumo.

Subite aperis lampo el malantaŭ monteto. Oni citris kaj kantis ie. Kion fari?

— Ni haltu por momento… — li diris per hipokrita, mallaŭtiĝanta voĉo. — Mia koro…

— Nu!

— Mia koro…

Per hezitema movo li etendis sian manon al la maldekstra flanko de sia torako, kie estas la bastono… Kiel instruis lin Jimmy la Ĝisorela?… La rimeno… Nun ĝi estas sur lia mano… Nun ĝi streĉiĝas sur lia malfermita pugno.

Kolektinte sian ĉiun forton, laŭ la lernita maniero per tiu sama movo, kiel li eltiris la bastonon, frapis per ĝi antaŭen, sur la kapon!

Krakbruo…

Tulipo staris por momento tiel, kvazaŭ nekompreninte la aferon, sed lia buŝo malfermiĝis gapmire, kaj liaj okuloj elstariĝis.

Lia reĝa moŝto, kvankam li tute ne lernis tion, denove frapis. Nur fakultative.

Tulipano falis sur la teron kun obtuza pumbruo… La princo kuregis.

Jimmy la Ĝisorela pravis: ne ekzistas pli bona kontakto ĉi-loke, ol forta bato sur la kapon!


2

Subite li sterniĝis sur la tero. Iu stumbligis lin en la mallumo. Strangaj ombroj ĉirkaŭis lin.

— Kiu vi estas?

— Pedro — li spiregis.

Li distingis kvar ombrajn figurojn.

— Kien vi iras?

— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan, kaj la Grandan Bubalon! — li respondis rapide.

— Kial? — demandis dumetra, kalva vagabondo.

— Ni kontrabandis. Mi estas membro de la klubo Fidelaj Pomoj, kaj mi konas bone ankaŭ Medolon.

— Ĉu tio certas?

— Jes… Gvidu min al li!

— Superflue. Mi estas Medolo — respondis la dumetra homo.

Puf… Ĝi estas problemo. Sed li respondis tuj. Li ja sciis tion parkere.

— Via kompano mesaĝas el Batavio, ke forportu vin rapide, ĉar Fischer Hobbo liberiĝis!

— Ĉu… Mi vidas, ke vi scias pri miaj aferoj. Sed kial vi diris tion, ke vi konas min?

— Por ke mi transdonu la mesaĝon.

— Suspektinda afero. Koncerne Fischer-on Hobbo, mi tute ne timas lin.

— Venu kun ni — diris iu alia.

… Li iris. Li ne povas batfaligi kvar homojn. Forkuri ne eblas. Jen estas la fato. Vane! Enbotaiĝinte ĉe malgranda golfo, ili remis, ĝis ili atingis altan bordoparton. Tie ili hatis antaŭ kaverno. Kiam la princo enpaŝis tien kaj ĉirkaŭis lin la penetra, sufoka odoro de la humida grundo, sed li ne estis certa pri tio, ĉu li vidos la stelplenan ĉielon iam?

Oni longe gvidis lin tra zigzagaj katakomboj. Stranga murmuro aŭdiĝis el la foro. La bruo ĉiam pli proksimiĝis, kaj fine aperis malforta lumo ĉe la fino de iu vojkurbiĝo.

Ili alvenis al volba kaverno, kie kelkaj lampoj lumis inter kolosaj rokpecoj.

El la grandega kaverno disbranĉiĝis koridoroj kaj flankaj kavernoj, kovritaj per pordoj, farita el lignotabuloj.

Meze staris longa tablo, najlita el multaj lignotabuloj. Tie sidadis kelkaj tipaj homoj el la krimula mondo. Ili pipfumis, trinkis brandon, ludis per ĵetkuboj. Tiu volba kaverno estis nur la vestiblo de la “kluboj”. Tie sidadis la “gastoj”. Vagabondoj, kiu estas membroj de neniu klubo de la krimula mondo, sed ilia aliĝo estis sufiĉe esperiga. Medolo laŭte kriis:

— He! Robb la Pordisito!

Blankhara vagabondo elvenis de ie. Li estis tre trampa, sed li portis belan, novaj ĉapon sur sia kapo, sur kiu estis skribite:


HOTEL GRAND ORIENTAL


Li estis fiera pri tio. Li ne zorgis multe pri sia vestaĵo, aspekto, vivo, sed ĝenerale ĉiusemajne li ŝtelis novan pordistan ĉapon, laŭeble de dungito de iu eleganta hotelo.

— Kio okazis? — li demandis.

— Tiu knabo venis kun mesaĝo. Li estis en prizono de Jimmy la Ĝisorela.

— Kie?

— En Batavio.

La blankhara vagabondo turniĝis al li. Tial li nomiĝas Robb la Poristo, ĉar li kontrolis la enpaŝantojn. La granda konanto de la prizonoj de la Mondo, laŭ siaj personaj spertoj.

– Ĉu vi malliberiĝadis en Batavio?

— Jes…

— Kiel estas la farbita la muro de la interna koridoro?

Nun trafulmis la kapon de la princo, kion li lernis!

— Verda oleofarbo, kun helkolora kadro! — li respondis tuj. — Dekstre estas la ĉambro de la ĉefkarceristo, maldekstre la kruckoridoro.

Robb la Pordisto kapjesis:

— De tie estas malsuprenirejo al la laborejo. La knabo estas honestulo!

Dank’ al Jimmy la Ĝisorela, li nun saviĝis. Medolo kaj liaj kompanoj rigardis sur lin kun iom da fido. Vane! En klubo tamen gravas, se klariĝas ies paseo.

Ili ekiris al larĝa koridoro, kie dekstre sidadis la Vestogardisto en kaverno. Li zorgis pri la pakaĵoj, kiujn la membroj transdonis al li por gardi. Ties granda parto enhavis instrumentojn. Tabulo pendis super la kaverno:

NUR

LA OBJEKTOJN,

METITAJN EN LA VESTGADEJON

NE

RESPONDECAS

LA DIREKCIO


Eĉ pli okulfrapa tabulo pendis meze de la enirejo de la subtera koridoro:


A T E N T O N!

EN LA KLUBEJON

PAFILON, PLUMBOBASTONON, TRANĈILON,

FERBOKSILON, Aŭ KIUJN AJN INSTRUMENTOJN,

TAŭGAJN POR HOMMORTIGO

ENPORTI ESTAS

P R O P O N I N D E!

ENPAŜI SEN ARMILO ESTAS MALPERMESITE

KAJ VIVDANĜERA! LA AKCIDENTOJN,

OKAZINTAJN PRO TIO

ĈIUN RESPONDECON FORIGAS

LA DIREKCIO


La “klub”-kavernojn, kavigitajn en la teron oni kovris per pordoj dekstre kaj maldekstre sur la koridoro. Sur ĉiu pordo pendis alia tabulo. Ekzemple:


L A T U T A M O N D O E S T A S P O R L A P O Ŝ O Ŝ T E L I S T O J

KLUBO DE LA

HONESTAJ TROVINTOJ


Kaj sub ĝi:


DIVIZIO DE

TROVITAJ OBJEKTOJ!


La princo preskaŭ forgesis sian ĉiun problemon, la korpan-animan laciĝon.

— Kio ĝi estas tie?

— La societo de la malnovaj maristoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj jam partoprenis la “Maristan festenon”.

— Kion?

— Nu… okazas, ke oni longe ĵetiĝadas sur la akvo en savboato, kaj la nutraĵo elĉerpiĝas… Tiam ili tiras loton, kaj iun… nu… eble pro malsato…

Tio estis skribita sur la pordo de la konkreta klubo:


TAROKA SOCIETO DE

DIABETAJ OLDAJ KNABOJ

LA ESTIMATAJ KLUBANOJ

NE RAJTAS VIZITI NIAJN EJOJN


– Ĉar — klarigis Medolo — oni decidas pri la membriĝo pere de ekskludo. Al kiu ili ne havas moralan ekscepcion, tiu fariĝas ordinara membro, kaj li ne rajtas viziti lal klubon. Kiun oni eksludas, tiu rajtas viziti ĝin.

La krimula mondo primokis la kutimojn de la socio, de kie oni ekskludis ilin. De tempo al tempo aperas kelkaj ebriaj, balaniĝantaj klubanoj, el iu aŭ alia kaverno aŭdiĝas bruo de kartludo kaj tintado de mono.

— Kien vi gvidas min? — li demanis iom maltrankvile. Li havis malbonajn spertojn rilate tiujn promenojn.

— Al la Ekscelenco.

– Ĉu ankaŭ ekscelencoj estas en la klubo?

— Mi scias tiel. Nur kvar homoj vivas el ili. Nur tiuloj estas membrigitaj, kiuj oni indulgis antaŭ la ekzekuto. Okaze de la naskiĝtago de reĝo, Kristnasko aŭ tiaĵo, kiam oni indulgas la mortkondamniton.

Estas granda feliĉo estis Ekscelenco ankaŭ ĉi tie.

— Ilia pordo estas tie!


KONTRAŬ MORTO EKZISTAS MEDIKAMENTO!

KLUBO DE EKSCELENCOJ


Medolo frapetis sur la pordo:

— Envenu! — kriis iu el interne.

Ili malfacile enpuŝegis la “pordo”-lignotabulon genue kaj pugne. Surpriza spektaklo aperis antaŭ la princo.

La ĉambro efektive estis kontoro. Granda, usona skribotablo staris en la fono, krome ŝranko kaj du malnovaj brakseĝoj estis la membraro de la ejo. Sed la aspekto de la Ekscelenco surprizis lin pleje.

Vere lia eksteraĵo similis al tiu de diplomato, li estis blankhara sinjoro, havanta okulvitrojn kiel strigo, anglan liphararon, altan frunton, li portis ringon surfingre, horloĝon en sia veŝto-poŝo, pinglo estis pikita en lian belan, silkan kravaton, kaj li povintus partopreni ankaŭ la konsilian kunsidon de la Ligo de Popoloj, havante severajn, klarajn, bluajn okulojn. Sed plej mirinde efikis lia pura, eleganta ĵaketo kaj la griza cilindra ĉapelo, kiuj pendis sur hoknajlo, batita en la muron.

Ĵus li skribis ion kaj suprenrigardis, kiam Medolo enpaŝis kun la princo. La aliaj kompanantoj restis ekstere deckondute.

— Nu, kion vi volas? — li demandis per agrabla, basa voĉo.

— Tiu homo asertas, ke li konas bone la Grandan Bubalon.

— Kiel vi nomiĝas?

— Pedro.

— Kiu vi estas?

— La juna frato de Jimmy la Ĝisorela.

– Ĉu vi konas bone la Grandan Bubalon?

— Krome mi havas mesaĝon por Vanek la Dornharulo — diris la princo.

La ekscelenco rigardis lin enpensiĝinte.

— Se ĉio ĉi estas vera — li diris poste trankvile — , kial vi batfaligis Tulipon?

…Kaj Tulipo kun bandaĝita kapo elpaŝis el malantaŭ la ŝranko. Oni senvorte ĉirkaŭis la princon.


Загрузка...