ĈAPITRO 23


1

La boato de lia reĝa moŝto proksimiĝis al la insulo sur la sufoke varma, nebula oceano.

Estas malfacila afero antaŭenigi remante la sufiĉe grandan boaton, kaj Tendenulo la Fervora ĝemas laŭte.

— Kion ni faros, atinginte la bordon? — demandas lia reĝa moŝto de li.

— Ni balbutados laŭd-preĝon — respondas Tendenulo la Fervora.

— Aŭskultu min Trebitsch! Se evidentiĝos, ke vi trompas min, ve al vi!

Tendenulo la Fervora lamentante turnis sin al la Grand Bubalo.

— Mi diras al vi, ke li ne estas normala…

Lia reĝa moŝto rigardis en la malproksimon, kie disvolviĝis iom post iom la nebulaj konturo de la bordo de la ekzotika insulo.

— Mi bedaŭras nur tion — murmuris la Granda Bubalo — , ke mi ne povis reguligi la konton kun la fia Fred la Malpura…

— Vi ne preterlasis tiun okazon — diris senmastra voĉo, kaj Fred la Malpura, la kapitano aperis el malantaŭ la deponaĵo, amasigita en la pruo.

… Nelonge ili mute gaprigardis lin. La buŝo de la Granda Bubalo restis malfermita pro surprizo.

— Nu, kial vi miras?

— Nun ni kvitiĝos, Fred — krias fine la Granda Bubalo.

— Mi kraĉas sur vin. — Kaj li faris tion. — Mi venis kun vi pro mia negoco.

— Kian malpuran negocon vi volas fari kun Bob Warins?

Fred la Malpura ŝovis sian manon sub la ĉapon kaj gratis sian kapon.

— Diru Granda Bubalo, kian kargon vi havas en via kranio antataŭ cerbo? Ĉu vi pensas, ke tiu knabo ĉi tie estas Warins?

— Se ne, kiu li estas?

— Reganta princo St. Antonio!.. He! Rigardu, la idioto faligis la remilon.


2

— Ci… vi… — balbutaĉis lia reĝa moŝto. — Via fideleco meritas duoblan premion, ĉar vi ne sciis tion.

— Kaj oni devas senkapigi dufoje tiun friponon, kiu volis mortigi vin! — li alkriis Fred-on, kiu piketis mallongan pipon tre zorgeme.

— Kiel vi opinias pri tio, kapitano? — demandis la princo.

— Ĉu mi?… Neniel. Mi scias, ke via reĝa moŝto asignos dekmil dolarojn al mi, kaj eble vi nomumos vin ia princo, ĉar mi savis vin el la manoj de la Granda Bubalo… Ĉu iu havas longan pinglon?

— Kiam vi savis el miaj manoj la Sovaĝan… lian reĝan moŝton?!

— Kiam vi volis strangoli lin. Mi alvenis ĝuste tiam al la drinkejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Mi diris, ke lia reĝa moŝto ridindigis vin, kaj mi malamas lin, tiam vi tuj defendis lin, kaj mi volis tion… Tamen ne sankapigu lin dufoje, reĝa moŝto. Ĝi sufiĉas nur unufoje. Mi havas koron.

— Ĉu vi volas diri… — demandis la princo — , ke vi faris tion en mia intereso?

— Ĝi estis mia politiko ĝisfine. Kiam oni forportis vin mortigi, dume mi ĝojis, kiam oni revenigis vin, nur tial, ke mi krevu pro kolero. Poste mi komencis ŝati Ruĝan Krifon, kaj mi ŝatis ŝin, ĝis ĉiu fremdiĝis de ŝi, kaj oni ribelis kontraŭ ŝi. Ĉar mia ŝato mortigas, stultigas kaj ruinigas.

— Mi gratulas — kriis la reĝo ridante. — Ĝi estis genia laboro. Sed kial vi faris tion?

— Ĉar mi sciis, ke Bob Warins mortis.

— Kion vi diras?!.. Kiam li mortis?

— Kiam mi mortpikis lin.


3

Estis malfrua nokto, kiam ili atingis la insulon. Ili faris fajron sur la bordo kaj ekripozis iomet.

— Nun rakontu ĉion, kapitano! Kie vi mortigis Bob Warins-on?

— Sur la ŝipo Honolulu-Star. Kapitano Wirth, la membro de la Sekreta servo de la angla admiralitato deŝanĝis la ŝipestron de la Honolulu-Star en Port-Suez. Li konas min longe… ĉar iam mi estis marista oficiro…

— Ĉu vi…? — balbutaĉis la Granda Bubalo… — Ĉu vi estis marista oficiro?

— Jes. De tie mi subiĝis ĝis ĉi tie. Kapitano Wirth trovis min en la bilĝo, sed li diris, ke mi povas resti tie, mi nur tenu miajn okulojn malfermite… Poste la negocaj aferoj de Jimmy la Ĝisorela, ke de tempo al tempo li venenu la pasaĝerojn de la ŝipo, kaj la ŝipo Honululu-Star estis kvarantenigita. Ĝi venis ĝustatempe al iu, kiu volis mortigi la regenton Fernandez, ĉar la murdisto sciis, ke dum la kvaranteno oni ne havas eblon fari esploron kaj dissekcadon, oni ja devas tuj enterigi la kadavron.

— Sed mi ricevis esceptan prokraston telegrafe el Singapuro — interrompis la princo.

— Jes… Eble ĝi estis iomete ĝena al la murdisto. Ankaŭ Bob Warins ŝteliris sur la ŝipon. Li fuĝis ne al Almira el la prizono, sed Norden, rekte al Port Suez, kaj li atendis la ŝipon de via reĝa moŝto. Sur la ŝipo li portis tian mantelon kaj ĉapon nokte sur la nebula, malluma ferdeko, ke oni pensis lin kapitano Wirth, poste fantomo. Kiam Jimmy la Ĝisorela petis mian helpon, ankaŭ mi renkontiĝis kun Warins, portanta kapitanan ĉapon, sur la ferdeko, kaj mi rigardis rekte en liajn okulojn. Li eltiris pistolon, mi tranĉilon. Poste li mortis.

— Ĉu certas, ke li estis tiu?

— Li havis ĉe si sian propran reserĉigilon kun sia foto. Liberiĝinta kadavro ruliĝis tien sur la ferdeko. Regento Fernandez. Dum momentoj mi ligis Bob Warins-on anstataŭ li. Oni ĵetis lin en la maron anstataŭ la regento, mi portis Fernandez-on en sian kajuton, kie li falis poste sur la kolon de Jimmy la Ĝisorela. Tiu afero certe enpensigis Jimmy la Ĝisorelan. Li malsuprenvenis al mi kaj petis, ke mi ĵetu la kadavron denove en la akvon. Li atendis min ekstere antaŭ la kajuto. Mi eniris, sed nekompreneble la kadavro de Fernandez malaperis!

— Mi forportis lin — diris la princo — , hazarde mi malfermis la pordon kaj ekvidis la mortinton. Mi kaŝis la kadavron en mia kajuto, kaj mi petis profesoron Palmerson, alvenintan sekvan tagon, ke li veturigu Fernandez-on al Singapuro, kie oni zorgos pri lia forlivero. La sanitara ŝipo kunportis la mortinton. Certe li estis transporotita sur la jahton Almira, kie oni balzamigis kaj veturigis lin hejmen.

Ili silentis. En la sufoke varma nokto kakatuo kriĉis akre.

Princo Fernandez vivis belan vivon — diris la kapitano — , sed li havis tre komplikan morton…

— Kien malaperis kapitano Wirth?

— Li transdonis sian kapitanan servon en Singapuro kaj sekvis Jimmy la Ĝisorelan, por ke tiu ne faru ian stultaĵon kiel reĝo. Wirth ne kredis al mi, ke Warins mortis. Li pensis tion, ke mi ligis malaperintan kajut-ŝrankon anstataŭ la kadavro de Fernandez. Sed mi ĵetis la ŝrankon en la maron, volvitan en litotuko, anstataŭ la mortinta regento, por trankviligi Jimmy la Ĝisorelan. Se tiu vagabondo ne estus ferminta min en la lignokeston, tiam mi estus veturiginta vian reĝan moŝton en Tahition. Tiel mi malfruiĝis unu tagonm kaj ĝi kaŭzis la komplikaĵon.

— Sed! — kriis Tendenulo la Fervora. — Fine diru ankaŭ tion, kio mi estis en la afero?

— Granda ĉevalo — respondis Fred la Malpura post mallonga konsiderado.

… Baldaŭ lia reĝa moŝto ekiris sen akompananto por reveni sur la tronon de siaj prauloj, en la citadelon. Sed tiam Jimmy la Ĝisorela batis lin je la kapo.


Загрузка...