ĈAPITRO 13


1

Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis sur la malluma koridoro. Vanek kaj liaj amiko ĵetis lin tien, kiam li svenis.

Li ekiris kun ŝanceliĝantaj paŝoj por serĉi la ejon, kie la Malvarmkoruloj interkonsiliĝis. Dekstre kondukis koridoro, li sciis tiel, ke la prodo estas tie. Poste li turniĝis maldekstren, ĉar li vidis lumon. Sed li alvenis al bivakejon de ciganoj, kie maljunulino rostis fiŝon, kaj kelkaj ĉifonaj, stultmienaj indiĝenoj kuŝis sur la tero.

Kvazaŭ li aŭdus paŝojn malantaŭ si en la krepusko, de malproksime.

Li rapidis.

Ĉie estis koridoroj, ŝaktoj, plenaj de lignokestoj kaj rubaĵoj… En la fino de longa, malluma labirinto li denove ekvidis lumon… Nun jam li aŭdis klare, ke iu sekvas lin. Li rapidigis siajn paŝojn. La homo komencis kuri malantaŭ li.

Nek li mem sciis, kial, sed ankaŭ li komencis kuri. La paŝoj de la fremdulo jam klakis tute proksime… Li turniĝis, sed malfruiĝis…

Iu krurfalĉis liajn maleolojn el dorsdirekto, ke tiuj implikiĝis, kaj li stumble falis. Iu genuis sur lian dorson kaj premis lin al la tero.

— Atentu min… — flustris la voĉo. — Vi ne devas timi min. Mi estas via bona amiko… Restu trankvile.

Kiu estas tiu bona amiko, kiu krurfalĉis lin, ke li preskaŭ rompis sian kapon?

— Okazu kio ajn, sed notu bone: kio ajn, diru al neniu, kiu vi estas!

— Ĉu vi scias, kiu mi estas?

— Jes. Princo St. Antonio!

— Kiu vi estas…

— La membro de la Intelligence Service. Se vi ne faros stultaĵon, tiam ĉio estos en ordo. La plej malgranda eraro puŝos vin, viajn proksimulojn, kaj la insularon en katastrofan staton.

— Kion mi devas fari?

— Nenion. Nur ne senmaskigu vin. Naĝu laŭ la fluo, kaj via sorto pliboniĝos… Mi ĉiam estos en via proksimo… Tiel, kiel ĝis nun… Fidu min, filo mia…

— Kiu vi estas?

La ombro malproksimiĝis.

— Haltu!

— Estas malpermesite serĉi min… Se vi senmaskigus min, vi kaŭzus pereon de multe da homoj. Se vi rekonus min pro io, mi ĉiumaniere neus mian identecon. Estas superflue okupiĝi pri tio — flustris la fremdulo.

— De kiam vi estas en mia proksimo…?

— De multaj jaroj…

La princo salte leviĝis por kapti lin, sed la nekonato jam estis for.


2

Ĉe iu kruckoridoro li denove ekvidis sian fidelan gardiston.

La Granda Bubalo proksimiĝis kaj spiregis, kiel ia lokomotivo.

— Kiu batis vin?

— Neniu — respondis la princo. Li volis neniun imputi pro la afero, kiu estas inter li kaj Vanek la Dornharulo. — Kaj ne kuratoru pri mi, ĉar mi ne loĝos kun vi!

La Granda Bubalo estis komika, kiel li timiĝis.

— Ne ŝercu… — li diris kun altrudita rikano. — Ĉu vi ne volas lasi tie vian oldan amikon?… Nu, bone, konsentite, iru tien, kien vi volas…

La knabon ekkompatis la koloson, kiu tiel arde ekŝatis lin.

— Mi ne volas, ke oni timu min pro vi.

— Sed Fred la Malpura! Li tranĉos vian gorĝon.

— Mi timas nek lin.

Tio ja ne estis vera, ĉar li timis la stranga, flegman Kapitanon. Nek li mem sciis, kial. Eble la rakontoj de Jimmy la Ĝisorela timigis lin.

Iu alvenis kurante.

— Sovaĝa Bubo! Kie estas la Sovaĝa Bubo?!

— Jen li estas — diris Bubalo kaj staris antaŭ lin.

— Li tuj venu al la Ruĝa Krifo!

— Kion ŝi volas de li? — demandis la Granda Bubalo iom timiĝinte.

— Ŝi ne diris tion. Sed venu ankaŭ vi. La knabo devas stari antaŭ la Tribunalon de la Malvarmkoruloj.

— Kiel?!.. Ĉu se mi diras tion, ke neniu rajtas juĝi en la afero de la Sovaĝa Bubo? — diris la Granda Bubalo, blanka kiel la muro.

— Tel diris la Ruĝa Krifo — respondis la alia. Kiu estas tiu, kies nomon aŭdinte ankaŭ la Granda Bubalo paliĝas? Kiun timas ankaŭ la mestiza giganto?

Kiu estas la Ruĝa Krifo? Kial ŝi venigas lin? Kio estas la Tribunalo de la Malvarmkoruloj?

— Venu!

La Granda Bubalo ekiris rezolute. Lia vizaĝo estis nekutime moroza. Nun ili iris eksteren, al la mara enirejo.

— Nun atentu, ĉar vi iros al la Tribunalo de la Malvarmkoruloj, kaj tie neniu povas fari ion por vi. Ili traktos ankaŭ min draste, se io ne plaĉas al ili.

— Kiu estas la Ruĝa Krifo?

— Ĉio. Ŝi kaj la Ekscelenco decidas pri tio, kio okazu. Sed ŝi ordonas ankaŭ al la Ekscelenco. Ŝi ordonas al ĉiu, kaj ĉiuj membroj de la krimula mondo estas mobilizita, je ŝia unu mansigno.

— Ĉu vi timas ŝin?

La Granda Bubalo hezitis.

— Ŝi mortigas min, se ŝi volas. Kaj ŝi havas tiajn okuloj, ke oni ne povas elteni ties rigardon. Tiuj fariĝas tute verdaj, kaj ili kvazaŭ lumus. La maro ŝanĝiĝas tel, kiam nebulo kovras la sunon subite…

Dume jam estis videbla taglumo en la fino de la koridoro. La princo ne komprenis, kien ili iras. Ĉu la ĉefo de la krimula mondo ne loĝas ĉi tie? Ĉu ili devas sidi en boaton?… Sed li vidas nenion, ligitan al la enirejo…

Kelkajn metrojn antaŭ la aperturo la Granda Bubalo haltis.

— Ni estas ĉi tie.

— Kie?…

Li ekkriis surprizite. En la muro de la koridoro videbliĝis malgranda niĉo el ligno, kiu ne estis pordo.

— Venu!

Li paŝis en la kameron. La mestizo ektiris ŝnuron, kaj ili leviĝis post kelkaj sekundoj.

— Lifto!

Ili elliftiĝis en antaŭĉambro de domo. Dumvoje do neniu povis fuĝi, la ŝakto estis seninterrompa ĝis la ĉambro, kie ili elpaŝis. Supre, sur la bordo de la maro staris tiu domo. La antaŭĉambro, kien ili alvenis estis pura, bonorda en sinjora loĝejo.

Tie, je la plej granda surprizo de la princo, dek maristoj ĉirkaŭis ilin, ĉiu havis gumbastonon, kaj antaŭ ol li povintus ekparoli, rapidmovaj manoj traserĉis lin, forpreninte liajn armilon, plumban bastonon, cetere ĉio restis ĉe li.

— Hoho! Ĉu vi senarmigas min?! Tio ne estis kutimo ĝis nun! — kriis la Granda Bubalo kaj elprenis revolveron el sia poŝo. — For de tie ĉi — tondris lia voĉo — , kiu proksimiĝas aŭ ektuŝos la knabon, tiu mortos!

Li facilmove forpuŝis iun mariston, sed tiu leĝera movo sufiĉis, ke la maristo flugu en la transan flankon de la ĉambro. Nur nun vidis lia reĝa moŝto, kiel teruran forton havas la mestizo.

Angla veselkapitano elpaŝis el la ringo de la maristoj. La princo konsterniĝis.

Kiel troviĝas militmaristoj en la proksimo de la rabisto Ruĝa Krifo? Kaj oficiro?

— Ĉu vi kuraĝas elpreni revolveron? — demandis la oficiro.

— Mi volas scii, kion vi planas rilate la knabon!

— La Ruĝa Krifo diros tion, Ĉu vi komprenas?

Hm… Ĉu angla veselkapitano cidiras al la Granda Bubalo?

— Notu bone, Ĉefkuracisto, mi sendis vin kaj viajn pajacojn en la inferon, se iu tuŝos la Sovaĝan bubon.

— Formetu vian revolveron — diris la knabo. — Ĉiu heroismo estas sensenca.

Li trankvile paŝis al la Granda Bubalo kaj forprenis lian revolveron. La koloso grumblante toleris, kiel leono, kiam la dresisto metas sian manon en ĝian buŝon dum la spektaklo.

— Se vi volas, estu tiel, sed mi diras nur tion, ke eĉ unu hareto ne difektiĝu de la kanbo, ĉar tiam…

La maristoj ĉirkaŭis kaj forkondukis ilin. Tra la fenestro estis videbla la maro kaj la malproksima haveno. La princo mirante rigadis dekstren-maldekstren, en la elegante meblita loĝejo. Ili jam trairis la trian ĉambron.

Li ekvidis sian vizaĝon en la spegulo. Lia nazo aspektis, kiel granda, blue ruĝa kukumo. Lia buŝo krevis transverse, ĝi similis al tiu de kuniklo, liaj okuloj malaperis en malhelviolkoloraj ŝvelaĵoj. Liaj haroj estis hirtaj, lia vestaĵo estis ĉifona kaj malpura. Malmultaj, karakterizaj prizonbirdoj vagadas ĉi-tempe en la suburbo, ol lia reĝa moŝto, princo St. Antonio.

Poste ili paŝis en ĉambron, kaj vidalvide al la pordo, ĉirkaŭ tablo sidis la Tribunalo de la Malvarmkoruloj.

Charley la Lunmiena, Kanibala Bebo, Tulipo, Mimozo kaj la aliaj estis kune. Fred la Malpura, la kapitano iradis tien-reen, fingrumante sian barbon kaj maĉis tabakon. La Ekscelenco rigardis tra la fenestro.

Kie estas la Ruĝa Krifo? — pensis la princo.

— Kion vi volas de la Ŝovaĝa Bubo? — demandis la Granda Bubalo kun retenita kolero.

— Fermu vian buŝaĉon — admonis lin Charley la Lunmiena kun oficiala orgojlo. — La Ruĝa Krifo diros, kion volas.

— Vi faris tion! — li turnis sin al Fred la Malpura, sed la kapitano ne atentis lin. Li apogiĝis al la pordofosto kaj ritme frotmovis sian korpon, ĉar jukis lia dorso.

La radiooficiro alvenis rapide, ankaŭ li portis la uniformon de la angla militmaristaro.

— Venas la Ruĝa Krifo!

Ankaŭ la Granda Bubalo rapidis al la tablo, eksidis sur seĝon kaj aspektis tre taŭzita. La princo rigardis scivoleme al la enirejo, kiun kovris kurteno en la alia flanko de la ĉambro.

La kurteno distiriĝis, kaj la Ruĝa Krifo enpaŝis. La princo kaptis la brakon de la militmaristo pro surprizo.

La Ruĝa Krifo estis virino.

Blonda, blankhaŭta junulino. Kiam ŝi envenis rapide, lumo dancis sur ŝia glate kombita hararo. La iom frivola, al ŝia korpo alteniĝinta, angla kostumo, kiun ŝi portis konvenis al la halo de la plej eleganta, luksa hotelo. Ŝiaj perlokoliero, la ora brakhorloĝo kaj precipe ŝiaj ruĝe lakitaj, longaj ungoj plie karakterizis monduman, modernan virinon, ol la timitan ĉefon de la krimula mondo.

Nur ŝiaj okuloj. La strangaj, klaraj, blue verdaj, grandaj okuloj montris, ke ŝi estas eksterordinara virino.

Ŝi eksidis trankvile en la mezo, poste ŝi diris per sonoranta, agrabla voĉo:

— Kie estas la knabo?

Oni flankenstaris ĉirkaŭ la princo.

— Ĉu vi nomiĝas Sovaĝa stratburo?

— Jes.

— La Tribunalo de la Malvarmkoruloj kondamnos vin. Bone atentu ĉiujn viajn vortojn!

La princo estis klarvida pri tio, kiam li rigardis en la okulojn de tiu virino, ke temas pri vivo kaj morto!


Загрузка...