ĈAPITRO 15


1

La tuto efikis, kiel ia terursonĝo. La teruriĝinta Granda Bubalo kun elstariĝantaj okuloj, Charley la Lunmiena kun sia mortkranio, Tulipo kun sia bandaĝita kapo, kaj tiu ebria, ĉifona, blankhara virino, kaj la diplomat-aspekta Ekscelenco kaj Ruĝa Krifo, la bela mundumanino, fine Fred la Malpura, la kapitano, kiel li karesadas sian flavan barbon per siaj nigra-randaj, longaj ungegoj, faris la timigan bildon preskaŭ nekredebla.

— Kapitano — diris la virino al Fred — , kion vi scias pri la knabo?

— Nenio bonan. Li flustradis sur la ŝipo kun tiu impertinenta Jimmy la Ĝisorela. — Li turnis sin al la knabo kun enpoŝigitaj manoj. — Foje mi preteriris vin ĝuste tiam, kiam vi donis du mil dolarojn al li.

– Ĉu tio estas vera?

— Jes — respondis la princo. Iom da naŭzo trakuris la vizaĝon de la Ruĝa Krifo, kiam li rigardis sur la malpuran, trampan, deformiĝint-mienan homon.

— Kiom da jaroj vi havas? — interrompis la Ekscelenco.

— Dudek unu.

Ruĝa Krifo esplorrigardis la deformiĝintan, abomenindan vizaĝon.

— Mi aŭdis, ke vi faris multon dum unu tago, kio sufiĉas al alia homo por jaroj. Sed nun la kuraĝo ne helpos vin.

— La kuraĝo ĉiam estas avantaĝa animstato. Precipe la virinoj altetaksas ĝin — li respondis gaje.

La Granda Bubalo malesperiĝis pro la nekredebla impertinenteco de sia favorato.

— Staru ĉi tien, senpere antaŭ min! — diris la knabino kun malvarma, akra voĉo.

— Feliĉe! — respondis la princo, kaj li iris ĝis la tablo.

La Tribunalo de la Malvarmkoruloj sciiĝis pri lia impertinenteco kun minaca murmuro.

Ruĝa Krifo salte leviĝis. Nun ŝiaj okuloj estis tiaj, kiel la Granda Bubalo priskribis tiujn. Tute strangaj, miksitaj kun ora koloro, malvarm-verdaj, kiam la maro havas novan koloron, ĉar preterkura nubo kovras la sunon.

Ŝajnis, ke ŝi diros nur unu vorton, kaj oni tuj forkondukos la princon mortigi. Sed la gal-verda lumo iom post iom malaperis en ŝiaj okuloj.

— Ne kuraĝu paroli kun mi tiel, ĉar…

— Estas superflue provadi por timigi min. Mi ne timas.

— Mi diris al vi, ke la knabo estas impertinenta, kaj li meritas, ke ni mortigu lin — interrompis Fred la Malpura.

— De kiam juĝas tiu homo anstataŭ la Tribunalo de la Malvarmkoruloj? — demandis la Granda Bubalo grincante siajn dentojn.

Multaj el ili tuj prenis sub protektadon la knabon nur tial, ĉar neniu ŝatis la kapitanon.

— Elmetu ĉion sur la tablon el viaj poŝoj — interrompis la Ekscelenco. — Ni rigardos, kion li havas en la jako!

Nun venis en lian kapon! — La ŝama aktujo! Kun la dokumentoj de princo Fernandez! Se ili ekscios, kiu li estas… Li ne vivos eĉ unu momenton!

La mar-oficiro, nomata Ĉefkuracisto forprenis la paperojn de li kaj transdonis tiujn al la Ruĝa Krifo.

La virino apenaŭ komencis legi la dokumentojn, ekkriis pro surprizo. Poste ŝiaj okuloj fariĝis eĉ pli or-verdaj.

Sed ŝi ridis.

Kaj tiu rido, malgraŭ ĉiu sentora gajeco, estis timiga.

— Kiu estas tiu homo? — demandis la Ekscelenco.

— Bob Warins!

Charley la Lunmiena kaj Kanibala Bebo eltiris sian revolveron samtempe. Ĉiu eksaltis, kriadis konfuze, kaj la mestiza vizaĝo de la Granda Bubalo paliĝis helflava.


2

— Restu silentaj, kaj neniu elprenu sian revolveron! — stridis la knabino.

Ili eksilentis.

— Vi estas Bob Warins! — li turnis sin severe al la knabo.

“Estas amuze” — pensis la princo.

— Respundu!

— Kion vi volas de mi?

— Ne demandu, sed respondu!

— Mi ne respondos! Ne ordonadu al mi! Jen estas tiu popolaĉo, se volas ordoni. Ili timas vin. Mi tute ne.

– Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke post kvin minutoj vi estos mortinta homo? — kriĉis Charley la Lunmiena. — Ĉu vi pensas, ke tio egalas?

— Se vi mortigos min, tiam estas tute egale.

— Vi venis ĉi tien por spionadi, ĉar vi sciis, de kie minacas vin la danĝero — interrompis la Ruĝa Krifo. — Bob Warins, tiu ekskurso renversis ĉiun vian kalkulon.

Dume la Ekscelenco finlegis la dokumentojn.

— Se ĝis nun estis dube, ĉu mortig vin, nun jam vi povas esti certa pri tio.

— Sed kion li faris? — ĝemis la Granda Bubalo.

— Tiu homo koluziis kun regento Fernandez, kaj li mortigis princon St. Antonio!


3

Li staris tie, kiel la murdisto de si mem. Tio iomete surprizis lin.

La Ruĝa Krifo turnis sin al li.

– Ĉu vi volas renveni tial, ke vi regu sur la insularo Feliĉo?

— Mi konfesas tion.

— Regento Fernandez, la kuratoro de princo St. Antonio skribis tiun leteron kaj la dokumenton al Warins.

Hm… Kio estas skribite en tiuj paperoj?

— Mi volas scii ĉion! — diris Ruĝa Krifo kaj ŝi forprenis la dokumentojn de la Ekscelenco. Ŝi rapide traleĝis tiujn.

— Kia friponaĵo! — ŝi kriis, kaj kolera malestimo ekbrilis en ŝiaj multkoloraj okuloj. — Vi do koluziis kun tiu fia regento por formeti la junan St. Antonion el la vojo.

— Malvere! Ĝi estas fia kalumnio!

— Silentu! Jen estas la manskribo de la regento kaj ankaŭ la via! — Ŝi legis.


Se iam mi okupos la tronon de la dinastio St. Antonio,

la dispozicia rajto de ĉiuj koncesioj, eldonitaj

dum la respubliko, koncernas regenton Fernandez


— Vi volis atingi vian celon per alies helpo! — kriis la Ekscelenco moke. — Estas bonŝance, ke nia klubano Bonifaco denuncis Jimmy la Ĝisorelan.

La princo preskaŭ sufokiĝadis pro la doloro, kiam li enrigardis en la dokumentojn kaj ekkonis la manskribon de la regento. Kiel terura afero! Do onklo Fernandez koluziis kun tronuzurpanto, kun la filo de pirato, kiu estas fuĝinta bagnano!

— Estas klare! — diris la Ruĝa Krifo. — Oni mortigis la princon, kaj Jimmy la Ĝisorela transprenis la rolon de la reĝo helpe de la regento.

— Nun iru… — diris la Ekscelenco al la knabino. — Raportu al tiu certa sinjoro, ke ni volas paroli kun li.

Kiam la knabino foriris, fariĝis silento por iom da tempo.

— Estas enigme — diris la Ekscelenco — , kiel volas Jimmy la Ĝisorela kredigi la identecon al la familio… Kio estas via opinio, Fred?

— Ĉu Fred la Malpura, kiel opinias pri la afero? — demandis Tulipo.

La kapitano dormetadis.

— Ĉu la afero ne interesas vin?

— Kia afero?

— Ĉu vi ne aŭdis, kion rakontis Bonifaco, kiun vangofrapis Jimmy la Ĝisorela?

— Bonifaco estas ebria fripono.

— Bonifaco asertas tion, ke Jimmy la Ĝisorela alvenis kiel reĝo sur la ŝipo Honolulu-Star. Post kiam li longe flustradis kun tiu knabo. Laŭ Bonifaco altrangaj sinjoroj veturigis Jimmy la Ĝisorelan sur jahto Almira sur la insularon Feliĉo.

— Kian rilaton havas la knabo al tiu afero?

— Li neis, ke li konas Bonifacon.

— Mi komprenas tion. Nek mi fanfaronas pri tio.

— Kio estas via opinio?

— Ni devas mortigi tiun knabon…. — Ili vidis kun malŝato, ke Fred la Malpura ankaŭ nun zorgas pri la venĝo kontraŭ la knabo.

— Kaj… la anglaj krozŝipoj, veturegantaj al Almira defendas la reĝlandon de Jimmy la Ĝisorela — interrompis Charley la Lunvizaĝa. — Ĉar du krozŝipoj estas konstante en la proksimo.

— Ne estas verŝajne, ke la angloj intervenus por defendi la tronon de Jimmy la Ĝisorela.

Ĝi vere ŝajnis malverŝajna, kaj lia reĝa moŝto komencis farti malbone. Povas esti danĝere, se ili bezonas la defendon de la angloj… kaj Jimmy la Ĝisorela sidas sur la trono.

— Jen estas la momento — diris la Ekscelenco — , kiun ni atendas de jaroj! Ni veturos al Almira! Ni senmaskigos Jimmy la Ĝisorela, kaj ni restarigos la respublikon en la kaoso. Tiam vi, kaj viaj homoj ricevos grandan premion.

— Kio estu al tiu piratido?

— Mortigu lin!


Загрузка...