Notoj

[1]

En la esperanta titolo mi tradukis la vorton zajazd per «armita posedopreno», ĉar ĝi ne signifas simplan invadon (najazd), sed rajtigitan plenumon de juĝa verdikto per kolektitaj privataj fortoj armitaj.

[2]

La germana filozofo Nietzsche, kreinto de Zarathustra, skribas en sia antaŭnelonge eldonita korespondado al sia amiko Overbeck: «Ĉu vi konas Sinjoron Tadeon de Mickiewicz, en traduko de Lipiner? Mi konfesas, ke mi estas plena de miro, ke en niaj tempoj povis aperi tia poemo. Mi ne scipovus en la literaturo de nia centjaro trovi ion egalan al Sinjoro Tadeo, laŭ riĉeco, enhavopleno kaj simpleco de anim-agordigoj, ankaŭ rilate al stranga ĉarmo poezia».

[1]

La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita «litvano», kion oni ne konfuzu kun «litovo», ano de litova gento en parto de Litvo.

[2]

En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa) en Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Dipatrino en la preĝejeto super la «Ostra Brama» (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.

[3]

Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.

[4]

Kościuszko Tadeusz, nask. en j.1746 en Litvo, mort. en j.1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armestro dum la nacia leviĝo en j.1794.

[5]

Rejtan Tadeusz, unu el la plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773) li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780)

[6]

«Fedon», verko de la greka filozofo Platono pri la senmorteco de la animo.

[7]

Kat[on]o el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li mem mortigis sin en Utika en j.46 a. K.

[8]

Jasiński Jakób, ĉefo de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvo, generalo en la nacia milito en j.1794 — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de la Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j.1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.

[9]

Dombrovski-mazurko, kanto de la polaj legionoj, batalintaj sub la generalo Dąbrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama «Ankoraŭ Polujo ne pereis»; jen ĝia unua strofo:

La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;

Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros.

Marŝu, marŝ’ Dombrovski, el Itala lando

Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!

[10]

Wojski (tribun[us]o), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis gardi la sekurecon en la konfidita al li distrikto kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de la nobelaro dum la milito. Tiutempe (j.1811) la ofico estis nur titola.

[11]

Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de la distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.

[12]

Ĉambelano (kamerestro) antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La disttrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.

[13]

Kontuŝo (kontusz), longa nobela suprvesto kun distranĉitaj manikoj.

[14]

Vokisto (Woźny), antaŭe malsupera juĝa oficisto en Polujo; lia devo estis disporti juĝajn alvokojn, anonci verdiktojn k.t.p. Tiun ĉi oficon plenumis kutime la nobeletaro.

[15]

Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, posteaj gubernioj), kiuj dividiĝis en distriktojn.

[16]

Juristoj, advokatoj kaj iliaj lernantoj. La palestro estis praktika lernejo de leĝoscienco kaj advokateco.

[17]

Monaĥo, kolektanta almozon por sia monaĥejo.

[18]

Chołodziec, manĝaĵo el betfolioj kaj malvarma kremo.

[19]

En Polujo estis la kutimo, ke nobelaj junuloj, precipe malpli riĉaj, iris al la kortegoj de grandaj sinjoroj, tie lernis la societajn manierojn kaj sin preparis por publikaj oficoj kaj por la armea servo.

[20]

Roma imperiestro (69–790 p. K.), kiu impostis la urinon aplikatan de fulistoj; li diris, ke la mono de tie devenanta «non olet» (ne odoras).

[21]

Nogajoj, Tataroj el la nomada hordo apud la Azova Maro.

[22]

Koncernas la korupton de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon kaj dispartigon de Polujo.

[23]

Proksime al Vilno.

[24]

Filo de reĝa pokalestro (podczaszy), titolo.

[25]

La sakerfalkon are postflugas birdetoj; el tio devenas la pola proverbo: «Postkuri iun kiel sakerfalkon»

[26]

Vermo, pole Robak, kaŝnomo de l’ monaĥo.

[27]

Suvorov Aleksandro, rusa generalo, nask. en j.1729 mort. 1800. Post la malvenko de Kościuszko ĉe Maciejowice li okupis Pragon (1794) kaj poste Varŝavon. Li batalis ankaŭ venke kune kun la aŭstroj kontraŭ francoj en Italujo (1799). La rusa popolo rakontis multe pri la sorĉaĵoj de Bonaparte kaj Suvorov.

[28]

Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de la registaro, aŭ de civitanoj. Rejentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.

[29]

Vilno, kiu havis faman polan universitaton, fermitan de rusoj en j.1832; tie studis interalie Mickiewicz.

[30]

Imitante la ĉasistan lingvon, la traduko uzas en ĉi tiu rakonto de la Rejento kelkajn senfleksiajn interjekciojn: Pel! = pelu, postkuru (voko al hundoj, liberigataj de la kondukrimeno); tuj tuŝ! = preskaŭ tuŝas, jam estas tre proksime; salt! = faras salton; salt! salt! = faras du saltojn; sving! = svingas, turnas sin; kapt! = kaptas.

[31]

Stanisław August, la lasta reĝo de Polujo (1764–1795).

[32]

Niesiołowski Józef, grafo, lasta vojevodo de Novogrodek, prezidanto de revolucia juĝejo, dum insurekcio, kiun kontraŭ Rusujo organizis en Litvo Jasiński en j.1794.

[33]

Białopiotrowicz Jerzy (Georgo), ŝtatviro ĉe reĝo Stanisław August, lasta «Skribisto» de Litva Grand-Duklando, partoprenis ankaŭ en la litva leviĝo kontraŭ rusoj en j.1794.

[34]

Lech, fabela protoplasto de leĥidoj (poloj), fondinto de urboj Gniezno kaj Poznań.

[35]

Reĝa tranĉisto (krajczy), antaŭe en Polujo kortega oficisto, plenumanta servon ĉe la reĝa tablo. Tiu ĉi ofico fariĝis poste nur titola.

[36]

En Słuck estis fabriko, fondita de princo H. Radziwiłł en j.1750, kie oni faris famajn orteksajn zonojn.

[37]

Mallarĝa longforma libreto, en kiun oni enskribis la nomojn de la procesantaj partioj laŭ difinita ordo. Ĉiu advokato kaj ĉiu juĝa vokisto devis havi tian vokandon.

[38]

Estraro de israelida komunumo.

[39]

Malsupra vestaĵo, sur kiun oni metis la kontuŝon (vidu antaŭe).

[40]

Napoleono I Bonaparte, granda imperiestro de francoj (1804–1815), kiu militis en Egipto (1798) kaj en Sirio, kie lia generalo Kleber venkis la turkojn sur la monto Tabor (1799); same li venkis la aŭstrojn ĉe Marengo en Italujo (1800) kaj ĉe Ulm en Virtembergio (1805), kaj aŭstrojn kaj rusojn ĉe Austerlitz en Moravio (1805), fine li marŝis kontraŭ Rusujon (1812).

[41]

En senco de Rusujo; la nomo restis parte en la pola lingvo kiel mallongigo de la malnova nomo «Moskva Grand-Duklando».

[42]

Post la tria dispartigo de Polujo en j.1795, polaj elmigintoj diskurinte en Eŭropo, pensis pri restarigo de la sendepedeco de sia patrujo per armita forto. Henryk Dąbrowski, generalo en la insurekcio de Kościuszko, organizis en j.1797, kun permeso kaj helpo de la franca registaro, en Italujo polan armeon (polaj legionoj) kaj preparis planon, por batale trapenetri kun ili en Polujon. Kiam tio ne prosperis, li restis plue en franca servo, partoprenis honore en la itala milito kaj enmarŝis (1798) en Romon. Lia subkomanda generalo Kniaziewicz, kreinto de t.n. Apud-Danuba legiono, ricevis (1799) rekompence de siaj meritoj la distingan komision, enmanigi al la franca registaro la standardojn konkiritajn de la tuta armeo ĉe la malamiko. Malgraŭ la brilaj faroj ne plenumiĝis la esperoj, kiujn oni alligis al la legionoj. Francujo disigis ilin en j.1801, kaj parton de ili, kontraŭ ilia volo, ĝi elsendis sub komando de princo Jabłonowski sur la insulon San Domingo, igante ilin viktimo de malsanoj kaj negraj bataliloj.

[43]

Varsovia Duklando, tiam (1811) pola ŝtato sendependa kun saksa dinastio, estis formita de Napoleono en j.1807, post lia venko je Prusujo kaj Rusujo, el la partoj de Polujo, kiujn la prusoj forprenis post la lasta dispartigo en j.1795. Tiu ĉi Varsovia Duklando, nomita tiel laŭ sia ĉefurbo, ekzistis ĝis la j. 1812-a, kaj post la Viena kongreso, ĝi transiris, kiel Pola Reĝolando, sub la rusan sceptron.

[1]

Oni ne forgesu, ke Mickiewicz skribante tiujn vortojn, estis ekzilito el patrujo.

[2]

Leviĝu knabo! (latine)

[3]

Duonkapro (Półkozic), blazono havanta en ruĝa kampo (ŝildo) azenan kapon kaj super kasko (hełmo) duonon de virkapro.

[4]

Tablestro (stolnik) antaŭe en Polujo ofico, komence kortega, poste krona, al kiu estis ligita la devo servi al la reĝo ĉe tablo; plenumantaj ĝin fariĝis kelkfoje senatoroj, kaj Stanisław August Poniatowski, antaŭ kiam li fariĝis reĝo, estis litva tablestro.

[5]

Leĝdona kunveno de delegitoj (parlamento).

[6]

En malnovaj kasteloj oni starigis sur ĥorejo orgenon.

[7]

Primaso, titolo de Gniezna ĉefepiskopo en Polujo; li estis respektata kiel pola ekleziestro, unua princo en la ŝtato, kaj post la morto de reĝo, lia anstataŭanto.

[8]

Ĉasestrino, edzino de la Ĉasestro (Łowczy), kortega reĝa oficisto, kiu devis zorgi pri konservado de la ĉasbestaro kaj pri la aranĝado de ĉasoj por la reĝo. Ĉi tiu ofico fariĝis poste titola.

[9]

Kastelano, antaŭe supera oficisto en Polujo; li havis sidon en senato kaj li estis, laŭ digno, malsupera al vojevodoj, kun escepto de la Krakova kastelano havanta rangon antaŭ vojevodo kaj de la Vilna kaj Trokia egalaj al la vojevodoj.

[10]

Nigra t.e. sango-supo, donita ĉe tablo al fraŭlo, svatiĝanta al fraŭlino, signifis rifuzon.

[11]

Leĝo de Tria Majo, t.e. Konstitucio de la 3-a de Majo 1791 j., trovis kontraŭulojn en kelkaj grandsinjoroj polaj, kiuj samtempe kun Rusujo konspiris por nuligi ĉi tiun tre liberalan ŝtatan reformon povantan savi Polujon de minacanta fina pereo. Ili formis la kontraŭ-konfederacion (unuiĝon) en Targovica (1792) kun Feliks S. Potocki kiel ĉefo. Kontraŭ la rusa armeo, kiu invadis en Litvon kaj Ukrainon kaj estis subtenata de la Targovicanoj, marŝis princo J.Poniatowski, Kościuszko, Zajączek kaj princo Ludoviko Virtembergia. La Tablestro ne apartenis al la perfiduloj Targovicanoj.

[12]

Moskvulo (moskovito, moskal), malnova nomo por grandruso, same kiel Moskvo por Grand-Rusujo (komparu [41] Lib. I).

[13]

Karabelo, malpeza kurba sabro kun ornamita tenilo.

[14]

Tiu ĉi verso signifas, ke la Tablestro havis en sia familio senatorojn (seĝojn senatorajn), virojn ornamitajn per ordenaj rubandoj kaj hetmanojn (kun komandestraj bastonegoj).

[15]

Invado (zajazd), posedpreno de juĝe-rajtigito per helpo de armita nobelaro, kiu plenumis la juĝan verdikton anstataŭante la nesufiĉan policon.

[16]

Tiu ĉi grasa fiŝo rostiĝas laŭdire en propra graso.

[17]

Vicinoj (wiciny), grandaj riverŝipoj sur Njemeno, per kiuj la litvanoj faris komercon kun Prusujo flosigante grenon kaj prenante interŝanĝe koloniajn komercaĵojn.

[18]

Zrazo (zrazy) stufitaj frapviando-ruletoj.

[19]

Ukazoj — dekretoj, ordonoj en la nomo de la rusa imperiestro.

[20]

Tio signifas, ke ili ne estas tiel proksimaj geparencoj, ke laŭ katolikaj ekleziaj reguloj (kanonoj) ili ne povus geedziĝi.

[21]

Bolonjano, speco de italaj hundetoj; la vortoj «de hundino» kaj «Sukin-o» estas samsignifaj.

[22]

La ĉasestra ŝerce-fantazia nomo Kozodusin signifas Kaprinsufokanto.

[23]

Vulgare «tiel proksime (al la rezidejo)»

[24]

Jegermajstro, ĉasestro; policmajstro, policestro en Rusujo.

[25]

Mariage, speco de kartludo.

[26]

Grandpolujo, la okcidenta parto de la lando, kiu post tria dispartigo de Polujo ampleksas ankaŭ la nunan prusan Provincon Poznanian.

[27]

Antikva roma diaĵo.

[28]

Latine: Paco, paco, paco kun vi!

[29]

Marŝal’-bastono, insigno de marŝalo, t.e. de sejma prezidanto.

[30]

Dominik princo Radziwiłł, granda ŝatanto de ĉaso; li elmigris en la Varsovian Grand-Duklandon kaj proprakoste li formis kavalerian regimenton, kiun li mem komandis. Li mortis en Francujo en j.1813. Kun li estingiĝis la vira linio de princoj en Ołyka kaj Nieśwież, plej eminentaj grandsinjoroj en Polujo kaj eble en Eŭropo.

[31]

Generalo Mejen distingiĝis en la nacia milito dum la tempo de Kościuszko. Ĝis nun oni montras en Vilno la remparojn de Mejen.

[1]

Nomoj ŝerce fantaziaj; Kokosz — kokino, klukulino; Jędyk (indyk) — meleagro.

[2]

La traduko imitas la popolajn nomojn; La botanikaj latinaj estas: Vulpino — cantharellus cibarius; arbarano — boletus edulis; rugulo — lactaria delicioza (agaricus deliciosus); musomorto — agaricus (amanita) muscarius; rusuleto — russula; kaprido — boletus luteus; funuleto — cantharellus aurantiacus; blankulo — lactaria piperata; polvulo — lycoperdon.

[3]

Unu el litovaj popolkantoj parolas pri fungoj militirantaj sub komando de «arbarano»

[4]

Karneola — flavoruga.

[5]

Otiso, birdo granda kiel meleagro, malfacile alirebla.

[6]

Ĥaradrio, birdo vadanta, nestas en vastaj marĉoj.

[7]

Moknomo por bienposedanto, vilaĝa mastrumanto.

[8]

Piotrków, urbo en Pola Reĝolando estis en malnovaj tempoj loko de kunvenoj kaj kronlandaj sejmoj; poste sidejo de plej supera aŭ Kronlanda tribunalo. — Dubno, urbo en Volinio, antaŭe fama per foiroj kaj kontraktoj (negocaj interkonsentoj)

[9]

Tibur, urbo proksima de Romo, hodiaŭa Tivoli; tie loĝis la glora roma poeto Horaco.

[10]

Pausilippo, monto fama pro grandega groto, proksime de Neapolo.

[11]

Menadoj, virinoj el sekvantaro de greka dio Bakĥo, portis en mamoj bastonojn ĉirkaŭvolvitajn per hedero kaj vinberaj branĉetoj.

[12]

Breughel, Brueghel Jan, nask. 1568, mort. 1625, fama nederlanda pentristo de pejzaĝoj. Lia frato «de helsche Brueghel» pentris scenojn inferajn.

[13]

Ruisdael Jakob, fama nederlanda pejzaĝisto.

[14]

Orłowski Aleksander, fama pentristo kaj desegnisto pola; nask. 1777 en Varsovio, mort. 1832 en Petersburgo.

[15]

Miozoto.

[16]

Armillaria; pri ceteraj fungoj komparu [2].

[17]

Pranestejo (matecznik), nealirebla loko en arbarego, kie la sovaĝaj bestoj naskiĝas kaj vivas sendanĝere.

[18]

Centulo, aŭ centestro, estro super cent kabanoj.

[19]

Deviga komunuma laboro ĉe vojoj kaj pontoj. — Servuto — laboro por bienposedanto.

[20]

Speco de anglaj hundoj, malgrandaj, sed fortikaj, servantaj en pelĉaso je granda sovaĝa besto, precipe urso (buldogoj).

[21]

Spravnik, landa policestro, kaj Strapĉi, speco de registara prokuroro; rusaj oficistoj, kiuj pro misuzado de sia povo estis malamataj de civitanoj; Strapcina, la nomo de la hundino.

[22]

Oferto, mallongigo de offertorium, dua parto de la meso kun preĝoj por la intencita celo.

[1]

Bjalovjeĵa praarbarego en Grodna gubernio kun vilaĝo Białowieża. — Świteź, pentrinda lago en Novogrodeka distrikto, fama pro la balado de Mickiewicz titolita «Svitezja nimfo». — Ponary, montoj. — Kuszelewo, vilaĝo malproksime de Novogrodek.

[2]

MendogMindowe, Litwa reganto en XIII-a jarcento; li celis al unuigo de ĉiuj litvaj landoj sub unu reĝa sceptro. — Witenes, litva duko, mortinta en komenco de XIV-a jc.; li batalis dum la tuta vivo, precipe kun la germanaj Krucokavaliroj (krucistoj), por konservi sian landon en tuteco kaj sendependeco. — Gedymin, Granda Duko litva 1315–1341, patro de Kiejstut kaj Olgierd kaj avo de Witold kaj Władysław Jagiełło, kiu alpreninte la bapton kaj edziĝinte kun Jadwiga, nepino de la pola reĝo Kazimiro Granda, lasta vira posteulo el la Piasta dinastio, donis komencon al la Jagiellona dinastio, reganta en Polujo de 1386–1572 j. — Litvo, doninte al la Pola Krono sian dinastion kaj akceptinte kun la roma-katolika kristaneco la polan kulturon, post la libervola unuiĝo de ambaŭ ŝtatoj, nacie tute kunkreskis kun Polujo kaj dum la perfortaj dispartigoj de la komuna pola ŝtato kaj poste, Litvo refoje heroe kunbatalis por la restarigo de ĝia tuteco kaj sendependeco. Multaj el la plej eminentaj polaj viroj estis litvaj poloj.

[3]

Laŭ tradicio Gedymin havis sur la Ponara monto sonĝon pri fera lupo kaj laŭ konsilo de Lizdejko (ĉefpastro de la idolana Litvujo) li fondis la urbon Vilno, ĉe la enfluo de la rivero Wilejka en Wiljon.

[4]

Unuaj fondintoj de Romo: Romulo kaj Remo.

[5]

Zygmunt August, la lasta pola reĝo el Jagellona dinastio; li regis de 1548–1572 j. kaj estis levita laŭ antikva kutimo sur la tronon de la Granda Litva Duklando; li ligis al zono glavon kaj kronis sin per kolpako (alta pinta ĉapo velura kun zibelpelta borderaĵo) Li estis fervora ĉasisto.

[6]

En Rosień-distrikta vilaĝo Bordzie, bieno de la Litva Landskribisto Paszkiewicz, kreskis kverko konata laŭ nomo Baublis, kiu en idolanaj tempoj estis pie adorata kiel sanktaĵo. En la interno de tiu elpuntrinta grandegulo (forhakita en j.1812) la ŝtatviro Paszkiewicz aranĝis muzeon de Litvaj antikvaĵoj.

[7]

Proksime de la Novogrodeka paroĥejo kreskis antikvaj tilioj; multaj el ili estis forhakitaj ĉirkaŭ la j.1812.

[8]

Czarnolesie, vilaĝo en kiu loĝis Jan Kochanowski, plej eminenta poeto pola en XVI cj. (nask.1530, mort.1584) Sub branĉegoj de tilio, kiu ĉirkaŭombris lian domon, li ofte meditis kaj verkis multajn el siaj belegaj poemoj, inter-alie la famajn korskuantajn elegiojn «Treny» post la morto de sia plej amata filineto Ursula.

[9]

Koncernas la ukrainan polan poeton Seweryn Goszczyński (1801–1876) kaj precipe lian poezian rakonton «Kanjova Kastelo» (Zamek Kaniowski), kiu laŭ enhavo kaj karaktero estas vera kozaka kanto plena de malserena, grandioza spirito de la stepoj.

[10]

Driado, antikva greka nimfo loĝanta en arbo.

[11]

Tiro, urbo en antikva Fenicio.

[12]

Hiramo, reĝo de Tiro, ŝatanto de grandiozaj konstruaĵoj, estis en rilatoj kun Salomono, kiu konstruis la faman templon.

[13]

En Itala urbo Piza troviĝas turo, kiu estas 54 metrojn alta kaj 5 metrojn klinita.

[14]

Cices, fadenoj; ĉi tie oni parolas pri «tefilim», leda skatoleto kun la diaj dek ordonoj.

[15]

Kolomijkoj (Kołomyjki), rutenaj kantoj, kiel la polaj mazuroj, aŭ mazurkoj (t.e. mazuretoj)

[16]

Aŭzonoj, antikva loĝantaro de la sudokcidenta parto de Italujo; ĉi tie en senco de Italujo. La kanto estas la marŝo de Dąbrowski, kies komenco troviĝas en la noto [9], Lib. I.

[17]

Loko honora, originale «pokucie»: loko, kien antaŭe oni starigis la domajn diojn kaj kie ĝis nun la rusoj pendigas bildojn de sanktuloj. Tie litva kampulo sidigas sian gaston volante lin honori.

[18]

Latine: plej respektinda.

[19]

Kovno, urbo komerca en Litvo, ĉe riveroj Vilja kaj Njemen. Ĉi tie en j.1819 la 21-jara Mickiewicz estis instruisto gimnazia.

[20]

Częstochowa apartenis tiam (1811) al Varsovia duklando (komparu noton [43] en Lib. I). Pro la rusa-franca milito la litvanoj esperis, ke Napoleono kiel venkanto reunuigos Litvon kun Polujo kaj restarigos la polan regnon en la antaŭaj limoj.

[21]

La rusa eklezio; tio signifas: Litvo estas sub rusa regado.

[22]

Registara gazeto eldonata tiam en Vilno.

[23]

Mitro, princa krono super princa blazono.

[24]

Por dokumenti sian sidonecon al la nova religio la konvertitoj kutimis meti krucon en la familian blazonon.

[25]

Poraj, la blazono de Mickiewicz, havis blankan rozon sur la ruĝa ŝildo.

[26]

Stryjkowski Maciej, pola historiisto, vivinta en la XVI-a cj.

[27]

Gdańsk, germane Danzig, urbo apud Vistulo, ĉe Balta Maro, ekokupita de prusoj post la dua dispartigo de Polujo en j.1793. En j.1807 la urbo kapitulaciis al franca marŝalo Lefebvre.

[28]

Sukmano, vilaĝana drapsurtuto; ĉamaro,ĉamarko, pola laĉvesto; taratato,taratatko, mallonga pola kapoto kun laĉoj kaj franĝoj.

[29]

En batalo ĉe Austrlitz (ĉeĥe Slavkov) en j.1805, en kiu Napoleono venkis aliancan armeon aŭstro-rusan sub komando de Kutuzov, ĉeestis persone la imperiestroj Franco II kaj Aleksandro I kun sia frato Grand-duko Konstanteno.

[30]

Kvesti, kolekti almozon por bonfara celo; ĉi tie por monaĥejo.

[31]

Standardestro (chorąży), antaŭe en Polujo ofico krona, kortega, aŭ landa. Dum grandaj solenoj, militoj k.t.p. la standardestroj portis standardon ŝtatan aŭ landan. Poste ĉi tiu ofico fariĝis titola.

[32]

Gulo, speco de urso.

[33]

Laŭ popola opinio la bekoj de grandaj rabobirdoj en maljuneco ĉiam pli kurbiĝas kaj fine la supra pinto fleksiĝante fermas la bekon kaj la birdo mortas de malsato.

[34]

Efektive oni neniam trovas skeleton de mortinta besto.

[35]

Birdeto, malgrand-kalibra pafilo, en kiun oni metas malgrandan kuglon. Bonaj pafistoj el tiaj pafiloj trafas flugantan birdon.

[36]

Kutime Miĉjo (Misio), nomo donata al urso.

[37]

Serpentino, sabro kurbigita.

[38]

Vidu la noton [27].

[39]

En boteloj de Gdanska brando (likvoro) estas funde oraj folietoj.

[40]

Kirejka, turka surtuto kun pelta subaĵo.

[41]

Vojski aludas ĉi tie la epopeon «Eneido» de la fama roma poeto Publius Vergilius Maro.

[42]

Aŭdiloj — oreloj de leporo; saltiloj — piedoj de leporo, laŭ pola lingvo ĉasista.

[43]

Vergilio, vidu la noton [41].

[44]

Dido, filino de la reĝo de Tiro, devigite forlasi la patrujon venis sur la bordon de Afriko, kie ŝi elpetis ĉe la reĝo tiom da tero por fondo de loksidejo, kiom kovros bova felo. La reĝo konsentis; tiam Didio tranĉis la felon en maldikajn strietojn kaj ĉirkaŭzonis per ili grandan spacon, sur kiu ŝi konstruis la urbon Kartago. — Vojski eraris parolante, ke li legis tion en verkoj de Vergilio, ĉar ĉi tiu priskribo, kvankam Vergilio multe parolas pri Didono, ne troviĝas en lia Eneido. La maljunulo verŝajne sciiĝis pri tio el iaj klarigoj al la Eneido.

[45]

Skuiĝanta veturileto.

[2]

Enkondukis, enportis (leĝe).

[3]

Originale: Kiel Filip el Konopie t.e. malĝustatempe (proverbe). Laŭ tradicia klarigo de la proverbo iam la parlamenta delegito «Filip el Konopie» komencis dum kunsido paroladon, kiu tute ne koncernis la objekton de la debato. La delegitaro laŭte ekridis kaj la malĝustatempa ekparolo fariĝis proverba. Ĉar leporon oni nomas ankaŭ en kelkaj distriktoj «Filipo» kaj «Konopie» signifas «kanabo», do la proverbo povas esti simple klarigita kaj ĉi tiun pli simplan klarigon sekvas la traduko.

[4]

Lida kaj Oszmiana, urboj en Litvo, en Vilna gubernio.

[5]

Originale: mutigi estas germanigi (mutuligi), vortludo malfacile imitebla, ĉar en slavaj lingvoj muta estas — «niemy». La nomo de germano (niemiec) signifas popol-etimologie «mutulo»; kvankam aliparte ekzistis iam apud Rejno la germana gento de «nemetoj».

[6]

Citaĵo evangelia, proverbo kiel esprimo de mirego.

[7]

Naliboki, urbeto en Litvo, en distrikto Oszmiana.

[8]

Duko Karlo de Nassau-Siegen (nask.1745, mort.1808), fama militisto kaj aventuristo. Li estis rusa admiralo kaj venkis Turkojn ĉe Lemano; poste li estis tute venkita de Svedoj. Kelkan tempon li restadis en Polujo kaj havis polan civitanecon.

[9]

«Spolia opima» (latine), venko-signoj, akiraĵoj.

[10]

Ŝlosisto (klucznik) kaj noktuo (puszczyk) donas en lingvo pola riman asonancon, formante tiel vortludon malfacile imiteblan. Por tio la Ŝlosisto en sia respondo vortludas kun noktu’ kaj nokte en v.622.

[11]

Vulgo (latine) — ordinare, kutime.

[12]

Obdukcio, ago de juĝa oficisto, de li protokole farita.

[13]

Vizio, ofica vokista rigardado de la loko kaj de la faritaj tie malutiloj.

[14]

Brzechacz, bojanto, kalumnianto, vortlude kun la samradika nomo de la Vokisto Brzechalski.

[15]

Mores (latine) moroj; deca konduto, respekto. La senco de la frazo estas: Mi vin punos!

[16]

Speco de sabro, tranĉa kaj pika armilo, iom kurbigita.

[17]

Duonĉano, parto de ĉano, subtenanta en fajroŝtonaj pafiloj la ŝtonon.

[18]

Avoj (Dziady), festo de mortintoj, litva popola festo, konservita el idolanaj tempoj en kelkloke ĝis hodiaŭ, por honori la animojn de mortintaj parencoj. La sorĉisto (guślarz) alvokis la spiritojn kaj oni ilin regalis per manĝo kaj trinkaĵo. — Tiu ĉi festo formas la centron de «Dziady», unu el la plej sublimaj poeziaj verkoj de Mickiewicz. Fragmento el ili, la «Improvizacio de Konrad» ekzistas jam en Esperanto.

[19]

La Ŝlosisto ne komprenas la stilon de la Grafo. Same kiel li konfuzas ĵokeojn kun lakeoj, li ne konas la vorton vasaloj (wasale) kaj anstataŭigas ĝin per vonsaloj (wąsale), kiuj signifas lipharulojn kaj estas sininimo de «nobeloj flegantaj grandajn lipharojn».

[20]

«Zaścianek, aŭ Okolica» oni nomas en Litvo nobeletaran kolonion por diferencigo de kampulara vilaĝo. La fierajn nobeletojn-lipharulojn ni vidis jam en la drinkejo de Jankiel en Libro Kvara. La ŝerce-fantaziaj nomoj de la nobeletejoj «Rzezikowo, Ciętycze, Rąbanki» aludas la batalemecon de iliaj loĝantoj (ĉar rzezik — tranĉeto, tranĉilo; cięty — tranĉita, akra, tranĉema; rąbanka — eta hakado, sabrado; nur Dobrzyn devenas de dobry — bona).

[21]

Vidu la noton [28], Lib. IV.

[22]

Konfederatka, kvarangula ĉapo kun borderaĵo el ŝafida pelto.

[1]

Nomaro de la juĝaj aferoj.

[2]

Depreki — peti pardonon (de lat. deprecare).

[3]

Targovico, t.e. la ĉefoj de la Targovica Konfederacio, formita kontraŭ la Maja Konstitucio (komparu [11], Lib. II). La Targovicanoj opiniis, ke Jacek Soplica, la mortiginto de la Tablestro, estis ilia partiano kaj rekompence por lia faraĵo donis al Soplicoj parton de bienoj restintaj post la mortigito, kiu apartenis al la Maja Konstitucio. Tiu ĉi favoro de la Targovicanoj estis kvazaŭ makulo sur la Soplica familio. La klarigo sekvas ne pli frue ol en la Libro Deka.

[4]

En jezuitaj mezaj lernejoj (kolegioj) la klasoj estis nomataj laŭ principa instruata latina objekto: gramatiko, sintakso, poezio, retoriko (elokventeco).

[5]

Kisjel (acidaĵo) estas litva manĝaĵo, speco de gelato preparata el avena pasto, kiun oni lavas per akvo, ĝis kiam ĉiuj farun-partetoj estas forigitaj. — El tio devenas la supra proverbo pri malproksima parenceco. Ĉi tie ĝi signifas: Grafo estas tre malproksima parenco de Horeŝkoj; li havas en si malmulte da Horeŝka sango.

[6]

Princo Józef Poniatowski, nask. 1763, nevo de la reĝo Stanisław August, generalo de pola armeo, post enmarŝo de Napoleon I en Polujon ĉefestro de nacia gvardio kaj organizanto de nova armeo pola; li pereis heroe ĉe Leipzig en la rivero Elster en j.1813-a.

[7]

Krono estis nomata Polujo por diferencigo de Litvo.

[8]

En j.1807 Napoleon I faris kun Prusujo kaj Rusujo en Tilsit (Tylża) apud Memel (Njemen en Prusujo) pacon, ĉe kiu estis fondita Varsovia Duklando; Litvo restis ĉe Rusujo.

[9]

Postkuro (Pogoń), blazono de Litvo: kavaliro sur ĉevalo en plena kuro.

[10]

Samogitujo (Żmudź) parto de Litvo, apud Balta Maro, havas urson en blazono.

[11]

Vilno; vidu la noton [3], Lib. IV.

[12]

Królewiec, germane Königsberg komerca urbo en Orienta Prusujo.

[13]

Barono Louis Bignon, diplomato, publicisto kaj historiisto franca: li estis ĉe flanko de Napoleono I-a kaj loĝis en Varsovio 1811–1813. Pri princo Józef v. [6].

[14]

Kalamaŝko, veturileto kun tili-ŝela plektaĵo. Dum la litero «l» havas en lingvo pola, kiel en Esperanto molan sonon, «ł» sonas kiel «l» kataluna, aŭ bulgara. La transskribo anstataŭas «ł» per simpla «l», kvankam oni povus ankaŭ skribi «ŭ» (ekz. «kaŭamaŝko»), ĉar multaj poloj strekitan «ł» tiel nekorekte elparolas.

[15]

Tradi, ofice forpreni havaĵon de ŝuldanto kaj doni ĝin al kreditoro en posedon.

[16]

Wołodkowicz, aventuristo, post multaj malpacaj skandaloj estis kaptita en urbo Mińsk kaj mortpafita laŭ tribunala verdikto.

[17]

Jan III Sobieski, reĝo de Polujo, liberiginto de Vieno kontraŭ turkoj, regis 1647–1696.

[18]

Originale: Ĝeneralan moviĝon per vergoj (branĉetaĵo, wici). Por kunvoki ĝeneralan enarmeigon la reĝo ordonis en ĉiu paroĥejo starigi altan stangon, ĉe kies pinto estis fiksita balailo, aŭ branĉetaĵo. Tio estis nomata: disdoni branĉetaĵon. Ĉiu plenkreskinta nobelo havis la devon aperi senprokraste, por ne perdi sian nobelecon, ĉe la vojevoda standardo.

[19]

Pola; komparu la noton [34], Lib. I.

[20]

Tero Dobĵina, distrikto (hodiaŭ Lipna) en Mazovio, prapola lando kun centro Varsovio. La mazovianoj estas nomataj mazuroj. La Dobĵinanoj enmigrintaj el Mazovio en Litvon donis la nomon Dobĵin (Dobrzyn) al sia nobelareta kolonio; la nomo Dobrzyński signifas «Dobĵina».

[21]

Sanktulo adorata en la Kronlando (t.e. Polujo)

[22]

Povas formi en lingvo pola vortludon, ĉar la pola nomo de kuniklo (lat. cuniculus) «królik» signifas ĝuste «reĝeto», laŭ germana antikva künigel (Königlein).

[23]

Sabroj el tempo de Zygmuntoj, reĝoj de Polujo.

[24]

Armaturo, armaĵo kaj partoj al ĝi apartenantaj ĉirkaŭ la blazono.

[25]

Mars, antikva dio de milito; Venus, diino de beleco kaj amo; al ŝi estis dediĉitaj la ame kverantaj kolomboj.

[26]

Bunĉuk’, ĉevalvosto, pendigita sur lancotenilon, estis uzata en la turka armeo kiel hetmana (armeestra) insigno. La ĉi tie menciita devenis el la Viena ekspedicio de Sobieski kontraŭ la turkoj en j.1683.

[27]

Antikvaj romaj diaĵoj: Ceres, diino de grenoj kaj bonrikoltoj; Pomona, zorgantino de fruktarboj kaj ĝardenaj arbustoj; Flora, diino de printempo kaj floroj; Vertumnus, dio de fruktoj.

[28]

Ano de la Bara konfederacio, t.e. de la armita ligo, kiun la pola nobelaro formis en la Podola urbo Bar en j.1768 kontraŭ la malforta, ŝanceliĝema reĝo Stanisław Poniatowski kaj liaj rusaj aliancanoj, kiuj lastaj permesis al si indignigantajn perfortaĵojn en Polujo.

[29]

Damaska karabelo, fama speco de sabroj el vejnstria ŝtalo, faritaj en la malgrand-azia urbo Damasko.

[30]

Antoni Tyzenhaus, litva trezoristo, t.e.financa ministro de la Litva Grand-duklando, fama disvastiganto de industrio kaj fondinto de kelkaj instruaj institutoj en Litvo, mortis en j.1785 en Varsovio.

[31]

Grafo Aleksander Pociej, subtenis malavare polajn elmigrintojn kaj la legionojn. Dobrzyński defendis lin, kiam Suvorov konkiradis Pragon (vidu la notojn [8] kaj [27] en Lib. I.

[32]

Vidu la noton [17] pri «vicinoj» en Lib. II.

[33]

Pia kanto matena, populara en tuta Polujo. Jen la unua strofo (laŭ Karpiński):

Ĉe matena sunradio: — Vi laŭdatu, granda Dio!

Ĥore kantas elementoj, — Oceanoj, kontinentoj.

Kaj de homo, por favora — Donacaro ĉiuhora.

Al Kreinto kaj Savanto, — Ĉu ne sonus laŭda kanto?

[35]

Bryczka, vojaĝveturilo; pri kałamaszka vidu la noton [14].

[1]

Rivero, ĉe kiu estas situita la urbo Poznań de la same nomata grandpola duklando, kaj poste prusa provinco Posen (komparu la noton [26], Lib.II).

[2]

Vidu la noton [27] en Lib. IV.

[3]

Grafo Józef Grabowski, posedanto de bienoj Łuków en grandpola Poznanja Duklando; dum la Napoleonaj militoj li estis kolonelo de la generala stabo, poste li ludis grandan rolon en la publika vivo de la Duklando. En Łuków, proksime de la urbo Obiezierze, gastis Adam Mickiewicz kun sia frato Francisko.

[4]

Jena, urbo apud rivero Saale, memorinda pro la decida batalo, en kiu (1806) Napoleon I venkis la prusojn.

[5]

Titoloj de germanaj oficistoj.

[6]

Ho sinjoro Dio, ho ve! (germane).

[7]

Herr, sinjoro; Haarzopf, harplektaĵo, portata tiam de oficiroj.

[8]

Pregel, Pregola, rivero en Orienta Prusujo ĉe kiu situas Królewiec.

[9]

Armita unuiĝo de nobelaro sub estr-bastono t.e. prezido de marŝalo elektita.

[10]

Mallonga, laŭ modo internacia.

[11]

Antaŭaj parolintoj; fremd-vorto lasita ĉi tie intence laŭ originalo.

[12]

Famaj estis siatempe la kontraktoj aŭ kunvenoj en Kijovo kaj Minsko; en certaj templimoj ili okazis por farado de diversaj ĉiuspecaj interkonsentiĝoj precipe pri komerca foiro.

[13]

Babina Respubliko. En j.1568 fondis pola nobelo, nome Pŝonka, en sia bieno Babin ĉe Lublin satiran societon, kiu ricevis la nomon de Babina Respubliko. Ĝi vipis la morojn de samtempanoj kaj sendis al ĉiu, kiu distingiĝis per difekto aŭ malsaĝeco, diplomon, per kiu li estis akceptita en la respublikon kaj ricevis en ĝi oficon: Kurac-fuŝulo fariĝis kuracisto, timulaĉo — armeestro, disipulo — ekonomo.

[14]

Trakto, landvojo kunuganta grandajn urbojn (ŝoseo).

[15]

Vortoj son-imitaj, signifantaj sensencan bruon.

[16]

Vortoj sone-imitantaj la skermadon.

[17]

Skribistoj (pisarze), oficistoj en malnova Polujo, apartaj por la Krono kaj Litvo; ili laboris flanke de reĝoj kaj kanceleroj kaj kun ilia scio eldonis aktojn kaj diplomojn.

[18]

Plej malalta (unua komenca) klaso en lernejo.

[19]

Vidu la noton [26] en Lib. II.

[20]

Malsupra ĉapeto, ne deprenata de la kapo.

[21]

Jegroj, ĉasistoj; vorto germana, uzata en rusa armeo.

[22]

Bielica, urbeto apud Njemen.

[23]

Łosośna, alfluo de Njemen.

[24]

Infanoj, pola etiga formo laŭ hebrea baĥur (junulo); fein, bele (germane)

[26]

Marŝaleco, administrado de la domo kaj servistaro.

[27]

Piara konvikto, edukejo kaj instruejo, administrata de pastroj Piaroj, estis tiutempe plej bona instituto de publika edukado en Polujo — Vikto — vivteno, nutraĵo.

[28]

Promovi — antaŭen ŝovi, levi sur pli altan pozicion.

[29]

Plej delikata kaj plej bona faruno en la tuta lando devenis el mueliloj en Marymont apud Varsovio.

[30]

Sak, bovida ledo, sininimo de stultulo.

[31]

Ekzekvi, plenumi juĝe.

[32]

Plusk, plask, vortoj sone imitantaj plaŭdadon, laŭ originalo.

[33]

Ŝarĝa veturigilo.

[34]

Zan kaj Czeczot estis universitataj kolegoj kaj amikoj de la poeto, do li metas ĉi tie iliajn nomojn apud sia.

[1]

Harmoniko, ĉi tie muzika instrumento, konsistanta el vitraj diskoj kaj rulo (aŭ sfero), kiu turniĝante kaj tuŝante disketojn eldonas sonojn.

[2]

Harpo de Eolo, korda instrumento muzika, kiun tonigas ekblovoj de vento.

[3]

La steloj hodiaŭ estas nomataj «Ĝemeloj» (dunaskitoj)

[4]

Kribrilo, konstelacio nomata «Harplektaĵo de Bereniko»

[5]

Davida veturilo, konstelacio nomata de astronomo[j] «Granda Urso».

[6]

Satano — ĉefdiablo.

[7]

Estis kutimo pendigi en preĝejoj elfositajn skeletojn, kiuj, laŭ opinio de la popolo, estis ostoj de grandeguloj — Mir, urbo en Litvo.

[8]

Memorinda kometo el j.1811.

[9]

Puzyna Elizabeto, fama fondintino kaj subtenantino de la astronomia observatorio en Vilno, mort. 1767.

[10]

Pastro Poczobut Odolanicki, nask.1728, fama astronomo pola, eldonis verkon «Pri Zodiako en Dendera» kaj kunhelpis per siaj astronomiaj observoj al Lalande ĉe liaj kalkuloj pri rondiro de luno. Poczobut estis profesoro kaj rektoro de la Vilna Akademio 1764–1799. Lasinte sian instruistan okupon li revenis al la societo de Jezuitoj en j.1808 kaj mortis 1810.

[11]

Jan Śniedecki, nask. 1756, eminenta matematikisto kaj astronomo pola, profesoro de la Krakova akademio kaj post Poczobut rektoro kaj profesoro de la Vilna akademio, mort.1830.

[12]

Karoso, kovrita kaleŝego.

[13]

Branicki Francisko Ksavero, granda hetmano kronlanda kaj poste generalo rusa; li estis apud Felikso Potocki kaj Severino Rzevuski unu el formintoj de la Targovica konfederacio (komparu la noton [11] en Lib. II).

[14]

Jassy, urbo en Rumanujo; en j.1792 kunveturis tien la Targovicanoj.

[15]

Leŭtenanto de kirasa signo, rango oficira ĉe t.n. kirasaj standardoj en pola armeo.

[16]

Turkaj armeoj marŝantaj kontraŭ Vieno.

[17]

Pastro Bartochowski, jezuito, dediĉis sian laŭdan poemon sub titolo «Fulmen Orientis» al reĝo Jan III, post lia reveno el la Viena ekspedicio.

[18]

T.e. princo Adam Kazimierz Czartoryski, ĉefestro de podolaj landoj, civitano meritplena por patrujo. Li naskiĝis en Gdańsk (1734), mortis en Sienawa (1823).

[19]

La duelo de la duko de Nassau (komparu la noton [8] en Lib. V) kun tigro en Libio resonadis tiam en ĉiuj gazetoj eŭropaj.

[20]

Ĉefo de samregulaj monaĥejoj en monaĥeja provinco.

[21]

En danĝero de morto (latine).

[22]

Meduzo, ĉe antikvaj grekoj fabela, monstra virino, kun serpentaj haroj kaj rigardo ĉion ŝtoniganta.

[23]

Świtezianka; laŭ popola famo, sur bordoj de la lago Świteź (vidu la noton [1] en Lib. IV) montriĝas nimfoj, kiujn la popolo nomas Svitezjankoj t.e. Svitezjaninoj.

[24]

Sinjorinoj, fraŭlinoj (france kaj internacie), laŭ originalo.

[25]

Leĝa enkonduko.

[26]

Tiuj vortoj estis diritaj de Ŝlosisto per ŝerce imitita malbona latinaĵo, laŭ uzata tiam en juĝejoj, kiu enhavis ofte polajn esprimojn kun latinaj deklinaciaj finaĵoj. La frazo signifas: «kun boskoj, arbaroj kaj limoj, kampuloj, vilaĝestroj kaj ĉiuj aĵoj, kaj kelkaj aliaj».

[27]

Manlius, brava militisto, post invado kaj dezertigo de Romo per Galloj, en j.389 a.K., savis antaŭ ili Kapitolon (Roman kastelon kun templo de Zeŭso), vekite per krio de sanktaj anseroj.

[28]

Speco de koboldo aŭ malbona spirito.

[1]

kunvoko de armeo.

[2]

Flava Libro, tiel nomata laŭ kovrilo, estis barbara libro da rusaj militaj leĝoj. Ofte dum paca tempo la registaro anoncis tutajn provincojn kiel estantajn en milita stato kaj laŭ la Flava Libro donis al armea komandanto plenan povon pri la havaĵo kaj vivo de loĝantoj. Sciate estas, ke ekde j.1812 ĝis la revolucio (1831) tuta Litvo dependis de la Flava Libro, kies plenumanto estis la Grand-duko tron-sekvanto.

[3]

Antaŭuloj, prapatroj.

[4]

Pastro Józef Baka, jezuito, vivinta en XVIII-a cj, verkis poemon «Rimarkoj pri morto neevitebla, al ĉiuj komuna», el kiu Mickiewicz citas ĉi tie kelkajn versojn.

[5]

Brokato, orteksaĵo — Skarlato, skarlatkolora teksaĵo, metafore en senco de reĝa digno aŭ kardinala.

[6]

«Dek unu — dek du» (germane), kartludo.

[7]

Sukinsyn (hundinfilo), insulta vorto rusa.

[8]

Tasako, larĝa glavo; sturmako, pafilo kun larĝa tubo ĉe elfluga aperto.

[9]

Kruca arto, sabrado dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ krucforme.

[10]

Kaporalo, instruanta rekrutojn.

[11]

Praporŝĉik, la unua rango oficira en tiama rusa armeo.

[12]

La litva «maczuga» estas farata laŭ sekvanta maniero: oni elektas junan kverkon kaj ektranĉas ĝin de supre ĝis malsupre per hakilo, por vundi supraĵe la arbon, distranĉante la mukŝelon. En tiujn entranĉaĵojn oni enmetas akrajn silikojn, kiuj post iom da tempo enkreskas en la arbon kaj formas malmolajn tuberojn. La maĉugoj prezentis dum idolanaj tempoj la ĉefan armilon de la litova pied-ira armeo. Oni uzas ilin iam ĝis nun kaj nomas nasieki (tuber-bastonegoj).

[13]

Post la leviĝo de Jasiński (v. la noton [8], Lib. I), kiam la litvaj armeoj cedis en la direkton de Varsovio, la rusoj proksimiĝis al la forlasita urbo Vilno. Generalo Dejov, fronte de la stabo, enrajdis tra la Pinta Pordego (v. la noton [2], Lib. I) en la urbon. La stratoj estis malplenaj, la loĝantaro fermis sin en la domoj. Tiam iu urbano, rimarkinte kanonon forlasitan en strata angulo, ŝarĝitan per kartoĉoj, celturnis ĝin al la pordego kaj elpafis. Ĉi tiu unu pafo savis tiam Vilnon. Generalo Dejov pereis, kun li kelkaj oficiroj; la restintoj, timante embuskon forcedis de la urbo. La nomo de tiu urbano ne estas certe konata.

[14]

Indulgo, konservo de vivo soldata.

[15]

Ĉefserĝento.

[16]

Cnicus benedictuscentaŭera benedicta, kuraca kreskaĵo.

[17]

Malnova rusa nomo de poloj.

[18]

Estis ankoraŭ poste invadoj, kvankam ne tiom famaj, tamen sufiĉe laŭtaj kaj sangaj. Ĉirkaŭ j.1817ª sinjoro U… en Novogrodeka Vojevodlando, venkis dum invado tutan novogrodekan garnizonon kaj malliberigis la ĉefojn.

[1]

Niobe, laŭ antikvaj tradicioj estis edzino de Teba reĝo kaj patrino de sep filoj kaj de sep filinoj. Kolerigite pro ŝia fiereco, la dio Apollon kaj diino Diana mortigis ŝiajn infanojn. La malesperanta patrino, pro granda doloro, transformiĝis en ŝtonon sur la monto Sipilos.

[2]

Oczaków, urbo apud dekstra bordo de Dnjepro; ĝi estis konkerita de princo Potemkin en j.1788. — Izmaił, fortikaĵo, kiun prenis sturme Suvorov en j.1790. — Novi, en Italujo, estas memorinda pro la venko de rusoj kaj aŭstroj super francoj en j.1799. — Preußisch-Eylau, en Prusujo; tie batalis sange Napoleono I kun prusoj kaj rusoj en j.1807. — Generalo rusa Korsakov estis helpe sendita al Suvorov en Svisujon kaj estis kape-batita apud Zürich en j.1799.

[3]

Racławice, vilaĝo en nord-orienta flanko de Kraków; ĉi tie Kościuszko, fronte de malgranda armeo (ĉ. 5000 kaj inter ili 500 kampuloj armitaj per falĉiloj) venkis 7000 rusojn, la kvaran de Aprilo 1794.

[4]

Maciejowice, urbeto apud rivero Okrzejka, estas memorinda pro la batalo (4 Oktobro 1794), en kiu Kościuszko estis venkita de la rusaj armeoj sub komando de Fersen kaj, grave vundite, kun multaj aliuloj fariĝis militkaptito. Ĉi tiu batalo decidis la sorton de la Koscjuŝka insurekcio.

[5]

Meĉaĵo (pole lont, germane Lunte).

[6]

Latine: li ripozu en paco.

[7]

Latine: por komuna bono.

[8]

Kaŝujo por relikvoj, t.e. restaĵoj de ostoj de Sanktuloj, aŭ de aĵoj de ili poseditaj.

[9]

Himenajos, ĉe antikvaj Grekoj dio de edzeco.

[10]

Potocki Włodzimierz, filo de Feliks (Szczęsny), kreinto de la Targovica Konfederacio (vidu la noton [11] en Lib. II), volis forviŝi la patran malbonan faron kaj aliĝis al la pola armeo (1808 dum la Varsovia Duklando), kie li honore distingiĝis kaj ricevis rangon de kolonelo; li mortis en j.1811 havante 22 jarojn.

[11]

Pri Radziwiłł vidu la noton [30] en Lib.II.

[12]

Lasta sankta komunio donata al mortantoj.

[13]

Jan Tęczyński, Belza vojevodo, estis edziĝonta kun Cecilio, filino de sveda reĝo Gustavo I, sed mortis en malliberejo en Kopenhago (1562 j.).

[14]

Plej alta sankta altara Sakramento.

[15]

Vidu la noton [10] en Lib. II.

[16]

Kastelanoj estis superaj kaj malsuperaj. La Tablestro eraris dirante, ke la Kastelano de Vitebsk havis en senato malsuperan lignan seĝon; kontraŭe, li apartenis laŭ digno al superaj kastelanoj.

[17]

Vidu Lib. IV, vv. 650–659 kaj 775–803.

[18]

Tio okazis en j.1792, kiam Rusujo deklaris militon al Polujo, kaj la rusaj armeoj enpaŝis en limojn de la Pola Respubliko.

[20]

Ŝajnas, ke la Tablestro estis mortigita ĉirkaŭ la j.1792 dum unua milito. Dua milito estis en j.1794. — Pri Targovico vidu la noton [3] en Lib. VI.

[21]

Postponi — malpli respekti, malŝati.

[22]

Galicio, parto de Polujo aneksita de Aŭstrujo. — Pri Grandpolujo legu la noton [26] en Lib. II.

[23]

Spielberg, urbo proksime al Brno en Moravio, malbonfama pro sia malliberejo por politikaj krimuloj.

[24]

Severa malliberejo (latine).

[26]

Józef Poniatowski, vidu la noton [6] en Lib. VI.

[1]

Historiisto rusa simila-maniere priskribas la aŭguraĵojn kaj antaŭsentojn de la moskvolanda popolo antaŭ milito en j.1812.

[2]

La dekstran flugilon de Napoleona armeo komandis reĝo de Vestfalujo, frato de Napoleono I, Hieronimo (Jérôme) Bonaparte, sub kies komando estis princo Jozefo Poniatowski, ĉefo de pola armeo, kalkulanta ĉirkaŭ 70.000 viroj[n]. — Grodno, la urbo apud Njemeno, ĉelime de Litvo, Polujo kaj Blank-Rutenujo. — Słonim, urbo en Grodna gubernio.

[3]

Kniaziewicz Karol, pola generalo, nask. 1762, mort. en Parizo, partoprenis en nacia leviĝo 1794, komandis la unuan polan legionon en Italujo, kie li plenumis multe da brilaj faroj (v. [42], Lib. I); en 1812 li aliĝis al Napoleona armeo kaj estis komence lokita en la generala stabo de la vestfala reĝo; poste li ricevis komandecon super la 18-a divizio de la korpuso de princo Poniatowski; li distingiĝis en bataloj ĉe Smoleńsk, Moskva kaj apud Berezina. — Małachowski Kazimierz, nask. 1765, mort. 1845 en Francujo, aliĝinte al armeo en j.1786, kiel simpla soldato, atingis rangon de generalo, batalis en la polaj legionoj, distingiĝis en milito 1812, batalis en la pola revolucio 1830. — Grabowski Michał, generalo, pereis en la batalo ĉe Smoleńsk 1812. — Princo Romuald Giedrojć, generalo el tempoj de la Varsovia Duklando.

[4]

Libro nun tre malofta, eldonita en j.1682 en Kraków sub titolo: «Compendium ferculorum, aŭ kolekto de manĝaĵoj de (nobele) naskita Stanisław Czerniecki, Sekretario de Lia Reĝa Moŝto kaj kuirejestro de L. Moŝto Princo Lubomirski». La libro estis poste kelkfoje represita sub ŝanĝita titolo.

[5]

Jerzy (Georgo) Ossoliński, grafo de Tęczyn, eminenta ŝtatviro; sendite de reĝo Władysław IV en delegitaro al la papo Urbano VIII, li faris brilan enveturon en Romon (1633 j.), aperante ĉie kun eksterordinara pompo kaj lukso. Czerniecki, aŭtoro de la «kuiristo perfekta», estis ankaŭ lia kuirejestro.

[6]

Princo Karol Radziwiłł, nomata «Sinjoro Amato» (Panie Kochanku), laŭ proverbo, kiun li ĉiam uzis, la plej riĉa magnato de sia tempo en tuta Polujo, akceptis (1785) en sia kastelo en Nieśwież la reĝon Stanisław Poniatowski, kaj ĉi tiu akcepto kostis al li milionojn.

[7]

Festo de Anunciacio.

[8]

En Litvo, post enmarŝo de francoj kaj polaj armeoj, oni formis en vojevodlandoj konfederaciojn kaj elektis senditojn por la sejmo.

[9]

Gros-de-Tours, peza silkŝtofo franca.

[10]

Lacertledo, ledo malglata (ĉevala aŭ azena), aspekte simila al lacerthaŭto.

[11]

En batalo ĉe Hohenlinden (3-an de decembro 1800) francoj sub komando de Moreau venkis aŭstrojn kaj bavarojn; la venkon decidis la pola korpuso sub komando de generalo Kniaziewicz.

[12]

Sommo-Sierra, intermontoj en Hispanujo; en j.1808, en ĉeesto de Napoleono, ili estis konkiritaj de polaj ulanoj, kiujn komandis Leon Hipolit Kozietulski; tiu heroaĵo ebenigis al francoj la vojon al ĉefurbo Madrido.

[13]

Honora legio, franca ordeno por merito, fondita de la imperiestro Napoleono I en j.1802.

[14]

Vortoj latinaj, kiuj signifas: de notaĵo pri prava makulo, t.e., ke li estos enskribita en aktojn de juĝejo, kiel homo kiu plenumis krimon.

[15]

Militem (latine) — soldaton, ĉi tie en senco de nobelo; scartabello (itale) — malnova paperaĉo; la latinigita formo scartabellus signifas posedanton de dokumento pri nobeligo.

[16]

Aĵo pie dediĉita.

[17]

Intercizo, ofica antaŭedziĝa kontrakto.

[18]

La unua kuniĝo aŭ unio de Litvo kun Polujo okazis en j.1386 sekve de edziĝo inter Jadwiga, reĝino pola, kaj Władysław Jagiełło, litva grand-duko (vidu [2], Lib. IV).

[19]

Laŭ fabela historio poloj kaj rusoj devenas de du fratoj: Leĥ kaj Rus. Pri Leĥ vidu [34], Lib. I.

[20]

La ordeno de Krucistoj aŭ Kruckavaliroj, venigita en XIII-a jarcento de pola duko Konrado Mazovia, por ke ĝi defendu la limojn de Polujo kontraŭ atakoj de la idolanaj Prusoj, post venko kaj ekstermo de ĉi tiu litova gento volis ankaŭ aneksi Litvon kaj komencis kun ĝi militojn sub preteksto de konvertado en kristanecon. La potencon de la Ordeno rompis fine Jagiełło en la militbatalo ĉe Grunwald kaj Tannenberg en j.1410.

[21]

Pendebat (latine) — pendis, ne estis decidita.

[22]

Pola proverbo, signifanta, ke ambaŭ estas egalvaloraj. — Generalo Pac konstruigis en fino de la XVIII-a jarcento en sia bieno Jezno proksime de la urbo Troki grandiozan palacon, kiu fariĝis proverba. — Dum tramarŝo de la Napoleona armeo en la Paca palaco ekloĝis tuta regimento. — Alia palaco de Pac troviĝas en Varsovio ĉe strato Miodowa.

[23]

Ĉe Podhajce (en Galicio) estis kelkaj bataloj kun Turkoj kaj Tataroj; ne estas konate, pri kiu batalo la Rejento parolas.

[1]

Princo Mikołaj Krzysztof Radziwiłł, nomata Sierotka (Orfeto), Vilna starosto, kortega marŝalo litva, edukite en kalvina religio, transiris al katolika eklezio, veturis en la Sanktan Landon kaj priskribis ĝin en aparta verko; li mortis en j.1616.

[2]

Doni afirmativon, doni voĉon por iu; doni negativon, voĉi kontraŭ iu.

[3]

Veto, vorto latina, signifas: mi ne permesas. Ĉiu pola sendito havis rajton, se li ne aprobis la rezolucion de la sejmo, diri: «veto» kaj tiamaniere interrompi la parlamentan kunvenon. Ĉi tiun rajton, la simbolon de persona plej alta libereco, dum tre longa tempo kuraĝis uzi neniu sendito. Fine, kiam la moroj malboniĝis, la rajto estis ofte misuzata de anarĥiaj elementoj; do ĝin forigis la Konstitucio de la Tria de Majo 1791. Komparu ankaŭ la noton [11], Lib.II.

[4]

Gardistoj de publika sendanĝereco.

[5]

Viandsupo, buljono.

[6]

Kontuzo, speco de kolbaso, mortadelo; — arkaso, gelato el kremo kaj ovoflavo; — fegatelo (ital.), hepatherbo, hepataĵo; — Dunajec, rivero, dekstra alfluo al Vistulo en Galicio; — veneca, Venecia.

[7]

En la XVI-a kaj en komenco de la XVIII-a centjaro, en epoko de florantaj artoj, estis aranĝataj, eĉ de artistoj, festenoj plenaj de simboloj kaj teatraj scenoj. Dum fama festeno donita en Romo por la papo Leono X-a (1513–1521) troviĝis servico, prezentanta laŭvice la kvar jaro-sezonojn, kiu verŝajne servis kiel modelo por la Radzivila. La tablo-kutimoj aliiĝis en Europo ĉirkaŭ la mezo de la XVIII-a jarcento; en Polujo ili daŭris plej longe (M.).

[8]

Pinetti, italo, ĵonglisto fama en tuta Polujo; kiam li tie gastis, ne estas konate.

[9]

Tromblono, pafilo kun larĝa elflug-tubo; flankiroj, rajdista taĉmento, disigita laŭ reguloj kaj destinita por atentado kaj maltrankviligo de la malamiko, ankaŭ por ŝirmado de la ĉefa taĉmento antaŭ la malamikaj pafoj.

[10]

Dembiński Henryk, nask. 1781, generalo de la pola armeo, partoprenis en Napoleonaj militoj, en pola nacia leviĝo 1830–1831, kaj en hungara 1849, mort. 1864.

[11]

Dwernicki Józef, nask.1779, servis en polaj legionoj, kaj batalis en rusa milito 1812, fariĝis generalo de la pola armeo 1829 kaj batalis en naciaj vicoj 1830–1831, mort. 1857.

[12]

Różycki Samuel, ĉefo de la tria bataliono.

[13]

La generalo Kniaziewicz naskiĝis en Kurlando, kien lia avo transmigris el Litvo. Pri liaj meritoj vidu la notojn [42] en Lib. I kaj [3] en Lib. XI.

[14]

Puławski (aŭ Pułaski) Józef, forminto de la Bara konfederacio (v. [28], Lib. VI) en j.1768, kaj ĉef-komandanto de la armeo, havis du filojn: Franciskon, kiu pereis dum la konfederaciaj bataloj (1769) kaj Kazimiron, gloran heroon kaj bonegan komandanton, kiu pereis (1779) en la amerika milito pri sendependeco.

[15]

Dzierżanowski Michał, fama konfederato Bara.

[16]

Sawa, unu el la plej bravaj armeestroj en la Bara konfederacio.

[17]

En Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al moskvulo.

[18]

Dumouriez Klaŭdio Francisko, franca generalo; li partoprenis en la Bara konfederacio, kiun la franca registaro subtenis per monrimedoj kaj spertaj oficiroj.

[19]

La modo de alivestiĝado en francajn vestaĵojn disvastiĝis en polaj provincoj de j.1800 gis 1812. La plej multaj junuloj alivestiĝis antaŭ edziĝo laŭ postulo de siaj fianĉinoj.

[20]

Speco de muslino.

[21]

La historio pri disputo de Rejtan kun duko de Nasso, kiun Vojski ne rakontas ĝis fino, estas konata el la tradicio. Ni donas ĉi tiun finon, por komtentigi la sciemon de legantoj: Rejtan, kolerigite pro fanfaronado de duko de Nasso, stariĝis apud li en mallarĝa trairejo. Ĝuste tiam grandega virapro, furiozigite de pafado kaj hundaro, ĉi tien alkuris. Rejtan’ elŝiras pafilon el la manoj de la duko, sian pafilon li ĵetas teren, kaj kaptinte ĵetponardegon kaj transdoninte duan ekzempleron al la germana duko: «Nun, li diris, ni vidos, kiu pli bone svingas lancon». La apro jam atakis, kiam Vojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis. La sinjoroj komence koleris; poste ili interpaciĝis kaj rekompencis malavare Hreczecha’n. (Rimarko de la poeto).

[22]

La rusa registaro ne rekonis liberajn homojn krom nobeloj. Kampuloj, liberigitaj de l' posedanto estis tuj enskribitaj en registrojn de caraj apanaĝaj bienoj, kaj anstataŭ servutaĵo devis pagi pligrandigitan imposton. Sciate estas, ke en j.1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton liberigi ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis deligitaron al la caro; sed la registaro ordonis neniigi la projekton kaj neniam plu ĝin rememorigi. Ne ekzistis alia maniero liberigi homon, ol adopti lin al nobela familio. Tiamaniere nobeliĝis multaj danke al sinjora favoro, aŭ por pagita mono (A.M.)

[23]

Kanako (tatar.), virina kol-ornamo, inkrustita per juveloj; — manelo, braĉeleto (france manille).

[24]

Bellona, ĉe antikvaj Romanoj diino de milito.

[25]

Boreas, ĉe antikvaj Grekoj norda vento kaj gia personigo.

[26]

Janiĉara, aŭ turka muziko distingiĝas per multaj tintantaj kaj tamburantaj instrumentoj.

[27]

La Tria de Majo (1791), dato de la fama konstitucio bonege reforminta la regnon de Polujo (v. [11], Lib. II).

[28]

Pola parlamento.

[29]

Pri la ribela Targovica konfederacio legu la noton [11], Lib. II.

[30]

Praga, antaŭurbo de Varsovio. En j.1794 la rusa generalo Suvorov forbruligis ĝin.

[31]

Post la tria dispartigo de Polujo (1795) polaj soldatoj elmigris el la patrujo kaj la generalo Dombrovski formis el ili la polajn legionojn, kiuj batalis heroe en diversaj landoj kaj terpartoj por Napoleono. Komparu la noton [42], Lib. I.

[32]

Kanto de la legionoj en Italujo; ĝi fariĝis poste kaj estas ĝis nun la pola nacia himno. Komparu la noton [9] en Lib. I.

[33]

Kometo en j.1811. Komparu en Lib. VIII verson 109 kaj pluajn.

[34]

Legu la noton [13] en Lib. I.

[35]

Karabelo, kurba sabro; komp. [13], Lib. II.

[36]

Konfederatka, vidu la noton [22], Lib. V.

[37]

La leganto, kiu rimarkis la intiman interligon, en kia la poeto prezentadas natur-aperaĵojn flanke de homaj aferoj, facile komprenos, ke la nubaĵo, tiel vaste pripentrita ĉe la fino de la poemo, dum la granda festeno, ne estas nur okaza eksteraĵo, sed, ke ĝi havas por la tuta situacio simbolan signifon. La okcidenta nubaĵo, ekstere ornamita per oro kaj perloj, interne sange-ruĝa, malgraŭvole pensigas pri la granda okcidenta heroo Napoleon kaj pri la esperoj, kiujn Polujo ligis al lia nomo. Estas la j.1812: La aŭreolo de lia nomo kaj la ĝojaj esperoj de la festenantoj same baldaŭ iĝos «flavaj, palaj, grizaj laste», kiel la brilanta, preterpasema aperaĵo, post kiu la suno ekdormis. — Kiel antaŭe en la vortoj de maljuna Maciek Dobrzyński (vv. 377–397) la poeto kvazaŭ antaŭsentigas la grandan tragedion, kiu estis baldaŭ skuonta Litvon-Polujon kaj la tutan mondon.

{1}

T.e. divorcintino, eksedzino.

Загрузка...