Fragmentoj el Epilogo

Kion mi, sur Pariza pavimo, meditas,

Kiam mi la bruegon de l’ urbo evitas?

Preterlasis mi, birdo de flugo malalta,

Regionon de tondroj kaj pluvo senhalta,

Kaj mi serĉis serenon de aĝo infana,

Kaj mi serĉis trankvilon de hejmo kabana…

Sed pri sango, verŝita freŝe en patrujo,

Pri larmoj, kiuj fluas en tuta Polujo,

Pri ankoraŭ resoni ne ĉesinta gloro,

Eĉ pensi ne kuraĝas mi en tia horo!

Ĉar popol’ iam estas en turmento tia,

Ke rigardon turnante al martiro ĝia,

Malespere eksvenas plej kuraĝa koro.

Al ni, en mondo gastoj, nepetita speco,

En la tuta nuneco, tuta estonteco,

Restis jam sole unu lando de konsolo,

Kiu hodiaŭ havas feliĉon por polo:

Lando de l’ infaneco! restos por ĉiamo,

Sankta kaj pura, kiel unua ekamo,

Per eraroj-memoro neniam skuite,

Per esper’-iluzio ne sube fosite,

Kaj per okazantaĵoj-torent’ ne ŝanĝite.

Ho, se iam ĝisvivus mi konsol’-momenton;

Ke tiuj libroj migru sub pajlo-tegmenton;

Ke kampulinoj, kiuj turnas ŝpin-radetojn,

Kiam ili amatajn kantas la strofetojn:

Pri knabino, ŝatanta tiel violonon,

Ke ludante, ŝi perdis anseroj-duonon,

Pri orfin’, kiu bela, kiel roz-aŭroro,

Iris hejmpeli birdojn en vespera horo —

Ke en la manojn prenu kampulinoj polaj

Ĉi librojn simplajn kiel kantetoj popolaj!

Загрузка...