Libro XI. — Jaro 1812

Printempaj aŭguraĵoj • Enmarŝo de armeoj • Dioservo • Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica • El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l’ proceso • Amindumoj de ulano kun knabino • La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas • Poste gastoj kolektiĝas al festeno • Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj


Jaro! kiu vin vidis sur Litva kamparo!

Ĝis nun popol’ vin nomas — bonrikolta jaro

Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj

Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj.

Delonge vi mirakle estis anoncita

Inter popol’, de fluga famo, antaŭita.

Printempa suno naskis en litvana koro

Mirantaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo;

Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje.

Brutaro, elpelita for, unuafoje ¬10

Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata

Ne kuris al paŝtejo, jam herbe kovrata,

Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis,

Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.

Kampuloj la plugilojn por semado tiris,

Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris,

Ne kantis; diligente ili ne laboras,

Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras;

Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan,

Al okcident’ rigardon turnas maltrankvilan, ¬20

Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime,

Kaj revenantajn birdojn observas kortime.

Jam al hejmo alflugis cikoni’ unua,

Etendis blankstandardon de printempo frua;

Poste venis kriemaj aroj da hirundoj,

Kiuj kolektiĝante super akvaj grundoj,

Prenas por nestoj koton el rigida tero.

En arbustar’ skolopo flustras dum vespero.

Super arbaro flugas anseroj serie,

Kaj lace, por nutraĵo, defalas laŭtkrie. ¬30

Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme;

Noktgardistoj, aŭdante, demandas timeme:

Kion, en birdoj-regno, la konfuzo celas?

Kia ventego ilin tiel frue pelas?[1]

Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj,

Aroj da helkoloraj plumtufoj, flagetoj,

Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo:

Rajdistar’! Strangaj vestoj, fremda armilaro!

La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ’ fandita,

Fluas sur voj’ vicaro, la fereforĝita; ¬40

El arbar’ nigras ĉapoj, bajonetoj brilas,

Infanteri’ svarmas, al formikar’-similas.

Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma,

Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma,

Al fort’ nerezistebla, instinkta, cedante.

Ĉevaloj, homoj, agloj, tag-nokte, konstante

Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas,

Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas.

Milit’! milit’!… ne estis en Litvo angulo,

Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo. ¬50

Praarbarano, kiu laŭ avoj-kutimo,

Dumvive ne eliris trans arbara limo,

Kaj sur ĉiel’ aliajn bruojn ne komprenis,

Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegoj-muĝo,

Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis,

Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo;

Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono

Eraris el batalo tra l’ arbara krono,

Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La grizbarba uro

Hirtigas kolhararon, tremas de teruro, ¬60

Duonleviĝas, antaŭpied’-apogite,

Skuas barbon, rigardas ege mirigite,

Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo:

Grenad’ erara fajfas kaj turniĝas brue,

Krevas fulme-krakase; ur’ en viv’ unue,

Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.

Batal’!… Kie? demandas junuloj, kaptante

Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante;

Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio:

Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio! ¬70

Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo!

Memorinda printempo, de l’ milita jaro!

Printempo, kiu vidis vin tiel florantan

Per la grenoj kaj herboj, per homoj brilantan,

Eventplenan, gravedan de l’ esper’ ĉiela!

Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidaĵo bela!…

Mi, naskita sub jugo, vindita en fero,

Havis nur unu tian printempon sur tero.

Ĉe Soplicovo tuŝe, grand-vojo sin tiris,

Kiun de Njemen-flanko du ĉefoj aliris: ¬80

Princ’ Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim

Okupis Litvo-parton de Grodno ĝis Slonim[2].

Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria;

Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia,

Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue;

Ili volus atingi moskvulojn plej frue.

En urb’ proksima, haltis princa stab-ĉefaro,

En Soplicovo kvardek miloj en tendaro;

Kun siaj staboj venis: General’ Dombrovski,

Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski[3]. ¬90

Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo

Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo.

Kiam antaŭgardaro estis starigita,

Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita.

Nokta silent’: en tendoj, dom’, kamparo; sole

Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole,

Kaj tendaraj fajrujoj flagras en kelk lokoj,

Alterne de postenoj sonas signalvokoj.

Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj,

Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj; ¬100

Vojski devas por morgaŭ festenon prepari,

Volas per ĝi Soplicojn eterne glor-fari:

Inda de kor-agrablaj pol-gastoj festeno

Estu konforma kun la granda tag-soleno,

Preĝeja festo, ankaŭ familia estos:

Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos.

Kaj general’ Dombrovski dum vespero diris,

Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.

Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris

Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis:

Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro, disponis. ¬110

Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis,

Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut’ nudigis.

Unumane li muŝojn per klakil’ batalas,

Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas,

Per dua man’ li okulvitrojn surnazigis,

El ĉebrust’ libron prenis, elvolvis, disigis.

Libro havis titolon: «Kuirist’ perfekta»[4]

Kaj estis speciala priskribo korekta

De pol-tabloj. Tenĉina Graf’, laŭ ĉi detala

Priskrib’, festenojn donis en lando itala, ¬120

Pri kiuj Sankta Patro Urban’ Oka miris[5].

Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris

En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava,

Aranĝante festenon, kies famo prava

Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont’ vulgara[6].

Vojski legas, anoncas post kompreno klara,

Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras;

Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras;

Kuirej’-buboj nigraj portas, laŭ ordonoj,

Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj ¬130

Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn;

Ĉe forn’ sidantaj buboj movas fajr-blovilojn:

Vojski, por pli akceli ekbrulig’-aferon,

Sur brullignon verŝigas fanditan buteron;

(Tian lukson bonhava dom’ ne persekutas).

Buboj en fajron sekan branĉ-rompaĵon ŝutas;

Aliaj sur ponardojn metas grand-rostaĵojn,

Bovajn kaj kapreolajn, kaj apro-dorsaĵojn;

Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro,

Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro. ¬140

Kokoj estis malmultaj: post invad’-atako,

Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako,

Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto,

Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo,

Ne povis per birdaro ekflori de novo,

Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo.

Cetere da viandoj abundeco granda,

Arigita el domo, butikar’ vianda,

El arbar’, de najbaroj, proksime kaj fore:

Vi dirus, birda lakto nur mankis ĉi hore. ¬150

En Soplicov’ kuniĝas, por festen’ sinjora,

Du kondiĉoj: abundo kaj arto labora.

Jam ekiĝis de Sankta Flor’-Virgin’ soleno[7].

Vetero estis bela; en frua mateno

Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis;

Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis.

Nur ankoraŭ kelk steloj lumas el profundo,

Kiel perloj, brilantaj tra l’ ondar’ el fundo:

Flanke nubet’ alflugas blanka, ununura

Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel’ lazura,

Similajn al plumaro de Gardant’-Anĝelo, ¬160

Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj,

Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj.

Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo,

Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo,

Ombroj-kusenon tuŝas per dekstra tempio

Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io;

Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas

Kaj, en mezo, blankaĵo okula vidiĝas

Kun ĉielark’-pupilo: jam ŝprucis radio,

Sur ĉielrond’ fleksite, trabrilis lumstrio ¬170

Kaj, en blanknubo, kiel orsago pendiĝas.

Post ĉi paf’ tagsignala, flamoj-fasko ŝprucas,

Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas,

Kaj sunokul’ suriris. — Ĝi iom dormemas,

Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas;

Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava,

Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava;

Sekve suno disbrilis kristal’-diafane,

Poste briliantlume, fine fajr-fontane,

Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo: ¬180

Tiel iris soleca suno sur ĉielo.

Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo,

Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo,

Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova.

Ĉi kolektiĝon kaŭzis piec’ de popolo,

Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo:

Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova

Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj,

Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pol-legionoj,

Kies nomojn adoris popol’ laŭ patronoj,

Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj, ¬190

Evangeli’ nacia estis litvolanda.

Jam venis oficiroj, soldataro granda;

Popol’ ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas,

Rigardante, al propraj okuloj: ĝi vidas

Landanojn, uniformon armean portantajn,

Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.

Por meso ne ampleksis preĝejet’ kunvenon:

Popolo genuiĝis sur herboterenon,

Kaj nudkape, rigardas al pordo kapela.

De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela,

Orumiĝas laŭ bedo de matursekalo; ¬200

Ie brilis virgina bela kapovalo,

En ornamo freŝflora aŭ pavokulara,

Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara,

Inter virkapoj, kiel grencejan’ aŭ lolo.

Genuanta, kolora amas’ de popolo,

Ĉe tintil’-voĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena,

Kapklinas, kiel spikoj sur bedaro grena.

Kampulinoj hodiaŭ, al Mari’-altaro,

Portas printemp’-donacon de herbofloraro;

Ĉio en belornamo de bukedoj, kronoj: ¬210

Altaro, bildo kaj eĉ sonorej’, balkonoj.

Iam, el oriento, matenvent’ blovetas,

Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas,

Kiel mesincensilo bonodorfumetas.

Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno,

Eliris Ĉambelano, estro de l’ kunveno,

Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia,

Elektite Marŝalo Konfederacia[8],

En vojevoda vesto: ĵupan’ orbrodita

Kontuŝo grodetura[9], zono orteksita, ¬220

Flanke, kun lacert-leda[10] prenil’, karabelo;

Sur kolo brilis pinglo per briliant’-helo,

Konfederatko blanka, kun fasko da karaj

Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj.

(Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto,

Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto)

Ĉambelan’ sur altaĵon ĉe l’ preĝej’ suriris,

Kaj de popol’, soldatoj, ĉirkaŭite, diris:

«Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono,

Ke liberon redonis Francestro al Krono, ¬230

Kaj nun donas al Litvo, tut-Polujo kara;

Vi aŭdis pri la grava edikt’ registara,

Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia.

Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia

Pri famili’-afero de Soplic’, sinjoro

Ĉi-tiea.

«Vi ĉiuj havas en memoro,

Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko;

Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko,

Tempas al mond’ anonci pri meritoj liaj.

De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj ¬240

Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l’ homo:

Jacek ne mortis (kiel laŭtis fam’) en Romo,

Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo,

De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj’ faritaj,

Puriĝis, per sanktvivo, grand-faroj militaj.

«Jen li, ĉe Hohenlinden[11], kiam generalo

Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo,

Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo,

Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj,

De Knjazjeviĉ al Riŝpans leterojn transdonis: ¬250

Ke poloj malamikoj-poston ĉirkaŭzonis.

Li poste, ĉe hispanoj, dum pol-ulanaro

Konkiris Sommo-Sjerran dorson de remparo[12],

Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita.

Kun sekretaj ordonoj poste elsendita

Li kuradis, spiriton de popolo sondis,

Sekretajn societojn kolektis kaj fondis;

Kaj li fine, ĉe litva leviĝ’-preparado,

Pereis en Soplica hejmo, dum invado.

Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia ¬260

Mort’, dum lin rekompencis Estro Imperia.

Por antaŭheroaĵoj kaj servoj konspiraj,

Per signoj, de honora legi’, kavaliraj[13].

«Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante,

Kaj Vojevod’-regecon kunreprezentante,

Anoncas ĉe bastono konfederacia,

Ke Jacek, per fidela, longa servo sia,

Kaj ankaŭ per favoro de l’ estr’ imperia,

Forviŝis infamion, al honor’ revenas,

Kaj inter patriotoj ree lokon prenas.

Do kiu nun kuraĝos Jacek-familion ¬270

Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion,

Tiun atendas puno, por riproĉo tia,

Gravis notatæ maculæ[14] laŭ statuto nia,

Kiu punas militem, kiel skartabelon[15],

Se ili infamion semas sur nobelon;

Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria

Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia,

Tiun marŝal’-dekreton metos moŝt’ Skribisto

Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.

«Kio koncernas krucon de l’ honor’-legio: ¬280

Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio;

Se ĝi ne povis Jackon ornami merite,

Ĝi servu memoraĵe, sur tomb’ pendigite.

Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej’, post tio

Ĝi metiĝos por voto[16] al Patrin’-de-Dio».

Ĉambelano ordenon el tego eligis

Kaj sur modestan tombo-kruceton pendigis:

Rubandeton kokarde-ligitan, ruĝhelan,

Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan.

En sunradioj lumis steletoj kaj oro ¬290

Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka ter-gloro.

Popol’ «Anĝel’-saluton» genue flustretas.

Kaj pri eterna paco por pekulo petas.

Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝ-kunveno,

Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.

Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena:

Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena.

En ĝarden’ ili vidas: ĉe papav’ kolora

Staras ulan’, sunflore, en kolpak’ kun ora

Ladornamo kaj koka vostplumo fiera; ¬300

Ĉe li knabin’, en verda vest’, laŭ rut’ ĉetera,

Levas bluokuletojn, laŭ trikoloretoj,

Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj,

Kapdeturnante, florojn ŝiris en ĝardeno,

Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno.

Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela

Kaj sin tabak’-regalas el ujo arb-ŝela:

«Jes, jes, Protaĉjo», diris Ŝlosisto Gervazo.

«Jes, jes, Gervaĉjo», diris Vokisto Protazo.

Jes, jes!» ripetis ambaŭ kelkfoje, cetere ¬310

Takt-balancante kapojn. «Jes, finiĝas, vere,

Diris fine Vokisto, strangamaniere.

Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj

Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj,

Kaj embarason finis intercizo-datoj:[17]

Tiel paciĝis Łopot kun Borzobohatoj,

Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno,

Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno.

Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica

Konflikto, ol ĝin havis Horeŝkoj, Soplica: ¬320

Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo[18],

Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo.

Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon,

Edziĝo tiam faras al procesoj finon;

Do plej longe proceso daŭras kun pastraro

Katolika, kaj inter proksimparencaro,

Ne povante finiĝi per geedzoj-paro.

Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj

Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj[19];

Tial tre longe daŭris proces’ de litvanoj ¬330

Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo[20];

Do antaŭ aktoj longe pendebat [21] kverelo.

Fama proces’ de Rimŝoj kun Dominikanoj,

Ĝis gajnis monaĥeja sindik’, pastro Dimŝo,

Do proverb’: Di-sinjoro pligrandas ol Rimŝo;

Mi aldonos: pli bona mielpot’ en mano,

Ol fendil’» kaj li trinkis je Ŝlosista sano.

«Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono,

Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono,

Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio ¬340

Kunigis, sed disigis satanoj-envio!

Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj

Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj!

Mi antaŭ jaroj servis en taĉment’ ilia:

Ĝi estis bravularo konfederacia!

Se sinjoro Tablestro ĝisvivus ĉi horon!

Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron?

Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas,

Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas»

«Strange», diris Protazo, «pri zonjo gracia,

Kies maneton petas nun Tadeo nia, ¬350

Antaŭ jar’ ĉielsigno estis aŭ omeno!»

«Fraŭlin’ Zofi’ ŝin oni nomu, laŭ konveno,

Rompis Ŝlosist’, plenkreska, ne eta knabino,

Krome, dignula sango, Tablestra nepino!»

«Jen do, finis Protazo, estis signo tia

Pri ŝia sort’; mi signon per okuloj vidis:

Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis,

Trinkante el potegoj da miel’ julia,

Kiam: klak’! ni rigardas, el tegmento falas

Du maljunaj paseroj viraj, kaj batalas: ¬360

Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon,

Dua nigran: tra l’ korto iĝis lukt’ furia,

Kaj renversad’, ke ambaŭ fosiĝis polvaĵon.

Ni rigardas, dum flustris servistaro nia:

Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia;

Oni kriis, dum supre estis la grizulo:

Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo!

Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato!

Ĉar honto al nobelo cedi al magnato!

Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo; ¬370

Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato;

Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato;

Sed eĉ en man’ ne ĉesis plumŝira batalo,

Tia estis, en tiuj etuloj furio.

Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio,

Ke kredeble destino estas de l’ knabino,

Malpacajn familiojn pacigi en fino.

Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere,

Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere,

Ne pri Tade’».

Ŝlosisto pri tio respondis: ¬380

«Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis?

Mi diros pri afero, ne, kiel omeno,

Mirakla, malfacila tamen por kompreno.

Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere

Ĉiujn, sed ĉi knabeton, Tadeon, mi vere

De infaneco lia treege ekŝatis!

Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis,

Li venkadis; do kiam li kuris kastelon,

Mi, instige, tuj montras malfacilan celon:

Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri ¬390

El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri,

Grimpi, al kornik’-nesto sur pino, por rabo,

Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo,

Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo!

Kiu dirus: li estos mastro de kastelo,

Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!»

Ili finis, medite trinkas mielvinon,

Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto:

«Jes, jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto».

Ĉe pordosojl’, fenestro estis kuireja ¬400

Malfermita: eliĝis fum’ kvazaŭ bruleja,

Ĝis el fumovolvaĵoj, laŭ blank-kolombeto,

Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto:

Super aĝuloj-kapojn sin Vojski silente

Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente,

Fine al ili donis, sur eta tasplado

Biskvitojn, parolante: «Manĝu ĉe trinkado,

Kaj mi al vi rakontos sciindan egale

Disputon, finiĝo[n]tan eble sang-batale,

Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso, ¬410

Rejtan faris petolon al duko de Nasso.

Ĉi petolon li pagis preskaŭ sano-koste,

Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste…»

Sed rakonton trarompis kuiristoj-veno

Kun demand’: kiu tablojn kovru por festeno?

Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj

Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj,

Kie kun fraŭlineto staris bel-ulano.

Ĵus preninte maneton per maldekstra mano,

(Dekstran, laŭ vid’ vunditan, tolbandaĝo ligis), ¬420

Li al fraŭlin’, per tiaj vortoj sin aŭdigis:

«Zofi’, vi nepre devas al mi diri tion;

Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion.

Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis

Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis:

Ĉar kion do valoras vort’, eldevigite?

En Soplicov’ mi estis mallonge vizite;

Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion,

Ke mi unurigarde vekis simpation.

Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi ¬430

Merititan favoron, eĉ longe atendi.

Nun vi bonvolu vian vorton rediri…

Per kio ĉi favoron mi sciis akiri?

Eble min Zonjo prenas, ne el kor-inklino,

Sed, ĉar tiel konsilas onklo kaj onklino?

Zonjo, edziĝ’-afero estas grava tree!

Konsultu propran koron, neniun obee:

Nek de onklo minacojn, nek onklin’-inspirojn;

Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn;

Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte; ¬440

Vin ligi mi ne volas, atendos volonte.

Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando

Min lasis regimenta instruktor’ en lando,

Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio.

Do kion, kara Zonjo?»

Kaj Zonjo je tio

Levis kapon, rigardis honteme kaj diris

«Mi ne memoras bone, kio antaŭiris;

Mi scias nur, ke estis pri tio parolo,

Ke vi kun mi edziĝu: mi, ĉiam al volo

Ĉiela kaj zorganta, cedas». Ĉi momente ¬450

Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente:

«Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris

Nokta tempest’, mi vidis, ke vi forveturis

Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis

Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis;

Ke vi, sinjor’ min ŝatas, mi tiam ekfidis;

Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje

Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje

Antaŭ mi, kaj du grandajn brillarmojn mi vidis.

Poste Ĉambelanino al Vilno vojiris

Kaj, por vintro, kunprenis min; sed mi sopiris ¬460

Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto,

Kie okazis nia renkont’, ĉe tableto,

Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo,

Simile al aŭtuna legomosemaĵo,

En mia kor’, dum tuta vintro, kreskis bele,

Ke, kiel mi parolis, mi ĉiam sopiris

Al la ĉambret’, kaj io al mi flustrediris,

Ke mi vin tie trovos — okazis tiele.

Tion pensante, havis mi ofte en buŝo,

Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo; ¬470

Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris.

Se tiel estis, koron mian vi akiris».

Tade’, pri tia pruvo de amo kontente,

Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente

El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto,

Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.

Tie Rejento gastis nun; en belornamo,

Kiel fianĉo, servis li al sia damo,

Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn;

Cilindrojn, boteletojn, pulvorojn, muŝetojn; ¬480

Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon,

Kiu sidante faris tualetofinon,

Kaj en spegul’ konsultis diojn de gracio.

Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio

Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj:

Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.

Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro,

Kuiristeto frapis fenestron: leporo!

Lepor’, el salikaro, trakuris herbejon

Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon, ¬490

Tie sidas: facile estos fortimigi

Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi.

Asesor’per gvidilo sian Falkon tiras;

Rejent’ Stumpulon vokas, rapide postiras.

Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon,

Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon,

Piedfrapas, fajfas, klakas, timigante;

Instigantoj, vertragojn ĉe rimen’ tenante,

Montras lokon, leporo elsaltos el kie,

Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj ¬500

Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie,

Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj.

Vojski kriis: «Pel!» Saltis best’ el post bariloj

Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo,

Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo

El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj,

Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis.

Lepor’, laŭ nov-naskito, malĝoje ekgemis!

Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte,

Hundoj taŭzas sub ventro blankhararon forte. ¬510

Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris

El ĉe zon’ tranĉileton ĉasistan kaj diris,

Detrancante saltilojn: «Hundetoj favoron

Ĝuos egale, saman akirinte gloron,

Egalis rapideco, egalis kurspaco;

Indas Pac la palacon kaj Pacon palaco[22],

Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj;

Finiĝis longdisputo en kelkaj sekundoj;

Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline,

Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine; ¬520

La vetaĵoj revenas: al ĉiu — la sia;

Vi subskribu konsenton». Post alvoko tia

Instigantoj heligis vizaĝojn kontente,

Longdisigitajn manojn kunigis konsente.

Rejent’ diris: «Mi vetis pri ĉeval’, jungaĵo,

Mi ankaŭ garantiis per ofic’-skribaĵo,

Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas,

Vetogarantiaĵon oni ne redonas.

Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro:

Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro, ¬530

Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo;

Oro estas altprova, glata karneolo.

Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj;

Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj:

Oportuna, daŭrema, belludilo vera:

Selet’ mallarĝa, turko-kozak’-maniera;

En antaŭparto brilas ŝtonaro juvela,

Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela;

Sur sel-arkon saltinte, sur lanug’-molaĵo

Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo. ¬540

Kaj kiam vi galopas — (Rejento Bolesto,

Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto,

Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante,

Poste kvazaŭ galopis, balancet-iĝante) —

Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo

Helbrilas, kvazaŭ gutus or’ de ĉevaleto,

Ĉar sel-pendaĵoj estas ore-aspergitaj,

Kaj arĝent’-piedingoj larĝaj — orumitaj;

Sur buŝpeco-rimenoj, sur kolbrid’-duonoj

Briletas perlamota vico da butonoj; ¬550

Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono,

Tio estas novluno. Ĉi jung-specialo,

Konkirita (laŭ famo) en Podhajc-batalo[23]

De iu grava, turka nobela persono,

Pruvu al Asesoro pri estimo mia».

Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia:

«Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon

Vet-garantiis, mian belan hund-kolaĵon,

Lacert-lede kovritan kun ringoj el oro,

Kaj silk-teksan gvidilon, kies art-laboro ¬560

Egale kara, kiel ŝton’ lumanta brile.

Miaj infanoj devis ĉi tion heredi…

Edziĝante, mi idojn esperas posedi:

Sed ĉi aĵon, Rejento, mi petas humile,

Favor-prenu por via jungaĵ’ tre kara

Kaj memore pri nia disputo longjara,

Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento

Honore. Ree floru inter ni konsento».

Ili revenis domon anonci ĉe-table:

Ke Falk’, Stumpul’, disputon finis tre agrable. ¬570

Estis famo, ke Vojski edukis en domo

Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo,

Por pacigi disputon facilmaniere.

Aĝul’ ĉi artifikon faris tre mistere,

Ke tutan Soplicovon li trompis prospere.

Kuirist’ post kelk jaroj tion kaŝ-parolis,

Asesoron, Rejenton, reinstigi volis;

Sed li vane pri hundoj semis kalumnion

Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.

Jam gastoj kolektite en kastela halo, ¬580

Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo.

Juĝist’, en vojevoda uniform’, dum tio

Eniris; kune venis Tade’ kaj Zofio.

Per man’ maldekstra kapon tuŝante, Tadeo

Salutadis soldate ĉefojn de l’ armeo;

Kaj Zofio, rigardon al ter’ mallevante,

Per riverenc’ salutis gastojn, roziĝante;

(Bel-riverenci Zonjon instruis onklino).

Sur kap’ kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino;

Cetere sama vesto, en kiu Zofio ¬590

Metis printempan garbon al Patrin’ de Dio.

Ŝi rikoltis nov-garbon da flora herbaro:

Per unu man’ ŝi donas florojn al gastaro,

Dua sur kap’ ĝustmetas brilan falĉileton;

Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton,

Kaj ŝi reriverencis, honte-rozigite.

Ĉef’ Knjazjeviĉ je brakoj ŝin prenis subite

Kaj metis patran kison sur frunton Zofian,

Kaj levinte knabinon, sur tablo starlokis;

Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis, ¬600

Admirante belegan knabinon gracian,

Kaj ravite de ŝia litva vest’ vulgara:

Ĉar, por ĉefoj, post vivo vaganta, multjara

En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia,

Delonge nevidita, simpla vest’ nacia,

Kiu rememorigis ilin pri juneco

Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco,

Ili ĉirkaŭis tablon, rigardis scivole:

Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole,

Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe ¬610

Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe,

Kovras per man’ okulojn. Tadeo atente

Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.

Ĉu la robeton iu konsilis prudente,

Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin’ divenas

Ĉiam instinkte, kio al ŝi bel-konvenas),

Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno

Pro obstinec’ insultis onklin’ Telimeno:

Zonjo kun plor’ rezistis al modornamaĵo;

Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo. ¬620

Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo,

Robeton verd-kamlotan, kun roz-borderaĵo;

Verda, per roz-rubandoj laĉita, korsaĵo

Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo;

Sube brust’, laŭ burĝonoj sub foli’ kaŝitaj.

Blankaj ĉemiz’-manikoj sur brakoj sin movas,

Kiel por flug’ iletojn papili’ plenblovas;

Ĉe man’, krispaĵoj estas per ruband’ streĉitaj.

Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet’ ĉemiza,

Kun roz-ligila nodo; el kerno ĉeriza ¬630

Orelringetoj: ilin cizelis tre arte

Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte.

(Tie estis du koroj, kun sago, flameto,

Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto).

Sur kolum’ du ŝnuretoj pendas da sukceno;

Sur tempioj — kroneto el verd-rosmareno;

Harlig’-rubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis:

Kaj, falĉistin’-kutime, sur frunton ŝi metis

Rikoltilon, de freŝa herb-tranĉado brilan,

Al novluno, sur frunto Diana, similan. ¬640

Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir’ eligis

Paperujon el poŝo, paperon pretigis,

Krajonon pintiginte en buŝ’ malsekigis,

Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon

Vidis Juĝist’, rekonis desegnist-personon,

Kvankam lin kolonela vesto aliigis:

Riĉegaj epoletoj, mieno ulana,

Lipharoj nigritaj, barbeto hispana.

Juĝisto diris: «Grafa moŝto, kia farto?

Eĉ en sarguj’ vi havas ilojn por pentr-arto!» ¬650

Efektive, jen Grafo ekzercis talenton;

Juna soldat’, sed havis li grandegan renton,

Proprakoste ekipis rajdist-regimenton,

En unua batalo tuj firme ekstaris:

Do lin imperiestro kolonelo faris;

La Juĝisto salutis Grafon, gratulante;

Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.

Dume eniris dua gefianĉoj-paro»

Asesor’, de Francestro kaj iam de caro

Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon, ¬660

Kvankam de dudek horoj nur havis oficon,

Li prenis uniformon bluan kun fald-zonoj

Polaj, trenis kurbsabron kaj tintis per spronoj.

Flanke, per grava paŝo, iris amatino

Tre bel-vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino;

Ĉar Asesor’ delonge lasis Telimenon:

Al koketin’ volante pliigi ĉagrenon,

Al Vojskidin’ turniĝis li kun kor-inklino.

Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir’ kelkdekjara,

Sed persono solida, mastrino memstara ¬670

Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis,

Kaj aldone, monsumon de Juĝist’ posedis.

Trian paron longtempe oni van-atendas.

Juĝist’, malpacience, servistojn elsendas;

Ili revenas, sed ne gvidas paron trian:

Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian,

Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas

En la tualetejo;

kvankam ŝi rapidas

Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele,

Tualeton ŝi povis fini neniele; ¬680

Por kvara hor’ ŝi estos pene pretigita.

Загрузка...