Ekskurso de grafo en ĝardenon • La mistera nimfo paŝtas anserojn • Simileco de fungokolektado al promenado de elizeaj ombroj • Specoj de fungoj • Telimeno en la sanktejo de meditado • Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo • Grafo kiel pejzaĝisto • De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj • De Grafo opinioj pri arto • Sonorilo • Bileto • Urso, sinjoro!
Graf’ ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno
Kaj rigardis, turnante kapon al ĝardeno;
Al li refoje ŝajnis, ke el fenestreto,
Ekbrilis pure blanka, mistera robeto
Kaj, ke io malpeza defalis el alte
Kaj momente trakuris tutĝardenon salte;
Inter verdaj kukumoj ree lumis io:
El nubeto eliĝas tiel sunradio
Kaj inter glebo, trafas silikan buleton
Aŭ sur verda herbejo akvan vitraĵeton. ¬10
Graf desaltis, hejmsendis servistaron sian
Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian:
Li alkuris barilon, apertaĵon trovis,
Kiel lup’ en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis.
Malfeliĉe li puŝis sekan grosarbeton:
Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton;
Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis,
Tamen, al dua flanko de l’ ĝarden’ rapidis:
Grafo, flanke tra granda ĉeval’-rumeksaro,
Tra lap-folioj, herboj, sur finaĵoj-kvaro, ¬20
Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante.
Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:
Kelk-ĉerizujoj kreskis tie en ĝardeno;
Inter ili intence kunmiksita greno:
Tritik’, horde’ liphara, fabo kaj maizo,
Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo,
Al sia kortbirdaro, tian kort-estrino
Elpensis ĝardeneton: fama domestrino
Kokoŝnicka, kun patra Jendikoviĉ-nomo[1].
Ŝia invent’ epokon prezentas en domo- ¬30
Mastrumado; hodiaŭ jam ĉie konata,
Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo, donata
Al nemultaj personoj kaj kiel sekreto,
Ĝis kalendar’ ĝin presis sub titol’: «Rimedo
Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo
Eduki kortbirdaron» — jen la ĝardeneto.
Do apenaŭ la koko, kiu gardon faras,
Supren levinte bekon, senmove ekstaras
Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo,
Ke pli facile celu ĉielon okulo, ¬40
Ekvidas akcipitron inter nubetaro
Kaj krias: — tuj ĝardenon kuras kokinaro;
Eĉ anseroj kaj pavoj kaj alarm’-terure
Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.
Sur ĉiel’ ne vidiĝis, en momento nuna,
Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna,
Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable,
Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.
Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj,
Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino; ¬50
Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj,
Pli alta kape, haroj pli longaj — knabino.
Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo
Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan,
Sur kiu blondkapetoj, kiel sur pentraĵo,
Brilis, ĵetite sur la fonon blumalhelan,
Konturite de pavaj okuloj, en greno,
Kiel steloj kroneto en aer’-sereno,
Meze de la maizaj bastonetoj oraj,
Angla herbo, en strioj arĝentokoloraj, ¬60
Merkurial’ korala, alteoj verdantaj,
Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj,
Kunplektis kvazaŭ kradon, el or’ kaj arĝento,
Kiel kurten’ malpeza, moveblan de vento.
Super densaĵ’, kolora, spik- trunketoj-plena,
Papili’-helnebulo pendis baldakena:
Ĉi «avin’-papilioj» kun kvar flugiletoj,
Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj
Pendante en aero, pen-videblaj estas,
Kaj, kvankam zumas, ŝajne tutsenmovaj restas. ¬70
Knabino svingis tufon per mano levita,
Similan al pavpluma fasko kunplektita;
Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap’ de infano
Papilian orpluvon. En la dua mano
De ŝi, lumetas io kornforma, orbrila,
Al vazo por infanoj-nutrado simila:
Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino,
Kvazaŭ oran abundokornon de feino.
Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata,
Al grosarbusto, pro la bruet’ memorata, ¬80
Sen sci’, ke atakanto, tra l’ bedar’ silente,
El kontraŭflank’ proksime alrampis serpente:
Ĝis, el lapoj saltinte, li staris proksime,
For kvar bedoj kaj klinesalutis estime.
Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte,
Kiel garol’ ektime, por forflugi salte;
Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro
Kiam infanoj time, pro fremdul’-eniro
Kaj pro knabin’-forkuro ekkriis momente.
Ŝi, aŭdante, eksentis, ke tre malprudente ¬90
Estus lasi idetojn en terur’ kaj sole
Kaj haltante, revenis, kvankam kontraŭvole,
Kiel laŭ sorĉalvoko spirit’, malvolonte;
Ŝi alkuris kun ido plej kria ludonte,
Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon,
Sur duan karesvorte ŝi metis la manon:
Ili trankviliĝinte, premis per manetoj
kaj kapetoj genuojn siajn, laŭ birdetoj
Sub flugil’ de patrino. Ŝi diris: «Ĉu bone,
Ĉu bele tiel krii? Timos senbezone ¬100
Vin la sinjor’. Ne venis kun sak’ almozulo,
Sed gast’ sinjoro bona, vidu, jen belulo!»
Ŝi ekrigardis. Grafo, per ridet’ afabla,
Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla;
Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte
Kaj kiel rozburĝono, tute roziginte.
Vere, li estis bela, mezkreska, ovalan
Havis vizaĝon freŝan, kvankam iom palan,
Okuloj — bluaj, mildaj; helblonda hararo:
Sur ĝi folioj, viloj, kiujn, el herbaro, ¬110
Graf’ deŝiris, tra bedoj rampante vizite,
Kaj kiuj verdis, kiel krono malplektite.
«Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo,
Ĉu diaĵo, aŭ nimfo, spirit’, aŭ fantomo!
Diru, ĉu propavole vi sur teron venis,
Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis?
Ho! mi divenas: certe rifuzit’-amanto,
Potenca grand-sinjoro, ĵaluza zorganto,
En ĉi parko vin gardas, kiel ensorĉitan!
Vi indas kavaliroj-batalon armitan, ¬120
Kaj iĝi de romanoj heroino; bela!
Malkovru la misterojn de sorto kruela:
Jen savonto! Al gesto via de ĉi horo
Obeas mia brako, kiel mia koro».
Li etendis la brakon.
Ŝi roziĝis honte,
Sed, kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte;
Kiel infanon logas bildar’ helkolora,
Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora,
Ĝis ekkon’ de valoro: same ŝi, aŭskulte,
Kaptis belvortojn, kiujn komprenis malmulte, ¬130
Kaj fine ŝi demandis: «Vi venas el kie,
Sinjor’? Kaj kion serĉas sur bedoj ĉi tie?»
Graf’ malfermis okulojn konfuze, mirante,
Silentis; alparolotonojn mallevante,
Li diris: «Fraŭlineto, pardonu! Laŭvide
Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiel rapide
Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus;
Vi scias, ke, sur vojo, mi ĉirkaŭe irus;
Tra l’ ĝardeno pli rekte al domo biena…»
Knabino diris: «tie estas voj’ ebena; ¬140
Jen vojet’; ne difektu moŝto la bedetojn…»
«Ĉu dekstre aŭ maldekstre?» la moŝto sinjora
Demandis. Ŝi, levinte bluajn okuletojn,
Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem’ esplora;
Ĉar domo, for mil paŝojn tutvideble staris
Kaj Graf’ demandis vojon? Sed li tion faris,
Por ion diri, serĉe je motivo ia —
«Fraŭlin’, vi tie loĝas, proksime al via
Ĝardeno, aŭ vilaĝe? Mi, en domo, laste,
Vin ne vidis … Vi eble ĵus alvenis gaste?» ¬150
Knabino skuis kapon — «Pardon’, fraŭlineto,
Vi loĝas tie ĉambron, kun ĉi fenestreto?»
Li pensis: ne estante roman’-heroino,
Ŝi tamen estas juna, belega knabino.
Ofte granda animo, granda pens’, kaŝite,
En solec’ kiel rozo en arbar’, subite
Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon,
Kaj rigardantoj miros da koloroj milon!
Ĝardenistino dume stariĝis silente;
Idon, sur brak’ pendantan, ŝi levis atente; ¬160
Duan ŝi mane prenis kaj kelkajn postiris,
Kiel anseridaron, pele tra l’ ĝardeno.
Turniĝinte: «Ĉu povas sinjoro, ŝi diris,
Mian birdaron ree peli al la greno?»
— «Mi birdojn pelu?» kriis grafo mirigite…
Ŝi dume malaperis per arboj kovrite.
Momenton, el spaliro tra verdaĵo maja,
Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.
La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro.
Lia animo, kiel ter’ post sunsubiro ¬170
Malvarmiĝis prenante kolorojn malhelajn;
Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn.
Vekite, li ne sciis, kiun li koleris.
Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis!
Kiam tra bedoj rampis li al paŝistino,
Brulis en lia kapo, saltis kor’ en sino.
Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis,
Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis!
Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —
Bela, tali’ — gracia, sed senproporcia! ¬180
Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco,
Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco!
Penso ankoraŭ dormas, kor’ — nenionfara;
Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara!
«Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn
De l’ nimfo mi divenas: ŝi paŝtas anserojn!».
Kun malesper’ de nimfo, tuta ŝorcvidaĵo
Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo
El or’, arĝent’, domaĝe! estis pajl’ en vero?
Grafo, manojn plektante, rigardis al tero, ¬190
Al herbekunligita agrosta garbeto,
Kiun li opiniis plumofasko pava.
Li ne forgesis vazon: ora verŝileto,
Abundokorno — estis karot’ ruge flava!
Li vidis, kiel ido gin manĝis avide,
Do pasis for miraĵo!, ĉarmo! sorĉ’! rapide.
Tiel knabo ĉe vido de flor’ cikoria,
Logite de silkaĵo mola, blua ĝia,
Kareseme aliras, blovas: tuj forfluge
Tuta flor’ en aero disfalas lanuge; ¬200
Kaj en mano ekvidas esplorant’ scivola:
Nuda trunk’ de grizverda herb’ restis sola.
Graf’ surpremis ĉapelon, same revenante,
Kiel li venis, sed la vojon rektigante,
Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj iris.
Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!
Al knabin’ li parolis pri manĝo matena:
Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena
Renkonto, antaŭ domo? eble serĉi iros?
Rimarkinte forkuron, kion ili diros? ¬210
Do revene, klinante sin apud barilo,
Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj-milo,
Li troviĝis kontente sur vojo ebena,
Kiu rekte kondukis al domo biena.
Rigardi la ĝardenon li zorge evitis,
Kiel ŝtelist’ grenejon; ke ne pensu iu,
Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis;
Sed singardeman Grafon observis neniu.
Li vidis flanke, dekstre estis situita
Betularo maldensa, herbkovre-sternita. ¬220
Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro,
Sub tendo de pendiĝa, majverda branĉaro,
Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj,
Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj;
En nigra kaj malvasta stranga vest’, kelk-iaj,
En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj.
Tiu kap’ sub ĉapelo vasta barelringe,
Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas
Kaj post kapo, laŭ vento vualojn dislasas,
Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge. ¬230
Ĉiu alia-poze: tiuj terfiksitaj
Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj;
Tiu rigardas rekte, dormeme paŝante,
Kiel sur ŝnur’, neniel al flanko turniĝas:
Kaj ĉiuj al diversaj flankoj alkliniĝas,
Ĝis al ter’, kapoklinojn kvazaŭ dediĉante.
Se ili renkontiĝas, ili preteriras,
Nek parolas, nek ian saluton eldiras,
En sin profundiĝinte. Grafo, por komparo,
Vidis en ili bildon: elize’-ombraro, ¬240
De doloroj kaj zorgoj jam libera plene,
Vagas trankvile, mute, tamen malserene.
Kiu divenus, ke la malmulte sin movaj,
Silentaj homoj estas konatoj malnovaj?
Ili iris post brua manĝado matena
Al fungokolektado, laŭ rito solena.
Kiel homoj prudentaj ili moderigas
Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas,
En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo.
Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro, ¬250
Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn;
Servantajn al promeno, blankajn linmantelojn,
Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn;
Kaj sur la kapojn ili metis pajlĉapelojn,
Do similas animojn, la purgatoriajn.
Junular’ same vestita, ekster Telimeno
Kaj kelkaj sin vestantaj france.
Nova sceno
Por Graf’: li ĝin ne konis, la moron ne vidis,
Do li tre mirigite en boskon rapidis.
Fungoj estis abunde. De fraŭlar’ ŝatataj: ¬260
Ruĝovangaj vulpinoj[2] en kanto glorataj
Simboloj de virgeco, sen verma difekto;
Strange, neniam sidas sur li insekto.
Fraŭlinoj arbaranon ĉasas la gracian,
Kiun fungoj, en kanto, nomas ĉefon sian[3].
Ĉiuj serĉas ruĝulon; kreske ĝi modestas,
Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas,
Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita.
Vojski ĉasas je muŝomorto amanita.
Aliaj fungoj estas malŝatataj juste, ¬270
Kiel sanmalutilaj, aŭ malbonaj guste.
Sed ec ili utilas, ĉar nutrante bestojn,
Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn.
Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj
Tablovazetoj vico, staras rondorandaj
Rusuletoj arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj,
Kvazaŭ kun vin’ diversa, pokaletoj belaj;
Kaprido renversita funde belpoteto;
Funuleto gracia ĉampan’-kaliketo;
Plue blankuloj rondaj, blankaj, larĝaj, plataj. ¬280
Kiel laktplenaj tasoj en Saksuj’ farataj;
Globoforma, per nigra polvo plenigita
Polvul’ kiel piprujo; — de aliaj, nomoj
Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj,
Ilia granda nombro estas ne baptita.
Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas;
Se iu kliniĝinte eraron ekvidas,
Kolere piedbatas: li fungon rompante,
Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.
Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas, ¬290
Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante,
Kun kapo altlevita. Do Rejent’, kolere,
Diris: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere;
Asesor’ pli malice ŝin igis kompari
Al in’ serĉanta lokon, kie neston fari.
Solecon kaj silenton serĉante laŭvide,
Ŝi, for de societo, iris malrapide
Tra l’ bosko sur monteton deklive levitan
Kaj per arboj pli densaj ĉirkaŭe ombritan.
En mezo grizis ŝtono; torent’ el sub roko ¬300
Bruis, ŝprucis kaj serĉe je ombrara loko,
En densaj, altaj herboj sin kaŝis subite,
Kiuj ĉirkaŭflugpendis, akvotrinkigite.
Tie la petolulo, en herba vindaĵo,
Sen movo kaj sen bruo, sur folisternaĵo,
Kaŝite, pen-aŭdeble flustris; laŭ similo,
Kiel ido kriema, kiun al lulilo
Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon,
Kaj papavofoliojn ŝutis sub kusenon.
Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita ¬310
Telimeno ĝin nomas Sanktejo medita.
Ŝi deĵetis, sur herbokovron ĉe torento,
De ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento;
Kaj kiel naĝantino, ankaŭ ol kuraĝas
Sin mergi en malvarman banon kaj eknaĝas,
Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo;
Fine, kvazaŭ kaptite de torent’-koralo,
Ŝi falante, laŭlonge etendis korp-tuton,
Tempiojn man-apogis, sur herbo kubuton,
Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno, ¬320
Brilis, de franca libro, papero-veleno,
Kaj, super alabastraj, libro-paĝaj randoj,
Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.
En smaragda herbar’, sur karneola[4] ŝalo,
En longa robo, kvazaŭ tego de koralo,
De kiu refleksiĝis har’ el unu fino,
El dua — nigraj ŝuoj, dum ĉe flankoj brilis
Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, blankvizaĝo.
Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis,
Rampintan sur acerofolion.
Domaĝo! ¬330
Ĉiuj de tiu bildo ĉarmoj en kombino,
Vanatendis konulojn; rigardis neniu,
Per fungokolektado sin okupis ĉiu.
Tamen Tade’ atentis flanke per okulo;
Ne kuraĝante rekte, flankiris junulo;
Kiel pafist’, en sia budo, sur durado,
Branĉ-kovrite, veturas al otis’-ĉasado[5]
Aŭ ĥaradrioj-ĉase[6] sur selo pafilon
Kaŝas, aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon
Ŝajne sur kamplimeto irante, li trenas ¬340
Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas.
Tiel Tade’ ŝteliris.
Juĝist’ konfuzante
Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante
Al fonto. Venteflirtis la blanka mantelo
Kaj granda tuk’, ligita ĉe zono; ĉapelo
El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo,
Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo;
Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas;
En mano — grendbastono: Juĝist’ tiel paŝas.
Li kliniĝis, kaj, manojn en fonto lavinte, ¬350
Ĉe Telimen’ eksidis sur ŝton’, apoginte
Sin per manoj sur globo, el ost’ elefanta,
De baston’; kaj aŭdiĝis alparol’ sekvanta:
«Aŭdu, moŝtin’, de tempo, kiam Tadeeton
Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton.
Mi — senida, maljuna; ĉi bubet’ petola
Estas mia en mondo konsolaĵo sola
Kaj mia heredonto. Laŭ favor’ ĉiela
Li havos belan pecon da pano nobela:
Pripensi lian sorton, venas jam momento, ¬360
Sed konsideru kaŭzon de mia turmento!
Vi scias, de Tadeo patro, frato mia,
Jacek, strangul’ silentas pri intenco sia,
Ne volas hejmreveni kaj sin kaŝas ie;
Pri sia vivo, filon lasante senscie,
Ĉiam lin administras, pensis en komenco
Pri legion’, afliktis min per la intenco,
Poste konsentis: restu li hejme trankvile
Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile.
Partion mi elektis. Kiu civitano, ¬370
Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano
Egaliĝas? Jen lia pli aĝa filino,
Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino.
Mi volis svati…» Tiam Telimen’ paliĝis,
Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis.
«Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu frato,
Via koro sen Dio estas, sen kompato?
Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto,
Se vi la knabon faros poligon’-semanto![7]
Vi baros al li mondon! Li iam malbenos, ¬380
Se vi tian talenton en arbaroj tenos!
Mi ekkonis: la ido havas kapablecon
Kaj indas, en grand-mondo, pluan polurecon.
Frato, vi bone knabon en ĉefurbon sendus,
Varŝavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?…
Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer’ aŭtune
Tie mi estos; tial ni pripensos kune
Kion fari. Mi tie mult-personojn konas,
Havas influojn, tio karieron donas.
Kun mia help’ en gravajn domojn li eniros ¬390
Kaj kiam li, kun altaj dignuloj akiros
Konatecon, li havos oficon, ordenon;
Tiam li lasu servon, faru hejmrevenon,
Post akir’ de signifo kaj de mondo-kono.
Do kion frato pensas?» — «Vere, ne malbono,
Diris Juĝist’, se iom junulo veturas,
Rigardas mondon, inter homoj sin poluras;
Ne malmulte en mondo mi veturis june:
Al Pjotrkov’[8] Dubno, kiel palestrano kune
Kun tribunal’; aferojn proprajn akcelante, ¬400
Mi estis en Varŝavo, multe profitante!
Tiel mi ankaŭ volus, la nevon junaĝe
Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe,
Kiel metihelpiston, kiu migri iras
El hejm’ kaj mondokonon per tio akiras;
Ne pro rangoj, titoloj! Pardon’, Telimeno,
Kian signifon havas moskva rang’, ordeno?
Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava
Aŭ en distrikt’ nobelo, iome bonhava
Zorgas pri similaĵoj? Tamen ĉiu homo ¬410
Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo
Aŭ ofico, sed ia civitan’-elekta,
Kaj ne danka al ies favoro protekta».
Telimen’ interrompis: «Sekve bone, frato:
Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato».
Juĝist’ skrapante kapon diris: «Jes fratino.
Mi volus, sed mi havas novan malfacilon!
Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon;
Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernanrdino
Vermo el transvistule, kiu konfidato ¬420
Estas, konanta ĉiujn intencojn de l’ frato;
Do ili, pro Tadeo, jam decidis ĉion
Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion,
Edukatan de via moŝt’. Ambaŭ havaĵon
Ricevos mian, krome de Jacek dotaĵon,
En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro
Jacek, kaj mi plejparton el lia favoro:
Do li rajtas disponi. — Pensu pri metodo
Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo.
Ili interkoniĝu; vere junaj aĝe, ¬430
Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe.
Estas tempo eiligi ŝin el fermiteco,
Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco».
Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis,
Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis.
Komence ŝi aŭskultis, poste ĉe orelo
Neante, skuis manon, kvazaŭ por forpelo
De malagrablaj vortoj, returne en buŝon
De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.
«Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere, ¬440
Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!
Min Tade’ ne koncernas; mem pri li decidu,
Faru lin ekonomo, en drinkej’ li sidu,
Vendu brandon, Ĉasbestojn en arbar ’ insidu;
Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon — mi flegas!
Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas
Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon
Por eduko de Zonjo, promesis aldonon
Al malgranda tutjara pensieto ŝia:
Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia ¬450
Vi estas kaj memoras homoj ĝis momento,
Ke ne senkaŭza estas malavaro via…
Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj-gento».
(Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist’ kun ĉagreno,
Konfuzo kaj videbla ia abonemo;
Kvazaŭ li timus reston de parol’, klinante
La kapon, li per mano jesis ruĝiĝante.)
Telimen’ finis: «Estis mi la vartistino
Kaj nun sola, de Zonjo parenc’-zorgantino.
Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia». ¬460
— «Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia?
Okullevante diris li; se Tadeeto
Plaĉos al ŝi?» — Ĉu plaĉos? Restu en kvieto!
Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava!
Vere, Zosja ne estos partio dothava;
Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino,
Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino!
Edzon trovos nepino Horeŝko-devena!
Ŝia eduko estis tiom zorgoplena!
Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi tie!» — Atente ¬470
Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente,
Ĉar li diris gajete: «Nu, do kion fari!
Dio vidas, mi iris al negoc’ sincere;
Nur sen koler’. Se volas fratin’ kontraŭstari,
Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere.
Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas
Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas,
Mi reskribos al Jacek, ke pro kulp’ ne mia,
Ne povas fianĉiĝi Tade’ kun Zofia.
Nun mi zorgos mem. Ŝajnas ke kun Ĉambelano ¬480
Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!»
Dume ŝi malvarmiĝis el fervor’ laŭvide:
«Mi nenion rifuzas, fratet’, malrapide!
Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro —
Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro;
Interkoniĝi povas gejunuloj niaj,
Sed ni laŭ traf’ ne risku sorton de aliaj
Nur mi frue avertas: ke frat’ ne emigu
Tadeon kaj lin ami Zonjon ne devigu;
Kor’ ne estas servisto, ne konas sinjoron, ¬490
Neniam superforto katenos la koron».
Juĝisto, leviĝinte, foriris medite.
Tade’, el kontraŭflanko, alvenis subite,
Ŝajnigante, ke fungoj-serĉo lin altiris.
Samdirekte la Grafo malrapide iris.
Grafo, kiam disputis Juĝist’, Telimeno,
Staris post arboj, ege mirante pri sceno.
Paperon kaj krajonon el poŝ’ eliginte,
Kiujn li ĉiam havas — sur trunk’ fleksiginte,
Li fiksis etenditan desegnokarteton ¬500
Kaj diris: «Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton.
Li sur rok’, ŝi en herbo, pentrindaj en vero,
Laŭ vizaĝoj-kontrasto, kapoj-karaktero!»
Li aliris, haltadis, frotis la lorneton,
Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon:
«Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro,
Malaperos, sin ŝanĝos ĉe proksim-aliro?
Ĉu herbvelur’ — papavo, verdaĵ’ betfolia?
En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?»
Kvankam Graf’ Telimenon antaŭe vidadis ¬510
En domo de Juĝisto, kie li estadis,
Li malmulte atentis ŝin; do kun surprizo
Li rekonis modelon sian de la skizo.
Loko, ĉarma staturo, gusta vestfasono,
Ŝanĝis ŝin, faris pene ebla al rekono.
En okuloj kolero ne tutestingiĝis;
La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis,
Kiam subite venis junuloj proksime,
Per ruĝeco pli forta, viva, ol kutime.
«Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu, ¬520
Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu:
Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto,
Kaj dankas, de medito via, atestinto.
Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento!
Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento
De l’ inspiro, momento feliĉa! personon
Kondamnu, sed artisto atendas pardonon!
Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kurago:
Juĝu!» — Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.
Do Telimeno juĝis la skizojn per tono ¬530
Ĝentila, kiel arton konanta persono;
Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis:
«Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris,
Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo
Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo
Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj!
Kaskadoj de klasika Tibur’, [9] grandiozaj!
Terura Paŭzilipa[10] roka voj’! Jen tio
Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio!
Muz-id’ ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe ¬540
Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte,
Aŭ lokos en albumon, al desegnareto,
El ĉie kolektita de mi, en tableto».
Ili interparolis pri ĉiel’-bluaĵoj,
Marbruoj, ventaromoj, pri rokaj supraĵoj
Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝul’-kutimo,
Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo.
Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj
Arbaroj seriozaj kaj mirinde belaj! —
En krono de lupoloj, la padoprunujoj; ¬550
Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj;
Aveluj’, laŭ menado[11], kun verdaj sceptretoj,
Kvazaŭ uv’ ornamita de nuksaj perletoj;
Arbaridoj: kratagon viburn’ ĉirkaŭprenas;
Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta,
Per folioj sin arboj, arbustoj mantenas,
Kiel por danc’ fraŭlinoj, junular’ staranta
Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l’ rond’ staras paro,
Levite, super tuta amas’ de l’ arbaro,
Per ĉarmo de koloro, graciec’ talia: ¬560
Betulo, amatino — karpen’, edzo ŝia.
Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj
Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj,
Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara,
Kun sia ĝiba nuko, kverko kvincentjara,
Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj,
Kadavroj de kverkavoj, kiuj iĝis ŝtonoj.
Tadeuŝ’, enuante, turnis sin kaj movis
Pro diskuto, en kiu part-preni ne povis.
Kiam laŭdon de fremdaj boskoj kaj belecoj ¬570
Sekvis vice-nomate, ĉiuj arbospecoj:
La cipresa, oranĝa, oliva, migdala,
Citrona, mahagona, juglanda, santala,
Aloa, kakta, figa, ec fine hedera
Kaj sonis glor’ de ĉies formo, trunko, floro,
Tiam Tade’ fariĝis ĉiam pli kolera
Kaj ne povis reteni indignon de l’ koro.
Li simplul’, sed kapabla por natur’-admiro
Rigardante arbaron, diris kun inspiro:
«En Vilna botanika ĝarden’, mi atente ¬580
Observis famajn arbojn, kiuj oriente
Kreskas, kaj en la suda bela ter’ itala;
Kiu el ili estas al niaj egala?
Ĉu fulmoforigiloj — aloaj bastonoj?
Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj,
Mallonga, dikotrunka, kun laka folio
Kiel virin’ malbela, sed riĉa por tio?
Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso?
Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso;
Ĝi aspektas malĝoje sur tomb’? Jen lakeo, ¬590
Germano, en funerbra kortega livreo,
Ne kuraĝante levi manojn, nek moveton
De l’ kapo, por neniel rompi etiketon.
«Ĉu ne pli bela nia honesta betulo,
Ploranta kampulino, pro filo, mortulo,
Aŭ pro edzo vidvino, kiu manplektante,
Ĝis al tero etendas harligon torente:
Muta malĝoj’, stature ploras elokvente!
Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante,
Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas? ¬600
Vere, pri vi najbaroj eble ŝerce ridas,
Ke loĝante fekundan litvan ebenaĵon,
Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon».
«Amiko, diris Grafo, estas bel-naturo:
Formo, fon’, materio, sed anim’ — inspiro,
Kiun levas alsupre fantazi’-flugiro
Kaj apogas reguloj; gusto ’as poluro.
Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro:
Ideal’-sferon flugi devas nia koro!
Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio! ¬610
Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio.
Koncerne pentroarton: pejzaĝoj bezonas
Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas
Italuj’! Do en pentra arto, Italujo
Estis, estas kaj estos: pentristoj patrujo!
Tial ekster Breughel-o[12], sed ne Van der Hell-o,
Nur pejzagisto, (nome estas du Breŭghelo),
Kaj krom Rujsdal-o[13], kie en tuta nordlando
Ekzistis pejzaĝisto de unua grando?
Do ĉielon!» — «Orlovski[14] nia, estis ĝuste, ¬620
Telimen’ interrompis, Soplican’ laŭguste,
(Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio,
Ke krom patrujo, plaĉas al ili nenio.)
Orlovski ĉiam vivis en Petro-urbeto;
Fama pentrist’, (mi havas skizojn en tableto):
Li loĝis apud caro, kiel en edeno:
Graf’ vi kredas? li revis pri hejmoreveno!
Li ĉiam pri juneco sia rememoris,
Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris…»
«Kaj li pravis! ekkriis Tadeo fervore: ¬630
Ĉiel’ itala estas, laŭ dir’ ĉiu hore
Blua, pura, do kvazaŭ akvoj glaciŝelaj;
Ĉu vent’, malbonvetero, ne estas pli belaj?
Ĉe ni, vi levu kapon: kiom da vidaĵoj!
Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaĵoj!
Ĉiu nubo — alia: aŭtuna ĉi tie
Pluvegraveda rampas, laŭ maldiligenta
Testudo, kaj delasas ĝis ter’, longostrie
Malplektitajn harligojn da pluvo torenta;
Vento pelas hajlnubon, al balon’ similan, ¬640
Rondan, malhelbluan, meze flavebrilan;
Granda bruo ĉirkaŭe, vidu, eĉ en niaj
Ĉiutagaj nubetoj, ŝanĝoj estas kiaj!
Komence anseraro, blankaj cignoj velas,
Dorse vent’, kiel falko, ilin kune pelas:.
Ili premiĝas, kreskas — nova mirindaĵo!
Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon,
Elŝovante piedojn, sur ĉiel’-arkaĵo,
Kiel ĉeval’-tabuno, trakuras steparon;
Ĉiuj, arĝenteblankaj, miksiĝis; — subite ¬650
El koloj kreskas mastoj, el kolharo — veloj;
Tabun’, en grandiozan ŝipon transformite,
Naĝas, sen bru’, sur blua eben’ de ĉieloj!»
Graf’, Telimeno staris supren rigardante;
Tade’, per unu mano al nubo montrante;
Per dua manon premis li al Telimeno.
Jam pasis kelk minutoj de silenta sceno;
Graf’ dismetis paperon sur sia ĉapelo
Kaj eligis krajonon. Tiam, por orelo
Malagrable, aŭdiĝis sonoril’ biena; ¬660
La silenta arbaro iĝis bruoplena.
Graf’, balancinte kapon, seriozatone
Diris: «Ĉio finiĝis sonorilasone!
Kalkul’ de granda penso, plan’ de imageco,
Ludoj de senkulpeco, ĝoj’ de amikeco,
Konfidoj de la koro: ĉe l’ bronzosonoro,
Ĉio sin miksas, rompas, for malaperante!»
Al Telimen’ senteman rigardon turnante:
«Kio restas?» li diris, kaj ŝi: «Rememoro!»
Kaj volante konsoli la malĝojan koron, ¬670
Ŝi deŝiris por Grafo neforgesofloron[15]
Grafo kisis ĝin kore kaj fiksis ĉe l’ sino;
Duaflanke, Tadeo, post arbet’-disklino
Vidis, ke tra folioj, al li brilas io:
Tio estis maneto, kiel blanklilio;
Li, kaptinte ĝin, kisis; en ĝi buŝo lia
Dronis, kiel abelo en kalik’ lilia.
Li eksentis malvarmon sur buŝ’: ŝlosileton
Li trovis kaj da blanka papero ruleton;
Li metis ĝin en poŝon, sciante nenion, ¬680
Kion ŝlosil’ signifas: kartet’ diros tion.
Sonoro ĉiam sonis; ehe el arbaroj
Respondis mil’ da krioj kaj da bruofaroj.
Tio estis resono de serĉo, vokado,
Signalo de finita fungokolektado;
Ne resono malĝoja, enterig’-aranĝa,
Kiel ŝajnis al Grafo: kontraŭe, tagmanĝa
Subtegmente, en ĉiu-tagmezo, krianta,
Al tagmanĝo servistojn, gastojn invitanta:
Tia kutim’ antaŭe en bienoj estis ¬690
Kaj ankaŭ en la domo de l’ Juĝisto restis.
Do iris ar’ portanta bastajn skatoletojn
Kaj al fin’ de tuketoj, ligitajn korbetojn
Kun fungoj; ĉe fraŭlinoj, en la unu mano,
Volvita ventumilo kvazaŭ: arbarano,
En dua, kunligitaj, kiel kampfloretoj,
Trunkanoj[16] kaj diversaj kolorrusuletoj
Vojski kun muŝomorto. Kun mano malplena,
Flanke de sinjoridoj, venas Telimena.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris; ¬700
Ĉe tabl’ unuan lokon Ĉambelano prenis;
Laŭ aĝ’, ofic’ la digno al li apartenis:
Li irante, al ĉiuj klinsalutojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernandina
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Oni donis la brandon; poste sidiĝante,
Ĉiuj manĝis malvarman supon, silentante.
Oni tagmanĝis ekster kutimo trankvile,
Sen babil’, kvankam mastro invitis ĝentile.
Partianoj de hundoj manĝis sendispute, ¬710
Morgaŭan vetbatalon pripensante mute;
Granda pens’ al silento devigas la buŝon.
Telimen» alparolis ĉiam Tadeuŝon,
Ankaŭ devis turniĝi al Grafo sinjoro,
Kelkfoje okuleti eĉ al Asesoro.
Same birdist’ rigardas kaptilon, logante
Kardelojn, kaj samtempe paserojn kaptante.
Tade’ kaj Grafo estis feliĉaj, kontentaj,
Ambaŭ esperoplenaj, do ambaŭ silentaj.
Graf’ rigardis fiere al sia floreto, ¬720
Kaj Tadeo ŝtelume palpis je l’ poŝeto,
Ĉu ŝlosil’ ne forkuris? Kaj turnis en mano
Ne legitan karteton. Al la Ĉambelano
Juĝisto alverŝadis hungar-, ĉampan-vinon,
Premis lin je genuoj, servis diligente,
Sed por interparolo ne havis inklinon.
Videble ian zorgon li sentis.
Silente
Pasadis de manĝaĵoj kaj teleroj ŝanĝo,
Kiam rompis enuan iron de tagmanĝo,
De gast’ neatendita, subita enkuro; ¬730
Arbarist’ eĉ tagmanĝofinon ne atendis,
Kuris al mastro; montris mieno, staturo,
Ke grava, nekutima novaĵo lin sendis.
Ĉiuj al li okulojn turnis. Li respiris
Iomete kaj: «Urso, Sinjoro!» nur diris.
Reston ĉiuj divenis: el sia pranesto[17]
En arbaron post Niemen, trasteliĝas besto,
Oni ĝin persekutu; tion sciis ĉiu,
Kvankam nek konsiliĝis, nek pripensis iu;
Kuna penso montriĝis en vokoj subitaj, ¬740
Vivaj gestoj, diversaj ordonoj donitaj,
Kiuj, el tiom buŝoj elirante kune,
Tamen al unu celo rapidis komune.
«Vilaĝen rajdu! kriis Juĝist’ al centulo[18]
Tagiĝe morgaŭ ĉaso! ĉiu volontulo.
Kiu iros kun lanco, de laboro tera[19]
Kaj kvintaga servuto estos tutlibera».
«Selu grizulon, diris Ĉambelan’ ekkrie;
Galopu mian domon kaj prenu el tie
Du hirudojn[20] la fame ĉirkaŭe konatan ¬750
Hundoparon, Strapĉina kaj Spravnik nomatan[21]
Ŝtopu al ili buŝojn kaj en sakon ligu,
Kaj ĉi tien rapide sur ĉeval’ venigu!»
— «Vanjka! kriis al knabo Asesor’ rus-tone,
Larĝan glavon Sanguŝkan tuj akrigu bone;
Vi scias, kiu estas de la princo dono;
Kuglo estu en ĉiu ŝargaĵo ĉe l’ zono!»
— «Pafilojn, kriis ĉiuj, igu en pretecon!»
Asesor’ ĉiam vokis: «Plumbon, plumbopecon!
Kugloformil’ en poŝo». — «Al prepost’ biena, ¬760
Diris Juĝist’, sciigu, ke en fru’ matena,
Morgaŭ li legu meson en kapel’: oferto[22]
Por ĉasistoj; jen, meso de sankta Huberto».
Post donitaj ordonoj fariĝis silente.
Ĉiuj meditis, ĉirkaŭrigardis atente,
Kvazaŭ iun serĉante; ĝis rigardo kuna
Ariĝis sur vizaĝo de Vojski maljuna:
Jen tiel por elmarŝo ĉefon serĉis oni,
Kaj decidis al Vojski estrbastonon doni…
Vojski stariĝis, volon de ĉiuj vidinte, ¬770
Kaj per man’ serioze la tablon batinte,
El ĉebrusto orbrilan ĉeneton ektiris,
Kun poŝhorloĝo, dika kiel pir’, kaj diris:
«Morgaŭ, duon’ de kvina, al arbar’-kapelo,
Venos ĉasistoj kaj la anar’ de ĉaspelo».
Dirinte, li foriris de tabl’; arbarestro
Lin sekvis: ili ĉason pripensos, aranĝos,
Kiel, post anoncita batal’ armeestro;
Soldatoj armilaron purigas kaj manĝos,
Aŭ sur manteloj, seloj, senzorge jam dormas,
Dum la ĉefoj en tendo batal’-planon formas. ¬780
Post manĝo, tago pasis je hufum’-forĝado,
Hundoj-nutro, kolekto, armil’-purigado;
Vespere estis preskaŭ neniu ĉe-table;
Eĉ partioj de Falko kaj Stumpul’, afable,
Sian grandan disputon forgesinte plene,
Prenis sin je la brakoj: Rejent’, Asesoro,
Serĉas plumbon. Ceteraj, lace de laboro,
Iris dormi, por frue vekiĝi matene.
Al Tade’ oni donis en domo ĉambreton. ¬790
Li starigis kandelon en la kameneton,
Simulis dormon, tamen ne fermis okulon,
Sed atendis meznokton. Enue, junulo
Ĉe fenestrokovrila eltranĉo ekstraris,
Por vidi, kion nokta domgardisto faris.
Kiam gardist’ foriris, Tade’ elsaltinte,
Fermis fenestron, kaj, al tero kliniĝinte,
Laŭlonge de la muroj, ŝtelume forpaŝis.
Kien? Ĉi tion densa noktvualo kaŝis.