Unuaj militaj moroj de l’ invado • Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero • Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo • Ĉapitro pri kanabo • Nobeletara sidejo Dobĵin • Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵiński.
Eliri el humida krepusk’ ne rapidas
La mateno senruĝa; lumokul’ ne gvidas
Tagon, kiu jam estas, sed ĝin al vidsento
Kovras nebul’ sur tero, kiel pajltegmento
Super litva kabano. Nur blanketa helo
En orienta flanko, montras sur ĉielo
Kie suno leviĝis, kaj kvazaŭ malĝoje
Irante super teron, dormetas dumvoje.
Ĉiel’-ekzemplo ĉion sur tero influis: ¬10
Brutaro sur paŝtejon eliri malfruis
Kaj trafis ĉe matena manĝo leporaron;
Ĝi kutimas pli frue reveni arbaron,
Nun pinĉas en nebulo alsine’-herbetojn,
Aŭ kolektiĝas pare, fosante kavetojn,
Volas ĝui ripozon, freŝaeron spiri,
Sed devas antaŭ brutoj, arbaron reiri.
Arbar’ silentas. Birdo ne kantas, vekite,
Skuas roson el plumoj, al arbo premite,
Ŝovas kapon al ŝultroj, okulojn fermetas,
Atendas sunon. Apud marĉeto klaketas ¬20
Cikonio. Sur garboj sidas, tutmalseke,
Kornikoj kaj babilon daŭrigas larĝbeke:
Abomene al mastroj nun pluvon antaŭdiris.
Kampistoj jam de longe al laboro iris.
Falĉistinoj ekkantis kanteton matenan,
Laŭ pluva tag’ sopiran, des pli malserenan,
Ĉar seneĥe ĝi sonas, nebulon sorbante.
Ektintis rikoltiloj en gren’; respondante
Sur herbejo, falĉistoj tintigas kaj kante
Fajfetas, — haltas fine de ĉiu strofeto, ¬30
Akrigas ŝtalon: takte frapas marteleto.
Nebulo kovras homojn; sonas nur falĉantoj,
Nevideble, per voĉoj de tintoj kaj kantoj.
Meze, sur grena garbo, ekonomo sidas,
Enue turnas kapon, laboron ne vidas,
Sed rigardas al strato, disiĝo vojara,
Kie okazas io eksterordinara.
Ekde mateno regas moviĝado ia
Nekutima sur vojoj. Veturilo tie
Kampula knare kuras; nobela el ie ¬40
Pretergalopas klake ĉe dua kaj tria;
El voj’ maldekstra oni kurieron vidas»
El dekstra voj’ vetkure rajdantoj rapidas
Kaj ĉiuj al diversaj flankoj sin direktas:
Kion signifas tio? ekonom’ konjektas.
Li leviĝis el garbo, ekiris al stratoj
Kaj demandis, sed vane: ne haltis vokatoj;
En nebul’ preterkuras ĉiu, laŭ fantomo;
Nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado,
Kaj kio estas stranga, palaŝoj-tintado: ¬50
Tial ĝojas kaj kune timas ekonomo;
Ĉar, kvankam estis tiam en Litvo kviete,
Pri milit’ ĉirkaŭkuris jam famo sekrete,
Kaj pri francoj, Dombrovski, pri Naoleono.
Ĉu militon aŭguris de armiloj sono?
Ekonom’ al Juĝisto kuris diri ĉion,
En espero, ke ankaŭ mem li aŭdos ion.
Post kverel’ hieraŭa, leviĝis matene,
Pri si mem nekontente, ĉiuj malserene.
Vane Vojski-idino kabalon proponas, ¬60
Vane oni al viroj ludokartojn donas:
Neniu volas ludi, distriĝi; silente
Viroj fumas, virinoj trikas diligente;
Eĉ muŝoj dormas.
Vojski klakilon forĵetis.
En kuirejon el la silentej’ kuretis.
Tie, de domestrino kriojn li aŭskultis
Kaj kiel kuiristo helpantojn insultis;
Ĝis fine lin ekregis agrabla revado,
Ĉe movo de rostiloj, rostaĵoj-turnado.
Sin ferminte en ĉambro skribis la Juĝisto ¬70
Ekde maten’; sur sojlo atendis Vokisto.
Juĝist’ invokon finis, al Protazo plendon
Kontraŭ Grafo laŭtlegas, koncerne ofendon
De honoro nobela, per insultaj vortoj,
Kaj kontraŭ la Ŝlosisto pro batoj, perfortoj;
Pro minac’ ambaŭ ilin, pro kosto afera
Meti en traktregistron[1] ĉe l’ juĝo supera;
Invokon komuniki buŝe; memkomprene ¬80
Antaŭ sunosubiro — Vokisto solene
Streĉis aŭdon kaj manon; li antaŭ invoko
Staris grave, sed ĝoje li saltus en loko:
Ĉe penso pri proceso, li june sin sentis,
Kiel li antaŭ jaroj invokojn prezentis,
Por ricevi tuberon, sed riĉe pagitan.
Tiel soldato, kiu pasigis militan
Vivon, maljune ĝuas hospital’-kvieton,
Ekaŭdas malproksime tamburon, trumpeton,
Krias sonĝe el lito: «Moskvuloj, batalo!»
Saltas per ligna kruro el la hospitalo,
Ke lin apenaŭ kapti povas junflegisto. ¬90
Protazo tuj surmetis veston de Vokisto.
Tamen li nek ĵupanon, nek kontuŝon prenas:
Al granda juĝparado ili apartenas;
Por vojaĝo lin vestas: rajdopantalonoj
Kaj jako, kies baskojn pere de butonoj
Oni refaldas supren, aŭ genu’-pendigas;
Ĉapon, kun orelumoj, laĉo supre ligas:
Bonvetere por levo, pluve por surtiro.
Tiel vestite prenis li por piediro
Bastonon; ĉar vokistoj, laŭ milit’-spionoj, ¬100
Antaŭ proces’ kaŝiĝas sub diversfasonoj.
Bone faris Protazo, akcelante vojon,
Ĉar ne longe li sentus pro l’ invoko ĝojon.
En Soplicovo ŝanĝas sin plano milita;
Al Juĝisto enkuris Vermo enmedita
Kaj diris: «Ve, Juĝisto, pri tiu onklino,
Sinjorin’ Telimeno, koketflirtulino!
Kiam Zonjo malriĉa restis infaneto,
Jacek al Telimeno por eduk’ ĝin donis,
Aŭdante, ke ŝi estas bona, mondon konis; ¬110
Kaj mi vidas: ŝi kaŭzas al ni malkvieton,
Intrigas kaj laŭŝajne logas Tadeeton:
Mi ŝin observas; eble ŝi Grafon koketas,
Aŭ ambaŭ. Do pripensu rimedojn, mi petas
Por ŝin forigi; tiel povas kreski klaĉoj,
Skandalo kaj malpaco inter junulaĉoj,
Kio povas traktaton konfuzi subite».
«Traktat’?» kriis Juĝisto, tree ekscitite,
«Mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite».
«Jen kio? interrompis Vermo, kie senco? ¬120
Vi babilas pri nova malpacokomenco?»
«Kulpo ne mia, diris Juĝist’, juĝ’ supera
Klarigos, ke malpacon kaŭzis Graf’, fiera
Stultulo kaj Gervazo fripono. Ne plaĉis
Al vi, domaĝe, Pastro, kunmanĝi kastele;
Vi atestus, ke Graf’ min ofendis kruele».
«Kial vi, kriis Vermo, kastelon iraĉis?
Vi scias, mi malamas ĝin; piedo mia
Ne paŝos tien. Ree kverel’! puno Dia!
Rakontu! oni devas aferon glatigi. ¬130
Tiom stultaĵoj fine tedi min komencas:
Pligravaĵon, ol fari pacojn, mi intencas,
Sed vin ankoraŭ foje pacigos». — «Pacigi?
— Piedfrape Juĝisto rompis — al damnito
Iru kun via paco! jen monaĥa sprito!
Ĝentile akceptante, nazgvidi min volas!
Sciu moŝto: Soplicoj pri pac’ ne parolas,
Sed invokinte, gajnas; ofte familio
Procesadis ĝis sesa la generacio.
Mi kunvokis, tre stulte, laŭ konsilo via, ¬140
La ĉambelanan juĝon, jam por fojo tria.
Paco de nun ne estos, ne estos! — Kun krio
Li marŝis per piedoj frapante — Krom tio,
Por sia malĝentila kondut’ en kastelo,
Li devas min depreki [2], aŭ estos duelo!»
«Sed, Juĝisto, se Jacek sciiĝos pri ĉio?
Li mortos malespere! Pri kastel’ ĝis dato,
Ĉu ne sufiĉe kulpis Soplicoj? Ho frato!
Mi eĉ ne memorigu terurakcidenton.
Vi scias ankaŭ: grundoj-parton, Targovico[3] ¬150
Preninte de Horeŝko, donis al Soplico.
Jacek ĵuris por sia pek’ farante penton,
Ĉe absolvo, bienojn redoni, do prenis
Li Zonjon, el Horeŝkoj, malriĉan, subtenis
Ŝin, por eduko ŝia pagis karan renton,
Kun Tadeeto volis ŝin kunigi svate,
Ambaŭ malpaciĝintajn domojn ligi frate
Kaj al heredantino rabaĵon bonvole
Cedi» — «Afero, kriis Juĝisto, ĉu mia?
Mi ne konis, ne vidis lin, pri Jacek sole ¬160
Iom aŭdis, pri vivo hajdamaka lia;
Mi estis tiutempe retoriklernanto[4]
Poste, ĉe l’ Vojevodo, kortega servanto.
Ricevinte bienojn, Zonjon kun volonto
Mi akceptis, edukis zorgas pri estonto,
Laŭ lia vol’. Jam tedas min la historio
Virina! Kial Grafo miksiĝis krom tio
En aferon? kun kia rajto pri kastelo?
Li al Horeŝkoj deka akvo sur kisjelo[5]
Min insultu? Mi cedu, por pacon proponi?» ¬170
«Frato! gravaj motivoj estas por ĉi tio:
Jacek ja volis filon al armeo doni,
Poste lin hejme lasis: kaŭzo estis kio?
Jen hejme lin Patrujo povos pli bezoni.
Vi aŭdis, kion ĉie jam rakontas oni,
Pri kio mi portadis famojn el ekstere;
Nun — tempo, diri ĉion, nun — jam tempo vere!
Gravaĵo, frat’! tre baldaŭ — milit’ de popoloj!
Milito pri Polujo! frat’ ni estos Poloj!
Certa milit’! Sendite ĉi tien sekrete, ¬180
Antaŭpostenojn vidis mi, ĉe Njemen prete:
Napoleon grandegan armeon disponas,
Kian homoj ne vidis, histori’ ne konas;
Apud francoj, armeo pola marŝas flanke:
Nia Juzef[6], Dombrovski, agloj flirtas blanke!
Sonu de Napoleon lasta vorto sola:
Trans Njemen! — kaj revivas, frat’, Patrujo pola!»
Okulvitrojn demetis Juĝist’, aŭskultante,
Ne parolis, la pastron fikse rigardante,
Eksopiris profunde; eklarmis okulo… ¬190
Fine li ĉirkaŭkaptis kolon de Kvestulo:
«Mia Vermo, vokante, sed ĉu estas vere?
Mia Verm’, ripetante, sed ĉu estas vere?
Tro ofte ni trompiĝis! Famo sin etendis:
Napoleon jam venas! kaj ni jam atendis.
Oni diris: En Krono[7] — li, Prusuj’ venkita,
Li enpaŝas! Kaj iris li — al pac’ Tilzita![8]
Estas ver’? Vi ne trompas vin mem pri ĉi tio?»
«Ver’, vokis Vermo, kiel en ĉielo — Dio!»
«Benata estu buŝo tion anoncanta! ¬200
Diris Juĝisto, manon alsupre levanta.
Vi ne bedaŭros, Vermo, ĉi tiun sendaĵon,
Nek monaĥejo: ducent ŝafojn, elektaĵon,
Ricevos monaĥejo. Pastro, vi aplaŭdis
Hieraŭ kaŝtanulon, brunĉevalojn laŭdis:
Do ambaŭ veturile tiros la Kvestulon.
Hodiaŭ vi laŭplaĉe petu, mi postulon
Ne rifuzos. Sed Grafo min tree ofendis;
Do lasu ĉi aferon; invokon mi sendis;
Ĉu konvenas?»
Plektinte manojn, Pastro miris, ¬210
Rigardis lin kaj ŝultrojn movinte, rediris:
«Dum Napoleon portas al Litvo liberon,
Dum tuta mondo tremas, vi, proces’-aferon
Pripensante, post ĉio aŭdita kvietos?
Anstataŭ agi, frato, vi manojn kunmetos?»
«Agi, kiel?» demandis Juĝisto — «Do tion
Vi ne legis el mia okulo? Nenion
Ankoraŭ pri ĉi tio via koro diras?
Se da Soplica sango eĉ guto rondiras
En vi, pripensu: Francoj batas el-antaŭe … ¬220
Kaj, se leviĝus dorse popolo ĉirkaŭe?
Ekhenu la Postkuro[9], muĝu samogita[10]
La Urso! — Se almenaŭ milo bonarmita,
Eĉ kvincento atakus dorse la moskvulojn
Kaj ĉirkaŭe etendus de leviĝo brulojn;
Se ni kanonojn, signojn de Moskvo akirus,
Venkintoj al renkonto de savantoj irus?
Napoleon demandas, vidante taĉmentojn:
Kia arme’? — Ni krias: Polaj insurgentoj
Imperiestro! Litva volontuloj-vico! — ¬230
Li demandas: Ĉefestro? — Juĝisto Soplico!
Kiu poste aludus eĉ pri Targovico?
Frat’, dum Ponaroj staros kaj Njemeno fluos,
En Litvo de Soplicoj nomo fame bruos;
Nepojn, pranepojn montros Jagjel’-metropolo[11]
Per la fingroj, dirante: jen Soplico, polo,
El farintoj unue la insurekcion!»
Juĝist’ rediris: «Malpli grave estas, kion
Homoj diras; mi laŭdojn neniam avidas
Mi — senkulpas pri fratopekoj, dio vidas. ¬240
Mi ne multe miksiĝis politik’-aferon,
Plenumante oficon kaj plugante teron.
Nobel’, mi volus lavi domomakulaĵon,
Kiel polo, por lando mi farus gravaĵon,
Eĉ vivon donus. Estis mi sabrul’ negranda,
Tamen de mi prenadis homoj ankaŭ batojn;
Oni scias, ke iam, dum sejmet’ pollanda,
Mi provokis kaj vundis du Buzvikojn, fratojn,
Kiuj… sed malpli grave. Do prefere diru,
Ĉu necesas, ke tuje ni en kampon iru? ¬250
Pafistoj kolektiĝos; pulvo — en tenejo;
Kelk kanonetojn havas pastr’ en prepostejo.
Mi memoras, ke lancoĵetilojn Jankjelo
Havas kaj ilin doni promesis al celo.
Ĵetilojn li venigis en pakoj sekretaj
El Krolevjec[12] teniloj estos baldaŭ pretaj.
Sabroj estas; nobeloj sidiĝos sursele,
Mi kun la nevo fronte, kaj — estos iele!»
«Pola sango! — tuŝite vokis Bernardino
Kaj etendinte brakojn, premis lin al sino — ¬260
Vera Soplic’! Vi lavos laŭ destino Dia
Pekojn de senhejmulo, vaga frato via.
Mi ĉiam vin estimis; sed mi amas nune
Vin tiel, kvazaŭ estus ni du fratoj kune.
Tro frue por kampiro: ni ĉion preparos;
Mi mem difinos lokon, tempanoncon faros.
Car’ kurierojn sendis al Napoleono,
Peti pacon; sed oni militon deklaros,
Ĉar princo Juzef’ aŭdis de sinjor’ Binjono[13]
Franc’, el imperiestraj konsil’-konfidantoj, ¬270
Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj;
Estos milito. Sendis min princ’ por sekretaj
Sciiĝoj, kun ordono, ke Litvanoj pretaj
Estu pruvi, ĉe veno de Napoleono,
Ke ili volas ree kuniĝi kun Krono,
Kaj postulas starigon de Poluja trono.
Dume, dum Graf’ paciĝu. Li estas strangulo,
Iom fantaziema, sed bona junulo,
Honesta polo; estas necesa ĉi tia;
Strangulojn tre bezonas temp’ revolucia. ¬280
Mi scias ĝin laŭ sperto; taŭgas eĉ stultulo,
Sed honesta, kaj kiam regas lin saĝulo.
Graf’ sinjor’, ĉe nobeloj ĝuas grand-respekton,
Tuta distrikt’ leviĝos kun li al ribelo;
Ĉar konante lin, diros ja ĉiu nobelo:
Certa afer’, ĝi havas sinjoroj-protekton.
Mi iros tuj…» — «Unue li al mi turniĝu,
Diris Juĝist’, ĉi tien venu, senkulpiĝu;
Mi pliaĝas kaj estas ĉe ofico mia!
Kaj pri proceso estos juĝ’ arbitracia…» ¬290
Pastro krakfermis pordon. «Bonvojaĝon!» diris
Juĝist’.
En kalamaŝkon[14] salte Verm’ eniris,
Vipas ĉevalojn, tiklas flanke per gvidilo;
En nebul’ malaperas flirte veturilo;
Nur monaĥa brungriza kapuĉ’, dum veturo,
Iam leviĝas, kiel super nub’ vulturo.
Vokist’ pli frue iris jam al Grafa domo.
Kiel vulp’ sperta, kiun logas lardaromo,
Kuras, sed konas ruzan pafistoj-sekreton,
Iam haltas, sidiĝas, levas vosttufeton, ¬300
Per ĝi ventume venton en naztruojn prenis,
Demandas ĝin, ĉu manĝon pafist’ ne venenis:
Protaz’ el voj’ deiris, ĉe fojno irante,
Ĉirkaŭ domo, en mano bastonon tenante,
Ŝajne vidas, ke ie brut’ domaĝon faras.
Li tiel laŭirante, ĉe ĝardeno haltis,
Kliniĝis, kuras, ŝajne krekon li postflaras:
Ĝis trans baril’ subite en kanabon saltis.
En ĉi verda, odora, densa arbustaro,
Ĉirkaŭ dom’ estas certa rifuĝ’ al bestaro ¬310
Kaj homoj. Renkontite, ĉe brasik’ leporo
Saltas en kanabejon kaŝiĝi sekure;
Pro densaĵo, ne sekvos ĝin vertrago kure,
Nek ĉashundo postflaros pro forta, odoro.
En kanabon servisto forkuras de bato
Kaj sidas, ĝis sinjoro koleros ĝis sato.
Forkurinta rekruto ofte tie sidas,
Kiam lin registaro en arbar’ insidas.
Kaj tial dum batalo, invado kaj trado[15]
Ambaŭ partioj celas, kun granda penado, ¬320
Okupi pozicion en kanab’-tereno,
Kiu tiriĝas fronte ĝis dom’ de bieno
Kaj ŝirmas tuŝigante poste kun lupolo
Atakon, cedon antaŭ malamik’-patrolo.
Protaz’ ektimis, kvankam tre kuraĝa homo,
Ĉar al li memorigis kanaba aromo,
Kion diversokaze li spertis ofice
Kaj kion kanabejo atestis laŭvice:
Lin foje invokita nobel’ Dzindoleto
Devigis per metita al brust’ pistoleto, ¬330
Rampi sub tablon, boji hunde, revokante,
Ĝis Vokist’ en kanabon saltis, pen-spirante.
Kaj poste Volodkoviĉ [16], fiera brutalo,
Perfortant’ de sejmetoj kaj de tribunalo,
Akceptinte invokon, akton dispecigis,
Hajdukojn kun bastonoj ĉe pordo starigis,
Nudan rapiron levis super lian kolon,
Kun kri’: por savi kapon, manĝu protokolon!
Ŝajne Vokisto manĝi komencis prudente,
Ĝis tra fenestro saltis kanabon momente. ¬340
Jam ne estis kutimo en litva bieno,
Ŝirmi sin de invokoj per sabro, rimeno;
Apenaŭ iam aŭdis Vokisto insulton:
Sed Protazo pri tio sciis nur malmulton,
Delonge ne estinte invokoj-portisto,
Kvankam li ĉiam preta, petis kun insisto;
Sed respekte al aĝo, Juĝisto rifuzis
Liajn petojn, hodiaŭ akceptinte, uzis
Lin pro urĝa bezono.
Atentas Vokisto —
Mallaŭto — En kanabon manojn enŝovante, ¬350
Li disklinas trunketoj-densaĵon, naĝante
En legom’, kiel akve mergiĝas fiŝisto.
Li eliĝis — mallaŭto. — Ĉe dom’ li insidas —
Mallaŭto — tra fenestroj internon li vidas —
Malplene — time paŝas li al enirejo,
Levas anson — malplene, kiel en sorĉejo.
Li prenas akton, legas laŭte sian temon;
Ĵus li aŭdis radbruon kaj sentis kortremon,
Volis forkuri; trafis lin iu subite:
Feliĉe, ke konato! Verm’! Ambaŭ ekmiris. ¬360
Grafo kun sekvantaro videble foriris
Rapide, ĉar li pordon lasis malfermite;
Li armis sin: sur planko jen apogpafiloj,
Kuŝas dutuboj, plue ĉanoj kaj ŝargiloj,
Serurist’-iloj; oni riparis armaĵojn;
Pulvo, papero: oni faris pafŝargaĵojn.
Graf’ ĉasiris kun tuta anar’ de bieno…?
Sed kial manarmiloj? Rusta sabro tie
Kuŝas sen klingo, tie spado sen rimeno:
El difektaĵo, oni elektis ĉi tie, ¬370
Eĉ serĉis en malnova armil’-magazeno.
Vermo paftubojn, spadojn rigardis atente,
Poste al bienkorto foriris silente,
Por demandi servistojn pri Grafo — malplene.
Du maljunajn virinojn li eltrovis pene
Kaj aŭdis, ke sinjoro anaron kolektis
Kaj armite al Dobĵin sur voj’ sin direktis.
Fama estas en Litvo Nobelej’ Dobĵina,
Pro nobeloj-kuraĝo, belec’ nobelina.
Iam riĉa, multhoma, ĉar kiam Jan Tria [17] ¬380
Armeigon anoncis per vergoj [18] kun sia
Standard’, el Dobĵin sole, aperis sescento
Da nobelar’ armita. Hodiaŭ la gento
Malpli nombra kaj riĉa. Kiel korteganoj,
En arme’, ĉe invadoj, sejmetoj — gentanoj
Kutimis vivi iam facilemerite;
Hodiaŭ, mem labori por si, devigite,
Kiel kampuloj! sole kitelon ilian
Ne portas, sed kapoton blankan, nigrestrian,
Kaj dimanĉe kontuŝon. Vesto nobelina, ¬390
Plej malriĉa, alias ol jup’ kampulina:
Irante en drelikaj, aŭ perkal’-robetoj,
Brutaron paŝtas ne en bast-, sed led-ŝuetoj,
Tranĉas grenon, eĉ ili ŝpinas en gantetoj.
Diferencis Dobĵinaj de litva frataro,
Laŭ lingvo, kresko, kiel laŭ formo aspekta.
Pura sango leĥida[19]; laŭ la nigra haro,
Alta frunt’, nigrokuloj, agla naz’ malrekta;
El ter’ Dobĵina[20] venis la antikva gento;
Kaj kvankam Litve sidis de jaroj-kvarcento, ¬400
Flegis mazurajn morojn kun lingva akcento.
Se al sia infano iu nomon donas,
Kutime al baptato Kronano [21] patronas:
Sankta Bartolomeo, aŭ Sankta Mateo;
Mate’ nomiĝas filo de Bartolomeo
Kaj Bartolo la filo de Mate’. Virinoj
Ĉiuj baptitaj estas Kaĥnoj kaj Marinoj.
Do por orientiĝo en miksaĵo tia,
Oni donis alnomojn, laŭ merito ia
Aŭ difekto, al viroj kiel al virinoj. ¬410
Nobelo estis ofte kelknome konata,
Por signo de estimo, aŭ eco malŝata;
Okazis, ke samulo en Dobĵin alie,
Kaj alinome famis ĉe najbaroj ie.
Per imito, aliaj najbar’-nobeletoj
Ornamis sin alnome per ĉi «sobriketoj».
Nun ilin preskaŭ ĉiu famili’ alprenis;
Malofte iu scias, ke ili devenis
El Dobĵin, laŭ neceso, dum lando cetera
Stultimitis kutimon, sen bezono vera. ¬420
Do Mateo Dobĵinski, kiu en frontloko
Staris ĉe l’ gent’, nomiĝis surpreĝeja Koko.
Sed kiam jaro sepcent naŭdek kvara venis,
Li, ŝanĝinte, alnomon Ĉe-flanko alprenis;
Ankaŭ Kuniklo[22] nomas lin Dobĵino-anoj
Kaj Mate’ de Mateoj titolis litvanoj.
Kiel li genton, lia dom’ al nobelejo
Regis, starante inter drinkej’ kaj preĝejo.
Ŝajne malriĉo loĝas en lia bieno:
Pordego — sen flugiloj, sen baril’ — ĝardeno ¬430
Nesemita; sur bedoj — betular’ malaĝa.
Tamen mastraĵo ŝajnas rezidej’ vilaĝa,
Ĉar estas plej bonforma kaj plej etendita;
Dekstra, loĝeja flanko el brik’ masonita;
Flanke tenej’, grenejo, staloj, tutproksime,
Amase, kiel estas ĉe nobel’ kutime.
Ĉio malnova, putra. De l’ domotegmento
Brilis kvazaŭ ladaĵo per verda pigmento,
Per musko, herbo, vente altbalanciĝanta.
Sur garbej’-pajltegmento — ĝardeno pendanta; ¬440
Diversa herb’, urtiko, kokos’ ruĝkorala,
Flava vebask’, kolora kvast’ merkuriala,
Nestoj de divers-birdoj; en mansardoj estas
Kolombejoj; hirundoj en fenestroj nestas.
Blankaj kunikloj saltas ĉe sojl’, sur herbejo;
Mallonge, domo: kvazaŭ kaĝ’ aŭ kuniklejo.
Antaŭe fortikaĵo! Da postsignoj plene,
Ke ĝi atakegojn spertis kelk-revene:
Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda,
Kiel kapo, kuglego el kanon’ svedlanda. ¬450
Antaŭtempe, pordega flugil’, malfermata,
Estis ĉe l’ kuglo, kiel ĉe ŝton’, apogata.
Sur korto, el herbaĉo kaj foli’ absinta,
De kelkdek krucoj resto leviĝas putrinta,
Sur nebenita tero: do, enterigite
Ĉi tie kuŝas, kiuj pereis subite.
De dom’, tenej’, grenejo muroj rigarditaj
Proksime, estis funde ĝis supro punktitaj,
Kvazaŭ de nigr-insektoj: en makulo ĉia
Sidiĝis kuglo, kiel burd’ en kavo sia. ¬460
Ĉe l’ pordoj: ansoj, najloj, hokoj — detranĉitaj
Estas ĉiuj, aŭ dense per sabro signitaj.
De Zigmunt-sabroj[23] hardon oni tiel provis
Kaj per ili detranĉi najlkapetojn povis,
Aŭ tranĉi hokon, kiu klingon ne ekfendis.
Super Dobĵinaj pordoj gentblazonoj pendis;
Sed armaturon[24] kovris — fromaĝoj-bretaro
Kaj dense superkrustis hirundoj-nestaro.
En interno de domo, veturilej’, stalo,
Ĉie armaĵoj, kvazaŭ malnovarsenalo. ¬470
Sub tegmento da grandaj kaskoj pendas kvaro.
Ornamoj de Marsfruntoj; nun Venusbirdaro[25]
Kolomboj, idojn nutras en ili. En stalo,
Super krib’, etendiĝas kiras’; por ĉevalo
Kiel en ŝtupetaro, en kiras’-ringaro
Kuŝas, de knab’ metate, herbo trifolia.
En kuirej’, rapirojn virino malpia
Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon;
Per bunĉuk’[26] el Vieno, la ekspedicia
Akir’, ŝi senpolvigas manomuelilon.
Ĉie elpelis Marson Ceres, la mastrino, ¬480
Kun Pomon’, Flor’, Vertumno[27] regas en Dobĵino,
Super domo, garbejo kaj tenej’ de greno.
Sed hodiaŭ diinoj cedu: jen reveno
De Mars’.
Sendit’ en Dobĵin’ tagiĝe aperis,
De kaban’ al kabano rajde kurieris
Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj
Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj;
En drinkej’ oni krias, prepostejo helas;
Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas?
Maljunaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas; ¬490
Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias,
Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias,
Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina
Daŭras konsil’, terure konfuza, senfina,
Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti,
Tutaferon al patro Mateo prezenti.
Mate’, aĝulo vigla, jam sepdekdujara,
Maltakreska, antaŭe konfederat’ Bara[28].
Anoj kaj malamikoj memoras tre bone
Lian damaskan[29] sabron, kurbiĝan duone, ¬500
Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton,
Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton.
Li fariĝis reĝano el konfederato,
Tenis kun Tizenhaŭzo[30] trezorist’ de l’ ŝtato:
Sed kiam reĝon gajnis Targovic’-partio,
Ree Mate’ forlasis reĝon; kaj pro tio,
Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko
Nomita iam estis surpreĝeja Koko;
Ĉar li turnis flageton, kiel Kok’, laŭvente
Kaŭzon de ŝanĝoj vane vi serĉus atente:
Eble, Mate’ militon tro amis; venkite,
El unu flank’, al dua batali rapidis?
Eble li politikon penetris spirite
Kaj iris, kie bonon de l’ Patrujo vidis?
Kiu scias! Sed certe li neniam sentis
Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis,
Kaj neniam li sekvis moskveman partion;
Eĉ vidi ruson, sentis li antipation,
Do, post landpartigo, hejme sidis konstante,
Kiel urs’ en arbaro, ungegon suĉante. ¬520
Lastfoje li militi iris kun Oginski,
En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski;
Kun verget’ li kuraĝomiraklojn atingis,
El Prag-remparoj sola malsupren sin svingis
Al defend’ de lasita sinjoro Pocjejo[31]
Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo.
Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite:
Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite.
Sinjoro Pocjej havis honestan intencon,
Doni al defendinto riĉan rekompencon: ¬530
Por dumviva uzado kvinkaban’-bienojn
Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon.
Sed Dobĵinski reskribis: «Pan Pocjej Macjejon,
Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon».
Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro
Kaj reveninte, vivis de propra laboro,
Farante abelulojn, brutokuracilojn,
Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn
Kaj ĉasis bestojn.
Tute ne mankis Dobĵine
Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine ¬540
Kaj june en palestro lertiĝis krom tio:
Estis pli riĉaj, sed en tuta familio,
Macjek, simplul’ malriĉa, ’is plej estimata,
Ne nur sabrul’, per sia verget’, famigata,
Sed kiel homo saĝa, kun certopinio,
Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio;
Li same konis leĝon, kiel mastrumadon,
Sciis pafist’-sekretojn kaj best-kuracadon.
Oni al li aljuĝis (pastro neas tion)
Strangan, de superhomaj aferoj, konscion. ¬550
Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas
Kaj pli ofte, ol mastra kalendar’, divenas.
Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo,
Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo[32]
Antaŭ proces’, aŭ iel interkonsentante,
Nenion oni faris sen konsilo lia.
Maljunulo ne celis al influo tia;
Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante,
Plej ofte sen respondo puŝis for el domo.
Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo; ¬560
Nur en aferoj gravaj eksterordinare,
Li diris opinion sian, vortavare.
Supoze li hodiaŭ part-prenos volonte
Kaj persone stariĝos ekspedici’-fronte,
Ĉar li interbatiĝon amis en juneco
Kaj estis malamiko de la moskva speco.
Maljunul’ sur soleca korto ĵus promene
Kantetis: «Kiam suno leviĝas matene»[33]
Kaj estis tre kontenta, ke iĝis serene;
Ĉar la densa nebulo alsupre ne iris,
Kiel kutime, kiam nuboj sin kuntiris, ¬570
Sed falis. Al nebulo manojn vent’ etendis,
Glatige tuŝis, sterne sur kamparon sendis;
Dume suno elsupre brilas milradie,
Teksas fonon arĝente, ore, ruĝostrie,
Kiel paro da majstroj en Sluck faras zonon[1:36]:
Virgino, ĉe teksilo, trasilkigas fonon,
Malglatigas: elsupre teksisto, dum tio,
Ĵetas al ŝi fadenojn el oro, arĝento,
Purpur’, kreante florojn: tiel teron vento
Per nebul’ ĉirkaŭŝpinis, teksis sunradio. ¬580
Mateo finis preĝojn kaj varmiĝis sune;
Jam sian mastrumadon li komencas nune,
Portis herbon, foliojn, ĉe domo sidiĝis
Kaj fajfis: tuj kunikloj svarm’ el ter’ ŝpruciĝis.
Kiel narcisoj, super herbon ekflorante,
Blankas longaj aŭdiloj; sub ili, brilante,
Tralumas okuletoj, kiel sangrubenoj,
Broditaj en veluron de herbokusenoj.
Kunikloj staras rekte kaj ĉiu atente
Rigardas; blanklanuga ar’, fine momente, ¬590
Brasik’-logite, saltas al aĝulo kure
Sur piedojn, genuojn, ŝultrojn; li plezure,
Mem blanka laŭ kuniklo, bestetojn arigas
Kaj per mano la varman lanugon glatigas;
Per dua man’ li ĵetas el ĉapo milion;
Paseroj el tegmentoj falas, faras krion.
Subite, dum aĝulon amuzis festeno,
Kunikloj malaperis en herba tereno;
Paseroj, senhavuloj, flugis al tegmentoj,
Ĉar al bien’ rapide paŝis novklientoj. ¬600
De nobelar’-amaso, el la prepostejo,
Senditoj, pro konsilo, venis al Macjejo,
Kaj de fore salutis malalte-kapkline:
«Laŭdatu Jezu-Kristo» — «Eterne, senfine»,
Respondis maljunulo; poste informite
Pri gravec’ de l’ sendaĵo, li gvidas invite
En kabanon, sur benko sidiĝi proponas.
Meze, stare, raporton ĉefsendito donas.
Dume ĉiam pli dense venis nobelaroj,
Dobĵinski-j preskaŭ ĉiuj, krom multaj najbaroj ¬610
El ĉirkaŭnobelejoj, kun kaj sen armiloj,
En kalamaŝkoj, briĉkoj[35], rajde kaj starigas
Veturilojn, ĉevalojn al betuloj ligas,
Rondiras, volus aŭdi iron de konsiloj;
Jam pleniginte ĉambron, en vestibl’ ariĝas,
Aŭskultas, en fenestrojn per kapoj premiĝas.