Libro IV. — Diplomatiko kaj Ĉaso

Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon • Tro malfrua rimarko de l’ eraro • Drinkejo • Emisario • Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon • Pranestejo • Urso • Danĝero de Tadeo kaj de l’ Grafo • Tri pafoj • Disputo pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo • Bigoso • De Vojski rakonto pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo • Fino de l’ rakonto pri Dovejko kaj Domejko


Samaĝuloj de litvaj grand-dukoj, arbaroj

De Bjalovjeĵa, Svitezj’, Kuŝelev’, Ponaroj[1]

Kiuj ombris kronitajn kapojn de Vitino,

De la Granda Mendogo kaj de Gedimino[2],

Kiam ĉe fajr’ ĉasista, sur monto Ponara,

Li kuŝis sur la ursa felo vilohara

Kaj aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko

Kaj per Viljo aspekto kaj bru’ de Vilejko

Dormlulite, li sonĝis pri la lupo fera,

Kaj vekite, laŭ dioj-ordono supera ¬10

Fondis Viln’-urbon[3] kiu sidas en arbaro,

Kiel lup’ inter uroj, aproj kaj ursaro.

El ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj[4],

Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj

Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj,

En postkuro de bestoj kaj en militiroj,

Al ni ĉasista sono malkovris misteron,

Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.

Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta

Lasta reĝ’ en Vitolda kolpako la pinta, ¬20

Feliĉa Jagellona lasta militisto[5],

Kaj en Litvo la lasta monarĥo ĉasisto.

Hejmlandaj arboj miaj! se dispono Dia

Permesos hejmrevenon, amikaro mia!

Ĉu vin mi trovos ree? ĉu vivas en sano

Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano…

Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo[6]

Kies jarcent’-kavaĵo, kiel bona domo,

Por dekdu homoj estis vespera manĝejo?

Ĉu floras bosk’ Mendoga, ĉe paroĥpreĝejo?[7] ¬30

Tie en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas

Ĉe dom’ de Holovinski, kie Rosj-o fluas,

Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia

Centpare iris dancon junular’ gracia?

Monumentoj vi niaj! Vin, kiom en jaro

Forhakas komercistoj, moskva registaro!

Ne lasante azilon al la birdoj kantaj

Nek al bardoj, la ombron kiel bird’ ŝatantaj.

Ja tili’ Ĉarnolesja al Jano sentema[8]

Inspiris multajn rimojn kverko babilema ¬40

Al bard’ kozaka tiom da mirakloj kantas[9]

Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas!

Pafisto forkuranta mokojn de kolegoj

Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj

Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝregiono,

Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono;

Ĉirkaŭe brilis griza musko surverŝita

Malhelblue per nigra bero dispremita,

Kaj tie flagris ruĝe erik’-altaĵetoj

Kun ornam’ el koralaj vakcini’-perletoj. ¬50

Malhel’ ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis

Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis;

Vent’ furiozis super arkaĵ’ nemovata,

Per ĝemo, hurlo, krako, frakas’ tondrobata.

Stranga, surdiga bruo! super kapo mia,

Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.

Malsupre, urbruinoj kvazaŭ: renversita

Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita;

Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone

Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone, ¬60

En ĉirkaŭbar’ de herboj. Kun terur’ vi vidas:

Arbaro-mastroj meze de l’ teraso sidas:

Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas ĉe fostoj

Post nesingardaj gastoj ekmorditaj ostoj;

Iam elŝprucas supren tra herbo verdanta,

Kiel fontan’ du kornoj de cervo kuranta,

Kiu brilas tra arboj per flaveta strio,

Kiel estingiĝanta en arbar’ radio.

Ree silent’ malsupre. Pego surabie

Frapetas, poste flugas, malaperas ie, ¬70

Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝloko,

Kiel infano serĉi invitas per voko.

Sciur’ tenanta nukson pli proksime sidas,

Mordas; vosteto pendas super la okuloj,

Kiel plumtufo super kask’ de kirasuloj:

Malgraŭ ŝirmil’ atentas ĝi, kaj se ekvidas

Gaston, saltas plej lerta el arbar’-saltuloj

De la arbo sur arbojn, fulmbrile; en fino

Ĝi nevideble kaŝas sin en trunkosino,

Kiel revenas hejman arbon driadino[10] ¬80

Ree mallaŭte.

Branĉo skuiĝis puŝita,

Kaj inter la sorpuja berar’ disŝovita

Ekbrilis, pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela.

Berojn, nuksojn kolektas junulino bela.

En bastkorbeton metas ŝi la kolektatajn

Freŝvakciniojn, kiel ŝia buŝo skarlatajn.

Fkanke junul’ avelojn klinas; post deklino

Briletajn nuksojn kaptas fluge la virgino.

Ĵus ili aŭdis kornoj-sonon, hundbojadon,

Kaj divenis proksime venantan ĉasadon. ¬90

Do ambaŭ timoplene en densaj branĉetoj

For malaperis, kiel arbaraj dietoj.

Soplicovo moviĝas: sed, nek hundojbojo,

Ĉevalojheno, knaraj kaleŝoj sur vojo,

Nek de trumpetoj ĉasosignalo donita,

Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita.

En vest’ falinte liton, dormegis junhomo,

Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l’ domo.

Ĉiuj mem okupite, laŭ ordon’ rapidis

Pri dormul’ forgesinte, foreston ne vidis. ¬100

Li ronkis. Tra l’ aperto fenestrokovrila

Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila

Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo

De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo.

Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia

Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia.

Li estis birde vigla, facile respiris

Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante;

Pri ĉio okazinta hieraŭ, pensante.

Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris. ¬110

Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro

De tiu koro, brilis hela okulparo,

Tre larĝe malfermita, al rigard’ simila,

Kiu penetras ombrojn el taglumo brila.

Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo

Al sun’ turniĝis, kiel okuloj-ŝirmilo;

Fingretoj, direktitaj al roza sunhelo,

Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo;

Scieme disklinita buŝo kun dentetoj,

Kvazaŭ inter koraloj lumantaj perletoj; ¬120

Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato

Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.

Tadeo, ĉe fenestro en ombro kuŝante

Kaj belegan aperon super si vidante

Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio

Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio

Pri aminda, helbrila infana vizaĝo,

Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo.

Vizaĝeto kliniĝis, li time kaj ĝoje

Tremante, ha! ekvidis precize, refoje, ¬130

Rememoris, rekonis mallongan blondharon,

Volvitan en neĝblankan papilotoj-aron,

Kvazaŭ arĝentsilikvoj, ili sunobrile

Lumis al kron’ sanktula en bildet’ simile.

Li eksaltis; vidaĵo pro krako timplene

Forflugis, malgraŭ lia atend’, senrevene!

Nur aŭdiĝis denove trifoja frapado

Kaj la vortoj: «Leviĝu, tempo por ĉasado!

Vi malfruos». Li saltis el lit’, ĉe foriro

Puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniro ¬140

Kaj malfermitaj flankoj ekbatis la muron;

Li elsaltis, rigardis kun konfuzo, miro,

Sed nenia postsigno perfidis forkuron.

Proksime de l’ fenestro estis fruktarbara

Baril’: sur ĝi lupoloj kun krono florara

Ŝanceliĝis, puŝitaj de manet’? aŭ vente

Movitaj? Li rigardis longe kaj atente.

Ne kuraĝante iri ĝardenon, ĉe bara

Palisar’ apogite, li levis silente

La okulojn kaj fingron al buŝo alpreme

Metis silentordone, ke vort’ rapideme ¬150

Ne rompu la silenton; poste frunton frapis

Li, kvazaŭ al memoro dormanta, admone,

Fine ekmordis fingron, ĝis sango sin skrapis

Kaj laŭtekkriis: «Prave al mi, tiel bone!»

En domo, bruoplena nur antaŭ momento,

Nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento.

Ĉiuj iris en kampon. Tade’ alturnetis

Orelojn kaj al ili manojn tube metis;

Aŭskultis, ĝis alportis vento el arbaro

Trumpetsonojn kaj kriojn de la ĉasistaro. ¬160

Lia ĉeval’ en stalo atendis selite.

Li preninte pafilon, kiel obsedite

Galopis al drinkejoj, kie ĉe kapelo,

Matene kolektiĝis anoj de ĉaspelo.

Du drinkejoj duflanke ĉe l’ voj’ kliniĝante,

Staris kvazaŭ fenestre al si minacante;

Malnova estis juĝe kastela heredo;

Nova, spitkonstruita, Soplica-posedo.

Tiu, kvazaŭ heredo propra de Gervazo

En ĉi tiu ĉe tablo prezidas Protazo. ¬170

Nova drinkej’ ne estis interes’-ekscita;

Malnova, laŭ antikva model’ konstruita,

Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentristoj[11]

Kaj poste judujanoj disportis surtere:

Konstruospeco, kiun fremdaj konstruistoj

Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere.

Fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo;

Arke’, kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo,

Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj

Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj, ¬180

Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj,

Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj.

Posta part’ kiel stranga sanktejo; konstrue

Memoriĝas laŭ vido, templo Salomona,

Kiun metio-sperte starigis unue

Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona[12].

Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj,

Lernej’-modelon sekvas staloj kaj drinkejoj,

El tabuletoj, pajlo: tegment’ pintigita,

Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita. ¬190

El supro ŝprucelevas randojn galerio,

Apogitajn sur ligna kolonoj-serio.

Kolonar’, kio estas miraĵ’ arĥitekta,

Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta,

Kiel en Piza turo[13], sed ne laŭ modeloj

De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj.

Super kolonoj pendas duonrond-arkaĵo,

Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo.

Supraĵe artornamoj, ne per skulptĉizilo,

Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpent’-hakilo, ¬200

Kiel kurbbrakoj de la kandelabr’ sabata;

Finependas globetoj, kvazaŭ la butono,

De la judoj dum preĝoj fruntependigata

Kaj kiun oni nomas cices [14] en ĵargono.

Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela,

Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo:

Taŭza pajlaĵo — barbo, tegment’ kiel ĉapo,

La fulgaj muroj kiel nigra teg’ mantela,

Kaj kiel cices frunte — skulptaĵo antaŭe.

Drinkejpartoj laŭ juda lernejo ankaŭe: ¬210

Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua

Parto por gesinjoroj, kiuj vojaĝiras;

Kaj en grandega halo, ĉe muroj, en dua,

Multpiedaj, malllarĝaj lignatabloj sin tiras,

Kun malaltaj, al tablo similaj benketoj,

Kiel idoj al patro.

Ronde, sur seĝetoj,

Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte,

Ĉiuj vice; nur sidas ekonom’ aparte.

Post frumeso, ĉar estis dimanĉ’, el kapelo

Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo. ¬220

Antaŭ ĉiu jam ŝaŭmis kaliko grizbranda;

Drinkejistin’ kuradis kun botelo granda.

Farmisto Jankjel portis longan sarafaron

Ĝis ter’, kun hoketingoj arĝentaj; li manon

Unu al sia nigra silka zono metis,

Per dua sian grizan barbon glatumetis;

Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn

Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn

Komencis, kverelantojn li emigis pace,

Sed servis al neniu, irante senlace. ¬230

Konata pro honesto, judo maljunulo

De multjaroj drinkejon farmis; sed kampulo

Neniu, nek nobelo en bieno plendis.

Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis;

Li kalkulis singarde, tamen sen trompeco,

Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco!

Li ŝatis tre amuzojn kaj oni solenis

Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉo venis

El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono,

Muzik’ kun sakfajfiloj kaj basviolono. ¬240

En muziko famigis lin granda talento;

Kun cimbalo, de sia popol’ instrumento,

Iam li domojn iris, per lud’ mirigante

Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante,

Havis sufiĉe puran elparolon polan

Kaj precipe ekamis kantaron popolan:

Li alportis, farante trans Njemen veturojn

Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurojn[15]

Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis,

Ke li el eksterlando unue alportis ¬250

Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo

Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo,

Kiun unuafoje, sur ter’ de Aŭzonoj[16]

Ludis polaj trumpetoj de la legionoj.

Kanta talent’ en Litvo akiras la amon

Ĉe la homoj kaj donas riĉecon kaj famon.

Jankjel, havante glorosufiĉon kaj monan,

Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan,

Loksidiĝis kun idoj en drinkej’ biena,

Krome, en urbo estis li helpant’ rabena, ¬260

Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto.

Li estis ankaŭ sperta grenkomerc’-konanto

Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis;

Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.

Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue

Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue;

Lin estimis egale malnovpartianoj

De Horeŝko kaj ankaŭ Soplicaj domanoj.

Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto

Minacema, kaj ankaŭ kverelant’ Vokisto; ¬270

Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo,

Minaca mane, kiel per lango Protazo.

Gervaz’, foresta, iris pelĉasi la urson.

Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson

Faru sole la Grafo, nesperta junulo,

Li iris por konsilo kaj defend’-okazo.

Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo,

Inter du benkoj, sidis en drinkej’-angulo

Honora[17], pastro Vermo; la lokon elektis

Jankjel por li. Videble, ke li altrespektis ¬280

Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis

Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis

Kaj julian mielon alverŝi ordonis.

Laŭ dir’, kun Vermo ili junaĝe sin konis,

Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj

Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj

Kun judo konsiliĝis, laŭ dir’: kontrabanda

Komerc’; sed tio ŝajnas kalumnio granda.

Vermo, tabl-apogite diskutis, nobeloj

Ĉirkaŭ, aŭskultis lin per atentoreloj ¬290

Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo;

Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.

«Ho! Reverendissime»[18], Skoluba terninte

Diris, tabako iras la kapon ĝispinte!

Ekde mi nazon portas (li glatis long-nazon,

Ternis), mi tian flari ne havis okazon;

Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo,

Urbo, fama en mondo, pro tabak’, mielo[19].

Mi estis tie…» Vermo enmiksis: «Por sanoj

De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj! ¬300

Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas

El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas:

Paŭlinoj de Hel-Monta monaĥej’ malnova

Tian tabakon faras en urb’ Ĉenstoĥova[20]

Kie estas la bildo per mirakloj fama,

De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama

Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino, —

Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino,

Sed en Litva Duklando la skismo[21] eknestis!»

«El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis ¬310

Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro.

Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro,

Rabi trezoron, templon ruinigi volas?

Ĉar Litva Kuriero[22] pri tio parolas».

«Ne vere, diris Vermo, ĉar franca majesta

Moŝt’, katoliko estas, modele honesta.

Papo lin unktis, ili vivas en konkordo

Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo

Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere

Donis multan arĝenton el trezor’ ofere ¬320

Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia:

Liaj altaroj estas trezorej’ nacia.

Ja en Duklando, pola armeo laŭscie

Kalkulas jam cent miloj, baldaŭ estos plie.

Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro?

Sed vi nur monon donas por la moskva caro».

«Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte».

«Bonfaranto — aŭdiĝis kampul’ humilvorte,

Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon:

Mizero nur duone premas la nobelon; ¬330

Nin ili senhaŭtigas» — «Kampul’, kriis laŭte

Skoluba, vi kutimis tion kaj senhaŭte

Vivas plu, laŭ angilo; sed bone-naskitaj,

Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!»

Egalis ja nobelo, sur kampet’ malgranda …

(„Jes — kriis ĉiuj — al la vojevodo landa!“)

Nun, ili nobelecon neante, ordonas

Serĉi paperojn, ilin esplori proponas».

«Pri vi, kriis Juraha, afer’ malpli grava:

Kampul’ nobeligita vi estas praava, ¬340

Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio,

Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio!

Moskvul’ demandi kverkon iru en arbaron

Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron».

«Princ’, diris Ĵagjel, vi nin imponi ne pravas.

Ĉi tie pli ol unu domo mitrojn[23] havas».

«Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita

Alud’, kriis Podhajski, al gent’ neofita»[24]

«Fals’! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono

Tatara, havas krucojn super ŝip-blazono». ¬350

Poraj[25], mitro or-kampa, princ-blazono, laste

Kriis Mickjeviĉ, skribas ĝin Strijkovski[26] vaste»

Drinkejo ekbruegis; do pastro Robako

Ree vice regalis per sia tabako

Parolantojn. Post krioj fariĝis kviete,

Ĉiu flaris ĝentile kaj ternis ripete.

Profitante silenton, la Pastro daŭrigis:

«Ho, grandajn virojn mia tabako ternigis!

Jen kvarfoje el tiu tabakujo same

Generalo Dombrovski flarumis iame!» ¬360

— «Dombrovski?» ili kriis. — «Jes, jes li, litvanoj;

Mi estis en tendaro, kiam de germanoj

Li prenis Gdanskon[27] skribis li ion; timante

Ekdormi, li flarumis, ternis; min frapante

Sur la ŝultron, li diris: pastro Bernardino,

Ni vidos nin en Litvo, antaŭ jarofino;

Diru, ke min atendu litvanoj kun tia

Tabako ĉenstoĥova, neniel alia!»

Parolado de Pastro elvokis magie

Tian miron kaj ĝojon, ke ekregis ĉie ¬370

Silento; poste sekvis duonlaŭte nova

Demandado: «Tabako pola? Ĉenstoĥova?

Dombrovski? Italujo?…» Ĝis fine kuniĝis

Penso kun pens’, kaj vorto kun vort’ kaj aŭdiĝis

Unuvoĉe, kaj kvazaŭ laŭ ies komando,

La krio: «Marŝ’ Dombrovski, el itala lando!»

Korpremis sin: kampulo kun grafotataro,

Kruc’ kun Mitro, Porajoj kun Grif’ kaj Ŝiparo;

Kaj forgesinte ĉion, eĉ la Bernardinon,

Kantis, kriante: «Brandon, mielon kaj vinon!» ¬380

Longe kanteton Vermo aŭskultis inkline;

Por interrompi, prenis li en manojn fine

Tabakujon, per terno melodion skue

Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue:

«Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas;

Vidu, kion interne tabakuj’ enhavas!»

Li, frotinte per tuko la malpurigitan

Kovrilon, montris etan armeon pentritan,

Kiel muŝsvarmo! meze, rajdesidis viro,

Granda kiel skarabo, ĉef’ de militiro ¬390

Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze,

Manon tenis sur brido kaj duan ĉenaze:

«Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme

Kiu teniĝas?» — Ĉiuj rigardis scieme. —

«Granda imperiestro, ne de moskvularo,

Ĉar neniam tabakon flaris moskva caro».

«Granda vir’, vokis Cidzik, kaj kapot’-vestite?

Mi pensis, tia iras per oro kovrite:

Ĉar ĉe moskvuloj iu general’, sinjoro,

Brilas kiel ezoko en safran’, en oro» ¬400

«Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia,

Diris Rimŝa, li estis ĉefestro nacia,

Granda vir’, tamen iris en sukmano[28] sia

Krakova, aŭ ĉamarko!» — «en ĉamarko kia?

Diris Vilbik, ĝin oni nomis taratata.»

«Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi tiu glata»,

Kriis Mickjeviĉ. — Sekvis disputokomenco

Pri ĉamar’, taratatko kaj formdiferenco.

Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree,

Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree, ¬410

Per tabak’ regalante; oni ternis brue,

Al si deziris sanon; li parolis plue:

«Se franc-imperiestro dum batalo flaras

Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras.

Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico[29]

Staris francoj, al ili kuris moskva vico.

Li rigardis: Se francoj elpafis, momente

Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente;

Kiam galope nova regimento falis,

Napoleon, flarante tabakon signalis, ¬420

Ĝis fine Aleksandr’ kun Konstanto, sia

Frat’, kaj imperiestro Francisko aŭstria

El kamp’ forkuris: tion Napoleon vidis,

Do post batalo, fingrojn skuante, li ridis.

Se, en lia armeo ĉeesta sinjoro

Iu servos, li tion havu en memoro».

«Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia,

Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia

Festo dum jaro homoj la francojn profetas!

Ni rigardas, ĝis lace okul’ sin fermetas; ¬430

Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto:

Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto».

«Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu,

Kaj kunmetinte manojn, la judo atendu,

Ĝis venos gast’ aŭ pordon ekfrapos amiko;

Venki kun Napoleon — eta artifiko.

Li tri foje al ŝvaboj draŝis felon, tredis

Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis;

Sekve moskvulojn certe li simile benos;

Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos? ¬440

Jen litva nobelaro saltos sur ĉevalojn,

Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn;

Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt’ Napoleona

Diros: kiu vi estas? helpo — malbezona.

Ne sufiĉas atendi, gastinviton fari,

Oni devas domanojn kolekti, prepari

Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj,

Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!»

Sekvis silento, poste voĉoj are sonas:

«Kiel domon purigi? Kiel vi proponas? ¬450

Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare;

Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare»

Verm’ rigardis fenestron, diskuti ĉesinte;

El fenestro li metis kapon ekvidinte

Ion interesantan, kaj diris: «Ĉar nune

Mankas temp’ ni pli vaste priparolos kune

Tion morgaŭ: En urbo pro afer’ mi estos;

Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos»[30].

«Por nokto Njehrimovon bonvenu!, en domo

Standardestro[31] kontentos, diris Ekonomo. ¬460

En Litvo ja parolas proverbo malnova:

Feliĉa homo, kiel kvestant’ Njehrimova!»

«Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore;

Estas tolpeco, buterbarelet’ ĉi hore,

Ŝaf’, bovinet’; memoru la vortojn por provo:

Feliĉul’ trafis kiel pastro al Zubkovo».

«Al ni» diris Skoluba. ’Al ni, Terajeviĉ.

Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ».

Nobelaro promesis kaj invitis kore

Akompanante Vermon ekster pordon fore. ¬470

Antaŭe, tra fenestro li vidis kiele

Tadeo plengalopis sur voj’ senĉapele,

Kun kap’ klinita, pala vizaĝ’ malserena

Kaj spronis, vipis beston en galopo plena.

Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide,

Do li post la junulo ekpaŝis rapide

Al praarbaro, kien okulo ĝisiris,

Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.

* * *

Kiu vin tutesploris, abisma profundo

De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo? ¬480

Fiŝisto borde sondas la fundon de l’ maro;

Ĉasist’ rondiras ĉirkaŭ litva praarbaro;

Li konas nur supraĵe la formon, eksteron,

Sed neniel internan de l’ koro misteron.

Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj;

Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵ’-manteloj,

Estas rempar’ da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj

Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj,

De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj,

Vespoj-, krabroj-nestaro, volvoj de serpentoj. ¬490

Se ĉi obstaklojn venkus kuraĝ’ homsupera,

Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera.

Ĉiupaŝe insidas lupkavaĵfasone

Lagetoj, putoj, herbekovritaj duone;

Homoj neniam sondos ilian profundon,

(Tre verŝajne diabloj okupas la fundon.)

Vitre brilas la akvo, sangorustoplena,

El intern’ iras fumo, odor’ abomena.

Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj,

Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsanŝvelaj, ¬500

Klininte branĉojn, kun la muska plik’ sur nukoj,

Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉ’-verukoj,

Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras,

Varmiĝas kaj kadavron kuire preparas.

Post ĉi lagetoj plue, ne nur paŝ’ ne povus,

Sed eĉ okulo vane enpenetri provus,

Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo,

Kiu leviĝas el la varma marĉa subo.

Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo),

Etendiĝas fekunda, bela regiono, ¬510

La besta kaj kreskaĵa regnoj-metropolo:

En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, semdepono,

El kiu diversspecoj diskreskas sur tero

Kaj kiel en arkeo, de bestoj-genero,

Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj.

Ĝustemeze, en kortegoj loĝas fundamentaj:

Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj;

Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj akrosentaj,

Kaj manĝegemaj guloj[32], ministroj atentaj.

Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj, ¬520

Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj;

Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj,

Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj,

Ĉe tiuj patriarkaj, ĉefaj bestoparoj,

Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj,

Trans lim’, por kolonizo, infanaron sole

Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole,

Ne pereas de tranĉa, aŭ pafa perforto,

Sed maljunuloj mortas de natura morto.

Ili havas tombejon, se mort’ proksimiĝas, ¬530

Birdoj demetas plumojn, suĉbest’ senhariĝas,

Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas,

Cervo kaduka, kiam piedojn pen-ŝovas,

Leporo, kies sango jam iĝas rigida,

Korvo, iĝante griza kaj falko senvida,

Kiam aglon maljunan beko kurbigite

En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite[33]

Ili iras tombejon; eĉ best malpli granda

Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda.

Tial en loko, kie homo gasti povas, ¬540

De mortinta bestaro ostojn li ne trovas[34].

Laŭ dir’, en metropolo ĉiuj bestoj flegas

Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas,

De homa civilizo ne vidas modelojn,

Ne konas pri proprecorajto la kverelojn,

Ne konas la militan arton, nek duelojn.

Kiel edene avoj, vivas nepoj-gento,

Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento;

Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento.

Eĉ se homo enfalus tien serarmile, ¬550

Li, meze inter bestoj, trairus trankvile;

Ili rigardus homon kun tia mirado,

Kun kia en la sesa tago de l’ kreado,

Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis

En paradiz’, unue Adamon ekvidis.

Feliĉe, homo tien el voj’ ne eraras,

Ĉar Pen’, Terur’ kaj Morto enirejon baras.

Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj,

Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj,

Kies intern’-aspekto ilin ekteruras, ¬560

Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras,

Longe poste per mano homa karesate,

Ĉe li piede tremas time-obsedate.

Mistera metropolo, bestoj-restadejo

Nomatas en ĉasista lingvo: Pranestejo!

Stulta urs’! se vi sidus en pranesto via,

Vojski pri vi neniam fariĝus konscia.

Sed, ĉu abelarbaro vin logis arome,

Aŭ matura aveno vin tentis tiome?

Vi eliris trans rando densarbara fore; ¬570

Arbaristo vin tie spionis esplore,

Tuj sin, per sieĝantoj ruzaj, pleninformis,

Kie vi tage-manĝis, kie nokte-dormis.

Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj

Vice starante, baras reniron al bestoj.

Tade’ eksciis: multe da tempo jam pasis,

Kiam hundoj en densa arbaro ekĉasis.

Mallaŭt’. — Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton,

Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton,

Kaj en loko longtempe, senmove atendas: ¬580

Nur al ili muzikon praarbaro sendas;

Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro;

Kaj pafistoj, turninte tubojn al arbaro,

Rigardas Vojski-n, kiu per orelo teron

Demandas. Kiel legas amikoj esperon

De viv’, aŭ mortverdikton, pri kara persono,

En kuracistvizaĝo, tiel al ĉaskono

Lia fide, pafistoj lin rigardas time.

Leviĝante, li diris: «Estas jam proksime!»

Li aŭdis — plu aŭskultis ili — jen unua ¬590

Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua;

Diskuranta hundaro jam kune, amase

Pelas, trovinte tracon, bojludas pelĉase,

Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro

Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo,

Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere;

Do ili proksimiĝas, jam beston senpere

Vidas, pelas, atingas — momenton atendas,

Ree bojas, hurletas: besto sin defendas

Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio ¬600

Aŭdiĝas ofte ĝemo de hundagonio.

Pafistoj staris, ĉiu pafisto jam pretis.

Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis,

Ne povas plu atendi! laŭ vic’ el posteno

Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno,

Por renkonti la beston, kvankam avertante,

Pan Vojski ĉirkaŭ rajdis postenojn, kriante,

Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjorofilo,

Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo!

Tutvane! Ĉiuj kuris malgraŭ la konsiloj, ¬610

En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj;

Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis

Muĝo de urso, eĥe tutarbaron skuis.

Terura muĝ’! doloro, malesper’, furio!

Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio

Tondris el arbarmezo. Tien la ĉasanoj

Kuras ĝoje, aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj,

Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris.

Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris

Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso, ¬620

Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj-amaso,

Returniĝis al lokoj malbone garditaj,

Al kampoj de pafistoj plejparte lasitaj,

Kie restis el tuta vico da ĉasantoj:

Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj.

Tie arbaro estis maldensa rilate.

Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ’ frakasate,

Kvazaŭ el nub’, ruliĝas urso tondrobate;

Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso stariĝante

Postpiede, timigas muĝe malamikojn,

Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn, ¬630

Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante

En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris;

Svingante bastonegon, li furie iris

Al lasta ĉasposteno kaj atakon faras

Kontraŭ Graf’ kaj Tadeo. Ili firme staras

Sen tim’; al besto ĉiu turnis la paftubon,

Kvazaŭ fulmforigiloj du celas en nubon;

Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj

Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis

La urs’ antaŭen saltis, ambaŭ lin maltrafis. ¬640

Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj,

Intertire; subite, ili vidas flanke:

El ruĝbuŝego brilas du dentvicoj blanke;

Ungopied’ sur fruntojn jam baton mezuris.

Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris

En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas,

Ungekroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas,

Jam al Grafa blondharo celas; cerboŝelon

Li certe ŝirus, kiel de kapo ĉapelon;

Sed Asesor’, Rejento, alrapidis nune, ¬650

Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj-cente,

Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente

Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune.

Best’ supren saltis, kiel lepor’ ĉe hundaro,

Krakfalis kape-suben, kaj, per piedkvaro

Pezaĵon de la sanga korpo renversante,

Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante.

Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas,

Sed lin furiaj Spravnik, Strapĉina jam tenas.

Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente ¬660

Ligitan bubal-kornon, boao-serpente

Torĝitan, longan, strian; al buŝo ĝin metis,

Plenblovis vangojn, sange en okul’ briletis,

Duonfermis palpebrojn, la ventron entiris,

En pulmojn tutprovizon de l’ aero spiris

Kaj ekludis. La korno, kiel vent’ senhalta,

Portis muzikon eĥe tra l’ arbaro alta.

Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj,

Mirante harmonion kaj forton de kantoj.

Maljunul’ sian arton, faman en la mondo, ¬670

Nun refoje prezentis al ĉasista rondo.

Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron,

Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron.

Ĉar muzik’ historion de la ĉaso donis:

Vigla alvok’ unue: jen signal’ eksonis;

Ĝem’ post ĝemo hurletas: jen hundoj-ludado;

Iam tono pli akre tondras: jen pafado!

Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,

Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.

Li blovis ree. Korno kvazaŭ formŝanĝante, ¬680

En buŝ’ de Vojski malpli, aŭ pli dikiĝante,

Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata

Hurlas per ĝemo longa, terure trenata.

Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas

Poste ura blekado aeron traskuas.

Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,

Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.

Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko,

Ripetis ĝin la fagoj kaj kverko al kverko.

Li blovas; ĉu en korno estas kornoj-cento? ¬690

Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento,

De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korntubon

Levis kaj per triumfa himno, batis nubon.

Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,

Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.

Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis,

Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis.

Sonis muziko ĉiam pli vasta. pli hela,

Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela,

Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis. ¬700

Vojski ambaŭ la manojn de l’ korno deprenis,

Krucetendis; korn’ falis sur rimen’ sia;

Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia,

Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro,

Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro.

Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj,

Miloj da vivukrioj, gratuloj kaj laŭdoj.

Post mallaŭtiĝo turnis sin ĉies okulo

Al la freŝa kadavro de l’ urso grandulo,

Kiu kuŝis sangante per kugloj borite, ¬710

Kun brust’ en herboplekton densan enbatite;

Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris,

Tra naztruoj torenton da sango elspiris,

Malfermadis okulojn, sen kapo-ŝancelo;

Lin Ĉambelan’-hirudoj tenas sub orelo:

Strapĉin’ maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante

Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.

Vojski igis ferstangon enmeti atente,

Por malfermi al hundoj faŭkojn interdente,

Kaj per kolboj renversi beston, dors’ al subo; ¬720

Ree vivu’ trifoja ekbatis je l’ nubo.

Asesoro ekkriis, turnante per tubo;

«Nu? do diru! Ni venkis, mia pafileto!

Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto[35]

Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo;

El ĝi laŭ vento iras nenia ŝargaĵo.

Mi ĝin de princ’ Sanguŝko donace ricevis».

De mirinda laboro pafileton levis

Li montrante, kaj nomis ĉiun bonkvaliton.

Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton; ¬730

«Mi tuj post urso; Vojski krias: „Staru loke!“

Kiel stari? Urs’ kampon kuris kvazaŭ moke,

Kiel leporo salte, pli, pli malproksime;

Mi pen-spiris, atingi malesperis time …

Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo

Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo[36]

Kaj paf’! nun kuŝas tie senviva amaso!

Jen Sagalasa, brava pafilo de ĉaso,

Signo: Balabanovka, London Sagalas-o»

(Serurist’ tie loĝis, polo, kies famo: ¬740

Polaj pafiloj, tamen kun angla ornamo.)

Asesor’ kraĉospiris: «Je ursoj-centmilo!

Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!»

«Aŭdu, diris Rejento, juĝesplor’ ne estas

Ĉi tie, sed pelĉaso, do ĉiuj atestas».

Do obstinan kverelon komencis pro tio

Anoj de Asesoro kun Rejent’-partio,

Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis

El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis.

Vojski diris: «Almenaŭ disput’ ne senkaŭza, ¬750

Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza,

Sed urso: ne domaĝe revenĝokonsolon

Serĉi per serpentino[37], aŭ preni pistolon.

Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj

Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj.

En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj,

Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj;

Ili loĝis duflanke ĉe river’ Vilejko,

Unu nome Domejko, la dua — Dovejko.

Al ursino pafante, ambaŭ kune celis; ¬760

Kiu mortigis? Ili terure kverelis

Kaj ĵuris tra ursfelo sin pafi duele,

Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele!

La duelo bruegon faris kaj eĉ kantoj

Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;

Kiel ĉio okazis, mi konante ĉion,

De komenco rakontos tutan historion».

Antaŭ komenc’, Gervazo pacigis momente

Disputon: ĉirkaŭiris li urson atente,

Per hakilo buŝegon disduoniginte,

En kapoposto, cerbotavolojn tranĉinte, ¬770

Trovis kuglon, eligis, per vest’ purigetis,

Almezuris ŝargaĵon, al pafilo metis,

Poste diris, levante la kuglon sur mano:

«Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano;

Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon!

(Li malnovan, laĉitan levis unutubon)

Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo;

En okuloj malhele fariĝis! terure

Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure ¬780

Sin savas; urs’ tuj-tuŝe sur kapo de Grafo,

La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia.

„Jezu-Mari’!“ mi kriis; anĝelaro dia

Sendis helpon en pastro Bernardino sava.

Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava!

Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l’ ĉano,

La pafilon elŝiris li el mia mano,

Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centon!

Trafis ĝust-meze faŭkon! elbatis la dentojn!

Moŝtoj! longe mi vivas, sed dum vivo mia, ¬790

Nur unu vir’ kapablis al celpafo tia:

Iam fama pro tiom da duelaj bruoj,

Kalkanumojn pafanta for de virin-ŝuoj.

Fripon’ super friponoj, eterna-memore,

Lipharul’ Jacek — patra nomo restu fore;

Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas

Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas,

Glor’ al Pastro! du homojn li savis plej lerte —

Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe,

Se el Horeŝkoj-sango la lasta infano ¬800

Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus,

Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus;

Venu Pastro, ni trinkos je via bon-sano!».

Vane serĉi la Pastron; oni scias nure,

Ke, post bestmortigo, li aliris kure

Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente,

Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente

Ĉiellevis okulojn, sian preĝon diris,

Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.

Dume ordonis Vojski erikofaskaron, ¬810

Sekbranĉetojn kaj trunkojn ĵeti en ŝtiparon.

Flamegas fajro, kreskas grizpino fulmplena

Kaj supreetendiĝas en form’ baldakena.

Sur flam’ oni kunmetis lancojn en ĉevronojn,

Sur ĵetilojn pendigis dikventrajn kaldronojn;

El veturiloj venas legomoj, panetoj,

Farun’, viand’.

Juĝisto keston kun faketoj

Malŝlosis: de boteloj blankkapoj elstaris;

De kristalo plej granda elekton li faris

(Ĝin Vermo al ĵuĝisto donacis afable); ¬820

Jen Gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable:

«Vivu — krias Juĝisto kaj botelon levas,

Urbo Gdansk’! iam nia, ni ĝin rericevas!»[38]

Li kalikojn plenverŝis per arĝent’-likvoro,

Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro[39].

Bigos’ kaldron’-varmiĝis. — Vana estus nomo

De mireginda gusto, kolor’, bel-aromo;

Orelo nur rim-ordon, vortoj-tinton sentus,

Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus.

Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas ¬830

Vilaĝul’ sana, kiam li el ĉaso venas.

Sed eĉ sen tiaj spicoj bonegas aparte

Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte

Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida,

Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;

Fermite en kaldrono, per sino humida,

Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,

Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi plen-eltiras

Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,

Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras. ¬840

Bigos’ preta. Pafistoj vivuas trifoje,

Kuler-armite kuras, vazon frapas ĝoje;

Tondras kupro, bigoso kiele kamforo

Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras,

Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.

Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento,

Metis beston sur ĉaron kaj saltis sur selojn,

Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn

Siajn daŭrigis plue Asesor’, Rejento,

Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa ¬850

Sanguŝka kaj de fama tubo Sagalasa.

Graf’, Tade’ ankaŭ rajdis malgaje kaj honte,

Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte:

Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano,

Li antaŭ refamiĝo, longpenos je vano.

Graf’ diris, ke unua li, per lancopuŝo,

Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo

malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte,

Ke, pli forta, la lancon li svingas pli lerte,

Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia ¬860

Disputo ili rajdis en amaso kria.

Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro

Revenis parolema en bonhumoro.

Amuzi kaj pacigi havante volonton,

Pri Dovejko, Domejko li finis rakonton:

«Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento

Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento

De homo sangavida; ne, ne, timu Dion!

Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion

Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan, ¬870

De mi, jam antaŭ kvardek jaroj, elpensitan.

Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj

Ĝia famo laŭtiĝis tra litvaj arbaroj.

«De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco

Devenis, strangafere, de nomsimileco

Neoportuna: Kiam oni sejm-elektis

Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis,

Al nobel’ iu flustris: voĉu por Dovejko,

Tiu, malbonaŭdinte, voĉis por Domejko.

Dum festeno toastis marŝalo Rupejko: ¬880

„Vivu Dovejko!“ — kriis aliaj „Domejko!“

Do kiu sidis meze, estis sen konsilo,

Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.

«Eĉ pli malbone, foje en Vilno, nobelo

Ebria, kun Domejko sabris en duelo

Kaj ricevis du vundojn; dum li hejmrapidis,

Strangokaze ĉe pramo Dovejkon ekvidis,

Kaj, kune veturante per pram’ sur Vilejko,

Li demandis najbaron: kiu? — kaj „Dovejko“

Aŭdinte, li rapiron kaptis sub kirejko[40]: ¬890

Frap! Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko.

Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis,

Ke dum ĉaso, proksime postenojn ricevis

Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris,

Kaj al sama ursino kune pafon faris.

Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis,

Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis;

Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis:

Do, kiu ŝin mortigis? Ili ne atestis.

Ili kriis: „Sufiĉe! ni du nin disigu: ¬900

Di’, aŭ diablo ligis nin kaj ni malligu!

Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas“.

Tuj ili serpentinoj-duelon proponas.

La honestulojn volis nobelar pacigi,

Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi;

Ili forĵetis sabrojn al pistoloj kuris,

Stariĝis. „Tro proksime“ ni krias; do ĵuris

Ili spite, pafceli sin tra ursa felo:

Mort’ senduba! ĉar preskaŭ tub’ en tubon — celo,

Kaj ambaŭ pafis brave. — „Estu sekundanto, ¬910

Hreĉeĥ’!“ Konsent’, mi diris, sed tombofosanto

Faru kavon; disputo finiĝos kruele;

Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele;

Cel’ sufiĉe proksima, vi estas bravuloj:

Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj?

Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime

Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime,

Ol tra ursfelo; ĉar mi sekundas duelon,

Sur tero mi etendos mem ĉi tiun felon,

Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua ¬920

Sur fino de buŝego, kaj sur vosto dua. —

„Konsent’!“, „Temp’?“ — „Morgaŭ“. „Loko?“ — „Uŝ-Drinkej’.“ Post tio

Ili disiris. Tiam mi al Vergilio…»[41]

Daŭrigon rompis krio: Pel! Saltis grizulo

El sub ĉevaloj; pelas jam Falk’’, jam Stumpulo.

La hundojn oni prenis, ĉar dum ĉasreveno

Sur kampo renkontiĝas lepor’. Sen rimeno

Ili apud ĉevaloj iris, kiam vidis

Leporon, sen instigo ambaŭ ekrapidis.

Rajde postkuri volis Rejent’, Asesoro, ¬930

Sed Vojski ilin tenis: «Halt! rigardi, stari!

Mi de loko eĉ paŝon ne permesos fari:

Tie ni bone vidas, kampiras leporo».

Grizul’, sentante poste ĉasistojn, hundaron,

Kiel du ĉamkornetojn pintigis aŭdilojn[42]

Kursaltis, etendite longe, kaj saltilojn

Elstreĉis sube, kvaaŭ da stangetoj kvaron,

Ŝajne ilin ne movas, nur tuŝas je l’ grundo

Supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo.

Polvo poste, post polvo — hundoj; for aspektis, ¬940

Ke lepor’, polvo, hundoj unu korpon plektis:

Kvazaŭ tra kampo ŝovus sin vipero ia,

Leporo — kapo, polvo — kolo bluestria,

Kaj la hundoj — duobla svingovosto ĝia.

Rigardante, Rejento, Asesor’ retenas

Spiron, apertas buŝojn. Rejent’ iĝas pala,

Asesor’ ankaŭ, vidas fariĝo fatala!

Vipero, ju pli fore, des pli sin distrenas,

Jam ŝiriĝas, forestas jam kolopolvaro;

Kap’ tuj en bosko, vostoj — kie? ne atingis! ¬950

Kap’ malaperas, kvazaŭ laste kvaston svingis,

Falis arbojn, ŝiriĝis vost’ antaŭ arbaro.

Malfeliĉaj vertragoj kuris ĉirkaŭloke,

Konsultis sin, kulpigis ŝajne reciproke:

Malrapide tra bedoj saltante, revenas,

Orelmallevas, vostojn ĉe ventro premtenas,

Ne kuraĝas eĉ levi okulojn, hontante,

Ne iras al sinjoroj, deflanke starante.

Malserene la frunton mallevis Rejento,

Asesoro rigardis en malgajsilento ¬960

Kaj poste ili ambaŭ komencis pruvadi,

Ke hundoj ne kutimis sen gvidil’ iradi;

Lepor’ saltis subite; maboninstigite,

Hundoj, sur plugokampo, eble botvestite,

Tra akraj ŝtonoj kuri povus sendomaĝe.

La spertuloj aferon klarigis tre saĝe;

Ĉasistoj el paroloj profitus amason,

Sed ili ne atentis. Ekfajfis kelkiaj,

Ĉi tiuj ridis laŭte, babilis aliaj,

Memorante la urson kaj freŝan pelĉason. ¬970

Vojski apenaŭ foje rigardis grizulon,

Vidante la forkuron, deturnis okulon

Kaj finis la rakonton: «Ĝis kio mi venis?

Ha! ĝis tio, ke ambaŭ mi je vorto prenis,

Ke ili tra ursfelo pafos en duelo.

Certa mort’! tub’ en tubon! kriis nobelaro.

Mi ridis, ĉar instruis min amiko Maro[43]

Ke mezur’ respektinda estas besta felo.

Vi scias moŝtoj, kiel Dido la reĝino[44]

Venis al Liboj, tie penege, en fino ¬980

Al si terpecon tiam elmarĉandis sprite,

Kiam povus bovfelo kovri etendite;

Sur tiu teropeco Kartago ekstaris!

Do mi nokte zorgeme la planon preparis.

«Tagiĝe, el du flankoj, jam sur taradejko [45]

Alveturas Dovejko kaj rajdas Domejko.

Jen! tra rivero kuŝas vila ponto: zono

El ursa fel’ tranĉita tute laŭ ĉifono.

Unuflanke sur besta vosto mi Domejkon

Starigis, duaflanke sur kapo Dovejkon: ¬990

Pafu, mi diris, pafu ĝis la vivo pasos,

Sed antaŭ repacigo mi vin ne ellasos…

Ili koleras; preskaŭ nobelaro krevis

De rido; mi kun pastro citas al partioj

Parolojn el statutoj kaj evangelioj,

Ĝis fine: Ili ridis kaj — paciĝi devis.

«Poste ili por tuta vivo amikiĝis:

Dovejko kun Domejka fratino edziĝis;

Domejko edze-prenis fratinon bofratan;

Ili egalpartigis havon posedatan, ¬1000

Kaj en loko de stranga duela decido,

Konstruinte drinkejon, nomis ĝin: Ursido».

Загрузка...