La naciaj kaj lokaj lingvoj de la mondo estas firme ligitaj al specifaj popoloj kaj lokoj. Sed la Internacia Lingvo identiĝas kun neniu nacio aŭ geografia punkto.
Pri tiu nobla principo, kiu originis ĉe Zamenhof mem, tamen aŭdiĝas duboj de tempo al tempo inter kleruloj, precipe neparolantoj de Esperanto. Se Zamenhof konis esence nur eŭropajn lingvojn, oni demandas, kiel li povus eviti enkonstrui en sian lingvon eŭropajn gramatikajn kaj semantikajn principojn? Eĉ se sciencisto sentas sin devigata atentigi, ke ne ekzistas pure «eŭropaj» aŭ pure «aziaj» lingvoj — kaj eĉ se necesas emfazi ke semantikaj rilatoj inter vortoj estas plejparte rezulto de la utiligo de lingvo fare de ĝiaj parolantoj, ne de apriora difinado — tamen tiu serioza demando meritas seriozan respondon.
Se efektive la lingvo de Zamenhof montriĝus firme ligita al Eŭropo, evidente ĝiaj pretendoj al neŭtraleco inter la lingvoj estus grave kompromititaj. Oni prave povus tiam aserti, ke, kvankam ĝi estas pli facila ol la aliaj lingvoj nun uzataj en la internaciaj rilatoj, kaj do serioze konsiderebla kiel internacia lingvo, ĝi tamen ne estas senpartia perilo inter la kulturoj.
Sed la scienca pruvo de tiu ĉi demando kuŝas ne en la historiaj limoj de la scio de Zamenhof, nek en la supraĵaj karakterizoj de la lingvo, sed en la efektivaj spertoj en la lernado de la lingvo en diversaj mondopartoj kaj en la profunda strukturo de Esperanto mem. Pri la unua problemo — la efektiva lerneblo de Esperanto ne nur kontraste al aliaj lingvoj sed ankaŭ en komparoj inter lernantoj el diversaj mondopartoj kaj lingvogrupoj — ekzistas ioma ĝenerala scio sed tre malmultaj sciencaj studoj. Tiaj studoj estas urĝe bezonataj.
La dua demando — ĉu efektive Esperanto estas eŭropa lingvo en iu ajn rilato krom la plej supraĵaj — estas afero, kiu jam longe interesas la sciencistojn sed nur lastatempe ricevas seriozan atenton de personoj, kiuj bone konas kaj Esperanton kaj la komparan lingvistikon. La nuna studo de unu el niaj plej kleraj lingvistoj, s-ro Piron, kiu sentas sin ĉehejme ne nur en la denaska franca lingvo sed ankaŭ ekzemple en la ĉina, estas pionira verko sur kampo apenaŭ plugata.
Ĝi ne estas, nek celas esti polurita studo. Temas pri neformala prelego prezentita en Ĝenevo, la 15-an de majo 1976 okaze de Kultura Semajnfino. Feliĉe ni povas aperigi ĝin en la nuna serio kiel komencan paŝon, kiu ne nur montras la vojon al konvinka pruvo pri la plena internacieco de Esperanto sed ankaŭ instigas aliajn kompetentulojn eniri tiun tiel esence gravan sciencan terenon.